************************************************* H A C E 001/2023 junio 2023 ************************************************** HORIZONTO DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA H A C E Liberpensa informilo de AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA Redaktas : Dr Parfait SIM Adreso : afrikacentro@... ************************************************* ************************************************* E N H A V O ========== Malferme -------- ALIMANIERA AGADO ----------------- A- NOVJARA MESAGHO DE AFRIKA CENTRO ESPERANTISTA : NI PENSU ALIMANIERE ! B- AGADORIENTIGHO C- EPI-IPE (Esperanto Per Io - Io Per Esperanto) TR'AFRIK -------- I- Raportoj pri agado 1- Raporto pri la agado de Afrika Centro Esperantista en 2022 2- Raportoj pri agado tra Afriko i- Zamenhoftago-festo ii- Agado en unuopaj landoj LERNOKAMPO ----------- Ordo de vortoj en frazo KOUCHEJO --------- 1- Pripensu ni 2- Rimarku ni 3- Rolo de tiu chi rubriko KOUCHEJO VIDPUNKTOJ ----------- - KOGNOVOJOJ FELIETONE --------- MIA KREDADO I "Religiaj aferoj devas esti fonto ne de diskordoj, sed de konkordo." (GBEGLO Koffi) VERDAJ PLUMOJ ------------- 1- La fiŝisto Jeandedieu KIKAKO 2- EN MIA VILAGHO Verkis ETIENNE LUHEKA Kaj MARCELIN LUHEKA RIDO-ANGULO ------------ Rampolernejo RAKONTOJ -------- 1- ALLOGA LOKO (CLUSE Zissè Florent) 2-LA VIVA KAJ LA NUTRA KONDICHOJ DE LA PORKOJ EN ANYRONKOPE ANONCETOJ ---------- I- Servoj de ACE 1- Subtenagado de ACE en 2023 2- Aparta alvoko al esperantistoj en landoj najbaraj al Togolando 3- Antenigo kaj antenigho de ACE II- KOMUNA EUROPA REFERENCO-KADRO POR LINGVOJ (KERKL) ************************************************************* ============ ANONCETOJ ============ I- Servoj de ACE =============== 1- Subtenagado de ACE ACE (Afrika Centro Esperantista) daurigas sian subtenagadon al Esperantistoj precipe afrikaj. Kiu shatus ion entrepreni Esperante kaj deziras ricevi subtenon de ACE, tiu tuj rilatu kun ghi disponigante : i- Raporteton pri la agado en 2022 kun financa bilanco de la jaro ii- Priskribon de la agado, kiun oni planas en 2023 kun akompana bugheto iii- Petleteron en kiu oni menciu kion oni deziras ricevi de ACE. Se temas pri grupo/asocio, oni aldonu la liston de la estraranoj kun unuopaj adresoj. Ankau unuopulo rajtas peti helpon, liverante nur la suprajn informojn. 2- Aparta alvoko al esperantistoj en landoj najbaraj al Togoladando --------------------------------------------------------------------- Iom da memorigo pri la afrika agado de Hans BAKKER montras kiom Togolando, Ganao, Benino, Nigherio kaj Kotdivuaro kunlaboradis ekde la jaro 1990. Esperantistoj el tiuj landoj kune okazigis la tri unuajn AKE: 1990 en Togolando, 1991 en Benino kaj 1993 en Ganao. Plie, togolandaj kongresoj partoprenadis esperantistoj en tiuj landoj, kaj ankau togolandaj esperantistoj partoprenis la unuan kaj ghis nun solan nacian kongreson en Benino en 2005. Seminarioj diverse okazadis en Togolando kun partopreno de Esperantistoj el tiuj landoj. ACE nun taskas al si kunlabori kun esperantistoj ke tia kunlaborado pluestu. Tial ghi petas de tiulandaj esperantistoj rilati kun ghi ke nun estu starigita laborplano por la daurigo alimaniera de la afrika agado en tiu chi afrika parto. Interesighantoj tuj rilatu kun ACE. 3- Antenigo kaj antenigho de ACE ------------------------------- En la realigo de sia programo en 2023, ACE proponas: i- Starigi tra Afriko antenojn. Temas pri Esperantistoj unuopaj au grupaj, kiuj shatus reprezenti ACE-n en sia loghloko. La laboro farenda estas kunlabori en la realigado de la programo de ACE en la jaro. Ne estos salajroj sed ACE pagos chiujn kostojn rilate la laborojn. Kiu shatus esti antenon de ACE en sia loghloko, tiu tuj rilatu kun ghi tra la adreso de la redakcio de KomACE. ii- Reprezentado