PICCI' E PASTICCI Carissimi, sto cambiando picci' e questo temo possa causare qualche pasticcio. Mi scuso sin d'ora per ritardi e messaggi balordi delle prossime settimane. Siate umani... ;-)) Framerio ************************************************************************************************ PIEMONTESI, AVANTI SAVOIA!! Un fremito di indomito fervore sta scuotendo in questi giorni la terra dei Taurini! Durante l'assemblea del Centro Esperanto di Torino, svoltasi mercoledi' 28 marzo presso la stracolma sede di via Saluzzo 21, l'insieme palpitante dei soci ha rilanciato con pavido coraggio il futuro della lingua internazionale sotto la Mole e in tutto il ducato di Savoia. Le novita' salienti sono: > nelle prossime settimane la sede del centro Esperanto di Torino sara' trasferita in corso Unione Sovietica 215 in un appartamento che la socia Ada Bessone ha donato a tale scopo. > nella nuova sede saranno rilanciate le attivita' culturali di grande rilievo che hanno contraddistinto il Centro Esperanto di Torino negli anni passati. > il centro Esperanto di Torino intende offrire la propria collaborazione al Comitato Organizzatore delle OLIMPIADI INVERNALI DEL 2006. Nelle prossime settimane saranno valutati tempi e modi. Una delle iniziative immediatamente operative e' una maggiore informazione dei soci torinesi e di tutti gli esperantisti piemontesi. TUTTI I TORINESI (E I PIEMONTESI IN GENERE) CHE NON HANNO RICEVUTO LE MISSIVE DI MASTRO ALBERTO CAPELLA, RESPONSABILE PER L'INFORMAZIONE PIEMONTESE, GLI MANDINO SEDUTA STANTE UN MESSAGGIO CHIEDENDO DI ESSERE INSERITI NEL SUO INDIRIZZARIO. Alberto Capella < Alberto.Capella@tin.it > Con questa iniziativa il TEC spera di poter anche contribuire ad un maggior coordinamento a livello piemontese. Francesco Amerio ************************************************************************************************ KAFE - MUZIKA FESTIVALO EN TULUZO - FRANCIO Estimataj, Antaux pluraj jaroj kaj cxefe post la sukcesa kultura programo en la UK de Montpellier, naskigxis la ideo pri nova Esperanto-festivalo en suda Euwropo kaj pli precize en suda Francio (Okcitanio) : Jen KAFE unuafoje okazonta en Tuluzo en Julio 2000. La festivalejo estas malnova kasteleto transformita al spektaklejo (por la vesperaj spektakloj), meze de vasta arboza parko, en kiu staros du scenejoj (por la dumtagaj programeroj) kaj mangx- kaj trink-budoj (por satigo kaj sensoifigo de partoprenantoj). La programo KAFE dauxros 5 plenajn tagojn Ni petas vin disvastigi tiun informon kaj la programon esperante ke tio instigos homojn viziti KAFE . Pliaj informoj, aligxiloj, logxeblecoj, ktp...haveblas cxe nia adreso kaj cxe nia TTTejo. Ni kalkulas pri via helpo kaj kunlaboro. Dankegon pro via aktiva subteno...! Plej KAFE-ajn salutojn de la organiza teamo. KAFE (Kultura Arta Festivalo de Esperanto) 5 / 07 - 9 / 07 / 2000 Toulouse Francio programo Merkrede 5/07/00 : akcepto de la partoprenantoj ekde la mateno (komencigxo de la hxorstagxo) ekde la 20a h La Kompanoj / JoMo sola akustike / Solotronik. 24h Diskoteko Jauxde 6/07/00: starto de la atelieroj matene: Jogo, danco, kanto-stagxo, desegnateliero, ekskursoj, ktp (aktivadoj okazontaj cxiu tage) 15a artista forumo / literatura forumo/ekskursoj / diversaj animadoj kun artistoj kiuj estos surloke. 18a Teatro : Jerzy Fornal aux alia laux ebloj (konfirmota) 20a Jxak Le Puil / Kore 24a diskoteko Vendrede 7/07/00: matene atelieroj (sekvo) 15a artista forumo / literatura forumo : Iberaj verkistoj / Ekskursoj / diversaj animadoj. 18a Jxomart & Natasxa 20a Prezento de la subgrunda kompil kun 9 tuluzaj bandoj brumuzikaj /JoMo & Libertarios / Persone 24a diskoteko Sabate 8/07/00: matene atelieroj (sekvo) 15a artista forumo / literatura forumo : Iberaj verkistoj / Arnau Torras komikso desegnisto. / Ekskursoj / diversaj animadoj. 