Gratis ad Honkong ATTRIBUITI I PREMI DEL FONDO MARELLI PER 2000 Federico Breda e Giuseppe Castelli sono i vincitori del premio Marelli per il 2000. Il premio, il cui fine e' incentivare i giovani esperantisti italiani ad abilitarsi per l'insegnamento dell'esperanto conseguendo il diploma di 3° Grado, e' stato attribuito dal Consiglio di Amministrazione del Fondo Marelli riunitosi a Milano il 12 marzo. Federico e Giuseppe rappresenteranno dunque la Gioventu' Esperantista Italiana (speriamo insieme ad altri) al Congresso Internazionale Giovanile (IJK) che si svolgera' ad Honkong dal 5 al 12 agosto. Per avere ulteriori informazioni sul premio Marelli consiglio di visitare il sito http://www.esperanto.it/marelli/index.html Framerio ************************************************************************************************ Kampanjo por la Manifesto 2000 de Unesko La Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj proklamis la jaron 2000-an "Internacia Jaro por la Kulturo de Paco". Unesko ricevis la taskon zorgi por ke la jaro igxu okazo por pripensado kaj agado favore al Kulturo de Paco. Grupo da Nobel-pacpremiitoj projektis Manifeston okaze de la 50-a datreveno de la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj. La kampanjo cxirkaux gxi celas kolekti 100 milionojn da subskriboj prezentotaj al la Gxenerala Asembleo de UN dum venonta septembro. La Manifesto 2000, aperigita de Unesko en kelkaj lingvoj, estas nun aperigita en Esperanto de UEA. La subskriboj de esperantistoj (aux kolektitaj de esperantistoj) estos registrataj en aparta fako de la komputila inform-banko cxe Unesko. Tial ni havas sxancon (montri kiom esperantistoj subtenas aktualajn kampanjojn por pli bona mondo) sed ankaux riskon (se la partopreno de esperantistoj estos tro malgranda). Pro tio ni apelacias al vi por ke vi: * petu cxe UEA rete < uea@inter.nl.net > aux per normala posxto (Nieuwe Binneweg, 176 NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando) ekzemplerojn de la Manifesto 2000. Gxi estas tre bele presita (mi kuragxas diri ke malofte mi vidis tiel belan informilon dum la lastaj jaroj); * en kluboj, konversaciaj rondoj kaj aliaj okazoj oni legu la tekston kaj diskutu pri gxi. Por pli vasta traktado de la temoj de la Manifesto bonege tauxgas la libroj "Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj" kaj "Pacxjo, kio estas rasismo?" mendeblaj cxe UEA. * subskribu kaj kolektu subskribojn. En la faldfolio mem estas spaco nur por unu subskribo, sed vi rajtas fotokopii la subskrib-folion tiom da fojoj kiom vi bezonas, kaj vi rajtas ankaux simple kolekti la subskribojn (kun cxiuj indikitaj informoj pri la subskribintoj) en aparta normala, blanka folio. Vi rajtas ankaux simple subskribi kaj subskribigi rete cxe " www.uea.org/2000.html ". ATENTU: VI RAJTAS KOLEKTI KAJ RETE KAJ PAPERE SUBSKRIBOJN ANKAUx DE NEESPERANTISTOJ. Cxar la Manifesto estas mallonga, cxiu sendube povos facile traduki gxin aux la esencon al sia nacia lingvo por neesperantistoj. * sendu la surpapere kolektitajn subskribojn al UEA. UEA mem zorgos por ke ili estu enmetataj en la komputilon de Unesko. Se vi subskribas rete, la tuta afero okazos auxtomate, kaj vi ne devas fari ion alian. Pro la grandega celo de cxi tiu kampanjo, kaj pro la fakto ke la agado de esperantistoj estos senkompate klara, mi certas ke vi cxiuj faros vian eblon por montri al la mondo, ke Esperanto estas nepre atentinda parto de la Kulturo de Paco kaj ke esperantistoj estas nepre atentinda parto de la monda pac-amanta socio. Dankon kaj tre amikajn salutojn Renato Corsetti UEA, vicprezidanto ************************************************************************************************ Kompleta kalendaro de Esperanto renkontigxoj La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.hungary.net/esperanto . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@esperanto.org El Eventoj 180 - Reposxta versio ************************************************************************************************ INCONTRO A SALSOMAGGIORE A Salsomaggiore (PR) ci sara' nei giorni 1 e 2 di Aprile un "Kunveno" organizzato dai "Milanaj Katolikaj Esperantistoj". Il convegno sara' tenuto in un bel convento Francescano (ex villa patrizia). La S. Messa in Esperanto sara' celebrata da Mons. Giovanni Balconi del Duomo di Milano. Saranno pure presenti anche altri Sacerdoti. Il tema trattato sara': viaggi nei Giubilei, nella letteratura esperantista e nella fantasia. Si prevede una buona affluenza di esperantisti oltre che per l'importanza del convegno anche per la scelta indovinata del luogo. Chi fosse interessato a parteciparvi, mandi un "emejlo" a Gianni Conti " hrtxc@tin.it " ************************************************************************************************ AGADO ESPERO Projekto 6-a Kongolandaj esperantistoj instruas angolajn rifugxintojn La Esperanto-klubo Stelaro, vic-prez. s-ro Kikondola Ngoma Jeremie Camp CILU II No.71 A Lukala (Bas-Congo) malgraux cxiuj propraj malfacilajxoj en Kongolando decidis helpi homojn kiuj estas en ankoraux pli malbona situacio. Temas pri rifugxintoj el Angolo, kiuj vivas en tendaro en Kilueka, apud Lukala. La projekto estas: instrui Esperanton al la Angolanoj kaj samtempe instrui al ili skribadon kaj legadon. Por tio "Stelaro" bezonas precipe portugallingvajn vortaretojn kaj bazajn lernilojn, kelkajn kasedojn kaj aliajn esperantajxojn. Esperantistoj povas ankaux esprimi sian interesigxon kaj kuragxigon per leteroj. Gravas la amika kontakto, pli ol la materia subtenado. Ne sendu monon rekte al la klubo, sed (se vi volas mone helpi) prefere al la fondajxo Afriko de UEA kun indiko: Por la projekto "Kongolandanoj helpas Angolanojn". Tiu mono iros al la landa asocio DKEA kiu gxin disponigos lauxeble efike. La adreson de UEA kaj la manierojn de pagado vi trovos en la Jarlibro de UEA. Por pliaj informoj bonvolu kontakti: Hans Bakker Katelenstraat, 231-II NL- 1082 EG Amsterdam Nederlando aux Gebglo Koffi < esp.togo@cafe.tg > ************************************************************************************************ SONREVUO POR NEVIDANTOJ En 1995 krasnodara regiona filio "ANEKO" de tutrusia organizo de invalidoj komencis aperigi Esperantlingvan 90-minutan sonrevuon "Vocxo de Amikeco". Por la jaro 2000 abonprezo estas 8 USD (usonaj dolaroj). Apartan ekzempleron vi povas ricevi kontraux 2 USD. En unu jaro aperas 4 numeroj. Auxdonte la sonmagazinon vi povos ekscii pri E-movado en Rusio kaj eksterlande, ekauxdi kantojn kaj literaturajxojn, kiuj estas prezentitaj dum E-renkontigxoj kaj E-kongresoj. Gxi enhavas ankaux sonigitajn artikolojn el rusiaj kaj eksterlandaj E-periodajxoj. Nian sonrevuon abonas esperantistoj el 12 landoj de Euxropo kaj Azio. Pri kvalito kaj enhavo de la sonrevuo skribu al redaktorino: Tamara GORJAINOVA, ul. Kirova, 79-56, RU-352900, ARMAVIR, Rusio. Mendi la revuon kaj pripagi la koston vi povas laux la adreso: Vladimir RASSO^HIN, ab/ja 96, RU-352900 ARMAVIR, Rusio. aneko@krintel.ru el SEJM virt-info #29 ************************************************************************************************ INCHIESTA SU RIVISTA TEDESCA Nella rivista tedesca in linea in lingua inglese Spotlight viene riportato un articolo del famoso linguista inglese David Crystal (vedi tra l'altro Enciclopedia Cambridge delle Scienze del Linguaggio Zanichelli) sulle lingue in estinzione e si invita il lettore ad esprimere il proprio parere a Ian McMaster editore di Spotlight i.mcmaster@spotlight-verlag.com sui punti seguenti : - Ritenete sia importante la conservazione di tante lingue differenti? - Non e' meglio che il mondo vada verso una lingua comune? - Se cosi', tale lingua dovrebbe essere l'Inglese o una lingua neutrale come Esperanto? Verra' pubblicata una selezione dei commenti ricevuti. Dieci lettori riceveranno una copia dell'opera di Crystal" Language Death." Leggete i dettagli in http://www.spotlight-online.de/current/language40300.htm e rispondete e fate rispondere piu' numerosi possibile (naturalmente in lingua inglese). Ci saranno senz'altro altre segnalazioni ma io non ho potuto non farla. Qui ne vale la pena intervenire in quanto si e' stati invitati e l'editore si spera non approfittera' come fanno i giornalisti italiani appena si accenna all'esperanto di dirci male. . Anzi sarebbe bene inviare ai giornali italiani la pagina di Spotlight con evidenziate le domande,(rischiando naturalmente di darci la zappa sui piedi dando lo spunto ai giornalisti di dirci che siamo quattro gatti fanatici). Dimenticavo: si puo' rispondere anche per posta a questo indirizzo: Spotlight Verlag Spotlight Redaktion (Language) Frauenhofferstrasse 22 82152 Planegg Germania Giorgio Bronzetti V.le A.Moro 37 66013 Chieti bronzett@mail.chieti.com