de instancoj en Afriko ACE pretas reprezenti en Afriko kaj aparte en Togolando chiujn instancojn kiuj shatas vastigi sian agadon en Afriko/Togolando. II- KOMUNA EUROPA REFERENCO-KADRO POR LINGVOJ (KERKL) ===================================================== La terminon KERKL uzas ACE por subteni afrikajn esperantistojn majstri la lingvon Esperanto. La nunan tiucelan eksperimenton ghi faris en julio 2022 instruante Esperanton al la geinstruistoj de Instituto Zamenhof tiel uzante sian sistemon ACE-LiTe (ACE-Lingvo-Testilo), simple LiTe. Eble, oni povus demandi, kial EUROPA kaj ne AFRIKA. La simpla respondo estas, ke preskau chiuj lingvoj afrikaj estas ne jam skribitaj, kaj Esperanto kun radikoj europlingvaj jam eniris vejnojn de afrikanoj. Necesas havi efikan ilon por enradikigi Esperanton en Afriko kaj jen UTILEGAS KERKL. En Esperantujo, la unua instanco kiu proponis tiun Referenco-Kadron al Esperantistoj estas la Esperanta Civito kun ties LTSEC (LingvoTesta Sistemo de la Esperanta Civito), kiu tiam proponis la nomon Esperantan KEFR (Komuna Esperanto-Framo de Referenco) al la Europa Referenco-Kadro en Esperantujo. Tiam Giorgio SILFER rilatis kun IEK (Internacia Ekzamena Komisiono de ILEI) ke estu kunlaboro inter Civito kaj ILEI/UEA por tio chirkau la jaro 2003. IEK estis favora kaj la tiama prezidanto de IEK, Duncan CHARTERS (nuna prezidanto de UEA) povis renkonti kun Giorgio SILFER kaj vere admiris la diligenton de tiu chi homo. La sekvon oni povus diveni. Devis, chirkau la jaro 2008, naskighi KER (Komuna Esperanta Referenco-Kadro) de EDUKADO.NET apartenanta al Katalina KOVATS, kiu estis vicprezidanto de IEK, kiam la Esperanta Civito faris la proponon al la ekzamena komisiono de ILEI/UEA. Memorindas, ke tiam ankau GBEGLO Koffi estis membro de la ekzamena komisiono. Li do akiris iom da spertoj por ion proponi al sia Afriko. Bazighante sur la aserto de sia majstro Hans BAKKER chirkau la jaro 2006, li nun iniciatis ion en Afriko. Kion ghuste diris Hans tiam, certe tion oni povus legi. Jen : «Mi ne komprenas kial oni batalas por tiuj ekzamenoj (lau la europa referenco-kadro). La teksto pri ili estas en la reto kaj chiu ajn rajtas traduki ghin en sia lingvo kaj apliki ghin ». Jes, ja ! LiTe tute en ordo naskighis kun sia KERKL, chu ne ? Decas mencii tuj, ke ekzistas Esperanto-ekzamenoj antau la naskigho de la Europa Referenco-Kadro en 1991. Do la ekzistantaj ekzamenoj estas nomataj MOVADAJ dum tiuj de la Europa Referenco-Kadro estas INTERNACIAJ. Pli pri tiuj aferoj KEFR, KER kaj KERKL povos aperi pli da vortoj, se oni estos preminta tiucelan shaltilon. Unuaj tiaj ekzamenoj jam okazis kaj baldau aliaj okazos en Togolando kun vastigo al la tuta Afriko Sukceson al KERKL **************************************************************** KIEL RICEVI HACE-n paperan kaj sesmonatan ? 1- Per abono: 15 euroj estas la abonprezo 2- Subtenante ACE-: disponigante monon, ekz. 20 eurojn au pli. La monon oni ghiru al la konto "acex-e" che UEA. Posta informo al ACE pri la pago rajtigas ricevi ambau numerojn de la jaro. KIEL RICEVI LA RETAN VERSION DE HACE ? Necesas alighi al la tiucela dissendolisto. Tio ebligas ankau ricevon regulan de informoj pri la movado en Togolando. Oni do sendu malplenan mesaghon al : afriko-kunsentantoj-subscribe@... Memvola mondonaco estu sendita al supre indikita konto de ACE. KUNLABORANTOJ HACE estas chies proprajho. Do, ghi konsideras chiujn Esperantistojn kunlaborantoj. La kontribuajhojn oni sendu al la redaktanto. LA VENONTA NUMERO aperos pli malfrue en decembro 2023 Artikoloj por tiu numero atingu la redakcion kiel eble plej frue REPRESO Chiu homo rajtas chiel ajn uzi la artikolojn de HACE. Sola kondicho estas, ke oni indiku la fonton. *******************************************************************