JUNULARA MONDA TAGO EN ROMO Respondeculo kaj kunordiganto pri la J.M.T. por esperantistoj estas Paola Ambrosetto. Spirita gvidanto estas pastro Lajos Kobor. La limdato por aligxi al J.M.T. en Romo 2000 estas prokrastita. La lasta dato estas la 31a de marto 2000. Cxiuj kiuj intencas partopreni la XV J.M.T.n devos oficiale aligxi. La partoprenantoj devas esti plenagxuloj, aux almenaux agxi pli ol 16 jaroj. Oni aligxos kaj sendos la unuan parton de la mono (10 dolaroj = 18.000 liroj) gxis la 31an de marto 2000. Sendu aligxilon kaj antauxpagon al: Gianluca Serbo via Nazario Sauro, 23 IT 36100 Vicenza ITALIO tel. +39/ 0444 / 513574 giserbo@tin.it conto corrente: 06355 11805 011809473534 je la nomo de Gianluca Serbo cxe Cariverona dip. Ponte degli Angeli Vicenza http://digilander.iol.it/esperantovenezia/JMT.html Al la grupo Esperanto estos atribuata nombro de registrado, al kiu oni devos rilati dum la sekvaj komunikoj. Restado en Romo Esperantistoj elektu "simpla gastado". Kiu elektas la simplan gastadon devos kunporti dormosakon kaj povas gasti en Romo aux cxirkauxajxo, cxe variaj ejoj (familioj, parokejoj, religiaj domoj, universitatoj, publikaj lokoj); oni povas alveni al Romo la 14a de auxgusto posttagmeze kaj devos forlasi la logxejon la vesperon de la 20a de auxgusto. Eventualaj petoj por dormi ankaux la 20an de auxgusto devos esti prezentataj al la Itala Komitato pri la J.M.T. Aliaj necesaj formalajxoj Cxiu partoprenanto devas esti sxirmita per sanasekuro. La neplenagxuloj devos esti akompanataj kaj provizataj de legitimajxo de la gepatroj. La civitanoj de kelkaj landoj bezonos enirvizon por Italio, por partopreni la J.M.T.n. La interesitaj devos do komenci suficxe antauxe la aktaron por la vizo cxe la Ambasadejo aux Itala Konsulejo de sia nacio. Oni memorigas krome, ke cxiu partoprenanto devos kunporti radion FM kun auxskultiloj por povi auxskulti la samtempan tradukon dum la cxefaj celebradoj. Se estos bezonata iu profesia kunlaboranto pri organizado de busa kunvojagxo el iu orienta lando gxis Venecio, kontaktu: ORBIS PICTUS de Visxnja Brankovicx Via Leghissa 6; IT-34 131 Trieste tel/fax:+39/040 767 875; orbispictus@iol.it Paola Ambrosetto esperantovenezia@libero.it http://digilander.iol.it/esperantovenezia/JMT.html ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 57 (1999-11-18) PACKULTURA AKTIVADO DE UEA VEKAS ATENTON DE UNESKO La gxenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, faris laborviziton al la Pariza sidejo de Unesko la 11-an kaj 12-an de novembro. La vizito okazis en la kulmina momento de la Gxenerala Konferenco de Unesko, kiam estis elektita la nova gxenerala direktoro de tiu UN-organizajxo. Buller kaj la konstanta Unesko-reprezentanto de UEA, Vincent Charlot, cxeestis la elekton de la japana diplomato Koichiro Matsuura al tiu posteno por la 6-jara periodo 1999-2005. La plej grava temo dum la diskutoj en Parizo estis la kontribuo de la Esperanto-komunumo al la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco en 2000. Lige kun tiu Jaro estis lancxita Manifesto 2000 por Kulturo de Paco kaj Senperforto. Gxin iniciatis grupo de lauxreatoj de la Nobel-pacpremio, i.a. Mihxail Gorbacxev, Nelson Mandela, Shimon Peres kaj Jose Ramos Horta. La delegacio de UEA prezentis la planon de UEA pri kolektado de