IL PORTALE DI BENETTON IN ESPERANTO?? Gekaraj, kolego mia estas laboranta por Benetton kun nia firmao, kiu estas Andersen Consulting. Lia teamo estas kreanta kaj konstruos TTT-ejon. Per gxi, Benetton kreos TTT-enir-lokon, kie homoj povos akiri plurajn servojn, krei komunumojn kaj (ni ne forgesu ke Benetton estas mondkonata komerc-firmao), vendi plurspecajn varojn. Bedawrinde mi ne konas eksakte la detalojn … Unu el la problemoj, kiajn ili devos alfronti, estas helpi eleki la nomon de tiu servo/pagxo. Pro mondfameco de Benetton kaj pro la karaktero, kian tiu TTT-ejo volas prezenti al vizitantoj, tiu kolego pensis pri elekti vorton/nomon en Esperanto. Li mem sercxis tra interreto kaj trovis tradukon de itala "Ciao"/"Arrivederci" -> Gxis. Li min demandis pri "la signifo de tiu stranga signo super litero G", kaj poste demandis helpon al mi. Kaj nun mi klopodas demandi al vi sugestojn. Celo de mia peto estas do TROVI TAWGAN ESPERANTAN VORTON, KIU POVAS KARAKTERIZI TIUN CXI BENETTON TTT-EJO. Tiu vorto, pli bone tawgos cxu: - gxiaj literoj ne estas supersignitaj - gxi estas mallonga - gxin oni facile prononcas - gxi rememorigas konceptojn kiel: multkolora, moderna, vigla, aktiva, mondskala, newtrala, libera, ... - ecx gxia sono iel "esprimas" saman koncepton Mi ege dankos ciuj kiuj volos iel helpi min dum tiu sercxado, per sugestoj, proponoj, ajn indikoj. Kompreneble mi sendos al vi cxiuj la rezulton de tiu laboro. Guido Carravieri guido.carravieri@libero.it ************************************************************************************************ Instruistoj sercxataj en Honkong Senpaga vizito al Honkongo Cxu eblas? Jes. Cxu vi volas viziti honkongon, sxatas plilonge resti, sperti la landon kaj gxui la E-etoson en nia lando? Jen la nemankebla oportuno por vi - vivi kaj instrui nian lingvon en unu el la plej dinamikaj urboj de la mondo - Honkongo dum monatoj. Honkonga Junulara Esperanto-asocio (HKJEA) nun sercxas tauxga(j)n kandidato(j)n por nia intensiva E-kurso, kiel preparo por la 56a Internacia Junulara Kongreso, en tiu-cxi metropolo de Azio. Dato: (2 elektoj) 1a Mar - 30a Apr (Unua serio) KAJ / AUx 1a Maj - 30a Jun (Dua serio) Kion ni ofertas? - HKJEA ofertas senpagan simplan logxadon - HKJEA ofertas viv-subvencion (mangxado,personajxoj,ktp)/honorarion USD $300 po monato - Kroman USD $100 transporta subvencio (aux pli, se necesas transurba vojagxo) - Minimume 50% de via flug-vojagx-kosto al Honkongo (dependas de via urbo) Kiel vi estu kaj Kion vi faros? - havas altan lingvan kapablon kaj sperton en E-instruado, preferinde kun diplomo - kono de angla estas avantagxo sed ne nepras - Instruisto instruos proks. 12 horojn po semajno - Instruisto respondecas pri la kurs-materialoj kaj ties preparado - havas validan pasporton kaj *turistan* vizon - cxar vi havos suficxe da libertempo krom E-instruado kaj spertado en la urbo, ni ankaux proponos al vi instruadon de aliaj aferoj, fremdaj lingvoj, arto, muziko. Salajro por kvalifikita instruisto estas gxnerale USD 8-40 po horo. Sciigu al ni vian talenton! Interesitoj respondu al hkjea@hotmail.com (kopie al billmak@ibm.net ) kun personaj informoj kaj C.V. antaux 31a Januaro, 2000. Bill Mak Prez., Honkonga Junulara Esperanto-Asocio billmak@ibm.net (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ Instruisto sercxata en Japanio Estimataj! En Japanio oni sercxas Esperanto-instruiston, prefere por duona, preferege por tuta aux pluraj jaroj. Instrukapablo de angla lingvo estas avantagxiga. Entuziasmo