KIREK 1999 Nel 1999 si sono iscritti al corso gratuito via posta elettronica 127 persone, 98 uomini e 29 donne. Su 127 ben 72 persone non hanno indicato un recapito completo (nome cognome indirizzo di posta reale). 4 persone hanno indicato un recapito fuori dall'Italia (due in Ungheria, una in Germania, una nel Regno Unito). Solo 5 persone hanno concluso felicemente il corso. I correttori degli esercizi dei corsisti attualmente sono 14. L'amministratore del corso individua i seguenti problemi e provvedimenti: - troppe persone non indicano un recapito reale. Si renda obbligatorio all'atto dell'iscrizione un'indicazione completa, pena la caduta dell'iscrizione. - in media, ogni correttore deve seguire 9 corsisti all'anno. In media un corsista conclude una lezione la settimana. Poiche' le lezioni sono dieci, ogni corsista teoricamente e' impegnato per 2 mesi e mezzo. Il numero delle lezioni va ridotto a 4, cosicche' l'impegno del correttore e del corsista duri non piu' di un mese. A tal scopo la prima parte del corso potra' diventare semiautomatica, svolgibile mediante pagine Web del sito costruite appositamente. Federico Gobbo amministratore del kirek esperanto@esperanto.it http://www.esperanto.it ************************************************************************************************ SEMINARIO EN BELGIO PRI EKOLOGIO La belga-flandra Landa Sekcio de TEJO informas pri "ekologia studsemajno en Belgio (1-7 julio 2000)" De la 1a gxis la 7a de julio 2000 okazos en Londerzeel (Belgio) STUDSEMAJNO pri ekologio kaj komposxtado. La tuta studsemajno kostos _nur_ 25 EUR kaj inkluzivas: mangxojn, tranoktadon, lernomaterialon kaj ekskursojn. Gxi estos ecx SENPAGA por homoj el nepagipovaj landoj; ni ecx subvencios parton de la vojagxkostoj por 2 homoj el cxiu lando! La cxefa studobjekto estos: komposxtado laux 100% natura, biologia maniero, SEN multekostaj, kemiaj produktoj. Estas bone por la sano, por la grundo, la medio _kaj_ avantagxe por evolulandoj. Por pliaj informoj, kontaktu: FLEJA (Flandra Esperanto-Junulara Asocio) Frankrijklei 140 2000 Antwerpen Rete_: lode@fel.esperanto.be ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 66 (2000-01-20) LA LIBROSERVO DE UEA VASTE VENDIS EN 1999 En diversaj okazoj tra la jaro 1999 oni jam raportis pri la bonega progreso de la vendoj de la libroservo de UEA. Provizora finkalkulo konfirmas, ke la rezulto klare superas tiun en 1998, kiam la sumo de EUR 134848 (NLG 297165) signifis la plej bonan rezulton de la 90-aj jaroj gxis tiam. Kresko je 6,4 procentoj en 1999 plialtigis la rekordon al EUR 143499 (NLG 316230). Post kelkaj necesaj precizigoj la libroservo publikigos statistikon de la plej furoraj titoloj. * * * * * * BONA JARO POR KORESPONDA SERVO MONDSKALA Unu el la plej longedauxraj konstantaj servoj de UEA, Koresponda Servo Mondskala, spertis ioman kreskon de sercxantoj de korespondamikoj en la jaro 1999. KSM ricevis entute 428 petojn (419 en 1998). Rimarkinda kresko kompare kun 1998 estis en Francio (de 70 al 96 petoj), Rusio (de 38 al 56), Belgio (de 6 al 12) kaj Ebura Bordo (de 1 al 12), kaj malkresko en Brazilo (de 59 al 39), Irano (de 22 al 8) kaj Japanio (de 5 al nul). El tiuj ciferoj tamen ne eblas fari firmajn konkludojn, cxar la sxangxoj en unuopaj landoj multe dependas de hazardo. De tempo al tempo ekz. landaj asocioj provas starigi propran korespondan servon. Tio estas malkonsilinda, cxar malgranda servo ne povas oferti al la petantoj same vastan elekton kiel KSM nek la kompetenton, kiun havas KSM dank' al sia sperto de pli ol 40 jaroj. Por ke ankaux tiukampe la limigitaj rimedoj de la Esperanto-movado estu uzataj optimume, estas plej prudente, ke cxiuj asocioj, instruistoj k.a. kurs-organizantoj uzu la servojn de KSM kaj ke la Esperanto-gazetaro ankoraux pli multe diskonigu ilin. De 1990 KSM estas prizorgata de s-ro Francois Xavier Gilbert. La adreso de KSM estas: B.P. 6, FR-55000 Longeville en Barrois, Francio. Informilon kaj aligxilon oni povas peti kontraux unu respondkupono. Por rekte ricevi adresojn de korespondemuloj, oni sendu du respondkuponojn kun detalaj indikoj pri si mem kaj pri la dezirataj korespondantoj. * * * * * * 685 ALIGxIS AL TEL-AVIVO La 20-an de januaro, kiam plejmulto de la aligxoj gxis la fino de la unua aligxperiodo estis jam registrita, la 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo nombris 685 aligxintojn el 47 landoj. Sekve la ritmo de aligxoj kompareblas kun tiu de la Adelajda UK en 1997, kies fina nombro estis 1224. La pinton de la statistiko konsistigas Germanio (76), Japanio (71), Pollando (55), Israelo (54), Francio (49), Nederlando (45), Italio (27), Usono (25) kaj Brazilo (20). * * * * * * ESPERANTAJ SINONIMOJ DENOVE HAVEBLAS Esperantaj sinonimoj. Jaan Ojalo. Rotterdam: UEA, 1999 (3-a korektita eld.). 96p. ISBN 92 9017 67 0. 19cm. Prezo: EUR 7,20. (Triona rabato ekde 3 ekz.) Ofte oni sentas la bezonon vigligi kaj variigi sian stilon per uzo de sinonimoj aux de preskauxsinonimoj. Por helpi en tio, Jaan Ojalo kompilis la vortaron ESPERANTAJ SINONIMOJ, kies unua eldono aperis en Estonio en 1985 kaj la dua cxe UEA en 1993. La populara libro eliris jxus en tria, korektita eldono. ESPERANTAJ SINONIMOJ estas bazita sur Plena Ilustrita Vortaro kaj enhavas 1925 kapvortojn. La sercxadon de vortoj simpligas krome 5500-vorta indekso. Temas pri tauxga fonto por cxiu, kiu volas pliricxigi sian vortostokon. Jaan Ojalo (1914) estas elstara aktivulo de la estona Esperanto-movado kaj Honora Membro de UEA. Li estas auxtoro de multaj lerniloj kaj de granda estona-Esperanta vortaro aperinta en 1999. ************************************************************************************************ Pagxoj kolombiaj Gekaraj: La pagxo de "Kolombia Esperanto-Ligo" troveblas cxe: www.geocities.com/kolombio (cxefe hispanlingve) Kaj tiu de "Andaj Ondoj" (la retrevuo de KEL) cxe: www.geocities.com/andajondoj (Esperante) Ankaux ni havas pagxon pri "La Internacia Lingvo en Kolombio" cxe: http://esperanto-kolombio.org (Esperante-Hispane) Kaj la novan de "Bogota Esperantista Junulara Asocio" cxe: http://www.geocities.com/bejabogota (Esperante-Hispane-Angle) Grandparte nia agado disvolvigxas tra la reto kie niaj financaj problemoj ne bremsas nin. Amike: Ruben Torres rdtorres@colombianet.net ************************************************************************************************ TRADUKISTOJ POR AMAZONO La Amazona Regiono estas hodiaux konsiderata la pulmo de nia planedo kaj la homaro devas nepre zorgi pri gxia sano por sia propra pluvivado. Unu el la manieroj atentigi pri la problemo estas la konatigo de gxia ricxa fauxno kaj flauxro.Tion oni povas fari plurmaniere, ecx pere de ties folkloro. Gxuste tion celas fari la nuna iniciato pere de libro cirkuligota en plejeble multaj lingvoj parolataj en la mondo, uzante Esperanton kiel pontolingvon. Brazila eldonejo el la fako Energio interesigxis pri mia nune finverkata AMAZONIA URNO entenanta gxian ricxegan cxefe indiandevenan legendaron en Esperanto kaj la portugala. La UNUA PARTO, abunde ilustrita, entenos cxiun eron en Esperanto kaj en unu el la aliaj lingvoj por kiu tradukanto estos trovita. La DUA PARTO, nigra-blanka, entrenos la kompletan tradukon en cxiujn lingvojn reprezentatajn. La eldonisto intencas krome aldoni TRIAN PARTON kun koloraj fotoj pri gxia fauxno kaj flauxro. La planita