KomACE 2023/11 16/07/2023 ========================================================== KOMUNIKOJ DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA (KomACE) -------------------------------------------------- REDAKCIO : AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA redaktanto : Dr Parfait SIM Adreso helikposhta : p/a 11.BP.48 Lome 11, Lome, TOGOLANDO rete : afrikacentro@..., ace2006hb@... -------------------------------------------------- La informojn en KomACE chiuj rajtas chiel ajn uzi nur kun indiko de la fonto ========================================================== Estimataj geamikoj, Jen ni en julio 2023, kiam amaso da lernejanoj en Afriko ferias. Ankau en Togolando estas tia, kaj Instituto ZAMENHOF (IZo) jhus fermis la lernojaron 2022-2023. Gelernantoj kaj ties gepatroj aldonighis al gedungitoj de IZo por festi la jarfinon. Estis tre agrabla programo dutaga kaj ghojoza. Necesas nun sekvi la filmon. Fino de la lernojaro 2022-2023 en Instituto Zamenhof La 19an de septembro 2022 komencighis la lernojaro 2022-2023. De tiam ghis komenco de majo 2023 okazis kursoj kaj diversaj provekzamenoj. Sekvis poste jarfinaj ekzamenoj kaj jen la 14a de julio 2023 fermis la lernojaron 2022-2023. En Instituto Zamenhof, estis bunta programo por adiaui la jaron la 13an de julio 2023. La programo komencighis la 12an de julio 2023. Tiam chio devus komencighi je la 9a horo. Granda pluvo lavis la urbon Lomeo kaj chirkauajhojn de la 4a ghis la 11a horo. Tamen gelernantoj povis invadi la lernejon en uniformo tiucela. Je 13a horo la folklora grupo AGBADJA ludis. Sekvis poste la orkestro de IZo kun dancistoj. Dume, en klaschambroj gelernantoj manghis kaj trinkis kun buntaj muzikoj kaj dancoj. Estis tre agrabla etoso, dum kiu geinstruistoj prigardis la gelernantojn kaj kun ili intermiksighis por danci kaj kanti. La festa etoso chesis je 17a horo kiam gelernantoj devis eniri klaschambrojn por kontrolo cheesta. Sekvis poste la nokto, kiu rapide pasis. La 13an de julio okazis du aferoj. Unue la gelernantoj informighis pri la rezultoj de la jarfinaj ekzamenoj kaj poste la geinstruistoj kun gepatroj kunmanghis por tiel fermi la lernejan jaron. Je 10a horo komencighis la proklamado de la rezultoj. Oni povis noti : INFANVARTEJO - Chiuj 11 gelernantoj de la unua sekcio de la infanvartejo sukcesis por la dua sekcio, kio estas 100% de sukceso; same estas ankau en la dua sekcio kie chiuj 33 gelernantoj sukcesis. ELEMENTA NIVELO - Chiuj 25 gelernantoj de unua klaso de la elementa nivelo sukcesis kun 100%. - En la dua klaso de 31 gelernantoj estas 100% de sukceso. - La procento de sukceso en la tria klaso estas 100% kun 36 gelernantoj. - La kvara klaso havas38 gelernantojn kun 100% kiel procento de sukceso. - Chiuj 39 gelernantoj de la kvina klaso havas la procenton 100% de sukceso. - La 34 gelernantoj de la sesa kaj lasta klaso de la elementa nivelo sukcesis en la shtata ekzameno CEPD. DUAGRADA NIVELO (Kolegio) - El la 44 gelernantoj de la unua klaso sukcesis 43, kio estas 93,61 % de sukceso. - En la dua klaso estas 40 gelernantoj el kiuj sukcesis 39, kio estas 97,50% de sukceso. - La tria klaso havas 47 gelernantojn kaj 43 el ili sukcesis, kio estas 91,48% de sukceso. - La 57 gelernantoj de la kvara klaso de kolegia nivelo trapasis la shtatan ekzamenon BEPC kaj 52 el ili sukcesis. La procento de sukceso estas 91,22 %/ Diversaj premiojn ricevis gelernantoj diligentaj kaj ankau stipendiojn.Dum la gelernantoj reiris hejmen, iliaj geinstruistoj kaj gepatroj ekpretighis por kunmangho. Je 14a horo komencighis la kunmangho, kiun antauis seanco de kouchado (coaching) fare de koucho MaxBonheur. La seanco pluiris dum la mangho, kiu finighis je kvara horo. Manghantoj tiam ensorbighis en kiel uzi monon kaj vivi trankvilan geedzecan periodon. S-ro GBEGLO Koffi aldonis vortojn pri FUKRo (Fortego la Universon Kreanta kaj Reganta),la mistera forto pri kiu temas en la poemo PREGHO SUB LA VERDA STANDARDO de Zamenhof. Tio montras, ke Esperanto tre bone fartas en Instituto ZAMENHOF. Vidu La gelernantoj de la duagrada nivelo lernas Esperanton dum normalaj kurshoroj. Plie ankau geinstruistoj de IZo uzas Esperanton, kiun ili plulernas en sia klubo NEF (Nova Esperanto-Familio) de Instituto Zamenhof. La kursoj pluiros en la klubo dum gelernantoj de la sesa klaso de la elementa nivelo sekvis kurson de s-ro AGBA lau la sonomimada metodo de Brigitte MARLIER. La etoso en la lernejo estis vere festa kaj agrabla. Geinistruistoj kaj invititoj ghojis kun la popolo IZo-a, kiu chiam pretas daurigi glatan instruadon ene de la lernejo. Bonaj rezultoj en IZo estas la sekvoj de la agrabla kunestado de la homoj ene de la lernejo. La fino de la eventoj jarfinaj en IZo jam estas historiajho, sed chio jam ekis por la laboroj venontjaraj, char la geinstruistoj jam anoncis feriajn kursojn kaj lernadon de Esperanto en augusto kun trejnado en aferoj mondonaj.