kaj bonvolo pli gravas ol sperto. La salajro estas bona, flugoj repagataj. Por cxiaj informoj, vi povos kontakti min je lode@fel.esperanto.be (mi mem laboris tie jam dum du jaroj). Salutas, Lode Van de Velde < lode@fel.esperanto.be > (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ ESPERANTO MUZIKO EN LA RETO Bonajn novajxojn mi havas pri MusicExpress. Nu, por tiuj kiuj antauxnelonge aligxis al Veki, mi klarigas: MusicExpress < http://www.musicexpress.com.br > estas portugallingva TTT-ejo pri muziko, apartenanta al la entrepreno TV Filme (kabla televido). Mi estas la administranto de MusicExpress. Gxi gastigas pagxojn de kvalitajn muzikartistojn, iu-ajn-stilajn, kaj disponigas senpagajn kaj rajtigitajn MP3-dosierojn (pli ol 400). La bonaj novajxoj temas pri rolo de Esperanto en MusicExpress. Mi atingis gravajn konkerojn, nome: - Enmeto de esperantaj artistoj (7 gxis nun) kaj muzikajxoj; - Enmeto de "Esperanto" en la listo de muzikgxenroj (klakante sur gxi vi ricevos la liston de cxiuj esperantaj muzikajxoj); - Akcepto de oficiala dokumento (la rajtigo) en Esperanto; - Esperantigo de la cxiusemajna cirkulero al la artistoj. Mi opinias tiujn konkerojn tre gravaj, cxefe cxar TV Filme estas entrepreno tute ne esperanta kaj havanta elstaran lokon en la lando. Tion atestas la sukceso: 70.000 vizitoj monate en MusicExpress! Jen la adresoj de la esperantaj artistoj cxeestantaj (gxis nun - aliaj aldonigxos poste), laux alfabeta ordo: - Flavio Fonseca: http://www.musicexpress.com.br/flafon - Grupo Esperanca: http://www.musicexpress.com.br/esperanca - Jacques Yvart: http://www.musicexpress.com.br/yvart - Kajto: http://www.musicexpress.com.br/kajto - Merlin: http://www.musicexpress.com.br/merlin - Persone: http://www.musicexpress.com.br/persone - Solotronik: http://www.musicexpress.com.br/solotronik El tiuj, tri ofte trovigxas inter la plej vizitataj de la tuta artistaro (cxirkaux 80): Flavio, Merlin kaj Solotronik. Bonvolu disvastigi tiujn novajxojn, kaj en aliaj diskutlistoj tra Interreto, kaj en viaj revuoj kaj bultenoj. Ju pli da vizitoj la esperantaj artistoj ricevos, des pli da konkeroj mi sukcesos. Grandan brakumon al cxiuj! Muzike, Flavio Fonseca flafon@solar.com.br ************************************************************************************************ ROK-GAZET PROPONAS 7 MP3 DOSIEROJN Kiel novajara donaco, la reta eldono de Rok-gazet' proponas al gxiaj legantoj sep MP3-dosierojn, kun po unu kanto el la sep gxisnunaj diskoj de Kolekto 2000. La reta Rok-gazet' legablas cxe: http://www.sciuro.demon.co.uk/rokgazet gxuu, kaj bonan novan jaron! Duncan Thomson < thom-ci0@wpmail.paisley.ac.uk > (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ Il Web e la comunicazione Strabilianti notizie per la rete: il "linguaggio universale" (UNL) per la traduzione dei testi nelle varie lingue sara' pronto gia' ad aprile 2000:Tale progetto che ha come scopo l'unificazione linguistica di tutti i rete-utenti del mondo e' stato elaborato nella sede di Tokyo dell'Universita' delle Nazioni Unite e permettera', secondo quanto affermato dal mensile di informatica Go! On line di questo mese, in questo primo passo (il progetto e' iniziato nel 1996 e dovrebbe terminare nel 2005) al 75% della popolazione delle nazioni dell'ONU di comprendersi anche senza la conoscenza di lingue straniere. Il restante 25% seguirebbe a breve scadenza. Lo scopo principale sarebbe quello di abbattere le barriere create con il prevalere della lingua inglese. Kazuhino Nishi, vicedirettore