BONAN KRISTNASKON KAJ FELICxAN NOVAN JARON Estimataj! La periodo kiu kongruas kun la Kristnaskaj festoj kaj kun la jar-komenco normale igas nin pensi pri niaj atingajxoj kaj pri niaj estontaj projektoj. Cxi-jare despli multe pro la komencigxo (eble) de nova jarmilo. Esperante, ke vi sukcesos realigi viajn projektojn, mi sxatus komuniki al vi miajn: -> formangxi ne malpli ol 3 "panettonoj" -> fortrinki ne malpli ol barelo da sxauxm-vino -> pasigi Silvestron kun miaj gepatroj (kiuj iros dormi je la 22.22) kaj atendi noktomezon kun mia 97-jar-agxa avo kiu sonoros trumpeton por saluti la novan jaron. -> perdi la 15 kilogramojn kiujn mi akiros inter la 17 de decembro kaj la 1a de januaro antaux la festivalo en Cavallino. Iom dekadencaj planoj, cxu ne?? Nu bone, se mi sukcesos mi klopodos redakti almenaux numeron de NS. Bonan Kristnaskon kaj felicxan novan jaron. Framerio ************************************************************************************************ QUOTE ASSOCIATIVE 2000 Come ogni anno comincia il tormentone delle iscrizioni: gia', una seccatura per chi deve tirar fuori la quota ma ancor piu' per chi, oltre a pagare la sua quota, deve chiedere agli altri di fare lo stesso. Abbiate pieta' di me e di tutti i cassieri del mondo: e' un lavoro infame, ma qualcuno lo deve fare ;-) La FEI e la IEJ, come tutte le associazioni, hanno fame di iscrizioni: i soldi che ne derivano sono tutto sommato pochi, ma dal punto di vista psicologico il fatto di avere tanti soci e' davvero importante: e' una conferma dell'importanza e dell'efficacia del proprio lavoro. Vi chiedo dunque di pensare che ogni socio in piu' regalera' un sorriso al vostro redattore!! (Davvero disgustoso, cosi' in basso non ero mai sceso! ;-)) Scherzi a parte, ecco le quote associative per il 2000: Socio ordinario 25.82 Euro (50.000 Lire) Socio sostenitore 77.46 Euro (150.000 Lire) Socio garante 258.20 Euro (500.000 Lire) Socio fino a 25 anni 12.91 Euro (25.000 Lire) Socio famigliare 12.91 Euro (25.000 Lire) Attenzione: iscrivendovi presso un gruppo la quota sara' leggermente superiore perche' il gruppo (che ha anch'esso un poveraccio che fa il cassiere) applica una maggiorazione per l'iscrizione al gruppo stesso. COME MI ISCRIVO?? I casi sono 2: a) iscrizione presso un gruppo locale (opzione altamente raccomandabile se avete dei gruppi nei dintorni) b) non ho gruppi vicini e dunque voglio iscrivermi come socio isolato ISCRIZIONE PRESSO GRUPPO LOCALE L'elenco dei gruppi locali lo trovate presso il sito www.esperanto.it http://www.esperanto.it/loke/index.html Rivolgetevi al gruppo, senza spaventarvi troppo se gli esperantisti locali vi arpionano e non vi mollano piu': e' la crisi di astinenza da "novulo"... Poi gli passa. I gruppi sono alla base dell'attivita' esperantista in Italia ed e' dunque importante sostenerli ed aiutarli. ISCRIZIONE PRESSO LA FEI COME SOCIO ISOLATO Inviate la vostra quota di iscrizione a: Federazione Esperantista Italiana via Villoresi 38 20143 MILANO Tel+fax 02 58100857 c.c.postale 37312204 coordinate bancarie: Banco Ambrosiano Veneto - Milano 0002 - ABI 03001 CAB 01602 Conto 36255-62 Per ogni ulteriore info, la segreteria FEI e' a vostra disposizione. Francesco Amerio Consiglio Nazionale FEI ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 49 (1999-10-14) NOVA MODO: MEMBRIGxI EN UEA POR LA TRIA JARMILO La jaro 1999 farigxas por UEA jaro kun aligxo de pli da novaj dumvivaj membroj ol normale dum la pasintaj jaroj. Gxis la fino de septembro UEA ricevis jam 15 novajn dumvivajn membrojn, dum en la tuta antauxa jaro ilia nombro estis 13. Lastatempe la Centra Oficejo krome ricevis pli da