La Krokodil’

Informbulteno de Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo

1 rue Jean Aillet, 31000 Toulouse

tel/fax 05 61 25 55 77; courriel : toulouse@esperanto.org

n°11 decembro 2001

 

Du gravaj eventoj okazis en novembro:

(1) Prelegdebato en Universitato, kun Brian MOON el Luksemburgo, kaj Christian HEN, prezidanto de Euxropa Movado en Haute-Garonne.

(2) La jarkunveno de nia asocio.

1. Cxu euxropanoj bezonas komunan lingvon? Kiun?

Laux tiu temo prelegis Brian MOON, cxeftrakukisto cxe Euxropa Komisiono en Luksemburgo kaj membro de Akademio de esperanto, cxe la invito de Esperanto-Kultur-Centro kaj Euxropa Movado/Haute-Garonne.

La prelegon auxskultis kvindek personoj, cxefe studentoj, en amfiteatro de la Universitato pri Sociaj Sciencoj. La publiko ricevis kiel dokumentojn, gazetar-revuon kaj libreton Esperanto, mode d’emploi.

Brian Moon tre dokumentite priskribis la lingvan situacion en la institucioj de la Euxropa Unio kaj en la lernejaj sistemoj de la landoj. Li atentigis kiom diferencas la anoncitaj intencoj (egaleco de cxiuj lingvoj) dis de la realo, helpe de multaj konkretaj ekzemploj kaj anekdotoj. Li montris kiom maljusta estas la nuna realo, kaj ke gxi povas endangxerigi la unuecon de la Unio.

Fine li malkovris ke pli justa solvo ekzistas, kaj priskribis la konturojn de la solvo pere de la internacia lingvo Esperanto.

La debato kiu sekvis levis malmultajn sed interesajn demandojn, kiel "Se esperanto farigxos la lingvo de Euxropo, kiel gxi povos esti lingvo de la homaro?"

Christian HEN nur tre mallonge prezentis la temon, kaj la aliaj membroj de Euxropa Movado fakte ne intervenis en la debato. Ni ne scias cxu ilin vere interesas la temo.

Multan dankon al Brian Moon, kiu ne nuligis sian partoprenon, malgrau sia jxusa funebro.

 

2 - Decidoj de la jar-kunveno

Sommaire :

 

Prelegdebato " Cxu Europanoj bezonas

komunan lingvon ? Kiun ? " p.1

Decidoj de la jarkunveno p.1

Zamenhof-festo p.2

Stud-semajnfino en Arrout (09) p.3

Vespero kun Adurahman JUNUSOV kaj

Regxkuko p.3

12 élèves au club d’espéranto du Collège

de Castanet p.4

Nia kalendaro p.4

Rapport d’activité 2000/2001 p.5

 

 

En decembro okazos

Zamenhof-festo

dimancxon la 6an de decembro

Maison de Quartier Rangueil, 19 rue Claude Forbin, 31400 Toulouse

Programo

12.00 Akcepto.

12.30 Aperitivo-koncerto kun Ariegxa Esperanto-Koruso.

13.00 Tagmangxo kun varmaj kaj malvarmaj pladoj (menuo disponigota lauxpete).

14.00 Paroladoj (eventuale?), babilado, vizito de la libroservo, kaj ekspozicio.

15.00 Prezento de teatrajxo Rekta Metodo de Tristan Bernard, adaptita de Gaston Moch kaj Georges Lagrange, regxisoro: Arno Lagrange.

16.00 Publika koncerto

Ali ATEIA ludos iranan sitaron.

JoMo sola, kantos akustike varistile, popajn, rokajn, folkajn kantojn, kaj kantojn de la hispana milito , en esperanto sed ankaux en okcitana lingvo. Li Prezentos sian novan diskon.

18.00 Fino, aux diskoteko por tiuj kiuj deziros plufesti.

Libro-servo kaj trinkejo malfermaj dum la tuta posttagmezo.

Prezo por la tagmangxo kaj la spektaklo: 100 FrF.

_ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _ _

Aligxilo resendota al TEF, 6 rue G. Voisin, 31130 Balma. Info: 05.61.24.14.45 aux 61.25.55.77

antaux la 3a de decembro

Nomo

Adreso

Tel. / courriel:

Partoprenos la Zamenhof-feston, dim. 16an de dec. 2001

Pagas al Esperanto-Kultur-Centro : . . . . .x 100 F = , per bank-cxeko posxtcxekoalie

Dato Subskribo

 

 

Comment venir à la Maison de Quartier Rangueil ?

La rue Claude Forbin se termine en impasse. Au fond il y a un petit rond-point sur lequel donne un parking. Il faut se garer là. La Maison de Quartier est ce bâtiment de plain-pied, moderne et métallique, attenant au parking, et fait face à une école. Suivez les flèches pour trouver l’entrée.

