REZOLUCIO DE LA FEDERACIO DE LA EUXROPAJ VERDAJ PARTIOJ El la Dua Kongreso de la Euxropaj Verdaj Partioj Parizo, Cité de la Science, 1999-02-26/28 Aldonita Esperanto-traduko de la rezolucio: A: La internacia lingvo Esperanto devus esti elektebla kiel opcio en euxropaj lernejoj, cxar gxi estas neuxtrala kaj facile lernebla. Esperanto subtenas la komprenon kiamaniere lingvoj funkcias. Gxi estas ideala ponto por superponti la interspacon inter la kulturoj. B: La internacia lingvo Esperanto devus igxi unu el la oficialaj lingvoj de la EP-/EU-sistemo kiam la principo de la "egalrajteco de la lingvoj" devas esti haltigata. Post la EU-etendigxo tiu cxi principo ne plu estas uzebla simple pro teknikaj kauxzoj.La neuxtrala lingvo Esperanto igxos la reprezentanto de tiaj lingvoj, kiuj ne estos elektataj kiel oficialaj labor-lingvoj en la EP-/ EU-sistemo. Subskribis: Victor Cavaco (PT), Solange Fernex (FR), Natalie Kirvalidse (GE), Daniel Jositsch, (CH), Marton Vargha (HU). La komitato de la EVFP kunmetis ambaux rezoluciojn kaj decidis interrete. Fine de septembro 1999 la konsilio de la EFVP kunsidis en Bratislava. Martin Minich kaj lia kolego reprezentis tie AVE-n por informi kaj eble defendi nian rezolucion. Sed ne necesis defendi gxin - do, nia rezolucio estas akceptita de la EFVP (Euxropa Federacio de Verdaj Partioj) ! Por pliaj informoj ('momente') cxefe je la angla: http://www.europeangreens.org Gxis venonta okazo Zoran C'iric' zciric@EUnet.yu ************************************************************************************************ Eventoj dauxre redaktas kompletan kalendaron de Esperanto renkontigxoj La kompleta jara listo de E-arangxoj dauxre aktualigata de ni, troveblas en interreto http://www.hungary.net/esperanto . Korektoj, aldonoj estas bonvenaj! Por ricevi txt-formatan version sendu mesagxon (enhavo ne gravas) al la auxtomato: kalendaro@esperanto.org Eventoj eventoj@hungary.net ************************************************************************************************ INVITO AL SAMARKANDO AERO en la koro de la Granda Silka Vojo Ankaux VIN atendas la Azia Esperanto - Renkontigxo "AERO - 2000" okazonta subauxspicie de Universala Esperanto-Asocio en 2750-jara Samarkando, dum 15-20 auxgusto 2000. Sojle de la nova miljaro AERO celas doni fresxan inspirigan aeron al la azia esperantistaro kaj akceli E-movadon en la regiono. Fakte ni gxojus bonvenigi gastojn el CXIUJ kontinentoj. En la programo: seminario pri E-movado en Centra Azio, sinprezento de aziaj E-kluboj, instruista seminario, intensaj E - kursoj por komencantoj kaj progresantoj, internacia arta vespero, 2-hora ekspresa kurso de la uzbeka lingvo, E-loterio, gustumado de famaj uzbekaj vinoj, pikniko en la montaro, vizitado (kun E-cxicxerono!) de mondfamaj vidindajxoj de antikva Samarkando ktp. Lauxdezire arangxeblos ankaux postaj ekskursoj al Buhxara, Tasxkento, Sxahrisabz, Pengxikent (Tagxikistano) ktp. Cxefa organizanto: Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro, Samarkando Partoprenkotizo: 195 USD inkluzivas logxadon en 2-litaj hotelcxambroj (kun necesejo, dusxo kaj lavejo en cxiu cambro), trifojan mangxadon tage, surlokan transportadon, ekskursojn, vizan subtenon kaj la tutan programon. ALIGXILO "AERO - 2000" (bv plenigi preslitere) Persona nomo ... Familia nomo ... Naskigxdato (tago/monato/jaro) ... Sekso ... Numero de pasporto ... Laborposteno / Profesio ... Plena adreso, telefono, fakso ... Reta adreso ... Bv indiki la deziratajn datojn de alveno kaj forveturo (lauxdezire eblas veni pli frue kaj foiri pli malfrue) ... Mia eventuala kontribuo al la programo ... Mi volas partopreni la postajn ekskursojn al ... Specialaj petoj, deziroj, proponoj ... Mi pagos la partoprenkotizon surloke. Dato ... Subskribo... La plenigitajn aligxilojn bonvolu ekspedi JAM NUN al: Internacia Muzeo de Paco kaj Solidaro P.O. Box 76, UZ - 703000 Samarkando Respubliko Uzbekistano Telefono: +998 (662) 33 17 53. Kontakta fakso: +998 (662) 31 07 77 (por S-ro Ilhom SADULLAEV). Reto: peacetur@samuni.silk.org (bv NE sendi LONGAJN retmesagxojn!) ************************************************************************************************ Junulara Monda Tago en Venecio kaj Romo Kiel anoncite, pagante la restadon en Romo, la gastado en Venecio estas senpaga. Atentu, tamen: mi povas garantii la restadon en Venecio nur al unuaj 50 aligxantoj. La ceteraj, riskas partopreni nur en Romo. En Venecio gastos 500 eksterlandanoj, ne italoj, inter ili 50 esperantistoj. Jam alvenis en Venecio multegaj mendoj, el variaj grupoj aux asocioj, tamen, kiuj superis la oferton, tiel ke mi rekomendas al esperantistoj antauxanonci sin frue al Gxianluca Serbo, sendante nur aligxilon. Vi scias ke vi pagos la 10 dolarojn en marto (orientlandanoj ne), kaj la kotizon poste. Paola Ambrosetto via Emo 9/c 30173 Mestre Venezia Tel. 041 5341532 fakso 041 612516 (Iniciato de UECI-Junularo - la junulara sekcio de UECI lancxas iniciaton pere de) (UECI-Junularo - I giovani della sezione giovanile italiana dell' IKUE, lanciano la) Monda enketo pri Jesuo Kristo Kiu estas Jesuo Kristo laux mi? (...................) Mia religio aux ideologio.............................. Lando............................ Agxo.............................................................. Profesio........................ (Libervole) Nomo......................................................................................... Adreso...................................................................................... Respondoj lskribaj al: Antonio Gambuti via Bellini, 24 I - 47039 Savigliano sul Rubicone. perretaj al Paola Ambrosetto < esperantovenezia@libero.it > Paola Ambrosetto ************************************************************************************************ PROPONO EL TORINO: CxU NI FARU CIRKULERON AL NE-ESPERANTISTOJ? El Dumonta Bulteno n.55 ( Torina Grupo) Kion diri pri tiu cxi nova ideo? Mi plauxdas. Mi gxin kaptis solece (cxu tia la sorto de maljunaj samideanoj?) nagxante laux la sidejo. Ereto da gejunuloj proponis unu al la alia: (1) Cxe Cxiu sidejanta retano rubrikas retadresoj de amikoj kaj konatoj kaj alispecaj rilatantoj. (2) Ni metu kune, en unika grupo, tiujn adresojn. (3) Kaj sendu inteligentan longestuditan mesagxon, kiel: che cosa sai circa l'Esperanto? Se vuoi saperne di piu', rispondi... (4) Inteligentaj samideanoj ekdialogas... Cxu la kontribuintoj de tiu ideo naskis novan iniciaton por elirigi nin el nia izoleco? Armando Zecchin armaze@tin.it