GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 65 (1999-12-20) NOVJARA MESAGxO DE LA PREZIDANTO DE UEA La simbole kaj emocie grava jaro 2000, cxesojla al nova miljaro, donas al multaj homoj - signife pli ol aliaj jarkomencoj - emon kontempli la pasintecon, same kiel la estontecon. Cedante al la sama emo je tiu cxi historia fojo, mi kaptu la okazon paroli - mi esperas, ne tro filozofie - pri kelkaj aspektoj de nia movado, de nia komunumo kaj de UEA mem, laux miaj observoj kaj spertoj dum mia gxisnuna tempo kiel prezidanto de UEA. Je la fino de la 20-a jarcento, ecx se la revoj de niaj pioniroj pri Rapida Fina Venko ankoraux ne realigxas, oni rajtas honeste kaj memfide diri ke la fenomeno Esperanto sendube sukcesis vivteni sin kaj progresi dum tiu cxi tumultega jarcento, kies konjunkturoj certe ne helpis prosperi ideojn similajn al la nia. Ni ofte auxdas akuzajn demandojn: kial ni ne atingis pli? kial la entuziasmo kaj optimismo de niaj pioniroj plejparte velkis? Sed mi respondas per demando: cxu ni vere rajtis atendi pli ol tio kion ni jam atingis? Se ni rerigardas al nia historio, la honesta respondo devas esti: ne; atendi pli estis utopie kaj tro optimisme. Tamen, mi forte kredas ke ni rajtas eniri la novan jarmilon optimisme kaj kuragxe, eble ne kun la espero atingi la samajn celojn, almenaux ne sammaniere kiel volis la pioniroj, cxar iliaj celoj probable ne plu aktualas en la nuna mondo, tiom malsama al la ilia. Frontas nin, nuntempajn esperantistojn, tute alia mondsituacio. Konforme al gxi, ankaux ni mem, niaj organizoj, niaj sintenoj kaj strukturoj devos sxangxigxi. Fakte, en nia rapide sxangxigxanta mondo cxiuj organizoj kiuj volas gxin iel servi, devas konstante sin reformi. Ne konvenas en novjara mesagxo profunde trakti pri tio kiaj politikaj, taktikaj aux strategiaj sxangxoj estas dezirindaj, ekzemple, por UEA. Lauxlonge de la jaro, mi klopodos stimuleme fari kelkajn publikajn sugestojn. Konsekvencajn kritikojn kaj ideojn de cxiuj interesatoj mi bonvenigas. Tamen, mallonge kaj esence: kiajn problemojn de tiu speco mi vidas? Fundamente gravas la fakto ke dum la lastaj jaroj la gxenerala publiko, precipe gejunuloj, ne multe interesigxas pri Esperanto. Tio rezultas de la cxiuhora inundo de tiel nomataj novajxoj kaj komercocelaj allogaj distrajxoj kiujn la nuntempa publiko tutmonde konstante spertas, kun sinteno ofte priskribita kiel apatio. Esperanto de longe ne kvalifikigxas kiel inda novajxo, kaj certe ne kiel komerca logajxo. Nia idealismo en la moderna mondo klare ne plu suficxas sola. Ni ankaux devas kalkuli kun tio ke la antauxjugxoj kaj skeptiko de multaj elituloj kontraux ni dauxre restos. Malgraux cxio tio, nia unika Esperanta kultura vivo dauxre pliricxigxas kaj kvalite plialtigxas. Nur unu ekzemplo: konstante eldonigxas literaturaj verkoj altkvalitaj, tradukitaj kaj originale verkitaj. Por progresigi nian aferon, cxiu sin demandas: kion ni faru? Mia unua kaj plej gxenerala sugesto estas ke ni strebu plifortigi nian internacian senton de kohereco, sed ne en spirito sekteca, maltolerema aux ofenda al aliaj, cxu esperantistoj aux ne. Due, por socia asocio kiu volas agi efike, ege gravas, evidente, la propra strukturo. Strukture UEA, same kiel cxiuj internaciaj organizoj, havas multajn problemojn jam pro la fakto mem ke gxi laboras internacie. La komitatanoj kaj estraranoj de UEA, kvankam statute ili havas la superan gvidrolon en la aferoj de UEA, necese impresas pli malfortaj kaj iom pli amatoraj ol la profesiuloj en la Centra Oficejo, cxar la unuaj laboras en sia libertempo, dise tra la mondo. Tia kontrauxdira situacio kreas seriozajn problemojn - kiel en ajna asocio celanta agi kaj efike kaj demokratie - pri la kombino de efika gvidado kun efektivaj, gxustaj, demokratiaj principoj de respondeco. Bedauxrinde, akcepteblajn solvojn ne facilas trovi. Trie, ni devas akcepti ke, kvankam la interpopola lingva problemo mondskale ege gravas, gxi plejparte ne interesas la ordinarajn homojn. Do, ree: kion fari? Mi sugestas ke, dauxre disvastigante la uzon de Esperanto per niaj tradiciaj metodoj, ni pliaktivigxu en aliaj statute permesitaj aferoj, ekzemple, batalante por homaj rajtoj gxenerale. Kvankam pri certaj temoj ligas nin statute deviga neutraleco, la statuto