subskriboj por Manifesto 2000 al Enzo Fazzino, respondeculo en Unesko pri tiu dokumento. S-ro Fazzino tuj aliris sian komputilon por sercxi la TTT-pagxojn de UEA, kie jam nun eblas subskribi la Manifeston. UEA baldaux eldonos gxin ankaux kiel faldfolion, por ke ankaux tiuj sen retaliro povu gxin subskribi. La granda celo de Unesko estas kolekti 100 milionojn da subskriboj, kiujn oni transdonos al la Gxenerala Asembleo de UN en septembro 2000. Por akceli la kolektadon de subskriboj, Unesko planas eldoni diplomon por "Heroldoj de Manifesto 2000", t.e. aktivaj kolektantoj. Vidinte la aktivecon de UEA, s-ro Fazzino promesis presi la diplomon ankaux en Esperanto. La agado de UEA por la kulturo de paco estis diskutata ankaux en la kunsido kun s-ino Monique Fouilhoux, prezidanto de la Kontaktkomitato de NRO-j. Sxi dankis al UEA pro gxia subskribo de Kontrakto pri Partnereco por la Kulturo de Paco. La cxefa evento, per kiu UEA kontribuos al la Internacia Jaro por la Kulturo de Paco (IJKP), estos la 85-a Universala Kongreso en Tel-Avivo, kies temo estos "Lingvo kaj la kulturo de paco". Dank' al la Kontrakto pri Partnereco UEA ricevis la rajton titoli la 85-an UK Flagsxipa Evento de IJKP. Estis interkonsentite, ke s-ro Patrick Duong, respondeculo pri IJKP cxe la Kontaktkomitato de NRO-j, partoprenos kaj prelegos en la Tel-Aviva UK. MANIFESTO 2000 POR KULTURO DE PACO KAJ SENPERFORTO Konsciante pri mia parto de respondeco antaux la estonteco de la homaro, kaj tute aparte antaux la hodiauxaj kaj morgauxaj infanoj, mi devontigas min en mia cxiutaga vivo, mia familio, mia laboro, mia komunumo, mia lando kaj mia logx-loko: * respekti la vivon kaj la dignon de cxiu homo sen diskriminacio aux sen antauxjugxoj; * praktiki aktivan senperforton, rezignante pri perforto en cxiuj gxiaj formoj: fizika, seksa, psikologia, ekonomia kaj socia, precipe rilate al la plej malricxaj kaj la plej vundeblaj kiel infanoj kaj adoleskuloj; * kundividi mian tempon kaj miajn materiajn rimedojn, praktikante malavarecon por haltigi forpusxadon, maljustecon kaj politikan kaj ekonomian subpremon; * defendi la liberecon de esprimado kaj la kulturan malsamecon, cxiam favorante auxskultadon kaj dialogon kaj ne cedante je fanatikeco, mensogado kaj malakcepto de aliaj homoj; * favori respondecan konsumadon kaj evoluon, kiuj konsideras la gravecon de cxiuj vivo-formoj kaj konservas la ekvilibron de la naturo sur nia planedo; * kontribui al la evoluo de mia komunumo, kun plena partopreno ankaux de virinoj kaj kun respekto de la demokratiaj principoj, cele al kuna kreado de novaj formoj de solidareco. uea ************************************************************************************************ Giorgio Pagano e i "feiani" Giorgio Pagano, neoconsigliere eletto della FEI, ha iniziato da Napoli sabato 13 novembre la visita ai Gruppi della Federazione. Si tratta come recita lo slogan adottato per l'occasione "RIngraziare e RIcostruire" non solo di una doverosa opera di ringraziamento personale a chi lo ha votato ma, soprattutto, di avviare un rapporto interpersonale, franco e fiduciario che porti in breve tempo ai necessari cambiamenti di struttura, di mentalita' non piu' perdente, di obiettivi e di modi di condurli senza i quali la FEI e i motivi per i quali e' nata sono destinati ad