En bus : 24 (arrêt Virgile).

92 (arrêt Duguay-Trouin) (s’il est remis en service).

Depuis la gare Matabiau : prendre le métro jusqu’à Capitole, puis le bus 24 (avec le même ticket).

En cas de difficulté pour vous y rendre, l’équipe de la fête de Zamenhof se fera un plaisir d’aller vous chercher à la gare. Téléphonez quelques jours avant.

 

Por praktiki la lingvon

En januaro kaj februaro

Studsemajnfino en Arrout (09): 26-27 januaro

Semajnfino por ekzerci traduk-arton okazos en Arrout, cxe la Sunkompanio, kiu cxiam afable akceptos nin.

La prezo, 30,50 € (200 FrF), aux 21,50 € (140 FrF) por studentoj kaj senlaboruloj, entenas tranokton en plurlitaj cxambroj, matenmangxon, kaj du mangxojn.

Partoprenantoj havu minimume nivelon de la unuagrada ekzameno.

Interesitoj kontaktu nin frue, por pli bone organizi, elekti tauxgajn tekstojn, ktp.

Tel : 05 61 25 55 77, courriel : toulouse@esperanto.org.

Vespero kun Abdurahman JUNUSOV kaj regalado per Regxkuko

Vendredon 1-an de februaro, je la 20h30, 9 rue Marengo (cxe la fervojistoj)

La fervojista grupo kaj EKC invitas vin al festa kaj kultura vespero kun jxurnalisto el Dagestano (kauxkaza lando, apud Cxecxenio). Okaze de sia prelegturneo en Francio, A. JUNUSOV prezentos al ni sian landon, kaj respondos niajn demandojn.

La dua parto de la vespero, dum kiu ni povos dauxrigi la diskuton, estos la tradicia Regxkuko, preparita de la fervojistoj.

Financa partopreno por la kostoj: 3 €.

Enskribigxu telefone cxe Josée Lafosse: 05.61.24.14.45.

Intervjuo kun Abdurahman. Junusov

- Abdurahman, kiu vi estas?

Mi naskigxis en la montara vilagxo Kumuh (la centro de la laka regiono), sed de frua infaneco logxis cxiam en Mahacxkala (krom du jaroj en Hungario kaj Belgio). Laux la nacieco mi estas lako. Mi finis filologian fakultaton de Dagestana Sxtata Universitato, kaj ricevis diplomon pri la rusa lingvo kaj literaturo. Cetere, la temoj de miaj kursa kaj diploma verkoj estis Esperanto, problemoj de la arta traduko. Nun mi estas jxurnalisto.

- Fakoj en jxurnalismo?

Dum pli ol 20 jaroj mi laboris en Dagestana Respublika Televido kiel redaktoro, cxefredaktoro pri muziko kaj cxefredaktoro pri arto kaj kulturo. Dum tiuj jaroj mi partoprenis (kaj gajnis premiojn) en diversaj konkursoj kaj festivaloj. En 1994 oni proponis al mi igxi redaktoro de E-gazeto Eventoj (Budapesxto), kaj mi laboris tie dum du jaroj (krome, dum 3 monatoj en la redakcio de Monato en Antverpeno). Nun mi laboras kiel cxefredaktoro de la homrajta sendependa respublika gazeto Kroniko de la semajno, kiu cxi-jare estas agnoskita kiel la plej bona regiona gazeto en Rusio.

- Cxu vi havas infanojn?

Jes. Mia filo Ajgun finis medicinan fakultaton de universitato kaj laboras kiel kuracisto en Moskvo. Mia filino Ajna finis gimnazion cxi-jare kaj igxis studentino de la 1-a Moskva Medicina Instituto.

- Cxu vi scipovas aliajn lingvojn ?

Krom la rusa mi perfekte komprenas la lakan (mian gepatran) lingvon, sed pro la preskaux nula praktikado (de infaneco: ruslingva lernejo, universitato, interkomunikado, televido, literaturo, preso, ktp.) mi apenaux povas paroli.

Mi scipovas la polan, povas komunikigxi kun reprezentantoj de kelkaj slavaj popoloj. La anglan mi povas legi, traduki, sed ankaux pro manko de praktiko multe pli bone komprenas ol parolas gxin.

- Viaj hobioj?

Vojagxoj, amika komunikado, fotado, komputilumado, sxako.…

- Via sperto en Esperantujo, verkoj (mi jxus legis ke vi verkis kursolibron).

Mi estas e-isto de 1968, estis prezidanto de dagestana E-klubo, estis elektita kiel estrarano de SEJM, de Rusia E-Unio. Inter 1997 kaj 2000 estis dufoje elektita prezidanto de Rusia E-Unio kaj A-komitatano de UEA.