informpetoj pri la kondicxoj de dumviva membreco ol kutime. La subita popularigxo de dumviva membrigxo sxajne ligigxas al la specialeco de la nuna momento. Sendepende de tio, cxu la dua jarmilo finigxas en 1999 aux nur en 2000, ni estas sojle de nova jarmilo. Kiu farigxas nun dumviva membro, ne plu bezonos zorgi pri kotizo post tiu sojlo. La membrokotizo de UEA por la tuta tria jarmilo kostas nur 25-oblon de la unujara kotizo de Membro-Abonanto. Se oni pagas gxin ankoraux en 1999, oni kalkulas gxin surbaze de la cxi-jara MA-kotizo. Por pluraj landoj la UEA-kotizoj de 2000 tamen estos malpli altaj ol tiuj de 1999. En tiuj landoj oni rajtas jam cxi-jare kalkuli la dumvivan kotizon surbaze de la malpli alta tarifo. Eblas interkonsenti kun la Centra Oficejo ankaux pri pago en partoj ene de unu jaro. UEA uea@inter.nl.net ************************************************************************************************ Bolzano 04.12.1999 LA GIORNATA DELL'ESPERANTO Sabato 4 dicembre scorso si e' svolta a Bolzano "la giornata dell'Esperanto" organizzata dalla locale Cattedra di Esperanto.Relatori sono stati: Ivana Giordano - Silvano Garbari - Mario Miorelli della junulara grupo di Trento che hanno brillantemente svolto il tema della giornata "Esperanto visto e vissuto dai giovani". Il pubblico proveniente anche da altre citta': Verona, Brescia, Riva del Garda, Rovereto, Trento, Salorno, Tirolo e due da Zurigo ha applaudito calorosamente i giovani oratori. La stampa locale ha riportato ampiamente la notizia con interviste fatte agli oratori: i giornali di lingua tedesca "Dolomiten" e "Z", " L'Alto Adige", e il quindicinale di informazione degli avvenimenti in Bolzano "BO-BO". La radio "Sender Bozen" il programma in lingua tedesca ha trasmesso l'intervista fatta alla titolare della Cattedra sig.ra Lea Fabbri della durata di mezz'ora, ripetuto due volte nella medesima giornata. Dopo il pranzo e' stato visitato il Museo Archeologico e il Mercatino di Natale. Lea Fabbri < leafab@tin.it > ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 64 (1999-12-09) FURORA LIBRO PRI RASISMO NUN EN ESPERANTO Pacxjo, kio estas rasismo? Tahar Ben Jelloun (1944). El la franca trad. Armela LeQuint kaj Jhak Le Puil. Rotterdam: UEA 1999. 52p. ISBN 92 9017 063 8. Prezo: EUR 6,50. Triona rabato ekde tri ekz. Sojle de la jaro 2000, la Internacia Jaro de la Kulturo de Paco, aperis cxe UEA bonega libro pri unu el gxiaj plej gravaj subtemoj, edukado al toleremo kaj respekto de diverseco. La franclingva originalo de "Pacxjo, kio estas rasismo? ("Le racisme explique' ah ma fille"), aperinta en 1997, farigxis enorme populara. La auxtoro de la libro, Tahar Ben Jelloun, naskigxis en 1944 en Maroko. Ekde 1971 li vivas en Francio. En 1987 li ricevis la plej prestigxan literaturan premion francan, Premion Goncourt, pro sia romano "La sakrala nokto". Pri la ekesto de "Pacxjo, kio estas rasismo?" la auxtoro skribas: "Infano estas scivolema. Gxi faras multajn demandojn kaj gxi atendas precizajn kaj konvinkajn respondojn. -- Akompanante min al manifestacio kontraux legxo pri enmigrado, mia filino demandis min pri rasismo. Ni multe interparolis. La infanoj pli bone ol iu ajn komprenas ke oni ne naskigxas rasista sed igxas tia. Foje. Per cxi tiu libro mi provas respondi la demandojn de mia filino. Gxi celas la infanojn kiuj ankoraux ne havas antauxjugxojn kaj volas kompreni. Pri la plenkreskuloj, kiuj gxin legos, mi esperas ke gxi helpos ilin respondi la demandojn, pli embarasajn ol ni kredas, de siaj propraj infanoj." Armela LeQuint kaj Jhak Le Puil transdonis al internacia leganto la verkon de Tahar Ben Jelloun en klara kaj facilflua