SEMINARIO DE TEJO EN VARNA! Inter la 1a kaj 8a de septembro 2000 okazos TEJO-trejnseminario en Varna, Bulgario. Temo: "Balkana junulara kunlaboro por kulturo de paco", aparte aktuala sur la Balkanoj. La seminarion subtenas la Euxropa Junulara Fondajxo (EJF) cxe la Konsilio de Euxropo. La seminario celas junajn aktivulojn el Euxropo, precipe el balkanaj landoj, interesigxantaj pri internacia kunlaboro kaj komunaj regionaj projektoj. EJF ankaux ebligas partoprenon de kelkaj ekstereuxropanoj. TEJO intencas tial speciale inviti esperantistojn el iuj aziaj landoj proksimaj al Bulgario. Kadre de la seminario okazos trejnadoj en diversaj formoj: prelegoj, vizitoj, laborgrupoj kaj diskutrondoj. Samtempe 10-15 komencantoj partoprenos E-kurson. Ili ankaux partoprenos en la gxenerala tema programo de la seminario. Kiel ekspertoj kaj prelegantoj rolos cxefaj TEJO-funkciuloj kaj speciale invititaj fakuloj pri la balkana temo. Detala informletero aperos komence de majo, kaj dissendigxos kune kun la tria numero de "Kontakto", kiun ricevos cxiuj membroj de TEJO. Pliaj informoj: Lokaj organizantoj: Sabira Sta'hlberg kaj Aleksandar Sxivarov p.k. 405, BG-9000 Varna, Bulgario tel. +359-52-246 941 fakso: +359-52-246 326 < kontakto@esperanto.org > < a_shivarov@mailroom.com > Vicprezidanto de TEJO (seminarioj): Grigori L. Arosjev RU-117071, Moskva, ab/ja 31, Rusio tel. +7-095-476 1472 < arosjev@mail.ru > Oficejo de TEJO: Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando tel. +31-10-436 1044 fakso: +31-10-436 1751 < tejo-oficejo@wxs.nl > ************************************************************************************************ 778 ALIGxIS AL TEL-AVIVO Flagsxipa Evento de la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco, la 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo (25 julio - 1 auxgusto 2000) registris fine de februaro 778 aligxintojn el 49 landoj. Pinte de la statistiko staras Germanio (95), Japanio (79), Francio (59), Israelo (57), Pollando (55), Nederlando (48), Italio (37), Usono (29), Brazilo (26), Rusio (21), Korea Respubliko j Svedio (po 18). UEA ************************************************************************************************ Someraj programoj en Istrio Pitoreska mezepoka urbeto Motovun/Montona (cx. 60 km for de Trieste, en Kroatio) gastigos cxi somere du gravajn esperantajn arangxojn. Okazos tie OSIEK-konferenco, (15-21.07.2000) kun la temo: "Multkultureco, multlingveco kaj kunvivado" kaj 6-aj Someraj Kursoj (15-22.07.2000). La konferencon postsekvos tritaga ekskursaro tra la kroata kaj slovena partoj de la magia duoninsulo. La partoprenantoj de la 85-a UK en Tel-Aviv povos ankaux kune flugkaravani el Ljubljana kaj el Venecio (laux la propra elekto). Cxiujn arangxojn organizas: Orbis Pictus de Visnja Brankovic Via Leghissa 6 34 131 Trieste tel/fax: 040 767 875 orbispictus@iol.it ************************************************************************************************ Esperanta muziko sur brazila muzika retejo Sep Esperanto-muzikistoj/muzikaj grupoj estas prezentataj sur la brazila muzika retejo MusicExpress (http://www.musicexpress.com.br ), kiu ricevas 70 000 vizitojn cxiun monaton. Tio estas Flavio Fonseca, Grupo Esperanca, Jacques Yvart, Kajto, Merlin, Persone kaj Solotronik. La