KomACE 2023/05 04/04/2023 ========================================================== KOMUNIKOJ DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA (KomACE) -------------------------------------------------- REDAKCIO : AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA redaktanto : Dr Parfait SIM Adreso helikposhta : p/a 11.BP.48 Lome 11, Lome, TOGOLANDO rete : afrikacentro@..., ace2006hb@... -------------------------------------------------- La informojn en KomACE chiuj rajtas chiel ajn uzi nur kun indiko de la fonto ========================================================== Estimataj geamikoj, ACE (Afrika Centro Esperantista) pluiras sian vojon cele al la utiligado de Esperanto en chiuj sferoj de la homa vivo. Sube aperas la programo 2023 de ACE. Leginte ghin kaj duan alian tekston, oni povas peti helpon de la centro. Chiuj, unuopaj Esperantistoj au Esperanto-grupoj/asocioj, rajtas peti helpon de ACE. I- Subtenagado de ACE ========================== la subaj linioj montras la programo de ZACE por 2023. Kiu shatus ion entrepreni Esperante, tiu tuj rilatu kun ACE disponigante : 1- Raporteton pri la agado en 2023 kun financa bilanco de la jaro 2- Priskrion de la agado, kiun oni planas en 2023 kun akompana bugheto 3- Petletero en kiu oni menciu kion oni deziras ricevi de ACE. Se temas pri grupo/asocio, oni aldonu la liston de la estraranoj kun unuopaj adresoj. Ankau unuopulo rajtas peti helpon, liverante nur la suprajn informojn. Nun al la programo 2023 de ACE PROGRAMO2023 DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA (A.C.E) Kion ACE povos realigi en la jaro 2023 ? Io estas religata sed kun la nova strategio de ACE INFORMADO Temos che pri informoj al Esperantistoj pri la Esperanto-movado. Konoj pri deklaracio de Bulonjo-organizajhoj Esperanto-instru-metodoj, ktp. INSTRUADO Estos diversaj kursoj : - kursoj por komencantoj (kurso FEREZ kaj aliaj) - kurso por progresantoj (por la praktikantoj) - korektado de leteroj - kunverkado de tekstoj pri diversaj temoj koncerne afrikajn kulturajhoj - organizado de seminario pri diversaj temoj lingvaj kaj eksterlingvaj - laugrada enkondukado de diversaj Esperanto-ekzamenoj internaciaj au primovada UTILIGADO - veko de Esperantisto-grupoj - Pluiro de la relancho de la laboroj de UETA La klopodoj koncernos plu Togolandon, DRKongolandon, Kamerunion, kaj Tanzanion, Beninon, Kotdivuaron, ktp - redaktado de periodajhoj • semo : gi temos pri DISVOLVIGHO DE LA HOMEGO • KomACE (Komunikoj de ACE) : ghi prezentos mallongajn komunikojn de ACE • HACE (Horizonto ACE) : ghi estas plena periodajhoj de ACE, kiu enhavas tekstojn pri tre diversaj temoj. - Kunverkado por periodajhoj internaciaj de artikoloj pri diversaj afrikaj kulturajhoj - Kunorganizado de Esperanto-renkontighoj en kluboj kaj landaj asocioj - Kontribui en enspezaj enptreprenoj - Eldonado : libroj, KD, periodajhoj - Agado en retaj forumoj per la uzado de JUTUBO kaj similaj retiloj - Seminario pri UETA II- Grava teksto sekvinda ========================= ACE montras la aspektojn de siaj nunaj agaderoj. AGADSTRATEGIO 2023 DE ACE (Afrika Centro Esperantista) Ekde de augusto 2021 ACE alimaniere agadas. Ghia dokumento EPI-IPE iel aludas pri la uzado de Esperanto kiel la aliaj vivantaj lingvoj. Fine