Introduzione Come ogni anno a Pasqua si svolge un evento davvero interessante. Centinaia di esperantisti di tutta Europa si incontrano per parlare di problemi di attualita' e di esperanto, per giocare e divertirsi insieme. E' la Internacia Junulara Festivalo (IJF). Gia' da alcuni anni, a dispetto del nome, raccoglie esperantisti di ogni eta', in virtu' della confortevolezza delle strutture scelte e del programma sempre interessante. Quest'anno vuole diventare un momento importante di incontro e programmazione per tutto il movimento, italiano ed europeo. Una importante novita' e' costituita dal contributo erogato dal Consiglio d'Europa per l'edizione del 2000 e dalla stretta collaborazione tra la Gioventu' e la TEJO (Tuttmonda Esperantista Junulara-Organizo). Insomma, quest'anno non venire al festival potrebbe essere davvero un peccato, sia per i veterani che per chi non ci e' mai venuto!! Framerio ************************************************************************************************ Itala Esperantista Junularo < http://www.esperanto.it/iej > Tutmonda Esperantista Junulara Organizo < http://www.esperanto.org/internacia/TEJO > __________________________________________________________________________ INTERNACIA SEMINARIO PRI EUxROPA INTEGRIGxO 24-a INTERNACIA JUNULARA FESTIVALO "CxU ESTI AUx NE ESTI EUxROPANO?" Cavallino (Venezia), Italio De la 19a gxis la 25a de aprilo 2000 La arangxo estas subtenata de la Euxropa Junulara Fondajxo ___________________________________________________________________ "Cxu esti aux ne esti Euxropano?" Kio estas euxropa kulturo? Cxu gxi ekzistas? Kiel rilatas unu al la alia la Euxropo de Euxropa Unio kaj la Euxropo de la Konsilio de Euxropo? Cxu vi mem havas rolon en Euxropo? Cxu vi mem estas euxropano, ekstereuxropano, mondcivitano, vilagxano... esperantisto?! La seminaria programo celas respondi tiajn cxi demandojn. La cxi-jara IJF havas aldonan dimension: gxin organizas ne nur IEJ sed ankaux TEJO, kaj gxin subvencias la Euxropa Junulara Fondajxo de la Konsilio de Euxropo. Do ni povas proponi pli bonajn kondicxojn, kaj ni esperas havi pli multnacian partoprenantaron. Post la pasintjara sukcesego ni dauxrigos la kunlaboron kun la Akademio Internacia de la Sciencoj de San Marino, kiu okazigos studsesiojn, kaj ni arangxos altkvalitan internacian E-kurson. Kaj kompreneble ankaux cxi-jare ni havos ricxajn distran kaj vesperan programojn, por doni amuzon por cxies sxatoj en varma esperanta-itala etoso! __________________________________________________________________________ La ejo La 24a IJF okazos en kongresvilagxo kun privata plagxo cxe la limo inter la Adriatika Maro kaj la Venecia Laguno. La strukturo tre tauxgas ankaux por plenagxuloj, tutaj familioj kaj handikapuloj. La adreso estas: Villaggio San Paolo Via Radaelli Cavallino (VE), telefono +39 041 968049 Kiel alveni auxte Eliru la auxtosxoseon A4 (en San Dona' di Piave se vi venas de Trieste, en Quarto d'Altino se vi venas de Venezia) kaj sekvu la indikojn por Jesolo. Apud Jesolo sekvu la indikojn por Punta Sabbioni. 500 metrojn post la krucigxo cxe Ca' Ballarin estas Via Radaelli (maldekstre). Kiel alveni trajne De Trieste prenu trajnon gxis San Dona' di Piave, poste buson gxis Jesolo - Piazza Drago kaj de tie buson n-ro 5 (direkto Punta Sabbioni) kaj haltu en Via Radaelli. De Venezia Mestre prenu buson gxis Jesolo - Piazza Drago kaj sekvu la suprajn instrukciojn. Kiel alveni sxipe De Venezia prenu sxipon al Punta Sabbioni kaj de tie buson n-ro 5 (direkto Jesolo) gxis Via Radaelli. __________________________________________________________________________ Repago de vojagxkostoj Ni disponas je ebleco subvencii iom da vojagxkostoj. Prioritaton havos karavanoj, sed ankaux unuopuloj el landoj ne tre reprezentataj cxe nia arangxo. Bv. informigxi anticipe cxe la IJF-administranto pri la ebleco surloke ricevi kontribuon! __________________________________________________________________________ Kotizoj Estas 4 landokategorioj, faritaj laux la ricxeco kaj la distanco de Italio. La kotizoj estas en miloj da liroj (mil liroj estas iomete pli ol unu germana marko). La aligxperiodoj estas: A Gxis 31.01.2000 B De 01.02 gxis 31.03.2000 C Poste / surloke Kaze de partatempa restado, la kotizo de nememzorgantoj estas tiu de la aligxperiodo C por iliaj lando- kaj agxokategorio, dividita per 6 kaj obligita per la nombro de tranoktoj. Memzorgantoj pagas cxiukaze la tuttempan kotizon. Kotiztabelo ___________________________________________________________________________ LOGxLANDO | ALIGx- | KOTIZO | | PERIODO | Ne memzorgantoj | Memzorgantoj: | | | (Agxo je 19.04.2000): | | | | 0-19 | 20-24 | 25-29 | 30 + | | ___________________________________________________________________________ Auxstrio, Belgio, | A | 150 | 180 | 215 | 260 | | Danlando, Germanio, | | | | Italio, Francio, | | | | Lihxtensxtejno, | B | 170 | 205 | 245 | 295 | | Luksemburgo, Monako, | | | | Nederlando, Sanmarino, | | | | Svislando, Vatikano | C | 195 | 230 | 275 | 330 | 80 | ___________________________________________________________________________ Andoro, Britio, | A | 130 | 160 | 190 | 225 | | Finnlando, Malto, | B | 150 | 225 | 255 | 255 | | Norvegio, Svedio | C | 170 | 200 | 240 | 285 | | ___________________________________________________________________________ Auxstralio, Cxehxio, | A | 115 | 135 | 165 | 195 | | Greklando, Hispanio,| | | | | Hungario, Irlando, | | | | Islando, Israelo, | | | | Japanio, Kanado, | B | 130 | 155 | 185 | 220 | | Kroatio, Novzelando, | | | | Pollando, Portugalio, | | | | Singapuro, Slovakio, | | | | Slovakio, Sudkoreio, | C | 145 | 175 | 210 | 250 | 40 | Tajvano, Usono | | | | ___________________________________________________________________________ Cxiuj ceteraj | A | 100 | 120 | 145 | 170 | | | B | 115 | 135 | 160 | 195 | | | C | 125 | 150 | 180 | 215 | | ___________________________________________________________________________ Krompagoj kaj rabatoj - Cxiu kiu petos invitleteron (nepre antaux 28.02.2000) devos kontribui al niaj elspezoj per 5 000 ITL - La italoj ne anoj de IEF/IEJ devos krompagi 50 000 ITL (ecx por unu sola tago) aux anigxi surloke - Por 1- aux 2-persona cxambro la krompago estas 10 000 ITL tage - Individuaj Membroj kaj Patronoj de TEJO (eblas anigxi surloke) kaj Subtenantoj de IEJ ricevos 10%-an rabaton - La kontribuantoj al la programo ricevos rabaton laux interkonsento __________________________________________________________________________ Atentigoj La logxantoj de transpagipovaj landoj sendu aligxilon kaj antauxpagon de 60 000 ITL; la aliaj sendu nur aligxilon se ili aligxas posxte, sed se ili aligxas persone ili antauxpagu 20 000 ITL. Cxiukaze via aligxo validos (kaj vi povos certi pri via loko) nur post ricevo de konfirmo. Nepre kunportu pruvilon de la antauxpago. La kotizoj de ne-memzorgantoj inkluzivas programon, loßadon en cxambro kaj mangxadon ekde la vespermangxo de la 19a gxis la tagmangxo de la 25a de aprilo. La kotizoj de memzorgantoj inkluzivas nur programon kaj logxadon en aparta ejo. Oni ne redonos la antauxpagon al malaligxintoj; oni redonos eventualan kroman pagon, nur se la malaligxanto informos nin antaux la 31a de marto 2000. Eblas transdoni sian aligxon al ne-aligxinto, kondicxe ke tiu prezentu skriban ateston de la transdoninto. Ni algxustigos la kotizon, sed gxi ne povos malaltigxi. Ne eblas transdono de pluraj antauxpagoj al sama persono. Por cxiu persono necesas aparta aligxilo: grupa aligxo ne estos akceptata. __________________________________________________________________________ Sendu Aligxilon al: Manuel Giorgini S. Polo 606 IT-30125 Venezia rete: ijf.admin@esperanto.it telefone (nur se urgxas): +39 041 5203245 Antauxpagon al: - Bankokonto: Gioventu' Esperantista Italiana, ABI: 3002, CAB: 2002, c/c: 650791/19, SWIFT: BROMIT 2V, Banca di Roma, Filiale di Venezia, Ag. 8 - UEA-konto: ieja-z - Per posxtcxeko adresita al Manuel Giorgini Temajn programkontribuojn al: Luka Bertero Via Beaulard 47 IT-10139 Torino rete: amuk@freemail.it telefone: +39 011 3851209 Distrajn kaj vesperajn programkontribuojn al: Michela Concialdi Vic. Broch 7 IT-31025 S. Lucia di Piave (TV) rete: m_concialdi@yahoo.com telefone: +39 0339 5845500 aux +39 0438 460028 Informpetojn pri TEJO kaj lingvo-politiko (prepare al tiutemaj programeroj) al: Sandra Schweder (TEJO-volontulino) Centra Oficejo Nieuwe Binnenweg 176 NL-3015 BJ Rotterdam rete: tejo-oficejo@esperanto.org telefone: +31 10 4361044 __________________________________________________________________________ POR ALIGxI Plenigu kaj sendu al < ijf.admin@esperanto.it >: Nomo ______ Naskigxdato (TT.MM.JJ) ______ Sekso ______ Strato ______ Posxtkodo ______ Urbo ______ Logxlando (esperante) ______ Telefono (internacie) ______ Retadreso ______ Mi volas ke sur mia nomsxildo aperu jena alia lando anstataux mia logxlando: ______ Mi aligxas al la 24a IJF kiel partoprenanto [tuttempa / partatempa de _________ gxis ___________] vegetarano [jes/ne] memzorganto [jes/ne] Mi sxatus logxi kun ________________ Mi antauxpagis _______ ITL [banke / posxte / tra UEA] Mi ricevos rabaton pro TEJO-aneco [jes/ne] Mi bezonas invitleteron al Italio [jes/ne]; se jes, mi donas cxiujn necesajn informojn - minimume: pasportnumero __________ valida de ______ gxis _______ kaj mi komprenas ke se mi ne havigos ilin antaux 28.02.2000 mi ne povos ricevi inviton Mi proponas jenan kontribuon por la [tema / distra / vespera] programo: ___________________________ Mi akceptas cxiujn kondicxojn. Dato: