L'ESPERANTO SUL MOTORE DI RICERCA VIRGILIO Il motore di ricerca Virgilio contiene una directory specifica sull'esperanto, raggiungibile dal "top" dei siti internazionali. VIRGILIO Top World Esperanto http://directory.virgilio.it/dir/cgi/worlddir.cgi?ccat=1000486 Framerio (Su segnalazione di Giulio Cappa) ************************************************************************************************ Titolo omesso nella segnalazione del n.103 che si invia per Nova Sento Do you speak english? NO e NON mi serve! Questo e' il titolo un po' scioccante dell'articolo della rivista di informatica Inter.net, oggetto della segnalazione in NS n.103, saltato nella redazione dell'Aperiodico e che andrebbe ricollocato al suo posto per ragioni di enfasi. Giorgio Bronzetti bronzett@vega.chieti.com ************************************************************************************************ AFRIKANIO estas je cxies dispono Por legi la novan periodajxon, oni devas viziti la hejmpagxon www.africnature.com/esperanto.htm por legi cxiujn informojn disponeblajn. Ni ankaux intencas sendi rete la bultenon " Afrikanio " ekde Decembro. Tiu bulteno ne enhavos cxiujn artikolojn. Gxi estos resumo de la gazeto. Nu ! tiuj kiuj havas retadresojn kaj deziras ricevi la bultenon (cxar ili ne povas viziti la hejmpagxon laux sia deziro) skribu al - P-ro Herman Nyeck Liport esperanto@africnature.com aux al - infos@africnature.com aux ankoraux: -pr.herman.nyeck.liport@africnature.com kaj ili ricevos senpage dum ses monatoj la monatan bultenon. La redakcio de AFRIKANIO GBEGLO Koffi ************************************************************************************************ KUNLABORO TRANS LIMOJ ! Jen projekto en kiu la Esperanto-Klubo de Lund prenas aktivan rolon. Dum la pasintaj kelkjaroj la Lundanoj kunordigis la laboron de kelkaj eksterlandaj kluboj pri la preparo de jara kalendaro. La celo estas vendi la kalendarojn por enspezi monon por praktike helpi esperantistojn en Tanzanio kun kiuj Svedio jam delonge establis esperantajn rilatojn. La praktika flanko de la projekto estas la invento de simplaj kaj malaltkostaj metodoj konstrui cxiutagajn necesajxojn. Lastatempe membroj de la klubo laboris pri la dezajno de kuirilo, kiu funkcias per sunenergio kaj kiun oni povas konstrui el cxiutagaj materialoj haveblaj surloke en Tanzanio malmultkoste. Hodiaux ekzistas kaj funkcias tiuj kuiriloj en du lokoj en Tanzanio, cxe esperantistoj, kaj oni planas disvastigi konon pri tiuj por ke ili plivaste estu uzataj. Ni cxiuj auxdas pri multaj ideoj, kiuj estus bonaj se nur... Jen estas ideo kiu funkcias kaj fakte estas realigata. La kalendaroj kostas nur 50 Svedajn kronojn kaj donos helpon al samideanoj (kaj aliaj) en Tanzanio. Vi povos acxeti la kalendarojn de Anna-Maria Lange, Bredgatan 27, 222 21 LUND (Svedio) (50 SEK + afranko 20 SEK = 70 SEK, do 8,00 euxroj). (informofonto: Monda Solidareco; http://perso.wanadoo.fr/dan.cdm/globe/solidaire.htm ) Daniele Pesce pesce@fileita.it ************************************************************************************************ RADIO AUxSTRIA INTERNACIA ESPERANTO REDAKCIO DISAUxDIGAS Dimancxe: 09:05, 14:05, 17:05 UTC je frekvencoj: 6155 kHz (49m) 9655 kHz (31m) 13710 kHz kaj 13730 kHz (22m); Lunde: 00:05 UTC je frekvencoj: 7325 kHz (40m), 9870 kHz (31m) 13730 kHz (22m), 04:05 UTC je frekvencoj: 6155 kHz (49m), 13730 kHz (22m). La programo en Euxropo kaj Sudameriko auxskulteblas ankaux pere de satelitoj: Astra ADR (11.141H, [Bayern 3] 8,10) kaj Astra ORF-DVB-Bouquet (12.692 H, SR 22.000; FEC 5/6) Nia programo auxskulteblas ankaux cxe la komenca pagxo de ROI TTT-ejo, http://www.orf.at/roi/>http://www.orf.at/roi cxe LIVE AUDIO. Atentu pri la tempodiferenco! Jena horaro validas de 31-a de oktobro 1999 gxis 25-a de marto 2000. Nia TTT-ejo atendas vian viziton: http://roi.orf.at/roi/esperanto/>http://roi.orf.at/roi/esperanto Pri aktualaj eventoj informu nin per interreto: roi.esperanto@orf.at aux per telefakso: +43 / 1/ 87878-14404 Viajn leterojn sendu al nia gxusta adreso: Radio Österreich International ESPERANTO REDAKCIO AT-1136 Vieno ************************************************************************************************ Konkurso de infandesegnajxoj JARO 2000a : konkurso de infan-desegnajxoj Ni invitas cxiujn instruistojn kiuj regule, aux foje instigis siajn gelernantojn al konkursa partopreno, denove sendi desgnajxojn al: Esperanto en Vendomois, Les Monts, FR41360 Lunay, Francio Konkursaj reguloj TEMO: La felicxo: Kion felicxigas vin ? FORMATO: centimetraj dimensioj: minimume 40x30 KATEGORIOJ A : gxis 7 jaroj B : pli ol 7 gxis 10 jaroj C : pli ol 10 gxis 14 jaroj LIMDATO: 25-a de majo 2000 Dorse de la desegnajxoj notu nomon, agxon , adreson de la lernejo kaj koncizan priskribon de la verko. Premioj estos atribuitaj po 3 en cxiu kategorio. Cxiu infano ricevos partoprenan diplomon. Libroj, kasedoj, CD, T-cxemizoj, puzloj konsistigos la premiojn. esperanto.en.vendomois@mail.dotcom.fr (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ Tri novaj kubaj muzikkasedoj Antaux nelonge aperis en Kubo tri novaj kasedoj kun tipa kuba muziko: "Vocxoj el Kubo", "Latinamerika mozaiko" kaj "Pensi kaj Ami Esperante". "Vocxoj el Kubo" enhavas 9 kantojn, kun i.a la famaj "Kisu min Multe" kaj "Guantanamera". "Latinamerika mozaiko" prezentas 16 kantojn kun i.a. "Konversacio en tempo de Bolero", "Finigxas la amo", "Tiu vespero"... "Pensi kaj Ami Esperante" estas kolekto de 19 kantoj tradukitaj el la hispana (de Héctor Jimenez) aux originalaj (de Julián Hernández). Cxiujn tri kasedojn akompanas tekstofolioj. La prezo de unu kasedo estas 9 Euxroj + afranko. Ili haveblas de retbutiko@fel.esperanto.be aux per TTT de http://retbutiko.esperanto.be Servilo de FEL < servilo@fel.esperanto.be > ************************************************************************************************ KORESPONDI DEZIRAS EL BELORUSIO Sic^evskaja Tatjana ul. Sovetskaja, d.25, k58, 225710 g. Pinsk, Brestskaja obl., Belarusio