La Movado2021年08月号 n-ro 846 1.Ian Rapley:Vakcinita Nacio 2.Por ke ni portu la felicxon al la kara hejma ter'(「しあわせ運べるように」歌詞) 3.塚本猛:楽しい作文教室(120) 4.Tomida Narumi: Kajero Libervola: Beno de Oldigxo 5.Mariko Aosima:Rakontetoj el Hamburgo (2) 6.紫式部/belmonto:対訳:源氏物語 第21帖 少女(17) 7.相川節子:初心者のための語尾なし単語の使い方(102) 8.杉谷代水/コンヴァース/島谷剛:楽譜: La Stelaro(星の界) 9.島谷剛:日本昔話(5)かぐや姫 10.Huzimaki Ken'iti: angllingva gazeto “esperanto” 11.La Movado:関西大会最新情報ほか 12.訃報:小林正幸さん、前川恒雄さん 13.Kurantaj vortoj(ぼったくり男爵、ほか)Vortkruca enigmo 14.Mikspoto 15.KLEG事務局だより 16.編集ノート 17.図書広告 18. 19. テキスト内の代用表記: Cx、cx、Gx、gx、hx、Jx、jx、Sx、sx、Ux、ux。 ---------------------------------------------- 1.Ian Rapley:Vakcinita Nacio Ian Rapley (Britio) Post cxef-ministro kiu preskaux mortis, post trifojaj sxlosadoj, post la 'Kent variajxo', post la plej malbona sumo de infektado en Euxropo: fine, io pri Korono ke Britio sukcesas: la vakcino. Estas surprize politika: disputoj inter Britio kaj EU, AstraZeneca aux Moderna, la medicina licenc-organizoj, unua injekto kaj dua injekto. Vakcino-skeptikismo ne estas problemo: malmultaj personoj rifuzis la injekton. Mi ne komprenas tuton, sed simpla: Britio estas unu el la plej rapidaj vakcinitaj nacioj. Mi estas 42-jara: mi havis mian unuan injekton en Aprilo, mi havos mian duan en malmultaj semajnoj. Estas impresa procedo. Mi ricevis leteron kun rendevuo. La vakcin-stacioj establigxis en sport-centroj kaj publikaj haloj trans la nacio. Portante maskojn, ni eniris, konfirmigxis pri niaj identecoj kaj distribuigxis al flegistoj, kaj al cxiu oni faris la injekton. Estis rapide―eniri kaj eliri en 30 minutoj. Mi kalkulis ke ecx en cxi tiu malgranda Kimra-centro pli ol unu personon oni povas injekti en minuto, 500 personoj en tago. Mi travivis kelkajn malgrandajn malbonajn efektojn de la vakcino, (kapdoloro) sed tio ne estis grava kaj mi mezvoje finis! La nacio samas: hospitaloj ne plu plenigxas kaj la revojo al normaleco sxajnas klara. Sola la 'delta vario' estas malgranda ombro. Sed. Kio 'normaleco' aspektos? Cxu gxi estos reveno al 2019? Eble ne, mi pensas. Estas sento ke la nov-societo devas esti malsama. Unue, la viruso eble ne komplet-mortos: eble ni bezonos cxiujaran injekton. Ni eble devos porti maskon, same al Orient-Azio. Ni ecx eble devos pensi la kompromison inter la infekto kaj la libereco de cxiutaga vivo. Cxu estos toleriebla kvanto de la viruso en la estonteco? Pli: societo jam malsamas ol la pasinteco. Labori en la hejmo, ne en la oficejo, normaligxis. 'Zoom' video-konferenco anstatauxas kun-sidojn. Kamparaj hejmoj estas vendataj rapide kaj multekoste. Se multaj personoj translokigxos el la urboj al la kamparo, kio por la urboj? En la sxlositeco, societo rekonis ke Kamionistoj kaj Uber-direktilistoj estas 'vital-laboristoj'. Cxu ili meritos plu statuson kaj salajron? Cxu eble ke ni transformos la societon al pli-bona rekoni la kontribuon de plu personoj kaj plu laboristoj? Eble ne, aux eble jes. komento de la redaktoro: Kent variajxo estas tipo de viruso, kiu estis trovita en Kent, Britio. ---------------------------------------------- 2.Por ke ni portu la felicxon al la kara hejma ter'(「しあわせ運べるように」歌詞) Por ke ni portu la felicxon al la kara hejma ter' (神戸市第二市歌「しあわせ運べるように」) poez. kaj muz. Usui Makoto trad. Tabucxi Jasuo kaj Hirai Acusxi 1) Kun la koro fortega vivu ni, atakitoj de tertrem'! Pensu ni pri mortintaj homoj jam en la Cxiel'. Cxiutage vivu ni momenton foruzante, ne! Sur la tero vundita vivu ni, kun subtenanta kor'. Nepre ni realigu rekonstruadon en la espero! Tra nia kara hejma loko traehx u jen revivigxanta el terure granda terotrem'. Atingu al via koro kanto kun esper' kun felicxo al la kara hejma ter'! 2) Kun ligilo fortega vivu ni, atakitaj de tertrem'! Pensu ni pri mortintaj homoj jam en la Cxiel'. Cxiutage vivu ni momenton foruzante, ne! Kiel lumo printempa certe nin varmigos estontec'. Nepre ni realigu rekonstruadon kun la bela songxo! Tra nia kara hejma loko traehx u jen revivigxanta el terure granda terotrem'. Atingu al via koro kanto kun esper' kun felicxo al la kara hejma ter'! この歌は阪神淡路大震災からの復興を願って作られ、歌い継がれています。 今回、田渕八州雄さんと平井淳さんのエスペラント訳を提供していただきました。 第69回関西エスペラント大会の番組 Gaja Vespero (7月31日16時30分より)にみんなで歌いましょう。 ---------------------------------------------- 3.塚本猛:楽しい作文教室(120) 〓彼はあの通商条約で名声を得た。 【訳例1】 Li akiris famon pro la komerca traktato. (Celejo) 【訳例2】 Li akiris grandan famon dank' al la komerca traktato. (CA) 【訳例3】Li akiris reputacion pro tiu komerca traktato. (誠) 〓 解説 「通商条約」は komerca traktato(商業の条約)で表現できるでしょう。pactraktato(平和条約)のような使い方もあります。「名声」には gloro(栄光)や fama(有名な)の派生語 famo(名声、うわさ)、reputacio(評判)が考えられます。「得た」には akiri ion(獲得する)や ricevi ion(手に入れる)などが使えるでしょう。 traktat/o(条約)は公用語根であって、trakti(交渉する、取り扱う)の派生語ではありません。しかし traktat/o と trakt/ajx/o は「論考」のような意味では類語になります。trakto は処置や待遇といった意味です。 fama はそれだけで「正確ではなくてもよく知られている」という意味ですが、reputacio は「値打ちについての公衆の意見」です。単独では「名声」の持つ「よい評判」という意味を表現出来るかどうか分かりません。 〓その条約は国内産業を守るはずだった。 【訳例1】Oni supozis, ke la traktato protektos enlandan industrion. (誠) 【訳例2】 La traktato devintus protekti en-landan industrion. (CA) 【訳例3】La traktato devis protekti la enlandan industrion. (Celejo) 「国内産業」は enlanda industrio(国内の産業)で表現出来るでしょう。「守る」には gardi ion(守る、監視する)や protekti ion(保護する)が、「はず」には devi -i(〜するべきだ)や supozi ion(思う、仮定する)が使えそうです。 訳例1は supozi を使うことで、ke 以降の事項を想定していたという表現です。通常 supozi の主語は人なので、この訳例では人称代名詞の oni を使っています。受動表現なら la traktato を主語にすることもできます。 課題は「守るはずだった」ですから単純に過去形でいいのですが、訳例2では仮定法を使っています。これは、「実際には守らなかった」ということを含んだ表現です。dev/int/us は仮定法で過去であることを示す表現方法で、estus devinta の短縮形とも考えられます。ちょっと無理そうでも、役に立つことのある表現だと思います。 〓しかし彼は条約に抜け道を準備していた。 【訳例1】 Sed li preparis trapasejon en la traktato. (Drako) 【訳例2】Sed li antauxarangxis trapasejon en la traktato. (Ivajo) 【訳例3】Sed li preparis trapasejon por la traktato. (綴り修正:Haveno) 〓 解説 「抜け道」には trapasejo(抜け道)や kasxita pasejo(隠された通路)が使えるでしょう。訳例3だと「条約用の抜け道」ととられるかもしれません。「準備する」は prepari ion(実現に必要な作業をする)や、 arangxi ion(手配する)、pretigi ion(すぐ使えるよう用意する)が考えられます。 「しかし」は sed(しかし)や tamen(とはいえ)が考えられます。tamen は malgraux tio(それにもかかわらず)や spite al tio(それに反して)という意味で使ったり、弱い sed として使います。この課題では、抜け道への驚きも含まれると思いますので sed の方がいいのではないでしょうか。 〓彼は非難に値する。 【訳例1】Li meritas riprocxon. (Eiko, ヒー坊, Celejo, CA, 松村, Ivajo, Haveno, ikona, Drako) 【訳例2】Li estas riprocxinda. (誠) 【訳例3】Li devas meriti riprocxon. (Jasuko) 「非難」には riprocxi ion(非難する)を使った riprocxo(非難)や akuzi iun(訴える)から akuzo(告発、非難)が考えられます。「値する」は動詞 meriti ion(〜にふさわしい)や、訳例2のように接尾辞 ind(ふさわしさ)を使って表現することができます。 この課題もそうですが翻訳調だとエス訳の種類が少なくなります。もっと日本語的な表現の課題が欲しいとの要望も聞くので考えているところです。 ------------------------------ 楽しい作文教室(120)成績 11人の方から応募がありました。( )内は留意事項です。 うん、良いね:Ivajo, Eiko(〓por), ヒー坊, 誠。 良いね:CA(〓por), Celejo, Haveno(〓por 〓pereparis), ikona(〓trako 〓trakto), 松村(〓La 〓受動に), Jasuko(〓reptacio), Drako(〓pri 〓受動に)。 ------------------------------ 楽しい作文教室10月号課題(8月20日締切) 〓それはとにかく、原油は石油産業の原料だ。 〓原油なしではあの産業が立ち行かない。 〓何とかできないものだろうか。 〓ひとまずどうなるか様子をみよう。 (ヒント)原油 nafto、原料 krudmaterialo。teni、fari、rimedo、provizoraを調べましょう。日本語の原文の内容を伝えるには言い換えも必要かもしれません。 送付先: [郵送]〒674-0092明石市二見町東二見515-1-811 塚本 猛 [電子メール]c_tak@esperanto.ne.jp (件名に「作文」の文字を入れてください) 添削は受け付けておりませんのでご了承ください。 ---------------------------------------------- 4.Tomida Narumi: Kajero Libervola: Beno de Oldigxo Tomida Narumi (Kioto) 老いの役割とは、人生の苦悩の中から、様々に「装われた」真実を表面化することにあろう。夭折した友人たちのためにもそれを追求したい。 ----------- Mia plej longatempa alilanda amiko estas usonana katolika pastro. Lastajare li emeritigxis je la agxo 70, kaj la 4an de cxi-aprilo, li plenumis vesperan Paskan Meson. Vidante lian dorson interrete, kiu estas nur iomete kurba, mi sentis tempan fluon. Kiam mi renkontis lin en 2012, lia dorso estis bele rekta. Gxenerale, homoj malamas maljunigxon. Mia pregxeja hxoro intence evitas kanti iun strofon de iu himno je ilia kantservo. Sed mi ne havas kuragxon nei al ilia korekto kiel membro. La kanto estas “Portanta multe da nomoj” (angla himno “Bring Many Names”). La kvara strofo, kiun ni evitis, komencigxas tiel: Maljuna Dio doloranta... Maljuna? Doloranta? “Dio estas forta” estas probabla imago, kiun multaj homoj havas. Tamen tiu himno rakontas alian figuron de Dio. Tiu Dio estas matura suficxe kaj donas senfinan zorgon al homoj, kalme trapikante novan maskovestajxon de malbono. Li estas pli sagxa ol malespero. La himno lauxdas Lin tiel. Ho! Cxu tio ne estas gxuste laboro de oldeco!? Cxu juneco povas esti tiel penetrema? Ni povas facile supozas, ke sperti doloron en agxmultigo ebligas gxin al ni. Aliflanke, en japana traduko, Dio estas maljuna kaj malforta, sed plena de kalma prizorgo. Lia scio kaj kompreno estas senlima. Bedauxrinde, ne aperas tie granda specialeco de oldigxo senmaskigi kasxitan malbonon. La japana ne suficxe montras rolon, kiun la oldeco devas plenumi. Tio estus kialo, ke oni ne sxatas tiun strofon. Aldone, en nia reala mondo, ni vidas nemalmulte da maljuneco, kiuj estas kontrastaj al tiu rolo. Kion ni devas fari por plenumi gxin? Cxi tie, estas interesa epizodo en Luko, la Nova Testamento. Gxi estas la rakonto de Simeon. Li estas fama kiel la homo enbrakiginta Dion. Kial li povis kompreni Dio la bebon, kiu estas en la pregxejo kun siaj malricxaj gepatroj? La Biblio klarigis gxin pro la Sankta Spirito. Mi ne povas interpreti gxin teologie, cxar mi ne estas pastoro nek teologiisto. Sed leginte gxin literature, ni facile rimarkas, ke lia longa vivo kiel homo, kiu uzis sian vivon por aliaj je sia vido de la Savanto, ebligis gxin al si mem. Tiu situacio estis la sama al maljuna profetino Anna. Ankaux sxi uzis grandparton de sia vivo por aliaj post sia mallonga geedza vivo. Konsumi sin por iu alia vidigas al tiu veron, kiu estas kasxita de diversaj “alivestajxoj”. Mi pensas tiel pri iliaj vivoj. Kompreneble, malfacilege al ni akcepti maljunigxon. Mia bopatrino pasigis siajn lastajn dek jarojn nur sur lito kaj sxia konscio dum la lastaj 6 monatoj perdigxadis. Inverse cxirkaux mi estas homoj, kiuj mortis sen maljunigxo. Mia avo de patrina flanko mortis en militkampo de Okinawa. Kelke da miaj geamikoj de elementa lernejo gxis universitato jam mortis pro malsano, trafikakcidento kaj sinmortigo pro trolaborado. Cxiufoje kiam mi imagas iliajn blankajn maljunecojn, mi pensas, ke mi ne devas malami aux timi multigxon de agxoj. Cxar mi devas vivi jarojn, kiujn ili ne povis vivi kaj dauxrigi plenumi “la rolon de Simeon kaj Anna”, kiujn ili ne povis fari en siaj vivoj. Oldigxo ne estas facila. Mi devos alfronti mian realon de nun, en kiu multigxas neeblajxoj kaj doloro. Iam mi farigxos ekzisto, kiu nur spiras. Tamen oldigxo enhavas valoron, kiun ni estas vivinda. Mi jam komencis iri sur vojo de oldigxo, cxar mi nun havas 56 jarojn. Kvankam mi ne scias kie kaj kiam mia vojo finigxos, mi volas pasxi sercxante dignon kaj lumon de oldeco brili nian vivon kaj mondon. ---------------------------------------------- 5.Mariko Aosima:Rakontetoj el Hamburgo (2) ―nuna kronvirusa situacio ― Mariko Aoshima (Germanio) Ekde meze de aprilo 2021 la situacio de kronvirusa incido en Germanio sxangxigxis malsupren. Tio signifas pozitiva. Rigardu supran grafikajxon. La horizontala rastro indikas la tempojn (de marto 2020 gxis komenco de junio 2021) kaj vertikala rastro indikas la kvanto de infektintoj. Tio montras ke inter oktobro 2020 kaj mezo de aprilo 2021 ni havis tre severan situacion; la intensiva stadio de malsanulejo estis plenplena, mortis multe da homoj de kronviruso. Ekde januaro oni komencis vakcinigi unue maljunulojn pli ol 80-jaragxaj, kaj la homojn, kiuj laboras en malsanulejoj, maljunulejoj, ambulancoj, policejoj kaj lernejoj. Ni havis en tio tempon kun striktaj reguloj; ekzemple, ni nur rajtas akcepti unu homon de alia domlogxanto hejme, ekstre nur 3 aliaj. Estis neniu naskigxtaga, funebra a〓 geedzigxa festo. La muzeoj, kinejoj kaj koncertohaloj estis fermitaj. En sportejo oni rajtis ekstere nur kun samhejmaj personoj kune ekzerci. De restoracioj oni povas kunporti mangxojn hejmen a〓 mendi rete por liveri. Lernejoj kaj universitatoj donis virtualajn lecionojn. Oficejanoj devis la〓eble labori hejme ktp. En Hamburgo oni ne rajtis post 21:00 iri ekstere. Escepto estas iri al laboro (ekz. flegistoj, bakistoj, kuracistoj a〓 aliaj) kaj promenigi hundojn (tipa germana). En Germanio estas la rimedoj kontra〓 kronviruso estas malsamaj de regionoj; tie kie havas pli severan situacion, donas pli striktan rimedon. Tamen ni a〓das de tempo al tempo skandalojn de politikistoj. Ekzemple kelkaj politikistoj de CDU (Kristo-demokrata partio) gajnis monon de vendado de FFP-maskoj kaj nun ministro de sano (Jens Span) volas doni ne kvalitajn maskojn al handikapuloj, senhejmuloj a〓 maljunulejanoj. Tio estas hontinda kaj senhumana! Anka〓 ili donas la falsan a〓 ne gxustatempan (ofte tro malfruan kaj ne suficxan) decidon. Intertempe oni malstriktigis la rimedon iom post iom pro la konsekvenco pro la malaltigxo de incido. Ni povas renkonti plurajn homojn ekstere. Kaj ni povas viziti muzeojn, sportstudion, kinejon, kafejon kaj restoraciojn kondicxe ke ni devas anta〓e testi kronviruson kaj montri negativan rezulton anta〓 eniri. Por germanoj ferii estas tre grave. Kaj oni jam planas sekvontan longan ferion cxe la maro a〓 ie malproksime. Plej sxatataj estas en Hispanio, Italio kaj Francio. Tie estas varma kaj estas maro... Cxiukaze ili gxojas kaj jxuas la venantan varmetan somerecan tempon sidante ekstera loko de kafejo a〓 restoracio kun amikoj kaj drinkante sxaumvinon. Sanon! ---------------------------------------------- 6.紫式部/belmonto:対訳:源氏物語 第21帖 少女(17) 26) Koremitu gxojas la leteron Lia Mosxto deziris restigi cxiujn Goseti-dancistinojn por servigi en la Palaco, sed sxangxis la decidon, ke ili eliru portempe cxi-foje. La du dancistinoj konkure eliris por evento de Sinpurigo; la filino de la provincestro de Afumi*1 iris al Karasaki, kaj tiu de la provincestro de Tu*2 al Nanifa. La Dajnagono de Azeti konfirmis, ke li servigos sian filinon en pompa maniero. La estro de la Maldekstra Gvardio prezentis frauxlinon ne konvenan kiel la dancistino, kaj ricevis riprocxon. Sed ankaux sxi estis permesita servi en la Palaco. La provincestro de Tu proponis: “Nun mankas la posteno de la Vicestrino de Najsxi. Donu tiun laboron al mia filino.” Gengxi konsentis la proponon kaj decidis klopodi tiel fari. La junulo auxdis tion kaj tre bedauxris. ‘Se mi ne estus tre juna nek la rango estus tre malalta, mi petus sxin de sxia patro; cxio finigxos sen sxia rimarko’ − li konsideris tiel tamen ne tro persiste, kaj ofte havis tempon pri sxi eklarmi, aldone al la sopiro al la princino. La pli juna frato de la filino de Koremitu estis laboranta en la Palaco, kaj cxiam servadis apud Vespera Nebulo. Li alparolis la knabon pli amike ol ordinare kaj demandis: “Kiam eniros la dancistino de Goseti en la Palacon?” Tiu respondis: “En cxi tiu jaro, mi auxdis.” Li postulis: “Sxi havas belan vizagxon, kaj mi senkiale sopiras al sxi. Mi envias vin, ke vi cxiam vidas sxin. Igu sxin renkonti min refoje.” Tiu kontrauxdiris: “Kial mi povos! Ecx mi ne povas vidi sxin lauxvole. Mia patro ne permesas ecx al fratoj proksimigxi al sxi. Ankoraux malpli mi ne povas doni sxancon al vi estimata.” Li cedis sian opinion: “Do, almenaux leteron…” Kaj li deponis leteron cele al sxi. La frato perpleksigxis pro gxi, cxar lia patro severe malpermesis tian agon de antauxe. Sed pro la forta peto, tiu transportis gxin kun sia juna simpatio al li. La filino de Goseti sxajnis iom pli matura, kaj sentis emocion de la letero. La letero el duoblaj verdaj paperoj bele montris delikatan kolordiferencon*3 , kaj la skribitaj literoj estis ankoraux junaj, tamen supozigis fascinan skribadon en la estonteco. Cxu vi vidis en sunbrilo Min ekami dancistinon? En manikflirtad’ cxiela Mi adoras Gosetinon Kiam la gefratoj rigardis la leteron, subite venis ilia patro proksimen. Terurite kaj konsternite, ili ne havis tempon gxin kasxi. “Kia letero?” Li prenis gxin. Ambaux nur sidis kun la koloritaj rugxaj vangoj. “Malbonan konduton vi faris!” La patro riprocxis ambaux. La filo ekvolis forkuri, kiun alvokis li kaj demandis: “Kies letero?” “La juna sinjoro de la Grandsinjoro diris tiel kaj cxi tiel, kaj deponis gxin al mi.” Auxskultinte tiun apologion, la kolero de Koremitu tuj vaporigxis, kaj tuta rideto kovris lian vizagxon. “Kiel cxarma estas lia amludo! Vi ambaux havas preskaux samajn jarojn kun li, sed kiel nefidindaj vi estas!” Li lauxdis Vesperan Nebulon, kaj montris la leteron al ilia patrino kun fiero: “Se li serioze kalkulos sxin en la nombro de siaj edzinoj, doni sxin al li estos pli bone ol servigi en la Palaco. Se konsideri pri la traktado de la Grandsinjoro, li neniam forgesis amatinojn por ilia kontento. Mia filino povos esti analoga al la ekzemplo de la nifudavo de Akasxi.” Sed cxiuj aliaj krom li estis okupitaj por preparo por sendi sxin en la Palacon. (dauxrigota) ------------ *1 = Josxikijo. *2 = Koremitu. *3 Tio estas la stilo de amletero. ------------ やがて皆とめさせたまひて、宮仕(みやづかへ)すべき御気色ありけれど、この度(たび)はまかでさせて、近江のは辛崎(からさき)の祓(はらへ)、津の守は難波(なには)といどみてまかでぬ。大納言もことさらに参らすべきよし奏せさせたまふ。左衛門督(さゑもんのかみ)その人ならぬを奉りて咎(とが)めありけれど、それもとどめさせたまふ。津の守は、 「典侍(ないしのすけ)あきたるに」 と申させたれば、さもやいたはらまし、と大殿もおぼいたるを、かの人は聞きたまひて、いと口惜しと思ふ。わが年のほど、位など、かくものげなからずは、請(こ)ひみてましものを、思ふ心あり、とだに知られでやみなんことと、わざとのことにはあらねど、うちそへて涙ぐまるるをりをりあり。 せうとの童殿上(わらはてんじゃう)する、常にこの君に参り仕うまつるを、例よりもなつかしう語らひたまひて、 「五節はいつか内裏(うち)へ参る」 と問ひたまふ。 「今年とこそは聞きはベれ」 と聞こゆ。 「顔のいとよかりしかば、すずろにこそ恋しけれ。ましが常に見るらむもうらやましきを、また見せてんや」 とのたまへば、 「いかでかさははべらん。心にまかせてもえ見はべらず。男兄弟(をのこはらから)とて近くも寄せはベらねば、まして、いかでか君達(きむだち)には御覧ぜさせん」 と聞こゆ。 「さらば、文をだに」 とてたまへり。さきざきかやうの事は言ふものを、と苦しけれど、せめてたまへば、いとほしうて持て往(い)ぬ。年のほどよりは、ざれてやありけん、をかしと見けり。緑の薄様(うすやう)の、好ましきかさねなるに、手はまだいと若けれど、生(お)ひ先(さき)見えて、いとをかしげに、 日かげにも しるかりけめやをとめごが あまの羽袖(はそで)に かけし心は 二人(ふたり)見るほどに、父主(ちちぬし)ふと寄り来たり。恐ろしうあきれて、え引き隠さず。 「なぞの文ぞ」 とて取るに、面(おもて)赤みてゐたり。 「よからぬわざしけり」 と憎めば、せうと逃げていくを、呼び寄せて、 「誰(た)がぞ」 と問へば、 「殿の冠者の君の、しかじかのたまうてたまへる」 と言へば、なごりなくうち笑みて、 「いかにうつくしき君の御ざれ心なり。きむぢらは、同じ年なれど、言ふかひなくはかなかめりかし」 などほめて、母君にも見す。 「この君達の、すこし人数に思しぬベからましかば、宮仕(みやづかへ)よりは、奉りてまし。殿の御心おきてを見るに、見そめたまひてん人を、御心とは忘れたまふまじきにこそ、いと頼(たの)もしけれ。明石の入道の例(ためし)にやならまし」 など言へど、皆いそぎたちにけり。(つづく) ---------------------------------------------- 7.相川節子:初心者のための語尾なし単語の使い方(102) 相関詞(32)iel 先に紹介したkielは、疑問詞として使われる場合に限れば「どんな状況で」「どんな方法で」という意味だと説明しました。それに対応させると、ielは「ある状況で」「ある方法で」という意味に使われることになります。 Se mi iel havos sxancon renkonti la verkiston, mi petos lian auxtografon. (何らかの状況であの作家に会うチャンスがあったら、サインをお願いしよう) Mi deziras iel utili en la kongreso. (大会では、何かの方法でお役に立ちたいと思っています) ielは「どうにかして」というニュアンスで使われることもよくあります。 La fervojo ne funkciis pro akcidento, sed ili iel atingis la celitan lokon gxustatempe. (鉄道が事故で不通だったが、彼らはどうにかして時間どおりに目的地に着いた) 相関詞(33)cxiel 前項と同じように説明すると「あらゆる状況で」「あらゆる方法で」の意味に使われる副詞ということになります。ただ、実際に「あらゆる状況で」の意味に使われているのを見たことはありません。「あらゆる方法で」にあたる使用法がほとんどですし、Plena Ilustrita Vortaroの定義もen cxia manieroしか書かれていません。 La duonpatrino de Negxulino volis cxiel pereigi sxin, sed ne sukcesis. (白雪姫の継母はあらゆる手段で彼女を抹殺しようとしたが、うまくいかなかった) En tiu tempo mi devis gajni monon cxiel ajn. (その時期、わたしはあらゆる方法でお金をかせがなければならなかった) この場合、ajnはあってもなくても意味は同じですが、ある方がニュアンスは強くなります。 相関詞(34)neniel neni-のグループは否定を表します。この単語も理屈では「どんな状況でも〜ない」「どんな方法でも〜ない」となりそうですが、実際には「どんな方法でも〜」の意味に使われることがほとんどです。 Oni neniel povis kuraci lian malsanon. (どんな方法でも彼の病気を治すことはできなかった) Kiu ne akceptos la regnon de Dio kiel infano, tiu neniel eniros en gxin. (子どものように神の国を受け入れることをしない者は、どうやってもそこへ入ることはできない) 新約聖書「マルコ福音書」にあるキリストのことばです。子どもは素直だと言うのが前提になる教えだと思いますが、今どきのお子さんはどうかな? 最後に、ちょっと長すぎるかもしれませんが、第7回世界大会のザメンホフの演説から引用します。 Volap〓k pereis cxefe pro unu grava eraro, kiun gxi bedauxrinde enhavis: absoluta manko de natura evoluipovo; kun cxiu nova vorto aux formo la lingvo devis konstante dependi de la decidoj de unu persono aux de facile inter si malpaconta personaro...(forlaso)...tiu eraro, kiu pereigis Volap〓kon, neniel malgrandigas la meritojn de gxia auxtoro, kiu la unua potence skuis la mondon por nia ideo; la grandaj meritoj de Schleyer en la internacilingva historio neniam malaperos. (ヴォラピュクはひとつの重大なあやまちのために滅びた。自然に発展する力を持たなかったことだ。新しい単語や構文はいつもひとりの人物あるいはたやすく対立する人物たちの決定に依らねばならなかった。<中略>ヴォラピュクを滅ぼしたこのあやまちは、その創作者の価値をどのようにも損なうことはない。彼はわたしたちの理想とする目的に向けて、最初に世界を動かした人だ。シュライヤーの大きな功績は国際語の歴史の中で消えることはないだろう) 原文と対応しやすくするためにぎごちない訳になりましたが、水野義明編・訳『国際共通語の思想』ではもっと美しい日本語に翻訳されています。機会があればお読みください。 個人的な意見ですが、iel、cxiel、neniel の三つは、自分が使いこなせなくても、日常の会話には差し支えない単語です。ただ、相手が使ったときにはその意味がわかる程度には勉強しておいてください。 ---------------------------------------------- 8.杉谷代水/コンヴァース/島谷剛:楽譜: La Stelaro(星の界) 星の界(よ) 日本語詞 杉谷代水(1874-1915) 作曲チャールズ・C・コンヴァース(1832-1918) 1)月なきみ空に きらめく光 嗚呼(ああ)その星影(ほしかげ) 希望のすがた 人智(じんち)は果なし 無窮(むきゅう)の遠(をち)に いざ其(その)星の界(よ)[ 星影] きはめも行かん 2)雲なきみ空に 横たふ光 嗚呼洋々たる 銀河の流れ 仰ぎて眺むる 萬里のあなた いざ棹させよや 窮理(きゅうり)の船に ----------- 「星の界( よ)」、別名「星の世界」はコンヴァースの曲“Erie”に日本語の詞を付けた文部省唱歌。別の詞で賛美歌もある。 ----------- 公開用リンクtenejo: https://1drv.ms/u/s!AkMetcVr7wWjgbQGXcAp25lAWjaX8Q?e=zSoTlZ ---------------------------------------------- 9.島谷剛:日本昔話(5)かぐや姫 Japana Malnova Rakonto(5)Frauxlino Kaguja rerakontis Simatani Takesi Antaux multaj jaroj ie vivis maljunaj geedzoj. La maljunulo prenis bambuojn kaj faris diversajn necesajxojn. Iun tagon en bambuejo li trovis lumantan internodajxon cxe iu bambuo. Li hakis la bambuon kaj trovis en gxi knabinon tricolan. Cxar la geedzoj ne havis infanon, ili adoptis la knabinon. Post tio en la bambuejo la maljunulo ofte trovis oron en bambua internodajxo. Li farigxis ricxulo. La knabino el bambuo pli kaj pli kreskis kaj post tri monatoj grandigxis al ordinara knabino. Sxi estis brile bela kaj oni nomis sxin Frauxlino Kaguja. Ju pli granda des pli bela sxi farigxis. Kvin nobeloj*1 petis sxian manon. Ili estis la Princo Isxizukuri, la Princo Kuramocxi, la Dua Ministro Abe no Miusi, la Cxefkonsilisto Ootomo no Mijuki kaj la Mezkonsilisto Isonokami no Maro. Frauxlino Kaguja tamen ne volis edzinigxi al ili kaj diris, “Mi estos edzino de tiu, kiu revenos kun la trezoro, kiun mi asignos.” La Princo Isxizukuri devis alporti la Brilantan Sxtonan Bovlon de Sxjakjamunio. La Princo Kuramocxi la Brancxon el Gemo de la Insulo Penglajo*2. La Dua Ministro Abe no Miusi la Felon de Fajra Muso, kiu estas imuna al fajro. La Cxefkonsilisto Ootomo no Mijuki la Gemon cxe la Kolo de Drako, legenda besto. Kaj la Mezkonsilisto Isonokami no Maro alportu la Hirundan Venerkonkon, kiu aperas je nasko de la birdo. La Princo Isxizukuri revenis kun malnova bovlo, kiun li trovis cxe montara templo en Japanio. cxi tamen estis nigra kaj ne brilis, do ne estis la auxtentika. La Princo Kuramocxi sxajnigis ekveturi sur sxipo kaj tuj revenis sekrete. Al Frauxlino Kaguja li alportis belan gembrancxon, kiun li fabrikigis. Li tamen ne pagis al la metiistoj kaj ili alvenis por la sxuldo. Tiel malkasxigxis lia trompo. Abe no Miusi alportis felon. Sed gxi neniigxis en fajro. Ootomo no Mijuki ekveturis al la Insulo de Drakoj. Sed lin trafis uragano kaj li apenaux savis sian vivon. Isonokami no Maro grimpis al alta tegmento por preni la Venerkonkon el nesto de hirundo. Ve, li falis teren kaj grave vundigxis. Sxia famo finfine atingis Kioton kaj la Mikado mem venis vidi sxin. Jubilis la maljunulo, la adoptinto. Sed Kaguja rifuzis Mikadon. Kiam oni volis perforte forkapti sxin, tenebro alvenis kaj malaperis Kaguja. Mikado vidis, ke sxi ne estas ordinara homo. Li petis pardonon kaj reiris al Kioto. Post tio Mikado kaj Kaguja foje intersxangxis leterojn kun poemoj. Pasis tri jaroj kaj Frauxlino Kaguja foje ploris al la luno. La maljunulo demandis, kial sxi ploras. Kaguja plore respondis. “Lunano mi estas. Pro peko oni forpelis min de la luno al la tero. La tempodauxro plenumigxis kaj absolvigxis mia peko. En la venonta plenluno oni venos reveturigi min. Mi devos adiauxi vin.” La maljunulo surprizita petis helpon de Mikado. Por deteni Frauxlinon Kaguja Li sendis multajn soldatojn al la domo de la maljunulo. En la plenluno noktmeze multaj angxeloj desupris de la cxielo. La soldatoj kutime bravaj perdis kuragxon kontraux la angxeloj. En angxela plumorobo Kaguja tuj forgesis cxion sur la tero pekoplena kaj reiris al la luno. Antaux ol vesti sin per angxela robo Kaguja kun letero donacis al Mikado senmortan eliksiron. Mikado tamen bruligis la eliksiron sur la Monto Hugxi, la plej alta en Japanio. Li ne volis eterne vivi sen Kaguja. Post tio la Monto Hugxi (Senmorta) sputas fumon al la cxielo, kie vivas Frauxlino Kaguja. *1: El la kvin nobeloj realaj estas Abe no Miusi (635-703), Ootomo no Mijuki (646?-701) kaj Isonokami no Maro (640-717). Se la kvin estas eminentuloj en la listo de nobeloj en la jaro 701, la Princo Kuramocxi devas esti Hugxiuxara no Huhito (659-720) kaj la Princo Isxizukuri estu Tagxihi no Sxima (624-701). *2: La Insulo Penglajo: legenda insulo en orienta maro, kie vivas senmortuloj. ----------- 日本昔話(5)かぐや姫 島谷 剛 再話 昔々、ある所に竹取りのおじいさんとおばあさんが住んでいました。おじいさんは竹を取って色々なものを作ってくらしていました。ある日、おじいさんが竹林に行くと節間が光っている竹がありました。その竹を切ってみると、中から三寸ほどの女の子が出てきました。おじいさんとおばあさんは子供がいなかったので、自分の子供として育てることにしました。 そのあと、おじいさんが竹林に行くと竹の節間の中に金があるのを見つけるようになり、おじいさんは大金持ちになりました。竹の中から出てきた女の子はどんどん大きくなり、三月ほどで普通の女の子になりました。光り輝くほど美しいので、女の子は「かぐや姫」と名付けられました。 かぐや姫は成長するにつれてますます美しくなり、五人*1の貴公子が求婚しました。五人は、石作皇子(いしづくりのみこ)、車持皇子(くらもちのみこ)、右大臣 阿倍御主人(あべのみうし)、大納言 大伴御行(おおとものみゆき)、中納言 石上麻呂(いそのかみのまろ)といいました。 でもかぐや姫は結婚を嫌がって、「私が望む宝物を持ってきた人と結婚します」と言いました。 石作皇子はお釈迦さまが使ったという、光り輝く仏の御石の鉢、車持皇子は蓬莱*2の玉の枝、右大臣阿倍御主人は火に燃えないという火鼠の皮衣(ごろも)、大納言大伴御行は伝説の動物である龍の首の珠、中納言石上麻呂にはツバメが卵を生むときに現れるという燕の子安貝を持ってこいというのです。 石作皇子は日本の山寺で見つけた古い鉢を持って行きましたが、黒くて光らないので本物ではありません。 車持皇子は船に乗って出航したふりをしてこっそり舞い戻り、金銀や宝石で職人に作らせた美しい玉の枝をかぐや姫に差し出しました。ところが給金を払わなかったので職人たちが押しかけて偽物であることがわかりました。 阿倍御主人が持っていった皮衣は火をつけると燃え尽きてしまいました。 大伴御行は龍の住む島へ行こうと海原に漕ぎ出しましたが、嵐で命を落としかけました。 石上麻呂は屋根に上ってツバメの巣から子安貝を取ろうとしましたが地面に落ちて大けがをしました。 とうとううわさが京の都にまで届き、みかどが、かぐや姫に会いに来ました。おじいさんは喜びましたが、かぐや姫はみかどの求婚を断りました。無理に連れてゆこうとすると、辺りが暗やみになり、姫は姿を消してしまいます。かぐや姫は普通の人間ではないことがわかって、みかども謝罪し京の都に帰ってゆきました。そののち、かぐや姫は折に触れてみかどと和歌をやり取りしました。 三年が過ぎて、かぐや姫は月を見て泣くようになりました。心配したおじいさんがたずねると、姫は泣きながら「実は私は月の都の人です。悪いことをしたので月から地上に落とされていたのですが、年月が満ちて赦されたのです。今度の満月の夜に月から迎えが来て、帰らねばなりません」と答えました。 驚いたおじいさんはみかどに相談しました。みかどはかぐや姫を引き留めるために、大勢の武者を送ってかぐや姫の家を守らせました。満月の真夜中に天人が空から降りてきました。勇ましい武者たちも、天人を見ると戦う意欲をなくしました。かぐや姫は天の羽衣を着せられると、穢(けが)れた地上のことは忘れ、月に戻ってゆきました。 天の羽衣を着る前にかぐや姫は、不死の妙薬を別れの手紙とともにみかどに贈りました。それなのに、みかどは「かぐや姫がいないのに長生きしても甲斐がない」と日本で一番高い山の火口で薬を焼かせました。そののち、その山は「不死の山」(富士の山)と呼ばれ、かぐや姫の住む天に向けて煙が登るようになりました。 ※1:五人の貴公子のうち実在の人物は、阿倍御主人(あべのみうし、635年〜703年)、大伴御行(おおとものみゆき、646年?〜701年)、石上麻呂(いそのかみのまろ、640年〜717年)。五人が『公卿補任』(701年)に記されている有力貴族だと推定すると、車持皇子(くらもちのみこ)のモデルは藤原不比等(ふじわらのふひと、659年〜720年)、石作皇子(いしづくりのみこ)のモデルは多治比嶋(たじひのしま、624年〜701年)となる。 ※2:蓬莱(ほうらい) : 東の海上にあり、仙人が住む伝説の島。 ---------------------------------------------- 10.Huzimaki Ken'iti: angllingva gazeto “esperanto” Huzimaki Ken’iti (Sxizuoka) Supozeble iuj (aux multaj) el vi scias, ke iu kompanio nomata Gutenberg Orchestra (GO) eldonis gazeton titolitan “esperanto” kun aldona subtitolo “cultural magazine”, meze de decembro 2020. Kvankam gxi portas la nomon de nia lingvo, cxiuj gxiaj artikoloj estas verkitaj ne en Esperanto, sed en la angla. Gxi traktis nek esperantan kulturon, nek interlingvistikon. Krome, sur la ttt-pagxo de la gazeto mi trovis markon de kopirajto “(C)esperanto”. Cxu temas pri “aprila stultulo”? Ne. Al la redaktoro kaj estro de la kompanio GO, kiu eldonis la gazeton, mi sendis retmesagxon du fojojn. Per la unua, ekspedita meze de la decembro 2020, mi atentigis lin, ke samnoma gazeto estas jam delonge eldonata de Universala Esperanto-Asocio (UEA). Sen respondo. La dua, ekspedita komence de la januaro 2021, estis protesta, cxefe kontraux la “metafora” uzo de la vorto “esperanto”. Ankorauxfoje, sen rekta respondo al mi. Mi scias, ke la nomo de nia lingvo estas uzata, ekzemple por tiu de kafejo, hotelo, vino, foto-studio, ktp. Oni rajtus uzi kun bona intenco la nomon metafore por vendejoj kaj varoj, sed estas tute alia afero, ke oni donos la nomon al anglalingva kultura gazeto, kies merkato ne estas limigita enlande, sed vaste en la tuta mondo. Gratis mian nervon tio, ke la redaktoro petis la japanan patentoficejon registri la vorto-kombinajxon “esperanto culture magazine” kiel var-markon por sia ekskluziva uzo. Ecx UEA ne faris/os patentigi la nomon de sia organo, por la libera uzo de diversaj organizoj kaj grupoj esperantistaj. Iuj dirus, ke la patentigo de la vorto〓kombinajxo kaj tiu de la vorto “esperanto” mem, estas apartaj aferoj. Sed ne malestas dangxero, ke GO insistos ekskluzivan uzon de la vorto el la kombinajxo. Kapitalisma komercismo faracxas cxion, kio estas profitdona. Sekvis eksplodo de mia kolero pro tio, ke la redaktoro faris absurdan proponon, ke Japana Esperanto-Instituto (JEI) acxetu la patentigotan vorto-kombinajxon kiel varmarkon, rekompence al tio, ke lia gazeto havos alian nomon. La groteska kimero de la kombinitaj vortoj, “esperanto” plus angla “culture magazine”, tute ne estas valora nek utila por JEI, ecx nauxza por mi. Laux mia supozo, almenaux gxis la eldonigxo de la unua numero de la gazeto, la redaktoro ne sciis, ke nia lingvo estas efektive uzata. Se ne, kial li povis metafore uzi por la angla gazeto la nomon de nia lingvo, kiu fakte vivis/as pli longe ol 130 jarojn? Li ne faris suficxan antauxesploron, kaj pro tio li nek faris konsiligxon kun JEI, nek kun UEA. Li estis perfekte indiferenta pri la diskriminacio, kiun ne eviteble portas la hegemonia lingvo disvatigxinta pro koloniismo. Mi esperas, ke pro niaj akraj atentigoj li klare konsciis, ke la lingvo Esperanto kaj gxiaj parolantoj ne estas ekstermigxintaj. La problemo, kiu min (aux nin) trumentis monatojn, estas preskaux solvita. Pro la protestaj vocxoj el diversaj flankoj, ne nur esper〓antistaj, la redaktoro rezignis patentigi la vortokombinajxon, kaj sxangxis la gazet-nomon al “ESP culture magazine”, kiu ne rilatas al la nomo de nia lingvo, laux la klarigo de la redaktoro. Mi kredas, ke lia absurda propono al JEI estis ankaux auxtomate nuligita. La reagoj faritaj de ni kontraux la redaktoro estis, laux mi, raciaj, logikaj, prudentaj kaj decaj. Mi scias tamen, ke iuj esperantistoj opinias nian protestajn vocxojn malutilaj por disvastigo de nia lingvo. Eble ili volas “utiligi” la prestigxon de la gazeto, cxar la kontribuantoj de gxia unua numero estas “famaj” en sia profesia kampo. Ni ne bezonas tro humile peti subtenon de iuj famuloj. Ni ne estu tro timemaj nek tro nervozaj pri la takso fare de la ekstera mondo. Ni fosu nian sulkon per nia propra forto. Esperanto ne furoros en proksima estonteco, sed restos longe kiel flanka kanalo por komunikado. Gxi ne celas esti hegemonia potenca lingvo, sed lingvo uzata paralele kun naciaj lingvoj, ecx pararele kun la hegemonia. Ni ne hontu, ke nia komunumo estas ankoraux malgranda. La malgrandeco, male, estas fierinda, en tiu cxi kapitalism-komercisma mondo. --------------------------------------------- 11.La Movado:関西大会最新情報ほか 広島大会は全面オンラインで 9月18日(土)〜20日(月・祝)の第108回日本エスペラント大会(広島市)は、全面オンライン形式の大会となった。広島から発信する番組もあるが、全国からの参加者は集まらない。[←中四国だより] ------------ 関西エスペラント大会最新情報 第69回関西エスペラント大会(7月31日〜8月1日、神戸)では以下の分科会を準備中。 Friska Lernejoの代替となる学習番組をめざして、(1) 発音、(2) 作文:指定した単語を用いて作文等、(3) 会話:富田林エスペラント会会員 Jxorjx Stefanさん参加予定、(4) 読解:Gaja Vespero出し物の新作狂言「牽牛(けんぎゅう)」を読解、練習。 歌の練習分科会:Gaja Vespero で神戸エスペラント会は翻訳された「しあわせ運べるように」を歌うが、友情出演してくれる方々と練習する分科会。 動画作成に関する分科会: バーチャルとなった「ワン・ワールド・フェスティバル」のためにKLEGが作成した動画の作成について。なおこの動画は開会式で公開予定。 「オンライン会議」に関する分科会。 専門分科会:科学者・医学者分科会、大本分科会。 なお、公開番組については密を避けるため会場内別室での中継(パブリックビューイングのようなもの)を検討中。会場外へは中継やYouTube公開等は行わない。スマホ等を用いての動画撮影も禁止。[← 神戸エスペラント会] ------------ 第70回関東大会ZOOM併用で開催 6月12日〜13日(土日)、江東区文化センター 大研修室とZOOM併用で開催。参加合計は106人。記念品は“Raportoj el Japanio 24”。[←堀 泰雄] ------------ 6月の土曜エスペラント会 6月12日オンラインで開催。出席14人。内、海外から1人。「バベルの塔」「風邪」「コロナワクチン」「自助、互助、公助」「ユリアン・モデスト著 “Ni vivos!”」(エスペラント日本語対訳本が近く出版される予定)、「東京五輪: 神戸の高校生の意見と海外からのコメント」等について発表と討論があり2時間半エスペラントを楽しんだ。[←山川 修一] ------------ 京都三条ラジオカフェの放送 地域FM「京都三条ラジオカフェ」は月2回京都エスペラント会が放送を流している。沖縄戦終了の日に滋賀の吉井滋子さんが、お母さんの、戦争で亡くなった2人の兄の事を思い出して歌った「さとうきび畑」にまつわる話をした。 別の日には歌手、野田淳子さんが宮沢賢治の星めぐりの歌を日本語とエスペラントで歌った。リンク(http://radiocafe.jp/201603001/)から聞いたりダウンロードしたりできる。[←堀 泰雄] ------------ 第105回世界エスペラント大会 7月17日(土)〜24日(土) 北アイルランド・ベルファスト(オンラインで開催) ------------ 第69回関西エスペラント大会 7月31日(土)〜8月1日(日) 兵庫県中央労働センター(神戸市) 花隈駅からの道:https://www.youtube.com/watch?v=yRATUbrGFE0 ------------ 第108回日本エスペラント大会 9月18日(土)〜20日(月/祝) 広島市、アステールプラザ(オンラインで開催) ------------ 第10回アジア・オセアニアエスペラント大会 2022年 韓国、期日未定 ----------- 第106回世界エスペラント大会 2022年カナダ・モントリオール、期日未定 --------------------------------------------- 12.訃報:小林正幸さん、前川恒雄さん 訃報:小林 正幸さん 6月15日逝去。享年88歳。長浜エスペラント会会員。会の相談役で、会誌“Laga Sono湖音”の表紙を飾る美しい写真の担当でもあった。 ----------- 訃報:前川 恒雄さん ご息女からの連絡によると、2020年4月10日に肺がんで逝去されていた。神戸市在住で、関西エスペラント連盟の個人会員。 --------------------------------------------- 13.Kurantaj vortoj(ぼったくり男爵、ほか) 量子力学 kvantuma mekaniko 量子もつれ kvantuma implik(igx)o キュービット kvantumbitoj, kvantbitoj ぼったくり男爵 Barono de Rabisto 五輪貴族 olimpikaj aristokratoj ワクチンハラスメント vakcina molestado --------------------------------------------- 14.Mikspoto 野間秀樹著『言語 この希望に満ちたもの―TAVnet時代を生きる』(北海道大学出版会)は、第5章「共感の言語 ― 多言語と言語間言語を逍遥する」の「なぜ今エスペラントか」という小見出しを始めエスペラントについての詳細な説明がある。[←北川 郁子] ------------ 小林エリカが、『群像』2021年4月号に短編小説「最後の挨拶」を発表。エスペラントについて、何か所か言及している。[←北川 郁子] ------------ Kindleストアで一時発売中止になっていた“Ainaj Jukaroj”がbelmonto編集で、日本語も増え装いも新たに発売された。[←横山 裕之] ------------ 『古めのコンピュータのためのXubuntu活用術』(ベルモント双書) Kindle版発売。「常にエスペラントの雰囲気の中で使うことができ、必要な仕事を成し遂げられるよう書きました」と。[←belmonto] ------------ 横浜市は2021年にパシフィコ横浜内に横浜国際協力センターを開設し、あわせてY-PORTセンター公民連携オフィス「GALERIOガレリオ」を整備。名前の由来を説明に「GALERIO...それぞれの言語や文化の橋渡しの役目を果たすことを目的として考案された、エスペラント語から採用しました。英語のgalleryに相当する言葉です」と。[←後藤 斉] ------------ 旧聞だが1988年8月13日の朝日新聞夕刊「窓<論説委員室から>」はウイルス研究用の細胞を紹介。「エスペラントで『真理』という意味のVERO」、「生みの親は安村美博独協医大教授<中略>安村さんはそのころ、エスペラントに傾倒していた」と。[←江川 治邦] --------------------------------------------- 15.KLEG事務局だより 多くのエスペラント雑誌/機関誌が8月は発行されない中、La Movadoは、今月もお手元に届けられます。 ------------ KLEGは、「2021年活動年鑑」を発行しました。これは、当連盟の団体会員(加盟ロンドの正会員)と個人会員に配布されます。新たに入会した会員にもその都度配布されますので、該当するロンドは、事務局まで申し出てください。 ------------ KLEGでは、青年個人会員の会費は、一般会員の半額の2,200円と、La Movado購読料より安くなります。青年会員とは4月1日時点で35歳未満の会員をいいます。各ロンドの会員は所属するロンドにお問い合わせください。 ------------ KLEG後援会へのご寄付 (2020年5、6月、敬称略) 原田英樹 50,000円 匿名   10,000円 石川尚志 1,200円 伊藤純子   600円 ご支援、ありがとうございます。 --------------------------------------------- 16.編集ノート 7月号「しあわせ運べるように」を翻訳された「田淵八洲雄」さんは誤りで「田渕八州雄」さんが正しいです 。お詫びして訂正します。(相川 節子) --------------------------------------------- 17.図書広告 新刊・新着 Raportoj el Japanio 24 1800円 堀泰雄の「報告」最新刊。世界のコロナ問題、東京オリンピック、唐丹の子ども支援の10年、沖縄戦、足尾銅山など多彩な内容。A5判、256p. ------------ ぼくとままの20年  1000円 山本明子文・絵。文芸コンクール1位受賞作”Mia 20-jara vivo kun karega Panjo”の対訳。ネコのチビと過ごした日々をつづる。A4判、48p. ------------ Oklingva proverbaro 6000円 ザメンホフの”Proverbaro Esperanta”をさらに拡張、露・波・仏・独・蘭・洪・羅、そしてエスペラントでことわざを対照。A5判、543p. ------------ Antologia skizo de la persa literaturo2600円 ペルシャ文学選集。ウマル・ハイヤームをはじめ50人以上の多彩な作品を紹介。ペルシャ文学のあらましがわかる。東西双書58巻。A5小判、162p. ------------ Atenco 1500円 人気作家Julian Modestの最新作。主人公は冷戦下の西側で任務を遂行するスパイ。A5判、112p. ------------ 平和に思いをめぐらす夏の日に Atestas atombombito koredevena PAK Namjxu 600円 忍岡妙子「在日被爆者朴南珠の証言」。弟妹と被爆、証言活動をつづける朴南珠の声を次世代へ。 ------------ Notoj pri la delto 400円  広島で被爆した岡田春の手記「デルタの記」。 ------------ Mil papergruoj 600円 シナリオ「千羽鶴」(田中貞美訳)。 ------------ エスペラントと平和の条件  1100円 寺島俊穂著。「平和学からみたザメンホフ」など。 ------------ 世界へ伝える ― 堀泰雄の著作 Vojagxo de senhejma hundo Saburoo500円 ネパールの旅の道連れとなった犬の三郎は日本にたどり着く。堀泰雄による物語「のら犬三郎の旅」。大判で読みやすい。 ------------ 東日本大震災 震災鎮魂句  500円 「黒々と津波は翼広げけり」−釜石の俳人・照井翠(俳誌「寒雷」「草笛」同人)の俳句を世界へ。 ------------ Raportoj el Japanio 21 1500円 Raportoj el Japanio 22 1300円 Raportoj el Japanio 23 1300円 3・11以降毎年の状況を丹念にまとめた「報告」。 ※Raportoj 1〜20も在庫あり(1200〜2200円)。 ----------- ご注文は郵便、ファクス、電子メールで。送料は実費。現品と一緒に請求書を送ります。支払いは振替口座で。