del programma afferma che "nel futuro le persone in grado di capire l'inglese saranno una minoranza. Se non si interviene il rischio e' di creare delle serie discriminazioni permettendo a chi conosce tale lingua di aumentare le proprie conoscenze a discapito di chi, non capendola, non potra' usufruire dei vantaggi offerti dalla Rete". Naturalmente tale linguaggio risolvera' il problema solo in modo non completo ma e' comunque degno della massima considerazione - soprattutto per i suoi obiettivi - e va seguito con attenzione dagli esperantisti specie da quelli piu' impegnati nel campo dell'interlinguistica che farebbero bene a contattare Nazuhiko Nishi (lo fara' qualcuno o perdo solo tempo con le mie segnalazioni?). Chi si sa muovere nella rete e conosce bene l'inglese puo' tentare di saperne di piu' in http://www.unu.edu o anche in http://www.ias.unu.edu cliccando su Science § Tecnology ed anche http://www.un.org o anche scrivermi per del materiale (in inglese) scanner e fax permettenti. Giorgio Bronzetti bronzett@mail.chieti.com ************************************************************************************************ SOMERAJ ESPERANTO KURSOJ EN BRETONIO (FRANCIO) Estimataj, Vi trovos sube informoj pri la 4a ESPERANTAJ RENKONTIGXOJ en PLUEZEK Tiu urbeto situas en Bretonio Francio. En 1999, 91 homoj partoprenis, el 5 landoj. KURSOJ (gvidotaj de Atilio Orellana Rojas, Denis Keefe, Sabine Trenner, JP Ducloyer), Hxorkanto (Francoise Provost), Teatrajxo, komputilreto, Turismo en belega regiono, kulturaj vesperoj, bretonaj dancoj, k.t.p. Se vi ne povas malfermi la dosierojn, vi povas kontakti : PLUEZEK ESPERANTO 22 5, Hent Toul Broc'h FR PLOUEZEC FRANCIO tel kaj fakso : 33 2 96 22 77 17 rogeon@club-internet.fr ___________________ Plouezec la 1an de januaro 2000 Estimataj, Vi trovos apude, la unuajn informojn pri la 4a INTERNACIAJ RENKONTIGXOJ-ESPERANTO en PLUEZEK. Lastan jaron, 91 homoj partoprenis la 3an Renkontigxojn. Plouezec estas urbeto apud Paimpol cxe la norda marbordo de Bretonio. Tiu regiono estas belega . Estas multaj vidindajxojn :paizajxojn, pregxejetojn, ostrejojn, kaj ankaux multe da festoj dum la somero. La gvidantaro de la Renkontigxoj helpos vin por profiti maksimume de viaj ferioj cxi tie. Ankoraux tiun jaron ni sukcesis interesigi bonegajn profesorojn al niaj projektoj. Ni havas aliajn kontaktojn kiuj gxis nun ne estas konkretigitaj. Aliflanke ni havos novajxon : grupojn de teatrajxo, kaj la urbestro permesas al ni uzi adekvatan ejon por tiu aktivado. PLUEZEK ESPERANTO KLUBO estas je via dispono por prepari kun vi aliajn aktivajxojn se vi povas proponi ion. Ni deziras al cxiuj bonegan novjaron, bona sanon kaj bonan e-oaktivadon. Tutkore ni salutas vin PLUEZEK ESPERANTO 22 PLUEZEK-ESPERANTO 22 KVARAJ INTERNACIAJ RENKONTIGXOJ (JARO 2000) LOKO: PLOUEZEC , Urbeto cxe la marbordo, 35 km okcidente de Saint-Brieuc . DATOJ: De SABATO la 19a de Auxgusto 2000 gxis VENDREDO la 25a de Auxgusto 2000 je la 22a horo KURSOJ: 3 niveloj Komencantoj Po tri horoj tage Progresantoj Konversacio INSTRUISTOJ: -ATILIO ORELLANA ROJAS Estro ILEI -SABINE TRENNER organizantino de la berlina infana kongreso -DENNIS KEEFE profesoro cxe HEC (altnivelokomerca lernejo) -JEAN PIERRE DUCLOYER societestro HxORKANTO en Esperanto, sed ne necesas paroli la lingvon -FRANCOISE PROVOST, hxorestrino, esperantistino gvidos la kurson dum 2 horoj 30 tage. TEATRAJxO Unu grupon gvidos MARTHE POHER. Eble pluraj grupoj Eblas partopreni kurson + hxorkanton aux teatrajxon