100 Jes ja, jam estas la numero cent de NS. La unua kiun mi "redaktis" estis la numero 13, kaj aperis la 21an de septembro 98. Gxin ricevis 125 personoj. Malgraux la duobligo de la legantoj (kiu ne estas merito de la redaktoro, sed de la inter-reto), estas oportune starigi 2 demandojn: 1) Cxu NS dauxre funkcias kaj utilas? Kiel oni povus gxin plibonigi? 2) Cxu la nuna redaktoro dauxre estas tauxga? Pri punkto 1, mi sxatus ricevi sugestojn kaj konsilojn el vi, la utiligantoj de NS. Pri punkto 2, mi volas substreki ke NS ne estas mia proprajxo, sed ilo de la itala Esperanto-movado kiun Federico Gobbo iniciatis (do, ecx ne mi): do, se iu interesigxas pri gxi aux havas interesajn ideojn por gxin plibonigi, tiu estas bonvena. Krome mi opinias, ke baldaux farigxos nepra sxangxo de la redektoro, por lasi min ripozi kaj por ebligi iniekton de novaj ideoj kaj energioj. Estas tamen detalo kiu felicxigas min: la konscio ke dum mi antauxgxuas mian emeritigxon, vi antauxgxuas la legadon de la venontaj cent NSoj. Bonan laboron! Framerio ************************************************************************************************ UEA: SUKCESO DE AGADO ESPERO EN EKSA JUGOSLAVIO Rakonto pri sukceso: Agado Espero: projekto 2-a - "1000 familiaj pakajxoj". Multaj el la legantoj eble memoras, ke dum la milito en la eksa Jugoslavio UEA vastigis la agadon cxirkaux la Konto Espero (kiu celas precipe esperantistajn viktimojn) al la Agado Espero, kiu celas kunligi kaj subteni iniciatojn de aliaj esperantistoj kaj esperantista organizajxoj favore ankaux al neesperantistaj viktimoj. Unu el tiuj agadoj estis la tiel nomata "1 000 familiaj pakajxoj". Nun, surbaze de detala raporto de la loka organizajxo "Humanitara Organizo Espero", starigita kaj estrata de esperantistoj, oni vidas ke finfine la respondo al la alvoko estis tiel bona, ke en la fino oni povis donaci proksimume 2 000 pakajxojn (precize temas pri 1 998). La disdonado okazis interkonsente kun la Ministerio por rifugxintoj kaj kun lokaj urbaj instancoj en Sarajevo, Novi Grad kaj Hadzici. Cxi tiu artikolo celas cxefe danki la donacintojn. Inter cxi tiuj elstaras la kataluna Fons Catala el Barcelono kaj la franca Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo. Sed same valoran kontribuon faris pluraj individuaj esperantistoj. Interalie kelkaj esperantistoj tradukis la tekston al sia nacia lingvo kaj provis interesigi neesperantistajn help-organizajxojn. Aliaj esperantistoj (mi scias ekzemple pri Japana Esperanto-Instituto) estas nun kolektantaj monon por cxi tiu agado. En Bosnujo mem la agado ricevis grandan atenton. La cxefa bosna gazetaro kelkfoje raportis pri cxi tiu agado kaj sekve de gazetaraj konferencoj la lokaj radio kaj televido intervjuis la gvidantojn de Humanitara Organizajxo Espero. Faldfolio kun klarigoj pri la kampanjo en la albana kaj bosna estis enmanigita al cxiu familio kune kun la pakajxo. Dum cxi tiu agado ankoraux ne finigxis, la Humanitara Organizo Espero jam organizas aliajn projektojn kaj por Bosnujo kaj por aliaj landoj. Atentu, ili cxefe sercxas esperantistojn, kiuj povus kontaktigi ilin kun neesperantistaj help-organizajxojn. Se vi konas homojn en tiaj organizajxoj, petu detalojn pri la projektoj cxe: Humanitara Organizo Espero M. Spahe, 10/II, 71000 Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino tel. +38771441842, faks. +38771441843 Cxe la sama adreso redaktoroj de gazetoj povas peti, se ili tion deziras, fotojn por ilustri cxi tiun artikoleton. Ankorauxfoje esperantistoj pruvis ke ili ne estas senreagaj antaux homaj katastrofoj, kiujn nia mondo pli kaj pli spertas. Ni provas disvastigi la idealojn de la Esperanto-movado, kiuj provas eviti la uzon de "glavoj sangon soifantaj", sed samtempe ni provas ripari la damagxojn faritajn de tiuj glavoj. Dankon al la Humanitara Organizo Espero kaj al cxiuj donacintoj. Renato Corsetti UEA, Agado Espero ************************************************************************************************ GAZETARAJ KOMUNIKOJ DE UEA N-ro 54 (1999-10-28) INTERNACIA KONFERENCO EKKONSCIIS PRI LINGVAJ HOMRAJTOJ Pli ol 7000 reprezentantoj de pli ol 600 internaciaj organizajxoj parto-prenis en la