Estas jam multaj en bitarkivo. Kontrolu che: https://dlibra.kul.pl/dlibra/publication/49297/edition/43909#structure > de Marc Vandem Bempt de Iespa.eu > > > === klarigoj pri IPR 1959-1970 === > === (senditaj al Jozefo Nemeth) === > > Rimarku ke via paĝo mencias "1955-1956? (1-a jaro): (mankas!)". Fakte > la unua numero iam aperinta estas tiu de januaro 1956. La miskompreno > pri 1955 originas en la fakto ke la ekstera kovrilo indikas "januaro > 1955", la interna indiko estas la ĝusta, kaj en la unua paĝo oni > skribas pri tio ke temas pri la unua numero de la serio. > Do: en 1955 ĝi ne aperis. > > En la numero 7 (julio 1957) oni anoncis ke la sekva numero (do nr. 8) > aperos en oktobro 1957, ni ne posedas ĝin, nek sekvajn el 1957. Tamen > en la unua numero de 1958 estas neniu mencio pri neapero en 1957, do > mi supozas ke efektive ekzistas la numeroj 1957-8, 1957-9 kaj 1957-10. > > De 1959 ni posedas nur la unuan numeron. Tiu mencias sube de la paĝo > 70 ke bonvenas artikoloj por la sekva numero, do mi supozas ke jes > aperis pliaj numeroj en tiu jaro. > > Aliflanke en 1959 la sveda revuo "Instruistaj Leteroj" ricevis novan > nomon "Edukado Internacia" ekde la numero 36 (15 okt. 1959). Antaŭe > estis neniu mencio de ILEI, ekde nr. 36 aperis subtitolo kiu jes > mencias ILEI'n. Redaktis ekde nr. 1 (kaj plue post nr. 36) Oskar > Svantesson el Svedio. > > Tiel estis ĝis nr. 97 (el 1968). En 1971 ekaperis "Edukado" (nr. 98 > kaj postaj), de la sama Oskar Svantesson, kiu estis nur-seveda daŭrigo > de la antaŭa "Edukado Internacia" ĉar ILEI ne plu partoprenis en ĝi. > ILEI en 1970 aperigis provnumeron 1970/0 kaj en oktobro 1970 la > numeron 1 de IPR. Ekde 1970 ĝis nun aperadis tiu revuo IPR de ILEI.