TURISMO : Post la tagmangxo, Esperantoparolantoj gvidos promenadojn en la regiono. KULTURAJ VESPEROJ: Ni organizos diversajn aranøojn :prelegojn, dancojn, kantojn, lumbildojn, ktp. Vi povas proponi... PREZOJ: Aligxkotizo: 400 FF antaux la 30a de Aprilo 500 FF ekde la 1 a de Majo 300 FF por junuloj de 12 gxis 18 jaroj 200 FF por infanoj gxis 12 jaroj La aligxkotizo permesas sekvi kursojn; kantojn, promenadojn. Gxi entenas nek la koston de la tranoktoj, nek tiun de la mangxoj. TRANOKTOJ: - Kampadejoj, hoteloj,,cxambroj æcx la logxantoj (liston ni havigos al vi kaj oni povas rezervi por vi) - Surloke, du kaj kvarlitaj cxambroj, ( surmetitaj litoj) nombro limigita Dusxo, lavtablo, necesejo ekster la cxambro. Necesas kunporti dormosakon aux littukojn (litkovrilo senpage) 80 FF tage kaj persone kun matenmangxo. Infano gxis 12 jaroj, kiu dormos en la cxambro de la gepatroj pagos nur 20 FF tage. MANGxOJ: Surloke: Matenmangxo :20 FF Tagmangxo: 45 FF Vespermangxo: 45 FF Infanoj gxis 12 jaroj: 20 FF por cxiu mangxo. PAGO: oni povas pagi en Euxro Aligxilo Per euxrocxeko en FF kaj indiku sur la dorsflanko la N° de via euxrocxekkarto Per swift gxirpago al CMB RFR2B Cie française du Crédit Mutuel 32 rue Mirabeau 29480 LE RELECQ KERHUON RIB 15589 22876 002007198 40 06 (vidu via banko) Tranokto: bv aldoni 200 FF por parta antauxpago se ni rizervas por vi Mangxajxo je via alveno. INFORMOJ : PLUEZEK ESPERANTO 22 Roger EON 5 , Kervilin Izelan, FR 22470 PLOUEZEC FRANCIO Tel. kaj fakso 33 2 96 22 77 17 rete: LIENHYPERTEXTE mailto: rogeon@club-internet.fr rogeon@club-internet.fr aux LIENHYPERTEXTE mailto: andre.rigault@wanadoo.fr andre.rigault@wanadoo.fr ************************************************************************************************ 48-a Somera Esperanto-Tendaro en Lancov SOMERAJ KURSOJ EN CXEHXIO 2.7. - 15.7.2000 unua etapo 16.7.-29.7.2000 dua etapo 30.7.-12.8.2000 tria etapo Kursoj A por komencantoj, B por progresintoj, C konversacia (nivelo de Pasxoj al plena posedo, La tuta Esperanto k.s.) Antauxtagmeze deviga instruado, posttagmeze banado, ekskursado, sportado, vespere tendarfajroj, diskotekoj k.s. La kotizo 3000 Kè aux 170 DEM inkluzivas 5 mangxojn tage, logxadon en 5-litaj kabanoj. Ekskurso al Vieno kostas 15 DEM. En la tendaro oni instruas ankaux angle kaj germane, okazas ankaux kursoj de Reiki. Pliajn Informojn kaj aligxilojn petu cxe: Klubo de Esperanto kaj mondaj lingvoj CZ-674 01 Trebic Cxehxa Respubliko Miroslav Malovec starto@clavis.cz www.clavis.cz/starto http://mujweb.cz/Kultura/malovec ************************************************************************************************ UZBEKA ESPERANTISTO BEZONAS HELPON POR LERNI LA ITALAN Uzbeka esperantisto komencanto pri la itala lingvo, sercxas italan esperantiston, kiu povus rete klarigi al li kelkajn problemojn de la itala kaj entute gvidi lin dum la studado. Eugeno S. Perevertajlo ab/k 140, Po^ctamt 700000 TA^SKENT Uzbekistano, CIS tel. 7-3712-57-24-87 < eugeny@esper.gimli.com > ************************************************************************************************ AMATORAJ JxURNALISTOJ SERCxATAJ POR VARBADO PRI SLOVENIO INTER-KULTURO Besednjakova 1 SLO-2000 Maribor Slovenujo tel/faksilo 00386-62-100669 sercxas italajn profesiajn aux amatorajn jxurnalistojn-esperantistojn, kiuj pretus traduki el Esperanto en la italan kaj aperigi en italaj jxurnaloj aux revuoj informojn pri Slovenujo. Oni ricevos kompenson de 1 Euxro por cxiu aperinta linio. Kontaktu rekte INTER-KULTURO-n.