permesas al ni, fakte ecx kuragxigas nin, tion fari. En niaj tiukampaj klopodoj, ni strebu malpligrandigi la distancon inter la "skoloj" por- kaj peresperantaj de nia tuta movado kaj komunumo, kaj pli alproksimigxi al la peresperanta flanko. Sendepende de la demando de neutraleco, decidi pri la plej bonaj, sagxaj kaj prudentaj reagoj al multaj dornaj demandoj cxiam restos problemo. Mi kredas ke, post pli ol cent jaroj, ni jam estas suficxe maturaj fari tauxgajn decidojn. Ni cxiuj ankaux igxu pli toleremaj al la multaj diferencaj opinioj kaj tendencoj en cxiuj vicoj de nia komunumo, kaj ni atente auxskultu niajn kritikistojn. UEA ne estas, kaj ne volas esti, la fonto de cxiuj sagxoj pri la plej bonaj manieroj progresigi Esperanton kaj, pere de Esperanto, helpi la bonstaton de la mondo. Inkluzivemo, akceptemo, toleremo al cxiuj fluoj de opinioj estu nia devizo. Geamikoj, mi ne intencas prediki al vi. Fiere, memfide kaj cxiatendence, ni marsxu antauxen. Mi deziras ke cxiuj havu felicxan novan jaron. Kep Enderby ************************************************************************************************ ANGULO PRI ITALA INSTITUTO DE ESPERANTO Il giorno 5 dicembre 1999 si sono tenute a Modena le elezioni per il nuovo consiglio direttivo, collegio dei revisori e collegio dei probiviri. La maggior parte dei membri ha votato per lettera e la partecipazione e' stata numerosa, tanto da far parecchio lavorare i membri della commissione elettorale (Anna Maria Faiella e Paola Gorini). Per la prima volta l'Istituto Italiano di Esperanto ha adottato le votazioni per lettera e ha visto la partecipazione attiva di 85 membri su 154. Purtroppo di parecchi membri non si hanno piu' notizie e da tempo alcune cattedre non hanno piu' contatti con la direzione generale. RISULTATI DELLE ELEZIONI: Consiglio direttivo: Pennacchietti Fabrizio voti 52 Laura Brazzabeni voti 51 Elisabetta Vilisics Formaggio voti 39 Romano Bolognesi voti 29 Luisa Madella Oberrauch voti 25 Glauco Corrado voti 24 Collegio dei revisori: Ermigi Rodari Alessandro amerio Maria Teresa Campiani Boragini Collegio dei probiviri: Carlo Minnaja Luigi Tadolini Giordano Formizzi Il giorno 18 dicembre 1999 il nuovo consiglio si e' riunito a Milano con il Direttore Generale e ha nominato il presidente (Fabrizio Pennacchietti), il tesoriere (Romano Bolognesi). I compiti di segreteria saranno svolti dal direttore generale Carlo Bourlot, mentre la stesura dei verbali di consiglio e dei resoconti delle attivita' dell'Istituto saranno a carico di Laura Brazzabeni. Il consiglio in questa seduta ha discusso della pubblicazione del II volume di "Ludu kun ni" di Elisabetta Vilisics Formaggio, testo che sara' edito dall'ERA; della formazione di un fondo in memoria del prof. Dino Fabris, con il quale sara' premiato ogni anno il miglior terzogradista; dell'organizzazione di un seminario in collaborazione con la FEI e la gioventu' esperantista italiana in occasione del Festival Internazionale di Pasqua, che avra' luogo a Cavallino (Venezia). augurando a tutti i membri delle cattedre un proficuo 2000 e sperando che anche i membri meno attivi e le cattedre piu' silenziose si facciano sentire, saluto voi tutti laura brazzabeni lbrazza@libero.it ************************************************************************************************ TOGOLANDO: futbalo kaj Zamenhof Festo en Togolando pri la 140-a datreveno de la naskigxo de Zamenhof Unuigxo Togolando por Esperanto (UTE) konsistas el sekcioj kaj unuopaj membroj. Jam pli ol kvin jarojn, la asocio taskas al unu el siaj sekcioj organizi la feston, kiun partoprenas Esperanistoj Togolandaj. Tiu festo Esperantiste estas nacia festo por UTE. La Cxi-jaran feston organizis la klubo MODELO de la cxefurbo Lome, la 19-an de decembro. Piedpilk-ludo, prelego pri la vivo de Zamenhof kaj kunmangxo precipas en la programeroj. FADAVI JhOAShen povis enpafi unu golon, kaj enpafigis la duan per EDE WOEKESSOU. Tiel la futbal-teamo de Unuigxo Togolando por Esperanto sukcesis enpafi du golojn al la futbateamo LEOPARDO de Lome. Tio okazis la 19-an de decembro 1999, matene. Tiel Esperantistoj venintaj el preskaux cxiuj sekcioj de UTE partoprenis la arangxon. La nombro de la partoprenantoj estas konita, posttagmeze, dum la aliaj