18a F-ino Emily Barlaston 20a Jacques Yvart / Kajto 24a diskoteko Dimancxe 9/07/00: matene atelieroj (sekvo kaj fino) 15a artista forumo / literatura forumo : Iberaj verkistoj 18a Hxora spektaklo far de la stagxo-partoprenantoj 20a Kaj Tiel Plu / Kim (konfirmota) aux Vigla Muziko el Congo/Afriko(konfirmota) / Les Footeuses de Oaï (Okcitanio) 24a diskoteko Pliaj informoj kaj aligxiloj, logxeblecoj kaj prezoj haveblas kontaktante la retadreson < kafe@esperanto.org > Aux vizitante la TTTpagxojn de KAFE : http://perso.wanadoo.fr/kultur.art.festival.eo Aux skribante al nia indikita cxisupra posxta adreso. KAFE organiza Komitato cxe Esperanto-Kultur-centro 1 rue jean Aillet FR-31000 Toulouse Francio Tel : +33 (0)5 61 81 95 65 Faks : +33 (0)5 34 66 04 15 Retadreso : kafe@esperanto.org TTT-pagxoj : http://perso.wanadoo.fr/kultur.art.festival.eo ************************************************************************************************ ITALOJ EN LA MONDO - AUx: CxU VI ESTAS INVENTISTO? Italojn oni trovas cxie en la mondo, ekzemple ankaux en pacifikaj insuloj. Se iu el Vicxenco (Vicenza) post longa kaj aventur-plena vivo kiel pianisto, logxas en Saipan kaj krome estas esperantisto, li certe estas interesa homo. Temas pri Bruno Dalla Pozza, kiu interalie nun volus kunlabori kun italoj pri inventoj. La klubo, kiun li starigis kaj funkciigas, celas kuragxigi kaj heklpi sendependajn kreemajn elpensintojn. Se vi interesigxas, jen la kontakt-adreso: Universalaj Geviroj, Box 607, SAIPAN, MP 96950 - USA - Tel. 670-234-3060, rete < dobruno@itecnmi.com >. ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 74 (2000-04-04) UK 2001 ESTOS KONGRESO DE DIALOGO Laux decido de la Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj, la jaro 2001 estos Internacia Jaro de Dialogo inter Civilizoj. La Loka Kongresa Komitato de la 86-a Universala Kongreso de Esperanto en Zagrebo proponis al la estraro de UEA dedicxi la temon de la kongreso al tiu Internacia Jaro. La estraro unuanime akceptis la proponon de LKK kaj vortumis la temon kiel "Kulturo de dialogo -- Dialogo inter kulturoj". TEL-AVIVO PROKSIMIGxAS AL MIL Preskaux kvar monatojn antaux la komenco de la 85-a UK en Tel-Avivo estas jam evidente, ke gxi havos pli ol mil aligxintojn. Gxis la 3-a de aprilo estis registritaj 975 aligxintoj el 51 landoj. En tiu nombro mankas parto de aligxoj, kiujn perantoj de UEA ricevis fine de marto kaj kiuj ankoraux ne povis atingi la Centran Oficejon. Japanio transprenis de Germanio kun granda margxeno la unuan lokon. Estas 193 aligxintoj el Japanio kaj 105 el Germanio. Aliaj landoj en la pinta deko estas Francio (63), Israelo (62), Pollando (57), Nederlando (52), Italio (41), Usono (30), Brazilo (29), Rusio (27) kaj Kroatio (23). CxIAM PLI DA SUBSKRIBOJ AL LA PRAGA MANIFESTO Fine de marto la Centra Oficejo de UEA ricevis dikan pakajxon el Pakistano kun 487 subskriboj al la Manifesto de Prago, kolektitaj de Pakistana Esperanto-Asocio (PakEsA). Pasintjare PakEsA jam sendis 719 subskribojn. La 31-an de marto 2000 la subskribaj apogoj al tiu cxefa dokumento de la moderna Esperanto-movado nombris jam 13437. Pliajn subskribojn oni povas dauxre sendi al UEA, de kiu eblas peti subskriboformularojn, sed sian apogon al la Manifesto eblas anonci ankaux per ordinara letero. ************************************************************************************************ SPD prezentigxas Esperante En la reganta germana partio SPD ekzistas t.n. Virtuala Loka Societo (Virtueller Orstverein), en intertempe anigxis pli ol 1000 membroj, kiuj diskutas potikajn temojn rete. Tiu societo prezentas sin en la germana, angla, franca hispana kaj Esperanto. La esperantigon faris Matthias Peick kaj Tomas Schild. La adreso estas http://vov.de el Magdeburga Folio 36/2000 ************************************************************************************************ SOMERAJ ARANGxOJ EN AZIO La IJK2000 okazos 5-12 Auxg., 2000 en Honkongo cxisomere. Antauxvideble partoprenos proksimume 250-350 junuloj/s-anoj dum tiucxi junulara kongreso. Por ke la partoprenantoj plibone planu siajn vojagxojn en Azio, ni deziras inkludi en nia aperonta 2a bulteno informojn pri E-arangoj, ne nur tiuj en Honkongo kaj Cxinio, sed ankaux tiuj en najbaraj landoj en la regiono. Se vi konas E-arangxojn kiuj ankoraux ne estis aperigita en la kalendaro de Evento, bv sciigu al ni antaux Apr 22. Ni volonte aperigos la informojn en kaj nia bulteno kaj nia hejmpagxo (www.esperanto.org/ijk2000 ). Viaj komentoj estas cxiam bonvenaj. Amike salutas, Bill Mak LKK-IJK2000 billmak@ibm.net