eldondato estas 2001 kaj la eldon-kvanto 30000, el kiu 500 en cxiu lingvo akompan-anta Esperanton. Ne necesas paroli pri la gajnoj por Esperanto, firmigante gxian pozicion kiel vera kaj neuxtrala internacia lingvo. Mi do atendas proponojn pri tradukoj en aliajn lingvojn fare de niaj spertuloj. Por la sercxata patrono, ano de la ricxa internacia petrol- kaj energiindustrio, la libro estos prestigxodona; li tial volonte tantiemos la kunauxtorojn. Do, ek al la laboro ! Tradukemuloj al la itala bonvolu sin anonci cxe: Leopoldo < leopoldo@svn.com.br > ********************************************************************* 17-a INTERNACIA FESTIVALO 27 D E C 2000 - 3 J A N 2001 kun plilongiga ebleco gxis 6 januaro 2001 LA PLEJ FAMA NOVJARA ARANGXO POR FAMILIOJ KAJ PERSONOJ 25 / 55 JARAGXAJ en du-mil-jara TRIER (Germanio) INTERNACIA FESTIVALO ofertas al vi specifan programon por mezagxuloj kaj junaj familioj kun aux sen infanoj. IF estas arangxo por lingve spertaj personoj, sed lauxdezire ni ofertas paroligajn kursojn, ekz-e por via partner(in)o. Por infanoj estos aparta prizorgo kaj programo (en du grupoj: por junaj infanoj kaj gejunuloj), sub gvido de fakaj kunlaborantoj, gepatroj povas do sengxene cxeesti prelegojn. Infanoj lauxeble jam havu lingvajn konojn en Esperanto. Subtrijarul(in)oj estas senkotizaj, sed la gepatroj mem transprenas la prizorgon. Disponeblas infanaj litetoj. Nia kadra temo: ESPERANTO KAJ INFANOJ Multnombraj estas la Esperanto-familioj en IF. Kelkfoje nur unu partnero parolas Esperanton, sed multaj familioj jam uzas Esperanton kiel cxiutagan lingvon kaj ankaux instruas al siaj infanoj du, ja ofte ecx tri lingvojn. Pri la avantagxoj, malfacilajxoj kaj cxiutagaj problemetoj ni volas diskuti nunjare. Kiujn spertojn vi kolektis? Viaj kontribuoj estas bonvenaj. La gastejo estas unu el la tre komfortaj kaj modernaj junularaj hoteloj kun situo rekte cxe la rivero Mosel, je dispono diversgrandaj cxambroj, nur kvaronhora promeno al la urbaj vidindajxoj / centro. Alventage transporta servo de stacidomo. Dusxo kaj necesejo en cxiu cxambro. Trier estas la plej malnova urbo en Germanio kaj en 1984 festis jam sian dumil-jarigxon. Konatigxu kun konstruajxoj de la Romianoj: amfiteatro kaj la pordego (Porta Nigra). Trier estas ankaux konata kiel 'cxefurbo de Mosel', temas pri la vinregiono Mosel. Mozelaj vinoj famas en la tuta mondo, konatigxu kun la rivera valo kie la vinvitoj kreskas sur deklivoj inter skistaj sxtonoj, konatigxu kun cxarmaj vinvilagxoj =96 partoprenu en nia rondveturo Mozelo, en la tuttaga ekskurso je 30 dec 2000. (Fakultativa propono, menuo inkluzivita) Allogos vin interesa kaj gxuinda vespera programo, sed elstaras la tradicia novjara balo =96 kun nia granda NOVJARA BUFEDO. Nia trinkejo 'Knajpo' jam farigxis la plej fama en Esperantujo, gxuu gxin denove cxe biero kaj vino, en etosoplena rondo, inter novaj kaj malnovaj geamikoj. Sendu bonvolu cxiuj demandoj kaj aligxilpetoj al: Hans-Dieter PLATZ (HDP) Postfach 1148 DE-34303 NIEDENSTEIN GERMANIO Telefono/Fakso: +49 (05624) 8007 portebla +49 (0171) 4964558 Retposxto: mailto:HDP@internacia-festivalo.de IF en Interreto: http://www.internacia-festivalo.de ************************************************************************************************ NUOVO LIBRO DI ROBERTO TRESOLDI Sara' distribuita dalla meta' di febbraio la pubblicazione sulle terapie complementari, dove saranno presentate alcune teorie sulle basi scientifiche di omeopatia, radionica, pranoterapia ecc. R. Tresoldi, Terapie Vibrazionali, Milano 2000. Il libro viene pubblicato nella collana "Medicina Alternativa" di Tecniche Nuove. Tresoldi Roberto < studio.tresoldi@mail.gpa.it >