La Movado2020年06月号 n-ro 832 1.Zhang Changsheng:Gxemeligxis Zelkovo Kaj Magnolio 2.相川節子:初心者のための語尾なし単語の使い方(88) 3.塚本猛:楽しい作文教室(106) 4.Takemori Hirotosxi: Kajero Libervola: Provante esprimi malfacilajn aferojn facile ― Pri plago 5.福田 誠:Duolingo 日本語版エスペラントコースの実現に向けてご協力ください 6.紫式部/belmonto:対訳:源氏物語 第21帖 少女(3) 7.各地のエスペラント大会延期など 8.関西エスペラント大会延期のお知らせ 9.Kurantaj Vortoj( 医療崩壊、ほか) 10.編集部:WEBサイト拝見(4): かって「芦屋エスペラント会」があった 11.伊藤 俊彦:書評『日本エスペラント運動の裏街道を漫歩する』 12.北原白秋/弘田龍太郎/島谷剛:楽譜: Pluvas longe(雨) 13.Aikawa Setuko:Epidemio iras tra la mondo 14.La Movado:読み聞かせボランティア活動 15.Egawa Harukuni:Salono:Mesagxo el Cxehxio 16.Mikspoto 17.KLEG事務局だより 18.Divenu la vorton! 19.エスペラント文の中のイタリック体使用について 20.Vortkruca enigmo の出題を募集します 21.編集ノート 22.図書広告 aaiiuueeooCxcxGxgxHxhxJxjxSxsx〓ux ---------------------------------------------- 1.Zhang Changsheng:Gxemeligxis Zelkovo Kaj Magnolio 第68回関西エスペラント大会に高槻の友好都市常州市(中国)から招待予定の張常生さんのご挨拶を掲載いたします。なお関西エスペラント大会は6月から、11月に延期になりました。 ------ Zhang Changsheng(Changzhou en Cxinio) Zelkovo kaj Magnolio estas arbnomoj. Tiuj Zelkovo kaj Magnolio ankaux estas la simboloj de urboj respektive de Takatuki en Japanio kaj Changzhou en Cxinio. De 1988 Changzhou havas gxemelan rilaton kun Takatuki. Aparte menciindas, ke nia asocio Changzhou-a Esperanto-Asocio (CZEA) jam gxemeligxis kun Esperanto-Societo en Takatuki (EST) en 1986, du jarojn pli frue ol kiam ambaux urbestroj oficiale subskribis la kontrakton de la gxemelaj urboj. En Changzhou(常州), sudorienta Cxinio, inter cxinaj urbegoj Nanjing(南京) kaj Shanghai(上海) laux trajnolinio, oni fondis CZEA-n en 1985, tio instigis multe da junuloj malfermi pordon al la mondo post reformado kaj malfermo de Cxinio. Ellerninte fremdlingvojn inkluzive Esperanton ambiciaj junuloj sopire kaj furioze sorbis la informojn, kiuj okazis ekstere de Cxinio. La informo de la fondigxo disvastigxis per novajxoj de Cxina Radio Internacia (CxRI). Japanaj esperantistoj, kiuj ankaux urgxe scivolis Esperanto-movadon en Cxinio, kaptis la novajxon. Inter ili estis s-ro Takeuti Yosikazu, kiu estis gxenerala sekretario de EST kaj ankaux estis cxefsekretario de Amikeca Asocio inter Cxinio kaj Japanio en Takatuki siatempe. Auxdinte tion lia edzino, s-ino Takeuti Tomiko, nia kompatinda kaj estimata amikino, kiu ankaux estis unu el la plej fidelaj auxskultantoj de CxRI, tuj sin turnis al Cxina Esperanto-Ligo (CxEL) kun la peto ke gxi sciigu al sxi la adreson de iniciatintoj de CZEA. Baldaux sxi ricevis la unuan leteron de s-ro Zhang Zhenzhi, la unua prezidanto de CZEA. Li estis jam pli ol 70-jara veterana esperantisto, kiu sin dedicxis por Esperanto ecx en la plej severaj cirkonstancoj dum la batalado kontraux la japanaj agresantoj. “Ni metu la idealon de Verda Majo* sur la bazo de niaj estontaj kunlaboroj,” li skribis en sia unua mesagxo. Tio profunde konkordigis la idealojn de samideanoj en Takatuki. Tiele komencigxis niaj gxemelaj aferoj. S-ro Zhang Zhenzhi tiam estis vicestro de la Pedagogia Kolegio de Changzhou, kie sidis la oficejo de CZEA, samtempe la plej granda parto de la membroj de CZEA estis lernantoj kaj lernintoj en la kolegio kaj ili dispostenigxos en diversgradaj lernejoj. Cxar ankaux EST havis kelkajn instruistojn kiel siajn membrojn, ni do decidis, ke ni unue helpu la lernejajn geknabojn de ambaux urboj amikigxi inter si per Esperanto. En novembro de 1986 la unuaj leteroj de geknaboj de Elementa Lernejo Tunoe en Takatuki estis senditaj al tiuj de Elementa Lernejo Dongfang en Changzhou kun Esperanta traduko. Kvankam la korespondado ne dauxris longe, oni tamen ne cxesis teni la amikan torcxon de la lernejoj. En 1987, pro translokigxo de samideana instruisto, la rolon prenis en la japana flanko Elementa Lernejo Yosumi, kies cxefinstruisto estis Ukita Masaharu, la nuna prezidanto de EST. En 1987 kiam nia vicurbestro Chen Hongchang vizitis al Takatuki, la flago kun la cxina vorto AMIKECO donacita de Elementa Lernejo Dongfang estis sendita al Lernejo Yosumi per la urbestro de Takatuki. La lernejoj Dongfang Kaj Yosumi oficiale gxemeligxis dank’ al la klopodo de la lokaj Esperanto-organizajxoj. La 5-6an de junio 1988 okazis en Takatuki la 36a Kongreso de Esperantistoj en Kansajo. Invitite de EST nia asocio sendis al la kongreso la triopan delegacion kiu konsistis el s-ro Yue Deben, estro de Esperanto-Amika Asocio de Changzhou, s-ro Zhang Zhenzhi kaj mi. Mi tiam estis gxenerala sekretario de CZEA kaj instruisto de Dongfang kiel rekompenco de mia kontribuo de amikecaj lernejoj. Post la kongreso ni delegitoj triope restis 10 tagojn en Takatuki kaj vizitis la gxemelan lernejon. Tiu evento estis signifoplena ne nur por ambaux gxemelaj lernejoj, sed ankaux por la Esperanto-movado en ambaux urboj. Dank’ al niaj amikecaj kunlaboradoj ambaux magistratoj subtenis nian vojagxon. Post tiu vizito mi ankoraux ricevis du invitojn kaj vizitis al Takatuki kiel prezidanto de CZEA, sume tri fojojn. Naskigxis Esperanto-kursoj ankaux en la mezlernejoj Lanlin kaj Qingtan antaux kelkaj jaroj, kie lernas lernintoj de Dongfang. Liuguojun Profesia kaj Teknika Kolegio, Turisma kaj Komerca Kolegio, Informa kaj Teknika Kolegio, kaj Jiangsua Teknologia Universitato en Changzhou, kie cxie lernas parte de lernintoj de Dongfang. Nia nuna oficejo de CZEA situas en la Universitato. Nia Esperanto-movado havas bonan disvolvigxon en la pedagogia Kampo. *Verda Majo: Hasegawa Teru. ---------------------------------------------- 2.相川節子:初心者のための語尾なし単語の使い方(88) 相関詞(21)kie(続き) ほかのki-vortoj同様、kieも関係詞として使われます。kieの場合、正確には関係副詞ということになります。 Mi vizitis la urbon, kie mi naskigxis. (私は自分が生まれた町を訪ねた) La loko, kie estis mia domo, nun estas herbejo. (私の家があった場所は、今草地になっている) 以上2例は、名詞をkieで受けています。このkieはen kiu lokoと言い換えることができます。 Atendu tie, kie staras la verda flago. (あの緑の旗が立っている場所で待っていてください) La hundo kuris tien, kie staras alia hundo. (その犬は、ほかの犬が立っているところに向かって走った) Farigxis granda kavo tie, kien la meteoro falis. (隕石が落ちたところに、大きな穴ができた) これら3例は、tieとkieの組み合わせですが、意味によって「移動の対格語尾」がどちらか、あるいは両方に付くことがあります。 先行詞に当たるlokoあるいはtieが省略されることもあります。次の例文は、ザメンホフが編集したことわざ集から。 Fadeno iras, kien kudrilo gxin tiras. (針が引っぱるところへ糸はついていく) ---------------------------------------------- 3.塚本猛:楽しい作文教室(106) @同省はコロナウイルスの検査を検討した。 【訳例1】 La ministerio projektis teston de kronviruso. (Ivajo) 【訳例2】 La ministerio pripensis teston por kronviruso. (Eiko) 「同省」は la ministerio(その省)でいいでしょう。「同」は前に挙げたものを再び繰り返す場合にも用います。「厚生労働省」は、la Ministerio pri Sano, Laboro kaj Bonfarto や、短縮形 la Bonfarta Ministerio で表現できますが、エス文が長くなるので「同省」にしました。省庁名などの例は、広高正昭さん(Vastalto)のサイトにNUN-vortoj(分野別時事日本語エスペラント用語集)があります。 「コロナウイルス」は kronviruso、koronviruso で表現できます。koronaviruso は、アカデミオが非推奨としています。新型コロナウイルス感染症は WHO で COVID-19 (2月11日の報告書)ですが、エスペラント化した KOVIM-19 もあります。 「検討する」は、よく調べて、それでいいかどうかを考えるという意味です。konsideri ion(考慮する)、pripensi ion(熟考する)などが考えられます。訳例1の projekti は、計画する、立案するという意味で、単語としては外れるかもしれませんが、題意を伝えていると思います。また konsideri には取り入れるべき決定として注目する、検討するという意味もあるので使ってみてはどうでしょうか。 A検査が陽性であれば、その人は感染している。 【訳例1】 Se la testo estas pozitiva, la persono estas infektita. (CA) 【訳例2】 Se la rezulto de la testo estas pozitiva, la testita homo estas infektita. (Haveno) 【訳例3】 Se la testo estas pozitiva, la persono infektigxas. (Drako) 「検査」は testo(テスト、検査)でいいでしょう。陽性は pozitiva(肯定の、正の、陽の)です。陰性なら negativa(否定の、負の、陰の)です。なお「検査する」は testi ion/iun で、一定の手順で能力などを評価することです。「感染」については infekti(感染させる、うつす)から、infektita(感染した)や infektigxi(感染する)が考えられます。訳例2は題意を明確に表現しています。 この場合の se(もしも)は、常に成り立つ因果関係と考えられるので、動詞には現在形を使います。仮定法 us を使うのは、事実に反する場合です。 B日本では900以上の感染が確認されている。 【訳例1】 En Japanio, infekto de pli ol 900 homoj estis konfirmita. (Eiko) 【訳例2】 En Japanio pli ol 900 infektoj estis konfirmitaj. (AG) 解説 【訳例3】 En Japanio pli ol 900 personoj estas konfirmitaj pozitivaj. (CA) 解説 【訳例4】 En Japanio pli ol 900 da infektitoj estas konfirmataj. (Haveno) 解説 「確認する」は konfirmi ion が使えるでしょう。oni を主語にして動詞のまま使ったり、訳例のように形容詞として使ったりすることができます。この課題には過去形での解答が半数ありましたが、現在形の方がいいと思います。 訳例2の infektoj は infektitoj の方が良さそうです。訳例3は受動分詞形容詞による構文例ですが、 pozitivaj の前に kiel を入れる方が分かりやすいのではないでしょうか。 訳例4で数詞の後の da は不要です。da の前には数詞以外の数量を表す語を置きます。つまり cent homoj、cento da homoj のような使い分けです。それと konfirmi は点動詞なので、konfirmitaj を使う方が良いでしょう。 C彼らはウイルス検査なしで仕事に復帰した。 【訳例1】 Ili revenis al siaj laboroj sen virusa testo. (ikona) 【訳例2】 Ili rekomencis labori sen kronvirusa testo. (CA) 【訳例3】 Ili revenis al sia laborejo sen testo pri kronviruso. (AG) 「ウイルス検査」は virusa testo や testo por la viruso などで表現できるでしょう。「なしで」は sen(〜なしに)を使います。kun(〜とともに)を使うと混乱します。この前置詞は sen diri ion(何かを言うことなしに)のように動詞にも付加できます。「復帰する」には reveni(帰る)のように接頭辞 re を使うことが考えられます。 ------------------------------ 楽しい作文教室(106)成績 9人の方から応募がありました。( )内は留意事項です。 うん、良いね:CA, Eiko(Ase), Ivajo(B時制)。 良いね:ikona(A仮定法?), Haveno(Bda, ata?), AG(B時制), Celejo(A仮定法?), 水渡(A仮定法?Bkonstadis), Drako(@,B綴り)。 ------------------------------ 楽しい作文教室8月号課題(6月20日締切) @若者たちの死亡率はそれほど高くない。 A新症例は減少しているように見える。 Bそれらの統計は現実を反映しているか。 C何ものもこの減少が続くことを証明しない。 (ヒント)死亡率 mortoprocento、症例 kazo、統計 statistiko。spegulo、pliigxi、kreski を調べましょう。 日本語の原文の内容が、相手にはっきり伝わるように考えて訳してください。 送付先: [郵送]〒674-0092明石市二見町東二見515-1-811 塚本 猛 [電子メール]c_tak@esperanto.ne.jp (件名に「作文」の文字を入れてください) 添削は受け付けておりませんのでご了承ください。 ------------------------------ 4.Takemori Hirotosxi: Kajero Libervola: Provante esprimi malfacilajn aferojn facile ― Pri plago 新型コロナウイルスが全世界に流行している。感染病の大流行は過去に何回も人類に甚大な被害を与えているが… -------------------- La nova koronviruso disvastigxas tra la mondo. Multaj homoj timas infektigxi kaj vivas kun maltrankvilo. Tiaj infektaj malsanoj multajn fojojn okazis en la pasinteco kaj kauxzis grandajn damagxojn al la homaro.(noto 1) En Japanio, variolo (noto 2) propagigxis en la 8-a jarcento, Nara-epoko. Estas taksoj, ke 11,5 milionoj da homoj, 2535% de la tuta logxantaro de Japanio, mortis pro la infekto. Manjoosxuu havas kelke da utaoj pri iu sendito al Silla (noto 3), kiu mortis pro cxi tiu variolo. Li mortis cxe la insulo Iki en Genkai-Maro en nordo de Kjuusxuu, kiu situas inter Kjuusxuu kaj Cusxima. Kiel sendito d’ imperiestro fora, al Sud-Korei’ trans maro vojagxis vi. Cxu familioj ne atendus sincere? Cxu vi mem eble ne estus atentema? “Auxtuno venos, mi revenos sendube.” al via kara patrin’, vi tute diris Pasis tempoj kaj pasis monatoj kelkaj. “Revenas hodiaux, aux vi revenos morgaux.” Familianoj sopiras al la reven’. Al la fora land’ ankoraux ne alvenis. De Jamato vi tre malproksime iris. Roka kaj sxtona Insul’ sovagxa, tie, vi ripozis dumvojagx’. (la 3688-a utao en la 15-a volumo) Malgraux la epidemio de variolo, la budhisma kulturo prosperis poste, inkluzive de la konstruado de la Granda Budhostatuo cxe Toodaigxi-Templo kaj produktado de diversaj majstraj budhostatuoj ktp. Kiuj sociaj sxangxoj okazos post la disvastigxo de cxi tiu koronviruso-epidemio? Cxu nova kulturo okazos kaj prosperos? noto 1: Vidu sekvan retpagxon por delatoj de epidemio https://eo.wikipedia.org/wiki/Epidemio noto 2: Kontagxa kaj epidemia infekta malsano, kauxzata de viruso kaj kun grava prognozo, karakterizata de febro kaj de erupcio de pustuloj, kiuj sekigxas, postlasante krustojn kaj fine cikatrojn (variolmarkojn): en 1978 OMS deklaris variolon malaperigita de la terglobo. (cito: Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto) noto 3: Silla (cxinlitere 新羅) estas nacio en la sudHorienta parto de la antikva Korea Duoninsulo. (57 a.K.-935 a.K.) Post la paralela epoko kun Gogurjeo (cxinlitere 高句麗) en la norda parto de la Korea Duoninsulo kaj Baekjxe (cxinlitere 百済) en la sudokcidenta parto de la Duoninsulo, meze de la 7-a jarcento, la suda parto de la Korea Duoninsulo estis preskaux unuigita. La potenco de la lando malfortigxis per civila milito kaj malsatego, kaj gxi kapitulacis al Gorjeo(cxinlitere高麗) kaj detruigxis. -------------------- ※原稿の中の万葉集の1首は、4月21日に発行した奈良エスペラント会の会誌“Kornumo”に掲載した歌を一部修正したものです。 ---------------------------------------------- 5.福田 誠:Duolingo 日本語版エスペラントコースの実現に向けてご協力ください 福田 誠(大阪府) 語学学習アプリDuolingoには、23の言語使用者向けに94の学習コースがあり、3億人が登録している世界最大の語学学習ツールです(2019年11月時点)。英語、スペイン語、ポルトガル語の3つの言語から学べるエスペラント学習コースがあり、登録者数合計は、約72万人です。さらにフランス語版と中国語版も目下制作準備が進んでいます。日本語で学べるコースには、英語と中国語があり、それぞれ登録者数は122万人と9万人弱です。アプリに表示される広告からの収入でコストを賄い、ボランティアがそれぞれの言語版の制作に携わるというシステムにより、無料で学べるようになっています。 Duolingo日本語版エスペラントコースの制作は、最も効果的なエスペラントの普及活動であることは疑いの余地がありません。日本のエスペランティストの幾人かがここ数年Duolingo側に日本語版制作の提案を行っていますが、まだ具体的な計画は明らかになっていません。より多くの日本のエスペランティストがDuolingo側に投げかけていくことが必要です。なお、登録くださったすべての方に制作業務をお願いするわけではありません。署名に協力という感覚でも大歓迎です。 さて、ここからは具体的なやり方に入っていきます。Duolingoは、Webブラウザー版、つまりパソコンで学習する方法の他にiPhoneやスマホで学習ができるよう、iOS版、Android版もあります。iOS版、Android版の場合は、アプリをインストールする必要があります。Webブラウザー版、スマホアプリともにユーザー登録が必要です。英語でエスペラントを学ぶコースは、英語の復習になります。日本語で英語を学ぶコースは、実際に日本語版エスペラントコースの制作作業のイメージをつかむために役立ちます。英語以外ということであれば、中国語を学ぶコースを選択するのもよいでしょう。学習言語を選び、試してください。次にパソコンのWebサイトhttps://incubator.duolingo.com/からコントリビューター登録を行います。写真のように左のCOURSES TEACHINGのところにEsperanto、FOR SPEAKERS OFのところには、Japaneseを選んでください。現在、この組み合わせのコースはありませんので、Apply to Contributeという表示が現れます。そこをクリックすると、登録画面に移ります。@からEの項目があります。@には、先ほどの組み合わせEsperantoとJapaneseが旗とともに表示されています。その下のWilling to become a Gold Contributor?の欄をチェックする必要はありません。Aでは、Japaneseにチェックを入れてください。Bには、コントリビューターとしての抱負などエスペラントで作文をしてください。Cには、その日本語訳を書きます。Dには、ご自身のメールアドレスを入れてください。お間違いのないように願います。最後のEは年齢確認(13歳以上)ですので、チェックを入れてください。記入が完了すると、Submitの表示が浮き上がります。そこをクリックすると、Duolingoに内容が送信され、Dで登録のアドレスにDuolingoから自動応答メールが届きます。以上で登録完了です。 Duolingoが日本語版の制作を決定すると、エスペラント学習教材データが届きます。Gold Contributorが日本語訳を入れていく作業をそれぞれのコントリビューターに出来る範囲で振り分け、分担して行います。一から教材を制作していくわけではありません。 ご協力に感謝いたします。 ---------------------------------------------- 6.紫式部/belmonto:対訳:源氏物語 第21帖 少女(3) 3) la ceremonio doni studentonomon Oni okazigis la ceremonion doni hxinstilan studentonomon al Vespera Nebulo, cxi-foje en la orienta domo de Nideuxvin. Oni instalis lokon cxe la orienta alo. Kamdatimoj kaj ufebitoj multe venis ‘ankaux mi, ankaux mi’, por spekti la ceremonion kiel la maloftan interesplenan vidindajxon. Vidante la kolektigxintajn altrangulojn, la profesoroj de la universitato devus nepre sxanceligxi. Gengxi diris al ili: “Sen hezito faru la ceremonion laux la precedenco, nenion neglektante, en strikta maniero.” Do, la profesoroj afektis sin ne sxancelita. Kvankam la vestoj pruntitaj de ekster siaj domoj ne harmoniis kaj sxajnis malbelaj, la kleruloj ecx ne sentis honton, kaj vice sidigxis en impona etiketo, ne vidita gxis tiam, kaj ili afektis sin majestaj en fizionomio kaj elparolo. Junaj nobeloj ne povis elteni ekridadon. Fakte oni elektis tiujn, kiuj ne facile ridas, kaj pli agxajn kaj stabilajn; tiujn oni regalis per sakeo, tenante versxilon aspektantan kiel birdokolo. Cxi-foja festeno estis alispeca ol ordinara, kaj tial la Dekstra Dajsxauxo, la Estro de la Civitana Fako kaj aliaj prenis taseton da sakeo sen singardado; tion la profesoroj tre severe kritikis kaj riprocxis. “Cxiuj regalatoj estas treege maletiketaj. Cxu vi servas en la kortego ecx sen kono pri mi tiel fama en reputacio!? Tute absurde.” Cxiuj eksplodis per ridoj, auxdante la vortojn. Li dauxrigis: “Tro brua! Silenton! Tute maletikete. Iru for de viaj segxoj!” Ankaux tiaj minacaj vortoj estis interesaj. Homoj, kiuj malofte spertis cxi tiun ceremonion, rigardis la scenon strange interesa. La kamdatimoj, kiuj diplomigxis de la universitato, fiere ridis kun gxojo, kaj estimis Gengxi senfine, ke li sxatis cxi tiun fakon kaj decidis trejni sian filon laux cxi tiu vojo. Dume la profesoroj malpermesis la gastojn diracxi ecx malmulte, kaj riprocxis la kamdatimojn pro la malgxentileco. Post la vesperigxo fizionomioj de la skoldantaj kleruloj sxajnis aux komikaj aux mizeraj sub ete ekbrilanta lumo de lumigiloj. La atmosfero estis certe malsama ol normala sceno, kaj ecx sentigxis eksterordinara. La Ministro Gengxi diris: “Mi estas senorda kaj rigida persono kontraux plibonigo. Mi estos skoldata per lauxta vocxo.” Tial li kasxis sin malantaux la vandokurteno, tra kiu li rigardis la festenon. La nombro de la metitaj segxoj havis limon, pro kio multaj studentoj devis forlasi la lokon, ne povinte preni sidejon. Gengxi priauxdis tion kaj restigis ilin invitante al la surlageta friskodomo, kaj speciale disdonis donacojn. 4) poemkunsido Gengxi invitis la profesorojn kaj la klerulojn, forirontajn fininte la ceremonion, kaj havis kusidon elfari hxinstilan poemon. Li alvokis kaj aligis cxiujn talentajn personojn el la kamdatimoj kaj la ufebitoj. La profesoroj laboris por elfari poemon kun kvar rimoj1, kaj aliaj ordinaraj homoj por kvarlinia poemo2. La profesoro de la literaturo elektis unu linion el poemo, kaj donis al ili kiel la temon. La nokto estis mallonga en la sezono, kaj la verkoj estis lauxte vocxlegitaj post la matenlumigxo. La Maldekstra Tiuxbeno servis por tio. Li estis belaspektulo kaj legis la elfaritajn poemojn en la digna vocxo gxis soleno, tre sorcxe. Li estis la elstara profesoro. Iliaj verkoj temis pri la juna Vespera Nebulo, kiu naskigxis en la nobela familio, nature gxuinda la gloron de la socio, sed kiu dedicxis sin en pena studado, kvazaux en lumeto de lampiroj aux en brileta negxo sur arbobrancxoj. Ili lauxdis lin per cxiuj metaforoj. (dauxrigota) ---------- *1 Tiustila poemo konsistas el 8 linioj kun 5 literoj en linio, kaj havas 4 rimojn. 律詩. *2 Tiustila poemo konsistas el 4 linioj kun 5 literoj en linio, kaj havas 2 rimojn, aux el 4 linioj kun 7 literoj, kaj havas 3 rimojn. 五言絶句, 七言絶句. ---------- 字(あざな)つくることは、東(ひむがし)の院にてしたまふ。東の対(たい)をしつらはれたり。上達部(かむだちめ)殿上人(てんじゃうびと)、めづらしくいぶかしきことにして、我も我もと集(つど)ひ参(まゐ)りたまへり。博士(はかせ)どももなかなか臆(おく)しぬべし。 「憚(はばか)るところなく、例あらむにまかせて、なだむることなく、きびしう行(おこな)へ」 と仰(おほ)せたまへば、しひてつれなく思ひなして、家より外(ほか)にもとめたる装束(さうぞく)どもの、うちあはずかたくなしき姿などをも恥なく、面(おも)もち、声(こわ)づかひ、むベむべしくもてなしつつ、座(ざ)につき並びたる作法(さはふ)よりはじめ、見も知らぬさまどもなり。若き君達(きむだち)は、え堪(た)へずほほ笑(ゑ)まれぬ。さるはもの笑ひどすまじく、過ぐしつつ、しづまれるかぎりをと選(え)り出だして、瓶子(へいじ)なども取らせたまへるに、筋異(すぢこと)なりけるまじらひにて、右大将、民部卿(みんぶきゃう)などの、おほなおほな土器(かはらけ)とりたまへるを、あさましく咎(とが)め出でつつおろす。 「おほし垣下(かいもと)あるじ、はなはだ非常(ひざう)にはベりたうぶ。かくばかりの著(しるし)とあるなにがしを知らずしてや、朝廷(おほやけ)には仕うまつりたうぶ。はなはだをこなり」 など言ふに、人々みなほころびて笑ひぬれば、また、 「鳴(なり)高し。鳴やまむ。はなはだ非常(ひざう)なり。座を退(ひ)きて立ちたうびなん」 など、おどし言ふもいとをかし。見ならひたまはぬ人々は、めづらしく興(きょう)ありと思ひ、この道より出で立ちたまへる上達部などは、したり顔にうちほほ笑みなどしつつ、かかる方ざまを思し好みて、心ざしたまふがめでたきことと、いとど限りなく思ひきこえたまへり。いささかもの言ふをも制(せい)す。なめげなりとても咎(とが)む。かしがましうののしりをる顔どもも、夜に入りては、なかなか、いますこし掲焉(けちえん)なる灯影(ほかげ)に、猿楽(さるがう)がましくわびしげに人わるげなるなど、さまざまに、げにいとなべてならず、さま異(こと)なるわざなりけり。大臣(おとど)は、 「いとあざれ、かたくななる身にて、けうさうしまどはかされなん」 とのたまひて、御簾(みす)のうちに隠れてぞ御覧じける。数定まれる座に着きあまりて、帰りまかづる大学の衆どもあるを聞こしめして、釣殿(つりどの)の方(かた)に召しとどめて、ことに物など賜はせけり。 事果ててまかづる博士(はかせ)、才人(さいじん)ども召して、またまた文作(ふみつく)らせたまふ。上達部殿上人も、さるべきかぎりをば、みなとどめさぶらはせさせたまふ。博士の人々は四韻(しゐん)、ただの人は、大臣(おとど)をはじめたてまつりて、絶句(ぜく)作りたまふ。興ある題の文字選(え)りて、文章博士奉る。短きころの夜なれば、明けはててぞ講(かう)ずる。左中弁講師(かうじ)仕うまつる。容貌(かたち)いときよげなる人の、声(こわ)づかひものものしく神さびて読みあげたるほど、いとおもしろし。おぼえ心ことなる博士なりけり。かかる高き家に生(む)まれたまひて、世界の栄華(えいぐわ)にのみ戯(たはぶ)れたまふべき御身をもちて、窓の螢(ほたる)を睦(むつ)び、枝の雪を馴(な)らしたまふ志(こころざし)のすぐれたるよしを、よろづの事によそへなずらへて心々に作り集めたる、 (つづく) ---------------------------------------------- 7.各地のエスペラント大会延期など 第68回関西エスペラント大会は、新型コロナウイルスの影響により6月開催を延期し11月14日(土)、15日(日)に開催することにしました。 詳しくは、8ページをご覧ください。 ---------- 九州エスペラント大会は5月開催は取りやめ。 ---------- 世界エスペラント大会(カナダ・モントリオール)は2021年北アイルランド・ベルファストの次の2022 年へ延期になりました。 ---------------------------------------------- 8.関西エスペラント大会延期のお知らせ 第68回関西エスペラント大会は、6月13日、14日開催を予定していましたが、新型コロナウイルスの影響により、実行委員会で検討の結果、11月14日(土)、15日(日)に延期することにいたしました。 誠に恐縮ですが、事情ご賢察くださり、大会成功にご支援のほど、よろしくお願い申し上げます。 延期による変更については、これから詰めますが、今お知らせできることを以下に記します。 日時: 11月14日(土)、15日(日) 会場: 高槻現代劇場(そのまま) 1.参加費などの扱い すでに申し込んでいただいた参加費などはそのままお預かりします。 参加費払い戻しをご希望のかたには申しわけございませんが、払込手数料をご負担いただき送金いたします。 延期に伴い参加費の割引期限を延長します。 A一般参加料 4月末まで → 9月末まで4000円 B一般参加料 5月以降 → 10月以降4500円 2.番組の変更、各種の申込期限などについて 延期によって番組の変更が生じると思われます。幸いなことに公開番組については、日時変更後も高槻の名誉市民を語り継ぐ会会長の馬淵晴彦さんと野田淳子さんが出演を引き受けてくださることになり、「映像で振り返る高碕達之助」「野田淳子さんが歌う命の歌、心の歌」を予定通り行います。 中国の常州市と高槻市の交流について講演していただく中国からの招待者、張常生(Zhang ChangHsheng)さんの来日は、11月に可能になるのかどうか見通せませんので、今のところ未定です。 また、Bankedo(懇親会)は、予定していたレストラン錦松鶴が新型コロナウイルスの影響で廃業したため、中華菜館桃莉高槻店(高槻市総合センター15F)に変更しました。 大会前遠足、弁当、分科会、懇親会、Gaja vesperoなどの申込期限が変更になります。今後、実行委員会で検討して大会ホームページ(KLEGホームページ内)、機関誌La Movadoなどでお知らせします。 3.大会記念品について 大会記念品の夏目漱石著『門』のエスペラント訳は土居智江子さんの翻訳が終わり、現在見直し、校正をしているところです。そして延期前の関西大会にあわせ発行する予定で進めています。完成すれば11月の関西大会を待たず、参加申込者にお送りします。 4.お問い合わせ、連絡先 お問い合わせ、疑問点などは下記にご連絡ください。 第68回関西エスペラント大会実行委員会  〒561-0802 豊中市曽根東町1-11-46-204  関西エスペラント連盟 気付 電話:06-6841-1928、ファクス:06-6841-1955 メール: kek68a@gmail.com ---------------------------------------------- 9.Kurantaj Vortoj( 医療崩壊、ほか) 医療崩壊 kolapso (disfalo) de sansistemo 陽性 pozitiva、陰性 negativa 緊急事態宣言 deklari krizstaton PCR検査を受ける ekzamenigxi per PCxR (polimeraza cxen-reakcio) 物理的距離をとる fizika distancigo 流行の終息 finigxo de la epidemio ---------------------------------------------- 10.編集部:WEBサイト拝見(4): かって「芦屋エスペラント会」があった 芦屋エスペラント 会が60年を超える歴史を閉じて解散したのは2014年でした。会は解散しても、サイトは残っています。残っているだけでなく、元代表者である津田昌夫さんの手で日々更新されているのです。 エスペラントのいろいろな本が紹介されています。小説が中心ですが、本そのものの紹介だけでなく、内容の解説や単語の説明など、エスペラント会の例会で指導者に教わっているような気持ちになります。「今日の単語」は休日をのぞいて毎日更新されています。このサイトを毎日のぞいて、おなじみの単語の使い方を確認したり、新しい単語を覚えるのもいいですね。 La Revuo OrientaやLa Movadoに掲載された、読書案内の再録もあります。シャーロック・ホームズのシリーズやメグレ警部もののように、自分が知っている本を改めてエスペラントで読むのも楽しいし、エスペラントでしか読めない原作物に挑戦するのもいい。読書の水先案内人として、このサイトを利用してはいかがでしょう。 ----------- [管理者からのコメント] 友人からダサいレイアウトだと言われます。でも、エスペラント文中に出てくる単語を毎日一つずつ登場させ、その単語がどのように使われているかを知る助けになり、管理者が更新しやすい画面なら、ダサくても構わないと考えています。転居に伴いアドレスを2回変更しているので、現今のコロナ騒動の長い休みなどを利用して「Esp 図書を読む」などの、切れてしまったリンクを少しずつ修復するつもりです。 --------------------------------------------- 11.伊藤 俊彦:書評『日本エスペラント運動の裏街道を漫歩する』 伊藤 俊彦(愛知県) 日本エスペラント運動の裏街道を漫歩する ― 「人物」がつづる運動の歴史 小林司、萩原洋子、エスペラント国際情報センター、2017年、164p 1000円  この原稿を書いている4月下旬現在、新型コロナウイルスの感染拡大に伴って全都道府県に緊急事態宣言が発令されており、われわれはこれまでに経験したことのない事態に直面している。日本だけのことではない。パンデミックがいつ収束するかの見通しはつかず、エスペラント関係に限っても、モントリオールで開催される予定だった世界エスペラント大会は再来年に延期されたし、その他の大会やイベントの開催にも暗雲が垂れ込めている。 のっけから書評とは関係のない話題になったが、そうした状況のもとで本書を読み返してみると、さまざまな思いに誘われる。本書はサブタイトルにあるように、個々の人物に焦点をあてて運動の歴史をたどったものであり、多くのエスぺランティストたちの人となりを生彩に満ちた筆致で描き出している。しばらく前に私はEd Borsboomの“Kie miozotas memor’”(Internacia Esperanto-Instituto、2017)について書いたことがあるが、そこではエスペラントに人生をささげた有名無名の個人の人生が深い共感とともに語られていた(本誌2018年7月号)。本書もまた、エスペラントがそれぞれの人たちの生き方と深く結びついていることを実感させる。そうして困難な時代に個人がいかにそれに対処したかが語られている。 個人を超えた大きな力がはたらくとき、それが自然であれ国家権力であれ、個人はいかにも無力である。それでも、彼あるいは彼女が、先の見えない困難のなかで命をかけて権力に抗うさまが本書では描かれていて感動的である。関東大震災の直後に甘粕正彦大尉ら憲兵によって虐殺された大杉栄、弾圧のなかでプロレタリア・エスペラント運動を担った人々、兵役拒否をした石賀修、ローマ字化運動のさきがけとなった斎藤秀一、中国にあって日本の中国侵略を批判し続けた長谷川テル、1930年代のファシズム期に発行された雑誌tempoの編集者で二度も検挙された野島安太郎、アメリカが推し進めるベトナム戦争に対する佐藤政権の加担に抗議して焼身自殺をとげた由比忠之進。そうした人々が本書には次々に登場する。 他方、エスペラントに深い共感を示した知識人たちも取り上げられている。黒板勝美、丘浅次郎、吉野作造、柳田國男、新渡戸稲造など、必ずしも「運動」に直接的に関わった人ばかりではないが、近代日本の思想史をいろどった人物たちが活躍する。裏街道といいながら、多年にわたって日本エスペラント運動の牽引車であった小坂狷二にも一章があてられている。また、北一輝やエスペラント報国同盟についての記述もあるなど、きわめて多彩で目配りがきいている。 『日本エスペラント運動人名事典』(柴田巌、後藤斉編、峰芳隆監修、ひつじ書房、2013年)は、有名無名の人物の事績を、資料を博捜して記録した画期的な事典である。また、“Nia diligenta kolegaro”(Halina Gorecka、Aleksander Korjxenkov著、Sezonoj、Litova Esperanto-Asocio、2018年)も200人の卓越したエスぺランティストの年譜や業績を記録したものであり、大いに有益であるが、本書はそれらを読むのとはまた違った、読物としての興趣と発見がある。 本書のもととなった文章は、1975年4月号から77年4月号にかけて雑誌「エスペラントの世界」に連載され、40年を経て復刊された。著者のひとり小林司氏は、1972年1月号から75年3月号まで、日本エスペラント学会(当時)の機関誌La Revuo Orientaの編集長を務め、ザメンホフ研究の新しい動向などを精力的に紹介して、当時エスペラントを始めたばかりの私も大いに刺激を受けたことを思い出す。編集長を退任直後に本書のもととなる連載を始められたということになり、当時の精力的な活動がうかがわれる。 最後に、私事ながら本書を読んで思い出したことを記しておきたい。大杉栄とともに殺された甥の橘宗一少年(当時8歳)の墓が名古屋市の覚王山日泰寺墓地にあって、何年か記憶にないが、小雨の降るなかを坪田幸紀氏と同行して訪れたことがある。墓石の裏には、父の惣三郎により「大正12年(1923)9月16日ノ夜 大杉栄 野枝ト共ニ犬共ニ虐殺サル」という血を吐くような言葉が刻まれていた。その拓本が同氏の『葉こそおしなべて緑なれ…』に掲載されている(リベーロイ社、1997年、p151)。その坪田氏も亡くなって10年になろうとしている。 --------------------------------------------- 12.北原白秋/弘田龍太郎/島谷剛:楽譜: Pluvas longe(雨) Pluvas longe (雨) muz. Hirota Ryuutaroo(1892-1952), poez. Kitahara Hakusyuu(1885-1942), trad. Simatani Takesi ----------- 雨(あめ) 作詞 北原白秋 (1885-1942) 作曲 弘田龍太郎(1892-1952) 1)雨がふります 雨がふる 遊びにゆきたし 傘はなし 紅緒(べにお)の木履(かっこ)も緒(お)が切れた 2)雨がふります 雨がふる いやでもお家で 遊びましょう 千代紙(ちよがみ)おりましょう たたみましょう 3)雨がふります 雨がふる けんけん小雉子(こきじ)が 今啼(な)いた 小雉子も寒かろ 寂しかろ 4)雨がふります 雨がふる お人形寝かせど まだ止まぬ お線香花火も みな焚(た)いた 5)雨がふります 雨がふる 昼もふるふる 夜もふる 雨がふります 雨がふる ----------- Pluvas longe muz. Hirota Ryuutaroo poez. Kitahara Hakusyuu tradukis Simatani Takesi 1)Pluvas kaj pluvas longe. Pluvas de l’ cxiel’. Resti hejme devas mi, cxar mankas nun ombrel’. De sandalo jam sxirigxis rugxa rimenet’. 2) Pluvas kaj pluvas longe. Pluvas de l’ cxiel’. Ne ekstere, sed mi hejme ludu sen ombrel’. Faldu mi figuron belan el kolorpaper’. 3)Pluvas kaj pluvas longe. Pluvas de l’ cxiel’. Krias jen fazano eta, nuda sub cxiel’. Frostas al fazano nun malgaja la veter’. 4)Pluvas kaj pluvas longe. Pluvas de l’ cxiel’. Dum mi endormigas pupon, pluvas de l’ cxiel’. Jam forbrulis cxiu artfajrajxo sub aler’. 5)Pluvas kaj pluvas longe. Pluvas de l’ cxiel’. Pluvas tage, pluvas nokte. Pluvas de l’ cxiel’. Pluvas cxiam, pluvas longe. Pluvas de l’ cxiel’. --------------------------------------------- 13.Aikawa Setuko:Epidemio iras tra la mondo Aikawa Setuko (Kioto) Nova viruso Kronviruso (alinome koronviruso aux koronaviruso) estis malkovrita jam en 1960-aj jaroj kiel kauxzanto de ordinara malvarmumo. Poste oni trovis, ke kelkaj specoj de kron-viruso kauxzas gravan pulmiton (肺炎). Unu estas viruso de Sasoso (severa akuta spira sindromo), angle SARS (severe acute respiratory syndrome). Gxi estis trovita en 2003 kaj kauxzis seriozan pulmiton en Azio kaj Norda Ameriko. Alia estas viruso de mezorienta spira sin-dromo, angle MERS (middle east respiratory syndrome), kiu estis trovita en 2012. La tria estas la nova kronviruso, kiu kauxzas simptomon similan al malvarmumo kaj foje okazigas gravan pulmiton. La malsano kauxzita de la nova kronviruso estas nomata KOVIM-19 (kronvirusa malsano 2019, angle COVID-19). En la nomo estas nombro 〓19“, cxar la viruso estis trovita en 2019. Gxenerale pulmiton kauxzas diversaj mik-roboj: bakterio, mikoplasmo kaj viruso. Cxiu el ili estigas inflamon cxe pulmo. Plej ofta estas pulmito kauxzita de Streptococcus pneumoniae (肺炎球菌) , speco de bakterio. Kontraux tiu bakterio oni felicxe havas vakcinon. Sed kontraux pulmitoj pro viruso ankoraux ne ekzistas vakcino. Oni esperas, ke la esploristoj sukcesos prepari efikan vakcinon kontraux la nova kronviruso en proksima estonteco. De Cxinio al aliaj landoj La malsano estis trovita en la lasta decembro en la urbo Uhan en Cxinio. Oni trovis, ke iuj kazoj de pulmito okazas pro nova speco de viruso. La malsano baldaux disvastigxis eksteren: al aliaj regionoj en Cxinio, al aziaj landoj, al Euxropo, al Usono... Al Japanio la epidemio venis en januaro 2020. En la komenco oni povis sekvi, laux kiuj kanaloj la viruso venis: ekzemple vojagxanto el Cxinio veturis per buso por turismi en Japanio, kaj infektigxis la sxoforo kaj la cxicxerono de la buso. En alia kazo festeno en dometo sur boato kauxzis infektigxon de cxeestantoj. En februaro oni trovis kazon, kies infakta kanalo ne estis klara. Tiaj kazoj pli kaj pli multigxis. Esploristoj poste malkovris, ke al Japanio venis la epidemio ne nur rekte el Cxinio, sed ankaux pere de euxropaj infektitoj. Supozeble japanoj vojagxintaj en Euxropo enportis viruson. Diversaj okazajxoj senprecedencaj En la 27-a de februaro la cxefministro Abe Shinzo deklaris, ke la elementaj kaj mezaj lernejoj ne havu lecionojn. Tio estis abrupta ne nur por la popolo, sed ankaux por aliaj ministroj kaj specialistaro, kiu donadis konsilojn al la registaro. Kvankam la deklaro ne estis deviga, preskaux cxiuj lernejoj sekvis gxin. Okazis diversaj konfuzoj kaj en la lernejo kaj en la familioj de la lernantoj. Gxis tiam foje okazis, ke iuj lernejoj estis fermitaj pro gripo, sed neniam samtempe en la tuta lando. En la 7-a de aprilo la registaro deklaris krizstaton de la tuta lando. Ankaux tio estis senprecedenca. Laux la deklaro la guberniaj auxtoritatoj povas konsili aux ordoni nefunkcion de teatro, kinejo, restoracio, vendejo kaj aliaj. Al la popolo agado ekster sia domo, ekzemple kunveno de societo, estas malrekomendita. Specialistoj kaj la registaro konsilis, ke cxiuj evitu tri “密” por ne infekti kaj ne infektigxi. La ideogramo “密” estas uzata en jenaj vortoj:密閉(fermiteco), 密集(densa kolektigxo), 密接(rekta kontakto). “Restu hejme!” estas nun furora devizo. Krizo ekonomia Epidemio kauxzas ne nur krizon de sano de la popolo, sed ankaux krizon de ekonomio. Nun en Japanio okazas diversaj malfaciloj cxe dungantoj kaj dungatoj. Restoracioj, hoteloj, butikoj, vojagx-agentejoj, administrejoj de buso aux taksio... nekalkuleblaj estas suferantoj pro manko de klientoj. Ecx bankroto okazas unu post alia. Nature multaj laboristoj estas mal-dungitaj. En la fino de aprilo kaj la komenco de majo oni havas sinsekvajn feriojn en Japanio. La tempo estas nomata ”ora semajno”. Sed cxi-jare oni ne vojagxas nek turismas, ne vizitas parencojn kaj amikojn. Ekonomie la tempo farigxas ”dolora semajno”! Influo al Esperanto-Movado “Restu hejme!” estas sekvata ankaux de esperantistoj. Multaj Esperanto-grupoj cxesis kunveni. Iuj grupoj ne havis jarkunsidon, kiu devus okazi en printempo. Pluraj regionaj kongresoj en Japanio, kiuj estis okazontaj en printempo kaj somero, estis prokrastitaj. Anstataux fizika kunveno esperantistoj nun komunikas per reto. Skype, Zoom, Where-by, Discord... sistemoj por interreta grupa komuniko nun estas uzataj. Sed ne mamultaj grupoj ne kutimis komuniki per interreta sistemo, kaj reta interparolo ne cxiam bone iras. Aliflanke nun estas sxanco por legi librojn. Legi librojn estas utila maniero por altigi sian kapablon precipe por esperantistoj. Cxu la dua kaj tria ondo venos? En kelkaj landoj la nombro de infektitoj felicxe malkreskas. Sed neniu scias, cxu la dua kaj tria eksplodo okazos aux ne. Ni nur klopodu en nia cxutaga vivo, ke ebleco de infektado estu lauxeble malgranda. --------------------------------------------- 14.La Movado:読み聞かせボランティア活動   豊中エスペラント会の読み聞かせボランティア活動 豊中エスペラント会では、高齢の会員を訪ねてLa Movado の記事や同会会報を読み上げて聞いてもらう活動を始めた。視力が弱くなった会員や足が弱って例会に行くのが難しい会員が対象。[←佐野 寛」 --------------------------------------------- 15.Egawa Harukuni:Salono:Mesagxo el Cxehxio Egawa Harukuni (Wakayama) [komento de la redakcio] S-ro Egawa ricevis mesagxon de korespondanto en Cxehxio, kiu temas pri la kronvirusa epidemio. ----------- Estimata amiko, ni cxiuj dankas pro novajxoj pri KOVIM 19. Ni gxojas, ke vi kaj via familio estas en ordo. Ankaux ni kiel vi deziras auxskulti pli bonajn raportojn. Jen Esper(ant)o donas kredon pri pli trankvilaj tempoj. En nia lando la pandemio ne haltas, sed havas limojn. Multaj fabrikoj kaj entreprenoj ne laboras, lernejoj estas vakaj, trafiko nur sporade funkcias. Homoj estas hejme. Infanoj lernas tra televido kun gepatroj, virinoj kudras busxkovrilojn, maljunuloj restas hejme kaj junularo portas al ili nutrajxon. Ekstere krom familioj rajtas promeni nur duopoj. Felicxuloj kiuj havas gxardenojn gxuas aeron. Viglaj estas homoj en interreto. Nekredeble multaj estas skecxoj, spritajxoj kaj anekdotoj ankaux novaj kantoj kaj versoj. Jes, cxehxoj estas cxiam ridemuloj en mizeraj tempoj. El Japanio venas informo pri medikamento kontraux viruso kaj traktoj de nia registaro pri acxeto. Laux ekzemplo de azianoj niaj homoj portas busxkovriletojn. Reguloj por homoj sxangxas cxiutage kaj estas homoj, kiuj panikas. Estas interese, ke homoj, kiuj travivis mondmiliton estas pli trankvilaj ol plijuna generacio. Niaj E-anoj esperas, ke post viruso cxio revenos, eble en pli bona formo. Kun deziro de sano kaj plibonigo ni salutas kaj gxojas pri via venonta letero. Jind〓i〓ka, Marie kaj Blanka ----------- Salono欄原稿募集 Salono は本誌の投書欄です。長さは原則として半ページ。日本語・エスペラントどちらでも。 --------------------------------------------- 16.Mikspoto 4 月18 日付朝日新聞朝刊「天声人語」に、「アナーキスト大杉栄の場合、獄中の時間の多くを語学に当てた。『一犯一語』を目標に、国際語エスペラントからイタリア語、ドイツ語と続けた」と書かれている。 [←西 千寿子] ----------- 京都市のNPO 法人が運営する地域FM 放送「京都三条ラジオカフェ」の番組「正会員だより」に京都エスペラント会が登場。野田淳子が15 分間のインタビューを受け、エスペラントの説明と、自身がエスペラントの学習を始めたいきさつ、京都エスペラント会の活動を紹介した。http://radiocafe.jp/201511001/episodes/2020-4-25oa/(「ラジオカフェ 正会員だより 京都エスペラント会」で検索可)で聴取できる。野田は番組内で歌を披露したが、著作権の関係でネット上では歌の部分が削除されている。[←相川 節子] --------------------------------------------- 17.KLEG事務局だより 新型コロナウイルスによる緊急事態宣言を受けて、KLEG事務所の当直態勢を変更しています。ご用件は、なるべくメール、FAX、電話でお願いします。開館日も変更していますので、KLEGのWEBサイトでご確認ください。 --------------------------------------------- 18.Divenu la vorton! Jen estas klarigoj pri iuj vortoj en la Plena Ilustrita Vortaro. Divenu, kio estas la kap-vorto. La solvoj aperos en la venonta numero. (1) Mangxajxo farita el knedita, fermentigita kaj bakita faruno. (2) Vasta etendajxo de sala akvo, kiu kovras la plej grandan parton de terglobo, ofte kontraste kun la seka tero aux la sensala akvo. (3) Aparato, konsistanta precipe el mikrofono, auxdilo kaj komunikiga elektra fluo, kiu ebligas interparoladon je distanco. (4) Tia, ke cxiuj gxiaj organoj normale funkcias. (5) Vivanta nur de relative ne longa tempo. (6) Ne perdanta sian memregadon, sian animfirmecon antaux dangxero. (7) Iri per movoj pli rapidaj ol en marsxo, dum kiuj ambaux piedoj periode trovigxas sam-tempe en la aero. --------------------------------------------- 19.エスペラント文の中のイタリック体使用について  本誌では、エスペラント文中に他の言語の単語やエスペラント化されていない固有名詞があるとき、原則としてその単語をイタリック体にしています。「これはエスペラントの単語ではありません」という目印です。署名記事の場合も同じですが、筆者の意向により違うこともあります。(編集部) --------------------------------------------- 20.Vortkruca enigmo の出題を募集します クロスワードの問題を作ってみませんか。 マスの数は9×9でなくても可。締め切りはありません。送り先はlamovado@gmail.com、郵送の場合は裏表紙の関西エスペラント連盟の住所へ。   Ankaux vi prezentu vortkrucan enigmon! La nombro de la kvadratetoj povas esti pli aux malpli granda. Sendu vian enigmon al la redakcio. --------------------------------------------- 21.編集ノート 前号で「Vortkruca enigmoの出題を募集します」と呼びかけたら、さっそく1件の応募があり、今回の出題に使わせていただきました。 ------------ 新型コロナウイルスは今月号にも関連記事が複数あります。エスペラント名は百家争鳴ですが、日本語だけは「ウィルス」ではなく「ウイルス」に表記を統一しました。(島谷 剛) --------------------------------------------- 22.図書広告 新刊・新着 La flandra hundo 1100円 ネロは憧れのルーベンスの絵の前で愛犬とともに息絶えて……。アニメでおなじみ「フランダースの犬」の原作(Ouida作)。A5変形判、71p. ------------ La krubalo1000円 森で怪物グラファロに出会ってしまったネズミ。さぁてネズミはどうするのだろう? ジュリア・ドナルドソンのたのしい絵本。A4変形判、31p. ------------ La momento de vero 2700円 戦争体験に基づいたBogomolovの長編小説。著者はタルコフスキーの映画「僕の村は戦場だった」の原作者として知られる。A5判、451p. ------------ 唐丹の海から世界へ 500円 子どもたちと歩んだ9年―東日本大震災被災地・釜石市唐丹の子どもを支援する活動の歩みを堀泰雄がまとめる。日・エス対訳。A4判、32p. ------------ Ne sercxu la murdiston!1100円 多作な作家Julian Modestの推理小説最新作。偽善や背徳に満ちた社会で起こる犯罪。はたして罪とはなにか。A5判、97p. 深めるエスペラント 考えるエスペラント文法 900円 小西岳著。『エスペラント文法の散歩道』に未収録の文法に関する文章を三部に編集して収める。 ------------ エスペラント 日本語を話すあなたに880円 藤巻謙一著。日本語と比較しながらエスペラントを概観する。新しい視点で学ぶエスペラント。 ------------ エスペラント単語練習帳 1200円 タニヒロユキ著。基本の1300語を効率よく習得。「英語が得意な人の注意すべき単語」「主な地域名・国名・都市名」等付録も充実。 ------------ エスペラントとグローバル化 900円 タニヒロユキ著。「国際と民際」「民際語と積極的中立主義」など《民際語》とはなにかを問う。 ------------ 在庫から バギーの作品 Auxtuna foliaro 500円 Cxielarko 1400円 Pilgrimo 750円 Preter la vivo 750円 Sur sanga tero850円 La vagabondo kantas 2000円 La verda koro 1000円 Viktimoj 850円 ------------ ご注文は郵便、ファクス、電子メールで。送料は実費。現品と一緒に請求書を送ります。支払いは振替口座で。