de la jaro 2022 ACE dissendis novajaran saluton kies titolo estas NI PENSU ALIMANIERE. Jhus verkighis alia teksto de ACE kun la titolo AGADORIENTIGHO. Ekde nun la laboroj de ACE bazighas sur tiuj dokumentoj kaj aliaj novaj kiuj povos aperi chiam en la linio de alimaniera agado. Ne plu estas la momento preskaŭ nur celebri tagojn, organizi kongresojn, sen konkretaj agadoj por la disvastigo kaj utiligado de Esperanto. Estu for la tempo de « PRIORITATO MI », kiu estas en preskau chiuj grupoj kaj unuopuloj. ACE agadas nun novstrategie. I LERNI FARANTE kaj FARI LERNANTE Ne plu estu tempo por informi kaj alia por lerni kaj utiligi. Chiuj agadoj havu samtempe chiujn tri rubrikojn. Kiam iu devas organizi kurson, tuj oni pensu pri al kio la kurso utilos kaj samtempe oni utiligu la lernitajhoj por tuj fari ion. Kiam oni uzas Esperanton, tuj oni plulernu ghin kaj utiligu. Chio okazu samtempe. ACE rilatos kun esperantistoj tra la mondo por kunlabori kaj kunhelpi chiam bazighante sur siajn principojn supre menciitajn. II SUBTENADO DE ESPERANTISTOJ La subtenado de ACE bazighos sur kluba vivo, char la uzado de Esperanto okazu pli en grupo ol en unuopula agado kiu estas preskau nur « PRIORITATO MI ». La subtenado de ACE iras al chiuj. Tial interesighantoj adresos siajn petojn al ACE kun mencio de la nomo de la klubo, listo de membroj kaj estraranoj kaj laborplano de la jaro. La subteno de ACE iros unuarange al grupoj kun planoj kongruantaj kun PRIORITATO NI. ACE povos rilati kun unuopuloj en la plulernado de/per Esperanto. III REDAKTADO/ELDONADO En la jaro ACE organizos formadon de Esperantistoj en redaktado kaj eldonado de verkoj. Verkado en grupo de artikoloj por diversaj periodajhoj estas ne ekstertema. ACE tiucele rilatos kun esperantistoj tra la mondo por lerni kaj lernigi. IV AGNOSKO DE LABOROJ DE ESPERANTISTOJ Homoj tra la mondo vere dedichas sin preskau tute al Esperanto. ACE taskas al si disponigi distingilojn al iuj el tiuj homoj. Dum premioj havos nomojn de esperantistoj, aliaj esperantistoj precipe afrikaj havos tiujn premiojn pro laboroj faritaj. ACE disponigas almenau 100 eurojn por chiu premiito. La diversaj premioj estas : 1- Premio Hans BAKKER Ghi celas afrikajn esperantistojn plej aktivajn en la instruado de Esperanto en la jaro. 2- Premio Renato CORSETTI Renato CORSETTI estas dumviva zorganto pri regiona agado. Tial la premion ricevos la esperantogrupo chefe landa asocio au klubo, kies agado elstaris inter la aliaj en la jaro.. 3- Premio Giorgio SILFER Giorgio SILFER estas tre talenta Esperantisto ege diligenta. Necesas rekoni tion de li tre admirinda. La premio celas esperantistojn-verkistojn . 4- Premio Hemmo TIETTI Jam estas premio Hemmo TIETTI por aktiva esperantisto, kiu tre bone scias ion pri TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando. Povos ech esti konkurso por tio kaj oni respondos demandojn rilate TIETon. Regularoj pri la premioj baldau aperos. V- ACE kaj UETA En tiu chi jaro 2023 ACE plurolu kiel sidejo de UETA, helpante ghin realigi sian planon por la jaro. VI- Prizorgantaro de ACE 1- Administranto : GBEGLO Koffi 2- Helpantoj : - DOUMEGNON Koffi - SAGBADJELOU Kokou - ATTIOGBE-AGBEMADON B. Mensah - GBEGLO Dzifa - Pliaj helpantoj aperos en aliaj landoj