prezento estas en la portugala lingvo, sed de cxiu el ili estas elsxuteblaj pluraj kantoj en MP3-formato. La retejo apartenas al la kablotelevida firmao TV Filme kaj estas prizorgata de Flavio Fonseca. Entute estas elsxuteblaj cxirkaux 400 muzikeroj, plejparte en la portugala lingvo. el NUN (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ TTT-ejo de Eo en Radio renovigita Karaj geamikoj de Esperanto en Radio, La TTT-ejo de "Esperanto en Radio" estas jxus gxisdatigita kaj renovigita. Pluraj informoj kadukaj (de pluraj semajnoj!!) estas nun (espereble!!) gxisdataj. Kaj cxiuj pagxoj estas nun Unikodaj (UTF-8). Sed, plej grave, la datumbanko por administri la pagxojn estis plipotencigita, precipe por la arkivado de son-dokumentoj en la TutTera Teksajxo. Ekde nun, vizitante la TTT-ejon, vi mem povas aldoni slipojn en la datumbanko de sondokumentoj. Tiel, eblas ke cxiuj son-dok. troveblaj en TTT estos spurebla en http://osiek.org/aera/son.html laux auxtoro, titolo, stacio (+ rubriko) Vi estas kore invitita helpi kaj partopreni: http://osiek.org/aera/sonmodif.html Deziras al vi bonan auxskultadon, kaj bonan viziton en http://osiek.org/aera Bruno MASALA, bruno@poetic.com TTT-red. de OSIEK, http://osiek.org (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ Instruisto sercxata al Bosnio-Hercegovino E-ligo de Respubliko Serba en Bosnio-Hercegovino sercxas instruiston el eksterlando por konversacia nivelo dum Somera E-lernejo okazonta de la 14-an gxis 22-an de julio. Vojagxbileton kaj restadon pagas la organizanto. Post la lernejo la instruisto povas senpage partopreni en 5-a E-renkontigxo de Respubliko Serba 22-24 de julio en Pale apud Sarajevo. Por aliaj informoj kontaktu E-Ligo de Respubliko Srpska, p. fah 335, BA-78000 Banja Luka, RS, Bosna i Hercegovina, rete: mvrhovac@urcbl.urc.bl.ac.yu Mico Vrhovac ************************************************************************************************ Hejmpagxo de la Afrika agado Finfine la Afrika Agado de UEA havas propran hejmpagon: http://perso.wanadoo.fr/eric.coffinet/Afrika_Agado.html Dum la berlina UK-o D-ro Eric COFFINET proponis al s-roj GBEGLO Koffi kaj Raoul HOUNNAKE sian helpon, ke la Afrika Agado havu propran spacon en reto. Kelkajn monatojn poste la revo farigxis realo. Kontaktoj inter Hans BAKKER, Raoul HOUNNAKE, Eric COFFINET kaj GBEGLO Koffi naskis la pagxon. Dankenda estas D-ro Eric, kies klopodoj por progresigi la Afrikan movadon estas grandiozaj. Vizitu la pagxon por vidi mem kiom mamutan laboron li faris kaj faras por Esperanto. Konu pli pri la movado en Afriko! GBEGLO Koffi < esp.togo@cafe.tg > (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ Stagxo pri interreto kaj Esperanto La 11-an kaj la 12-an de marto la asocio Esperanto en Vendomois organizas stagxon kies temo estas: Interreto kaj Esperanto. Ni disponos cxambron ekiptan per 12 komputiloj. Tiel la 24 stagxanoj havos oportunon praktiki kaj ekzercadi la komunikadon per interreto. Bonvenaj estos ret-mesagxoj senditaj al la stagxejo kies adreso estas: < College.Clement-janequin@wandoo.fr > < College.Clement-janequin@wanadoo.fr > Antauxajn interkonsentojn por rendevui ene de la stagxo vi bonvolu reti al < esperanto.en.vendomois@mail.dotcom.fr > aux < lemay_dom@mail.dotcom.fr > Marc NOULIN