JUNULARA MONDA TAGO 2000 PROGRAMO 10-14 auxgusto en Venecio, 15-20 auxgusto en Romo En Venecio logxos 500 eksterlandaj gejunuloj, antaux atingi Romon. Ili logxos cxe familioj, kaj estos akceptataj fare de volontuloj. Oni vizitos Venecion, cxu laux arta kaj kultura flanko, cxu laux spirita flanko. Ni vivos vesperon je festo kaj pregxo, ni celebros kune l'Euxkaristion. La gejunuloj foriros la 14an de auxgusto al Romo. XVa Junulara Monda Tago Romo - 15/20 auxgusto 2000 Mardo 15 auxgusto, posttagmeze - Cxieliro de la Beata Virgulino Maria Malferma Meso de la XV Junulara Monda Tago Merkredo 16, jxauxdo 17 kaj vendredo 18 auxgusto: - matene: katekizadoj por la gejunuloj, proponataj laux pluraj lingvoj. Dum iu el cxi tiuj matenoj la katekizado kaj la pregxo estos en la Baziliko de Sankta Petro kaj oni pasos tra la Sankta Pordo. - Posttagmeze kaj vespere: variaj momentoj por pregxo kaj spirita formado, renkontigxo, frateco, spektaklo, histori-kultura kono pri Romo, proponataj al cxiuj gejunuloj. Vendredo 18 auxgusto: - Je malfrua posttagmezo Kruzvojo en la akceptejaj lokoj Sabato 19 auxgusto: - post la matenaj celebradoj en la rezidejaj lokoj, pilgrimado al la loko de renkotigxo kun la Sankta Patro (Tor Vergata - cxirkauxurbo de Romo) - Vespere: Pregxa maldormo kun la Sankta Patro Dimancxo 20 auxgusto: - matene: konkluda Meso de la XV Junulara Monda Tago celebrota de la Papo. Pliaj informoj haveblas cxe: Paola Ambrosetto esperantovenezia@libero.it ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 59 (1999-11-25) ANKAUx CxI-JARE PLI OL 7000 INDIVIDUAJ MEMBROJ EN UEA La individua membraro de UEA en 1999 superis 7000 la 24-an de novembro. Precize, UEA havis tiutage 7010 individuajn membrojn en 118 landoj. La fina nombro estos ankoraux pli alta, cxar kotizoj konstante fluas al la Centra Oficejo. Kvankam estas konsilinde pagi la kotizon kiel eble plej frue, oni ja rajtas kotizi kiam ajn kaj ricevi la jam aperintajn eldonajxojn de UEA kaj, en kazo de junaj membroj, tiujn de TEJO. La individuaj membroj de UEA nombras konstante pli ol 7000 ekde la Jubilea Jaro 1987. (La aligxintaj membroj - nome la membroj de la landaj sekcioj, kiuj farigxas auxtomate membroj de UEA - nombras cxirkaux 25.000. ndr) UEA http://www.uea.org ************************************************************************************************ PASPORTA SERVO Potenziare i servizi: un'occasione alla portata di tutti per aiutare l'esperanto Il barista del Felicioni di Pineto ricordera' il Congresso Nazionale del 93 come un incubo per i continui assalti subiti per tutta la settimana, lui in lotta continua con gli ausiliari, da parte dei congressisti che lo invitavano ad imparare l'esperanto, una lingua tanto semplice. Un mio amico cappuccino ligio al precetto zamenhofiano "ni semas kaj semas konstante" ha stonato talmente i fedeli che al suo apparire ora si fa il vuoto. Sono casi limite d'accordo ma quanta frustrazione si avverte nei nostri ambienti per gli scarsi risultati che si ottengono nonostante il fervore quasi missionario impiegato. E quanta malinconia in quel proposito che ognuno porti alla FEI un nuovo socio in tre anni. Eppure una via per rendersi utili al movimento in modo certo e non faticoso e' alla portata di tutti (o quasi): incrementare i nostri "servizi", anzitutto la rete dei delegati UEA e la Pasporta Servo, in cui nonostante l'entusiasmo dei samideani connazionali l'Italia risulta piuttosto scarsa. Il quasi tutti significa naturalmente che bisogna starci di testa ed avere una certa energia e non rispondere a chi si rivolge a te per informazioni, come puo' succedere purtroppo, " Esperanto? Mi ne fartas bone!" I "servizi" sono una cosa concreta di cui potersi vantare, rappresentano l" esperantismo reale", quello che si tocca. E sono anche parte essenziale del pacchetto dell'offerta che il movimento puo' presentare alle grandi organizzazioni di categoria per incrementare le adesioni. Questo e' pertanto un appello perche' tutti gli iscritti all'UEA facciano domanda al cxefdelegito Mario Amadei Via Perti 10 40134 Bologna per esser nominati delegati per il 2000 (senza temere di andare incontro a compiti gravosi - le richieste perlopiu' non sono affatto frequenti). I non iscritti forse potrebbero ugualmente fare domanda, per guadagnare tempo, regolarizzando la quota con Jarlibro 1999 - poiche' bisogna avere l'anzianita' di un anno- (lire 34.OOO) d'accordo con Mario. Ugualmente va incrementato il numero degli ospitanti e i punti di ospitalita' della Pasporta Servo cercando di riempire il vuoto pauroso che presenta la cartina d'Italia dell'annuario e in rete soprattutto al centro e al sud. Non si deve avere una villa per offrire un posto letto (visto Francesco che offre "dormo surplanka"?) e non si deve temere di venire presi d'assalto da scalmanati. Le testimonianze di tanti ospitanti sono del tutto rassicuranti. Puo' anche succedere specie se si e' un po' fuori mano di non ricevere nessuna richiesta. Le condizioni del resto le ponete sempre voi che ospitate. E se ci si mette d'accordo per aderire all'iniziativa in piu' persone nella stessa zona, si puo' collaborare per facilitare l'ospitalita' rendendola piu' simpatica ed evitando i casi verificatisi in passato di un unico ospitante in zona turistica tartassato di richieste. Se si aderisce subito ( HYPERLINK "mailto: pasporta-servo@esperanto.org " pasporta-servo@esperanto.org o anche HYPERLINK "mailto: f.amerio@libero.it " f.amerio@libero.it ) si comparira' nell'edizione 2000 che sta in preparazione, altrimenti si e' comunque registrati in rete. Per non limitarmi alle sole parole il mio contributo e' per ora di tre nuovi delegati UEA e otto nuovi ospitanti e mi farebbe piacere di essere imitato. Giorgio Bronzetti bronzett@vega.chieti.com ************************************************************************************************ Infanklubo kaj infana koresponda servo de Radio Auxstria La E-redakcio de Radio Auxstria Internacia ekde novembro funkciigas "Infanklubo"-n. Membro de la klubo povas esti cxiu infano, kiu estas sub la 15-a vivojaro kaj parolas Esperante. Se vi volas esti membro, suficxas sendi al ni vian gxustan adreson, precizan naskigxdaton kaj alskribi nian redakcion ankoraux unufoje en la nuna jaro esprimante vian deziron esti ano de nia Infanklubo. Speciale tiuj povus havi avantagxon de Esperanto Infanklubo en Radio Auxstria Internacia, kiuj volas havi korespondamikojn. Por niaj membroj ni organizas specialan, nur porinfanan korespondan servon, kio ne nur konsistas el alsendo de adreso elektita laux via deziro el la disponeblaj landoj, sed ankaux el alsendo de diversaj interesajxoj. Memkompreneble estas kelkaj inter niaj infanklubanoj, kiuj preferas korespondi interrete, tio estas ankaux aparte traktata. Ni havas ankaux por ili disponeblajn retadresojn. Do, se vi interesigxas: - ne hezitu! Laux mia opinio, la plej granda donaco kion vi povos ricevi, estas la nova amiko por la sekva jarmilo. Katinjo Fetes-Tosegi redaktoro de la E-elsendoj katalin.tosegi@orf.at (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ VENU KAJ LABORU EN AUXTOFRAKASIO AUXTOFRAKASISTOJ estas sercxanta novan stabanon kiu komencu kiom eble plej baldaux! Vi estos ero de malgranda kolektivo kiu laboras pri la eldono de tiu cxi kvaronjara gazeto postajxmordanta la auxtomobilan kulturon, sciiganta la aktivajxojn kaj kampanjojn de la Euxropa kontrauxauxtomobila movado al pli vasta publiko, kunliganta grupojn kaj aktivulojn. Vi helpos prepari internaciajn kunvenojn verkante kaj redaktante artikolojn. Ni sercxas dungpetantojn kun spertoj pri transporta kampanjado kaj publikigo. Bonaj redaktoraj scipovoj, la kapablo labori sendepende ene de nehierarkia medio kaj kelkaj komputilaj konoj (Word, WWW, Email, Pagemaker) estos utilaj. Vi ricevos "aktivistan" salajron kiu kovros viajn vojagxajn kaj logxajn elspezojn. Por la jardauxra posteno vi devus esti sub 26 jara, havi EU-pasporton (direktivoj de la monsubtenanto, ne niaj!) kaj kelkajn bonajn kasedojn por aldoni al nia deprima oficeja kolekto. Bonvolu sendi viajn demandojn kaj entuziasmajn motivleterojn al Auxtofrakasistoj antaux la 30an de decembro. "Auxtofrakasistoj" estas informilo kaj rimedo-centro por la Euxropa kontrauxauxtomobila movado kaj dissendas senpage ankaux novajxleteron en Esperanto. " CAR BUSTERS", 44 rue Burdeau, 69001 Lyon, France tel: +(33) 4 72 00 23 57 - fax: +(33) 4 78 28 57 78 < carbusters@wanadoo.fr > - < www.antenna.nl/eyfa/cb > ************************************************************************************************ NOVA VIRTUALA REVUO PRI ESPERANTO EN AFRIKO Esperanto_Afrikanio-Revuo Unua reta internacia revuo de esperantistaj afrikanaj Jen estas kvin stadioj, kiujn vi devas scii por bone viziti nian hejmpagxon kaj havi la maksimumon da informoj, kiujn ni metas je via dispono : 1°) Vi povas legi vian novan revuon "Afrikanio" (la mondo de Afrikanoj) sur reto ; suficxas al vi nur tajpi : " www.africnature.com/Esperanto-Afrikanio-Revuo ". Tie, cliku la ligilon "Afrikanio" kaj aperos la unua pagxo de la jxurnalo kaj la cetera (enhavo, cxefartikolo, ktp.) 2°) Vi povas viziti nian hejmpagxon entute, se vi tajpas : www.africnature.com ; aux kiam vi estas cxe www.africnature.com/Esperanto_Afrikanio-Revuo , cliku sur la logo (bildo) sube de la pagxo. Vi tiam havos cxiujn informojn pri nia movado (en la franca lingvo). 3°) Vi ankaux povas eniri per www.africnature.com /esperanto kaj vidi la prezento de nia Ne Registara Organizo aux movado (en Esperanto). Vi ecx povas tie peti konsultadon en natura kuracarto. 4°) Ni informas vin, ke vi ankaux povas aliri al la enhavo de la revuo "Afrikanio" tajpante : www.africnature.com/enhavo : a) Tie, ni invitas vin viziti cxiufoje afrikajn landojn per bildoj, en la rubriko "Turismo" ; aux partopreni niajn kursojn de parapsikologio en la rubrikoj "kajero de kursoj" kaj "Spiritualismo". b) Vi povas informigxi pri la aktivecoj de Afriknaturo (Esperanta Grupo) en Duala per la rubriko "Aktivecoj de Esperantistoj Asocioj Afrikaj". 5°) Vi povas sendi al ni reklamojn, kiujn ni metos super la cxeftitolo de la pagxo. Ni ankaux intencas sendi rete la bultenon " Afrikanio " ekde Decembro. Tiu bulteno ne enhavos cxiujn artikolojn. Gxi estos resumo de la gazeto. Nu ! tiuj kiuj havas retadresojn kaj deziras ricevi la bultenon (cxar ili ne povas viziti la hejmpagxon laux sia deziro) skribu al : P-ro Herman Nyeck Liport esperanto@africnature.com aux al : infos@africnature.com -pr.herman.nyeck.liport@africnature.com kaj ili ricevos senpage dum ses monatoj la monatan bultenon. Tutkore ! ! ! La redakcio de AFRIKANIO