Pasintjare aperis mia lernolibro Esperanto? Tio estas simpla!, kaj post kelkaj tagoj devas aperi la dua eldono. Mi prelegis en Svedio, Hungario, Belgio, cxefe pri Dagestano kaj Kauxkazio.

- Cxu vi povus priskribi kelkajn aspektojn kiujn vi prezentos dum la prelegoj?

Jes, mi rakontos pri la historio de Dagestano, gxia unika multlingveco, gxia ricxa historio. Mi provos prezenti ne unu Dagestanon, sed Dagestanon kiel Landon de Montoj kaj Monton da Lingvoj; landon de artoj kaj metioj, gxiajn "vilagxojn-sxtatojn"; landon de la lastaj kavaliroj (tiel nomigxis la libro de fama dagestana pentristo, kiu vivis en okcidento). Mi rakontos pri la kauxkazia milito, kaj pri la nuna stato de Dagestano. Mi certe tusxos ankaux la temon de la nunaj kauxkaziaj militoj, precipe en la najbara Cxecxenio.

- Pri la rusaj bardoj: cxu dum la vespero vi povus kanti la belajn kantojn de Bulat Okutjxava kaj la aliaj?

Jes, kutime mi kantas nur en amika rondo, kaj nur en la rusa lingvo, kaj precipe la kantojn de B. Okutjxava. Do, mi riskos iomete kanti.…

(demandis Yves NICOLAS)

 

 

 

À Castanet-Tolosan

12 élèves du Collège Jean-Jaurès sont inscrits au Club d’espéranto.

Ils s’initient deux fois par semaine à la langue internationale, et recherchent, au moyen de l’internet, des correspondants dans le but de faire un échange l’année prochaine. Ils ont déjà des adresses de jeunes Catalans, et souhaitent en trouver en Italie, Allemagne, Autriche, et Portugal.

 

 

Nia kalendaro

Dec. 07 Mangxo-Klacxo

16 Zam-festo

Jan 04 (aux 11) Mangxo-Klacxo

26-27 Arrout-semajnfino

Fev. 01 Regxkuko kun A. JUNUSOV cxe la fervojistoj

08 Mangxo-Klacxo cxe EKC

Mar 01 Mangxo-Klacxo

16-17 (ou 23-24) Arrout-semajnfino

Apr. 05 Mangxo-Klacxo

Maj 03 Mangxo-Klacxo

04-05 Arrout-semajnfino

Jun. 07 Mangxo-Klacxo

 

 

Rapport d’activite 2000/2001

Membres : 33 cette année (au lieu de 40 les années précédentes).

Le Conseil d’administration (komitato) comprend 7 membres.

A. Activités d’enseignement

1. Cours

Cours hebdomanaires à :

– Maison de Quartier Rangueil dans le local prêté par la Mairie de Toulouse : perfectionnement par le théâtre ( 6 participants).

– MJC-Ancely : débutants (4 élèves).

2. Stages de week-end :

Quatre week-end de stage ont eu lieu à Arrout en Ariège : lors des deux premiers plusieurs groupes de niveau ont fonctionné. Lors des deux derniers, seul le groupe atelier d’écriture d’un scénario, puis réalisation du film, a fonctionné.

Autres cours, hors EKC : Université du Mirail avec Jean-Marc Leclercq

Comité d’entreprise SNCF avec Josée Lafosse (2 ou 3 cours).

À signaler : un nombre relativement important de débutants apprennent par leurs propres moyens (par l’internet, ou par manuel).

B. Activités de vulgarisation de l’espéranto

1. Tenue de stands :

À la fête des associations, le 7 octobre, place du Capitole.

À la Semaine Européenne, du 7 au 12 mai, place St. Etienne.

Au Forum des Langues du Monde, le 20 mai, Place du Capitole.

2 Action Découvrons l’espéranto et l’internet au mois de mai (dans le cadre de l’Année Européenne des Langues, en partenariat avec la Maison de l’Europe).

Cette action comprenait :

un concert/débat avec J.M. Leclercq et Flavie Audibert, au Café Le Rex le 16 mai

un stand à la Semaine de l’Europe, du 7 au 12 mai, place St Sernin.

un atelier " Découvrons l’espéranto et l’internet " le samedi 26 mai (Maison de l’Europe et ENSEIHT). 14 inscrits, 10 présents.

– une Conférence-débat " Les Européens ont-ils besoin d’une langue commune ; laquelle ? " à l’Université des Sciences Sociales. Brian Moon et Christian HEN; en partenariat avec le Mouvement Européen, section Hte Garonne/ Ariège, et la Maison de l’Europe. (Conférence remise au mois de novembre, pour indisponibilité du conférencier.)

L’ensemble de l’action a reçu le soutien financier du Conseil Général, de la délégation régionale Jeunesse et Sports, et de la banque Crédit Mutuel.

3. Medias

Capitole-Info a annoncé nos cours de la Maison de Quartier Rangueil.

La Depêche a informé sur nos cours et stages d’Ariège. (parfois dates tardives), mais semble-t-il pas sur nos concerts. (Kaj Tiel Plu et Jomo)

– Le Flash a annoncé le concert de JoMo dans la rubrique " Livres, Auteurs, Rencontres " !

– L’Atelier Esperanto et Internet a été annoncé dans la Dépêche (le matin même).

– Les radios ont été régulièrement tenues au courant de nos activités, mais nous ne savons pas si l’info a été diffusée.

TLT : deux émissions, abondamment rediffusées :

– L’émission Mémoire avec Greg, le 12.03, a permis à quatre espérantistes de la région de s’exprimer pendant 25 mn.

–Trois minutes sur la vie de Rikardo Cash, (un Américain espérantophone de Toulouse) ont été diffusées la semaine du 4 juin.

C. Activités Culturelles

On aurait pu penser qu’après avoir organisé le festival KAFE, l’association marquerait une pause. Au contraire, sous l’égide de l’Année Européenne des langues, cette année a été particulièrement riche en manifestations.

1. Conférences/Rencontres

– Mohamed kaj Zoreh SURUSH, jeune couple iranien, nous montrèrent avec l’aide de diapositives et une exposition d’objets artisanaux, des aspects de leur pays. La discussion s’engagea parfois vive, du moins avec Mohamed, car son épouse ne possédait pas tout à fait l’espéranto.

– Chris LONG, traducteur et auteur de poésie, nous a fait bénéficier le jeudi 26 avril d’une " conversation sur la littérature ", au local des Cheminots.

2. Concerts

– Le groupe catalan Kaj Tiel Plu nous a donné à l’occasion de la fête de Zamenhof le samedi 16 décembre un magnifique concert. Un récital de Gianfranco MOLLE faisait la première partie du concert. 50 billets vendus, pour moitié à des non espérantistes.

– le 16 mai au Café Rex, J.M. Leclercq et Flavie Audibert se sont produits. dans le cadre de l’action déjà citée (21 billets vendus).

3. Théâtre

Le 19 mai l’atelier-théâtre a présenté, à la Maison de Quartier Rangueil, un extrait de la pièce travaillée, Rekta metodo, à l’occasion de la fête du quartier. Cette pièce sera présentée en octobre au Congrés Catalan d’espéranto à Girona, et en décembre à Toulouse.

D. Vie de l’association

1. Les repas-tchatche ont été très fréquentés, au point qu’il faut envisager un autre local.

10 " mangho-klachoj " ont eu lieu avec une fréquentation moyenne d’une douzaine de personnes. Celui de janvier organisé en commun avec les Cheminots, dans leur local, a été particulièrement réussi .

2. Des permanences ont été tenues, tous les mardi de 17 à 19 heures.

3. La bibliothèque s’améliore peu à peu, sous la responsabilité de Rikardo, avec l’aide d’une aide-bibliothécaire bénévole recrutée par le Centre Toulousain du Volontariat.

Des acquisitions ont été faites cette année, grâce à la subvention de la Fondation Thorsen. (11 livres, dont 10 donnés par la fondation).

4. Les émissions de Radio ont fonctionné régulièrement avec les mêmes équipes que l’an dernier : Christine et Flo à Canal Sud, et Flo et Rikardo à Radio Occitania.

Canal Sud : lundi de 20 à 21 h

Radio-Occitanie : jeudi de 19 à 20 h.

Radio FMR : mercredi (rediffusion).

Il nous manque toujours une évaluation de l’impact.

5. Cotisations à d’autres organismes

EKC fait partie du Comité Toulousain du Volontariat (est présent à son A.G. où on entend parler d’espéranto, et sur la Place du Capitole lors de la Journée des Associations début octobre),

et du Comité d’organisation de la Prima de las Lengas (stand place du Capitole au Forum des Langues).

EKC est membre de la Fédération Espéranto-Midi-Prénées.

E. Partenariats

Une coopération s’est établie cette année avec l’association des Cheminots pour l’Espéranto (TEF). Echange systématique d’information, tracts annonçant les cours communs, repas-tchatches et soirée-causerie en commun.

Partenariat avec le Mouvement Européen et la Maison de l’Europe (conférence-débat dans le cadre du projet " Un mois, une langue " de la Maison de l’Europe).

Collaboration avec le Carrefour Culturel Arnaud Bernard, avec qui nous coorganisons le Prima de las Lengas (printemps des langues).

Notre association a participé au Concours des Associations mis en place par le Crédit Mutuel, pour fêter le centenaire de la loi sur les associations, avec le projet Découvrons l’espéranto et l’internet, qui a gagné le deuxième prix de l’Agence St-Agne.

J– Jeanne-MarieCASH