Internacia Konferenco Seulo 1999 de Ne-Registaraj Organizajxoj, kiu okazis en la korea metropolo de la 10-a gxis la 15-a de oktobro. Gxi estis organizita de CONGO (platformo de NRO-j en konsultaj rilatoj kun UN), de la Plenumkomitato de NRO-j asociitaj kun la Departemento de Publika Informado de UN, kaj de la Societo de Tutmonda Kunlaboro de la Universitato Kyung Hee. La kadra temo de la konferenco estis "NRO-j en la 21-a Jarcento". UEA, kiu havas konsultajn rilatojn kun UN kaj estas asociita kun gxia Departemento de Publika Informado, aktive partoprenis la Konferencon jam en la prepara stadio, kun la helpo de sia korea landa asocio. UEA speciale koncentris sian agadon al unu el la kvin temoj de la konferenco, Homaj Rajtoj. Kadre de gxi estis okazigita, laux iniciato de UEA kaj de Koalicio de NRO-j por Internacia Helplingvo, temgrupa sesio pri "Lingvo kaj Homaj Rajtoj". Gxin gvidis Kep Enderby, prezidanto de UEA. Prof. Lee Chong-Yeong, eksprezidanto de UEA kaj prezidanto de Korea Esperanto-Asocio, faris enkondukan prelegon. Prelegis ankaux reprezentantoj de la Bahaa Internacia Komunumo kaj de la Uhonbulisma Eklezio. La zorge preparita agado de UEA kondukis al bona rezulto. Post vigla diskuto la 35 partoprenantoj de la Tema Grupo unuanime rezoluciis pri rekomendoj al la Ekonomia kaj Socia Konsilio de UN (EKOSOK) kaj al la Jarmila Forumo de NRO-j okazonta en Novjorko en majo 2000. La 15-an de oktobro la rekomendoj estis adoptitaj de la Tema Plenkunsido pri homaj rajtoj. (Vd. sube.) Post la komuna seminario de UEA kaj la Alta UN-Komisiito pri Homaj Rajtoj en Gxenevo aprile 1998, UEA denove sukcesis tiri en UN-medio atenton al la lingvaj aspektoj de homaj rajtoj. Tiel UEA realigas sian strategian celon kreskigi konscion pri tiu neglektata kampo. Dum la konferenco Korea Esperanto-Asocio funkciigis informbudon. Per informiloj en pluraj lingvoj, tradukoj de la Praga Manifesto, libroj, revuoj, afisxoj k.a. materialoj la konferencanoj povis konatigxi kun la lingvo kaj movado de Esperanto. Rezolucio: La Tema Grupo pri Lingvo kaj Homaj Rajtoj de la Internacia Konferenco Seulo 1999 de Ne-Registaraj Organizajxoj rekomendas; 1) ke la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuigxintaj Nacioj (EKOSOK) metu en la tagordon de sia proksima kunsido la temon "Lingvo kaj Homaj Rajtoj", kun la celo diskuti problemojn de tutmonda lingva politiko kaj la neniigon de homaj rajtoj kauxze de lingva malegaleco; 2) ke tia kunsido konsideru la nomumon de komisiono por esplori la uzeblecon kaj praktikecon de internacia helpa lingvo; 3) ke EKOSOK raportu al la Gxenerala Asembleo de Unuigxintaj Nacioj pri la rezultoj de gxiaj malkovroj, kaj 4) ke tiu cxi Seula Internacia Konferenco de NRO-j submetu la suprajn erojn kiel rekomendatajn proponojn al EKOSOK kaj al la Jarmila Forumo de NRO-j, antauxvidata por 22-26 majo 2000, por iliaj atento kaj sekva agado. (La 15-an de oktobro la rezolucio estis adoptita de la Tema Plenkunsido pri Homaj Rajtoj.) UEA PS La angla teksto de la rezolucio haveblas cxe la la redaktoro de NS. ************************************************************************************************ Euxropaj kulturaj projektoj Asocioj kiuj interesigxas pri partopreno en iu euxropa kultura projekto (ekz. 2001, jaro de la lingvoj, Ret-Info de pasinta lundo), de tempo al tempo rigardu la retpagxon http://europa.eu.int/comm/dg10/culture.index_en.html . Tie la novaj projektoj estas anoncataj. (laux letero 991013 de komisionanino Reding al Germain Pirlot) Roland ROTSAERT, Visspaanstraat 97, B-8000 BRUGGE < rotsaert@xs4all.be > (el Esperanto-novajxservo RET-INFO - Hungario) ************************************************************************************************ RIVISTE ESPERANTISTE PER COLLEZIONISTI a causa di un probabile trasloco il gruppo esperantista "SILE" sta sistemando il suo archivio. Tra i tanti documenti "storici" del gruppo e della FEI, abbiamo trovato copie doppie e triple di riviste come "EL POPOLA CXINIO", "L'ESPERANTO" e "KONTAKTO". Chi fosse interessato a ricevere in cambio di una modica cifra delle intere "jarkolektoj" (raccolte annuali) delle riviste sopracitate, e' pregato di contattarci!!!