Estona Esperantisto" n-ro 1 (julio 1995)estas Erare estas notita ke eldonanto estas Esperanto-Asocio de Estonio. (Strange - ili estas pri tio ja pridemandintaj min kaj mi estas al ili doninta ĝustan respondon). La eldonanto estis Aitai Rahvusvaheline Esperanto Keskus (Aitai Internacia Esperanto-Centro en la urbo Pärnu (laŭ stratadreso Rüütli 21)). La plej grava en tiu ĉi revueta numero estas klarigo pri neceso de Celo kaj La Strategio. (Bone ke la biblioteko "Estona Esperantisto"-n entute listigas (Ekzemple E-enciklopedio kompilita de J.O. prisilentas ekziston de la centro entute)) Peeter Aitai . https://groups.google.com/g/estonio/c/HGgvHc8b85k/m/zCZJ6eEIhoUJ "Estona Esperantisto" ================ Estis pretaj kelkaj numeroj kaj antaŭpreparitaj skizoj por 1,5 jaroj (18 numeroj). Sed ĉar "EE" estis akceptita per malvarma prisilento (dum EAE kunveno oni nur malbonhumore, kvazaŭ kulpigante, demandis kial mi ekuzis tiun ĉi nomon. Kaj la rigardoj diris al mi klare ke oni konsideras min fripono...). La unua numero estis disdonita al kunvenanoj de EAE, postkongresaj turismantoj post UK en Tampere, al multaj estonaj kaj alilandaj esperantistoj. Sekvis plena silento. Sola reago estis de francino kiu pro piedodoloro ne povis promenadekskursi kaj restante en aŭtobuso tralegis "EE"-n (ŝi kontente laŭdis). Sekvajn numerojn mi ne dissendis kaj restis atendi demandojn (estante preta multobligi kiam ajn, kiun ajn numeron, en kiu ajn kvanto laŭbezone. Tamen evidentiĝis ke neniu estona esperantisto estis interesita ricevi sekvajn numerojn kaj ignoris la aferon. Do la gazeteto (kio devis laŭplane esti por E-centro en Parnu) malaperis en historion kune kun la centro... Nun estante en Estonio mi sukcesis retrovi nur 2 ekz.de la 1-a numero kaj kovrilpaĝon de la 2-a. (pri la kialoj tiaj mi skribos aparte). Tamen mi nun enretigis la 1-an n-ron ĉar malgraŭ tio ke kaj UEA kaj EAE tiam estis informitaj pri bezono serioze rilati al la cel-bezono kaj strategia agadplano, afero dum sekvaj 14 jaroj daŭre malpliboniĝis. Ignorado de miaj penoj ion ajn entrepreni por savi kaj plibonigi nian aferon estis la kialo kial mi estante tiam vicprezidanto de EAE forlasis la movadon en Estonio. Nun mi devas konstati ke mi faris ĝustan decidon (sed tio estas jam temo ne pri "EE"). Peeter Aitai