GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 73 (2000-03-16) LA MALCENTRA OFICEJO DE UEA Cxiuj konas la Centran Oficejon de UEA en Roterdamo. Malpli konata estas gxia anekso en Amsterdamo, kvankam gxi ekzistas jam de 20 jaroj. Precize en la somero de 1980 gxi komencis sian funkciadon. Nu... vera oficejo gxi ne estas. Nur unu cxambro. Tiaj "oficejoj" abundas en nia movado. Cxiu aktivulo en Esperanto Nederland havas tian "oficejon": cxambro kun paperoj kaj masxinoj. Tamen, kara leganto, mi bezonas vian atenton por tiu cxambro en Amsterdamo, kie komencigxis la novstila afrika agado de UEA en 1980. Bonvolu sekvi min, eniri kaj auxskulti min. Ne estas loko por eksidi, sed mi klopodos tedi vin mallonge. Esperanto en Afriko disvastigxis depost 1980 multe, kaj (ni esperu) definitive. Ne estas malfacile trovi lernantojn en tiu kontinento: ili svarmas en klascxambro aux en mia leterkesto. Multaj estas junaj; ili esperas per tiu nova lingvo ligi kontakton kun la vasta mondo. Precipe kun la ricxa mondo. La mis-supozo ke Esperanto kondukas al postenoj, stipendioj kaj vojagxoj kauxzas foje seniluziigxojn. Sed krom seniluziigxoj okazis ankaux multaj mirakloj. Foje iu aux alia mia amiko konfidas al mi, ke Esperanto sxangxis lian vivon. Revuo Esperanto de januaro 1990 publikigis la cxefartikolon "Por plia jardeko da Esperanto en Afriko". Gxi resumis la spertojn de unu jardeko kaj skizis la agadprincipojn por sekvonta jardeko. Se vi volas ricevi gxin, petu gxin de mi. Se hodiaux mi devus verki novan "Por plia jardeko da Esperanto en Afriko", mi versxajne invitus iujn el miaj afrikaj kolegoj fari tion anstataux mi. Ili ekzistas kaj laboras. Ili instalas la movadon en sia kontinento, iuj jam dum dudek jaroj. Legantoj de la nederlanda Esperanto-revuo Fen-X regule trovis artikolojn de afrikaj auxtoroj en sia revuo. Ili do jam gustumis tiun kontinenton. Pluraj nederlandaj esperantistoj delonge rilatas "gxemele" kun afrikanoj, ekzemple en Nigxerio aux en Malagasio (Madagaskaro). En Nederlando jam prelegis afrikaj gastoj, ekzemple Jean Codjo, Raoul Hounnake, Gbeglo Koffi. Jean Codjo revenis al sia lando, Benino, kaj jxus informis min pri siaj mirindaj progresoj tie. Per la helpo de manpleno de germanaj esperantistoj (li vizitis Germanujon dum duonjaro) li instalis oficejeton, kiu jam funkcias kiel retposxta stacio por multaj lokaj esperantistoj. Li jxus konstruis unuklasan lernejon en vilagxo Codji, kie en oktobro 150 infanoj komencis lerni surpaperigi siajn pensojn kaj esti kleraj por decidi por si mem. Ili samtempe alkutimigxas al Esperanto, sed ne estas devigataj lerni gxin. Tia lernejo estas io tre bona kaj fierinda. Kiam alvenos fotoj kaj novaj informoj, tiuj eble vekos pli da subtenemo en Germanujo kaj aliloke. Subtenado per amika korespondado, per koresponda instruado, kaj... per mono, estas la sxlosilo por sukcesigi tiun mirindan laboron. Kara leganto, por ne tedi vin tro longe, mi donos al vi mian dezirliston de donacoj por la dudekjara jubileo. * Lernejo en Lome, Togolando: 50 000 gld. * Tekformataj komputiloj por diversaj landoj: po 3 500 gld. * Abonoj al la revuo Kontakto po 20 gld. jare. Pri la Revuo Kontakto vi sciu, ke post jardekoj da donaca abonado de proksimume 200 ekz. jare, nun ni devas rompi tiun tradicion. La donacoj al Fondajxo Afriko tiel akre mankas ke ili ne plu kovras la kreskantan monbezonon. Reage al tio, jam unu nederlanda esperantistino spontanee donacis abonojn de Kontakto kaj de El Popola Cxinio al cxiuj kluboj en Madagaskaro. Kompreneble, vi ankaux povas sendi vian propran ekzempleron, leginte gxin, al via afrika korespondanto. Eble vi ridas, vidante: Lernejo - 50.000 gld. Sed en la prosperega parto de la mondo tiaj sumoj jam ne estas fantaziaj. Foje ricxaj esperantistoj donacas aux heredigas grandajn sumojn, ekzemple por acxeti domon. Ni devas plu certigi al la afrikaj aktivuloj, ke ilia laboro trovas simpation kaj subtenadon. Vi povas fari tion per donaco al Fondajxo Afriko de UEA pere de la kotizperanto de UEA en via lando aux rekte al iu el la posxtaj aux bankaj kontoj de UEA (vd. Jarlibron 1999, p.37-38.), ne forgesante mencii la celon "por Fondajxo Afriko". Se vi deziras pli da informoj aux se vi havas konsilojn aux proponojn, mi volonte estos je via dispono. Jen mia adreso: Kastelenstraat 231, NL-1082 EG Amsterdam, Nederlando; telefono kaj fakso + 31 20 6421853. Hans Bakker Komisiito de UEA pri Afrika Agado ************************************************************************************************ OKAZAJXOJ EN UDINE Dal 31 Marzo al 3 Aprile si terra' in Udine, presso il quartiere fieristico di Torreano di Martignacco, la fiera Prim'Aria, dedicata a hobby, sport e tempo libero. Il circolo Nova Espero Friuli sara' presente con un proprio spazio espositivo nell'ambito dello stand del Dopolavoro Ferroviario. Il tema dell'esposizione sara' il Pasporta Servo. G. Valente e M. Liva En Udine, la 9a de Aprilo, okaze de la ekologia dimancxo, la grupo Nova espero Friuli, kunlabore kun Legambiente, procedos al plantumado de la tria arbo en la "Gxardeno de Esperanto", en "via Pola" (strato Pola). Post la ceremonio, kiu okazos je la 9.30, sekvos vizito al ekspozicio "Itinerari Tessili" (Tekstilaj Itineroj), pretigata cxe la muzeo de la urbo en la turo S. Maria en "via Zanon" (strato Zanon). Sekve, je la 12.30, ni kunvenos cxiuj cxe la " RISTORANTE ETNICO INDIANO" (HINDA ETNA RESTORACIO), en "Vicolo della Banca 6" (strateto de la Banko 6), por gustumi tipan menuon de tiu lando. Tiuj, kiuj sxatas partopreni al la renkontigxo, bonvolu telefoni al unu el la jenaj numeroj: 0432/561020 03387037606 aux skribi al la retadreso: Livandmar@iol.it Ni atendas vin multnombraj, kai eble ... verigxos ankaux surprizo Giuseppe Valente k Mario Liva ************************************************************************************************ FESTA DELL'AMICIZIA INTERNAZIONALE A BOLZANO LA CATTEDRA DI ESPERANTO DI BOLZANO Con il contributo provinciale Ufficio bilinguismo organizza per sabato 15.04.2000 LA FESTA DELL'AMICIZIA INTERNAZIONALE Relatore sara' il Dott. ROMANO BOLOGNESI Titolare della Cattedra di Esperanto di Bologna che terra' una conferenza sul tema: AMORE AMICIZIA ESPERANTO Programma: Ore 10 riunione dei partecipanti presso la Kolpinghaus in Via Ospedale,3 Bolzano. Ore 10.30 inizio Conferenza. Ore 12.30 pranzo che sara' servito presso il tipico Ristorante "Cavallino Bianco" in Via Bottai, 6. Ore 14.30 visita guida al Museo di Scienze Naturali Per informazioni tel.0471/917832 e-mail < leafabbri@tin.it > Segretario tel.0471/934829 e-mail < antfin@tin.it > < nevjof@tin.it > Hejm-pagxo < http://space.tin.it/associazioni/bdifab > ************************************************************************************************ Biciklista Esperantista Movado Internacia BEMI havas propran esperantlingvan dissendoliston por homoj, kiuj interesigxas pri biciklumado. Por mesagxi al la listanoj, sendu retleteron al bemi@onelist.com . Por aligxi sendu mesagxon al: bemi-subscribe@onelist.com el Eventoj n-ro 181, retposxta versio ************************************************************************************************ PRODI E LE LINGUE EUROPEE Durante la conferenza stampa tenuta ieri alla vigilia del vertice di Lisbona, in risposta ad un giornalista francese che gli aveva chiesto se, considerando che i siti di Internet ed i documenti in esse contenuti sono per il 70% in inglese, pensasse di promuovere in difesa della diversita' culturale europea l'uso di altre lingue magari con un aiuto attraverso il bilancio comunitario, Prodi ha affermato: "Mi sono posto moltissimo il problema della lingua -a parte che la lingua di Internet non e' l'inglese perche' e' una roba bastarda, si' e' l'inglese ma e' proprio come il latino medievale, ha le caratteristiche del latino medievale, ha le caratteristiche del latino medievale, pochissime parole semplificatissime con usi multipli della stessa parola ed un linguaggio abbastanza strano. Il problema della lingua - anche se si tratta di un inglese diverso - si pone perche' diventa una specie di modo di comunicare e BISOGNA ESSERE MOLTO ATTENTI ALLA SALVAGUARDIA NON SOLO DEL FRANCESE MA DELLE DIVERSE LINGUE NAZIONALI LOCALI. A mio avviso pero' in un successivo progresso si andra' verso culture specializzate su base locale. HA RAGIONE. OCCORRONO STRUMENTI ATTIVI" Questo e' quanto ho trascritto da tenere presente per eventuali azioni ad alto livello. Prodi dimostra di avere le idee non tanto chiare e se poi dice ,come ha detto una volta, "l'attitudine del governo" invece di la posizione del governo non difende certo l'italiano. Da rilevare: il testo di 23 pagine della Commissione Europea come contributo al vertice di Lisbona che ho scaricato da www.radioradicale.it e' in inglese. Non vengono piu' tradotti i documenti dell'Unione Europea? Giorgio Bronzetti V.le A. Moro 37 66013 Chieti bronzett@mail.chieti.com ************************************************************************************************ Nova Reta Radio Esperanto - el Bratislava Ni deziras al vi belan printempan tagon. Kaj ni anoncas al vi, ke ni komencis elsendi el Bratislava helpe de interreto. Niajn esperantajn elsendej de radio Esperanto el Bratislava vi povas auxskulti cxe: http://www.home.sk/www/esperanto/radio.htm Paulo Kascak esperanto@nextra.sk (el Esperanto-novajxservo RET-INFO) ************************************************************************************************ INSTRUISTOJ SERCXATAJ EN TAGXIKISTANO Se vi konas iun, kiu povas veni al Dusxanbe por instrui E-n, logxi cxi tie dum 1-2 monatoj, ni provos tion organizi. Amike, Firdaus Shukurov < firdaus@cada.tajik.net >