Jam en: https://bitarkivo.org/gazetoj/verdalupeofenikso Kovriloj kaj enhavoj: https://www.esperanto.cc/kolektado/# Estimataj bibliotekanoj, Mi estas unu el la kunredaktantoj de "La Verda Lupeo", organo de Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-kolektantoj (ELF-AREK) kaj tiu ĉi mesaĝo iras kopie al nia ĉefredaktoro, la prezidantino Elda Doerfler. Jam pli ol 180 numeroj publikiĝis tra pli ol 50 jaroj. Antaŭ ol la kunfandiĝo de ELF kaj AREK en la 1970-aj ekzistis la aparta bulteno "Fenikso", tial ankaŭ tiu titolo estas en la temo de tiu ĉi nia konsulto. Ĉiunumere ni pritraktas tre diversajn aspektojn de Esperanto-historio, kiuj troviĝas malantaŭ la kolektitaj esperantaĵoj. La aŭtoroj aludas al multaj homoj kaj lokoj do la enhavo povas interesi ne nur al niaj kolektantoj, sed al histori-amantoj kaj historiistoj de nia movado. Estiĝis la ideo kompili "Grandan Indekson" de ĉiuj numeroj de la bulteno kaj laŭeble disponigi tutajn numerojn aŭ la plej gravajn tekstojn en nia retejo http://kolektado.esperanto.cc NIAJ DEMANDOJ: 1) Ĉu en viaj bibliotekaj kolektoj troviĝas numeroj de "La Verda Lupeo" kaj/aŭ "Fenikso"? Tiu informo povas interesi al niaj membroj tra la mondo. 2) Ĉu vi havas disponeblajn duoblaĵojn, kiujn ni povus akiri? Ni serĉas tiujn antaŭ la numero 70 (1986). 3) Se vi havas en viaj kolektoj numerojn de "La Verda Lupeo" aŭ "Fenikso" de nia intereso, ĉu eblus provizi al ni skanaĵojn? Mi emfazas, ke ni serĉas nur tiujn ** antaŭ ** la numero 70 (1986). Se vi povas pritrakti tiujn demandojn, ni petas vin bv. rekte skribi al nia retadreso: elfarek@esperanto.cc Amike antaŭdankas pro eventualaj informoj James