Esperanto. ************************************************************************************************ KOMUNIKO DE LA AKADEMIO DE ESPERANTO La estraro de la Akademio de Esperanto informas cxiujn esperantistojn, kaj cxefe redaktantojn de revuoj kaj jxurnalistojn/verkistojn, ke la servo "Konsultejo de la Akademio" estas je ilia dispono por solvi lingvajn dubojn en mallonga tempo. Se vi havas problemojn pri nomado de novaj ajxoj/aferoj, se vi havas dubojn pri la signifo de difinitaj vortoj aux se vi volas klarigojn pri difinitaj punktoj en la gramatiko de Esperanto, ne nur cerbumu tutsola, sed sendu mesagxon aux leteron al la gvidanto de la Konsultejo: Stefan Maul, Pferseer Str. 15, DE-86150 Augsburg, Germanujo retadreso: maul@newsfactory.net Vi ricevos respondon de la plej spertaj lingvo-uzantoj. La Akademio de Esperanto estas lingvo-instanco, kiu servas la Esperanto-publikon. Amike Akademio de Esperanto La estraro ************************************************************************************************ NOVA LERNILO pro la projekto INTERKULTURO: OKULO Okulo, kajero 1, Stefan MacGill, ILEI, Budapest, 1999. Ilustris Monika Molnar, kun plen-koloraj pagoj. 44p. Jen ilustrita internacia lernolibro por komencantoj, rekomendata kaj speciale verkita por la projekto "Interkulturo". Kiel sugestas la titolo - "Okulo" - celataj estas meze ok-jaruloj, sed pli vaste inter ses- kaj dek-jaruloj. La libro volas sproni dialogadon kaj aktivan paroladon, pere de simplaj frazoj, tuj de la komenco de la kurso. Unue, oni lernas saluti, tuj renkontante transitivan verbon kaj la akuzativon: "Li salutas min." Ene estas kanto, poemo, modelaj letero kaj ret-letero kaj komenco de bild-stria serio "Mira - aventuroj de detektivo". Prezentitaj estas diversnaciaj roluloj, la kontinentoj kaj komputiloj, esencaj partoj de la interkultura projekto. Prononc-ekzerciloj estas donitaj. La cifero-forma rolulo "Okulo" estas la gvidanto tra la libro, kies nekutima aspekto estas superita nur je tiu de Zumplo: didaktike kunmetita ekstertera gasto (...kun kvar oreloj, kvin kruroj, ses brakoj...) La kajero utiligas 280 radikojn, el kiuj 40 estas verboj - kaj transtivaj kaj netransitivaj, sed precipe konkretaj kaj aktivaj, (preni -on, levi -on, montri -on, porti -on, doni -on al -o ktp) kies signifon lernantoj povas bone enkapigi pere de la korespondaj fizikaj movoj. Fine de la libro troveblas alfabeta vortlisto kaj enhav-tabelo de bezonataj vortoj kaj prezentitaj strukturoj. Aperos en la komputila biblioteko de la kvazauxa lernejo "Tibor Sekelj", la kerno de "Interkulturo", tabelo kun detala skemo de la tuta libro (gramatiko kaj komunikaj celoj), kune kun suplementaj ekzercoj kaj ideoj por la instruistoj. Prezo cxe UEA kaj ILEI: 4,50 EUR. Sesona rabato ekde 3 ekz. La prezo ce ILEI inkluzivas surfacajn sendokostojn. Cxe UEA aldonu 10%. Lernejoj en la projekto Interkulturo ricevas minimume trionan rabaton (prezo: 3.00 EUR) mendante de ILEI. Skribaj mendoj: ILEI, pf. 193, HU-1368 Budapest, Hungario. Elektrone: stefan.macgill@galamb.net Por la pli agxaj lernantoj, ILEI rekomendas la tri-kajeran serion Tendaraj tagoj. ILEI ofertas ilin je specialaj prezoj (ekde 3 ekz.) al partoprenantaj klasoj (laux la A-kaj B-landaj kategorioj uzataj de UEA.) Titolo Plena prezo Interkulturo-A Interkulturo-B Okulo 4,50 EUxR 3,00 EUxR 1,80 EUxR Tendaraj tagoj 1 5,70 3,50 2,50 Tendaraj tagoj 2 kaj 3, po 6,90 4,00 3,00 Pliaj rabatoj peteblaj de ILEI pro grandaj mendoj kaj interkulturo-klasoj kun tre limigita pagopovo. Ni aparte petas mendojn signife antaux la jarfino, kiam nia afranko antauxvideble altigxos signife. stefan.macgill@galamb.net