eroj de la programo. Jam je duono post la dek-dua horo, la sekretaio de MODELO prezentis la progrmon. Tuj la prezidanto de UTE, s-ro SAGBADJELOU Kokou bonvenigis la 43 Esperantistojn partoprenantojn. Tuj poste sekvis unuan mangxon. Kelkaj vortoj pri Zamenhof, J. BAGHY, I. LAPENNA kaj Hans BAKKER estis prezentita de FADAVI JhOShEN. La partoprenantoj povis poste ricevi duan mangxon antaux ol esti informiitaj pri la arangxoj de decembro en Togolando: diversaj kursoj kaj nacia kongreso. Ne mankis kantoj de Esperantistoj, kiuj tiel montris kion ili prezentos cxe la kultura vespero de de la sepa Togolanda Esperanto-kongreso de 28-31/08/1999 en Aneho. Vere tre agrabla etoso, kiun travivis ankaux Franco Esperantisto, kiu vizitis Togolandon. Li povis ne tuj scii, kiu estas Fadavi Jhoashen. Kiam s-ro GBEGLO Koffi devis sxerci, ke sen li la teamo de UTE ne povus enpafi du golojn, tiam cxiuj malkovris la nomportanton. Oni devis informi la partoprenantojn de arangxo pri la rezulto de la matcxo. Tial antaux ol okazis la grupa fotigxo, cxiuj sciis, ke la teamo LEOPARDO enpafis ses golojn al UTE. GBEGLO Koffi esp.togo@cafe.tg ************************************************************************************************ Flugkaravano al Tel-Aviva UK En julio 2000, la Okcident-slovakia Esperanta Societo arangxos flugkaravanon Bratislava - Tel Aviv kunlabore kun flugkompanio AIR Slovakia el Bratislava. La vojagxo komencigxos en la bratislava internacia flughaveno de M.R.Sxtefanik la 24-an de julio 2000 je la 8:50 h., kaj finigxos en Tel Aviv je la 13:10 h.( - 1 horo ). Reveno al Bratislava ( jxauxdo la 3-an de auxgusto 2000 el Tel Aviv je la 15:10 h. en Bratislava 17:40 h. ). La nova somera horaro povas malmulte sxangxi. Vi povas aligxi por atingi malmultekostan kolektivan flugbileton, kiu prezo estas 12600,- SKK (kronoj) = c.320 EUR + 22 EUR flughavena alpago gxis la 15-an de januaro 2000. Tiu prezo povas esti ankaux por Esperantistoj el tuta Euxropo. Kontakto por Esperantistoj, kiuj volas flugi per fuzaviadilo Boening 732 al Tel Aviv estas jena : Pavol Kascak Válska 21, SK-82107 Bratislava, Slovakio Tel : +421 / 7 / 45 243 316 vespere post 20.00 h. e-posxto : esperant@isternet.sk ************************************************************************************************ UEA - Komisiono por la Arablingva Mondo OFICIALA ANTAUXKONGRESO EN AMANO, JORDANUJO Sub la alta auxspicio de lia mosxto prof. Faisal O. Al-Refou'h, Ministro pri Kulturo de Jordanujo Dum la monato julio de la jaro 2000-a, de la 22-a gxis la 25-a, okazos antauxkongreso en Jordanujo. La antauxkongreso konsistas el tri sendependaj sed kunligitaj eroj: - tradicia antauxkongreso (vidu la voj-planon en la postaj pagxoj); - Renkontigxo por arabaj esperantistoj en Amano, al kiu aligxos la antauxkongresanoj; - Seminario en la israela vilagxo nomata "Pac-oazo", kiu konsistas el miksita, juda-araba logxantaro kaj specialigxas pri problemoj de paco kaj kunvivado en la Meza Oriento. De tie oni komune veturos al la Universala Kongreso. Seminario en Amano 22-24.07 Okazos en Amano seminario "Tutmondigxo kaj la arabaj landoj", al kiu estas aparte invitataj la esperantistoj el cxiuj arabaj landoj. Dum la 22-23.07 gxi okazos en la Regxa Kultur-Centro kaj en la mateno de la 24.07 en la hotelo Le Meridien. Prelegos Hamphrey Tonkin kaj Faisal Al-Refou'h kaj pluraj aliaj konataj esperantistoj. Partoprenantoj de la seminario restos en Amano dum la 22-a kaj 23-a de julio. Al ili aligxos la antauxkongresanoj dum la mateno de la 25-a de julio. Arabaj esperantistoj estas varme invitataj partopreni. Temas pri la unua oficiala kunveno de arabaj esperantistoj en la lastaj jardekoj. Se vi deziras aligxi al unu el la tri eroj kaj ricevi la definitivajn detalojn, bonvolu kontakti la Araban Komisionon, cxe Renato Corsetti, Colle Rasto, IT-00036 Palestrina, Italujo < corsetti@itelcad.it > aux la Centra Oficejo de UEA, Nieuwe Binnenweg, 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando, tel. +31-10-436 1044, faksilo: +31-10-436-1751 < uea@inter.nl.net > ************************************************************************************************ NOVA ADRESO DE EDVIGE TANTIN La nova adreso de Edvige estas: nored@tiscalinet.it La alia ne plu funkcias.