una vita sempre piu' di mera testimonianza. Tutti i Gruppi o anche singole persone interessate a discutere con Giorgio dei problemi dell'Esperantia in Italia e fuori possono contattarlo, anche per coordinare una o piu' visite nella vostra citta', ai seguenti recapiti: Posta el. < g.pagano@internacialingvo.org >; fax 06.23312033; Tel. 03470132820; Via Albalonga 30, 00183 Roma. ************************************************************************************************ Kontribuo petata por "50 jaroj por Esperanto, Paco, Cxinio" En majo de la jaro 2000, la redakcio de El Popola Cxinio festos sian 50-jaran jubileon. En duonjarcento la revuo EPCx, la E-movado en Cxinio kaj la tuta mondo spertis grandajn sxangxigxojn. Vi , spertanto de la 50 jaroj, certe havas ion por verki, por diri al la aliaj. Pro tio ni lancxos konkurson 50 jaroj por EPCx kaj sincere petas vian kontribuajxojn. Vi povas verki kun tre ampleksa temo, rilate al EPCx --- Esperanto, Paco kaj Cxinio. Ekz. Viaj esperantista sperto, opinio pri E-movado kaj paco, amikaj kontaktoj kun alilandanoj, impreso pri kaj rilato kun Cxinio kaj la revuo EPCx... Viaj kontribuajxoj povas esti en ajnaj stilo kaj formo. Estas tre bonvenaj koncernaj fotoj kaj portreto de la auxtoro por ilustri la artikolon. La kontribuajxoj venu al nia redakcio antaux la 30-a de aprilo 2000. Ni aljugxos premiojn al la kontribuintoj. La premiitoj ricevos cxinajn metiartajxojn, E-librojn kaj unu-jaran abonon de EPCx. Cxiu kontribuinto ricevos donaceton. Ni publikigos elstarajn kontribuajxojn en la rubriko 50 jaroj -- EPCx. La rezulto de la konkurso legeblos en la julia numero de EPCx 2000. Dum la 85-a UK en Tel Aviv de Israelo ni anoncos la rezulton kaj disdonos la premiojn. La redakcio de EL POPOLA CxINIO epc@china-report.com ************************************************************************************************ NOVA REVUO! AmUzE - Nova! Bunta! Distra kaj Utila! Aperis la unua numero de nova revuo en Esperanto. Gxia nomo estas AmUzE. Eldonisto kaj cxefredaktoro de gxi estas Mariana Evlogieva < intrpres@usa.net >, < http://www.poboxes.com/intrpres > el Bulgario, tamen la teamo kiu laboras por la revuo same kiel la enhavo estas internacia. Gxi konsistas el du bulgarinoj, usonano, hispano kaj brazilo. Revuo AmUzE aperas dumonate. Gxi temas pri mondo, socio, Esperanto, homo, arto, kreemo, distroj, enigmoj, ludoj, kantoj, anoncoj. Estas bonega por komencintaj esperantistoj, kiuj jam finis la unuan gradon kaj legis iom en Esperanto. La enhavo de la unua numero estas: TutEre: Problemo 2000 JesPeranto: Projekto Interkulturo MiOpe: Se vi skribas bele, cxu vi estas bela? (R. Corsetti) InTime: Testo Gaste&Guste: Legomsalato BombonFarte: Okulekzercoj MezEjo: Dialogo priAtlantido (rakonto de Kir Bulicxov) MuzEjo: Versajxoj de V. Mitev EspeReto: Informoj el la Interreto Gaje&Gajne: Distroj TroFee: Ludo "Neuxtrono" Afisxejo: Korespond-anoncetoj Note&Tone: Kanto "Erinaco" Abonprezoj (validaj gxis la fino de 1999): 1999 - 9 EUR, 2000 - 18 EUR, 1999+2000 - 24 EUR, provekzemplero - 2 IRK. UEA-konto: mrvp-l Korespondadreso: AmUzE, PK 18, BG-1582 Sofia. Retposxto: < AmUzE@poboxes.com > Retpagxo: < http://www.poboxes.com/amuze > Raia Androvska < raia.a@usa.net > (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario)