Estimataj gelegantoj, tio estas provizora versio de la reta kolekto de revuo "Esperanta Fajrero". Cxar la korektitaj kaj pretigitaj por brajla presado tekstoj estis neuzeblaj por reta publikigo, ni devis uzi la versiojn antaux la korektado. Tial bedauxrinde aperas pluraj eraroj en tiu cxi tekstaro, kiujn ni iom post iom penas forigi. 2013/1 Esperanta fajrero n-ro 1/2013 januaro-marto jaro XXVIII Aperas kvarfoje jare. Organo de la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario - ANEB Respondeca redaktoro: Dancxo Dancxev bulv. “Marica" 6, BG-4002 Plovdiv tel.: =032=64-95-46 Redakta komitato: Dimo Dimov Radka Stojanova Vladimir Jxelev Eldonantoj: Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario, “Landos" 24, bl. 2-B, 4006 Plovdiv Nacia biblioteko de la blinduloj “L. Braille", pl. “Slavejkov" 1-^b, 1000 Sofio Asocio de la blinduloj en Bulgario, str. “Najcxo Canov" 172, 1309 Sofio La revuo aperas en tri ver- sioj: brajla, sur |KD kaj elek- tronika. Gxi estas presata en la brajla presejo de |ABB. La sonregistrajxo estas farata en la sonstudio de Fondajxo “Art- forum 01". “|EF" estas legebla en la r.p.: aneb.espereto.com Lingva prizorganto kaj komputila pretigo: Fani Mihajlova Pretigo por brajla presado: Keranka Milusxeva Ivan Dobrovolov Esperanto-vivo Raporto pri la agado de ANEB en la periodo junio 2011 - septembro 2012 Karaj gesamideanoj, La nuna kunveno devis okazi en junio, sed pro objektivaj kaj subjektivaj kauxzoj (unuflanke ni devis forigi juran eraron pri la jugxa registrado de nia Asocio, kiun ni rimarkis en la lasta momento kaj aliflanke pro familiaj problemoj la prezidanto ne sukcesis gxustatempe prepari la kunvenon) ni okazigas gxin kun trimonata malfruigxo. Tiu estas la lasta jaro en la agadperiodo de la nuna estraro. Kiuj atingoj kaj malsukcesoj markis gxin? Ankaux cxi-jare niaj membroj el Varna, Razgrad kaj Plovdiv partoprenis la Internacian E-festivalon en Karlovo. Pro rekonstrulaboroj en la lernejo en Varna en la pasinta jaro la Nacia renkontigxo ne okazis. Cxi-jare gxi okazis kaj estis dedicxita al la 125-a datreveno de Esperanto kaj la jubileaj jaroj de K. Kaloscay kaj J. Baghy. Respondecis pri gxia okazigo Dimo Dimov kaj Radka Stojanova. Ni devas rimarkigi, ke organizi tiujn renkontigxojn estigxas cxiam pli malfacile. Tio ne signifas, ke ni devas rezigni, cxar ili ja estas utilaj. En la studio de ABB estas sonregistritaj du libroj en Esperanto: "La sxtelisto de persikoj" de E. Stanev kaj "Bela songxo" - kolekto de rakontoj de Georgi Mihalkov. Ambaux librojn legis G. Mihalkov. Kune kun la libro de Vl. Jxelev "La Esperanto-movado inter la nevidantoj en Bulgario" (dua eldono) la tri libroj registritaj sur unu disko estas liveritaj al la fonotekoj de ABB. Kristana centro "Graco" eldonis libroforme la tekstojn de la kantoj el la disko "Unu bulgara rozo". Ni komencis prepari kolekton de versajxoj en Esperanto de Todor Sxosxev. Ni havas promeson de la prezidanto de Legejo "L. Braille", ke gxi estos eldonita brajle. Ni esperas, ke tio okazos gxis la fino de la jaro. Unu el la kursanoj de Marinka Spasova faris ekzamenon de unua grado kaj ni esperas, ke li estigxos bona E-o. Pri la revuoj: Dank. al niaj kuneldonantoj kaj Legejo "Louis Braille", al la klopodoj de Fani Mihajlova kaj Keranka Milusxeva nia revuo aperas regule en tri versioj- barjla, auxda kaj elektronika. Ni esprimas dankon al A. Sotirov pri tio, ke li disponigas al ni sian retpagxon por pli amasa disvastigo de la revuo. Estonte Mariana Evlogieva disponigos al nia sian retpagxon por publikigo de la revuo kaj tie estos legeblaj ankaux malnovaj numeroj de "Esperanta fajrero". Evidentigxis bonrezulta la praktiko, ke cxiu ano de la redakta komitato preparu apartan numeron de la revuo. Necesas nur, ke la respondeca redaktoro sekvu pli atente la preparon de la apartaj numeroj. Cxi jare ni sukcesis konvinki Georgi Mihalkov legi por sonregistrado la revuon "Bulgara esperantisto". Ni esperas, ke li akceptos fari tion ankaux estonte. Dank. al Rob Moerbeek ni ricevas sonregistrajxojn de tri revuoj. Intersxangxe ni ricevas sonregistrajxojn de la revuoj "Auxroro" kaj "Tempo". Cxiu nia ano, kiu deizras, ricevas brajlajn E-revuojn. Kontaktoj kun aliaj organizajxoj: Ni havas regulajn kontaktojn kun la Brajla biblioteuo de la blinduloj, kun la fondajxoj "Kunpartopreno", "Artforum", kun Kristana centro "Graco", kun la Nacia centro por rekapabligo de blinduloj. La kontaktoj kun BEA dependas cxefe de nia inciatemo. Ankaux cxi jare niaj membroj el Razgrad, Plovdiv kaj Sofio partoprenis en la Internacia Esperanto-festivalo en Karlovo. Post multjara interrompo cxi-jare granda grupo de niaj membroj el Razgrad, Sofio kaj Gorna Orjahovica partoprenis en la kongreso de BEA. Plej aktiva en la arangxoj de BEA estas la grupo el Razgrad gvidata de Radka Stojanova. Internacia agado: Multaj niaj membroj havas kontaktojn kaj partoprenas E-aktivecojn per la interreto, kiel ekz. en klubo "Ventrilo". Ni havas konstantajn kontaktojn kun LIBE. ANEB-anoj partoprenis en IKBE en Pollando kaj Ukrainio. Ni partoprenis ankaux en la kongresa kantareto de LIBE-2012. Financa agado: Nun, kiel same antauxe, tio estas la plej malforta punkto en nia agado. Estas klare, ke nuntempe ne eblas atingi multon sen financaj rimedoj. Niaj konstantaj fontoj de rimedoj estas simbolaj - en 2011 pagis membrokotizon 59 personoj kaj 41 estas la pagintaj abonantoj de "Esperanta fajrero". La donacoj ankaux estas modestaj - ni ricevis malgrandan monsumon de societo "ARE", Fani Mihajlova donacis parton de sia honorario. Se la situacio ankaux cxi jare ne sangxigxos kaj ni ne povos kovri niajn elspezojn, ni devos utiligi la modestajn rezervojn, kiujn ni havas en la banko. Helpi povos nur sponsoroj, sed por la momento neniu estas. Ni devas pensi pri defendo de projektoj. Bedauxrinde gxis nun la Estraro ne trovis personon, kiu povus serioze okupigxi pri tio. Pri la financa stato de la Asocio pli bonan bildon donos la financa raporto. Pri la agado de la Estraro: Post la morto de Ilian Evtimov la Estraro restis seskapa. Dum la lasta laborperiodo okazis naux kunsidoj. Pro manko de monrimedoj ni agis kaj solvis multajn problemojn per telefonaj kontaktoj. Ne estas okazoj, kiam la decidoj estis akceptataj sen plena konseto. La rezultoj de nia agado sendube povus estis pli bonaj, sed versxajne niaj fortoj kaj eblecoj estis nesuficxaj, eble ankaux ne suficxis la deziro labori... Du estis la cxefaj mankoj en nia laboro en la pasinta agadperiodo: tio, ke ni ne povis allogi pli da personoj al la E-ideo kaj al lernado de E-o kaj la fakto, ke ni ne povis trovi fonton de almenaux minimumaj financaj rimedoj por la funkciado de nia Asocio. Solvon de la problemoj ni nepre devas trovi en la nova agadperiodo, cxar grandskale de ili dependas la estonto de la Asocio. Ni proponas, ke la laborplano de la Estraro por la jaro 2012 kaj la proponoj de la kunveno estu akceptitaj kiel taskoj de la Asocio por la sekva agadperiodo. :::::::::::: 79-A Internacia kongreso de blindaj esperantistoj 28 Viii - 3 Ix 2013, Obzor - Bulgario =dua komuniko= Karaj geamikoj! 1. La kongreskotizon oni povas gxiri pere de banko al: Banka DSK EAD Petko D. Petkov 23, Plovdiv kontonumero: Iban: BG50STSA93000002615571 BIC: STSABGSF Asociacija na nevijxdasxtite esperantisti v Bulgaria ul. Landos 24 bl. 2 vh. B, 4006-Plovdiv Ni memorigas, ke gxis la 21-a de aprilo oni devas gxiri almenaux 50 procentojn de la kongreskotizo. La alian duonon vi povas pagi post via alveno. Post la monsendo bonvolu informi s-anon Dimo Dimov. Ni petas tiujn, kiuj havas eblecon, sendi la tutan sumon. Atenton! Kaze de eventuala rezigno pri partopreno en la kongreso oni devas sciigi nin ne malpli frue ol la 28-a de aprilo. Post tiu dato ni devas gxiri la monon al la banka konto de la Asocio de la blinduloj en Bulgario kaj oni ne rericevos sian antauxpagon. De la redonotaj kotizoj ni retenos la monsumojn por faritaj administraj kaj bankelspezoj. 2. Ni memorigas al tiuj, kiuj intencas prelegi, anonci sin gxis la 30-a de junio. La prezentotaj prelegoj dauxru ne pli ol 20 minutojn. 3. Viajn aligxilojn bonvolu sendi gxis la 1-a de majo al Dimo Dimov, kies retadreson ni publikigis en la unua komuniko. 4. Jen la posxtadreso de Dimo Dimov: Dimo Penev Dimov, jx.k. Mladost bl. 109, vh. 6, ap. 1, BG-9027 Varna, Bulgario. Tiuj, kiuj intencas veturi al Varna tra Sofio povas turni sin pri eventualaj informoj al Keranka Milusxeva. Retadreso: k.milusheva@gmail.com Posxtel: +359-89-847-38-48 Vladimir Jxelev- prezidanto Dimo Dimov- vicprezidanto :::::::::::: 79-A Internacia kongreso de blindaj esperantistoj 28.08-03.09 2013 Obzor - Bulgario =tria komuniko= Karaj geamikoj! 1. La Prepara kongresa komitato kaj la Asocio de la blinduloj en Bulgario interkonsentis plilongigi la limtempon por pago de la kongreskotizoj gxis la 15-a de majo. 2. Post la kongreso eblas ripozi en hotelo "Horizont" pagante 25 euxrojn tage - Pri la tempodauxro de sia restado la dezirantoj interkonsentos kun la hotelmastro surloke. 3. Tiuj, kiuj intencas alveni en Varna antaux la kongreso, aux resti post la fermo povos noktumi en la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo ="Ucxilisxte za deca s narusxeno zrenie "Prof. d-r Ivan Sxisxmanov"=, kvartal Asparuhxovo, mestnost Vilite. Ni tamen petas ilin sciigi nin pri sia alveno almenaux kvin tagojn pli frue. Je ilia dispono estas: a. Dulitaj luksaj cxambroj kun akvovarmigujo, klimatizilo, fridujo, kabla televido. Unu tranokto en dulita cxambro kostas 10 euxrojn popersone. Kiu preferas logxi sola pagos 20 euxrojn. b. Kvarlitaj cxambroj kun necesejo kaj malvarma akvo - Se en la cxambro logxos kvar personoj, ili pagos po 4 euxrojn, tri personoj - po 5 euxrojn, du personoj- po 7 euxrojn. Kiu deziras logxi sola, pagos 10 euxrojn. 4. De la 6-a gxis la 8-a de septembro en urbo Sliven okazos la 65-a Nacia kongreso de Bulgara E-asocio =BEA=. La interesigxantoj turnu sin al Stojanka Drandeva - prezidanto de la E-societo en Sliven kaj organizanto de la kongreso, kies retadreso estas: tania_zem@abv.bg aux al Keranka Milussxeva kaj Dimo Dimov. Nome de la Prepara kongresa komitato Vladimir Jxelev - prezidanto Dimo Dimov - vicprezidanto :::::::::::: Agadplano de ANEB-estraro por la jaro 2013 1. Akcepti la financan raporton - 2012 j. kaj la provizoran bugxeton por 2013 j.. 2. Prepari kaj okazigi la 79-an IKBE en Obzor. 3. Okazigi jarkunvenon de ANEB. 4. Celebri la 25-jarigxon de ANEB. 5. Eldonigi brajle poemaron de Todor Sxosxev. 6. Efektivigi sonregistradon de unu libro en Esperanto. 7. Plu prizorgi la eldonadon de revuo "Esperanta fajrero" en cxiuj gxiaj versioj. 8. Gxustatempe kolekti la membrokotizon de ANEB kaj la abonkotizon por revuo "Esperanta fajrero". 9. Sercxi eblecon por organizi almenaux unu E-kurson por komencantoj aux persone instrui apartajn personojn. 10. Helpi al eventualaj dezirantoj partopreni en la nacia E-festivalo. 11. Organizi viziton de Nedeljka Lozajicx en Bulgario. 12. Sercxi financajn rimedojn por garantii la agadon de ANEB. 13. Kunlabori kun LIBE kaj aliaj E-organizajxoj. 14. Kontakti organizajxojn kaj fondajxojn de nevidantoj en la lando. La agadplano estas akceptita en la kunsido de ANEB je la 12-a de marto 2013. :::::::::::: Anonco De la 6-a gxis la 8-a de septembro 2013 en urbo Sliven, suda Bulagrio, okazos la 65-a Kongreso de BEA. Kiu deziras partopreni gxin, bonvolu sin turni al s-ino Stojanka Drandeva - organizanto de la kongreso kaj prezidanto de la E-societo en Sliven. Sxia retadreso estas: tania_zem@abv.bg :::::::::::: Invitilo En sia kunsido je la 12 Iii 2013 la Estraro de ANEB decidis, ke la 18-an de majo 2013 okazos jarkunveno de ANEB, kies tagordo estos: 1. Raporto de la Estraro 2. Financa raporto 3. Bugxeto 2013 4. Internacia Kongreso de blindaj esperantistoj 5. Distingoj 6. Revuo "Esperanta fajrero" 7. Anoncoj La kunveno okazos en la klubejo de ANEB en la Domo de kulturo de la blinduloj en Plovdiv, dua etagxo, str. "Landos" 24, je la 13-a horo. Ni invitas cxiujn membrojn de ANEB partopreni en la kunveno. En la nomo de ANEB-Estraro: Vladimir Jxelev, prezidanto :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Postulema instruisto, talenta dirigento, longjara esperantisto Lia vocxo estas malalta, grunta kaj lia tono iomete ironia. Tiu cxi vocxo sxajne indikas la batalemon kaj la bonan memsenton de sia posedanto. Li estas rigora indivduisto. Boris cxiam pretas defendi la malfortajn kaj malfelicxajn homojn. Nature, tio versxajne estas la sorto de la temperamentaj intelektuloj... Li 36 jarojn =1958-1994= instruis muzikon en blinullernejo "Prof. Ivan Sxisxmanov" en urbo Varna. Multaj liaj lernantoj estas dankaj al li pro lia alta postulemo kaj nelacigxebla fervoro. Iuj el ili ecx farigxas profesiaj muzikistoj kiel Orhan Murad, Velicxka Gusxeva-Karparova, Vladimir Radulov, Vanja Vasileva, Todor Hristov, Jordan Petrov, Dragan Dimov, Penka kaj Ivan Dimitrov k.a.. Dank. al ilia vigla instruisto pri muziko Boris Bodicxev ilia genetike heredita muzika talento disvolvigxis. En la sama lernejo Boris Bodicxev kreas kaj gvidas lernantan violonan orkestron kaj lernejan kvarvocxan koruson. Liaj kreitajxoj estas ankaux kvarvocxaj du korusoj - granda kaj malgranda, direktataj ankaux de majstro Bodicxev, en diversaj periodoj cxe la regiona organizajxo de la Asocio de bulgaraj blinduloj en urbo Varna. La korusoj direktataj de talenta dirigento Bodicxev prezentas dekojn da koncertoj kaj multajn fojojn gajnas diversajn premiojn. Sxajnas al mi, ke speciala fiereco de la instruisto Bodicxev estas jenaj blindaj profesiaj muzikistoj, cxiuj liaj ekslernantoj: Orhan Murad - tre populara kantisto, versoverkanto kaj komponisto; Velicxka Gusxeva-Karparova =longjara kaj aktiva esperantistino= - talenta dirigento kaj produktema komponisto; Vladimir Radulov - longjara jxazkomentisto en Bulgara nacia radio, talenta jxazludanto, emocia dirigento de universitata muzikbando, alterudicia profesoro pri Historio de la jxazo en la plovdiva Akademio de muzika kaj danca arto. Boris Bodicxev naskigxis la 17-an de februaro 1933 jaro en vilagxo Iskar, regiono de Pleven en kamparana familio. Fininte la blindulan lernejon, li samtempe finas vesperan kaj muzikan gimnaziojn. En la sofia konservatorio Boris studas pianon cxe la granda bulgara pianisto Andrej Stojanov. Dum sia studado tie li ludas akordeonon en la orkestro de blindaj muzikistoj gvidata de Jon Ostrovski, li mem tute blinda homo. Fininte konservatorion Boris Bodicxev farigxas instruisto de muziko en la jam menciita blindullernejo. Esperanto-instruisto de Boris Bodicxev estas Mincxo Stojanov, longjara cxefredaktoro de blindula revuo "Zari". Iom da tempo Boris korespondas en Esperanto kun bulgaraj geesperantistoj. Denove li komencas okupigxi pri E-o post IKBE okazinta en Varna en 1978 j., en kies LKK li estis aktiva kaj grava membro respondecanta pri la akcepto de la gastoj. Tuj post la menciita IKBE Boris Bodicxev komencas partopreni preskaux regule en landaj kaj eksterlandaj E-renkontigxoj kaj kongresoj, en kies kulturprogramoj li cxiam emocie kaj talente pianludas. Krome li tre fervore propagandas E-on inter la lernantoj en la blindullernejo. En urbo Varna Boris Bodicxev iom da tempo instruas E-on al komencantoj, li ankaux sindoneme helpas al la esperantistinoj Nadejxda Stojnova kaj Elena Nikolaeva, kantantaj en E-o. Nia multestimata s-ano Boris multajn jarojn atente legas brajlajn E-revuojn. Okaze de lia 80-jarigxo ni - samideanoj, amikoj kaj kolegoj de Boris, arde lin gratulas, dezirante al li bonan sanon, longan kaj interesan vivon. Angel Sotirov :::::::::::: Informo de Euxropa blindulunio =EBU= De la 18-a gxis la 20-a de januaro 2013 en u. Tirana =Albanio= okazis kunsido de la Komisiono pri rajtoj cxe EBU. Cxeestis reprezentantoj de Francio, Britio, Norvegio, Bulgario, Serbio-Monte Negro, Albanio. Pro financaj malfacilajxoj granda parto de la membroj ne cxeestis. Gvidis la kunsidon la prezidanto de la komisiono s-ro Philip Shazal kaj s-ro Sinan Tafi - membro de la estraro de EBU kaj prezidanto de la Asocio de la blinduloj en Albanio. Estis prezentita kaj akceptita Deklaracio pri la rajtoj de la homoj kun vidpovaj malfacilajxoj en Albanio. Estis pridiskutitaj la ebloj starigi sistemon, kiu garantias kaj defendas la interesojn de la nevidantaj kaj malfortevidantaj virinoj kun blindsurdaj kaj aliaj difektoj. Estis fondita laborgrupo pri punkto 20 - "Mobiliteco" el la Konvencio de UN pri la rajtoj de la homoj kun difektoj. La Komisiono pridiskutis ankaux aliajn demandojn, kiuj rilatas al gxia agado en la sekva periodo - 2013-2015 j.. La kunsido de la Komisiono en 2014 okazos en Oslo, Norvegio. Inter la partoprenantoj de la kunsido estis unu esperantisto, reprezentanto de Serbio - Nenat Radenkovicx. =Laux informo de Emil Uzunov, prezidanto de la Kontrola komisiono de ABB :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Nerealigxintaj amoj Dimcxo Debeljanov naskigxis la 28-an de marto 1887 en Koprivsxtica en la familio de Veljo Debeljanov kaj Cana Stajcxina, en kiu li estas la lasta, sesa infano. Li portas la nomon de sia avo Dimcxo Debeljan. Se en la alkoholaj dibocxadoj li estas aktiva partoprenanto, kiam temas pri virinoj kaj amo Debeljanov estas sindetena kaj diskreta. Simile al mezepoka kavaliro la forte enamigxema Debeljanov tutan vivon adoras kaj ame rigardadas la virinon de malproksime. Liaj amoj kutime estas nereciprokaj kaj nerealigxintaj. Debeljanov preferas la rolon de la eterna adoranto al tiu de katenita en la "katenoj de la geedzigxo" edzo. Tiel ekzemple, kiam li ekscias de sia fratino, ke unu el la frauxlinoj, kun kiu li promenas sur la sxoseo al Samokov, deziras edzinigxi al li, li mansvingas kaj respondas: "Tiu afero ne estas por mi... Se oni amas unu la alian, oni ne devas ligi sin per la katenoj de la geedzigxo! Naski infanojn, volupto - tio vulgarigas la amon!..." La "muzoj" de Debeljanov ne estas elstaraj mondumaj sinjorinoj. Lernantinoj, provincaj instruistinoj, studentinoj, fojfoje iu aktorino por kolorigi la bildon. Du liaj amatinoj tragike mortis. Lia plej longa amrilato estis kun Ivanka Dermengxijska. Tutajn 13 jarojn ili havis amrilatojn, kiujn ili tenis precipe per korespondado. Ilia amo estas reciproka, sed nerealigebla. Logike sxiaj gepatroj ne aprobis sxian rilaton kun la malricxa kaj senperspektiva junulo kaj faris cxion eblan por disigi ilin. Kiam sxi finis lernejon, la gepatroj sendis sxin al Svislando por lerni plu. Reveninte sxi estigxis instruistino en Ihtiman. Nur post la morto de la poeto Ivanka edzinigxis al instruisto el Panagjurisxte. Du el la plej bonaj siaj poemoj - "Nigra kanto" kaj "Mi volas vin memori cxiam tiel", Debeljanov dedicxas al alia instruistino. La poeto estis forte, sed malfelicxe enamigxinta al Mara Vasileva (nomata de li La Tintileto). Sxi sxajne estas kunsentema al li. Sed kiam li ricevas la atendatan kun malpacienco leteron de sia amatino, Debeljanov estas malagrable surprizita. Evidentigxas, ke lia amatino el Kozloduj havas ankaux alian adoranton. Erare sxi metis en koverton adresitan al Dimcxo leteron kaj sian surskribitan foton destinitajn al aliulo. Tiu cxi stulta hazardo instigas lin verki la poemon "Nigra kanto". Ne post longa tempo Mara Vasileva mortis pro tuberkulozo. La lauxvica objekto de lia adorado estas Elena Petrunova, filino de vidvigxinta kolonelo. Interkonatigis Dimcxon kaj la abiturientinon Elena Konstantin Konstantinov. Tio okazis sur str. "Moskovska". Nur tiom. Iom poste pro felicxa hazardo Dimcxo kaj Konstantin Konstantinov luis cxambron en la domo de Petrunov =poste tie estis kinejo "Odeon", tio estas la periferio de Sofio en la komenco de la 20-a jarcento=. Debeljanov senespere enamigxis. Laux la onidiroj Elena, kiu jam studas francan filologion, amas alian viron, la estontan profesoron pri juro Ljubomir Vladikin. La junulino havas ardan temperamenton. Kiam sxia patro decidas edzigxi duan fojon, sxi akre kontrauxstaras. Maturigxas serioza konflikto inter patro kaj filino, kiu tragike finigxas en la nokto de la 9-a de junio 1911. Iom post noktomezo kolonelo Petrunov pafmortigas sian filinon dum sxi dormas kaj poste sin mortigas. Debeljanov kaj Konstantinov estas jxus enhejmigxintaj. Debeljanov kuris en la cxambron de Elena kaj vidas la sangokovritan kadavron de sia amatino. Li ekploras kaj diris mallauxte: "Mortis sanktulio!". Tutan nokton li vagis tra Sofio kun Konstantinov. Matene komencigxis ebriigxado gxis forgeso. En la kompanio de Konstantinov, Georgi Rajcxev, Georgi Masxev kaj Jordan Mecxkarov Dimcxo dronigis sian doloron. La 13-an de oktobro 1916 en la batalo proksime de Gorno Karagxovo estas mortigita la 29-jara subleuxtenanto Debeljanov. Li estis entombigita la sekvan tagon en la korto de la bulgara pregxejo en Demir Hisar. En 1931-a j. laux iniciato de la literatura rondo "Viva parolo" ="Jxivo slovo"= liaj restajxoj estas translokitaj en lian naskigxurbon Koprivsxtica kaj poste lia naskigxdomo estas rekonstruita kaj transformita en muzeon. La nomon de Dimcxo Debeljanov portas la promontoro Debeljanov en Antarktiko. =el revuo "Sono kaj lumo"/ "Zvuk i svetlina"= Esperantigis F. M. Cxu vi memoras? Cxu vi memoras pri l' paco de l' kort', en cxerizarboj kun floroj odoraj? - Ahx, ne ekbrilu en mia angor', tristo iama kaj vanaj memoroj - mi ekziligxis en mia angor', tristo iama kaj vanaj memoroj - mia gardist' estas mia malglor', mia verdikto - la tagoj jam foraj! Cxu vi memoras pri l' paco de l' kort', flustro kaj rido cxe l' arboj en floroj? - Ahx, ne reveku la kanton de l' hxor', hxor' de angxeloj en tagoj jam foraj - oni min sxlosis en nigra prizon', tristo iama kaj vanaj memoroj, songxo, nur songxo gxi estis la kort', songxo - la arboj cxerizaj en floroj! Dimcxo Debeljanov =el la bulgara tradukis Asen Grigorov= Dormas urb' Dormas urb' en songxa sinforges'. De l' perfida nokt' fidela id': vagas kun senhejma mi spirit' - flustras, flustras, flustras pluv' sen cxes'... Ektreminte sur la trotuar' pasxoj kadencehxas en la strat', kaj post mi, de la sufero frat', pri pasinto iras plenda ar'. Kare revivigas en memor' la vizagx' infana de l' knabin' iam sojle lumiginta min - kreskas, kreskas, kreskas la dolor'... Venis sxi kun vekigxinta flam', kun rideto flama de l' pasi', sed eternan belon revis mi kaj forpusxis sxin kun sxia am'. Land' malluma de l' malgxoj, glaci' - la pasinto restis ie for kaj el tie sendas sxi kun plor' dolorkrion: kial - ci? Dormas urb' en songxa sinforges'. De l' perfida nokt' fidela id': vagas kun senhejma mi spirit' - flustras, flustras, flustras pluv sen cxes... Dimcxo Debeljanov =Tradukis Ivan Krestanov= :::::::::::: Lingvaj demandoj La prepozicioj en Esperanto Cxe la lernado de cxiu ajn fremda lingvo esenca kaj grava momento estas kompreni bone la signifon kaj la uzadon =sintakson= de la prepozicioj - konkrete: kiun prepozicion oni devas uzi por ligi verbon al komplemento. En diversaj lingvoj oni ne uzas samajn prepoziciojn en analogaj okazoj. Ekzemple, en la franca lingvo oni diras "parler de", en la germana "sprechen von" ktp., kaj en Esperanto "paroli pri" =en tiu cxi okazo la Esperanta prepozicio sence estas plej proksima al la rusa respektiva prepozicio "o", "ob" kaj la bulgara "za"=. En pluraj lingvoj =kiel ankaux en Esperanto= oni diras: "en Bulgario", "en Sofio", tamen en la franca lingvo oni diferencas parolante pri lando kaj pri urbo: "en Bulgarie", sed "є" =ne en!= Sofia. En la kulinara lingvajxo bulgare kaj germane oni uzas "kun" en terminoj kiel "lakto kun rizo", dum en la franca: "riz au lait" =rizo al lakto=. =Nature, la malsama uzado de la lasta citata ekzemplo ne gxenas - la senco ja restas klara kaj lingve ambaux estas pravigeblaj=. En lernolibroj kaj vortaroj de Esperanto ordinare estas donata la plej gxenerala =baza kaj oftuza= signifo de la prepozicioj, respondanta al proksimsenca prepozicio en la nacia lingvo de la lernanto. Tamen estus eraro, se la lernanto lasus sin esti influata de la nacilingva prepozicio kaj transportus en Esperanton ankaux aliajn, akcesorajn aplikojn de la nacilingva prepozicio. Plej ofte en la stilo de la nespertaj esperantistoj manifestigxas eraraj esprimoj gxuste pro tia kauxzo. Sekve, lernante la Internacian Lingvon, oni devos kompreni gxuste kaj bone la sencon, la signifon de cxiu aparta prepozicio, ne tradukante lauxvorte nacilingvan prepozicion. La lernanto devas ekposedi senton pri la senca enhavo de cxiu prepozicio. La auxtoroj de E-lernolibroj devas doni apartan atenton al tio kaj per konvenaj esprimoj en konvenaj lokoj de la legajxoj sugesti al la lernanto la gxustan sencon de la Esperanta prepozicio kaj antauxgardi lin de uzo sub influo de la nacia lingvo. En tiu rilato tra valoran kaj utilan helpon donas la interpretoj de la prepozicioj en la Plena ilustrita vortaro de Esperanto (PIV). En gxi ni trovas por cxiu prepozicio bone ellaboritan monografieton, kie la signifo estas detalita kaj estas montritaj la kazoj de uzado, ilustrataj per trafaj ekzemploj =plejparte eltiritaj el la verkoj de Zamenhof=. La demando pri gxusta kompreno kaj ekposedo de la Esperantaj prepozicioj estas interesa por cxiu esperantisto kaj neniam estus superflue ripeti la klarigojn kaj doni tiajn pri novaj uzoj, kiujn la vivo de la lingvo povas envenigi. Tio donas al ni instigon retrakti en mallongaj notoj kelkajn pli interesajn kaj laux uzado gravajn prepoziciojn. Atanas D. Atanasov =Ada= =el la libro "La lingva esenco de Esperanto"= :::::::::::: Interesajxoj La seksumo kaj la rugxaj legomoj plilongigas la vivon La sekreto de la longa vivo kusxas en tiuj simplaj reguloj: pli da seksumado kaj pli da rugxaj legomoj en la nutrajxo. Tion konstatis usonaj sciencistoj. Ili konsilas mangxi rugxajn paprikojn, kiuj enhavas pli da vitamino C ol la orangxoj kaj la rugxa beto. Ili dilatas la angiojn kaj plibonigas la sangopremon. La tomatoj estas ricxaj je elementoj, kiuj estas potencaj kontrauxoksidiloj preventantaj kanceron kaj kormalsanojn. Cxiutagaj intimaj karesoj plilongigas la vivon je 8 jaroj. =el gazeto "Cxernomorec" Esperantigis Vl. Jxelev= :::::::::::: Ni funebras Ni ne forgesos sxin Je la 22-a de decembro 2012 forlasis nin Belka Beleva, la aktorino, kiu per Esperanto estis amata ankaux de la internacia teatra publiko. Per la Zamenhofa lingvo sxi atingis altajn sukcesojn kaj montris, ke per gxi la mondo estas sen naciaj limoj. Sxi aktoris en multaj kongresoj de BEA, en Universalaj kongresoj, en IJK-oj, en IFEF-kongresoj, en festivaloj de E-teatro. Belka Beleva naskigxis la 29-an de januaro 1927 j.. Sxi esperantistigxis en 1957 kune kun sia edzo Anani Anev kaj komencis prezentigxi sursceneje en diversaj arangxoj en nia lando kaj eksterlande. Sxi estis unu el la kunfondintoj de Bulgara E-teatro en 1958 kaj sxi estis gxia motoro en dauxro de jardekoj. Krom tio sxi partoprenis en la Internacia arta teatro gvidata de Srdjan Flego, kiu funkciis de 1957 gxis 1969. Kun sia edzo =forpasinta en 1992= Belka Beleva faris teatran dueton sub la nomo AA-BB, kiu prezentigxis antaux internacia publiko kaj gastis en diversaj landoj. Belka Beleva aktivis en la bulgara kaj internacia E-movado. Sxi estis dum du jaroj prezidanto de Sofia E-societo, prezidanto de la virina komisiono de BEA en la periodo inter la 1975 kaj 1986 jaroj. Sxi estis ankaux membro de la Virina Komisiono de UEA (1978-1982=. Por la nevidantaj esperantistoj en nia lando Belka Beleva dum multaj jaroj vocxlegis la revuon "Bulgara esperantisto", ankaux multajn bulgarlingvajn kaj Esperantajn librojn. Sxi verkis sian auxtobiografian libron "Teatro sen lingvaj barieroj", kiu aperis en 1986. Pro sia multflanka aktivado Belka Beleva estas elektita Honora membro de BEA, Honora membro de UEA =1996= kaj distingita per Argxenta insigno de ABB kaj per Honora diplomo de ANEB. Dancxo Dancxev Fine de la jaro 2012 atingis nin la trista informo, ke la 16-an de novembro samjare forpasis la konata aktiva esperantisto, jxurnalisto kaj vojagxanto Jose Starck =1927-2012=) el Belgio. Li estis bona amiko de multaj bulgaraj blindaj esperantistoj, fidela leganto de revuo "Esperanta fajrero", kies eldonadon li multfoje helpis finance. Ni sincere funebras kaj memoros lin cxiam. Dormu en paco, kara amiko! La bulgaraj nevidantaj esperantistoj Post longa kaj peza kancermalsano je la 21 de januaro cxi jare forlasis nin nia kara samideanino Ivalinka Todorova Donova - 69-jaragxa. Ni klinigxas antaux sxia memoro. La membroj de aneb :::::::::::: 2013/2 ESPERANTA FAJRERO n-ro 2/2013 aprilo-junio jaro XXVIII aperas kvarfoje jare Organo de la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario /ANEB/ Respondeca redaktoro: Dancxo Dancxev, bulv. Marica 6, BG-4002 Plovdiv tel./032/ 64 95 46; 0899 28 48 00 Redakta komitato: Vladimir Jxelev, Dimo Dimov, Radka Stojanova Eldonantoj: Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario /ANEB/, str. Landos 24-2-2, BG-4006 Plovdiv Nacia biblioteko de la bl-loj “L.Braille”, pl. Slavejkov 2-2, BG-1000 Sofio Asocio de la bl-loj en Bulgario /ABB/, str. Najcxo Canov 172, BG-1309 Sofio La revuo aperas en du versioj: brajla kaj sur KD Gxi estas presata en la brajla presejo de ABB. La sonregistrajxo estas farata en la sonstudio de fondajxo “Artforum 01” La revuo estas legebla ankaux en la reto cxe ???? Lingva prizorganto kaj komputila pretigo: Fani Mihajlova Pretigo por brajla presado: Keranka Milusxeva kaj Ivan Dobrovolov Enhavo: p... Esperanto-vivo: Jarkunveno de ANEB p... Informo pri la 65-a kongreso de BEA p... El la vivo de la nevidantoj: La du larmoj de blindulo p... Esperanto - poemaro de Todor Sxosxev p... LAK: La granda revo de Ivan Ivanov p... Gaja rivereto p... Lingvaj demandoj: Interlingvistiko kaj esperantologio p... Ekkonu nian landon kaj popolon: Sliven p... Interesajxoj: Kiel estis fondita la Sofia zoologia parko p... Humuro: Miaj servistoj volas striki p... Ni funebras Esperanto-vivo JARKUNVENO DE ANEB La 18-an de majo 2013 en la klubejo de ANEB en Plovdiv okazis la 15-a jarkunveno de nia asocio. Cxeestis dekunu ANEB-anoj el kvar urboj. Post la elekto de la kunvena gvidantaro (Ivan Sxopov – prezidanto kaj Dimo Dimov – sekretario) estis rememorigitaj per unuminuta silento la forpasintaj membroj Ivalina Donova kaj Maria Jxeleva. La prezidanto proponis la tagordon de la kunveno kaj gxi estis akceptita unuanime. En la raporto de la estraro estis substrekite, ke 15 jaroj de ekzisto kaj agado de nia asocio estas por ni malgranda jubileo – du IKBE, antauxstaras la tria, unu internacia renkontigxo, multaj naciaj arangxoj, partopreno en diversaj internaciaj arangxoj, multaj brajlaj kaj soneldonajxoj. Tio cxi estas nia 15-jara vivo. Interalie en Bulgario okazos jam la kvina IKBE, la unua okazis en la malproksima 1963. La estraran raporton ni publikigos en la sekva numero de revuo “Esperanta fajrero”. La kunveno akceptis la financan raporton- 2012 kaj aprobis la bugxeton por la jaro 2013. La prezidanto de ANEB informis pri la preparo de la 79-a IKBE. La kunveno distingis pro ilia 75-jara jubileo kaj multjata aktiva E-agado la membrojn Marinka Marinova- per la titolo Honora membro kaj Ivan Sxopov - per Honora diplomo. Malgraux la foresto de la respondeca redaktoro de revuo “Esperanta fajrero” estis pridiskutita la stato de la revuo. Estis esprimita opinio, ke iam en la revuo aperas ne tre kvalitaj materialoj, la kompilintoj ne cxiam transdonas la materialojn gxustatempe, kio strecxigas la preparon de la koncerna numero kaj gxia apero malfruigxas. En la kunveno estis akceptitaj tri novaj membroj. Du el ili estas vidantaj esperantistoj kaj unu estas junulino – nova esperantistino. Fine la cxeestantoj ricevis informon pri la baldauxa vizito de Nedeljka Lozajicx en Bulgario. Post la kunveno okazis malgranda amika luncxo. Vladimir Jxelev INFORMO pri la 65-a kongreso de BEA Kiel anoncite la 65-a kongreso de BEA okazos en u. Sliven inter la 6-a kaj 8-a de septembro 2013. En la programo: 06.09.2013 – alveno de la partoprenantoj ; koktelo 07.09.2013 - kongresa kunsido kun tagordo: 1. Estrara raporto pri la periodo 2010 – 2013 j. 2. Raporto de la kontrola komisiono de BEA pri la periodo 2010 – 2013 j. 3. Sxangxoj en la statuto de BEA kaj gxia konfirmo. 4. Elekto de gvidorganoj de BEA por la periodo 2013 – 2016 j.: prezidanto de la asocio, estraro, kontrola komisiono. Vespermangxo. 08.09.2013 – ekskurso al Jxeravna. Sube vi trovos la mendilon por partopreno. БЪЛГРСКИ ЕСПЕРНТСКИ СЪЮЗ BULGARA ESPERANTO-ASOCIO София,Зона Б-18, бл. 4 ет. 1 ап. 5 тел.: 822-33-47 ------------------------------------------------------------------------------------------------------ 65-a KONGRESO de BEA SLIVEN 06-08.09.2013 MENDILO POR PARTOPRENO: Nomo……………………………………………….…………………….……………………………………. Urbo.…………………………….……….…… lando………………………………………..…………… Posxtkodo…………….…str. kaj №…………………………...………………………………………… Telefono/ GSM…………………………………….. Ret-adreso…………………………….…….. Por partopreno la 65-an Kongreson de BEA mi mendas: Tranoktojn: La 6-an de septembro /vendrede/: Hotelo : 15 levoj La 7-an de septembro /sabate/: Hotelo :15 levoj La 8-an de septembro/dimanče/ Hotelo : 15 levoj Koktelon /vendrede/ 10 levoj Vespermangxon /sabate/: 15 levoj Ekskurson al Jxeravna /dimanče/ 15 levoj Partoprenkotizo : Por delegitoj :4 lv Por gastoj-membroj de BEA: 6 levoj Por gastoj-ne membroj de BEA-10 lv. Entute: …………………....levoj Mi estas vegetarano: JES / NE /indiku/ Subskribo:……………………….. Monsumoj por kongresaj kotizoj k.a.estas pageblaj surloke aux sendu al: Обединена Българсgxа Банgxа/ ОББ/ IBAN :BG63 UBBS 8002 1092 9852 30 SWIFT:UBBSBGSF Tодорgxа Колева Стоянова /por la Kongreso/ aux per posxto: 8801 Слcxвен п.gx. 227 Тодорgxа Колева Стоянова /por la Kongreso/ Mendoj por partopreno kaj aldonaj informoj al la supra adreso aux per Interreto: stoyanova_dora@abv.bg LIMDATO POR ALIGxO : 15.08.2013 Telefonoj por informado: 044 63 86 82; 0886 661 913 Tодорка Стоянова 044 68 47 34; 0894 371 574 Стоянка Дръндева 044 59 12 83; 0894589 177 Георги Колев …………………………..2013 Subskribo: El la vivo de la nevidantoj LA DU LARMOJ DE BLINDULO Ni parolis kun Ivan cxirkaux unu horon kaj duono en la klubejo. Lia trankvila vocxo allogis min. - Mi auxdis virianjn pasxojn –rakontis Ivan – kaj mio petis: “Helpu min trapasi la straton!” Post minuta silento la virino kolere ekkriis: “Idioto!” kaj preterpasis. Lia vocxo estis trankvila, eble li jam estis travivinta la cxagrenon de la ofendoj, ecx li provis sxin pravigi: “Antaux mia tragika travivajxo ankaux mi ne rimarkis la nevidantojn...”. Post dudektaga sendorma laboro, neatendite la mondo cxirkaux li malaperis.. Li ne perdis esperon – li iris sercxi resanigon de specialistoj en Moskvo, Odeso, Parizo. De nenie espero. Tiam li estis en la mezo de sia vivovojo, estis vivkapabla, kun auxtoritato, talentoj kaj revoj. Foje li diris al mi: “Iun tagon mi rakontos al vi pri la du larmoj de blindulo”. Nun li komencis: - Kiam mi trapasas iun straton, mi povas kompreni laux la bruo cxu estas dangxero. Iun tagon, gxuste en la mezo de la strato, mi ekauxdis proksime de mi bremson, malfermon de fenestro de auxto, insulton kaj la kolerajn vortojn: “He, cxu vi estas blinda?...” Mi ne memoras kiel mi atingis la trotuaron, plorante. La auxto versxajne estis nova modelo – rapida kaj senbrua, pro tio mi ne auxdis gxin... En lia rakonto mankis riprocxo. - Alifoje mi jen ekiris, jen revenis, mi ne riskis trapasi la straton, cxar al mi sxajni auxdi ion. Kaj sur la strato mi auxdis, ke apud mi haltis granda auxto. Mi rigidigxis. - Mi vin vidis de malproksime – diris al mi vira vocxo. – Venu, tie ci estas la trotuaro...- li min kondukis . Kaj mi ekploris pro la kompato de la nekonata homo. Tiuj estas la du larmoj de la blindulo, pri kiuj mi al vi diris. - Mi havas proksimulon kiel vi – diris al li tiu viro. – Kiam la sorto nin batas, ni ekvidas...” Mi pensas cxu ni, la vidantoj, devas atendi la baton de la sorto por kompreni la homojn cxirkaux ni?!... Elena Popova ESPERANTO-POEMARO DE TODOR SxOSxEV Todor Sxosxev (1918 – 1990) estas unu el la bonaj bulgaraj E-poetoj. En sia tempo li ricevis ankaux internaciajn premiojn, sed bedauxrinde li estas nemulte konata al la vasta esperantista publiko. Eldoni kolekton de versajxoj de Sxosxev en Esperanto estas ideo de longa tempo. Mi kolektis liajn versajxojn aperintajn en eldonajxoj de BEA kaj en disponeblaj numeroj de revuo “Esperanta fajrero” de la tempo, kiam Sxosxev estis gxia redaktoro. Samideano Spas Karafezov kontaktis la filon de Sxosxev – Vasil kaj tiu transdonis postlasitajn en la domo versajxojn. Keranka Milusxeva brajligis cxiujn versajxojn kaj faris ilian komputilan preparon. Dimo Dimov esperantigis la eseon pri Sxosxev el la libro de Vl. Jxelev “Esperanto-movado inter la nevidantaj homoj en Bulgario”. La poemaro enhavas 21 versajxojn, el kiuj T.Sxosxev auxtoris 20 kaj unu – “La blindulo”, estas de la bulgara poeto Hxr. Smirnenski, esperantigita de Sxosxev. Iujn el siaj versajxoj li verkis samtempe en Esperanto kaj en bulgara lingvo (ekz. la versajxon “Al mia patrino”) Laux iniciato de la prezidanto de la Nacia biblioteko de la blinduloj “L. Braille”, samideano Spas Karafezov kaj dank. al la estraro de la biblioteko aperis la unua kolekto de versajxoj de T. Sxosxev kiel eldonajxo de la biblioteko kaj ANEB. La eldonkvanto ne estas granda, sed la kolekto restos spirita monumento al nia kara samideano Todor Sxosxev. Vladirmir Jxelev Literaturo, arto, kulturo LA GRANDA REVO DE IVAN IVANOV Ivan Ivanov revis studi en Universitato post la fino de la gimnazio. Por la Universitata studado estis bezonata mono. Lia familio ne havis mono por tiu celo, cxar liaj gepatroj estis malricxaj homoj. Ivan Ivanov komprenis, ke li devis labori. Ne estis alia ebleco por cekurigi iamaniere sian pluan vivon. Evidentigxis tamen, ke ne estis facila afero trovi laboron. Pasis pli ol unu jaro kaj duono de secxado kaj fine li trovis laboron – esti fervoja oficisto en malgranda, malproksima montara stacidomo. La cxefo de la stacidomo, suficxe agxa frauxlo, renkontis lin per trista rideto kaj liaj unuaj vortoj estis: - Kara juna homo, vi devas scii, ke cxi-tie la plej granda amuzigxo estas la enuo. Cxe tiu stacidomo haltis nur varvagonaroj kaj unu miksita vagonaro el varvagonoj kaj pasagxeraj vagonoj. Cxiumatene gxi veturis al unu direkto kaj vespere revenis. Cxi-tie logxis nur la cxefo kaj la stacidoma policisto kun sia dika edzino. Kelkaj stacidomaj laboristoj kaj sxargxistoj de ligno en la sxargxvagonoj logxis en la cxirkauxaj vilagxoj. Kaj Ivanov tre rapide komprenis la sencon de la vortoj de sia cxefo. Por lukti kontraux la enuo dum la libera tempo Ivanov elpensis fari longajn promenadojn en la montaro. Proksime de la stacidomo estis pitoreskaj cxirkauxajxoj. De tempo al tempo, kiam li estis libera dimancxe, matene li veturis al la proksima urbeto. Tie li vizitis la urban kinejon aux ludis sxakon aux triktrakon en iu kafejo. Vespere li revenadis hejmen. Cxi-dimancxe li ludis sxakon en kafejo. Cxirkaux la najbara tablo sidis kelkaj homoj kaj vigle konversaciis en iu nekonata lingvo. Ili ne estis alilandanoj. Iujn el ili li konis. Fininte la ludon, Ivanov proksimigxis al la tablo, prezentis sin kaj demandis: - Saluton, sinjoroj! Mi estas Ivan Ivanov, fervoja oficisto. Mi petas pardonon, en kiu lingvo vi konversacias? - En Esperanto, sinjoro Ivanov – respondis uu el la viroj – cxu vi ne auxdis pri tiu-cxi lingvo? - Ne – kape neis Ivanov. - Bonvolu sidigxi cxe ni, sinjoro Ivanov! – afable invitis lin alia el la amika rondo, montrante al li liberan segxon cxe la tablo. Vespere Ivan Ivanov revenis hejmen kun Esperanto-lernolibro enmane. Ekde tiu tago lia vivo entute sxangxigxis. Post la laborfino li tuj malfermis la lernolibron kaj la kajeron. Sidante cxe la tablo gxis malfrua nokto li legis kaj skribis, ecx dum laboro li sercxis iun nekonatan vorton. Nokte la stacidoma policisto ekstaris antaux la fenestro de Ivanov kaj pensis: “Interese, gxis antauxnelonge li preskaux ne lumigis lampon kaj nun preskaux ne mallumigas gxin. Kion li faras?”. Ne elteninte li demandis pri tio. Ivanov ekridetis kaj gaje respondis: - Ne maltrankviligxu, sinjoro policisto, mi legas interesan libron. Post unu monato Ivanov jam kuragxe provis konversacii Esperante kun siaj novaj amikoj. La prezidanto de la esperantista grupo sendis lian adreson al la Esperanto-revuo. Baldaux alvenis la unua letero. Por li tio estis grava evento kaj kiam li ricevis la unuan leteron el eksterlando, li estis senfine gxoja kaj regalis cxiujn per kafo. La sekvan jaron Ivanov por unua fojo partoprenis Nacian Esperanto-kongreson. Li farigxis fervora esperantisto – vizitis ankoraux du kongresojn, konatigxis kun multaj samideanoj, multe legis, korespondis. Li havis korespondantojn en diversaj landoj, tamen li havis unu revon, kiun li nomis “mia granda revo” – renkontigxi kaj konversacii kun alilanda esperantisto. Li decidis sxpari kaj kolekti monon por partopreni UK-on. Bedauxrinde komencigxis la Dua Mondmilito. La stacidomon tre ofte trapasis germanaj militvagonaroj. Iuj iam haltis ecx dum kelkaj horoj. Cxiuj veturis orienten. La alilandaj korespondantoj preskaux ne skribis, Esperantaj arangxoj ne okazis. En la urbo nur iuj el la lokaj esperantistoj kolektigxis de tempo al tempo. La enuo denove revenis. Iun tagon cxe la stacidomo haltis longa militvagonaro kun du lokomotivoj. Gxi veturis okcidenten. Sur la malfermaj vagonoj estis difektitaj armiloj kaj transportiloj. Oni veturigis ilin en Germanion por riparo. Komence de la vagonaro estis tri pasagxeraj vagonoj: la unua – por oficiroj, la aliaj du – por soldatoj. Al la cxefo de la stacidomo iris la komandisto de la militvagonaro. Li salutis kaj diris severe: - Ni bezonas vian cxambron, bonvolu liberigi gxin. Cxe la aparato sidos nia soldato, li parolas bulgaran lingvon. Nia lokomotivo difektigxis. Se ni ne sukcesos riparigi gxin, ni atendos alian. Ni restos cxi-tie kvar aux kvin horojn aux eble pli. La cxefo translokigxis en la oficejon de Ivanov. La komandisto okupis lian lokon kaj tuj soldatoj instalis antaux li du telefonojn. Cxe la aparato sidigxis germana soldato. Ivanov rigardis tra la fenestro la germanajn soldatojn, kiuj marsxis cxirkaux la vagonaro kaj pensis: “Cxu inter ili estas iu esperantisto?”. Subite li ekstaris kaj diris al la cxefo: - Mi rapide revenos – kaj foriris. Kurante li atingis la proksiman vilagxeton, acxetis en la vilagxa drinkejo, kiu estis ankaux magazeno, grandan skatolon de cigaredoj kaj denove kurante li revenis al la stacidomo. Survoje li rememoradis kaj kolektadis vortojn en germana lingvo, kiujn li lernis en la gimnazio. Atinginte la stacidomon li eniris la cxambron de la komandisto. Ekstaris cxe la pordo kaj gxentile turnis sin al li, malrapide prononcante cxiun vorton: - Sinjoro komandisto, mi deziras doni al la bravaj germanaj soldatoj cigaredojn. Surprizita la komandisto ekrigardis la junan viron kaj post nelonga pauxzo obtuze diris: - Bravaj germanaj soldatoj ne bezonas viajn malbonkvalitajn cigaredojn. Ili havas bonajn cigaredojn. - Mi deziras donaci al ili bonajn bulgarajn cigaredojn – kuragxe respondis Ivanov. - Aha! – sur la vizagxo de la komandisto aperis primoka rido – Donaci, h-m, donaci, cxu vere? Ivanov eksentis akran ofendon pro tiu cxi konduto de la komandisto. En unu momento li estis preta rezigni pri sia intenco, tamen la deziro trovi esperantiston superregis. - Jes! – Ivanov kapjesis. La komandisto prenis la telefonon, diris ion, kion Ivanov ne komprenis, lasis la auxskultilon, montris per mano al la vagonaro kaj ordonis: - Iru, tamen ne al la unua vagono! La oficirojn ne maltrankviligu. Nur al la soldatoj donacu. Antaux la vagono unu soldato haltigis lin. Li tre atente trarigardis cxiujn skatoletojn en la granda pakajxo, poste precize trasercxis lian korpon de la kapo gxis la piedoj kaj fine malfermis la pordon de la vagonaro. Ivanov marsxis tra la koridoro. Haltis antaux cxiu kupeo, salutis, proponis cigaredojn kaj demandis: - Cxu cxi -tie estas esperantisto? Iuj slodatoj prenis cigaredojn, iuj rifuzis, tamen neniu respondis al lia demando. Multaj el ili estis vunditaj. Ivanov atingis la finon de la dua vagono kaj seniluziigxinte ekrigardis en la pakajxon, kie restis ankoraux kelkaj skatoletoj. Li jam estis preta malsupreniri, auxdinte malantaux sia dorso timeman, silentan vocxon: - Samideano, foriru rapide, oni povas murdi vin. Fugxu! Ivanov ektremis, la pakajxo prekaux falis el liaj manoj. Unu minuton li restis sxokita, turnigxis, neniu estis. Malproksime en la koridoro iu fermis pordon de kupeo. Dimancxe frumatene per la unua vagonaro Ivanov alvenis en la urbon. La mastro de la kafejo, kie kolektigxis la urbaj esperantistoj, vidinte li, surprizite demandis: - Kio okazis? Kial tiel frue vi alvenis? Iomete gxeme Ivanov respondis: - Lastatempe mi estas maldormema. Preparu por mi fortan kafon. Ivanov rakontis al siaj amikoj pri sia aventuro. Cxiuj forte ekridis kaj iu diris: - E-h-h, Ivan, Ivan, kvazaux vi logxas sur alia planedo. Cxu vi ne scias, ke en Germanio la esperantistoj estas persekutataj. - Kial? – ekrigardis mire al li. - Kial, kial! Vi vere logxas sur alia planedo – ekparolis iomete ofendite la alia.. – Kial, cxar Hxitler persekutas cxiujn, kiuj estas kontraux la milito. Por nazistoj tute egale cxu komunistoj, cxu esperantistoj... Ili neniigas cxiujn sendepende cxu ili estas pacbatalantoj aux judoj. Felicxe, kara amiko, ke vi ne estis en la oficira vagono, tie gxuste iuj scias pri Esperanto kaj pri esperantistoj. Tiu germana samideano, kiu kuragxis averti vin, estas heroo. En tiu tago Ivan Ivanov ricevis ankoraux unu lecionon – pri la antifasxista batalo. Vladimir Jxelev Noto: La rakonto ricevis duan premion en la literatura konkurso “Hxristo Gorov” de BEA. GAJA RIVERETO de Elena Popova Fluas rivereto preter soifaj radiketoj. Por ke gxi ne ofendu iun sxtoneton tuj gxin lavas kaj visxas tenere. Plezure gxi brecxas enirejojn por astaketoj. Ofte gxi petolas kun fisxetoj kaj folietoj. De gxi la birdetoj fresxecon trinkas al la cxiel. dankante. Kaj kantas, kantas... Lingvaj demandoj INTERLINGVISTIKO KAJ ESPERANTOLOGIO La diverslingveco estis problemo por la homaro ankoraux en la antikvaj tempoj. La plej frua skribe atestita projekto de atrefarita lingvo datigxas laux niaj gxisnunaj scioj de la 2-a j.c. Gxis la 16-a j.c. lingvaj projektoj aperas sporade, en la 17-a kaj 18-a j.c. estas publikigitaj 41 kaj 50 kaj en la 19-a j.c. 248 projektoj, el kiuj la duono en la lasta kvarono de la jarcento. La vera ora jarcento de la lingvaj projektoj tamen estas la 20-a j.c. Gxis la jaro 1973 estas registritaj 553 projektoj kaj tiu procezo ne cxesas ankaux en niaj tagoj. Ne cxiuj lingvaj projektoj estas egalgrade detale ellaboritaj kaj ne cxiuj sukcesas altiri la atenton de la publiko. La interlingvistiko okupigxas cxefe pri la planlingvoj (atrefaritaj lingvoj, akiritaj popularecon). La evoluo de la interlingvistiko pasas tra tri periodoj: antauxhistoria (gxis 1629 j.), periodo de formigxo de la lingvoprojektado (1629 – 1907 j.) kaj nuntempa periodo, periodo de formigxo de lingvofunkciado. Estas akceptite, ke la letero de René Descartes al abato Mersenne de 1629 j. estas la unua teoria prezento de la problemo de artefarita internacia lingvo. La teorio de la artefaritaj lingvoj inkludas teorion de la lingvoprojektado kaj teorion de la lingvofunkciado. Pli longan historian evoluvojon havas la unua. En la periodo gxis la 1907 j. klarigxas la teorio de la lingvoprojektado. En la priskribo de artefarita lingvo la teorio cxiam anticipas gxian aperon. Se la lingvo gajnas adeptojn kaj estas aktive uzata, ni povas paroli ankaux pri la sekundara teorio de la lingvofunkciado, cxar la lingvo sekvas siajn internajn logikojn, legxkonformitecon de evoluo kaj apartigxas de la komenca lingva projekto. En la interlingvisitko la formigxo de la lingvofunkciado ligigxas al Esperanto. La interlingvistiko estas parto de la lingvistiko, science formulita de Otto Jespersen komence de la 30-aj jaroj de la 20-a j.c. La interlingvistiko dividigxas ??9estas)??en gxenerala kaj speciala. La gxenerala interlingvistiko esploras la problemojn de la interligva komunikado en cxiuj gxiaj eblaj aspektoj kaj inkluzivas la teoriojn de la internaciaj naturaj kaj artefaritaj lingvoj. Nun ekzistas du skoloj – naturalisma kaj auxtonoma, kiuj respegulas la diversajn konceptojn pri la celoj, funkcioj kaj la konstruo de la planlingvoj. La speciala interlingvistiko inkluzivas la esperantologion kaj la teoriojn de la aliaj lingvoj akirintaj vastan uzadon – Volapuko, Ido, Occidental kaj Interlingva. La esperantologio kiel parto de la speciala interlingvistiko esploras la lingvan evoluon de Esperanto kaj la Esperantan kulturon en cxiuj gxiaj aspektoj. La interlingvistiko estas intime ligita kun la aliaj brancxoj de la lingvistko – socilingvistiko, psikolingvistiko, kompara lingvistiko. La interlingvistikaj esploroj helpas ankaux la esplorojn de la gxenerala lingvistiko. La prilaboroj de la naturalisma skolo helpe al la kompara romanistiko, en la sfero de la etimologio, leksiko kaj la vortfarado. La auxtonoma skolo esploras la problemojn de la artefaritaj elementoj en la lingvo, de la forigo de la lingvaj esceptoj kaj la senescepteco de la lingvaj reguloj. Gxiaj esploroj povas helpi la solvadon de lingvokonstruaj kaj terminologiaj problemoj. La diskuto inter la du skoloj jxetas lumon sur demandojn ligitajn al la filozofio, celoj kaj funkcioj de la planlingvoj. Kremona Baceva (el jubilea folio “100 j. Esperanto”, eldonita de BEA) esperantigis F. M. Ekkonu nian landon kaj popolon SLIVEN Urbo Sliven situas en suda Bulgario cxe la fervojlinio kunliganta Sofion kaj Burgas. Gxia historio komencigxas en la dua jarmilo a.K. La unuaj gxiaj logxantoj estis tracaj triboj. Pli malfrue la regiono estis en la limoj de la Romia kaj poste de la Bizanca imperioj. En la limoj de la bulgara sxtato (post 705-a j.) la urbo farigxi grava centro de la spirita vivo, sidejo de la episkopo. Tie estis konstruitaj 24 monahxejoj, pro kio la regiono estis nomata La malgranda Sveta gora (Sankta Monto). La hodiauxa nomo de la urbo aperis unuafoje en 1153 j. Dum la osmana invado en 1388 j. la malnova urbo estis detruita, la monahxejoj estis bruligitaj. En la 17-a j.c. la urbo farigxis metiista kaj komercista centro. En 1834 j. la bulgaro Dobri Jxeljazkov fondis la unuan modernan teksan fabrikon en la Osmana imperio. La urbo estis unu el la centroj de la batalo kontraux la turkaj regantoj kaj estas konata kiel la “urbo de la cent vojevodoj”. Gxi partoprenis en la Aprila ribelo en 1876. En la rusa-turka milito en 1828 – 1830 j. la rusa armeo okupis Sliven por iom da tempo kaj post gxia foriro 15000 bulgaroj timigitaj de la turka krueleco fugxis en Rusion (Besarabion). En la urbo restis rusa diplomata misio. Sliven estis liberigita de la turkoj en 1877 j. La rusaj liberigintoj estis solene bonvenigitaj de la urbanoj. La poeto Dobri Cxintulov salutis ilin ruslingve. En la nuna Sliven logxas cx. 90 mil homoj – bulgaroj, ciganoj (15%), armenoj, turkoj, karakacxanoj kaj rusoj. Nun la urbo estas regiona centro kun multaj entreprenoj kaj ricxa agrikultura produktado. En gxi funkcias filio de la sofia Teknika Universitato, muzeoj kaj fakaj lernejoj, dramteatro, simfonia orkestro, folklora ensemblo. Tie trovigxas multaj historiaj objektoj – muzeoj, monumentoj. Apud la urbo mem trovigxas la bela turisma centro “Karandila”. En 1922 Esperanto aperis en Sliven. La unuaj esperantistoj fondis la societon “Espero”. Nun ni provas revivigi la E-movadon en la urbo kaj esperas, ke la 65-a kongreso de BEA (5 - 8.09.2013) helpos tiutilate. Ni atendas vin, samideanoj kaj gastoj! Tanja Drandeva Interesajxoj KIEL ESTIS FONDITA LA SOFIA ZOOLOGIA PARKO La bulgara princo Ferdinand la Unua (1877 – 1918) estis pasia cxasisto. Dum cxasado en Rila-montaro lia gvidanto estis loka cxasisto. La princo sxatis kaj estimis lin kaj decidis inviti lian filon al la palaco por vivi kaj lerni tie. Foje, vizitante sian filon, la cxasisto vidis la belan grandan gxardenon apud la palaco, impresis lin la intereso de la princo al la sovagxaj bestoj kaj li decidis kiel dankesprimo al la princo havigi sovagxajn bestojn por lia gxardeno. Unue li alportis aglon, poste sovagxan kapron, sovagxajn porkon, apron, urogalon kaj aliajn birdojn, cervon, vulpon kaj fine brunan urson. Tiamaniere en 1888 j. komencigxis la historio de la Sofia zooparko. Nun gxi estas la plej granda zoologia parko sur la Balkana duoninsulo. Laux gazeto “Tria agxo” esperantigis Vl. Jxelev Humuro MIAJ SERVISTOJ VOLAS STRIKI Ne suficxas por mi, ke de frumateno gxis vespero mi auxdas de la radio pri strikoj, sed ankaux miaj malnovaj, ordinare silentaj servistoj montris siajn kornojn. Unue plendis la fridujo – ekversxis gxi tiom da larmoj, ke mi ne sciis kiel gxin konsoli. - Kiel mi povas helpi vin? – demandis mi. - Vi ne kompetentas, voku ripariston! - Mi ne havas monon... - Se vi ne havas monon, ankaux la malmulto , kion vi investis en min, difektigxos. Pro kio vi acxetis min, se vi tenus min duonplena? - Denove pro la sama kauxzo, la monomanko. Iam ne cxiuj homoj havis fridujojn... - Iam... – ironiigis gxi min. – Tial do adiaux... Gxi eksilentis kaj mi ekploris. Gxi pravis. Mi vidis kiom da mono restis en mia monujo kaj vokis ripariston. La lavmasxino ankaux ekmurmuris: kial mi ne acxetas por gxi bonkvalitan lavpulvoron, kial mi sxparas de cxio... - Mi venis el Hispanio por helpi vin, sed vi ne estimas min. Se mi estus sciinta, mi irus en alian domon kaj vi lavu mane kiel antauxe. - Mi petas vin, bonvolu ne koleri! La lavpulvoro ne estas malbonkvalita, gxi nur estas pli malmultekosta. Vi scias, ke mi aldonas moligilon, tiel vi ne difektigxos pro la kalksxtona akvo. Antaux iom da tempo riparisto venis por vin ripari, cxu vi forgesis? - Li ne petis multe da mono, mi auxdis kiel vi dankis lin. - Jes, li prenis nur dudek kvin levojn, sed vi ne scias, ke tiom da kostas proksimume dudek kvin aux dudek ses panojn aux dek kilogramojn da jogurto... - Min ne interesas nutrajxoj, mi volas funkcii bone, alikaze atendu strikon! Ekparolis negxentile ankaux la forno, cxar, laux gxi, mi ne zorgas suficxe pri gxi. Kaj gxi volas bonkvalitajn purigilojn. Dio mia, kion mi faru! Gxi pravas, sed... Mi memoras cxiujn malnovajn metodojn, mi kuspis manikojn kaj frotis, frotis... Gxi ekbrilis, mi lacigxis... - Cxu vi nun ne estas euxropanino? – moketis min la fridujo. – Kondutu kiel tia!... - Euxropanino, sed lastaloke en la Euxropa Unio kaj kun pensio cxirkaux la sojlo de la malricxeco, aux sub gxi... – respondis mi triste. Doloras min de la kapo gxis la piedoj, sed mi timas iri al kuracisto (cxar poste la medikamentoj estas multekostaj), sed miaj servistoj anstataux helpi min, jam pli kaj pli volas ion... Kion mi faru – ploru aux ridu? Elena Popova (el revuo “esperantista tribuno”- Razgrad, n-ro 26/ 1-2012) Ni funebras Post longa malsanado la 22-an de aprilo cxi-jare forpasis en Plovdiv nia samideanino Maria Gavrilovna Jxeleva, 74-jara, ukrainino, kiu post sia edzinigxo logxis en Bulgario. Sxi estis unu el la fondintoj de ANEB kaj aktive partoprenis en gxia vivo. Dormu en paco, Maria. La bulgaraj nevidantaj esperantistoj :::::::::::: 2001/1 Esperanta Fajrero n-ro 1/2001 januaro-marto jaro XVI Aperas kvar fojojn jare Eldonas: Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario; Nacia biblioteko de la blinduloj en Bulgario; Asocio de la blinduloj en Bulgario (ABB) Redaktoroj: Angel Sotirov Vladimir Jxelev Fani Mihajlova Adreso de la redakcio: Rehabilitacionen centar (redakcia na “Esperanta Fajrero"), pk. 11, BG 4006 Plovdiv tel./032/83 Ё ЁЎ Adresoj de la eldonandoj: ANEB (Vl. Jxelev) str. “Landos" 24 2-B, 4006 Plovdiv, Bulgario Nacia biblioteko de la blinduloj “L. Braille", pl. “Slavejkov" 1-B, 1000 Sofio, Bulgario La revuo estas presata en la Brajla presejo de ABB str. “Najcxo Canov" 172, 1309 Sofio, Bulgario Al la legantoj, Karaj gelegantoj, Antaux cxio ni sendas al vi niajn plej korajn bondezirojn okaze da la komenco de la tria jarmilo. Ni estu sanaj kaj laboru por la prospero de la afero de Esperanto. Danke ankaux al via helpo ni denove estas kune per la pagxoj de nia revuo. Speciale ni dankas al s-ano da Costa, kies helpo certigas la ricevon de la revuo al niaj legantoj, kiuj ne havas eblecon pagi sian abonkotizon. Ni atendas kaj cxiam kun gxojo ricevas viajn leterojn, informojn, sugestojn. Via kunlaboro cxiam estas valora por ni. ::::::::::::::::: Esperanto-vivo 67-A Internacia kongreso de la blindaj esperantistoj En la unua kongresa komuniko la organizantoj informas: Temo de la kongreso estos la cxeftemo de la 86-a UK: “Kulturo de dialogo - dialogo inter civilizoj". La kongreskotizoj estas: por okcidenteuxropaj esperantistoj - 320 USD kaj por orienteuxropaj - 155 USD. Adreso por kontaktoj: Antun Kovacx Drasxkovicxeva 80 HR 10000 Zagreb Kroatio Telefakso: xx38 51-481-25 ::::::::::::::::: Programo de Bulgara Esperanto-Asocio, akceptita dum la 51-a Kongreso en Karlovo 1. Plirapidigi la konstruajn kaj finkonstruajn preparojn de la nova sidejo de BEA sur strato “Strangxa" en Sofio. 2. Dauxrigi la agadon por pli pozitiva solvo de la problemo rilate la konstruajxon sur strato Sxipka" en Sofio kaj renovigi la priparolojn kun la posedantoj de la grundo tie. Klarigi la rilatojn inter BEA kaj komunumo Smoljan rilate la E-kursejon en vilagxo Pisanica por akiro de la necesaj dokumentoj por la Kursejo. 3. Decidi la problemon pri dungo de sperta kontisto en BEA kaj ordigi la financajn dokumentojn de la Asocio por la periodo 1985 - 2000. 4. Agadi aktive por stabiligo de la nuna nombro de la membroj de BEA - 500 kaj strebi plialtigi gxin. En 2001 la abonantoj de la revuo “Bulgara esperantisto" estu almenaux 300. 5. Kunlabori kun UEA por aktivigo de la bulgara partopreno en la Kampanjo 2000. 6. Iniciati konferencon de BEA por stimuli la organizan kaj financan agadon de la Asocio - limdato : monato marto 2001. 7. Aktivigi la rilatojn de BEA kun neesperantistaj organizoj kaj instancoj en la lando. 8. Organizi konkursojn por eldonado de Esperanto-lernolibroj, vortaroj kaj lernohelpiloj. Organizi naciajn E-kursojn en konvena periodo. 9. Strebi eldoni specialan literaturan numeron de revuo “Bulgara esperantisto". 10. Stabiligi kaj eventuale plialtigi la nombron de la bulgaraj anoj de UEA pere de “Fondajxo Canuto". Helpi la agadon de la cxefdelegito de UEA por Bulgario. ::::::::::::::::: Valora premio En 2000 pro sia aktiva kultura agado Bulgara E-Asocio ricevis unu el la plej valoraj premioj de UEA - Biblioteka apogo 2000. La premio estas E-libroj kiel “Esperanta antologio", “Nova Esperanta Krestomatio", “Lingvo kaj vivo", “Fundamenta krestomatio" kaj aliaj. (El “Bulgara esperantisto"- n-ro 1/2001) ::::::::::::::::: Tri porblindulaj sxlosiloj por komunikado Tiu cxio estis la titolo de la prelego, kiun s-anino A. Jxukova el Rusio faris antaux la 66-a IKBE en Plovdiv (Bulgario). Tri gravaj sxlosiloj, per kiuj la nevidantaj homoj komunikas aux pli precize dirite - havas eblecon komuniki sukcese kaj integrigxi en la socio, estas la epokfara mirinda invento de la blinda franco Louis Braille- la reliefa brajla skribosistemo, la internacia lingvo Esperanto kaj Interreto. Ni proponas al vi la pensojn de s-anino Jxukova pri la dua sxlosilo - la internacia lingvo Esperanto: La dua sxlosilo, kiu plilargxigas la vojon de la blinduloj en la vasta mondo, igxis Esperanto. Prof. Cart estis tiu, al kies konstanta energia praktika laboregado la blinduloj sxuldas multe pli ol al iu alia. Gxuste prof. Cart, fama franca lingvisto, sin turnis al la bll. problemo. Li aktivigis la laboron por proponi brajlan E-alfabeton, kiun ni uzas ecx nun. Li estas iniciatinto kaj aktivega aganto por aperigo en 1904 de “Esperanta ligilo", sola ilo, per kiu komencigxis novaj internaciaj kontaktoj de blinduloj ecx el diversaj kontinentoj. Krom tio E-o jam en la komenco de la 20-a jarcento, estante tute juna neuxtrala lingvo, por la blinduloj farigxis ankaux rimedo de la integrigxo, de la pli vastaj kontaktoj inter blinduloj kaj vidantoj. Ni scias, ke en Gxenevo dum la 2-a kongreso de la esperantistoj prof. Cart proponis venigi blindulojn al la kongresoj. Gxuste li kolektis monon por tiu celo. Rezulte oni vidis en Kembrigxo en 1907 pli ol 25 blindajn esperantistojn el 7 landoj. La Majstron L. Zamenhof nome de la blinduloj salutis H. Thilander, pioniro de la E-movado inter la blinduloj. Li esprimis dankon al la Majstro por la ege grava kontaktilo, kiu estas tre bezonata al la blinduloj. La Majstro respondis: “Dankon por tiu cxi neatendita kuragxigo! Jes, prof. Cart rakontis al mi pri via intensa uzado de Esperanto. Nenio gxojigas tiom mian koron, kiel tiu scio. Esperanto estas farita por laborilo, tial nenio alia tiom gxojigas min, kiel la scio, ke la ilo estas utila kaj intense uzata. Estu benata via laboro por Esperanto, la laboro de niaj nevidantaj fratoj". Tre emocie kaj laux mi tre gxuste esprimis la sentojn de siaj samsortanoj s-ro Ketterer el Lausanne. Li diris: “Esperanto estas la plej granda progreso efektivigita por ni, blinduloj, dum tiuj cxi lastaj jaroj. La lernado kaj scipovo de Esperanto plilargxigas nian horizonton kaj permesas al ni partopreni pli plene en la vivo de la homa socio. Esperanto estas nia kondukanto kaj espero". La vortoj de tiu antauxvidanta samsortano tre baldaux rezultigis la rolon de la internacia lingvo en la vivo de la blinduloj. E-o helpis kaj helpas al la nevidantoj trovadi vastajn amikajn kontaktojn. Gxi ebligas al la blinduloj realigi siajn revojn. E-o helpis al multaj samsortanoj alimaniere prezenti sin, malkovri siajn kapablojn. Ekz. finna blindulverkisto John Bergh, kies romanoj estas tradukitaj en multajn lingvojn, iris en Brition por studi anglan lingvon per E-o. Tie li trovis bonkoran vidantan esperantiston, s-ron Phillimore, kiu tre zorgis pri li dum lia restado tie. John Bergh realigis sian deziron, li ecx tre sukcese prezentis sin en konkurso verki en angla lingvo. La auxtoro de “Historio de E-movado inter la blinduloj" j. Kreitz ankaux multe vojagxis kaj kontaktis vidantajn kaj blindajn esperantistojn. Li bonege komprenis la signifon de E-o por la nevidantoj. Eble tio igis lin kompili la historion. Gxi estas imitinda laboro kaj pri gxia dauxrigo ni respondecas. Inter la blinduloj, kiuj efektivigis vojagxon per E-o kaj montris per E-o siajn multajn talentojn, estas la mirinda homo, revemulo Vasilij Erosxenko. Cxe cxiu stacidomo, kien li alvenadis kaj devis sxangxi trajnon, lin akceptis UEA-delegito de la koncerna urbo. En Japanio li igxis konata verkisto. Oni konsideris lin japana poeto. Permesu al mi rememorigi liajn emociajn vortojn pri la verda steleto: “Jes, mi nun povas diri, ke la lampo de Aladeno ne povus helpi min pli ol la verda Esperanta steleto. Mi estas tute certa, ke neniu geniulo el la arabaj fabelistoj povus fari por mi pli ol la geniulo de la reala vivo d-ro Zamenhof, la kreinto de Esperanto". Mi kredas, ke gxi inspiris multajn blindulojn al vojagxoj, al agado por Esperanto kaj per Esperanto. Mi mem konfesas, ke E-o tre pliricxigis kaj plibonigis mian vivon. ::::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Brajla biblioteko raportas pri sia agado La 16-an de decembro 2000 okazis jarkunveno de la Nacia biblioteko de la blinduloj “L. Braille" en Sofio. Krom pri brajla literaturo la biblioteko disponas pri elektronaj libroj - pli ol 1500 titoloj. Nun ili legas cxirkaux 45 personoj. Dank.al donacintoj la biblioteko posedas malgrandan presejon kun tri modernaj komputiloj kaj eldonas por siaj bezonoj brajlan literaturon - librojn, lernolibrojn, revuon “Heroldo". La biblioteko havas kvin filiojn en diversaj urboj kaj en la lernejoj por nevidantaj infanoj. Gxia kultura agado ankaux estas tre ricxa. En la kunveno estis elektita nova estraro. Nia s-ano Spas Karafezov estis reelektita prezidanto. En la estraro estas ankoraux du esperantistoj- membroj de ANEB-estraro: Keranka Milusxeva kaj la veterano-esperantisto Mihail Karamihajlov. La biblioteko aktive kunlaboras kun multaj kulturaj institucioj en Bulgario kaj en aliaj landoj. Gxia retadreso estas: nllb@iterra.net Vladimir Jxelev ::::::::::::::::: Fondajxo “Evidente" helpas per moderna ekipajxo la Plovdivan rekapabligan centron por blinduloj En decembro 2000 la Centro por rekapabligo de blinduloj en u. Plovdiv ricevis kiel donacon de la nederlanda fondajxo “Evidente", gvidata de la esperantistoj Jaques kaj Vera Tuinder, du komputilojn kun brajlaj ekranoj, unu refraktoron kaj kvin surtablajn lupeojn je suma valoro de cx. 18.000 USD. Dank.al tiu cxi donaco la kabineto de komputila instruado modernigxis kaj jam disponas pri du pli bonaj komputiloj kaj taktilaj okdek -cxelaj softvaraj ekranoj. La kabineto de vidpova rekapabligo pligrandigis sian ekipajxon de bonaj surtablaj lupeoj kaj akiris refraktoron. Per tiuj cxi donacoj la Rekapabliga centro disponigos al siaj klientoj pli bonajn kondicxojn de komputila kaj vidpova instruado. Angel Sotirov ::::::::::::::::: La hundo-gvidanto En la libro “La hundo-gvidanto" la auxtoroj Albena Aleksieva kaj Angel Sotirov prezentas tre aktualan por la blinduloj en la lastaj du jardekoj temon. La pristuditaj problemoj havas certan praktikan kaj sciencan signifon. La auxtoroj estas la unuaj en Bulgario, kiuj studas la problemon en tia amplekso kaj profundo. La libro konsistas el antauxparolo kaj 13 cxapitroj. Estas uzitaj 16 bibliografiaj fontoj, cxiuj en cirila alfabeto. En sia studo la auxtoroj faras seriozan provon unuigi kaj sistemigi la alireblan por ili teorian informajxon de bulgaraj kaj tradukaj fontoj, prilumantan la historion kaj la esencon de la profesio hundo-gvidanto. Trastudante la fenomenon “blinda homo kun fundo-gvidanto" en historia plano de la antikveco gxis la ekesto de la unuaj lernejoj por hundoj-gvidantoj, A. Aleksieva kaj A. Sotirov disponigas al la leganto ricxan informon. En la libro oni povas trovi respondojn al la demandoj: “Kiuj hundospecioj konvenas por gvidantoj?"; “Kiel elekti por trejnado la “krudajn hundojn"?"; “Kiel trejni la hundojn por gvidantoj?"; “Kion vere scipovas la kvarpieda akompananto?"; “Kion ni devas scii renkontante la duopon “homo kun hundo-gvidanto"?"; “Kiel ni povas akiri hundon-gvidanton?". Estas prezentita ankaux la mitologio pri la akompanaj kapabloj de la hundo, kiel same la duopo homo - hundo en laboro, la diplomitaj hundoj-gvidantoj en Bulgario, kiuj estas la postuloj al la kandidato por hundo-gvidanto kaj kompreneble kiel ni zorgu pri la hundo-gvidanto. En la studo estas dividita ankaux la persona sperto de unu el la auxtoroj - Albena Aleksieva, kiu mem havas pli ol 18 monatojn hundon-gvidanton. Angel Sotirov, la alia auxtoro, estas la homo, kiu en 1983 organizas la importon de du diplomitaj hundoj-gvidantoj kaj estas la unua bulgara auxtoro, kiu prilaboras la temon “la hundo - gvidanto de blinduloj". La libron eldonas Fondajxo “Rekapabligo de blinduloj" kun la financa subteno de Fondajxo “Malfermita socio" en Sofio. La libro ampleksas 2,5 presfoliojn kaj la eldonkvanto estas 400 ekzempleroj. Gxi estas distribuata senpage de Fondajxo “Rekapabligo de blinduloj”, de Asocio de la blinduloj en Bulgario, kaj de Fondajxo “Okuloj je kvar piedoj". зi tiu longeatendata libro en la proksimaj monatoj aperos ankaux en reliefa-punkta (brajla skribo) kaj tiel gxi estos alirebla ankaux por vidmalfaciligitaj legantoj. Fondajxo “Rekapabligo de blinduloj" ricevis la unuan donacon por fari filmon laux la libro. Surbaze de mia propra pli ol 9-jara sperto pri hundo-gvidanto mi povus noti, ke la studo estas tre valora kiel por realaj kaj potencialaj posedantoj de hundoj-gvidantoj, tiel ankaux por pli vasta legantaro. La libro sendube estos interesa por la specialaj pedagogoj pri instruado kaj rekapabligo de vidmalfaciligitaj homoj, por la funkciuloj de la organizajxoj de kaj por blinduloj kaj eble ankaux por la studentoj de pedagogio de vidmalfaciligitoj. Fine ni gratulu la auxtorojn pro ilia profesieca studo kaj ni bondeziru al la libro bonan vojon al la legantoj. Valentin Georgiev ::::::::::::::::: Fondajxo “Kristana centro Blagodat(Difavoro)" En decembro 2000 estis oficiale registrita la fondajxo kun sidejo en Plovdiv kaj kun prezidanto Stefka Stojcxeva, esperantistino kaj membro de ANEB. La fondajxo servas al homoj de diversspeca invalideco en la tuta lando. Grava gxia celo estas havigi al ili kristanan literaturon. La fondajxo disponas pri ricxa biblioteka fonduso - pli ol 600 titoloj de brajla literaturo, auxd- kaj video- kasedoj, diskedoj kaj normale presitaj libroj. Inter ili estas prediklibroj, filmoj, muziko. Multajn librojn oni povas ricevi donace. Nun la brajlaj libroj estas presataj en eksterlando. La kristanaj eldonejoj donacas ankaux elektronajn librojn (sur diskedoj). La fondajxo jam komencis surkasedigi sonlibrojn. Oni planas eldoni parolantan kristanan revuon. La adreso por kontaktoj estas: Stefka Stojcxeva Landos 24, bl. 2, vh.A, et. 4, ap.13 4006 Plovdiv (Bulgario) Tel.: 032/ 83-92-89; E-mail: cl_grace@plov.omega.bg St. Stojcxeva ::::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Soleco Bela lun' el vastega cxielo Sendas sian saluton al ter'. Iras mi kun animo ribela En silent' sen amik', sen esper'. Bluas luno malvarma kaj hela. Mian koron plenigas malgxoj§. Vivas mi kvazaux eta marvelo Inter ondoj de mia tristvoj§. Mi ne kredas en amo fidela, en felicxo ne kredas mi nun. Estas sola mi, kiel cxiele En solec' promenadas rondlun'. Ella Ruban (oktobro 1989, Simferopol) ::::::::::::::::: Internacia esperantista krea renkontigxo “Abritus" 2001 esperantista domo de kulturo “D-ro Ivan Kircxev" en Razgrad (Bulgario), anoncas literaturan konkurson pri poezio kaj humurajxoj, originale verkitaj en Esperanto - “EKRA-2001", je libera temo. La verkoj ne devas esti jam publikigitaj kaj partoprenintaj en aliaj konkursoj. Verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseuxdonimo, oni sendu en tri ekzempleroj al la organizantoj (esperantista domo de kulturo “D-ro Iv. Kircxev", str. “Sv. Kliment" EK-3, BG-7200 Razgrad, Bulgario). La nomo kaj la adreso de la auxtoro estu en aparta koverto subskribita per la sama pseuxdonimo. La jxurio kunsidos la 31-an de majo 2001. Premioj aljugxotaj. Premiitaj verkoj aperos en revuo “Literatura Foiro" kaj “esperantista tribuno" (Razgrad). La anonco de la rezultoj kaj la premiado okazos kadre de la Esperanta kultura festo “Abritus-2001" en Razgrad, la 9-10-an de junio 2001. Dezirantoj povus aligxi al la festo kaj sendi jenan kotizon: Por tranoktado - 7 lv.. Por vespermangxo - 5 lv.. ::::::::::::::::: Interesajxoj Midolaj cxeloj faras nin senmortaj Sciencistoj de la sciencesplora instituto pri biokemio en Novosibirsk (Rusio), trovis manieron plijunigi la homojn, asertas la gazeto “Argumentoj kaj faktoj". Laux gxi tion oni atingas transplantante cxelojn el midolo, kiuj ludas rolon pri la maljunigxo. Post simila operacio en la homa organismo, kiel en frua agxo, komencigxas aktiva reproduktigxo de la “plej gravaj cxeloj". Simila operacio ne nur pligrandigas la vivodauxron, sed permesas al la homoj resti longe aktive vivantaj. Donaci tiajn cxelojn povas ankaux bestoj, ekz. porkoj. En la instituto oni establas laboratorion, en kiu estos eksperimentata simila varianto. Se iu homo preferas, ke al li oni transplantu proprajn cxelojn, ili devas esti prenitaj de li tuj post lia naskigxo, frostigitaj kaj ilia uzo komencigxu en agxo de 40-45 jaroj. Laux akademiano Vl. Sxabalin, direktoro de la Tutrusia instituto de gerontologio, la homo estas genetike programita tiel, ke en optimumaj kondicxoj li povas vivi plej multe 140-150 jarojn. (gazeto “зernomorie") ::::::::::::::::: La Tempotrako kaj gxia praktiko La homon oni povas kompreni nur akceptante kiel tuto la korpon, la psikon kaj la ligon al medio, cxar ne eblas homo sen korpo, sen psiko, sen ligo al sociala kaj ekologia medio. Korpo: je formo kaj funkciado Psiko: je mensa, sentemeca potenco Ligo: al la homaro, al la bestaro, al la plantaro, al la tuta minerala (gasa k.t.p..) mondo, al la kosmo, al -ismoj. Ekde la estigxo de la homo, vere ekzistas korpaj formo kaj funkcio tute sanaj, psika potenco kaj cxiopovo, fakte ankoraux ekzistas la paradizo. Vi kaj mi, ni estas veraj homoj kiel cxiuj aliaj, kelkaj el ni entute bonfartaj aux ne, pli malpli bone interrilataj kun niaj kunuloj, vivantaj iaj ajn vivkondicxoj, kapablaj aux ne zorgi pri ni mem, eble orfoj ni estas, ricxuloj au xmizeruloj kaj tiel plu. Kiel kompreni tion, se do laux mi cxiam vere ekzistas paradizo? Mi volonte informas vin pri la fenomeno de Tempotrako kaj kial la Tempotrako gravas por la “rehomigxo" de la homo. La Tempotrako estas simbolo pri antauxnaska periodo intrautera kutime nauxmonata, kiun oni trovas kiel linio po piedo kaj mano. Jen la baza ideo: Komence estis la homo sana, felicxa, sukcesa, amikeca, pacema kaj estis suficxe da mangxajxoj, logxlokoj, pura medio kaj pacema socio. Tio signifas kompletan vivon, cxar la vera vivo nur estas cxio bona kaj kompleksa; sed, bedauxrinde (do, nur sxangxeble) en nunaj tagoj pli kaj pli da homoj estas malsanaj, handikapitaj, depresitaj, mizere logxantaj, malsataj, pripensantaj militon aux “provokitan" defendon. Konsiderinte tion, mi kuragxas diri: La homo en nunaj tagoj ne plu disponas pri la ampleksa viva energio, kiu principe estas homa “proprajxo". Tezo, kiun mi devas klarigi. El mia cxiutaga laboro: Demandas mian Tempotrakan helpon iu malsanulo pro korpa malfunkcio (ni diru pro dispepsio, kiu nepre samtempe psike ne estas tute felicxa (cxu pro sia malsano? Mi diras: ne; cxar estas kialo kauxzinta ambaux: kaj la korpan, kaj la psikan malbonfartan statojn). Tekstas mia tezo: al tiu viro mankas viva energio, kiu dum la antauxnaska tempo pro spertitaj sxokoj aux trauxmoj estas retenita; li do suferas pro manko de viva energio, kio, en lia kazo, signifas malfunkcion de la digesta dukto. Restas nur tiel malmulte da viva energio, ke apenaux normale funkcias la digesto, sed restas suficxe da energio por funkciado de la aliaj partoj de la korpo. Mi senprobleme per la Tempotrako helpas al li lasi alflui al si vivan energion el la reteninta kvanto, kio plifortigas kaj la digestan funkcion, kaj la rilatan psikan kapablon kaj socialan sxancon. Rezultas la demando: Kiel efike praktiki la Tempotrakon? Bonvolu akcepti mian ekzemplon. La tuto de la vivenergio similas al akvo el fonto sur monto, kreanta lagon, dum la lago estas la aktuala vivo de cxiu unuopa persono mem. La fonta akvo tutcerte estas fresxa kaj klara, tiel konsekvence estu la akvo en la lago, do la lago mem. Se gxi tamen estas malpura, signifas, ke la rivero inter la fonto kaj la lago respondecas pri la malpurigo, cxar la rivero kompreneble estas simbolo de la antauxnaska periodo. Ne kulpas la lago, ne helpas versxi sapon en gxin. Facile kaj sukcese solveblas la laga problemo per purigado de la rivero. Tiu ekzemplo klarigas la situacion de la homo jene: La lago signifas la tiumomentan vivon. Precipe gxi estu fresxa kaj klara, kio estas vivo sana, felicxa, paca kiel dekomence. Tio, kio estas malpurigajxoj en la rivero enpenetris dum la antauxnaska periodo, kiu mem parte estas simbolita per la Tempotrako. La malpurigajxoj estas impulsoj enpenetrintaj la antauxnaskan estigxon de la persono. Gxenerale, estas vivaj impulsoj dum tiu tempo fare de la gepatroj, de la cxirkauxajxo kaj de la vivo mem, kiuj kreas la homajn korpon, psikan potencon kaj la eblecon majstri la cxiutagan vivon. Se estas retenita pli aux malpli da viva energio dum la evoluado, cxiam denove malpliigxas la tiumomenta vivo. La vivo vere estas vera vivo kiel akvo fresxa kaj klara en la lago. Se ne estas, aperas problemoj korpaj aux/kaj psikaj, aux/kaj sociaj/bonsxancaj. Se al vi ne placxas via vivo: forigu la malpurigajxojn el la rivero. Mi volonte helpas al vi jene: Mi lauxregule tusxas la Tempotrakon kaj iom post iom vi perceptas en vi mem pli kaj pli da viva energio, kiu prezentas sin en la korpo, la psika bonfarto kaj en la sociala vivo/la dumviva sxanco. Gravas, ke vi komprenu, ke kaj la “kio-o" kaj la “kiel-o" estas farotaj de la persono mem akceptante la praktikon Tempotrakan. Uzante la Tempotrakon oni ne analizas problemojn; oni nur metas en kontakton la akceptanton kun la abundo de viva energio, de kiu gxi farigxas parto; oni enfokusigas por li/sxi kelkajn malpurigajxojn de kiuj gxi nun povas liberigi sin, cxar li travivis la antauxnaskan tempon. Ne kauxzas korpajn problemojn la psiko, sed kaj korpaj, kaj psikaj problemoj farigxis per fiimpulsoj enpenetrintaj dum la antauxnaska tempo. Purigu vian riveron de balasto, akceptu pli da viva energio! Tiel “rehomigxas" la homo. Mirinde, sed vere. Kiam ni renkontos unu la aliajn, mi volonte, prezentante al vi la Tempotrakan praktikon, lasas vin sperti la gxuon de pli kaj pli viva energio. Mi facile tusxos la Tempotrakon specialmaniere kaj treege prudente kaj respondece. Vi mem rajtas lerni kaj praktiki la Tempotrakon. Margarete Bettmann ::::::::::::::::: Koncize pri cxio La 68-jara instruistino de matematiko Vana Borgo Rej estas ekstergeedzeca filino de Musolini, asertas la historiisto Festorazzi. Inter 1928 kaj 1936 la itala gvidanto havis amrilatojn kun la franca pianistino Magda Brar. Frukto de tiu amo estas Vana, kiu nun logxas en Nico. Kaj Vana, kaj sxia 98-jara patrino konfirmis, ke Duce estas la patro. La sovetia gvidanto Leonid Brejxnev arangxigis siajn harojn dufoje en la tago en persona razosalono cxe lia kabineto en Kremlo. La Gvidanto tre alte taksis sian barbiron Sadofiev, kvankam tiu lasta estis drinkema. Nur Elcin el la rusa elito konfidis sian hararon al virino. La barbisto de Putin estas sekreta. La nuna prezidento tondigas siajn harojn je 3-4 semajnoj kaj ne uzas harlakon. Laux usonaj kaj alilandaj sciencistoj lundo estas la malplej sxatata labortago. La malplej malbonrezulta labortago estas vendredo. La plej bonrezulta labortago estas mardo. La plej sxatata kaj agrabla tago por ripozo estas sabato. Dimancxo ne estas agrabla tago, cxar oni pensas pri la sekva labortago. Laux la Monda organizo pri la sano en la mondo estas 150 milionoj da vidinvalidoj, el kiuj kun seriozaj vidperturboj estas 40 milionoj, malfortevidantaj estas 110 milionoj. En la lastaj 20 jaroj la nombro de la nevidantoj en la mondo kreskis je 12 milionoj. En la jaro 2000 en Rusio estis 274.193 vidinvalidoj, je 48.692 pli ol en 1990. El ili 127.428 estas absolute blindaj kaj 146.764 malfortevidantaj. (el revuo “Nia vivo") Fine de la jaro 2000 ANEB farigxis kolektiva membro de la Nacia biblioteko de la blinduloj “L. Braille" kaj de ABB. Por la unua fojo Nova jaro estis festita en Babilono en marto antaux 4000 jaroj kaj la festado dauxris 11 tagojn. La unuan fojon oni festis la Novjaron je la 1-a de januaro en la jaro 46 antaux Kristo, kiam estis kreita la kalendaro de J. Caesar. La rusa ortodoksa eklezio zorgas, ke la vortoj de Dio estu komprenataj ankaux de homoj sen auxdpovo. En la pregxejo de “Tekelinska ikona" en Moskvo la diservoj estas tradukataj per gesta-mimika lingvo por surdaj kristanoj. La 25-jara ruso Vladimir Krannik estas la nova, 14-a monda sxakcxampiono, kiu venkis la mondfaman Gari Kasparov. La patro de la cxampiono estas ruso, la patrino - ukrainino, la avino - ciganino. Liaj gepatroj logxas en Toapse (Kartvelio). (laux la rusa televido ORT) La lauxvica IFEF-kongreso en 2002 okazos de la 1-a gxis la 8-a de junio en u. Plovdiv, Bulgario. Deana Gurckaja estas rusa juna nevidanta rok-kantistino. Sxi estas tre konata en Rusio kaj ricevis jam kelkajn premiojn. Ofte sxi aperas kiel gasto en la rusaj radio kaj televido. En Rusio kreskas la nombro de la homoj, kiuj vivas 100 jarojn.En 1998 ili estis 8000, en 1999 ili estis 10.000 kaj en 2000 - 13.000. La 21-an de februaro 2001 la Papo nomumis 44 kardinalojn, la plej granda nombro en la historio de la katolika eklezio. Nun en la mondo estas 185 kardinaloj, sed nur 135 rajtas elekti papon. La kardinaloj, kiuj jam havas agxon de 80 j., ne rajtas baloti. Nia juna blindsurda samideanino Borjana Koskina eldonis sian duan versajxkolekton en bulgara lingvo sub titolo “Diagonala flugo". ::::::::::::::::: 2001/2 Esperanta Fajrero n-ro 2/2001 januaro-marto jaro XVI Aperas kvar fojojn jare Eldonas: Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario; Nacia biblioteko de la blinduloj en Bulgario; Asocio de la blinduloj en Bulgario (ABB) Redaktoroj: Angel Sotirov Vladimir Jxelev Fani Mihajlova Adreso de la redakcio: Rehabilitacionen centar (redakcia na "Esperanta Fajrero"), pk. 11, BG 4006 Plovdiv tel./032/83 Ё ЁЎ Adresoj de la eldonandoj: ANEB (Vl. Jxelev) str. “Landos" 24 2-B, 4006 Plovdiv, Bulgario Nacia biblioteko de la blinduloj “L. Braille", pl. “Slavejkov" 1-B, 1000 Sofio, Bulgario La revuo estas presata en la Brajla presejo de ABB str. “Najcxo Canov" 172, 1309 Sofio, Bulgario Esperanto-vivo Kunsido de ANEB-estraro Fine de marto cxi-jare okazis kunsido de la estraro de ANEB, kiun cxeestis ankaux membroj de la kontrola komisiono. La cxeestantoj auxskultis informon pri la agado de ANEB dum la jaro 2000 kaj akceptis la financan raporton por la menciita jaro. Estis aprobita plano por la agado de ANEB-estraro en 2001 kaj pridiskutita la bugxeto de ANEB - 2001. Estis pridiskutita ankaux la stato de revuo “Esperanta fajrero". La estraro decidis organizi la tradician E-renkontigxon en majo. Se la ripozdomo en u. Drjanovo ne funkcios en tiu periodo, la renkontigxo okazos en septembro. Enkadre de la renkontigxo okazos la jarkunveno de ANEB kun jena tagordo: 1. Jarraporto de la estraro; 2. Financa raporto de la Kontrola komisiono; 3. Elekto de gvidorganoj de ANEB, de respondeca redaktoro de “E-fajrero" kaj de delegito de LIBE. :::::::::::::::::::: Plano por la agado de ANEB-estraro en 2001 1. Fini la financan jaron - 30 de marto 2001; resp. Jxelev 2. Akcepti la jarplanon de la Estraro - 30 de marto 2001; resp. Jxelev 3. Pridiskuti la projekton de bugxeto de ANEB por 2001 - 30 de marto 2001 4. Prepari kaj okazigi la nacian renkontigxon kaj la jarkunvenon - septembro 2001; resp. Jxelev, Sotirov, Spasova 5. Certigi la regulan aperigon de revuo “E-fajrero" - resp. Jxelev, Milusxeva 6. Klopodi por okazigo de E-kursoj - resp. Sotirov, Stoilova, Milusxeva, Spasova 7. Klopodi por certigi regulan surbendigon de revuo “Bulgara esperantisto" kaj por komenci surbendigon de revuo “Esperanta fajrero" - Jxelev, Milusxeva 8. Kolekti la membrokotizon - 30 de junio 2001; resp. Sxopov 9. Certigi al la dezirantoj la ricevon de revuo “Esperanta ligilo" - junio 2001; resp. Dancxev 10. Prizorgi la surbendigon de “Esperanta gramatiko" kaj “La tuta Esperanto" - majo 2001; resp. Sotirov, Jxelev 11. Sercxi eblecojn por subvenciado per defendo de projekto de fondajxo “Malfermita socio" aux de aliaj fondajxoj - resp. Sotirov 12. Kunlabore kun ABB sercxi eblecojn organizi internacian feston - festivalon de la amatora arto kun partopreno de esperantistoj - 30 de decembro 2001; resp. Jxelev 13. Partopreni kulturajn iniciatojn de samspecaj organizajxoj - resp. la estraranoj 14. Sercxi eblecojn por certigi financajn rimedojn de bonfarantoj - resp. la estraranoj 15. Helpi la dezirantojn partopreni la 67-an IKBE - resp. Dancxev, Jxelev 16. Okazigi 4 estrarkunsidojn - resp. Jxelev 17. ANEB certigu rimedojn por aperigo de brajlaj nuntempa instruhelpilo kaj kolekto de literaturaj tekstoj- resp. Sotirov, Jxelev, Dancxev 18. Festi en konvena maniero la 50-jarigxon de LIBE - 30 de oktobro 2001; resp. Dancxev, Milusxeva, Stoilova. :::::::::::::::::::: 52-a kongreso de BEA (Pliaj informoj) Aligxkotizo - 4 lv.. Aligxilojn (troveblas cxe la societoj) kun la kotizoj sendu gxis la 20-a de auxgusto 2001. La partoprenantoj havos eblecon elekti tranoktejon el la sekvaj du: Ripozdomo “Vitosxa" : unu tranokto kostas 9,80 lv.; disponeblaj mineralakvaj nagxbasenoj; tri mangxoj tage kostas 5,00 lv. (lauxdezire, oni povas mendi ilin cxe la alveno). Turista domo “Kislovodsk": unu tranokto kostas 7,00 lv.; tri mangxoj tage - 8,00 lv. (mendeblaj surloke). La interkona vespero okazos la 7-an de septembro; kotizo - 8,00 lv.. Kontaktadresoj: Elena Todorova Jancxeva Buzlugxa 6, 4600 Velingrad tel.: (0359)2-39-49 Boris Gagxanov Pet`ar Janev 21, 4600 Velingrad tel.: (0359)2-42-04 Antaux - kaj postkongresa ripozo en Velingrad I. Alveno en Velingrad la 3-an de septembro 2001 (lundo), logxigo kaj vespermangxo. Tranokto kaj ekde sekvonta tago trifoja mangxado, utiligo de minerala baseno, ktp. sanatoriaj priservoj. Prezoj: 14 lv potage, 98 levoj posemajne (por bulgaroj), inkluzive: vizito al vidindajxoj. Antauxtagmeze: prilingvaj temoj, sanprotekto, prezento de Esperamto-libroj, sciencaj kaj kulturaj problemoj. Posttagmeze: vizito al muzeoj, promenadoj, libera tempo - gxis vendrede vespere. Sabate kaj dimancxe - partopreno en la kongreso. Lunde post matenmangxo - forveturo. II. Alveno en Velingrad vendrede, la 7-an de septembro, logxigo, vespermangxo. Sabate kaj dimancxe - partopreno en la kongreso. Gxis jxauxde - kiel dum la antauxkongresaj tagoj. Vendrede, la 14-an de septembro, matenmangxo kaj forveturo. Aligxo gxis la 25-a de auxgusto 2001. Por pliaj detaloj - 4600 Velingrad, str. “Petar Janev" 21, Boris Gagxanov, tel.: (0359)2-42-04 Postkongresa cxemara feriado Dato/loko : 10-16.09.2001, Sarafovo-Kiten-Sozopol-Nesebar. Inf.: “Esperinform", p.k. 44, 4300 Karlovo, tel.: (+359) 335 3933, leonov@rozabg.com. :::::::::::::::::::: LIBE - kvindekjara La “Historio de E-o inter la bl-loj" de Josep Kreitz kune kun siaj suplementoj “Biografioj de pioniroj" pritraktas esence la peroidon antaux la Dua mondmilito. Pri LIBE espereble iam kuragxa historiisto eltiros la cxefajn elementojn, ekz. el la kolekto de “E-ligilo". Nun mi estas tro malsana kaj tro malforta por verki ion pozitivan. Mi kontentigxos elvoki la kongresojn de Parizo (1950), de Munkeno (1951), ktp. jaroj, en kiuj nia asocio ricevis sian strukturon, sian nomon kaj sian statuton. Mi nomos nur kelkajn personojn: Oskari Lihtivara, Guglielmo Vasio, P. Walalce kaj multajn aliajn, kiuj pardonos min pro nenomado. Kompreneble en tiu tempo okazis multaj klopodoj, diskutoj ktp.. Tiuj kelkaj linioj celas nur montri, ke la kreado de nia asocio lasis en nia memoro neestingeblajn spurojn. Nun mi volas nur esprimi la deziron, ke la estanteco kaj estonteco de nia LIBE estu sukcesplena kaj inda je gxia pasinteco. Raymond Gonin (Francio) (Rim.:) зi tiun artikolon nia kara s-ano Gonin verkis laux peto de la redakcio. Ni bondeziras al li baldauxan resanigxon kaj pluan bonfarton. :::::::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj 50 jaroj Komuna asocio de la blinduloj en Bulgario (Historiaj notoj) En la nemalproksima estonto, en la periodo 1920-1951 j., la blinduloj en Bulgario asociigxis laux diversaj karakterizajxoj: kauxzo de la blindeco; kulturaj interesoj, profesiaj okupoj. Ekzistis sep malsamnombraj organizajxoj, la plimulto el kiuj agadis naciskale. Pro la starigo de totalisma regximo kaj neniigo de la politika plurismo (1944-1948) multaj neprofitcelaj unuigxoj estis malfonditaj kaj ilia proprajxo estis forprenita favore al la sxtato. Tian sorton havis kelkaj organizajxoj de invalidoj. Al aliaj la unuigxo estis trudita kaj tia estis la sorto de la blindulorganizajxoj. Ili apenaux eskapis malfondigxon - plej altranga sxtata kaj partia gvidanto tiutempa propramane skribis rezolucion pri ilia likvido. Sed la bulgaraj blinduloj kaj malfortevidantoj estis bonsxancaj kaj tiu decido ne estis plenumita. Laux iniciato de la nacia Konsilantaro de la Patrolanda fronto kaj laux decido de la Centra komitato de Bulgara komunista partio la societoj “T`amnina"(“Malhelo") kaj “Mrak"(“Mallumo") kaj la Asocio de la blinduloj en Bulgario (iama “Societo de la bulgaraj blinduloj" akceptinta sian novan nomon en 1946 en kvartaga sxtorma kongreso- 28-31 de auxgusto) en 1951 unuigxis kaj fondis komunan asocion. La 13-an de marto 1951 en Sofio, en la Domo de la juristoj en str. “Pirotska" 7, okazis la unuiga kongreso de la menciitaj societoj de blinduloj. La 12-an de marto 1951 en apartaj ejoj okazis la jarkunvenoj de la societoj “Malhelo" kaj “Mallumo" kaj la Xi-a regula kongreso de la Asocio de la bl-loj en Bulgario /ABB/. Post la raportoj la tri organizajxoj akceptis decidon unuigxi. Estis elektita la koncerna nombro de delegitoj por la unuiga kongreso kaj la Xi-a kongreso de ABB ne elektis delegitojn, cxar tiuj estis elektitaj ankoraux en julio 1950. La kongreso proklamis la unuigxon de cxiuj kategotioj de blinduloj en Komunan asocion de la blinduloj en Bulgario. Estis akceptita statuto laux kiu la estraro konsistas el 11 membroj kaj inkluzivas minimume po 2 reprezentantojn de cxiu kategorio de blinduloj. Tiel estis akceptita la principo de la egaleco. La ceteraj kvin membroj estas elektataj sendepende de la kauxzo de ilia blindeco. Estis akceptita rezolucio pri la gxenerelaj tendencoj de agado kaj evoluo de la Komuna asocio de la blinduloj en Bulgario kaj de gxiaj lokaj filioj. Prezidanto de la nova organizajxo estis elektita Stefan Nenkov kaj vicprezidantoj Kiril Kostov (de la iama ABB), Konstantin Gajdarov (de la iama s-eto “Malhelo") kaj Stefan Bucxakcxiev (de la iama s-eto “Mallumo"). Tri blindulorganizajxoj ne partoprenis la unuigxon. La unuiga kongreso ne tusxis Popolan legejon “Louis Braille" kaj la Popolan konsumkooperativon de la blinduloj, kiuj dauxre funkciis memstare. La s-eto “Nigra rigardo", pri kiu oni asertas ke gxi neniam estis legxe registrita kaj ne havis sian oficejon (la logxejo de gxia prezidanto estis uzata kiel oficejo), mem malfondigxis. Sed la trudita neniigo de la plurismo inter la bulgaraj blindulorganizajxoj ne estas akceptata nur kiel pozitiva fakto. Dekoj da membroj de la du unuigitaj organizajxoj estis profunde cxagrenitaj kaj ne sentis sin komforte en la nova organizajxo-mastodonto. Aparte forta estis la kontrauxstaro de la membroj kaj gvidantoj de la iama s-eto “Mallumo" (gxi arigis la homojn blindigxintajn pro sia laboro), kiuj sercxis aliajn legxajn formojn de ekzistado de ilia organizajxo. Ili fondis la korbofaran kooperativon “Pavel Korcxagin" kaj per gxi ili provis revivigi sian malfonditan organizajxon. Bedauxrinde tiu cxi provo ne estis tre sukcesa kaj en 1954 ankaux cxi tiu nova strukturo estis likvidita. Laux la decido de la dua kongreso en 1955 la asocio ricevis la nomon Asocio de la blinduloj en Bulgario (ABB) kaj sub tiu cxi nomo gxi funkcias en la sekvaj jardekoj kaj gxis nun. Angel Sotirov :::::::::::::::::::: Rilatoj inter sxtataj kaj neregistaraj institucioj de kaj por invalidoj - garantio por efika sociala integrigxo (el raporto prezentita antaux la 66-a IKBE en Plovdiv, jaro 2000) La sociala integrigxo prezentas proceson de proksimigxo, aligxo kaj iompostioma enradikigxo de la personeco de la invalidoj en la socio. Tiu proceso estas longedauxra. Gxi trapasas diversajn etapojn kaj praktike ampleksas la tutan konscian vivon de la homoj kun difektoj. Tiu proceso estas multflanka; gxi inkluzivas diversajn formojn, metodojn kaj rimedojn por efiko, kiuj unuflanke celas pretigon de la invalidoj por ilia akcepto en la socio kaj aliflanke pretigon de la socio mem akcepti la invalidojn kiel siajn egalvalorajn membrojn. Tiu proceso estas kompleksa. Gxia efektivigado postulas unuigon de la klopodoj de diversaj institucioj - sxtataj kaj neregistaraj, institucioj de kaj por invalidoj, sxtataj kaj lokaj regadorganoj, naciaj, regionaj kaj internaciaj organizajxoj kaj fondajxoj, sciencistoj kaj specialistoj el diversaj fakoj: psikologoj, sociologoj, pedagogoj, socialaj laboristoj, kuracistoj, juristoj kaj cxiuj, kiuj havas rilatojn al la problemoj de la sociala integrigxo estas komplika proceso, kiu postulas unuigon de la klopodoj de la institucioj havantaj rilaton al gxi. Tia metodo estas cxiam pli rezultodona, cxar cxiu organizajxo aux institucio okupigxanta pri la problemoj de la sociala integrigxo alpasxas al ili profesie el la pozicioj de siaj celoj kaj taskoj. Tiamaniere oni certigas pli kvalitan solvadon de la problemoj de la handikapitoj. Karaktera ekzemplo pri tia alpasxo al la problemoj de la sociala integrigxo de la blinduloj estas la malfermo de dumtaga rekapabliga centro por viddifektitoj en Varna. En 1996-a j. ABB gajnis projekton de Programo “Phare" pri malfermo de dumtagaj centroj por rekapabligo en la urboj Stara Zagora kaj Varna. Nun en la lando funkcias kvin tuttagaj rekapabligaj centroj por viddifektitoj. En Varna la projekto startis la 11-an de novembro 1996 kunlabore kun la Komunumo de Varna, Komunuma fako pri sociala helpo kaj entrepreno “Uspeh" de ABB. Post la trapaso de unujara provperiodo de la projekto la dumtaga rekapabliga centro por vidhandikapitoj en Varna transformigxis en Buroon pri sociala integrigxo cxe la komunuma fako por sociala helpo. Tiamaniere unu tre necesa kaj utila institucio por blinduloj transformigxis el neregistara en sxtatan. Nun la Buroo pri sociala integrigxo de viddifektitaj homoj en Varna efektivigas du cxefajn funkciojn: 1. kompleksan socialan rekapabligon laux logxloko; 2. socialan priservadon celantan efikan socialan integrigxon. La integrigxo de la vidhandikapitoj estas komplika problemo kiu postulas,kiel ni jam diris, intensan kunlaboradon inter cxiuj sxtataj kaj neregistaraj institucioj havantaj rilaton al gxi. Lige kun tio cxiu informo kaj helpo flanke de similaj institucioj el Euxropo kaj en la mondo estas tre utilaj por ni. La Buroo pri sociala integrigxo de vidhandikapitoj en Varna subtenas kontaktojn kun cxiuj organoj kaj institucioj engagxitaj pri la solvado de diversaj problemoj de la invalidoj. La socialaj laboristoj en la Buroo ankaux estas kun difektita vidpovo. Tio faras ilin ankoraux pli kunpartoprenaj al la problemoj de siaj kursanoj. Gxuste tio instigas ilin establi la 25-an de aprilo 2000 fondajxon sub la nomo “Kunpartopreno" (“Sapricxastie"), (Pri ties fondigxo kaj celoj la redakcio de “E-fajrero" jam informis la legantojn). Ni estas konvinkitaj, ke gxuste tiu estas la vojo por atingado de efika sociala integrigxo de la homoj kun viddifektoj. Veselina Stoilova, Dimo Dimov :::::::::::::::::::: Lingvaj demandoj Pri la vortfarado (зu projektoplano aux planprojekto) La influo de la gepatra lingvo cxe la lernado kaj uzado de fremdaj lingvoj estas ege forta precipe en la komencaj etapoj de la lernado. Gxi tusxas cxiujn partojn de la lingvo - fonetikon, morfologion, frazon, sintakson, leksikon. Ofte gxi ne estas konsciata de la lernanto kaj uzanto de la fremda lingvo. Tie cxi mi montros la influon de bulgara lingvo sur la vortfaradon de Esperanto kaj speciale sur la formadon de la kunmetajxoj, unu elemento el kiuj estas la vorto “projekto" kaj la cetera unu el la vortoj plano, programo, rezolucio, decido, bugxeto, statuto, kontrakto, kalkulo k.a.. La eraroj cxe la formado de tiuj kunmetajxoj abundas. La eraroj konsistas en tio, ke la kunmetajxoj estas formitaj laux la maniero de formado de kunmetajxoj en la bulgara lingvo: projektoplano, projektoprogramo, projektodecido, projektobugxeto, projektostatuto, projektokontrakto, projektokalkulo k.a.. Tia eraro estas allasita ankaux en n-ro 6/1989 de “Bulgara esperantisto (p. 28) en la informo “En la Buroo de CE de BEA" de E.G. Tie estas uzita la kunmetajxo projektoplano. Laux la reguloj en Esperanto la cxefparto de la kunmetajxo, kiu en nia okazo estas la vorto “projekto", staras en la fino de la kunmetajxo kaj fiksas la gramatikan vortkarakteron kaj la cxefan sencon de la kunmetajxo. Gxi estas nomata cxefelemento. La antauxa elemento, kiu en nia ekzemplo estas la vorto “plano", servas nur por karakterizo de la cxefelemento. Gxi estas nomata flankelemento. Se ni analizos la kunmetajxon projektoplano, gxi estos klarigebla jene: plano de projekto. Do, la kunmetajxo projektoplano havas sencon tute malsaman de la senco, kiun la auxtoro de la informo intencis enmeti en gxin, nome: projekto de plano. Tial la kunmetajxo devas esti “planprojekto". Analizite laux la sama maniero la ceteraj menciitaj kunmetajxoj estas analizeblaj jene: projektoprogramo - programo de projekto, projektodecido - decido pri projekto, projektobugxeto - bugxeto de projekto, projektostatuto - statuto de projekto, projektokontrakto - kontrakto pri projekto, projektokalkulo - kalkulo de projekto. Do, tiuj cxi kunmetajxoj ne esprimas la signifojn de la bulgaraj kunmetajxoj proektoprograma, proektoresxenie, proektobjugxet, proektostatut, proektodogovor, proektosmetka, sed ili havas sencon. La signifoj de tiuj bulgaraj kunmetajxoj esprimas gxuste en Esperanto: programprojekto, decidprojekto, bugxetprojekto, statutprojekto, kontraktprojekto, kalkulprojekto. En bulgara lingvo estas kunmetajxo zakonoproekt (legxprojekto), kiu estas formita sammaniere kiel en Esperanto, sed ekzistas alia kunmetajxo pri la sama nocio proektozakon, kiu estas formita alimaniere. Ankaux gxi devas esti tradukita legxprojekto, sed ne projektolegxo. Tie cxi gravas la logiko, ne la maniero de la formado de la kunmetajxo. Sed kiel eviti la influon de la gepatra lingvo sur Esperanton? Laux mi la respondo devas esti: per profunda studo de la gramatiko de Esperanto, kiu ebligos al la studanto penetri en la spiriton de la lingvo. Dimitar Hagxiev (el “Bulgara esperantisto") :::::::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo OrgenO En la amimoj estas la orgen', sed sonas gxi kun gxojo kaj malgxoj'. зe unu bruas kiel sxtormovent', cxe la alia flustras kiel roj'. Vi kantas kaj mi sxatas auxdi vin, mallauxte sonas kordo en silent'. Kaj sxajnas, ke vi, kara, vokas min kaj en la koro kreskas bela sent'. Jen trankviligxas sxtormo de la am', mi kvazaux dormas sub la bela lun', kaj sxajnas, ke orgeno via jam akorde ludas kun la mia nun. Akordas kun la mia nun. Kaj sxajnas, ke duope estas ni kaj randevuo dauxras sen la fin'. La koroj batas en la harmoni'Е jen kiel kanto proksimigas nin. Vi kantas kaj mi sxatas auxdi vin, mallauxte sonas kordo en silent'. Kaj sxajnas, ke vi, kara, vokas min kaj en la koro kreskas bela sent'. Jen trankviligxas sxtormo de la am', mi kvazaux dormas sub la bela lun', kaj sxajnas, ke orgeno via jam akorde ludas kun la mia nun. Akordas kun la mia nun. M' Sxcxerbinin :::::::::::::::::::: La trajno foriris La trajn' foriris. Jen vagon' la lasta rapide malaperas en la foro. Kaj kreskas nubo de l'ekpenso drasta. Eble, por cxiam... зu por gxoj' aux ploro? Kiun vi perdis, kion preterlasis, cxasante nekonatan sorton benan? зu mi facilanime jxus frakasis bonsxancon unusolan senrevenan? Konfuzas ebloj por fiask' aux gajno. Blindigas homojn la eterna hasto, kaj kiel post jam foririnta trajno al iu venas fest', al tiu fasto. Mortigis homo homon vortponarde, amikon, kiun li plejkore amis... Pli bone ol neniam estas tarde, sed kiel ofte tio plage samas! Klara Ilutovicx (el revuo “Bulgara esperantisto") :::::::::::::::::: Ni prezentas al vi... Petko Arnaudov estas konata bulgara esperantisto. Multjara instruisto de matematiko, nun pensiulo. Li estas auxtoro de multaj libroj en Esperanto kaj en bulgara lingvo. Liaj E-libroj estas: “Amuza matematiko por gelernantoj" “Esperanto en praktiko" “85 j. Esperanto-societo en Pazargxik" “Esperanto, kurso por perfektigxo" “Balkana kuirejo" (elektitaj receptoj) En la jaro 2000, kunauxtore kun sia edzino Ljudmila Arnaudova (rusdevena), ankaux sxi bona esperantistino, kiu bedauxrinde forpasis samjare, P. Arnaudov eldonis tre interesan kaj amuzan libron “Matematiko kaj legajxoj por cxiuj". Gxi enhavas interesajxojn kaj amuzajxojn pri matematiko kaj pri variaj temoj. Sube ni prezentas al vi kelkajn pecoj el gxi: Amuzu pensante: Ivano kaj Stojano estas surkampe, proksime al relvojo kaj rigardas: pasas trajno kaj la fumo de la lokomotivo iras rekte supren. Ivano demandas: “зu tio estas malrapida aux rapida trajno?" Stojano respondas: “Mi devas iomete pensi, sed vi diru, cxu vi atentis dum la matena informa bulteno kion diris la radio pri la vetero?" Ivano: “Jes, hodiaux estos okcidenta vento kun rapideco 15 km/se.k." Stojano: “Evidente la trajno estas rapida". Kiamaniere Stojano venis al la konkludo, ke la vagonaro estas rapida? Ni pensu kaj kalkulu: - Kio estas pli granda - la longeco de cirklo aux la areo de rondo ramradiusa? - Je meznokto tri muraj horlogxoj batis samtempe. Gxuste tamen indikis la tempon nur unu el ili - la meza. La horlogxo maldekstre postrestas en diurno 1 minuton kaj la dekstra en diurno antauxen iras unu minuton. Post kiom da tempo la tri horlogxoj denove samtempe montros gxustan tempon? - En miaj du pantalonposxoj mi havas entute 35 euxrojn. Se el la dekstra posxo mi metos en la maldekstran tiom da euxroj, kiom estas en la maldekstra, tamen en la dekstra estos 3 euxroj pli. Kiom da mono estas en cxiu posxo, por ke tio estu ebla? :::::::::::::::::::: Kial usonano uzas Esperanton? Nove renkontitoj foje esprimas surprizon kiam ili ekscias ke mi, usonano, uzas Esperanton anstataux la anglan en Japanio. Foje oni ecx ne kredas, ke mi efektive estas usonano, cxar ili auxdis min paroli nur Esperanton. Nu, estas vere ke la plimulto el la usonanoj opinias, ke la angla suficxas kaj ke cxiu en la mondo devus lerni gxin. Kial do mi preferas uzi Esperanton por komuniki kun neusonanoj? Jen kelkaj kialoj: Amikeco. Dum longaj vojagxoj mi rimarkis, ke la plimulto el la homoj kiuj alparolas min per la angla, ne interesigxis pri mi kiel homo, nek pri mia kulturo. Ili interesigxis unuavice pri mono: aux ili volis vendi ion al mi, aux ili volis lerni la anglan de mi, por povi ricevi pli bonan edukon kaj pli altsalajran postenon, aux ion alian. Kontraste, granda procento de la homoj kun kiuj mi parolas Esperanton, interesigxas pri mi kiel homo aux pri mia kulturo. Multaj el ili deziras amikigxi kaj efektive multaj el ili farigxis miaj amikoj. Egaleco. Se mi parolas angle kun japano aux iu alia kies denaska lingvo ne estas angla, mi cxiam, nepre, havas la pozicion de spertulo pri la lingvo kaj, negrave kiom multe tiu alia persono studis la anglan, li aux sxi nepre parolas el malpli alta pozicio, kiel lernanto al instruisto aux subulo al estro. Se anstatauxe ni interparolus per la lingvo de mia kunparolanto, ekzemple la japana, la situacio estas simila. Tia malegaleco tre malhelpas la interamikigxon. Pordmalfermo. Dum mia longa mondvojagxo Esperanto malfermis multegajn pordojn al mi, figure kaj lauxvorte. Mi tranokte gastis en 150 hejmoj de esperantistoj dum la trijara vojagxo kaj nek unu nokton mi pagis en hotelo! Pere de Esperanto kaj esperantistoj, mi povis gxui tre ricxan kulturon, renkonti multajn diversajn homojn kaj konatigxi intime kun iliaj vivoj, kulturoj, hejmoj, pensoj ktp.. Kelkaj el miaj bonaj amikoj, post jaroj da amikeco, konfesis al mi, ke antaux ol renkonti min, ili malsxatis usonanojn. Do, se mi uzus la anglan, mi certe ne povus ekamikigxi kun tiuj homoj, kiuj nun estas tre karaj amikoj. Esperanto ja malfermis al pordon al ili. Helpi la mondon. Laborante por disvastigi Esperanton, mi havas la senton, ke mi faras ion utilan al la mondo. Se homoj tra la mondo povos libere interkomuniki kiel egaluloj kaj interamikigxi per Esperanto, certe la mondo farigxos pli bona, pli justa, pli simpatia. Mi ne imagas, ke Esperanto sola solvos cxiajn mondproblemojn, sed gxi ja povas helpi la homojn ellabori solvojn. Kreemo. Mi tre amas uzi Esperanton, cxar gxi kondukas al plia kreemo. Pro la granda fleksebleco en la lingvo, mi sentas liberigxon verkante aux parolante en Esperanto kompare kun la angla, kies strukturo kaj vortostoko estas relative fiksitaj. La ebloj krei novajn esprimojn en Esperanto estas preskaux senlimaj; estas granda gxojo esplori ilin kaj trovi trafajn esprimojn, uzante jam ekzistantajn erojn. Valoraj spertoj kaj memfido. Trairante pordojn malfermitajn per Esperanto, mi ricevis multajn valorajn vivspertojn kiujn mi ne facile povus havi sen Esperanto. Tiaj ricxaj vivspertoj multe kontribuas al mia memfido kaj preparis min pli kompetente agadi en la mondo. Nova mondkoncepto. Eble la plej grava profito kiun mi ricevis el mia uzado de Esperanto estas drasta sxangxo de mia mondkoncepto. Antauxe mi imagis, ke la mondo plenas je fremduloj - homoj tre malsamaj kaj ne alireblaj. Kun “fremduloj" oni ne povas multe simpatii, cxar ili ja estas fremdaj, cxu ne? Tamen, pro miaj travivajxoj uzante Esperanton, mi malkovris, ke tiu imago estas tre erara. La mondo plenas ne je fremduloj, sed je homoj samaj kiel mi kaj miaj familianoj. Kaj plue, tre multaj el tiuj homoj deziras esti miaj amikoj, se ili havas la okazon renkontigxi kun mi. Do, ili estas ne fremduloj, sed amikoj aux estontaj amikoj. Kia granda diferenco! Nun mi sentas min reale ligita al homoj tra la mondo. Kaj mi ne plu sentas min katenita al nur unu parto de la mondo, al nur unu lingvo, nur unu kulturo. Mi estas libera interagi kun homoj tra la mondo, cxar cxie trovigxas amikemaj homoj kaj cxar Esperanto donas al mi la rimedon facile interparoli kun ili. Joel Brozovsky (Usono/Japanio, “Esperanto", n-ro 1/1998) :::::::::::::::::::: Himno de Kirilo kaj Metodio Muziko: Panajot Pipkov Teksto: Stojan Mihajlovski (Okaze de la 24-a de majo - Tago de la bulgara skribo kaj kulturo, dedicxita al la granda faro de la fratoj Kirilo kaj Metodio) (kanto) Marsxe. [4. сd ^т'ji'єg'z ngxxd ѕ'hg'рh'є s'xсd ^т'gi'єg'z ngxЅ w'ji'sxh'є q'xdѕ'hi'sxj'ј sѕxсd сw'ji'јd'z nvсgx[=^ё'eeee'z nЅw Ѕ'ih'єh'є #,сsvgx[; #;сq'x[k Vortoj: Antauxen al estonto hela nun iru, iru, ho naci', per la kulturo - forto nova akiru sorton vian vi. Vi en bataloj estis brava, jen gloras vin la histori'. Nun svingu kun la gentoj slavaj la fajran glavon de l'spirit'! Antauxen! Lumas la scienco en la animo de l'naci'. Gxi sentas viglon kaj potencon, cxar sagxa igxis la konsci'. Per tiaj vortoj ambaux fratoj inspiris nin dum juna agx'. Ho temp' iama memorata, ho sankta, flora heredajx'! Kreintoj de l'bulgara scio, de nia kara alfabet', ho vi, Kirilo, Metodio, ni dankas vin pro la hered'! Vivadu viaj nom' kaj faro en la popolo dum estont'! Parolo slava, kiel maro sin versxu cxiam tra la mond'! (el la bulgara: St' Kiragxiev) La notojn adaptis al brajla sistemo Boris Bodicxev :::::::::::::::::::: Interesajxoj Ekspozicio en la turo de David Dum la Universala kongreso en Jerusalemo okazis grandioza ekspozicio en la Turo de David. La Turo de David trovigxas en la koro de Jerusalemo. Gxi estas historia muzeo staranta inter la malnovo kaj novo; Inter okcidento kaj oriento, pasinteco nuntempo kaj futuro. La sxtonaj muroj, kiuj travivis militojn kaj defendojn, nun estas gastejo de vitraj kreajxoj, arto kaj koloro, lumo kaj beleco. En tiu unika loko eksterordinara artisto, Dale Chihuli, kreis magian kaj unikan ekspozicion. La ekspozicio entenas 10.000 pecetojn kaj 42 tunojn da vitro. xi atingis Jerusalemon sxipe en 12 kestoj. La eksponajxoj estas muntitaj sur speciale konstruitaj metalaj fundamentoj. “La blua turo" estas alta 13.5 m kaj farita el 2000 vitraj pecetoj. “La kristala montaro" estas 9.5 m alta kaj farita el 1500 kristaloj, kiuj pendas ronde sur 4 kilometroj da metala konstrukcio. Vespere, kiam cxio estas en lumo, gxi provokas apartan emocion. Tiu cxi ekspozicio portas plezuron kaj felicxon al la homoj. Ne estas pli agrabla loko ol Jerusalemo, la urbo, kiu havas specialan lumon, la urbo de multaj kulturoj, ponto inter la malnovo kaj novo. Jerusalemo estas la plej ekzotika kaj belega urbo en la mondo. Maria Hristova (el “Bulgara esperantisto", n-ro 4/2000) Unika medaliono En Hindujo estas trovita unika antikva medaliono rilatanta al la periodo VI jc. aK. - VI jc. pK. Gxin trovis arkeologoj en Sannati-regiono de la sudhinda sxtato Karnataka. Sur la fronto de la sxtona rodforma medaliono kun diametro 10 cm kaj dikeco 1.5 cm, sur la fono de palmo, estas pentrita la Budhista diino Jakshi. Sxin ornamas la artefaritaj pentrajxoj de leonoj, cxevalo, cervo, virsxafo. Laux la vortoj de la membro de la arkeologia ekspedicio prof. Dewaraj la trovajxo rilatas al la periodo de la fondigxo de la potenca sxtato Mahadha, kies plimulto da regantoj, tiunombre la legenda imperiestro Ashoka, protektas la budhismon. “Gxi estas sendispute nia granda sukceso; gxis nun neniu hinda arkeologo sukcesis trovi tiuspecan antikvan medalionon", diris Dewaraj. Ni prezentas al niaj legantoj kulinaran recepton el la libro de P. Arnaudov, Sn. Uzunova kaj d-ro At. Uzunov “Balkana kuirejo": Kukumsupo (taratoro) Produktoj: duonkilogramo da jogurto (du tetasoj); 1-2 kukumoj; 4-5 ajleroj; 4 supkuleroj da vegeta oleo; duontaso da juglandaj kernoj; kelkaj trunketoj da fenkolo kaj iom da salo. La kukumojn oni lavas, sensxeligas kaj distrancxas je etaj kubetoj kaj aldonas al la disbatita jogurto. Poste oni aldonas la pistitajn juglandajn kernojn kun la ajlo, la oleon, salon kaj erigitan fenkolon. Sekvas versxo de ankoraux 1-2 tetasoj da akvo malvarma, la tuton oni bone kirlas kaj gxi estas preta por konsumado. Tiun supon oni konsumas cxiam malvarma. La kukumoj povas esti ankaux raspitaj. :::::::::::::::::::: Koncize pri cxio Fonduso por nova PIV Kiel vi jam estas informitaj, la laboro pri nova PIV bone evoluas kaj ni esperas, ke en la jaro 2001 ni povos eldoni gxin. Gxi estos tute renovigita, gxisdatigita kaj vere ilustrita, t.s. ke la ilustroj estos enkorpigitaj en la teksto mem. La eldonkosto de tiu nova cxefverko de nia lingvo estos tre alta kaj pro tio ni decidis malfermi Fonduson por la eldono de tiu nova PIV. зiu esperantisto kiu deziras helpi en tiu entrepreno povas sendi monon al tiu fonduso. La nomoj de la kontribuantoj kaj la sumoj regule aperos en Sennaciulo. Se iu ne deziras, ke lia/sxia nomo aperu en tiu listo, gxi aperos anonime. La monon bonvolu sendi al la posxtkonto de SAT: n-ro 1234-22 K, Paris (en Francio) n-ro 30041-00001-0123422K-020-39 (el eksterlando) kun indiko “Por la Fonduso de nova PIV". Ni anticipe dankas al cxiuj kontribuantoj. La P.K. de SAT Antauxpago por nova PIV Dum la kongreso en Moskvo SAT decidis ebligi antauxpagon de la nova PIV al individuoj kaj al libroservoj je pli favora prezo. Oni povas antauxpagi jene: - individuoj - 60 Euxroj - libroservoj - 50 Euxroj La normala vendoprezo estos versxajne 70 Euxroj. Ni ne povas ankoraux indiki la sendokoston, cxar gxi dependas de la pezo. La antauxpagon oni povas fari rekte per gxiro de la sumo al la posxtkonto de SAT: n-ro 1234-22 K, Paris, indikante la celon de la pago kaj vian adreson. Ankaux oni povas pagi al la SAT-konto cxe UEA : satx-s kun la samaj indikoj. (el revuo “Internaciisto", n-ro 3/2001) La 5-an de aprilo cxi - jare en la Domo de la jxurnalistoj en Sofio okazis granda solenajxo dedicxita al la 50-jarigxo de la organo de ABB, revuo “Zari" (“Uuxroro"). Gxin organizis ABB-estraro. зi-jare la tramtransporto en Sofio festas sian 100-jarighon. La unuaj tramoj estis proprajxo de belga kompanio. La unua tramo veturis kun rapideco 8 km hore. Sofio estas la tria cxefurbo en Euxropo en kiu aperis tramoj, post Vieno kaj Moskvo. Euxropa E-Unio havas sian retbultenon. Gxi konsistas el du partoj. La unua estas informilo pri Euxropa E-Unio kaj pri euxropaj E-arangxoj gxenerale. La dua estas libera forumo pri temoj ligitaj al la proceso de la unuigxo de Euxropo kaj ties rilatoj al la celo de la Euxropa movado. Prezidanto de EEU estas Umberto Broccatelli. En la sidejo de UN en Vieno, kie trovigxas du brancxoj de neregistaraj organizajxoj en la reto de UN, jam 10 jarojn funkcias komitato pri paco. Al gxi apartenas 25 internaciaj neregistaraj organizajxoj inter kiuj UEA. En januaro cxi-jare kiel sekretario de la menciita komitato estis elektita la internacie konata esperantisto Hans-Michael Meitzen. Ankaux aliaj esperantistoj laboras en tiu komitato. En respubliko Moldovio kiel cxefministro estis elektita la bulgardevena ingxeniero Vasil Tarlev, 37-jara. Laux la prezidento de la respubliko li estas la plej konvena persono por tiu cxi posteno. La Nacia biblioteko de la blinduloj “L. Braille" monhelpis blindajn esperantistojn en Varna organizi E-kurson. La 24-an de decmbro en sia 56-a jaragxo post longa malsanado forpasis la konata bulgara vidanta esperantisto Kiril Velkov, honora membro de BEA. UEA cxi-jare estas kandidato por la pacpremio Nobel. Gxin kandidatigis regisaroj kaj parlamentoj de Francio, Israelo, Korea Respubliko, Kroatio kaj Litovio. Junulara E-societo “Estonto" en u. Prilep, Makedonio, cxiujare eldonas sian almanakon. La almanako .2000 aperis fine de la jaro. Gxi enhavas multajn materialojn pri Esperanto kaj E-movado, literaturan pagxon (poezio) kaj amuzan pagxon. Estas prezentitaj makedoniaj vidindajxoj. La almanako aperas en du lingvoj - en Esperanto kaj en la nacia lingvo. Gxia redaktoro estas la prezidanto de la societo, poeto Viktor Galeski, filo de la konata makedona esperantisto Metodi Galeski. Tutamerika E-kongreso (15 - 21 de aprilo 2001) okazis en u. Meksiko. Gxia cxeftemo estis “Ameriko : unu kontinento, diversaj historioj". :::::::::::::::::::: Deziras korespondi Karaj gesamideanoj, Du junaj bulgarinoj, jxus finintaj E-kurson por komencantoj sub mia gvido en la Rekapabliga centro por blinduloj en Plovdiv, deziras korespondi en Esperanto cele al lingvoperfektigxo. La korespondemuloj bonvolu skribi al ili komence koncize kaj klare. Antauxdankon! Vl. Jxelev - 22-jara, interesigxas pri angla lingvo kaj literaturo, deziras korespondi. pri cxiuj temoj prefere sonkasede kaj interrete, eblas legi ankaux normale skribitajn (en la skribo de la vidantOj) leterojn: Mila Zdravkova Petrova str. “Preslav" 18, vh. 3, et. 2, ap. 19 9700 Sxumen (Bulgario) retadresoj: milla_bg@hotmail.com kaj milla_bg@abv.bg - Flegistino, 40-jara, malfortevidanta, deziras korespondi pri cxiuj temoj en normala skribo por vidantoj, prefere tajplitere: Albena Ivanova Stoilova Str. “Al. Stambolijski" 24 2050 Ihtiman (Bulgario) 2001/3 Esperanta Fajrero n-ro 3/2001 julio-septembro jaro Xvi Aperas kvar fojojn jare Eldonas: Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario; Nacia biblioteko de la blinduloj en Bulgario; Asocio de la blinduloj en Bulgario (ABB) Redaktoroj: Angel Sotirov Vladimir Jxelev Fani Mihajlova Adreso de la redakcio: Reѕabilitacionen cent`ar (redakcija na “Esperanta Fajrero"), pk. 11, BG-4006 Plovdiv tel.: (032)83-Ё-ЁЎ Adresoj de la eldonandoj: ANEB (Vl. Jxelev) str. “Landos" 24 2-B, 4006 Plovdiv, Bulgario Nacia biblioteko de la blinduloj “L. Braille", pl. “Slavejkov" 1-B, 1000 Sofio, Bulgario La revuo estas presata en la Brajla presejo de ABB str. “Najcxo Canov" 172, 1309 Sofio, Bulgario Esperanto-vivo 52-a kongreso de BEA La kongreso okazis de la 7-a gxis la 9-a de septembro 2001 en la bela feriloko- urbo Velingrad en Rodopi-montaro. Matene antaux la malfermo sur la placo antaux la kongresejo (Urbodomo) grupo da simpatiaj lernantinoj en sportaj kostumoj sub la sonoj de blova orkestro plenumis diversajn dancojn. Alta protektanto de la kongreso estis la urbestro, kiu mem salutis la kongreson cxe la oficiala malfermo. BEA-estraro distingis lin per ora jubilea medalo. Salutis la kongreson ankaux la alilandaj gastoj el Jugoslavio, Germanio, Francio kaj reprezentanto de ANEB. Post la raportoj de la estraro kaj de la kontrola komisiono okazis tre vigla, ecx akra diskuto pri diversaj flankoj de la agado de BEA - organiza, ekonomia, financa, instrua. Estis akceptitaj decidoj pri gxia estonta agado. Estis aprobitaj novaj honoraj membroj de BEA. Estis decidite, ke la 10-an de novembro okazu la 53-a eksterordinara asocia kongreso en Sofio. Gxi devas akcepti sxangxojn en la asocia statuto laux la nova sxtata legxo. En la kultura programo de la kongreso partoprenis E-koruso de instruistinoj el u. Pazargxik kaj Bulgara E-teatro. BET prezentis la komedian teatrajxon de la E-verkisto Julian Modest (Georgi Mihalkov) "Evento de la jarcento". La 9-an de septembro antauxtagmeze sur la urba placo okazis granda koncerto, kiun partoprenis lokaj amatoraj artistoj kaj gastoj - esperantistoj. La prezidanto de LKK anoncis la fermon de la kongreso. Vl. Todorov :::::::::::::::::: 67-a IKBE - la unua kongreso en la tria jarmilo La 67-a IKBE okazis de la 14-a gxis la 22-a de julio en la pitoreska feria loko inter montaro kaj maro Uvala Scott apud u. Kraljeveca, Kroatio. Partoprenis 41 homoj el 14 landoj. La kongresa temo estis "Kulturo de dialogo - dialogo inter civilizoj". Post laciga kaj ne tre agrabla veturo ni pasigis unu tre agrablan semajnon. La kongreso pasis sub la alta protekto de la sxtatprezidento s-ro Stipe Mesicx. Lia reprezentanto salutis la kongreson dum la oficiala malfermo. En la kongresa estraro estis elektitaj: Antun Kovacx - prezidanto, vicprezidantoj Pierluigi da Costa kaj Attila Varro, sekretarioj- Nedeljka Lozajicx kaj Boris Topalovicx. La cxefan prelegon "Cxu euxropa lingvo?" prezentis la konata vidanta kroata esperantisto Zlatko Tisxljar. Gxin sekvis vigla diskuto. Tre interesa estis ankaux la prelego de Antun Kovacx "La signifo de la dialogo en la cxiutagaj aktivecoj de blindaj homoj". Estis prezentitaj ankoraux kvin prelegoj. Okazis solena kunsido dedicxita al la 50-jarigxo de LIBE. Parolis la prezidanto T. Speckmann. Li auxdigis la bendregisritajn vocxojn de iamaj LIBE-aktivuloj: J. Kredz, Fr. Karof, N. Moerbeek, R. Gonin. Estis prezentita mallonga kultura programo, en kiu partoprenis Boris Bodicxev. Okazis kunsido de la novelektita estraro, en kiu estis distribuitaj la taskoj inter la membroj kaj pridiskutita la tagordo de LIBE-kunveno. LIBE-estraro: Theodor Speckmann (Germanio) - prezidanto, Raimo Tanskanen (Finnlando) - vicprezidanto, Nedeljka Lozajicx (Jugoslavio) - gxenerala sekretario, Anatolij Masenko (Rusio) - dua sekretario, Pierliugi Da Costa (Italio) - kasisto, Vladimir Jxelev (Bulgario) - konsilanto, Olena Posxivana (Ukrainio) - konsilanto. La LIBE-kunveno pasis laux la anoncita tagordo. Krome estis pridikutitaj la sxangxoj en la Statuto. Jen iuj decidoj: - Estis anoncita konkurso por nova titolpagxo de "E-ligilo". Limdato: 31 Xii 2001 - Rilate al la perkomputila brajligado estis fondita komisiono: O. Prits, J. Bimelmans, P. Elinek, A. Varro. - Oni decidis peti permeson de SAT digitaligi aux surdiskedigi la novan PIV. - La 68-a IKBE okazos en julio 2002 en la feriloko Balaton Samesx cxe la Balatona lago en Hungario. Enkadre da la kultura programo de la kongreso estis organizitaj du ekskursoj: duontaga al u. Kraljeveca kaj tuttaga kun vizito al du pitoreskaj insuloj. Lauxlonge de la kroatia mara bordo estas 1080 insuloj. Tre agrabla estis la koncerto de la kroata malfortevidanta popkantisto Cxira Gasparicx. En la internacia vespero cxeha grupo de la du familioj Karasx kaj Elinek prezentis mirindan programeron per kantoj kaj ludado je diversaj muzikinstrumentoj. Tre aktive partoprenis en la vespero ankaux Boris Bodicxev. Li akompanis per muziko al preskaux cxiuj plenumantoj. En la emocia kaj amuza kongresa etoso rapide pasis unu agrabla semajno kaj ni, kvar bulgaraj partoprenintoj, disigxis kun niaj afablaj dommastroj kaj malnovaj kaj novaj amikoj kaj forportis bonegajn rememorojn. Veturante al Kroatio pro sxangxo de la vagonaro mi restis unu tagon en Beograd. Dank.al la afableco de Nedeljka Lozajicx mi havis eblecon viziti la urban Domon de la blinduloj. La dommastroj akceptis min kortusxe. Okazis interesa konversacio pri diversaj problemoj rilate al la vivo de la vidhandikapitoj en ambaux landoj. Mi povis konatigxi kun la nacia biblioteko por blinduloj kaj kun la masagxcentro, en kiu laboras nur nevidantaj masagxistoj. Vl. Jxelev :::::::::::::::::: Tradicia nacia renkontigxo de ANEB Inter la 31-a de auxgusto kaj 2-a de septembro cxi-jare en la lernejo de infanoj kun difektita vidpovo "Prof. d-ro Ivan Sxisxmanov" en Varna okazis nia tradicia E-renkontigxo. Gxin partoprenis 43 esperantistoj kun siaj akompanantoj. La renkontigxo estis dedicxita al la 50-jarigxo de LIBE. Enkadre de la renkontigxo okazis la jarkunveno de ANEB. Post la raportoj de la estraro kaj de la kontrola komisiono estis pridiskutita la agado de la asocio. Estis akceptitaj sxangxoj en la Statuto konforme al la nova sxtata legxo pri la sociaj organizajxoj. Estis anoncite, ke la asocio gajnis konkurson de Fondajxo "Malfermita socio". La temo estas "Per Esperanto - komunikoj sen limoj". Per la ricevita monhelpo estos organizitaj E-kursoj por komencantoj, progresintoj kaj instruistoj kaj eldonitaj brajle la lernolibroj "Esperanto laux la zagreba metodo" kaj "Pasxoj al plena posedo" kaj malgranda E-bulgara vortaro. La jarkunveno elektis novan ANEB-estraron. Vladimir Jxelev estis reelektita prezidanto. Membroj de la estraro estas Angel Sotirov, Dancxo Dancxev, Ivan Sxopov, Keranka Milusxeva, Radka Stojanova - vidanta esperantistino kaj Stojan Mincxev. Dancxo Dancxev estas la nova respondeca redaktoro de revuo "Esperanta fajrero" kaj LIBE-delegito por la sekva dejxorperiodo. La kunveno fiksis jene la membrokotizon de ANEB por la jaro 2002: por laborantoj - 2 lv., por nelaborantoj - 1 lv.. Okazis varia kultura programo, ankaux E-kvizo organizita de A. Sotirov kaj V. Karparova. Niaj afablaj dommastroj certigis al ni tre bonajn kondicxojn kaj ni speciale dankas al la direktoro de la lernejo s-ro Pet`ar Petrov kaj al nia s-ano, malforte-vidanta instruisto pri matematiko Etien Todorov. Ankaux la bona somera vetero donis eblecon al la partoprenantoj dum tri tagoj ripozi, sunbrunigxi kaj nagxi en la maro. Krome ni dankas al la estraro de la Nacia biblioteko "L. Braille" kiu monhelpis nian renkontigxon per modesta sumo. Okazis ankaux la unua kunsido de la nova estraro, kiu distribuis la taskojn inter la estraranoj jene: La prezidanto- gvidas la tutan agadon de la estraro A. Sotirov - kasisto K. Milusxeva - respondeculo pri protokoloj D. Dancxev - LIBE-delegito kaj redaktoro de "E-fajrero" R. Stojanova - kontaktoj kun BEA I. Sxopov - kultura agado kaj kontaktoj kun la regiona organizajxo de ABB St. Mincxev - kontaktoj kun la esperantistoj en la regiono de Varna. :::::::::::::::::: Nia gratulo La konata nevidanta esperantisto-veterano, honora membro de Bulgara Esperanto-Asocio Mihail Karamihajlov la 27-an de julio cxi-jare festis sian 80-jarigxon. Ni elkore gratulas lin kaj bondeziras al li firman sanon. ANEB-estraro, en la nomo de cxiuj bulgaraj nevidantaj esperantistoj :::::::::::::::::: Komisiono por Balkano La Estraro de UEA elektis plian regionan komisionon de UEA, cxi-foje por Balkano. Gxia kunordiganto estas Radojica Petrovicx (Jugoslavio). Krome membras: Aurora Bute (Rumanio), Micxo Vrhovac (Bosnio kaj Hercegovino), Bardhyl Selimi Mezini (Albanio), Aleksandar Sxivarov (Bulgario, junularo), Milcxo Beloresxki (Bulgario), Murat Ozdizdar (Turkio) kaj Zoran Cxiricx (Jugoslavio, junularo). La estraro celas kompletigi la komisionon per membroj el E-organizajxoj de balkanaj landoj ankoraux ne reprezentataj. (el "Esperanto", n-ro 4/2001) :::::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Ili donacis felicxon De la 8-a gxis la 15-a de aprilo 2001 Krimean duoninsulon en Ukrainio vizitis Jacques Tuinder, prezidanto de la nederlanda fondajxo "Evidente" kaj lia amiko kaj helpanto Jacobus Croese, profesia optikisto. Ilia celo estis helpi al la plej malricxaj logxantoj de Krimeo senpage akiri okulvitrojn, kiuj en Ukrainio estas tre multekostaj. Unuavice niajn gastojn maltrankviligis la sorto de invalidoj, maljunuloj kaj infanoj. En la unua tago de sia restado ili renkontigxis kun la gxenerala direktoro de la cxefa entrepreno por blinduloj kaj malfortevidantoj en u. Simferopol, s-ro Eduard Broslavskij. Ili longe konversaciis pri diversaj temoj. La vicdirektoro, s-ro Anton Morozov, montris al la gastoj nian uzinon. Kun granda intereso ili rigardis kiel funkcias la masxinoj, kiel laboras la invalidoj. Vespere en la kultura domo okazis renkontigxo kune kun la esperantistoj de la klubo "Verda ondo". La sekvaj naux tagoj estis strecxitaj kaj fruktodonaj. Jacques kaj Jacobus esploris la vidpovon kaj elektis okulvitrojn por 687 personoj kaj preskaj 400 el ili estas invalidoj de Ukraina Socio de la blinduloj. Ili laboris en la Simferopol-a entrepreno por vidhandikapitoj, en la urba organizajxo de invalidoj laux vidpovo, vizitis la urban maljunulejon, kie ili priservis 80 pacientojn kaj kunlaborantojn. Ili vizitis porblindulajn entreprenojn en la malproksimaj urboj Kertcx kaj Sevastopol. Ili laboris ankaux en la Paskaj festotagoj plenumante sian noblan aferon. Ili akceptis ankaux invalidojn, kiuj alvenis el aliaj urboj de Krimeo: Jalta, Jevpatoria, Feodosija. Laux invito de la direktoro de Krimea respublika Rekapabliga centro de vidpovo, s-ro profesoro Leonid Dembovskij, la s-roj Tuinder kaj Croese vizitis tiun unikan instituton, kie ili helpis al 95 personoj, en tiu nombro al lernantoj de speciala lernejo por vidhandikapitaj infanoj. Aparte mi deziras rakonti pri nia vojagxo al u. Bahxcxisaraj, kie trovigxas speciala instituto por infanoj kun diversaj malsanoj. Tie logxas kaj lernas 172 geknaboj el diversaj lokoj de nia duoninsulo. Ili trovigxas en tre malbonaj kondigxoj. La sxtato ne zorgas pri ili, monon oni preskaux ne donas, la nutrajxo estas tre malbona. La infanoj almozpetas kaj najbare situas suficxe ricxa monahxejo, kies logxantoj indiferente rigardas al la malsataj suferantaj infanoj. Tie helpon de niaj amikoj ricevis 110 homoj. Cxiuj gelernantoj, kiuj venis por elekti okulvitrojn, ricevis paskajn donacojn de Tuinder, kio tre gxojigis la malgrandajn pacientojn. Kiam li eksciis, ke en la instituto restis 80 geknaboj dum la Pasko, s-ro Tuinder tuj helpis finance organizi por ili festan Paskan regaladon. Estis naux tagoj de strecxa laboro - de mateno gxis malfrua vespero. Cxiam afablaj kaj amike ridetantaj la gastoj renkontis siajn pacientojn kaj estis kontentaj vidante la rezulton de sia laboro. Rapide kuris la tempo kaj niaj amikoj forflugis hejmen al Amsterdam por dauxrigi sian ege utilan laboron. Ella Ruban - prezidanto de Krimea Respublika E-klubo "Verda ondo", Simferopol, Krimeo :::::::::::::::::: En Plovdiv malfermis pordojn la unua rimeda kabineto La vidmalfaciligitoj en Plovdiv jam havas unu plian eblecon de memstareco. Realigxis ideo pri libera aliro al la teknikaj iloj faciligantaj la vidhandikapitajn homojn. La 23-an de majo cxi-jare estis malfermita rimeda kabineto en la Rekapabliga centro por blinduloj en Plovdiv. Tiajn kabinetojn mi vidis en Svedio, kvankam tie cxiu vidhandikapito estas senpage provizita per la bezonataj teknikaj iloj en sia hejmo. Tiuj kabinetoj estas loko kie oni intersxangxas informojn kaj starigas kontaktojn. La rimeda kabineto en Plovdiv estas la unua en Bulgario. Gxi estas ekipita per du komputiloj, unu el kiuj havas grandan ekranon kaj estas tauxga por malfortevidantoj. Pligrandigilo por legado kaj lupeoj estas destinitaj ankaux por la malfortevidantoj. Je dispono al la bezonantaj personoj estas ankaux tajpmasxinoj por brajla kaj por normala skribo. Tiujn teknikajn ilojn povos uzi cxiuj, kiuj anticipe studis en kurso kaj akiris la necesan scipovon. En kazo de bezono ili povas konsulti la instruistojn de vidrekapabligo kaj de komputilaj scioj. La kabineto funkcios de la 9-a h. matene gxis la 5 h. posttagmeze en la labortagoj. Tiu cxi akirajxo ebligos al multaj vidhandikapitoj senpage uzi la teknikajn ilojn, kiuj estas alie nealireblaj pro ilia alta prezo. Ili faciligos kaj variigos sian cxiutagan vivon. Bonege estus, se la regionaj kaj urbaj blindulorganizajxoj certigos al siaj membroj liberan utiligon de teknikaj iloj por blinduloj kaj malfortevidantoj per malfermo de similaj kabinetoj. Tio estas tre utila socia helpado en la nuna ekonomia situacio. Stefka Stojcxeva :::::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Eliru kaj rigardu Eliru kaj rigardu, kio farigxas en la strat' cxiuj vojoj kaj vojetoj estas kovritaj per negxet'. Kiel faruno negxo kusxas blanka, bela, mola puf'. El gxi faras la infanoj en la korto negxulin'. Eliru kaj rigardu - brilas suno en la cxiel'. Promenu kaj gxuu - en la strato estas bel'. Eliru kaj rigardu, estas froste en la strat'. Eliru kaj rigardu, kiel je tio ne rigardi! Eliru kaj rigardu Kiel penas la vintro! Eliru kaj rigardu, tio al vi tre placxos. Valentina Sprinceanu (Moldovio) (La auxtorino estas nevidanta esperantistino kaj la proponata versajxo ricevis duan premion en la literatura konkurso EKRA-11 en Razgrad) :::::::::::::::::: Cux ekzistas Esperanta kulturo? Esperanta kulturo - cxu gxi ekzistas aux ne? La esperantistoj ofte starigas tiun cxi demandon. Multaj el ili estas firme konvinkitaj, ke Esperanta kulturo ekzistas, ke dum jarcento en Esperanto estas kreita ricxa originala literaturo, abundas valoraj tradukoj, ne mankas ankaux teatraj, ecx muzikaj prezentoj en Esperanto kaj tio formas originalan, malgraux nekutiman kulturon, kiu tamen jam estas ero de la vasta monda kulturo. La reprezentantoj de la alia tendaro provas konvinki nin, ke Esperanto estas nur ilo, nur lingvo, kiun parolas homoj el diversaj popoloj kaj nacioj, kiuj, malgraux la ekzistantaj literaturaj kaj teatraj verkoj en Esperanto, ne povas formi memstaran kulturon, cxar mankas kulturaj tradicioj, mankas unueca homgrupo, kies komuna historio kaj etna evoluo povus krei memstaran kulturon. Laux mi en iliaj asertoj ne mankas logiko, sed sxajne ili pravis rilate la unuan periodon de la evoluo kaj disvastigxo de Esperanto-movado. Tiam, malgraux ke de la komenco estis kreitaj originalaj literaturaj verkoj en Esperanto, ni ankoraux ne povis paroli pri apero de Esperanta kulturo, cxar fakte la unuajn literaturajn verkojn kreis esperantistoj el diversaj landoj kaj la sola komuna trajto de tiuj cxi verkoj estas la lingvo Esperanto, en kiu oni kreis ilin. Tamen jam en la unuaj Esperanto-verkoj ekaperis la originala kerno de la estonta Esperanta kulturo, nome, ke la Lingvo Internacia celas solvi ne nur la mondan lingvan problemon, sed la plej nobla gxia celo estas la amikeco inter la homoj kaj tiu cxi cxefa ideo estis brile esprimita jam en la fruaj Esperanto-verkoj. Iom post iom tiu cxi ideo farigxis gvida en la Esperanta literaturo kaj nun la cxefa trajto de nia literaturo estas homamo. Kiel cxe cxiuj nacioj, la kulturo formigxas longe kaj malrapide. Necesas multaj generacioj kaj cxiu generacio estas deviga ricxigi la kulturan trezorejon de sia nacio. Ankaux la Esperanta kulturo bezonas la kontribuon de pluraj generacioj, sed sendube la fundamentoj de la Esperanta kulturo estas firme starigitaj. Post la unuaj nekuragxaj provoj de la Esperanto-pioniroj, inter kiuj estis talentaj poetoj, verkistoj, artistoj, ecx kantistoj, venis la dua generacio, kiu jam havis la necesajn ekzemplojn kaj modelojn. Ni ankoraux ne suficxe bone esploris la vojon, la formigxon de la Esperanta kulturo, sed sxajnas al mi, ke gxi sekvas la naturan evoluon de cxiuj naciaj kulturoj. Pro la fakto, ke Esperanto naskigxis en Euxropo kaj pli gxuste en la slavaj regionoj de Euxropo, gxia kulturo, pli precize gxia literaturo estis forte influita de la ricxa slava literaturo - rusa kaj pola. Zamenhof, Grabovski, Kabe, Devjatnin kaj preskaux cxiuj poetoj kaj verkistoj de la slava skolo, alportis al nia literaturo elementojn el la slava literaturo, slava kulturo, kiu nur helpis la junan Esperantan literaturon kaj kulturon. Poste venis la influo de la franca literaturo, dank.al la talentaj verkoj de kelkaj francdevenaj esperantistoj. Iom post iom nia literaturo liberigxis de la influoj kaj en gxi eksonis tute originalaj vocxoj, kiuj alportis originalajn motivojn kaj ideojn. La dua generacio de la Esperantaj kreintoj jam havis la malfacilan, sed noblan taskon formi la veran vizagxon de nia literaturo kaj prepari la grundon, sur kiu poste devas elkreski kaj ekflori la bela arbeto de la Esperanta kulturo. Grandega estas la rolo de Kalocsay kaj Baghy kaj malgraux ke ili alportis la influon de la hungara literaturo kaj kulturo, ili tamen formis la unuajn trajtojn de la nova Esperanta kulturo. Laux mi ili estas la unuaj veraj kreintoj de nia kulturo, cxar ili dauxrigis la laboron de Zamenhof, Grabovski, Kabe kaj formis la tradicion en la Esperanta kulturo. Nun ni ne povas imagi la eminentajn tradukojn de Kalocsay kaj liajn originalajn poemojn, se ne ekzistis la modelaj tradukoj de Grabovski. Ni ne povas imagi la allogan prozan stilon de Julio Baghy, se li ne konis la tradukojn de Kabe aux pli gxuste la klasikan tradukon de "Faraono". Kalocsay kaj Baghy fidelis al la tradicio kaj dauxrigis la tradicion. Kalocsay dum mallonga tempo prilaboris la Esperantan poetikon kaj donis brilajn modelojn de Esperantaj sonetoj, baladoj, rondeloj. Baghy kreis la unuajn verajn Esperanto-romanojn kaj pruvis, ke en la Lingvo Internacia povas ekzisti Esperanto-romanoj. Ecx en lia krestomatia "Verda koro" rolas esperantistoj, kiuj malgraux iom flanke tamen esprimas Esperantajn problemojn. Post la Dua Mondmilito sur la firmamento de nia Esperanta kulturo aperas novaj kreintoj, sed ili ne aperis el nenio, ili venis por dauxrigi la laboron de siaj antauxuloj kaj instruistoj. Nun eble William Auld ne estus tiel forte ligita al la Esperanta kulturo, se ne ekzistus la literatura agado de Kalocsay kaj Euxgeno Mihalski, aux Marjorie Boulton kaj Eli Urbanova ne povus enpenetri profunden en la maltrankvilan inan animon, se antaux ili ne estus la teneraj inaj poemoj de Hilda Dresen. Tamen kiam ni parolas pri la Esperanta kulturo ni ne devas pensi, ke gxi estas tute fermita kaj memstara. Tiu cxi kulturo eble apartenas al la plej largxe malfermitaj mondaj kulturoj, cxar gxiaj kreintoj estas reprezentantoj de diversaj popoloj kaj nacioj kaj malgraux ke ili vole aux nevole sekvas la tradiciojn de nia juna kulturo, ili alportas en gxin la motivojn, la elementojn de siaj propraj naciaj kulturoj. Tial en la Esperanta literaturo oni rimarkas hispanajn, brazilajn, japanajn motivojn, kiujn oni malfacile povas malkovri en kiu ajn euxropa aux azia kulturo. Nia Esperanta kulturo ankoraux estas tro juna, sed laux mi, gxi rapide evoluas kaj tion atestas ne nur gxiia suficxe ricxa literaturo, sed gxia teatro, gxia pupteatro, gxia muziko. Ni nur povas bedauxri, ke ni ankoraux ne havas ampleksajn literaturajn revuojn, pli stabilajn libroeldonejojn, konstantajn teatrojn, filmojn, pli vastajn radio- kaj televid-elsendojn kaj kompreneble lernejojn, en kiuj la Esperantaj kulturaj valorajxoj edukas en la junaj esperantistoj homamon. Tamen la juna Esperanta kulturo ekzistas kaj tion pruvas la kongresoj, la festivaloj, la naciaj revuoj de Esperantaj kanto kaj parolo. Cxi-jare mi partoprenis kiel jxuriano de Nacia revuo de Esperantaj kanto kaj parolo en urbo Stara Zagora, kie ravis min la entuziasmo, la fervoro de la multnombraj junaj partoprenantoj. Ili recitas poemaojn de la plej elstaraj nuntempaj Esperanto-poetoj, ili kantas vere belegajn kaj originalajn Esperanto-kantojn kaj tio montras, ke la Esperanta kulturo ne nur ekzistas kaj vivas en ili, sed ili mem estas kreintoj de tiu cxi kulturo. Kaj nevole mi pensas, ke kulturo, kiu eniris kaj flamigis la junajn korojn ne povas malaperi, gxi vere ekzistas kaj ekzistos. Julian Modest, Sofio, la 20-an de auxgusto 1989 (el la libro de Modest "Literaturaj konfesoj") ::::::::::::::::::: Literatura premio "Georgi Bratanov" Laux iniciato de ABB kaj la Asocio de la bulgaraj verkistoj establis premion en la nomo de la forpasinta pasintjare konata blinda bulgara verkisto, jxurnalisto kaj sociaganto Georgi Bratanov. La premio estas diplomo kun plastika signo. Per gxi estas distingotaj bulgaraj verkistoj cxiujare por verko publikigita en la antauxa jaro. La temoj de la verkoj ne estas limigitaj. La 11-an de majo cxi-jare en la salono de agentejo "Sofia Pres" okazis speciala solenajxo. Antaux multaj cxeestantoj por unua fojo estis enmanigita la literatura premio "Georgi Bratanov". Gxin ricevis la bulgara poeto Andrej Andreev pro sia versajxkolekto "Survoje". Antaux ol fari sian decidon la jxurio pridiskutis 200 literaturajn verkojn. (laux revuo "Zari") :::::::::::::::::: BILJANA (makedona popolkanto) Esperantigis: Asen Grigorov Brajla versio de la muziko: Boris Bodicxev (por du vocxoj) Mezrapide. 3. стїммgx °ѕ ±мjx# ­." т"ї"ё"т"jx"т" ётЅ[]·gx °.м [=сЅммЅЅ Ѕ.µµЈ = Ї.м тёцїм °мgxм Їмём ­.[;[Є Vortoj: Biljana apud vardarfont., blankigis tolon cxe la bord., *jen venis cxara karavan., vinistoj el la blanka urb..* - Vinistoj blankaj el la urb., atentu via karavan., *ne surveturu tolon vi, cxar estas gxi de mia dot..* - Se vian tolon sxiros ni, per vino rugxa pagos gxin, *per vino rugxa pagos gxin kaj per fortega blanka brand..* - Ne volas vian vinon mi, nek logas min la blanka brand., *estigxu mia la junul., kiu min fiksas per okul..* :::::::::::::::::: La kredo savos la Universon "Ha, tio estas diagonala flugo!" Borjana Koskina Pluvego. Gxi ne promesas baldaux cxesi. Cxu la vetero sxercas? Tute ne. La vetero havas sian vojon kaj strikte sekvas gxin. Kiam gxi eniris tra la seruro de mia pordo, mi tute ne komprenis. Sed jen, nun gxi etendas sian manon al mi. "Mi promesas al vi interesan konatigxon. Ne atendu, ke mi starigu iun kontraux vin. Vi marsxos unu apud alia kun tiu, kiu mi elektis". Mi ekiras. Kien foriris la pluvo? Bloveto. Vento. Lumradio. Stelo... kaj mi - paralele kun ili. Sed kiel cxio tio okazas? Mi flugas. Kaj mi flugas diagonale. Kiam mi marsxas, mi ne sentas grundon sub miaj piedoj. Kiam mi flugas, mi ne havas flugilojn. En miaj manoj - peniko. La Kosmo klinigxas super min. Gxi etendas senfinan blankan folion. "Pentru!" - flustras al mi stranga nekonata vocxo. Cxu mi pentru? Mi ne memoras, ke iam mi havis similan talenton. Sed la miraklo okazas. Sub mia peniko zigzagas diamanta sxtuparo. Cxe la supro - Dio mem - kiel lumo, kiel aperajxo! Tio devas esti la Amo mem. Mi rigardas flanken. Trankvilige min observas nekonataj okuloj. Ili ja gvidis min. Virina mano etendigxas al mi - gxi ja gvidis mian penikon. Nun gxi donas al mi... revon! Revo - jam realigxinta. "Gxi estas nia! Cxu vi ne kredas?", ekparolas al mi la nekonatino. "Kaj la revo, kaj la realo apatrenas al ni cxiuj. Ekkredu! La kredo savos la Universon!" Kia mano! Kia kredo! La vivo dank.al ili festadas. La morto retirigxas! La Suno antaux ili klinigxas! Felicxan flugadon, Borjana! La prezento de la dua poezia libro de Borjana Koskina "Diagonala flugo" okazis en Plovdiv la 20-an de junio 2001. Gxin cxeestis membroj de la Regiona organizajxo de blinduloj, de Respublika organizajxo de surdblinduloj kaj reprezentantoj de aliaj sociaj organizajxoj. La sekvan tagon la juna auxtorino estis gasto de la plovdiva literatura studio "Mladost" ("Juneco"). Sxiaj du versajxkolektoj "Mesagxo en malplena botelo" kaj "Diagonala flugo" vekis grandan intereson. Al la auxtora kolektivo "Mladost" Borjana prezentis albumon de siaj originalaj pentrajxoj. La manko de auxdpovo kaj de granda procentajxo de vidpovo ne malhelpis al sxi starigi sukcesan kontakton kun la cxeestantoj en ambaux renkontigxoj. Sxi ricevis meritan atenton kaj multajn florojn kaj sxi entuziasme notis: "Tio estis nekredebla travivajxo!". Velicxka Karparova :::::::::::::::::: Lingvaj demandoj Prezidanto, Prezidento Prezidanto estas cxefo de iu organizajxo - asocio, klubo, fondajxo ktp.. Prezidento estas cxefo de la sxtato. Se la prezidanto aux la prezidento estas virinoj, kiamaniere oni povas sin turni al ili? Cxu per "sinjorino prezidantino" aux "sinjorino prezidentino"? Nek per la unua, nek per la dua. Sinjorino prezidantino estas la edzino de la prezidanto kaj sinjorino prezidentino estas la edzino de la prezidento. Se la prezidanto aux la prezidento estas de virina sekso, oni devas sin turni al ili per "sinjorino prezidanto" kaj "sinjorino prezidento". :::::::::::::::::: Interesajxoj La hinda restoracio "Zankabp" situanta en la urbo Ahmedabad trafis en la libron de Guiness-rekordoj pro la plej granda flano en la mondo. La flano pezas 7,500 kg. kaj gxia longeco estas 8 metroj. Gxin bakis 16 kuiristoj kune kun la cxefa kuiristo sur speciala instalajxo, informas agentejo Reuters. Tiaj flanoj bakitaj el riza faruno estas popularaj sude de Hindujo. Ili estas tuj volvataj kaj estas proponataj kun curry kaj kun speciala hinda acidedolcxa frukta spicajxo. La resotracia cxefkuiristo rakontis, ke baki tiun flanon kostis 7500 dolarojn. La lokaj logxantoj estis mirigitaj vidante la grandegan flanon kaj nun ili plej ofte mendas grandajn flanojn por cxiaj festenoj. Por unu flano oni pagas 125 USD kaj per tiu mangxajxo povas esti satigitaj 15 malsataj gastoj. Esperantigis: Stanislav Bondarenko, Ukrainio (Noto:) S-ano Bondarenko tradukis en E-on ankaux la aperintan en n-ro 2/2001 de "E-fajrero" rakonton pri la "Unika medaliono". La sincera rido kuracas. "La rido estas saniga" - tio estas vero, malnova kiom la mondo! Sed gxi havas novan varianton: la psikologoj Paul Eckman el Usono kaj Guenter Paldis el Germanio okupigxas pri tiu "problemo" de 25 jaroj. Jen kiajn konkludojn ili faris: la rido estas absolute necesa por la homo. Ju pli ni ridas, des pli fortigxas la imuna sistemo, plibonigxas la korfunkciado, malaltigxas la arteria premo, malpliigxas la malutila efiko de la streso. Nesubtaksendas ankaux la fakto, ke dank.al gxi liberigxas la "hormono de la felicxo". Perfekte, sed nur kondicxe, ke la rido estas ... sincera, elkora. Se oni simulas gajecon, bonhumoron kaj samtempe estas trista, la rido ne estas saniga. Cxe la sincera rido la muskoloj de la vizagxo plilongigxas kaj la okuloj kuntirigxas. Aktoroj kaj politikistoj ofte faras tion kaj lasas impreson pri natura rido kaj rideto. Oni devas, tamen, scii, ke kiam la rido estas sincera, ambaux vizagxduonoj egale ridas. Sed pro la fakto, ke la dekstra duono estas kontrolata de la racio kaj la maldekstra - de la subkonscio, cxe la falsa rido la maldekstra duono ridas malpli ol la dekstra kaj tio indikas la veron. Pro tio la specialistoj konsilas: ne tro zorgu pri la etaj problemoj de la vivo, aktivigu vian senton de humuro - la vivo proponas al ni sennombrajn vere ridindajn situaciojn, ridu elkore kaj lauxeble pli! Princino Golicina prezentis en Moskvo auxtobiografian libron. La konata itala desegnistino, la rusa princino Irina Golicina, prezentis en la muzeo "Pusxkin" en Moskvo sian auxtobiografian libron "El Ruslando- en Ruslandon", aperintan cxe eldonejo "Mejxdunarodnie otnoshenija" ("Internaciaj rilatoj"). "Mi eksentis, ke finfine mi trovis mian domon", deklaris en la prezenta ceremonio la 84-jara princino. Irina Golicina naskigxis en 1916 en Tiflis (Tbilisi). Sxi forlasis Rusion estante bebo en la tempo de la revolucio. Kvankam sian tutan konscian vivon sxi pasigis en fremdlando, sxi parolas bonege rusan lingvon. Iam al sxi donis lecionojn de la rusa lingvo la filino de Leo Tolstoj Tatjana Suhotina. Komence de la 40-aj jaroj la juna aristokratino komencis labori kiel modelisto en la tiam malgranda modajxfarejo "Sorel Fontana" kaj rapide famigxis en la medioj de la italaj artistoj kaj aristokratoj. En la filmo de Felini "Dolcxa vivo", ekzemple, en la monduma vespermangxo en la kastelo aperas rusa princino, en kiu oni facile povas distingi Golicina. En 1959 Irina Golicina prezentis sian unuan memstare faritan kolekton de modajxoj. Vestajxoj de la talenta desegnistino portis Greta Garbo, Sofia Loren, Elisabeth Taylor kaj aliaj elstaraj personoj. :::::::::::::::::: Koncize pri cxio La bebocxareto: Naskigxjaro - 1730; Gepatroj: la Iii-a duko de Devonshire kaj lia edzino. La cxareton faris arkitekto William Kent. Gxin tiris skota poneo kaj gxi similis al kalesxo. Tamen gxi elmodigxis post 100 jaroj dank.al regxino Viktoria. En 1840 la poneon sxangxis guvernistino, kiu tiris la cxareton. En 1853 Charles Burton patente sxirmis sian varianton de bebocxaro kun tenilo malantauxe. Ankaux gxi similis kaleshon. Nur en la lastaj 30 jaroj de la 19-a jarcento la cxareto transformigxis en beban lulilon sur radoj. Longe ili estis konsiderataj transportiloj kaj movigxis sur la stratoj kaj ne sur la trotuaroj kaj en la parkoj. *** Antaux la unua kosmonauxto Jurij Gagarin en la Kosmo flugis diversaj bestoj: el Usono - simio, el Francio - serpento, el Sovetio - hundoj. En Sovetio estis organizita hunda kosmonauxta tacxmento. Gxi konsistis el 27 diversaj plej ordinaraj hundoj kurintaj sur la stratoj de Moskvo. La kondicxo estis, ke ilia pezo ne superu 3-4 kilogramojn. Post la necesa preparado 11 el ili ekflugis en la Kosmon kaj nur 6 revenis vivaj sur la Teron. La lasta hundo-kosmonauxto flugis du semajnojn antaux la flugo de Gagarin. Gxia nomo estis Zvezdocxka (Steleto) kaj gxi sukcese revenis sur la Teron. *** La 7-an de julio cxi-jare en Moskvo estis oficiale prezentita la plej granda en la mondo florhorlogxo. Gxi estis konstruita sur la monto "Poklonnaja gora". La diametro de la ciferplato estas 10 m, la minuta montrilo estas longa 4,5 metrojn kaj pezas 30 kilogramojn. La montrilojn movas elektronika mekanismo, kiu estis konstruita en tri monatoj. La ciferoj estas el vivaj floroj - begonioj. Gxis nun la plej granda florhorlogxo trovigxis en Svislando. La diametro de gxia ciferplato estas 5 m. Tamen gxi estas unika pro sia sekunda montrilo. *** En 1894 prof. Ven el Frankfurto faris la unuan sukcesan koroperacion. Li kunkudris la randojn de pikvundo. *** En la cxefurbo de Rusio, Moskvo, logxas 8,5 milionoj da homoj. El ili 900.000 estas invalidoj kun fizikaj difektoj, vidhandikapitoj estas cxirkaux 15.300; 4700 el ili estas en laborkapabla agxo. Nun funkcias sxtata programo por enlaborigo de invalidoj. En speciala profesia rekapabliga centro estas instruitaj kaj enlaborigitaj pli ol 400 homoj kiel komputistoj. *** "Miss Avino" kaj "Mister Avo" : Kartvelio estas fama lando pro relative granda nombro de centjaruloj. Pro tio en la cxefurbo Tbilisi kun intereso estas renkontata la arangxata jam kelkajn jarojn konkurso pri "Miss Avino" kaj "Mister Avo". Kolektigxas ne tre malmulte da konkurantoj por tiu cxi titolo, kiuj estas suficxe viglaj kaj belstaturaj malgraux sia progresinta agxo. En la lasta konkurso per "Miss Avino" estis distingita la 115-jaragxa Barbara Idonisxvili kaj per "Mister Avo" la 100-jara Pavel Abduladze. Cxiuj partoprenintoj en tiu mirinda spektaklo ricevas po 25 USD kaj suficxe multe da aliaj donacoj kaj kuraciloj. (Informo ricevita de Interrreto) *** Kio okazas dum unu tago : nia planedo malrapidigas sian movigxon per 2/1.000.000 de la sekundo; cent milionoj da paroj seksumas; formikoj ne dormas tage; leonoj dormas gxis 20 horojn tage. *** La 26-29-an de junio 2001 en u. Vinica (Ukrainio) okazis kunveno de la Ukraina asocio de blindaj esperantistoj. Estis elektita nova asocia estraro kun prezidanto Ljudmila Galickaja kaj membroj de la Buroo: Vasil Grigorenko, Olena Posxivana, Ella Ruban kaj Ljubov Pancxenko. Tre aktive helpis al la partoprenantoj la filinoj de s-anino Galickaja. (laux informo de Ljubov Pancxenko). *** En u. Razgrad estis organizita E-kurso por komencantoj. La kursanoj estas invalidoj, gvidanto de la kurso ankaux estas invalido. Tio estas la eksa instruistino Radka Stojanova. Sukcese finis la kurson ankaux du nevidantoj, unu el kiuj jam estas membro de ANEB. *** Tri datrevenoj: Antaux 100 jaroj la unua nevidanta bulgaro lernis Esperanton. Li estas Stefan Nenkov (1882-1967). Antaux 80 jaroj, en 1921, estis fondita la bulgara E-societo "Balkana stelo" en Sofio. Antaux 50 jaroj, en 1925, estis fondita LIBE. *** La 86-a UK de Esperanto en Zagrebo elektis novan Estraron de UEA sub la prezidanteco de Renato Corsetti (Italio). :::::::::::::::::: Grava sciigo Karaj legantoj, ANEB -estraro per sia decido fiksis jene la abonkotizon al "E-fajrero" por la jaro 2002: por okcidenteuxropaj esperantistoj - 10 USD (aux 20 DM); por orienteuxropaj esperantistoj (inkluzive de tiuj el eksa Sovetio kaj eksa Jugoslavio) - 5 USD (aux 10 DM). La limdato por ricevo de via abonkotizo estas la 30-a de januaro 2002. La monon (nur en dolaroj) oni povas sendi al nia bankkonto gxirante samtempe ankaux la bankkostojn por la bulgara banko. Eblas sendi la monon ankaux per brajlaj leteroj (proprariske) - bone kasxita kaj pakita. Nia bankkonto estas: SI Bank - klon Plovdiv Banka kodo: 888 78 360 Banka konto: 1102636403 ANEB Bulgaria Sendinte la monon, bonvolu ne forgesi informi nin pri tio kaj sendi vian aktualan adreson. Per via abono kaj helpo vi certigas la aperon de nia kaj via sxatata revuo "Esperanta fajrero". La bulgaraj Eesperantistoj ricevos apartan informon pri la abonkotizo, kiun ili pagos. Anticipan dankon! La redaktoroj :::::::::::::::::: Korekto: Ni pardonpetas niajn novajn E-amikinojn, kies korespondpetojn ni publikigis en n-ro 2/2001 de "E-fajrero", pro erare skribita agxo. Ni korektas nian eraron: Mila Zdravkova Petrova estas 29-jara kaj Albena Ivanova Stoilova estas 24-jara. :::::::::::::::::: 2001/4 Al la legantoj Je la 1-a de oktobro cxi-jare, laux decido de la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario, mi komencis redakti nian revuon "Esperanta fajrero". Tiun nefacilan, sed noblan taskon mi plenumos kun la helpo de la redakta komitato kaj cxiam kun via samideana subteno. Mi kun senpacienco atendos viajn leterojn, viajn informojn, viajn opiniojn kaj ecx viajn kritikojn. Mi dauxrigos la gxisnunan stilon de la revuo. "Esperanta fajrero" povas esti libera tribuno por cxiuj ges-anoj el nia lando kaj el eksterlando. Cxiu havos eblecon publikigi siajn artikolojn sur la pagxoj de nia revuo kaj diri ion novan kaj interesan al niaj legantoj laux vidpunkto pri la blindul-esperantista movado, pri la gxenerala E-agado, pri la vivo de la nevidantoj, pri la arto, la literaturo kaj la kulturo. Mi ege volas kaj sincere deziras, ke pli multaj s-anaj auxtoroj aperigu siajn kontribuajxojn sur la pagxoj de nia revuo kun sia propra opinio. Mi atendas vin okupi vian liberan lokon en la enhavo de la apartaj numeroj de nia eldonajxo. Cxiuj ni kune devos peni kaj labori por plibonigo kaj pliricxigo de la enhavo je cxiu sekvonta numero de nia sxatata revuo "Esperanta fajrero". Karaj gelegantoj, vi cxiuj estas bonvenaj sur la pagxoj de nia brajla eldonajxo! De la redaktoro :::::::::::::::::: Esperanto-vivo Estrara raporto de la Asocio de nevidantaj esperantistoj en Bulgario por la periodo 1-a de oktobro 1999 j. - 31-a de auxgusto 2001 j. Estimataj samideanoj, Pasis la unua mandato de la vivo de nia Asocio. La 1-an de oktobro 1999 ni raportis pri la unua etapo kaj nun ni raportas la duan etapon de tiu mandato kaj ni faros iujn gxeneralajn konkludojn pri nia kompleta agado. Je la 16-a de majo 1998 ni fondis la Asocion de 20 membroj kaj nun, gxis la nuna momento, ni havas 47 membrojn, el kiuj 5 estas vidantaj esperantistoj - niaj aktivaj kunlaborantoj. La plej grava evento en nia vivo en la raportata periodo kompreneble estis la 66-a Internacia kongreso de la blindaj esperantistoj en Plovdiv (de la 5-a gxis la 12-a de auxgusto 2000), kiun partoprenis 94 personoj el 14 landoj. Dank.al la entuziasmo de la organizantoj kaj la helpo de niaj partneroj kaj donacintoj ni sukcesis okazigi bonan kongreson, kiu trovis reehon en nia socia vivo kaj pri kiu la partoprenantoj rememoras kun plezuro. Tial ni esprimas nian dankon al ABB kaj gxiaj ekonomiaj unuoj, al Urbestraro de Plovdiv, al Banko DSK, Nacia legejo "Louis Braille", Multigroup Holding, Bulgara E-Asocio kaj ankaux al la esperantistoj Jordan Angelov, d-ro Aleksandro Placxkov kaj Velicxka Karparova. Ni dankas ankaux al cxiuj, de kiuj ni ricevis simbolan helpon, kiu tamen havas grandan moralan valoron. Granda estas ankaux nia danko al s-ro Tuinder el Nederlando, kies helpo certigis la cxeeston de granda nombro de la kongresanoj. Kultura kaj kleriga agado Lige kun la kongreso kaj cele plialtigo de la lingva nivelo de niaj membroj kaj por altiri novajn s-anojn en 1999 ni eldonis sonkasedon "Sxlosilo al Esperanto". Komence de la jaro 2000 laux nia iniciato Nacia legejo "L. Braille" eldonis brajle Lernolibro-n por komencantoj laux la Zagreba metodo. Okazis tri kursoj - unu en la legejo en Sofio kaj du en la Rekapabliga centro en Plovdiv. Unu kurso por komencantoj okazis en 2001 denove en la Rekapabliga centro en Plovdiv. Parto de la necesaj por la kursoj monrimedoj certigis la Asocio. Bedauxrinde malmultaj el la kursanoj aligxis poste al la E-movado. Ni rekomendas al la lektoroj ne nur instrui la lingvon, sed ankaux veki intereson al la E-movado. Ni ankoraux ne povas solvi la problemon pri organizado de kursoj en la lernejoj por infanoj kun difektita vidpovo. Dank.al ideo de Spas Karafezof ni sukcesis defendi antaux fondajxo "Malfermita socio" kaj antaux la Hungara instituto por malfermita socio projekton pri la temo "Per Esperanto - komunikajxoj sen limoj" je valoro de 4001 USD. Pere de gxi ni povos eldoni lernolibrojn, malgrandan E-bulgaran vortaron, organizi kursojn, prepari instruistojn ankaux por la lernejoj por viddifektitaj infanoj kaj finfine ni povos enfluigi novan, vivan forton en la E-movadon. Koordinanto de la projekto estas Angel Sotirov. Revuo "Esperanta fajrero" jam havas firmajn poziciojn kiel brajla E-eldonajxo kaj oni kun intereso legas gxin. Dank.al niaj donacintoj el eksterlando kaj al niaj partneroj en la lando gxi jam aperas regule kvarfoje en la jaro kaj ni garantiis gxian aperon ankaux en 2002. Danke al la monhelpo ni sendas la revuon ankaux al homoj, kiuj ne havas eblecon pagi sian abonkotizon. Cxi jare la revuon ni sendas al 68 abonantoj en 18 landoj de Usono gxis Japanio, sed gxin legas en pliaj landoj, cxar la abonantoj sendas gxin al siaj amikoj kaj korespondantoj. Laux niaj informoj la revuon oni legas ankaux en Indonezio kaj Sudameriko. Eldonantoj de la revuo estas: ANEB - kiu certigas la materialojn kaj la paperon, Legejo "Louis Braille" - kiu certigas la honorarion de la vidanta redaktoro, la nevidantaj redaktoroj, kiuj laboras senprofite, ABB - kiu certigas monrimedojn por la presado. Ni provos eldoni la revuon ankaux kiel sonregistrajxon kaj ni esperas, ke en 2002 tio sukcesos, sed tiuj, kiuj volas ricevi gxin surbendigita, devas informi nin pri sia deziro. Estas eldonitaj du sonkasedoj kun poeziajxoj en Esperanto, unu el kiuj aperis okaze de la kongreso kaj la partoprenatoj ricevis gxin donace. Kelkajn kasedojn ni donacis la grandaj bibliotekoj en la lando. Kiel suplemento al revuo "Esperanta fajrero" estis eldonitaj la Statuto de ANEB kaj adresaro de la bulgaraj nevidantaj esperantistoj kompilita de Dancxo Dancxev. Ankoraux ni ne povas solvi la problemon pri la regula surbendigo de revuo "Bulgara esperantisto". Ni nepre devas trovi solvon de la problemo pri surbendigo de "Esperanto-gramatiko" kaj "La tuta Esperanto". Kontaktoj kun aliaj organizajxoj ANEB estas kolektiva membro de ABB kaj Nacia legejo "L. Braille". La kontaktoj kun ili estas tre fruktodonaj. Al iliaj gvidantoj, la s-roj Vasil Dolapcxiev kaj Spas Karafezov ni esprimas nian grandan dankon pro ilia perfekta kompreno pri niaj problemoj. Ankaux ni klopodas esti utilaj al ili. Cetere la fruktodonaj kontaktoj kun fondajxo "Evidente" komencigxis pere de Esperanto kaj post la internacia kongreso ni certigis grupon da ripozantoj por la Rekapabliga domo en Obzor. Bonaj estas niaj kontaktoj kun BEA. Niaj esperantistoj partoprenas en cxiuspecaj E-arangxoj. Cxi tie ni direktos vian atenton al grava laux ni problemo. Niaj E-societoj de la nevidantoj en la kadro de BEA fakte ne ekzistas kaj pri tio kulpas cxefe la societaj estraroj. Nur "Lumo" en Plovdiv pagas memebrokotizon kaj tio dank.al la kasisto Ivan Sxopov. Ni permesas al ni rekomendi al la societoj kunvoki gxeneralajn societajn kunvenojn, fari sxangxojn aux elekti tute novajn estrarojn. Se la societoj reaktivigxos, tio rezultigos komunan utilon. Dank.al niaj kontaktoj kun ABB kaj BEA baldaux ni havos en Plovdiv Klubejon de la blinda esperantisto. ABB disponigis el ni ejon en la Kulturdomo por trijara periodo sen iu ajn pago kaj cxe la samaj kondicxoj BEA ekipis gxin. Internacia agado Dank.al niaj bonaj internaciaj kontaktoj, kiel ni jam diris, regule aperadas revuo "Esperanta fajrero". Bonaj estas niaj kontaktoj kun LIBE. En la lastaj tri jaroj niaj esperantistoj denove aktive partoprenas en internaciaj kongresoj de la blindaj esperantistoj. Ni esperu, ke en la sekva kongreso en Hungario ankaux estos niaj reprezentantoj. Unuafoje bulgaro estas elektita en LIBE-estraro por la sekva trijara mandato. Tio estas la prezidanto de la Asocio Vladimir Jxelev. Pere de nia delegito preskaux cxiuj dezirantoj jam povos ricevi revuon "Esperanta ligilo". Pere de li de tempo al tempo ni ricevas eksterlandajn "parolantajn" revuojn kaj el Rusio kaj Auxstrio ni regule ricevas tiajn. Tamen ni ankoraux ne sukcesis krei sistemon kiu permesos al pli granda nombro de esperantistoj auxskulti ilin. Estas nia impreso, ke malmultaj homoj korespondas internacie. La korespondado estas utila, cxar gxi helpas plialtigi sian lingvan nivelon kaj ricevi informojn. Niaj esperantistoj ne devas forgesi, ke per sia korespondado ili prezentas ne nur sin mem, sed ankaux nian E-movadon kaj nian landon. Financa agado Niajn financajn rimedojn konsistigas membrokotizo, donacoj kaj abonkotizo. Ili ne estas multaj kaj tial ni klopodas elspezi ilin maksimume celkonforme. Cxiujare ni akceptas bugxeton de la Asocio. Lige kun la 66-a kongreso estis malfermita valuta konto en SI-bank. Detalan informon pri nia financa agado vi trovos en la financa-kontista informajxo por la jaro 2000 kaj en la Raporto de la Kontrola komisiono. Pri la agado de la estraro En la pasinta periodo en la Estraro ne okazis sxangxoj. Okazis 17 kunsidoj pri kiuj estas faritaj protokoloj. Pri tio zorgis Keranka Milusxeva - respondeculo pri la protokoloj. Preskaux cxiujn kunsidojn cxeestis reperezentantoj da la Kontrola komisiono. La Estraro certe funkcias kiel kolektiva organo. Pri iuj problemoj okazis viglaj diskutoj, sed kutime cxiuj decidoj estis akceptataj unuanime. Kompreneble ni ne povus diri, ke la laboro de la Estraro esis senmanka, sed cxiu el gxiaj anoj laux siaj ebloj klopodis esti utila en la komuna laboro. Fine ni diru ankaux tion - tre malfacile ni povus imagi nian agadon sen la helpo, kiun ni ricevas de la Rekapabliga centro kaj fondajxo "Rekapabligo de blinduloj" en Plovdiv. Per sia aktiva kunlaborado kaj teknika ekipajxo ili estas kavazaux nia oficejo kaj tial ni esprimas al ili nian plej grandan dankon pro ilia neprofitema rilato al ni. Ni rekomendas, ke la menciitaj nesolvitaj problemoj estigxu parto de la cxefaj taskoj en la estonta agado de la Estraro. La Asocio estu reregistrita komforme al la nova Legxo pri la juraj personecoj kun neekonomia celo. Pro tio oni faru ankaux la necesajn sxangxojn en la Statuto. Estas sendube, ke en la nuntempaj kondicxoj Esperanto estas rimedo, per kiu la nevidantaj homoj realigas multflankajn kontaktojn kaj ricevas diversajn informojn. En si mem tiumaniere la internacia lingvo estas pruvata ankaux kiel valora rimedo de integrigxo de la nevidantoj en la socion. Ni bondeziru, ke per Esperanto ni trovu cxiam pli da amikoj. Ni dankas al cxiuj, kiuj en la pasinta periodo kontribuis al la stabiligxo de ANEB. Gxi jam havas sian lokon en la socio kaj estas dezirata partnero. Nur antaux kelkaj tagoj ni ricevis inviton al kunlaboro de la Nacia centro por sendependa vivo kaj starigis la unuan utilan kontakton - ni disponigis al ili informon pri la organizajxoj de kaj por nevidantoj en nia lando. Ni dankas ankorauxfoje al cxiuj kaj deziras sukcesojn en nia estonta agado! :::::::::::::::::: Cxu Euxropa lingvo? (resumo de la prelego antaux la 67-a IKBE en Kroatio) En cxiu sxtatsistemo, kiu respektas la rajtojn je kultura kaj lingva identeco, oni devas garantii la fontrajton de la civitano uzi dialekton aux minoritatan lingvon en sia regiono. Regiona identeco estas nepra bezono de cxiuj homoj. Regionanoj delegas parton de siaj lingvaj rajtoj al la pli supra nivelo akceptante interkonsente sxtatnacian lingvon. Se ni logike sekvas subsidiarecan principon en kazo kia estas la euxropa, ni vidas, ke ekestas bezono pri nova identecsxtupo por cxiuj euxropanoj. Gxi devas esti signita per euxropa lingvo kiun cxiu euxropano akceptos propravole kiel plian identecsignon. Tiu lingvo evidente devas esti neuxtrala samkiel la naciaj lingvoj estas neuxtralaj rilate al siaj dialektoj. La tendenco de Euxropa administracio trudi la anglan estus logika, se gxi estus neuxtrala lingvo. La angla nun estas la plej disvastigxinta lingvo en la interpopola komunikado, sed ne estas neuxtrala en Euxropo. Aliflanke la proklamita, sed praktike tute malekonomia lingva politiko laux kiu cxiuj euxropanoj devas esti multlingvaj, estas fakte trompa kaj kontrauxa al la subsidiareca principo. Ekzistas tri eblecoj por neuxtrala lingvo kiun oni interkonsente povus lerni gxis la scinivelo de naciaj lingvoj. Unue oni povus uzi iun neuxtralan mondan lingvon. Tian solvon havas pluraj multpopolaj sxtatoj kiuj iam estis kolonioj, ekzemple la angla en Hindujo aux la hispana en Sudameriko. Due, oni povus revivigi iun el la mortintaj multaj kulturlingvoj kiaj estas la malnovgreka aux la latina. Tiun solvon elektis Israelo reviviginte la malnovhebrean. Trie, oni povas uzi tute novan science faritan lingvon, ekzemple la nuna sxtatlingvo de Indonezio estas produkto de nederlandaj sciencistoj laux la principo de pigxinlingvoj. La unua solvo ne sxajnas aplikebla en Euxropo, cxar gxi neniam estis kolonio kaj la identeca komponento devas esti iel ligita al la historio kaj kulturo de la teritorio al kiu la lingvo apartenas. Pro tio restas nur jena alternativo: revivigi iun el la mortintaj euxropaj kulturlingvoj aux akcepti la jam pli ol 100 jarojn ekzistantan kaj uzatan Esperanto. Zlatko Tisxljar :::::::::::::::::: Pri iuj avantagxoj de Esperanto (resumo de la prelego antaux la 67-a IKBE en Kroatio-2001) Konsiderante nian cxi-jaran kongrestemon mi koncize pritraktos iujn avantagxajn aspektojn de Esperanto. Cxiu etna lingvo estas nedisigeble ligita kun iu nacio kaj ties kulturo. Kvankam firme konsciaj pri sia propra lingva kaj kultura identeco, la parolantoj de E-o strebas al multe pli vastaj horizontoj. Lingva kaj kultura diverseco prezentas por ni neelcxerpeblan fonton de novaj ekkonoj. Kiel cxiu alia lingvo Esperanto estas komunika rimedo, kiu ebligas kontentigon de tre diversaj bezonoj, sed gxi povas atingi favoran akcepton cxe seriozaj homoj nur se ni apud pure praktikaj celoj havas ankaux iujn pli altajn spiritajn celojn. Nia lingvo povas konsiderinde kontribui al la tutmonda kultura kunlaboro kaj amikaj rilatoj inter diversaj popoloj. Al gxi apartenas elstara rolo en la kreado de la konscio pri la valoroj kaj egalrajteco de cxiuj lingvoj kaj kulturoj. Nun neuxtrala lingvo apartenanta al neniu unuopa nacio povos ebligi interkomprenigxon de diversaj popoloj sen dangxerigo de iliaj kulturoj kaj lingvoj. Kiel supernacia planlingvo nek iun privilegias, nek pretendas farigxi la sola tutmonda komunikilo, sed gxi sendube rajtas havi sian lokon inter aliaj lingvoj, kiujn oni uzas tiucele. En tiu cxi aspekto nia lingvo estas tre demokratia. Ni plene konsciu pri la fakto, ke Esperanto estas en la nuntempa mondo la sola sukcese uzata planlingvo, kiun parolas respektinda nombro de homoj en multaj landoj. Kiel rimedo de internacia komunikado gxi certe havas konsiderindan praktikan valoron. Tamen por junaj generacioj nia lingvo farigxos alloga nur se gxi interligigxas kun iliaj preferataj okupigxoj, sed precipe kun la eblecoj de vasta aplikado pere de elektronikaj komunikiloj kaj Interreto. Aliflanke nur kun evoluo kaj disvastigo de civilizo esence tutmonda povus ankaux la kulturo farigxi internacia. Boris Topalovicx :::::::::::::::::: Pri la 86-a Universala kongreso de Esperanto De la 22-a gxis la 28-a de julio 2001 okazis en Zagrebo, Kroatio, la 86-a UK de Esperanto. Partoprenis en gxi pli ol 1000 personoj el 27 landoj. Estis elektita nova UEA-prezidanto, Renato Corsetti. Estis aprobita strategia plano de UEA 2001-2010 kaj laborplano 2001-2004. Komitatanoj - estis elektitaj inter aliaj ankaux MarIana Evlogieva (Bulagrio) kaj Rob Moerbeek (Nederlando) - LIBE-reprezentanto. Sube vi povas legi la Alvokon al la membroj de UEA/TEJO/ILEI Karaj membroj (kaj ne-membroj) de UEA/TEJO/ILEI, Dum la Universala kongreso en Zagrebo la komitato de UEA aprobis novan laborplanon kaj komisiis al ni esti speco de "garantia komisiono", kiu certigos, ke la laborplano estos kunlabore plenumata de la membroj de niaj tri organizajxoj. La nova laborplano emfazas la jenajn prioritatojn: informado instruado utiligado plijunigxo tutmondigxo profesiigxo Ili estas en si mem klaraj kaj vi povas detale legi en la laborplano mem kiel ili estas komprenataj. Cxu ni bezonas novan laborplanon komence de la 3-a jarmilo? La respondo estas, laux ni, jes! Sekve de tio, kion ni cxiuj faris sub la flago de "Kampanjo 2000", ni nun devas turni nian atenton al la stato de Esperanto en la mondo kaj reigxi movado, kiu parolas al la mondo en maniero, kiun la mondo komprenas (informado), kiu instruas la lingvon kaj la movadon ankaux per la lastaj metodoj kaj teknikaj rimedoj (instruado), kiu utiligas Esperanton por la normalaj bezonoj de la vivo (utiligado). Tiaj agadoj estu farataj kun atento al la junularo, esperantista kaj neesperantista, al la tutmonda dimensio de nia agado (por ke ne restu landoj sen esperantistoj) kaj al la uzado de la profesiaj talentoj de niaj membroj. Unu lasta afero devas esti klara al cxiuj: ni ne bezonas konkurenci kaj batali inter ni. Ni estas cxiuj laborantoj por la sama idealo preter kelkfoje tro rigidaj asociaj limoj. La laborplano, kiun vi legas, emfazas la rolon de UEA, kaj de TEJO, kaj de ILEI, kaj de cxiuj aliaj esperantistaj asocioj kaj ni sxatus en cxiuj landoj vidi kunlaboron, ecx se kun la bezonata memstareco de cxiu organizajxo. Ankaux la titolo de cxi tiu komuniko kaj de la laborplano "Al lingva demokratio" ne bezonas klarigojn. Gxi tre klare diras kiu estas la finfina celo de nia laboro. Ni faros nian komunan eblon por helpi vin kaj ni dankas pro viaj estontaj klopodoj. Renato Corsetti, prezidanto de UEA Holger Boos, prezidanto de TEJO Mauro La Torre, prezidanto de ILEI Osmo Buller, gxenerala direktoro de UEA P.S.: Ekzempleroj de la laborplano estas haveblaj cxe: Renato Corsetti, Via del Castello 1, IT-00036 Palestrina, Italujo. :::::::::::::::::: Grava sciigo: Aperis la unua komuniko pri la 68-a IKBE en la jaro 2002 en Hungario: Dato: 20 - 27-a de julio 2002 Loko: urbo Balatonlelle, situanta sur la bordo de lago Balaton, en hotelo kun 2-litaj cxambroj. La hotelo disponas pri pli ol 100 litoj. La kongresejo trovigxas en la sama hotelo. Dum la ekskursoj la organizantoj zorgos pri la necesa helpo. Pro tio vi povas esti sen akompananto. Kongreskotizoj: por logxantoj de sxtatoj - kandidatoj je bladauxa aligxo al Euxropa Unio - 200 euxroj por anoj el sxtatoj de eksa Sovetio kaj tiuj de Orienta Euxropo - 120 euxroj por logxantoj de sxtatoj kun prospera ekonomio - 400 euxroj. Pri la pagmaniero atendu postan komunikon. Kongresa temo: "Blindeco hodiaux" La interesigxantoj, turnu sin al la estraro de ANEB por pliaj informoj. :::::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Solena jubileo En la jaro 1921 estas registrita la unua societo de la bulgaraj blinduloj, kies nuna heredanto estas ABB. Okaze de tiu jubileo la 26-an de oktobro 2001 en la solena halo de Granda hotelo "Moskvo" okazis solena kunsido de la estraro de ABB. Cxeestis multaj gastoj de la lokaj kaj regionaj organizajxoj de la asocio. Oficialaj gastoj estis la viccxefministro kaj ministro de laboro kaj de la sociala politiko s-ino Sxuleva, la vicministro pri klerigo s-ro Damjanov, la prezidanto de la Euxropa asocio de la blinduloj John Oat, gvidantoj kaj reprezentantoj de diversaj socialaj kaj sociaj organizajxoj, inter kiuj ankaux ANEB. La prezidanto de ABB Vasil Dolapcxiev malfermis la kunsidon kaj faris historian trarigardon de la organizita bll.-movado en Bulgario. Poste la oficialaj gastoj salutis la jubileulojn. Estis tralegitaj salutleteroj, telegramoj, adresoj de la sxtatprezidento, de la cxefministro kaj de la prezidanto de la Parlamento, de la prezidento de la monda asocio de la blinduloj, de alilandaj organizajxoj de blinduloj, de bulgaraj sociaj organizajxoj inkluzive de ANEB. La estraro enmanigis al meritaj veteranoj, aktivuloj kaj al s-ro Oat jubileajn plakajxojn. Cxiuj oficialaj gastoj ricevis jubileajn memorajxojn: luksan "Jubilean literaturan kolekton" de verkoj de bulgaraj nevidantaj auxtoroj, jubileajn rememorojn "Unuaj pasxoj de la blindulaj organizajxoj de Bulgario" (kompilita de nia s-ano A. Sotirov). Por cxiuj cxeestantoj amatoraj ensembloj kaj individuaj plenumantoj-nevidantoj el la tuta lando prezentis ricxan kulturan programon. Por la oficialaj gastoj estis organizita koktelo kaj por cxiuj partoprenantoj - amika vespermangxo. Vl. Jxelev :::::::::::::::::: Zorgoj pri la nevidantoj kun aldonaj difektoj En vilagxo Pcxelisxte trovigxas domo en kiu logxas cxirkaux 50 nevidantaj homoj kun aldonaj psikaj kaj fizikaj difektoj. Gxis nun ili logxis en barakoj kaj duondetruitaj dometoj sen minimumaj kondicxoj de normala travivado. Ili tie vivis en plena mizero. Dum multe da jaroj tiu situacio estis tute nesxangxebla. La nova tempo kaj la akraj necesoj de la rekapabligado de cxiuj civitanoj kun difektoj trudis konstruadon de domo, kiu estas konforma al la mondaj standartoj. La konstruado de la nova domo dauxris multajn jarojn. En tiu periodo nia Blindulasocio donis sencxesan helpon pri realigado de la revo, sed gxi sola ne povis solvi la gravan taskon. De 1983-a jaro Bulgara blidulasocio komencis financi la projektadon de tiu sociala domo. La tero, sur kiu gxi jam estas konstruata, estas 480 arojn. La tereno estas proprajxo de nia asocio. Laux studoj en 1999-a jaro el deksesmil asociaj membroj 350 nevidantoj bezonas konstantajn zorgojn en simila sociala domo, cxar ili krom la blindecon havas aldonajn psikajn kaj fizikajn difektojn. Post multe da peno kaj sencxesa dauxra laborado flanke de la blindulasocio kaj gxia estraro cxi-jare plej poste la dezirata kaj longe revata domo estas finkonstruita. La 18-an de majo en v. Pcxelisxte solene estas malfermita Domo por socialaj servoj "Sankta Johano de Tarnovo". Tio estas moderna sociala hejmo. En gxi la invalidoj ne nur logxos kaj mangxos tri fojojn tage, sed ili estos submetitaj al diversaj utilaj terapioj. Tie-cxi mi ege volas montri, ke la Bulgara asocio pri instruado de nevidantaj infanoj kaj la katedro "Speciala pedagogio" cxe la Sofia universitato intencas realigi multe da rekapabligaj programoj. Ili serioze planas plenumi diversajn terapiojn kiel okupan, amuzan, artan, kulturan, muzikan, kondutan, metian kaj aliajn. Tiu afero estos kompetente gvidata de profesoro Vladimir Radulov el la Sofia universitato. Oni laboros en kelkaj gravaj direktoj pri korektado de la konduto cxe cxiu aparta invalido, cxar tiuj homoj kun multe da difektoj havas bezonon de tia plibonigado de ilia konduta maniero en la cxiutaga vivo. Tiel ili estos pli adekvataj kaj ili sentos sin personoj kiel cxiuj aliaj. La alia kampo sur kiu oni laboros serioze estas la plibonigado de la komunikadaj manieroj. Oni realigos programojn pri socialaj lertecoj, kiuj helpos al tiuj homoj farigxi pli parolemaj kaj pli kontaktemaj. Ili devas esti reale socialaj personoj kun cxiuj rajtoj, ne fermataj homoj kaj izolitaj animoj. Cxiuj havas rajton pri normala homa vivo. Cxe tiuj nevidantoj, kiuj havas eblecojn, oni realigos laborterapion. Per gxi oni ne celos produktadon de iuj varoj por vendado. Gxia signifo estas, ke la aparta nevidanto sentu, ke li/sxi faras ion sociutilan en la cxiutaga vivo. La Asocio pri instruado de la nevidantaj infanoj kaj la katedro "Speciala pedagogio" cxe la Sofia universitato estas pretaj kaj havas deziron senpage lasi cxion teorie kaj praktike sur tiu nobla kampo. Cxiu el ili - de la purigistino gxis la direktorino nun devas komenci la laboron laux nova maniero. La nova sociala domo havas 80 litojn por nevidantoj kun aldonaj difektoj. Konstruitaj en la komplekso estas administraj ejoj, diagnostikaj kabinetoj, kabinetoj de fizioterapio, laborterapio, akta salonego, loka varmigilejo, vestajxlavejo kaj deponejo. La novkonstruita sociala domo per siaj oportuno kaj komforto respondas al cxiuj bezonoj de la nevidantoj kun psikaj kaj fizikaj difektoj. Cxio gxis nun pri la konstruado de la sociala komplekso estis financita reale de la Bulgara blindulasocio kaj de la respublika budgxeto. Tiu sociala domo post 18 jaroj, post sencxesa laboro kaj post multe da malfacilajxoj estas reale atingita revo - la revo de prof. Vladimir Radulov, kiu dum tiu longa periodo cxiam aktive kaj kompetente agis por la plej bona solvo de la specifaj problemoj. Je la solena malfermo de la novkonstruita sociala domo gxia direktorino Maria Stojanova esprimis sian sinceran gxojon antaux la vicministro de la laboro kaj de la sociala politiko, la prezidanto de la blindulasocio, la reprezentantoj de cxiuj socialaj domoj el la regionoj kaj multaj gastoj. La nova domo estas solene malfermita. La cxefepiskopo el V. Tarnovo Grigorij plenumis dankmeson por sano kaj socialaj sukcesoj. Li inauxguris la konstruajxon kaj direktis pregxon al Dio por prosperado. Sed finfine la plej grava tamen estas, ke ni devas sxangxi nian rilaton al tiuj homoj, cxar ili ne estas malfelicxuloj. Ili estas homoj, kiuj havas pli alian kaj pli diversan mondon de la nia. Sed ili ankaux havas sentojn al la naturo kaj al la cxiutaga vivo. Tamen ni devas substreki, ke ili evoluas laux diversa maniero kompare kun ni. Ili estas homoj, kiuj meritas zorgojn kaj sinceran atenton. Dancxo Dancxev :::::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Kia cxarmo, tiun nokton Kia cxarmo, tiun nokton: lumaj katoj promenadis; lauxrivere tiun nokton, ondoj brilon speguladis. Kia cxarmo, tiun nokton: tra la brancxoj en arbaro traperladis tiun nokton lunargxenta fadenaro. Kia cxarmo, tiun nokton: Vin mirantan pri l'pejzagxo mi ekvidis, tiun nokton, meze de l'mirindajxo. Kia cxarmo, tiun nokton: homoj, bestoj, arboj, tero kunfandigxis, tiun nokton trans la sojlo de l'mistero! Kia cxarmo, tiun nokton: cxe la fono sube, fore, klera urbo, tiun nokton sxajnis bleki senvalore. Carla Da Costa :::::::::::::::::: La redakcio decidis proponi al la legantoj de la revuo la poezian verkaron de d-ro L.^L. Zamenhof kaj en cxiu numero vi trovos unu el liaj poemoj. Ni komencas per La Espero En la mondon venis nova sento, tra la mondo iras forta voko; per flugiloj de facila vento nun de loko flugu gxi al loko. Ne al glavo sangon soifanta gxi la homan tiras familion: al la mond' eterne militanta gxi promesas sanktan harmonion. Sub la sankta signo de l'espero kolektigxas pacaj batalantoj, kaj rapide kreskas la afero per laboro de la esperantoj. Forte staras muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj; sed dissaltos la obstinaj baroj, per la sankta amo disbatitaj. Sur neuxtrala lingva fundamento, komprenante unu la alian, la popoloj faros en konsento unu grandan rondon familian. Nia diligenta kolegaro en laboro paca ne lacigxos, gxis la bela songxo de l'homaro por eterna ben' efektivigxos. :::::::::::::::::: Anekdotoj pri gabrovanoj: Sub la pluvo Du studentoj - gabrovanoj acxetis en magazeno novajn cxapelojn. Apenaux ili elektis kaj pagis la cxapelojn, ekstere ekpluvis. Kun kunpremitaj koroj ili ekstaris cxe la pordo: kiel iri sub la pluvo kaj malsekigi la cxapelojn? Ili pensis, rezonis kaj fine trovis solvon de la problemo: ili intersxangxis la cxapelojn kaj ekiris sub la pluvo. Cxiu estis pli trankvila kun fremda cxapelo sur la kapo. Pro la principo Gabrovano perdis en la mallumo kandeleton, kiu kostis nur unu stotinkon. Dum li sercxis gxin, li forbruligis kandelon de 10 stotinkoj. - Sed kion vi profitis? - demandis lin konato. - Ne pro profito, sed pro la principo mi sercxas la kandelon - respondis la gabrovano. Se oni ne gardas sian proprajxon, oni alkutimigxos pacigxi kun la perdoj kaj farigxos malzorga! Li pagas Tri amikoj eniris restoracion. Dum du el ili lavis al si la manojn, la tria, kiu estis gabrovano, rapide prenis la mangxokarton kaj forstrekis el la menuo cxiujn pli multekostajn pladojn. Al la mirigita kelnero li klarigis: "Cxar hodiaux mi devas pagi la konton!" :::::::::::::::::: Koncize pri cxio La 10-an de novembro 2001 en Sofio okazis la 53-a eksterordinara kongreso de BEA, kiu akceptis la novan statuton de la asocio. Pro la eksigxo de la estrarano Georgi Mihalkov estis elektita nova membro de la estraro, tiu estas Milcxo Beloreshki el Vraca. La kongreso decidis ankaux pri la loko kaj dato de la 54-a kongreso - urbo Trojan, 7-8-a de septembro 2002. La cxina brando enhavas alkoholon de 40 gxis 80 gradoj. La komercaj renkontigxoj en Cxinio okazas en restoracio, kie oni tag- aux vesper-mangxas. Foje ili dauxras de tagmezo gxis vespero kaj dum tiuj renkontigxoj oni trinkas multajn alkohxolajxojn: brandon, vinon, bieron, sed oni neniam povas vidi sur la stratoj ebriajn homojn kiel en iuj euxropaj landoj. La cxinoj konas siajn eblojn al la drinkado. Muzeo de la necesejo: Tiu muzeo estas arangxita en Suda Koreio. Per gxi oni celas plibonigi la staton de la necesejoj, kiu tre ofte ne kontetntigas la vizitantojn. La ekspozicio trovigxas en urbo Ilsan kaj kostas 500000 britajn pundojn. Gxi komparas la tradiciojn de Orieno kaj Okcidento en tiu cxi sfero. La vizitantoj povas sekvi la historion de la necesejoj kaj povas vidi fotojn de kanaltuboj de antaux 10000 jaroj. Estas ankaux kopio de la necesejo de la franca regxo Louis Xiii. La muzeo estas sub protekto de la sxtato kaj estas ero de kampanjo celanta plibonigon de la publikaj necesejoj en la lando. Altteknologia necesejo: En eksperimenta vagonaro en sxtato Indiana (Usono) estas instalitaj specialaj necesejoj, kie la pasagxeroj povas urgxe kaj efektive kontroli sian sanstaton. Japanaj specialistoj instalis en la necesejaj cxeloj specialajn aparatojn, kiuj donas informojn pri la pezo, temperaturo kaj sangopremo de la pasagxero. Krome per ili oni kontrolas la kvanton de sukero kaj albumeno en la urino de la renmalsanuloj kaj diabetikuloj. Suna aviadilo de NASA: NASA komencas eksperimentojn pri senpilota aviadilo, kiu povos flugi sen alterigxo en dauxro de kelkaj tagnoktoj en alteco de cxirkaux 30 kilometroj. La prototipo "Helios" estos uzata kiel anstatauxanto de sputnikoj en kelkaj sferoj, precipe en la telekomunikado. La svingolargxo de la aloj de la nova superaviadilo estas 82 m, sur ili estas lokitaj pli ol 60.000 sunbaterioj. La unuaj provoj okazos en Havajo. La celo estas, ke la flugmasxino restu en la aero sen alterigxo en dauxro de duonjaro, klarigas unu el la auxtoroj de la projekto. La 10-an de oktobro 2001 en Auchland )Nov-Zelando) estis fondita Tutmonda Federacio de blindsurduloj. Prezidanto estis elektita Stig Olson (Svedujo). Cxeestis reprezentantoj el 32 landoj, 200 blindsurduloj kun akompanantoj. El Bulgario partoprenis la prezidanto de la bulgara Asocio de blindsurduloj Dimitar Parapanov. (Se estos eble, en la sekva numero ni publikigos la rezolucion de la Asembleo.) :::::::::::::::::: Deziras korespondi: Orlova Natalija ul. Harkovskaja d. 58, kv. 3 u. Novosahtinsk 346900 Rostovskaja obl., RUSIO, Nevidanta laboristino, 37-jara, sxatas hejmflorojn, kuiri kaj triki, interesigxas pri fremdaj lingvoj, sercxas amikojn kaj se eble edzon. :::::::::::::::::: Okaze de la Kristnaskaj festoj kaj de la Nova 2002-a jaro ni deziras firman sanon, felicxon kaj sukcesojn en la cxiutaga vivo al cxiuj gesamideanoj, al iliaj familioj kaj al la subtenantoj de nia nobla movado! De la redakcio :::::::::::::::::: 2002/1 Esperanta fajrero n-ro 1/2002 januaroЕmarto jaro Xvii Aperas kvarfoje jare Organo de la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario (ANEB) Respondeca redatoro: Dancxo Dancxev bulv. "Marica" 6, BG-4002 Plovdiv tel.: (032)44-09-11 Redakta komitato: Angel Sotirov Fani Mihajlova Stefka Stojcxeva Velicxka Gusxeva Vladimir Jxelev Eldonantoj: Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario, "Landos" 24, vh. 2-B, 4006 Plovdiv Nacia biblioteko de la blinduloj "L. Braille", pl. "Slavejkov" 1-B, 1000 Sofio Asocio de la blinduloj en Bulgario, str. "Najcxo Canov" 172, 1309 Sofio La revuo estas presata en la Brajla presejo de ABB. Lingva prizorganto kaj komputila pretigo: Fani Mihajlova Pretigo por brajla presado: Keranka Milusxeva Ivan Dobrovolov La celo estas klara Komencigxis jam la nova 2002-a jaro kaj rapide kuras antauxen en la tempo kun niaj esperoj. Nin tusxis kore noblaj kaj sinceraj mesagxoj. Ilia enhavo ne estu konsiderata la kutima festa eldiremo en tiu okazo. Lauxvorte tio estu bone komprenata de cxiu samidean/in/o. Fakte ni estas la nunaj reprezentantoj de la longa kaj sukcesa tradicio, kiu de la komenco de la pasinta jarcento vidis multajn elstarajn bulgarajn esperantistojn kiel Nikola Torbov, Stefan Nenkov, Todor Sxosxev, Dimo Kolev, Kiril Manov, Tanja Mileva kaj multe da aliaj, kiuj batalis por la plibonigo de la vivkondicxoj de la nevidantoj. Tion ili faris pere de E-o en plej malfacilaj situacioj. Ni, karaj ges-anoj, kiel nuntempuloj povas nur rigardi al ili kun sincere profunda respekto kaj klopodi fari nian eblon por esti kuragxigataj de ilia trapasita vojo dum la jardekoj. Mi montris nur kelkajn nomojn, sed cxiu el la bulgaraj ges-anoj konas kaj scias pri la pioniroj sur tiu nobla kampo. Nun nia grava tasko estas porti la vivon de la blindulesperantista movado en la trian jarmilon. La estraro de ANEB faras kio estas laux gxiaj eblecoj, cxion. Iuj diros, ke tio ne estas suficxa. Sed bedauxrinde mi volas montri, ke nia movado dum la lastaj jaroj similas iom al la vaganta popolo en la dezerto sen ia klara indiko pri la fruktodona celo de la vojagxo kune kun la sxatata Lingvo Internacia. Tio estas ege malklara al la junaj gesortofratoj. Cxi tie mi volas montri tamen, ke la celo "al kiu kuragxe ni iras", estas klara jam de la komencaj poemoj de la lingva kreinto Zamenhof. Tion scias cxiu komencanto en la lernado de E-o. Al la mondo eterne militanta la lingvo kaj la movado promesas sanktan harmonion, tiel diras nia himno "La espero". Fakte nia nuna tasko estas porti al niaj junaj sortofratoj novajn eblecojn por plivastigado kaj pliricxigado de iliaj komunaj sociaj kaj socialaj scioj per E-o. Por fari tion ni devas simple informadi pri la eblecoj de nia lingvo, instrui gxin kaj helpi la sortofratojn utiligi E-on en la cxiutaga vivo. La nunaj laboraj taskoj de ANEB kaj de niaj lokaj E-societoj en Varna, Plovdiv kaj Sofio havas gxuste tiujn prioritatojn: informado, instruado kaj utiligado de la lingvo. Bedauxrinde niaj lokaj E-societoj ne faras ion signifan sur tiu kampo. Mi kredas, ke se ni cxiuj laborus aktive kaj agus utile laux tiuj postuloj, la bulgara bll. E-movado povus havi pli bonajn sukcesojn. La informado laux mi signifas esence doni sciojn pri E-o kiel ricxa lingvo por komunikado kaj kontaktoj. La instruado signifas esence utiligon de cxiuj modernaj rimedoj por lernigi la lingvon al la nevidantoj en la societaj kursoj kaj individuaj okupoj. Kiel ni kutime scias, ne ekzistas E-o sen esperantistoj. La utiligado de la lingvo estas tre vasta kampo, sed gxuste dank. al la ebleco de uzado E-o igxas cxiam pli normala lingva rimedo. Kiam E-o estos utiligebla por ricevo de necesaj informoj aux por ellerno de iuj historiaj faktoj aux pri kelkaj fakoj, tiam la lingvo estos pli normala rimedo de komunikado ol gxi estas nun. Karaj ges-anoj, kiel ni atingos cxion diritan mi ne povus montri la plej rektan vojon al la sukceso, la plej gxustajn formojn por fruktodona laboro kaj la plej kuragxajn pasxojn al la nobla celo. Cxiu el ni mem povas esti la cxefa motoro de disvastigo de E-o inter la bulgaraj blinduloj. Gxuste tie cxi mi parolis pri agado de ANEB kaj la lokaj E-societoj cxe la bazo pri produktado de novaj esperantistoj inter la blinduloj, cxar tio estas la esenca laboro, pri kiu ANEB gajnis projekton, per kies financa subteno gxi nun laboras. Pri tio vi legos detale en la sekva numero de la revuo. Sed ni ne devas forgesi, ke la bulgaraj nevidantaj esperantistoj havas ankaux ricxan tradicion en la enlanda kaj en la internacia movado. Nia agado havas tri pintojn - tio estas la okazigo de la IKBE en 1963, 1978 kaj 2000. Fine mi volas tusxi alian gravan kaj interesan punkton. La nevidantaj esperantistoj estas kulture ricxaj homoj. Ili havas diversajn interesojn kaj personajn preferojn. Konigi la vidantojn pri tiu aparta mondo ankaux estas nia komuna tasko. Ni kiel ANEB-anoj devas ne timi, cxar ni havas multon por doni, ni havas multon por komprenigi al la vidantoj. Ni jam havas tradiciajn spertojn pri tio. La jaro 2002 estu momento de eklaboro por pli forta bll.- esperantista movado en nia lando. Multajn bondezirojn ni direktas al cxiuj, unuopuloj aux grupanoj. Nia komuna celo estas klara - disvastigo de E-o inter la nevidantaj homoj en la lando. Dancxo Dancxev :::::::::::::::::: Esperanto-vivo La signifo de dialogo en cxiutagaj aktivecoj de la blindaj homoj (resumo de la prelego antaux la 67-a IKBE, Kroatio) La dialogo kiel formo de komunikado inter du personoj efektivigxas unuavice dank. al la parolo, kiu estas esence homkapablo. Parola komunikado reprezentas la plej disvastigitan komunikan formon inter homoj kaj krom paroladon gxi implicas ankaux la auxskultadon kiel alian gravan konsistigan elementon de la dialogo. Memkompreneble la dialogo ne eblas sen personoj, kiuj en gxi partoprenas. Kiel cxion alian, kion la homo kreis (aux donace ricevis de Dio aux de naturo), oni devas dauxre kulturi ankaux la parolon, precipe jenan cxiutagan plej ofte manifestigxantan pere de la dialogo. La parolo ekestas rezulte de iuj fizikaj kaj fiziologiaj ecoj de la homa organismo kaj gxia bazo estas la vocxo. Kutime oni opinias kaj poete eldiras, ke okuloj estas spegulo de la homa animo. Sed tio estas nur parte gxusta. Tamen estas vere, ke efektive la vocxo pli fidele respegulas nian animon. Per la vocxo ni plej ofte, iam ecx ne konscie, esprimas cxiujn niajn sentojn, emociojn kaj animstatojn. Do, se la parolo pere de la vocxo kaj la auxskultado estas tiom gravaj kiel bazaj elementoj de la dialogo, tiam sxajnas kompreneble kiom multe pli signifa estas la dialogo en la vivo de la blinduloj, kies komunikado kun aliaj homoj cxefe bazigxas sur tiuj cxi elementoj. La blindulojn oni devas jam de frua infaneco eduki kaj prepari por lerta praktikado de la dialogo. Tiucele ili bezonas konstante perfektigadi sian kulturon de parolado kaj auxskultado. Sed tio devas esti ankaux la tasko de la lernejo. Kulturo de dialogo inkluzivas interalie respekton de la kunparolanto, paciencan kaj atentan auxskultadon, nealtrudeman alparolon, toleremon k.s., sed oni tamen devas esti suficxe iniciatema por instigi la dialogon. La eliraj tezoj de tiu cxi prelego estas jenaj: 1. Dialogo estas la plej grava formo de cxiutaga komunikado por blindaj homoj; 2. Dialogon oni devas konstante kulturi kaj perfektigi; 3. Dialogon oni devas akceptadi, sed ankaux iniciati; 4. Hazardaj cxiutagaj dialogoj kun nekonatoj meritas apartan atenton pro la disvastigo de pozitivaj impresoj pri blinduloj. Antun Kovacx (Kroatio) :::::::::::::::::: Politika dialogo en postmilitaj sxtatoj (resumo de prelego antaux la 67-a IKBE - Kroatio) Kadre de nia vasta kongresa cxeftemo "Kulturo de dialogo, dialogo inter civilizacioj" mi nur volas paroli pri la dialogo en okcidenteuxropaj parlamentoj dum la pasintaj 50 jaroj. Se oni demandas min cxu en tiu tempo la dialogo inter la parlamentanoj sxangxigxis, ni devas jese respondi. La kauxzon mi vidas en la evoluo de la socio, ekonomio kaj kulturo en diversaj sxtatoj. Post la Dua mondmilito la parlamentanoj devis pene labori por plibonigi la vivkondicxojn de la popoloj en iliaj landoj. Multaj el ili antaux tio travivis la nazian regximon kaj farigxis pli kunlaboremaj. Do, la dialogo en la parlamentoj estis gxentila kaj afabla. La ekonomio kreskis kaj ankaux la salajroj de la laboristoj plialtigxis. Cxiuj havis pli da mono kaj memkompreneble estis ankaux pli kontentaj. Kiam post kelkaj jaroj estis disponebla ecx pli multe da mono kaj cxiuj en la sxtato postulis kiom eble pli grandan parton de la sxtata monkuko, oni komencis vaste diskuti pri la bugxeto, sed la dialogo farigxis malpli gxentila. La politikaj partioj ricevis cxiam pli grandan influon en la publika vivo kaj kvankam la sxtatoj farigxis cxiam pli ricxaj, la malkontenteco kreskis. La dialogo inter diversaj kompetentuloj estis pli kaj pli malafabla. Se en iamaj tempoj la kulturo kaj formoj de dialogo ludis gravan rolon, oni nun forjxetis ilin grandparte kaj parolis cxion senkasxe. La ekonomio enmiksigxis kaj diktis siajn legxojn. Do, en la lastaj 50 jaroj la kulturo de dialogo ne evoluis paralele kun la prospero de la sxtatoj. Sed ni tamen esperu, ke la Unuigxinta Euxropo retrovos la iaman vojon de gxentileca kaj respektoplena dialogo. Harald Rader (Auxstrio) :::::::::::::::::: Utilaj E-libroj surkasedigitaj Laux iniciato de ANEB-estraro en la surbendigejo de ABB estis surkasedigitaj du valoraj E-libroj: "La tuta Esperanto" de H. Seppik (11 kasedoj) kaj "Esperanto - gramatiko" de Kuncxo Valev k.a. (14 kasedoj). Cxiuj regionaj fonotekoj de ABB disponas pri du ekzempleroj de la libroj. Ni rekomendas al cxiuj esperantistoj, kiuj dezirtas perfektigi siajn sciojn pri la Internacia Lingvo, konatigxi kun tiuj cxi utilaj lerniloj. Vl. Jxelev, ANEB-prezidanto :::::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Kiam la prezidantino estas aktiva La 25-an de novembro pasintjare en la klubeto de la pensiuloj en u. Gorna Orjahovica la loka blindulorganizajxo okazigis renkontigxon. La cxeestantoj auxskultis prelegon pri "Aktualaj sxangxoj en la Legxo por defendo, rekapabligo kaj sociala integrigxo de la invalidoj" kaj sxangxoj en la "Regularo por sociala subtenado". La prelego estis farita de s-ino Veselina Stoilova, kiu logxas kaj laboras en urbo Varna kaj estas nia s-anino. Katja Krjajxeva, prezidantino de la loka bll.organizajxo, klarigis antaux la cxeestantoj, ke tiu interesa arangxo estas parto de la gajnita projekto de Fondajxo "Homeco" en Gorna Orjahovica kaj la loka organizajxo de la nevidantoj. La projekto estas financata de Fondajxo "Malfermita socio" - Sofio. S-ino Stoilova detale klarigis la legxajn eblecojn pri subteno de la invalidoj kaj pri solvado de iliaj socialaj kaj cxiutagaj problemoj. Sxi respondis detale al cxiuj starigitaj demandoj. La projekto inkluzivas kursojn por lernado de la brajla sistemo kaj de Esperanto, organizadon de koncertoj de la loka kantgrupo de nevidantaj kantistoj, organizadon de renkontigxoj de kreantoj en diversaj artkampoj kaj vizitojn al teatraj spektakloj. Marinka Spasova :::::::::::::::::: Tradicia lerneja festo La 13-an de decembro 2001 en salono "Euxropo" de la Internacia festivala kultura centro en Varna kolektigxis multe da homoj, estis ecx starantoj. Instruistoj kaj lernantoj de la lernejo por viddifektitaj infanoj "Prof. D-ro Ivan Sxisxmanov" festis sian tradician lernejan feston. En 1905 j., je la 13-a de decembro, unuafoje malfermis sian pordon la unua en Bulgario lernejo por blindaj infanoj - la tiama Sxtata instituto por blinduloj akceptis siajn unuajn lernantojn. La solenajxon malfermis la direktoro de la lernejo. Li trarigardis la historion de la lernejo kaj prezentis la nunajn problemojn: antaux cxio manko de financaj rimedoj. Salutis la dommastrojn la vicurbestro - respondeculo pri klerigo kaj reprezentantoj de aliaj urbaj kaj regionaj klerigaj institucioj. ABB distingis la direktoron de la lernejo per sia jubilej-plakajxo. Lions Club enmanigis siajn cxiujarajn premiojn al la plej bona instruisto kaj la plej bona lernanto. Post la oficiala parto pli ol unu horon la lernantoj emocie kantis, ludis, deklamis, dancis, rakontis humurajxojn kaj la cxeestantoj kore aplauxdis ilin. Vl. Jxelev :::::::::::::::::: 35 jarojn Nacia centro por rekapabligo de bllinduloj La 17-an de oktobro 1966 la Centro por rekapabligo de blinduloj en Plovdiv malfermas pordojn kaj akceptas por baza rekapabligo la unuajn 12 malfrublindigxintajn personojn el diverasaj partoj de la lando. Ses monatojn antaux tio la centra estraro de ABB akceptas decidon pri malfermo de tia centro en Plovdiv kaj gxian organizadon oni komisias al Hristo Belobradov - eksinstruisto, lerneja inspektoro kaj direktoro, mem havanta la sorton de malfrublindigxinta homo. Hristo Belobradov brile plenumas la taskon. Li studas la sperton de la okcidenteuxropaj, centraeuxropaj landoj kaj Usono en la kampo de baza rekapabligo de vidmalfaciligitaj personoj, organizas la liveron de speciala literaturo kaj gxian tradukon en bulgaran lingvon, altiras entuziasmajn kaj sindonemajn specialistojn kiel konsultatoj kaj por labori en la fondigxanta centro. Hristo Belobradov ekfunkciigas la Centron, evoluigas kaj estras gxin gxis sia lasta spiro. La novemalfermita Centro estas la unua institucio por baza rekapabligo de malfrublindigxintaj personoj en Orienta Euxropo. Utiligante la bulgaran sperton en 1968 oni malfermas similan centron ankaux en urbo Kemnitz, Orienta Germanio. En 1990-1993 la materiala bazo de la Centro plivastigxas, kio kondukas al pligrandigxo de gxia kapacito, plibonigxas la kondicxoj en la internulejo kaj malfermigxas 9 novaj studkabinetoj, plialtigxas la efektiveco de gxia agado, estas adoptataj novaj funkcioj, pliampleksigxas la proponataj servoj. De sia fondigxo mem la Centro estas institucio de naciskala perimetro de agado kaj en la nuna momento gxi havas la jenajn cxefajn funkciojn: - Gxi realigas bazan kaj profesian rekapabligon de vidmalfaciligitaj homoj, kies perdo de laborkapablo estas 70%, en formoj internuleja, duoninternuleja, ambulatoria kaj hejma. - Donas metodikan helpon al la rajtigitaj kaj interesitaj institucioj en la sfero de la rekapabligo de vidmalfaciligitaj personoj. - Efektivigas diversajn formojn de instruado kaj konsultado al la proksimuloj de la malfrublindigxintoj. - Instruas vidmalfaciligitajn personojn kun pliaj difektoj. La organizajxoj de ABB, kiel ankaux la specialigitaj Laborekspertaj kuracistaj komisionoj pri okulmalsanoj kaj la dumtagaj rekapabligaj centroj por vidmalfaciligitoj direktas kandidatojn al la rekapabligaj kursoj kaj en siaj proponoj indikas iliajn rekapabligajn bezonojn. En la Centro povas esti akceptita viddifektita persono pli ol 18-jara, kiu perdis pli ol 70% de sia laborkapablo. La rekapabligaj servoj proponataj al la klientoj estas jenaj: orientigxo kaj movigxo en la spaco, utilaj lertecoj, scipovo kuiri, individua kaj grupa psikoterapio, konsultoj al la proksimuloj de la malfrublindigxintoj, vidrekapabligo, masxintajpado, Esperanto, amuza terapio, brajla skribo, bazaj scioj pri komputiloj, ekzercoj por venki la nesuficxan fizikan aktivecon, profesia instrutrejnado de remburistoj. De septembro 1992 cxe la Centro ekfunkciis la unua en la lando kabineto de vidrekapabligo. Vidterapiisto laboranta en skipo kun oftalmologo kaj optometriisto helpas pere de specialaj ekzercoj al la parte vidantaj personoj pli bone utiligi kaj evoluigi la reston de sia vidpovo en la cxiutaga vivo kaj en la profesia agado. Tio havas tre grandan signifon surfone de la dauxra tendenco de malkresko de la nombro de komplete blindaj personoj kaj kresko de tiu de malfortevidantaj personoj. En la Centro estas akceptataj por rekapabligo ankaux blinduloj kun pliaj difektoj, malfrublindigxintaj kiel ekzemple: diabetuloj, homoj kun intelekta deficito, kun difektoj en la auxdpovo, en la apogmova aparato k.a.. La servoj de la Centro estas utiligataj averagxe de 170 personoj jare. Pli ol 5000 estas la klientoj (vidmalfaciligitaj kaj vidantaj), kiuj gxis nun utiligis diversajn servojn kaj formojn de rekapabligo en la Nacia centro por rekapabligo de blinduloj - Plovdiv kaj cxirkaux 2400 estas la malfrublindigxintaj homoj, kies deziron vivi aktive kaj plenvalore vekis gxia skipo. Angel Sotirov :::::::::::::::::: Interesa sonrevuo En oktobro 2000 j. laux iniciato de la juna nevidanto el Varna Svetozar Aleksiev aperis tre interesa sonrevuo "Horizonti" ("Horizontoj"). Nun gxi estas eldonajxo de fondajxo "Integrigxo kaj spirita evoluo", kies prezidanto estas Sv. Aleksiev mem. Subtenas la eldonajxon la privata radio "Alfa" kaj Nacia biblioteka de blinduloj "L. Braille". La revuo aperas cxiumonate sur 60-minuta kasedo. Gxi proponas al siaj auxskultantoj novajxojn pri aktualaj eventoj el la vivo de la nevidantoj kaj el la vivo de la lando, novajxojn, kiuj rilatas al la problemoj de la invalidoj gxenerale kaj kuriozajn faktojn el la muzika show-komerco. En la rubriko "Promenado" oni povas auxskulti interesajxojn pri rimarkindaj objektoj en Bulgario kaj en aliaj landoj. En la muzika rubriko oni povas auxskulti nuntempan pop- kaj rock- muzikon kaj interesajn biografiajn notojn de komponistoj kaj muzikistoj. De tempo al tempo aperas ankaux popolaj kaj religiaj kantoj. Utilajn socialajn kaj jurajn konsultajxojn proponas la nevidanta juristino Veselina Stoilova. En la "Infana angulo" la malgrandaj auxskultantoj auxdas interesajn rakontojn, novelojn, fabelojn. En "Gasto de la redakcio" rakontas kulturaj agantoj de ABB kaj funkciuloj el diversaj sferoj de la vivo. La revuo estas tre bone muzike arangxita. "Horizonti" nun estas la plej interesa soneldonajxo por nevidantoj en Bulgario. Gxin ricevas preskaux cxiuj fonotekoj en la lando. La intereso al la revuo estas suficxe granda kaj gxin sercxas cxiuagxaj homoj. La redaktoro, kies profesio estas fizioterapiisto-masagxisto, dezirus korespondi bulgare, ruse, angle en brajlo kaj per kasedoj kun diverslandanoj. Oni povas kontakti lin skribante al: Svetozar Aleksiev Filip Totju 9-A 9000 Varna (Bulgario) Retadreso: horizonti@mail.bg Tel.: +359(52)236-275 (hejma) +359(52)257-498 (ofica) Vladimir Todorov :::::::::::::::::: Borso por invalidoj La homoj kun fizikaj difektoj el Varna cxi-jare havos laboran borson. Je la 28-a de novembro pasintjare tion anoncis Gazetara klubo "Intelekto". La iniciatinto estas Fondajxo "Sankta Georgo". Antaux la ekfunkcio de tiu laborborso, kiu devas okazi en februaro, la estraro de la fondajxo organizos vicon de kunvenoj kaj renkontigxoj, kiuj estos destinitaj por labordonantoj. La komercistoj estos konatigataj kun la legxaj aktoj kaj oficialaj dokumentoj, kiuj faciligas ilin cxe enlaborigo de invalidoj, kiel ankaux pri la necesaj kondicxoj de laboro kun homoj, kiuj havas specialajn bezonojn. La projekto donos eblecojn ankaux por rekvalifikigxo de la invalidoj, kiuj deziras kaj volas labori. Tio estas klara de la publika eldiro de la estro de fondajxo "S-ta Goergo". (laux "Horizonti") :::::::::::::::::: Semajno de niaj eblecoj Okaze de la Internacia tago de la invalidoj la Socia konsilanataro por rekapabligo kaj sociala integrigxo cxe komunumo Varna organizis kaj arangxis de la 27-a de novembro gxis la 3-a de decembro pasintjare Semajnon de niaj eblecoj. En tiuj sep tagoj cxiu neregistara organizajxo de invalidoj kaj por invalidoj havis tempon kaj realajn eblecojn montri sian ekzistadon, konigi al la socio sian agadon kaj detale rakonti pri siaj laborplanoj. Tiamaniere cxiu deziris reprezenti plej bone la grupon, pri kiu laboras, helpas kaj zorgas. La semajna programo enhavis ekspozicion de infanaj desegnajxoj farita de "Karin-domo", junularan dancan kaj amuzan vesperon en la Festivala kaj kongresa centro, tago de malfermitaj pordoj en familia centro, kiu funkcias cxe Asocio por subteno de homoj kun intelektaj malfacilajxoj, reprezenton de la literatura kolekto "La amo estas en ni", eldonita de la Centro por sendependa vivo kaj tradiciajn konkuradojn je sonanta pilko kaj sxako en la kultura domo de la invalidoj. La organizita semajno en Varna estas bone farita leciono por la neregistaraj organizajxoj en la aliaj grandaj urboj de la lando. (laux "Horizonti") :::::::::::::::::: Por nacia strategio Je la 30-a de novembro pasintjare en la Nacia palaco de la kulturo- Sofio, okazis tutlanda konferenco pri la volontuleco en Bulgario. Organizantoj de la forumo estis Nacia asocio por laboro kun volontuloj, Instituto por firmaj komunecoj kaj fondajxo "Malfermita socio" - Sofio. Al la invititaj pli ol kvindek neregistaraj organizajxoj el la tuta lando salutojn faris reprezentantoj de la "Programo por evoluado" de la Organizajxo de la Unuigxintaj Nacioj kaj la Euxropa Unio. La posttagmeza kunsido dauxris en tri apartaj laborgrupoj. En ili estis diskutitaj strategioj pri la dungado de volontuloj por unuopaj iniciatoj, strategioj pri dauxra dungado kaj eblecoj por kooperativa volontuleco. La konferenco finis sian gravan kaj interesan laboron per akcepto de komuna deklaro por konsisitigo de nacia strategio por evoluado de la volontuleco en Bulgario kaj legxa stimulado por la volontuloj kaj la organizajxoj, kiuj laboras kun ili. Venko Modesta :::::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo La kolektoj "Tusxitaj kordoj" La 5-an de decembro pasintjare en la salonego de la plovdiva legejo "Hristo G. Danov" okazis prezento de la tria poemkolekto "Tusxitaj kordoj", kiun eldonis la literatura asocio "Sleda" ("Spuro"). La prezento antaux la publiko estis farita de d-ro Vasil Anastasov. La sep partoprenantoj en la libro estas jam konataj nevidantaj auxtoroj, kiuj havas jam eldonitajn apartajn memstarajn librojn kaj ofte publikigas siajn verkojn en periodaj gazetoj kaj revuoj. D-ro Vasil Anastasov faris antauxparolon al la poemkolekto. La pentristino Blaga Stoencxeva ilustris la titolan pagxon de la libro. La folklora kantkolektivo salutis la cxeestantojn per kelkaj auxtoraj folkloraj kantoj de Velicxka Karparova. La apero de la poemkolekto "Tusxitaj kordoj" estis realigita dank. al la morala kaj la financa subteno de entrepreno "Uspeh" ("Sukceso") en Plovdiv, la Nacia legejo por nevidantoj "Louis Braille" en Sofio kaj de d-ro Vasil Anastasov. La Plovdiva literatura klubo eldonis jam tri siajn kolektivajn poemkolektojn, kiuj montras la krean elkreskon de la apartaj auxtoroj. Ni nun jam pripensas kaj planas eldoni cxi-jare du kolektojn - unu de versajxoj por infanoj kaj dua - de fabloj. Ni deziras sukceson al la plovdivaj nevidantaj auxtoroj. Tio estas utila por cxiuj sortofratoj en nia lando. Sukcesojn en la literatura verkado! Dancxo Dancxev :::::::::::::::::: Kiam nomo portas gxojon Je la sepa de novembro antaux unu jaro la amatora folklora hxoro de la blinduloj en Plovdiv ricevis sian nomon "Trakia floro". Tiun eventon oni festis per multe da kantoj, per donacitaj tre granda torto de firmao "OBK" kaj originale farita platpano de la panproduktisto Angel Pavlov. La "baptopatro" de la amatora kantgrupo estas Ivan Marinski. En la solena renkonto li enmanigis originalajn donacojn inter kiuj estas ankaux granda belaspekta albumo, en kiu oni kolektos cxiujn fotojn pri la prezentadoj de la kantistoj sur la diversaj scenejoj. En gxi ili gardos la kreajn momentojn en la agado de la kolektivo. Velicxka Karparova :::::::::::::::::: Tago de la invalidoj La 3-an de decmbro pasintjare - Tago de la invalidoj, la plovdiva miksa folklora hxoro "Trakia floro" plenumis unuhoran solenan koncerton en la Domo de la invalidoj en la najbara urbo Asenovgrad. Tiun koncerton ebligis la unuigxintaj klopodoj de la loka Sociala servo, de la domo por la invalidoj en la urbo kaj de la loka bll.organizajxo, kies prezidanto estas nia sortofrato kaj s-ano Ivan Sxopov. Post la koncerto la amika renkontigxo dauxris en konversacioj pri la signifo de la Tago de la invalidoj, per gajaj kantoj, per sxercoj kaj regalado al cxiuj cxeestantoj fare de la dommastroj. La socio devas scii pli multon pri la problemoj de la invalidoj en la lando. Velicxka Gusxeva :::::::::::::::::: Tago de la blinduloj La 13-an de novembro estas la Internacia tago pri la klereco kaj kulturo de la blinduloj. Cxiujare gxi estas festata en multe da landoj. En Bulgario gxi ankaux estas notita en apartaj regionaj kaj lokaj organizajxoj de la nevidantaj homoj. Sub la entuziasmaj aplauxdoj de la gastoj kaj la cxeestantoj en la kultura domo de la nevidantoj en urbo Varna okazis Tago de la talento por la homoj kun difektita vidpovo. Gxia programo estis ricxa, varia kaj ege interesa. Per siaj auxtoraj kreajxoj partoprenis en la festo kreintoj kaj plenumantoj de cxiuj lokaj bll.organizajxoj, kiuj funkcias sur la teritorio de Varna. La cxeestantoj kaj la gastoj kun gxojo kaj gxuo auxskultis la grupajn kaj la individuajn kantojn, versajxojn kaj humurajxojn. En la Tago de la talento partoprenis ankaux la gelernantoj de la lernejo por nevidantoj "D-ro Ivan Sxisxmanov". Similaj festaj tagoj devas esti organizataj cxiujare en cxiuj lokaj bll.organizajxoj tra la tuta lando. (laux "Horizonti") :::::::::::::::::: Unika literatura eldonajxo Cxiu homo sur la Tero volas resti per siaj agoj en la memoro de la aliaj. Pli bone estas, kiam li sentas sin utila al la aliaj. Nur tiamaniere la homo povas lasi spuron post si kiel lumo tra la trapasita vojo. En la cxiutageco de la tera vivo ni devas denove malkovri cxiun apartan objekton kaj cxiun interesan kaptatentan bildon cxirkaux ni kaj spirite rekrei ilin. La malkovro de la mondo estas nia devo, la detala kompreno de la realo estas nia ebleco kaj objektive vidi gxian tutecon estas la forto de la okuloj, kiujn ni portas en niaj flamantaj koroj. Tiamaniere ni atingas la simplan kaj ordinaran veron, ke la rajto de la homo vivi estas la plej alta bonajxo de la naturo, ke la homo ne estas mastro, sed ero de la Universo kaj gxuste pro tio li estas respondeca pri gxi. Al cxiu el ni estas donita la ebleco malkovri la mondon, sed bedauxrinde ne cxiuj el ni faras sukcese tion. La malkovro estas reale nur por tiuj homoj, kiuj kreas utilajxojn, kiuj konstruas bonon sub la cxielo kaj kiuj reale sentas per la koro la gxojojn kaj la dolorojn de la aliaj homoj. Nur tiel ili dauxrigas la sakramenton de la fruktodona kreo. Ili estas tiuj homoj, kies semadoj, vagadoj, maldormoj, atingajxoj kaj sukcesoj kompletigas la homan sagxecon. Gxi sencxese lumigas la spacojn por tiuj, kiuj alvenos en la teran vivon post ni. Kaj ju pli multe la lumigitaj spacoj estas reale ekzistantaj en la tera kaj en la spirita vivo, des pli ricxaj kore kaj anime estos ni en la spirita vivo, des pli ricxaj kore kaj anime estos ankaux niaj posteuloj. La eldonita literatura kolekto "Lumigitaj spacoj" estas parto de la granda malkovrado kaj rekreado de la sakramento intime nomata Vivo. En gxi estas publikigitaj verkoj de 25 auxtoroj, por kiuj la malkovri la mondon estas ne nur neceso, sed ankaux en certa senco nevenkebla strebo. Cxiuj auxtoroj, kiuj estas prezentitaj en la literatura kolekto "Lumigitaj spacoj", estas tute nevidantaj aux pro sia parta vidpovo ili ne povas esti certaj en la cxiutageco. Tia literatura kolekto aperas unuan fojon en Bulgario kaj eble ankaux en la mondo. Tio estas verkaro je alta literatura nivelo. En la mondo de la vidantaj homoj oni preskaux nenion scias pri la kapabloj de la nevidantoj. Rapidante en sia cxiutageco la vidantaj homoj ne havas realan tempon por la necesa atento pri tiu parto de la socia kaj sociala scio kia estas kono kaj kontakto kun alia mondo. Pro tio ili ege miras, kiam reale tusxas kaj vidas gxuste la kreajn atingojn de siaj nevidantaj kunfratoj. Sed tiuj nevidantoj estas normalaj homoj kiel cxiuj aliaj individuoj - nek pli malbonaj, nek pli bonaj en la cxiutaga vivo. Simple ili estas homoj, kiuj estas devigataj en tiu aux alia maniero en la vivo ekzistadi kaj laboradi sen vidpovo. Ili vivas kaj penadas en la cxiutageco sen vidpovo, sed ne sen universa lumo. La lumo naskigxas en ni mem, en nia soifanta koro kaj en nia animo intime ricxa. La naskigxanta lumo en ni kunfluas kun la suna kaj tiamaniere naskigxas en nia reala tera vivo la energio de la nobla homeco. Estas vero, ke en la naturo la objektoj respegulas la sunan lumon, sed tiel ankaux vero estas, ke se ne estus la interna, la spirita brileco, la aferoj kaj la objektoj estus ellaboritaj duone. Tiel la nevidantaj homoj vivas kaj ekzistas kun siaj fajreroj kaj ordinare kaj simple en la cxiutageco - gxuste kiel cxiuj aliaj. Sed la remalkovro kaj la rekreado estas multe pli kompleta ago kaj plena je pli multe da anima tremado. La literatura kolekto "Lumigitaj spacoj" estas kategoria pruvo pri tio. En iuj el la publikigitaj versajxoj kaj rakontoj de la nevidantaj auxtoroj oni reale vidas la dolorigan strebon al reciprokeco en la vivo, cxar ili plej bone scias kiom multe pezas la vorto de la kora varmeco, kian forton havas la sincereco kaj kiom estas firma la mano de la virto. Sen la literatura kolekto "Lumigitaj spacoj" nia nacia literatura scienco ne povus esti justa kaj objektiva rilate al parto de siaj auxtoroj kiel kreintoj sur tiu kampo de la vorta arto - la auxtoroj, kiuj estas senigitaj je vidpovo. Kiu scias kial la vidantaj homoj alproprigas kaj ecx uzurpas la rajton bedauxri kaj subtaksi la blindulojn. Kredeble tio estas cxar la vidpovo povas blindigi vin tiom, ke vi ne vidas la signifajn atingajxojn. Ekzistas grandaj agokampoj kaj teritorioj, en kiuj la vidantoj ne permesas al la blinduloj kiel kunfratoj montri memstare siajn eblecojn. Ili opinias kaj kredas, ke sen okuloj homo tre malfacile kaj ecx tute ne povas fari kion ajn en la vivo. Kompreneble ili ne estas pravaj, sed tio estas aparta demando. Bedauxrinde ili forgesas, ke la okuloj de la koro povas vidi pli bone kaj plej profunde trans la limoj de la tempokurado. Ekzistas tamen unu agokampo, en kiu neniu povas kaj povus kontesti la kapablojn de la homoj senigitaj je vidpovo. Tio estas la kampo de la kreado kaj de la arto. La vivo estas via kaj se vi ne ekscias senti gxuste la amon de la Tero, se vi ne povas kapti la alvokon alvenantan kun la odoro de la fresxa herbo, se vi estas senvorta al la reciprokeco je la aliaj cxirkaux vi, vi neniam povus senti la liberecon de la blueco senfina. Sed cxu ne estas vero, ke nur la libera spirito povas esti plenvalora kaj sukcese utila per siaj agoj? En "Lumigitaj spacoj" trovis sian gxustan lokon liberaj kaj kuragxaj homoj, kiuj donacas al la legantoj la flamon de siaj koroj. Iuj el ili estas delonge famaj kaj konataj en nia kaj en la eksterlanda literaturo ne cxar ili estas blindaj auxtoroj, sed cxar ili estas mirindaj kreantoj en tiu arto. La literatura kolekto estas jubilea eldonajxo de la Bulgara asocio de la blinduloj okaze de gxia 80-jarigxo. En 80 jaroj de organizita movado de la nevidantoj en nia lando estas atingita ne tre malmulto sur la kampo de la literaturo, arto kaj kulturo. Ankoraux en la komenco de la pasinta jarcento la bulgaraj nevidantoj komprenis la grandan veron, ke unu el iliaj fortaj flankoj en la vivo estas la kreado kaj ili aktive defendis sian proprecon dum la jardekoj. Nun en la komenco de la nova tria jarmilo la Asocio de la blinduloj en Bulgario ne povas ne akcenti kiel sian devon konfirmon de la nunaj kaj de la estontaj kreintoj, kiuj estas senigitaj je vidpovo. Mi ege volas substreki kaj deziras montri, ke la literaturo, la arto kaj la kulturo estas la plej rekta vojo por la blinduloj al la reala kaj al la sukcesa integrigxo en la vivo kaj en la spirita mondo de la vidantoj. En la sfero de la intelekta laboro ne estas blindaj kaj vidantaj kreantoj. Sur tiu nobla kampo estas nur talentuloj kaj pilgrimantoj, reale ekzistas en la vivo povantoj kaj nepovantoj en tiu benita intimeco. En la tera vivo estas diversaj homoj laux fizika, sensa kaj psika stato. Neniu estas kulpa, ke li aux sxi ne vidas, sed bedauxrinde cxiu povas renkonti sian sorton. Cxiu el ni estas sur la tero kaj sub la cxielo ido de la sincera homa amo. En la lukse bindita 158-pagxa volumo "Lumigitaj spacoj" la legantoj havas eblecon unuafoje renkontigxi kun sukcese elektitaj verkoj de la nevidanataj bulgaraj auxtoroj. La elekton faris Vladislav Kacarski. Tiu kolekto estas unika eldonajxo en la bulgara gxisnuna literatura historio. Dancxo Dancxev :::::::::::::::::: Grandan veton faris (Bulgara popola kanto) Melodio. 2. сЅЅ ¦ЁµрТ ҐТрµЈ їЅ 4#3 її Ґ.рТ’ґ ¤.Т’©Ґ ¦©’¤¦ Ѕсї 4#3 _ЅЅ[Є Vortoj: *Grandan veton faris knabo kaj knabino.* Refreno: *La-la-la-la-la* grandan veton faris *la-la-la-la-la* knabo kaj knabino. *Ili kune kusxu, tamen sin ne tusxu.* Refreno. *Dormis la knabeto kiel kolumbeto.* Refreno. *La knabin. movigxas kaj ne trankviligxas.* Refreno. *L.veton mi oferas - l.amon mi preferas.* Refreno. E-igis: Velicxka Karparova :::::::::::::::::: Interesajxoj Portreto de Elizabeta - la dua el 8000 posxtaj markoj Bulgara novajxagentejo BTA (Bulgara Telegrafa Agentejo) informis, ke la bulgara pentristo Andrej Andreev faris portreton de la brita regxino Elizabeta II uzante 8000 posxtmarkojn. Per tiu avangarda verko la auxtoro omagxis la 50-jarigxon de la edzinigxo de Sxia mosxto. La pentristo gluis la markojn por fari la portreton en dauxro de ses monatoj. Sur cxiu posxta marko estas portreto de la regxino. La portreto havas pli ol 80 kolorojn. La posxtmarkojn kolektis la patro de la pentristo Nikolaj Kolev en dauxro de 30 jaroj. Andrej Andreev estas amatora pentristo, sed tio ne malhelpas al li esti bona pentristo, diris BTA. (laux gazeto "Duma")("Parolo") Esperantigis Vl. Jxelev :::::::::::::::::: La punrepagita peko de Markvicxka La eklezia kanono malpermesas krei bildojn de sanktuloj uzante vivantajn modelojn. Prof. Ivan Markvicxka, tamen, malobeis la dogmon. Lia Sankta Dipatrino de la ikono sur la ikonostazo de la norda navo en la katedralo-monumento "S-ta Aleksandro Nevski" (Sofio) estas pentrita laux la modelo de ordinara virino, povas esti ankaux ciganino. Sed la bildo estas vivece vera kaj forte influanta. La Dipatrino portas la knabeton kaj tenere kisas lian maneton. Nature sincera pozo, kiu tusxas la koron. Gxi plene malsimilas al la bildoj de la Virgulino kreitaj de la peniko de prof. Viktor Vasnecov kaj prof. Anton Mitov, kiuj estas sur ikonoj en la pregxejo. En ili regas la kanono kaj tial ili perdas iom el la cxarmo atingita de Markvicxka. Kio estis okazinta? Kial la eklezia ordono estis malrespektita? La jaro estas 1912. La cxefprojektanto de la katedralo prof. Al. Pomerancev post longa rezisto finfine decidas, ke en la arangxo de la katedralo partoprenu ankaux bulgaraj pentristoj (17 estas rusaj kaj 14 bulgaraj artistoj). Prof. Iv. Markvicxka ricevas la taskon pentri la ikonon de S-ta Dipatrino por la norda pregxeja altaro. Iun tagon, elirante el la ankoraux konstruata katedralo, Markvicxka estis renkontita de etendita brako de almozulino. Sxiaj okuloj estas plenaj de tristo. Sed sxia mano estas delikata, ecx se sekigxinta. Markvicxka preskaux auxtomate enposxigas sian manon, donas moneron kaj malproksimigxas. Post momento atingas lin la maltrankvila vocxo de la almozulino: "Sinjoro, sinjoro, kion vi faris? Cxu vi ne eraris? Ja vi donis moneron de granda valoro, eble gxi estas ora. Cxu vi ne bedauxros?" Markvicxka estas surprizita. Li turnas sin kaj fikse ekrigardas en la profundajn nigrajn okulojn de la virino kaj rigidigxas. Li staras konsternita. Post momento li ekparolas: "Ne gravas. Tia estis via sxanco. Estu je via sano". Li turnis sin ankorauxfoje, flustris ion kaj foriris. En lia konscio, tamen, engravurigxis la delikataj trajtoj kaj precipe la profunda malbrila rigardo de la suferantino. Poste gxuste tiun rigardon ni trovas en la ikono de la Virgulino en "S-ta Al. Nevski". La virino, estigxinta modelo, prototipo de lia Dipatrino. La kanono estis rompita, sed la ikono ankoraux kaptas la rigardon de la laikoj, kiuj krucsignas antaux gxi. Cxu ne la sorto helpis al li renkonti tiun virinon, doni al sxi oran moneron kaj per tio punrepagi la faritan pekon? Eble tio estas la vero. D-ro sc. Nikolaj Trufesxev (gazeto "Tria agxo" - 2001) :::::::::::::::::: Anoncoj Vidanta membro de nia asocio (ANEB), estro de vilagxo Cxesxnegirovo, Plovdiva regiono, sercxas kontaktojn kun kolegoj esperantistoj. Cxu iu el niaj legantoj povas helpi al li? Kontaktadreso: Jordan Angelov str. Jordanka Nikolova 22 4121 v. Cxesxnegirovo (dep. Plovdiv) Bulgario S-ino E. de Korte-Post (de Ziel 107, 9451 CV Rolde, Nederlando) disponigas siajn legitajn brajlajn revuojn al interesigxantoj. Bv. peti ilin de sxi skribe. :::::::::::::::::: 2002/2 Sen via helpo sukceso ne eblas Karaj legantoj, cxiu revuo estas eldonata por via informado, por ekscio de gravaj novajxoj sur unu aux alia kultura kampo, por plenumado de viaj deziroj kaj plej poste por prezento en viaj manoj de utilaj pagxoj per la aparta numero. La revuo ne estas farata por la respondeca redaktoro mem aux por la redakta komitato. La eldonajxo estas via. Cxiu ANEB-ano kaj cxiu eksterlanda leganto havas realan eblecon esti nia kunlaboranto kaj helpanto sur la pagxoj de la revuo. Viaj kontribuajxoj, artikoloj, informoj, novajxoj, opinioj, deziroj kaj ecx kritikoj estas akceptataj de ni sincerkore. Vi havas la eblecon helpi al ni, ricxigi la enhavon de la aparta revua numero kaj fari la eldonajxon pli interesa, pli leginda kaj pli alloga. Karaj legantoj, sen via aktiveco, sen via kunlaboro kaj sen via samideana helpo cxio supredirita ne estos ebla. Vi cxiuj komprenas tion bonege kaj scias, ke la organo de ANEB cxiam estas libera tribuno por esprimo de samideanaj opinioj pri unu aux alia problemo de nia agado. Ni atendas vian kunlaboron sur la pagxoj de "Esperanta fajrero" kaj vian aktivan helpon. Karaj legantoj, estu aktivaj en la agado de ANEB, partoprenu gxiajn iniciatojn kaj laboru por la noblaj celoj de la blindula Esperanto-movado! De la redaktoro :::::::::::::::::::: Esperanto-vivo Kunsidoj de ANEB-estraro La 22-an de marto okazis grava kunsido de la estraro de ANEB. Cxiuj membroj kolektigxis en la nova Esperanto-klubejo de la Asocio , pri kiu ni aparte rakontos. La tagordo estis longa kaj estis pridiskutitaj kaj akceptitaj gravaj decidoj. La prezidanto prezentis la tradician informon pri la agado inter la du kunsidoj. Poste estis akceptitaj financa raporto por 2001 j., jarplano pri la agado de la estraro en 2002 j., bugxeto de ANEB por 2002, informo pri plenumo de la projekto "Esperanto - komuniko sen limoj". Oni decidis, ke la tradicia nacia renkontogxo kaj la jarkunveno de la Asocio okazu en junio en Varna, en la lernejo por viddifektitaj infanoj. Estis aprobita modelo de la atestilo pri sukcese farita ekzameno post fino de E-kurso. Fine la cxeestantoj estis informitaj pri la estontaj E-kongresoj: 68-a IKBE, 54-a kongreso de BEA en Trojan, 54-a IFEF-kongreso en Plovdiv. La 9-an de aprilo okazis kunsido de la estraro de ANEB, kiu akceptis jenajn decidojn: 1. La tardicia nacia renkontigxo okazos je la 21 - 23-a de junio en la lernejo por viddifektitaj infanoj en Varna. En la programo: 21-a de junio: alveno, vespero de la E-veteranoj; 22-a de junio: matene - jarkunveno de ANEB, enmanigo de atestiloj al la sukcese finintaj E-kursojn, posttagmeze- nagxado kaj vespere - kvizo kaj E-muziko; 23-a de junio-forveturo 2. Gxis la fino de aprilo solene inauxguri la E-klubejon en Plovdiv kaj organizi en gxi du renkontigxojn: en aprilo kun la E-verkisto Georgi Mihalkov, en majo kun la blinda poeto Vladislav Kacarski. 3. Estis konkretigitaj la programeroj, kiujn prezentos la plovdivaj blindaj esperantistoj en la Esperanto-vespero kadre de 54-a IFEF-kongreso. 4. Estis fiksita la limdato de apero de n-ro 2/2002 de "Esperanta fajrero". Vladimir Jxelev :::::::::::::::::::: Agadplano de ANEB - 2002-a JARO 1. Akcepto de la agadplano - limdato 30 Iii 2002, respondeculo Jxelev 2. Akcepto de la financa raporto por 2001 - limdato 30 Iii 2002, resp. Jxelev, Sotirov 3. Akcepto de bugxeto de ANEB por 2002 - limdato 30 Iii 2002, resp. Jxelev, Sotirov 4. Fino de abonkampanjo - 2002 de "E-fajrero" - limdato 28 Ii 2002, resp. Jxelev, Dancxev 5. Certigi la regulan liveron de la materialoj por la revuo al la presejo konforme al la kontrakto kun ABB - limdato konstanta, resp. Dancxev, Milusxeva 6. Malfermi E-klubejon kaj fari programon de gxia agado - limdato 30 Iv 2002, resp. Jxelev, Sotirov, Sxopov 7. Prepari kaj okazigi la nacian renkontigxon kaj la jarkunvenon - limdato 30 Vi 2002, resp. Jxelev, Sotirov, Mincxev 8. Fari enketon inter la legantoj de "E-fajrero" pri la temo "Kio placxas kaj ne placxas al vi en nia revuo, pri kio vi sxatus legi?" - limdato 30 Vi 2002, resp. Dancxev 9. Fini la projekton en la difinita tempo - resp. Sotirov 10. Sercxi eblecojn por partopreno en alia projekto - limdato 30 Xi 2002, resp. Sotirov 11. Helpi al la dezirantoj partopreni la 68-an IKBE kaj la kongresojn de IFEF kaj BEA - resp. Jxelev, Stojanova 12. Kolekti la membrokotizon, inviti la finintojn de E-kursoj membrigxi - limdato 30 Vi 2002, resp. la lokaj respondeculoj 13. Sercxi eblecojn plivastigi la instruagadon kun speciala atento al la lernejoj - resp. Milusxeva por Sofio, Mincxev por Varna 14. Sercxi eblecojn kolekti financajn rimedojn - resp. la estraranoj 15. Teni konstantan kontakton cele al kunlaboro kun ABB, LIBE, BEA, legejo "L. Braille" kaj aliaj parencaj organizajxoj - resp. Jxelev, Milusxeva, Stojanova 16. ANEB-anoj partoprenu en arangxoj de aliaj parencaj organizajxoj - resp. Sxopov, Milusxeva, Stojanova 17. Estu farita registro de la membroj konforme al la nova Legxo pri la asociigxoj - limdato 30 Vii 2002, resp. Jxelev, Stojanova 18. Konduki al la fino la reregistrigxon de ANEB - limdato 30 Vii 2002, resp. Sotirov, Jxelev 19. Sercxi eblecojn por brajle eldoni literaturan verkon en Esperanto kaj kolekton de materialoj pri la E-movado inter la nevidantoj en Bulgario - limdato 30 Vii 2002, resp. Jxelev, Sotirov, Dancxev :::::::::::::::::::: Kiam kaj kiel mi igxis esperantisto Mi auxdis pri Esperanto unuafoje en 1951 j., kiam mi estis lernanto en la unua klaso de la elementa lernejo por blinduloj en Zemun, tuj apud Beogrado. Mia instruisto tiam estis la tre konata blinda tiflopedagogo Vladislav Stefanovicx (1915-1987), kiu gxuste tiam, je la komenco de la 1952-a jaro, ricevis novan laborlokon igxinte Esperanto-instruisto. Cxi tiu lernobjekto igxis deviga. Ni preskaux cxiuj entuziasmigxis, cxar ni povos pere de tiu internacia lingvo komunikigxi kun la tuta mondo. Mia aliro al Esperanto havas du gravajn fazojn: la unua - kiel lernanto kaj la dua - post la 41-a IKBE, en 1973. Tiam mi estis prezidanto de Kultur-arta societo "Svetislav Angxelicx" kiu estis organizanto de la okazintajxo. La menciita Vlada (mallongigo de Vladislav) estis prezidanto de la Prepara komitatto kaj por faciligi sian laboron li petis, ke mi partoprenu cxiujn pli gravajn labortaskojn. Kiel lernanto mi tre bone ekregis la lingvon. Sed poste, bedauxrinde, mi postlasis gxin. Mi dum deksep jaroj estis tute eksigxinta el la E-medio, cxar tie, kie mi logxis kaj laboris, laux mia scio ne estis esperantistoj. Mi pri nenio okupigxis rilate al Esperanto kaj baldaux tute forgesis la lingvon. Ecx pri E-revuoj mi ne sciis. Reveninte en Beogradon, dum al 41-a IKBE kaj poste, mi renovigis, iomete premata kaj helpata de Vlada, mian E-scion, liginte kontaktojn kun multaj tiamaj E-aktivuloj. Mi ne kuragxis paroli kun iu ajn, cxar mi ne sciis bone la lingvon, al mi cxiam mankis iu vorto ktp.. Vlada kuragxigis min: "Vi suficxe bone scias la lingvon, sed vi estas timema. Ankaux mi ne scias cxion, ankaux al mi mankas iu esprimo". Post la 41-a IKBE la karmemora Jozef Smietanko restis kelkajn tagojn cxe Vlada, kiu ankaux min tiam vokis tagmangxi kun ili en lia domo. Post la tagmangxo Vlada al mi diris: "Se vi ne volas iomete dormeti, bonvolu paroli, dum mi ripozos". Mi petis lin ne ripozi gxuste tiun tagon, cxar ni ne povos interkomprenigxi. Tiam mi ankoraux ne estis renoviginta miajn E-sciojn. Vlada ne akceptis tion. Li foriris dormi. Perdinte la vortprovizon, forgesinte la gramatikon, mi timis resti sola kun eminenta esperantisto, kiu longjare redaktis la sxatatan brajlan revuon "Pola stelo". Mi turmentigxis sercxante gxustan esprimon, sufikson, farante multnombrajn erarojn, Sed s-ro Jozefo estis tre pacienca kaj tolerema esperantisto, helpis al mi trovi la gxustan vorton, fari la frazon. Kiam Vlada revenis al ni, s-ro Smietanko al li diris: "Mi ecx ne supozis, ke Dusxan estas tiel bona esperantisto". Tio estis bona kuragxigo, kiun Vlada poste utiligis dirante al mi: "Mi intence iris dormi, por ke vi povi liberigxi kaj paroli Esperanton. Mi jam sciis, ke vi estas kapabla tion fari." Por tiuj, kiuj ne havas propran sperton kun esperantistoj mi povas konstati, ke preskaux cxiuj ili estas pretaj helpi unu la alian proponante al la komencantoj gxustan esprimon, vorton, vocxe korektante ilin. Poste mi renkontante esperantistojn babiladis pri diversaj temoj, sed mi sxatis nek skribi, nek ion traduki, cxr mi ne estis tute certa cxu mi tion bone faros. Vlada denove min surprizis. "Mi hieraux renkontis Bareticx, la redaktoron de niaj porblindulaj revuoj kaj mi promesis al li, ke vi de nun sendados al li interesajn tradukitajn artikolojn el Esperantaj revuoj, por ke li ilin anoncu. Mi estas maljuna kaj iu devas tiun taskon preni sur sin". Mia defendo per tio, ke mi ne estas sperta kaj lerta, estis tute vana. Li nur mallonge, demandinte min, respondis: "Cxu vi deziras fari min mensogulo?!" Denove mi estis deviagata nur konsenti pri tio. Dum Vlada estis viva, li cxiam helpadis al mi traduki per siaj konsiloj, anstatuxigo de vorto ktp. kuragxigante min, lauxdante tradukitajn artikolojn. Ankaux multnombraj niaj legantoj lauxdas bone elektitajn kaj tradukitajn materialojn kaj mi tuj pensas pri Vlada dirante, ke tio estis lia gusto, kiun ankaux mi akceptis. Al mi sxajnis, ke mi sen la influo de Vlada neniam tradukus por nacilingvaj revuoj. Fondinte novan brajlan E-revuon "Sunapero", la Respublika komitato por blinduloj de Serbio decidis nomumi min gxia redaktoro ecx ne demandinte min. Mi kontrauxstaris - denove vane. Dum gxi aperadis, mi devis redakti gxin, en kiu laboro tre multe min helpadis la konata esperantistino Nedeljka Suboticx, bedauxrinde jam forpasinta. Cxeestante en IKBE-oj mi akiris multajn geamikojn. Tre agrable estas kun ili paroli, sxerci, auxskulti ilian rakonton pri iliaj moroj, spertoj, bezonoj, praktiko, atingitaj rezultoj ktp.. Se opuloj estas komencantoj, ili povas esti tutcertaj, ke al ili spertaj esperantistoj helpos ekregi la unuajn pasxojn, starigi kontaktojn kun aliaj. Ilia klpopdo paroli kaj interkomprenigxi kun ili tutcerte estos sukcesa, nur ili estu trankvilaj kaj ne timemaj. La utilo de la Internacia lingvo povas esti granda kaj diversspeca: interkomprenigxi kun esperantistoj en la tuta mondo, pruntepreni aux pruntedoni librojn, akiri sercxatajn medikamentojn, viziti aux esti vizitata de aliaj samideanoj, akiri revuojn, kasedojn ktp.. Cxiuj tiuj aferoj estas sciataj de cxiu esperantisto ekde la komenco de la lingvolernado. Revenante el Budapesxto kun aliaj mi atendis la trajnon. La biletoj kaj la certigiloj por rezervitaj sidlokoj estis cxe ni en la posxoj. Do, alvenis ankaux la trajno, ni kuris antauxen-malantauxen sercxante nian vagonon. Jes, gxuste gxi mankis. Montrante la paperojn ni demandis la fervojistojn kie estas tiu vagono. Ili ion respondis, mi ilin ne komprenis. Vidante verdan stelon iu fervojisto - esperantisto min demandis: "Kian problemon vi havas?" Post la klarigo, gxojante ke mi auxdas nian lingvon, mi ricevis respondon: "Tiu vagono aldone alvenos, nur vi atendu cxe la komenco de la vagonaro". Unu artikoleto ne povas esti tre ampleksa. Preskaux cxiu frazo povus esti aparta temo. Mi menciis nur iujn momentojn, pri kiuj mi nun rememoris. Do, lernu kaj rekomendu al aliaj utiligi Esperanton por cxiuspeca prospero! Dusxan Anjxelkovicx, Beogrado - Serbio :::::::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Iom da statistiko Fine de la jaro 2001 la Asocio de la blinduloj en Bulgario havas 16.820 membrojn. La membraro de la organizajxo kreskis je 637 novaj blindigxintoj kompare kun la antauxa raporta periodo. La novakceptitaj asociaj membroj en la jaro estas gxuste nevidantoj - 2265. Forlasis la asocion en la pasinta jaro 1682 membroj. La mortintoj en tiu periodo estas 1105, la eksigxintoj estas 788. En la strukturo de la asocio funkcias 16 regionaj organizajxoj. La plej multnombra regiona organzajxo havas 2658 membrojn, funkcias en Sofia distrikto kaj la plej malmultnombra kun 286 nevidantoj estas en la regiono de urbo Silistra. Laux la kategorio de invalideco la situacio estas la jena: unuan kategorion havas 11569 personoj, duan kategorion - 5259. Peresono, kiuj havas trian kategorion de blindeco ne rajtas membri en la asocio. El la asociaj membroj la nevidantaj viroj estas 8372 kaj la virinoj - 8448. Lau la agxo la membroj de la Bulgara bl.-asocio dividigxas jene: gxis 30-jaraj - 850; gxis 60-jaraj - 5784 kaj pli ol 60-jaraj - 10.196. De tiuj ciferoj ni konkludas, ke la plimulto el la asociaj membroj estas maljunagxaj. Tio signifas, ke la organizajxo devas direkti siajn cxiutagajn zorgojn al tiu cxi membrogrupo de nevidantoj. Laux klereco la asociaj membroj estas: kun elementa klereco - 2751, kun baza klereco - 8633, kun meza klereco - 4349, kun duonsupera klereco - 380, kun supera klereco - 735. Tie cxi ni devas montri, ke en la lando funkcias 113 lokaj organizajxoj de la Bulgara bll.-asocio, kiuj unuigas cxiujn nevidantojn. En la oficialaj raprtdokumentoj oni montras, ke en la jaro laboris nur 597 nevidantoj. El ili 257 laboras en la bll.-asociaj produktejoj, kiuj ankoraux iel funkcias kaj ekster la asocio laboras 209 niaj sotrofratoj. En la organizaj oficejoj de la asocio laboras 33 nevidantoj. Kelkaj informoj, kiuj karakterizas la socialan agadon de la bll.-asocio dum la jaro, diras malmulton. Financan helpon de la asocio ricevas 984 membroj. Nutrajxon, vestajxojn kaj aliajn objektojn kiel materialan helpon ricevis 5465 nevidantoj. 256 blinduloj estas finance subtenitaj de bonfarantoj. Nun studas en altlernejoj 79, en mezlernejoj kaj kolegioj - 25 viddifektitoj. 72 nevidantoj havas komputilajn scipovojn. 883 uzas sonigitajn librojn kaj gazetojn. 220 nevidantoj aktive okupigxas pri sporto. 225 asociaj membroj partoprenas en la grupoj kaj kolektivoj de amatora arto. Tie cxi ni sukcesis doni al vi ioman statistikon pri la nuna situacio kaj pri la agado de la bulgara bll.-asocio dum la pasinta jaro. Tion ni sukcesis fari laux la informoj de s-ino Jxivka Pavlova- specialisto en la centra estraro de nia asocio. Dancxo Dancxev :::::::::::::::::::: Tri jarojn Taga rekapabliga centro en u. Jambol Antaux tri jaroj cxe la rekapabliga oficejo en u. Jambol kunlabore kun fondajxo "Rekapabligo de blinduloj" estis fondita Taga rekapabliga centro por homoj kun difektita vidpovo. Per sia ekipajxo kaj organizo de laboro gxi estis fondita kiel modelo en tiu cxi sfero. Kaj nun la centro estas unu el la plej bonaj en la lando. Dank. al la financa helpo de "Cristal City Pen Rotary Club" el Usono la ejo de la centro estis tute renovigita kaj gxia arangxo plibonigita. La centro ricevis donace specialajn aparatojn por ekzercoj por eviti la sekvojn de nesuficxa fizika aktiveco de la nevidantoj. Tio estas la 12-a lernobjekto en la centro. Okaze de tio estas organizita malgranda kaj emocia solenajxo. Cxeestis reprezentantoj de la loka administracio kaj la helpantoj. Ili salutis la skipon konsistantan el tri junaj entuziasmaj virinoj - du instruistinoj kaj unu sociala laboristino pro iliaj sukcesoj. Krom la tradiciajn lernobjektojn: mobiliteco, brajla skribo, memservado en la Centro oni instruas komputilajn povojn, masxintajpadon, ellaboron de ornamajxoj el sxtofo kaj sekaj floroj. Helpe de loka firmao estas farataj de la nevidantoj malgrandaj argilaj memorajxoj. Antauxnelonge la kursanoj sukcese partoprenis en ekspozicio, kiu havis bonfaran celon. En dauxro de tri jaroj en la Centro lernis pli ol 140 nevidantoj kaj multaj iliaj parencoj ricevis konsilojn. Nun la Taga rekapabliga centro estas auxtoritata sociala institucio en la regiono. Vladimir Jxelev :::::::::::::::::::: Helpo el Italio La 11-an de januaro en la cxefurba domo por maljunaj homoj en Gorna Banja la cxefministro Simeon Koburggotski plenumis la volon de la donacinto, Internacia asocio "Regxino Heleno" el Italio sub la auxspicio de princo Vittore Emanuele de Savoja. Estis distribuitaj dektri tunoj da nutroproduktoj, kuraciloj, vestajxoj kaj diversaj aparatoj por socialaj institucioj kaj organizajxoj. Cxeestis la viccxefministro kaj ministro de la laboro kaj la sociala politiko Lidia Sxuleva kaj ties vicministro Hristina Hristova. Antaux multaj jxurnalistoj kaj civitanoj s-ino Hristova anoncis, ke estas farita analizo fare de la nacia oficejo por sociala helpo pri la bezonoj de la socialaj institucioj kaj la organizajxoj de la invalidoj, kiuj okupigxas pri tiu agado. Helpon ricevos cxirkaux deksep mil homoj. Tiu ci nombro estas unu triono de cxiuj, kiuj estas en la socialaj institutoj, en la plej postrestintaj regionoj de la lando. Al la donacinto estos sendita konkreta informo pri tio kie kaj al kiu estas donita la sendita helpo. Laux gazeto "Kurajx" ("Kuragxo") :::::::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Mia penso Sur la kampo, for de l'mondo, antaux nokto de somero, amikino en la rondo kantas kanton pri l'espero. Kaj pri vivo detruita sxi rakontas kompatante, - mia vundo refrapita min doloras resangante. "Cxu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco? Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?" Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado kun frauxlino ripozanta post somera promenado! Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj! Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj! Kion havis mi plej karan - la junecon - mi ploranta metis mem sur la altaron de la devo ordonanta! Fajron sentis mi interne, vivi ankaux mi deziras, - io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras... Se ne placxas al la sorto mia peno kaj laboro - venu tuj al mi la morto, en espero - sen doloro! D-ro L'L' Zamenhof :::::::::::::::::::: Sur la vasta scenejo En nia cxefurbo Sofio aperis surstrataj nevidantaj muzikistoj kaj kantistoj. Ili laboras en la frosta vintro kaj en la forte sunbrilanta somero. La sofianoj ofte auxskultas ilian altkvalitan muzikvocxan arton kun sincera gxojo, cxar gxi estas kortusxa kaj anime plezura. La melodioj fajreras sub la cxielo kaj elversxas rekte en la animojn de la pasantoj purajn sentojn de mildeco. Ili forigas la nigrajn pensojn kaj la gxenojn por iom da tempo. Jam kelkajn jarojn tri blindaj muzikistoj laboras surstrate. Ili estas kantistoj de la eksa fama koruso "Akademiano Petko Stajnov". Ilia trimembra grupo nomigxas "Rodoljubie" ("Patrujamo"). La strato nun estas ilia benata scenejo. Ili estas multajn horojn en la tago sur gxi inspirataj de la plena silento de la publiko, kiu post la fino de la sxatata kanto aplauxdos tondre. Reale ilin cxirkauxas la bruado de la sencxesa taga vivo en la multlogxantara cxefurbo. La scenejo de trio "Rodoljubie" estas diversloke en la urbo - placo "Slavejkov", la subtera fervojo, la Ponto de leonoj kaj iam la Kooperativa bazarplaco en kvartalo "Ljulin". Mi devas sincere substreki, ke kie ajn estu ilia "laborloko", cxiam estas auxskultantoj kaj sxataantoj de ilia muzika kaj kanta arto. Cxiam ili ricevas varmajn aplauxdojn, sincerajn vortojn kaj kuragxigajn emocie ricxajn lauxdojn akompanataj de gajnita mono. Kelkfoje la jam eksa sxtatprezidento Petar Sojanov salutis ilin amike, aparte premis iliajn manojn kaj amike konversaciis kun la nevidantaj muzikistoj antaux la auxskultantoj surstrate. La trumpetisto Ivan Hagxijski, la aktoro Anton Karastojanov, la popola kantistino Maria Kokaresxkova kaj la popkantistino Mimi Nikolova ofte haltas cxe ili kun bona vorto, sinceraj sentoj kaj kuragxemo en la vivo. La eksterlandanoj tre sxatas ilian arton. Manol Mihajlov - unu el la plej popularaj popolaj kantistoj foje ekkantis kune kun ili kaj la blindaj akordionistoj tuj sperte akompanis lian kantadon. La tri nevidantaj muzikistoj ege suferas pro la disfalo de koruso "Petko Stajnov" kaj sentas akran doloron pri la pasinteco artista. Kompreneble ili suferas kaj sentas doloron en la soifanta koro. Ili suferas anime, cxar multe da belaj aferoj mortis en la lastaj dekdu jaroj. Multe da ajxoj nun estas nealireblaj por la blinduloj en nia lando. La laboro de la nevidantaj muzikistoj sur la strato kategorie dirite ne estas almozo, cxar ili donas al la publiko altvaloran arton. Ili ne sentas sin humiligitaj pro tio, ke ili estas surstrataj artistoj. Bone estas, ke ili trovis manieron kree realigxi, kio estas cxiam akompanata de sincera dankemo, ravo kaj admiro. La homoj ne deziras plu auxskulti politikajn disputojn, sensencajn sloganojn. Por ili estas pli bone auxskulti la belajn malnovajn amuzajn kantojn en Sofio de tri surstrataj nevidantaj muzikistoj. Ili ne sentas sin humiligitaj pro tio, ke tiamaniere ili gajnas sian monon kaj ne atendas helpon de la socialaj oficejoj kaj de la Bulgara bll.-asocio. Reale ili adaptis sukcese sin al la kondicxoj de la nova tempo. Ankoraux io - ili en sia maniero kontaktas la homojn kaj sentas sin kiel parto de la socio, kiu same kiel ili batalas kontraux la malfacilajxoj por savi la vivtenajn fortojn. La tri nevidantaj muzikistoj Pande, Nikolaj kaj Petko estas kontentaj, ke Dio gardas ilin. Ili ludas la akordionojn kaj kantas pri la maro kaj la gitaroj, pri la amo kaj la atendata felicxo, pri la malfacila vivo kaj la amuzemo. La dolcxaj kantoj tusxas la korojn, kuras belsone tra la stratoj kaj flugas libere sub la cxielo. Karaj muzikistoj, havu kuragxon kaj donacu vian arton al la publiko de la vasta scenejo! Dancxo Dancxev :::::::::::::::::::: Dum la juneco (kanto) Populara melodio Trankvile. cxcx3. _Ё сҐ.’Ј.рЁ.sx Ћт І№¦ ґ.Тµ.є¦.ј ­jx ±№_Ё тҐ.’Ј.рЁ.sx jx.ЁЅ °№_Ё Ё.sx¤.©ґ.Т gx.ґї№[Є Teksto: Pencxo Petkov Slavejkov Dum la junec' radias sun' el or', en oraj revoj lulas sin la kor'. Dum juna agxo estas voj' senpena - facile vivobatojn ni eltenas. Juneco estas sxerco, rid', festen', ne ombras koron tiam la cxagren'. Ecx tristo estas fonto de gajeco - dum juna agxo, ahx, dum la juneco! E-igis: Simeon M' Simeonov Adaptis: Boris Bodicxev :::::::::::::::::::: Anekdoto pri gabrovanoj Senpaga konsilo Esperante ricevi senpagan kuracistan konsilon gabrovano haltigis surstrate sian najbaron-kuraciston kaj demandis: - Kara doktoro, kion vi faras, kiam vi havas nazkataron? - Mi ternas - respondis la kuracisto, kiu same estis gabrovano. :::::::::::::::::::: Lingva angulo Volapuko - antauxulo de Esperanto Pri unueca mondlingvo kiel elemento de la spirita kulturo revas jam Tomaso Campanella kaj Jan Amos Komensky, Leibniz kaj Newton. La rusa imperiestrino Ekaterina Ii organizas Komisionon, kies tasko estas trastudi la mondlingvojn. Fina celo de tiuj esploroj estas kreado de universala rimedo de komunikado inter la popoloj. En la dua kongreso de la Unua internacio en 1867 oni akceptas specialan rezolucion pri tiu problemo. La cxefa kondicxo estas, ke la internacia lingvo donu avantagxojn al neniu nacio. La unua praktikata mondlingvo ne estas Esperanto, sed la tiel nomata Volapuko, kreita de la germana lingvisto Johan Schleyer en 1880 j.. Gxenerale en gxi estas sekvata la principo: "Mi parolas en la maniero, en kiu mi skribas; mi skribas en la maniero, en kiu mi legas". La akcento estas metata cxiam sur la lasta silabo kaj la vortoj formigxas surbaze de la angla, franca, germana kaj latina lingvoj. Schleyer ne uzas tutajn vortojn de la montritaj leksikaj fontoj, sed nur vortopartojn, kiuj kunigxas kiel infana konstruludilo. La nomo Volapuko estas kombtinajxo de la angla vorto "world" ("mondo"), transformita en "vol" kaj "speak" ("paroli"), transformita en "puk". Jen kiamaniere estas kreita la vorto "tondilo". La germana lingvisto opinias, ke la angla vorto "scissors" kaj la franca "ciseau" estas netauxgaj. Pro pure estetikaj konsideroj li formetas de la germana vorto "schere" la finajxon "-e" kaj sxangxas la literon "r" per "l" kaj "e" per "i" kreante tiamaniere la vorton "sxil". Tamen en Volapuk-vortaro tiu vorto estas jam "okupita" de la nocio "virineco". Pro tio Schleyer sxangxis "sxil" per "sxim". El lingvistika vidpunkto simila metodo estas pli ol stranga. Pro tio tute ne estas mirinde, ke la reprezentantoj de la diversaj lingvaj medioj vidas en la nova rimedo por komunikado precipe sensencajxojn. Malgraux tio la "mondlingvo" gajnas amason da adeptoj, ricevas ankaux subtenon de la ekleziaj medioj, kiuj dum tiu tempo kvazaux forgesas la historion pri la Babela turo. "La monda alfabeto" ricevas la sxancon certigi al si senmortecon. Schleyer konsideras sin mesio donacinta al la homaro novan parolon. Sed iom post iom la adeptoj de lia kreajxo komencas konstati gxiajn evidentajn malperfektajxojn. Ili estas korekteblaj, tamen la lingvisto okupas firman pozicion. La situacio inter liaj sampensuloj farigxas strecxa. En 1912 j.. Schleyer neatendite mortas. Kune kun li mortas ankaux lia amata ideo - Volapuko. Kompreneble ties "morton" plirapidigas la apero en 1887 de nova unueca lingvo kreita de la varsovia kuracisto - oftalmologo Ludoviko Zamenhof. Sian verkon "Internacia lingvo" li publikigas sub la pseuxdonimo D-ro Esperanto - tio estas "homo, kiu esparas". Baldaux tiu pseuxdonimo estigxas nomo de la lingvo mem. Gxia gramatiko estas maksimume simpligita kaj gxi ne tro sxargxas la homan menson kaj auxdpovon. Gxin eniras cxiuj konataj tiutempe internaciaj vortoj. (el revuo "Zari") ("Auxroro", n-ro 3, 2002) Tradukis el la bulgara: Dimo Dimov ::::::::::::::::::::: Interesajxoj Aleksandro Pusxkin en Bulgario Temas ne pri la mondfama rusa poeto, sed pri lia filo samnoma. Aleksandro estis la dua infano kaj la unua filo de la poeto. Li naskigxis la 6-an de julio 1833 j.. Post la morto de la patro laux ordono de imperiestro Nikolao I la juna Pusxkin lernis en la t.n. "Pajxeskij korpus" ("Pagxia korpuso") kaj finis gxin tre sukcese. Al. Pusxkin - filo estis klera homo, kiu ankoraux infanagxe parolis perfekte la francan kaj germanan lingvojn kaj tre bone konis la rusan historion. Li farigxis oficiro en 1870. Kolonelo Pusxkin ricevis postenon de komandanto de la 13-a Narva regimento. En aprilo 1877 komencigxis la Rusa-turka milito, kiu en Bulagrio estas nomata liberiga, cxar dank. al gxi Bulgario estis liberigita elsub la turka jugo. La 5-an de juno 1877 Narva regimento alvenis en Bulgarion kaj aktive partoprenis la militon. Sub la gvido de kolonelo Pusxkin speciale organizita tacxmento partoprenis en multaj gravaj bataloj kaj liberigis bulgarajn logxlokojn. Pro sia kuragxo kolonelo Pusxkin estis distingita per ora armilo kun surskribo "Pro braveco". Aperas la solvo "Mi estas la pordo de la senfina amo" - tio estas la titolo de la Brusela skulptajxo de Esperanto. La triptiko simbolas universalan amon kaj toleremon kaj aspektas kiel arbo de la vivo kaj de la espero je la nova mondo. La uzitaj lignospecoj venas el Bibliaj arboj: cipreso, pinarbo kaj cedro kaj el al kvar anguloj de la Tero. Kiam la triptiko estas fermita, oni legas la nekompletan frazon: "Mi estas la pordo de la senfina...". Kaj kiam gxi malfermigxas, aperas la solvo per la lasta vorto - "amo". Por tiu triptiko la brusela artisto Alexandr Devaat uzis tekston en Esperanto por la esperiga imago de tiu vivanta lingvo por akceli la dialogon kaj interkomprenigxon inter la popoloj samkiel la rekonon por la diversaj kulturoj. (laux Radio Vieno) :::::::::::::::::::: Helpe al la blindsurduloj Pasintjare la juna Katerina Hartley faris sian nomon famekonata per la heroajxo, ke sxi estas la unua anglino, kiu atingis la Sudan poluson. Nun sxi preparas sin venki ankaux la Nordan poluson. Dank. al tiuj siaj ekspedicioj Katerina sukcesas kolekti konsiderindajn monsumojn, per kiuj sxi helpas la blindsurdulojn en Britio, kiuj ne estas malmultaj en la lando. Tiuj homoj sincere dankas pro la zorgo kaj helpo. (laux gazeto "Tisxina") :::::::::::::::::::: - Alvoko de la prezidanto de ANEB En la lernejo por viddifektitaj infanoj en u. Varna okazis E-kurso por komencantoj. Partoprenis diversagxaj gelernantoj - de 6-a gxis 10-a klaso. Gvidis la kurson la nevidanta edukistino Dobrinka Bodicxeva. Dank. al la kunlaboro de la lerneja direktoro, s-ro Petrov, la kurso finigxis tre sukcese. Naux infanoj (du knaboj kaj sep knabinoj) faris sukcese la ekzamenon kaj ricevis atestilojn de unua grado. En la sekva lernojaro ili dauxrigos la lernadon en kurso por progresintoj. La novaj junaj geesperantistoj sercxas korespondantojn, prefere samagxulojn por perfektigxi en la lingvo. Ili interesigxas pri diversaj temoj. Kiel cxiuj gejunuloj ili sxatas la nuntempan muzikon. Mi petas, skribu al niaj novaj esperantistoj por kuragxigi ilin. Viajn unuajn leterojn bonvolu sendi al la jena adreso: Ucxilisxte za deca s narusxeno zrenie "D-ro Iv. Sxisxmanov"- Za Dobrinka Bodicxeva Kv. Asparuhovo, mestnost Vilite 9003 Varna Bulgario En viaj leteroj bonvolu skribi cxu vi deziras korespondi kun knabo aux knabino kaj el kiu klaso. :::::::::::::::::::: Ni funebras La 24-an de aprilo cxi-jare post longa malsanado forpasis nia vidanta 59-jara membro Nikolaj Bojagxiev. Li estis konata kiel fervora esperantisto ne nur en Bulgario. Li estis nia bona amiko kaj kunlaboranto. Atingis nin tre trista informo. La 11-an de aprilo cxi-jare forpasis unu el la plej gravaj aktivuloj de la internacia movado inter la nevidantoj, s-ano Raimond Gonin el Francio en sia 88-a jaragxo. S-ano Gonin estis multajn jarojn prezidanto de LIBE, redaktoro kaj kunlaboranto de revuo "Esperanta ligilo". Li estis ankaux bona amiko de la bulgaraj nevidantaj esperantistoj. 2002/3 Esperanto-vivo Miaj impresoj pri la 68-a IKBE Inter la 20-a kaj la 28-a de julio en la kuracloko Balatonlelle sur la bordo de lago Balaton en Hungario okazis la 68-a IKBE. La kongresa cxeftemo estis "Blindeco hodiaux". Partoprenis la kongreson 93 personoj el 15 landoj. Post ne tre agrabla veturado mi spertis multajn malfacilajxojn en Hungario - neniu atendis min en la stacidomo de Budapesxto kaj la samo okazis en la stacidomo de Balatonlelle; helpe de miaj mizeraj scioj de germana lingvo kaj parte de la rusa, kiun en Hungario preskaux neniu parolis, mi devis trovi vagonaron en Budapesxto kaj pli ol unu horo kaj duono iri tra Balatonlelle por atingi la kongresejon kaj tie post ankoraux unu horo mi ricevis mian liton, verdire en bela kaj komforta cxambro. Gxenerale hotelo "Postas", kie ni logxis, mangxis kaj kongresis, estas luksa kaj situas en granda parko apud la lago. Ankaux la mangxejo estis tre oportuna kaj cxiam proponis diversspecajn kaj abundajn mangxajxojn. Post la modesta solena malfermo la 21-an de julio estis elektita kongresa estraro: prezidanto Attila Varro, vicprezidantoj Irji Elenek kaj Arvo Karvinen, sekretarioj Galina Lukijanenko kaj Ottorino Carotta. La kongresa programo ne estis strecxa, kiel konfesis la organizanto, gxi estis grandparte feria. Inter la ne tre multaj prelegoj suficxe interesaj estis tiuj de Antun Kovacx ("Blindeco nuntempe ne estas la plej malfacila handikapo"), de A. Varro ("Cxiutagoj de mi - blindulo"), de Ecsede Csaba ("Pri komputila instruado"), de Csaba kaj Varro ("Kiel komputile plibonigi malnovajn moderkvalitajn sonregistrajxojn"), de Blazio Vaha, vidanta esperantisto, scienclaboristo ("Denskismo") kaj de A. Karvinen el Finnlando ("Kauxzoj de la blindeco hodiaux"). Enkadre de la kongreso okazis du kunsidoj de LIBE-estraro kaj du kunsidoj de la gxenerala LIBE-kunveno. Estis pridiskutitaj la organiza agado kaj la financa stato de LIBE (la financa stato estas stabila) kaj iuj problemoj de la eldonado de "Esperanta ligilo". Nun gxiaj abonantoj estas 308 en 42 landoj (en Italio - 29, en Rusio - 24 ktp.). A. Masenko informis pri la nun preparata nova adresaro, en kiu gxis nun estas enskribitaj 422 adresoj el 42 landoj. Landaj reprezantantoj raportis pri la stato de E-movado en siaj landoj. Estis bonaj novajxoj: fondigxo de E-sekcio en Jugoslavio kun prezidanto Goran Pecxinac kaj fondigxo de nacia E-organizajxo en Moldavio (jam oficiale sxtatregistrita) kun prezidanto Aleksandra Aksenti. La modifojn de la statuto akceptos la sekva IKBE. Estis rekomendite al la naciaj E-organizajxoj prepari arangxojn okaze de la 50-jarigxo de la forpaso de V. Erosxenko. Serioze estis diskutita la okazigo de la sekva, 69-a IKBE. Estis du proponoj de eventualaj gastigantoj. Per vocxdono estis decidite, ke la kongreso okazu en Gotenburgo kune kun la UK (26 Vii - 2 Viii 2003). Gxi dauxros 9 tagojn, el kiuj du estos plene dedicxitaj al IKBE - problemoj. Bedauxrinde la prezoj estas ege altaj. En la kongresa kadro okazis ankaux konkurso pri E-stenografio sub la gvido de A. Masenko. Partoprenis 4 homoj, el kiuj Petro Sxniper (Ukrainio) gajnis la unuan premion. Rob Moerbeek organizis ILEI-ekzamenon. Partoprenis 3 personoj. Krom la tradiciaj interkona kaj adiauxa vesperoj Tadeusz Karasz organizis internacian vesperon kun partopreno de reprezentantoj de cxiuj landoj. Mi rakontis bulgarajn anekdotojn kaj proverbojn. Estis organizitaj du ekskursoj: tuttaga en Budapesxto kun vizito al la historia pregxejo Matias kaj koncerto de amatoraj artistoj de la urba blindulorganizajxo en la lernejo por nevidantaj infanoj, kie ni donace ricevis brajlan kolekton de hungaraj kantoj en Esperanto kun malgranda sondisko kaj duontaga - shipa veturado gxis u. Bodotsonn, kie ni vespermangxis kaj gustumis vinon en la loka vinproduktejo. Bedauxrinde ne okazis la vizito al opereta koncerto, sed tre amuzaj estis la vizitoj al la granda akva glitejo. Sxajne la kongresa programo ne estis tre varia, sed ni ne devas esti tre kritikemaj, cxar fakte samideano Attila Varro preskaux sola organizis kaj realigis la kongreson. Pro tio ni gratulas lin. Sendepende de la malfacilajxoj la kongresa etoso cxiam estis tre agrabla kaj emocia - multaj konatigxoj kaj renkontigxoj kun malnovaj kaj novaj amikoj, longdauxraj vesperaj konversacioj kaj regaladoj, banado kaj nagxado en lago Balaton por cxiuj estos neforgeseblaj. Fine cxiuj disigxis kontentaj kaj iomete tristaj kun espero pri estontaj renkontigxoj. Vladimir Jxelev :::::::::::::::::: La rolo de la instruisto Bedauxrinde pli kaj pli malmulte da sortofratoj komencas lerni nian karan lingvon Esperanto. Ilia atento estas kaptita de aliaj fremdaj lingvoj, kiuj estas vaste uzataj tra la mondo. La nevidantoj devas scii reale pri la karaktero de tiu komunika rimedo, pri gxiaj eblecoj kiel informa fonto kaj pri la utilaj servoj. Cxiu homo devas koni kaj scii la cxefajn faktojn pri la naskigxo kaj disvastigo de Esperanto. Oni devas scii kiel nun nia lingvo estas uzata kaj kiajn servojn gxi donas al la nevidantoj. Neniu devas dubi pri la utileco kaj la praktika uzado de Esperanto en la cxiutaga vivo. Tiuj postuloj estas realaj, sed nun la nevidantoj, kiuj deziras komenci lerni nian lingvon, ne cxiam trovas la necesajn lernilojn en brajlo, kasedversie aux grandlitere. Sen tiaj materialoj la sukceso ne estas atingebla kaj oni ne povas pensi pri ia venko. Tiuj lerniloj, kiel lernolibroj, legolibroj kaj vortaroj, kiuj ekzistas por la nevidantoj en la apartaj landoj, pli ofte estas suficxe malnovaj. Ili ne enhavas multajn sciindajn interesajxojn kaj gravajn faktojn el la lastaj jardekoj. La instruisto devas zorge kaj intime kapti la atenton de la komencantaj kursanoj kaj praktike uzadi la ekzistantajn lernilojn sendepende de ilia malnoveco. Tio kompreneble malfaciligas la pedagogian laboron en la organizataj kursoj kaj faras la studadon por la nevidantoj ne tre alloga. La instruisto bone scias, ke tio malhelpas la kursan laboron. Nur de la instruisto la nevidantaj kursanoj povas ricevi pli kompetentajn kaj detalajn konojn pri la moderna organizo pro la manko de pli tauxgaj kaj praktike oportunaj lerniloj. La instruisto cxiam havas deziron helpi al la kursanoj havi koncizajn kaj pli detalajn sciojn pri la lingvo, pri la Esperantaj historio kaj movado. Tio povas servi al cxiu nevidanto, kiu volas plivastigi la spacon antaux si mem. La rolo de la instruisto estas grava, multflanka kaj altvalora sur la kampo de disvastigado de Esperanto. Dancxo Dancxev ::::::::::::::::::: 54-a kongreso de Bulgara Esperanto-asocio Je la 6-a, 7-a kaj 8-a de septembro cxi-jare en la Balkan-montara urbo Trojan okazis la 54-a kongreso de BEA. Partoprenis 57 delegitoj kaj 118 gastoj. BEA-prezidanto ingx. P. Todorov prezentis raporton pri la agado de la asocio kaj la Kontrola komisiono raportis pri la financa stato. Bedauxrinde la nombro de la societoj kaj de la membroj malkreskas. Post ne tre vigla diskuto estis akceptitaj decidoj pri la agado en la sekva unujara periodo. La kongreso elektis novajn honorajn membrojn de BEA. Estis decidite ankaux proponi al UEA okazigi en Bulgario la UK-on en 2007 okaze de la 100-jarigxo de BEA. La kultura programo de la komgreso estis suficxe interesa - spektaklo de BET, koncerto de EDK- Razgrad, E-balo kun kvizo, ekskurso. La kongreso en 2003 okazos en u. Pleven. Vl. Jxelev :::::::::::::::::: Ni gratulas La 12-an de septembro en u. Asenovgrad laux iniciato de la urba organizajxo de la blinduloj okazis solenajxo dedicxita al la 80-jarigxo de nia kara samideano Ivan Andonov. En la klubejo kolektigxis multaj homoj. La jubileulo ricevis multajn gratulojn, bondezirojn, donacojn, florojn. Li rakontis pri sia vivo. Ankaux ni, liaj samideanoj, kore gratulas nian karan veteranon kaj bondeziras al li sanon kaj multjaran aktivan vivon kaj E-agadon. :::::::::::::::::: 54-a IFEF-kongreso en Plovdiv Cxi-jare inter la 1-a kaj la 8-a de junio en Plovdiv okazis la 54-a kongreso de IFEF. Gxi estis la tria IFEF-kongreso okazinta en Bulgario. La unua estis en 1968 en Varna kaj la dua en 1984 en Suna bordo (apud Burgas) cxe Nigra maro. La cxi-jaran kongreson partoprenis 203 esperantistoj el 16 landoj. La oficialan malfermon cxeestis la vicministro de la komunikado kaj transporto en Bulgario, reprezentanto de la urbestro, la prezidanto de FISAIC, BEA-prezidanto. La kongreson salutis la landaj reprezentantoj. En la nomo de LIBE salutis Vl. Jxelev. Estis prezentitaj fakaj prelegoj kaj la temo de la cxefa prelego estis "La reformo en la Bulgaraj sxtataj fervojoj - pasxo al integrigxo al la Euxropa transporta sistemo". Tre interesa estis la prelego de la jugoslava reprezentanto - pri la euxropaj trafikkoridoroj. Por ni speciale interesa estis la prelego de bulgara reprezentanto pri priservo de la invalidoj en la fervoja transporto. La kultura programo estis tre varia: ekskursoj, nacia vespero, balo, akcepto fare de la urbestro, E-vespero kun partopreno ankaux de plovdivaj nevidantaj esperantistoj, spektaklo de Bulgara E-teatro. En u. Nesebar cxe la Nigra maro okazis postkongresa semajno. La 55-a IFEF-kongreso en 2003 okazos en Dresdeno, Germanio. Vl. Jxelev :::::::::::::::::: Utila kaj agrabla renkontigxo De la 21-a gxis la 23-a de junio cxi-jare en Varna, apud la bordo de la Nigra maro, en la lernejo por viddifektitaj infanoj okazis la tradicia renkontigxo de la blindaj esperantistoj. En gxi partoprenis gesamideanoj el la tuta lando, kiuj estas membroj de ANEB. Cxeestis ankaux esperantistoj, kiuj ankoraux ne membras en la asocio kaj aliaj, kiuj cxi-jare lernis la Internacian lingvon en kursoj por komencantoj. Do, je la 21-a de junio ni alvenis en la cxarman nigramaran urbon Varna el cxiuj regionoj de la lando. Tuj ni estis enlogxigitaj en la lernejo. La programo de la renkontigxo ne estis tre sxargxita, sed gxi estis tre interesa. En la sama tago, vespere, ni estis agrable surprizitaj. La vespero estis dedicxita al esperantistoj-veteranoj. Kun intereso kaj atento ni auxskultis de sonkasedo la vocxojn de famaj blindaj esperantistoj de diversaj landoj tra la mondo. Ni auxdis iliajn vortojn el paroladoj antaux Esperantaj forumoj. La kasedo estas afable donacita al ANEB de LIBE-prezidanto s-ro Theodor Speckmann, kiu sin turnis al la bulgaraj blindaj esperantistoj per kortusxaj salutvortoj. La sekvan tagon antauxtagmeze ni auxdis interesan kaj utilan referajxon pri la temo "La kreitaj internaciaj lingvoj". Gxi estas verkita de Mariana Evlogieva. La referajxon tralegis nia samideanino Radka Stojanova el Razgrad. Pro la manko de la auxtorino ne okzais diskuto, kiu estus utila. Post la referajxo la prezidanto de ANEB Vladimir Jxelev solene enmanigis la atestilojn al cxiuj novaj esperantistoj, kiuj lernis la lingvon en la kursoj por komencantoj. Kune kun la atestiloj ili ricevis E-insignojn. La kursanoj, kiuj bonege sin prezentis en la ekzamenoj, ricevis ankaux malgrandajn donacojn. La vespero de la sama tago estis tre amuza. Interesan mallongan literaturan kaj muzikan programon prezentis la lernantoj de la lernejo por viddifektitaj infanoj en Varna, kiuj lernis Esperanton en kurso por komencantoj sub la gvido de la edukistino Dobrinka Bodicxeva. La lernantoj plenumis sian programon en Esperanto. Ni plezure aplauxdis ilin. Poste okazis interesa kaj distra kvizo, en kiu cxiuj urgxis partopreni, rapide respondante al la demandoj. Plej grandan aktivecon kaj viglecon montris la plovdivano Ilian Eftimov. Post la kvizo la esperantistoj el Razgrad prezentis koncizan muzikan programon. Nia renkontigxo pasis amike kaj agrable. En la du noktoj ni enlitigxis cxiam post la noktomezo, cxar neniu volis dormi. Gxis malfrua nokto auxdigxis kantoj, gaja rido kaj konversacioj. La tempo flugis rapide. La vetero dum tiuj tagoj estis suna kaj varmega. En la posttagmezaj horoj ni havis liberan tempon kaj ni promenadis, iris al la plagxo, banis nin en la maro. Je la 23-a de junio post la matenmangxo ni forveturis al niaj logxlokoj tre kontentaj, kun bonegaj impresoj. La rememoroj pri cxi tiu bonega tradicia renkontigxo restos vivaj en ni longan tempon. Ni dezirus, ke okazu pli ofte similaj arangxoj por la geesperantisoj en nia asocio. Marinka Spasova :::::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Interesaj arangxoj La 15-an de auxgusto cxi-jare plenumigxis kvin jaroj de la fondigxo de la Nacia asocio de blindsurduloj en Bulgario. Por celebri tiun modestan jubileon la 24-an, 25-an kaj 26-an de auxgusto la estraro de la asocio organizis vicon da arangxoj, kies gastiganto estis la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo "D-ro Ivan Sxisxmanov" en Varna. La 26-an de auxgusto okazis festivalo de la amatora arto. La festivalon partoprenis homoj duoble difektitaj. Gxi estis malfermita de la prezidanto de la asocio Dimitar Parapanov, kiu salutis la cxeestantojn per "Bonan venon" kaj bondeziris al la partoprenantoj sukcesan sinprezenton. Dum tri horoj la publiko gxuis la kantadon, muzikadon kaj recitadon de la amatoraj plenumantoj el Plovdiv, Harmanli, Jambol, Sliven, Varna, Dobricx kaj aliaj urboj, en kiuj la asocio havas siajn lokajn kaj regionajn organizajxojn. Laux decido de la asocia estraro la festivalo ne havis konkursan karakteron. Pro tio la partoprenantoj ricevis distingatestilojn. Mi tamen ne povas ne mencii la bonegan prezenton de Milka Decxeva el Plovdiv, kiu plenumis popolajn kantojn kaj de Maria Hristova el Sofio, kies malnovaj kantoj rememorigis al la pli agxaj cxeestantoj ilian junecon. La publikon impresis la versajxoj de Dimitar Grudev el Varna kaj Kalinka Kovacxeva el Dobricx, kiujn deklamis la auxtoroj mem. La publiko alte pritaksis ankaux la versajxojn de nia samideanino Borjana Koskina el Kazanlak - aperigitaj en sxia dua libro "Diagonala flugado". Ili estis tralegitaj de sxia patrino. La 25-an kaj 26-an de auxgusto okazis ankaux sxakturniro, kiun partoprenis kvin teamoj. La unuajn tri lokojn okupis: 1. Plovdiv - 8,5 poentoj; 2. Miksita teamo el Jambol, Sliven kaj Burgas - 7 poentoj; 3. Sofio - 6,5 poentoj. Mi ne povas ne diri kelkajn vortojn ankaux pri la ekspozicio de lignajxoj kaj trikajxoj. La vizitantoj kun admiro trarigardis la prezentitajn eksponajxojn kreitajn kun multe da amo kaj vera majstreco. Sendube tiuj arangxoj estas brilega demonstracio de la talento kaj lertecoj de tiuj duoble rabitaj de la sorto homoj. Dancxo Dancxev :::::::::::::::::: Jacques Tuinder: "Evidente" - informas la 52-an KELI-kongreson en Berekfurdo, Hungario (Heemskerk, 29 Vii 2002) Karaj gefratoj, Hieraux mi cxeestis la oficialan malfermon de la 11-a Mondkonferenco, kiun organizis ICEVI, la Internacia Konsilantaro por edukado al vidhandikapuloj. Fluis al unu el la plej modernaj kaj tre lukse ekipitaj kongresejoj en nia lando pli ol 800 partoprenantoj el 102 landoj. Du el ili, homojn el Moldavio, invitis Fondajxo "Evidente". Estis interese vidi kiel oni solvis la lingvan problemon. Nu, sxajne ne ekzistis tiu problemo, cxar kiel nura lingvo hegemoniis la angla... Abundis privataj interpretistoj en la salono: en multaj lokoj oni povis observi (kaj auxdi!) la flustradon de ies busxo en najbaran orelon! Eble duono ne sukcesis sekvi la uverturan ceremonion. Por mi estis valore viziti la kongreson, cxar mi povis konatigxi kun miaj moldavaj gastigantoj, kiam la 17-an de septembro venonta kun du optikistoj - optometristoj flugos al tiu lando por okulvitre helpi al centoj da malricxaj homoj, unualoke infanoj kaj maljunuloj, kies vidpovon ni esperas pliakrigi. Mi vidis liston de 110 operacieblaj okulpacientoj, al kiuj la Ligo de vidhandikapuloj ne kapablas adekvate helpi pro manko de mono. "Cxu via organizajxo pretus adopti ilin?". La totalaj kostoj sendube estos pli ol 15.000 euxrojn. Kiu helpas al ni efektivigi cxi tiun novan adoptan agadaon? Kiu el ni estas preta sponsori mangxon en unu el la hejmoj, en kiuj ni triope laboros? Kiu el ni estas preta pagi unu aux du, aux plurajn optikajn, ofte altdioptriajn vitrojn? Nia "jeso" estas rekta konsekvenco de tiurilata rezolucio dum la unua ekumena kongreso, okazinta en Limburg/Lahn (1963)... Cxi-jare ni povas paroli pri denova kulmino en nia organizajxo, cxar ni oficiale malfermis belegan lernejon kun internulejo por tamilaj infanoj vidhandikapitaj en Batticaloa (SriLanko). Dua projekto temas pri tio, ke ni nune estas riparantaj la Rekapabligan centron en Bulgario kaj jam komencis instali mebloriparejon, ankaux en la urbo Plovdiv dank. al la forta helpo flanke de Organizajxo "Sovagxaj anseroj". En la konferenco, pri kiu mi supre parolis, mi havis interparolon kun la (blinda) direktorino de granda blindulejo en Pattaya (Tajlando). Jam iom da tempo mi korespondas pri sxia peto helpi al la realigo cxu de profesiiga lernejo, cxu de hejmo por sentegmentaj altagxaj blinduloj. Tre karaj geamikoj, cxu vi scias, ke inter ni vivas 15.000.000 da vidhandikapitaj infanoj? Kaj cxu vi scias, ke al 90% el ili mankas la ebleco frekventi lernejon? Nu, la estraro de ICEVI faris strategian planon tre ambician: en 2015 neniu blinda infano estu senigita de instruado! En la lando, kie ni nune konferencas, okazis ankaux la Internacia Kongreso de Blindaj esperantistoj (IKBE). Al kvin partoprenintoj nia fondajxo ebligis aligxi, cxar la sxlosilvortoj de "Evidente" evidente estas kaj espereble restos solidareco kaj amikeco. Estas granda diferenco inter la impona ICEVI-kongreso, kiun registaroj kaj ricxaj organizajxoj sponsoras kaj nia tre modesta konferenco. Sed ni estas cxiuj egalrajtaj rilate al la kongreslingvo. Cxu ne cxiu el ni gxin devis lerni? Por cxiu el ni gxi estas bona lingvo, nia dua lingvo. Sed ni neniam forgesu, ke gxin kreis okulisto. D-ro Zamenhof cxiam estis preta helpi ecx al la plej malricxaj okulpacientoj kaj vidhandikapuloj. Cxu ne estus bela ideo dauxrigi lian laboron en landoj ekonomie postrestintaj, kie la bezonoj estas tiom grandaj, jes nur kreskas kaj kreskadas? Hodiaux mi ricevis dankleteron de afabla okulistino el Krimeo (Ukrainio), laboranta en sociala entrepreno, kiun optikisto Co Croese kaj mi pasintjare vizitis. Ni sendis al sxi oftalmoskopon, kiu multege servas al sxi cxiutage. Dume partnera organizajxo helpas al bulgaraj okulistoj per instrumentoj. Vi sciu, ke gxenerale Esperanto ludas gravan rolon en tiuj kontaktoj! Ke nia solidareco estu (kongresa temo!) kiom eble, senlima. Plej kore vin kaj viajn salutante, mi dankas al vi, esperantistoj, en la nomo de cxiuj, kiuj Esperas, ke ni ankoraux cxiam esperigas ilin, t.e. gefratojn esperantajn ricevi vidpovon aux pli akre vidi! :::::::::::::::::: Kauxzoj de blindeco en Finnlando hodiaux La frekvenco kaj kauxzoj de blindeco varias ege rimarkeble en diversaj landoj de la mondo kaj ecx en la sama lando. En la komenco de la pasinta jarcento plej grandaj kauxzoj de blindeco en Finnlando estis glauxkomo, atrofio de vidnervo - tio estas rudimeno de nervo, akcidentoj, trakomo. En 1934 la nombro de blindeco de homoj pli ol 65-jaraj estis 38,8 kaj la sama de la tuta logxantaro estis 7,9. Absoluta pliigo de la nombro de blindeco devenas de la relativa kresko de la agxoklaso de maljunuloj. Alia fakto, kiu plialtigas la nombron de blindeco, estas ke la kalkuloj enhavas ankaux homojn, kiuj el socia vidpunkto estas blindaj. El la kauxzoj de blindeco inter homoj pli ol 65-jaraj en la unua loko estis la glauxkomo kaj en la dua - la akcidentoj. Akcidentoj, inflamo kaj degenero de la retino estas la plej grandaj grupoj de detruantoj de la vidpovo. Ilia socia signifo estas ege granda ankaux tial, ke ili kauxzas blindecon jam en juna agxo. La plej grandaj kauxzoj de blindeco dum la studo farita en 1962 estis la akcidentoj - 22,8%, inflamoj - 24,6%, degenero de la retino - 14,9%, glauxkomo - 12,2% kaj atrofio de vidnervo - 6,6%. La Finna registro de vidhandikapoj en 2000 La finna registro de vidhandikapoj estas lauxlegxa registro, kiu funkcias ekde januaro 1983. La Finna Federacio de vidhandikapitoj prizorgas gxin praktike. Por la laboro la federacio ricevas financan subtenon de la sxtato. La registron gvidas okulkuracisto s-ino Sirkka-Liisa Rudanko kaj esploristo s-ro Matti Ojamo. La registro enhavas bazajn informojn pri 26.100 vidhandikapitoj. Gxi enhavas nur parton de la vidhandikapitoj. Surbaze de la materialo de la registro oni tamen suficxe bone povas sekvi la demografian kaj okulmedicinan profilon kaj ilian evoluon en Finnlando. Unu el la celoj de la registro estas klarigi la oftecon kaj montrigxon de viddifektoj. La registro bazigxas sur la informoj de okulkuracistoj kaj malsanulejoj. Plejparte la informoj temas pri homoj, kiuj antauxnelonge spertis viddifektojn. Ofte oni maltrafas sendi anoncon al la registro pri tiuj, kiuj jam longe estis vidhandikapitaj. La centra celo de la registro estas sekvi la nuntempan situacion: kiuj estas la kialoj, kiuj kauxzas viddifektojn en la nuntempa situacio. Por difini kaj klasifiki vidhandikapojn la registro sekvas la rekomendon de la Tutmonda organizajxo de sano. La ofteco de vidhandikapo pliigxas forte kun la agxo. Surbaze de la evolua prognozo de la logxantaro dum la sekvontaj jardekoj la nombro de la vidhandikapitoj kreskos inter la maljunuloj. Inter ili la viddifektoj gxenerale kauxzas malfortevidantecon, malofte blindecon. En Finnlando logxas 5,2 milionoj da homoj. En la jaro 2000 inter ili estis 776.000 maljunuloj, do pli ol 65-jaraj. En la jaro 2010 la nombro de la maljunuloj estos 900.000 kaj en la jaro 2020 jam 1.160.000. Laux la prognozo la nombro de ili estos en la jaro 2030 jam 1.300.000. Se oni supozas, ke 10% el ili estus vidhandikapitaj, tio signifas, ke la nombro de la vidhandikapitoj kreskos de la nuna 70.000 al 130.000. Kvankam la finna registro enhavas nur parton de la informoj pri vidhandikapitoj, la materialo donas suficxe fidindan respondon al la demando: "Kiuj estas la plej kutimaj kauxzoj de viddifektoj en diversaj agxoj?" Dum la funkciado de la registro la proporcio de infanoj, junuloj kaj laboragxaj en la fresxaj jarraportoj malkreskis kaj respektive la proporcio de la maljunuloj kreskis. La statistiko montras hodiaux, ke la plej ordinara kauxzo de cxiuj viddifektoj estas la kresko de la agxo - 43,6%. La dua kategorio estas heredaj kialoj - 14,7%, la tria kategorio - neuxrologiaj kialoj - 12,2%, la kvara kategorio - gravedecdevenaj - 10,3%, la kvina kategorio - diabeta retinopatio - 9,2%, la sesa kategorio - glauxkomo, kiu ankoraux en 1962 estis dominanta kauxzo, nun falis al 7,9%. Kaj poste - myopia maligna - 3,4%, inflamoj - 3,4% kaj akcidentoj kauxzas nun 1,8% de viddifektoj. Ankaux akcidentoj dominis en la statistikoj antaux 40 jaroj. Arvo Karvinen (Finnlando) - raporto prezentita antaux la 68-a IKBE en Balatonlelle (Hungario) :::::::::::::::::: Nova espero por cxiuj La Kristana asocio por invalidoj en Bulgario "Nova espero" estas fondita en 1995-a jaro. La unuaj, kiuj komencis la agadon de la unuigxo, estas d-ro Stela Sabeva, Mariela kaj Anelia. La ideo fondi tian asocion venis tuj post internacia konferenco de homoj kun fizikaj difektoj okazinta en la rumana cxefurbo. La tri virinoj partoprenis gxin aktive kaj komprenis, ke en Euxropo ekzistas multe da kristanaj unuigxoj por invalidoj, kiuj helpas al ili diversflanke en la vivo. Ili decidis fari tion ankaux en nia lando. La gxenerala celo de la asocio estas, ke la homoj kun difektoj komprenu, ke la vivo havas sencon, cxar multe da invalidoj malesperigxas kaj perdas la kuragxon. La membroj de tiu asocio estas kredantaj kristanoj. La agado de la asocio konsistas el vizitoj al la bezonantaj homoj, en iliajn hejmojn. Oni disdonas kuracilojn, vestajxojn kaj veturilojn por malfacile movigxantaj invalidoj. Cxion, kio venas en la asocion kiel donaco, oni disdonas al la bezonantaj invalidoj tra la tuta lando. La asocio havas buson, kiu estas donacita de svisa firmao. Gxi estas uzata de iuj domoj por invalidoj. La Kristana asocio por invalidoj "Nova espero" uzas precipe donacojn kaj helpon el eksterlando. Gxis nun gxia estraro ne sukcesis ellabori kaj gajni signifajn projektojn pri difinita temo por realigo de konkretaj pozitive utilaj celoj. Tio estas serioza malforteco en la asocia agado. La asocio havas sian bultenon, kies eldonadon sponsoras germana familio. La laborantoj en la asocio estas precipe medicinistoj kristanaj. Cxiuj laboras volontule kaj ne ricevas salajrojn por sia sincerkora helpado. La aliaj laborantoj estas homoj kun difektoj. Dancxo Dancxev :::::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo La vojo Tra densa mallumo briletas la celo, al kiu kuragxe ni iras. Simile al stelo en nokta cxielo, al ni la direkton gxi diras. Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj, nek batoj de l'sorto, nek mokoj de l'homoj, cxar klara kaj rekta kaj tre difinita gxi estas, la voj' elektita. Nur rekte, kuragxe kaj ne flankigxante ni iru la vojon celitan! Ecx guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. L'espero, l'obstino kaj la pacienco - jen estas la signoj, per kies potenco ni pasxo post pasxo, post longa laboro, atingos la celon en gloro. Ni semas kaj semas, neniam lacigxas, pri l'tempoj estontaj pensante. Cent semoj perdigxas, mil semoj perdigxas, - ni semas kaj semas konstante. "Ho, cxesu!" mokante la homoj admonas, - "Ne cxesu, ne cxesu!" en kor' al ni sonas: "Obstine antauxen! La nepoj vin benos, se vi pacience eltenos". Se longa sekeco aux ventoj subitaj velkantajn foliojn desxiras, ni dankas la venton, kaj, repurigitaj, ni forton pli fresxan akiras. Ne mortis jam nia bravega anaro, gxin jam ne timigos la vento, nek staro, obstine gxi pasxas, provita, hardita, al cel' unufojon signita! Nur rekte, kuragxe kaj neflankigxante ni iru la vojon celitan! Ecx guto malgranda, konstante frapante, traboras la monton granitan. L'espero, l'obstino kaj la pacienco - jen estas la signoj, per kies potenco ni pasxo post pasxo, post longa laboro, atingos la celon en gloro. L. L. Zamenhof :::::::::::::::::: La fundamento estas netusxebla Kvankam Esperanto kiel vivanta lingvo devas evolui kiel eble plej libere en la jardekoj, oni tamen komprenis de la uzantoj, ke estas necese akcepti ian fiksan bazon, de kiu neniu rajtus sxangxi ion persone kaj laux sia propra gusto. Tiam jam en la Bulonja deklaracio oni difinis klare kaj unuanime la fundamenton de la lingvo nesxangxebla. Cxiu el ni devas vidi la libron de Zamenhof, kiu estas titolita "Fundamento de Esperanto". Ni scias, ke tiu libro konsistas el tri cxapitroj: 1. La gramatiko de Esperanto, kiu konsistas el 16 reguloj; 2. La ekzercaro, kiu enhavas modelojn de la lingvo kaj de la stilo; 3. La universala vortaro, kiu enhavas la liston de la vortradikoj, fiksitaj de Zamenhof kun la traduko en kvin lingvojn: francan, germanan, anglan, polan kaj rusan. Poste la Fundamento estis eldonita ankaux en aliaj lingvoj. Tie cxi ni devas diri, ke la Akademio plivastigis kaj plu plivastigas la universalan vortaron de la lingvo per "Oficialaj aldonoj". La celo de Zamenhof, kiam li mem faris la Fundamenton, estis neniel malhelpi al la libera evoluo de la lingvo, sed doni al gxi netusxeblan bazon gxis la momento, kiam Esperanto estos akceptita de iu oficiala intersxtata konferenco, kiu, se necese, povus fiksi unu fojon por cxiam evetualajn sxangxojn en la Fundamento por doni al Esperanto gxian definitivan formon. La lingvistoj zorgas pri la fundamento de nia lingvo kaj ne permesas sxangxojn kaj tusxadon de la karakatero kaj de la reguloj en gxi. Tiuj zorgoj donas vivon al la lingvo. Dancxo Dancxev :::::::::::::::::: Kuragxe marsxu antauxen Borjana Koskina estas juna frauxlino, kiu en sia frua infaneco pro grava malsano tute perdis sian auxdpovon kaj grandan parton de sia vidpovo. Sendepende de tio kun la cxiutaga helpo de siaj gepatroj sxi sukcese finis mezlernejon. Kiel kursanino en la Rekapabliga centro por blinduloj en Plovdiv sub mia instruado sxi bone lernis Esperanton kaj sukcese okupigxas pri tradukado. Kio estas Borjana nun? Cxu sxi estas poetino, verkistino aux pentristino? Sxi je nia gxojo estas cxio kune - simple dirite sxi estas talenta juna surdblindulino kaj nia samideanino. Certaj pasxoj de Borjana en la vivo kaj sxiaj atingajxoj en la arto konfirmas tion. La unua verskolekto de nia samideanino estas "Epistolo en malplena botelo". Gxi aperis en 1998. La posxformata libreto enhavas 28 mallongajn versajxojn, la plimulto el kiuj estas sen titoloj. Ili estas liberaj versoj, en kiuj la maltrankvila penso flamas kaj pentras metafore bildojn de la realajxo kaj de la revoj. Kiam homo atente legas, trovas la logikan ligilon inter ili, komprenas iliajn sugestojn kaj tusxas la intimajn sentojn de la juna auxtorino. La libreto estas presita en la eldonejo "Kazanlasxka roza" ("Rozo de Kazanlak"). Sur la dorso de la kovrilo estas notite, ke la eldonajxo estas farita kun bonfara celo. La gajnita mono de la librovendoj estos donacita al orfaj infanoj. La dua verskolekto de Borjana estas "Diagonala flugado". En gxi estas prezentitaj 12 versajxoj, kiuj ankaux estas sen titoloj. Gxi aperis en jaro 2000. La libreto aperis dank. al la financa helpo de Antonia Tacxeva kaj Rumen Bocxev kaj estas parto de la projekto de fondajxo "Humart", kiu laboras helpe al homoj en neegala situacio en la socio. Pro tio la versajxoj en la libro estas prezentitaj en du lingvaj variantoj - bulgare kaj germane. "Diagonala flugado" estas reala elmontro de la talento de la auxtorino. La versoj estas brilaj kaj poezie teraj. Sendepende, ke Borjana estas kun tre forte difektita vidpovo kaj tute perdita auxdpovo, kiuj ne povas restarigxi, sxiaj penso- kaj sento-transformigxoj en poeziajn perlojn estas mirindaj. Eksterodinare produktivaj estas la lastaj jaroj por nia samideanino. Antauxnelonge aperis ankoraux unu sxia libro, cxi foje de rakontoj. Gxia titolo estas "Terure distrigxinta Pigmaliono". En cxiu rilato la auxtora talento estas granda surprizo por cxiuj, kiuj konas sxin kiel poetino ne nur cxar en la ok rakontoj la bela Heleno, la skulptisto Pigmaliono, Kleopatro, Leonardo, Romeo kaj Julio, Sxeherazado kaj Nefertito estas prezentitaj en eksterordinara maniero. Ili estas viditaj tra la krea prismo de la auxtorino. La legantoj reale sentas per sia travivado la neordinarajn pensojn, kiuj estas kore transformitaj en poezion kaj prozon. Kaj antaux cxiu el ni ekstaras: "Sed kio estus, se...?". Kaj denove ni gxuas sxian mildan eldiron intiman, sxian stilan verkmanieron kaj sxian senteman kaj precizan bulgaran lingvon - kaptitan en la poeziaj kaj prozaj pasxoj sur la literatura sxtuparo, tiel karakateriza pri la impeto de la krea volo kaj de la homa obstineco. Cxiu homo, kiu tralegas la tri librojn de nia samideanino Borjana Koskina, ricevas plenan kaj klaran imagon pri la senlima kaj multflanka talento de la ino kun difektita vidpovo kaj tute perdita auxdpovo. Krom la laboro sur la literatura kampo sxi okupigxas pri pentrado. Sxiaj pentrajxoj estas plenaj je profunda sentemo kaj sopiro. Ili per sia enhavo, vizagxoj kaj kaptitaj momentoj devigas la homon ne nur enpensigxi pri la vidajxoj, sed ankaux tusxi sxian ricxan kaj fruktodonan vivon en silento kaj en iometa vidpovo. En tiu limigita mondo sxi laboras kaj kreas arton je la flamo de la koro kaj je la pureco de la sincera animo. Kaj kiel cxiu vera kreanto Borjana profunde en si mem sentas malkontenigxon de la atingajxoj en la arto, kiu estas sxia vivo, sxia celo kaj sxia donaco al la cxirkauxanta mondo. Sxi sentas felicxan malkontenton de sia cxiutaga laboro kaj pasxado tra la vojo al la beleco de la Tero kaj la boneco de la homoj. Sxi deziras, ke iu pentristo okupigxu pri sxi serioze, cxar sxi mem scias, ke sxi povos doni pli multon sur la kampo de la pentrado. La versajxoj kaj la rakontoj en la tri eldonitaj libroj parolas klare kaj objektive pri la talento de la juna samideanino, tiel elokvente, ke ne estas io, kion ni povus aldoni. Mi en la fino nur diros sinceranime: Kara mia lernantino, kara nia samideanino, kuragxe marshu antauxen sur via vojo en la kampo de la arto! Dancxo Dancxev :::::::::::::::::: Ni gratulas sincerkore Sonrevuo "Heroldo el Auxstrio" por nevidantoj, kiu estas eldonata de ALBE sub redaktado de nia kara samideano Harald Rader jam kelkajare en siaj numeroj organizas muzikkvizon. Gxi havas konkursan karakteron. La kvizo estas gvidata de nia s-ano Vladimir Tarasevskij el Estonio. En la cxi-jara julia numero li anoncis la rezultojn. Brilanta stelo en la cxi-sezona muzikkviza ludo estas Boris Bodicxev el Bulgario. Li havas kuragxon kiel konanto de la muziko kaj li montras ricxan muzikan kulturon. Laux la muzikkviza estro B. Bodicxev estas sukcese ludanta s-ano. Laux la rezultoj sekvas lin Anatolij Masenko el Kislovodsk, Rusio. Trian lokon en la muzik-kviza konkurado okupas per siaj rezultoj Viktor Varzari. En la kvizo partoprenis ankaux Gernadij Gluhov el Elec, Rusio kaj Marin Marinov el Sxumen, Bulgario. La partopreno en la konkurso cxiam plialtigas la sciojn kaj la muzikan kulturon. La unuaj tri partoprenitoj rivcevos muzikkasedon kiel premion de la redaktoro. Ni gratulas sincere la tri gajnintojn en la muzika kvizo pro ilia sukceso. De la redakcio :::::::::::::::::: Himno al Euxropo (Laux la muziko de la Ix simfonio de L.^V. Bethoven) E-aj vortoj: Umberto Broccatelli Majeste. [2; сЅммЅjxт тjxЅѕ gxмgxмѕ[#Ѕ" jx.мµм°м 4#2 gxмgxмѕ[#Ѕ" ѕ."Ј"·" ѕмѕ*Ѕмgx" ѕмЁм¦мЅмgx" ѕмЁ[#¦"Ѕы"ѕ- gxмѕщ"т^”сЅм` ЅммЅjxт тjxЅмѕ* gx"gxѕЅ ѕ.Ј·"[Є Teksto: Kantu kune amikaro, gxojon festu sub la sun', nek riveroj, nek montaroj plu landlimoj estas nun. Ho Euxropo, hejmo nia tro dauxradis la divid'. Nun brilegu belo via, cxiu estas via id'. Via flago kunfratigas homojn post milita temp', via legxo nun kunigas civitanojn en konsent'. Sub la sxildo de la juro ni vivados en konkord', tio estas nia jxuro: unu land' kaj unu sort'. Tra l'malnova Kontinento nun lauxtigxu nia kant', flugu per facila vento en la lingvo Esperant'. Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj': tuthomara granda rondo en la paco, en la gxoj'! Adaptis: B' Bodicxev :::::::::::::::::: Ni funebras La 19-an de julio post nelonga malsanado forpasis Nikola Aleksiev (1909-2002). Forlasis nin la elstara bulgara jxurnalisto, publicisto, tradukisto kaj sociaganto, merita kulturaganato, veterano de la sindikata kaj de la socialisma movadoj en Bulgario, la unua cxefredaktoro de gazeto "Trud" ("Laboro") kaj redaktoro de multaj aliaj eldonajxoj de la junulara, sindikata kaj E-o movadoj, auxtoro, redaktoro kaj tradukinto de multaj publicistaj kaj dokumentaj libroj en bulagaran lingvon kaj en E-on, longjara prezidanto de Bulgara Esperanto Asocio (1964 - 1976), multjara prezidanto de Mondpaca E-movado (MEM, 1963 - 1978) kaj poste gxia honora prezidanto, membro de la Komitato (1963 - 1980) kaj poste Honora membro de UEA. Ni cxiam memoros vin, nia kara instruanto! Sen vi nenio plu estos la sama. De la estraro de Bulgara Esperanto-Asocio La membroj de ANEB klinigxas antaux la memoro de la eksterordinara homo kaj esperantisto, kiu estis bona amiko kaj aktiva helpanto de la E-movado inter la nevidantoj. :::::::::::::::::: Gravaj sciigoj Karaj alilandaj gesamideanoj, Ni komencas la abonkampanjon de nia revuo "E-fajrero" por la jaro 2003. La abonkotizo (por orienteuxropaj esperantistoj - inkluzive de tiuj el ekasaj Sovetunio kaj Jugoslavio - estas 5 USD kaj por la okcidenteuxropaj esperantistoj - 10 USD. La monon bonvolu sendi al nia banko: SI-Bank (Plovdiv( Nia bankkonto estas: Banka kodo: 88878360 Konto: 1102636403 Por ANEB Ni rememorigas al vi informi nin per letero (al la adreso de la asocio) pri la sendita mono. Kiu preferas pagi ne per banko, povas tion fari ankaux en euxro: por orienteuxropanoj - 5 euxroj por okcidenteuxropanoj - 10 euxroj Ni gxojos, se ankaux en 2003 ni estos kune per nia sxatata revuo. La Redakcio Revuo "E-fajrero" jam aperas ankaux en sonkaseda versio por bulgaraj esperantistoj kaj disvastigxas per abonsistemo. Revuo "Bulgara esperantisto", organo de BEA, ankaux havas sonkasedan version. La revuo estas interesa. Sercxu gxin en la regionaj fonotekoj de ABB. :::::::::::::::::: 2002/4 Al la legantoj Baldaux la nuna jaro estos malantaux niaj dorsoj, kiel trapasita vojo kaj plenumitaj taskoj. Reale restos en nia memoro nur la sukcesaj pasxoj tra la Esperanta kampo. Cxiuj ni ege deziras atingi novajn venkojn en nia movado, kiel nobla fenomeno. Ili povas esti modestaj kiel atingajxoj, sed ilia tre valora signifo cxiam donas al ni gxojon en la cxiutaga vivo. Ni, la bulgaraj nevidantaj esperantistoj, povas esti kontentaj, ke nia ANEB cxi-jare organizis E-kursojn por komencantoj kaj progresintoj, arangxis la tradician renkontogxon en Varna, realigis brajlajn eldonojn de la lernolibroj "Esperanto laux zagreba metodo" kaj "Pasxoj al plena posedo" kaj de Esperanto - bulgara vortaro. Kompare kun al antauxaj jaroj tio ne estas malmulto kiel fruktodona faritajxo. Bedauxrinde ni ne havas bonajn konstantajn eblecojn por sukcesa laboro en la diversaj urboj kaj apartaj logxlokoj. Cxiu s-an(in)o devas sole kaj memstare labori por plibonigo de siaj lingvoscioj. Sen tia obstina laboro, sen persona deziro kaj sen peno ne estas eble atingi belan parolon en la konversacioj, bonstilan korespondadon kaj seneraran skriban esprimadon. Por tiu grava celo cxiu aparta nevidanta s-an(in)o devas zorgi pri si mem rilate al la alproprigo de E-o, legi brajlajn periodajxojn, auxskulti kasedajn surbendigajxojn kaj trejnadi cxiutage la uzadon de la lingvo. Sen tia persona aktiveco ni cxiam staros en la komenco de la lingvoposedo, uzante nur kelkajn frazojn malbone eldiratajn. La lingvo devas esti uzata cxiutage per legado, skribado kaj cxefe per konversaciado kun aliaj ges-anoj. Tio estas la plej bona recepto por la sukcesa ekposedo de la Zamenhofa rimedo de interkomprenigxo kaj toleremaj kontaktoj inter la diverslingvaj homoj kaj poploj tra la mondo. Cxiu aparta esperantisto, verda klubo, verdstelana rondo, esperantista societo kaj ANEB devas konstante kaj serioze zorgi pri la plialtigo de la lingvoscioj, pri disvastigo de la kontaktoj kaj pri la praktika uzado de Esperanto en la cxiutaga vivo. Neniu donos al ni sukcesojn, se ni ne laboras kun aktiva obstino kaj senlaca peno. En la venonta 2003-a jaro ni, ANEB-anoj, devas esti ankoraux pli aktivaj, laboremaj kaj ege zorgemaj pri nia bll. esperantista movado kaj akurate plenumadi cxiujn taskojn de ANEB-estraro. La venonta nova jaro estu ankoraux pli bona, pli sukcesa kaj pli fruktodona por cxiu aparta esperantisto sub la brilo de la verda stelo! De la Redaktoro :::::::::::::::: Esperanto-vivo ANEB agas sukcese La 28-an de septembro cxi-jare, sabate, en Plovdiv okazis la jarkunveno de ANEB. Cxeestis 25 membroj. En la raporto trovis lokon la problemoj de la lernado de E-o. Kvardekunu personoj en la urboj Plovdiv, Varna, Pleven, Razgrad, Gorna Orjahovica lernis la Internacian lingvon. Sukcese ekzamenigxis 27. Tre bone laboris la kurso en Varna, kie lernis la lingvon 9 gelernantoj. Eldonado de kasedoj, progresiga lernolibro "Pasxoj al plena posedo", E-bulgara vortaro k.a. estas farita dank. al la persista laboro de kelkaj niaj membroj. La Estraro de la Asocio havas bonajn interrilatojn kun ABB, legejo "L. Braille", PP "Uspeh" en Plovdiv, fondajxo "Estonto sen vidpovo" k.a.. En la raporto la prezidanto de ANEB, s-ro Jxelev, substrekis, ke la Asocio ne estus atinginta bonajn rezultojn, se ne estus preparita, defendita kaj plenumita la projekto "Per Esperanto - komunikado sen limoj". Estis akceptita la bugxeto de la Asocio. Kompreneble oni parolis pri estonataj taskoj. La kunveno decidis okazigi, se eble en la komenco de julio 2003, internacian renkontigxon en u. Varna. Oni invitos la balkanlandajn esperantistojn kaj iliajn najbarojn. Sabate vespere en la klubejo de ANEB okazis agrabla amika renkontigxo. La partoprenantoj auxskultis surbendigon de E-kantoj plenumitaj en la 66-a IKBE kaj mangxis bongustajxojn. Dimancxe matene okazis renkontigxo kun la fama bulgara esperantisto, la verkisto Georgi Mihalkov, konata ankaux sub la pseuxdonimo Julian Modest. La cxeestantoj havis eblecon konatigxi kun lia verkaro. La auxtoro rakontis pri si mem. Li tralegis la rakonton "Argila kamelo" el la lasta sia libro "La argila kamelo". Sekvis multaj demandoj kaj suficxe detalaj respondoj. Cxiuj restis kontentaj de la renkontigxo, cxar s-ro Mihalkov estas cxarma kunparolanto. Li kapablas gajni la korojn de la auxskultantoj. Radka Stojanova :::::::::::::::: Raporto pri la agado de ANEB en la periodo 1 Ix 2001 - 28 Ix 2002 Karaj samideanoj, Pasis unu jaro de la lasta jarkunveno de la Asocio. En nia agado en tiu cxi periodo ni sekvis la decidojn de la lasta jarkunveno kaj la taskojn de la jarplano de nia Estraro. Cxefa tasko en nia agado estis la plenumo de la projekto. Pri tio ni aparte raportos. Nun ni diros nur, ke dank. al tiu cxi projekto nia agado signife vigligxis. Ni jam havas nuntempan lernilon por progresintoj "Pasxoj al plena posedo" en brajlo kaj sur kasedoj, lernolibron por komencantoj en brajlo, sur kasedoj kaj en normala presformo kaj novan malgrandan E-bulgaran vortaron. Bedauxrinde pro la limigitaj monrimedoj ilia eldonkvanto estas negranda. Plej gravas, tamen, ke jam estas novaj konantoj de la Internacia lingvo kaj ni esperu, ke ili farigxos aktivaj esperantistoj. La kursojn por komencantoj partoprenis cxirkaux 40 personoj el kiuj 27 ekzamenigxis kaj ricevis atestilojn. Gxojige estas, ke ni sukcesis organizi tre bonan kurson en la lernejo por viddifektitaj infanoj en Varna, kie ni jam havas plenrajtan E-instruiston. Tio estas la membro de nia Asocio Dobrinka Bodicxeva. Ni jam povas uzi la surkasedigitajn Gramatikon de E-speranto kaj lernolibron "La tuta Esperanto". Membraro Fine de la jaro 2001 ni havis 50 membrojn kaj gxis la nuna momento ili estas 71. La nombro kreskis dank. al la klopodoj de nia kasisito, kiu sukcesis membrigi parton de la homoj, kiuj finis la kursojn. Niaj membroj logxas en 15 logxlokoj de la lando. Ni jam havas adresregistron de niaj membroj, pri kiu zorgas Radka Stojanova. Dank. al la helpo de ABB-prezidanto s-ro Dolapcxiev ni ricevis la rajton uzi senpage en dauxro de tri jaroj ejon en la Kulturdomo de ABB en Plovdiv kaj helpe de la prezidanto de BEA ni ricevis meblojn de la iama EDK en Plovdiv. Ni renovigis la ejon, meblis gxin kaj nun ni havas bonegan klubejon. Gxi funkcios laux sia programo kaj plenigos certan vakuon en la vivo de la nevidantaj homoj kaj esperantistoj en Plovdiv. Ni solene inauxguris gxin kaj okazigis la unan renkonton kun la poeto Vladislav Kacarski. Tre sukcese pasis ankaux nia tradicia cxiujara renkontigxo en Varna. Pro tio, ke la UK de Esperanto en 2003 okazos en Svedio kaj samtempe kaj samloke okazos ankaux IKBE kaj la partopreno en ili estos tre multekosta, estas ideo, ke ni invitu al nia renkontigxo venontjara niajn s-anojn el la Balkanaj landoj kaj tiel gxi estigxu internacia. Pri tio vi estos informitaj aparte kaj ni petas vin doni viajn opiniojn pri tio. Nur poste la Estraro akceptos cxi-koncernan decidon. Pri la revuo "Esperanta fajrero" La pasintjara kunveno elektis Dancxo Dancxev respondeca redaktoro kaj li proponis la redaktan komitaton, kiun la kunveno aprobis. La sxangoj en gxia konsisto kauxzis iomajn malfacilajxojn, sed laux nia opinio ili estas forigitaj kaj la revuo aperas regule. Tiel ni plenumis unu el la decidoj de nia jarkunveno. La revuo estas surbendigata kaj la kasedoj iras al la unuaj 5 abonantoj. La surbendigon ni faras en la studio de fondajxo "Artforum". La surbendigo estas bonkvalita. Nun la revuo estas eldonajxo de ANEB, legejo "L. Braille" kaj ABB. Ni sukcesis trovi leganton kaj ni jam regule surbendigas ankaux la revuon "Bulgara esperantisto". Bedauxrinde la teknikaj problemoj de la studio de ABB kauxzas malagrablajxojn ankaux al ni. Kontaktoj kun aliaj organizajxoj ANEB estas asociita membro de ABB kaj kolektiva membro de legejo "Louis Braille". Kun ili gxi kunlaboras tre aktive kaj fruktodone. Niaj kontaktoj kun BEA, kun la Nacia rekapabliga centro por blinduloj, kun Fondajxo "Rekapabligo de blinduloj" kaj kun la estraro de Produktada entrepreno "Uspeh" en Plovdiv estas bonaj kaj ilia helpo al ni cxiam estas tre utila. Ni kore dankas al ili. Ni sendis pere de Metodi Galeski al la nevidantoj en u. Prilep, Makedonio, E-lernolibrojn por komencantoj en brajlo kaj grandliteraj. Responde ni ricevis varman dankleteron kaj inviton gasti al ili. Dancxo Dancxev certigas al la dezirantoj eksterlandajn E-ajn brajlajn revuojn. Ni ricevas el eksterlando ankaux sonrevuojn, sed ankoraux ne multaj estas la dezirantoj auxskulti ilin. Niaj membroj el Plovdiv kaj Razgrad partoprenis la 52-an kongreson de BEA en Velingrad, nia reprezentanto partoprenis en la 53-a kaj 54-a kongresoj de BEA. La Asocia prezidanto partoprenis en la 67-a kaj 68-a IKBE. Ni partoprenis ankaux la IFEF-kongreson en Plovdiv en 2002. Laux iniciato de la prezidanto de Fondajxo "Estonto sen vidpovo" Todor Andonov estis emisiita de radio Sxumen intervjuo kun la prezidanto de la Asocio pri la signifo de la E-o. Financa agado Informon pri la financa stato de ANEB en la jaro 2001 vi ricevos de financa raporto. Cxefaj fontoj de rimedoj por ni estas: membrokotizo, abonkotizoj kaj donacoj. La lastaj, tamen, apenaux estas en la lasta tempo. Estas necese pensi serioze pri alia projekto. La financa kontostato de la Asocio respondas al la nuntempaj postuloj pri kontoregistrado. Pri la laboro de la Estraro Je la 1-a de septembro 2001 estis elektita nova Estraro, kiu en sia unua kunsido konstruigxis jene: la prezidanto Vladimir Jxelev respondecas pri la organizaj problemoj; Angel Sotirov - kasisto, kontaktoj kun la amaskomunikiloj; Keranka Muilusheva respondecas pri la protokolo kaj la kontaktoj kun legejo "L. Braille"; Dancxo Dancxev - LIBE-delegito, respondeca redaktoro de la revuo "E-fajrero"; Ivan Sxopov - kultur-amasa agado kaj kontaktoj kun la Regiona asocia organizajxo en Plovdiv; Stojan Mincxev - kontaktoj kun la esperantistoj en Varna kaj kun la lernejo por viddifektitaj infanoj; Radka Stojanova - kontaktoj kun BEA kaj kun la esperantistoj en Razgrad. Cxiuj estraranoj laboris laux siaj ebloj, sed ni taksas nian laboron bonrezulta. La reregistigxo de la Asocio konforme al la nova legxo ankoraux ne estas fakto. Gxi nepre devas efektivigxi gxis la jarfino. Tiel ni havos iujn avantagxojn en la kontaktoj kun eksterlandaj organizajxoj. Krom la taskoj, kiuj estas en nia jarplano, antaux ni staras ankaux aliaj: necesas trovi monrimedojn por novaj lingvokursoj, por kvalifika seminario por E-instruantoj (la gxisnuna sperto pri la kursoj montras, ke ne cxiuj el ili havas la necesajn kvalifikojn). Ni sercxos eblecojn okazigi kurson ankaux en la lernejo por viddifektitaj infanoj en Sofio. Se ni sukcesos defendi novan projekton, ni povos havi rimedojn ankaux por eldoni E-literaturon. La estonton de nia Asocio povos garantii nur aligxontaj junaj kaj entuziasmaj homoj. Ni bezonas vian aktivan helpon, karaj s-anoj, por ke ANEB estigxu natura alloga centro por la nevidantoj per la lingvo Esperanto kaj la eblecoj, kiujn gxi donas al ili. :::::::::::::::: Grava sciigo de LIBE-estraro Fare de la dua sekretario de LIBE - estraro Anatolij Masenko estas anoncita la jena grava informo: La gxisnuna gxenerala sekretario de LIBE Nedeljka Lozajicx-Sxurlan konsentis, ke Olena Posxivana (Ukrainio) transprenu la taskon de gxenerala sekretario de LIBE. Tia opinio aperis ankoraux en la kunsido de LIBE-estraro en Balatonlelle. La posxta adreso de la nova gxenerala sekretario de LIBE estas: Olena Posxivana Ul. Bratjev Trofimovyh 22-226 Dnepropetrovsk, 490068 UKRAINIO kaj la retadreso: amata@mail.ru Vl. Jxelev :::::::::::::::: Per Esperanto - komunikado sen limoj Tio estas la nomo de la projekto, kiun la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario prezentis por financado antaux fondajxo "Malfermita socio" en Sofio. El inter la ok financataj projektoj la projekto de ANEB estis klasita je la unua loko. Retrorigardante ni kun rekono devas noti, ke la ideo kandidatigxi en tiu cxi financanta programo venis de Spas Karafezov, prezidanto de la Nacia legejo de la blinduloj en Bulgario "L. Braille" en Sofio. Preskaux fulmrapide (en dauxro de nur unu semajno) la projekto estis ellaborita de teamo konsistanta el Stefan Dancxev kaj Angel Sotirov kaj atingis la sumon 4400 USD. La projekto antauxvidis okazigon de 6 E-kursoj por komencantoj, 2 por progresintoj kaj 1 por preparo de instruantoj. La tuta nombro de la kursanoj estas 45. La projekto inkluzivis ankaux malgrandan eldonprogramon. Gxi antauxvidis la eldonadon en brajlo, grandlitere kaj sur bendo de la lernolibro por komencantoj laux la zagreba metodo. Krome devis esti eldonita brajle kaj en parola versio la lernolibro por progresintoj "Pasxoj al plena posedo" de њiliam Auld. Enkalkulita estis ankau la eldono en brajlo de malgranda Esperanto-bulgara vortaro. La projekto finigxas per dutaga lingvopraktikado kun partopreno de la kursfinintoj, kiuj atingis plej bonan sukceson. La teamo, kiu devis realigi la projekton, konsistis el: koordinanto - Angel Sotirov, konsultato - Vladimir Jxelev, kontisto - Diana Kalinova kaj instruantoj en unua- kaj dua-gradaj E-kursoj. La menciita teamo organizis kaj okzaigis laux la anticipa strikta laborplano cxiujn kursojn por komencantoj, kiuj finigxis per ekzameno kaj atestilo por la ekzamenitoj. Unu el la kursoj okazis en la lernejo por viddifektitaj infanoj en Varna kaj pasis tre sukcese. La intereso de la infanoj estis granda kaj tiel Esperanto revenis en la lernejon por blindaj infanoj en Bulgario. Certe iuj nevidantaj esperantistoj scias, ke Esperanto komencas disvastigxi inter la bulgaraj vidmalfaciligitaj personoj ankoraux en 1907 en la Sxtata instituo por blinduloj. Certajn problemojn ni havis en la preparo de la brajla versio de la lernolibro por progresintoj kaj pro tio la planitaj du kursoj por progresintoj ne povis komenci en la kadroj de la laborplano. Post konsultigxoj kun la koordinanto de la programo la limtempo de la projekto estis prokrastita gxis la fino de oktobro cxi-jare, por ke la tuta eldonprogramo finigxu kaj okazu la du kursoj por progresintoj. Kiel rezulto de la aktivecoj lige kun la projekto cxirkaux 40 personoj lernis la internacian lingvon Esperanto, estis eldonitaj lernolibroj en kelkaj versioj - en brajlo, en grandaj literoj kaj en parola versio. Estas en prespreparo malgranda Esperanto-bulgara vortaro. Cxiuj menciitaj eldonajxoj estos uzataj ankaux en la sekvaj 5-10 jaroj por la bezonoj de novaj kursoj de E-o. La plimulto de la finitoj de la kursoj por komencantoj estigxis membroj de ANEB. Versxajne ili estos tiu fresxa forto, kiun la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario bezonas kaj delonge atendis, ke gxi enfluu en la maldensigxintajn vicojn de la asociaj membroj. Angel Sotirov :::::::::::::::: Kvara Internacia kongreso de la esperantistoj - handikapuloj (IKEH) Inter la 14-a kaj 21-a de septembro 2002 en u. Janske Lazne (Cxehxio) okazis la 4-a IKEH. Organizanto de la kongreso estis la Asocio de la esperantistoj - invalidoj (AEMI). La kongresa temo estis "Esperanto - la sxlosilo al amikeco inter handikapuloj". Kongresa urbo estis montara urbo, kuracloko kun mineralakvaj fontoj kaj ripozejoj. Kongresejo estis la resanigejo de la sinodo de la evangelia eklezio. En la pregxejo de la domo okazis plenkunsidoj kaj aliaj kongresaj arangxoj. La dormocxambroj estis du- kaj tri-litaj, 6 el ili estis ekipitaj per rulsegxoj, funkciis lifto gxis la dua etagxo. En la urbo funkcias Ekonomia akademio por handikapuloj kun 4-5-jara studperiodo kaj 3-jara ekonomia mezlernejo por handikapuloj. En la kongreso partoprenis 68 personoj el 8 landoj, inter kiuj kelkaj nevidantoj. La kongresanoj auxskultis prelegojn pri diversaj temoj. Estis elektita nova estraro de AEMI. La kultura programo estis varia. Nevidantaj muzikistoj prezentis koncerton en la evangelia pregxejo. Vizitis la kongreson ankaux partoprenintoj en la kongreso de la cxehxa IFEF-sekcio. Inter ili estis ankaux bulgara reprezentanto, kiu post sia reveno rakontis siajn impresojn pri IKEH. Vladimir Jxelev :::::::::::::::: *** Okaze de la internacia Tago de la blanka bastono la bulgaraj blindaj E-isoj ricevis gratulojn de la pakistanaj esperantistoj. Al ili ni tre kore dankas. :::::::::::::::: Grava anonco: Internacia renkontigxo de la nevidantaj esperantistoj el la Balkanaj landoj kaj iliaj amikoj Karaj gesamideanoj, En la jaro 2003 IKBE okazos en Svedio. Por ni, esperantistoj de la Balkanaj kaj Orienteuxropaj landoj la kongresa lando estas suficxe malproksima kaj la partoprenkondicxoj ege malfacilaj. Pro tio la estraro de ANEB post detala pridiskuto decidis organizi inter la 7-a kaj 11-a de julio 2003 Internacian E-renkontigxon de la nevidantaj esperantistoj el la Balkanio kaj ilia amikoj kun cxefa temo "Sociala integrigxo de la homoj kun difektita vidpovo en la 21-a j.c.". Ni deziras ankaux pridiskuti la eblecojn de pli aktiva kunlaboro inter la balkanlandaj nevidantaj esperantistoj. La renkontigxo okazos en u. Varna apud la Nigra maro en la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo. La lernejo mem situas 300 metrojn de la marbordo, kie oni povas gxui la sunon, nagxi, sunbrunigxi. La lernejo estas cxirkauxita de bela parko en la lerneja korto, kie oni povas promeni kaj ripozi. La dormocxmbroj estas 2-3-4-litaj kaj havas necesejon kaj dusxejon. Cxe la mangxejo funkcias ankaux kafejo. En la regiono estas multaj kafejoj, restoracioj kaj aliaj amuzejoj. De la lernejo per auxtobuso oni povas atingi la urbocentron kaj la stacidomon en 20 minutoj. En la programo ni antauxvidas prelegojn, diskutojn, ekskursojn, promenadojn kaj amuzajxojn. La prezoj estas jenaj: 70 euxroj por orienteuxropaj kaj 95 euxroj por okcidenteuxropaj esperantistoj kaj inkluzivas ses tranoktojn, 3-fojan mangxadon cxiutage kaj aliajn programerojn. Se iu deziras plilongigi la restadon, li devas pagi 10 euxrojn por cxiu plia tago (por tranokto kaj mangxoj). Limdato por aligxo estas la 30-a de majo 2003. Kiuj bezonas invitilon, bonvolu tuj skribi al ni. En nia dua komuniko ni pli detale informos pri la programo kaj la pagmanieroj. Karaj ges-anoj, ni atendas vin por pasigi ses agrablajn kaj neforgeseblajn tagojn sur la pitoreska bordo de la Nigra maro en nia cxemara Esperantujo. Por pliaj informoj bonvolu turni vin al la posxta adreso de la Asocio kaj al la jena retadreso: grace@bul.evro.net ANEB-estraro Organiza komitato de la renkontigxo :::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Fondajxo gvidata de nevidanta esperantistino En Varna estis starigita lauxplana auxtobusa transporta servo por homoj kun funkciaj difektoj, informis nia s-an(in)o Veselina Stoilova de fondajxo "Kunpartopreno". La projekto de la fondajxo realigxas dank. al la financa subteno de programo "Matrakap" de la Ambasado de Regxlando Nederlando. Gxia kosto estas 20.000 levoj. La auxtobusan trafikon priservas sociala laboristo, sxoforo kaj regulisto. Kontraux minimuma pago estas proponataj tri specoj de servoj: speciala transporto por infanoj kaj plenkreskuloj kun funkciaj difektoj de la logxejoj gxis sxtataj kaj sociaj institucioj, akompano kaj helpo cxe vizito de kliento kun difektoj al sxtataj, komunumaj, klerigaj, prisanaj, kulturaj kaj aliaj institucioj, legado kaj skribado de dokumentoj, konsultoj kaj kunagado. Estas proponata ankaux perado inter la kliento kaj la institucioj dum foresto de la kliento, livero gxis la logxejoj de belartaj kaj informaj libroj el la bibliotekoj, administraj servoj, protekto k.a.. La projekto estas pilota kaj la celo estas, ke gxi farigxu praktiko en la tuta lando, substrekas s-ino Stoilova. La mono el Nederlando suficxos por unu jaro. (el gazeto "Cxernomorie") :::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Finfine ankaux cxe ni brajla memlernilo Delonge estis sentata ankaux en Bulgario bezono havi auxtodidaktan gvidlibron pri brajla skribo kaj lego. De la komenco de la 60-aj jaroj de 20-a j.c. en la lando estas organizataj kursoj pri brajla lego- kaj skribo-kapabligo de personoj en lerneja kaj postlerneja agxo. Tiucele estis verkitaj lernolibroj de diversaj auxtoroj. En 1981 estis ellaborita de d-ro Vladimir Radulov la unua lernoprogramo pri brajla legokapabligo de plenagxuloj. La sama auxtoro verkis kaj publikigis tekstojn pri mezurado de la taktileco kaj la legorapideco. Sed estis apartaj okazoj, kiam malfrueblindigxintoj kaj denaske blindaj homoj ne povis pro diversaj kauxzoj utiligi la servojn de la profesiaj instruistoj aux instruktoroj pri brajla lernokapabligo. Estis sentata akra bezono havi lernilon, kiu povas doni eblecon al tiuj personoj farigxi kapablaj legi kaj skribi brajle. Tio, kompreneble, ne povas okazi sen la helpo de iliaj proksimuloj. Ankaux ili sentis bezonon havi brajlan memlernilon por faciligi la korespondadon kun siaj nevidantoj. Verdire en la 80-aj jaroj estis publikigita konciza brajla memlernilo, sed gxi estis tro konciza, fakte nur iuspeca sxlosilo al la brajla kodo. Gxi havis nur 2,5 pagxojn!? La auxtoro de la nuna gvidlibro Dancxo Dancxev lego- kaj skribo-kapabligis centojn da nevidantoj en la tuta lando en dauxro de sia kvardekjara praktiko de instrukciisto kaj instruisto pri brajlo. Li estas auxtoro ne nur de belegaj poemoj kaj de brilaj artikoloj, sed ankaux de du brajlaj gvidlibroj por memlernado kiel kunauxtoro de Hristo Spasov, Hristo Belobradiv, Damjan Damjanov kaj Vladimir Jxelev. Lia nuna provo verki memlernan gvidlibron pri brajla lego kaj skribo estas tre sukcesa. La memlernilo estas titolita "Alproprigo de la brajla kodo" kaj konsistas el 6 cxapitroj: destino; gxenerala karakterizo de la brajla sistemo; alproprigo de la brajla kodo - legado kaj skribado sen helpo de la vidpovo; teknologio de la brajla legado kaj skribado kaj aldonajxoj. La lasta cxapitro estas tre grava konsultilo kaj enhavas: la bulgaran alfabeton, arabajn ciferojn, romiajn ciferojn, matematikajn signojn, literaturajn signojn, la latinan alfabeton; la anglan alfabeton; elementan muziknotan skribon kaj sxakludajn signojn. Ni devas bonvenigi la aperon de cxi tiu unua gvidlibro, ecx se gxi estas tre malfruigxinta. En gxi la specialistoj versxajne trovos iujn malperfektajxojn. Ni esperas, ke ili bonintence atentigos pri tiuj la auxtoron. Kaj fine ni gratulu la auxtoron Dancxo Dancxev pro la nuna tre bezonata lernilo kaj ni deziru al gxi "Bonan vojagxon" al gxiaj dekoj da utiligontoj. Angel Sotirov :::::::::::::::: Nia lingvo Dankemas ni al Esperant'. Al nia viv' gxi donis sencon, kor-varmon de amika rond' en la senlime vasta mond', ne postulante rekompencon. Ne vokas gxi al milit-ir', ne sonas gxia vocx' kanone, cxe ronda tablo en disput' ne partoprenas kaj gxis sput' ne fanfaronas minac-tone. Genia cerbo naskis gxin donace al la surda gento. En cxiu ter-angulo, lok', ecx malgraux kritikado, mok', disfloras pompe nova sento. Gxin zorge portas tra la viv' divers-koloraj manoj homaj. Glacion rompas forta flu', kaj falas kun obtuza bru', krevante, baroj idiomaj! Ljudmila Jevsejeva :::::::::::::::: Deziras korespondi ... kun samideanoj el la tuta mondo pri diversaj temoj: blindulasocia vivo, kulturaj arangxoj, rondoj laux interesoj k.a.. Sxi estas eksa instruistino de matematiko. Skribu (prefere vidulskribe aux kasede) al: s-ino Katja Nikolova Krjajxeva str. "Hristo Botev" 12, vh. B 5140 Ljaskovec, Blgario ... kun gesamideanoj el la tuta mondo cele al plibonigo de la lingvoscioj 32-jara nova esperantisto. Skribu (vidulskribe aux kasede) al: Evgeni Mlecxenkov 5140 v. Dragijxevo (Ljaskovec) Bulgario :::::::::::::::: Korekto: Ni petas pardonon de la legantoj pro faritaj eraroj en la tria numero de nia revuo: 1. La artikolo "Interesaj arangxoj" sur p. 16 estas verkita de nia samideano Dimo Dimov el Varna kaj ne de Dancxo Dancxev. 2. En la notmuzika teksto de la kanto "Himno al Euxropo" trovigxas tri malgrandaj malkorektajxoj: la kvara takto komencigxas per Ѕ; je la tria linio la lasta signo estas :, ne -;; en la antauxlasta takto legu nur unufoje ". De la redakcio :::::::::::::::: Opinikonsulto Karaj legantoj, Laux decido de la estraro de ANEB ni adresas al vi la jenajn demandojn: 1. Kio placxas kaj kio ne placxas al vi en nia revuo? 2. Kion vi sxatus legi sur la pagxoj de "Esperanta fajrero" en la sekva jaro? Ni gxojus ricevi viajn leterojn kun proponoj kaj sugestoj. *** Al cxiuj niaj karaj membroj de ANEB kaj al la legantoj de "Esperanta fajrero" ni, la ANEB-estraro kaj la redakcio de la revuo, deziras plej agrablajn Kristnaskajn festotagojn kaj bonhumoran transgliton en la Novan 2003-an jaron! Fartu bone en la cxiutaga vivo kune kun viaj familianoj. De ANEB-estraro kaj de la redakcio :::::::::::::::: 2003/1 Al la legantoj Cxiun novan jaron ni atendas kun espero pri pli trankvila vivo, pri pli videblaj sukcesoj kaj pri disvastigo de la uzado de Esperanto. Estas diversaj eblecoj fari tion en nia cxiutageco. Ni povas uzi diversajn manierojn de la lingva praktikado: 1. Cxiu el ni povas korespondi kun sia samidean(in)o en- au eksterlande. 2. Cxiu povas legi revuojn au librojn lau sia gusto. 3. Cxiu povas viziti sian urban E-klubejon por renkontigxi kun gesamideanoj. 4. Cxiu povas partopreni E-arangxojn en sia lando. 5. Cxiu povas auxskulti sonregistritajn E-kantojn kaj poeziajxojn. Ni cxiuj povas fari tion en la cxiutageco kaj porti en ni la vivantan lingvon de doktoro Zamenhof. De la redakcio ::::::::::::::: Kiel lerni Esperanton Multe da gesamideanoj eterne restas komencantaj esperantistoj. Iuj el ili restas izolitaj de la kluboj kaj E-medio logxante en vilagxoj, kie ne estas samideanoj. Al aliaj mankas la tempo por seriozaj okupoj. Aliaj ne havas deziron fari kroman laboron por atingi pli bonajn sukcesojn. Multaj gesamideanoj bone konas la gramatikon de la lingvo, komprenas cxiujn regulojn kaj zorge korespondadas. Multaj esperantistoj legas gazetojn kaj librojn, sed ne havas la okazon paroli kun aliaj esperantistoj. De la montritaj ekzemploj sekvas, ke ili ne scias fakte kiel uzi siajn teoriajn vortmaterialojn. Bedauxrinde tio estas ofte renkontebla en niaj samideanaj vicoj. Ni devas substreki, ke ekzistas largxa fendo inter la bazaj elementoj, kiuj estas akiritaj en la kursoj por komencantoj kaj la praktika uzado de tiuj lingvoscioj. Multaj novbakitaj samideanoj malkuragxigxas antaux gxi. Por konstrui ponton super tiu negativa situacio en niaj vicoj kaj ebligi al la novaj samideanoj la transiron de la teoria studado al la praktika uzado de la lingvo, gravan rolon devas ludi la instruisto kaj la societa klubo. Ilia celo cxiam devas esti duobla: 1. Doni al la kursanoj finintaj porkomencantan kurson kaj jam posedantaj la elementojn de nia lingvo kuragxon por dauxra laboro kaj uzado de la scioj en la praktikaj situacioj en la cxiutaga vivo skribe kaj parole. 2. Stimulo la kursanojn marsxi antauxen kaj doni al ili metodikajn fundamentojn suficxe flekseblajn, por ke cxiu ilin povu adapti al la nivelo de la aparta persona preteco. Cxiu aparta leciono de la instruisto devas konsisiti el la kvin ligitaj partoj: 1. La ilustritaj frazoj cxiam estas parola bazo por konversacio pere de vortoj jam akiritaj en la antauxaj lecionoj. Tio helpas sukcese pri la formigo de la paroltekniko cxe la kursanoj. 2. Bone estas uzi du tekstojn. La unua teksto kompletigas la antauxajn akirajxojn per aliaj, dauxrigante la unuan ekzercon. 3. La dua teksto povas prezenti eltirajxon el iu literatura verko. 4. La instruisto faras rimarkojn, cxefe gramatikajn, atentigas pri gravaj kaj specialaj momentoj de la Esperanta gramatiko. 5. La ekzercoj en cxiu leciono devas utiligi la noveakiritajn vortojn kaj gramatikajn unuojn. La demandoj en cxiu leciono devas esti nur bazo por konversacio kaj plialtigo da la parola tekniko. Tiuj konsiloj estas elprobitaj en la instruista praktiko de multaj niaj samideanoj. Ili obstine laboras por la disvastigo de nia kara lingvo. Ili paroligas la kursanojn pri la aparta leciono cele al revido de la samtempa vortellerno per simplaj demandoj kaj respondoj, per koncizaj rakontoj kaj konversacioj. Ili devas uzi cxiujn demandajn vortojn kaj cxiujn vortojn el la rakonto kaj la konversacio. La kursanoj devas malrapide kaj bonakcente legi la tekstojn de cxiu aparta leciono, fari demandojn kaj konstrui la respondojn, peti klarigojn de la instruisto pri iu aux alia esprimo aux mem klarigi la nekomprenitajn sencojn. La kursanoj faru la samajn ekzercojn pri la dua teksto, se tia estas donita de la instruisto, kiu tradukigu gxin cxiam petante tre korektan kaj precizan tradukon. Bone estas, se la kursanoj havas eblecojn plilargxigi la konversacitemon farante ekstertekstajn demandojn. Ili zorge kaj atente farigu ekzercon al cxiu aparta leciono aux petu, ke oni gxin faru hejme. Antaux la instruisto kaj antaux la kursanoj la cxefa tasko estas paroligo de cxiu aparta deziranto lerni nian lingvon. Pro tio estas kelkfoje necese studigi serioze kaj atente cxiun apartan lecionon poduone. Alia grava tasko por la studado estas ne enkonduki novajn malfacilajn gramatikajn unuojn antaux kompleta enkapigo de la aliaj. Tio estas tre grava en la instruista laboro. La kursanoj tiamaniere glate kaj sukcese iros la necesajn pasxojn al facila kaj plene natura uzado de la internacia lingvo Esperanto. Dancxo Dancxev ::::::::::::::: Esperanto-vivo Internacia renkontigxo de la esperantistoj el la Balkanaj landoj kaj iliaj amikoj - 7-12 Vii 2003, Varna (dua komuniko) Karaj geamikoj, Ni ricevis multajn demandojn pri la renkontigxo kaj pro tio ni decidis publikigi novan komunikon. 1. La partoprenantoj devas alveni en Varna, en la Lernejon por infanoj kun difektita vidpovo )adreso: kvartalo Asparuhovo, loko Vilite), je la 6-a de julio, kiam ili ricevos vespermangxon. La 7-an de julio matene de la 10 h. gxis la 10,45 h. okazos la oficiala malfermo de la renkontigxo. De la 11 h. gxis la 12,30 h. estos prezentataj la cxefaj prelegoj: de Veselina Stoilova ("La sociala integrigxo de la nevidantoj en la 21-a j.c.") kaj de Nedeljka Lozajicx ("Enlaborigo kaj adaptigxo al la laborloko"). La forveturo estos je la 12-a de julio (sabato). Tiun tagon la partoprenantoj ricevos matenmangxon kaj mangxpakajxon. Detalan programon por cxiuj tagoj vi ricevos surloke. Ni provizore antauxvidas: interparolon pri la kunlaboro de la balkanaj esperantistoj, konkurson pri solvado de sxaktaskoj sub la gvido de A. Masenko, viziton al koncerto, ekskurson, renkontigxon de la sxatantoj de komputiloj - sub gvido de Jurij Kotov (Rusio), renkontigxon de la juristoj pri la temo "Cxu vi konas la socialajn legxojn kaj niajn rajtojn?" (malfermita por cxiuj, gvidos Veselina Stoilova), artan vesperon, informan arangxon pri la lernejo por viddifektitaj infanoj, renkontigxon kun la respondeca redaktoro de "Esperanta fajrero". 2. La lernejo (renkontigxejo) estas atingebla jene: De la stacidomo per auxtobusoj 17 kaj 17-A. La bushaltejo situas kontraux de la stacidomo. Oni veturas gxis haltejo "Sokol" ("Falko") aux Ucxilisxte za slepi deca (Lernejo por blindaj infanoj). Elirinte el la buso oni turnas sin dekstren kaj ekiras laux la transversa strato kaj post cxirkaux 200 metroj oni atingas la lernejon. Se ni havos anticipan kaj gxustatempan informon pri via alveno, ni klopodos certigi specialan transporton. Per taksio oni povas atingi la lernejon de cxiu punkto en la urbo. 3. Laux decido de ANEB-estraro en la renkontigxo rajtas partopreni ankaux neesperantistoj, kiuj pagas jenajn kotizojn: 80 euxrojn - orienteuxropanoj; 105 euxrojn - okcidenteuxropanoj. Tio ne rilatas al la akompanantoj de blindaj Eesperantistoj. 4. En cxiu cxambro estas 4 litoj. Ni enlogxigos laux la bezono po 2-3-4 homojn en unu cxambro. 5. Ni memorigas al cxiuj dezirantoj, ke la limdato por konfirmi la partoprenon en la renkontigxo estas la 1-a de junio plej malfrue. Oni povas konfirmi per letero, per telefono, per retposxto (grace@bul.evro.net). Tio validas ankaux por la personoj, kiuj jam skribis al ni. Viajn eventualajn demandojn bonvolu adresi al: Dimo Dimov Jx.K. "Mladost", bl. 109, vh. 6, 9023 Varna, tel. 052/44-23-37 - de la 18-a gxis la 22-a h.. aux Stojan Mincxev Ul. Petko Stajnov bl. 4, vh. 1, et. 4, 9009 Varna, tel. 052/45-66-87 - de la 18-a gxis la 22-a horo aux Vladimir Jxelev Landos 24-2-2, 4006 Plovdiv, tel. 032/83-93-92 De la Organiza komitato ::::::::::::::: La koloro de mia felicxo Kian koloron havas la felicxo? Cxe cxiu homo gxi estas pentrita per siaj neripeteblj helaj koloroj. Mia felicxo estas verdkolora. Gxia signo estas la esperantista steleto. Pri la lingvo mi komencis okupigxi antaux dekkvin jaroj - en februaro 1987-a jaro. La unua mia amikino enkondukinta min en la E-familion estas la instruistino pri rusa lingvo kaj literaturo s-ino Valentina Gajvoronskaja el urbo Krasnij Sulin (Rusio). La lingvon mi studis memstare. Pri la studmaterialoj min helpis miaj samideanoj Sxcxerbinin kaj Muhxa. Kiam mi estis komencanto pri lernado de E-o mi kopiis multe da vortaroj por mi mem kaj por miaj komencantaj gesamideanoj. Tio ege helpis min pri plivastigo de la lingvoscioj. Laux miaj interesigxoj mi estas lingvisto. Mi studas la lingvojn tre rapide kaj facile. Facile mi komprenas cxiujn slavajn lingvojn. Dank. al miaj bulgaraj geamikoj facile mi ellernis ankaux bulgaran lingvon. Nun mi havas multajn gesamideanojn kaj geamikojn en diversaj landoj tra la mondo. Mi regule korespondas kun gesamideanoj el Nederlando, Rumanio, Germanio, Japanio, Moldavio, Bulgario, Rusio kaj aliaj. Oni ecx ne povas nombri cxiujn gekorespondantojn. Mi legas multe da libroj en E-o, plej ofte el la Londona blindulbiblioteko. Al tiuj, kiuj min petas, mi helpas pri la studado de la lingvo. Tio okazas foreste, sed donas bonajn rezultojn. Bedauxrinde en nia urbo nur mi estas esperantisto. Esperanto estas mia rifugxejo. La leteroj, la libroj, la komunikado perkoresponde kun miaj geamikoj helpas min vivi en amika mondo. Senlime mi dankas miajn geamikojn, kiuj ne forgesas min kaj helpas min senti gxojon en la cxiutageco. Cxar la plej terura en la vivo estas la soleco. Mi klopodas modeste kontribui al la internacia E-movado esperantigante malgrandajn eseojn por la E-revuoj. La redaktoroj volonte akceptas ilin. Mi estas tre felicxa, ke la lingvo Esperanto proksimigas la homojn laux iliaj interesoj. Senliman dankon al la senmorta genio de nia Majstro Ludoviko Lazaro Zamenhof pro la ebleco komunikigxi kun gesamideanoj el diversaj landoj de la mondo. Stanislav Bondarenko Literatura konkurso La ideo pri literatura kaj kantkonourso de blindaj esperantistoj estas jam suficxe malnova. Pasintjare Vladimir Jxelev proponis al la LIBE-estraro organizi gxin. La propono estis pridiskutita dum estrar-kunveno kaj la LIBE-gxeneralkunveno pasintsomere. Ni decidis, ke la jxurio devas konsisti el vidantaj E-verkistoj. Por ke la ideo ne donu en sencxesaj priparoloj, ni komencu preparlaborojn! Ni proponas konkurson de literaturajxoj _nur _originale _verkitaj _en _E-o, en la brancxoj: poezio, kurta rakonto, literatura fabelo, humorajxo, teatrajxo. Sed antaux cxio ni devas scii, kion ni efektive havas por prezenti al kompetenta jugxkomisiono. Do, se vi volas partopreni la konkurson, bv. sendi viajn kontribuajxojn brajle (aux, se vi ne uzas brajlon, surbende) gxis la 1-a de julio al la sekretario de la konkurso: Olena Posxivana, ul. Brativ Trofimovych 22, kv. 226, 49068 Dnepropetrovsk, Ukrainio. Se vi preferas mem printi viajn verkojn, bv. fari tri kopiojn por la jxurianoj kaj unu kopion brajle aux surdiskete por la sekretario. Koncerne de longeco kaj kvanto de la konkursajxoj, estus bone uzi la regulojn ekzistantajn cxe "Belartaj konkursoj de UEA": por poezio la longeco de la verkoj estas nelimigita, por prozaj verkoj la maksimuma longeco estu ne pli ol 256 linioj de printita teksto. Tamen pro tio, ke estas preskaux neeble precize indiki tiun maksimuman amplekson por brajla teksto, je mia risko mi proponas ne limigi la longecon ankaux por prozaj verkoj. Memoru nur, ke vi povas prezenti ne romanon, sed _kurtan _rakonton! Vi povas uzi vian propran nomon aux pseuxdonomon, lauxdezire. Se vi uzos pseuxdonomon, bv. skribi sur aparta folio vian propran nomonn kaj adreson. Se vi sxatus rehavi vian manuskripton, bv. indiki tion en via letero. Pri kantkonkurso la afero estas iom pli komplika. Ni bezonas iun, kiu povus kontroli brajle skribitajn muziknotojn kaj printi ilin en ordinara skribo. Prefere la sekretario de la kantkonkurso estu ne mi, sed iu profesia muzikisto. Unue ni esploru, cxu estas suficxe da dezirantoj prezenti siajn verkojn al kantkonourso (la melodio devas esti propra, kaj la teksto originale verkita en E-o). Eventualaj partoprenontoj bv. sin anonci laux la sama adreso, kiel eble plej baldaux! Ni atendas ankaux volontulojn, kiuj povas plenumi sekretarian laboron de la kantkonkurso. Subtenu la bonan iniciaton kaj prezentu vian talenton al la legantoj auxskultantoj! (el "Esperanta ligilo" n-ro 1/2003) ::::::::::::::: Informoj de Bulgara Esperanto-asocio E-societo "Sukceso" en u. Vraca organizos Revuon de E-kantoj kaj deklamo je la 31-a de majo 2003 en Vraca. Gxi okazos en la kadroj de la tradiciaj Botev-solenajxoj kaj la recitalo de Botev-poeziajxoj en Esperanto. La dezirantoj anoncu sian partoprenon gxis la 15-a de aprilo 2003 al: 3000 Vraca ul. "Kr. Bulgarijata" 15, vh. Ѓ, ap. 18 Eblas ankaux telefone: 092/6-51-21 kaj rete: miltcho2002@mail.bg al Milcxo Beloresxki. *** La 55-a Kongreso de Bulgara Esperanto-asocio okazos je la 30-a kaj 31-a de auxgusto en Pleven, unu el la plej belaj bulgaraj urboj, kiu havas gloran historion kaj jarcentan E-movadon. BEA atendas viajn aligxilojn. ::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Rigardo en la estontecon La 31-an de oktobro pasintjare komencis sian laboron la Dekkvara kongreso de la Bulgara blindulasocio. Gxi laux la nova legxo pri la neregistaraj organizajxoj tuj transformigxis en Dekkvaran gxeneralan kunvenon de la mandatuloj de la asocia organizajxo. De cxiuj asociaj regionaj kaj iliaj lokaj organizajxoj estis elektitaj 54 delegitoj por partopreni en la prestigxa forumo de nia blindulasocio. Ili aktive partoprenis en la laboro de la Gxenerala kunveno da la asocio. En la komenca kunsido estis honorigita la memoro de la mortintaj asociaj aktivuloj kaj rimarkindaj agantoj de nia organizajxo. La laboro komencigxis per elekto de gvidorganoj kaj laborhelpaj komisionoj, kiuj funkciis dum la forumo. Estis akceptita la tagordo de la arangxo. Komencigxis la debatoj pri la antauxe disdonitaj rapoprtoj kaj aliaj oficialaj dokumentoj pri la laboro de la gxistiamaj Centra estraro kaj Centra kontrola konsilantaro. Multe da kritikaj notoj kaj negativaj pritaksoj estis esprimitaj de la delegitoj en la salono pri la gxistiama agado de la asocio. Aliaj delegitoj akceptis, ke la laboro de la gvidorganoj estis bona, sukcesa kaj utila dum la pasinta periodo. Cxiuj partoprenantoj en la blindulasocia forumo, sendepende de la personaj eldiroj, opinioj kaj pozicioj rigardas kun espero antauxen kaj kredas, ke la organizajxo kiel sociala unuigxo atingos novajn sukcesojn por plibonigo de la vivo de la nevidantoj en nia lando. La raportoj de la centraj gvidorganoj de la Asocio estis akceptitaj. Post la debatoj kaj la akcepto de proponoj pri sxangxoj en la asocia statuto, gxi estis akceptita de la Gxenerala kunveno paragarafon post paragrafo. Kiel prezidanto de la Bulgara blindulasocio estis elektita s-ro Vasil Dolapcxiev kaj kiel prezidanto de Centra kontrola konsilantaro s-ro Manjo Aleksiev. Elektitaj estis Estraro kaj Kontrola konsilantaro de la asocio. La kunsidoj de la Dekkvara Gxenerala kunveno finigxis je la 2-a de novembro. Tiel pasis la forumo de nia organizajxo. La partoprenantoj en gxi laboris sukcese kaj utile por plibonigo de nia asocia vivo. La estonto de niaj blindulasociaj aferoj dependos de la sagxe taktikaj kaj konstruaj agpasxoj kaj aktivaj impetideoj en la akceptita programo pri la estonta laboro de nia blindulasocio. (laux informoj de revuo "Zari") ::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Libertempo Mara bordo kun hoteloj, pavilonoj kun terasoj, kiel sur salikfoteloj lacertumas cxiuj rasoj. Sxajno, sxajno, pantomimoj, nek senzorgo, nek ripozo! Amekitaj modviktimoj, via paco estas - pozo! Cxar monduma stulta kodo ankaux tie cxi rigoras, kaj la sklavoj de la modo libertempe nur - dejxoras kaj kompatas min, barbaron, kiu sxatas nur kamparon sen deviga kostumsxangxo post kaj antaux cxiu mangxo! Raymond Schwartz ::::::::::::::: Portreto de la Kreinto Lazaro Ludoviko Zamenhof estas la kreinto de nia internacia lingvo Esperanto. Li estas naskita je la 15-a de decembro 1859-a jaro en Bjalistoko, kiu tiam estis en rusa Polujo. Tie lia patro Marko Zamenhof havis lernejon kaj instruis francan kaj germanan lingvojn. Lia patrino instruis al la kara knabeto, ke cxiuj homoj tra la tuta tero estas fratoj kaj egalaj sub la cxielo. Sed en la stratoj de sia naskigxurbo la juna Ludoviko estis atestanto kaj rigardanto de konstantaj malpacoj inter la homoj de la kvar gentoj, kiuj logxis tiam en la urbo: poloj, rusoj, germanoj kaj hebreoj. Evidente la fakto, ke tiuj homoj ne komprenis la lingvojn de la aliaj estis en la vivo unu el la cxefaj kauxzoj de la cxiutagaj miskomprenoj. Tio jam frue vekis en la sentema knaba koro de Ludoviko la grandan deziron interfratigi la homojn per komuna lingvo kaj nuligi la ekzistantan malamon. Tiu nobla ideo okupis lin dum lia tuta vivo. En Bjalistoko Zamenhof vizitis la realan gimnazion. Poste lia patro farigxis profesoro en la regna reala gimnazio en Varsovio. En 1878-a jaro, kiel lernanto en oka klaso de la menciita varsovia gimanzio, Ludoviko Zamenhof havis projekton de internacia lingvo preta kaj la 5-an de februaro li festis kun siaj kunlernantoj en amika atmosfreo la naskigxon de tiu "Lingvo universala". Tamen la kamaradoj poste ne restis fidelaj al lia nova ideo pri komprenigxo inter la diversgentaj homoj. Kiam la sekvan jaron Ludoviko finis la gimnaziajn studojn, li startis tute sola kun siaj homamaj idealoj. Dum siaj universitataj studoj, unue en Moskvo kaj poste en Varsovio, Ludoviko parolis kun neniu pri sia nobla ideo, pri sia senfina homamo kaj pri la kreita jam lingvo. Sed li dauxrigis sian obstinan laboron pri gxia perfektigo en plena silento. En 1885-a jaro Ludoviko Zamenhof jam akiris diplomon de kuracisto, sed cxar lia ege sentema karaktero kaj plenama koro ne taugis por la gxenerala kuracado, li sekvis specialajn kursojn por okulisto en Varsovio kaj Vieno. Intertempe pro la granda amo al la homoj Zamenhof havis kuragxon kaj decidis eldoni sian unuan lernolibron. Sed beduxrinde li ne sukcesis tuj trovi eldoniston por tiu celo. Finfine en 1887-a jaro Zamenhof plej poste sukcesis mem eldoni la lernolibron per pruntita mono. Unue gxi aperis en rusa, poste ankaux en pola, franca kaj germana lingvoj. En la sama jaro Ludoviko Zamenhof edzigxis al Klara Silbernik kaj samtempe komencis okulistan kuracpraktikon en Varsovio. Mi devas rimarki, ke la sekvantaj jaroj por la familio estis tre zorgoplenaj kaj malfacilaj, cxar la junaj geedzoj Zamenhof ne havis suficxe da rimedoj por normala vivteno. La juna okulkuracisto havis malmulte da pacientoj kaj la malgranda doto de lia edzino baldaux elcxerpigxis. Vane Zamenhof klopodis trovi pli enspezigan okulkuracistan praktikon en diversaj aliaj urboj de granda Rusio. Post malsukceso reveninte en Varsovion en 1897 la kuracisto ecx devis dum kelkaj jaroj tute forlasi la laboron por Esperanto, sendepende de lia granda amo al la lingvo, por dedicxi sin tute nur al la okulista profesia praktiko. Tiu situacio dauris gxis 1903-a jaro, gxis li povis venki siajn financajn malfacilajxojn. Mi devas montri gxuste tie cxi, ke en 1905-a jaro Ludoviko Zamenhof havis la sinceran felicxon en la vivo, ke li povis preni iom da libertempo por veturi kune kun sia edzino al la Unua kongreso de la esperantisoj en Boulogne-sur-Mer. Ni devas substreki, ke depost tiu tempo lia vivo farigxis jam pli trankvila por fruktodona laboro por nia lingvo kaj li povis sukcese dedicxi cxiun sian liberan tempon al Esperanto. Tamen pro la malfacilaj kaj maltrankvilaj antauxaj jaroj lia sanstato estis neniam tre bona. Lia koro estis speciale malforta kaj malsana. La specialistoj konstatis, ke tio kauzis la suficxe fruan morton de la Kreinto - la 14-an de aprilo 1917 j.. La forpaso de Zamenhof okazis en tempo, kiam nia mondo sxajnis esti pli malproksima de liaj idealoj ol iam ajn. En la hebrea tombejo de Varsovio sur lia tombo por eterna memoro la tutmonda esperantistaro en 1926 starigis belan garnitan monumenton. D-ro Ludoviko Zamenhof havis unu filon, Adamo, kiu profesie estis okulkuracisto kiel sia patro kaj du filinojn - Sofia kaj Lidia. Cxiuj tri liaj idoj, same kiel la du fratoj de nia Majstro - Felikso kaj Leono, aktive partoprenis en la Esperanto-movado kaj en iliaj koroj estis espero pri plibonigo de la mondo kaj pri pli sinceraj homaj interrilatoj sub la cxielo de la estonta universala komprenigxo kaj eterna amo por la bono de la homaro. Dancxo Dancxev ::::::::::::::: Lingvaj demandoj En nia lingva konsultejo Sinsekvi - sekvi unu la alian, esti lokita unu post la alia en la spaco. Ajn - insistas pri la nedifiniteco en cxiuj okazoj de la uzado: Ie ajn - en iu loko en la spaco, tute nedifinita. Cxiun duan tagon - ne cxiun tagon, sed nur ekzemple la unuan, la trian, la kvinan kaj la sepan tagojn de la semajno. Vesto estas cxio, per kio oni kovras la korpon; vesxto estas senmanika brustvesto portata sub jako. La horo - uzu la adekvatan formon: Estas la deka kaj dek minutoj. - Kiam li venos? - Li venos lundon. - Je kioma horo? - Je la deka... Akuzativo - ne forgesu la literon "N" cxe la fino de la rekta komplemento. Por signi la tempon oni povas uzi la akuzativon anstatux la esprimo kun "dum": Li atendis dum kelkaj minutoj. Aux: li atendis kelkajn minutojn. Mi vekas mian fraton. Mia frato vekigxas je la sepa matene. Mi vestas mian junan fraton. La arboj vestigxas per folioj. Mi konservas la faldon de mia pantalono. La faldoj de mia pantalono bone konservigxas. Mi pendigas mian vesxton. Mia vesxto pendas sur la segxo. Mi ellitigxas matene kaj enlitigxas vespere. Cxar mi deziras ripozi, mi sidigxis (eksidis) kaj sidis sur la benko dum duonhoro. Poste mi starigxis (ekstaris) por doni la lokon al maljuna sinjorino kaj staris dum kvaronhoro. (laux P. Babin) ::::::::::::::: Interesajxoj Internacia Esperanta muzeo (IEM) en Vieno IEM-kolekto pri planlingvoj estas fondita de Hugo Steiner en 1927 j.. Gxi farigxis parto de la Austria biblioteko en 1929 kaj rolas kiel muzeo, biblioteko kaj arkivejo. Gxi estas la plej granda lingvistika libraro pri planlingvoj. En sia pli ol 75-jara ekzisto la biblioteko de IEM dauxre pliampleksigxas kaj nun estas la plej granda kolektajxo pri Esperanto kaj interlingvistiko el diversaj landoj. La IEM nun posedas 25.000 volumojn de diversspeca literaturo, 2000 muzeajn objektojn, 2000 manuskriptojn, 13.000 fotojn kaj 40.000 flugfoliojn. IEM posedas ankaux grandan kolekton de brajle skribitaj E-materialoj, inter kiuj estas ankaux bulgardevenaj. Vladimir Jxelev (laux sonrevuo "Heroldo de Auxstrio" kaj aliaj periodajxoj) ::::::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Tiun novan rubrikon en nia revuo gvidos nia kara samideano kaj sortofrato el Varna Dimo Penev Dimov. Ni sincere deziras al li sukcesojn sur tiu kampo. Heroa pagxo Mi foliumos antaux vi unu valoran historian pagxon pri nacia monumento kaj alloga turisma objekto en nia lando. Je 16 kilometroj nordoriente de urbo Kavarna la bordo en la nigramara parto de Dobrugxa formas la plej longan promontoron cxe Nigra maro - Kaliakra. Gxi estas unu el la plej belaj anguloj en nia norda nigramara regiono. Gxi havas areon de 53 hektaroj. Suden la bordo de Kaliakra enigxas kiel kojno interne en la maro, formante malgrandan duoninsulon - du kilometrojn longa. La vertikalaj deklivoj de Kaliakra faras la promontoron nealirebla direkte de la maro, bela kaj majesta. Kaliakra estis konata jam de la antikvaj popoloj. Dum la jarcentoj gxi ludis gravan historian rolon. Nealirebla direkte de la maro kaj sxirmita per fortikajxmuroj direkte de la tero, la promontoro estis firma fortikajxo ligita kun la heroajxoj de kuragxaj batalantoj. Kiel fortikajxo Kaliakra estis uzata de la bizancanoj. En la unua jarcento la romianoj konkeris la teritoriojn de la tracoj kaj fortikigis la promontoron. Tiu fortikajxo farigxis parto de la sistemo de fortikajxoj de la romia provinco Malgranda Skitio, tio estas la nuna regiono Dobrugxa. Cxe la fortikajxo en 514-a jaro la ribelaj armeoj de Vitalian disbatis la armeon de imperiestro Anastasio. Kaliakra estas nekonkerebla nigramara fortikajxo en la 14-a jarcento dum la regado de la bulgaraj bojaroj Balik kaj Dobrotica, kiuj fondis en Dobrugxa memstaran regnon. Tiam Kaliakra atingas sian disfloron ludante gravan rolon kiel komerca kaj marhavena centro de la menciita regno. La subakvaj arkeologiaj esploroj donas al ni motivojn opinii, ke dum tiu periodo la sxipnavigado estas plej intensa. Argilajxoj, ornamajxoj kaj aliaj objektoj malkovras la vivmanieron de la logxantaro en la regiono. En la nauxdekaj jaroj de la dekkvara jarcento por Kaliakra venis malbonaj tagoj. Direkte de la sudo aperis la sangavidaj turkaj hordoj. La timigita logxantaro de la apudaj vilagxoj kasxis sin en la fortikajxon, kie post obstina rezistado trovis sian morton. Romantikaj legendoj rakontas pri tiuj dramplenaj legendoj. Virinoj, infanoj kaj maljunuloj estis hakitaj de la turka jatagano. La sango de la senkulpaj viktimoj rugxkolorigis la teron kaj la bluajn marajn akvojn. La loka logxantaro konservas kortusxan legendon pri kvardek junulinoj, kiuj preferis la morton antaux la sklaveco. Ili estis destinitaj por la haremo de la sultano. Plej bela inter ili estis Kaliakra. Sxi konvinkis ilin interplekti siajn harojn unu al la alia kaj jxeti sin de la alta bordo en la maron por ne montrigxi en la manoj de la turkoj. Kiam la furiozigxintaj turkoj etendis manojn al ili, la senprotektaj junulinoj kaptigxinte man-en-mane tuj jxetis sin en la timigan marabismon. Tiamaniere ili gardis sian dignon. La maro englutis la graciajn knabinajn korpojn kaj ilia heroajxo trapasis en la sinon de la senmorteco. Dum la turka jugo la fortikajxo estas konata sub la nomoj Kilagra, Cxeliga, Gelare. La krueleco de la invadintoj, la tempo kaj la naturplagxoj iom post iom neniigadis la spurojn de la floranta urbo. Tie la 31-an de julio 1791-a jaro la rusa floto disbatis la turkan. Tiu evento popularigis la nomon de Kaliakra. Dum la unua Balkana milito en 1912-a jaro en la regiono de Kaliakra la bulgara sxipo "Drazki" torpedis la turkan krozsxipon "Hamidie". Hodiaux Kaliakra estas ne nur valora historia monumento, sed ankaux unu el la plej allogaj objektoj en nia lando, vizitata de multaj turistoj. Dum la printempo rugxaj papavoj, peonioj kaj diverskoloraj iridoj beligas la promontoron. En la maraj ondoj ludas la malofte renkontataj cxe nia marbordo fokoj. La pitoreska marbordo estas ricxa je naturaj kavernoj. En la suda parto de Kaliakra en kaverno estas arangxita malgranda arkeologia muzeo. Estas ankaux observejo, lumturo kaj radiolumturo. Dimo Dimov ::::::::::::::: Anekdotoj Iu skribis al sia amiko: "Mi sendas al vi surtuton kaj vi trovos cxi tiun leteron en gxia maldekstra posxo". *** Vojmontrilo havis sekvan surskribon: "Cxi tiu vojeto kondukas al B., sed kiu ne scias legi, iru laux la granda vojo". *** Malsagxulo renkontis sian kolegon kaj diris: "Vi ja mortis, kiel mi auxdis". Kaj kiam cxi tiu respondis: "Sed vi vidas, ke mi vivas!", la unua respondis: "Tiu, kiu diris al mi tion, estas pli kredinda homo ol vi". (el la unua legolibro de Kabe) ::::::::::::::: Deziras korespondi: 30-jara masagxisto sercxas gekorespondantojn por plialtigi siajn lingvajn sciojn kaj ricxigi siajn profesiajn spertojn. Skribu al: Dancxo Stojanov Savov ul. "Anton Strasximirov" 14 kv. Garata BG-5120, Gorna Orjahovica Bulgario 35-jara virino volas plialtigi siajn lingvosciojn. Skribu nigraprese aux kasede al: Todorka Dimitrova Pencxeva BG-5183 v. Klimentovo obsxt. Polski Trambesh, distr. Veliko Tarnovo Bulgario kun gesamideanoj el cxiuj landoj pri diversaj temoj por perfektigxi en Esperanto 59-j. frauxlo: Genadij Gluhxov per. Griboedova 2, kv. 15 RU-399787, Elec Rusio kun gesamideanoj el la tuta mondo pri cx.t.: Vitan Mitroski ul. Blajxe Ivanoski 30 MK-7500, Prilep Makedonio ::::::::::::::: 2003/2 Al la gesamideanoj Cxiu el ni havas realajn eblecojn uzi Esperanton en sia cxiutaga vivo kaj sercxi praktikajn okazojn pri tio. Por tiu celo ekzistas diversaj manieroj, kiujn ni povas utiligi. La lingva praktikado estas nia necesa devo kaj utila ago. Tio cxiam donas al ni plezuron, estetikan dolcxecon kaj kulturan vastecon. 1. Ni povas korespondi letere, kasedforme aux retposxte. 2. Ni povas legadi E-ajxojn brajle, sonversie aux elektronforme. 3. Ni povas renkontigxi en la urba E-klubejo, en naciaj E-arangxoj kaj en internaciaj E-forumoj. 4. Ni povas partopreni ekskursojn, amuzvesperojn, diskutojn kaj festivalojn sub la verda stelo. 5. Ni povas partopreni literaturajn, sportajn kaj aliajn konkursojn pri utiligo de E-o. 6. Ni devas lerni E-kantojn kaj plenumi ilin kune en amika kaj samideana etoso. En cxiu planita kaj hazarda okazintajxo ni devas esti veraj esperantistoj antaux la rigardoj en nia samideana rondo kaj antaux la rigardoj de la eksterrondanoj. Tiel ni normale praktikos la vivantan lingvon. Sen nia cxiutaga aktiveco ne estos atingebla la Zamenhofa testamento pri disvastigo de la uzado de la internacia lingvo Esperanto tra la tuta mondo, pri gxia cxiutaga uzado kaj pri tio, ke gxi farigux dua lingvo por cxiu aparta homo, kiel utila rimedo de komprenigxo, fratigxo, amikigxo kaj por intersxangxo de la fruktoj de la naciaj literaturoj, arto kaj kulturo. De la redaktoro ::::::::::::::: Esperanto-vivo Jarkunveno de ANEB La 10-an de majo en urbo Plovdiv okazis la jarkunveno de ANEB. En gxi partoprenis ges-anoj el Varna, Gorna Orjahxovica, Plovdiv kaj Razgrad. La cxeestantoj konatigxis kun la raporto pri la pasintjara agado de la asocio, akceptis la bugxeton kaj la novan statuton de la organizajxo kaj diskutis pri diversaj problemoj de ANEB. Ni publikogas la raporton de ANEB-estraro pri la agado de nia organizajxo. Tiel cxiu ANEB-ano havas eblecon konatigxi detale kun gxia laboro. Raporto pri la agado de ANEB en la periodo 28 Ix 2002 - 10 V 2003 Karaj gesamideanoj, Pro objektivaj kialoj, por konformigi nian agadon al la nova legxo pri la juraj personecoj kun neekonomia celo, ni okazigas nian raportan kunvenon antau la fino de la raporta periodo. En la pasintaj ok monatoj ni ne atingis tiajn sukcesojn, kiajn ni havis antauxe. Gxenerale la taskoj de la Estrara jarplano estas plenumitaj, sed restis ankaux iuj neplenumitaj taskoj. Ni finis la projekton de "Malfermita socio", sed bedauxrinde ni ne sukcesis kandidatigxi kaj defendi novan projekton. La manko de financaj rimedoj gxis alta grado influas negative al nia agado. La cxefa tasko, pri kiu ni laboris kaj dauxre laboras, estas la Internacia esperantista renkontigxo okazonta en julio en Varna, kiel estis decidite en la pasinta jarkunveno. Ni esperas, ke tio estos sukcesa arangxo, des pli ke ni ricevis ankaux la apogon de ABB. Pri la renkontigxo ni prezentos apartan informon. Pri la E-kursoj por progresintoj antauxviditaj en la projekto: Ni sukcesis organizi unu kurson kunlabore kun la Rekapabliga centro en Plovdiv kaj nun okazas ankoraux du kursoj - en la lernejo por viddifektitaj infanoj en Varna kaj en Razgrad. La klubo en Plovdiv funkcias relative bone, ecx se ankoraux gxi ne havas konstantan programon. Estas okazigitaj kvar renkontigxoj kun kulturagantoj. Pro manko de rimedoj ni ne sukcesis eldoni la planitan literaturan verkon kaj la artikolaron pri la E-movado inter la nevidantoj. Membraro: En 2002 ni havis 71 membrojn. En 2003 gxis nun kotizis 62 anoj inter kiuj unu nova - junulino el Varna. Estus bone, se en lokoj, kie estas pli da esperantistoj, oni organizu renkontohxojn almenaux unufoje monate cele al lingvopraktikado kaj informintersxangxo. Ni devas insisti, ke legejo "Louis Braille" presu E-bulgaran vortaron por tiuj, kiuj volas acxeti gxin. Revuo "Esperanta Fajrero": La revuon ni sukcesas aperigi pli malpli regule. Ni publikigis la planitan enketon de la legantoj. Ni esperas, ke la planita renkontigxo kun ili enkadre de la Internacia renkontigxo kontribuos al gxia plua plibonigo. En 2002 la eldonkvanto de la brajla versio estis 80 ekzempleroj kaj de la kaseda 5 ekzempleroj. En 2003 gxi estas respektive 77 kaj 8 ekzempleroj. Gxojiga estas la fakto, ke kelkaj el la abonantoj estas novaj esperantistoj. Nun la revuo estas legata en 20 landoj kaj unuafoje ni havas abonantojn ankaux en Kanado. La revuo "Bulgara esperantisto" ankaux aperas en kasedoj. Ni volas rekomendi al tiuj niaj membroj, kiuj ricevas eksterlandajn E-revuojn, ke ili transdonu la revuojn al aliaj, kiuj ne ricevas ilin por certigi pli da informoj al cxiuj. Kontaktoj kun aliaj organizajxoj: Dank. al nia asociita membreco en ABB kaj nia kolektiva membreco en legejo "L. Braille" ni havas kun ili tre aktivan kaj fruktodonan kunlaboron. Ni havas bonajn kontaktojn ankau kun BEA. En Plovdiv niaj kontaktoj kun la lokaj organizajxoj de ABB kaj la Rekapabliga centro, kun fondajxo "Rekapabligo de blinduloj" kaj fondajxo "Artforum" estas tradicie bonrezultaj kaj ni sincere dankas pro ilia helpo. En apartaj okazoj helpis nin ankau fondajxo "Kunpartopreno" en Varna. Dank. al Radka Stojanova la esperantistoj en Razgrad laboras tre aktive kun la lokaj organizajxoj. Niaj kontaktoj kun eksterlando estas bonaj kiom tio dependas de ni. Laux nia iniciato la nevidanta juna esperantistino - studentino el Moldavio Julia Kurjak estis instruata en la Rekapabliga centro en Plovdiv. Sxi renkontigxis kun esperantistoj el Varna kaj Plovdiv, ricevis lingvan konsulton kaj sukcese faris ekzamenon de E-o - dua grado. Helpe de fondajxo "Graco" kaj Fani Mihajlova ni havas internet-kontaktojn, pro kio ni dankas al ili. Financa agado: Kiel vi scias, niaj fontoj de rimedoj estas membrokotizo, abonkotizoj kaj donacoj, sed donacojn en la lasta periodo ni praktike ne ricevis. La financa stato de la Asocio estas tre malfacila. Tion vi komprenos de la financa raporto kaj de la projekto de bugxeto. Se ni ne sukcesos defendi projekton au ni ne trovos bonan helpanton (sponsoron), ni ne povos okazigi ecx unu seriozan arangxon en la sekva jaro. Nia kunlaboranto pri financoj tenas la kontojn kaj la dokumentojn akurate kaj bonege. Pri la laboro de la Estraro: Inter la du jarkunvenoj en la strukturo de la Estraro okazis sxangxo. Lau insista peto de Angel Sotirov li estis liberigita de la posteno de kasisto kaj liajn taskojn transprenis la prezidanto. Tio tre malhelpis la laboron speciale rilate al kolektado de membrokotizoj kaj skribado de kvitancoj. En la menciita periodo okazis kvin estrarkunsidoj, en du el kiuj partoprenis cxiuj estraranoj. Principe cxiujn demandojn ni solvis en konsento, ecx se estis diversaj opinioj pri iuj el ili. Cxiu estrarano laboris lau siaj ebloj. La sekva jaro estos tre malfacila por la Asocio ne nur el financa vidpunkto. Necesas pli granda aktiveco flanke de cxiuj estraranoj en la diversaj logxlokoj, por ke la membroj de la Asocio povu senti gxian agadon kaj partopreni en gxi kun pli da intereso. Oni ne devas kalkuli pri cxio je la prezidanto. ANEB pruvis sian utilon por la nevidantaj homoj en nia lando kaj ni deziru al gxi pliajn sukcesojn kaj longan vivon. ::::::::::::::: Agadplano de la Estraro de ANEB por 2003 j. 1. Akcepti la planon por la agado de la Estraro, financan raporton, bugxeton por 2003. Respondecas: Jxelev; limdato: 30 Iii 2003. 2. Prepari kaj okazigi la jarkunvenon. Resp.: Jxelev,Sotirov; limdato: 10 V 2003. 3. Finregistrigi la Asocion. Resp.: Jxelev; limdato; 1 Vi 2003. 4. Sercxi eblecojn por partopreno en la festivalo de BEA. Resp.: Sxopov por Plovdiv, Milusxeva por Sofio, Stojanova por Razgrad, Mincxev por Varna; limdato: 15 V 2003. 5. Prepari kaj okazigi la Internacian renkontigxon. Resp.: La organiza komitato; limdato: julio 2003. 6. Revuo "Esperanta fajrero" estu prespreta gxis la unua tago de la tria monato de cxiu trimonato. Resp.: D. Dancxev. 7. En la kadroj de la Internacia renkontigxo estu okazigita renkontigxo kun la legantoj de nia revuo. Resp.: D. Dancxev; limdato: junio 2003. 8. Kursoj: - kurso por komencantoj en la lernejo en Varna. Resp.: Mincxev, Bodicxeva; limdato: 1 X 2003. - kurso kunlabore kun legejo "L. Braille" en Sofio. Resp.: Milusxeva; limdato: 30 Xi 2003. 9. Sercxi eblecojn defendi novan projekton. Resp.: Jxelev, Sotirov; limdato: 30 Xi 2003. 10. Estu organizataj kulturaj arangxoj en la E-klubejo en Plovdiv. Resp.: Dancxev, Sxopov, Jxelev; limdato: konstanta 11. Helpi la dezirantojn partopreni en la kongreso de BEA en Pleven. Resp.: Stojanova; limdato: 30 Vi 2003. 12. Aktive kunlabori kun ABB, legejo "L. Braille", BEA kaj la lokaj organizajxoj. Resp.: Sxopov, Milusxeva, Mincxev, Stojanova; limdato: konstanta. 13. Almenaux unufoje en la monato estu okazigataj Parolantaj Rondoj en cxiuj logxlokoj, kie logxas pli da esperantistoj. Resp.: la estraranoj, la lokaj respondeculoj, por Gorna Orjahovica - Marinka Spasova; limdato: 1 Xi 2003. ::::::::::::::: Kuragxe marsxu al la estonteco De la 19-a de novembro gxis la 19-a de decembro pasintjare en la Nacia rekapabliga centro por blinduloj en Plvodiv trapasis unumonatan studon la samideanino Julia Kurjak el Moldavio. Sxi havis eblecon interalie renkontigxi kun la nevidantaj esperantistoj en Varna kaj Plovdiv. Kun niaj samideanoj Julia vizitis urbon Hisar kaj ekkonis gxiajn rimarkindajxojn, kiuj estas ankoraux de la tempo de la Romia imperio. Nia moldavia samideanino kun plezuro respondis al miaj demandoj: D: Kie kaj kiam vi naskigxis? R: Mi naskigxis en urbo Tiraspolo en Transdnestrio (Ukrainio) la 1-an de novembro 1983-a jaro. D: Kia estas via familio? R: Mia familio konsistas nun el mia patrino, mia fratino kaj mi. La gepatroj estas ingxenieroj, la patrino krom tio havas fizik-matematikan klerecon. La fratino estas 14-jara. Sxi studas en biologi-kemia fako de liceo. D: Kie vi lernis en la komenco? R: Komence mi lernis en ordinara lernejo kune kun vidantaj samagxuloj kaj poste en la blindullernejo en Odeso (Ukrainio). D: Kiam vi komencis lerni Esperanton? R: Kiam mi estis 13-jaragxa. D: Kiuj estis viaj instruistoj de Esperanto? R: Mi lernis la lingvon uzante la lernolibron de A.^I. Masenko kun la helpo de Viktor Varzari. Multe helpis al mi ankaux Tanja Muhamedsxina. D: Kiujn aliajn lernolibrojn vi uzis por lerni Esperanton? R: Sxajne mi uzis nur la menciitan lernolibron, E-revuojn kaj certe korespondadon. D: Kie kaj kion nun vi studas? R: Nun mi studas psikologion en la universitato en Tiraspolo (Moldavio(. D: Kion donas al vi la uzado de Esperanto? R: Esperanto donas al mi senton de pleneco en la vivo, ankaux tie cxi, en via rekapabliga centro mi estas dank. al homoj kun kiuj mi ne povis konatigxi sen Esperanto. D: Kiel vi praktike uzas Esperanton en la cxiutageco? R: Al mi sxajnas, ke se homo igxas esperantisto, tio estas por cxiam utila, tio estas ne aldona scio, sed vivmaniero. Do, mia cxiutageco ne povas pasi sen Esperanto. D: Kion vi planas fari en la estonto? R: Miaj planoj pri la estonteco estas tiom optimismaj, ke ecx al mi mem sxajnas nerealigeblaj. D: Cxu en via lando la nevidantoj povas realigi siajn eblojn? R: Mi ne povas respondi al tiu cxi demando, miaopnie tio dependas de la aparta persono - kiom klare kaj korekte la homo imagas al si mem siajn eblecojn kaj de la maniero de ilia realigo. D: Kion vi bondeziros al la bulgaraj nevidantaj esperantistoj? R: La E-movado cxi tie estas tre forta kaj aktiva, oni eldonas lernolibrojn, revuon, organizas kursojn kaj mi povas deziri nur, ke vi dauxrigu la samon. D: Kion vi deziras al vi mem? R: Ankaux al mi mem mi deziras dauxrigi same kiel gxis nun, cxar mi estas tre kontenta pri mia lasta jaro - sukcese kaj suficxe facile pasis la ekzamenoj en la universitato, poste mi vizitis la IKBE, poste sekvis restado en tendaro por studentoj de germana lingvo kaj nun mi estas cxi tie en la Bulgara nacia rekapabliga centro por blinduloj en Plovdiv. D: Kiel pasis la tagoj en nia Nacia rekapabliga centro? R: La tagoj cxi tie pasis tre bele, interese kaj enhavoplene. Mi studis multan tempon, estis en kontakto kun malnovaj kaj novaj geamikoj kaj havis ege interesajn ekskursojn dank. al Vladimir Jxelev kaj Angel Sotirov. D: Cxu via restado en nia Nacia rekapabliga centro estas utila? R: Gxi estas utila kaj mirakle agrabla. Intervjuis: Dancxo Dancxev ::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj 75 jarojn Nacia legejo de la blinduloj "L. Braille" Tio estas la nura kultura institucio en Bulgario por homoj kun difektoj ekzistanta plurajn jardekojn. Gxi estas fondita la 29-an de aprilo 1928. La fondintoj estis mense viglaj blindaj instruistoj kaj verkistoj. Unua prezidanto estis elektita la komponisto Petko Stajnov, akirinta tiutempe popularecon. Tiu neordinara persono, kiu havis eksterordinarajn meritojn al la bulgara muzika kulturo, metis la fundamentojn de intelekta afero, kiu ankaux nun havas siajn posteulojn. De la komenco mem oni alpasxis al fondo de brajla biblioteko kaj aperigo de revuo portanta la nomon "Sadba" ("Sorto"). Gxin redaktis aro da konataj verkistoj, sciencistoj, sociagantoj. Gxi estigxis unu el la renomaj eldonajxoj antaux la Dua mondmilito. Kunlabore kun la Societo de la bulgaraj blinduloj la legejo fondis ankaux la unuan brjalan revuon en la lando - "Vestitel" ("Heroldo"). Tiuj cxi iniciatoj estas fruktoj de ideoj cxerpitaj el la internacia E-movado. Preskaux cxiuj blinduloj en la legeja estraro estis esperantistoj. Brila ekzemplo tiurilate estas ankaux la kunlaboro kun la presejo de Harald Thilander. La eminenta blindsurda redaktoro de "Esperanta ligilo" kun siaj kunlaborantoj, sen scii la bulgaran lingvon, kompostis la revuon "Vestitel", presis kaj sendis gxin al preskaux 30 adresoj en Bulgario. Poste la Dua mondmilito sin sekvas tri generacioj de blinduloj en la estraro kaj la kontrolaj organoj de la organizajxo. Inter la aliaj elstaras la nomoj de la agordisto kaj solisto de la bll. koruso Nikola Dimitrov, de la longjara sekretario kaj prezidanto de la legejo Mincxo Mincxev, de Stojcxo Milcxev, ligita ekde sia junagxo kun la afero de la blinduloj, de la organizanto Jordan Pavlov, de la flutisto - solisto de Radio Sofia kaj prezidanto de la legejo Kiril Kostov. La legejon helpis kaj subvenciis la superaj sxtataj institucioj gxis la jaro 1992. En la lastaj jaroj gxia bugxeto estas certigata de la cxefurba komunumo. Bedauxrinde la monrimedoj ne estas suficxaj por atingi la celojn kaj solvi la taskojn en nia tempo. La legejo transformigxis en imforman konsultan centron. Gxia nacia brajla fonduso estas je dispono de la blinduloj en la lando per la centra biblioteko en la cxefurbo kaj la filioj en Plovdiv, Varna, Drjanovo, kiel same en la du lernejoj por infanoj kun difektita vidpovo. En 1958 estas faritaj la unuaj provoj kaj en 1962 fondigxis malgranda sonstudio, kie estas kreataj parolantaj libroj. De 1971 tiu cxi agado transiris al la Asocio de la bulgaraj blinduloj pro gxiaj pli grandaj financaj eblecoj kaj agadskalo. De 1994 la legejo starigis novan direkton - la elektrona libro. La biblioteka priservo realigxas per retposxto en formo de disketoj kaj diskoj. Antaux du jaroj estis ellaborita disko enhavanta 1500 titolojn, kiu estas legebla per parolanta programo. De la menciita jaro la libroj estas presataj per komputilo kaj printiloj kaj tiu cxi teknologio estas disvastigita senpage en la tuta lando. La tekniko, la teknologio de la presado estas rezulto de projektoj kun "Malfermita socio", la Euxropa komisiono, fonduso "Rekapabligo kaj sociala integrigxo", Unuigxintaj nederlandaj fondajxoj kaj aliaj organizajxoj. Nun la legejo plenumas du projektojn pri eldonado de brajlaj libroj kaj laboras laux la programo de Far Access pri plialtigo de la kvalifikigxo de blindaj masagxistoj kaj stimulado de ilia okupigxo. La legejo dankas al tiuj donacintoj kaj al cxiuj eldonejoj, kiuj en la lastaj 10 jaroj senrekompence disponigis al gxi siajn librojn sur magneta portanto. Unu humana kultura institucio celebras sian 75-jaran jubileon. Tio estas bona kialo danki al cxiuj, kiuj kontribuis al gxia evoluo - membroj, agantoj de la plumo kaj de la scienco, sxtatistoj, sociaj organizajxoj kaj institucioj. Spas Karafezov, prezidanto de legejo "L. Braille" ::::::::::::::: La sorto de unu tre utila brosxuro La brosxuro "Kiam vi estas homoj sen vidpovo" estas eldonita unuafoje en 1981 de la Asocio de la blinduloj en Bulgario okaze de la Internacia jaro de la invalido. Gxi havas nekredeble felicxan sorton kiel libro - gxi havis kvar oficialajn kaj kelkajn piratajn eldonojn, kies tuta eldonkvanto superas 8000 ekzemplerojn. Eble en Bulgario ne estas alia libro rilata al la problemoj de la vidmalfaciligitaj personoj, kiu estas eldonita tiomfoje kaj en tia kvanto. Kiel cxefajn fontojn pri gxia kompilado komence mi uzis: La nederlandan brosxuron "Kiam vi estas kun niaj blindaj amikoj" de H. van Dejk, tradukitan en multajn lingvojn, ankaux en E-on kaj publikigitan unuafoje en Bulgario en revuo "Zari", 1976 j., (n-ro 11 kaj 12) kaj 1977 j., (n-ro 1). "Malgrandajn konsilojn por akompanantoj de blinduloj" - eldonita de la Asocio de la nevidantoj kaj malfortevidantoj en GDR en traduko de Vesela Bojkikeva. Mi uzis ankaux kelkajn tradukitajn materialojn pri la koncerna problemaro, publikigitajn en revuo "Zari". Kelkloke en la brosxuro estas dividita ankaux mia persona sperto de nevidanta homo. La brosxuro "Kiam vi estas homoj sen vidpovo" enhavas kelkajn regulojn kaj tre utilajn konsilojn por homoj, kiuj havas pli oftajn kaj senperajn kontaktojn kun nevidantoj. La reguloj kaj la konsiloj estas sistemigitaj en 19 situaciojn, la plimulto el kiuj havas indikajn kaj allogajn titolojn. La teksto de la libro estas de suficxe alta grado de legebleco. Por tio forte kontribuas kiel la humursento cxe la priskribo de diversaj situacioj, tiel ankaux la nigrigo de la sxlosilvortoj en la teksto. En la periodo 1982-1999 j. la brosxuro estas eldonita ankaux de filioj de la Asocio de la blinduloj en Bulgario (Drjanovo) kaj de strukturoj de la Ministerio de la laboro kaj de la sociala politiko (Sliven), sed en tiuj pirataj eldonoj bedauxrinde ne estas indikitaj la uzitaj cxefaj fontoj, la sinsekvo de la eldono, la eldonisto, la kompilinto kaj la jaro de presado. La dua eldono estas grandparte stereotipa al la unua, gxi estas nur stile redaktita kaj estas farita aldonajxo en unu el la prezentitaj situacioj. La kvara eldono estas fakto dank. al la projekto "Sociala reintegrigxo de malfrue blindigxintaj personoj kun aldonaj difektoj", financita en 2001 de la programo Far Access de la Euxropa Unio kaj realigita de Fondajxo "Rakapabligo de blinduloj" - Plovdiv. La eldonajxo estas luksa kaj en negranda kvanto. Fine ni bondeziru ankaux la tiu cxi eldonajxo: Bonan vojagxon al la manoj de gxiaj estontaj utiligantoj! Angel Sotirov ::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Fiancxigxo Al intima mia peto, ripetita fojojn ses, vi mallevis nur palpebrojn kaj respondis kurte: "Jes!" Ekster hejmo lupe hurlis arkta negxouragan.. Nudon vian palpe sercxis je kares. avida man.. Kia gxoj'! Sur fingro via oras mia glata ring'. Mi ne vidas negxoflokojn- cxie blankas nur siring'! Ludmila Jevsejeva ::::::::::::::: En la poezio (Al Ludmila Jevsejeva) En la versoj viaj vivas la animo, gxin sincere sentas samideanar', nun ni festas vin en jubilea jar', poezio nobla sonas en l' intimo. Tusxas nin subtile la lirika sento, cxiu vorto portas forton de la flam', sxprucas en ni cxiam Zamenhofa am' kaj printemp' alvenas per la suda vento. En la poezio pulsas via koro, ritmon gxian sentas cxiu nia frat', kantas en la versoj cxiu gxia bat', nin atingis viaj fruktoj de laboro. La lirika sento tusxas nin en tago de la jubileo - via glora fest', poezio via estas varma nest' pro la pensoj helaj en l' intima ago. En la versoj viaj vivas la spirito, estas gxi en la samideana rond', poezio estas nova verda mond' de l' esperoj teraj kaj la frukta vito. Venko Modesta ::::::::::::::: Lingvaj demandoj En nia lingva konsultejo nj - sufikso, per kiu ni formas karesan derivajxon post virina nomo: panjo, Manjo Malsati - senti la bezonon mangxi Sxmirpano - peco da pano sxmirita per butero aux konfitajxo Odori - eligi odoron; flari - percepti odoron Atentu: Vi mangxas el telero. Tablo - meblo Tabulo - peco el ligno Tabelo - listo da nomoj, nombroj ktp.. Iam - en iu tempo Jam - ekde nun Akuzativo - oni uzas akuzativon por montri la celon de la movo, ecx post la prepozicioj, kiuj ne signifas per si mem almovon: Li saltis sur la segxon (al sur la segxo). La avo iras malantaux la fornon por sidigxi. Falis teren (sur la teron), (al la tero), (al sur la tero). En tiuj frazoj la finajxo "n" egalvaloras "al". Pro tio oni neniam uzas akuzativon post "al", "gxis", "de", "el". Por montri, ke oni faris agon antaux tre mallonga tempo, oni uzas la adverbon "jxus" kun la pasinta tempo: Panjo jxus vokis min. Atentu: Mi plenigis la glason, kiu nun estas plena. Mi purigis cxambron, kiu nun estas pura. Mi malvarmigis mian kafon, kiu nun estas malvarma. Mi moligis la buteron, kiu nun estas mola. Da estas prepozicio uzata kiam la komplemento rilatas al vorto esprimanta kvanton, nombron, mezuron, prezon: "Tri metroj da...", "du kilogramoj da...", "iom da...". Sed oni uzu gxin nur kiam la mezuritajxo estas nedeterminita: "iom da kuko", sed "iom de tiu kuko". (Laux P. Babin) ::::::::::::::: Interesajxoj 23-a de aprilo 2003 - Internacia tago de la libro Per aparta deklaracio (la 8-an de aprilo) UEA aligxis al la anoncita de UNESKO Internacia libro-tago. La celo estas stimuli la legadon kaj eldonadon de libroj, konsiderante la auxtorajn rajtojn. Ja, la cxefa direktoro de UNESKO, s-ro Koncxiro Matsuura diras: "La libroj estas la cxefa rimedo por aliro al la valoroj, sagxeco, beleco de la homa pensado. Kiel formo de informoj kaj edukado ili permesas al cxies kulturo esprimi sian identecon kaj vidi tiun de la aliaj. Kiel fenestro al varieco de kulturo kaj kiel ponto trans spaco kaj tempo, la libro estas fonto de dialogo, rimedo por intersxangxo kaj ponto por evoluo". Tutan jarcenton la E-movado vivis esence pere de siaj libroj ekde la eta lernolibro (1887), gxis la dekmiloj da libroj eldonataj nun pri cxiuj temoj en cxiuj landoj. Sed estas ankaux io specifa por la esperantista kulturo. Temas pri tio, ke la esperantista komunumo fervore strebas realigi la deziron de cxiuj popoloj esprimi, sendepende de ilia nombro, ekonomio kaj politiko sian identecon kaj kompreni la identecon de la aliaj. La E-literaturo konkrete kaj reale prezentas cxiujn popolojn sur unu kaj sama pozicio de egalrajteco. Tio estas ege grava nun, kiam iuj provas uzi siajn librojn kiel rimedo de internacia imperiismo. Suficxas konsulti la statistikon de UNESKO rilate al la sxtata aparteno de la vendeblaj libroj por kompreni la gravecon de tiu fenomeno. La statistiko pri la libroj tradukataj ankoraux pli draste montras, ke la kultura influo en nia nuna mondo estas unudirekta: iuj parolas al cxiuj kaj cxiuj nur auxskultas. Kontrauxe al tio E-o jam pli ol tutan jarcenton defendas la lingvan egalrajtecon rilate al internaciaj kulturo kaj komunikado. (El Interreto) ::::::::::::::: Muzeo de la oro En Bogoto, la cxefurbo de Kolumbio, trovigxas unika muzeo de la oro. La konstruajxo situas sur unu el la centraj placoj de la urbo. Gxi havas nek unu fenestron por certigi la sekurecon de la eksponajxoj, kiuj estas lumigataj per centoj da elektraj lampoj. La muzeo estas fondita en 1932 j. per kelkaj privataj kolektoj. Tamen gxi komencis kontroli la esplorojn de cxiuj indigxenaj monumentoj kaj nun en la muzeo estas jam 14.000 oraj eksponajxoj. (Esperantigis Vl. Jxelev) *** (la rubrikon kompilas Vl. Jxelev) ::::::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Vera centro de la malnovaj bulgaraj metioj En la printempo de 1963-a jaro je ok kilometroj de urbo Gabrovo laux la baseno de rivero Jantra komencigxas la konstruado de la unua muzeo, rekte sub la cxielo, en nia lando - arkitektura-etnografia komplekso "Etar". La muzeo havas kiel celon montri la arkitekturon, ekonomian pasintecon kaj vivmanieron de la logxantaro en la regiono de Gabrovo dum la epoko de la Renesanco. En tiu periodo Gabrovo kaj la apudaj logxlokoj ludas gravan rolon en la ekonomia, socipolitika kaj kultura supreniro de la bulgara popolo. La arkitektura-etnografia komplekso "Etar" okupas teritorion de 70 ardekoj, sur kiu estas situitaj 46 objektoj: metiistaj laborejoj, logxejoj, popolteknika ilaro k.a. - en natura grandeco kaj dimensioj. La objektoj konsisitigantaj la ekspozicion devenas precipe el Gabrovo kaj la apudaj logxlokoj. La ekspozocio estas apartigita en tri cxefaj sektoroj. En la unua oni reprezentas la teknikan ilaron, funkciantan per akvo. La uzado de la akvoforto kiel motoro estas bazo de la teknika progreso en la epoko de la Renesanco. Cxi tie estas eksponitaj: fulejo, akvomuelejo "Karagxejka", akvomuelejo "Dolapkinja", segejo, pasamentlaborejo, tornilo por farado de lignotasoj, tornilo por farado de lignoboteloj, mekanika akrigilo. En la dua sektoro la logxejkonstruajxoj kaj metiistaj laborejoj estas interligitaj en arkitektura ensemblo - "Komercostrato". Per sia belega eksterajxo la domoj malkovras la ricxecon de nia popola arkitekturo. Iuj logxejoj estas ekipitaj per originalaj objektoj ligitaj kun la vivmaniero kaj laborokupo de siaj dommastroj: logxejo de veturilfaristo, de tanisto, de peltfaristo, de selfaristo, de ricxa vilagxano. La plankoj estas kovritaj per la karakteraj por Gabrovo buntkoloraj hejmteksitaj tapisxoj. Kiel sunoj brilas sur la bretoj la fundoj de la kupropladoj. En la teretagxoj situas la metiistaj laborejoj, kiuj rekreas la atmosferon de Gabrovo dum la 19-a jarcento, kiam gxi estis floranta metia centro. En AEK "Etar" oni disvolvas preskaux cxiujn metiojn konatajn kaj praktikatajn en la bulgaraj teritorioj. La ellaborajxoj kontentigadis ne nur la bezonojn de la loka logxantaro, sed estis bone akceptataj ankaux en la vasta turka merkato. Tie cxi estas montritaj cxiuj cxefaj kaj karakteraj metioj por Gabrova regiono dum la pasinta jarcento: forgxado, feltanado, babusxfarado, potfarado, pasamentfarado, orajxfarado, kuprajxfarado, tintilfarado, veturilfarado, farbado, produktado de vegetajxoleo, barelfarado, selfarado, sukerfarado, panbakado. La vizitantoj povas surloke kaj senpere konatigxi kun la produktada proceso. La lertaj manoj de la spertaj majstroj kaj iliaj lernantoj certigas dauxrigon kaj la vivon de la tradicioj en la popolaj kaj artaj metioj. Ili antauxvidas la konstruadon de tria sektoro, en kiun estos transportitaj kelkaj vilagxaj domoj kun la mastrumaj konstruajxoj kaj laborekipajxo. Cxe la kompleta urbarangxo de la komplekso de la komenco trovigxas kelkaj originalaj fontanoj kaj du volboformaj pontoj, frukto de la krea menso kaj lertaj manoj de la majstroj-sxtontajlistoj. Hodiaux AEK "Etar" gxuas grandegan intereson. Cxiujare gxi estas vizitata de multaj bulgaraj kaj eksterlandaj turistoj, kiuj admiras la krean genion de nia popolo. Dimo Dimov ::::::::::::::: Anekdotoj Soldato ekdormis sur la posteno, sed lia kamarado honeste plenumis sian devon. Subite kanona kuglo forportis la kapon de la dormanto. "Mil diabloj!" - diris la gardstaranto - "Kiel li ekmiros, kiam li vekigxos sen kapo!" *** - Kiel sagxaj estas la scienculoj, - diris Petro - ili scias antauxe kiam estos mallumigxo de la Suno kaj la Luno! - Malsagxulo! - respondis Johano. - Ili ja ekscias tion el la kalendaro! *** - Kiam venos s-ro B., - diris la majstro al sia servisto - diru al li, ke mi deziras paroli kun li. - Bone, - respondis la sagxa servisto - sed, sinjoro, kion mi diru, se li ne venos? (El "Unua legolibro" de Kabe) ::::::::::::::: Deziras korespondi Kun gesamideanoj el la tuta mondo pri diversaj temoj 30-jara studento en la historia fako de la universitato: Marian Nedjalkov Ivanov ul. "P.^R. Slavejkov" 17-B, BG-5100 Gorna Orjahovica, Bulgario ::::::::::::::: Korektoj: En n-ro 1/2003 de nia revuo estas allasitaj du eraroj: 1. p. 34, linio 11 - oni devas legi "dramplenaj eventoj" 2. p. 35, linio 14 - "naturplagxoj" devas esti legata "natruplagoj" ::::::::::::::: 2003/3 La vorto de la redaktoro: Tio ankaux estas aktiveco Cxiu el ni havas nelimigitajn eblecojn kaj povas uzadi la internacian lingvon Esperanto reale en siaj korespondaj kontaktoj en la lando kaj en eksterlando brajle, auxdkasede kaj ecx vidulskribe. La korespondado ankaux tiel estas utila maniero kaj fruktodona rimedo por sercxado de praktikaj okazoj por uzado de la lingvo en la cxiutaga vivo. La konstanta celo estas atingebla en la persona kaj en la organiza vivo diversmaniere depende de la s-ana deziro, intereso kaj opinio, laux la intime parolanta interna vocxo. Cxiu persono aparte elektas sian vojon, pasxojn kaj realigatingojn. La lingva praktikado en la cxiutaga vivo estas nia devo, zorgo kaj konstanta okupo. Tiuj agoj sub la brilo de la verda stelo cxiam donas al ni sincerajn gxojojn, animajn kontentojn kaj estetikajn sentojn en la vasteco de la nova internacia kulturo. Nia s-ana korespondado forme kaj enhave povas esti realigebla laux nia persona gusto kaj deziro letere, auxdforme aux retposxte depende de la disponeblaj en la momento rimedoj. Per la korespondado ni povas libere kaj trankvile intersxangxi kun la ges-anoj en la lando kaj en eksterlando diversajn opiniojn pridiskutante diversajn aferojn de la nacia kaj internacia E-movado inter la nevidanta s-anaro kaj la gxeneralajn problemojn en Esperantio. Niajn sortofratajn korespondajn kontaktojn kun geamikoj plej ofte ni realigas leterforme, cxar tio estas malmultekosta. Kun la eksterlandaj ges-anoj ni letere priparolas la internaciajn E-aferojn kaj arangxojn, kongresojn kaj konferencojn, renkontigxojn kaj amuzvesperojn, kiujn oni organizas diversloke tra la mondo. Sub la signo de la verda stelo oni organizas diversajn festivalojn, literaturajn konkursojn kaj sportajn ludojn. Pri ili ni povas ricevi pli rapide detalajn informojn per la korespondado. En cxiuj korespondaj kontaktoj kun konataj kaj nekonataj ges-anoj ni povas esti veraj kaj sinceraj esperantistoj antaux la enlandaj kaj eksterlandaj homoj gxis kiuj atingas niaj leteroj. Tiamaniere ni ankaux tiel normale en la ordinara vivo praktikadas la vivantan lingvon E-o, kiun donacis al ni nia kara L. Zamenhof. Sen nia konstanta aktiveco kaj sen cxiutagaj okupoj ne estas realigeblaj de nia s-anaro la deziroj de Zamenhof pri disvastigo de E-o, pri gxia cxiutaga utiligado. Karaj ges-anoj, ni cxiuj neniam devas forgesi, ke la korespondado ankaux estas utiligebla maniero uzadi la lingvon. Ni cxiuj konstante devas zorgi kaj labori por ke E-o estigxu nia dua lingvo en la vivo. Gxi estas utila kaj ege valora rimedo por interhoma komprenigxo, frataj sentoj, amikaj rilatoj kaj por intersxangxo de la oraj fruktoj de la naciaj literaturoj, arto kaj kulturo. La korespondado helpe de E-o donas al ni cxiuj senlimajn eblecojn tusxi interesajn kaj ricxajn pagxojn pri la vivo de niaj eksterlandaj ges-anoj. Dancxo Dancxev :::::::::::::::: Esperanto-vivo: Neforgesebla renkontigxo Internacia renkontigxo de la nevidantaj esperantistoj de la Balkanaj landoj kaj iliaj amikoj - tiel oni nomis tiun arangxon dedicxitan al la Euxropa jaro de la homoj kun difektoj. Gxia organizanto estis la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario (ANEB). La renkontigxo okazis en la mara regxino de nia lando - urbo Varna sur la bordo de Nigra maro. Tro rapide pasis la semajno de la 6-a gxis la 12-a de julio. Je la 6-a de julio alvenis la partoprenantoj kun siaj akompanantoj kaj ili estis enlogxigitaj en la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo "Prof. d-ro Ivan Sxisxmanov", kiu trovigxas en la cxarma kaj puraera kvartalo Asparuhovo. Cxefa temo de la renkontigxo estis: "Sociala integrigxo de la nevidantaj homoj dum la 21-a jarcento". Fakte la semajno pasis tre varie, kun diversaj interesaj okupoj. Kompetentaj kaj utilaj referajxoj, profundaj diskutoj kaj traktadoj pri la problemoj de la homoj kun difektoj kaj pli emfaze de tiuj kun difektita vidpovo donis al ni multe da informoj pri la temo. Koncertoj, muziko kaj kantoj sonadis gxis post noktomezo. Okazis konkurso pri solvado de sxaktaskoj, ekskurso kaj aliaj interesaj aranagxoj... kaj kompreneble sun- kaj akvobanado, ecx se la mara akvo ne estis suficxe varma tiumomente. Je la 6-a de julio okazis nia interkona vespero. La prezidanto de ANEB, s-ro Vladimir Jxelev, koncize klarigis la programerojn de la renkontigxo. Poste la partoprenantoj en grupoj, konatoj kaj nekonatoj, promenante en la korto de la lernejo longe konversaciis, kantis kaj gaje ridis. En la renkontigxo partoprenis 90 geesperantistoj, el kiuj 39 eksterlandanoj el kvin landoj: Serbio, Rusio, Moldavio, Germanio, Finnlando. Je la 7-a de julio matene okazis la oficiala malfermo. Multaj gastoj vizitis nin en tiu tago: reprezentanto de la urbestro (sxi tralegis sian saluton en E-o), la direktoro de fako "Socialaj zorgoj" kaj la estro de fako "Klerigo" cxe la Komunumo, la estro de la produktada entrepreno "Uspeh"("Sukceso") en Varna, la prezidanto de la Nacia blindulbiblioteko "L. Braille" en Sofio Spas Karafezov, kiu kore kaj varme salutis la cxestantojn en E-o, nia tre afabla mastro, la direktoro de la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo s-ro Petar Petrov kaj la prezidanto de la urba E-societo en Varna. Estis tralegitaj la ricevitaj salutoj de Theodor Speckmann (Germanio), prezidanto de LIBE kaj de Jacques Tuinder (Nederlando), prezidanto de fondajxo "Evidente". La renkontigxon salutis ankaux iuj el la eksterlandaj partoprenantoj. Post la solena malfermo, kiu finigxis per kantado de la esperantista himno "La espero", la estraro de ANEB kaj la organiza komitato partoprenis gazetaran konferencon, kiun cxeestis jxurnalistoj de la lokaj gazetaro kaj elektronaj amaskomunikiloj. Dum la renkontigxo estis prezentitaj la jenaj referajxoj: "Sociala integrigxo de la nevidantaj homoj dum la 21-a jarcento" kaj "Sociala legxaro en Bulgario kaj socialaj rajtoj de la homoj kun difektoj" de Veselina Stoilova (Bulgario), "Enlaborigo kaj adaptigxo al la laborloko de la nevidanta homo" de Nedeljka Lozajicx-Sxurlan (Serbio), "Kia devas esti la nevidanta homo dum la 21-a jarcento" de Nadja Jxukova (Rusio). La referajxoj provokis grandan intereson kaj viglajn diskutojn. En ili oni metis kaj traktis tre gravajn kaj seriozajn problemojn de la homoj kun difektoj, kiuj koncernas cxiujn cxeestantojn. Sub la gvido de Anatolij Masenko okazis konkurso pri solvado de sxaktaskoj. La venkintoj ricevis premiojn, kiujn certigis la estro de entrepreno "Uspeh" en Varna. La unuajn tri lokojn okupis Boris Bodicxev (Bulgario), Pavel Rjabov (Rusio) kaj la plej juna partoprenanto Plamen Stoilov, lernanto en la 7-a klaso de la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo en Varna. Sub la gvido de la respondeca redaktoro de revuo "Esperanta fajrero" s-ro Dancxo Dancxev estis organizita largxa kaj tre vigla diskuto pri la enhavo de la revuo. La legantoj donis al gxi altan pritakson. Estis faritaj proponoj por plibonigo de la revuo. La geesperantistoj el la Balkanaj landoj (Bulgario, Serbio kaj Moldavio), kiuj partoprenis la renkontigxon, faris apartan specialan kunvenon, kiun gvidis s-ro Vl. Jxelev kaj s-ino N. Lozajicx-Sxurlan. Kun zorgo kaj maltrankvilo ni diskutis la ekzistantajn problemojn en la vivo de la blinduloj kaj en nia E-movado. Oni substrekis la neceson aktivigi nian komunan laboron inter la nevidantaj esperantistoj en la Balkanaj landoj. Por tiu celo estis elektita kunordiga laborgrupo konsistanta el Nedeljka Lozajicx-Sxurlan (Serbio), Dimo Penev Dimov (Bulgario) kaj Aleksandra Aksenti (Moldavio). La kunveno akceptis la jenajn decidojn: 1. La esperantistoj el la ceteraj Balkanaj landoj, kiuj deziras, povas elekti siajn reprezentantojn en la labora grupo (po unu el cxiu lando). 2. Alvoki cxiujn blindajn esperantistojn el la Balkanaj landoj, kiuj ne partoprenis en la nuna renkontigxo, al komuna laboro. 3. Esplori kaj analizi la eblecojn por pli aktiva kunlaboro kaj - en perspektivo - pri kunordiga organo aux internacia regiona organizo en Balkanio. 4. En revuo "Esperanta fajrero" oni malfermu rubrikon de nevidantaj geesperantistoj el la Balkanaj landoj. Dancxo Dancxev ecx tuj proponis la originalan titolon de la rubriko - "Sub la Balkana cxielo". Restas trovi gvidanton de la rubriko. 5. La kunveno rekomendas al la esperantistoj el Serbio organizi similan internacian renkontigxon de la nevidantaj esperantistoj de la Balkanaj landoj en 2004-a jaro. Grandan plezuron kaj gxuon donis al ni la koncerto organizita speciale por la partoprenantoj en la internacia renkontigxo kaj okazinta en la Kulturdomo de entrepreno "Uspeh". La rusa grupo prezentis al ni la vivon kaj la verkaron de la fama rusa poeto kaj esperantistino Ljudmila Jevseeva. Tre interesa estis ankaux la renkontigxo kun la direktoro de la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo, s-ro Petrov, kiu konigis al ni gxian historion. Pri la nova nuntempa ekipado de la kabinetoj, pri la instrua laboro kaj pri la okupoj de la lernantoj en la libera tempo ni estis detale informitaj. Al la direktoro estis direktitaj multaj demandoj. Li precize respondis al cxiuj. Post la renkontigxo ni trarigardis la lernejon. Oni montris al ni la kabinetojn kaj la klascxambrojn. Tuj post la ekskurso tra la lernejo la komputilsxatantoj restis en la komputila kabineto por labori sub la gvido de Juri Kotov (Rusio). Estis bonega kaj restos neforgesebla la arta vespero okazinta je la 9-a de julio. Gxia gvidanto estis s-ino Radka Stojanova (Bulgario). Talentaj partoprenantoj en nia renkontigxo kantis, ludis, deklamis kaj montris perfektan uzon de E-o. Jxauxde, je la 10 de julio, ni faris tuttagan ekskurson al Nesebar, Slancxev brjag (Suna bordo) kaj Obzor. En Nesebar ni vizitis la lokan historian muzeon, kiu estas ricxa je antikvajxoj, nelongan promenadon apud la maro ni faris en Slancxev brjag kaj en urbo Obzor ni vizitis la ripozdomon de la Bll.-asocio, kie ni tagmangxis kaj poste gxis la fino de la tago ni kusxis sur la plagxo kaj banis nin en la maro. Venis la lasta tago de la renkontigxo - vendredo, la 11-a de julio. Ni pridiskutis LIBE-problemojn. Anatolij Masenko informis nin pri la agado de LIBE-estraro kaj la projekto de nova statuto. Post tiu kunveno la prezidanto de ANEB Vl. Jxelev fermis la renkontigxon. En la sama tago okazis nia adiauxa vespero, dum kiu amuzis nin la orkestro de entrepreno "Uspeh" en Varna. Sabate, je la 12-a de julio, cxiuj ni forveturis al niaj logxlokoj. Mi parolis kun iuj el la eksterlandaj partoprenantoj pri iliaj impresoj pri la renkontigxo. Ili diris, ke ili estas tre kontentaj de gxi. Kaj ankoraux: ili tre sxatas Bulgarion. La bulgaroj estas tre gastamaj kaj afablaj homoj. La arangxoj estas cxiam bone preparitaj kaj pasas tre organizite. Kunlaboris al ANEB en la organizado de la renkontigxo la Asocio de la blinduloj en Bulgario kaj fondajxo "Kunpartopreno"("Sapricxastie") en Varna. Sponsoroj estis: Asocio de la blinduloj en Bulgario, Komunumo Varna kaj produkatada entrepreno "Uspeh" en Varna. Koran dankon al cxiuj helpantoj! Marinka Spasova :::::::::::::::: Salutmesagxo de Theodor Speckmann, prezidanto de LIBE Estimataj gesamideanoj, karaj geamikoj, Mi tutkore salutas vin cxiujn kiuj nun kolektigxas je la bordo de la Nigra maro en suna, gastama Bulgario. Pensante pri la tagoj en Plovdiv antaux tri jaroj mi estas certa, ke viaj gastigantoj faros cxion eblan por agrabligi vian restadon en Varna. Mi tamen ne povas malkasxi mian bedauxron ne povonte renkonti vin dum IKBE. 69 en Svedio. Post forfalo de multaj obstinaj baroj politikaj nun sxajne establigxas novaj - ekonomiaj. Malgraux tio mi deziras al vi bonegan tempon kun interesaj diskutoj kaj etoson, kiu nur povas estigxi en Esperantio. :::::::::::::::: Salutvortoj de la urbestro de Varna prezentitaj de lia reprezentanto Plamenka Vankova Gesinjoroj, estimataj geamikoj kaj samideanoj, Permesu al mi je la nomo de la urbestro de Varna s-ro K. Jordanov saluti vin kore kaj bondeziri al vi fruktodonan laboron. Via konferenco transformigxu en forumon de cxiuj amikoj kaj uzantoj de nia kara lingvo Esperanto. Dank.al gxi ni cxiuj interkomprenigxas, interrilatas kaj intersxangxas opiniojn, sperton, sciojn, ekkonas la vivon de diversaj homoj kaj landoj. La renkontigxoj de esperantistoj el la tuta mondo montras, ke E-o estas vivanta lingvo kaj ni devas konvinki cxiujn pri tio kaj helpi gxian disvastigon kaj integrigxi sociale en la 21-a jarcento sendepende de la koloro, sekso, sociala kaj fizika stato. La sociala integrigxo de cxiu el ni donos eblecon konstrui la civitanan socion, socion de libere pensantaj homoj, laborantaj por la prospero de cxiu homo. La civitana socio helpos al la egalrajta partopreno de cxiu en la laboro kaj en la uzado de gxiaj fruktoj. Ankorauxfoje mi deziras al vi sukcesan laboron. :::::::::::::::: 69-a Internacia kongreso de la blindaj esperantistoj Paralele kun la 88-a UK de E-o en Gotenburgo (Svedio) okazis la 69-a IKBE. Gxi dauxris kvar tagojn kaj en gxi partoprenis 46 personoj el 12 landoj. La Gxenerala asembleo de LIBE pritraktis la modifojn de la statuto kaj la regularo kaj akceptis ilin. Rob Moerbeek estis nomumita Honora membro de Libe. La kongreso ne decidis pri la loko de la sekva IKBE. (laux informo de Th. Speckmann) *** Lastmomente la redakcio de "Esperanta fajrero" ricevis neoficialan informon, ke la kongreso okazos en Belgrado kaj la kongreskotizo por orienteuxropaj esperantistoj estos 120 euxroj. Post la ricevo de la oficiala konfirmo ni detale informos vin. :::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj: La bulgara sociala legxaro kaj la rajtoj de la homoj kun difektoj (Referajxo prezentita en la Internacia renkontigxo de la nevidantaj esperantistoj el la Balkanaj landoj - Varna, 2003) Multe da legxaj kaj sublegxaj aktoj, diversaj ordonitajxoj havas rilaton al la specifaj rajtoj de la homoj kun difektoj. La socio kaj la sxtato konscias sian engagxigxon al tiuj homoj kaj strebas reguligi maksimume efike iliajn rajtojn en sia legxfara politiko. La vorton "invalido" oni renkontas en pli ol 160 normigaj aktoj de la bulgara sxtato. Grave estas, ke la homoj kun difektoj ekkonu bone tiun legxaron kaj povu mem defendi siajn rajtojn antaux la diversaj institucioj. I. Difino de la invalideco Laux la bulgara legxaro invalido estas cxiu persono, sendepende de la agxo, kun fizika, sensa aux mensa difekto, kiu malfaciligas ties socian integrigxon kaj partoprenon en la socia vivo, tias eblecojn pri komunikado kaj edukado aux ties laborrealigon. La invalidecon oni konstatas per ekspertizo de la dauxra manko de laborkapablo cxe personoj pli ol 16-jaraj kaj la gradon de limigita ebleco por sociala adaptigxo de infanoj gxis 16-jaraj. La eksperta pritakso de la dauxre limigita aux perdita laborkapablo inkluzivas: - gradon de limigita aux perdita laborkapablo en procentoj kompare kun la sana homo; - bezonon de fremda helpo; - daton kaj templimon de la invalideco; - kauxzon de la invalideco; - kontrauxindikitajn kondicxojn de laboro; La invalideco cxe la infanoj respegulas procente dauxre limigitan eblecon sociale adaptigxi al la medio en kiu ili vivas, kompare kun sanaj infanoj samagxaj. Ii. Stimuloj por la dungado de invalidoj kaj ties laborrajtoj Konforme al la Legxo pri stimulado de la okupateco, al labordonanto, kiu dungas pere de dungoficejo senlaborajn personojn kun dauxre malpliigita laborkapablo por ne malpli ol 12 monatoj, oni pagas cxiumonate unu minimuman salajron kaj la devigajn asekurojn por cxiu dungita laboristo aux oficisto. La personoj kun pli ol 50% malpliigita laborkapablo profitas anticipan protekton cxe maldungo, se ili suferas la jenajn malsanojn: - iskemia kormalsano - aktiva formo de tuberkulozo - onkologiaj malsanoj - psika malsano - diabeto Se labordonanto decidas maldungi invalidon, li devas unue peti permeson de la Laborinspektorejo. La homoj kun pli ol 50% limigita laborkapablo havas la rajton je jara libertempo dauxra ne malpli ol 26 labortagojn en unu kalendara jaro. La homoj kun difektoj ricevas samtempe sian plenan salajron kaj pension pro invalideco. Iii. Rajto de pensiigxo Rajton ricevi pension pro invalideco havas la asekuritaj personoj, kiuj por cxiam aux por longa tempo perdis pli ol 50% de sia laborkapablo. La rajto de pensio pro invalideco validas de la dato de la invalidigxo kaj por la denaskaj handikapuloj de la dato en kiu oni registris la peton pri pensio pro invalideco. La postulo pri asekura tempodauxro por ricevi permeson pensiigxi pro invalideco pro gxenerala malsanigxo estas kiel sekvas: - por personoj invalidigxintaj gxis sia 25-a jarigxo - 1 jaron - por personoj invalidigxintaj gxis sia 30-a jarigxo - 3 jarojn - por personoj pli ol 30-jaraj - 5 jarojn - por personoj invalidigxintaj antaux ol komenci labori - sendepende de la asekura tempodauxro. Rajton de pensio pro invalideco pro laborakcidento aux profesia malsanigxo havas la asekuritaj personoj sendepende de la dauxro de la asekurtempo, se ili perdis pli ol 50% de sia laborkapablo. Socialan pension pro invalideco oni donas la personoj, kiuj finis 16-jaran agxon kun malpliigxinta laborkapablo je 71 procentoj. Pension pro militinvalideco oni donas al personoj, kiuj perdis sian laborkapablon pro tio, ke ili malsanigxis, al ili estis kauxzitaj fizikaj suferoj, pereis aux malaperis senspure dum militservo aux militoperacioj. Pension pro civila invalideco havas la personoj, kiuj perdis sian laborkapablon pro tio, ke ili malsanigxis aux al ili estis kauxzitaj suferoj dum ili plenumis sian civitanan devon. Personoj kun pli ol 90% malpliigita laborkapablo, kiuj konstante bezonas akompananton, rajtas je 75% de la sociala pensio pro maljunigxo. La personoj kun malpliigita laborkapablo pli ol 71%, kiuj jam estas pensiigxintaj pro invalideco aux pro asekurita necesa tempolongo de laborado kaj agxo, rajtas ricevi krompagon - 25 procentojn de la sociala pensio pro invalideco. Iv. Socialaj subvencioj por invalideco La kondicxoj kaj la ordo por asigni socialajn subvenciojn al invalidoj estas arangxitaj en la Ordondokumento pri aplikado de la Legxo pri la sociala subvenciado kaj la Legxo pri defendo, rekapabligo kaj sociala integrigxo de la invalido. La bazo por difini la monsumon de la socialaj subvencioj estas la garantiita minimuma enspezo por la lando difinata cxiujare de la ministra konsilantaro. Por la jaro 2003 gxi estas 40 levoj. 1. Subvencioj al la gepatroj de infanoj kun difektoj La gepatroj de infano kun dauxra difekto sendepende de la enspezo de la familio ricevas la duoblon de la monata subvencio por flegado de infano. Gepatroj kaj adoptintoj de infanoj gxis 18-jaraj kun dauxraj difektoj havas la rajton pri aldona monsumo egala al 70 procentoj de la garantiita minimuma enspezo por la lando. 2. Monataj subvencioj por transporta priservado La infanoj kaj plenagxuloj kun dauxraj difektoj je pli ol 71 procentoj rajtas ricevi monatan subvencion por transporta priservado egala al 15% de la garantiita minimuma enspezo por la lando. 3. Senpaga veturado per fervoja kaj auxtobusa interurba transporto La personoj kun dauxraj difektoj je pli ol 71% havas rajton pri du senpagaj veturoj per fervoja transporto kaj du senpagaj veturoj per interurba auxtobusa transporto en unu kalendara jaro. La infanoj kaj plenagxuloj kun fiksita rajto pri fremda helpo havas la rajton pri senpaga veturado ankaux por siaj akompanantoj. 4. Monata lauxcela subvencio por telefono La infanoj kaj personoj kun pli ol 90% limigita laborkapablo havantaj la rajton pri fremda helpo havas la rajton pri monata lauxcela subvencio egala al 20% de la garantiita minimuma enspezo por pagi la monatajn telefonkontojn. 5. Subvencio por bankuracado La infanoj kaj la plenagxuloj kun pli ol 90% malpliigita laborkapablo havas rajton pri unufoja lauxcela subvencio por bankuracado egala al la triobla garantiita minimuma enspezo jare. Personoj kun rajto pri fremda halpo profitas tian helpon ankaux por siaj akompanantoj. 6. Lauxcela helpo por rekonstruo de logxejo La personoj kun malpliigita laborkapablo super 90%, kiuj movigxas per invalida cxareto, havas rajton pri unufoja difinita lauxcela subvencio gxis 600 levoj por rekonstruo de la logxejo cele al faciligo de la movigxo. 7. Lauxcela subvencio cxe acxeto aux adapto de persona auxto La personoj kun malpliigita laborkapablo je pli ol 90% kaj kun malfaciligita movigxo rajtas ricevi unufojan lauxcelan subvencion gxis 1200 lv. por acxeto aux adapto de propra motora transporta ilo. 8. Aliaj specoj de subvencioj Lauxcela subvencio por acxeto kaj plibonigo de propraj teknikaj kaj helpaj rimedoj; Lauxcela subvencio por uzado de gestomimika interpretado por personoj kun difektita auxdpovo gxis 10 horoj jare kaj po 8 lv. por unu horo; Lauxcela subvencio por uzado de akompananto por personoj kun difektita vidpovo gxis 10 horoj jare kaj po 5 levoj por unu horo. V. Impostaj faciligoj La personoj kun pli ol 50% malpliigita laborkapablo rajtas pri trioble pli granda neimpostenda enspezo kompare kun la sanaj homoj. La handikapuloj kun limigita laborkapablo je pli ol 71% pagas imposton por sia baza propra logxejo nur 25%. Invalido posedanta propran auxton ne pagas vojimposton. Personoj kun pli ol 90% dauxra limigita laborkapablo cxe importo de auxtomobilo estas liberigataj de doganimposto gxis 900 USD. Tio estas preterkura trarigardo de la fundamentaj rajtoj de la homoj kun difektoj en Bulgario. Malgraux la klopodoj de la registaro la homoj kun difektoj ankoraux vivas tre malfacile kaj malricxe. Pro tio por ni estas interesa cxiu informo kaj intersxangxo de sperto pri tio kiamaniere estas arangxitaj la rajtoj de la invalidoj en aliaj landoj. Ni pretas cxerpi sperton kaj adopti novajn praktikojn en nia vivo. Veselina Stoilova, magistro pri juro kaj eksperto pri socialaj aferoj (tradukis Radka Stojanova) :::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo: Grava literatura evento En 1999 j. la homaro celebris la 200-jarigxon de la naskigxo de la mondfama rusa poeto Aleksandar Pusxkin (1799-1937). Okaze de tiu jubileo la internacie konata rusa poeto kaj bona tradukanto de poezio en E-on Valentin Melnikov faris novan tradukon de la plej bona verko de Pusxkin, la versromano "Evgenij Onegin". Gxis nun estas faritaj multaj tradukoj de tiu cxi romano. Almenaux sep estas konataj, sed ne cxiuj estas plenaj kaj ne cxiuj estas konservitaj. Laux la opinio de Melnikov, dank.al tio, ke E-o evoluas kiel cxiuj reale ekzistantaj lingvoj, lia traduko estas la plej proksima al la originalo kompare kun la gxisnunaj. Ni proponas al vi fragmenton el la menciita tradukajxo. Vladimir Jxelev Letero de Tatjana al Onegin Al vi mi skribas - kio plia necesus por la sent-esprim'? Nun povas vi laux volo via ignori min kun malestim', sed al plorinda sorto mia havante guton da kompat', vi min ne lasos en malsxat'. Komence volis mi silenti, kaj kredu, ke pri mia hont' ne scius vi ecx en estont', se povus mi esperon senti ke mi vin vidos - iam ajn, ecx unufoje dum semajn', por auxdi vian vocxon, diri replike vorton, kaj dum tag' kaj nokto, cxiam en imag' renkonton novan prisopiri. Sed vi enuas en soci', vilagxo tedas vin kutime, kaj ni ... ne brilas tute ni, ecx se vin sxatas simplanime. Ho, kial vi vizitis nin? Izole, en vilagxa foro neniam mi ekkonus vin, kaj vivus sen amar', angoro. Impetojn de malsperta koro bridinte iam (eble, jes...) amikon trovus laux inklino, fidela igxus mi edzino kaj la patrino, laux neces'. Alia! ... Sed sur tuta tero neniu hom' egalus vin! Decidis la Supera sfero: mi estos via, laux destin'. Viv' mia estis garantio de nia nepra rendevu'; al mi vin certe sendis Dio, gxis morto vi min gardos plu... En songxoj vi al mi imponis, min cxarmis - antaux via ven': rigardo logis min gxis sven', la vocxo enanime sonis delonge... Estis ne vizi'! Eniris vi - mi tuj rekonis, ekflamis kaj en sentoj dronis, enpense diris mi: jen li! Cxu ne, mi auxdis vin kaj sxatis: al mi vi diris en intim', dum mizerulojn mi kompatis, aux per sincera pregxo flatis angoron preman de l'anim'? Kaj cxu ne vi en tiu horo ekbrilis, kvazaux meteoro, kaj en krepusko de vesper' klinigxis super la kuseno? Al mi, kun amo kaj sereno vi flustris vortojn de esper'... Cxu estas vi angxelo garda, aux deloganto plej kovarda: vi miajn dubojn pelu for. Cxu tio estas - iluzia trompajxo de naiva kor', kaj min atendas sort' alia?.. Egale! Mian sorton nur al vi transdonas mi sen plendo, mi versxas larmojn sen mezur' kaj vin petegas pri defendo... Imagu: vivas mi en sol', neniu min komprenas tute, racio mia velkas mute kaj mi pereas sen konsol'. Do venu: per rigard' aux vocxo esperon veku en la kor', aux rompu songxon kun angor' pri la merita, ve, riprocxo! Relegi timas mi... Jen fin'! La honto premas min katene... Honoro via gardas min, mi min al gxi konfidas pene... :::::::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Grava kleriga centro dum la bulgara Renesanco La monahxejoj cxiam ludis gravan rolon por la fortikigxo kaj konservigxo de la kristana kredo de nia popolo. Dum la mezepokaj jarcentoj kaj precipe dum la periodo de la Renesanco ili rolas ankaux kiel klerigaj centroj en kiuj estas konservigxinta granda parto de nia kultura kaj historia heredajxo. Instruistoj en la monahxejaj lernejoj estis kleraj monahxoj, kiuj bonege konis nian historian pasintecon kaj edukadis cxe siaj lernantoj neestingeblan soifon por libereco. Tiaspeca kleriga centro dum la koncerna periodo estas la monahxejo "Transfigurigxo Disinjora", pri kiu mi nun volas al vi rakonti. La monahxejo estas kasxigxinta en la arboricxa masivo de la pitoreska intermonto "Derventa" super rivero Jantra, ses kilometrojn norde de urbo Veliko Tarnovo. De la cxefvojo kondukanta al Ruse deigxas vojo, kiu finigxas cxe la cxefa monahxeja pordo. Super la monahxejo altigxas la vertikalaj rokoj de la montplatajxo, de vilagxo Beljakovo kun siaj mirigaj kavernoj logxataj iam de la primitiva homo. Ili estas konataj kiel la Granda, la Malgranda kaj la Disfendita kavernoj. En la Granda kaverno estas spuroj de la neolita kaj fera periodoj. En la Malgranda kaverno por la unua fojo en Bulgario oni malkovris materialan kulturon de la malfrua paleolito. Senpere sub la kavernoj levas sin la muroj de la monahxejo kaj la akrapinta sonorilejo de la pregxejo "Transfigurigxo Disinjora", de kie venas ankaux gxia nomo. La konstruajxoj de la hodiauxa arkitektura renesanca komplekso estas situantaj sur roka teraso kun deklivo sudorienten en la formo de rektangulo longa 104 kilometrojn kaj largxa 53 kilometrojn. La fundamentojn de la malnova mezepoka monahxejo metis regxo Ivan Aleksandar. Laux la legendoj gxi estas konstruita de lia dua edzino Teodora-Sara kaj ilia filo Ivan Sxisxman en la 90-a jaroj de la Xiv-a jarcento. Jam en la jaro 1835 cxe malkovro de la fundamentoj de la malnova monahxeja pregxejo oni trovis freskon prezentantan la figurojn de Teodora-Sara kaj Ivan Sxisxman. Pro tio en la proksima pasinteco la monahxejo estas nomata de la loka logxantaro "Monahxejo de Sara" aux "Monahxejo de Ivan Sxisxman". La ruinoj de la malnova monahxejo trovigxas je 500 metroj de la konstruajxoj de la hodiauxa. Dum arkeologiaj prifosoj en 1952 oni malkovris la fortikajxmurojn kaj parton de la monahxeja pregxejo. La trovitaj fragmentoj de murpentrajxoj laux sia stilo kaj kolorefekto similas la freskojn de la pentroarta skolo en Tarnovo. Dum la jaroj de la turka regado la monahxejo estas kleriga centro kaj revolucia fajrejo. En tiu periodo gxi estas kelkfoje bruligata, disrabata, ruinigata. La konstruado de la nova renesanca arkitektura komplekso komencigxis en 1825 laux iniciato de la kamlotista gildo en Veliko Tarnovo. La konstruado efektivigxas kun la aktiva helpo de la elstara komercisto kaj gvidanto de la ribelo en V. Tarnovo en 1835 Velcxo Atanasov la Vitristo kaj sub la senpera gvidado de la unua prioro de la monahxejo pastro Zotik. La konata kleriga aganto dum la epoko de la Renesanco Zotik naskigxis en vilagxo Alhamorija apud Odrin. Dum kelka tempo li logxis kiel novico-ermito en la patriarkeja monahxejo "Sankta Triunuo" en V. Tarnovo. Li monahxigxas en la Rila monahxejo. Poste pasigas kelkajn jarojn en la monahxejoj de Atoso. En 1821 Zotik denove revenas en la monahxejon "Sankta Triunuo". Li instruas ankaux en la monahxeja lernejo en Gorna Orjahovica. En 825 per subacxeto de 700 grosxoj la kamlotistoj sukcesis konvinki la lokan grekan episkopon Ilarion Kritski oficigi Zotik kiel prioron en la dezerta monahxejo "Transfigurigxo Disinjora". Por la konstruado de nova pregxejo estas kolektitaj monrimedoj per donacoj de la loka logxantaro. En 1832 Zotik iras en Konstantinopolon, kie li sukcesas ricevi de la turka sultano edikton per kiu tiu permesas la restarigon de la detruita pregxejo. (dauxrigota) Dimo Dimov :::::::::::::::: Gravaj sciigoj Karaj legantoj, La Estraro de ANEB kaj la redakta komitato de "Esperanta fajrero" informas vin, ke komencigxas la abonkampanjo por nia revuo por la jaro 2004. La kondicxoj de gxia apero restas sensxangxaj kaj la abonkotizo same: 5 euxroj aux 6 USD por la orienteuxropaj esperantistoj kaj 10 euxroj aux 12 USD por la okcidenteuxropaj. La monon bonvolu sendi al nia banka konto: SI Bank - Plovdiv Bankkodo 88878368 Konto (en USD) 1102636403 Limdato: 31 I 2004 Bv. ne forgesi per letero informi nin pri la sendita abonkotizo. Ni petas vin informi pri la abonkondicxoj ankaux la s-anojn, kiuj gxis nun ne abonis la revuon. *** En sia kunsido en auxgusto ANEB-estraro decidis rekomendi al siaj membroj en cxiuj logxlokoj, en kiuj estas pluraj esperantistoj, organizi parolrondojn kaj kolektigxi minimume 1-2 fojojn monate por ekzerci la lingvon kaj tiel plialtigi siajn lingvokonojn. *** S-ro Matti Manninen anoncas sxangxon de sia hejmadreso. Jen lia nova adreso: Pengerkatu 11 m.8 FIN- 00530 Helsinki Finnlando *** La 7-an de oktobro 2003 forpasis Lilia Sotirova el Plovdiv. La anoj de ANEB kondolencas pro la morto de nia s-anino - konata sindona esperantistino kaj nia amikino. :::::::::::::::: 2003/4 La vorto de la redaktoro Ankoraux unu jaro baldaux restos post nia dorso kiel finskribita pagxo de la esperantista vivo en nia klubo, societo kaj asocio. Cxiu el ni vole - nevole turnas sian rigardon malantauxen kaj denove revidas cxion faritan sur la trapasita vojo. Ni devas esti kontentaj, ke estis realigitaj fruktodonaj arangxoj - sukcese finigxis E-kurso cxe la blindullernejo en Varna sub la gvido de Dobrinka Bodicxeva, en apartaj societoj kaj grupoj oni organizis E-kursojn kaj parolrondojn kaj plej grava estas, ke sukcese realigxis la Internacia E-renkontigxo en Varna. Cxiuj tiuj arangxoj laux sia valoro estas bonaj iniciatoj kaj utilaj pasxoj en nia organiza vivo. Iuj povus diri, ke la faritajxoj estas nesuficxaj, sed pli bone estas atingi ion pozitivan ol nenion sub la brilo de la verda stelo. Cxe niaj bulgaraj nunaj kondicxoj tio estas ebla kaj reale atingita. Cxe ni en limigita kvanto estas eldonitaj brajle "Esperanto-bulgara vortaro" kaj "Pasxoj al plena posedo". Tiu bona lernolibro estas eldonita ankaux en sonversio sur kasedoj. Tiuj atingajxoj estas tre utilaj por la bulgaraj nevidantaj esperantistoj, kiuj nur devas esti aktivaj kaj laboremaj por konstanta plialtigado de sia lingvoscio kaj por posedo de bona paroltekniko en la praktika uzado. Kompreneble tio dependas cxefe de la aparta samidean(in)o. Ni cxiuj scias, ke sen obstina okupigxo pri la lingvo kaj pri gxia cxiutaga uzado en lega, skriba kaj plej ofte parola formo, gxi ne povas esti viva, cxarma kaj belsona, kiel penso, eldiro kaj melodio. Al tiu klara celo ni cxiuj devas pasxi aktive kun intereso, deziro kaj amo - sincere flamanta en la koro. En la sekva jaro baldaux alvenonta ni cxiuj devas zorge labori por disvastigo de E-o inter la bulgaraj nevidantoj kiel utila rimedo por eksterlandaj kontaktoj. En niaj grupoj, societoj kaj la asocio ni devas kunlabori pri la uzado de la internacia lingvo E-o en renkontigxoj, kunsidoj kaj kunvenoj por ricevado de novaj informoj. Ni cxiuj devas uzadi la Zamenhof-an kreajxon en gxia belsona kaj dolcxvocxa formo, kiu kaptos la atenton de la aliaj, kiuj estas cxirkaux ni. Cxiu el ni devas esti propagandanto de la neuxtrala lingvo, kiel bonkvalita komprenilo inter la homoj tra la tuta mondo sendepende de la nacia, etna, religia kaj popola aparteno. D. Dancxev :::::::::::::::: Esperanto-vivo: Laux la tradicio Jam estas tradicio organizi en la E-klubejo de ANEB renkontigxojn kun interesaj homoj - kulturagantoj kaj E-aktivuloj. La 23-an de oktobro en la klubejo kolektigxis multaj vidantaj kaj nevidantaj esperantistoj.. Cxi-foje gasto estis la veterano de nialanda E-movado kaj cxefdelegito de UEA Petko Arnaudov el Pazargxik, auxtoro de libroj en E-o kaj en bulgara lingvo. La gasto interese rakontis pri siaj multjaraj poresperanta kaj profesia agadoj. Li tralegis versajxojn el sia poemaro "Rigardo en la pasinteco" kaj respondis al multaj demandoj. Fine cxe taso da teo okazis agrabla konversacio. S-ano Arnaudov donacis al cxiuj cxeestantoj siajn librojn kaj la dezirantoj ricevis auxtografojn de la auxtoro. Vladimir Todorov :::::::::::::::: Samideana renkontigxo Lige kun la Euxropa jaro de la invalidoj (2003 j.) en la apartaj landoj de nia kontinento okazas interesaj arangxoj pri la nevidantoj. Unu el ili estas la renkontigxo de la blindaj esperantistoj en Rusio, kiu okazis en urbo Armavir. En tiu arangxo partoprenis 55 ges-anoj kune kun siaj akompanantoj. Cxeestis esperantistoj el la regionoj de Rostov, Samara, Krasnodar, Stavropol kaj Sankt Peterburg. Cxeestis ankaux ges-anoj el Respubliko Basxkirtistanio kaj gastoj el Ukrainio kaj Germanio. La solenan malfermon de la renkontigxo cxeestis reprezentantoj de la lokaj gvidinstitucioj. Salutleterojn al la partoprenantoj sendis la prezidanto de LIBE kaj reprezentantoj de la nevidantaj esperantistoj en Auxstrio kaj Nederlando. En la kadro de la renkontigxo okazis la raporta konferenco de la Rusia E-Asocio de la nevidantoj (REAN). La cxeestantoj intersxangxis opiniojn kaj parolis pri siaj spertoj en la kluba laboro por la aktivigo de la s-anaro en la bll.-esperantista movado. En la tagoj de la renkontigxo funkciis diversnivelaj E-kursoj. La vesperoj estis plenaj de ricxaj belartaj, kulturaj kaj amuzaj programoj. Tio estis sincere gajaj horoj de la amatora esperantista arto - sonadis kantoj, versajxoj, sxercoj, spritajxoj kaj anekdotoj en la vivanta E-o. Estas videble en la cxiutaga praktiko, ke E-o estas vivanta lingvo - lingvo de la tutmonda komprenigxo, testamentita al ni de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Grandan intereson alvokis la oficiala prezento de la verskolekta libro de la kara sortofrata s-ano Mihail Sxcxerbinin el Rostovo sur Dono. La cxeestantoj auxskultis versajxojn deklamatajn de la auxtoro mem belsone kaj kantojn komponitajn laux liaj versajxoj, kiuj sonis dolcxmelodie. La versajxoj kaj la kantoj tusxis milde la korojn kaj la animojn de la cxeestantaj s-anoj en la salonego. Vjacxeslav Suslov nome de la esperantistoj de Samara regiono invitis cxiujn nevidantajn ges-anojn al la lauxvica renkontigxo, kiu okazos en 2004 en lia naskigxurbo. (laux informo de Vladimir Rassohin) :::::::::::::::: Gasto el Hispanio Laux invito de la Centra estraro de la Asocio de blinduloj en Bulgario komence de oktobro delegacio de la nacia organizajxo de la blinduloj en Hispanio vizitis nian landon. Membro de la delegacio estis la mondkonata esperantisto kaj multjara aktivulo de la internacia bll.-movado - Pedro Zurita. Kune kun la prezidanto de ABB Vasil Dolapcxiev s-ano Zurita vizitis la nacian rekapabligan centron de la blinduloj en Plovdiv. En la E-klubejo de ANEB okazis tre agrabla renkontigxo. Cxeestis multaj nevidantoj. S-ano Zurita rakontis pri la vivo de la nevidantoj en Hispanio, pri sia diversflanka agado kaj respondis al multaj demandoj. Laboraj lingvoj estis bulgara, rusa kaj E-o. P. Zurita renkontigxis ankaux kun sofiaj esperantistoj. En la sidejo de ABB okazis solena kunsido, en kiu P. Zurita estis honorigita per speciala signo (plakajxo) de la Centra estraro de ABB. Vl. Jxelev :::::::::::::::: Mesagxo de la prezidanto de ANEB Karaj gesamideanoj, En la dua duono de la jaro okazis kelkaj eventoj, pri kiuj mi sxatus atentigi vin. Laux informo publikigita en revuo "Blinda esperantisto" la 70-a IKBE okazos en Belgrado (Serbio) de la 7-a gxis la 14-a de auxgusto 2004. Laux la nun validaj prezoj la trajnbileto de Sofio gxis Belgrado kostas 63,60 levojn. Se oni organizas grupon de minimume 6 homoj, la bileto kostas 58 lv.. La vojagxo dauxras cxirkaux 9 horojn. Belgrado estas proksima al nia lando kaj por ni estas suficxe oportune partopreni en la 70-a IKBE. Pro tio mi proponas al vi pripensi viajn eblecojn kaj komenci vin prepari por partopreno. En nia jarkunveno en majo ni pridiskutos la detalojn. *** Partoprenantoj en la internacia E-renkontigxo en Varna decidis fondi kunordigan grupon aux regionan E-organizajxon, kiu plibonigos kaj plivigligos la E-movadon inter la nevidantoj en la Balkana duoninsulo. Mi volus klarigi, ke tiu organizajxo, se gxi estos fondita, estos en la kadroj de LIBE kaj helpos en gxia agado. *** En la dua duono de tiu cxi jaro okazis gravaj eventoj por du niaj karaj rusaj s-anoj kaj ni deziras elkore gratuli ilin. En la internacia E-renkontigxo en Varna Bulgara E-Asocio distingis per sia jubilea medalo Anatolij Masenko pro lia aktiva E-agado. Anastasia (Nadja) Jxukova la 28-an de oktobro festis sian 75-an naskigxdatrevenon. Okaze de sxia jubileo ni bondeziras al sxi firman sanon kaj longjaran viglecon kaj aktivecon. *** Ni rememorigas al vi la abonkondicxojn de nia revuo por la jaro 2004: kotizo : 5 euxroj (aux 6 USD) por orienteuxropaj esperantistoj kaj 10 euxroj (aux 12 USD) por la okcidenteuxropaj. La monon bonvolu sendi al nia banka konto: SI-Bank - Plovdiv Bankkodo: 88878368 Bankkonto: 1102636403 Limdato: 31 I 2004 Bv., ne forgesi informi nin per letero pri la sendita mono. *** Karaj ges-anoj, ni jam estas antaux la sojlo de la Nova 2004-a jaro. En la nomo de ANEB-estraro mi gratulas vin kaj bondeziras al vi kaj viaj familianoj agrablajn kaj gajajn Kristnaskajn festojn kaj felicxan kaj pacan Novan jaron! Vladimir Jxelev :::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj: Gaste al sortofratoj kaj samideanoj Je la 17-a, 18-a kaj 19-a de oktobro kvin membroj de la Literatura klubo "Sleda" ("Spuro"), kiu funkcias en Plovdiv, gastis al siaj geamikoj - sortofratoj kaj s-anoj en Prilep, Makedonio. Nia organizajxo estas fondita je la 14-a de septembro 1998 kaj unuigas dek nevidantajn auxtorojn. La veturado al Prilep estis interesa kaj gaja. Ni renkontis neatenditajn surprizojn tra la longa vojo. Posttagmeze ni atingis la urbon de niaj amikoj. Nin sincere renkontis sortofratoj kaj s-anoj. Cxiuj en nia grupo krom auxtoroj de literaturajxoj estas ankaux esperantistoj. Tiu cxi fakto kaj la cirkonstanco, ke la bulgara kaj la makedona lingvoj estas proksimaj kaj havas komunan sudslavan fundamenton, helpas al nia facila interkomprenigxo kaj varma amikigxo. En la unua vespero ni renkontigxis kun la esperantistoj de Prilep en ilia bela domo kun ege ricxa biblioteko, kiu enhavas pli ol 3000 E-librojn, multajn gramofondiskojn, kasedojn kaj kompaktdiskojn kun E-ajxoj. Metodi Galeski detale rakontis al ni pri la E-movado en Makedonio kaj en la regiono de Prilep. Li rakontis pri la du E-societoj en Prilep - "Progreso" kaj "Estonto" - junulara. Galeski rakontis ankaux pri la grupo de la nevidantaj s-anoj kaj pri ilia agado. Ni eksciis multon pri la diversflanka laboro de la du E-societoj en Prilep. La membroj de nia literatura grupo deklamis siajn versajxojn bulgarlingve. S-ano Angel Sotirov deklamis Esperante. Dancxo Dancxev rakontis pri la vivo kaj la krea laboro de nia literatura klubo kaj pri la sukcesoj de la apartaj nevidantaj auxtoroj. Gxis malfruaj noktaj horoj ni amike konversaciis kaj intime babiladis, kantis kaj dancis sub la muzikludado de belsonanta orkestro. En la dua tago de nia gastado en Makedonio ni kune vizitis la konatan urbon Ohxrid kaj la lagon de Ohxrid. Tie ni vizitis kaj propramane tusxis la mirindajn vidindajxojn de niaj mezepokaj gloraj tempoj, kiuj klare parolas per multe da memorajxoj pri la kulturaj atingajxoj de la fratoj Cirilo kaj Metodio, pri ilia discxiplo Kliment Ohxridski kaj liaj tri mil kvincent discxiploj. Por cxiu bulgaro estas eksterordinara travivajxo viziti tiujn lokojn, kiuj estis lulilo de la bulgara kulturo kaj de la kristana religio en Balkanio. En la dua vespero okazis renkontigxo inter la plovdivaj gastoj kaj la estraro de la loka bll.-organizajxo en Prilep. Ni ricevis detalajn informojn pri la vivo kaj la laboro de la organizajxo, kiu unuigas cxirkaux 160 nevidantojn de la urbo kaj gxia regiono. Grava novajxo estas, ke en Prilep estas konstruita kaj ekipita moderna studio por sonregistrado de parolantaj libroj por la nevidantoj. En tiu nova studio jam estas surbendigita (sur kasedoj) la unua libro. Tio estas grava kultura atingajxo de la loka bll.-organizajxo. Al niaj sortofratoj en Prilep ni donacis kelkajn bulgarlingvajn librojn en brajla versio. En la tria tago de nia gastado matene ni renkontigxis kun la nevidantaj esperantistoj en la urba E-klubejo de societo "Progreso". Kelkajn horojn ni konversaciis liberteme, intersxangxis opiniojn pri la E-movado kaj pri la problemoj de la blinduloj en Makedonio kaj en Bulgario. Posttagmeze ni forveturis de Prilep al nia kara logxloko Plovdiv - la urbo de la sep montetoj. Mi devas aldoni, ke inter la plovdiva literatura grupo "Sleda" kaj la E-societo "Progreso" estas oficiale subskribita kontarkto pri reciproka helpo kaj kunlaboro en la kampo de la kulturo, kiu ligas nin kiel sotrofratoj kaj s-anoj sub la Balkana cxielo. Tiu kunlaboro estas necesa kaj utila tra la vojo al la internacia komprenigxo sub la brilo de la Zamenhofa stelo. Nia grupo sincere dankas pri cxio farita por nia agrabla gastado en Prilep al la nevidantoj, al la s-anoj, al Metodi Galeski kaj al lia filo Viktor. Ni atendas ilin gasti al ni en Plovdiv en oportuna por ili tempo venontjare. Dancxo Dancxev ::::::::::::::::: Scenc-praktika konferenco en Moskvo Okaze de la Euxropa jaro de la homoj kun difektoj inter la 7-a kaj la 9-a de oktobro 2003 en Moskvo (Rusio) okazis internacia scienc-praktika konferenco, kies temo estis "Profesia klerigo de personoj kun difektita vidpovo: problemoj, sperto, perspektivoj". Organizantoj estis sxtataj, sciencaj kaj sociaj institucioj en Rusio. Laux informo de A. Masenko en la konferenco partoprenis 138 personoj el Rusio, Ukrainio, Rumanio, Moldavio, Finnlando, Bulgario. (El Bulgario partoprenis Angel Sotirov kaj Petar Stajkov - noto de la kompilinto). Inter la cxeestantoj estis 7 doktoroj de sciencoj, 2 kandidatoj de sciencoj, 3 magistroj. Estis prezentitaj 70 referajxoj (unu el Bulgario, de Vl. Jxelev pri "Mobilaj scipovoj - grava kondicxo por profesia preparo de la nevidantoj". La auxtoro mem ne partoprenis la konferencon - Noto de la kompilinto). La referajxoj estis eldonitaj en du ampleksaj nigre tajpitaj volumoj de eldonejo "Nauka" ("Scienco") en Moskvo. :::::::::::::::: Kristana centro por nevidantoj "Graco" Malfacile estas por mi rakonti pri la fondigxo de la Kristana centro por homoj kun difektoj "Graco". Malfacile estas por mi klarigi la naskigxon de la ideo pri gxi. Nur mi povas diri, ke la komenco estis metita en la tempo longe antaux gxia registrigxo oficala. En 1993 mi komencis surbendigi kasede interesajn predikojn, kiuj kaptis forte miajn atenton kaj senton kun la deziro, ke ankaux aliaj nevidantoj auxskultu ilin kaj ricevu novajn konojn pri la kristanismo. Iom post iom la nombro de la kasedoj plimultigxis. El Britio oni sendis al mi brajlajn librojn kaj diversaj kristanaj organizoj sendis al mi nigre presitajn librojn - tiel komencis formigxi kristana biblioteko en mia hejmo. Estis libroj en pluraj ekzempleroj kaj mi komencis sendi ilin kiel donacojn al tiuj, kiuj interesigxas kaj volas havi ilin hejme. Tiel komencis funkcii la unua kristana servo por nevidantoj en nia lando. En 2001 Dio ordonis, ke mi aligxu al internacia projekto pri bulgarlingva eldono de la Sankta Biblio en brajla versio. Tiam mi decidis registri la menciitan centron por respondi reale al la postuloj de la kunlaborantoj en eksterlando. De la pasinta jaro ni komencis eldoni la revuon "Graco". Gxi aperas en limigita kvanto pro financaj problemoj. Tial ni sendas gxiajn numerojn al la bibliotekoj, kie la kristanoj povas legi ilin regule. La revuo aperas cxiun trian monaton. Gxi aperas brajle, nigre - grandlitere kaj en elektrona versio. Gxi devas esti surbendigata kasede en auxdversio, sed ankoraux ni ne havas tauxgan teknikan ekipajxon. Pro tio gxi povas esti trovita en la interreto en kelkaj retpagxoj. Tie ni havas nian retpagxon.Gxi estas ankoraux ne tre ricxa informe, sed ni esperas fine de la jaro ricxigi gxin per multaj kristanaj bulgarlingvaj libroj. Nia Kristana biblioteko havas pli ol 600 titolojn en brajlo, sur kasedoj, sur vidbendoj, nigre presitaj en normalaj kaj grandaj literoj kaj sur elektrona portanato. La biblioteka fonduso estas varia kaj interesa. En gxi trovigxas libroj, predikoj, edifoj kaj multe da muziko sur kasedoj en diversaj lingvoj - bulgara, angla, franca, rusa, hebrea, rumana kaj cigana. Tie trovigxas diversmuzikaj stiloj. Cxiuj kantaj tekstoj estas kristanaj por glori la eternan Dion. De la Sankta Biblio jam estas presitaj en brajlo tri evangelioj. Gxis la fino de la jaro oni presos ankaux la kvaran evangelion kaj la sekvan libron "Faro de la Apostoloj". Pasintjare la centro sukcesis disdoni vestajxojn helpe al la malricxuloj. Ni volas esti provizora kanalo de Dio al cxiuj, kiuj bezonas Lin. Sercxu nin! Ni gxojos havi novajn geamikojn. Vi povas kontakti nin posxte al jena adreso: Stefka Stojcxeva, p.k. 11, 4006 Plovdiv, aux - grace@bul.evro.net Ni atendas vin sincerkore kaj amike. Stefka Stojcxeva :::::::::::::::: 75-Jara jubileo de la Nacia biblioteko de la blinduloj en Bulgario "Louis Braille" La biblioteko estas fondita je la 29-a de aprilo 1928 en Sofio. Antaux 75 jaroj tiu tago estis Pasko kaj tiu granda festo ankaux hodiaux estas simbolo de la nobla agado de nia nacia biblioteko. Gxia unua prezidanto estis la konata nevidanta komponisto Petko Stajnov. Inter la fondintoj estas ankaux multaj nevidantaj esperantistoj. *** La 20-an de novembro cxi-jare en la Domo de la tekniko en Sofio okazis granda solenajxo dedicxita al la jubileo de la Nacia biblioteko "L. Braille". Gxi okazis sub la auxspicio de la prezidento de Respubliko Bulgario s-ro Georgi Parvanov kaj en gxi partoprenis cxirkaux 300 personoj. La prezidento dedicxis parton de sia valora tempo al ni kaj restis gxis la fino de la kunveno. Aliaj gastoj estis la vicministro de la kulturo kaj la vicministro de la laboro kaj la sociala politico kaj la filo de la unua prezidanto de la biblioteko, la konata arkitekto Stefan Stajnov. Cxeestis diplomatoj, reprezentantoj de eldonejoj, kiuj disponigis al ni por represo siajn librojn kaj de firmaoj, kiuj helpis al ni en nia multflanka agado. Post konciza enkonduka parolado de la prezidanto de la biblioteko s-ro Spas Karafezov, emocie gratulis nin la prezidento de Bulgario. Bondezirojn pri fruktodona laboro esprimis la vicministroj de la kulturo kaj de la laboro kaj sociala politiko. La prezidanto de ABB s-ro Vasil Dolapcxiev kun varmaj vortoj distingis la Nacian bibliotekon per la plej alta premio de la Asocio. Estis tralegitaj multaj salutmesagxoj kaj la jubileuloj ricevis fresxajn florojn. La prezidanto de la biblioteko distingis la sxtatprezidenton G. Parvanov per la jubileemedalo de la biblioteko. Sekvis ricxa muzika programo prezentita de ensembloj kaj individuaj plenumantoj, kies helpanto estas la biblioteko. Fine la cxeestantoj estis invititaj al solena koktelo. (laux informo de Keranka Milusxeva) :::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo: Tago de la Klerigantoj En nialando estas festa tago dedicxita al la popolaj klerigantoj. Unuan fojon oni festis gxin en 1909-a jaro lige kun la memoro al Sankta Johano de Rila (Ivan Rilski). Tiam gxi naskigxis spontane kaj ne havis sxtatan karakteron. En la komenco gxi ne estis festata en la tuta lando, sed nur en kelkaj lokoj. Por tiu celo oni elektis la unuan tagon de novembro. Ministro Omarcxevski de la agrikultura ministerio en 1922 proklamis la feston oficala kaj sxtata. Tia gxi restis gxis la jaro 1945. Tiam la festo estis forigita el la bulgara popola festa kalendaro. Al la nova komunista regximo ne placxis, ke en la longa listo de la klerigantoj estas multaj sanktuloj kaj klerikoj, kio kontrauxis al gxia ateisma konvinko kaj antireligia propagando. Sed la regximo en socialisma Bulgario tamen komprenis, ke la cxesigo de la tradicio kaj malproksimigxo de la radikoj estas tre dangxera por la bulgara popolo. Pro tio ankoraux en 1979 estis faritaj la unuaj pasxoj por reveno al la festo kaj en 1980-1981 oni jam komencis honorigi oficiale la bulgarajn klerigantojn. La festo estas kara por cxiu bulgara koro. Gxi estas cxiujare festata en la lernejoj, universitatoj, bibliotekoj kaj popolaj legejoj. Hodiaux ni jam havas restarigitan pli ol dudek-jaran tradicion. Sed sxajnas, ke oni ne suficxe popularigas gxin, cxar granda parto de la junaj generacioj ne konas la karakteron kaj la esencon de tiu proprakaraktera festo. Kiam oni auxdas "klerigantoj", multaj pensas, ke temas pri la agantoj de nia Renesanco. La epoko de la klerigantoj en nia lando komencigxis tuj post la kristanigo kaj evangeligo de la bulgara popolo. En la respektinda vico de la klerigantoj unuan lokon okupas princo Boris la Unua - protektanto de la bulgaroj. Post li sekvas la aliaj klerigantoj de la frua mezepoko, inter kiuj apartan lokon havas Sankta Johano de Rila. Popola kleriganto ne estas profesio, nek estas speciala kategorio en la socio. Cxiu homo povas esti kleriganto, se li plenumas sian mision, kiel la infanedukistoj, la instruistoj en la lernejoj, kiuj ne nur donas sciojn, sed ankaux edukas la junajn homojn. Verkistoj, poetoj, pentristoj kaj aktoroj ludas tian gravan rolon. En la tuta lando oni trovas klerigantojn. Ne nur homoj de la krea spirito, literaturistoj, estas klerigantoj. Tiaj povas esti ankaux sociaj agantoj, sxtatgvidantoj, politikistoj. La rolo de la bulgara ortodoksa eklezio en la vivo de la popolo dum la jarcentoj estas granda. Gxi neniam devas esti subtaksata. La ortodoksa eklezio estas institucio, kiu pli ol mil cent jarojn estas kune kun la bulgaroj, vekas ilin konstante, direktas ilin laux la vojo de la kristana kredo. Gxuste pro tio plej multe da klerigantoj estas el la medio de nia eklezio. En nia festo de la klerigantoj estas io originala - tre bulgareca, ne renkontebla aliloke tra la mondo. Ni havas estimon al la klereco, al la scienco kaj al la edukado. Tial ni havas unikan feston de la bulgara alfabeto, de la bulgara kulturo - la 24-a de majo. Tia festo estas ankaux la Tago de la klerigantoj. Leibnitz diris, ke la estanteco kusxas firme kaj certe inter la pasinteco kaj la estonteco, gxi portas en si la pasintecon kaj estas graveda je la estonteco. La sociala misio de la historio estas doni plej sintezan formon al la lecionoj de la pasinteco. Cxiu scias, ke kiu ne komprenas la instruon de la pasinteco, devas travivi gxin multfoje en sia vivo. La Tago de la klerigantoj cxiujare rememorigas al ni pri la trapasita vojo de nia popolo, pri la krea impeto de la bulgaroj kaj pri la forto de nia ortodoksa kredo. Dancxo Dancxev :::::::::::::::: Ne gravas Diru kial vi venis! Por en fenestroj rompi kristalan matenon? Por pardonon peti? Malfrue estas! Sed ne gravas! Jam de longe nenio gravas. Vi povas trankvile foriri! Ne timu. Mi ne etendos la brakojn al vi kaj larmoj ne ekfluos. Sed neniam, neniam diru "Adiaux"! Cxu vi ne scias kiel facile estas mortigi per vortoj? Ne, ne gravas ke mi restos sensenta kiam mi la pordon fermos post vi. Mortos rozo en krepusko. Kaj mallumo kovros miajn okulojn endormantajn. Ne gravas! Tiel devas esti! Nur vi ne turnigxu kaj ne piedpremu la cindron de mia animo per via glacia rideto. Kiam oni iutage al vi diros ke mi ne plu ekzistas, ecx tiam vi ne venu por genuigxi sur malvarman marmoron kiu min de cxiuj malbonoj kasxos. Kaj ne bedauxru! Dio pardonos al vi neniam! Maja Brankovicx /Serbio/ :::::::::::::::: Lingvaj demandoj: En nia lingva konsultejo Ano - signifas membron de grupo, de nacio, adepton de doktrino, logxanton de loko. Ek - signifas komencigxantan agon aux nedauxran agon. La adverba formo -ante (veturante) uzata en propozicio, nepre rilatas al la subjekto. Gxi montras, ke la subjekto faras la agon. Por esprimi, ke la subjekto faris la agon, oni uzas la -inte-formon. La -onte-formo esprimas, ke la subjekto faros la agon. Igi (kun adjektiva radiko): doni al la komplemento la kvaliton, esprimatan de la radiko, (kun verba radiko): agi tiamaniere, ke la komplemento faru la agon. Igxi (kun adjektiva radiko): akiri la kvaliton esprimatan en la radiko, (kun verba radiko): transiri al nova stato esprimata de la radiko. Post "se" oni uzas la kondicionalan formon, kiam la verbo de la cxefa propozicio estas kondicionala, cxar en tiu kazo la ago estas fiktiva. Ekzemploj: Se mi atentus, cxu mi povus...?" La auxtomobilo haltas. Mi haltigas la auxtomobilon. La motoro funkcias. Mi funkciigas la motoron. Mia frato devas labori. Mi devigas mian fraton labori. La kuniklo aperas el la cxapelo de la iluziisto. La iluziisto aperigas kuniklon el sia cxapelo. La lernantoj rajtas ludi post la kurso. La instruisto rajtigas la lernantojn ludi post la kurso. (laux P. Babin) :::::::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon: Grava kleriga centro dum la bulgara Renesanco (dauxrigo) La konstruado de la pregxejo komencigxas en la printempo de 1835 de majstro Dimitar la Sofiano , kiu kolektas cxirkaux dumil junajn bulgarojn - konstruistojn. Li do pretigadis ilin por la antauxstaranta ribelo instruante ilin pri pafado per fusilo kaj pistolo en la arbaro cxirkaux la monahxejo. Por ke la turkaj regantoj ne divenu iliajn verajn intencojn unuj el ili komencis konstrui la pregxejon "Transfigurigxo Disinjora", aliaj la monahxejon "Sankta Nikolao" en Arbanasi, triaj ekokupigxis pri la konstruado de la pregxejo "Sankta Nikolao" en Veliko Tarnovo. Kiel aktiva partoprenanto en la "Konspiro de Velcxo", Dimitar la Sofiano estas kaptita rezulte de perfido kaj pendumita cxe la suda monahxeja pordo. La pregxejon finkonstruis la talenta mҐminstruita majstro de la epoko de la Renesanco Usta (Majstro) Kolju Ficxeto. Gxi estas krucforma, unukupola, kun kovrita templovestiblo kaj apartigitaj vira kaj virina sektoro. La murpentrajxoj kaj ikonoj en la pregxejo estas frukto de la ricxa krea inspire kaj lertaj manoj de la granda renesanca pentristo Zahari Zograf. Ili distingigxas per sia alta artvaloro. La bildoj estas vivoplenaj, formataj per la artlertecoj de la epoko, en kiu estas kreitaj. Havante la memsenton de merita kreinto, en la maldekstra nordokcidenta angulo de la virina sektoro, cxe la figuroj de la slavaj klerigintoj Cirilo kaj Metodio li pentris ankaux sian portreton. En la fenestra nicxo sur la suda muro estas destinita modesta loko por la eminentaj literaturistoj-reformistoj, apartenantaj al la verkista skolo en Tarnovo, Patriarko Evtimij kaj Teodosij Tarnovski. La fresko "La lasta jugxo" okupas la orientan muron de la antauxnavo. Kune kun la biblia temo Zahari Zograf traktis ankaux la malvirtojn de sia epoko. En la inferon li metas auxguristinojn kaj malcxastulinojn, perfidulojn kaj adultintojn, sxtelistojn kaj drinkejmastrojn, butikistojn kaj muelistojn, murdintojn kaj ebriulojn - virojn kaj virinojn, submetitajn al diversaj turmentoj por pagi siajn pekojn faritajn dum ilia surtera vivo. Sur la suda ekstera muro de la altara absido estas pentrita "La rado de la vivo". La auxtoro prezentas la vivovojon de la homo laux suprenira kaj malsuprenira linio. Al la cxefverkoj de la eminenta pentristo apartenas ankaux la belegaj ikonoj, kiuj per sia perfecta ellaboro kaj kolorefekto tuj altiras la rigardon de la vizitanto. Sur la muroj cxe la ikonostazo estas pendigitaj ankaux ikonoj faritaj de talentaj ikonpentristoj el Trjavna. La majstro Dimitar la Sofiano sukcesis konstrui nur la subteran kapelon "S-ta Apostolo Andreo". La konstruadon de la pli malgranda pregxejo "Anunciacio" realigis Usta Kolju Ficxeto en 1893. La grandaj ikonoj estas faritaj de Stanislav Dospevski - nevo de Zahari Zograf. Cxi tie li postlasas rimarkindajn cxefverkojn: la majstroverkon "S-ta Apostolo Andreo", la vivoplenajn figurojn de Jesuo Kristo, de la Sankta Virgulino kaj la subskribitan protektan temploikonon "Anunciacio". Sur la muroj ne estas freskoj. La kapelo "S-ta Apostolo Andreo" estas enfosita en la tero. La tri grandaj ikonoj de Jesuo Kristo, de la Sankta Dipatrino kaj Anunciacio estas pentritaj de la konata majstro kreinta en baroka stilo Papa Vitan Mladi el Trjavna. La plej nova tombeja pregxejo (ostejo) "La revivigxo de Lazaro" estas konstruita en 1891-a jaro. Gxi estas krucforma, kun alta kupolo. La ikonoj estas pentritaj de Ivancxo Kancxev el Trjavna. La monahxeja sonorilturo altigxas en la okcidenta parto de la komplekso kaj pitoreske kontrastas al impona rokmuro. Gxi estas unu el la plej belaj sonorilejoj de majstro Kolju Ficxeto. Sep sonoriloj, malsamaj laux sia grandeco kaj sonnuancoj, proklamas kaj akompanas la dumfestajn diservojn en la granda pregxejo "Transfigurigxo Disinjora". La plej granda sonorilo pezas 750 kilogramojn kaj estas valora donaco de Rusio. En la monahxeja muzeo estas eksponitaj konservigxintaj gxis hodiaux valoraj relikvoj, ikonoj, lignoskulptajxoj, malnovaj presajxoj, valoraj manuskriptoj, malnovaj armiloj. La anallibro de la monahxejo konservas multajn nomojn, datojn kaj eventojn. En gxi estas ankaux pagxoj dedicxitaj al la Rusa-turka liberiga milito /1877-1878/. Laux sia grandeco la monahxejo "Transfigurigxo Disinjora" estas la kvara arkitektura monumento en nia lando de la epoko de la Renesanco. Kiel nacia sanktajxo per sia heroa kaj kultura historio kaj pitoreska situo la monahxejo allogas multajn gastojn kaj turistojn el Bulgario kaj eksterlando. Gxia restarigo kaj renovigo estas zorgo kaj devo de la talentaj posteuloj de Kolju Ficxeto kaj Zahari Zograf. Ili konservos kaj testamentos gxin al la venontaj generacioj por memorigi al ili pri la nerompebla spirito kaj krea genio de la bulgaroj dum la jarcentoj. Dimo Dimov :::::::::::::::: interesajxoj E-kursoj en Albanio Du novaj E-uursoj komencigxis en februaro 2003 - unu en u. Tirana cxe ties bll.-lernejo kun sep gelernantoj (13-15-jaraj) kaj alia en u. Vljora kun 4 gelernantoj - 16-jaraj. La kursojn gvidis respektive Bardar Selimi kaj Marta Otto. Estas planataj novaj tri kursoj en aliaj urboj. Bardar Selimi (el Pedagogia bulteno de ILEI, n-ro 2/2003) :::::::::::::::: "La Ondo de Esperanto" Tio estas revuo kun tre interesa enhavo kaj multaj ilustrajxoj, aperanta en u. Kaliningrad (Rusio). Eldonanto estas Halina Gorecka, redaktoro Aleksandr Korjxenkov. La revuo aperas cxiumonate. Gxi estas fondita en 1909 de Aleksandr Saharov kaj refondita en 1991. La redakcio havas perantojn en 35 landoj de la mondo. La bulgara peranto estas Petko Arnaudov el u. Pazargxik. Vl. Jxelev :::::::::::::::: 2004/1 La vorto de la redaktoro Ni estas organizitaj en apartaj grupoj, kluboj, rondoj, societoj aux asocioj, kiel s-anoj kaj uzantoj de E-o. Ni kunvenas ofte aux malofte por raporti pri la agado dum la fiksita periodo, komunikadi pri la estontaj laborplanoj aux simple praktiki la internacian lingvon E-o. Tio lasta estas la plej grava, la plej utila kaj la plej signifa en nia movado. Tiamaniere la Zamenhofa lingvo estas vivanta lingvo, kiu reale portas la amon kaj la flamon de la nobla kreinta koro. Tiu amo kaj sencxesa flamo jam cent dek kvin jarojn vivas kaj gajnas adeptojn tra la tuta mondo. Sed, karaj ges-anoj, kio okazas en niaj kunvenoj? Kompreneble ne cxiuj el ni posedas bone la lingvon, ne cxiuj havas praktikon pri la flua kaj belsona parolo kaj plej grave - ne cxiuj havas kuragxon konversacii en niaj kunvenoj. Nia s-ana celo devas esti la konstanta uzado de la lingvo en gxia parola formo, cxar nur tiam gxi vivas en la reala tempo kaj natura situacio kiel komunikilo. Tiuj el ni, kiuj posedas bone E-on kaj praktikas gxin en konversacio, devas sincere kuragxigi la komencantojn kaj la novbakitajn s-anojn ekparoli ecx se eventuale kun eraroj kaj malgxustajxoj en la elparolo. Grava estas la komenco de la ekparoligo. Tio povas okazi nur en s-anaj kunvenoj, en kiuj regas agrabla atmosfero kaj sinceraj zorgoj, persona deziro kaj obstina laboro por konstanta plialtigo de la nivelo de la lingvoscio, posedo de parola tekniko kaj gxia uzado en la publika spaco. Kompreneble tio dependas de ni cxiuj, kiuj kunvenas en la lokaj E-kluboj. Cxiu el ni povas fari ion utilan sur tiu kampo. En niaj lokaj, regionaj kaj naciskalaj kunvenoj ni cxiam devas uzadi, se tio estas ebla, nur paroladon en E-o, kio stimulus la komencantojn pasxi pli rapide al la posedo de la lingvo. La spertaj ges-anoj, kiuj trovigxas en cxiu rondo, devas uzi la lingvon en belsona parolo kaj stila eldiro, kun zorgo pri la parolo kaj gxia fluo, cxiam uzi frazojn, en kiuj estas videblaj la klareco kaj la pensoj. La kantado, la deklamado kaj la aktoreca uzado de E-o en la amuzaj partoj de niaj forumoj havas gravan signifon, fruktodonan rolon kaj agadstimulon por la s-ana vivo en niaj grupoj, rondoj, kluboj, societoj kaj asocioj. Cxiu sukceso, fruktodona pasxo kaj utila ago estas en niaj manoj kaj cxio pozitiva dependas nur de ni mem, de cxiu aparta s-an(in)o. Sed sen konstanta peno kaj obstina laboro estas neatingebla io utila, signifa kaj subtenanta nian esperon tra la vojo al la revata venko. En cxiu momento ni devas praktike utiligadi la uzadon de E-o en parola formo cxe diskutoj kaj konversacioj, en kiuj ni havas eblecon montri la belsonecon de la Zamenhofa kreajxo. E-o vivados nur per nia kora amo, per nia anima intimeco kaj - plej grave per nia flua parolo. Dancxo Dancxev ::::::::::::::: Esperanto-vivo Kuragxe marsxu antauxen! Baldaux post la apero de la Unua libro de E-o la nova lingvo trovis multajn adeptojn en Rusio. En 1892 estis oficialigita la unua E-klubo en Rusio, "Espero" en Peterburgo. La movado tie kreskis malgraux la ekzistantaj obstakloj. Post la Oktobra revolucio (1917) en Ruslando por mallonga periodo ekestis favoraj kondicxoj por E-o. Cxe la Centra estraro de la fondita Tutrusia blindulasocio funkciis E-sekcio. Sed poste la jardekoj de Stalin-regximo kaj gxia malama rilato al E-o devigis la esperantistojn silentigi sian vocxon kaj ne uzadi la lingvon en la praktiko. Tiu silento dauxris proksimume dudek jarojn. Kun la alveno de la Hruscxov-a "malglaciigxo" de la socia vivo la situacio de la nevidantaj esperantistoj sxangxigxis. En 1956 la s-anoj kaj sortofratoj M.^i. Verbickij, P.^v. Gorcxakov kaj N.^m. Sxisxa en Peterburgo fondis iniciatan grupon kun la nobla celo de revivigo, propagando kaj lernado de E-o kaj aktivigo de la bll. esperantista movado en Rusio kaj en la tuta Sovetunio. Bedauxrinde tiu iniciato ne ricevis la necesan subtenon de la Centra estraro de la Tutrusia bll.-asocio. Sed gxi aperis inter la nevidantoj kiel utila stimulo al realaj pasxoj por aktivigo de la E-movado kaj por fruktodona agado de la apartaj s-anoj en diversaj regionoj de la lando. Per la forto de sia amo aktivigis siajn agojn kaj sukcesajn pasxojn Z.^i. Sxamina el Moskvo, I.^k. Kalasxnikov el la Malproksima oriento, V.^i. Sisjov el Cxe-Volga regiono, A.^i. Masenko el Kauxkazo kaj multaj aliaj. Rimarkinde aktiva estis la klubo "Internacia amikeco" en Rigo, kies gvidanto estis nia kara s-anino Ruta Babicka. Gxuste la ges-anoj el Rigo sukcesis organizi la unuan renkontigxon de la nevidantaj esperantistoj en Sovetunio. Sukceso en tiu tempo estas ankaux, ke la nevidantoj unuan fojon partoprenis kune kun vidantoj someran E-tendaron. Tiaj sukcesaj kaj fruktodonaj pasxoj en la jaroj donis la realan eblecon fondi en 1979 la Asocion de la sovetiaj esperantistoj (ASE). Estis fondita ankaux gxia Sekcio de la nevidantoj. Gxin gvidis V.^s. Sedov. La Centra estraro de la Tutrusia bll-asocio subtenis la sekcion finance. Gxi sukcesis arangxi kaj realigi vicon da interesaj iniciatoj: metodikajn seminariojn por instruistoj kaj gvidantoj de lokaj grupoj, renkontigxojn de la lernantoj-esperantistoj, jubilean konferencon dedicxitan al la centjarigxo de E-o kaj al la centjarigxo de la naskigxo de la rimarkinda nevidanta verkisto, pedagogo, poligloto kaj vojagxanto Vasilij Jakovlevicx Erosxenko. En brajla versio estas eldonitaj lernolibroj, vortaroj kaj beletraj verkoj, kiuj donis eblecon al multaj junaj homoj lerni la lingvon. En 1991 Sovetunio katastrofe disfalis. ASE transformigxis en Rusian asocion de la esperantistoj (RAE). La sekcio de la nevidantoj en unu momento restis senhejma. Pro tio la okazigita en 1993 konferenco fondis unuanime Rusian E-asocion de la nevidantoj (REAN). Gxi estas sendependa organizajxo laux la legxo, sed bedauxrinde ne havas proprajn financajn rimedojn por subteni sian agadon. Tio multe limigas la laboron de la asocio. Tamen dank. al la nevidantaj entuziasmuloj en apartaj regionoj de la esperantistaj kluboj estas atingitaj kontentigaj sukcesoj. En Kislovodsk okazis jam kvin s-anaj renkontigxoj en 1981, 1986, 1991, 1998 kaj 2000. En 1994 la E-klubo "Elbrus" en Kislovodsk por unua fojo en Rusio organizis la 60-an IKBE. Gxin partoprenis 123 s-anoj el 13 landoj. En la antauxaj jaroj nur malmultaj apartaj rusiaj s-anoj partoprenis IKBE en eksterlando. De 1998 la rusiaj nevidantaj esperantistoj estas reprezentataj en la apartaj IKBE per grandaj grupoj. Ili aktive partoprenas en la artaj vesperoj, prezentas siajn referajxojn, ilia kompetenta vocxo auxdigxas en la kongresaj diskutoj pri gravaj problemoj de la internacia bll. esperantista movado. En 1995 Anatolij Ivanovicx Masenko estas elektita membro de la estraro de LIBE kaj nun li estas gxia sekretario. La agado de REAN donas eblecon al apartaj s-anoj montri siajn kapablojn, sian krean iniciatemon kaj atingajxojn en la diversaj arangxoj de la amatora arto. En la nuna tempo plej aktivaj estas la s-anoj de la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Kubano (ANEKO). En 1995 gxia esraro organizis Internacian renkontigxon en la sanatorio "Suna bordo". Antaux du jaroj dank. al la multflanka kaj serioza laboro de la ANEK-anoj estas okazigita la unua granda kaj rimarkinda festo. Dank. al iliaj zorgoj cxirkaux kvincent nevidantoj el la Norda Kauxkazo alvenis en Armavir por partopreni en tritaga konkurado kaj gxui la rimarkindan festivalon de la artoj. Post tio ankoraux kvar tagojn dauxris la fruktodonaj okupoj de la s-anoj. Logxante en diversaj urboj en la regiono de Krasnodar per la amikema kolektivo de ANEKO niaj s-anoj regule unu fojon en la monato renkontigxas kaj en agrabla etoso pripensas kaj pridiskutas sian agadon kaj planas sian estonatan partoprenon en amatoraj programoj antaux publiko neesperantista kaj s-ana. Jam dek unu jarojn aperas la sonrevuo de ANEKO, kiu estas populara inter la s-anaro en multaj landoj. De 1979 en revuo "Soveta lernanto" (nun "Lernanta heroldo") aperas konstanta rubriko "Praktikumo esperantista", kiu ege helpas al la s-anoj. Gxin redaktas Anatolij Masenko. Serioze kaj sciencnivele okupigxas pri lingvistiko la entuziasmulo Jurij Pisarev el Jakutsk. Li verkis "Esperantan sinoniman vortaron", pri kiu interesigxas multaj s-anoj ne nur en Rusio, sed ankaux en eksterlando. Gxi estas eldonita brajle en Nijxnij Novgorod. En Rusio elkreskis multaj poetoj, kiuj verkas originale en E-o. Inter ili rimarkindaj estas: M.^a. Sxcxerbinin el Rostovo sur Dono, A.^i. Jxukova el Kislovodsk, H.^a. Ilina el Moskvo, G.^v. Gluhov el Elec, Z.^i. Nikiforova el Stavroplol kaj aliaj, kies kreaj okupoj estas fruktodonaj. Iliaj verkoj estas eldonitaj en aparta libro. En la eksterlandaj periodajxoj oni publikigas artikolojn, versajxojn, rakontojn kaj informojn de multaj nevidantaj rusiaj s-anoj. Inter ili estas: G.^v. Gluhov, T.^s. Andreeva, I.^a. Starcxenko, S.^v. Bondarenko k.a.. La nevidantaj esperantistoj aktive partoprenas la agadon de la kluboj de la vidantaj esperantistoj en la apartaj logxlokoj. Iuj el ili instruas E-on al vidantoj. En Moskvo la nevidanta esperantisto V.^m. Hxmelickij respondecas pri la Sekcio de la sciencistoj-esperantistoj. De cxio supre dirita ni komprenas, ke E-o estas por la nevidantoj ne nur rimedo por libera komunikado kaj kontaktoj, sed ankaux rimedo donanta eblecon sukcese rekapabligxi sur la kampo de la kulturo kaj integrigxi en la socio. La celoj de REAN estas noblaj: unuigo de la nevidantoj sur la lingva fundamento de E-o kaj surbaze de plivigligo de la internaciaj kontaktoj, kio helpas la realan integrigxon en la socia vivo. Karaj rusiaj s-anoj, dum la lastaj dekjaroj vi atingis bonajn sukcesojn en la disvastigo kaj propagando de E-o inter la nevidantoj. Tio estas rimarkinda fakto en la historio de la internacia bll. E-movado. Ni cxiuj admiras viajn sukcesojn. Marsxu antauxen kuragxe sub la gvido de REAN! Dancxo Dancxev (laux gazetaraj informoj) ::::::::::::::: Gravaj informoj La 70-a Internacia Kongreso de la Blindaj esperantistoj okazos en Beogrado (Serbio) de la 7-a gxis la 14-a de auxgusto cxi-jare. La arangxo havos lokon en la Studenta urbo. La kongresa kotizo por la partoprenantoj el la landoj kun ekonomiaj malfacilajxoj estas 120 euxroj kaj por la aliaj 180 euxroj. Gxi inkluzivas partoprenon en la tuta programo, tri mangxojn tage, logxadon kaj du ekskursojn. Dum la kongreso oni pritraktos interalie la temojn: "Muziko - komunikilo sen limoj", "Profesia klerigo kaj enlaborigo de la blindaj muzikistoj", "Memstara movigxado de la viddifektitaj homoj", "Profesia klerigo, enlaborigo kaj laboro de la nevidanta fizioterapiisto", "Komputiloj en la vivo de la viddifektita persono". Limdato por aligxo estas la 1-a de majo 2004. Kontaktojn cxiu povas realigi pere de Nedeljka Lozajicx, str. Husinskih rudara 37-1, 11060 Beograd, Serbio kaj Montenegro. La 56-a Kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio okazos de la 3-a gxis la 5-a de septembro 2004 en urbo Haskovo. La tagordo de la Kongreso estos: 1. Raporto de la Estraro de BEA. 2. Raporto de la Kontrola Komisiono de BEA. 3. Elekto de Prezidanto kaj Estraro de BEA. 4. Aliaj demandoj. De la redakcio ::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Valora donaco por nevidantaj infanoj La 13-an de decembro 2003 la finna nevidanta esperantisto Hejki Kosonen el Helsinko kaj lia edzino alportis en Varna 110 kilogramojn da donacoj - vestajxoj, sxuoj kaj ludiloj por la nevidantaj infanoj en la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo en Varna. Donacintoj estas ordinaraj homoj, inter kiuj nevidantaj esperantistoj, sxuproduktada firmao. Hungara flugkompanio transportis la pakajxojn senpage. En Sofio helpis al la geedzoj Kosonen nia esperantisto Stefan Pskulov. Pro malsanigxo de la direktoro Petrov, akceptis nin en Varna la vicdirektoro de la lernejo Jxulieta Petkova. Sxi kore dankis al la donacintoj. Okazis utila konversacio pri la klerigo de la nevidantaj infanoj en ambaux landoj. La gastoj ricevis donace videokasedon kun registrajxo de arta prezentado de la lernantoj kaj pentrajxojn kaj aplikajxojn preparitajn speciale por ili de la infanoj. Laux invito de s-anino Veselina Stoilova la 14-an de decembro en la oficejo de fondajxo "Kunpartopreno", kies prezidanto estas sxi, okazis agrabla renkontigxo. Cxeestis ankaux aliaj nevidantaj esperantistoj el Varna. Okazis intersxangxo de informoj pri la sociala agado de la fondajxo kaj de familio Kosonen. Cxe taso da teo ecx aperis ideo pri eventuala estonta kunlaboro en la sfero de la amatora arta agado. En la nomo de ANEB kaj de la estraro de lernejo "Prof. d-ro Ivan Sxisxmanov" ni kore dankas al familio Kosonen kaj al cxiuj, kiuj helpis al ili en tiu cxi nobla agado. Vladimir Jxelev ::::::::::::::: La sociala integrigxo de la nevidantoj (referajxo) I. La vorto "integrigxo" estas latindevena termino, kiu signifas unuigxon de apartaj partoj kaj elementoj en unu tutajxon. El sociologia vidpunkto tio estas proceso de aligxo de la parto al la tuto gxis tiu grado, en kiu gxi jam ne distingigxas de la medio. Tio efektivigxas per reciproka enpenetro kaj akiro de komunaj trajtoj kaj unuecaj kriterioj por pritakso. La integrigxo en ia grupo kun specifaj apartajxoj en la socio estas duflanka proceso. Unuflanke la grupo devas montri aktivecon kaj ekdeziri la aligxon. La grupo konsistas el apartaj personoj kaj cxiu el ili devas valorigi la proceson de integrigxo el sia vidpunkto. Tiu aligxo efektivigxos en diversa grado por cxiu membro de la grupo depende de liaj individuaj apartajxoj. Sed kiel komunajxo de homoj tiu grupo devas labori por sia socialigxo kaj integrigxo. Aliflanke la socio devas esti preta por akcepti la koncernan grupon en sia medio. Tiaj grupoj ordinare trovigxas en la periferio de la socio, kiu devas malfermi sin al ili. En diversaj tempoperiodoj al tiuj komunajxoj aligxas homoj el diversaj kategorioj: enmigrintoj, krimuloj, narkotuloj, minoritatoj, handikapuloj kaj aliaj. Cxiujn cxi homoj unuigas la cirkonstanco, ke ili havas komunajn karakterizajxojn, kiuj distingas ilin de la ceteraj membroj de la socio. Ili tamen konsistas el homaj estajxoj posedantaj ecojn karakterajn por cxiuj homoj. Gxuste surbaze de tiuj tuthomaj ecoj kaj valorajxoj oni devas konstrui la strategion de la transiro de izoliteco al integrigxo. La problemo pri la socialigxo kaj sociala integrigxo de la homoj kun difektoj estas tre grava por cxiu civilizita socio. Tamen depende de la karaktero de la invalideco aperas diversaj grupoj de problemoj specifaj por gxi. Proksimume 85 procentojn de la informo pri la mondo oni ricevas pere de la vidpovo. Pro tio la difektita vidpovo estas unu el la fundamentaj faktoroj malfaciligantaj la procesojn de la sociala integrigxo de la nevidantoj. En cxiu socio oni devas turni specialan atenton al tiu civitana kategorio. El medicina vidpunkto la blindeco estas nereturnebla devio de la normala vidpovo. Por la socio gxi estas grava formo de invalideco postulanta specifajn zorgojn. La blindeco prezentas doloron kaj malfelicxon por la nevidanto. Liaj eblecoj persone disvolvigxi estas ege limigitaj kompare kun la ceteraj homoj. La blindeco montrigxas cxiutaga elprovo de liaj adaptigxaj fortoj kaj eblecoj. Kiel sociala fenomeno la blindeco estas akompanata de multaj problemoj: medicinaj, mediko-socialaj, klerigaj, problemoj ligitaj kun la sociala rekapabligo, integrigxo kaj politiko. La solvado de la pli granda parto de ili estas ne nur persona problemo de la nevidantoj kaj ties organizajxoj, sed gxi estas ankaux devo de la socio kaj de la sxtato. La blindeco estas specifa formo de invalideco en kondicxoj de sensora deficito, kiu starigas la nevidanton antaux nekredeble malfacilaj obstakloj. Iagrade ili estas kompenseblaj per la komunaj klopodoj de la viddifektito, lia familio, sociala medio kaj la socio kun gxiaj zorgoj kaj institucioj. Ni jam diris, ke la blindeco estas grava formo de invalideco. En sia cxiutageco la viddifektitoj travivas milojn da akcidentoj, sed ilia vivo ja estas vivo de normalaj homoj, trovigxantaj en eksterordinare malfacilaj kondicxoj. La esploro de la problemoj, kiuj cxiutage akompanas la nevidantojn, donas eblecon proponi al ili sukcesajn vojojn por ilia integrigxo en la socio. Jam en la 21-a jarcento ankoraux estas multaj problemoj de la homoj kun difektita vidpovo atendantaj sian solvon. Jen kelkaj aktualaj problemoj, kies solvadon oni ne plu devas prokrasti. (dauxrigota) Veselina Stoilova ::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo En la naskigxa arbaro Ekdormas la auxtuna arbaro en trankvilo. La senfoliajn pintojn klintenas gxi senmove. Kaj ili kvazaux flustras nun inter si kun miro: Espero Maja kial ne vekas nin denove? La nigraj horizontoj dormemas letargie. Cxe krutaj rokobordoj malhela akvo plauxdas. Malhelaj brancxoj kurbas super abismo tie, jam bruon de l' venontaj glacioj ili auxdas. Folioj lastaj tremas en velko flave bruna kaj falas - dorme ploras la arbareg' maljuna. Kaj nimfo perdigxinta, jam en beleco lasta, palpebrojn mallevinte, timeme tie venas kaj cxe l' malforta brako trovitan orfon tenas: unuan sian revon de Maj-mateno cxasta. Teodor Trajanov (el "Tutmonda sonoro", poezia antologio en Esperanto, tradukita el 30 lingvoj de K. Kaloscay) Noto: Teodor Trajanov (1883-aide) estas elstara bulgara poeto, reprezentanto de la simbolisma skolo en nia literaturo. ::::::::::::::: Lingvaj demandoj En nia lingva konsultejo Tagigxas: la taglumo anstatauxas la nokton. De longe: de longa tempo. Pasxti: konduki brutojn sur kampon por ke ili mangxu herbon. Sin pasxti: sin nutri mangxante herbon. La egaleca komparativo estas esprimata de: tiel - kiel: Li estas tiel kruela kiel tigro. Sed tiel ke esprimas konsekvencon: Estis tiel malvarme en la cxambro, ke mi devis fermi la fenestron. Vi konas la personajn pronomojn, kiujn oni uzas kiel subjektojn aux objektojn- rektajn aux nerektajn. Sed kiam la objekta pronomo estas refleksiva (esprimas la saman personon kiel la subjekto), oni uzas la pronomon si. Komparu: Jako kaj Petro estas en la cxambro, Petro kombas sin (Petron). Jako kaj Petro estas en la cxambro, Petro kombas lin (Jakon). Kiam la komplemento rilatas al la subjekto de la frazo, oni uzas la adjektivon sia. Komparu: Jako venis kun sia kuzo kaj sia patrino (de li, Jako). Jako venis kun sia kuzo kaj lia patrino (de la kuzo). Atentu: Oni uzas "sia" antaux objekto, neniam antaux subjekto. (laux P. Babin) Pagxeto por komencantoj: Praktiku konversacie: Mi estas Karlo kaj vi estas Marko. Mi parolas kun vi. Maria legas dum vi skribas. Sed ankaux Jozefo skribas. Dum sxi staras, ili sidas. Mi ne parolas kun Karlo kaj Petro. Ili mangxas dum sxi trinkas. Ankaux Anna estas kun mi. Mi ne legas dum mi mangxas aux trinkas. Eva promenas kun Petro kaj Pauxlo dum Margareta kantas. Mi kaj ankaux Johano ne kantas aux parolas dum sxi ripozas. Hodiaux li ne laboras. Cxu ankaux Maria ripozas nun? (laux Menabene kaj Barbalace) ::::::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Parko-muzeo de la amikeco En la mezo de la dekkvara jarcento la turkoj invadis la teritoriojn de la Balkana duoninsulo. Implikitaj en reciprokaj lacigaj militoj la Balkanaj feuxdaj sxtatoj ne sukcesis unuigi siajn fortojn por komuna batalo kontraux la invadintoj. Post obstina kvardekjara rezistado en 1393-a jaro Bulgario estas subigita de la konkerintoj. La turkoj okupis vastajn teritoriojn de Bizanco, grandan parton de Serbio kaj direktis siajn atakojn al Valahxio kaj Hungario, minacante tutan Euxropon. Senfortigita pro socialaj bataloj kaj intercivitanaj malpacoj, Hungario ne povis per propraj fortoj kontrauxstari la turkan ofensivon kaj pro tio petis helpon de Pollando. En 1440-a jaro Hungario kaj Pollando subskribas kontrakton pri unio. La juna pola regxo Vladislav la Iii-a Jagelo estas proklamita regxo de poloj kaj hungaroj. Tiamaniere estas metita la komenco de la komunaj bataloj de Hungario kaj Pollando kontraux la turkaj konkerintoj. En Transilvanio, kie la turkoj entreprenis ruinigajn militirojn, la rezistadon gvidas la talenta militestro Jan Huniadi. La venkoj de Huniadi kontraux la turkaj armeoj en 1441-addb j. montras, ke se la euxropaj sxtatoj unuigus siajn fortojn, la turka invado povus esti haltigita. Fervora agitanto por kontrauxturka krucmilito estis papo Eugeno la Iv-a, kiu komencis kolekti la necesajn monrimedojn por gxia organizado. En 1443-a jaro multnacia armeo kies konsiston eniris hungaroj, poloj, cxehxoj, slovakoj, valahxoj, serboj kaj bosnianoj, gvidataj de Vladislav la III-a Jagelo kaj Jan Huniadi trapasis Danubon kaj trairis Serbion. Cxe urbo Nisx la unuigxintaj milittrupoj kauxzis gravajn damagxojn al la turka armeo. Multaj bulgaraj volontuloj aligxis al la kruckavaliroj. Cxiuloke la bulgara logxantaro kun gxojo renkontis la aliancan armeon, helpis gxin per nutrajxoj kaj vestoj. Armitaj bulgaraj tacxmentoj atakis kaj malordigis la postfronton de la malamiko. La armeo okupis Sofion kaj direktis sin al Odrin, sed la komencigxanta frosta vintro haltigis gxian ofensivon. En septembro 1444-a jaro armeo de dek ses mil soldatoj - hungaroj, poloj, cxehxoj, slovakoj, kroatoj kaj bosnianoj, denove trapasis Danubon kaj trairante Nordan Bulgarion direktis sin al Varna. Gxian konsiston eniris ankaux tacxmento de okcidentaj kavaliroj gvidataj de Juliano Cxezarini. Kiam la armeo atingis la urbon Nikopol, al gxi aligxis kvar mil valahxaj kavalerianoj. Post la decidaj bataloj apud la urboj Sxumen kaj Provadia kaj la fortikajxoj Petricx kaj Mihalicx, la armeo gvidata de Vladislav la Iii-a Jagelo kaj Jan Huniadi la 9-an de novembro atingis Varna. Samtempe kun la transmovigxo de la tera armeo, papo Eugeno la Iv-a sendis surmare 20 sxipojn el Venecio kaj Gxenevo kaj du sxipoj el Dubrovnik, kies tasko estis malhelpi la transigxon de la turka armeo trans la Markolojn. La senditaj militfortoj estis ege nesuficxaj por plenumi tiun taskon. Aliflanke la turkaj analistoj asertas, ke la sultano transportis sian armeon per okcidentaj (Frankaj) sxipoj sur la euxropan marbordon. La 9-an de novembro la du armeoj okupis poziciojn apud Varna. Direkte de la urbo okupis lokon la alveninta pli frue alianca armeo. La militkonsilio decidis, ke la sekvontan tagon oni ataku la malamikon "per subita kaj forta sturmo". (dauxrigota) Dimo Dimov ::::::::::::::: Interesajxoj Posxtelefono por blinduloj Porteblan telefonon speciale por homoj kun difektita vidpovo prilaboris la hispana kompanio "Oasis". La aparato ne havas ekranon kaj la informoj, kiuj kutime aperas sur la ekrano, estas elparolataj de sintezilo. Cxe premo de cxiu el la butonoj oni auxdas difinitan sonsignalon. Komputerigita vocxo anoncas la nomon kaj la numeron de la persono, kiu respondas la vokon. Estas programo por tekstaj mesagxoj, kiuj ankaux estas vocxlegataj. Tio estas la unua posxtelefono tiom bone adaptita por blindaj klientoj. Unue gxi estas surmerkatita en Hispanio kaj komence gxia prezo estas alta, sed gxi malkreskos, kiam la aparato estigxos pli vaste uzata. (laux gazeto "Marica") esperantisto de la jaro 2003 Kiel esperantisto de la jaro 2003 estis proklamita la kimra jxurnalisto Dafydd ap Fergus, kiu estas direktoro de la Brusela Komunikad-Centro de UEA kaj EEU. La internacia jxurio elektis lin pro lia tre aktiva informa laboro. La proklamo de la esperantisto de la jaro estas iniciatita de la magazino "La Ondo de Esperanto" en 1998 kaj la unua lauxreato estis њilliam Auld. Sekvis Kep Enderby (1999), Hans Bakker, Mauro La Torre kaj Jouko Lindstedt (2000), Osmo Buller (2001) kaj Michel Duc Goninaz (2002). La Horlogx-turo en Prilep Prilep estas malnova historia urbo en Respubliko Makedonio. Ankoraux de la tempo kiam Makedonio estis parto de la bulgara mezepoka sxtato (X-Xiv-a j.c.). Nun en Prilep estas tre aktiva E-movado kaj cxe la loka societo funkcias sekcio de la nevidantaj esperantistoj. La Horlogx-turo ("Saat kula") trovigxas en la meza parto de "Stara cxarsxija" (Malnova komerca kvartalo) kaj estas konstruita en 1858 en la periodo de la turka regado kaj de la plej granda supreniro de la metiarto kaj komerco en Prilep. Gxin konstruis la konata prilepa arkitekto, majstro Petre Lauco. En la vojagxpriskriboj de tiu tempo estas menciite, ke "Saat kula" en Prilep estas la plej bela kaj la plej granda sur la Balkanoj. Gxi havas sesangulan fundamenton el masivaj cxizitaj sxtonblokoj gxis alteco de 20,5 m kaj skeleta sistemo de ligna konstruajxo kovrita per zinka lado. Dum la lastaj konservad-rekonstruaj intervenoj la skeleta konstruajxo estas kovrita per kupra lado kaj cxe la pinto mem de "Saat kula" trovigxas metala kruco. La horlogxmekanismo kun malgrandaj rekonstruoj funkcias ankaux nun kaj la sonoriloj estis ellaboritaj de konataj majstroj. Ilia sonorado auxdeblas je distanco de kelkaj kilometroj for de la urbo. La tuta alteco de la Horlogx-turo estas 38 metroj. Sudflanke de gxi poste estis masonita urba fontano. Super la enirejo de la Horlogx-turo staras marmora plato, sur kiu estas skribite per la turka malnova alfabeto: "Vojagxanto, ne gxoju je la horlogxsonoro, cxar je cxiu frapo de la horlogxo via vivo mallongigxas je unu horo". (laux la almanako "Estonto", eldonajxo de la junulara E-societo "Estonto" en Prilep) ::::::::::::::: Ni gratulas E-societo "La progreso" en u. Prilep, Makedonio, festas sian 40-jarigxon. Ni gratulas niajn s-anojn kaj amikojn okaze de ilia jubileo je la nomo de la bulgaraj esperantistoj kaj deziras al ili novajn sukcesojn en la kampo de E-movado. ::::::::::::::: Ni dankas En la nomo de ANEB-estraro kaj de la redakta komitato ni kore dankas al cxiuj niaj alilandaj ges-anoj, kiuj sendas al ni siajn abonkotizojn kaj sian financan helpon kaj tiamaniere ili serioze subtenas la eldonadon de nia revuo. :::::::::::::::: Por niaj alilandaj samideanoj Se vi deziras ripozi en Bugario cxe la Nigra maro, la ripozejo de la Asocio de la blinduloj en Bulgario en urbo Obzor donos al vi tiun eblecon. Gxi proponas la jenajn kondicxojn: En la periodo 1 V - 30 Vi kaj 1 Ix - 15 X 2004 oni pagas: en unulita cxambro - 18 euxrojn tage en dulita cxambro - 14 euxrojn tage por unu persono en trilita cxambro - 12 euxrojn tage por unu persono En la periodo 1 Vii - 1 Ix 2004 oni pagas: en unulita cxambro - 24 euxrojn tage en dulita cxambro - 20 euxrojn tage por unu persono en trilita cxambro - 17 euxrojn tage por unu persono La prezoj inkluzivas tri mangxojn tage kaj tranokton. Infanoj gxis 12-jaraj ricevas 50-procentan rabaton, se ili dormas en la cxambro de la gepatroj. La dezirantoj ripozi en Obzor bonvolu anonci sin minimume unu monaton pli frue per telefono aux fakso (prefere en la angla lingvo) al: s-ro Kevork Kabzamaljan aux s-ro Ognjan Galabov, Tel./fakso: (3592)812-gj-bi Tel.: (3592)812-gj-cj Eblas pagi surloke. ABB disponas ankaux pri ripozejo en la Balkan-montaro en v. Sxipkovo, regiono de Lovecx. Sxipkovo estas mineralakva kuracloko. Proksime trovigxas interesaj historiaj objektoj. Pli detalajn informojn vi povas ricevi de la supremenciitaj personoj. ::::::::::::::: 2004/2 La vorto de la redaktoro Ni, estante esperantistoj, cxiam interesigxas pri nia lingvo, cxar E-o estas valora, belsona kaj tre utila komprenilo por la homoj. Tion ni diras ne nur, cxar ni posedas kaj uzas gxin en la cxiutaga vivo, sed pro la fakto, ke gxi servas en niaj amikecaj kontaktoj, en nia senlima internacia solidareco. Nun mi volas prezenti al vi ion diritan de nia popola poeto Ivan Vazov. En gxi estas videbla lia sincera pritakso. Ivan Vazov estas patriarko de la bulgara literaturo kaj lian nomon kun respekto portas en sia koro cxiu bulgaro. Li vivas eterne en la popola memoro. Per sia ampleksa verkaro li gajnis la amon de cxiuj - infanoj kaj maljunuloj. Liaj diversgxenraj verkoj estas kolektitaj en dudek du grandaj volumoj. Elstaraj bulgaraj esperantistoj kiel Ivan Krastanov kaj Atanas Atanasov (Ada) kaj aliaj tradukis verkojn de Iv. Vazov. Gxis nun estas eldonitaj sep libroj de tradukitaj en E-on liaj verkoj: "Bulgaraj rakontoj", "Novaj bulgaraj rakontoj", "Avo Joco rigardas", "Vagabondoj", "Sub la jugo", "Cxasantoj de oficoj" kaj "Sxtonamaso". Cxi tie mi volas aldoni, ke aperis ankaux kvardek unu liaj rakontoj en cxirkaux sepdek diversaj tradukoj kaj en multe da represoj. Aperis ankaux tridek ok liaj versajxoj en kvindek ses diversaj publikajxoj. De tiuj informoj oni vidas, ke la intereso de la E-o-tradukistoj al la verkaro de nia popola poeto Ivan Vazov estas granda kaj kredeble gxi ne cxesos en la estonteco. La poeto estis granda amiko kaj subtenanto de nia lingvo. Responde al la fama enketo farita de Ivan Krastanov, la poeto interalie diris: "Mi opinias, ke Esperanto estas la plej perfekta gxis nun artefarita lingvo, kiu celas proksimigi la homojn en la tuta mondo kaj fari pli kompreneblaj al ili la gxenerale rekonatajn kulturajn valorajxojn". Tiuj vortoj estas eldiritaj de Ivan Vazov antaux pli ol cent jaroj, sed ilia senco estas aktuala ankaux nun. Dancxo Dancxev ::::::::::::::: Esperanto-vivo Jarkunveno de ANEB La 15-an de majo 2004 en la klubejo de ANEB en Plovdiv okazis la jarkunveno de la organizajxo. Cxeestis 16 membroj. Ili pridiskutis la gxisnunan agadon kaj la perspektivon de la estonta kaj akceptis gravajn dokumentojn. La tagordo estis la jena: 1. Raporto de la estraro. 2. Financa raporto. 3. Akcepto de bugxeto 2004. 4. Akcepto de laborplano 2004. 5. Nacia renkontigxo - 2-4 Vii 2004, Varna. 6. IKBE 2004. 7. Gxeneralaj informoj. Raporto pri la agado deANEB en la periodo 10-a de majo 2003 - 15-a de majo 2004 Karaj samideanoj, Hodiaux ni diskutos pri la sesa raportperiodo de nia asocio, kiu ne diferencas esence de la antauxaj. Ni plenumis la taskojn starigitajn en la laborplano de nia estraro, sed pli gravas gxis kia grado la rezultoj kontentigas nin. Ni sukcesis, venkinte multajn malfacilajxojn, reregistri la asocion laux la nova legxo. En kunlaboro kun ABB kaj fondajxo "Kunpartopreno" ni organizis internacian renkontigxon, kiu ricevis altan pritakson kaj estis nomata "malgranda kongreso". Ni dankas al cxiuj, kiuj helpis pri gxia okazigo. Kursa agado: Jam trian fojon en la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo en Varna ni organizas kurson kaj ni esperas, ke tiu cxi tradicio estos longedauxra kaj en niajn vicojn venos novaj junaj esperantistoj. Regule kunvenas la esperantistoj en Razgrad. En Plovdiv ankaux okazis kelkaj kunvenoj pri lingvaj temoj, sed la intereso ne estis suficxe forta, malgraux ke tiuj kunvenoj povas esti tre utilaj. La planita kurso en legejo "L. Braille" ne okazis. En la klubejo en Plovdiv okazis du renkontigxoj: kun Pedro Zurita kaj Vasil Dolapcxiev kaj kun la veterano-esperantisto Petko Arnaudov. Legejo "L. Braille" presigis dek ekzemplerojn de la malgranda Esperanto-bulgara vortaro de P. Todorov kaj G. Mihalkov kaj proponis gxin je akceptebla prezo, pro kio ni dankas. Cxi-jare en nia agado aperis nova momento. Dank. al nia perado la finna nevidanta esperantisto Hejki Kosonen, partopreninta en la internacia renkontigxo, donacis al la infanoj de la lernejo en Varna 105 kg. da vestajxoj, sxuoj kaj ludiloj. Kaj en Plovdiv la vidanta esperantistino Veselina Kurteva dufoje kolektis vestajxojn, kiujn ni transdonis al la urba organizajxo de la blinduloj "Trakia" en Plovdiv. Revuo "Esperanta fajrero": Ni plu eldonas gxin kune kun ABB kaj legejo "L. Braille" kaj ni faras tion, kio dependas de ni, por gxia regula aperado, sed tio ne cxiam eblas pro problemoj en la brajla presejo. Estas dezirinde dauxre labori por la plibonigo de la enhavo. La abonantoj en 2003 estis 77 de la brajla versio kaj 8 de la kaseda kaj en 2004 ili estas respektive 77 kaj 9. La revuo estas legata en 20 landoj. Estas ideo presi gxin ankaux en normala litertipo, sed necesas solvi multajn problemojn antaux tio. La surbendigon ankaux cxi-jare ni faris en la studio de fondajxo "Artforum 01", pri kio ni esprimas nian dankon. Post la restarigo de la studio de ABB ni denove registras sonversion de revuo "Bulgara esperantisto". Niaj anoj ricevas revuojn ankaux el eksterlando kaj denove ni alvokas tiujn, kiuj ricevas ilin, post tralego transdoni la koncernajn numerojn al aliaj niaj anoj. Cxi-jare iuj niaj membroj estigxis novaj abonantoj de japana revuo. Kontaktoj kun aliaj organizajxoj: Ni estas asociita membro de ABB kaj niaj kontaktoj kun gxi estas aktivaj. Post traktado kun la prezidanto Vasil Dolapcxiev ni subskribis kontrakton pri plua komuna eldonado de revuo "Esperanta fajrero" kaj pri la uzo de la klubejo en Plovdiv en dauxro de ankoraux kvin jaroj. Ni estas kolektiva membro ankaux de legejo "L. Braille" kaj niaj kontaktoj estas tre bonaj. Ni planis komunajn arangxojn por la kuranta jaro. Ni havas kontaktojn ankaux kun BEA. Fruktodonaj estas niaj kontaktoj kun la lokaj institucioj de kaj por nevidantoj en Plovdiv kaj ni dankas pro ilia konstanta helpo. Bonaj estas niaj rilatoj ankaux kun la lokaj organizajxoj de la blinduloj kaj de la esperantistoj en Varna kaj en Razgrad. En la sfero de la internacia agado plej grava momento estis la okazinta internacia renkontigxo kaj la formigxo de kontaktgrupo de la E-organizajxoj de la nevidantoj el la balkanaj landoj. La grupo ankoraux ne aktivas, sed ni esperas, ke tio okazos post la kongreso en Belgrado. Ni estas en konstantaj rilatoj kun LIBE. Pere de Fani Mihajlova ni ricevas kaj sendas informojn per interreto, ecx se malofte. Pasintjare en Moskvo okazis internacia konferenco pri la profesiaj problemoj de la blinduloj. Kunorganizanto estis REAN. En la konferenco partoprenis Angel Sotirov kaj Vladimir Jxelev sendis sian prelegon. La prelegaro aperis libroforme. Pri la laboro de la estraro: Dum la rapotrperiodo la estraro kunsidis kvarfoje. Gxiaj membroj estas en konstanta kontakto inter si ankaux telefone kaj tiel ili decidas pri multaj demandoj ekster kunsidoj. La prezidanto ankoraux plenumas la funkciojn de kasisto kaj tio efikas malbone al la agado. Cxiam pli ofte ni devas pagi por administraj servoj kaj niaj rimedoj estas limigitaj. Cxiu el la estraranoj laboras laux siaj ebloj. La etoso de unuanimeco estas tradicie bone. Aktive helpas al ni Fani Mihajlova, pro kio ni tre dankas al sxi. Financa agado: Cxefaj fontoj de rimedoj por ni kiel kutime estas la membrokotizo kaj la abonkotizoj. En 2003 ni havis 73 membrojn kaj en 2004 gxis nun pagis sian kotizon 61 personoj. Krom tri malgrandajn monsumojn en fremda valuto aliajn donacojn ni ne ricevis. Ni provis defendi projekton laux la programo "Matra Cap" de la nederlanda ambasado, sed sen sukceso. Detalan informon pri la financa agado vi ricevos de la financa raporto. La financaj rimedoj, pri kiuj ni disponas, permesos al ni modestan agadon dum la nuna jaro kaj parte ankaux dum la sekvanta. Se ni ne certigos rimedojn por la plua agado, la perspektivo estas malesperiga. Pro tio ni, la estraranoj kaj la ceteraj membroj, devas pensi kaj helpi tiurilate. Dank. al la akurateco kaj preciza laboro de nia financa kunlaboranto cxiuj financaj dokumentoj estas en bona ordo kaj la kontotenado respondas al la nuntempaj kriterioj. Tio estis nia agado en la raporta periodo. Versxajne ni povus fari pli multon. Tio dependas nur de ni. Ni esperu, ke cxiu el la estraranoj kaj la ceteraj membroj de ANEB estonte montros pli grandan interesigxon kaj aktivecon. ANEB jam trovis lokon en nia vivo kaj ni ne povas imagi nian E-agadon sen gxi. Agadplano de ANEB-estraro por 2004 1. Akcepto de la financa raporto por 2003 j., plano de la estraro por la agado dum 2004 j., bugxeto de ANEB por 2004 j.. 2. Subskribo de kontrakto kun ABB pri la eldonado de revuo "Esperanta fajrero" kaj pri uzado de la E-klubejo en Plovdiv. 3. Preparo kaj okazigo de jarkunveno de ANEB. 4. Pridiskuti la eblecon organizi nacian renkontigxon. 5. Organizi partoprenon en la 70-a IKBE en Belgrado. 6. Partopreno en la 56-a kongreso de BEA. 7. Certigi la regulan aperon de revuo "Esperanta fajrero" konsiderante la interkonsentitajn limdaton. 8. Kune kun legejo "L. Braille" organizi celebradon de la 90-jarigxo de Kiril Manov. 9. En konvena maniero festi en la diversaj lokoj la 100-jaran jubuleon de revuo "Esperanta ligilo". 10. Aktivigi la agadon de la klubo en Plovdiv. 11. Subteni la kurson en la lernejo en Varna. 12. En lokoj, kie estas pli da esperantistoj, estu okazigataj parolrondoj almenaux unufoje monate. 13. Aktive kunlabori kun ABB, legejo "L. Braille" kaj BEA. 14. Sercxi eblecojn certigi financajn rimedojn. 15. Provi eldoni libroforme kolekton de Esperantaj materialoj. 16. Sercxi eblecojn eldoni revuon "Esperanta fajrero" en normala litertipo en 2005 j.. ::::::::::::::: Pliaj informoj pri la 56-a kongreso de BEA Programo: 3 Ix 2004 (vendredo): 12,00-17,00 h. - akcepto kaj logxigo de la kongresanoj 17,00-20,00 h. - Solenajxo okaze de la 100-jarigxo de la E-societo en Haskovo kun arta programo kaj spektaklo de BET 19,00-19,15 h. - la kongresanoj metos florkronon antaux la monumenton de Asen Zlatarov, patrono de la societo Post la 19,15 h. - amika vespero kaj sekciaj kunsidoj 4 Ix 2004 (sabato): 09,00 h. - Malfermo de la kongreso 09,20-12,00 h. - Unua kunsido kaj elekto de komisionoj, raportoj de la estraro kaj de la kontrola komisiono, diskutoj 12,20-12,30 h. - komuna foto 12,30-14,00 h. - Tagmeza pauxzo 14,00-18,00 h. - Dua kunsido - diskutoj kaj sekciaj kunsidoj; elekto de novaj estraro kaj kontrola komisiono 18,00-20,00 h. - Pauxzo 20,00 h. - Komuna vespermangxo en restoracio "Aida" 5 Ix 2004 (dimancxo): 10,00-12,00 h. - Vizito al la historiaj vidindajxoj de Haskovo 12,00 h. - Adiauxo Aligxkotizo - 4 lv. Tranokto: en komuna logxejo (2- kaj 3-litaj cxambroj) - 5 lv. nokte por unu lito; en hotelo (2- kaj 3-litaj cxambroj) - 10 lv. nokte por unu lito Komuna vespermangxo - 8 lv.. Pli detalajn informojn kaj aligxilojn vi povas ricevi de viaj societoj. Limdato por aligxo - 15 Viii 2004. ::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj La Sociala integrigxo de la nevidantoj (dauxrigo) 1. Estas necese ellabori sistemon por kolektado de statistikaj donitajxoj pri la stato de la invalideco en nia lando. Celkonforme estas ellabori unuecan kartotekon de cxiuj civitanoj kun difektoj sendepende de ilia agxo kaj diagnozo. Tiu agado estas specifa por organoj de la sanprotekto, sed eblas organizi ankaux specialan laborgrupon por esplorado, sistemigo kaj optimigo de tiuj donitajxoj por la bezonoj de la diversaj institucioj okupigxantaj pri la solvado de problemoj de la handikapitoj. 2. Surbaze de la unueca statistika informo oni povas ellalbori programojn pri la preventado de la normala kaj parte konservita vidpovo, pri frua diagnosiko kaj vidrekapabligo. Celkonforme estas malfermi pliajn kabinetojn por vidhelpo. Estas necese okazigi genetikajn konsultojn inter la riskaj grupoj de la logxantaro kaj precipe inter la familioj de nevidantaj geedzoj. La preventado devas inkluzivi ankaux esploron, klasifikon kaj profilaktikon de la kauxzoj kondukantaj al invalideco. Kiel konate, estas pli bone evitigi la invalidecon ol investi monrimedojn en gxia sociala kompensado. 3. Estas bezonata speciala faciligita regximo de ricevo de optikaj kaj aliaj rebonigaj rimedoj, kiujn la sxtato devas certigi senpage al la bezonantoj. Tio aparte koncernas la infanojn, kiuj devas uzi okulvitrojn por eviti la progresantan evoluon de la malsano. 4. Por la korekta evoluo de la infanoj kun difektita vidpovo estas necese malfermi sistemon de psikopedagogiaj centroj por konsultado de iliaj gepatroj kaj proksimuloj pri la problemoj de la edukado, instruado kaj rekapabligo. En tiuj centroj devas labori specialistoj pri frua efiko, kiuj vizitu la infanojn en ilia natura medio. De la internacia sperto en tiu kampo ni scias, ke tiuj centroj okupigxas pri infanoj de unu- gxis ses-jara agxo. La instruado celas formadon de cxiutagaj lertecoj cxe la infanoj kaj ilian preparon por memstara vivo. Servoj pri frua efiko funkcias en ambaux lernejoj por infanoj kun difektita vidpovo en Sofio kaj Varna. Tiajn centrojn oni devas malfermi en cxiuj regionaj centroj de nia lando. La specialistoj devas havi eblecon viziti infanojn ankaux en la ceteraj logxlokoj. Tiuj centroj povus proponi specialan literaturon pri la problemoj de la instruado kaj edukado de la viddifektitaj infanoj, konvenajn ludilojn, ludojn, modelojn de diversaj objektoj, albumojn kun reliefaj bildoj, reliefajn vojplanojn en kartversio kaj aliajn. Por realigo de tiu multflanka agado la sxtato devas certigi al la centroj la bezonatajn financrimedojn. 5. La sxtato devas turni specialan atenton al la lernejoj por viddifektitaj infanoj en Sofio kaj Varna. Oni devas certigi al ili la necesajn monrimedojn por iliaj cxiutagaj bezonoj kaj por acxetado de lerniloj: brajla papero kaj lernolibroj, kajeroj kaj lernolibroj en grandlitera versio, helpiloj por skribado kaj desegnado, komputiloj kaj aliaj. En tiuj lernejoj oni devas turni apartan atenton al la instruado pri muziko, historio, fremdaj lingvoj, laboro per komputiloj, manlaboro kaj metioj. Koncerne la profesian pretigon de la nevidantaj infanoj necesas ellabori specialajn programojn pri alproprigo de konvenaj profesioj. 6. Por stimuli la integritan instruadon oni devas akcepti sistemon de normigaj aktoj kaj programoj. Al la instruistoj, en kies klasoj estas instruataj infanoj kun difektita vidpovo, oni devas disponigi specialan pedagogian literaturon kaj konsulthelpon. Estas necese stimuli la familiojn de integrite instruigxantaj blindaj infanoj per disponigo de monhelpo por acxeto de lernohelpiloj, senpaga veturado en la urba transporto, stipendioj k.a.. Lauxdezire ili devas havi eblecon profiti la servojn de persona asistanto. (dauxrigota) Veselina Stoilova ::::::::::::::: Festo okaze de datreveno Je la 19-a de decembro pasintjare en la Junulara domo en u. Gorna Orjahovica okazis solena festo okaze de la kvinjarigxo de societo "Homeco". La kunvenon partoprenis societanoj, iliaj geamikoj kaj gastoj. La societo estas organizo kun ideala celo. En gxi membras nevidantoj de la lokaj bll.-organizajxoj en Gorna Orjahovica kaj Veliko Tarnovo. Membras ankaux vidantaj intelektuloj el tiuj du urboj. Cxefa celo de la societo estas la integrigxo de la nevidantoj en la socio, en la medio de la vidantaj verkantoj. Skipo de la organizajxo sukcese laboris laux projekto kun klerigaj celoj, aprobita de fondajxo "Malfermita socio". Enkadre de tiu projekto estas organizita kurso de E-o por komencantoj sub la gvido de Marinka Spasova. En gxi partoprenas kvin personoj. La okupoj ankoraux dauxras, ecx post la fino de la projekto. La celo estas plibonigo de la lingvoscioj. En la kunvenoj de la societo ni invitis kiel gastojn verkistojn kaj poetojn, juristojn kaj pedagogojn. Al ni gastis Vladislav Kacarski, Angel Sotirov, Veselina Stoilova, Ivan Ivanov, Avram Avramov - niaj elstaraj gesortofratoj. Al ni gastis ankaux la vidantaj poetoj Radko Radkov kaj Stefan Mitev. Siajn novajn verkojn prezentis ankaux verkistoj el u. Gorna Orjahovica, kiuj estas membroj de la societo - Nedjalka Ribareva, Ilia Mihajlov, Kristina Kirilova, Radomir Sxopov kaj Dimitar Panajotov. La societaj kunvenoj donas bonan eblecon al membroj kaj gastoj interrilati kaj intersxangxi pensojn en interesa, emocia kaj amuza etoso. La atingitaj sukcesoj dum la kvinjara ekzistado donas kuragxon al la societo "Homeco" por novaj planoj, interesaj celoj kaj ricxaj revoj por plivastigo de la integrigxo de la nevidantoj en la socio de la vidantoj. Katja Krjazheva - Prezidanto de s-eto "Homeco" en G. Orjahovica ::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Esperanto signifas por mi... Nun, en la lasta parto de mia vivo, kiam mi direktas mian rigardon sur la trairitan vojon, mi povas sincere konfesi, ke mi benas la tagon, en kiu mi renkontis Esperanton. Tio estis antaux sepdek jaroj. Dum longaj jaroj de agado mi komprenis klare kaj funde la seriozecon de la problemo de internacia lingvo, ties historian kaj socian bazon. Esperanto aperis antaux mi ne kiel hazarda ideo de unu sola persono, sed kiel natura solvo de grava socia problemo. Gxi estis kreita de historiaj cirkonstancoj. La sencxesa plimultigxo de komunikoj inter la popoloj neeviteble trudis la neceson sercxi naturan kaj racian lingvan rimedon por forigi la barojn sur la vojo de la homara progreso. La esenco de la gxenerala problemo pri la internacia lingvo cxiam okupis min. Gxi estis objekto de miaj pripensoj kaj konsideroj. Mi vidis, ke la multlingveco (tiu obstaklo por normalaj interpopolaj kaj interhomaj komunikoj) estas tamen avantagxo por iuj grandaj sxtatoj, celantaj trudi sian lingvon en la internacia vivo. Per siaj lingvoj ili celas al monda hegemonio. Tio sxokis miajn demokratajn sentojn. Nur la internacia lingvo povas kuraci la lingvajn malsanojn de nia moderna epoko. Sofio, novembro 1974 Atanas D. Atanasov Atanas D. Atanasov (1892-1981), konata al la bulgara kaj monda esperantistaro ankaux sub la pseuxdonimo ADA, estas elstara bulgara esperantisto, tradukisto, auxtoro de lernolibroj kaj organizanto. ::::::::::::::: Lingvaj demandoj En nia lingva konsultejo Prisopirata - pri kiu oni sopiras Elspezi - pagi monon Enspezi - ricevi monon Fundo - plej profunda parto de io kava Funto - mezuro de pezo (proksimume duono da kilogramo) Fonto - loko, kie akvo eliras el la tero Fondo - kreo, starigo de organizo Por esprimi tempon, kiu pasis ekde la momento, kiam la ago estas farita, oni uzas "antaux": Li venis antaux du horoj, sed foriris tuj poste. Por esprimi la tempon, kiu pasos gxis la momento, kiam la ago estas farita, oni uzas "post": Li venos post du horoj, sed foriros tuj poste. Kies - estas demanda aux relativa pronomo signifanta "de kiu" aux "de kiuj" kaj montras apartenon: Kies bicikleton vi uzis? Mi uzis bicikleton de Pauxlo. Ties - estas pronomo montranta apartenon kaj signifas "de tiu" aux "de tiuj": Ties diversaj partoj. La diversaj partoj de tiuj. Kia - memoru, ke tiu vorto demandas pri aux rilatas al la kvalito, la naturo aux la speco: Kia estas via domo? Gxi estas suficxe granda. (laux P. Babin) ::::::::::::::: Pagxeto Por komencantoj Praktiku konversacie Sinjorino Maria estas la patrino de Eva kaj de Johano. Sxi estas la edzino de advokato Verdi. Eva, la filino, estas blonda kaj Johano, la filo, estas bruna. Eva estas inteligenta, sed Johano estas ne nur inteligenta, sed ankaux diligenta. Fido estas la hundo de Eva. Gxi estas preskaux nigra. Hodiaux gxi kuras kaj ludas en la gxardeno de domo Verdi. Dum gxi ludas, Eva kaj Johano mangxas kaj trinkas kun la patrino kaj kun la patro. Kaj nun, dum la patro laboras, la patrino skribas, Johano legas, Eva telefonas kaj Fido dormas kaj ripozas. (laux Menabene kaj Barbalace) ::::::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Parko-muzeo de la amikeco (dauxrigo) La gvidadon de la bataloperacio oni komisiis al Jan Huniadi. La 10-an de novembro la turkoj sturmis unuaj, provante ataki la postfronton de la alianca armeo direkte de la dekstra flanko kaj disbati gxin. Post sxangxigxanta sukceso por ambaux armeoj, la batalon eniras la personaj tacxmentoj de Vladislav la Iii-a kaj Jan Huniadi. La turkaj armeaj partoj estas frakasitaj kaj ties restajxoj forpusxitaj malantaux la batallinion. Kiam oni disbatis la maldekstran flankon de la turka armeo, Huniadi konsilis al la regxo ne entrepreni memstaran atakon. Poste li direktis sin al la dekstra turka flanko kaj atakis gxin. Ankaux tiuloke la malamiko estis disbatita kaj komencis retirigxi. Vidante tion Vladislav versxajne opiniis, ke la batalo jam estas gajnita de la aliancanoj. Tiam li jxetis sin en atako kun nur 500 kavaliroj kontraux la centron de la janicxara korpuso al la loko, kie estis sultano Murad la Ii-a. Malgraux la heroeco, kun kiu batalis Vladislav kaj liaj soldatoj, la regxa tacxmento estis neniigita. Preskaux cxiuj kavaliroj trovis sian morton sur la batalkampo. Perdis la vivon ankaux la 20-jara regxo Vladislav. Kuragxigitaj de sia sukceso, svingante la pikitan sur lanco regxan kapon, la turkoj entreprenis kontrauxatakon kaj enigxis kiel kojno en la poziciojn de la alianca armeo. Pritaksante, ke lia preskaux plene disbatita armeo ne kapablas kontrauxstari la turkan pusxon, Huniadi ordonis al siaj soldatoj retirigxi. Milittrupo de husaroj gvidataj de hetmano Cxajka, kiuj okupis poziciojn en la interno de la postfronto, estis cxirkauxitaj kaj ekstermitaj gxis la lasta soldato. Sur la batalkampo restis kusxi dek mil batalantoj de la alianca armeo kaj pli ol dudek mil malamikaj soldatoj. Bedauxrinde la krucmilito ne sukcesis atingi sian celon. Ankoraux kelkajn jarcentojn Bulgario devis resti sub la regado de la konkerintoj. La liberiga afero komencigxinta en la Xv-a jarcento finigxis sukcese en 1878-a j. rezulte de la Rusia-Turkia liberiga milito, kiam la rusa armeo alportis la liberecon al Bulagario. La bulgara popolo neniam forgesos la senprofitan sinoferon de la batalantoj el la amikaj landoj, kiuj versxis sian sangon por nia liberigo. Pri tio atestas la konstruita en u. Varna Parko-muzeo de la amikeco. Ankoraux en 1924-a j. en la centro de la batalkampo cxirkaux la du tracaj tombomontetoj oni arangxis parkon kaj konstruis modestan monumenton. Dekunu jarojn poste en unu el la tombomontetoj oni konstruis mauxzoleon al Vladislav Varnencxik. En 1964-a j. la parko estis fundamente rekonstruita. La mauxzoleo estis renovigita per la surtomba figuro - sarkofago de Vladislav Varnencxik, kiun la muzeo ricevis kiel donacon el Pollando. Starigita estis statuo de Jan Huniadi kaj proksime al gxi - vico de sarkofagoj de la pereintaj batalantoj. La ekspozicion de la muzeo konsistigas cxefe objektoj trovitaj sur la batalkampo. La muzeo ricevis valorajn donacojn el Pollando, Hungario, (eks)Cxehxslovakio, Rumanio kaj (eks)Jugoslavio. Kavaliraj militekipajxoj, arbalestoj, glavoj, lancoj, kirasoj, klaboj, standardoj kaj dokumentoj memorigas pri la sanga batalo apud Varna. En la muzeo estas speciala cxambrego dedicxita al la talenta militestro Jan Huniadi. La ekspozicio esprimas la ideon pri la amikeco inter niaj popoloj - amikeco, kiu naskigxis en la batalo kontraux la komuna malamiko en la mezo de la Xv-a jarcento, amikeco, kiu ankaux hodiaux vivas kaj firmigxas. Dimo Dimov ::::::::::::::: Ni kondolencas... La 31-an de marto 2004 en Pazargxik, post longa kaj turmenta malsano, forpasis nia kara s-ano Petko Arnaudov. Li naskigxis la 27-an de oktobro 1931 en vilagxo Dinkata, regiono Pazargxik. P. Arnaudov komencis lerni E-on kiel studento en Sofio. Li apartenis al la plej elstaraj kaj sindonaj esperantistoj en nia lando. Petko Arnaudov iniciatis la somerajn E-kursojn en Bulagrio kaj instruis la Internacian lingvon en Godecx, Meden Rudnik, Pisanica, Sarajevo, Bosnio. P. Arnaudov estis longjara estrarano de Internacia Asocio de esperantistoj-matematikistoj, de 1988 gxia vicprezidanto, prezidanto kaj redaktoro de gxia presorgano "La matematikisto". Li verkis plurajn E-librojn kaj brosxurojn. P. Arnaudov estis prezidanto de E-societo "Radio" en Pazargxik, honora membro de la Asocio de Bulgaraj matematikistoj kaj de BEA. Li dedicxis sian tutan vivon al E-o kaj laboris energie kaj sindone por la disvastigo kaj progreso de la Internacia lingvo. Ni neniam forgesos lin. (revuo "Bulgara esperantisto") La 25-an de marto cxi-jare post longa suferado pro renmalsano forpasis nia s-ano kaj sortofrato Pop Laurentio. Li logxis en la transilvania urbo Cluj-Napoca en Rumanio. Laurentio naskigxis la 7-an de januaro 1949. Estante blindulo li frekventis kaj instruigxis en specialaj bll.-lernejoj kaj igxis faristo de balailoj kaj kartonkestoj. Post la pensiigxo Laurentio aligxis al la E-movado. Tutan vivon li estis ekzemplo de forta volo. La edzino Mariana, la filo Roby kaj ni cxiuj bedauxras pro tiu perdo. Ripozu en paco nia samideano! (laux informo de Livi Ciobanu - Rumanio) ::::::::::::::: 2004/3 La vorto de la redaktoro Niaj revoj kaj deziroj cxiam estas vivi kaj labori en nova mondo, en kiu regas alia ordo. Tia ordo, kiu helpos kaj faciligos la interhomajn kontaktojn cxiuflanke kaj cxiudirekte. Nia espero estas, ke tia mondo eblas ekzisti sur la vasta tero. La problemoj de la libera komunikado inter la sxtatoj kaj la popoloj, inter la apartaj homoj kaj la fakuloj en la diversaj profesioj, kiuj estas malsamlingvanoj, sercxas sian praktikan solvon. Tiujn problemojn povas solvi la internacia lingvo E-o. Tiun plej belan rimedon donacis al la homaro d-ro Zamenhof per la sencxesa flamo de sia nobla koro. Por la disvastigo de la lingvo tra la tuta mondo ni cxiuj devas labori sencxese kaj obstine. Sen tiaj komunaj kaj fruktodonaj agoj ni atingos neniun sukceson en la kultura plibonigado de la socio kaj pri la praktika uzado de E-o. Bedauxrinde ni kontentigxas nur per la modestaj atingajxoj en nia E-movado. Malofte oni organizas s-anajn renkontigxojn, klubajn kunvenojn kaj konferencojn pri apartaj problemoj kaj diskutojn pri ilia praktika solvado. En unu aux alia loko oni faras ion sur tiu kampo naci- aux internaciskale. Kompreneble tiuj sporadaj arangxoj havas ne tre gravan signifon por la reala disvastigo de la lingvo kaj por gxia praktika uzado. La naciaj renkontigxoj, konferencoj kaj kongresoj ofte havas internacian karakteron, cxar ilin partoprenas eksterlandaj ges-anoj. IKBE donas eblecojn al la nevidantoj renkontigxi, uzi la lingvon en parolo kaj starigi amikajn kontaktojn. Sed, sincere dirite, tio ne estas suficxa por la disvastigo de nia kara lingvo. Multaj eblecoj vere ekzistas por la praktika uzado de la lingvo en gxia busxa formo kaj ordinara parolo. Sed E-o farigxos nia dua lingvo tiam, kiam gxi estos uzata konstante en nia propra domo, sur la strato, en la lernejo, en la magazeno, kiam gxi sonos en la radiostacioj kaj televidelsendoj. La naciaj E-organizajxoj cxiujare organizas arangxojn por la s-anoj en diversaj lokoj pri diversaj temoj kaj cxiam la celo estas la prakika uzado de la lingvo. Cxiu el ni devas obstine labori por la plialtigo de sia lingvoscio. Cxiu el ni devas instrui almenaux unu novan esperantiston. Cxiu el ni devas paroli E-on kaj montri al la aliaj, ke tiu lingvo estas vivanta kiel la aliaj patrinaj lingvoj. Dancxo Dancxev ::::::::::::::: Esperanto-vivo Nia tradicia renkontigxo De la 2-a gxis la 4-a de julio cxi-jare okazis la tradicia E-renkontigxo de la nevidantoj kaj iliaj akompanantoj. Gxin organizis ANEB. La forumo okazzis en la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo en urbo Varna. En la renkontigxo partoprenis 38 geesperantistoj - membroj de ANEB el cxiuj regionoj de la lando. Tiun cxi renkontigxon ni dedicxis al la 100-jara jubileo de revuo "Esperanta ligilo" - oficiala organo de LIBE. La renkontigxo estis malfermita je la 19-a h. la 2-an de julio sub la sonoj de la esperantista himno. Radka Stojanova prezentis al ni la jxusaperintan libron de Vladimir Jxelev "La Esperanto-movado inter la blinduloj en Bulgario". La auxtoro respondis al la starigitaj demandoj kaj la cxeestantoj pritraktis kelkajn momentojn de la historio de nia movado. La libro vekis seriozan interesigxon. Poste okazis malgranda kvizo, en kiu la cxeestantoj aktive partoprenis. Estis disdonitaj malgrandaj premioj afable liveritaj de nia s-ano Angel Sotirov. Je la 3-a de julio matene je la 9-a h. ni direktis nian atenton al la 100-jarigxo de nia tre sxatata, plej legata kaj populara inter la blindaj esperantistoj en la tuta mondo revuo "Esperanta ligilo". Ni parolis pri la trairita vojo de la revuo dum unu jarcento kaj pri gxia disvolvigxo. Estis tralegita artikolo de Dancxo Dancxev - redaktoro de "Esperanta fajrero", dedicxita al tiu grava evento. En gxi la auxtoro trarigardas historie la vojon de la revuo, la laboron de la apartaj redaktoroj dum tiu centjara periodo kaj la kunlaboron de la bulgaraj nevidantaj esperantistoj sur la pagxoj de la eldonajxo. Poste la tago dauxris per manifestado de la talentoj de la cxeestantoj. Kun plezuro ni auxskultis kantojn kaj versajxojn entuziasme plenumitajn de amatoroj. Nin kortusxis la kantoj de niaj ges-anoj: Elena Kojxuharova kaj sxia simpatia filineto Nadja, Ivalina Donova, Stefan Paskulov k.a., Boris Bodicxev pianludis. Kompreneble en tiuj tagoj ni iris ankaux al la maro, ecx estis organizita la sxatata de nia prezidanto Jxelev nokta banado en la Nigra maro. En nia renkontigxo cxeestis ankaux la senlaca kaj energia prezidanto de la Nacia blindulbiblioteko "L. Braille" en Sofio s-ro Spas Karafezov. En sia mallonga parolado li solene promesis al ni, ke la biblioteko ankaux estonte helpos al nia ANEB en gxia agado. Gxi pretas presi brajle bezonatajn al ni materialojn, ekz. lernolibrojn kaj aliajn helpilojn. En la biblioteko oni organizos kursojn, se estos dezirantoj lerni E-on. Tiel nesenteble pasis la tagoj de nia renkontigxo kaj ni devis disigxi. Ni forveturis al niaj logxlokoj kun la bedauxro, ke la arangxo dauras tiom mallonge kaj kun la bondeziro pri novaj interesaj kaj utilaj renkontigxoj. Marinka Spasova ::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj La sociala integrigxo de la nevidantoj =dauxrigo= 7. Estas necese turni atenton ankaux al la problemoj de la nevidantaj studentoj. Oni devas certigi al ili stipendiojn, monhelpojn por dungi vocxlegiston kaj suficxe da lerniloj: brajla papero, sonkasedoj, magnetofonoj, disketoj k.a.. En la bibliotekoj estas necese apartigi por ili specialajn legocxambrojn ekipitajn per parolantaj komputiloj. 8. Por atingi bonajn rezultojn en la rekapabligo de viddifektitoj necesas dauxrigi la establadon de dumtagaj rekapabligaj centroj kaj burooj por rekapabligaj servoj laux logxloko en cxiuj regionaj urboj. Oni devas certigi al tiuj centroj suficxajn finanacajn rimedojn por efektivigado de rekapabligaj servoj en la domoj de la nevidantoj kaj por ties akompanado al diversaj institucioj, sxtataj kaj lokaj administraj organoj. 9. Oni devas krei lauxnormajn kaj organizajn premisojn por efika laborrealigado de la viddifektitoj per: a= certigado, per akcepto de koncernaj normigaj aktoj, de laborlokoj, kie estu oficigataj precipe homoj kun difektoj; b= reglamentado de la profesia klerigo, kvalifikigo kaj rekvalifikigo de personoj perdintaj sian laborkapablon en aktiva agxo; c= protekto de la entreprenoj por invalidoj kontraux konkurenco kaj garantiado de ilia produktado per publikaj komisioj garantitaj de la sxtato kaj protektismo; cx= impostaj faciligoj por invalidaj entreprenoj kaj kooperativoj kaj por individuaj komercistoj - invalidoj; faciligita regximo cxe luado de laborejoj, disponigo de kreditoj; d= reala stimulado de labordonantoj, kiuj enlaborigas invalidojn kaj malfermas adaptitajn laborlokojn. Sankcioj por tiuj labordonantoj, kiuj ne enlaborigas invalidojn. 10. Por certigi sukcesan integrigxon al la nevidantoj estas necese forigi la arkitekturajn barierojn kaj instali specialan vojsignalizon: sonsignalajn trafiklumojn, parolantajn haltejojn kaj auxtobusojn, sonsignalajn orientilojn cxe la enirejoj kaj elirejoj de publikaj konstruajxoj, specialajn vojkovrajxojn, parapetojn k.a.. Estas necese ankaux signi per flava signalfarbo la sxtuparojn de publikaj konstruajxoj kaj subvojoj. 11. La sociala politiko devas esti direktita al plilargxigo de la aliro de la nevidantoj al la sociala helpo kaj servoj. Koncerne la nevidantojn la sociala politiko devas esti direktita al disponigo de la bezonataj teknikaj kaj helprimedoj por ilia cxiutaga vivo, laboro kaj instruado. La komunumaj fakoj pri sociala helpo devas subteni intensajn kontaktojn kun neregistaraj organizajxoj de kaj por nevidantoj por realigado de kunaj iniciatoj. Fonduso "Sociala helpo" de la Ministerio de la laboro kaj sociala politiko povus subvencii projektojn de neregistaraj organizajxoj en la sfero de la socialaj servoj. 12. Estas necese per cxiuj amaskomunikiloj popularigi la kapablojn de la nevidantoj. Estus bone popularigi la atingajxojn de la blindaj inteligentuloj, por ke la socio povu informigxi ne nur pri la problemoj, sed ankaux pri la eblecoj de la viddifektitoj. La problemoj de la rekapabligo kaj sociala integrigxo estas komplikaj kaj kompleksaj. Ili ne estas solveblaj nur de unu sola institucio. Ties efika solvado postulas unuigon de la klopodoj de la tuta socio. Konklude ni citos unu penson de la d-ro de filozofiaj sciencoj kaj docento pri sociologio Georgi Arabagxiev: "La integrigxo de la homoj kun difektita vidpovo havas du aspektojn: koncerne la cxiutagan vivon temas pri integrigxo per adaptigxo kaj koncerne la profesian kaj krean realigadon temas pri integrigxo sen diskriminacio". =fino= Veselina Stoilova ::::::::::::::: Neforgesebla amiko Georgi Bratanov naskigxis je la 17-a de marto 1944 en urbo Jambol. Cxi-jare li estigxus 60-jara. Dekdujara li restis orfo kaj kreskis sub fremdaj zorgoj - kiel filo de la naskigxurba infanteria regimento. En la sama urbo la junulo finis mezlernejon. Poste li studis jxurnalistikon en la Sofia universitato "Kliment Ohridski". Kiel studento li kunlaboris en la junulara redakcio de Radio Sofio kaj en diversaj periodajxoj. En 1962 Bratanov publikigis siajn unuajn poeziajn verkojn en jxurnalo "Popola kamarado", kiu aperadis en lia naskigxurbo. Tiam estis publikigita ankaux lia unua jxurnalista materialo en gazeto "Popola junularo" aperanta en Sofio. Bratanov laboris kiel jxurnalisto en sia naskigxurbo kaj en la cxefurbo Sofio. Je la 7-a de julio 1977 li por cxiam perdis sian vidpovon kauxze de insida malsano - glauxkomo. De 1990 gxis 2000 Georgi Bratanov estis cxefredaktoro de revuo "Auxroroj" =Zari= - oficiala organo de la bulgara blindulasocio kaj ankaux respondecis pri la asocia eldonagado. Mi devas aldoni, ke en tiu tempo li estis parolanto de la organizajxo. De 1993 gxis 2000 li estis ankaux prezidanto de la Balkana klubo de la jxurnalistoj, kiuj laboras por la blindulasociaj eldonajxoj. Li estis membro de la redakta komitato de la almanako "Alta lumo" en la periodo 1994-2000. En 1991 li metis la komencon de la biblioteko "Auxroroj" cxe nia blindulasocio. La poeto gajnis vicon da honoraj naciaj premioj: la literaturaj "Javorov" kaj "Pomorie" en 1978, ordeno "Cirilo kaj Metodio" en 1979, ora medalo "Vasil Karagjozov" en 1984, ora blazono "Jambol" en 1994. G. Bratanov estigxis membro de la Asocio de la bulgaraj verkistoj je la 28-a de decembro 1984. Je la 5-a de majo 2000 Georgi Bratanov subite mortis pro korinfarkto en sia naskigxurbo. En lia honoro en 2001 estas fondita nacia literatura premio "Georgi Bratanov" nome de la Asocio de la blinduloj en Bulgario kaj de la Asocio de la bulgaraj verkistoj. Gxi estas aljugxata cxiujare al elstaraj bulgaraj verkistoj. La junulara kulturdomo en Jambol laux decido de la komunumo portas la nomon de la poeto Georgi Bratanov de la jaro 2002. Nia sortofrato estas auxtoro de tridek libroj de poezio kaj prozo. Li testamentis al ni sian pasian publicistan kaj ampleksan poezian verkaron. Liaj versajxoj estas tradukitaj en la anglan, hispanan, rusan, finnan kaj francan lingvojn. Mi provos traduki lian versajxon en Esperanton. Bratanov vivos cxiam kun ni per sia poezia arto, en kiu sencxese pulsas lia nobla amikema koro. Dancxo Dancxev ::::::::::::::: Literatura renkontigxo La socia konsilantaro pri rekapabligo kaj sociala integrigxo de la homoj kun difektoj kaj la Komisiono pri kulturo cxe la komunumo en Varna organizis la duan nacian literaturan renkontigxon por la homoj kun diversaj difektoj. La forumo okazis je la 25-a de junio cxi-jare en la solena salonego de la urbodomo. La krea renkontigxo estis malfermita per gitara muziko, kantoj kaj romantika liriko. Elica Vidinova kaj la aktoro Svilen Stojanov plenumis verkojn, poemojn kaj rakontojn de la partoprenantoj en la arangxo. En la forumo partoprenis auxtoroj de poezio kaj beletristiko el Varna, Drjanovo, Dobricx, Laki, Plovdiv kaj Sxumen. En la kadroj de la renkontigxo estis prezentitaj novaj libroj de kelkaj auxtoroj. Veselina Stoilova - nevidanta auxtorino, nia s-anino, prezentis sian duan versajxkolekton "Destinita al amo". En la libro estas kolektitaj tridek versajxoj, kies enhavo estas plena je suno kaj amo al la plej kara persono, al la maro kaj al la vivo, al la homoj kaj al sxia fabelaspekta naskigxurbo. Velicxka Karparova el Plovdiv, nevidanta auxtorino, prezentis sian trian poezian libron "Auxdu min, tempo". En la apartaj versajxoj sxprucas sincereco antaux la kurantaj tagoj trans la sezonoj, antaux la vivo kaj gxia rapida marsxo, antaux la amo kaj la familio kaj la proksimaj homoj, kunpartoprenemo al la malfacila sorto de la nekonata homo kaj kora cxiondonemo tra la vojo de la bono. Dancxo Dancxev, nevidanta auxtoro, parolis pri la literatura unuigxo en Plovdiv "Postsigno" kaj prezentis la kvinan verskolekton de la tiea krea rondo. La libro estas titolita "Pasxoj sur brulkarbajxoj" kaj enhavas aktualajn kaj interesajn epigramojn. Inter la auxtoroj okazis vere interesaj konversacioj. Ili intersxangxis pensojn kaj kreajn intencojn kaj informis sin reciproke pri la estontaj planoj kaj pri ideaj opinioj. Vespere en reala romantikplena atmosfero kaj vera komforto en la restoracio dauxris la konversacioj kaj la diskutoj pri la kreaj problemoj de la homoj kun difektoj en nia lando. En la dua literatura renkontigxo partoprenis ankaux kvin s-anoj, kiuj serioze sin okupas pri la literatura arto. Ni pensas pri partopreno en la venontjara renkontigxo. Venko Modesta ::::::::::::::: Branka, havu kuragxon! Pesxicx Branka naskigxis kiel unua infano de siaj gepatroj, ambaux ingxenieroj, la 5-an de oktobro 1981-a j. en la urbeto Sjenica - tute sana kaj bela bebo. Sxi komencis frekventi la elementan lernejon kaj finis regule duan klason en urbo Cxacxak, kie la familio translogxigxis. Branka estis tiam, same kiel nun, tre vigla, gaja kaj scivolema. En 1990-a j. sxi hazarde trovis neeksplodintan manan bombon, prenis gxin kiel ludilon kaj per gxi poste frapis najlon. Tio okazis en la kelo. Neatendite por sxi la bombo eksplodis, restigante sxin tute sen vidpovo por cxiam kaj sen ambaux manoj. Tio estis granda malfelicxo en sxia vivo kaj por sxia familio. Bedauxrinde la medicino nur povis savi sxian vivon kaj nenio pli. Sed la vivo dauxras sendepende de la sortaj batoj kaj de la peza perspektivo pri la estonteco. Post kuracado de la vundoj kaj de la infana anima doloro, Branka finis trian klason kaj daurigis en la kvara en la porblindula lernejo "Veljko Ramadanovicx" en Zemun. Sxi deziris dauxrigi en la gimanzio en la sama urbo, kie sxi ekzamenigxis sukcese. Bedauxrinde unu tragedio en la vivo ne venas sola - pro granda, amara cxagreno eksplodis la koro de sxia amata patro Jovan. Nova nemezurebla bato de la sorto falis sur la tutan familion. Branka poste sxangxis sian direkton, dauxrigante la lernadon en telefonista mezlernejo, kiun sxi finis en 1999-a j.. Poste sxi studis kaj diplomigxis pri internacia komerco en altlernejo. Branka nun atendas enlaborigon logxante en la gepatra domo kun sia patrino kaj la pli juna frato Mirko. Sxi ankoraux estas needzigxinta. Kvankam sxi ne havas financajn problemojn, cxar sxi estas civila invalido kaj ricevas monhelpon, sxi volas enlaborigxi por esti utila per siaj scioj kaj sperto. Branka estas aktiva ano de la Serba blindulasocio, partoprenas iomete en la organizajxo de la civilinvalidoj kaj estas bona esperantistino. Cxiujn siajn cxiutagajn bezonojn sxi tute memstare plenumas: lavadon kaj sinvestadon, sinkombadon kaj mangxadon, telefonadon kaj laboron per komputilo kaj multajn aliajn. Cxion sxi faras per siaj brakrestajxoj. Nia sortofratino kaj s-anino estas bela, cxarma kaj simpatia, bona kunparolanto kaj kunlaboranto en multaj iniciatoj sur diversaj vivokampoj. Sxi estas tre societema kaj ege sxatas sxerci en amika rondo. Gxis nun sxi partoprenis en pluraj IKBE en Ukrainio, Bulgario, Hungario kaj en aliaj E-arangxoj en kaj ekster sia lando. Ni sincerkore deziras al Branka plenajn sukcesojn en la vivo kaj laboro. Havu kuragxon en cxiu farota pasxo, Branka! Dusxan Angxelkovicx ::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Jovan Jovanovicx Zmaj Diru, ho diru Diru, ho diru, kiel vin mi nomu, diru, nomon kian al vi mi donu, - cxu estus trafaj: Digno aux Or., cxu: Cervidin., aux: Mia trezor., cxu eble : Anim., aux: Mia kor.? Diru, nomon kian al vi mi donu! Cxiuj cxi estas karaj nomoj kaj belaj, per kiuj serbo kveras al amatin.. Sed mi ja bezonus tutan jarcenton sercxante pli belan, pli dignan, pli dolcxan - pli aman nomon, kiun mi donus kiel konvenon por la rugxa mia flor.. =Esperantigis Marko Demetrovicx= *** Jovan Jovanovicx Zmaj =1833-1905= - fama serba poeto, tradukisto, cxefredaktoro de multaj literaturaj revuoj. Granda patrioto, humanisto, adepto de la politikaj ideoj de Svetozar Mileticx. Verkis por infanoj kaj por plenkreskuloj. Lia kompleta verkaro estas ricxa literatura trezoro. ::::::::::::::: Mia libro La Esperanto-movado inter la nevidantaj homoj en Bulgario estas nekonata brancxo de nia nacia E-movado. Antaux multaj jaroj mi komencis kolekti materialojn ligitajn kun tiu temo. Finfine rezultis tiu malgranda libro, kiu aperis bulgarlingve cxi-jare sub titolo "Esperanta movado inter la nevidantaj homoj en Bulgario". Redaktoro de la libro estas Fani Mihajlova. En la enkonduko mi rakontas iomete pri mia E-agado kaj dankas al la homoj, kiuj helpis al mi verki la libron. Sekvas vasta artikolo pri la E-movado inter la nevidantoj en Bulgario. Eltirajxoj el la protokoloj de la kunsidoj de la gvidantaro de Societo de la bulgaraj blinduloj tusxas problemojn de la bulgara blindula E-movado en la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento. Sekvas artikoloj kaj rememoroj pri konataj blindaj esperantistoj: Stefan Nenkov, Dimo Kolev, Todor Sxosxev, Tanja Mileva k.a. artikoloj pri la 46-a kaj 66-a IKBE, pri revuo "Esperanta fajrero"?, fonda protokolo kaj listo de la fondintoj de ANEB, artikolo pri la Internacia renkontigxo en Varna en 2002. Sur la lastaj pagxoj de la libro estas pensoj de famaj personoj pri kaj por Esperanto. La libro finigxas per ses fotoj: de la 46-a IKBE en 1978 en Varna, de la solenajxo okaze de la 25-jara jubileo de la E-movado inter la blinduloj en Plovdiv en 1975, de la ensemblo de plovdivaj nevidantaj esperantistoj en Sarajevo en 1990, de la 66-a IKBE en Plovdiv en 2000, de la internacia renkontigxo en Varna en 2003 kaj nekrologo aperinta en revuo "Bulgara esperantisto" okaze de la forpaso de Dimo Kolev en 1963. La libro estas bone arangxita. Sur la frontkovrilo estas granda verda stelo kaj sur la dorskovrilo malgranda foto kaj koncizaj biografiaj notoj pri la auxtoro. La libro aperis en eldonejo "Antos" de la nevidanta eldonisto Todor Andonov en u. Sxumen kun la financa helpo de la nacia biblioteko de blinduloj "L. Braille". Gxi aperos ankaux brajle kaj surkasede. Vladimir Jxelev ::::::::::::::: Lingvaj demandoj En nia lingva konsultejo Uzado de la sufikso "ig" kun verbaj radikoj Oni ofte demandadis sin, cxu kun la verbaj radikoj "igi" signifas "igi -anta" aux "igi -ata". Sed la demando per si mem estas ne gxusta, cxar "igi" kun verbo signifas nek "igi -anta", nek "igi -ata" sed nur "igi "i", sekve gxi povas tre bone esti uzata en ambaux sencoj =aktiva kaj pasiva=. En la plimulto da okazoj la senco de "ig" en verboj prezentas absolute nenian malklarajxon; sed en tiuj okazoj, kie malkomprenigxo povas aperi, ni devas gxin eviti ne per senbezona katenado de la senco de "ig" =kio estus tiel same neoportuna, kiel la katenado de "ajx", pri kiu mi parolis en alia respondo=, sed per precizigo de nia frazo mem. Ekzemple, ni ne povas diri "sciigi amikon novajxon", sed ni povas diri "sciigi amikon pri novajxo" aux "sciigi novajxon al amiko"; ambaux frazoj estas tute regulaj kaj ambaux estas tute klaraj, - kial do ni devas demandi nin, kiu el la diritaj frazoj estas la sole bona? En frazo, en kiu la verbo kun "ig" havas du komplementojn, la akuzativo kaj prepozicio montras tute klare la rilaton inter la ambaux komplementoj; frazo, kiu havas nur unu komplementon, estas ordinare ankaux tute klara, cxar la forestado de la dua komplemento per si mem jam montras la sencon de la frazo =ekzemple, se mi, sen plua precizigo per "al", diros "mi mangxigas mian cxevalon", neniu dubos pri la senco de la frazo=; fine en tiuj tre maloftaj okazoj, kiam ni efektive povas timi malkomprenigxon, ni ja tute ne bezonas aktivigi aux pasivigi la sencon de la sufikso "ig", sed ni povas tute bone kaj regule aktivigi aux pasivigi la verbon, dirante "mangxantigi" kaj "mangxatigi". La sufikso "ig" per si mem havas sencon tute difinitan =fari, lasi, kauxzi=; gxi farigxas neklara nur tiam, kiam ni krom gxia propra senco volas altrudi al gxi ian sencon aldonan, kiun gxi per si mem ne havas kaj ne devas havi kaj kiu =en okazo de efektiva neceseco= devas esti esprimata per alia rimedo =ekzemple, sencon de aktivigado aux pasivigado, de dauxrigado aux momentigado k.t.p.=. El "Lingvaj respondoj" de L.L. Zamenhof :::::::::::::::: Pagxeto por komencantoj Praktiku konversacie Mia nomo estas Eva. Mia patro estas advokato Antonio Verdi. La nomo de mia patrino estas Maria kaj la nomo de mia frato - Johano. Mi lernas en liceo, dum mia frato estas universitata studento pri arkitekturo. Mia patro diras, ke li estas inteligenta kaj diligenta, dum mi estas nur inteligenta. Mia frato estas alta kaj forta. Kelkaj liaj amikoj estas simpatiaj. Mi sxatas paroli kaj promeni kun ili. Sxajnas al mi, ke ankaux ili sxatas esti kun mi. Sed al Johano placxas miaj amikinoj. Li diras, ke mia amikino Anna estas bela. Sxi placxas al li. =laux Menabene kaj Barbalace= ::::::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Vera perlo de Rodopi-montaro La Intekrutejo de Trigrad estas granda kreitajxo de la bulgara naturo, vera altvalora perlo en la koliero de la naturaj vidindajxoj de Rodopi - montaro, situanta en ties okcidenta parto. Por krei tiun fabelan lokon la rivero de Trigrad dum multaj jarcentoj fosadis la marmoran korpon de la monto. La Interkrutejo vekas admiron kaj tenerecon cxe la vizitantoj. Jam vidinte gxin unufoje oni neniam forgesos la vertikalajn rokojn kaj la pinarbojn enigxintajn en ties korpoj, la mirindajn rokojn - bastionojn, la fortajn akvobatojn eruptantajn el la "Diabla gorgxo". Tiu estas unu el la plej grandaj karstaj regionoj en nia lando. Tie estas pli ol 150 kavernoj, kio favoras la disvolvigxon de la speleoturismo. La vertikalaj rokoj havigas veran plezuron kaj neforgeseblajn travivajxojn al la alpistoj. La abisma kaverno "Diabla gorgxo" estas la plej interesa parto de la Interkrutejo de Trigrad. Gxi trovigxas je cxirkaux du kilometroj norde de vilagxo Trigrad. La akvoj de la rivero de Trigrad per sinsekvaj akvofaloj =la plej granda havas altecon de 42 metroj= enversxigxas en la grandan, bone arangxitan halon de la "Diabla gorgxo". La mugxantaj akvofaloj submetas al elprovo la decidemon de cxiu, kiu kuragxas enpenetri tiun timigan mondon. Laux antikva legendo gxuste de tiu loko Orfeo malsuprenigxis en la subteran regnon de Hadeso por savi sian belegan edzinon Euridika. Parto de la kaverno "Diabla gorgxo" estas bonarangxita. Artefarita tunelo longa 150 metrojn, dekoj da lumjxetiloj, centoj da krutaj sxtupoj kaj pendantaj pontoj faras la krudan subteran mondon de la "Diabla gorgxo" alirebla por cxiu vizitanto de la Interkrutejo de Trigrad. La "Diabla gorgxo" prezentas du profundajn rokajn fauxkojn. Enirinte la unuan fauxkon la akvo de la rivero saltas malsupren en la profundan abismon, disbatigxas en malgrandajn gutetojn kaj kiel fumo el kamentubo eliras el la dua fauxko. Je kelkaj metroj de la akvofalo estas lumigita enirejo kondukanta al la interno de la kaverno. Marsxante malsupren laux 316 sxtupoj oni atingas la grandan halon. Tiuloke de 60-metra alteco la akvo saltas kun tondro en profundan erozian kaldronon, furioza kaj sxauxmanta. Laux kelkaj pontetoj oni povas atingi la piedon de la akvofalo por kontentigi sian scivolemon pri unu timiga kaj samtempe miriga vidajxo. De la akvofalo la akvo trafluas la grandan halon inter grandegaj sxtonblokoj. Apud gxi estas vojeto laux kiu per kelkaj feraj pontetoj kaj parapetoj estas atingebla la malgranda halo. En gxi estas granda erozia kaldrono, en kiun la akvo enversxigxas tra malgrandaj sojloj kaj akvofaloj vicigitaj lauxlonge de mallargxa subtera kanalo. Nur speleologoj ekipitaj per speciala alpista ilaro povas enpenetri en la "Galerion de la vespertoj" cxe la balkonoj - malgranda galerio, tra kiu malfermigxas fenestroj al la cxefa galerio kaj la kanalo. De tie laux 200-metra sxtuparo oni atingas la duan lagon, kiu cxerpas sian akvon el 7-metra akvofalo. De tiu loko la speleologoj per boato enpenetras la "Mallargxon", "Dardanelojn" kaj la "Renojn" por eliri cxe la jam largxigxinta galerio, kiu estas tre malalta kaj kovrita de sxlimo kaj lignotrunkoj alternitaj de la akvo. Tiu galerio estas nomata la "Supra sifono" kaj gxin povas trapasi nur subakvistoj. De la malgranda halo laux la sxtuparoj oni atingas la terasojn sursxutitajn per lignotrunkoj pikitaj sur la plafonoj, kiuj prezentas interesan kaj samtempe malgxojigan vidajxon. De teraso al teraso trapasante artefaritan tunelon oni eliras ekstere de la mistera mondo de la "Diabla gorgxo", por gxui la karesan varmon de la sunradioj kaj la fresxan montaran aeron. Dimo Dimov ::::::::::::::: Interesajxoj Uzado de la bulgara alfabeto Nia bulgara alfabeto, nomata en la lingvoscienco cirila, estas jam uzata regule pli ol mil cent jarojn post gxia kreo de la fratoj Cirilo kaj Metodio. Populare gxi estas konata cirila alfabeto inter la uzantoj. Tiu fakto havas gravan signifon kaj altan valoron en la kultura historio de Bulgario. La flamo en la koro de nia popolo ne cxesas gxis nun kaj dauxros sxpruci dum la senlimeco de la vivo. En la nuna tempo sur la bazo de la nuna cirila alfabeto estas formitaj, aux pli gxuste konstruitaj, la skribaj alfabetaj sistemoj de cxiuj popoloj logxantaj sur la vasta teritorio de la eksa Sovetunio. Kompreneble en tiu nombro ne eniras la popoloj de Kartvelio, Armenio, Latvio, Litovio kaj Estonio. La bulgara cirila alfabeto estas uzata en nia lando, parte de la popoloj en eksa Jugoslavio kaj en Mongolio. La teritorio, sur kiu logxas popoloj uzantaj nian alfabeton, estas ege vasta - de la Pacifiko gxis la Adriatika maro. Sur bulgara alfabeta fundamento estas kreitaj la alfabetoj de kvindek ses lingvoj por la popoloj de eksa Sovetunio. Skribsistemon formitan sur bulgaralfabeta fundamento hodiaux regule uzadas popoloj parolantaj pli ol sesdek naciaj lingvoj, kies logxantarnombro estas dek procentoj de la tuta monda logxantaro. Tio reale signifas, ke la bulgara cirila alfabeto ne perdos sian kulturan signifon en la vivo kaj gxia kontribuo al la tutmonda kulturo, literaturo kaj lingvoscienco ne povas esti neglektata. Dancxo Dancxev ::::::::::::::: Esperanto-novajxoj Nin atingis du gxojigaj novajxoj: Nia s-ano Otto Prytz =Norvegio= estis elektita membro de la Akademio de Esperanto. Nia s-ano JIRI Vychodil el Cxehxio farigxis Honora membro de UEA en la lasta UK en Pekino. Ni elkore gratulas al niaj s-anoj Pritz kaj Vychodil. *** En Serbio kaj Montenegro estas Asocio de la nevidantaj esperantistoj, kies prezidanto estas Nedeljka Lojxajicx. La nomo de la asocio estas "Suda stelo". *** Laux iniciato de ANEB en la sonbendigejo de ABB estas enkasedigita la artikolo de њiliam Auld: "Pri nia originala poezio". Kune kun la cxi-jaraj tri numeroj de revuo "Bulgara esperantisto" gxi estas trovebla en la fonotekejoj de ABB en la lando. Vl. Jxelev ::::::::::::::: Grava sciigo La estraro de ANEB kaj la redakta komitato de "Esperanta fajrero" rememorigas, ke komencigxis la abonkampanjo por 2005 j.. La kondicxoj de apero restas la samaj, kiel ankaux la abonkotizo: 5 euxroj aux 6 USD por la orienteuxropaj esperantistoj kaj 10 euxroj aux 12 USD por la okcidenteuxropaj. La monon bv. Sendi al nia banka konto: SI Bank - filio Plovdiv Bankkodo 88878368 Konto =en USD= 1102636403 Limdato: 1 Ii 2005 Bv., ne forgesi informi nin per letero pri la sendita abonkotizo. :::::::::::::::: Ni funebras Je la 4-a de auxgusto cxi-jare nia sortofrato kaj s-ano Ivan Andonov Ivanov el Asenovgrad post nelonga malsanado forlasis nin. Li naskigxis je la 13-a de auxgusto 1922-a j. kaj perdis sian vidpovon en frua infanagxo. Li studis en la Instituto por blinduloj en Sofio. Lernejon li vizitis de 1929-a gxis 1938-a j.. Tie li lernis sukcese E-on, ekposedis bone kaj uzis gxin gxis la lastaj tagoj de sia vivo. Ivan Ivanov laboris unue kiel vendisto sur stratoj kaj poste kvardek jarojn en la entrepreno por la blinduloj en Plovdiv. Multajn jarojn li aktive partoprenis en la estraro de la regiona bll.-organizajxo kaj longajn jarojn estis bibliotekisto en la brajla biblioteko en Plovdiv. Ivan Ivanov fervore helpis kaj cxiam subtenis la junajn kaj novajn E-aktivulojn. Li cxiam estis nia pacienca konsultato pri unu aux alia lingva malfacilajxo kaj donis al ni karakteran ekzmplon pri la gxusta uzado de la konkreta frazo kaj pri alia maniero esprimi la samon. Ivan Ivanov verkis versajxojn bulgarlingve kaj Esperante, ofte li gajnis premiojn en regionaj brajlaj legokonkursoj. Li estis distingita de la regiona kaj de la centra estraro de ABB kaj ankaux de la Nacia brajla biblioteko "Louis Braille" pro grandaj meritoj. Ivan Ivanov restos cxe ni por cxiam per sia sincera amo al Esperanto, per sia amo al la brajla libro kaj per la senlima amikeco al cxiuj sortofratoj kaj ges-anoj. Kara nia neforgesebla amiko, ripozu en paco kaj rigardu nin de la cxielo per la okuloj de via nobla koro! Dancxo Dancxev ::::::::::::::: Korektoj En n-ro 2/2004 de nia revuo estas ellasitaj du preseraroj: p. 17, linio 11 - la vorto "ellalbori" devas esti legata "ellabori"; p. 17, linio 13 - "diagnosiko" devas esti legata "diagnostiko". ::::::::::::::: 2004/4 La vorto de la redaktoro Cxiu popolo havas sian historion kreitan dum la jarcentoj. Samtempe kreigxis gxia tradicia kulturo, ricxa folkloro kaj metiaj artoj, praktikataj gxis nun. La bulgaroj havas specialajn kutimojn pri diversaj gravaj momentoj de la homa vivo: naskigxo kaj bapto de infano, geedzigxo, la unua geedza nokto k.a. kaj ankaux lige kun religiaj festoj kiel ekz. Pasko, Kristnasko, tago de S-ta Georgo, Palmodimancxo kaj pri aliaj festoj en la popola kalendaro. La tradicia nacia kulturo de cxiu popolo devas esti serioze gardata. Gxi devas esti diskonigata ankaux per Esperanto - utila rimedo de la internacia komunikado. La apartaj konsistelementoj de la nacia kulturo de la bulgara popolo estas veraj valorajxoj, ili ricxigas la vivon de la homoj, donas gxojon en la cxiutageco kaj nutras la spiriton de la nacio. La bulgara folklora arto sendube estas unu el tiuj gravaj kaj alte signifaj elementoj de nia nacia kulturo. Estas gxojige, ke multaj individuoj kaj grupoj cxerpas el tiu nia ricxa folklora heredajxo kaj per sia kanta, danca kaj instrumenta muzika arto faras la folkloron viva kaj plensanga. Gxi ravas per la ritma unikeco de la muziko kaj la beleco de la bulgaraj vocxoj. En nia nuna sxangxigxema mondo cxio povas esti transformita aux enigita en la grandan muelejon de la fortaj nacioj, kiuj volas cxiumaniere superi la aliajn naciojn kaj popolojn, sed la folklora arto rezistas kaj restos kiel signo de cxiu popolo sendepende de gxia grandeco. La fremda kulturo hodiaux amase eniras en la teritoriojn de la tradiciaj naciaj kulturoj de la malgrandaj popoloj. Kreigxas situacio de kultura invado laux diversaj informkanaloj. La folklora arto de la diversaj popoloj ne devas esti eliminata kaj simpligata per malbonaj kaj ne spertaj prilaborajxoj, kiuj portas en si mem profesian malperfektecon. Celo de cxiu aganto en la sfero de la arto devas esti gardi la naciajn tradiciojn. Oni faru sukcesajn pasxojn en la forta konkurenco kun la fremda kulturo per la novaj rimedoj de la komunikado uzante cxiujn eblecojn. Ni devas montri la altvalorajn kaj unikajn atingajxojn de la ricxa bulgara folkloro. Ni estas eta popolo kaj nia landa teritorio ne estas granda, sed nia folklora heredajxo estas unu el la plej ricxaj. La folklora arto nutras nian memsenton kaj nacian memkonscion. Ni devas esti respondecaj pri nia kulturo, pri niaj pozitivaj tradicioj kaj pri nia folklora arto. Dancxo Dancxev ::::::::::::::: Esperanto-vivo Blinduloj kongresis en blanka urbo La 70-a IKBE okazis en auxgusto en Beogrado =Serbio kaj Montenegro=. La kongreson arangxis la jxusnaskigxinta E-societo "Suda stelo" kun subteno de la Serbia kaj Beograda blindulorganizajxoj kaj Beograda E-societo de la vidantoj kaj aliaj. El 16 landoj partoprenis 90 kongresanoj. La cxefa temo estis: "La profesia edukado kaj la enlaborigo de la viddifektitoj". Oni parolis precipe pri enlaborigo de masagxistoj kaj muzikistoj. Pritakso de la viddifektita dungito kaj egalrajta traktado en laborsocieto estis vaste pritraktitaj. Arvo Karvinen prelegis pri la sociala fonduso de la Euxropa Unio kaj la enlaborigo de la handikapuloj. Dum la ekskursoj ni konatigxis kun la blindulmovado ekster Beogrado en la regiono de Novi Sad. La blindulasocio de la malricxa kaj en politika senco nestabila lando povas organizi servojn de informado kaj enlaborigo de vidhandikapitoj. La nacia vespero konsistis el muziko, kiun ofertis al ni fama pregxeja koruso, lerta pianistino, juna gefrata bando kaj ludanto de etna arcxinstrumento. Laux spertuloj pri la kulturo estas videblaj kaj auxdeblaj spuroj de influo de la tricentjara turka regado en Serbio kaj la aliaj regionoj de la Balkanoj. La tradicia kongresa programero - la internacia arta vespero sukcesis dank.al la talentaj kaj gajaj kontribuoj de la kongresanoj mem. Cxi-foje ecx auxdigxis ehxo el la jaro 1912-a - letero al prof. Th. Cart de Harald Thilander, E-aktivulo en la blindulmovado. En urbo Beogrado - la blanka urbo, difektoj de la bombardado en 1999-a jaro estas videblaj, sed ankaux renovigo vidigxas. Super la riveroj Danubo kaj Sava staras pontoj, sxipoj navigas, funkcias kafejoj kaj restoracioj. La homoj estas helpemaj kaj la turistoj povas senti sin bonvenaj. La sekva, 71-a IKBE okazos en Vilno, Litovio tuj post la 90-a UK de Esperanto. LIBE-Asembleo petis Arvo Karvinen dauxrigi la preparlaboron por la 71-a IKBE kun la litovaj gastigantoj. En 2006-a j. IKBE okazos en Florenco =Italio= samtempe kun la 91-a Universala kongreso. =el letero de Ritva Sabeli - Finnlando= ::::::::::::::: Informo pri la sekva IKBE La 71-a IKBE okazos en Vilno =Litovio= de la 30-a de julio gxis la 7-a de auxgusto 2005. Pri la organizado respondecas Alfredas Marusxka, komisiito de Litova E-Asocio. Post la 70-a IKBE en Beogrado LIBE-estrarano Arvo Karvinen iris al Litovio por fintrakti la organizajn detalojn. =laux "Steletoj"= ::::::::::::::: La plovdivanoj kunvenis La 15-an de septembro posttagmeze la plovdivaj nevidantaj esperantistoj kunvenis en sia klubejo, pri kiu zorgas la estraro de ANEB. Vladimir Jxelev rakontis detale al la cxeestantoj pri la 70-a IKBE en Beogrado =Serbio kaj Montenegro=. En sia atentokapta rakonto li donis multajn informojn pri la tuta kongresa programo kaj akcentis pri apartaj gxiaj eroj. La Beograda kongreso estas nova pasxo en la blindulesperantista movado. Jxelev informis, ke la bulgaraj esperantistoj partoprenis tre aktive en la kongresa laboro. Keranka Milusxeva estis elektita kongresa sekretario. En la kadro de la kongresa programo okazis kunveno de la balkanlandaj nevidantaj esperantistoj. Naskigxis ideo flanke de la moldovaj partoprenantoj okazigi en 2006 balkanlandan renkontigxon en Moldovio. Sekvis konciza rakonto de Vl. Jxelev pri la 56-a kongreso de BEA okazinta en Haskovo =3-5-a de septembro=. La kongreso ne alportis ion novan kaj rimarkindan. Bedauxrinde la bulgara E-movado perdas siajn poziciojn en la socio. Ni iris al la tria punkto de la tagordo de nia kunveno, kiu estas grava por la plovdivaj nevidantaj esperantistoj. Dancxo Dancxev rakontis pri la gxisnuna ekzisto de la bll. E-s-eto "Lumo" =Plovdiv=, pri gxia loko en la vivo de la s-anoj en nia urbo kaj pri la atingajxoj de la plovdivaj nevidantaj esperantistoj en la pasintaj 45 jaroj. Nun jam ekzistas ANEB kiel organizajxo, kiu unuigas cxiujn nevidantajn esperantistojn kaj s-eto "Lumo" jam plenumis sian rolon en nia movado. Aliflanke ne estas senco, ke la samaj homoj membru en apartaj E-organizajxoj, kiuj havas samajn celojn. Pri tiu situacio la plovdivaj nevidantaj esperantistoj post intersxangxo de opinioj decidis, ke s-eto "Lumo" cxesigu sian ekziston kaj gxiaj posedajxoj transiru al ANEB. Laux ni estas nia grava tasko popularigi E-on inter la junaj nevidantoj kaj fari tiel, ke ili lernu gxin. Ni esperas, ke la estraro de ANEB faros cxion necesan tiurilate. ANEB per sia agado montris, ke gxi plenumas sukcese la rolon de la iamaj bll. E-s-etoj "Balkana stelo" =Sofio=, "Lumo" =Plovdiv= kaj "Espero" =Varna=. Ni cxiuj devas kontribui por la progreso kaj por la sukcesa agado de nia komuna tutlanda organizajxo de la nevidantaj esperantistoj - ANEB. Dancxo Dancxev :::::::::::::: Vespero de la poezio La 22-an de oktobro en la plovdiva klubejo de la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario =ANEB= okazis interesa renkontigxo kun la jxurnalisto, poeto kaj tradukisto, la konata esperantisto Venelin Mitev el Sofio. La arangxon malfermis Vladimir Jxelev, prezidanto de ANEB. Antaux la cxeestantoj nia gasto rakontis pri sia vivo, laboro kaj okupigxo pri E-o. Tre interese li rakontis pri sia poezio verkata en bulgara lingvo kaj en E-o. Lia universitata studado de bulgara kaj franca filologioj kaj la kono de E-o havas gravan signifon en lia krea arto poezia, en la traduka laboro kaj en la jxurnalista profesio. S-ano Mitev lernis E-on en 1958-a jaro kaj de tiam gxis nun uzas gxin en sia jxurnalista laboro, kiel ankaux en la poezia kaj la traduka. La cxeestantoj kun intereso kaj atento auxskultis versajxojn bulgarlingvajn kaj originale verkitajn en E-o, kiujn legis la auxtoro mem el siaj libroj "Somero cigana", "Apenaux meze de la vojo", "Eksplodigitaj songxoj" k.a.. La versajxoj per sia enhavo, emocia valoro kaj poezia esprimo donis al ni gxuon, gxojon kaj lirikajn travivajxojn en tiu varma plovdiva vespero. Ni cxiuj restis tre kontentaj de la renkontigxo kun Venelin Mitev - nia kara kaj estimata s-ano, de la auxditaj poeziaj perloj, kiujn li donacis al ni per sia vocxo. La auxtoro respondis detale al la starigitaj demandoj kaj trankvile esprimis sian opinion pri la stato de la bulgara E-movado. Fine Venelin Mitev donacis siajn librojn al la cxeestantoj kaj donis auxtografojn al la dezirantoj. Je la nomo de ANEB nia prezidanto Vl. Jxelev donacis al la poeto sonkasedon kun versajxoj arte plenumitaj de Belka Beleva, inter kiuj estas ankaux unu de nia kara gasto. En agrabla etoso pasis la poezia vespero, en kiu ni dum pli ol unu horo gxuis la poezian arton de nia kara s-ano. Dancxo Dancxev ::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Nauxdek-jarigxo de nia samideano Kiril Manov Savov estas nia sortofrato kaj s-ano, kiu trapasis aktive la longan vojon de la vivo. Sur gxi li venkis multe da malfacilajxoj kaj neoportunaj situacioj, sed gxis nun li estas vigla kaj portas fortan amon al la vivo, al la bll.-esperantista movado kaj al la progreso de cxiuj sortofratoj. Kiril Savov naskigxis je la 20-a de majo 1914 en v. Gabrovdol. Lia familio estis multinfana. Sepjaragxa Kircxjo perdis la vidpovon pro variolo. Kiam lia plej agxa fratino komencis labori kiel hejma servistino en Sofio, la familio eksciis, ke tie funkcias Instituto por nevidantaj infanoj. La patro tuj venigis sian fileton en la lernejon. Tie la knabo renkontis multajn kamaradetojn kaj studis gxis 1931-a j.. Li rapide ellernis la brajlan skribon, ekamis la librojn kaj gxis nun legas ilin kun soifo. Tio estas lia cxiama pasio. La eta Kircxjo komencis ludi violonon en la lerneja orkestro, kantis en la lerneja koruso kaj montris intereson pri cxio pozitiva en la vivo de la samagxuloj. Poste, kiam li jam estos plenagxa, multajn jarojn li kantos en la profesia koruso de la bulgaraj blinduloj kaj en la koruso de la sofiaj esperantistoj. En sia infanagxo inter siaj samlernantoj li estis knabo ludema kaj gaja, junulo kun vigla menso kaj cxiam preta amike helpi. En la instituto por blinduloj komencis instrui E-on la elstara bulgara esperantisto kaj bona poeto Asen Grigorov. Al li venis la eta lernanto Kircxjo kaj petis esti allasita al la grupo de lernantoj de E-o. - Vi estas eta knabo, Kircxjo! - diris la nova instruisto. Kircxjo ekstaris sur la piedfingroj kaj respondis: - Vidu, vidu, ke mi ne estas tre malgranda knabeto. Mi estas granda kiel la aliaj lernantoj. Mi ne estas etulo. Asen Grigorov ekridis gaje kaj akceptis la knabeton en la grupon de la komencantaj esperantistoj en la instituto. La instruisto ne faris eraron, cxar la knabo formigxis kiel aktiva esperantisto ne nur inter la blinduloj, sed ankaux inter la vidantaj bulgaroj. Kun la paso de la tempo la instriusto Grigorov kaj la bona lernanto farigxis proksimaj, sinceraj amikoj kaj nedisigeblaj s-anoj dum la sekvaj jardekoj de la vivo. Ili ofte gastis unu al alia kaj laboris por la bulgara E-movado. Ankoraux en la instituto Kircxjo montris sin kiel junulo inteligenta kaj sagxa. Gxis nun li gardas memorojn pri multaj okazintajxoj en la vivo kaj pri multaj sortofratoj de la lernejaj jaroj kaj la pli posta bll.-asocia movado. Tie cxi mi volas rememorigi, ke en 1931 li kune kun sia amiko Georgi Georgiev - Tombula el Plovdiv, ambaux lernantoj en la instituto, sub la gvido de Asen Grigorov eldonis manskribe tri numerojn de "Esperanta fajrero". Li tre interese kaj emocie rakontas pri diversaj sukcesoj kaj malsukcesoj de la organizita bll. movado, kiuj restas en la historio de la sociala prizorgado de la invalidoj. Tre frue nia sortofrato komencis okupigxi pri komerco kaj tiamaniere li helpis al la granda patra familio, kiu tiutempe alvenis en Sofion. Estante ankoraux lernanto en la instituto nia amiko komencis regule legi brajlajn librojn el la biblioteko de la blinduloj, kiu komencis funkcii en nia lando en 1928. Deksepjara li jam farigxis membro de la menciita legejo kaj de la Societo de la bulgaraj blinduloj. Lin oni multfoje elektis kiel ano de iliaj gvidorganoj. En 1934 li unuan fojon partoprenis kongreson de la Societo de la bulgaraj blinduloj kaj estis elektita membro de gxia kontrola komisiono. Dudek kvin jarojn li sencxese estis membro de la gvidorganoj de la Asocio de la blinduloj en Bulgario, de la legejo de la blinduloj "Louis Braille" kaj de la Kooperativo de la blinduloj. En 1933-a j. nia sortofrato konatigxis kun Jordanka Djulgerova, enamigxis al sxi kaj baldaux ili geedzigxis. Savov komence vendis gazetojn surstrate kaj poste li havis sian konstantan lokon kiel vendisto en la centro de Sofio. Lia edzinio subtenis lin sincere. De ilia geedzigxo okazinta en 1933 naskigxis du filoj, Kostadin kaj Manol. Kiril Manov Savov cxiam montris intereson al la politika vivo en nia lando. La nesuficxaj financaj rimedoj por vivteno difinis lian lokon inter la socialaj malkontentuloj de la bulgara logxantaro, kiuj batalis por sociala justeco kaj plibonigo de la vivo de la dungitoj en la periodo antaux la Dua mondmilito. En la komenco de la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento li farigxis membro de la Komunista partio. En la periodo de la Dua mondmilito li kontaktis personojn, kiuj aktive partoprenis la rezistomovadon kontraux la tiama nialanda regximo. Nia s-ano kun entuziasmo akceptis la sxtatrenverson de la 9-a de septembro kiel revolucian venkon en nia lando sub la gvido kaj diktaturo de la soveta rugxa armeo en 1944. Li tuj kreis komitaton de la Patrolanda fronto en la medio de la blinduloj en Sofio kaj aktive partoprenis en la renovigo de la estraroj de la apartaj tiam ekzistanataj bll.-organizajxoj. Tiam la revoluciaj ondoj neniigis la gvidorganojn de la bll. s-etoj sendepende de iliaj statutoj. Bedauxrinde en la mondo cxie kaj cxiam tio okazas en revoluciaj tempoj. Rimarkinda sukceso en la vivo de nia s-ano estas la fondigxo de la Konsumkooperativo de la blinduloj en Bulgario en februaro 1945. Li estas unu el la iniciatintoj kaj kunfondintoj de tiu pure komerca sociala helpa organizajxo, kiu venontjare festos sian 60-jarigxon. Gxi havigis financajn rimedojn por vivteno de multaj nevidantaj homoj kaj iliaj familioj. En gxian estraron li estis plurfoje elektata. Pro liaj meritoj en la agadoj de la Konsumkooperativo, de la Bll.-asocio kaj de la Nacia legejo de la nevidantoj li estas elektita Honora membro de tiuj organizajxoj kaj ricevis multajn premiojn pro sia fruktodona agado. Agrable estas renkontigxi kun nia s-ano kaj paroli kun li pri la pasintaj jardekoj, reveni kune kun li en la rememorojn, auxdi lian gajan ridon kaj atente tusxi liajn travivajxojn, interesajn historiojn kaj diversajn okazintajxojn. Li estas neelcxerpebla fonto de rakontoj kaj paroltemoj. Li kapablas rakonti precize laux datoj - kiam li falis en sxaktojn, pri siaj samlernantoj, pri elstaraj personoj el la socia vivo kaj pri diversaj interblindulaj sxercoj. En sia nauxdekjara agxo li ankoraux estas gaja, lia vivovolo estas vigla kaj neelcxerpebla. En lia granda koro kaj nobla animo pulsas energie la spirito de la amo al la familio kaj al cxiuj konataj kaj nekonataj homoj. En si mem li portas la sencon de la devizo "Vivu tiel, kvazaux morgaux vi ne plu estos". En li fontas la rememroj pri virinoj, kiuj sxatis lin kiam li estis juna amema homo, pri lia violono belsona, pri la gxojoj en la cxiutaga vivo. Ni cxiuj - bulgaraj kaj eksterlandaj ges-anoj, gxojas pri la vivo kaj la aktivecoj de nia sortofrato Kiril Manov Savov. En li la soifo al librolegado ne perdigxis. Gxi estas cxiam viva flamo. En la tagoj de lia 90-jarigxo ni amike kaj samideane brakumas lin kaj deziras al li multajn gxojojn kaj trankvilan vojon en la estontecon. Kara nia sortofrato, estu vigla kaj portu la flamon de la cxiam sercxanta spirito, kiu estas ekzemplo por la pli junaj s-anoj kaj sortofratoj. Dancxo Dancxev :::::::::::::: Cxu la blindeco povas havi ankaux pozitivajn sekvojn La demando sxajnas stranga, ecx paradoksa. Ja la mallumo, la malhelo estas simboloj de la malbono. En improvizita enketo kun deko da tute blindaj personoj, cxiuj unuanime substrekis, ke ilia blindeco alportis al ili malfelicxon, forprenis ilian liberon, ilian plenan aliron al vidinformajxo... Ili tute ne trovas sencon en la starigita de mi demando. Mi mem travivis tiun skuon. Antaux 51 jaroj cxe operacio de la cerbo mi blindigxis en unu momento. En malpli alta grado la samon travivas tiuj miaj kamaradoj, kiuj naskigxis sen vidpovo aux perdis gxin en plej frua agxo. Kiam mi havis okulojn kaj estis finonta mian teknikan klerigon, mi volis plu studi kemion. Cxiuj el ni demandos sin: Kio mi estigxus, se mi ne estus perdinta la vidpovon aux havus normalan vidpovon? Cxu mi mem vere estigxus kemiisto aux io alia? En amika interparolo la konata al cxiuj Pedro Zurita diras: "Se mi ne estus blindigxinta, eble mi ankoraux trovigxus en mia naskigxa vilagxo. Nun mi konas ok lingvojn, mi veturis al cxiuj kontinentoj, mi havas multajn geamikojn." Mi aldiros - li estas homo digne iranta sian vivovojon. Ni ree demandos nin - cxu tio estas rezulto de la blindeco, de genetika programo, de hereditaj ecoj aux de la hazardo? Cxu havus alian sorton, se ili estus vidantaj, la komponisto Petko Stajnov, Rey Charles, Stevie Wonder, Andrea Bocelli? Estas interese kiu el ili kio estus, sed tiu cxi demando estas superflua. El psikologia vidpunkto estas klare, ke kiam la blindeco estas objektiva fakto, situacio el kiu oni ne povas eliri, la volo mobilizigxas, la strebado plifortigxas kaj la blinda persono reorganizigxas. Tiu adaptigxas al la ekzistanta realajxo kaj en gxi evoluas kvazaux li estus vidanta. Povas ekesti ankaux devioj. En la vivo estas malespero, estas ankaux troa memfido ligita kun agresemo. Sed, kiel ni scias de la scienco kaj de la praktiko, la vidado estas la fundamenta senso, kiu tralasas la informajxon. Harmonio estas, kiam la homo posedas cxiujn sentumojn. En Bulgario estas populara Vanga. Sxi blindigxis en infanagxo, lernis en Zemun kaj poste famigxis pro sia kapablo "vidi" la problemojn de la apartaj homoj kaj profeti. Al sxi alvenadis miloj da homoj el la lando kaj el eksterlando. Antauxnelonge rusaj sciencistoj esplorante la cerbon de la ekstrasensulino Vera Kocxovska, kiu estas vidanta, trovis la tiel nomatan "trian okulon", per kiu sxi kapablas percepti la kvaran dimension. Tie cxi mi mencios la internan senton de niaj kato kaj hundo. Ni logxas en granda panelkonstriuta bloko kaj kiam iu el ni proksimigxas ekstere al la enirpordo, la kato saltas desur la bruanta televidilo por renkonti tiun antaux la pordo de la apartamento kaj la hundo kuras sur la balkonon. Estas pruvite, ke la bestoj posedas internan mekanismon, helpe de kiu sen vidi kaj auxdi ili versxajne perceptas ian biokampon. Tiuj cxi ekzemploj helpas al mi valorigi la sagxan penson de Aristotelo, ke homo rigardas per la okuloj, sed vidas per la menso. Vere la vidado estas spirita proceso, kiu dependas de la matureco kaj la profundeco de la scioj. Pro tio la verkistoj povas trovi en la vivo tion, kion ni ne rimarkas. Laux la nuntempa hinda guruo Osxo 95% de la energio elfluas tra la okuloj. Cxu tio signifas, ke kiu ne vidas, ne perdas gxin kaj povas transformi tiun energion en utilajn aferojn? Cxu gxi signifas, ke la bll. estas koncentrigxinta en si mem? Almenaux pri mi mem mi povas aserti, ke kiam mi estis vidanta kaj ankaux nun mi restas distrita homo, kiu disipas sian energion. Kiam mi estis vidanta, mi konis blindulojn en mia naskigxurbo. Tiam mi pensis: Dio, kia bona sxanco, ke mi ne estas kiel ili! Poste ni estigxis amikoj. La blindeco interligis nin, kiel ankaux min ligis kun mia edzino, kun miaj gekolegoj, kun vi, esperantistoj. Vere oni rigardas al gxi kun timo kaj taksas gxin kiel ion diversan de la normala iro de la homa vivo. Kompreneble neniu prikantis gxin, sed kiam gxi venas kaj estas neniu solvo, la homo konstruas sian vivon konforme al la nova situacio. Tiam li nomigxus Pedro Zurita, Harald Thilander, Taha Husein, John Milton, Homero... Mi persone auxdis de la rusa okulkuracisto akademiano Krasnov la legendon pri Demokrito, kiu mem eligis siajn okulojn por povi vidi pli profunden kaj pli malproksimen. Tio estas nur legendo kaj cxiu el ni preferus havi okulojn por povi gxui la naturon kaj la mondon, kvankam en ili estas ankaux malbelajxoj. Se estas senduba fakto, ke la vidpovo estas spirita proceso kaj ke por la okuloj pli granda parto de nia mondo restas nevidebla - la interno de la Tero, la Universo, ecx nia propra karaktero kaj organismo, restas la sxanco en ilin ekvidi nur pere de nia racio. Eble tio estas parto de la respondo al la starigita de mi demando kaj la konsolo vivi kaj plu vivi vidante cxion per la menso kaj per la koro. Spas Karafezov ::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Rememoro pri la unua amo Mi memoras, ke vespere la karulo venis, li ridetis kaj tenere mian manon prenis. Kaj donacis li al mi rugxajn rozojn belajn, kaj ridetis nur por ni en cxielo steloj. Gxis matene ni kun li sub la pino staris, ni kisadis, brakumadis kaj la rozojn flaris. ... Tiu tempo pasis jam, sed la belaj floroj kaj unua mia am' restas en memoro. Ljubov Cajger ::::::::::::::: Lingvaj demandoj En nia lingva konsultejo Uzado de la vortoj "si" kaj "sia" La vortoj "si" kaj "sin", "sia" kaj "sian", "siaj" kaj "siajn" estas pronomoj, kies uzado foje postulas nian atenton. Ili estas uzataj nur por la tria persono kaj reprezentas la subjekton de la laste esprimita ago. Kion tio signifas en la parola kaj skriba praktiko? Nun mi rigardu kelkajn ekzemplojn en nia lingvo, kiuj klarigas la pronomajn uzadojn: Li amas sin mem. "Li" estas tria persona subjekto de la verbo "amas", kiu esprimas la celan agon de la frazo. La objekto "sin" reprezentas la saman personon kiel la subjekto. La knabino petis, ke la knabo gardu sin. "Sin" estas objekto de "gardu" kaj reprezentas la subjekton "knabo". Ni povas ankaux diri samsence uzante infinitivon: La knabino petis la knabon gardi sin. Cxi tie ni havas unu frazon. La lasta esprimita ago estas "gardi" =infinitivo= kaj gxia senca subjekto estas "la knabo", kiu cxi tie staras en akuzativo pro la verbo "petis". La objekto "sin" reprezentas la sencan subjekton "knabo". Se ni volas diri, ke la peto de la knabino celas, ke la knabo gardu "la knabinon", ni devas uzi "sxin". La knabino petis, ke la knabo gardu sxin. La knabino petis la knabon gardi sxin. "Sxin" en la lastaj du ekzemploj diras al ni, ke estas la knabo, kiu devas gardi la knabinon. Sama regulo validas pri "sia". La lernanto studis sian libron. La objekto "sian" reprezentas la subjekton "la lernanto". La instruisto petis, ke la lernanto studu sian libron. "Sian" diras al ni, ke temas pri la libro de la lernanto. Ni povas esprimi la saman sencon ankaux uzante infinitivon. La instruisto petis la lernanton studi sian libron. "Lernanton" estas objekto de la verbo "peti", sed samtempe la senca subjekto de "studi", la lasta esprimita ago en la frazo. Sed, se ni volas diri, ke la peto de la instruisto celas, ke la lernanto studu la libron de la instruisto, ni devas uzi "lian". La instruisto petis, ke la lernanto studu lian libron. Tio estas de la instruisto. Ni povas uzi infinitivon sen sxangxi la sencon: La instruisto petis la lernanton studi lian libron. Fine jen du sxlosilaj frazoj: La sinjoro ordonis la servistinon vesti sin. =Tio estas, ke la servistino vestu sin mem.= La sinjoro ordonis la servistinon vesti lin. =Tio estas, ke la servistino vestu la sinjoron.= Tial ni devas scii la gxustan uzadon de la pronomo "si" kaj gxiaj formoj. La objekto estas la vorto, kiun celas la ago. La subjekto estas la vorto, kiu montras la aganton. =laux finna E-sonrevuo= ::::::::::::::: Pagxeto por komencantoj Praktiku konversacie Mi logxas en domo kun gxardeno suficxe granda kaj komforta. En la gxardeno estas belaj bedoj kaj longaj aleoj. Fido estas mia hundo. Gxi estas hundo granda kaj forta. Fido ludas kaj kuras felicxa en nia gxardeno. =laux Menabene kaj Barbalace= ::::::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Ni ne forgesis vin Jam pasis nauxcent nauxdek jaroj de la morto de la bulgara caro Samuilo - nia fama kaj glora reganto. Tragikaj kaj decidaj por la bulgara historio estas la bataloj de la armeo de caro Samuilo kontraux la soldatoj de la bizanca imperiestro Vasilij la Dua, kiu akiris la kromnomon Mortiginto de bulgaroj. La tragika batalo okazis en la jaro 1014 cxe la montaro Belasica. Dekkvin mil bulgaraj soldatoj tiam estis kaptitaj kaj blindigitaj laux ordono de la bizanca imperiestro. Tio estas unika okazintajxo en la tuta mezepoka historio kaj estis registrita de la tiamaj kronikistoj kaj historiistoj. Iuj scinecistoj en najbara Grekio asertas, ke tio estas troigo, sed gxi estas la vero pri la kruela kaj malhoma ago. Ne unufoje iris renkonte al la morto en la bataloj caro Samuilo, sed kiam li vidis la alvenantajn blindigitajn soldatojn irantajn en longaj vicoj, li ne eltenis la nepriskribeblan suferon de la kuragxaj bulgaraj viroj - la caro ekfartis malbone, antaux liajn okulojn falis nigra vualo kaj li falis teren. Post du tagoj, la 6-an de oktobro 1014 j., nia caro Samuilo mortis pro koratako. La greka arkeologo el Tesaloniko Nikolas Mocopulos malkovris la tombon de la bulgara reganto en la pregxejo "Sankta Ahxilo" sur la samnoma insulo en la Prespa-lago, kie tiutempe trovigxis la cxefurbo de la bulgara sxtato. Samuilo forlasis tiun cxi mondon en sia 70-jaragxo. La jarcento, en kiu li regis, estas unu el la plej tragikaj kaj heroecaj periodoj en nia mezepoka historio sur la Balkanoj. Nia skulptisto Ljubomir Dalcxev faris skulptan komponajxon de la soldatoj de caro Samuilo kaj gxi estas eksponita apud la cxefurba pregxejo "Sankta Sofio". En nia montaro Rila ankoraux vivas la legendo kaj suficxe da historiaj dokumentoj pruvas, ke parto de la blindigitaj soldatoj de la armeo de Samuilo eklogxis en tiu regiono, cxar tie trovigxas bona akvo, kiu faciligis iliajn dolorojn kaj suferojn pro la eligitaj okuloj. El la malplenaj okulkavoj sxprucas multe da heroeco, kuragxo kaj spirito, kiuj estas enplektitaj en la kronon de la gloro da Bulgario. Tie la soldatoj perlaboris sian panon, kvankam komence ili estis nomataj almozuloj. Iuj, la pli lertaj el ili, ellaboris muzikinstrumentojn. La logxantaro en la regiono ofte auxskultis iliajn kantojn pri la heroa tempo, pri caro Samuilo kaj pri la aliaj gloraj bulgaraj caroj, kiuj regis antaux li. Tiel per sia laboro la nevidantaj soldatoj gajnis sian panon kaj estis utilaj al la regiona logxantaro. Tiam naskigxis en Rila-montaro la skolo de la blindaj kantistoj kaj muzikistoj. Estas supozo, ke la blindaj kantistoj instruis kantarton al la monahxoj de niaj sanktaj monahxejoj en la tuta lando. La kuragxo kaj la heroeco de la blindigitaj soldatoj, kiuj trovis la forton denove esti utilaj al la aliaj homoj, povas esti bona ekzemplo ankaux por ni. La soldatoj de caro Samuilo sukcese faris trairon al si mem. La tiel nomataj almozuloj delonge malkovris la esencon de la homo, cxar ili havis la kapablon paroli kun si mem - malproksime de la homa vanteco. Cxe la novaj cirkonstancoj ili denove trovis la sencon de la vivo - pro kio ili estas sur la Tero kaj kion ili devas fari gxis la lasta bato de la koro en utilo al la aliaj. Gxuste pro tio ni ne forgesas ilin post tiom da jarcentoj. Venko Modesta ::::::::::::::: Deziras korespondi Du lernantoj, komencantaj esperantistoj, deziras korespondi brajle en Esperanto por perfektigi siajn lingvajn sciojn: Vasvi Sxerifov =11-a klaso= str. Han Asparuhx 22 9281 vil. Dobroplodno reg. Varna =Bulgario= Jordan Georgiev Dobrev =5-a klaso= str. Mincxo Spascxikov 32 7100 urbo Bjala reg. Ruse =Bulgario= ::::::::::::::: Grava sciigo pri la abonkampanjo ANEB-estraro kaj la redakta komitato de revuo "Esperanta fajrero" rememorigas, ke komencigxis la abonkampanjo por 2005-a j.. La kondicxoj de apero restas la samaj, kiel ankaux la abonkotizo: 5 euxroj aux 6 USD por la orienteuxropaj esperantistoj kaj 10 euxroj aux 12 USD por la ceteraj. La monon bonvolu sendi al nia banka konto: SI Bank - filio Plovdiv Bankkodo 88878368 Konto =en USD= 1102636403 Limdato: 01 Ii 2005. Bv. ne forgesi informi nin per letero pri la sendita abonkotizo. Dankon. ::::::::::::::: Al la legantaro Okaze de la Kristnaskaj kaj Novjaraj festoj ni deziras al vi kaj al viaj familioj sanon kaj prosperon. Havu fortojn kaj impeton por dauxrigi la laboron por Esperanto kaj gxia disvastigo inter la nevidantoj. Estraro de ANEB Redakcio de "Esperanta fajrero" ::::::::::::::: 2005/1 La vorto de la redaktoro Multe da ges-anoj enamigxas en la poezio kaj sxatas gxin kiel frukton de la intimeco, de la rimoj kaj de la neatenditaj pensoj. La poezia eldiro en cxiuj lingvoj de la mondo estas agrabla, interesa kaj belsona. La poetika arto en Esperanto praktikata de elstaraj kreantoj ankaux estas belsona kaj kaptas la atenton de la homoj sxatantaj la versajn verkojn. Iuj verkantoj diras, ke la poezia arto estas belega songxo, promenado en la fora spaco, en la pasinteco kaj la estonteco. Tiu literatura arto havas sian pli altan lingvon ol la lingvo de la cxiutaga vivo. La auxtoroj de versajxoj kaj poemoj verkas en tiu alia lingvo - la lingvo de la koro kaj de la animo. Laux mi tio povus esti la lingvo de nia Kreinto kaj protektanto de nia impeto. Kompreneble tio estas realeco, se ni kredas en tiuj aferoj. Aux tio povas esti frukto de nia subkonscio. Kaj la tuta situacio konsistas el tio, ke tiu eksterordinara songxo estas tradukebla per la esprimaj rimedoj de la internacia lingvo Esperanto. La songxo kiel neordinara krea proceso de unu flanko estas irado en nova mondo kaj de alia estas kiel flugado en la nekonateco - tio estas pordo al la sentoj de la intima mondo de la aparta animo al la amata homo sub la brilo de la cxielo. La versajxoj kaj la poemoj plej ofte respegulas la animajn emociojn, flugadojn de la revoj, agrablajn travivajxojn kaj la belajn songxojn de la aparta poeto. Ofte la poeziaj verkoj estas informa dokumento de la auxtoraj sercxadoj, de la kuragxo kaj la impeto sur la flugiloj de la eterna tera amo. La poezio estas belsona eldiro de la sentoj. Tio estas la neripetebla vero de la aparta anima mondo, de la koraj tremoj, de la soifo kaj de la maltrankvila impeto al la bono kaj al la beleco de la vivo kaj trans gxi. Estas tiel ankaux bela religia poezio, kiu revivigas kaj lauxdas la krean vojon de la Kreinto kaj la Savinto de la homaro laux la kristana Sankta Biblio. La poezio ofte akcentas al la malkonsiderindaj faktoj, sed ili donas plezuron kaj kontentigon al la aparta homo. Iuj el tiuj faktoj ne estas tiom gravaj por la cxiutageco kaj la ekzistado, sed kiel esenco faras la vivon pli plena, pli kolora kaj pli interesa. Cxi tie venas vorto pri iu pejzagxo, pri renkontigxo kun amikoj. Tiujn faktojn kiel informojn ofte ni ne rimarkas, cxar nia impeto estas direktita al iu celo, sed tamen tiu celo malproksimigxas kiel la horizonto kaj neniam estas atingebla. Sed reale tiuj etaj faktoj kiel informfonto en la poezia arto faras la vivon sangpulsanta kaj varia en sia multvizagxeco. Jen tio estas renkontebla en la poezia arto. La auxtoroj iel nesenteble okupigxas gxuste pri tiuj etaj faktoj. En la Esperanta literaturo ni havas fruktodonajn kaj interesajn poetojn, kies literatura arto donas al ni sinceran plezuron. La fundamento de la poezia arto en nia kara Esperanto estas starigita ankoraux de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Tiamaniere la kreinto de la lingvo montris, ke per gxi povas esti esprimitaj la pensoj en brilanta poezia formo. Dancxo Dancxev ::::::::::::::: Esperanto-vivo ANEB-estraro kunsidas La 13-an de marto 2005 okazis kunsido de la estraro de ANEB. La tagordo konsistis el 10 punktoj, inter kiuj plej gravaj estis: - akcepto de la raporto pri la agado kaj de la financa raporto por la jaro 2004; - akcepto de la agadplano de la estraro kaj la bugxeto por 2005; - nacia E-renkontigxo-2005 kaj celebro de la 20-jarigxo de revuo "Esperanta fajrero". La estraro akceptis la jenajn gravajn decidojn: - la jarkunveno de ANEB okazos en Plovdiv la 14-an de majo je la 13-a horo; - de la 26-a gxis la 28-a de auxgusto en Varna okazos la tradicia E-renkontigxo de ANEB. Gxi estos dedicxita al du jubileoj: la 100-jarigxo de la klerigo de blinduloj en Bulgario kaj la 100-a datreveno de la unua UK de Esperanto =1905, Bulonjo cxe Maro=; - en la unua duono de oktobro en Sofio, en la salono de la nacia biblioteko "L. Braille" okazos solena festo okaze de la 20-jarigxo de "Esperanta fajrero". La dezirantoj partopreni en la renkontigxo en Varna bonvolu informi pri tio la estraron gxis la 1-a de auxgusto. Vladimir Jxelev :::::::::::::::: Agadplano de la ANEB-estraro por 2005 j. 1. Akcepti la financan raporton- 2004 kaj planon kaj bugxeton -2005. 2. Prepari kaj okazigi la jarkunvenon de la Asocio. 3. Okazigi Nacian renkontigxon en Varna. 4. Okazigi kunsidon de la redakta komitato kaj cxiuj personoj okupigxantaj pri la aperigo de "Esperanta fajrero". 5. Okazigi la literaturan konkurson. 6. Organizi feston okaze de la 20-jarigxo de "Esperanta fajrero". 7. Certigi la regulan aperon de "Esperanta fajrero". 8. Zorgi pri fruktodonaj kontaktoj kun similaj organizajxoj - esperantistaj kaj de homoj kun difektoj. 9. Plua okazigo de E-kurso en la lernejo en Varna. ANEB klopodu organizi kurson de Esperanto ankaux en la lernejo en Sofio kaj en aliaj lokoj. 10. Helpi al la dezirantoj partopreni en la 71-a IKBE. 11. La membroj partoprenu en naciaj kaj regionaj E-arangxoj. 12. Sercxi eblecojn certigi financajn rimedojn. 13. Certigi la transregistradon de la E-literaturo de kasedoj al kompaktaj diskoj. :::::::::::::::: La vocxo de Esperanto La Bulgara nacia radio ekzistas jam 70 jarojn. La 25-a de januaro 1935 estas gxia naskigxtago - tiam caro Boris la Tria subskribis dekreton sub numero 25, per kiu estas fondita la bulgara nacia radio kaj oni startigis la radiodisauxdigon en nia lando. Pli ol unu semajnon dauxris la solenajxoj dedicxitaj al tiu rimarkinda jubileo. En la tagoj de la malfermitaj pordoj multaj civitanoj vizitis la konstruajxon de la nacia radio, konversaciis kun la jxurnalistoj kaj trarigardis la studiojn. En la tago de la jubileo estis prezentita lauxteme ilustrita posxtkarto - "70 jarojn Bulgara nacia radio". Estis ankaux inauxgurita monumento al la fondinto de tiu institucio kaj gxia unua direktoro - la poeto Sirak Skitnik. Lian nomon portas la tradiciaj cxiujarajaj premioj, per kiuj estas distingataj jxurnalistoj pro iliaj atingajxoj en la respondeca laboro antaux la mikrofono. Al la plej elstaraj jxurnalistoj kaj funkciuloj estis enmanigitaj oraj personnomaj kartetoj. La Bulgara nacia radio komencis disauxdigi programojn en fremdaj lingvoj ankoraux en la komenco de sia ekzistado, sed bedauxrinde ili ne estis bone auxdeblaj en Euxropo. Tio estis en la malproksima 1936-a jaro. Tuj oni komencis plibonigi la teknikan ekipajxon kaj en majo 1937 oni sukcese komencis disauxdigi programojn en la itala, germana, franca, angla lingvoj kaj en Esperanto. Tiu pasxo estas ege grava por nia movado. Kune kun kelkaj euxropaj naciaj lingvoj estis auxdebla ankaux Esperanto. La 3-an de oktobro 1937 komencis funkcii la elsendostacio sur montopinto Vakarel, kiu estas pli potenca. Gxi estas produktita de la germana firmao "Siemens". La auskultantoj en Euxropo jam sukcese povis kapti niajn programojn en fremdaj lingvoj, inter kiuj ankaux nia Esperanto. Por unua fojo la Ministerio de la eksterlandaj aferoj komencis disauxdigi la programon "Bulgara vorto" franclingve. Per gxia apero komencigxis en 1936 la preparo de fremdlingvaj programoj de la Bulgara nacia radio por eksterlando. Inter iliaj auxskultantoj en Euxropo estis ankaux niaj s-anoj. En la komenco nia nacia radio estis gvidata de homo posedanta nekredeblan imagpovon, senliman ambicion kaj altan inteligentecon - Sirak Sktinik =pseuxdonimo de Rajo Todorov=, kiu estis pentristo, verkisto, kritikisto kaj unuvorte dirite - miraklo de la mirakloj. Li montris sin unika organizanto de la nova institucio. Ni devas esti ege dankaj, ke li donis sxancon al Esperanto, lokigante gxin inter la aliajn fremdajn lingvojn, en kiuj la nacia radio disauxdigis programojn ankoraux en la komenco de la radiodissendado en nia lando. Komence Mihail Hagximisxev gvidis la programon en Esperanto. Li legis la novajxojn, informojn, interesajxojn kaj poeziajxojn. La E-programoj havis ricxan informan kaj kulturan karakteron. Cxiumerkrede estis kelkminuta parolado en Esperanto. En la programoj ofte partoprenis nevidantaj lernantoj de la Instituto de la blinduloj kaj membroj de la blindula esperantista societo "Balkana stelo" =Sofio=. Ili deklamis en Esperanto versajxojn, legis brajle rakontojn, kantis E-kantojn, ludis muzikinstrumentojn kaj ecx prezentis teatrajxon de Varma Thilander antaux la mikrofono de la nacia radio. Interese estas ekscii, ke en la ora fonduso de la Bulgara nacia radio estas gardataj pli ol dektri mil arkivaj unuoj. La plej malnova sonportanto tie estas gramofona disko eldonita en 1897-a jaro. Sur gxi estas registrita bulgara popola danco. Tiu ora fonduso portas la vocxon de Bulgario en diversaj formoj. Tie oni gardas ankaux multajn registrajxojn de nevidantaj artistoj kiel la flutisto Kiril Kostov, la kantistoj Hristo Marinov, Sultanka Mineva kaj Stefan Paskulov =niaj s-anoj=, de nia blindulkoruso "Petko Stajnov" kaj aliaj. Oni gardas ankaux multajn E-kantojn en plenumo de elstaraj kantistoj kaj korusoj. Estas registrajxoj de la vocxoj de poetoj kaj verkistoj, de kantistoj kaj muzikistoj, de aktoroj kaj politikistoj, de elstaraj personoj de la kultura kaj socia vivo. Gxoje por ni estas, ke kune kun tiuj vocxoj alte sonas ankaux la vocxo de nia kara Esperanto. Venko Modesta ::::::::::::::: Literaturaj konkursoj Karaj Gesamideanoj, Cxi-jare nia nacia E-revuo "Esperanta fajrero" farigxas 20-jara. Okaze de tiu cxi jubileo la estraro de la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario =ANEB= kaj la redakcio de "Esperanta fajrero" decidis okazigi du arangxojn: Literaturan konkurson kaj solenan feston. La Literatura konkurso estas en du brancxoj: poezio kaj prozo, sen difinita temo. La longeco de la konkursaj verkoj devas esti ne pli ol 20 tajpitaj linioj por la poeziaj kaj ne pli ol du tajpitaj pagxoj por la prozaj. La konkurso estas anonima, tial la partoprenantoj sendu siajn kontribuajxojn en granda koverto, en kiu estas metita malgranda gluita koverto enhavanta slipon kun la nomo kaj adreso de la partoprenanto. La konkursaj verkoj ne devas esti jam publikigitaj aux partoprenintaj en aliaj konkursoj. Ili povas esti skribitaj ankaux en brajlo. La konkurson rajtas partopreni esperantistoj el cxiuj landoj. Limdato por ricevo de la konkursajxoj estas la 31-a de auxgusto 2005. La rezultoj estos anoncitaj en la solena festo okazonta en la auxtuno de 2005. La gajnintoj ricevos objektajn premiojn. Ni invitas vin al aktiva partopreno kaj atendas viajn konkursajxojn al adreso: Dancxo Dancxev bulv. Marica 6 4002 Plovdiv, Bulgario ::::::::::::::: Internacia esperantista krea renkontigxo "Abritus"-2005 esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kircxev" en Razgrad =Bulgario=, anoncas Internacian konkurson pri poezio kaj humurajxoj originale verkitaj en E-o - Ekra-2005 je liberaj temoj. La verkoj ne devas esti jam publikigitaj kaj partoprenintaj en aliaj konkursoj. Verkojn por la konkursoj, subskribitajn per pseuxdonimo, oni sendu en tri ekzempleroj al la organizantoj =EDK Razgrad=. La nomo kaj adreso estu en aparta koverto, subskribita per la sama pseuxdonimo. La jxurio kunsidos la 26-an de majo 2005. Premioj aljugxotaj. Premiitaj verkoj aperos en revuo "Literatura foiro" kaj en "esperantista tribuno". La anonco de la rezultoj kaj la premiado okazos kadre de la Esperanta kultura festo "Abritus"-2005 en Razgrad je la 28-29-a de majo 2005. Dezirantoj povas aligxi al la festo kaj devas sendi jenajn kotizojn: - tranokto - 10 lv. por unu nokto; - vespermangxo - 6 lv. ::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Cent jarojn lernejo por blinduloj en Bulgario En la nuna jaro la bulgara socio celebros la 100-an datrevenon de la edukado de vidmalfaciligitaj infanoj en Bulgario. Kiel estas sciate, iniciatinto kaj inspirinto de tiu afero estas prof. d-ro Ivan Sxisxmanov. Estante ministro de la klerigo, en 1904 li dividis sian ideon kun d-ro Stojcxo Donev kaj proponis al li organizi la unuan en la lando lernejon por blindaj infanoj. D-ro Donev entuziasmigxis kaj dedicxis sin al tiu afero. Prof. Sxisxmanov komprenis la neceson studi la fremdan sperton tiukampe kaj komisiis tiun taskon al d-ro Donev kaj Ilija Ivanov-Cxeren. D-ro Donev estis oficigita partopreni la Internacian kongreson de instruistoj al blindaj infanoj en urbo Halle =Germanio=. Revene li vizitis la Imperiestran instituton en Vieno por konatigxi kun gxia laboro. D-ro Donev faris longan preparlaboron. Tre grava estas lia konvinko, ke la brajla skribo estas la plej konvena kaj la fakto, ke li adaptis gxin al la specifajxoj de la bulgara lingvo. Tiel la 1-an de septembro 1905 en duetagxa domo en strato "Rakovski" 116 en Sofio komencigxis la edukado de la unuaj 11 knaboj kaj la oficialan inauxguron de la Sxtata instituto por blinduloj faris prof. d-ro Ivan Sxisxmanov mem. Je la 1 Ix 1952 la lernejo translokigxis en Varna laux decido de la Ministeria konsilantaro. La Lernejo por infanoj kun difektita vidpovo "D-ro Ivan Sxisxmanov" en Varna estas posteulo de la iama Sxtata instituto por blinduloj kaj pruvoj pri tio estas troveblaj ankaux en la Nacia muzeo de la klerigo en Gabrovo. La centjara jubileo estos festata en la periodo 24-a - 29-a de oktobro 2005. Ties programo inkluzivas: I. Malfermitajn pordojn de la lernejo de la 24-a gxis la 28-a de oktobro: gepatroj, logxantoj de Varna kaj de la tuta lando kaj gastoj el eksterlando povos viziti la lernejon, ekkoni gxian materian bazon, gxian agadon kaj la atingajxojn de la lernantoj, kiuj en la diversaj tagoj montros diversajn aktivecojn. Ii. Okazigon de Internacia konferenco kun cxefa temo "Kleriga planado": - instruprogramoj; - individuaj programoj; - fruagxa preparo por integrigxo en la socio; - integrita edukado; - instruado al infanoj kun pluraj difektoj; - instruado al blindsurdaj infanoj. Estas invititaj partopreni en la konferenco ne nur specialistoj el nia lando, sed ankaux reprezentantoj de cxiuj Balkanaj landoj kaj de Anglio, Germanio, Nederlando, Finnlando, Rusio, Francio, Hispanio kaj Usono. Iii. Oficialan feston okaze de la 100-jarigxo kun solena koncerto de la lernantoj la 28-an de oktobro je la 18-a horo. La Lernejo por infanoj kun difektita vidpovo "D-ro Ivan Sxisxmanov" en Varna kun malpacienco kaj entuziasmo preparas sin festi la 100-jaran jubileon, cxar gxi havas atingajxojn, pro kiuj Bulgario povas fieri: 1. La lernejo signas la komencon de la edukado de homoj kun viddifektoj en Bulgario. 2. En 1985 j. la lernejo sin instalis en speciale konstruita por gxi bazo, kiu sencxese ricxigxas. 3. La lernejo unua en la lando: - eksperimentas kaj enkondukas specialajn programojn: orientigxon kaj mobilitecon, vidhelpon, utilajn scipovojn; - malfermis la programon pri fruagxa preparo por integrigxo en 1992; - komencis eduki blindsurdulojn en 1988; - komencis eduki infanojn kun pluraj difektoj en 1998. 4. Realigas tre bonan internacian kunlaboron. 5. Gxi estis dommastro de kvar internaciaj konferencoj kaj pli ol 10 internaciaj seminarioj. 6. Gxiaj reprezentantoj partoprenis en sep euxropaj kaj mondaj konferencoj. 7. Cxirkaux 53% de gxiaj edukitoj diplomigxis aux plu studas en universitatoj. Preparante nin por la granda festo ni deziras turni nin kun estimo kaj danko al cxiuj, kiuj dedicxis parton de sia vivo al la afero de la klerigo de la blinduloj en Bulgario en la pasinteco kaj nun; al tiuj, kiuj donis kaj donas sciojn, povojn, edukon, memstarecon kaj sendependecon al la infanoj kun viddifeltoj. Cxar, kredu al mi, por cxiu kiu laboras en tiu lernejo, tio estas ne nur destino, sed ankaux misio. Ni profunde klinigxu antaux ili. Petar Petrov - direktoro de Lernejo por infanoj kun difektita vidpovo "D-ro Iv. Sxisxmanov" - Varna Noto de la redakcio: En 1907 en tiu lernejo komencigxis instruado de E-o al la bulgaraj nevidantoj en formo de kursoj. De 1926 E-o estas regula lernobjekto gxis 1945. De 2001 en la lernejo denove funkcias E-kurso dank. al la direktoro P. Petrov. =Vl. Jxelev= ::::::::::::::::: Kio malhelpas al ni ami unu la alian Laux unu esplorado, por ke oni sentu sin felicxa, oni bezonas esti kisata kaj cxirkauxbrakata ne malpli ol ok fojojn tage. Ecx la amika manpremo influas pozitive. Plej sentemaj estas la malgrandaj infanoj. Se ili ne ricevas karesojn de la gepatroj, ili farigxas agresemaj. Diskuttemo en unu el la renkontoj inter la membroj de societo "Homeco" en urbo Gorna Orjahovica estis "Kio malhelpas al ni ami unu la alian". La agxo de la partoprenantoj estis tre varia - inter 29 kaj 69 jaroj. Pro tio la opinioj kaj la vidpunktoj estis malsamaj. Post mallonga silento, hezitemo kaj gxeno la diskuto ekis kaj vigligxis. Du romantikuloj pruvis, ke ne eblas kunvivi kun partnero, kiun oni ne amas. La manko de amo disigas la homojn nature. Pli sperta sinjoro konvinkis nin, ke ne ekzistas nekonkerebla virina fortikajxo. Suficxas nur, ke oni sciu kiel ataki gxin. Ni ne forgesis ankaux la patrinan amon, kiu estas ege forta kaj kies senlimeco foje povas fari la filon senhelpa kaj malkapabla edzo. Ni parolis ankaux pri la grandega amo kiel tiu priskribita en la libro de G. G. Marquez "Amo en tempo de holero". Laux iuj el la cxeestantoj simila granda amo estas nur iluzia prezento de la verkisto. Do, cxiu laux sia sperto defendis sian propran pozicion, vidpunkton kaj opinion montrante ekzemplojn el la vivo. Laux mi la diskuto en nia societo estis utila, precipe por la pli junaj membroj. Ni pli ofte devas diskutadi temojn el la cxiutaga vivo. Katja Krjajxeva, prezidanto de la loka blindulorganizajxo kaj de societo "Homeco" en Gorna Orjahovica ::::::::::::::: Festivalo de la soifa spirito En urbo Plovdiv okazis la Tria nacia festivalo de la kreaj eblecoj de la blindsurduloj en nia lando. Tiu interesa, fruktodona kaj grava evento estis malfermita je la 7-a de septembro pasintjare. Gxi estis dedicxita al la tago de la fondigxo de la Nacia asocio de la blindsurduloj en Bulgario kaj al la Tago de Plovdiv. En la festivalo partoprenis homoj kun difektitaj vid- kaj auxd-povo el la tuta lando, kiuj membras en la asocio. Sur la festivala scenejo prezentis sin membroj de 25 societoj. Sian kantarton prezentis kvin korusoj, kelkaj kantgrupoj kaj multaj individuaj kantistoj. Ili belvocxe interpretis konatajn folklorajn bulgarajn kantojn kaj malnovajn urbajn kantperlojn. En la kadro de la festivalo estis organizitaj literatura kaj deklam-konkursoj. La kantgrupo "Antica" el Dobricx kun gvidanto s-ino Paskaleva gajnis la unuan premion. El la individuaj kantistoj plej bone sin prezentis Stancxo Stancxev kaj Maria Andreeva. Unuan premion por kreaj atingajxoj gajnis Vanja Nicova. En la kadro de la festivalo estis organizita ankaux ricxa ekspozicio de diversaj manlaborajxoj: pentrajxoj, lignoskulptajxoj, brodajxoj kaj ankaux de fotajxoj kaj verskolektoj. Tiamaniere estis manifestitaj antaux la publiko la kreaj eblecoj de la homoj kun difektitaj vid- kaj auxd-povo. Multaj el tiuj homoj estas rekapabligitaj de la specialistoj de la Nacia rekapabliga centro por blinduloj en Plovdiv. La Tria festivalo estis sukcesa forumo, en kiu multaj blindsurduloj renkontigxis en amika etoso kaj montris siajn kreajn eblecojn. Tiuj homoj atingas cxion per la sukcesa venko de la soifa spirito. Venko Modesta ::::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Majstro de la bulgara verso Antaux sesdek jaroj mortis la poeto Teodor Trajanov. Li estas la unua bulgara simbolisto, kiu kreis en la literaturo sian specon de verso - verso de Trojanov. Gxi estas energia, matematike preciza. Antaux li neniu bulgara poeto verkis en tiuspeca verso. La verso de Trajanov estas plensona gxis perfekteco kaj posedas internan harmonion kaj eksteran muzikecon. La 15-an de januaro 1945 en Sofio mortis la plej fruktodona kaj elstara poeto de la bulgara simbolismo - Teodor Trajanov. Mi devas substreki, ke por dekoj da jaroj post lia morto, en la periodo de la socialismo, li estis kondamnita al forgeso. La apologiantoj de la socialisma realismo en la literaturo metis sur lin la pezan sigelon - dekadenculo, sennaciulo, kosmopolito. Tiu karakaterizajxo estas tute frivola. Ja la poeto revenis el Vieno por batali por la unuigo de sia patrio. Tia homo ne povas esti kulpigata pri sennacieco. La krea vojo de la poeto komencigxis en 1905 j., kiam li estis studento de arkitekturo en la Viena teknika altlernejo. Tiam li sendis al Konstantin Velicxkov sian versajxon "La nova tago". Gxuste tiu versajxo lia signas la komencon de la bulgara simbolismo en la literaturo. Tiu fakto estas siatempe notita en la revuo "Kronikoj". La versajxo tuj kaptis la atenton per la sxprucanta el gxi eksterordinara forto, kiu kaptas, entuziasmigas kaj tusxas la koron. En Vieno la poeto havis kontaktojn kun elstaraj reprezentantoj de la euxropa modernismo en la arto. Li estis vera ido de kultura Vieno - urbo de la poezio, muziko, de la pentristoj kaj de la arkitekturo. Organo de la simbolistoj en Bulgario estis revuo "Hiperion". En gxi la kritikistoj skribas, ke Trajanov havas aparte profundan kompetentecon, kiun li manifestas ankaux en la muziko. Ofte en amika rondo la poeto surprizas la cxeestantojn pianludante muzikon de eminentaj komponistoj. En la Viena operejo estas surscenigita la darmigita de Trajanov fabelo "La juna regxo". La spektaklo estis entuziasme akceptita de la publiko kaj prezentita 150 fojojn. La poeto havis rimarkindajn kapablojn pri sxakludado. Ilin li multfoje montris en vienaj kafejoj, kie li renkontigxis kun elstaraj tiutempaj sxakmajstroj. En 1922 la poeto revenis en Bulgarion kaj plene sin dedicxis al la literaturo. Kune kun Ivan Radoslavov, fondinto de revuo "Hiperion", li redaktis gxin kaj kunlaboris en multaj aliaj literaturaj eldonajxoj. Teodor Trajanov eldonis la verskolektojn: "Regina mortua" =1909=, "Himnoj kaj baladoj" =1911=, "Bulagaraj baladoj" =1921=, "Romantikaj kantoj" =1926=, "Kanto de la kantoj" =1923=, "Panteono" =1934=. En la lastaj jaroj de sia vivo la poeto vivis en granda mizero, sed malgraux tio cxirkaux li cxiam estis junaj homoj, al kiuj li helpis. La poeto-simbolisto Teodor Trajanov foriris de ni, sed liaj poeziaj perloj estas kun ni kaj lia altsignifa loko en la bulgara literaturo restas sensxangxa. Venko Modesta Magiisto Konstruoj blankaj fore en krepuskbluo dronas. Kaj fremdas mi al cxio, al cxiu templo, dom'. Malbonojn mi forgesis, plezurojn plu ne konas, sed kara al mi cxio, ecx lasta la atom'. Sed la objektoj mutas, neniam min konfidis pri sia dua senco, mistera kasx-vizagx'. Mi okulstrecxis kaj nur sxlositajn pordojn vidis, la fortikajxon rompis nek psalmoj, nek kuragx'. Tutpova magiisto, rebril' fatamorgana de l' noktomez: - mi iras: profet' de stelofaloj. Miragxojn lumajn vekas mi en la kor' malsana. Sed ofte haltas mi sur fora tomb' matene, el cxiuj - plej malricxa. Kaj pie al petaloj de mia roz' unua kolektas mi cxagrene. Teodor Trajanov =trad. K. Kalocsay= :::::::::::::::: Lingvaj demandoj Pri la uzo de la akuzativo La akuzativo en nia lingvo neniam dependas de la antauxiranta prepozicio =cxar la prepozicioj per si mem neniam postulas cxe ni la akuzativon=, sed nur de la senco. La akuzativon ni uzas nur en tri okazoj: a= por montri la suferanton de la faro =t.e. post verboj havanataj sencon aktivan=, ekz. "mi batas lin", "mi diras la vorton"; b= por montri direkton =t.e. movadon al ia loko, en diferenco de la movado sur ia loko=, se la prepozicio mem tion cxi ne montras; ekzmple, ni diras "mi venas al la celo" =ne "al la celon"=, cxar "al" mem jam montras direkton, sed ni devas diferencigi inter "mi amas iri en la urbo" kaj "mi amas iri en la urbon" =aux simple "iri la urbon"= laux tio, cxu mi amas nur iri sur la stratoj de la urbo aux cxu mi amas iri el ekstere en la urbon ="iri al la urbo" signifas nur aliri, sed ne eniri=; c= en cxiuj okazoj, kiam ni ne scias kian preopzicion uzi, ni povas uzi la akuzativon anstataux la prepozicio "je"; ekzemple en la esprimo "mi kontentigxas tion cxi" la akuzativo ne dependas de la verbo "kontentigxas" sed anstatauxas nur la forlasitan prepozicion "je" =mi kontentigxas je tio cxi=. L. L. Zamenhof ="La esperantisto", 1892= ::::::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon La pregxejo de Bojana - valora historia monumento Je ok kilometroj de Sofio cxe la piedo de Vitosxa trovigxas unu el la plej rimarkindaj monumentoj de la bulgara mezepoka arkitekturo kaj pentroarto - la pregxejo de Bojana. La sorto de tiu malgranda pregxejo estas nedisigeble ligita kun la historio de la iama vilagxo Bojana =nuntempe kvartalo de nia cxefurbo Sofio=. En la pasinteco la pregxejo estis parto de la palackomplekso, posedajxo de la loka feuxda reganto. De la fortikiga ekipajxo hodiaux estas konservitaj restajxoj de fortikajxa turo altigxanta tiutempe super la t.n. "Knabina roko" nordokcidente de la akvofalo apud Bojana. Dum arkeologiaj prifosoj oni malkovris partojn de akvokondukiloj, murojn de logxejaj konstruajxoj kaj fortikajxajn murojn. Nur la pregxejo de Bojana estas tute konservita. Gxia konstruado trapasis tri etapojn. La plej malnova kaj malgranda parto estas konstruita en la fino de la X-a kaj en la komenco de la Xi-a jarcentoj, pri kio atestas gxia arkitektura stilo. Laux la konservita sur la norda muro de la pregxeja navo surskribo en 1259 estas alkonstruita duetagxa konstruajxo. La unua etagxo devis servi kiel antauxnavo de la malnova pregxejo. Tiu antauxnavo versxajne estis destinita por eterna logxejo =familia tombo= de la loka bojaro Kalojan kaj lia edzino Desislava - fondintoj de la pregxejo. La dua etagxo estis destinita por efektiva pregxejo. Ligitaj tiamaniere la ambaux partoj de la pregxejo funkcias kiel unu tutajxo. La tria parto estas konstruita en la Xix-a jarcento por plivastigi la internan spacon de la konstruajxo. La plej malnova, orienta parto estis pentrita en la XiI-a j.c.. Fragmentojn de tiuj murpentrajxoj oni malkovris sur la malsupraj partoj de la absido kaj la norda muro. Cxe la alkonstruado de la dua parto la du etagxoj kaj la pregxejo konstruita pli frue estis pentritaj samtempe. La freskoj en la pregxejo de Bojana estas la plej rimarkinda atingajxo de la bulgara mezepoka pentroarto en la Xiii-a j.c.. La murpentrajxoj en la navo estas distribuitaj en tri horizontalaj sektoroj. La du supraj prezentas evangeliajn scenojn, inter kiuj la dekdu ekleziaj festoj. En la tria sektoro prezentitaj estas 16 sanktuloj, inter kiuj la dek sanktuloj-militistoj. En la kupolo de la pregxejo la atenton de la vizitantoj altiras la impona figuro de Kristo Cxiotenanto cxirkauxita de angxeloj kaj evangelistoj. En la antauxnavo estas prezentitaj scenoj el la vivo de la patrono de la pregxejo Sankta Nikolao, monahxoj - la fondintoj de la pregxejo, la regxa familio k.a.. La freskoj en la supra etagxo estas en tre malbona stato. Nuntempe estas konservitaj apartaj fragmentoj de la bildoj "Deisis", "Malserenigxo en la infero", "Portreto de la pregxejfondinto" k.a.. La esploroj de la freskoj montris, ke ili estas kreitaj de talenta pentristo posedanta sagacan menson kaj penetreman okulon, bone konanta la kanonon de la ikonpentrado, ecoj, sen kiuj li ne povus sencigi kaj kunigi la religian mistikon kaj la objektivan realecon. Iuj naciecaj elementoj - ekzemple la sceno reprezentanta la "Sanktan vespermangxon" kaj la bulgarlingvaj surskriboj atestas pri la bulgara deveno de la majstro. En kelkaj scenoj el la biografio de Sankta Nikolao la pentristo rekreas maran pejzagxon. Indas mencii ankaux la scenojn "Kristo inter la literaturistoj en la templo", "Krucifikso", "Malsuprenigxo en la infero" k.a.. Pro sia alta valoro, realismo kaj rompo de la severa ikonografia kanono la murpentrajxoj en la pregxejo de Bojana estas veraj majstroverkoj en la bulgara kaj euxropa mezepoka pentroarto. Dimo Dimov ::::::::::::::: Ni kondolencas Post dauxra malsanado je la 18-a de februaro mortis s-anino Rajna Mladenova el Pleven. En sia 57-a vivojaro sxi forlasis niajn vicojn. Ripozu sxi en paco! ::::::::::::::: 2005/2 La vorto de la redaktoro La 25-a de aprilo estas grava kaj glora tago en la bulgara plej nova historio. En tiu tago cxi-jare nia sxtato subskribis kontrakton pri aligxo al Euxropa Unio. Ni donos al la aliaj popoloj la brilon de nia antikva kulturo, nian originalan folkloron kaj la profundan helecon de nia literaturo. Ni komprenas, ke la aligxo al la granda euxropa familio en la nuna mondo estas utila kiel por nia popolo, tial ankaux por la aliaj popoloj sur la Malnova kontinento. En la komuna familio oni havas pli multajn fortojn por atingi novajn sukcesojn kaj venki la malfacilajxojn per pli granda aktiveco. La estonta prospero vokas nian popolon al Euxropa Unuio, cxar tie estas pli multe da esperoj en la vivo, ekzistas realaj eblecoj pri reala antauxeniro kaj atendas nin felicxaj tagoj. Cxiu bulgaro portas en si la volon kaj obstinon venki la malfacilajxojn en la cxiutaga vivo. Ni ne forgesas la trapasitan vojon kaj la glorajn pintojn en nia historio. Neniu devas forgesi la pasintecon de sia popolo kaj de sia sxtato. La bulgara popolo en sia vivo por momentoj tusxis la sunon, la homan felicxon, la gajecon de la festaj tagoj kaj la gxojon de la printempaj vento kaj florado. Antaux tre longa tempo ni ekportis en ni mem la animan trankvilon de la ortodoksa kristana kredo, kiu bruligas la pekojn en la dezerto de nia soifa animo. Cxiu el ni ekkredas en sia Dio kaj en sia plej proksima homo. Cxiu el ni por unua fojo post multaj jaroj pregxas antaux la sekretoj, kiuj gardas la homaron, Euxropon kaj la tutan mondon. La espero cxiam havas la plej helan vizagxon por cxiu el ni. Gxis hieraux ni kredis pri nia aligxo al Euxropa Unio, sed hodiaux ni scias, ke baldaux ni estos en gxi. Gxia familio akceptas nin kiel egalrajtan membron. Nia estimo kaj nia amo al cxiuj homoj estas sincerkora. La amo estas materiala en sia ekzistado. La kredo eliminas kaj la unuan, kaj la alian - gxi estas el la cxielo kaj ni adoras cxiujn virtojn de la komunhoma reciprokeco. La kredo estas harmonio inter la menso kaj la sentoj, reciproka helpo kaj impeto. Ni en la vivo ofte revas pri la estonteco, direktas rigardon al la steloj en la cxielo kaj ekflugas en la senliman spacon. Sed la tagoj per siaj malfacilajxoj kaj la taskoj revenigas nin al la realajxo de la vivo. Sed la pasio de la flamo, kiu naskas neatendecon en gxojo kaj elrevigxo - cxiam estas en ni kaj ne lasas nin en trankvilo tra la vojo al la estonteco kaj al alvenontaj tagoj. Post la aprila gxojo alvenas majo - monato, en kiu ni festas la tagon de la bulgara alfabeto, literaturo kaj kulturo. Mi volas montri ion tre interesan kaj gravan en nia vivo. Por unua fojo en nia lando je la 3-a de majo cxi-jare eksonis la himno "Iru, popolo renaskigxinta" tradukita en 22 euxropajn lingvojn, kiuj estas uzataj en Euxropa Unio. Tiu unuka evento okazis en la korto de la lernejo "Hxristo Botev" en la cxedanuba urbo Ruse. Gxuste tie en 1892 la poeto Stojan Mihajlovski verkis la tekston de la kanto, kiu gloras la slavajn fratojn Cirilo kaj Metodio - kreintoj de la bulgara alfabeto. La himnon plenumis infana kantgrupo "Euxrotalant" sub la gvido de Aleksandar Gxambazov. Laux la teksto de tiu himno, kiu gloras nian kulturon, estas faritaj de pentristoj kaj lernantoj el Ruse murpentrajxoj sur cent kvadrataj metroj. Ni povas bedauxri, ke la himno ne estis kantita ankaux en E-o, cxar nia belsona lingvo estas uzata en EU kune kun la aliaj 22 lingvoj. E-o ankaux havas sian lokon en la Euxropa multlingva familio. Dancxo Dancxev ::::::::::::::: Esperanto-vivo Jarkunveno de ANEB En la E-klubo en Plovdiv la 14-an de majo okazis la sepa jarkunveno de ANEB. Partoprenis 21 geesperantistoj kaj akompanantoj. Antaux la malfermo en la salono sonis E-muziko kaj la E-himno. La prezidanto de ANEB malfermis la kunvenon. Gvidis gxin Ivan Sxopov. Sekretario estis Keranka Milusxeva. Komence la cxeestantoj per unuminuta silento esprimis sian funebron al la forpasintaj s-anoj Ivan Andonov kaj Rajna Mladenova. La kunveno havis jenan tagordon: 1. Raporto pri la agado de ANEB dum 2004; 2. Akcepto de bugxeto por 2005; 3. Tradicia nacia renkontigxo en Varna; 4. 20-jara jubileo de la revuo "Esperanta fajrero"; 5. Anoncoj. Estis pridiskutita la gxisnuna kaj la estonta agado de la asocio. Parolis Spas Karafezov, Marinka Marinova, Eva Bojagxieva, Radka Stojanova, Dancxo Dancxev, Velicxka Karparova, Stojan Gospodinov. La kunveno decidis: 1. Akcepti la proponitan bugxeton por la jaro 2005. 2. La tradicia E-renkontigxo okazu en Varna de la 26-a gxis la 28-a de auxgusto kaj gxi estu dedicxita al la 100-jara datreveno de la unua UK de E-o en Bulonjo cxe Maro kaj la 100-jarigxo de la klerigo de nevidantoj en Bulgario. 3. Festo okaze de la 20-jarigxo de "Esperanta fajrero" okazu en la dua duono de oktobro en Sofio. Ni gxojos ricevi salutleterojn. Estis tralegitaj anoncoj pri okazontaj Balkana E-kongreso en Karlovo =3-6-a de junio=, Internacia medicinista E-konferenco en Plovdiv =11-16-a de julio=, 57-a kongreso de BEA en Galabovo =3-6-a de septembro=. Fine estis proponita malgranda luncxo. Radka Stojanova regalis okaze de sia 70-jarigxo. La kunveno finigxis per agrabla amika babilado. Vladimir Jxelev ::::::::::::::: Raporto pri la agado de ANEB en la periodo 15 V 2004 - 14 V 2005 Karaj samideanoj, Hodiaux ni kolektigxis por raporti pri nia agado dum la sepa jaro de la fondigxo de nia asocio. Gxi ne tre diferencas de la antauxa. La plano por la agado de la estraro gxenerale estas plenumita. En 2004 ni havis 76 membrojn, en 2005 gxis nun ili estas 48. La tradicia nacia renkontigxo popularigxis kiel agrabla travivajxo por niaj membroj. Pasintjare gxi estis dedicxita al la 100-jarigxo de revuo "Esperanta ligilo". Cxi-jare en la E-klubejo en Plovdiv ni okazigis nur du kunvenojn, unu el kiuj estis renkontigxo kun la esperantisto - jxurnalisto kaj poeto Venelin Mitev. En Razgrad Radka Stojanova kaj en Gorna Orjahovica Marinka Spasova aktivigas niajn esperantistojn per regulaj kunvenoj. Pro tio ni kore dankas al ili. Bedauxrinde ni ne sukcesis celebri la jubileon de Kiril Manov kune kun legejo "L. Braille". E-kursoj En la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo en Varna ni sukcesas dauxre okazigi kurson. Ni provis organizi kurson de E-o ankaux en la lernejo en Sofio, sed ne sukcesis. Ni havas ideon organizi korespondan kurson por invalidoj per defendo de projekto kune kun fondajxo "Kunpartopreno" kaj nun ni sercxas konvenan projekton. Pri la E-revuoj "Esperanta fajrero": en 2004 la abonantoj de la brajla versio estis 77 kaj de la sonkaseda 9, en 2005 ili estas respektive 78 kaj 10. Ni devas serioze pensi kiel plibonigi la enhavon de la revuo kaj efektive helpi la respondecan redaktoron tiurilate. Maltrankviliga signalo estas, ke iuj multjaraj abonantoj rifuzas plu aboni gxin aux esprimas malkontenton pri gxi. Estas tempo okazigi la diskuton, kiun ni planas kaj redifini la koncepton pri la revuo. Ni planis aperigi gxin ankaux normale presita, sed la prezidanto ne trovis fortojn solvi tiun cxi taskon. Ni estas kontentaj cxar Dancxo dancxev aktualigis la adresojn de la abonantoj kaj cxiuj dezirantoj povas legi la revuon "Esperanta ligilo". Dank. al la helpemo de Kataoka Yukiko cxiuj dezirantoj, cxirkaux 15 personoj, ricevas "La fratoj". Surkasedigitaj ni ricevas "Auxroro", la pedagogian bultenon de ILEI kaj cxi jare ni havos eblecon ricevi ankaux la revuon "Esperanto". Restas la tasko certigi la eblecon, ke multaj homoj povu auxskulti ilin. Ecx se ne regule, ni surbendigas ankaux "Bulgara esperantisto". Niaj rilatoj kun aliaj organizajxoj Estante kolektiva membro de ABB kaj de legejo "L. Braille" nia asocio havas bonajn kaj fruktodonajn kontaktojn kun ili. Laux nia iniciato cxiuj sonregistrajxoj de literaturo en E-o estos surdiskigitaj. Dank. al la helpo de la prezidanto de la legejo Spas Karafezov la Statuto de ANEB estis presita brajle en 30 ekzempleroj. Helpe de la legejo estis eldonita ankaux la libro de Vladimir Jxelev "La Esperanto-movado inter la nevidantoj en Bulgario". En diversaj lokoj ni havas bonajn kontaktojn kun parencaj organizajxoj, ni havas kontakton ankaux kun BEA. Internacia agado Post multaj jaroj en 2004 denove nia 11-persona grupo aktive partoprenis en la IKBE en Beogrado. Laux nia iniciato kaj dank. al nia perado LIBE subskribis kontrakton kun ABB por surdiskigo de la libro de Boris Kolker "Vojagxo en Esperanto-lando". Kun la aktiva helpo de Fani Mihajlova ni havas kontaktojn en la interreto. En tio helpas al ni ankaux Stefka Stojcxeva. Pri la laboro de la estraro Dum la periodo, pri kiu ni raportas, ni havis kvar kunsidojn kaj multajn problemojn ni solvis ekster ili. Malgraux certa lacigxo la estraro gxnereale sukcese plenumas la taskojn. Estas necesa, tamen, pli da aktiveco en iuj okazoj. Financa agado Kiel kutime la problemo pri la financaj rimedoj cxe ni estas la plej delikata. Ankaux cxi-jare pro manko de rimedoj ni ne sukcesis eldoni beletran libron en Esperanto. Cxefa fonto de niaj finanacaj rimedoj estas la membrokotizo kaj la abonpagoj. Ne multajn rimedojn en fremda valuto por abonkotizoj ni sukcesis kolekti en Beogrado. La estraro ankaux cxi-jare ne trovis projekton, malgraux ke gxi havis konkretan taskon pri tio. Detalajn informojn pri la financa agado vi trovos en la financa raporto. Cxi-jare ni strebos al minimumaj elspezoj por sxpari ioman rezervon por la sekva jaro. La problemo pri la financoj restas nesolvita kaj estas nepre necese sercxi rimedfontojn. Tial ni alvokas cxiujn niajn membrojn helpi tiurilate. Pri iuj antauxstarantaj taskoj Gxis la jarfino antaux ni staras la okazigo de la Nacia renkontigxo, de literatura konkurso, la festo okaze de la 20-jarigxo de nia revuo. Ni aktive partoprenu en tiuj cxi arangxoj. Jen kion ni faris kaj kion ni ne faris en la pasinta jaro. Ni ne estas multnombraj, sed per komunaj fortoj per la lingvo Esperanto ANEB povas esti utila al ni cxiuj kaj al la nevidantaj homoj en nia lando, cxar ANEB jam havas sian lokon en nia socia vivo kaj auxtoritaton en la internacia E-movado inter la homoj kun difektita vidpovo. Cxio dependas de ni. Ni esperu pri pli bonaj sukcesoj. ::::::::::::::: Nova sonregistrajxo de E-libro La decido de LIBE-asembleo enkadre de la 70-a IKBE en Beogrado estas baldaux realigota. Laux kontrakto inter LIBE kaj la administracio de ABB en la sonstudio de ABB en Sofio la libro de Boris Kolker "Vojagxo en Esperanto-lando" estis surdiskigita. La disko estas en frormato MP3. Legas la tekstojn Libertaria Mladenova kaj Fani Mihajlova, sonaparatisto estas Stojan Vasev. Tiu cxi libro estas tre utila por cxiuj esperantistoj kaj por instruistoj kaj lektoroj de E-o. Vladimir Jxelev Novajxo el Razgrad Mi estas kontenta, cxar mi havas eblecon labori kun homoj, kiuj ne vidas bone, kiuj havas vidproblemojn. Estante instruistino de E-o mi instruas ilin. Cxiam estas agrable, kiam ni estas kune. Cxiun mardon du horojn ni legas, tradukas, parolas, kantas kaj ludas domenludon. Inter miaj gekursanoj plej bone laboras Dejan Nikolov, Pejcxo Dimov, Veska Marinova. Tre serioze rilatas al la lernado Dacxo Gospodinov - juna poeto kaj Galja Hristova - la plej juna kaj nova esperantistino. Mi fieras, cxar miaj gekursanoj lernas E-on fervore, sencxese kaj senlace. En nia urbo Razgrad la E-movado havas sukcesojn, cxar ni cxiuj membras en EDK "D-ro Ivan Kircxev" kaj aktive partoprenas gxiajn iniciatojn. E-o por ni estas ora sxlosilo al la koroj de la homoj. Ofte miaj gekursanoj esprimas opinion, ke nia kurso similas al unu familio, kiu vivas kolektive amante unu la alian. Radka Stojanova, Honora membro de BEA, Razgrad ::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj La bulgaraj blindul- organizajxoj - hieraux kaj hodiaux En sia libro sub la suprecitita titolo Angel Sotirov faras la unuan kaj tre seriozan provon prezenti la historion de la organizita blindula movado en Bulgario. Pri tiu cxi temo estas publikigitaj multaj materialoj dum la pli ol 80-jara historio de la blindulaj organizajxoj, sed gxis nun ne estis publikigita tiom ampleksa kaj bazita sur dokumentoj rigardo al tiu cxi longjara periodo. Antaux ni estas vere valora helpilo, kiu informas nin pri homoj kaj eventoj, kiuj difinis la sorton de generacioj da nevidantaj personoj. En la specifa analiza, kelkloke ankaux en la konata sxercema stilo de la auxtoro, antaux niaj okuloj pasas la jaroj de la naskigxo, evoluo, problemoj, tra kiuj iris la blindulaj organizajxoj. Ni ricevas ricxan bildon pri tiuj foraj tempoj de la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam fondigxis la unuaj organizajxoj de blinduloj cxe ni, pri la tempo de ilia unuigxo en la 50-aj jaroj, pri la plej novaj organizajxoj aperintaj en la jaroj de la demokratio. Senduba avantagxo estas ankaux la prezento de la biografioj de la prezidantoj de ABB post 1946-a jaro. Stojan Vasev ::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Dancxo Dancxev Dancxo Dancxev estas konata bulgara kaj E-poeto, kiu logxas kaj laboras en Plovdiv. Antauxnelonge aperis lia bulgarlingva poemaro "Mi disigxas kun la momento". La bulgarlingvaj kaj E-poemoj de Danco Dancxev estas teneraj kaj emociricxaj. Liaj E-poemoj aperis en diversaj revuoj kiel ekzemple "Pola stelo", "Auxroro", "Esperanta ligilo" kaj aliaj. Malgraux nevidanta D. Dancxev reale kaj emocie interpretas la mondon, naturon, la amon. Konfeso antaux la Kreinto Soneto Mi amas lingvon de l'espero - en kiu batas via kor', cent jarojn sonas gxi tra l' tero dum solenajxoj kaj labor'. Mi cxerpas fortojn de la flamo - Kreinto kara, nun sen tim', en mi vivadas via amo per fajro via de l' anim'. En la belsona melodio de l' lingvo pulsas via kor', kuragxe flugas tra la tero, senlime en Esperantio impetas mi en la labor' pri l' venko nia de l' espero. Dancxo Dancxev ::::::::::::::: Lingvaj demandoj Pri la uzo de la akuzativo en dubaj okazoj: Tusxante la akuzativon mi povas al vi doni la jenan konsilon: uzu gxin cxiam nur en tiuj okazoj, kie vi vidas, ke gxi estas efektive necesa; en cxiuj aliaj okazoj, kie vi ne scias, cxu oni devas uzi la akuzativon aux la nominativon - uzu cxiam la nominativon. La akuzativo estas enkondukita nur el neceso, cxar sen gxi la senco otfe estas ne klara; sed gxia uzado en okazo de nebezono pli multe malbeligas la lingvon ol la neuzado en okazo de bezono. L.L. Zamenhof ="La esperantisto", 1890, p.27= Pri la akuzativo de direkto: "Iru rekten" oni povas diri. L.L. Zamenhof =Letero al Podlipsky - 19 V 1910. El "Praha bulteno"= Pri la akuzativo post "anstataux": Kiel cxiu alia prepozicio, tiel ankaux "anstataux" per si mem postulas cxiam la nominativon; se tamen ofte oni trovas cxe bonaj auxtoroj post "anstataux" la akuzativon, tiu cxi lasta estas uzita ne pro la prepozicio, sed pro aliaj cirkonstancoj. Ekzemple, en la frazo: "Petro batis Pauxlon anstataux Vilhelmon", la lasta parto de la frazo prezentas nur mallongigon =anstataux bati Vilhelmon=, kaj la akuzativo forigas cxiun dubon pri tio, ke anstatauxigita estis ne la batanto, sed la batato. L.L. Zamenhof, =Respondo 51, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 2= ::::::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Rimarkinda monumento de la bulgara mezepoka konstruarto En la norda urboparto de Vidin, sur la granda vojkurbigxo de Danubo altigxas la fortikajxo "Baba Vida" ="Avino Vida"=. Jam en la antikveco en tiu loko estis koncentrita la defenda ekipajxo de la urbo. Sub la fundamentoj de la fortikajxo la arkeologoj malkovris restajxojn de multangula turo, kiu en la IiiЕIv-a jc. defendis la nordorientan angulon de la romia kastelo "Bononia". La fundamentoj de la mezepoka fortikajxo estas metitaj en la fino de la X-a jc. dum la epopeaj bataloj de nia popolo kontraux Bizanco. En 1003-a jaro Bdin =Vidin= altenis la okmonatan siegxon de la bizanca armeo komandata de Vasilij La Dua. La defendo de la urbo estis sukcese gvidata de la filo de Samuilo - Gavril Radomir. La urbo estis konkerita rezulte de perfido. De tiu periodo estas pli bone konservita la sudorienta bastiono de la fortikajxo direkte al Danubo. En la XiiiЕXiv-a jarcentoj Bdin farigxis cxefurbo de memstara feuxda princlando kaj plej firma fortikajxo cxe la nordorienta landlimo. La regantoj de la urbo =posteuloj de la cara familio Sxisxman= kaj precipe Ivan Stracimir largxigis la fortikajxon. De tiu tempo estas konservitaj la cxefaj turoj kaj bastionoj karakterizantaj gxian aspekton. La fortikajxo ludis gravan rolon por la defendo de la urbo ankaux dum la turka regado. En la fino de la Xvii-a jc. kaj en la komenco de la Xviii-a jc. oni faris iujn rebonigojn. Sur la ekstera cxirkauxmuro estis konstruitaj la ambrazuroj por la fajropafa armilaro kaj ankaux vico da ejoj cxirkaux la interna korto. Largxigita estis la fososulko. La okangulan turon versxajne konstruis la auxstroj, kiuj dum mallonga periodo =en 1689-a j.= regis la urbon. Tiuj korektoj ne sxangxis esence la planon kaj la karakteron de la fortikajxo. Gxi konservis sian aspekton de mezepoka kastelo. La fortikajxo estas preskaux kvadratforma, cxirkauxita de profunda fososulko. Sxtonmonto kondukas al vasta korto defendata de vico da ambrazuroj. La korto cxirkauxas de tri flankoj la internan cxirkauxmuron kaj la cxefajn turojn de la fortikajxo. Kelkaj turoj havas dekoracian brikornamon: rozetoj, plektornamoj kaj aliaj, karakteraj por la bulgara mezepoka konstruarto. En la norda angulo de la korto trovigxas la plej impona kaj bone konservita turo, kies konstruado estas ligita kun la nomo de Ivan Starcimir. Rondforma sxtonsxtuparo kondukas al la interna korto cxirkauxita de duoblaj ejoj konstruitaj en la Xviii-a jc. kaj destinitaj por vartenejoj kaj gardejoj. En du el ili la turkoj malliberigis kaj torturis bulgarajn patriotojn. Iliaj muroj estas kovritaj de strekoj kaj punktoj - nocxbastonoj. Tiamaniere la malliberuloj kalkulis la tempon pasigitan en la timiga prizono. En nicxo cxe la suda angulo de la fortikajxo estas konservita la pendumilo de la malliberejo. De la interna korto laux oblikva sxtonplaco oni eliras sur la supran terason adaptitan en la Xix-a jc. por artileria defendo. La nomon de la fortikajxo donis la legendoj kreitaj de la popolo pri tiu nealirebla bulgara fortreso. Unu el la legendoj rakontas pri tri fratinoj: Vida, Kula kaj Gamza, kiuj heredis de sia patro vastajn teritoriojn de la Karpatoj gxis la Balkano. Ambaux pli junaj fratinoj edzinigxis kaj perdis sian sendependecon. Vida restis frauxlino. Sxi konstruigis nealireblan kastelon cxe Danubo kaj mem defendis sian havajxon. Maljunigxinte sxi fermigxis en siaj turoj kaj pasigis en soleco siajn lastajn tagojn. Travivinta la ventegojn de la jarcentoj, saturita per la sango de gloraj bulgaraj batalantoj kaj fremdaj invadintoj, la fortikajxo "Baba Vida" estas la plej impona monumento de la bulgara mezepoka fortikajxkonstruarto. Pri la ricxa historio de la fortikajxo atestas la eksponajxoj de la muzea kolekto arangxita en gxi. Tie estas montritaj armiloj de romia tempo, dokumentoj kaj originalaj eksponajxoj ilustrantaj la bulgaran mezepokan trapasitan vojon, la kvinjarcentan turkan regadon kaj la liberigan rusan-turkan militon en 1877-1878. Lumkarto prezentas la evoluon de la fortikajxo de la romia epoko gxis la fino de la Xix-a jarcento. Dimo Dimov ::::::::::::::: Interesajxoj Interesa dokumento Hazarde en la arkivo de la ne plu funkcianta E-domo de kulturo en Plovdiv mi trovis tre interesan dokumenton - malgrandan libreton sub titolo "Albumo de la bulgaraj esperantistoj", eldonitan en 1923. La stampo sur la kovrilo montras, ke gxi apartenis al la biblioteko de la iama vegetarana E-societo "Paco" en kvartalo Proslav =Plovdiv=. La albumo enhavas: koncizan historion de la bulgara E- movado de Atanas D. Atanasov =Ada=, 331 personajn fotojn de bulgaraj esperantistoj, 7 komunajn fotojn de ESPERANTISTAJ =familioj, societoj aux grupoj= el Sxumen, Gabrovo, Pazargxik, Kargxali, Radomir, liston de la nomoj de 84 logxlokoj, en kiuj estas esperantistoj kies fotoj videblas en la albumo kaj la nomojn de ankoraux 17 logxlokoj, en kiuj estas esperantistoj, sed mankas iliaj fotoj en la albumo. Sub cxiu foto estas skribitaj la nomo kaj la adreso de la koncerna persono, sub iuj fotoj estas indikoj ankaux pri la profesio kaj la E-agado de la persono. Laux profesioj la prezentitaj esperantistoj estas: laboristoj, oficistoj, instruistoj, komercistoj, dommastrinoj, lernantoj =inter kiuj 10-jara lernantino el Varna=, tri pastroj kaj tri blinduloj. Estas tri fotoj, kiuj senpere rilatas al la E-movado inter la blinduloj en Bulgario. Tio estas la fotoj de Panajot Kolev =kasisto de BES, redaktoro de "Bulgara esperantisto", lektoro de E-o cxe la Sofia knabina pedagogia gimnazio kaj cxe la Sxtata blindula instituto, membro de la Direkta komitato de Sennacieca Asocio Tutmonda kaj de la Direkta komitato de Balkana Liberiga Stelo=, Stojan Orozov =blinda ESPERANTISTO, organizinto de E-kursoj por blinduloj=, Stefan Nenkov =la unua bulgara blinda esperantisto, edukito de la instituto "Vatra Luminoasa" en Bukuresxto, membro de Balkana Liberiga Stelo= kaj Filip Filipov =muzikisto, blinda esperantisto=. Ni dankas al la eksa mastrumanto de EDK en Plovdiv C. Colov, kiu konservis gxin. Vl. Jxelev ::::::::::::::: Papo Johano Pauxlo la Ii - ido de zamenhof Ankaux en 2004 la bondeziroj de Papo Johano Pauxlo la Ii okazis en 62 lingvoj, ankaux en Esperanto: "Dibenitan Kristnaskon kaj prosperan novjaron". Samkiel dum la antauxaj benoj Urbi et Orbi, kristnaske kaj paske, ankaux cxi-foje grupo de esperantistoj cxeestis en la placo Sankta Petro por levi alte la panelojn kiuj konsisitigis la vorton "Esperanto". Pri tio raportis i.a. la franca "Le Figaro", la germana "Wiesbadener Kurier", la usona "New York Times" kaj la kanada "Vancouver Sun". La iniciato, gvidata de la itala samideano Giovanni Conti, celis danki la Papon pro la esperantlingva bondeziro. La skribon "Esperanto" oni povis vidi ankaux dum la televida elsendo. La grupeto de esperantistoj tre lauxte salutis la Papon kaj ilia vocxo atingis lin kaj tra la mikrofonoj gxi estis auxdebla en la televidaj kaj radiaj elsendoj. =laux "La Ondo de Esperanto"= ::::::::::::::: Cu vi scias... Pli facila aliro al la informoj Pasis jam unu jaro de la ekfunkciado de la renovigita sonregistra studio de Asocio de la blinduloj en Bulgario. Pri tiu mallonga tempo mi volas fari, kiel oni diras, bilancon. Lauxprincipe mi ne estas adepto de la sekaj kaj enuaj raportoj, en kiuj longe kaj vaste oni dolcxe parolas pri nefinita laboro, sed mi volas vidi kelkajn mallongajn kaj klarajn ciferojn, kiuj donas kompletan bildon pri la rezultoj de nia laboro. Jen, la nombro de la sonregisrajxoj sur kompaktaj diskoj en formato MP3 atingis 95. El ili 57 estas novaj registrajxoj de libroj kaj 38 estas sonregisrajxoj el la Ora fonduso de ABB. La titoloj de la sonregistritaj libroj estas 199, kiuj ampleksas 2307 legohorojn. El ili 118 libroj estas nove registritaj =1418 legohoroj= kaj 71 titoloj estas registritaj libroj el la Ora fonduso =829 legohoroj=. Per la enkonduko de la nova teknologio de sonregistrado grandan popularecon akiras la sonregistrajxoj sur kompaktaj diskoj, kiuj laux sia kvalito de bona sonado, malgranda dimensio kaj facila transportado en signifa grado anstatauxigas la konatajn gxis nun sonportantojn - la auxdkasedojn. Cxiu, kiu unufoje uzas kompaktan diskon, apenaux ekpensos iam pri reveno al la kasedoj. Pro tio per decido de la prezidanto de ABB en la kuranta jaro 2005 estis enkondukita eksperimenta aplikado de nova sistemo de disvastigo de la sonregistritaj libroj sur kompaktaj diskoj - jara abono. Cxiu abonanto ricevos 24 kompaktajn diskojn en la jaro kontraux nur 5 levoj. Kaj tio ne estas cxio - ili estos liverataj en la domon per la kontoservoj. Tiuj diskoj restas por la hejma biblioteko de la koncerna nevidanto. Cxi-jare ni plu informos vin pri la novregistritaj librotitoloj kaj tiamaniere vi havos eblecon elekti librojn por auxskultado laux via placxo. Tiel vi pli facile aliros la ricxajxojn en la senlima maro de la literaturo. Stojan Vasev ::::::::::::::: Korektendajxoj La redakcio petas pardonon pro allasitaj preseraroj en n-ro 1/2005 de la revuo. Bv. noti la korektojn: p. 11, linio 5 - Rajo estu legata Panajot; p. 22, linio 16 - viddifeltoj estu legata viddifektoj; p. 30, linio 19 - darmigita estu legata dramigita; p. 34, linio 7 - ekzmple estu legata ekzemple; p. 34, linio 20 - preopzicion estu legata prepozicio. :::::::::::::: 2005/3 La vorto de la redaktoro Ni ne devas forgesi la spiriton de Antoin de Saint-Exupery - la auxtoro de "La eta princo". Jaroj post lia morto estas konstatite, ke lia aeroplano estas faligita de germana sturmaviadilo kaj estas fiksita la loko kie gxi perdigxis. Ni povas rememori, ke li auxtoris ne nur "La eta princo", sed ankaux poemojn kaj aliajn prozajxojn, li pentris kaj okupigxis pri mekaniko de sia plej frua infaneco. Exupery finis mezan lernejon kaj poste kelkan tempon studis en teknika lernejo. Li servis en la milita aerfloto, kiun li forlasis en 1922 havante armean rangon kaj diplomon de civila piloto. En 1923 li trovigxis en Parizo sen laboro kaj vivrimedoj. Tial li praktikis diversajn profesiojn. Unuafoje li publikigis sian verkon sub titolo "Notoj pri unu flugo" en 1925. En 1926 li aligxis al la franca societo, kiu plenumis la aeran transportan komunikadon inter Tuluzo kaj Dakaro. En 1927 Exupery estis cxefo de la franca flughaveno en hispania Mavritanio. Tie li verkis la unuan libron "Suda posxto". Post 18 monatoj trapasitaj en Saharo en 1925 li estis komisiita de la franca societo "Airopastel" organizi la fluglinion de Argentino gxis Francio. Li estis oficigita direktoro de la argentina aerofloto. Tiam li revenis en Parizon kun la manuskripto de "Nokta flugado", kiu en 1921 ricevis la premion "Femina". Post kelkaj jaroj de senlaboreco, hazardaj okupoj, laboro kiel raportisto en Hispanio kaj Sovetunio kaj unu sensukcesa flugo de Novjorko gxis Fajra tero, kiu finigxis per dauxra kuracado, li revenis en Francion. Tie li pretigis sian libron "Tero de la homoj", kiu ricevis en 1939 la grandan premion de la franca Akademio. En la komenco de la Dua mondmilito Antoin de Saint-Exupery estis mobilizita servi en la aviadila skoltado laux sia deziro. Li laboris en Norda Afriko kaj estis malmobilizita en 1940. Post tio li forveturis al Portugalio kaj de tie al Novjorko. De 1941 gxis 1942 en Novjorko li publikigis la librojn "Kuragxa piloto", "Letero al unu garantianto", "La eta princo" kaj la nefinitan verkon "La citadelo". La libro "La eta princo" ankoraux tiam havis nekredeblan sukceson kaj estas tradukita en multajn lingvojn, inter ili ankaux en Esperanton. Kun multaj grandaj malfacilajxoj Exupery sukcesis reakiri la rajton flugi kaj en 1943 li forflugis per usona aviadilaro al Norda Afriko. Li faris ok flugojn per nearmita esploraeroplano. Tiu granda kaj kuragxa homo la 31-an de julio 1944 je la oka horo kaj duono matene ekflugis de la flughaveno "Alegro" en Korsiko kaj neniam plu revenis. Cxiu, kiu legis ecx unufoje la libron "La eta princo", levinte la rigardon al la steloj en la cxielo, ekpensas pri la planedo, sur kiu estas unu floro - la plej bela por ni, unika floro. Ni devas kredi, ke la eta princo ekzistis kaj ekzistas ankaux nun ecx se en iu dezerto. Dancxo Dancxev ::::::::::::::: Esperanto-vivo Du Internaciaj E-arangxoj en plovdiva regiono En u. Karlovo, situanata en la fama Roza valo, inter la 3-a kaj 5-a de junio okazis la tradicia Balkana E-kongreso. La temo de la kongreso estis "Kultura turismo". Partoprenis reprezentantoj el Bulgario, Serbio, Rumanio. La solena malfermo okazis en la halo de la loka universitato, kies rektoro estas la konata esperantisto Bojxidar Leonov. En tiu universitato oni studas Esperanton. Salutis la kongreson la vicurbestro de Karlovo kaj la prezidanto de BEA. Mi salutis en la nomo de LIBE kaj de ANEB kaj informis pri la kunlaboro de la nevidantaj esperantistoj en la Balkanaj landoj kaj pri la alvoko de la Belgrada kunveno enkadre de la 70-a IKBE al la naciaj Balkanlandaj E-organizajxoj organizi E-kursojn por nevidantoj kaj varbi nevidantajn esperantistojn por sia nacia E-agado. Krom prelegoj en la kongresa programo estis festivalo de la slava kaj Balkana folkloro kaj partopreno en la tradicia Festo de la rozoj. La 15-a Internacia medicinista E-konferenco =IMEK= okazis en Plovdiv de la 11-a gxis la 16-a de julio. Partoprenis reprezentantoj el Bulgario, Belgio, Hungario, Cxehxio, Pollando, Rumanio, Japanio. La temo de la konferenco estis "Imuna sistemo". Paralele kun la prelegoj la partoprenantoj havis eblecon viziti la Transportan malsanulejon en Plovdiv, sanatorion en la banloko Hisar kaj ekskursi en la historia urbo Koprivsxtica. Vl. Jxelev ::::::::::::::: La 71-a Internacia kongreso de blindaj esperantistoj La cxi-jara IKBE okazis dum la 30 Vii - 6 Viii 2005 en Vilno, la cxefurbo de Litovio, kies multaj lokoj estas ligitaj kun Zamenhof =vd. "EL", n-ro 5/2005=. Pli ol 90 reprezentantoj el 18 landoj komforte logxis, mangxis kaj kunvenis en la sama konstruajxo - Popola kulturcentro. Bedauxrinde estas nur du lokaj blindaj esperantistoj, kiuj, cetere, pro diversaj kauxzoj ne povis kunlabori en la prepararangxoj. Tamen grave helpis Litova E-Asocio, ankaux la blindul-organizajxo kaj nia finna veterano Arvo Karvinen, kiu dum la tuta jaro kunagis kun la Prepara komitato. La solenan inauxguron cxeestis LEA-prezidanto Povilas Jegorovas. La prezidanto de UEA Renato Corsetti en sia alsendita salutmesagxo substrekis la gravecon de la kongresa temo: "Modernigo de lernomaterialo". I.a. li skribis: "Ni devas dauxre modernigi niajn lernomaterialojn kaj teknikojn kaj samtempe adapti ilin por cxiuj homoj de cxiuj generacioj". E-akademiano Otto Prytz =Norvegio= detale prelegis pri la laboro de la Akademio. Viglan diskuton elvokis la prelego de Antun Kovacx =Kroatio= pri la Zagreba metodo. Kaj LIBE-estraro komisiis al Anatolij Masenko =Rusio= kompili laborgrupon por koordini la instruagadon diverslande. Nataliya Kasymova =Germanio= cxiumatene gvidis la konversacian rondon kaj samtempe Nadja Jxukova =Rusio= okupigxis pri kvin litovaj knabinoj, komencantaj esperantistinoj. La cxefredaktoro de "EL" Attila Varro =Hungario= en sia prelego donis utilajn konsilojn kiel rete akiri vortarojn kaj aliajn lernilojn. Speciale interesa estis la arangxita de li kvizo okaze de la centjarigxo de "EL". Cxiuj kore dankis la cxefredaktoron pro la historiaj materialoj aperintaj en la revuo. Kiel kutime du kunsidojn havis la Gxenerala Asembleo de LIBE. Estis anoncitaj la rezultoj de la estrarbalotado. La novan LIBE-estraron eniris: prez. Nedeljka Lozajicx =Serbio kaj Montenegro=, vicprez. Raimo Tanskanen =Finnlando=, kasisto Pier Luigi Da Costa =Italio=, gxenerala sekretario Olena Posxivana, dua sekretario Anatolij Masenko, konsilantoj Theodor Speckmann =Germanio= kaj Dragan Sxtokovicx =Kroatio=. La eksprezidanto T. Speckmann, kiu dum 13 jaroj gvidis la estraron, estis nomumita Honora prezidanto de LIBE. Oni diskutis ankaux pri kunlaboro de LIBE kun aliaj internaciaj blindulorganizajxoj, ekz. kun EBU =Euxropa Blindul-Unio=. Cxi-rilate gravas la perletera opinio de la kompetentulo Pedro Zurita =Hispanio=: "La problemo de internacia komunikado ankoraux ekzistas. Tiurilate E-o povas ludi gravan solvan helpan rolon". La nova prez. N. Lozajicx sugestis, ke dum la kongresoj oni arangxu apartajn programerojn interesajn por la junularo. IKBE-72 okazos dum 29 Vii - 5 Viii 2006 en Florenco samtempe kun la UK-91, do estas unuka ebleco por blinduloj gxui arangxojn de la UK. Florenco estas tre multekosta urbo, sed la organizantoj jam nun klopodas fari cxion eblan, ke plej multaj blinduloj partoprenu la kongreson. Ekz. la kotizo 80 euxroj antauxvidas aligxojn al UK kaj IKBE, logxadon en komforta, sed 4-lita cxambro =nur kun matenmangxo= kaj unutagan ekskurson. La litovaj gastigantoj prezentis al ni tre varian kulturan programon: E-lingva diservo en protestanta katedralo, promenado tra la malnova urboparto de Vilno, tuttaga ekskurso al la subcxiela muzeo apud Kaunas, konatigxo kun servoj de la Litova blindulasocio, nacia kaj internacia artaj vesperoj. La plej fora grupo el Japanio tre interese konatigis nin kun la naciaj vestajxoj kaj tradiciaj kantoj kaj cxiu deziranto donace ricevis muzikdiskon. Konklude mi asertas, ke malgraux multaj komplikajxoj ankaux tiu IKBE plene bonsukcesis. A. Masenko ::::::::::::::: Per Esperanto en Makedonio Mia bona amiko - esperantisto Metodi Galeski el u. Prilep =Makedonio= jam multfoje invitis min viziti lian landon. Cxi-jare en la dua duono de junio mi kaj mia edzino akceptis lian inviton kaj vizitis tiun belan kaj interesan landon. Dank. al la afableco de mia amiko, en kies domo ni restadis kaj kun lia cxiama akompanado en ses tagoj ni sukcesis viziti kvin urbojn =Prilep, Krusxevo, Bitola, Ohrid, Struga= kaj konatigxi kun diversaj tre interesaj naturaj, historiaj kaj kulturaj objektoj. Tamen iomete pli mi deziras rakonti pri la unika E-klubo en Prilep. La unua E-societo en Prilep estas fondita en 1928. Gxi estis refondita en 1967. Nun en la urbo funkcias du societoj: urba kun prezidanto Metodi Galeski kaj junulara kun prezidanto Viktor Galeski =filo de Metodi=. La klubejo okupas tri cxambrojn preskaux en la centro de la urbo. En multaj sxrankoj estas centoj da diversaj E-libroj =ekz. pri historio, filozofio, kemio, kibernetiko= kaj multaj E-periodajxoj el diversaj landoj. En unu sxranko estas ecx brajla E-literaturo kaj revuoj por blindaj. En unu el la cxambroj trovigxas konstanta ekspozicio de plej diversaj esperantajxoj, bildkartoj kaj fotoj pri E-arangxoj okazintaj en Prilep. Sur la tabloj kusxas albumoj kun salutkartoj el diversaj landoj kaj fotoj de esperantistoj vizitintaj Prilep inter kiuj estas foto de d-ro H. Tonkin. Unu el la cxambroj estas ankaux lernocxambro: longa tablo cxirkauxita de segxoj, lernohelpiloj, nigra tabulo. En organizitaj gxis nun kursoj en la kluboj lernis pli ol 500 komencantoj kaj 41 progresintoj. Kursojn por progresintoj gvidis la bulgaro Nikola Uzunov. En Prilep okazis unu kongreso de la esperantistoj el eksa Jugoslavio. La societoj cxiujare eldonas sian almanakon. Pro la malfacila socia kaj ekonomia situacio en la lando nun la E-vivo estas ne tre aktiva. Tamen dank. al la neelcxerpebla entuziasmo de M. Galeski la E-vivo en Prilep ne cxesas. De la 1-a de julio li komencis gvidi novan E-kurson por komencantoj. En la urbo estas kelkaj E-objektoj krom la klubo. En la centro de la urbo estas konstanta E-vitrino, sur kvar domoj de esperantistoj estas bareliefoj de d-ro Zamenhof. Ofte en Prilep gastas esperantistoj. Antaux ni estis alia bulgara paro, post ni oni atendis esperantistojn el Ukrainio kaj cxiujn akceptas familio Galeski. Metodi afable montras al ili la vidindajxojn de sia lando. Gxis kiam estas tiel sindonaj kaj entuziasmaj esperantistoj kiel Metodi Galeski la E-movado vere vivos. Vl. Jxelev ::::::::::::::: Lia vivo estis plena je defioj Mi ricevis lian konsenton skribe rakonti pri li. Tio okazis printempe. Ni portis al li la librojn, kiujn li mendis. Mi trovis lin kusxanta en la lito. Li diris, ke tio estas la unua fojo kiam li permesas al si akcepti gastojn en tia stato. Mi dankis al li. La tempo antauxis min. Kiel ofte okazas en la vivo, la detalajxoj ensorbas la plej gravajn kaj signifajn aferojn. Mi prokrastis mian viziton. Mihail Karamihajlov duan fojon estis trafita de apopleksio kaj lia sanstato malbonigxis. Mi mem estis operaciita kaj forestis de Sofio. Ankoraux en la tago de mia reveno ni cxiuj en la legejo antauxsentis ion. Ni provis telefone kontakti lin, sed ne sukcesis. Matene je la 19-a de julio ni eksciis pri lia forpaso okazinta en la fruaj horoj de tiu tago. Tiuj vortoj estis antauxprezento de la homo, kiu lasis spuron en la klerigo kaj kultura vivo de la blindaj homoj en nia lando. Mihail Karamihajlov naskigxis la 28-an de julio 1921 en Plovdiv. En la agxo de unu jaro kaj duono li perdis sian vidpovon. Tiu evento kauxzis fortan doloron en la koroj de la multnombraj familianoj. La patro venis en Bulgarion kiel rifugxanto el la regiono de Seres, kie li lasis domon kaj alian havajxon. Li estigxis cxevalveturigisto. La patrino distingigxis per siaj boneco kaj anima forto. Tiuj gepatroj ebligis al kvar el siaj kvin gefiloj akiri superan klerecon. Mihail eklernis en la Instituto por blinduloj en Sofio. De frua agxo li manifestis siajn karakterizajn trajtojn. Li distingigxis per siaj scivolemo, persistemo, lernemo. Li finis la lernejon kun perfektaj rezultoj. Inter liaj instruistoj estis akademiano Petko Stajnov. De la lerneja benko gxis la morto de la granda bulgara komponisto tiuj du personoj konservis sian varman homan rilaton. Post multaj jaroj la komponisto riprocxos min, ke estante estro en la Asocio de la blinduloj mi ne pritaksis bone la muzikan talenton de Mihail Karamihajlov. "Memoru, ke Mihail estas granda muzikisto" - li diris al mi. Fininte la Instituton la sagaca junulo dauxrigis sian klerigon en la muzika akademio. Lia bona sukceso permesis al li ecx fini du klasojn en unu lernojaro. Krome li studis rusan filologion. En 1943 en Skopje estis fondita la unua lernejo por blinduloj, kies direktoro estis Ljuba Kacarova. En 1945 sxi estis oficigita direktoro ankaux de la novefondita lernejo por blindaj infanoj en Sxumen, kiu poste translokigxis en Varna. Post sxia pensiulinigxo la klerigaj instancoj en la urbo elektis Mihail Karamihajlov direktoro. En tiu funkcio li sukcese dauxrigis la aferon de sia antauxulo. Li sercxis lernantojn kaj enkondukis profesian praktikon. Li defendis sian opinion, ke fininte la bazan lernejon la lernantoj devas havi ian profesian orientigxon. Post diskutoj li enkondukis lernohorojn por metilernado. En 1955 li revenis en Sofion. Li aktive partoprenis la laboron de la dua asocia kongreso kaj estis elektita estrarano. Li membris ankaux en la estraro de la Popola konsumkooperativo de la blinduloj. Poste li estigxas gxia prezidanto. Kiel en la klerigo de la blinduloj, tiel ankaux en la disvolvo de la kooperativo Mihail Karamihajlov donis siajn ideojn kaj aktive partoprenis en ilia realigado. Ni konis unu la alian de 1959, kiam mi estis studento. En dauxro de pli ol 30 jaroj la afero de la blinduloj ligis nin. Tio permesis al mi ekkoni pli bone iujn liajn karakterizajn trajtojn. Mi konfirmos, ke li havis fortan spiriton kaj estis eksterordinare persistema. Mi cxiam admiris lian logikon kaj analizeman menson. Mi sciis, ke li auxskultas okcidentlandajn radiostaciojn emisiantajn en la rusa lingvo. Ni cxiuj estis konvinkitaj pri lia kredo en la komunisma idealo. Mi supozas, ke lia scivolemo kaj lia strebo al la vero helpis lin antauxvidi la rezulton de la batalo inter la du sociekonomiaj sistemoj. Ankoraux komence de la sesdekaj jaroj Karamihajlov estis membro de la redakta komitato de revuo "La vivo de la blinduloj". Mi mem estis gxia membro kaj tial mi havis eblecon auxdi liajn opiniojn pri la proponitaj materialoj. Li insisitis pri pli largxa spektro kaj amplekso de la revuo. Tiutempe ne ekzistis la nuna varieco de brajlaj eldonajxoj diverstemaj. Li cxiam aprobis la sciencajn komunikojn. En 1959 li estis elektita membro de la buroo de la Asocio de la blinduloj. Kune kun la tiama prezidanto Ivan Iliev li veturis al Kemnitz, kie ili partoprenis en internacia konferenco pri la problemoj de la rekapabligo. Lia kono de la lingvoj rusa, franca kaj Esperanto helpis al li legi literaturon pri la vivo de la blinduloj kaj ilia klerigo kaj profesia realigxo. Estante lernanto li komencis legi en Esperanto. Li estris la E-societon "Balkana stelo" kaj estis konata en la internacia medio de la blindaj esperantistoj. Li aktive partoprenis la internaciajn forumojn de la movado. En 1978 en Varna li estis prezidanto de la IKBE kaj la sekvan jaron li malfermis la kongreson en Svislando. Kiam mi skribas pri lia karaktero, mi ne povas preterlasi unu el la cxefaj liaj virtoj. Li cxiam havis propran opinion, kiun li defendis. Tio kauxzis al li komplikajxojn kaj konfrontigxon kun asociaj gvidantoj kaj liaj kolegoj. Li argumentite kritikis kaj tio ne cxiam estis akceptata. Mi pensas, ke tiu alipensado en la pasintaj tempoj estis neakceptebla. Tio kostis al li la karieron en la socia agado. Li ecx estis eksigita de la kooperativo en publika kunveno en 1995. La kulpuloj pri tio devas honti. Des pli, ke la Supera kortumo de la Respubliko nuligis tiun decidon. Bedauxrinde ecx nun en la kondicxoj de la demokratio kun neklarigebla obstino la estraro de la kooperativo rifuzas fari tion, kio estis necesa por pardonpeti kaj rehonorigi lin dumvive. Unu el la plej grandaj meritoj de Mihail Karamihajlov kaj Todor Sxosxev rilate al la blinduloj estas la inkluzivigo de teksto en la Legxo pri la pensioj en 1958. Sur tiu-cxi jura bazo pensiuligxis miloj da blinduloj. La spirito de tiu jura normo konservigxis ankaux nun en la hodiauxa Kodekso pri la sociala asekuro. En 1960 Karamihajlov trovis sian veran destinon. Tiam li estis oficigita cxefa hxorestro de la profesia koruso de la blinduloj. Liaj erudicio kaj intelekto permesis al li rapide orientigxi kaj reakiri siajn lertecojn kiel muzikisto kaj interpretanto de la kantarto. Lia administra laboro kaj la funkcioj de gvidanto ne silentigis tiun harmonian sonadon, kiun li alproprigis en la muzika Akakdemio. Li rapide ekregis la koruson, kiu plenumis verkojn de bulgaraj kaj eksterlandaj muzikistoj de cxiuj stiloj kaj epokoj - de Palestrina gxis Petko Stajnov. Kun tiu arta ensemblo li prezentis koncertojn en diversaj lokoj - en la plej prestigxa halo "Bulgario" en Sofio kaj en cxiuj anguloj de la lando. Tre sukcesaj por la koruso estis la turneoj en Prago, Berlino, Dresdeno, Bratislavo, Erevano... Multnombraj plenumoj de la koruso sub la gvido de Karamihajlov estas registritaj en la Bulgara nacia radio, aperis ankaux gramofona disko. Inter la plenumitaj muzikajxoj estas ankaux kantoj en Esperanto. Mi rememorigos dolorigan momenton de nia kunlaboro, kiam ambaux korusestroj devis esti eksigitaj. La situacio en la koruso estis neretenebla. Ekzistis internaj bataloj kaj skismo. Laux pritakso de la estraro la maldungo de la hxorestroj estis necesa solvo. Saman opinion esprimis superaj instancoj. Ridinda, kvankam havanta malbonajn sekvojn por la koncernatoj, estis la allasita jura eraro cxe la nuligo de la laborkontraktoj de la du korusestroj. Kune kun ankoraux sep juristoj ankaux mi estas respondeca pri tio. Kompreneble ambaux korusestroj estis denove enoficigitaj. Mihail Karamihajlov pensiuligxis kiel cxefa korusestro en 1986. Post tio li ne cxesis helpi en la asociaj presejo kaj sonstudio kontraux honorario. Grava pagxo en la vivo de Karamihajlov estas lia partopreno en la agado de Legejo de la blinduloj "L. Braille". Dufoje li estis gxia prezidanto kaj dum longaj jaroj membris en gxia gvidkomitato. Publika kunveno de la legejo proklamis lin Honora membro. Kiam la morto atingis lin, li estis estrarano. Li estis honorita per altaj distingoj de la Asocio de la blinduloj en Bulgario kaj de la Cxefurba komunumo pro lia kontribuo al la kulturo. Tiu eksterordinara homo ne plu estas inter ni. Lin ne forgesos liaj lernantoj, liaj kolegoj kaj samsortanoj. Li mankos antaux cxio al siaj gefiloj, pri kiuj li zorgis kun eksterordinara amo kaj bone edukis ilin. Li montris ankoraux unu flanko de sia karaktero montrigxante neanstatuebla patro. Kiel mencias lia filino Maria, li estis tutsindona kaj helpis al cxiuj, kiuj bezonos lin. Sxi mem plenumis sian devon de amanta filino kaj zorgis pri li dum la lastaj jaroj de lia vivo. Gxis sia lasta spiro li restis fidela al siaj interesoj pri la scienco kaj la kosmo. Li cxiam auxskultis la programon "Discovery" en rusa lingvo. En la kolizioj kaj la kontrauxdiroj, en la neado kaj konfirmado, en la defendo de la argumentita penso kaj morala pozicio kaj en la akcepto de la defioj pasis la vivo de Mihail Karamihajlov. Tiu konduto cxiam estis ligata kun lia modesteco kaj nerimarkebla konsekvenceco cxe la malkovro de la eblecoj de la blinda homo kaj lia personeca kaj socia rekono. Tiu vivpozicio vekis la respekton kaj la estimon de la aliaj homoj al li. Spas Karafezov ::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Ili laboras por la bono de la nevidantoj En nia lando funkcias du lernejoj por nevidantaj infanoj - unu estas en Varna kaj la alia en Sofio. Nun mi volas rakonti al vi pri la Sofia blindullernejo. En gxi lernas 169 gelernantoj kun difektita vidpovo. Ni devas klarigi, ke 40 el ili estas integritaj en publikaj lernejoj de la cxefurbo. En la blindullernejo la infanoj estas instruataj laux la programoj de la publikaj lernejoj. Kompreneble en la blindullernejo estas enkondukitaj specialaj lernobjektoj kiel orientigxo kaj movigxo en la vasta spaco, vidpova asistado, utilaj lertecoj kaj taktila arto. En la lernejo funkcias du servooficejoj: unu pri frua reago kaj alia pri integrita instruado. La servooficejo pri frua reago servas la infanojn de 0 gxis 6-jaragxaj. Tio signifas okupigxo pri la infanoj, kiuj estas en la infangxardenoj. La infanoj, kiuj vizitas publikajn lerneojn, estas konstante helpataj de konsult-instruistoj pri integrita lernado. En tiu sfero laboras ankaux la t.n. resursaj instruistoj, kiuj vizitas la nevidantajn lernantojn en la publikaj lernejoj kaj certigas al ili helpan medion kaj la asistado, kiu estas necesa por ilia sukcesa lernado kune kun la vidantaj samagxuloj. La konsultaj instruistoj gxenerale vizitas la lernejojn, en kiu lernas nevidantaj infanoj kaj kiam estas necese, ili vizitas ankaux iliajn domojn. Tiuj vizitoj estas ligitaj kun la helpo por ilia pli bona aux gxusta alproprigo de la lernomaterialo de la aparta lernobjekto. Kiam estas necesa helpo en la domo por la sinpreparo por la sekva tego, la konsulta instruisto povas viziti la nevidantan lernanton kaj doni al li/sxi la necesan instruhelpon. En la Sofia blindullernejo la uzado de komputilo estas regula lernobjekto en la programo kaj tie estas bone ekipita kabineto pri informadiko. Multaj nevidantaj lernantoj bone sukcesas en tio. La akiritaj scioj pri la uzado de komputiloj donas bonan sxancon al la lernantoj por la estonta vivo. En la lernejo funkcias kantgrupo "Ridetoj" sub la gvido de la konata bulgara nevidanta komponisto Georgi Holjanov. La grupo multfoje gajnis premiojn en kantkonkursoj kaj festivaloj. Unu el la fundamentaj celoj de la direktoro Ljubomir Velkov kaj la tuta instruistaro estas helpi al la infanoj estigxi bonaj civitanoj de la socio. Oni konigas al ili la valorojn de la civitana socio kaj helpas al ili profesie orientigxi. Cxiutage oni laboras per la instruado por formigo de socialaj lertecoj, kiun la infanoj bezonos kiam ili forlasos la lernejon. Tiel ili povis esti egalrajtaj en la socio kaj trovi sian lokon en la labormerkato. Fininte la mezan lernejon, la junaj homoj rajtas studi en altlernejoj. En la lernejo nun ne funkcias kursoj por profesia preparo. La instruado estas je nivelo de profesia orientigxo. Nun oni komencas realigi iniciaton, kiu planas, ke kvar infanoj helpe de la instruisto pri muziko kune kun profesia agordisto lernu la profesion de agordisto, kio povus poste doni al ili eblecon trovi laboron. La direktoro de la Sosfia blindullernejo diras, ke la nevidantaj infanoj ankoraux en frua agxo devas esti edukataj esti respondecaj, disciplinitaj kaj montri sian inteligentecon. La instruistoj formas en ili kapablon debati, venki konfliktojn kaj komunikadi bonstile. Tiuj lertecoj plibonigas ilian gxeneralan kulturon. Al la lernejo helpas la Ministerio de la klerigo kaj diversaj neregistaraj organizajxoj kiel Lions club, Rotary club, fondajxoj "Valorajxoj", "Horizontoj", "Estonteco por Bulgario" kaj multaj firmaoj. La lernejo sukcese laboras laux internaciaj projektoj de programo "Socrates", "Specialaj amikoj" k.a.. La pedagogia kolektivo konstante cxerpas el la fremdlanda sperto kaj cxio pozitiva trovas lokon en la tiflopedagogia praktiko en nia lando. La direktoro kaj la tuta instruistaro laboras sindone por la bono de la nevidantaj infanoj. Venko Modesta ::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Neforgeseblaj pensoj La mondo estas bela kaj valoras batali por gxi. =E. Hemingway= Spirite memsuficxaj estas nur geniuloj kaj stultuloj. =Goethe= Kio estas amikoj? - Unu animo en du korpoj. =Aristotelo= Neniu malbonulo estas felicxa. =Juvenal= Amo estas nekuracebla malsano. =Sv. Cxach= Pentroarto estas poezio sen vortoj. =Voltero= Amo estas sopiro al beleco. =T. Tasso= Cxiuj grandaj homoj estas modestaj. =Nekonato= La bonsxanco estas blinda. =Budho= Kolektis: Herbert Meier ::::::::::::::: Lingvaj demandoj Pri la E-predikativo "Tio estas terure", diris konato kaj post atendado mi singarde petis kompletigon: "Terure kio, aux terure kia?" Evidente la terurito supozis, ke mi komprenas lian penson, sed laux la gramatiko de Esperanto la dirajxo ne suficxis. Kiel klarigi? Nu, "tio" estas pronomo. Tiu vorto devenas de la latina "pro nomina", t.e. "anstataux nomvorto", t.e. substantivo. Do fakte li diris: "Tiu afero estis terure", post kio mi atendus "teda" k.s.. "Estas terure" ja servas kiel predikato cxe la fraza subjekto en la formo de subpropozicio aux infinitivo: t.e. "konciza subpropozicio". Jen ekzemplo el la funfdamenta "Ekzercaro": "Rajdi sur leono estas dangxere". =Ni povus imagi, ke la frateto Leono de Ludoviko foje servis kiel cxevalo kaj "leone" sin vengxis kontraux siaj gefratetoj... Tio farus la "Ekzercaron" de Zamenhof ecx humura. Sed re al la afero!= Por klarigi tiun formon "dangxere" PAG rimarkigas, ke al verbo ja devas aparteni nur adverbo, ne adjektivo. Prave, sed cxu klare? Andreo Cseh uzas kalkuladon por la pluralo: Unu blanka sxtrumpo kaj unu blanka sxtrumpo estas du blankaj sxtrumpoj. =Atentu, ke "kaj" cxiam implicas plurnombron, t.e. pluralon. Kaj gxi bele vidigxas en blankaj, malsekaj kaj dikaj k.s..= Simile ni povas rezoni: "Ni estas kontentaj" havas pluralan predikativon "kontentaj", cxar "estas" funkcias kiel en ekvacioj: Ni =homoj=, do ankaux "ni kontentaj homoj". La evidentan elementon "homoj" ni ellasas kaj restas "ni kontentaj". Simile eblas rezoni pri: "Labori estas bone" kaj "Dormi estas bone": "labori" agi kaj "dormi" stati =laux la difino de la funkcio de verboj=. Se ni do asertas, ke labori kaj dormi estas bone, ni celas "Labori - agi bone" kaj "Dormi - stati bone". La evidentaj elementoj "agi" kaj "stati" estas malhaveblaj kaj per eleganta "elipso" =t.e. ellaso= ni diras "Labori estas bone kaj dormi estas bone". Sed denove: ne diru "Tio estas klare", cxar mi aldonus "fusxita". Rob Moerbeek ::::::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Rimarkinda islamana kultkonstruajxo En la sudokcidenta parto de urbo Sxumen trovigxas la plej granda islamana kultkonstruajxo en Bulgario - la moskeo "Tombul gxami". Laux la grandeco gxi okupas duan lokon en la Balkana duoninsulo post la moskeo "Sultano Selim" en Edirne =Odrin= en Turkio. "Tombul gxami" kaj la komplekso cxirkaux gxi estas konstruitaj en 1744-a j.. La vera nomo de la moskeo estas "Sxerif Halil pasxa", sed pro sia sferoforma kupolo gxi estas nomata de la loka logxantaro "Tombul gxami". La komplekso okupas areon de 1730 kvadrataj metroj. Gxi inkluzivas cxefkonstruajxon =moskeon=, superan islaman lernejon kaj bibliotekon en la dua etagxo. La interno de la moskeo estas ornamita per arabeskoj kaj subskriboj en araba lingvo =esprimoj el la Korano=. En la biblioteko estas konservataj pli ol 5 mil volumojn de religia literaturo, konataj verkoj de arabaj auxtoroj kaj la geografiaj mapoj de la eminenta araba vojagxanto kaj geografo ekde la komenco de la Xii-a jarcento Abul Abdal Mohamed Idrisi. Nuntempe tiu valora heredajxo trovigxas en la Nacia biblioteko en Sofio. Cxiuj partoj de la komplekso estas ligitaj per internaj kortoj. Cxe la okcidenta parto de la moskeo altigxas 40-metra minareto, kiu de malproksime altiras la atenton al tiu rimarkinda monumento, konservanta la arkitekturajn tradiciojn alportitajn de Malgranda Azio. Nauxdek naux sxtuparoj kondukas al la balkono en la supra parto, de kie la muezino alvokas la kredantojn al pregxo. Ena la vasta korto estas granda sxprucfontano en araba stilo, kies akvo estas konsiderata sankta. La elementa lernejo kaj la malgranda tombejo al la moskeo havas siajn apartajn kortojn. La komplekso "Tombul gxami" estas la ununura bone konservita islamana kultmonumento en nia lando. Hodiaux la moskeo estas funkcianta muzulmana templo kaj amase vizitata turisma objekto. Dimo Dimov ::::::::::::::: Interesajxoj Bulgara parlamento La bulgara parlamento estas nomata "Popola kunveno". Gxi funkcias kiel ordinara popola kunveno kaj Granda popola kunveno. Oni elektas Grandan popolan kunvenon, kiam estas necese decidi ege gravajn problemojn de la sxtato =ekz. por ellabori kaj akcepti novan konstitucion=. En la plej nova historio de Bulgario funkciis ok Grandaj popolaj kunvenoj. Cxi jare la 25-an de junio okazis balotoj por la 40-a ordinara popola kunveno. En gxi estis elektitaj 240 deputitoj, el kiuj 50 virinoj, cxiuj el 5 politikaj partioj kaj koalicioj. Inter ili estas unu eksprezidento, tri eksaj cxefministroj, 27 eksministroj, ok eksurbestroj. La plej maljuna deputito estas 76-jara, la plej juna - 22-jara studento. Svisa kuriozajxo La sviso Claud Vaillar turnis sin al svisa banko kun peto, ke la banko pagu al li monon, kiun en 1904 lia praavo en ebria stato metis en la bankon por "nedifinita periodo" kun interezo de 2@% jare. Temis pri 3000 svisaj frankoj. La konto ne estis fermita, cxar neniu el la heredantoj sciis kion signifas "nedifinita periodo". Nur kiam en 1994 Claud Vaillar direktis sian peton al la banko, la problemo estis solvita. Evidentigxis, ke kun la interezoj dum la pasintaj 95 jaroj la 3000 frankoj farigxis 647.000 frankoj. La banko ne nur pagis tiun monon, sed ankaux enmanigis al Claud Vaillar medalon "Por konfido kaj pacienco". =el la gazetaro= La rubrikon kompilis Vladimir Jxelev ::::::::::::::: Anonco pri la abonkampanjo ANEB-estraro kaj la redakta komitato de revuo "Esperanta fajrero" rememorigas, ke komencigxas la abonkampanjo por la jaro 2006. La abonkondicxoj restas sensxangxaj, same kiel la abonkotizo: 5 euxroj aux 6 USD por orienteuxropaj esperantistoj kaj 10 euxroj aux 12 USD por la ceteraj. La dezirantoj aboni la revuon sendu la monon al nia banka konto: SI Bank - filio Plovdiv Bankkodo 88878368 Konto =en USD= 1102636403 Limdato: 1 Ii 2006. Bonvolu informi nin per letero pri la sendita abonkotizo. ::::::::::::::: Ni funebras La 19-an de julio cxi-jare en Sofio forpasis nia samideano, longjara aktiva esperantisto Mihail Karamihajlov =vd. la artikolon "Lia vivo estis plena je defioj"=. Ni klinigxas antaux lia memoro kaj esprimas kondolencojn al la familianoj. ANEB-estraro kaj la redakcio de "E-fajrero" Cxiuj geamikoj esprimas sian elkoran kondolencon al nia samideanino-samsortanino Sofia Frolova kaj al sxia familio, al la filino Tamara okaze de la forpaso de ilia edzo kaj patro. Ili funebras kune kun siaj amikinoj logxantaj en Vitebsk =Belorusio=. Genadij Gluhov ::::::::::::::: Korektoj En la pasinta numero de nia revuo estas allasitaj jenaj eraroj: p. 4, linio 20: unua devas esti legata unika p. 13, linio 3: gxeneralo devas esti legata gxenerale p. 13, linio 14: finanacaj devas esti legata financaj p. 15, linio 18: frormato devas esti legata formato p. 23, linio 6: otfe devas esti legata ofte p. 25, linio 19: Starcimir devas esti legata Stracimir p. 31, linio 6: konsipstigis devas esti legata konsistigis p. 32, linio 1: cu devas esti legata cxu ::::::::::::::: 2005/4 La vorto de la redaktoro Cxiuj ni de la flama juneco gxis la lastaj tagoj de la vivo pensas pri la amo, parolas pri gxi per plej dolcxaj vortoj, revas pri gxia intima mondo en la cxirkauxpreno de la dezirata felicxo. La amo por la apartaj personoj havas malsaman vizagxon. Por iuj gxi estas juna knabino, en kiu estas esprimita gxia filozofio per unu movo de la mano - unu mano tenas miniaturajn figurojn de viro kaj virino en cxirkauxpreno kaj la libera mano esprimas la rolon de la sorto en la amo. Tio estas konkreta atingajxo de la realismo en la vivo. Ni ofte imagas la amon kiel pesilon, en tiu momento ni povas pensi pri Cezaro kaj Kleopatra. En multaj lokoj tra la mondo oni organizas ekspoziciojn, en kiuj cxeestas la temo pri la intima vivo kiel frukto de la arto de la antikveco gxis nun. En ili ofte estas montritaj diversaj momentoj de la vivo persona, familia kaj kolektiva. Pri la amo estas verkitaj sennombraj libroj, estas konservitaj diversaj memorajxoj kaj multaj skulptajxoj kaj pentraj artajxoj, kiuj diversmaniere traktas la temon. Pegaso estas simbolo de la homa impeto, de la poeta flugado, de la revoj pri felicxo kaj pri cxio bona sur la Tero. La atingajxoj de la arto - poezio, muziko, pentroarto, cxiam sugestas respekton cxe ni. Tusxante skulptajxojn kiel "La pregxanto", "La hispana knabino" kaj multajn aliajn, ni sentas senliman kontenton de la soifanta gxojon animo. Ekzistas tiaj atingajxoj de la arto, antaux kiuj ni povas pasigi tutan tagon aux longan nokton en medito. Ni scias, ke ankaux la sanktuloj estis infanoj, pro tio ni povas libere kaj trankvile paroli kun ili en la reala vivo. Kiel ni sentas nin en la atmosferso de la arto? Cxiu mem respondas al si, cxar cxiu individue akceptas tiun specifan mondon. La artajxoj sugestas respekton aux ni havas ian strangan sentemon. Malgraux, ke ni estas homoj kun perdita vidppovo, ni intime parolas kun la artverkantoj kaj eniras en ilian animan mondon per nia soifo je beleco, je sincera esprimo de la sentoj kaj je malkasxo de la nevidebla intima mondo de la kreado. Ni devas sercxi la plej mallongan vojon al reala renkontigxo kun la apartaj verkantoj en la literaturo, muziko kaj pentroarto por vivi kelkan tempon en ilia intima kaj nepenetrebla mondo. Ni estu cxiam soifaj je beleco, kulturo kaj arto. Dancxo Dancxev ::::::::::::::: Esperanto-vivo Nia renkontigxo en Varna Pli ol 40 nevidantaj esperantistoj - membroj de ANEB kaj iliaj akompanantoj el la lando atingis la belegan nigramaran urbon Varna je la 26-a de auxgusto, vendrede, por partopreni en nia tradicia renkontigxo de la nevidantaj esperantistoj. En la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo eksonis parolo kaj kantoj en Esperanto kaj en bulgara lingvo. Tuj post la alveno la plimulto de la partoprenantoj rapidis al la strando por gxui la maron en la belega suna tago preskaux je la fino de auxgusto. La renkontigxo cxi-jare estis dedicxita al du gravaj eventoj, du grandsignifaj jubileoj. Je la 26-a de auxgusto vespere ni diskutis la unuan temon - "Cent jaroj de la okazigo de la Unua Universala kongreso de Esperanto.". Pri gxi koncizan referajxon prezentis nia samideanino el Razgrad Radka Stojanova. Sxi kompetente kaj precize rakontis pri tiu grava por la tutmonda E-movado historia evento. Estas kreitaj diverssitemaj artefaritaj internaciaj lingvoj, sed nur Esperanto restis viva, uzebla kaj utila por interhoma komunikado. Gxin uzas multaj miloj da homoj sur la terglobo. La genia kreajxo de d-ro Zamenhof estas praktikata de diversaj tavoloj de la homaro. En la 1-a UK partoprenis 688 esperantistoj el 20 landoj. Zamenhof partoprenis cxiujn UK-ojn gxis la Unua mondmilito. En la diskutado pri la referajxo de Radka Stojanova oni starigis diversajn demandojn, al kiuj sxi respondis kiom eble detale. Post la vigla diskuto kun granda plezuro ni auxskultis la surbendigitajn vocxojn de d-ro Zamenhof kaj de aliaj eminentaj esperantistoj. 1905 estas rimarkinda jaro ne nur por la internacia E-movado pro la Unua kongreso. Gxi estas grava ankaux por la nevidantaj homoj en Bulgario, cxar en gxi okazis historia evento - en septembro ekfunkciis la Instituto por blinduloj en Sofio. Pri la evento rakontis s-ro Petar Petrov, direktoro de la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo en Varna - heredanto de la tradicioj de la Instituto. Kun intereso ni sekvis lian rakonton pri la trapasita centjara vojo de la lernejo. Nia cxijara renkontigxo finigxis per koncerto organizita de niaj samideanoj el Varna. La plenumoj de la amatoroj donis al ni cxiuj bonan humoron kaj gxojajn emociojn. Je la 28-a de auxgusto, dimancxe, ni jam disigxis. Cxiuj iris al siaj logxlokoj kun agrablaj impresoj kaj rememoroj pri cxio travivita en tiuj tri tagoj plenaj de utilaj, agrablaj kaj interesaj okupoj. La belega regxino de la nigramara bordo Varna akceptis kaj adiauxis nin per suno kaj tre agrabla varma vetero. Marinka Spasova ::::::::::::::: "Esperanta fajrero" dudekjarigxis La bulgaraj blinduloj komencis lerni Esperanton en la auxtuno de 1907. Tio okazis en la Instituto por nevidantaj infanoj en Sofio. De tiam gxis nun la E-movado inter la blinduloj en nia lando atingas siajn sukcesojn kaj havas sian teritorion en la kampo de la kulturo. Dum la jardekoj estis tri E-societoj, kiuj unuigis la blindajn samideanojn en la grandaj urboj: "Balkana stelo" en Sofio, "Lumo" en Plovdiv kaj "Espero" en Varna. En ili formigxis bonegaj esperantistoj - Stefan Nenkov, Dimo Kolev, Tanja Mileva, Mihail Karamihajlov, Todor Sxosxev, Keranka Milusxeva, k.a. el Sofio; Velicxka Karparova, Angel Sotirov, Vladimir Jxelev, Julian Evtimov k.a. el Plovdiv; Boris Bodicxev, Dimo Dimov, Stojan Mincxev, Elena Kojxuharova, Dobrinka Bodicxeva k.a.el Varna. Al tiuj nomoj ni devas aldoni la nomojn de Marinka Spasova el Gorna Orjahovica kaj de Marin Todorov el Sxumen. Tiun cxi liston oni povas plilongigi. En la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento en la Instituto por blinduloj estas eldonitaj tri manskribitaj numeroj de la revuo "Fajrero". Ilin redaktis la lernantoj Georgi Georgiev =Tombula= el Plovdiv, bonege posedanta E-on kaj Kiril Manov, al kiuj helpis ilia instruisto Asen Grigorov - elstara bulgara E-poeto kaj socia aganto. Bedauxrinde tiuj numeroj perdigxis kaj nun ni scias nenion pri ilia enhavo. Sed ni fieras, cxar tiu unua kuragxa pasxo de niaj s-anoj estas komenco de la realigo de la nobla ideo eldoni E-an brajlan revuon en Bulgario, ecx se mane skribitan. Post longaj jaroj la revuo reaperis. En la kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento la E-movado en nia lando startis kun novaj fortoj post la periodo de negativa rilato al la lingvo de Zamenhof. La blinduloj ne restis flanke de tiu kultura agado. La blindul-esperantista movado revivigxis kaj nia aktiveco estigxis rimarkinda. Komencis realigi multajn iniciatojn la E-societoj en Sofio, Plovdiv, Varna. Cxe ABB kaj BEA estis fondita Sekcio de la blindaj esperantistoj. Tio estis nova organiza pasxo por la unuigo de la nevidantaj s-anoj kaj kunordigo de la laboro kaj la iniciatoj de la esperantistoj en la tuta lando. En la auxtuno de 1984 la estraro de la Sekcio pridiskutis la ideon pri aperigo de bulgara brajla revuo por la nevidantaj esperantistoj. Tiu ideo kaj la starigitaj celoj forte kaptis nian atenton. La sekcia estraro unuanime decidis, ke la nova revuo komencu aperi en 1985-a jaro kaj gxi portu la nomon "Esperanta fajrero". Redaktoro de la nova eldonajxo estigxis Todor Sxosxev, elstara esperantisto, aktiva aganto de la Bulgara blindulasocio, konata poeto kaj ambicia kultura aganto. Li redaktis la revuon gxis sia morto en 1991 kaj donis al gxi bonan aspekton kun ricxenhavaj rubrikoj kaj interesaj kontribuajxoj, kiuj kaptas la atenton de la legantoj. Li helpis amike al la dezirantoj labori en la kampo de la jxurnalistiko. Dank. al Sxosxev kelkaj el ni elkreskis kiel laborantoj en tiu sfero. Sur la pagxoj de la revuo aperadis artikoloj pri la enlanda kaj eksterlanda movado inter la vidantoj kaj la blinduloj, pri la vivo de la nevidantoj en nia lando kaj en aliaj landoj, pri la kulturaj arangxoj de la nevidantoj kaj ilia partopreno en la festoj de la Esperanta kanto kaj parolo, pri la naciaj arangxoj de BEA kaj pri la internacia E-movado. La revuo en tiu periodo aperis dank. al la financa subteno de ABB. Gxi estis senpage liverata en multaj landoj. Post la morto de T. Sxosxev aperis kelkaj malfacilajxoj kaj komplikajxoj pri la redaktado de la revuo pro manko de sperto cxe la esperantistoj okupigxnataj pri gxi kaj la eldonajxo ne aperis regule. Poste pro la aktiveco de Vladimir Jxelev kaj Angel Sotirov kaj kun la helpo de Fani Mihajlova la revuo reaperis regule. Sub la redaktado de tiu trimembra skipo la revuo plibonigxis. En gxi aperis novaj rubrikoj, kiuj variigis gxian enhavon kaj faris gxin pli interesa. En septembro 2001 laux la reguloj de la Statuto de ANEB estis elektita nova respondeca redaktoro de "Esperanta fajrero". Tiun postenon okupis Dancxo Dancxev. Mi akceptis tiun taskon konsciante la seriozan respondecon antaux la esperantistoj kaj la legantoj kaj kun la sincera deziro dauxrigi la gxisnunan vojon. Mi havas deziron pliricxigi la gxisnunajn atingajxojn. Tiucele estas oficialigita nova redakta komitato en konsisto: Angel Sotirov, Fani Mihajlova, Stefka Stojcxeva, Velicxka Karparova kaj Vladimir Jxelev. Ili cxiuj laux siaj ebloj helpas al la redaktoro. Nia revuo aperas regule kaj ritme kvarfoje jare. Mi kiel respondeca redaktoro kaj la tuta redakta komitato deziras, ke cxiu aparta numero estu interesa enhave, varia lauxteme kaj kaptu la atenton de la legantoj. Cxu ni atingas tion diros nur la legantaro. Nun "Esperanta fajrero" estas ricevata en 21 landoj de 90 s-anoj en brajla kaj en auxdkaseda versioj. Tamen la revuo estas legata de pli ol tricent homoj, cxar ekzistas legcxenoj en diversaj landoj, kie la aparta numero pasas de homo al homo. Tiamaniere multaj s-anoj povas legi cxiun numeron. Kelkaj s-anoj cxiam pretas helpi nin per havigo de materialoj por la revuo. La redakta komitato sincere dankas al la kunlaborantoj Dimo Dimov, Marinka Spasova, Boris Bodicxev, Spas Karafezov kaj aliaj, kiuj kontribuas per siaj artikoloj, informoj, anoncoj, kantoj, kiujn ni aperigas sur la pagxoj de la revuo. Ni sincere dankas al Fani Mihajlova, kiu zorgeme plenumas siajn taskojn kaj helpas la realigon de nia ideo pri la revuo. Mi volus esprimi mian personan deziron kaj tiun de la tuta redakta komitato, ke estu post ni aliaj novaj junaj s-anoj, kiuj dauxrigu la laboron sur la kampo de la blindula E-movado en nia lando, por gxia sukcesa marsxo antauxen. Dancxo Dancxev ::::::::::::::: Festa kunveno La 17-an de oktobro en la Cxefurba biblioteko okazis solenajxo okaze de la 20-jarigxo de la brajla revuo "Esperanta fajrero". Inter la gastoj estis la prezidanto de Bulgara E-Asocio Petro Todorov kaj la prezidanto de la Asocio de la blinduloj en Bulgario Vasil Dolapcxiev. La prezidanto de la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario Vladimir Jxelev substrekis la signifon de la eldonajxo. Gxi informas en eksterlando pri la afero de la blinduloj kaj estas legata en Euxropo, Usono, Japanio. Gxia unua redaktoro estis la granda blinda esperantisto Todor Sxosxev. Liaj posteuloj estas Vladimir Jxelev kaj Dancxo Dancxev. La lasta faris historian trarigardon de la eldonajxo. Meritojn pri gxia aperado havas ankaux Keranka Milusxeva kaj Fani Mihajlova. "Esperanta fajrero" estas organo de la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario. Gxin eldonas kune ANEB, la Nacia legejo de la blinduloj "L. Braille" kaj ABB. La publiko cxeestanta la solenajxon estis rekompencita per bonege plenumitaj E-kantoj en akompano de piano. La partoprenantoj en la programo estis de Sofio, Plovdiv, Varna kaj Razgrad. Estis anoncitaj la rezultoj de la internacia literatura konkurso okaze de la jubileo. Estis premiitaj ankaux la personoj, kiuj havas meritojn por la aperigo de la revuo. Spas Karafezov ::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj "Literatura revuo" estigxis kvinjara La 2-an de julio 2000 en la informa spaco aperis ankaux la parola revuo "Literatura revuo". Kiel preskaux cxiu novnaskito gxi komence ne aspektis tute perfekta: la muzika arangxo estis malaltnivela; la parolo sonis terure; la tempodauxro de la provnumero estis nur 23 minutoj kaj 41 sekundoj; la rubrikoj estis nur kvar - Liriko, Satiro, Debutantoj kaj Koncizaj novajxoj. Preskaux du jarojn la A-flanko de la revuo estis destinita por tekstoj en versoj kaj la B-flanko por satiraj kaj aliaj tekstoj. Longan tempon forestis beletraj tekstoj pro la malgranda formato de la revuo - nur 60-minuta dauxro de la sonregistrajxo por unu numero aux 50.000 tajpsignoj. Ankoraux en la provnumero la revuo proklamis sin malfermita tribuno por grafomaniuloj kaj precipe por viddifektitaj verkantoj. Estas sciate, ke gxuste inter la vidmalfaciligitaj homoj, versxajne kompense =Alfred Adler=, abundas verkantoj de cxiuspecaj literaturaj tekstoj. Kaj ili same kiel cxiuj verkantoj arde deziras, ke iliaj verkajxoj atingu siajn sxatantojn. Estas konate, ke ankaux cxe la liberecaj eldonkriterioj en la lastaj 15 jaroj la auxtoro de literaturaj tekstoj ne povas facile eldoni libron cxiujare, ecx se li estas produktiva kaj ambicia. Krom tio la specialigitaj periodajxoj ne estas tre helpemaj rilate al nekonataj kaj komencantaj auxtoroj. Malgraux la kronikaj seriozaj mankoj de la revuo, sxajne gxuste pro la montritaj en la antauxa alineo kauxzoj, la specifa auxtoraro akceptis gxin kun granda scivolemo, mirinda toleremo kaj neelcxerpebla fido. Per la trakoj de "Literatura revuo" multaj iliaj verkoj trovis siajn unuajn legantojn. Kun intereso, pacienco kaj fido rilatis kaj rilatas al gxi ankaux la dekoj da legantoj, kiuj ne produktas literaturajn tekstojn kaj en sia plimulto ili estas homoj kun grave difektita vidpovo. Eble estas interese mencii, ke 15% de la legantoj de la revuo estas homoj sen ajna viddifekto. Kvankam certagrade eliteca, "Literatura revuo" havas grandegan por parola revuo legantaron - cxirkaux 200-250 personoj el 31 logxlokoj en la lando. 30-40% el la publikajxoj en "Literatura revuo" estas originalaj tekstoj, t.e. nepublikitaj antauxe kaj plejparte verkitaj speciale por gxi. Preskaux cxiuj rubrikoj de "Literatura revuo" komencigxas per siaj distingaj signaloj. Dank. al la redakta konsilio kaj skipo en la lastaj tri jaroj la revuo atingis relative bonan strukturitecon. Tre grandan interesigxon gxuas gxiaj konstantaj rubrikoj: "Poezia ateliero", "Novajxoj de Artforumpres", "Dirite al orelo". Kun granda malpacienco estas atendataj ankaux la rubrikoj "Debutantoj", "Ni tralegu denove kun vi", "Divenu la auxtoron", "Humuro de hieraux", "Leteroj de legantoj". Kunlaborantoj de la revuo - auxtoroj, raportistoj, novajxraportantoj - estas cxirkaux 40 personoj, precipe vidmalfaciligitaj. En la revuo publikigas siajn verkojn ankaux niaj amikoj kun normala vidpovo. En gxi, nature, de gxia apero mem estas "presataj" regule ankaux verkoj de jam konataj bulgaraj auxtoroj. Kiel oni povas supozi konante la mision de la revuo, la auxtoroj viddifektitaj iom dominas en cxiu numero. La auxdrevuo "Literatura revuo" ne estas komerca projekto. Gxi estas senpage disvastgata de la fonobibliotekoj de ABB, de kelkaj legejaj, lernejaj kaj urbaj bibliotekoj kaj cxefe de 24 volontuloj, niaj amikoj. Gxi atingas ankaux legantojn en Bursa =Turkio= kaj Prilep =Makedonio=. "Literatura revuo" nun aperas nur sur auxdkasedoj, cxar gxiaj legantoj en sia plimulto ne posedas KD-aparatojn. Fine ni bondeziru al la legantoj necxesantan intereson al la revuo, al la redakta teamo - neestingigxantan entuziasmon pri la laboro, al la disvastigantoj - apostolecan sindedicxon, al la auxtoroj - altkvalitan literaruran produktajxon, al la donacantoj - nesekigxantan bonfaremon... Al la revuo - longan, longan vivon... Angel Sotirov ::::::::::::::: Sur la flugiloj de la kanto Antaux 70 jaroj estas fondita la Hxoro de la blinduloj en Bulgario. Gxi per sia perfekta kanta arto trapasis gloran vojon sur enlandaj kaj eksterlandaj scenejoj. La hxoro portas la nomon de akademiano Petko Stajnov - fama nevidanta bulgara komponisto, kies muziko estas inter la plej bonaj atingajxoj de nia nacia kulturo. La kantkolektivo solene festis sian jubileon per solena koncerto en la granda cxefurba koncertejo "Bulgario". Tio okazis gxuste en la Internacia tago de la muziko, la 1-a de oktobro. La solenajxo estis organizita kaj finance subtenita de multaj naciaj institucioj kaj fondajxoj. Sub la gvido de Petar Matev kaj en la pianakompano de Julia Zaprjanova la hxoro plenumis 12 muzikajxojn de bulgaraj kaj eksterlandaj auxtoroj. La koncerta programo komencigxis per "Patro nia", kiu starigis la publikon. Tio substrekis la solenan etoson de la jubilea vespero. Unue estis plenumitaj ortodoksaj pregxejaj kantoj, en kiuj montris sin kiel brila solistino la sopranulino Neli Stojcxeva. Tuj post sxi montris sian talenton Radostin Georgiev, basvocxa kantisto. Ili estas la junaj solistoj de la hxoro, kiuj estas ne malpli bravaj ol siaj antauxuloj. En la programo de pregxeja ortodoksa muziko estis ankaux komponajxo de Boris Ibrisximov, speciale verkita por la Hxoro de la blinduloj. Poste la hxoro plenumis muzikon de bulgaraj komponistoj kaj prilaboritaj folkloraj kantoj. La solena jubilea koncerto finigxis per plenumo de hxoroj el operoj de Verdi kaj Donizetti. La publiko varme aplauxdis kaj bisis. La hxorusanoj kantis la malnovan bulgaran kanton "Avino Minkovica". La hxorestro Petar Matev kaj la kantistoj ricevis multajn florojn kaj gratulojn de la cxeestantoj kaj de la oficialaj gastoj. La prezidanto de la Bulgara hxora asocio Valentin Bobevski distingis la hxoron per ora plakajxo por gxia valora kontribuo al la bulgara hxorarto. Per tiu granda jubilea koncerto la Hxoro de la blinduloj denove montris, ke en dauxro de sepdek jaroj gxi inde okupis gravan lokon en la kultura spaco de la lando. Gxi konfirmigxis kiel unika kantkolektivo kaj meritas subtenon de la oficialaj instancoj. Oni ne devas forgesi, ke gxi laux statuto ne plu estas profesia, sed en gxi laboras veraj profesiuloj, kiuj dedicxas sian vivon al tiu nobla arto. Fine de la koncerto la hxorestro dankis al la sponsoroj kaj al cxiuj cxeestantoj. Ni sincere deziras novajn sukcesojn al la Hxoro de la bulgaraj blinduloj, kiu estas fenomeno en la kultura tradicio de la kanta arto. Venko Modesta ::::::::::::::: Centjara jubileo La lernejo por infanoj kun difektita vidpovo "Prof. d-ro Ivan Sxisxmanov" en Varna estas heredanto de la fondita en 1905 sxtata Instituto por blinduloj en Sofio - la unua lernejo por nevidantaj infanoj en nia lando. Okaze de la jubileo la lerneja estraro organizis solenan feston je la 26-27-28-a de oktobro. Okazis scienca konferenco, en kiu partoprenis kaj prezentis prelegojn tiflopedagogoj el preskaux cxiuj balkanaj landoj kaj ankaux el Rusio, Germanio, Usono, Britio. La temo de la konferenco estis "Planado de la instruado al infanoj kun difektita vidpovo". En la sama lernejo okazis emociaj renkontigxoj de eksaj instruistoj kaj eksaj lernantoj. Grava programero de la festo okazis la 28-an de oktobro en la urba teatro. La oficialan solenajxon cxeestis ministroj, deputitoj, la distrikta kaj la urba estroj, la prezidanto de ABB. Per letero salutis la sxtatprezidento Georgi Parvanov, kiu auxspiciis la feston. Estis ricevitaj salutleteroj, floroj kaj donacoj de multaj sxtataj kaj sociaj organizajxoj, inter kiuj ANEB. En sia solena parolado la direktoro de la lernejo Petar Petrov menciis, ke en 1907 en la lernejo startis la E-movado inter la nevidantoj en Bulgario. Post la oficiala parto okazis koncerto de la lernantoj. La infanoj entuziasme kaj emocie kantis, ludis, dancis sub la aplauxdoj de la publiko en la plenplena salono. Post la koncerto por la oficialaj gastoj estis organizita koktelo, kie neformale dauxris la kontaktoj kaj la intersxangxo de opinioj. Vladimir Jxelev ::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Rezultoj de la literatura konkurso Okaze de la 20-jarigxo de nia brajla revuo "Esperanta fajrero" la ANEB-estraro kaj la redakta komitato de la revuo organizis literaturan konkurson por poeziaj kaj prozaj verkoj libertemaj. Al nia alvoko respondis ok gesamideanoj sendante siajn verkojn. Ni ricevis konkursajxojn el Bulgario, Estonio, Germanio, Moldavio, Rumanio kaj Rusio. Komisiono en konsisto: Angel Sotirov, Dancxo Dancxev kaj Velicxka Karparova serioze pridiskutis la ricevitajn verkojn kaj pritaksis ilin el lingva kaj literatura vidpunkto. En la plimulto de la konkursajxoj la komisiono konstatis etajn gramatikajn erarojn, stilajn malgxustajxojn sub influo de la nacia lingvo kaj malklarecon en la belarta esprimo. Pritaksante la literaturan valoron de la apartaj verkoj, ilian gramatikan strukturon kaj stilon la komisiono decidis: Unuan premion pri poezio prijugxas al Nadja Jxukova el Kislovodsk =Rusio= por sxia versajxo "Cxu pri katoj?" kaj pri prozo al Tamara Andrejeva el Sankt Peterburgo =Rusio= por sxia rakonto "La bluokulino". La du auxtorinoj ricevas kiel premion kompaktajn diskojn, kiuj enhavas muzikajxojn plenumitajn en Esperanto de la konata bulgara operkantisto - esperantisto Veselin Damjanov. La aliaj ses konkursintoj ricevas donace auxdkasedon kun kantoj kaj versajxoj en Esperanto. Al cxiuj partoprenintoj en la literatura konkurso ANEB-estraro kaj la redaktantoj de "Esperanta fajrero" sincere deziras novajn sukcesojn sur la kampo de la literatura verkado kaj dankas pro la kuragxo partopreni en nia iniciato. Plimulto de la senditaj konkursajxoj trovos lokon sur la pagxoj de nia revuo. Dancxo Dancxev ::::::::::::::: Cxu pri katoj? Kato al katino jxuris, ke nenien li forkuros, ke li servos sxin fervore, cxar li amas sxin tutkore, ke li portos al sxi musojn, veturigos sxin perbuse, ja li konas du sxoforojn, kiuj estas tre bonkoraj. Jxuris li pri am. fidela: - Mi purigos vian felon, mi alportos al vi lakton, nur al vi murmuros kantojn, mi... - Silentu! - la katino, kiel vera spertulino rompis lian paroladon: - Cxesigu vian babiladon! Pri la am. marcxandi cxesu, orajn montojn ne promesu! Vi parolas nun pri bono, sed mi konas vin, fripono! Nadja Jxukova ::::::::::::::: Lingvaj demandoj Ankoraux pri la akuzativo Pri la kazo post "po" Inter la esprimoj "doni po du pecojn" kaj "doni po du pecoj" estas ankoraux malfacile diri, kiu estas la pli bona kaj tial ambaux esprimoj estas uzeblaj kaj bonaj. Tamen konsiderante, ke danke la intervenon de la vorto "po" la pecoj jam ne dependas rekte de la "doni", ni konsilas uzi post "po" =tiel same kiel post "da"= la nominativon ="doni po du pecoj"=. Alia kauxzo por tiu cxi konsilo estas ankaux la cirkonstanco, ke laux nia opinio "cxie, kie oni dubas inter la nominativo kaj akuzativo, oni devas uzi la nominativon". =L. L. Zamenhof "La esperantisto", 1891,p. 7= ::::::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Valora monumento de la bulgara mezepoka arkitekturo Je 14 km nordoriente de Varna kaj je 4 km sudokcidente de la ferieja komplekso "Oraj sabloj" trovigxas la plej konata rokmonahxejo en la bulgara nigramara regiono - Alagxa manastir. Gxi estas unu el la multnombraj rokmonahxejoj, kiuj ekzistas dum la Xiii-Xiv-a jc.. Tiuj unikaj kultmonumentoj estas amase renkontataj sur vasta teritorio, kiu ampleksas la Balkanojn kaj la Proksiman Orienton. En la historia literaturo formigxis la opinio, ke ties apero estas ligita kun la apero kaj disvastigo de la kristanismo. Alagxa manastir versxajne estas parto de grandega komplekso de pli ol 500 similaj monahxejoj sur la teritorio de nordorienta Bulgario, ligitaj kun la disvastigata dum la Xii-Xiv-a jarcentoj en Bizanco kaj Bulgario instruo pri la Dia energio - isihasmo. Situanta meze de belega arbarricxa loko Alagxa manastir jam frue altiris la atenton de esploristoj kaj natursxatantoj. Por unua fojo en la literaturo gxia nomo estas menciita en 1832 en la libro de la rusa verkisto Viktor Tepljankov "Leteroj el Bulgario". La komencon de seriozaj esploroj pri tiu malnova kristana monumento metas en la fino de la Xix-a jc. la unuaj bulgaraj arkeologoj de cxehxa nacieco, la fratoj Karel kaj Herman Sxkorpil. La arkeologia societo kaj muzeo fonditaj de ili en la komenco de la Xx-a jc. en Varna transprenas la taskon pri la prizorgado kaj konservado de la monahxejo. Laux iniciato de ambaux fratoj en 1912 Alagxa manastir estas proklamita nacia antikvajxo kaj en 1957 - monumento de la kulturo de la Nacia instituto pri monumentoj de la kulturo. Por klarigi ni povas diri, ke la isihasmo estas mistika religi-filozofia ortodoksa instruo fondita de sankta Gregoro Sinait en la komenco de la Xiv-a jc.. Alagxa manastir apartenas al la granda grupo de naturaj kavernoj formitaj sur la fundo de la antikva Sarmata maro, kiu antaux cxirkaux 12 milionoj da jaroj kovris la teritorion de preskaux tuta sudorienta Euxropo. La monahxejo estas situanta je du niveloj =etagxoj= en alta preskaux 40 metrojn kalksxtona roko. En la okcidenta parto de la unua nivelo tuj apud la sxtuparo por vizitantoj trovigxas la monahxeja pregxejo. Meze de gxia orienta muro estas enfosita malgranda altara nicxo. Simile al aliaj ortodoksaj pregxejoj de la mezepoko gxi ankaux estis ornamita per freskoj. Bedauxrinde hodiaux ili estas preskaux tute neniigitaj. Estas konservitaj nur apartaj, malbone legeblaj fragmentoj. Grave difektitaj de la tempo kaj cxefe de la multnombraj vizitantoj estas ankaux la murpentrajxoj en la altara parto de la malgranda kapelo en la dua etagxo de la monahxejo. La esploroj de la freskoj montras, ke ili rilatas al la Xiii-Xiv-a jc., kio difinas ankaux la periodon de la fondo de la monahxejo. Je 800 m nordokcidente de Alagxa manastir inter densa flauxro estas alia grupo de la kavernoj, situantaj en tri niveloj. La fratoj Sxkorpil nomis ilin katakomboj. Plej bone estas konservita la dua nivelo konsistanta el du ejoj. La destinon de la unua, la pli granda ejo, la sciencistoj ne povis difini. En la dua, pli malgranda, estas kvin tombokameroj. Sur la okcidenta muro de la pli granda ejo kaj sur la orienta muro de la pli malgranda estas du encxizitaj krucoj de la frua kristana epoko. La ceteraj du niveloj prezentas naturajn kavernojn. La tombo, la krucoj kaj la malkovritaj objektoj =ceramikajxoj, moneroj de la tempo de imperiestro Justinian la Granda k.a.= donas al la sciencistoj motivojn supozi, ke la katakomboj estis logxigitaj de monahxoj en la frua kristana epoko en la Iv-Vi jc.. De la sama periodo estas ankaux la situanta oriente de Alagxa manastir malgranda fortikajxo, frua kristana baziliko kaj kelkaj logxlokoj. Kia estas la ligo inter tiuj tri grupoj da monumentoj situantaj en malgrandaj distancoj unu de alia, ne estas konate. Eble la katakomboj, la baziliko, la fortikajxo, la logxlokoj kaj versxajne ankaux la kavernaj ejoj de Alagxa manastir estas unu el la fruaj kristanaj centroj en la nigramara regiono en la periodo Iv-V-a jc.. Tiuokaze la mezepoka rokmonahxejo de la Xiii-Xiv-a jc. povas esti konsiderata dauxriganto de la malnova kristana tradicio en tiu regiono kaj kune kun la katakomboj formis grandan monahxejan komplekson. Post la turka invado en la fino de la Xiv-a jc. Alagxa manastir simile al multaj aliaj bulgaraj monahxejoj estis forlasita. Dum la jaroj de la fremda regado la loka kristana logxantaro ne cxesis viziti tiun sanktan lokon. La kristana nomo de la monahxejo ne estas konata. La nomo Alagxa estas turkdevena vorto, kiu signifas "bunta". Skribaj sciigoj pri Alagxa manastir kaj la ceteraj monumentoj mankas. Estas konservitaj nur la legendoj pri fantomoj de monahxoj, driadoj kaj elfoj, pri senfinaj subteraj labirintoj kasxantaj nekalkuleblajn ricxajxojn kaj versxajne ankaux atestojn pri la pasinteco de tiu belega kaj mistera loko, valora monumento de la bulgara mezepoka artkulturo. Dimo Dimov ::::::::::::::: Gravaj anoncoj La 72-a IKBE okazos en Florenco =Italio= de la 29-a de julio gxis la 5-a de auxgusto 2006. Anoj de IKBE logxos en du hoteloj en la urbocentro. La aligxkotizoj por persono dum semajno estas: de 460 gxis 160 euxroj depende de la nombro de litoj en la cxambro por okcidenteuxropaj, nordamerikaj, japanaj kaj auxstraliaj kongresanoj, 80 euxroj por la ceteraj landoj =valida nur por kvarlitaj cxambroj=. Tiuj kotizoj validas por la blinduloj kaj iliaj gvidantoj kaj inkluzivas tranokton kun matenmangxo kaj unu ekskurson. Aligxojn oni akceptos gxis maksimume la 15-a de majo 2006. Pli detalaj informoj por la bulgaraj esperantistoj sekvos. *** ANEB-estraro kaj la redakta komitato de revuo "Esperanta fajrero rememorigas, ke komencigxas la abonkampanjo por la jaro 2006. La abonkondicxoj restas sensxangxaj, same kiel la abonkotizo: 5 euxroj aux 6 USD por orienteuxropaj esperantistoj kaj 10 euxroj aux 12 USD por la ceteraj. La dezirantoj aboni la revuon sendu la monon al nia banka konto: SI Bank - filio Plovdiv Bankkodo 88878368 Konto =en USD= 1102636403 Limdato: 1.Ii.2006 Bonvolu informi nin per letero pri la sendita abonkotizo. ::::::::::::::: Al la legantoj de "Esperanta fajrero" ni deziras sanan, pacan, sukcesplenan Novan 2006-an jaron! La redakcio kaj ANEB-estraro ::::::::::::::: 2006/1 La vorto de la redaktoro Cxiujare en la komenco de januaro nia popolo solene festas la naskigxtagon de la plej granda bulgara poeto-revoluciulo - Hxristo Botev. En diversaj urboj kaj vilagxoj la festoj estas rimarkindaj pro prelegoj pri la kuragxa homo kaj pro recitado de liaj senmortaj poemoj. Por cxiu el ni li estas legendo kaj lia vivo, lia sinofero kaj lia poezia arto restas senmorte brilantaj en la memoro de la bulgara popolo. Hxristo Botev naskigxis je la 6-a de januaro 1848 en la apudbalkana urbeto Kalofer kiel unua filo de la instruisto, publicisto kaj tradukanto Botjo Petkov kaj de Ivanka Boteva, kiu konis bone la bulgaran folkloron kaj bele kantis popolajn kantojn. Unue Hxristo lernis en Karlovo, kie lia patro estis instruisto de 1854 gxis 1858. Poste li dauxrigis la lernadon kaj finis la unuagradan lernejon en sia naskigxa urbeto. Tiam li jam konis la francan kaj la rusan lingvojn, kio donis al li eblecon legi en originalo okcidenteuxropan kaj rusan literaturon. Samjare li forveturis al Odeso =Rusio=, kie li lernis kiel stipendiulo en la tiea gimnazio. En 1865 li estis eksigita el la gimnazio, cxar li disvastigis inter la lernantoj revoluciajn ideojn. Li devis estigxi instruisto en la besaraba vilagxo Zadunaevka. Ankaux tie li propagandis socialismajn ideojn pri plibonigo de la vivo de la malricxuloj. En 1867-a jaro la junulo revenis en sian naskigxurbon. Tie li tuj komencis disvolvi revolucian agadon. La situacio farigxis dangxera, li devis forlasi sian naskigxlokon kaj neniam plu revenis. Tiutempe en jxurnalo "Gajda" redaktata de Petko R. Slavejkov estis publikigita la unua poemo de Hxristo Botev "Al mia patrino". La juna poeto forveturis al najbara Rumanio, kie tiutempe koncentrigxis la bulgara revolucia elmigrantaro. Li laboris en Braila kiel kompostisto cxe Dimitar Panicxkov, kiu presis la jxurnalon "Danuba auxroro". En la sekvaj jaroj de nekredeblaj malfacilajxoj kaj mizero li estis en la centro de la bulgara revolucia movado por liberigo de Bulgario elsub la kvincentjara turka jugo. Li kunlaboris en la tiama gazetaro de la bulgaraj elmigrintoj kaj mem organizis proprajn gazetojn. Li elstaris kiel poeto, jxurnalisto kaj kapabla gvidanto de la elmigrantaro. Sub lia redaktorado komencis aperi la nova organo de la bulgara revolucia partio, la jxurnalo "Standardo", kie estis presataj ardaj artikoloj, interesaj rakontoj, gloraj poemoj kaj diversaj informoj pri la situacio de la sklavigita bulgara popolo kaj gxia malfacila vivo. Sur la pagxoj de la jxurnalo aperis liaj ardaj alvokoj al batalo por liberigo de la patrujo. En 1875 Hxristo Botev kune kun Stefan Stambolov, alia revolucia aganto por nia liberigo, eldonis la poemkolekton "Kantoj kaj versajxoj". Eksciinte pri la decido de la Centra revolucia komitato proklami ribelon en Bulgario, Botev komencis organizi bandon por eniri en la landon kaj helpi la ribelintan popolon. La 17-an de majo 1876 la auxstria sxipo "Radecki", konkerita de la tacxmento gvidata de Botev, transportis la ribelbandon gxis la bulgara bordo de Danubo cxe Kozloduj. La bandanoj alterigxis, kisis kun amo la teron kaj komencis la batalojn kontraux la multnobra armeo de la malamiko. La popolo renkontis ilin kun amo kaj gxojo. Post tri tagoj, je la 20-a de majo 1876, okazis la lasta batalo de la tacxmento, en kiu Botev kaj granda parto de liaj bandanoj estis mortpafitaj proksime de urbo Vraca. Ankaux en niaj tagoj Botev elstaras kiel senprofita batalanto por homaj rajtoj, kiel kuragxa heroo dedicxinta sin al la liberigo de la popolo, kiel poeto de la libero. Ni ne forgesas lian heroajxon, li vivas en niaj koroj per sia poezio. La poeziaj kaj prozaj verkoj de Botev estas tradukitaj en Esperanton=. Liaj poemoj estas plej alta atingajxo de la amo al la Patrujo, al la naskigxa tero, al la popolo kaj la strebo al pli bona mondo. Dancxo Dancxev Esperanto-vivo Kunsido de ANEB-estraro La 4-an de marto cxi-jare en la E-klubejo en Plovdiv okazis kunsido de la estraro de ANEB. La tagordo estis jena: 1. Informo de la prezidanto pri la agado dum 2005. 2. Financa raporto pri la jaro 2005: la financa stato de la asocio estas tre malbona. Pasintan jaron fakte ne estis enspezoj. 3. Akcepto de bugxetprojekto 2006. 4. Preparo de la jarkunveno - gxi okazos la 3-an de junio 2006 je la 13-a horo en la E-klubejo en Plovdiv. 5. Organizo de la tradicia cxiujara renkontigxo en Varna. Gxi okazos en auxgusto. 6. IKBE en Florenco: estis esprimita granda bedauxro, ke la bulgaraj esperantistoj ne partoprenos gxin pro manko de lokoj. 7. Diversajxoj: estis tralegitaj informoj pri EKRA-2006 en Razgrad, pri la kongreso de BEA, pri organizata de BEA =kunlabore al turisma agentejo= ekskurso al Italio lige kun la UK en Florenco. :::::::::::::: Plano por la agado de ANEB-estraro en 2006 1. Aprobi la financan raporton-2005. Fari planon por la agado de ANEB-estaro en 2006 kaj provizoran bugxeton de ANEB por 2006. 2. Decidi pri la plua aperigo de "Esperanta fajrero". 3. Decidi pri eldono de disko kun kantoj en Esperanto. 4. Prepari kaj okazigi la jarkunvenon de ANEB. 5. Pritaksi la eblojn kaj organizi nacian E-renkontigxon. 6. Helpi al dezirantoj partopreni en IKBE en Florenco. 7. Certigi la regulan aperadon de revuo "Esperanta fajrero". 8. Subteni la gxisnunajn E-kursojn kaj sercxi eblecojn organizi novajn. 9. Insisti antaux la Estraro de ABB pri surdiskigo de sonbendigoj de E-literaturo en Bulgario. 10. Subteni konstantajn bonajn kaj utilajn rilatojn kun parencaj sociaj organizajxoj. 11. Pliaktivigi la agadon de la E-klubo en Plovdiv. Partopreni en regionaj kaj naciaj E-arangxoj. 12. Organizi fakon por E-literaturo en la Nacia biblioteko de la blinduloj en Sofio. 13. Sercxi fontojn de finanacaj rimedoj por la agado de ANEB. Ni gratulas Nia s-ano kaj sortofrato Vladimir Jxelev, prezidanto de ANEB, je la 22-a de februaro cxi-jare 70-jarigxis. Ni deziras al li firman sanon kaj novajn fortojn por fruktodona laboro por la blindulesperantista movado en nia lando kaj internaciskale. En la sekva numero ni aperigos lian portreton. De la redakcio ::::::::::::::: Internacia esperantista krea renkontigxo "Abritus" 2006 esperantista domo de kulturo "D-ro Ivan Kircxev" en Razgrad =Bulgario= anoncas Internacian konkurson pri poezio kaj humurajxoj originale verkitaj en Esperanto - EKRA-2006, je liberaj temoj. La verkoj ne devas esti jam publikigitaj kaj partoprenintaj en aliaj konkursoj. Verkojn por la konkurso, subskribitajn per pseuxdonimo, oni sendu en tri ekzempleroj al la organizantoj =EDK-Razgrad=. La nomo kaj adreso de la sendanto estu en aparta koverto subskribita per la sama pseuxdonimo. La jxurio kunsidos je la 30-a de majo 2006. Premioj aljugxotaj. Premiitaj verkoj aperos en revuo "Literatura foiro" kaj "esperantista tribuno". La anonco de la rezultoj kaj la premiado okazos kadre de la Esperanta kultura festo "Abritus" 2006 en Razgrad, la 10-11-an de junio 2006. Dezirantoj povas aligxi al la festo kaj devas sendi jenajn kotizojn: tranokto - 10 lv. por unu nokto; vespermangxo - 6 lv. ::::::::::::::: Kongresaj informoj La 58-a kongreso de Bulgara E-Asocio okazos cxi-jare de la 1-a gxis la 3-a de septembro en u. Svisxtov - interesa malgranda urbo sur la bordo de rivero Danubo. *** Pligxustigoj pri la 72-a IKBE: 1. La kotizo estas inter 440 kaj 80 euxroj depende de landoj kaj cxambroj =unu-, du-, kvarlita= 2. La kotizo inkludas 7 tranoktojn kun matenmangxo kadre de IKBE kaj la kotizon al la 91-a UK, do la eblecon partopreni en UK, en kiu IKBE cxi-foje estas integrita. Bedauxrinde por bulgaroj ne plu estas liberaj lokoj. :::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Helpa altvalora entrepreno La ideo pri fondado de asocioj por kolektive utila laboro kaj interhelpado ekzistas inter la bulgaroj ankoraux dum la turka kvincentjara jugo, kio montras la bulgaran bonkorecon. Tio multe helpas al nia popolo dum la renaskigxa periodo en la 18-a kaj 19-a jarcentoj. La unuaj kooperativoj en nia lando naskigxis por defendo de la interesoj de la malricxuloj kaj la laboremaj homoj de la logxantaro. La unua bulgara kooperativo estas fondita en 1890. Tio estas nova periodo en la labora organizado de la aktivaj homoj por sukceso en la vivo. Gxuste tie cxi mi volas montri, ke en 1927-1928 kelkaj edukitoj de la Sxtata instituto por blinduloj en Bulgario komencis perlabori sian vivtenon kiel stratvendistoj en la grandaj urboj. En tiu tempo formigxis ankaux la unua sekcio de la komercistoj cxe la Societo de la blinduloj en Bulgario. Tio el historia vidpunkto estas grava pasxo en la kolektiva vivo de la nevidantoj. En la sekvaj jaroj la profesio de la komercisto helpis al multaj nevidantoj subteni sin mem kaj siajn familiojn. La sperto de la kuragxaj stratvendistoj sen vidpovo montris, ke tiu antikva metio donas reale vastajn eblecojn gajni monrimedojn. Rezulte de la sociaj sxangxoj post la Dua mondmilito la 25-an de februaro 1945 laux iniciato de Stefan Nenkov, tiama prezidanto de la Societo de la blinduloj, grupo de sortofratoj fondis la unuan kooperativon de la blinduloj en Bulgario por havigo de diversaj, plej ofte mankantaj varoj, kiujn oni poste vendis. En tiu postmilita tempo sur la merkato mankas multe da necesaj varoj kaj floras la nigra merkato en la tuta lando. La nevidantoj gxuste trovas sian lokon en la nova vivo de la sxtato. En 1949 la entrepreno estas alinomita - Popola konsumkooperativo de la blinduloj en Bulgario. Tiam estas malfermita gxia unua vendejo en la centro de la cxefurbo Sofio. En la sekva 1950-a jaro estas malfermita la unua filio de la kooperativo ekster la cxefurbo - en Sliven. Pasxo post pasxo la komerca entrepreno de la blinduloj disvastigas sian agadon en la teritorio de la tuta lando. Sekvas malfermo de gxiaj filioj en Plovdiv, Burgas kaj en aliaj urboj. Prezidantoj de la Centra estraro de la kooperativo estis dum jardekoj aktivaj kaj seriozaj laboremaj niaj sortofratoj, kiuj fordonis siajn fortojn kaj spertojn en gxia fruktododna laboro. De 1974 gxis nun prezidanto de nia kooperativo estas la nevidanta juristo Mihail K`arlin. Dum la jaroj la kooperativo de la blinduloj kiel komerca entrepreno plenumas regule kaj akurate siajn taskojn kaj realigas bonajn gajnojn cxiujare. La entrepreno havas 177 vendejojn en la tuta lando. En la kooperativo membras 1260 nevidantoj. Sekvas la jaroj de la transiro, en kiuj la kooperativo plifortigas siajn kontaktojn kun multaj produktadaj entreprenoj cele al plialtigo de la jaraj enspezoj kaj de la komerca gajno. Post la 10-a de novembro 1989 en nia lando komencigxis vastaj kaj profundaj postsocialismaj sxangxoj, kiuj transformas multflanke la vivon de la socio, la produktadajn kaj komercajn entreprenojn. Tio rezultigis pezajn batojn sur la agadon de nia kooperativo de la blinduloj. En 1995 la entrepreno estis restrukturita kaj ricevis novan nomon - Nacia kooperativo de la blinduloj en Bulgario. Gxia estraro konstante zorgas pri siaj membroj. Gxi fondis sportan klubon de la nevidantoj "Vitosxa", kies membroj aktive kaj regule partoprenas teame kaj individue respublikajn kaj internaciajn konkuradojn. La kooperativo jam havas propran administran konstruajxon kun cxiuj bonaj kondicxoj por utila kaj fruktodona laboro por la bono de la bulgaraj nevidantoj. La 60-jarigxo de la Nacia kooperativo de la blinduloj en Bulgario estas solene festita en oktobro pasintjare. Patrono de la festo estis la Prezidento de Respubliko Bulgario Georgi Parvanov. En nia kooperativo nun membras 1729 nevidantoj el la tuta lando. Gxia membro povas esti cxiu homo kun totale difektita vidpovo aux kun ioma vipovrestajxo plus aliaj fizikaj aux psikaj difektoj. Okaze de la jubileo de la komerca entrepreno aperis libroforme gxia historio verkita de Gancxo Bakalov. La libro estis oficiale prezentita antaux publiko de la literatura kritikisto Ivan Valov en Popola legejo "Slavjanska beseda" en la cxefurbo. La libron ricevis cxiuj partoprenantoj en la jubilea festo. Laux mi kaj laux la opinio de multaj niaj sortofratoj la membroj de la kooperativo sentas sin fieraj kaj felicxaj, cxar la komerca entrepreno ekzistas dum jardekoj kaj sukcese funkcias subtenante la plej malricxajn nevidantojn en nia lando. En la pasintaj sesdek jaroj gxi donis realan financan subtenon kaj trankvilon al multaj homoj kun difektita vidpovo. La estraro kaj la aktivaj membroj serioze kaj cxiutage defendas la socialan agadon kaj la rolon de la kooperativa vendejreto tra la lando. La komerco ekzistas kaj ekzistos, sen gxi la vivo reale estas neebla. Per tiu konstanta okupigxo gxis nun la Nacia kooperativo de la blinduloj en Bulgario ludis kaj dauxre ludos sian socialan rolon por enlaborigo kaj reala subtenado de la nevidantoj en nia lando en la hodiauxaj nefacilaj kaj neoportunaj kondicxoj. Dancxo Dancxev ::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo La bluokulino Ia neklarigebla forto turnigis mian kapon. Du bluaj okuloj rigardis min ne palpebrumante, sxajnis, ke ili elradiis magian lumon altirantan. Sxian hararon de koloro de matura luno kunligis largxa blua rubando, la robo ankaux estis blua. En tiu blueco oni povis droni. Kiam la buso haltis kaj la cxarmulino eliris, mi obee postsekvis sxin. La admirinda junulino pasxis apenaux tusxante la sxoseon. Kvazaux ebria mi marsxadis post sxi timante, ke tiu miraklo povas malaperi. Io neordinara okazis al mi: Cxu eble malsano kaptis min? Aux mi renkontis mian duoninon... La meditado subite rompigxis. La cxarmulino haltis. Denove tiuj admirindaj okuloj observadis min. Kelkajn minutojn ni staris senvorte. - Sxajne vi ien iris! - ekauxdis mi la teneran vocxon. Rideto tusxetis sxiajn lipojn. - Bonvolu dauxrigi! Hodiaux je la sepa vespere mi atendos vin apud la monumento al A.S. Pusxkin. Mi tre petas vin! - mia lango parolis tiujn frazojn kaj mi auxskultis ilin deflanke. Kio okazis? Ja nur frenezulo povas duigxi. Per la manplato mi visxis la vizagxon. La vizio malaperis. Ho, kiel en "Fabelo pri la fisxkaptisto kaj la ora fisxeto" de A.S. Pusxkin: Nenion diris la ora fisxeto kaj fornagxis en la bluan maron. Hejme mi tuj vizitis la dusxejon, kie malvarma akvo bonigis mian fizikan kaj animan staton. La varma bongusta kafo revenigis la kapablon pensi. Cxu rendevui aux ne rendevui? Tio estis la plej granda demando. La knabino mem provokis, ke mi deziru konatigxi kun sxi, kion mi intencas plenumi. Krome sxia rideto donis esperon kaj kuragxigis. Laux mia opinio la rendevuo povos kaj devos okazi. Grava mia tasko nun estas mia aspekto. Post la rapidkura preskaux duhora agado antaux la granda spegulo staris juna viro vestita en eleganta nigrakolora kostumo, en neriprocxebla blanka cxemizo plibeligita per moderna kravato, la novaj botetoj brilis kiel speguloj. Mia eksterajxo placxis al mi, nur la vizagxesprimo atestis pri la interna maltrankvilo. Acxetinte rugxajn rozojn mi alvenis je la fiksita horo al A.S. Pusxkin. Kun la bukedo staris mi apud la monumento, kies piedestalo similis al diverskolora tapisxo. Tra sablaj vojetoj promenadis urbanoj, kelkaj el ili metis florojn antaux la bronzan poeton. Mia modesta persono neniun kiel skulptajxo interesis. Kaj jen inter la homamaso mi rimarkis la konatan bluan banton kaj farigxis sxtona. La junulino alproksimigxis, en la manoj sxi tenis rugxajn rozojn, kiujn sxi kusxigis al monumento preterirante min. Ne sukcesis mi ion kompreni - antaux mi aperis ankoraux unu bluokula belulino kun blua banto tenanta ankaux rugxajn rozojn. Ambaux bluokulinoj similis unu al la alia kiel du akvogutoj. La rozoj falis surteren el miaj manoj. Kiam mi igxis kapabla konscii, la gxemelfratinoj malaperis... Tamara Andrejevna, Sankt Peterburgo - Rusio =La auxtorino gajnis la unuan premion en la literatura konkurso de nia revuo.= ::::::::::::::: Nova libro de nevidanta profesoro En 2005 la eldonejo de la Sofia universitato aperigis la lauxvican libron de la nevidanta profesoro Vladimir Radulov titolitan "Pedagogio de la vidmalfaciligitoj". Gxi estas fundamenta verko konsistanta el 13 cxapitroj kaj 502 pagxoj. Kiel montras la titolo de la verko, en gxi la auxtoro traktas krom metodologiajn demandojn ankaux tiujn pri frua efiko, preparo de la gepatroj, kompleksa pedagogia pritakso, kleriga planado, specifajxoj de la instruprocezo, cxefaj manieroj de aliro al informoj fare de la vidmalfaciligitoj, inkluda kaj integrita edukado, edukado de malforte vidantoj, instruado laux specialaj kaj adaptitaj programoj kaj al specifaj grupoj de vidmalfaciligitaj infanoj kaj direktado de la edukaj institucioj por vidmalfaciligitoj. Estas granda interesigxo pri la libro flanke de specialistoj pri edukado kaj rekapabligo de vidmalfaciligitaj homoj en Bulgario kaj ankaux en Ukrainio kaj Rusio. Ni deziru al gxi bonan vojagxon al la legantoj! Angel Sotirov ::::::::::::::: Lingvaj demandoj Kion signifas "de post jaro" "Siatempe ni decidis kial de post dek jaroj utiligi Esperanton por instrui pri la kulturoj de indigxenaj popoloj". Multaj uzas "de post" en la senco de "de antaux, de tiam", do la decido mem datigxus de antaux dek jaroj, klarige por "siatempe". Se la celo estas indiki "dek jarojn antaux 2006", mi uzus "de", "ekde" aux "de antaux". Jen la klarigo: En loka senco neniu konfuzus en deklaro de atestanto pri krimulo "li venis de antaux/de post la domo". Certe la distanco en cxi lasta okazo estas pli granda. Kaj ankaux en tempa senco neniu dubo pri la diferenco inter "La televido datigxas de =tempo= antaux =de=tempo post la Dua mondmilito". Diferenco de 6 jaroj. Kompreneble en Esperanto ni konsideras la mondan historion. Por ni, nederlandanoj, gxi dauxris 5 jarojn. Kion do signifas "de post dek jaroj"? Temas pri kombino, tute komparebla kun kunmetajxoj. Unu el al fundamentaj 16 reguloj de Zamenhof diras, ke en tiuj la lasta elemento estas la cxefa por la signifo. Velsxipo estas ne velo, sed sxipo. Do, en "reekiri" la cxefa enhavo estas komenci iri, levi la piedon por ekmarsxi. Kontrauxe "ekreiri" signifas komenci la reiron, returnigxi. Simile "de post 10 jaroj" indikas tempon post 10 jaroj: 2017 ek de kiam ni utiligu Esperanton tiucele, se ni celas 1996, ni diru "de antaux dek jaroj", "ekde 10 jaroj" aux simple =jam= de dek jaroj. Denove: cxe datoj ne ekestas problemo, cxar "de 1997" ne povas miskomprenigi. Sola diferenco estas, ke strikte "ekde 1996" povas signifi "ekde la unua de januaro 1996", dum "de post 1996" devas signifi "ekde la unua de januaro 1997". Miaopinie "de 1996" estas neuxtrala kaj povas sambone inkluzivi kaj ekskluzivi la jaron 1996. Mi esperas, ke ekde 2006 neniu plu stumblos sur cxi tiu sxtono de falpusxigxo. Rob Moerbeek ::::::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Sencxesa estimo de la bulgara popolo La nomoj de la Sanktaj instruistoj, unuaj klerigantoj kaj kultur-religiaj inspirantoj de la bulgara popolo estas eterne vivaj kaj regule festataj cxiujare en la tagoj de ilia morto - de Sankta Konstanteno Cirilo la Filozofo je la 14-a de februaro kaj de lia frato Sankta Metodio je la 6-a de aprilo. Ankoraux en la deka jarcento tiuj popolaj festoj komencis sian vivon en nia kristana ortodoksa eklezio kaj dauxras gxis nun. La tombo de S-ta Konstanteno Cirilo la Filozofo trovigxas en la templo "San Clemente" en Romo =Italio= - sankta loko por cxiu bulgaro. Dum multaj jaroj en la pasinteco estis sercxata la tombo de S-ta Cirilo. En 1857-1858 komencigxis la arkeologiaj prifosoj en tiuj sanktaj por la kristanaro lokoj. La tiama papo konsilis la grupon de arkeologoj labori rapide kaj respondece por sercxi la tombon de la granda klerulo Cirilo. Tie cxi mi klarigu, ke laux skribaj fontoj konataj al la sciencistoj, la tombo devis trovigxi gxuste tie. Instiganto de la sercxado estas la granda kroato, episkopo Josif Strossmeier, kiu =interalie= noble financis la aperigon de "Kolekto de bulgaraj popolaj kantoj" de la fratoj Dimitar kaj Konstantin Miladinov. Fakte al li kaj al grupo de aliaj episkopoj el la slavaj katolikaj landoj apartenas la ideo sercxi la tombon de Sankta Cirilo, la plej altranga instruisto kaj kleriganto de la slavaj popoloj. Tio estis tre grava por la bulgara popolo, cxar kvin el la discxiploj de la fratoj Cirilo kaj Metodio alvenis en Bulgarion kaj senlace laboris kiel instruistoj gxis sia morto. Komence oni sercxis la tombon dekstre de la absido de pregxejo "San Clemente". Poste oni malkovris gxin maldekstre de la absido. Mi klarigu: en la templo la direktojn oni difinas tradicie de la pozicio de la pastro okupanta sian lokon cxe plenumo de la diservo, sed ne de la pozicio de la cxeestantaj dipregxantoj. Mi aldonu, ke tio estas la ununura masonita mauxzoleo, kiu estas trovita cxe la fosado en tiu pregxejo. De la biografio de la sanktulo Cirilo ni ekscias, ke la Papo unue volis enterigi la faman homon en la ekzistanta papa mauxzoleo en la subteraj spacoj de Vatikano. La fakto, ke tio estas la ununura masonita tombo trovita tie pensigas pri enterigo de merita persono, kiu en sia tempo estis eminenta kaj elstara per sia kontribuo al la kulturo. Evidente cxe la enfosado de la malnova Vatikana pregxejo en la 12-a jarcento kaj la konstruado de la nova templo la restajxoj de la sanktulo estis elfositaj kaj metitaj en etan cxerkon, kiu estis gardata en la nova supra Papa pregxejo. Tiu cxerko malaperis en la tempo de la Napoleonaj invadoj en Italion. Tiam la Papa pregxejo en Vatikano estis fermita. En Romo restis funkciantaj nur sep pregxejoj. La restajxoj de Cirilo devis esti kasxitaj en alia pregxejo. Ili ne atingis gxin, cxar la kardinalo, kiu respondecis pri la transportado, deflankigis la tutan karavanon kun la arkivoj, sanktulaj restajxoj kaj aliaj valorajxoj de la Papa pregxejo kaj portis ilin al la pregxejo trovigxanta en la bieno de lia familio en urbo Recanati =la naskigxloko de la granda poeto Giacomo Leopardi=. Fakte apenaux en nia tempo, en la kvindekaj kaj sesdekaj jaroj de la pasinta jarcento, prof. Leonard Boel organizis elsercxadon de la arkivoj kaj de cxio malaperinta de la Papa pregxejo "San Clemente" fine de la dekoka jarcento. Tiu nobla iniciato donis sukcesajn rezultojn. Finfine oni jxetis lumon sur tiun malklaran kelkjarcentan historion. Por la monda kulturo kaj por la bulgara popolo estas grave, ke estis trovita tiu privata familia pregxejo en Ricanati kaj estis malkasxitaj la valorajxoj, inter kiuj la arkivoj de la Papa pregxejo kaj la restajxoj de la Sankta Cirilo. La traktado inter la oficistoj de Vatikano kaj la heredantoj de la familio de la kardinalo donis bonajn rezultojn kaj cxiuj trovitajxoj estis redonitaj al la Vatikana pregxejo "San Clemente". Kune kun Euxropo, la sciencaj centroj kaj la bulgara popolo estas gxojaj kaj dankaj, cxar inter la trovitaj multaj valoraj objektoj estas skatolo kun surskribo "Restajxoj de Sankta Cirilo". En tiu skatolo trovigxas ostoj de la mano de la sanktulo. Nin tentas la penso, ke estas konservita la mano, kiu desegnis por la unua fojo la slav-bulgarajn literojn, kiujn ni uzas jam dum pli ol dek unu jarcentoj. Sencxesa estas la estimo de la tuta bulgara popolo al la Sanktaj fratoj Cirilo kaj Metodio. Venko Modesta ::::::::::::::: Interesajxoj Gloro de la bulgara sxakludo Bulgara sxakludanto, Veselin Topalov, estigxis monda cxampiono en sukcesa konkurado por la grava titolo. Tiamaniere nia lando gajnis la tri mondajn titolojn en tiu antikva sporto. Krom Veselin Topalov niaj cxampionoj estas Antoaneta Stefanova =inter la virinoj= kaj Ljuben Spasov =inter la veteranoj=. Oni nun demandas kial la bulgaroj farigxis bonaj sxakludantoj kaj cxampionoj, malgraux ke ili estas gefiloj de eta slava popolo. Laux mi la respondo povus trovigxi en la fakto, ke ankoraux en la 9-a kaj 10-a jarcentoj la bulgaroj ludis sxakon, aux ke nur en nia lando oni ludis du variantojn de tiu ludo. Cxiuj ekspertoj tamen estas konvinkitaj, ke la sxakludado perfektigas la menson, pro tio gxi estas preferata sporto de entreprenistoj, sxtatoficistoj kaj politikistoj. Pri la sekretoj de la sxakludo en nia lando oni scias, ke la sukcesoj en diversaj konkuradoj ne alvenas hazarde. Laux la historiaj informoj la okupigxo de la bulgaroj pri sxako datigxas de profunda antikveco. Unu el la hipotezoj estas, ke la prabulgaroj alportis la ludon en nian teron. Kiel mi diris supre, en nia lando oni ludis unikajn en Euxropo du variantojn de la sxako. La unuaj konservitaj en skriba formo partioj de la sxakludo en nia lando estas de 1844-a jaro en Ruse. Tiu urbo estas la naskigxloko de Veselin Topalov, la nuna monda cxampiono. La specialistoj diras, ke la bulgaroj havas specialan inklinon al tiu sporto. Politikistoj kaj entreprenistoj forlasas siajn okupojn kaj fordonas sian liberan tempon al sxakludado. Ni scias, ke la bulgaro estas bona individuemulo, li/sxi malbone laboras en teamo, sed kiel sxakisto estas tre obstina, laboras multe kaj atingas rimarkindajn sukcesojn. La sxakludo helpas al la homoj sukcese kontakti la aliajn, cxar tiu ludo donas eblecon enrigardi en la kapon de la kontrauxulo aux kompreni pli bone la partneron. La bonaj sxakistoj diras, ke en la sxaka ludo samkiel en la politiko estas bone, se oni ne estas egoisto. Alimaniere oni ne trovos eliron aux ekestos situacio, en kiu je cxiu sekva pasxo la stato malbonigxas kaj tiel gxis mato. Je la 16-a de oktobro pasintjare nia sxakisto Veselin Topalov ricevis la argxentan pokalon kiel monda sxaka cxampiono. Tio estas rimarkinda sukceso de la bulgara sporto, de la nacia kulturo kaj de la arto, cxar la sxaka ludo estas kreo de la sagxo, talento kaj impeto de la ricxa persona spirito. Venko Modesta ::::::::::::::: Ni funebras... La 24-an de marto cxi-jare en Sofio forpasis la plej maljuna nevidanta esperantisto la 92-jara Kiril Manov. Dormu en paco, nia kara baj Kiro, ni cxiam memoros vin! La membroj de ANEB :::::::::::::::: 2006/2 Esperanto-vivo Jarkunveno de ANEB La trian de junio 2006 okazis jarkunveno de ANEB kun jena tagordo: Jarraporto de la estraro Akcepto de bugxeto por 2006 Nacia renkontigxo 2006 Elekto de nova estraro Diversaj En la E-klubejo en Plovdiv kolektigxis 22 esperantistoj kun akompanatoj. Gvidis la kunvenon Dimo Dimov, sekretario estis Keranka Milusxeva. Komence cxiuj cxeestantoj per unuminuta silento rememoris la antauxnelonge forpasintajn Mihxail Karamihxajlov kaj Kiril Manov. Estis tralegita la raporto =cxi-sube ni publikigas gxin=. Sekvis nevigla diskuto. Estis akceptita bugxeto de la asocio por la jaro 2006: enspezoj 440 lv., elspezoj 650 lv. - granda parto de ili estas por aperigo de revuo "Esperanta fajrero". =Rim.: 1 lv. egalas al cx. 0,50 euxroj= La tradicia Nacia E-renkontigxo okazos en Varna de la 18-a gxis la 20-a de auxgusto. Per sekreta balotado estis elektitaj: prezidanto Vladimir Jxelev, estraranoj: Dancxo Dancxev, Dimo Dimov, Ivan Sxopov, Keranka Milusxeva, Maria Jordanova, Radka Stojanova =vidanta=. En sia kunsido la estraro decidis distribui la taskojn de la estraranoj jene: Vl. Jxelev respondecas pri la tuta agado de la asocio; D. Dancxev estas respondeca redaktoro, LIBE-delegito; D. Dimov respondecas pri la regiono de Varna kaj kontaktoj kun la lernejo; Iv. Sxopov respondecas pri la kontaktoj kun ABB; K. Milusxeva - protokolisto, respondecas pri la kontaktoj kun la Nacia biblioteko "L. Braille"; M. Jordanova estas kasisto; R. Stojanova respondecas pri la kontaktoj kun BEA kaj regiono de Razgrad. Post la kunveno estis amika luncxo. Vladimir Jxelev ::::::::::::::: Du Esperanto-arangxoj La 10-an kaj 11-an de junio en Razgrad okazis la tradicia "Esperanto-krea renkontigxo "Abritus" =EKRA=" kun ricxa kultura programo kaj internacia literatura konkurso sub la auxspicio de Kooperativo "Literatura foiro", en kiu partoprenis esperantistoj el diversaj landoj. Nia s-ano Dancxo Dancxev ricevis duan premion kaj diplomon por poezio. En la renkontigxo partoprenis ankaux kvin nevidantaj esperantistoj - du el Plovdiv kaj tri el Razgrad. *** Dum la lasta lernojaro en la lernejo por viddifektitaj infanoj en Varna sub la gvido de Dobrinka Bodicxeva funkciis E-parolrondo. Partoprenis kvin lernantoj, unu eksigxis pro malsano. La infanoj laboris sukcese kaj la 13-an de junio okazis amika konversacio kun la prezidanto de ANEB Vl. Jxelev kaj la ANEB-estrarano Dimo Dimov. Estis tralegita salutletero de la prezidanto de la Nacia biblioteko "L. Braille" Spas Karafezov, kiu donacis al la lernantoj po unu malgrandan Esperanto-bulgaran vortaron. La knaboj ekdeziris publikigi siajn adresojn en "Esperanta ligilo" por trovi korespondantojn. Vladimir Jxelev ::::::::::::::: Raporto pri la agado de ANEB en la periodo majo 2003 - junio 2006 Estimataj samideanoj, Hodiaux ni okazigas nian lauxvican jarkunvenon kaj tial ni raportos ne nur pri nia agado dum la lasta jaro, sed ni jxetos rigardon ankaux al la cxefaj momentoj de nia agado en la tuta dejxorperiodo. Unualoke tio estas la internacia renkontigxo en Varna en 2003, kiu fakte similis al malgranda kongreso. Tiam ni provis meti la komencon de la kunlaboro inter la nevidantaj esperantistoj el la balkanaj landoj. En 2004 granda grupo de niaj membroj aktive partoprenis en la internacia kongreso de la blindaj esperantistoj =70-a kongreso= en Belgrado. En la sama jaro estis eldonita brajle malgranda Esperanto-bulgara vortaro. Niainiciate kaj laux mendo de LIBE en la studio de ABB en 2005 estis sonregistrita sur KD en formato MP3 la furora libro de Boris Kolker "Vojagxo en Esperanto-lando", kiun havigis al si ankaux niaj membroj. Okaze de la 20-jarigxo de nia revuo ni organizis internacian literaturan konkurson por poezio kaj prozo. En la cxefurba biblioteko en Sofio ni okazigis solenajxon, en kies programo partoprenis amatoroj el Sofio, Varna, Plovdiv kaj Pleven. Gastoj estis la prezidantoj de ABB, de la nacia legejo de la blinduloj "L. Braille" kaj de BEA kaj ankaux multaj vidantaj kaj nevidantaj esperantistoj. Ni pretigis ankaux kompaktan diskon kun bulgaraj kantoj en Esperanto en plenumo de bulgaraj kantistoj =elektitaj el gramofondiskaj registrajxoj=. Restas nur decidi kiel multobligi kaj disvastigi gxin. Tiujn cxi kaj aliajn niajn iniciatojn ni ne povus realigi sen la helpo kaj kunlaboro de ABB, legejo "L. Braille", fondajxo "Kunpartopreno", la Regionaj asociaj organizajxoj de la blinduloj en Varna kaj Plovdiv, la nacia rekapabliga centro por blinduloj en Plovdiv, pro kio ni esprimas nian grandan dankon al iliaj estraroj. La cxiujaraj nia renkontigxoj en Varna estas jam bona kaj sxatata tradicio por ni cxiuj. Dank. al la aktivado de Radka Stojanova en Razgrad kaj de Marinka Marinova en Gorna Orjahovica en tiuj urboj estas relative vigla esperantista vivo, sed la E-klubo en Plovdiv en la nuna jaro malaktivas pro manko de iniciato precipe de la prezidanto. En la pasintaj jaroj okazadis tie po unu aux du kunvenoj. Kursoj Nun ni sukcesas organizi E-kurson en la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo en Varna sub la gvido de Dobrinka Bodicxeva. Dum la lasta lernojaro tie funkcias parolrondo, kiun subvenciis legejo "L. Braille". Parolrondoj funkcias ankaux en Razgrad kaj Gorna Orjahovica. Kunlabore kun societo "Homeco" en Gorna Orjahovica pasintjare okazis E-kurso por progresintoj, kiu finigxis per ekzameno. Plej bone sukcesis Katja Krjazheva. En la Esperanto-domo de kulturo en Razgrad kun plej alta sukceso finis la kurson por progresintoj niaj membroj Dejan Nikolov kaj Pejcxo Dimov. Revuo "Esperanta fajrero" Kiom tio dependas de ni, kun la laboro de la respondeca redaktoro, de Fani Mihajlova kaj Keranka Milusxeva kaj kun la helpo de niaj kuneldonantoj la revuo aperas regule. Kompreneble ni deziras pli bonan enhavon kaj pli grandan diversecon de auxtoroj. Dimo Dimov prizorgas valoran konstantan rubrikon. La aktiveco de la redakta komitato ne estas bona. Estis du decidoj de la estraro pri =okazigo de= kunsido de la komitato, sed la prezidanto kaj la respondeca redaktoro ne suficxe klopodis por organizi gxin. Pasintan jaron la revuo havis 77 abonantojn de la brajla eldonajxo kaj 10 de la kaseda. Cxi-jare ili estas respektive 69 kaj 10. La revuo havas abonantojn en 20 landoj. La sonregistrajxon ni faras dank. al la sponsorado de fondajxo "Artforum" kaj la volontula helpo de Fani Mihajlova. Ni havis ideon eldoni la revuon ankaux en normala presformo, sed niaj fortoj ne suficxis por tio. Pri la aliaj E-eldonajxoj Nia LIBE-delegito kaj respondeculo pri "Esperanta ligilo" zorgas, ke ni ricevu ilin. Bedauxrinde cxesis aperi "La fratoj". Sur kasedoj ni rivcevas "Auxroro" kaj la pedagogian bultenon de ILEI. La promeso, ke ni ricevos "Esperanto" sur kasedoj el Nederlando, ne realigxis. La demando pri sonregistrado de "Bulgara esperantisto" sxajnas arangxita, nun legas gxin Mariana Evlogieva. Ni esperu, ke estonte ni ricevos gxin regule. Kontaktoj kun aliaj organizajxoj ANEB ne estas fermita en si mem. Niaj sukcesoj gxis certa grado estas rezulto de nia bona kunlaboro kun parencaj organizajxoj en la sistemo de ABB kaj aliaj sociaj organizajxoj kaj fondajxoj de kaj por blinduloj. Nia asocio estas asociigxinta membro de ABB kaj kolektiva membro de legejo "Louis Braille". Niaj kontaktoj kun BEA ankaux estas bonaj. Internacia agado Gxia esprimo estas la kontaktoj, kiujn ni havas kun E-organizajxoj kaj apartaj esperantistoj ekster nia lando, nia partopreno en internaciaj renkontigxoj, kongresoj, konferencoj, konkursoj kaj E-eldonajxoj. Dancxo Dancxev gvidas konstantan rubrikon en "Esperanta ligilo". "Esperanta fajrero" ni sendas al la bibliotekoj en Moskvo kaj Londono kaj al la Internacia E-muzeo en Vieno. Helpe de Fani Mihajlova kaj Stefka Stojcxeva ni havas, kiom eblas, kontaktojn per la interreto. Bedauxrinde ni ne sukcesis defendi nian lokon en la estraro de LIBE. Estas tre bedauxrinde, ke niaj membroj, dezirantaj partopreni la kongreson en Florenco, ne ricevis tiun eblecon. Financa agado En tiu cxi parto de la raporto cxiam plej serioza problemo estas la deficito de financaj rimedoj. Sed kiam ili mankas, la situacio estigxas ankoraux pli malfacila. En la pasinta jaro farigxis necese cxerpi rimedojn el nia modesta valuta rezervo, kiun ni gardas por plej malfacilaj momentoj. Cxefaj fontoj de rimedoj por ni restas la membrokotizo kaj la abonkotizoj. Tre malofte ni ricevas de eksterlandaj esperantistoj malgrandajn donacojn en valuto speciale por la revuo. Cxi-jare ni ricevis de fondajxo "Graco" 40 levojn por la surbendigo de la revuo, pri kiuj ni dankas. Pri la financa stato vi informigxos de la financa raporto pri la jaro 2005 kaj la projekto de bugxeto por 2006, kiujn ni prezentos al vi. Por garantii la aktivan agadon de la ascoio estas necese trovi konstantajn fontojn de rimedoj de sponsoroj, donacoj kaj aliaj. Tion ni ne sukcesis fari suficxe bone. Pasintjare ni havis 69 membrojn kaj en la kuranta jaro ili estas gxis nun 50. Nia financa kunlaboranto Diana Kalinova gardas la necesan ordon en la kontoj. Pri la laboro de la estraro En la laboro de la estraro gvidan rolon ludis la statuto kaj la decidoj de la Gxeneralaj kunvenoj. En la lasta dejxorperiodo okazis 12 kunsidoj. Multajn demandojn ni decidis ekster ili, sed la decidojn akceptis cxiuj. Cxiu el ni laboris laux siaj ebloj. Sed fine de la dejxorperiodo la aktiveco malaltigxis, kvazaux la energio elcxerpigxis. Negative efikis al la agado la fakto, ke dum granda parto de la dejxorperiodo la prezidanto plenumis ankaux la funkciojn de la kasisto. Pri la antauxstarantaj taskoj Tiuj estas la taskoj laux la plano de la estraro. Ni proponas akcepti ilin kune kun viaj proponoj kiel decidojn de la kunveno. En 2007 estos du tre gravaj por ni datrevenoj: 100 jaroj de la organizita E-movado en Bulgario =en 1907 en Veliko Tarnovo okazis la unua kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio= kaj 100 jaroj de la komenco de la E-movado inter la nevidantaj homoj en Bulgario =en 1907 Nikola Torbov metis la komencon en la sxtata instituto por blinduloj en Sofio=. Ankoraux dum la kuranta jaro ni devas komenci la preparon por festi dece tiujn cxi du jubileojn. ANEB firmigis sian pozicion inter la nevidantaj homoj kaj en la E-movado en nia lando. Gxi gajnis bonan prestigxon ankaux en la internacia blindula esperantista movado. Nun la asocio trovigxas en tre malfacila situacio. Cxiuj ni devas fari cxion eblan por konservi gxin kaj doni al gxi ebelecon ankaux estonte esti utila al la homoj kun difektita vidpovo kaj precipe altiri junajn homojn, kiuj lernu kaj utiligu la Internacian lingvon, kio helpos al ili pli sukcese integrigxi en la socio. Ni bondeziru al ni sukceson! ::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Vladimir Radulov - elstara sciencisto, muzikisto kaj sociaganto Por liaj studentoj en la universitatoj de Sofio, Sxumen, Burgas kaj Plovdiv profesoro Radulov estas altkompetenta kaj postulema instruanto kun abunda scienca produktajxo. Li estas konata al la studentoj en la universitatoj de Skopje kaj Belgrado kaj ankaux en la Flandra universitato en Kortrijk =Belgio=, kiuj auxskultis liajn lekciojn kun tre granda intereso. Por siaj kolegoj de la katedro "Speciala pedagogio" en la fakultato pri komenclerneja kaj antauxlerneja pedagogio Vladimir Radulov estas la gvida esploristo en la sfero de la pedagogio, psikologio kaj rekapabligo de la vidmalfaciligitoj, kiun per sekreta vocxdono ili elektis sia cxefo en 1991 por kvarjara periodo. Por la dekoj da kandidatoj por sciencaj gradoj kaj titoloj el la tuta lando la membro de la Supera atesta komisiono cxe la Ministra konsilantaro, la doktoro de la pedagogiaj sciencoj estas eksterordinara erudiciulo kaj principobserva kaj justa atestanto. Vladimir Radulov estas auxtoro de multaj artikoloj, studoj kaj referajxoj en la sfero de la edukado kaj rekapabligo de la vidmalfaciligitaj personoj. Plej konataj liaj libroj estas: "La intergrita edukado kaj la specialaj lernejoj" =1995=, "La infanoj kun specialaj pedagogiaj bezonoj en la socio" =1997=, "Rekapabligo de vidmalfaciligitoj" =1999=, "Kompara speciala klerigo" =2003=, "Pedagogio de la vidmalfaciligitoj" =2004=. Prof. Vladimir Radulov en la lastaj du jardekoj estas ankaux tre aktiva partoprenanto kiel preleganto kaj sekciestro en multaj internaciaj forumoj pri la problemoj de la edukado kaj rekapabligo de la vidmalfaciligitaj homoj. De 2002 gxis 2005 li estis vicprezidanto de la Euxropa komitato cxe la Internacia konsilio pri edukado de la vidmalfaciligitoj, kio estas serioza rekono de lia gvida rolo kiel sciencisto en Centra kaj Orienta Euxropo. Li estas fondinto kaj prezidanto de la Bulgara asocio pri edukado de vidmalfaciligitaj infanoj, pere de kiu estas ricevitaj multaj donacoj, cxefe de eksterlandaj donacintoj, plejparte por la du lernejoj por infanoj kun difektita vidpovo en Sofio kaj Varna. Ido de Vladimir Radulov estas ankaux la scienca revuo "Edukado kaj rekapabligo de vidmalfaciligitoj", kies sensxangxa respondeca redaktoro li estas ekde la jaro de gxia ekapero - 1987. La revuo estas disvadtigata inter la studentoj pri pedagogio de la vidmalfaciligitoj, en la lernejoj por infanoj kun difektita vidpovo, en la rekapabligaj centroj por malfrue blindigxintoj, en la filioj de ABB k.a.. Por la ekspertoj de la Asocio de la blinduloj en Bulgario Vladimir Radulov estas la fondinto de la unua taga centro por vidmalfaciligitoj en Sofio, auxtoro de instruprogramoj, lerolibroj kaj lernohelpiloj pri brajla edukado, gvidanto de kelkaj sciencpraktikaj konferencoj pri rekapabligo de vidmalfaciligitoj, ilia helpema kaj nelacigebla konsultato. Por la sxatantoj de jxazmuziko li estas la preferata kondukanto de radioprogramoj, kiu en dauxro de preskaux tri jardekoj prezentas unuhoran jxazmuzikan programon en la Nacia radio. Iuj el la muziksxatantoj konas lin ankaux kiel pianludanton de jxazmuziko, aliaj auxskultis programojn de orkestroj, kiujn li direktis kaj kun kiuj li partoprenis multajn jxazforumojn kaj ankaux la plenumatajn de li pecojn de muzikdisko. Por liaj samlernejanoj de la baza lernejo li por la tuta vivo restas Vlado la Sako. Tiun kromnomon ili donis al li, tuj kiam ili vidis lian patron Marin porti grandan sakon. Li havis ankaux aliajn, pli simpatiajn kromnomojn - Lenin, Uljanov, Ilicx, sed ili estis uzataj mallongtempe. Povas esti, ke iuj el liaj samlernejanoj estas mirigitaj, ke li sukcesis atingi tiom seriozajn pintojn en la scienco. Oni memoras lin kiel knabon ludantan akordionon por ilia amuzigxo kaj kiel multpromesan violonludanton en la lernejana orkestro. Ili memoras ecx la titolojn de la muzikpecoj "Reveno de la hirundoj", "Valsado sur la dromo", kiujn li brile akordionludis. Vlado Radulov naskigxis la 20-an de septembro 1945 en la cxedanuba vilagxo Vardim en familio de kamparaj dunglaboristoj. Bazan klerigon li ricevis en la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo "Prof. Ivan Sxisxmanov" en Varna kaj mezan kiel intergrita lernanto en urbo Svisxtov, kien lia familio translogxigxis. En 1969 li diplomigxis pri pedagogio en la Sofia universitato. Dekkvin jarojn poste Vlado Radulov estas jam docento en tiu universitato kaj en 1998 li sukcese defendis doktorigan disertacion. Post du jaroj li estigxis profesoro. Vlado Radulov dum jaroj estis aktiva aganto de ABB: prezidanto de la Sekcio de la blindaj intelektuloj cxe ABB, membro de gxia Centra konsilantaro kaj de gxia estraro dum kelkaj elektoperiodoj, vicprezidanto de ABB. Per sia gxisnuna vivo, roloj kaj atingajxoj Vladimir Radulov sendube estas bonega ekzemplo por multaj junaj homoj kun viddifektoj kaj ankaux por homoj kun aliaj difektoj. La grava viddifekto ne nur ne malhelpas al Vl. Radulov realigxi diversflanke, sed ecx male - kvazaux malsxlosas multe pli fortan pozitivan motivigxon, kiu helpas al li venki multnombrajn fizikajn kaj psikajn barilojn. Angel Sotirov ::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Okaze de la 130-jarigxo de la pereo de la bulgara poeto - revoluciulo Hxristo Botev =2-a de junio= ni publikigas lian poemon "Hagxi Dimitro" Hagxi Dimitro Vivas li, vivas! Sur la Balkano en sang' dronanta kusxas kaj gxemas vundita bruste juna bandano - profunda vundo la korpon premas. Pafilo sxtala tie vidigxas, rompita sabro flanke li svenas... krepuska vido, kapo skuigxas, la tutan mondon busxo malbenas. Li kusxas... kaj elsupre sen fino suno haltinte brilas kolere, kampare kantas rikoltantino kaj sango pli elfluas libere. Rikolto estas. Kantu, sklavinoj, lamentajn kantojn! Suno, briladu! En sklava land' pereos finfine bravul'. Sed, koro mia, ne batu! Ja kiu falas por la libero mortas neniam! Pro li ekploras naturo, besto, nubo kaj tero, kaj bardoj mirakante lin gloras! Lin superombras aglo fiera, la vundon lekas lupo-kunfrato, falko fortika - birdo libera - apude ankaux zorgas pri frato. Vespero venas, luno ekbrilas, sursxutas steloj foron cxielan, arbar' susuras, vento sopiras, Balkano kantas kanton ribelan. Feinoj en blankajxo irflue komencas kanton - jen proksimigxas, surpasxas verdan herbon senbrue kaj al vundito venas, sidigxas. Jen unu lin karesas facile, sur vundon dua herbojn surmetas, je lipoj tria kisas subite - li sxin rigardas - sxi nur ridetas. "La finon, franjo, diru sen timo de Karagxa kaj bando fidela, ho, diru, poste prenu l'animon, mi volas morti tie cxi, bela!" Feinoj auxdas lian deziron, cxielon ili flugas kantante, flugadas en la vastan efiron, de Karagxa spiriton sercxante. Sed matenigxas! Sur la Balkano profundan vundon lupo eklekas, en sang' dronanta kusxas bandano kaj suno ree brilas, brilegas! =tradukis Ivan Dobrev= ::::::::::::::: Sxlosilo al la klereco Tio estas la titolo de la libro eldonita de la Nacia legejo de la blinduloj "Louis Braille", kiu prezentas la sistemon de la brajlaj signoj en Bulgario. La ses punktoj - vojo al scio Antaux 180 jaroj la granda filo de Francio Louis Braille kreis la reliefan-punktan skribon. Gxin uzas milionoj da blinduloj en la mondo por skribi kaj legi. Ses punktoj en du kolumnoj havas 64 kombinajxojn. De la fingropinto ili estas perceptataj kiel tutecan kombinajxon. Cxiu el la kombinajxoj prezentas unu signon. La eldonajxo celas prezenti cxiujn brajlajn signojn uzatajn en la bulgara eduka kaj profesia praktiko. Gxi enhavas cxapitrojn dedicxitajn al la gramatikaj, matematikaj, komputilaj, informaj signoj. Aliaj cxapitroj rilatas al la kemiaj, fizikaj kaj notaj signoj. La prezentata sistemo estas utila por cxiuj, kiuj lernas aux lernos la brajlan skribon, por la specialistoj en la kampo de la brajla presado kaj libroeldonado. Gxi utilos ankaux al la institucioj, al la lernejoj por infanoj kun difektita vidpovo, al la rekapabligaj centroj, al la lernantoj, kiuj lernas integrite en la amasaj lernejoj kaj al cxiuj pedagogoj, kiuj helpas al ili. La montritaj signoj estas konfirmigxintaj en la praktiko, aprobitaj de komisiono de reprezentantoj de diversaj institucioj, organizajxoj kaj eldonantoj de brajlaj presajxoj. Kun la sxangxoj de la instruprocezo kaj la aplikado de la novaj informtekonologioj versxajne estonte estos enkondukataj ankaux novaj simboloj, sed ili aldonigxos al la nuna eldonajxo. Gxi aperas en brajla kaj en normala presvariantoj kaj estos proponata al cxiuj institucioj, kiuj edukas blindajn homojn aux presas brajlan literaturon. Meritas rekonon kaj lauxdon la cxefa kompilanto Rumjana Kamenska-Donkova kaj la grupo, kiu realigis la projekton de la Agentejo por homoj kun difektoj, kiu finance helpis la aperigon de cxi tiu libro. Coleen Low en sia parolado antaux UNESKO diris, ke la brajla skribo estas sxlosilo al la klereco. Tiu cxi penso plej bone esprimas la signifon de tiu cxi eldonajxo. Gxi venas en jubilea jaro - farigxas 100 jaroj de la edukado de blindaj homoj en nia lando. Spas Karafezov ::::::::::::::: Lingvaj demandoj Pri la pronomo por "homo" Kiam ni parolas pri homo, ne montrante la sekson, tiam estus regule uzi la pronomon "gxi" =kiel ni faras ekzemple kun la vorto "infano"=, kaj se vi tiel agos, vi estos gramatike tute prava. Sed cxar la vorto "gxi" =uzata speciale por "bestoj" aux "senvivajxoj"= enhavas en si ion malaltigan =kaj ankaux kontrauxkutiman= kaj por la ideo de "homo" gxi estus iom malagrabla, tial mi konsilus al vi fari tiel, kiel oni faras en la aliaj lingvoj kaj uzi por homo la pronomon "li". Nomi tion cxi kontrauxgramatika ni ne povas; cxar, se ni cxiam farus diferencon inter "homo" kaj "homino", tiam ni devus por la unua uzi "li" kaj por la dua "sxi"; sed cxar ni silente interkonsentis, ke cxiun fojon, kiam ni parolas ne speciale pri sekso virina, ni povas uzi la viran formon por ambaux seksoj =ekzemple "homo"= homo aux homino, "ricxulo" =ricxulo aux ricxulino ktp.=, per tio mem ni ankaux interkonsentis, ke la pronomon "li" ni povas uzi por homo en cxiu okazo, kiam lia sekso estas por ni indiferenta. Se ni volus esti pedante gramatikaj, tiam ni devus uzi la vorton "gxi" ne sole por "homo", sed ankaux por cxiu alia analogia vorto; ekzemple ni devus diri: "ricxulo pensas, ke cxio devas servi al gxi" =cxar ni parolas ja ne sole pri ricxaj viroj, sed ankaux pri ricxaj virinoj=. L.L. Zamenhof =Respondo 23, La Revuo, 1907= Pri la pronomo por bestoj Kiam oni parolas pri bestoj, mi konsilas cxiam uzi nur la senseksan pronomon "gxi" - ne sole kiam =en la plimulto da okazoj= la sekso de la priparolata besto estas por ni indiferenta, sed ecx en tiaj okazoj, kiam ni parolas precize pri la sekso de la besto. En la tre maloftaj okazoj, kiam la precizeco povas nepre postuli, ke ni montru la sekson de la besto per la uzata pronomo, la teorio ne malpermesas al ni uzi la vorton "li" aux "sxi"; sed en cxiuj ordinaraj okazoj mi konsilus uzi la pronomojn "li" kaj "sxi" nur por homoj. L.L. Zamenhof =Respondo 35, La Revuo, 1908= ::::::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Ribelo de la popola impeto En la historio de cxiu popolo estas epokfaraj eventoj, kiuj cxiam brilas per la flamo de sia granda signifo. Ili estas neforgeseblaj kaj la homoj gloras ilin. Tia okazajxo en la bulgara historio estas la Aprila ribelo. Antaux 130 jaroj la ribelon organizis la bulgara revolucia komitato, kiu funkciis en urbo Gjurgevo en najbara Rumanio. Mi volas memorigi en konciza formo gravajn momentojn de tiu grava evento. Laux anticipe farita plano de la komitato la teritorio de nia lando devis esti dividita en kvin revoluciajn distriktojn: Tarnovo, Sliven, Vraca, Plovdiv kaj Sofio. La gvidadon de tiuj regionoj transprenis la apostoloj de la bulgara revolucio: Stefan Stambolov, Ilarion Dragostinov, Stojan Zaimov, Panajot Volov kaj Nikola Obretenov. Oni komencis la preparon ankoraux en januaro 1876 kaj plej sukcesa gxi estis en la kvara, Plovdiva distrikto. En aprilo 1876 en la loko Oborisxte =en monto Sredna gora, proksime al u. Panagjurisxte= okazis kunveno de la reprezentantoj de cxiuj revoluciaj komitatoj, kiuj funkciis en la kvara =Plovdiva= distrikto kaj estis akceptita decido ekribeli je la 1-a de majo. Sciigitaj pri la preparata ribelo la turkaj regantoj sendis trupojn en la urbojn Koprivsxtica kaj Panagjurisxte por aresti la gvidantojn. Sekvante la decidon de la kunveno en Oborisxte Todor Kablesxkov tuj kunvokis la komitaton en Koprivsxtica. Tiu eksterordinara kunsido proklamis la ribelon je la 20-a de aprilo =2-a de majo laux la nova kalendaro= 1876. Post la signalo ekribelis unuaj la logxantoj en Klisura kaj Panagjurisxte sub la gvido de Georgi Benkovski. Aligxis al ili logxantoj de la proksimaj vilagxoj kaj de multaj vilagxoj proksime al Pazargxik kaj nordoriente de Plovdiv. Je la 22-a de aprilo la ribeluloj estis disbatitaj de la turka armeo, kiu siegxis la urbon Strelcxa. Je la 26-a de aprilo estis cindrigita Klisura. Kvar tagojn poste falis Panagjurisxte. La logxantoj de Koprivsxtica subacxetis la turkojn por savi sian urbon. Je la 1-a de majo estis disbatitaj la ribeluloj cxe monto Elegxik proksime de vilagxo Petricx, estis sufokita la ribelo en Perusxtica. Du tagojn poste estis mortigita granda parto de la logxantaro de Batak kaj la urbo estis bruligita. Je la 6-a de majo kapitulacis Bracigovo. En la revolucia distrikto Tarnovo la ribelintoj organizis tacxmentojn. La plej granda el ili estis gvidata de Popo Hariton kaj Bacxo Kiro, gxi trovis rifugxejon en la monahxjeo de Drjanovo kaj tie rezistis al la turkaj atakoj gxis la 7-a de majo, kiam la sankta loko estis detruita. Tiel en sango kaj incendioj estis kruele sufokita la Aprila ribelo de la bulgara popolo, sed la esperoj pri liberigxo ne mortis. Cxiujare en la tagoj de la datreveno de tiuj eventoj tuta Bulgario genufleksas antaux la herooj de la popola epopeo, por kiuj la patrujo estis super cxio. En la tempesta kaj sortodecida printempo de 1876 ili svingis la standardon kun la plej kategoria kaj sankta devizo: "Libero aux morto" kaj sen ajna hezitado jxure promesis sin al la revolucia batalo por la bulgara revivigxo. Ili portis en si plej noblajn idealojn, plej puran amon al la patrujo kaj ilia sinofero en la nomo se la popolo estis granda. Niaj avoj portis kun fiero la krucon de la martireco al sia Golgoto, kiu ankaux nun altigxas kiel unu el la neatingeblaj pintoj de nia nacia spirito. La urboj kaj vilagxoj de la kvara revolucia distrikto Plovdiv por cxiam eniris en nian historion. Panagjurisxte estas la cxefurbo de la Aprila ribelo. Multaj kuragxaj bulgaroj senmortigis la nomojn de siaj logxlokoj. En la kelkaj liberaj tagoj nia popolo enskribis siajn batalajn agojn per heroeco kaj fiereco en la historian kronikon kaj subskribis per sia sango la testamenton al la venontaj generacioj: "Ni devas gardi la liberon kiel subliman valorajxon, amu Bulgarion!". Cxiujare fine de aprilo kaj komence de majo nia popolo sincere klinigxas antaux la gloran kaj senmortan heroajxon de la aprilaj ribeluloj. Tiu heroa pagxo de la bulgara historio sencxese brilas per la flamo de la revolucia printempo de 1876-a jaro. Venko Modesta ::::::::::::::: Interesajxoj Kiel nomigxas la cxefurbo de Tajlando? En cxiuj informiloj estas uzata la nomo Bangkok. En kelkaj el ili estas klarigate, ke gxin oni tradukas kiel "la urbo de prunoj". Efektive, tamen, la afero estas ne tiel simpla. Evidentigxas, ke Bangkok estas mallongigo de la plena nomo de la tajlanda cxefurbo, kiu konsistas el 18 vortoj =en la traduka varianto ili signifas "la urbo de angxeloj, mirinda urbo de senmorataj regantoj, la belega urbo de naux altvaloraj sxtonoj, la sidejo de regxo, la urbo de regxaj palacoj, la patrujo de dihomoj"=. Gxuste tiel nomis la cxefurbon gxia fondinto regxo Rama I antaux 210 jaroj. Nun la registaro decidis dislokigi pendajxojn kun kaligrafie skribita plena nomo de la urbo en la lokojn de amasigxo de turistoj supozante, ke tio donos al gxi kroman belecon. *** La tutmonde konatan scienciston Albert Einstein oni konstante petis formuli lian teorion de la relativeco mallongaspektan, por ke gxin povu kompreni ajna homo. Albert Einstein faris tion jene: "Se vi promesos ne percepti miajn vortojn serioze, ne pli ol sxercon bazitan je la teorio de la relativeco, tiam mi povas mallonge difini gxin. La sciencistoj opinias, ke se la tuta materio malaperos el la Universo, la spaco kaj la tempo restos. Sed koresponde al la teorio de la relativeco la tempo kaj la spaco malaperos kune kun la materio". *** Svisa kamparano trovis propran manieron perlabori monon. Li preparis perukojn por la bovinoj. Tiu bagatelajxo kostas 72 frankojn. La klientoj atakis lin. Ili cxiuj estas cxefe kamparanoj montrantaj siajn bovinojn en la foiroj. Gxuste tial estas tute nature, ke ili deziras iomete ornami sian "varon". Kolektis kaj esperantigis: Stanislav Bondarenko ::::::::::::::: Deziras korespondi: Kvar knaboj - komencantaj esperantistoj, lernantoj en 7-a klaso de la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo en Varna, deziras korespondi en Esperanto kun samagxuloj kaj gxenerale kun junaj esperantistoj por perfektigxi en la lingvo. Kuragxigu ilin sendante leterojn. Post septembro vi povas sendi la leterojn al la adreso de la lernejo: Ucxilisxte za deca s narusxeno zrenie "Prof. D-ro Ivan Sxisxmanov", mestnost "Vilite"Ф, kv. Asparuhovo 9003 Varna, Bulgario Sekvas iliaj hejmaj adresoj: Nikolaj Atanasov str. Ilcxo vojvoda 3, 9900 Novi pazar, Bulgario Mehmed Kazimov str. Ivan Vedar 14, vh. A, ap. 212, 7000 Ruse, Bulgario Vladimir Demirev 8128 v. Trastikovo, obl. Burgas, Bulgario Jordan Nesterov str. Mincxo Papascxikov 34, 7100 Bjala, Bulgario ::::::::::::::: Sciigo Angel Sotirov informas siajn amikojn, konatojn kaj korespondantojn, ke lia aktuala retadreso estas: sotirov@evrocom.net ::::::::::::::: 2006/3 Esperanto-vivo: Cxu IKBE-72? Florenco, Italio, 29 Vii - 5 Viii 2006 Ne hazarde mi elektis tiun cxi titolon de mia informo. Cxar fakte IKBE ne okazis, gxi estis kvazaux unu el la multnombraj arangxoj de la 91-a UK. Por cxiuj kunsidoj de IKBE estis difinita tempo 45 minutoj. Por cxiuj aliaj UK-arangxoj la difinita tempo estis unu horo. Pro tio la IKBE-kunsidoj pasis suficxe formale. Raporto de la gxenerala sekretario ne estis prezentita. La lasta kunsido de LIBE-asembleo ne finigxis kaj du punktoj de la tagordo ne povis esti pridiskutitaj pro la limigita tempo kaj ni estis preskaux forpelitaj el la salono. Tamen por esti sinceraj ni devas diri, ke la organizantoj faris cxion necesan por ke nia restado estu agrabla: - modela logxado; - interesa, kvankam tre laciga ekskurso, kiu dauxris 20 horojn, el kiuj du trionojn ni veturis per buso tra la Apeninoj en sudan Italion. Iuj banis sin en la Adriatika maro, aliaj vizitis la grandan katolikan katedralon en Loreto kaj ni cxiuj vizitis la unikan muzeon por blinduloj "Homero" en Ancona. Estis komunaj tagmangxo kaj vespermangxo. Ni gustumis tradiciajn italajn mangxajxojn en itala etoso. - Tri enurbaj ekskursoj tra florencaj muzeoj. En cxiu muzeo la nevidantoj havis eblecon permane konatigxi kun la eksponajxoj. La kongresa temo estis "Vidi per manoj kaj la blinduloj gxuas arton". Cxefan prelegon faris profesoro Aldo Grassini. Post la malfermo de IKBE, kiam estis elektita kongresa estraro kun prezidanto Daniela Bottegoni, parolis prof. Carlo Monti, prezidanto de la blindul-organizajxo en provinco Toskanio, kies cxefurbo estas Florenco. Li faris gxeneralan historian trarigardon de la monda kaj itala blindula movado kaj preskaux nenion konkretan li diris pri la nuntempa agado de la itala asocio de la blinduloj. Menciindas, ke en la tagordo de LIBE-asembleo estis pridiskutita la problemo pri la parolanta retpagxaro en Esperanto. Prelegis interese Attila Varro. IKBE akceptis rezolucion, kiun ni publikigas sube. En la UK partoprenis 2209 geesperantistoj el 66 landoj, el kiuj 160 blindaj esperantistoj kun akompanantoj el 22 landoj. Dank. al tio, ke la LIBE-kongresanoj estis ankaux aligxintaj al UK, ili libere povis viziti cxiujn UK-arangxojn kaj partopreni en ili. Tre varia kaj interesa estis la kultura programo: dancistoj kaj kantistoj el diversaj landoj prezentis sin sub la cxielo, teatra vespero kun du spektakloj, nacia itala vespero. Kantis, dancis, ludis, deklamis en la internacia vespero esperantistoj el multaj landoj, inter kiuj estis du blindaj geesperantistoj - el Tagxikio kaj Pollando. Kompreneble ni ne devas forgesi la cxiutagan neoficialan kongresan etoson kun multaj amikaj renkontigxoj, interkonatigxoj, amikaj vesperoj, dank. al kiuj fine la kongresanoj iomete triste disigxis kun bondeziro: gxis novaj renkontigxoj, gxis sekvaj kongresoj. Ni, la nevidantaj kongresanoj, intersxangxis la samajn bondezirojn kaj esprimis grandan sinceran dankon al niaj dommastroj Daniela Bottegoni, vera animo de la kongreso kaj sxia fidela helpanto Aldo Grassini, kiu estis ankaux prezidanto de LKK de la Universala kongreso. Ili tagnokte senlace zorgis pri cxio kaj pri cxiuj. La sekva UK-2007 okazos en Jokohamo =Japanio=. Pri la loko de la sekva IKBE ne estas decidite. Fine mi deziras esprimi plej sinceran dankon mianome kaj nome de familio Stoilovi al Pier Luigi da Costa, sen kies helpo ni ne povus viziti Italion kaj partopreni la kongreson. Vladimir Jxelev ::::::::::::::: Rezolucio de la 72-a Internacia kongreso de blindaj esperantistoj =IKBE= en Florenco =Italio=, okazinta ekde la 29-a de julio gxis la 4-a de auxgusto 2006 kun 160 partoprenantoj el 25 landoj al la gxenerala asembleo de la Euxropa blindula unuigxo =EBU= kaj gxiaj membro-asocioj, al Ligo internacia de blindaj esperantistoj =LIBE= kaj gxiaj membro-asocioj Premisoj 1. Antauxe dum jardekoj Esperanto estis grava internacia komunikilo inter blinduloj en industriaj landoj. Ekde la jaro 1921 la Internaciaj kongresoj de blindaj esperantistoj =IKBE= estas kultura institucio, kiu jaro post jaro allogas vidhandikapitajn partoprenantojn interesitajn pri internacieco kaj kulturo. Efektive IKBE kiel kultura institucio multege progresigis la evoluon de naciaj blindul-asocioj inter la mondmilitoj kaj poste. Temas ne nur pri lingvo, sed ankaux pri kulturo. 2. Ekde la jaro 1904 la revuo Esperanta Ligilo, nuna presorgano de LIBE, estas grava internacia informilo. 3. La instrua sekcio de LIBE estas preparanta proponon por modernaj lernomaterialoj por internacia uzo. Rekomendoj EBU rekomendu al siaj membro-asocioj 1. ke ili favoru Esperanton samkiel aliajn lingvojn en internacia uzo, 2. ke landaj membro-asocioj de EBU subtenu instruadon de Esperanto, havigon de lernomaterialoj kaj partoprenon al Esperanto-renkontigxoj, 3. ke landaj membro-asocioj de EBU subtenu partoprenon de viddifektitoj, precipe gejunuloj al cxiujaraj IKBE-kongresoj kun kultura kaj kleriga enhavo, precipe pro tio, ke laboron de EBU kaj laiaj internaciaj organizoj povas partopreni nur limigita nombro de viddifektitoj. Pere de apogo de naciaj blindul-asocioj la cxiujara IKBE povos dauxre esti internacia renkontigxo kun kulturaj kaj sciigaj programoj por gejunuloj kaj plenkreskuloj. Partoprenante cxiujarajn Esperanto-kongresoj organizitajn de iu nacia membro-asocio de EBU kunlabore kun Ligo internacia de blindaj esperantistoj granda nombro de viddifektitoj havos aliron al kultura kaj kleriga programo de internacia renkontigxo. Internaciaj kontaktoj pere de Esperanto favoras intersxangxon de spertoj de blindul-asocioj kaj individuaj blinduloj en diversaj landoj. Rekomendoj de LIBE kaj ties membroj Cxi tiu propono al EBU kompreneble signifas, ke LIBE kaj gxiaj membroj povu aktivigxi kaj renovigxi. Ni, esperantistoj, Esperanto-societoj kaj LIBE-delegitoj devas niavice influi naciajn blindul- asociojn, precipe EBU-reprezentantojn, por ke cxi tiu iniciato favore al Esperanto estu akceptita en la gxenerala asembleo de EBU en oktobro 2007. Samtempa reago de cxiuj landoj favoras sukceson de cxi tiu projekto. La internaciaj kaj naciaj blindul-organizoj devus dauxre subteni la laboron de LIBE, Esperantan Ligilon kaj inspiri nacie instruadon de Esperanto kaj ankaux tiamaniere ebligi al gejunuloj kaj plenkreskuloj alproksimigxon al internacieco. Sxangxo de la nuna situacio En pluraj landoj Esperanto estas stagnanta. Nia devo estas labori por savi kaj konservi nian movadon. Gravas konatigi la valoron de nia movado por antauxenigi la internacian blindul-movadon. La plifortigo de Esperantaj naciaj organizajxoj de blinduloj dependas de niaj fortoj. La naciaj organizajxoj povus helpi nin, sed oni bezonas, ke blindaj esperantistoj povu esti tre aktivaj. ::::::::::::::: La tradicia renkontigxo Cxiujare en la cxarma apudmara urbo Varna la estraro de ANEB okazigas nacian renkontigxon. Cxi jare ecx la temperaturo de 40 gradoj ne malhelpis al esperantistoj el Plovdiv, Gorna Orjahovica, Razgrad, Pleven, Sofio, Varna - 25 personoj - partopreni en la renkontigxo, kiu kiel kutime havis lokon en la lernejo por viddifektitaj infanoj. Kvankam la lernejo tiam estis riparata, la personaro proponis al siaj gastoj bonajn kondicxojn, pro kio ni tre kore dankas al la lernejestro Petar Petrov. Vendrede vespere la partoprenantoj havis eblecon auxdi la rakontojn de s-ro Vladimir Jxelev kaj de Veselina Stoilova kaj sxiaj familianoj pri ilia partopreno en la kongreso de LIBE en Florenco, Italio. Plamen, la filo de V. Stoilova, esprimis sian opinion pri la integrigxo de la lernantoj, kiuj havas sanproblemojn. La prelegintoj respondis al multaj demandoj. Sabate la partoprenantoj en la renkontigxo gxuis la registritajn sur kompakta disko bulgarajn kantojn, plenumitajn en Esperanto de konataj bulgaraj kantistoj. La kompilajxon faris ANEB. Al cxiuj tre placxis la kanto "Unu bulgara rozo". Kelkaj ekdeziris acxeti la diskon. Poste Radka Stojanova konatigis la geesperantistojn kun la biografioj de Julio Baghy kaj Kalman Kalocsay. Sxi, Stefka Mireva kaj Ivanka Ivanova tralegis la plej bonajn iliajn poemojn: "Estas mi esperantisto", "Cxe samovaro", la reverkitajn fablojn de Ezopo kaj aliajn. La estraro de ANEB kunsidis en cxeesto de esperantistoj el Varna kaj pridiskutis la proponon de LIBE-estraro okazigi en Varna la sekvan IKBE. Decidon oni ne akceptis. Vespere laux la tradicio la esperantistoj direktigxis al la maro por nagxi kaj mangxi frititajn fisxojn. La renkontigxo jam estas pasinta okazajxo, sed restis la bonaj rememoroj kaj proponoj de la esperantistoj. La estraro de ANEB pripensu bone kiel allogi pli multajn partoprenantojn en la sekva renkontigxo, kiu versxajne estos dedicxita al la centjarigxo de la nacia Esperanto-movado kaj de la Esperanto-movado inter la nevidantoj en nia lando. Radka Stojanova ::::::::::::::: 58-a kongreso de BEA De la 1-a gxis la 3-a de septembro en urbo Svisxtov okazis la 58-a kongreso de Bulgara Esperanto-asocio. Partoprenis gxin cxirkaux 160 personoj - delegitoj kaj gastoj. La kongresaj kunsidoj okazis en komplekso "Kaleto". Salutojn kaj bondezirojn al la partoprenantoj direktis la gastoj el Serbio, Danio, Usono kaj el Galabovo, Ruse, Vraca, Gorna Orjahovica, Razgrad k.a. bulgaraj logxlokoj. En la nomo de ANEB salutis la cxeestantojn Radka Stojanova el Razgrad, kiu petis la estraron de BEA helpi al la nevidantaj esperantistoj organizi la feston okaze de la 100-jarigxo de la E-movado inter la blindaj homoj en Bulgario. Honoraj membroj de BEA estigxis Petrana Lalova, Elena Popova kaj akademiano Serafim Serafimov. Post la kunsidoj la kongresanoj havis eblecon viziti la urbajn vidindajxojn: la interesan arkitekturan objekton - pregxejon "Sankta Triunio", la domon de Aleko Konstantinov, konata bulgara verkisto de la fino de la 19-a j.c., la antikvan romian urbon Nove, la historian lokon "La monumentoj" k.a. Poste la gastoj, delegitoj kaj urbanoj de Svisxtov vidis spektaklon de Bulgara Esperanto-teatro kaj gxuis la kantojn de grupo el Razgrad. Komuna vespermangxo de la delegitoj kaj gastoj okazis en la popolstila restoracio "Kaleto". La 58-a kongreso de BEA estis bone organizita dank. al la klopodoj de Pepa Bojxanova kaj Milka Krinova kaj al la granda helpo de la vicurbestro Plamen Aleksandrov. Radka Stojanova, Honora membro de BEA ::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj La tusxo de la antikveco =referajxo= Kiel interrilatigi verkon al blinduloj kaj malfortevidantoj Per tiu cxi referajxo ni provos prezenti al vi la ekspozicion, kiu por sia celo havis interkomunikadon, pli precize pertusxan inter- komunikadon. Vojagxanta ekspozicio "La tusxo de la antikveco" estis realigita kunlabore kun unu el la plej konataj muzeoj Luvro =Louvre, en Parizo=. Kerna ideo de la kolegoj s-ino Genevieve Bresc kaj s-ro Cirill Gouett estis per la ekspozicio en diversaj landoj prezenti la klasikepokajn skulptajxojn kaj tiamaniere disvastigi kaj kompletigi la scion pri la klasikepoka arto. Laux la baza ideo la klasikepoko estas objekto, kiun ni admiras, esploras kaj konscie aux senkonscie kopias. Gxi povas tiamaniere esti neelcxerpebla inspirofonto. Cxe aliro al la ekspoziciataj objektoj, depende de la lando en kiu okazadas la ekspozicio, la antikvaj verkoj elsendadis diversajn mesagxojn. En Kroatio estis starigitaj du ekspozicioj: en Split, en la muzeo de arkeologiaj eltrovajxoj kaj en Zagrebo, en Tiflologia muzeo. En Zagrebo la ekspozicio de majstroverkaj gisajxoj el Luvro estis ricxigita per antikvajxoj el la Arkeologia muzeo de Zagrebo. La heredajxo tiamaniere farigxis ligilo por popoloj, homoj, ideoj... La ekspozicio "La tusxo de la antikveco" ebligis la renkontigxon inter homoj kaj artoverkoj sammaniere kiel la verkoj ekestis - per tusxo. Skulptajxo kiel verko dum sia prezentado perdis sian praekestecon, sian ekestokernon kaj tio estas la tusxo. La kreado de skulptajxo enhavas rektan artistan enigon kaj penetrigxon en la materialon, efektivigxas rekta kontakto inter kreanto kaj kreitajxo kaj pro tio la tusxo estas konsista parto de la skulptajxo. Bedauxrinde ofte la valoro de verko forigas gxuste tiun neapartigeblan eron, la tusxon kaj tiamaniere fakte malricxigas la verkon mem. La gvidideo de la komenco de laboro de Tiflologia muzeo estas inkluzivigxo kaj la koncepto de la ekspozicio gxuste sekvis tiun ideon pri alproksimigxo kaj interkonatigxo inter du mondoj de "maleblecoj". Dum la ekspozicio renkontigxadis homoj kaj verkoj, tre ofte forgesita kaj malpermesita tusxo estis farenda kaj tiamaniere al la skulptajxoj estis redonita la jam preskaux forigita ero - la tusxo. Por ke ni instigu socian dialogon, la ekspozicio estis farita ankaux por vizitantoj, kiuj deziris ekkoni artoverkon sen vidkontakto, diversmaniere - per okulvindajxo. Cxiuj vizitantoj, sendepende de vidkapablo, havis la sxancon esplori cxiujn detalojn de la eksponajxoj, ekkoni, malkovri ecx la plej etajn, al okulo ofte nevideblajn skulptajxerojn. La vizitantoj de la muzeo akiris novan sperton - ili almenaux por la momento sentis la etoson de la mondo de personoj, kiuj parte de ili diferencas - la skulptajxo farigxis la ligilo, sed ankaux ilo de socia kontakto. Aldona elpasxo en la muzea prezento estis, ke cxi-foje ni forigis de la eksponajxoj la kutiman neatingeblecon, aux pli precize dirite netusxeblecon. En la Arkeologia muzeo de Zagrebo antikvecon oni povis tusxi. Por la bezonoj de tiu cxi ekspozicio estis permesite tusxe esplori kaj ekkoni originalajn klasikepokajn verkojn, kiuj disponeblas al vizitantoj de tiu cxi granda kroata muzeo. Por pliproksimigi kaj plifaciligi al vizitantoj - vidhandikapuloj la konatigxon kun la eksponajxoj ni adaptis la tutan ekspoziciejon al la bezonoj de tiuj personoj. Per la palpomapo ni ebligis al vidhandikapuloj pli facilan orientigxon en la spaco, ni ankaux ebligis aliron al la skulptajxoj kaj cxirkauxmovigxon, por ke la vizitantoj povu ilin palpesplori. La alteco de la postamentoj, lokigxo de brajle faritaj verkopriskriboj kaj ankaux en pligrandigita presmaniero, lauxangule faritaj por povi pli agrable ilin legi, flankenmetitaj palpstrioj, kiuj gvidas la vizitanton de skulptajxo al skulptajxo - same faritaj por vidhandikapuloj. Ni atentis pri bezonata kontrasto inter la skulptajxoj kaj la tuta spaco. Ni ekspoziciis pli malgrandajn skulptajxojn sur fonoj en granda formato. La ekspozicio kompreneble estis adaptita ankaux al bezonoj de plurhandikapuloj, tiel la alteco de postamentoj kaj verkopriskriboj estis adaptitaj al homoj en rulsegxoj. Al surdblindaj personoj estis ebligita tradukado al ilia komuniklingvo. La ekspozicio "La tusxo de la antikveco" estis nia ligilo kun la antikveco, kontakto, kiun ni efektivigis por firmigi kunecon, por dementi la opinion, ke la arto estas neatingebla por personoj, kiuj iel diferencas de la aliaj. La ekspoziciitaj skulptajxoj en la Tiflologia muzeo ne estas oraj kiel tiuj de Fidio, nu, ni demandas: Cxu pro tio la gxuo estas malpli granda kaj la interrilato kun ili malpli travivajxplena? La klasikepoka arto servis por pliricxigi la vivon kaj ni esperas, ke la ekspoziciitaj gisajxoj inde reprezentis la originalajn verkojn kaj tiamaniere liberigis nin de eble misaj ideoj, kiuj en ni ekzistas kaj kiuj temas pri komunikado - nia interhoma kaj interrilato kun verko. Jxeljka Susxicx kaj Antun Kovacx Rim.: La redakcio sincere dankas al la auxtoroj pro ilia konsento publikigi la referajxon en nia revuo. ::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Forpasis њilliam Auld La plej elstara Esperanto-verkisto њilliam Auld forpasis la 11-an de septembro, du monatojn antaux sia 82-jarigxo =li naskigxis la 6-an de novembro 1924=. Li estas plej konata kiel Esperanto-poeto =“La infana raso" - lia cxefverko, "Spiro de l’pasio", "Unufingraj melodioj", "Humoroj", "Rimleteroj", "El unu verda vivo", "En barko senpilota"=, ofte premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA, sed samtempe li verkis multajn artikolojn, prelegojn, eseojn por gazetoj kaj E-arangxoj, redaktis antologiojn, tradukis =R. Burns, Shakespeare, Martinson, Omar Kajam, O. њilde, Tolkien, Branch Cabell=. Li redaktis ankaux diversajn E-revuojn, i.a. "Esperanto", "Monda kulturo", "Norda prismo", verkis lernolibrojn =i.a. "Pasxoj al plena posedo"=. Li verkis la enkondukon al la Esperantaj lingvo kaj movado "La fenomeno Esperanto" =1988=. Auld estis vicprezidanto de UEA, membro kaj prezidanto de la Akademio de Esperanto, honora prezidanto de la Esperanta PEN-centro. Li estis kandidatigita por la literatura Nobel-premio. Profesie li estis instruisto de angla lingvo kaj vicestro de liceo en sia urbeto Dolaro en Skotlando. Unu el ni de њ. Auld Sidas sub lampo. Legas librojn "Edukigxas". Farigxas cxiutage pli cxifona. Tri tagojn lasas sximi sian barbon. Dek jarojn lasas gxibi siajn sxultrojn. Senzorge lasas kokri lin l'edzino, kaj cxiutage pli malrisortigxas gxis iam miro estas jam maroto, kaj, kvazaux nuda marmolusk' en konko, li timas trudi kapon en eksteron. Kaj tro malfrue konstatas, ke nenion li plenumis, repensas al iama knab' sincera kies intenco arda ne suficxis. Kaj sidas sub lampo. Legas librojn. Kadukigxas. ::::::::::::::: Lingvaj demandoj Pri "dauxri" kaj "cxesi" "Dauxri": esti plue, ne esti finita; "cxesi": komenci ne...i, aux komenci ne esti. El tiu signifo sekvas la reguloj de uzado de tiuj vortoj kaj de iliaj devenajxoj "dauxrigi", "cxesigi", ktp... Ekzemple: oni povas diri "La laboro dauxras" =la laboro estas plue, ne estas finita=, sed oni ne povas diri: "Mi dauxras labori" =mi estas plue labori! Mi ne estas finita labori!=; ankaux ne estas bone diri =kiel mi mem bedauxrinde faris kelkfoje=: "Mi dauxrigas labori" =mi igas esti plue labori=; oni devas diri "Mi dauxrigas mian laboron" =mi igas mian laboron esti plue= aux "Mi laboras plue". Oni povas diri: "Mi cxesas labori" =mi komencas ne labori= aux "La pluvo cxesas" =la pluvo komencas ne esti=, sed ne estas bone forlogigxi per la analogio kun "komenci" kaj diri: "Mi cxesas mian laboron" =mi komencas ne...i aux ne esti mian laboron!=. Estas preferinde diri: "Mi cxesigas mian laboron" =mi igas mian laboron komenci ne esti=. L. L. Zamenhof =“Lingvaj respondoj" - Respondo 49, Oficiala gazeto, 1911, p. 294= ::::::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon La unua bulgara episkopo En la regiono Kotmicxovica, Okcidenta Makedonio, Sankta Klemento - fama discxiplo de la fratoj Cirilo kaj Metodio, fondis la unuan Bulgaran universitaton en niaj vastaj teritorioj. En dauxro de tridek jaroj li konstante kaj senlace semadis klerecon, sciojn, kulturon, praktikajn spertojn kaj evangeliajn legajxojn. Tiel li subtenadis la kredon kaj fortigis la kuragxon de la popolo. La bulgaroj auxskultis la sanktajn vortojn en sia gepatra lingvo, skribitajn en nia alfabeto. Por faciligi la klerigon kaj la kristanan edukadon de la vastaj tavoloj de la popolo, la klerigulo de Ohxrid simpligis sukcese la skriban formon de la alfabeto kreita de Cirilo kaj Metodio. Gxi havis komplikan skriban formon kaj en la bulgara lingvoscienco estas nomata Glagolica. Tiamaniere Klemento kreis la simplajn skriboformojn de la bulgara alfabeto. Honore al la fratoj el Saloniko la nova alfabeto estas nomita Kirilica. La literaturista agado de Klemento estas nedisigeble ligita kun lia eklezia servado inter la logxantoj en la okcidenta regiono de la bulgaraj teritorioj. Klemento fondis multajn monahxejojn kaj lernejojn cxe ili, ankaux kristanajn pregxejojn, kiuj estis veraj fajrujoj de la popola klereco kaj la kristana kulturo, de pieco kaj bonmoreco. Klemento ne forgesis ankaux la materialan staton de sia amata popolo. Li konstante instruis la homojn kiel praktike mem fari multajn cxiutagajn laborojn. Tute merite en la historia ortodoksa kristana forumo en 893-a j. Klemento estas konsekrita la Unua episkopo de la bulgara ortodoksa kristana eklezio. La verkitaj de li predikoj estas bonegaj modeloj de la kristana literaturo. Montrigxas, ke per tiuj verkoj li nutris la animojn kaj la korojn de la ordinaraj bulgaroj en urboj kaj vilagxoj. Gxis la fino de sia surtera ekzistado la klerigulo senlace laboris en utilo de la bulgara popolo. Krom diservanto kaj instruanto, li estis sincera amiko de la ordinaraj homoj. Li malkovris antaux ili la Dian veron pri la cxiutaga vivo kaj la utilajn praktikojn. Sankta Klemento restos en la historio kiel elstara popola instruanto kaj fruktodona literaturisto. El liaj literaturaj verkoj sxprucas aktualeco ankaux hodiaux. Ili povas edifi kiel la pastrojn, tiel ankaux la ordinarajn kristanojn. Se la hodiauxaj niaj diservantoj pli ofte turnus rigardon al la heredajxo postlasita de la sanktulo de Ohxrid, ili povus solvi multajn problemojn de la bulgara eklezio. Iuj historiistoj opinias, ke en la tempo de Klemento komencigxis la spirita formigxo de la bulgara nacio, kiu okupis apartan lokon en la historio de la Balkanoj kaj Euxropo. Nun estas tempo, ke nia nacio denove okupu sian lokon en Unuigxginta Euxropo. Tio dependas de ni cxiuj. Venko Modesta ::::::::::::::: Interesajxoj Zorgoj kaj atento al la nevidantoj En la nigramara bulgara urbo Balcxik jam multajn jardekojn ekzistas kaj funkcias ricxa botanika gxardeno. En gxia nova parto pasintjare estis farita speciala aleo por blinduloj kaj oportunaj kondicxoj por vizitado. Gxi tuta estas adaptita al la bezonoj de homoj sen vidpovo. Mi volas koncize rakonti al la legantoj pri la apartajxoj kaj la specifajxoj de la nova aleo kaj pri la plej ekzotikaj kreskajxoj, kiujn oni tie trovas. La aleo estas por nevidantoj, kiuj havas intereson pri vegetajxaro. La kreskajxoj kaj floroj en gxi estas speciale alireblaj por libera palpado kaj detala tusxado per la manfingroj, cxar ni scias, ke tio estas la fundamenta maniero, en kiu tiuj homoj eksentas kaj ekkonas la naturon en gxia diverseco, specifo de formoj kaj tuteco. En la momento maturigxas la citronoj de la giganta speco, kiuj atingas grandecon de manpilko. Alia fierajxo de la botanikistoj kaj gxardenistoj estas la baldaux ekfloronta Arbo de la vivo kaj la daturo kun pendantaj trumpetformaj floroj devenanta de Suda Ameriko. Vintre la diversaj kaktoj estas kolektataj en la forcejo de la gxardena komplekso. La fruktarboj floras kaj iliaj fruktoj formigxas kaj maturigxas sub la varmaj zorgoj de la gxardenistoj. En la botanika gxardeno jam kreskas la tulipoj. En la komenco de majo la vizitantoj povos vidi novajn 15 tulipajn specojn kaj ankaux novajn specojn de iridoj kaj multajn aliajn florojn en diversaj koloroj kaj formoj. Dum printempo, somero kaj ecx gxis malfrua auxtuno en la gxardeno sxprucas plej diversaj agrablaj aromoj de la miloj da diversaj floroj. La botanika gxardeno en Balcxik funkcias sub la administrado kaj la scienca gvidado de la Sofia universitato "Kliment Ohxridski". La menciitaj praktikaj zorgoj pri la nevidantoj el si mem parolas pri la socia rilato al tiuj invalidoj en nia lando. Tio estas eta sukcesa pasxo al la integrigxo de la nevidantoj, kiam ili deziras akcepti la valorajxojn de la naturo. Ni elkore dankas al s-ro Ognjan Iliev, direktoro de la botanika gxardeno, pro la zorgoj pri la organizado kaj la ellaborado de la speciala aleo por la blinduloj. Venko Modesta ::::::::::::::: Cxu vi scias, ke... La plej antikva cxefurbo en la mondo estas konsiderata Damasko =Sirio== Gxi estas konstante enlogxata de 2500-a jaro a.K.. La plej dense logxata urbo en la mondo oni konsideras Meksikon en Meksikio. En 2010 j. laux la prognozoj tie logxos pli ol 25 milionoj da homoj. La plej mallongan nomon havas la japana urbo O. La angla lingvo estas tre malricxa. Aparte estas malfacile al la poetoj. Neniu vorto povas esti rimita kun la vortoj "monato", "orangxo", "orangxkolora", "argxento", "argxenta" kaj "violkolora". Kolektis kaj tradukis: Stanislav Bondarenko ::::::::::::::: 2006/4 La vorto de la redaktoro La nomo de la poeto kaj multaj el liaj poemoj sencxese vivas en la sentema koro kaj la animo de la popolo. Nun mi volas diri kelkajn vortojn pri unu glora bulgaro kaj pri unu lia poemo, kiu farigxis marsxo de la nacio. Antaux 156 jaroj je la 27-a de junio naskigxis la patriarko de la bulgara literaturo Ivan Vazov. Unu lia poemo estas la plej populara marsxo, kiun sxatas la tuta popolo. Tio ligas lin poreterne kun la heroajxo de nia genia poeto-revoluciulo Hxristo Botev. Laux mi apenaux estas bulgaro, kiu ne konas kaj ne kantas de siaj infanaj jaroj "Silenta blanka Danubo ondigxas". La partituro de la menciita kanto portas la nomon "Botev-marsxo" aux "Radecki". "Radecki" estas la titolo de 22-strofa poemo de Ivan Vazov kiu prikantas la konkeron de samnoma sxipo fare de la vojevodo Botev kaj liaj tacxmentanoj. La poemo estas verkita je la 18-19-a de majo 1876 kaj poste publikigita en la verskolekto "Standardo kaj guzlo". Vazov rakontas en siaj rememoroj, ke li verkis tiun cxi poemon ankoraux cxe la unua informo pri la transiro de Danubo cxe vilagxo Kozloduj de la tacxmento de Botev. Tiutempe Vazov logxis en Bukuresxto =Rumanio=. Ankoraux en la unuaj jaroj post la liberigxo de Bulgario elsub la turka jugo la marsxo "Radecki" kiel kanto trovis sian lokon en diversaj kantlibroj sub la titolo "Silenta blanka Danubo". Gxuste en la komencaj jaroj de la libero la bulgara popolo ekkantis spontane la vortojn de Vazov laux melodio interpretita laux motivoj de rusa lulkanto. La bulgara varianto eksonis tra la tuta lando kaj baldaux eniris la kantlibrojn por lerneja uzado ankoraux en 1884-a j.. La oficiala partituro de la marsxo aperis en 1921 kaj estas ligita kun la nomo de Georgi Bezlov =nask. 1874=. Li finstudis en la imperia muzika lernejo en Odeso =Rusio=. En 1903 li komencis labori kiel estro de militista muzikistaro cxe la 13-a infanteria regimento en Dupnica. Li pensiigxis en 1929 servinte en la unua sofia infanteria regimento. Pro strukturaj reformoj en la bulgara armeo en 1920 Georgi Bezlov estis translokita en urbon Vraca. Okaze de antauxstaranta solenajxo lige kun la tago de Botev la regimentestro ordonis al li komponi specialan solenan marsxon. La orkestrestro oponis asertante, ke ne eblas komponi laux ordono, ke la komponado postulas tempon kaj vervon. La armea estro trovis solvon al tiu emocia problemo. Li ordonis tritagan hejman areston al Bezlov, por ke li ekhavu vervon. La neordinara agmaniero de la regimentestro donis pozitivan rezulton. Je la 2-a de junio 1921 la armea blovorkestro de Vraca unuafoje plenumis la Botev-marsxon. Poste, en 1933, la subleuxtenanto Nikolaj Rusev, kiu ludis en la blovorkestro cxe la vira gimnazio en urbo Ruse arangxis la komponajxon de Bezlov por korusa plenumo prenante nur ses el la 22 strofoj de la poemo de Vazov. Tiamaniere la marsxo estas konata kaj populara gxis nun inter la bulgaroj. Tiu estas la historio de unu el la plej konataj marsxoj en Bulgario. De la lernanto-unuaklasano gxis la plej agxaj niaj samnacianoj cxiuj scias tiun cxi kanton. Dancxo Dancxev ::::::::::::::: Esperanto-vivo Pri unu interesa kaj utila libro Cxi-jare, 2006, IKBE okazis enkadre de la UK. Dank. al tio mi duan fojon partoprenis UK post 1978 =tiam UK okazis en Varna=. En la UK en Florenco mi havis eblecon vidi kaj ekscii multajn scivolemigajn aferojn. Atentokapta loko, kiun mi vizitis kelkfoje kun granda intereso, estis la kongresa libroservo, kie mi gxuis la abundon de diversaj E-libroj, diskoj, kasedoj kaj aliaj esperantajxoj. Bedauxrinde miaj financaj ebloj ne permesis al mi acxeti multon, sed mi povis acxeti unu libron kaj unu diskon kun E-kantoj. La libro estas "Historio de Esperanto" de Aleksander Korjxenkov. Gxi estas suficxe interesa, kvankam mi ne povas diri, ke en gxi la monda E-movado estas prezentita en sia tuteco. Trarigardante la libron al mi venis la ideo rakonti pri la prezentitaj en gxi plej sciindaj momentoj en la historio de E-o kaj tiuj ligitaj al la bulgara E-movado. La auxtoro provas trarigardi la E-movadon precipe en Okcidenta Euxropo kiel gxia centro ekde la apero de la Internacia lingvo gxis la aperigo de la libro en 2005 fare de eldonejo "Sezonoj" en Kaliningrad, Rusio. En la cxapitro "La unuaj jaroj" sur p. 19 la auxtoro informas pri Miloslav Bogdanov kaj lia gazeto "Mondlingvisto", kiu aperis en la periodo 1889-1890. En la cxapitro "Du grandaj jaroj 1905-1906" =p. 37= estas informo pri la unua E-kurso por blinduloj sub gvido de Theophile Cart, pri la adaptigo de la brajla sistemo al E-o kaj la ekapero de la brajla E-revuo "Esperanta ligilo" en 1904 j.. En la cxapitro "Sercxante organizan solvon" sur p. 53 ni legas, ke en 1910 j. =14-20 Viii= UK por unua fojo okazis ekster Euxropo - en Vasxingtono, kun 357 partoprenantoj, el kiuj 83 euxropanoj. De la 30-a de marto gxis la 4-a de aprilo 1910 en Parizo okazis la unua faka E-kongreso - Katolika E-kongreso, en kiu estis fondita KUE =Katolika Unio Esperanta=. En la cxapitro "Neuxtrala movado inter du mondmilitoj" sur p. 72 ni legas, ke en 1922 la unuaj radiodisauxdigoj en E-o estas faritaj en Novjorko =Usono= kaj en Londono. Sekvas radiostacioj en Moskvo, Montrealo, Prago, Parizo. Gxenevo disauxdigas kurson de E-o. En la cxapitro "La Dua mondmilito", p. 89: "En Bulgario, Cxehxoslovakio, Hungario, Pollando regule okazas brodkastoj en E-o. En auxgusto 1945 ekaperis la organo de Bulgara E-Aasocio, cxiumonata revuo "Internacia kulturo", kiu ekde majo 1946 igxis kultura revuo de Balkanaj E-Asocioj". En la sama cxapitro sur p. 99: “... “Bulgara esperantisto", "Paco", "Der esperantist", "Hungara vivo", "Scienca mondo", "El popola Cxinio" estas profesie redaktitaj kaj havas multajn abonantojn... En Bulgario la esperantistoj posedas sukcesan kooperativon kun vendejreto en la lando kaj grandan Internacian E-kursejon en Pisanica. E-o estas fakultative lernata en pluraj lernejoj kaj universitatoj, aperis multaj priesperantaj artikoloj." En la sama cxapitro sur p. 103 estas informo, ke la 8-an de novembro 1985 en la Palaco de kulturo "Ljudmila Jxivkova" en Sofio =Bulgario= la Gxenerala konferenco de UNESKO akceptis rezolucion por subteno de E-o. La libro finigxas per koncizaj biografioj de mondfamaj esperantistoj, inter kiuj estas unu bulgaro - Nikola Aleksiev =1909-2002=. En la esenca bibliografio estas citita eldonajxo el Bulgario - "Survoje al IPE" de A. Schwartz, Sofio, 1992. Ni esperu, ke tiu cxi utila kaj interesa libro estos acxetebla ankaux en nia lando. Vladimir Jxelev ::::::::::::::: La 92-a Universala kongreso de Esperanto Jokohamo, Japanio 4-11 Viii 2007 Japanio estas insula lando, situanta oriente de Azia kontinento. La japana insularo konsistas el kvar cxefinsuloj, nome Hokkaidoo, Honsxuu, Sxikoku kaj Kjuusxuu kun proksimume 3600 malgrandaj insuloj. Gxia tuta areo estas cxirkaux 377 mil kvadrataj kilometroj, t.e. 25-ono de Usono. Japanio havas cxirkaux 120 milionojn da logxantoj. La japana insula cxeno sternigxas en formo de arko kiel granda kajo apud Azia kontinento norde-sude kaj la norda pinto de Hokkaidoo kusxas cxe latitudo de cxirkaux 45 gradoj norde dum la suda pinto de Kjuusxuu kusxas cxe la latitudo de 30 gradoj norde kun Rjuukjuu-insuloj ankoraux pli sude. Sekve Japanio ampleksas diversajn klimatojn: de la norda regiono havanta malvarmegan klimaton en vintro gxis la regiono de sud-insulareto havanta subtropikan klimaton. Cxirkaux 75% el Japanio enhavas montojn kaj montetojn. 67% el la landa surfaco estas kovrita de arbaro. Japanio havas proksimume 200 vulkanojn kaj laux dokumentoj ili eruptis 60 fojojn en la pasinteco. La kompleksa topografio estas grandparte kauxzita de vulkana aktiveco. La lando plejparte apartenas al la mezvarma klimata zono kaj havas klarajn diferencojn inter la kvar sezonoj. Gxi estas cxirkauxita de maroj kun Pacifika oceano oriente, la Japana maro okcidente, la Ohxocka maro norde kaj Orient-Cxina maro sude. Japanio sxajnas aparteni al la kultura zono de Sudorienta Azio kaj povis kreskigi sian propran civilizacion, cxar gxi estis izolita de fremdaj landoj. La unika naturo de Japanio versxajne rilatas al tiu cxi geografia kondicxo. La urbo Jokohamo situas meze de japanaj insuloj, fronte al Pacifiko. Klimate Jokohamo situas en la mezo de Japanio, mem en la mezvarma zono. Tre agrablaj estas printempo kaj auxtuno. ::::::::::::::: Kvina kongreso de AEH - IKEH La 5-a kongreso de la Asocio de esperantistoj- Handikapuloj okazos de la 30-a de majo gxis la 3-a de junio 2007 en urbeto Secx, 30 km sude de urbo Pardubice en Cxehxio. La kongreso havos lokon en senbariera moderna konstruajxo de Juniorcentro. Gxia areo de 30 hektaroj trovigxas en belega regiono de Fer-montaro cxe la bordo de akvobarajxo =42 m alta digo= de rivero Hxrudimka. La kongresa temo estas "Ne estu sola". La oficiala kongresa laboro estas planata nur por unu tago. Dum la konferenco la cxeestantoj auxdos raporton pri la agado de AEH kaj pri planoj por la estonto, okazos elekto de nova komitato de AEH. La programo de la kongreso antauxvidas ankaux interesajn prelegojn, videofilmojn, kulturamuzan programon kaj ekskursojn. Tranoktado por 70 personoj estas certigita en 2- kaj 3-litaj cxambroj. En apuda pavilono trovigxas la memserva mangxejo, tauxga ankaux por homoj en rulsegxoj. La tuta regiono estas paradizo por turistoj. Multaj vojetoj ebligas interesajn piedajn ekskursojn en la cxirkauxajxo. La busekskurson portos la homojn al la monumenta katedralo en Kutna Hora kaj al ostejo Sedlec aux al kastelruino Lechnice, Tremosxnice, akvobarajxo Parizov, al urbo Pardubice, monto Kuneticka Hora kaj reen. Aligxkotizo: 50,00 Kcx aux 10 euxroj. Kongreskotizo, tranoktado kaj mangxado por la tuta tempo entute 1800 Kcx aux 100 euxroj. La busekskurson ni pagos aparte. La prezo estos proksimume 100-150 Kcx aux 5-10 euxroj. Pliajn informojn kaj aligxilojn oni povas peti de: Asocio de E-handikapuloj Internacia klubo en Pardubice Na Okouhliku 953/21 CZ-530 03 Pardubice Cxehxa respubliko =el Invitilo de la Asocio de E-handikapuloj= ::::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Centro por informado kaj komunikado "MONDO" Je la 16 de oktobro 2006-a jaro okaze de la internacia tago de blanka bastono en la kulturdomo de la blinduloj en urbo Varna oni malfermis Centron por informado kaj komunikado "Mondo". Gxin establis societo "Fenestro al la mondo" kun la subteno de donacintoj el Svislando kaj Bulgario. La societo "Fenestro al la mondo" estas fondita je la 18-a de majo 2006-a jaro de 10 personoj, 5 el kiuj estas kun difektoj. La societo estas registrita en la urba distrikta tribunalo je la 10-a de julio 2006-a jaro. La cxefaj celoj de la societo estas: helpadi la socialan integrigxon en la socion de la homoj kun difektoj; organizi socialan rekapabligon kaj konsulti la difektitojn rilate iliajn rajtojn; plenumi klerig-edukan agadon konforme al euxropaj kriterioj; helpadi la aliron al necesaj informoj; subteni ilian profesian enlaborigon; disvolvi kultur-klerigan kaj krean agadon; organizi publikajn festojn; subteni la sportan agadon de la homoj kun difektoj. Cxiuj agadoj de societo "Fenestro al la mondo" estas direktitaj al plibonigo de la kvalito de la vivo de la difektitaj homoj. Prezidanto de societo "Fenestro al la mondo" estas sinjoro Rumen Manev - juna entuziasmulo perdinta sian vidpovon cxe labora akcidento, enamigxinta en la vivon kaj la komputilojn, eksperto pri parolantaj programoj, instruisto kaj konsultisto en la centro por informado kaj komunikado "Mondo". La centro estas adaptita por la homoj kun viddifektoj. Oni organizos instruadon de elementa komputila scipovo por nevidantoj. La instruadon oni realigos individue, utiliginte la parolantan programon "Jaws" kaj gxian bulgaran version "Gergana". En la centro oni certigos eblecon al la jam edukitaj blinduloj profiti la interreton, komunikadi kun la tuta mondo pere de retposxto, intersxangxi informojn kaj disvolvi komunajn kreajn agadojn. La servoj de la centro estas senpagaj por cxiuj blinduloj. La blindaj esperantistoj de Varna montras grandan intereson al tiu centro. Tie ili povas viziti la interretajn pagxojn, en kiuj estas informoj en kaj pri E-o. La esperantistoj havas eblecon korespondi kun la tuta mondo per reta posxto aux aliaj komunikaj programoj. Tiamaniere ili povus perfektigi siajn lingvajn sciojn. Por atingi tiun celon la centro bezonas parolantan programon en E-o. La estraro de la societo petas cxiun, kiuj povas helpi akiri tiun programon, kontakti la redakcion de "Esperanta fajrero". Nevidantaj esperantistoj de urbo Varna anticipe dankas al cxiuj, kiuj helpus trovi la bezonatan programon. Veselina Stoilova - Varna, Bulgario Tradukis: Boris Bodicxev ::::::::::::::: La sociala programo de komunumo Varna Cxiujare la Komunumo Varna preparas socialan programon, kiu entenas pli ol 100 agadojn, servojn kaj iniciatojn en la sociala sfero. Tiuj cxi agadoj estas direktitaj al diversaj grupoj en neegalrajta situacio - infanoj, gejunuloj, orfoj, solecaj maljunaj homoj, homoj kun difektoj. Parto de cxi tiuj agadoj estas proponata kaj plenumata de la komunuma administracio kaj pli granda parto estas proponata de la neformalaj organizajxoj en la urbo. En plenumo de la sociala programo de komunumo Varna je la 15 de septembro 2006 jaro malfermis pordojn Tagcentro por homoj kun difektita vidpovo en Varna. La tagcentro funkcias en la kulturdomo de la blinduloj. Gxi estas vizitata de 45 homoj en 5 grupoj laux interesoj. La grupoj laboras kiel sekvas: grupo pri popola kantado - lunde; grupo pri klasika kantado - marde; grupo de la amatoroj de arta parolado - merkrede; grupo de la esperantistoj - jxaude; grupo pri popolmuzikiloj - vendrede. La tagcentro havas organizanton, sed por cxiu grupo estas oficigita profesiulo en la respektiva sfero. La grupon de esperantistoj gvidas la longjara aktivulo de la Bulgara E-movado, konata inter cxiuj esperantistoj sinjoro Boris Bodicxev. La grupo okupigxas pri tradukado, perfektigo de la lingvaj scioj, konatigxo kun E-a literaturo kaj preparo de arta programo dedicxita al la naskigxtago de Lazaro Ludoviko Zamenhof. En la E-grupo partoprenas cxiuj, kiuj diversgrade posedas kaj uzas E-on. Unu el la celoj de la grupo estas plibonigo de la lingvaj kaj parolaj kapabloj konsidere la planitan okazigon de la 73-a IKBE en Bulgario. Stojan Mincxev ::::::::::::::: Bulgario kaj Germanio kunlaboros pri la problemoj de la politiko pri la homoj kun difektoj Projekton de programo de kunlaboro pri la problemoj de la politiko por la homoj kun difektoj por 2006-2007 inter la Ministerio de la laboro kaj sociala politiko de Bulgario kaj la Federacia ministerio de la laboro kaj socialaj demandoj de Germanio aprobis en sia kunsido la bulgara registaro. La dokumento antauxvidas instruadon kaj kvalifikigon de senlaboruloj kun difektoj kaj akiron de profesia kvalifikigxo; rekapabligon de homoj kun difektoj kaj estigon de eblecoj por ilia integrigxo en sportajn aktivecojn, kiel ankaux instigon de la okupateco de la homoj kun difektoj. Cxefa celo de la Programo estas la plibonigo de la eblecoj de la homoj kun difektoj pri profesia kvalifikigxo kaj dungigxo en oficejoj kaj komercaj objektoj de bulgaraj kaj germanaj firmaoj, kiuj establigxos sur la teritorio de Bulgario. La dokumento celas plialtigon de la profesia kvalifikigxo de la homoj kun difektoj per akiro de novaj profesioj kaj aktivecoj konformaj al la kreskantaj postuloj al la laborforto flanke de la bulgaraj kaj eksterlandaj firmaoj. Per la Programo kreigxos kondicxoj por pli granda laborokupateco de la homoj kun difektoj kaj novaj, pli modernaj kondicxoj por ilia rekapabligo kaj integrigxo en la socian vivon. Oni atendas, ke tiuj cxi celoj estos atingitaj per egalrajta akcepto de la homoj kun difektoj en la grupojn por plialtigo de la kvalifiko kaj instruado en la centroj de profesia klerigo, per faciligo de ilia aliro al la konstruajxoj kie efektivigxas la instruado kaj pli- kvalifikigxo. Rezulte de la subskribo de la Programo la germanaj ekonomiaj subjektoj estos instigitaj lokigxi en nia lando kaj dungi homojn kun difektoj. Kun la germana helpo estos establitaj novaj centroj de profesia klerigo kaj ankaux estos modernigitaj la jam ekzistantaj Bulgaraj-germanaj centroj por profesia klerigo. Tio helpos la perfektigon de la sistemo de profesia klerigo kaj laborigo de homoj kun difektoj en Bulgario. Kiam la Programo startos, helpe de la germana flanko estos largxigita kaj ekipita la domaro de la Nacia centro por rekapabligo de la blinduloj en Plovdiv. Estas antauxvidita la establo de regionaj filioj de la Nacia centro kun agadoj kaj taskoj orientitaj al la homoj kun difektoj kaj ankaux de malgranda entrepreno por produktado de helpiloj, ilaro ekipajxo por homoj kun difektoj. La bulgara flanko antauxvidas malfermon de informa datumbazo por studentoj kun difektoj de la Universitato pri nacia kaj monda ekonomio en Sofio laux fakoj, kiel ankaux cele al informado pri laborlokoj por diplomitoj de la Universitato en germanaj kompanioj funkciantaj en nia lando. En la Programo estas planata la konstruado de sportaj kaj integrigaj centroj, kiuj faciligos la homojn kun difektoj elekti kaj praktiki tauxgan por ili sporton. Oni intencas pristudi la eblecojn konstrui aux rekonstrui sportan rekapabligan centron por homoj kun difektoj en logxloko, kie estas kuracaj mineralakvaj fontoj. =el decidoj de la Ministra konsilantaro de Respubliko Bulgario= ::::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo La nevidanta verkistino Jean Little gastas en Bulgario De la 30-a de oktobro gxis la 5-a de novembro en Bulgario gastis la nevidanta kanada verkistino Jean Little. Sxia libro "Kara taglibreto" estas proklamita Libro de la jaro en 2001 fare de la Asocio de la kanadaj bibliotekoj. La sama libro havas ankoraux kvar premiojn. Gxuste gxi en 2005 estas eldonita en bulgara lingvo de la sofia eldonejo "Arka", kiu proponas porinfanan literaturon por adoleskantoj. En marto venontjare la Asocio de la blinduloj en Bulgario eldonos gxin en parolanta versio. Jean Little naskigxis en 1932 en familio de kuracistoj-misiistoj tiutempe logxantaj en Tajvano. Sxi estas blinda de la naskigxo, sed poste sxia vidpovo estis parte restarigita. Nur unu jaron sxi lernis en speciala klaso kaj la reston de sia instruiteco sxi ricevis kiel integrita lernantino. Plu sxi studis anglan lingvon kaj literaturon kaj sukcese diplomigxis. Komence sxi profesie instruis al infanoj kun difektoj. Krom verkistino Jean Little estas ankaux universitata lektoro. Sxi instruis anglan lingvon kaj literaturon en Kanado kaj dum tri jaroj ankaux en Japanio. La nevidanta verkistino estas auxtoro de 44 libroj, el kiuj multaj estas distingitaj per diversaj premioj. La historioj en sxiaj libroj havas felicxan finon kaj la libroj estas tradukitaj en diversajn lingvojn inkluzive de la japana. Laux sxia sincera konfeso sxi ne regas perfekte la brajlan skribon. Komence siajn poeziajn verkojn Jean Little nigre skribis trenante la nazon sur la papero, kiel sxi mem rakontis. Poste sxi komencis uzi normalan tajpmasxinon, kiun sxi acxetis dank. al la premio ricevita por la unua sxia romano. Post iom da tempo la tajpilo estis anstatauxigita per diktafono. En la lastaj jaroj sxi jam uzas parolantan komputilon cxe la verkado kaj redaktado de siaj verkoj. En siaj oftaj vojagxoj la mirinda kanadanino estas cxiam akompanata de hundo-gvidanto. Kvarpiedan akompananton sxi havas jam 24 jarojn. La nuna estas sxia kvara hundo-gvidanto. Foje, kiel dum sxia vizito en Bulgario, sxi estas akompanata de sia fratino Pat. La ideo inviti la verkistinon viziti Bulgarion apartenas al eldonejo "Arka". La Asocio de la blinduloj en Bulgario entuziasme akceptis gxin. La inviton Jean Little komence akceptis kvazaux sxercon, sed kompreninte gxian seriozecon sxi reagis serioze. En Bulgarion la granda verkistino alvenis kun sia sxatata hundo kaj kun sia fratino Pat. Ilin akompanis la tradukistino de "Kara taglibreto" Pravda Miteva. La sama tradukistino antaux kelkaj jaroj elangligis ankaux la libron "La historio de mia vivo" de la granda usona blindsurdulino Hellen Keller. Jean Little kaj sxia akompanantaro =hundo, fratino, tradukistino= vizitis la sidejon de Asocio de la blinduloj en Bulgario, la sofian lernejon por infanoj kun difektita vidpovo "Louis Braille", la monahxejon de Bacxkovo, la Nacian rekapabligan centron por blinduloj - Plovdiv, kie okazis renkontigxo kun la anoj de la literatura klubo "Sleda" ="Spuro"=. La majstrino de la belliteraturo el Norda Ameriko estis intervjuita por kelkaj amaskomunikiloj en Plovdiv kaj Sofio. Al la bulgaroj kun humursento la gastino el fora Kanado bondeziris legi sxiajn librojn, por ke ili estu tradukataj kaj eldonataj en nia lando. Al la homoj sen vidpovo sxi forte rekomendis multe, multe legi, legi gxenerale. Tiel ili estos kiel cxiuj ceteraj homoj. Angel Sotirov ::::::::::::::: Ni gratulas Cxi-jare en la tradicia internacia literatura konkurso "EKRA"-2006 en Razgrad =Bulgario= organizita de la esperantista kulturdomo "D-ro Ivan Kircxev" en Razgrad sub la auxspicio de revuo "Literatura foiro" du niaj ges-anoj, membroj de ANEB, ricevis premiojn: por poezio - Dancxo Dancxev, duan premion; por humurajxoj - Radka Stojanova, trian premion. Ni kore gratulas ilin kaj bondeziras al ili novajn sukcesojn. Sube vi povas legi la premiitan versajxon de Dancxo Dancxev. Vladimir Jxelev Samideana gxojo Alvenas sezonoj per sia beleco - ludadas la tero dum nokto kaj tag', kreskadas impeto en ni kaj ebleco nin vokas tra l'vojo al vivo kaj ag'. Varmlipe nin kisas la suno printempe, gxi portas la florojn en manoj kaj flam' ekbrulas en koroj junecaj cxi-tempe, brakumas kun sentoj sinceraj nin l'am'. Nin vokas somero al bordoj de l'maro, nagxadas ni gxojaj sub blua cxiel', forlasas rapide nin jaro post jaro, sed vivas la revoj, impeto kaj bel'. L'auxtuno ektusxas nin gxoje fruktricxa, ni pasxas tra l'voj' serpentuma sur ter', ke portas ni flamon en koro felicxa - sub flago verdstela kaj nova esper'. Tra l'vojoj atingas nin vintro plenforta kaj la maljuneco ekstaras tuj sub cxielo negxfala, sed lumo senmorta ne cxesas nun samideane en klub'. La stel'zamenhofa briladas kaj tero atendas sezonojn kun dolcxo de l'kant', la flamon mi portas de l' nova espero, kortusxe sonadas gxis nun Esperant'. Dancxo Dancxev ::::::::::::::: Lingvaj demandoj Pri la kazo post "kiel" La frazon "gxi =la diskutado= trafas Ibsenon kiel teoriisto" mi trovas nebona; mi konsilas diri "kiel teoriiston". La esprimo "kiel teoriisto" signifas, ke gxi =la diskutado= estas teoriisto kaj, estante teoriisto, gxi trafas Ibsenon. Nominativon apud akuzativo mi uzas ordinare nur tiam, kiam la nominativo devas havi sencon de "ke ...estas", "ke ...estu" ktp.. Ekzemple: "mi trovas tiun cxi vinon bona" =mi trovas, ke tiu cxi vino estas bona=; "oni faris lin generalo" =oni faris, ke li estu generalo=. Sed se, anstataux supozigi la mankantan ligantan vorton "ke", la frazo havas ligantan vorton alian =ekzemple "kiel"=, tiam devas esti uzata tiu kazo, kiun postulas la senco de la ekzistanta liganta vorto. Se du komplementoj estas ligataj per la vorto "kiel", tiam mi ordinare akordigas kaze la sekvantan komplementon kun la komplemento antauxiranta, cxar alie la senco estus tute alia kaj la nominativa komplemento sence rilatus ne al la antauxstaranta komplemento, sed al la subjekto de la frazo. "Mi elektis lin kiel prezidanto" signifas: "Mi elektis lin, cxar mi estas prezidanto", aux "mi elektis lin en tia maniero, en kia prezidanto elektas". "Mi elektis lin kiel prezidanton" signifas: "kiel oni elektas prezidanton", aux "por havi en li prezidanton". Sekve se ni volas esprimi, ke la elektota estu prezidanto, ni povas diri: aux "mi elektis lin kiel prezidanton", aux "mi elektis lin prezidanto" =ke li estu prezidanto=, sed ni ne povas diri "mi elektis lin kiel prezidanto", cxar tiam la senco estus tute alia. L. L. Zamenhof, "Lingvaj respondoj" =Respondo 7, La Revuo, 1907= ::::::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Albena - paradiza angulo inter la arbaro kaj la maro Sur la norda bulgara bordo de Nigra maro, inter la influejo de rivero Batova kaj la sudaj deklivoj de Dobrugxa-ebenajxo trovigxas la feria komplekso Albena. Gxi estas situanta je 32 kilometroj norde de Varna kaj je 15 kilometroj de la mondkonata ripozloko Zlatni piasaci =Oraj sabloj=. La feriejo portas la nomon de heroino de samnoma teatrajxo de la fama bulgara verkisto Jordan Jovkov. Albena estas simbolo de la beleco kaj la gastamo de la bulgara virino. Apude ne estas industriaj entreprenoj. La komplekso proponas trankvilecon kaj fresxan maran aeron. Je dispono de la gastoj estas cxiuj servoj - policejo, polikliniko, stomatologia kabineto, optika magazeno, apoteko, komercaj bankoj. Siajn filiojn havas Posxtbanko, Ekspresbanko kaj Biohimbanko. Estas ankaux pluraj monsxangxejoj, monauxtomatoj kaj disvolvita komerca reto. Tiun paradizan lokon karakterizas trankvila kaj varma maro, kies profundeco je 200 metroj de la bordo atingas 1,6 metrojn. La largxa sablostrio, favora klimato kaj ekzotika flauxro formas la komplekson kiel neripeteblan lokon por turismo, malstrecxigxo, ripozo kaj kuracado. Albena rapide disvolvigxas kiel sxatata ripozloko de internacia nivelo. Por tio kontribuas la naturaj kondicxoj. La rezervejo Baltata estas nedisigebla parto de la komplekso kaj kune kun gxi prezentas belegan kombinon de nepolurita naturo kaj nuntempa turisma produkto. La komplekso proponas diversajn formojn por familia, sporta kaj resaniga turismo. Tiu estas bonega loko por ripozo, sporto, amuzaj arangxoj, por okazigo de konferencoj kaj simpozioj. La komplekso proponas ankaux vastan spektron de medicinaj servoj. Konata per la avangarda arkitekturo de siaj 40 hoteloj, Albena estas unu el la plej allogaj ripozlokoj en Bulgara Nigramara regiono. La komplekso disponas pri 14.900 litoj en hoteloj de alta kategorio kaj en kampadejoj. La hoteloj estas situantaj senpere cxe la plagxostrio au sur la apudaj malaltaj montetoj, de kie malfermigxas rimarkinda vidajxo al la maro. La pli granda parto de la hoteloj havas terasforman strukturon, kiu certigas tauxgan kvanton da lumo. Krom la restoracioj cxe la hoteloj je dispono de la gastoj estas ankau pluraj kafejoj, diskotekoj, noktaj amuztrinkejoj, popolstilaj drinkejoj kaj biervendejoj, kie oni povus provi bongustajn mangxajxojn de la bulgara kaj la euxropa kuirarto. La sporta bazo en la komplekso estas unu el la plej grandaj sport-resanigaj bazoj en tiu mondparto kaj inde rivalas al la sportistejoj en Antalio kaj Cipro. La futbalstadionoj, tenisejoj kaj la tegmentita sportsalono disponigas bonegajn kondicxojn por trejnado de sportistoj dum la auxtuna kaj vintra sezonoj. La sxatantoj de cxevalrajdado povus bone amuzigxi en la moderna cxevalejo de la komplekso, kiu estas organizanto kaj dommastro de cxevalkonkuroj kun internacia partopreno. La largxa strandostrio donas eblecon por praktikado de plagxa retpilko. Albena havas realajn perspektivojn transformigxi en unu el la plej grandaj kongresaj centroj en Bulgario. La unika kombino de kompakte situita litbazo, konferencejoj, ricxa varieco de restoracioj kaj bonegaj eblecoj por sportumado allogas multajn gastojn el Bulgario kaj eksterlando. Estas bonaj transportaj ligoj kun la najbaraj grandaj urboj, kun stacidomoj kaj flughavenoj. Nemalproksime trovigxas la palaco de la iama rumana regxino Maria kaj interesa botanika gxardeno. En Albena oni plene povas eksenti la bulgaran spiriton kaj kulturon. En piknikejo "Bulgara festo" la vizitantoj havas eblecon ekkoni la bulgaran nacian kulinararton, tradician folkloron kaj vidi la unikan dancon de la fajrodancistoj sur ardajxo. Dimo Dimov ::::::::::::::: зu vi scias, ke... Plej juna el la lauxreatoj de la Nobel-premio pri fiziko ricevis la premion nur 25-jara en 1915-a j.. Tio estis њilliam Lourens Bragg, ricevinta gxin kune kun sia patro њilliam Henry Bragg por la granda kontribuo en la studado de kristaloj helpe de rentgenradioj. La plej maljuna el la Nobel-lauxreatoj estas John Hasbruk van Flegg, kiu en 1977, estante 88-jara, ricevis la premion pro fundamentaj teoriaj esploroj en la sfero de elektrona strukturo de magnetaj neordigitaj sistemoj. Kolektis kaj tradukis: Stanislav Bondarenko ::::::::::::::: Gravaj informoj de ANEB La 2-an de decembro 2006 okazis kunsido de ANEB-estraro kaj estis akceptitaj du gravaj decidoj: 1. Pri la 73-a IKBE: Se LIBE-estraro akceptos niajn proponojn kaj ni ricevos la bezonatan monhelpon de 3500 euxroj, la kongreso okazos de la 20-a gxis la 27-a de auxgusto 2007 en la internacia cxemara feriejo Albena, 32 km norde de Varna. La logxlokoj situas en bela parko en malgrandaj dometoj. En cxiu dometo estas kvar dulitaj cxambroj, cxiu cxambro kun propraj necesjo/banejo kaj teraso. Prezoj: 385 euxroj por persono; por esperantistoj el ekssocialismaj landoj - 185 euxroj. Kiu deziras logxi sola en unu cxambro devas pagi 475 euxrojn. Se LIBE respondos al ni pozitive, ni publikigos la unuan komunikon kun detalaj informoj en la januara numero de "EL". 2. Okaze de la 100-jarigxo de la E-movado en Bulgario =en 1907 okazis la 1-a kongreso de BEA= kaj de la komenco de E-movado inter la nevidantoj en Bulgario =en 1907 en la Sxtata instituto por blinduloj en Sofio oni komencis lerni E-on= ANEB organizas anoniman internacian literaturan konkurson por poezio kaj prozo. Ni akceptos nur nepublikitajn gxis nun materialojn. Amplekso de la konkursajxoj: prozo - ne pli ol 3 tajpitaj aux 9 brajlaj pagxoj; poezio - ne pli ol 20 versoj. Limdato por ricevo de la konkursajxoj: 30-a de junio 2007. Siajn nomojn kaj adresojn la partoprenantoj skribu sur slipeto, kiu estu en gluita koverto. La konkursajxojn bonvolu sendi al: Dancxo Danxcev bulv. Marica 6 4002 Plovdiv Kompetenta jxurio prijugxos la konkursajxojn kaj la premiitaj verkoj estos anoncitaj en la 73-a IKBE. Estraro de ANEB Sxangxo de telefonnumero De la 6-a de decembro 2006 la prezidanto de ANEB Vladimir Jxelev havos novan telefonnumeron. Bv. noti gxin: 00359-32/29-ic-ib Karaj geamikoj, Tio estis la lasta cxi-jara numero de nia revuo. La estraro de ANEB kaj la redakcio de "Esperanta fajrero" deziras al cxiuj nevidantaj esperantistoj kaj ilia familianoj agrablajn jarfinajn festojn. Gxojan Kristnaskon! Felicxan kaj prosperan Novan jaron 2007! Al la bulgaraj s-anoj ni gratulas la antauxstarantan aligxon de Bulgario al Euxropa Unio je la 1-a de januaro. ::::::::::::::: 2007/1 La vorto de la redaktoro Tra la bulgara tero de neprimemorebla tempo ekzistas unika tradicio donaci je la 1-a de marto specialan ornamajxon el rugxaj kaj blankaj fadenoj, "martenica" =martfadenoj=, kun bondeziroj. Laux la popola kredo gxi pelas iun nedifinitan "malbonajxon" en la naturo, kiu vekigxas printempe. La nura rimedo kontrauxstari estas la rugxa koloro, kiu forpelas gxin. La simplaj ornamajxoj iam estis farataj de la plej agxa virino en la familio en la nokto kontraux la 1-a de marto, akceptata de la popolo kiel la komenca tago de la printempo. Tiel matene cxiu familiano povas havi ligitan sur la manradiko aux krocxitan sur la brusto "martenica".Oni portas la ornamajxon gxis la alveno de la cikonioj kaj hirundoj. Vidinte iun el tiuj birdoj, oni metas sian martfadenon sub sxtonon aux ligas gxin al brancxeto de ekflorinta arbo. La simbolo de la du koloroj estas jena: la blanka auxguras longan vivon kaj la rugxa - sanon kaj forton. Aliflanke la rugxa koloro estas ligata kun la vira origino kaj la blanka kun la ina. Ilia kunligo signifas komencon de nova vivo. Alia popola kutimo estas, ke post kiam cxiuj familianoj ricevis siajn ornamajxojn, la plej agxaj virinoj elportas el la domoj ion rugxkoloran - sxtofon, vestajxon aux fadenojn kaj metas ilin en la korton aux sur la balkonon sub la cxielo, tiel ke kiam aperos la suno kaj kun gxi Avino Marta, sxi tuj ekvidu la objekton havantan sxian sxatatan koloron kaj gaje ekridu. Tiel la homoj esperis, ke Avino Marta estos ridetanta kaj gaja dum la tuta monato. Laux la popola vivkompreno Avino Marta estas mitologia personigo de monato Marto mem kaj de la printempo. Laux la legendo sxi estas fratino de Januaro kaj Februaro kaj estas cxiam kolera, cxar sxiaj du fratoj cxiujare eltrinkas la vinon kaj ne lasas al sxi iom ecx nur por gustumi. El tio venas la legendo, ke oni devas peti indulgon de Avino Marta, cxar sxia humoro forte influas al la vetero. Kiam sxi ridas, la vetero estas suna kaj varma, sed se sxi kolerigxas, ekblovas vento kaj nuboj kasxas la Sunon. Estas alia legendo, laux kiu Marta estas viro, sed ne virino. Li havas du edzinojn - unu estas maljuna kaj malbela kaj la alia juna kaj belega. Kiam li rigardas la junan, li ridetas kaj la tago estas bela, sed kiam li rigardas la pli agxan edzinon, li kolerigxas kaj la vetero estigxas malbona. Avino Marta estas unu el la plej sxatataj kaj respektataj bulgaraj kutimoj konservigxinta gxis niaj tagoj. Hodiaux "martenica" havas diversajn formojn kaj aldonigxas novaj koloroj, sed gxi restas simbolo - bondeziro pri sano kaj estas uzata kiel gratulo okaze de la alveno de la printempo. Dancxo Dancxev :::::::::::::: Esperanto-vivo Jarkunsido de ANEB-estraro La 10-an de marto okazis jarkunsido de la estraro de ANEB. Cxeestis cxiuj estraranoj. La prezidanto informis pri la rezultoj de la agado dum 2006. Estis akceptitaj financa raporto pri 2006, jarplano de la estrara agado por 2007. Estis akceptita ankaux provizora bugxeto por 2007, kiun aprobos la jarkunveno de la Asocio okazonta la 28-an de aprilo 2007 en Plovdiv. Estis decidite, ke estonte pri la enhavo de revuo "Esperanta fajrero" respondecos nur la redaktoro kaj redakta komitato ne plu ekzistos. Estis pridiskutita la preparlaboro por la 73-a IKBE. Estis elektita ankoraux unu membro de la Kongresa Komitato - Dancxo Dancxev kaj akceptita provizora kongresa programo kun rekomendoj perfektigi gxin. Estis tralegitaj la leteroj de Anatolij Masenko koncerne la proponon de Arvo Karvinen organizi junularan grupon dum la kongreso kaj de Jacques Tuinder rilate al la monhelpo certigata de li. Vladimir Jxelev :::::::::::::: Agadplano de ANEB-estraro por 2007-a jaro 1. Akcepti la jarraporton - 2006, jaran planon por 2007-a j. kaj bugxeton por 2007-a j.. 2. Prepari kaj okazigi la 73-an IKBE kaj raporti pri la rezultoj. 3. Prepari kaj okazigi la jarkunvenon de ANEB. 4. Helpi la dezirantojn partoprni en IKBE. 5. Zorgi pri plibonigo de la enhavo de revuo "Esperanta fajrero" kaj gxia regula aperigo. 6. Organizi solenajxon okaze de la 100-jarigxo de Esperanto inter la blinduloj. 7. Raporti pri la rezultoj de la literatura konkurso. 8. Subteni la agadon de la klubo en Plovdiv. 9. Iniciati estigon de fako pri E-literaturo en la Nacia biblioteko de la blinduloj "L. Braille". 10. Dauxrigi la gxisnunajn kaj sercxi novajn formojn de lernado kaj disvastigo de Esperanto. 11. Teni konstantajn kaj fruktodonajn kontaktojn kun parencaj organizajxoj. 12. Sercxi eblojn por certigi financajn rimedojn por okazigo de IKBE kaj por la agado de ANEB. 13. Eldoni kompaktan diskon kun kantoj en Esperanto en plenumo de bulgaraj kantistoj. 14. Provi aperigi brajle unu libron en Esperanto. :::::::::::::: 73-a Internacia kongreso de blindaj esperantistoj =Unua komuniko= Karaj gesamideanoj, Post multaj malagrablajxoj kaj malfacilajxoj mi kun gxojo povas informi vin, ke la 73-a Internacia kongreso de blindaj esperantistoj finfine realigxos kaj ni povos bonvenigi vin en nia bela Bulgario. 1. Dato kaj loko: La 73-a IKBE okazos de la 20 gxis la 27 de augusto 2007-a jaro en internacia cxemara feriejo Albena, situanta je 32 kilometroj norde de Varna. La kongresejo, mangxejo kaj logxejoj trovigxas en bela verda parko, situanta je 700 metroj de la mara bordo. 2. Logxado: La logxejoj prezentas malgrandajn dometojn kun kvar dulitaj cxambroj. En cxiu cxambro estas necesejo kaj banejo. Antau de la enirejo de la cxambro estas teraso, kie vi povos ripozi, gxui la pitoreskan naturon kaj enspiri fresxan maran aeron. Ni disponas pri 120 litoj. Se estas necese, ni klopodos pliigi ties nombron. 3. Mangxado: Ni mangxos en restoracio,kie oni devas mem priservi sin. Pro tio la nevidantoj nepre bezonas akompanantojn. 4. Prezoj: Karaj ges-anoj, ni ricevis de LIBE pli malgrandan monsumon ol tiu, kiun ni atendis. Pro tio ni devis iom sxangxi la prezojn. Do, la prezoj por unu persono en dulita cxambro estas: - 395 euxroj por esperantistoj el Okcidenta Euxropo, Azio, Auxstralio kaj Ameriko; - 195 euxroj por E-sperantistoj el eksaj socialismaj landoj. Persono, kiu deziras logxi sola en cxambro, devas pagi 485 euxrojn. La prezoj inkluzivas: matenmangxojn, tagmangxojn, vespermangxojn; 2 duontagajn ekskursojn; sanasekuron; plagxon kun sunombreloj; transporton Varna - Albena kaj reen. 5. Kongresa temo de nia 73-a IKBE estos: "Esperanto - tauxga rimedo por kultura integrigxo". Tiuj, kiuj deziras prelegi pri la anoncita temo aux pri aliaj temoj, bonvolu sciigi nin ne pli malfrue ol la 30-a de aprilo 2007. La prelegoj ne devas esti pli longaj ol 20 minutojn. 6. Limdato por aligxo estas la 1-a de junio 2007. Por tiuj, kiuj bezonas invitilon por ricevi vizon, ni publikigos detalan informon en la sekvonta komuniko. Ekde la 1-a de januaro 2007 jaro Bulgario farigxos membro de Euxropa unio. 7. Postkongresa ripozo: La firmao-dommastro povas organizi individuan postkongresan ripozon. Pliajn detalojn la interesigxantoj ricevos en la dua komuniko. 8. Kongresa komitato: Prezidanto: Vladimir Jxelev Sekretario: Dimo Dimov Respondeculo pri financaj problemoj: Veselina Stoilova Respondeculo pri pretigo de la kongreslibro kaj kontaktoj kun institucioj: Keranka Milusxeva Respondeculo pri kultura programo: Radka Stojanova Respondeculoj pri transporto: Stojan Mincxev kaj Etien Todorov. 9. Adresoj kaj telefonoj por kontaktoj: Vladimir Jxelev Ulica Landos 24, blok 2 B BG-4006 Plovdiv, Bulgario Telefono: +359-32/29-93-92 Retposxto: grace@evrocom.net Dimo Dimov JK Mladost, blok 109 vhod 6 ap. 1 BG-9027 Varna, Bulgario Telefono: +359-52/511-494 Veselina Stoilova Ulica Petko Stajnov 3 BG-9009 Varna, Bulgario Telefono: +359/-898-52-93-50 Retposxto: empathy@abv.bg La bulgara suno, maro kaj gastameco atendas vin! En la nomo de la kongresa komitato: Vladimir Jxelev - prezidanto :::::::::::::: 73-a Internacia kongreso de blindaj esperantistoj Bulgario, Albena, 20-27 de augusto 2007 jaro =Dua komuniko= Karaj gesamideanoj, Antau cxio la kongresa komitato deziras al vi felicxan kaj suksesan novjaron. Vi versxajne jam ricevis kaj konatigxis kun nia unua komuniko. Ni ricevis leteron, en kiu oni esprimas la opinion, ke la kongreskotizoj estas tre altaj. Bedaurinde la ekonomiaj kondicxoj en nia lando ne permesas al ni proponi pli malaltajn prezojn. Antau ni staris la problemo: cxu akcepti la proponon organizi IKBE au rezigni. Ni informis pri la situacio la estraron de LIBE. Post ties pozitiva respondo ni tuj komencis labori. Ni kore dankas la LIBE-estraro pri la monhelpo de 3000 euroj. tiu sumo tamen ne povas kompensi la altajn prezojn en nia lando. Ni devas informi vin pri la jenaj aferoj: 1. Ni petas tiujn, kiuj havas eblecon, pagi la tutan kongreskotizon au almenau la duonon ne pli malfrue ol la 30 de julio 2007. Ni anticipe dankas al vi. Tiumaniere vi helpos al ni en nia antaukongresa preparo. Ni devas antaupagi parton de la mono al la firmao-dommastro de nia 73-a IKBE. Nia banka konto estas: IBAN: BG05BPBI79241462679301 BIG BPBIBGSF Bulgarian post bank Plovdiv Sdrujenie ANEB Tuj post la transpago de la monsumoj bonvolu informi nin rete aux letere pri tio. Senditaj sumoj ne estas redoneblaj. Tiuj, kiuj ne povas pagi per banko, povos fari tion surloke. Ili tamen devas sendi aligxilon gxustatempe por konfirmi sian partoprenon. 2. Personoj, kiuj bezonos vizojn, bonvolu informi nin ne pli malfrue de la 30 de aprilo 2007. Ni sendos al vi kaj al viaj akompanantoj specialajn invitilojn, en kiuj vi devas enskribi viajn donitajxojn kaj prezenti antaux la koncernaj institucioj. 3. Varna oni povas atingi aviadile, trajne aux buse. Bonvolu informi nin kiam kaj kiamaniere vi alvenos en Varna. Al tiuj, kiuj intencas alveni antaux la 20-a de auxgusto au forveturi post la 27-a de auxgusto ni povas certigi tranokton en la lernejo por viddifektitaj infanoj en Varna. Unu tranokto kun matenmangxo por persono en dulita cxambro kostas 15 euxrojn, en unulita cxambro - 20 euxrojn. Se oni deziras tagmangxon kaj vespermangxon oni pagos ankoraux 10 euxrojn. Vi povos pagi surloke. Vi tamen devas sciigi nin pri viaj deziroj ne pli malfrue ol la 1-a de auxgusto 2007. 4. Postkongresa ripozo. Por tiuj, kiuj deziras, la firmao-dommastro povas organizi en Albena postkongresan ripozon. Unu tranokto kun matenmangxo por persono en dulita cxambro kostas 19 euxrojn, en unulita cxambro - 30 euxrojn, tagmangxo - 5 euxrojn, vespermangxo - 6 euxrojn. Pri la tempodauxro kaj la ceteraj detaloj koncerne vian restadon vi povos interkonsenti kun la dommastroj surloke. 5. Aligxiloj: Ni rememorigas ke la limdato por aligxoj estas la 1-a de junio 2007. La aligxilo devas enhavi la jenajn donitajxojn: - antauxnomo - familia nomo - blindulo au akompananto - naskigxjaro - viro aux virino - lando - posxta kodo - urbo kaj eventuala distrikto - strato kaj numero - telefonnumero - retadreso - unulita aux dulita cxambro - nomo de la eventuala kuncxambrano - mi pagos per banko au surloke - mi bezonas aux ne bezonas vizon Ni gxojos bonvenigi vin en Albena! En la nomo de la kongreskomitato:Vladimir Jxelev - prezidanto :::::::::::::: Anonco La 28-an de aprilo en la Kultura domo de la blinduloj en Plovdiv sur la dua etagxo en la E-klubejo okazos jarkunveno de ANEB. Tagordo: 1. Jarraporto de la ANEB-estraro 2. Akcepto de la bugxeto de ANEB por la jaro 2007 3. Informo pri la 73-a IKBE - pridiskuto 4. Diversajxoj kaj informoj La kunveno komencigxos je la 13,30 horo. Ni invitas cxiujn membrojn de ANEB partopreni. De ANEB-estraro :::::::::::::: El la vivo de la nevidantoj 40 jarojn Nacia centro por rekapabligo de blinduloj - Plovdiv Por la teamo de la Nacia centro por rekapabligo de blinduloj =NCRB= en Plovdiv decembro 2006 pasis sub la signo de la 40-jarigxo de la institucio. Estis decidite kunligi la utilan kun la agrabla - la festo okaze de la jubileo estis organizita kiel dutaga scienc-praktika konferenco. La preparoj komencigxis frue, per difino de la raportoj fare de la scienca gvidanto prof. d-ro de pedagogiaj sciencoj Vladimir Radulov kaj komisio al ekspertoj laborantaj en la sfero de la edukado kaj rekapabligo de vidmalfaciligitaj homoj prepari la raportojn. La evento mem okazis de la 18-a gxis la 20-a de decembro 2006 en parko-hotelo "Imperial" - Plovdiv, kie la arangxo ricevis konforman solenecon. Cxeestis gastoj el la tuta lando - membroj de la estraro de ABB, ekspertoj de la tagaj rekapabligaj centroj, eksaj instruistoj de NRCB, lektoroj el la Sofia universitato "Kliment Ohxridski", reprezentantoj de la loka administracio kaj socialaj partneroj. Honoraj gastoj de la konferenco estis la filino kaj la nepino de Hristo Belobradov - fondinto de la Centro en oktobro 1966 j.. La konferenco estis malfermita per mallonga salutparolado de la prezidanto de ABB s-ro Vasil Dolapcxiev. En gxi li substrekis la eksterordinaran meriton de la NCRB por la rekapabligo, profesia edukado kaj integrado de la homo kun viddifektoj el la tuta lando. Plenumante la decidon de la Estraro de ABB =de la 1-a de decembro 2006= s-ro Dolapcxiev premiis NCRB per la plej alta asocia distingo - Humanitatis causa kaj ikono de Sankta Johano de Rila. Cxiuj oficistoj de NCRB ricevis distingateslilojn, la estro de la Centro s-ro Stefan Dancxev ricevis la asocian Oran insdignon kaj la program-managxero s-ino Aleksandrina Kostova - Argxentan insignon. Pro iliaj meritoj por la edukado kaj rekapabligo de vidmalfaciligitaj homoj per jubileaj plakajxoj estis distingitaj prof. d-ro Vladimir Radulov, Angel Sotirov, Dimitar Parapanov, Vladimir Jxelev, Dancxo Dancxev kaj la familio de Hr. Belobradov. Sekvis salutvortoj de reprezentantoj de la loka administracio kaj de parlamentanoj. La prezidanto de la Asocio de surdblinduloj en nia lando s-ro Dimitar Parapanov enmanigis plakajxon al NRCB kaj distingatestilojn al cxiuj instruistoj pri iliaj meritoj por la rekapabligo de vidmalfaciligitaj personoj kun auxddifektoj el la tuta lando. Post la salutoj la konferenco dauxris per la raportoj de la partoprenantoj kaj diskutoj. La prezentitaj raportoj havis altan ekspertan nivelon kaj traktis aktualajn aspektojn de la rekapabligo, integrigxo kaj ekposedo de profesioj fare de vidmalfaciligitoj. Specialan interesigxon provokis la raportoj rilatantaj al la perado en la labormerkato kaj al la projekto-managxado en la novaj kondicxoj de membreco de Bulgario en la Euxropa Unio. La raportoj pri la baza rekapabligo, brajla kaj komputila klerigado, orientigxo kaj mobiliteco, vidrekapabligo kaj utilaj scipovoj ankaux estis prezentitaj tra la prismo de komparo de la atingoj de NCRB kaj tiuj en la mondo en cxi tiuj sferoj kaj la konkludo estis, ke la evoludirekto de NCRB en la tempo estas gxusta, logika kaj sukcesa. Dum la konferenco estis eble ankaux diskuti diversajn problemojn. La partoprenantoj estis tre aktivaj kaj montris grandan intereson pri la traktado de problemoj ligitaj kun la orientigxo de malfrue blindigxintaj personoj al diversaj formoj de rekapabligo, problemoj de la tagaj rekapabligaj centroj, rekapabligo de blinduloj kun pliaj difektoj, havigoj de teknikaj helpiloj por blinduloj, ekposedo de profesio kaj laborrealigo de homoj kun viddifektoj. Estis tempo ankaux por vizito al la NRCB. La gastoj estis akceptitaj en la renovigita antauxsalono de la Centro. La eksponitaj remburitaj mebloj produktitaj en la fako pri remburado de la NRCB kaj la trikitaj vestajxoj produktitaj en la kurso pri arta trikado vekis admiron cxe cxiuj cxeestantoj. La gastoj trarigardis la kabinetojn kaj la pensionon, ekkonis la produktojn kaj la didaktikajn materialojn faritajn en NCRB por la instruado al viddifektitaj klientoj. La malbona vetero ne malsukcesigis la planitan promenadon tra la malnova Plovdiv. La gastoj el la lando sukcesis en dauxro de kelkaj horoj mergigxi en la antikvan etoson de la malnova urbo. La du vesperoj de la konferenco pasis en eksterordinare agrabla etoso en la restoracio de parko-hotelo "Imperial". La soleneco de la koktelo kaj de la oficiala vespermangxo kunigitaj kun amikaj neformalaj interparoloj kaj garnitaj per la neantauxvidita jxazkoncerto de prof. Radulov lasis neforigeblajn rememorojn cxe cxiuj cxeestantoj. Aleksandrina Kostova :::::::::::::: Nacia centro por rekapabligo de blinduloj - fondigxo, evoluo kaj perspektivoj =Raporto de Stefan Dancxev antaux la scienc-praktika konferenco= 1. Fondigxo kaj unuaj pasxoj =1966-1975= Je la 17-a de oktobro 1966 la Nacia centro por rekapabligo de blinduloj =NCRB= en Plovdiv malfermas siajn pordojn kaj akceptas por baza rekapabligo la unuajn 12 malfrue blindigxintoj el diversaj regionoj de Bulgario. Ses monatojn antaux tio la Centra estraro de Asocio de la blinduloj en Bulgario =ABB= decidis malfermi tian Centron en Plovdiv kaj gxian organizadon komisiis al Hristo Belobradov - eksa instruisto, lerneja inspektoro, direktoro kaj aganto por la progresigo de la klerigo kaj la afero de la blinduloj en Bulgario estante li mem persono malfrue blindigxinta. Hristo Belobradov plenumas brile la taskon. Li pristudas la sperton de la okcidenteuxropaj, centraeuxropaj landoj kaj Usono en la sfero de la baza rekapabligo de la vidmalfaciligitaj personoj. Li organizas la havigon de speciala literaturo kaj gxian tradukadon en la bulgaran lingvon, per kio li metas la komencon de unika laux sia karaktero specialigita biblioteka kolekto pri la baza rekapabligo kaj profesia klerigo de la malfrueblindigxintaj personoj. Li allogas kiel konsultatojn kaj instruistojn en la formigxanta Centro entuziasmajn kaj sindonemajn specialistojn. Estas entreprenitaj la necesaj pasxoj por altiri, akcepti kaj direkti klientojn. La kabinetoj estas ekipataj per la plej necesaj lernhelpiloj. Estas ellaborita la unua instruplano kaj la lernoprogramoj pri la apartaj rekapabligaj studobjektoj kaj ankaux la taga ordo. Periode okazas konkursoj por plej bona leganto de brajla skribo. Estas enkondukita produktada praktiko kaj instru-edukaj ekskursoj. Ankoraux de la komenco en la Rekapabliga centro paralele kun la baza rekapabligo oni komencas lernigi profesian elektromuntadon kaj plektadon de retsakoj. La elektromuntistoj grandparte trovis laboron tiutempe en la elektromuntadaj fakoj en la specialaj produktadaj entreprenoj de la Asocio de la blinduloj. Aparte perspektiva evidentigxis la alproprigo de la scipovo plekti retsakojn. Pli granda parto de la instruitoj pri tio komencas labori kiel enhejmaj laboristoj de produktada entrepreno "Uspeh" ="Sukceso"=. Hristo Belobradov ne nur startigis la Centron, sed ankaux evoluigis gxian agadon kaj gvidis gxin gxis sia lasta spiro je la 14-a de majo 1975. 2. Novaj funkcioj kaj metodoj =1975-1986= En tiu periodo la Centro pligrandigis sian kapaciton de la internulejo - la nombro de la klientoj-kursanoj kreskis de 12 gxis 15, en iuj momentoj gxi atingis 18. En 1977 unuafoje ekoficis etate instruistoj. Samjare NCRB estas unuafoje partoprenanta en internacia konferenco pri rekapabligo de vidmalfaciligitaj homoj en Nederlando, kie Dimitar Parapanov prezentis raporton pri la bulgara sperto en la sfero de la baza rekapabligo. En 1978 estas enkondukitaj la individua metodo en la rekapabilga laboro kaj la grupa laboro. Estas organizitaj specialaj mallongedauxraj kursoj por malfrueblindigxintoj, por personoj kun diabeto kaj tiuj de la tria agxo. Okazas ankaux du kursoj por alproprigo de profesioj: de pianagordistoj =1977= kaj programistoj =1981-1983=. En 1979 en la Centro okazas ankaux kursoj por instruktoroj pri mobiliteco kaj orientigxo por la bezonoj de la lernejoj por infanoj kun viddifektoj, por la lokaj organizoj de ABB, strukturoj de la Ministerio de laboro kaj sociala politiko kaj de la Komunumoj. 3. Pliampleksigo de la agado kaj de la materiala bazo En la periodo 1988-2001 direktoro de la Centro estas Angel Sotirov. Li faras grandajn klopodojn pliampleksigi la materialan bazon, plibonigi la logxkondicxojn kaj pligrandigi la nombron de la proponataj servoj. Estas aktualigitaj cxiuj instruprogramoj kaj la instruplano, estas ellaborataj individuaj rekapabligaj planoj por cxiu aparta kliento. La materiala bazo de la Centro estigxas trioble pli ampleksa kaj tiel gxia kapacito kreskas gxis 24 klientoj. Plibonigxas la kondicxoj en la internulejo. Kreskas la efikeco de la tuteca agado de la Centro, estas alproprigitaj novaj funkcioj, plilampleksigxas la proponataj servoj. De 1988 por la bezonoj de la lokaj organizajxoj de ABB en la Centro oni komencas prepari instruktorojn pri utilaj scipovoj kaj de 1991 en gxi ricevas sian komencan specialan trejnadon la instruistoj pri rekapabligo el cxiuj tagaj centroj por malfruebilndigxintoj. En junio 1992 cxe la Centro ekfunkcias la unua en la lando kabineto de vidrekapabligo, kie la specialistoj helpas al parte vidantaj homoj pli bone utiligi kaj progresigi la reston de la vidpovo. La ekspertoj laborantaj en tiu kabineto profesie kvalifikigxis pri "Trejnado de la malforta vido" en Svedio kaj en usona Instituto por blinduloj. En 2000-2003 la kabineto estas finekipita per cxiuj necesaj optikaj kaj teknikaj iloj kun la granda helpo de Jacques kaj Vera Tuinder kaj fondajxo "Evidente" el Nederlando. En la periodo 1991-1993 cxe NRCB funkcias servo pri endoma rekapabligo sub la gvido de D. Parapanov. En 1995-1996 la Centro denove organizas kursojn por kvalifikigxo pri diversaj profesioj laux projekto de fonduso "Profesia kvalifikigxo kaj senlaboreco" de la Ministra konsilantaro. En 1995 la Rekapabliga centro komencas helpi vidmalfaciligitajn integritajn lernantojn el Plovdiv kaj gxia regiono. En 1994 la Centro komencis helpi la instruadon al studentoj pri speciala pedagogio kaj sociala pedagogio de la Plovdiva universitato "P. Hilendarski" kaj de la Universitato de Veliko Tarnovo "S-taj Cirilo kaj Metodio" estante bazo por ilia sxtata praktiko. =dauxrigota= :::::::::::::: La felicxa sorto de unu brosxuro La brosxuro "Kiam vi estas kun homoj sen vidpovo" estis eldonita unuafoje en 1981 de la Asocio de la blinduloj en Bulgario okaze de la Internacia jaro de la invalidoj. Por gxia apero specialajn meritojn havas la tiama vicprezidanto Spas Karafezov, Petrana Velikova - mia vidanta helpanto kaj gxia unua redaktoro kaj korektanto, Konstantin Konstantinov - artarangxanto kaj teknika redaktoro kaj - kompreneble - mia eble ne tre modesta mosxto, gxia kompilanto. La jxurnalistino Mira Popova proponis la bonegan titolon, en kiu la akcento estas ne sur la difekto, sed sur specia identigo - la homo. "Kiam vi estas kun homoj sen vidpovo" havas nekredeble felicxan sorton de libro. Gxi estis eldonita oficiale kvinfoje kaj kelkfoje neoficiale - entute en pli ol 10 mil ekzempleroj! Eble en Bulgario ne estas alia libro pri la problemoj de la homoj kun viddifektoj kun tiom da eldonoj kaj en tiom mirige granda kvanto. Kiel cxefaj fontoj de la kompilajxo komence servis al mi: 1. La nederlanda brosxuro "Kiam vi estas kun niaj blindaj amikoj" de Herman van Dijk tradukita en dekojn da lingvojn, inter kiuj ankaux Esperanto kaj publikigita unuafoje en Bulgario en revuo "Zari" en 1976. 2. "Malgrandaj konsiloj por akompanantoj de bllinduloj" - eldonajxo de la Asocio de la blinduloj kaj malfortevidantoj en GDR. Estas utiligitaj ankaux kelkaj tradukaj tekstoj el revuo "Zari", kiujn mi prilaboris. Kelkloke en la brosxuro mi dividis mian personan sperton estante ankaux mi homo sen vidpovo. Ankoraux en la unua eldono de la brosxuro sur tria pagxo estas korekte indikitaj gxiaj du cxefaj fontoj. La nederlanda teksto ampleksas cx. 70j" de la brosxuro kaj komencigxas post "Gxeneralaj reguloj". La germana teksto "Malgrandaj reguloj por akompanatoj de blinduloj" estas cx. 10j" de la komuna amplekso de la libro kaj estas situita precipe en la cxapitro "Gxeneralaj reguloj". La brosxuro "Kiam vi estas kun homoj sen vidpovo" enhavas konsilojn kaj regulojn por senpera komunikado kun homoj sen vidpovo kaj indikas kiel helpi ilin. La reguloj kaj la konsiloj estas strukturitaj en dudek diversajn situaciojn, la plimulto el kiuj havas altirajn kaj elokventajn titoloj, kiel ekz. "Cxu ekzistas tabuaj vortoj", "Divenu kiu mi estas", "Kion signifas tie kaj transe" kaj "Uzante necesejon". En la auxtuno 2006 finigxis 25 jaroj de la unua eldono de tiu eksterordinare utila brosxuro havanta tiom multajn reeldonojn kaj provokanta grandan intereson cxe la proksimuloj kaj amikoj de la homoj kun gravaj aux malpli gravaj viddifektoj. Ni esperas, ke gxi ankaux estonte estos reeldonata kaj eble ankaux kompletigata. Ni kredas, ke ankaux estonte la libreto "Kiam vi estas kun homoj sen vidpovo" estos komplezema informlibreto kaj helpema konsilanto por centoj da homoj, kiuj havas konstantan kaj senperan kontakton kun siaj amikoj kaj parencoj kun pli aux malpli garava vidproblemo. Angel Sotirov :::::::::::::: Literaturo, arto, kulturo La pendigo de Vasil Levski Hristo Botev Ho, panjo mia, kara nasklando, kial vi ploras tiel dolore? Ho, korvo nigra, birdo grakanta, pri kies mort' vi krias sonore? Mi scias, scias, panjo, vi ploras, cxar vi ja estas nigra sklavino, cxar via krio, panjo, dolora formortas en dezerto sen fino... Ho tie apud urbo Sofio jam pendumilon starigis morto kaj unu via fil', Bulgario, je gxi ekpendis kun granda forto. La korvo grakas mortauxgure, sur kampoj hurlas lupoj kaj hundoj, sencxese pregxas la maljunuloj, virinoj PLORAS, idoj singultas. La vintro kantas kanton koleran, tra l'kampoj ventoj pelas la dronojn, glacia frost' kaj plor' malespera al via koro blovas doloron. =trad. Ivan Dobrev= :::::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Belega kreajxo de la bulgara naturo En la nordokcidenta parto de nia lando je cx. 180 km de Sofio trovigxas belega kreajxo de la naturo - la kaverno Magura. Gxi estas situanta je 17 km de urbo Belogradcxik, je 1,5 km de vilagxo Rabisxa kaj je 35 km sudokcidente de urbo Vidin. La sciencistoj opinias, ke la formigxo de la kaverno komencigxis antaux 15 milionoj da jaroj. La kaverno estas malluma kaj humida kaj la temperaturo ene dum la tuta jaro ne superas 12 gradojn. La kaverno abundas je stalaktitoj, stalagmitoj kaj stalagtonoj. Krom per sia beleco tiuj fantastaj formitajxoj impresas per siaj dimensioj. La fauxno estas prezentita de kelkaj specoj de vespertoj, oniskoj, skaraboj, brunblankaj kolomboj k.a.. Dum arkeologiaj prifosoj oni trovis spurojn de la primitiva homo. Estis malkovritaj restajxoj de ses logxlokoj. Tri el ili rilatas al la Frua bronzepoko kaj la ceteraj - al la Frua ferepoko. Dum la prifosoj oni elterigis ilojn ellaboritajn el bestostoj, cervokornoj, sxtono, siliko kaj ankaux diversajn ceramikajxojn: mangxovazoj, trinkvazoj kaj aliaj argilaj objektoj. Magura estas unu el la plej grandaj kavernoj en Bulgario. La komuna longeco de la malkovritaj gxis nun galerioj estas 2500 m. La apartaj haloj havas grandegajn dimensiojn. Ties longeco superas 200 metrojn, la largxeco atingas pli ol 50 metrojn kaj la alteco pli ol 20 metrojn. "La solenejo", la "Kampo", la "Drasxejo", la "Galerio de la vespertoj", la "Pafejo", la "Galerio kun la pentrajxoj", la "Timiga galerio", la "Suna halo", la "Halo de la stalakonoj", la "Halo de la falinta pinarbo", la "Halo de la poplo" kaj la "Tronejo" estas nur parto de la multnombraj haloj de la kaverno. Cxiuj haloj estas ligitaj per galerioj kaj kavernaj tuneloj. Ties trarigardo dauxras unu kaj duono horojn kaj tute ne povas esti priskribita kiel ordinara promeno en la naturo. La figuroj sur la muroj de "Galerio kun la pentrajxoj" ne povas ne allogi la atenton de la sxatantoj de pentroarto. Estas prezentitaj religiaj scenoj kaj scenoj de cxasado. Cxi tie oni povas vidi ankaux la unuan en la mondo pentrajxon de hundo. La pentrajxoj respegulas cxiujn temojn, kiuj ankaux hodiaux emocias la homojn: naskigxo, amo, gxojo, malgxojo, morto, naturo. Kun tiaj 700 bildoj la "Galerio kun la pentrajxoj" estas la plej granda prahistoria artgalerio sur la Balkana duoninsulo. En la "Koncertejo" la filharmonio de Vidin prezentas koncertojn. Ili tamen dauxras ne pli ol 30-40 minutojn, cxar pro la altprocenta humideco la instrumentoj malagordigxas kaj komencas soni false. En la "Solenejo" estas malgranda lago. Pro la fresxa aero en la 70-aj jaroj tiu halo estis transformita en sanatorion por kuracado de astmuloj. Se vi sxatas la cxampanon, al vi estas interese scii, ke en la kaverno estas vinkelo, kie estas produkata bonkvalita sxauxmvino portanta ties nomon. Apud la kaverno trovigxas la lago Rabisx - la plej granda interna lago en nia lando. Gxia profundeco atingas 35-40 metrojn. En 1961 la kaverno estas proklamita natura vidindajxo. Hodiaux Magura estas amase vizitata turisma objekto. Dimo Dimov :::::::::::::: Cxu vi scisas, ke... Jam ekzistas artefarita nazo. Sciencistoj en Britio konstruis testaparaton, kiu distingas senerare la specon de la vinbero, el kiu estas farita la vino kaj la jaron, en kiu gxi estas produktita. Tion oni faras sen gustumo. La aparato prezentas artefaritan nazon kaj estas nomata aroma skanilo. Gxi povas distingi senerare cxirkaux mil diversajn aromojn. La artefarita nazo povas memori kaj kompari diversajn odorojn. Helpe de gxi la kafoproduktantoj ekzemple povas kompreni kiom fresxaj estas la krudaj kafograjnoj, kiujn ili acxetas. Venko Modesta Laux aserto de usonaj sciencistoj de instituto Lowenstein =Pensilvanio= inter cxiuj prezidentoj de Usono dum la lastaj 60 jaroj George Bush havas la plej malaltan koeficienton de inteligenteco =IQ= - 91. Por komparo - la lastaj ses prezidentoj- respublikanoj havis averagxan IG 115,5 kaj la plej altan posedis Richard Nikson - 155. Vl. Jxelev :::::::::::::: Ni funebras Atingis nin la trista informo pri la forpaso de nia multjara leganto Henry Kruse. Li estis inter la unuaj legantoj post la reapero de nia revuo kaj ecx helpis nin per modesta mondonaco. Ni sincere funebras. Dormu en paco, kara samideano. La estraro de ANEB kaj la redakcio de "Esperanta fajrero" :::::::::::::: 2007/2 La vorto de la redaktoro Karaj legantoj, Mi volas koncize rakonti al vi pri la oficiala inauxguro de la unua en nia lando monumento al la bulgara hxano Krum, kio realigxis dank. al la monhelpo fare de komercistoj kaj de ordinaraj homoj en urbo Plovdiv. Hxano Krum estas granda bulgara reganto, kiu elstaras en nia historio kiel la unua legxfaranto submetinta cxiujn etnogrupojn en la sxtato al komuna legxaro. Tiutempe nian popolon konsistigis kelkaj etnaj elementoj - slavoj, prabulgaroj kaj tracoj. La egalaj por cxiuj sxtatanoj skribitaj legxoj de hxano Krum faris el ili popolon. Tio okazis komence de la nauxa jarcento kiel rezulto de lia regado dauxrinta nur dekdu jarojn =802-814 j.=. Hxano Krum preskaux sencxese militis kaj vastigis la teritorion de la sxtato. Li estis eksterordinare bona sxtatestro, kiu perfekte organizis la bulgaran sxtaton. Li estigxis la ununura bulgara reganto konata kiel legxfaranto kies legxojn studis la imperiestroj de Bizanco. La sekvaj 150 jaroj estis por Bulgario jaroj de sencxesa kaj konstanta prospero. La legxoj de hxano Krum estas skribitaj sur la postamento de la nova monumento kaj tiel ni povas legi ilin. La monumento estis solene inauxgurita je la kvara de junio cxi-jare. Gxi estas starigita en kvartalo Trakia de Plovdiv. Gxia auxtoro estas la skulptisto Nikolaj Savov. La monumento prezentas hxanon Krum en caraj vestajxoj sur cxevalo kaj milite ekipita - per kiraso, kasko, bajoneto, sxildo, cxiuj auxtentikaj. La hxana figuro kaj la cxevalo estas faritaj el bronzo. La monumento estas alta dek metrojn. La cxevala figuro estas ses metrojn alta. En la postamento de la monumento estas enmasonita kapsulo entenanta alvokon al la estontaj generacioj. La kapsulo estos malfermita okaze de la 1300-jarigxo de grava momento en nia historio - je la 27-a de julio 2111, cxar la 27-a de julio estas la tago de la granda venko de la hxano super la bizanca imperiestro Nikifor cxe la montara trapasejo Varbisxki. La alvoko estas tre simpla: neniam forgesu, ke vi estas bulgaroj; amu vian hejmurbon, amu vian kvartalon Trakia kaj faru cxion eblan, por ke cxiam vivu Bulgario en la historio kaj la bulgara spirito dauxre prosperu sur la euxropa vojo. :::::::::::: Esperanto-vivo 73-a Internacia kongreso de blindaj esperantistoj Bulgario, Albena, 20-27-a de auxgusto 2007 Tria komuniko Karaj gesamideanoj, Tiu estas nia lasta komuniko. Cxi-tie vi trovos aktualan informon pri nia 73-a IKBE. 1. Nova membro de la kongresa komitato. En la proceso de la preparo de nia kongreso montrigxis, ke ni devas pliigi la konsiston de la kongresa komitato. Kiel novan membron ni altiris Dancxo Dancxev. Li respondecos pri la arangxoj ligitaj kun la centjarigxo de E-movado en nia lando kaj prezentos la cxefan prelegon pri la kongresa temo. 2. Ni interkonsentis kun la gastiganta firmao, ke la kongresanoj ricevos tagmangxon ankaux la 27-an de auxgusto. Do, la kongreskotizo inkluzivas 7 matenmangxojn, 7 tagmangxojn kaj 7 vespermangxojn. 3. Se la kongreson partoprenos suficxa nombro da junuloj, ni provos organizi por ili specialan programon. 4. Pri la dato kaj horo de via alveno bonvolu informi sinjorinon Veselina Stoilova. 5. Pliaj adresoj kaj telefonoj por kontaktoj: Krom la adresoj kaj telefonoj, kiujn ni publikigis en la unua komuniko, vi povas uzi ankaux la jenajn: - retadreson de Keranka Milusxeva: keranka@mail.orbitel.bg, - telefonon de Vladimir Jxelev en Varna =aktuala en julio kaj auxgusto= +359-eb 62-db-ec. 6. Provizora programo: Temo: Esperanto - tauxga rimedo pri kultura integrigxo. Lundo, 20-a de auxgusto Alveno kaj logxigo, pago de kongreskotizoj 18,30-19,30 h. - vespermangxo 20,00 h. - interkona vespero Mardo, 21-a de auxgusto 8,15-9,00 h. - matenmangxo 9,00-9,40 h. - pago de kongreskotizoj 10,00-11,00 h. - oficiala malfermo 11,00-12,00 h. - gazetara konferenco 12,30-13,30 h. - tagmangxo 18,30-19,30 h. - vespermangxo 20,00 h. - kultura programo Temo: 100 jarojn Esperanto en Bulgario kaj inter la nevidantaj esperantistoj Merkredo, 22-a de auxgusto 8,15-9,00 h. - matenmangxo 9,30-12,00 h. - prelegoj 12,30-13,30 h. - tagmangxo 14,00 h. - duontaga ekskurso al Balcxik - vizito al la Palaco, Botanika gxardeno kaj potfareja korto. 19,00-20,00 h. - vespermangxo Jxauxdo, 23-a de auxgusto 8,15-9,00 h. - matenmangxo 9,30-10,30 h. - prelegoj 10,30-12,30 h. - Gxenerala asembleo - unua parto 13,00-14,00 h. - tagmangxo 18,30-19,30 h. - vespermangxo 20,00 h. - nacia vespero Vendredo, 24-a de auxgusto 8,15-9,00 h. - matenmangxo 9,30-12,30 h. - prelegoj 13,00-14,00 h. - tagmangxo 18,30-19,30 h. - vespermangxo 20,00 h. - internacia vespero Sabato, 25-a de auxgusto 8,15-9,00 h. - matenmangxo 9,30-12,00 h. - Gxenerala asembleo - dua parto 12,30-13,30 h. - tagmangxo 14,00 h. - duontaga ekskurso al Varna - vizito al Prabulgara logxloko Fanagoria, Katedrala templo "Sankta Dipatrino" kaj Parko-muzeo de Vladislav Varnencxik 20,00 h. - vespermangxo Dimancxo, 26-a de auxgusto 8,15-9,00 h. - matenmangxo 9,30-10,30 - prelegoj 13,00-14,00 h. - tagmangxo 16,30-17,30 h. - fermo de la kongreso 19,00 h. - adiauxa vespero Lundo, 27-a de auxgusto 8,15-9,00 h. - matenmangxo 12,00-13,00 h. - tagmangxo Forveturo 7. Listo de la eksterlandaj aligxintoj gxis la 31-a de majo: =* - indikas akompananton= Auxstrio - 6: Veronika Haupt Cristian Gertinger Maria Gertinger =*= Ingeborg Haupt Harald Rader Henriette Erzenberger Hungario - 3 D-ro Jozsef Hohl Edzino =*= Attila Varro Japanio - 2 Fumiko Yanase Nanami Yanase =*= Kanado - 1 Jean Sorel Kroatio - 7 Antun Kovacx Marija Kovacx =*= Branko Rapac Marija Rapac =*= Dragan Sxtokovicx Milan Mesicx Sanja Pokrajac =*= Norvegio - 2 Otto Prytz Pilar Menendes =*= Rumanio - 13 Livi Ciobanu Livia Ciobanu =*= Mariana Burghelea Cornel Burghelea =*= Marin Eana Porfira Ciobanu =*= Silviu Valeriu Vanda Elena Vanda =*= Carol Zoltan Polcz Ecaterina Polcz =*= Claudiu Varga Gabriel Florin Robciuc Alina Lacramioara Negoica =*= Rusio - 9 Anatolij Masenko Pavel Rjabov Anastasia Jxukova Oksana Djacxenko =*= Olga Balcer Nadejda Agafonova Marija Strelkova =*= Raisa Mamonova Ljubovj Antonova =*= Serbio - 8 Dusxan Angxelkovicx Dragica Angxelkovicx =*= Branka Pesxicx Milica Pavlovicx =*= Miroslav Kovacxicx Mirjana Kovacxicx =*= Nedeljka Lozajicx Milija Bjekicx Tagxikio - 1 Natalija Kasymova Ukrainio =Krimeo= - 2 Ella Ruban Kateryna Aleksandrova =*= Ni atendas vin en Albena! La kongresa komitato :::::::::::: Jarkunveno de ANEB La 28-an de aprilo 2007 dekok membroj de ANEB kolektigxis en la salono de la Nacia rekapabliga centro por nevidantoj en Plovdiv. La asocia estraro prezentis la raporton pri la agado de ANEB =ni publikigos gxin en la sekva numero de la revuo=, financan raporton pri 2006, akceptis bugxeton por 2007. Ili pridiskutis sian agadon kaj faris rekomendojn. Estis substrekite, ke la manko de financaj rimedoj tre malfaciligas la agadon de la asocio. Estis pridiskutita la situacio koncerne IKBE kaj prezentita la provizora programo. Fine estis faritaj informoj pri antauxstarantaj E-arangxoj en la lando en 2007 kaj pri la nacia kongreso de BEA en Kazanlak =31 Viii - 1 Ix 2007=. La 29-an de aprilo en la E-klubejo de la asocio okazis tre interesa renkontigxo kun la konata bulgara verkisto-esperantisto kaj cxefredaktoro de revuo "Bulgara esperantisto" Georgi Mihalkov. Cxeestis nevidantaj kaj vidantaj esperantistoj el Plovdiv kaj la partoprenintoj en la jarkunveno. Vladimir Jxelev :::::::::::: Scienca konferenco "100-jarigxo de BEA" Je la 3-a de junio en la salono de la urbodomo de Karlovo okazis la scienca konferenco "100-jarigxo de BEA". La partoprenantojn salutis la prezidanto de UEA profesoro Renato Corsetti. Li konfesis, ke por Esperanto li estis varbita per numero de revuo "Nuntempa Bulgario", kiun li acxetis en itala librovendejo. Prof. Corsetti deklaris, ke Esperanto nun progresas kaj fartas pli bone ol antaux 50 jaroj. Granda intereso pri Esperanto laux li nun ekzistas en Sudameriko, Afriko kaj Azio. En Cxinio oni opinias, ke Esperanto estas "la lingvo de la nova miljaro". La urbestro s-ro Kabaivanov ankau salutis la konferencon kaj bondeziris al gxi sukcesan laboron. Estis tralegita speciala salutletero al la konferenco de la ministro pri kulturo Stefan Danailov, en kiu Esperanto estis difinita kiel "lingvo de la espero". La prezidanto de BEA ingx. Petar Todorov prelegis pri la 100-jara evoluo de BEA - fondigxo, etapoj, sukcesoj kaj malfacilajxoj. La preleganto substrekis la bonajn rilatojn inter BEA kaj UEA. Dum la 60-aj kaj 80-aj jaroj krom "Nuntempa Bulgario" en Esperanto estis eldonataj ankaux aliaj revuoj kiel "Scienca mondo", "Jxurnalisto", "Bulgarino", "Kolektanto", "Ripozoj" k.a.. Georgi Mihalkov, cxefredaktoro de revuo "Bulgara esperantisto" prezentis bulgarojn, kiuj verkis kaj verkas en Esperanto. Estis menciitaj de li ankaux la viddiefektitaj E-poetoj Todor Sxosxev kaj Dancxo Dacxev. La eminenta karlovano profesoro Bojxidar Leonov rakontis pri la Akademio internacia de sciencoj en San Marino. Li ankaux informis pri la internaciaj esperantistaj studentaj brigadoj en Bulgario. Mariana Evlogieva, sekretario de BEA, prezentis sian informon pri la lernado de Esperanto en Bulgario. Sxi sciigis al la auxditorio tre interesajn faktojn koncernantajn la unuajn lernolibrojn kaj iliajn auxtorojn. Nikola Uzunov el Haskovo informis koncize la konferencon pri iamaj junularaj artfestivaloj, realigitaj de la Junulara sekcio cxe BEA. Belka Beleva, honora membro de UEA kaj de BEA, informis tre emocie kaj aktorece pri la fondigxo kaj disvolvigxo de Bulgara Esperanto-teatro. Angel Sotirov prezentis prelegon "100 jarojn Esperanto inter la bulgaraj blinduloj". Li informis pri la kvar cxefaj etapoj en la movado de la bulgaraj nevidantaj esperantistoj kaj iliaj karakterizajxoj. Estis menciitaj en la prelego eminentuloj de tiu movado kiel Nikola Torbov, Stefan Nenkov, Dimo Kirev, Kiril Manov, Tanja Mileva, Mincxo Stojanov k.a.. La preleganto emfazis la tre gravan rolon de la prezidanto de ANEB Vladimir Jxelev por sxtorma disflorado de la movado dum la lasta jardeko. Dank. al li kaj lia skipo estis organizitaj multe da E-kursoj, la membraro superis 70 geesperantistojn kaj laux nombro versxajne nur rusoj estas pli. La legantaro de revuo "Esperanta fajrero" jam nombras cx. 300 homojn el 22 landoj. Cxeestis la konferencon ankaux la prezidanto de ANEB Jxelev kaj la respondeca redaktoro de "Esperanta fajrero" D. Dancxev. Antaux la komenco de la konferenco la prezidanto de ANEB informis la prezidanton de UEA pri la preparlaboroj okaze de la 73-a IKBE, kiu okazos en Bulgario, en la Nigramara ripozejo Albena. Renato Corsetti bondeziris al la organizantoj sukceson, kaj al la kongreso - fruktodonan laboron. En la konferenco partoprenis esperantistoj el Cxehxio, Germanio kaj Pollando. Estis ankaux reprezentantoj de Plovdiv, Razgrad, Kazanlak, Galabovo kaj aliaj. La partoprenantoj en la konferenco akceptis deklaracion, subtenantan la Esperanto-universitaton, kiu trovigxas en Karlovo kaj kies rektoro estas s-ano Leonov. La faman universitaton nia grupo ne sukcesis trarigardi, sed gxian herbabundan korton ni, kune kun aliaj verdstelanoj, uzis por pikniko. La gekonferencanoj forveturis de la gastama kaj belega Karlovo, kiu du tutajn tagojn kaj unu nokton estis vera Esperantio! En la cxemontara urbeto preskaux cxie rozodoris kaj sonis Esperanta parolo. Angel Sotirov :::::::::::: 59-a kongreso de BEA La kongreso okazos en Kazanlak de la 31-a de auxgusto gxis la 2-a de septembro kaj havos jenan programon: 31 Viii 2007 - vendredo 14,00-18,00 - akcepto, registrigxo, logxigo de la kongresanoj 18,00-18,30 - rekviemo por la forpasintaj esperantistoj 19,00 - interkona vespero kaj koktelo 1 Ix 2007 - sabato 8,30-9,00 - registrigxo de la kongresanoj 9,00 - malfermo de la kongreso 9,30-12,00 - unua kongresa kunsido, elekto de komisionoj, raportoj de la Estraro kaj la Kontrola komisiono, diskutoj 12,20-13,00 - komuna foto 13,00-14,00 - ripozo 14,00-16,30 - dua kongresa kunsido - diskutoj; komisionoj; elekto de nova Estraro 16,30-18,30 - urborigardado 18,30-19,30 - belarta programo, spektaklo de BET 20,00 - oficiala vespermangxo 2 Ix 2007 9,00-12,00 - ekskurso gxis la Traca mauxzoleo 12,00 - adiauxo Informojn pri aligxo, logxigo, programo k.s. petu de: BEA - tel. 02/822-cc-dg Svoboda Damjanova - 6100 Kazanlak, Makariopolska 7, Tel. 0431/22-cj-ca, GSM 0886-754-eic :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Nacia centro por rekapabligo de blinduloj Fondigxo "Evoluo kaj perspektivoj" =dauxrigo de la raporto= Studentoj en la fako "Pedagogio de vidmalfaciligitoj" de Sofia universitato "S-ta Kl. Ohxridski" permanente konatigxas kun la agado de la Centro. De 2005 gxi estas bazo por studentaj stagxoj de vidmalfaciligitaj studentoj el cxiuj altlernejoj en nia lando. En la periodo 1995-2004 cxiuj isntruistoj de la Centro faris postdiplomajn kavlifikigajn studojn en la Sofia universitato "S-ta Kl. Ohxridski" pri "Pedagogio de la vidmalfaciligitoj". Post 1990 la Centro aktivigis sian internacian agadon. Vizitis la Centron kaj konatigxis kun gxia laboro reprezentantoj de neprofitaj organizajxoj kaj rekapabligaj centroj el Rusio, Nederlando, Francio, Italio, Anglio, Germanio, Finnlando, Hispanio, Usono, Slovakio, Auxstrio, Makedonio, Cipro, Moldavio, Litovio, Rumanio kaj Serbio. Ekspertoj de la Centro vizitis kaj konatigxis kun la agado de parencaj centroj en Rusio, Nederlando, Germanio, Serbio, Makedonio, Svedio, Italio, Anglio, Finnlando, Hispanio kaj Auxstrio. En 1999 kunlabore kun la fondajxo "Rekapabligo de blinduloj" cxe la Nacia centro por rekapabligo de blinduloj ekfunkciis Rimeda centro helpe al la rekapabligo de vidmalfaciligitaj personoj en Bulgario. Gxi ellaboras diversajn didaktikajn materialojn, eldonas specialigitan literaturon, lernolibrojn kaj lernohelpilojn. En 2000 surbaze de la sveda sperto en la Centro ekfunkciis Rimeda kabineto, kiu estas loko por intersxangxo de informoj kaj starigo de kontaktoj. Gxi estas ekipita per specialaj teknikaj iloj por homoj kun difektita vidpovo, estas certigita konstanta interret-aliro. En 2001-2002 du instruistoj specialigxis en Nederlando kaj kvalifikigxis kiel instruistoj de vidmalfaciligitaj personoj pri remburado. Ili ricevis tre altajn pritaksojn fare de la nederlandaj kolegoj pro la atingitaj bonaj scipovoj dum la studado. En la periodo 1991-2004 en la Nacia centro por rekapabligo de blinduloj okazis tri scienc-praktikaj konferencoj, unu simpozio, unu ronda tablo kaj unu seminario - la plimulto el ili kun partopreno de eksterlandanoj. 4. Novajxoj kaj perspektivoj. Fine de la jaro 2004 la Centro registrigxis kiel Societo kun neprofita celo por realigo de sociutila agado "Nacia centro por rekapabligo de blinduloj" laux la Legxo por juraj personecoj kun neprofita celo kaj de la 1-a de januaro 2005 ekfunkciis kiel memstara jura personeco. Estis starigitaj kontaktoj kun ICEVI - la Internacia konsilio por edukado de homoj kun viddifektoj kaj kun la Euxropa konfederacio por laborokupateco de homoj kun difektoj. Komence de 2005 la Nacia centro estis registrita cxe la Ministerio de laboro kaj sociala politiko de Respubliko Bulgario por disponigo de socialaj servoj. Komence de 2006 la Nacia centro ricevis de la Nacia agentejo por profesia klerigo kaj edukado Licencon por profesia edukado. La perspektivoj de la disvolvigxo de la Centro estas ligi la bazan rekapabligon kun la profesia kvalifikigo kaj realigo en la labormerkato. La monda sperto en tiu sfero donas al ni motivon kredi, ke la plenvalora reintegrigxo de vidmalfaciligitaj personoj en la socion estas neefika sen ilia profesia realigxo. Mi opinias, ke nun estas prudente rezigni pri la ideo konstruigi novan domon de la Nacia centro kaj direkti niajn klopodojn al renovigo de ejoj, apartenantaj al la nun ekzistanta konstruajxo. En nia lando ne estas alia institucio, kiu proponas licencitan profesian kvalifikigxon al tiu homgrupo. En 2006 estis ellaborita arkitektura projekto por konstruado de Centro de profesia edukado. En 2007 ni komencos konstrui kaj ekipi la specialigitajn kabinetojn de tiu centro. Parolante pri perspektivoj mi volas citi sentencon, kiun mi antauxnelonge legis kaj mi pensas, ke gxia lasta parto grandparte rilatas al la misio de la Nacia centro por rekapabligo de blinduloj: "Se vi faras planon por unu jaro, semu tritikon. Se vi faras planon por la sekvaj 10 jaroj, plantu arbon. Se vi faras planon por la tuta vivo, instruu la homojn". Estimataj gesinjoroj, karaj amikoj, retrorigardante ni vidas la plugitan antaux 40 jaroj sulkon de la rekapabligo kaj profesia kvalifikigo de la vidmalfaciligitaj homoj en Bulgario, la evoluigon dum la jaroj, la establon kaj konservadon de materiala bazo kaj valora homforto. Rigardante antauxen, ni vidos novajn defiojn, eblecojn kaj perspektivojn. Akceptante la novajn defiojn kaj utiligante la akumulitan dum la jaroj sperton, mi povas aserti, ke nature la Nacia centro por rekapabligo de blinduloj supreniros sencxese altigante la kvaliton kaj la amplekson de la proponataj servoj kaj vastigante la sferon de sia influo en nacia kaj internacia aspekto. Estimataj gesinjoroj, karaj geamikoj, permesu al mi esprimi mian dankon al cxiuj gxisnunaj estroj, instruistoj kaj oficistoj de la Centro pro ilia respondeco kaj profesieco en la laboro; al niaj senlacaj kaj helpemaj konsultatoj de katedro "Speciala pedagogio" cxe la Sofia Universitato "S-ta Kliment Ohxridski" pro ilia eksperta subteno; al la gvidantoj de la Asocio de la blinduloj en Bulgario pro ilia senrezerva helpo kaj subteno; al cxiuj niaj bulgaraj kaj eksterlandaj amikoj kaj partneroj pro ilia fido al ni; al la organizajxoj, kiuj finance subtenas nin, al la lokaj kaj sxtataj auxtoritatoj en Respubliko Bulgario pro ilia kontribuo al la progreso de la Nacia centro por rekapabligo de blinduloj. Stefan Dancxev, Estro de la Centro :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Homa komprenigxo Dancxo Danxcev Cxiam devas esti kiel la cxielo ni en vivo tera tra la longa voj', kisas nin tre ofte la sincera gxoj' per brila flamo de la verda stelo. Pasxas ni impete kune post tempesto, fortoj sxprucas en samideana kor', fruktojn ni atingas kune en labor', gaje cxe ni venas la decembra festo. Devas esti ordinaraj kiel herbo ni en cxirkauxprenoj de sezonoj kvar - plej samideane je la nobla far', la deziroj flugas per la forta verbo. Elstarigxu ni post la malbona falo, tio estas devo nia en moment' - je la perdo de la frosto kaj la vent', gardu kune celojn de la idealo. Devas esti fortaj kiel la galanto ni tra l' vojo al la homa komprenigx', gxojon ni atendas de la matenigx', cxirkaux ni sencxese sonas Esperanto. Trovas ni la varmon en la vintra negxo por flugad' de l' revoj kaj pri nia am', sxprucas en la kor' samideane flam', tia estas forto de l' intima legxo. Estu helaj kiel la argxenta luno, cxiam en l' okuloj brilas la lazur', inter ni kreskadas la anima pur' sub la varma kiso de l' apera suno. Rido cxiam sur vizagxo nia estas, gxojo sxprucas en samideana kor', vivas dum la tagoj Zamenhofa glor', cxiujare ni lin en decembro festas. Lumon ni donacas de l' sincera amo al la revoj tra la dezirata voj', al la estonteco vokas nin la gxoj' de la verda stelo kaj kreinta flamo. Cxiam devas pasxi ni kun Esperanto al la noblaj celoj kaj al nova tag', faru tion per impet' kaj frukta ag', sonas tra la mondo nia dolcxa kanto. Lingvaj demandoj Pri la uzado de la artikolo Ofte vi ripetas pri la maloportuneco de la artikolo la. Sed la artikolo estas ja vorto tute aparta kaj sur la konstruon de la frazoj gxi havas nenian influon; tial, se vi volas, vi povas tute gxin ne uzadi, almenaux gxis la tempo kiam vi tute bone scios gxian signifon. L.L. Zamenhof =Lingvaj respondoj - "La esperantisto", 1890, p. 32= :::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon La amfiteatro en Serdika La arkeologoj jam povas rakonti pri la amfiteatro en la iama urbo Serdika. Gxi apartenas al la speco de la t.n. galloromiaj amfiteatroj kaj estas unu el la plej grandaj en Euxropo. Ties gxemelo estas la amfiteatro en la antikva Parizo. La elipsoforma areno havas dimensiojn 62 je 40 metroj kaj estas nur 10 metrojn pli malgranda ol tiu de la Koloseo en Romo. Gxis nun oni malkovris 26 vicojn de sidlokoj el flaveta sablosxtono. En la okcidenta parto de la tribunoj estas konservitaj ecx la arkoj de la trairejoj ligantaj koridorojn inter la apartaj sektoroj. En kelkaj lokoj konservigxis precipe la ogivoj, kiuj kovris la ejojn kaj la koridorojn. Direkte de oriento kaj okcidento estas videblaj la konturoj de la enirejoj al la areno. Versxajne la unua estis destinita por la kuregantaj cxaroj kaj la dua por la sangavidaj sovagxaj bestoj. La cxefa enirejo de la amfiteatro trovigxis cxe la suda flanko. Tie sur la natura deklivo estis situitaj plej multaj vicoj de sidlokoj kaj en la centro altigxis la imperiestra logxio. Cxe la norda flanko ne estis tribunoj. Dum la regado de imperiestro Konstanteno la Granda oni largxigis la amfiteatron per novaj vicoj de sidlokoj. Gxi cxesas funkcii dum la regado de imperiestro Valent cxirkaux 364-388 j.. La konstruajxo estas farita dum la regado de la plej fervora persekutanto de la kristanoj Diokleciano. Tiutempe kune kun la sklavoj la kruelajn sangoversxajn batalojn partoprenis ankaux pagataj profesiaj gladiatoroj. Laux ordono de tiu imperiestro inter la sovagxaj bestoj sur la areno ofte estis jxetataj ankaux adeptoj de la nova religio. Dum la regado de Konstanteno la Granda la situacio sxangxigxis. Li agnoskis la kristanismon kiel fundamentan religion en la imperio. Oni supozas, ke la fama koncilio en 342-343 j. okazis gxuste en tiu plej granda publika konstruajxo de la urbo. Post la definitiva malpermeso de la gladiatoraj bataloj en la fino de la 4-a jarcento la ejoj de la amfiteatro estis transformitaj en logxejojn. La arkeologoj malkovris varmigajn fornojn kaj akvoputojn. Forlasita dum kelkaj jarcentoj gxi estas denove logxata en la 10-11-a j.c.. La trovajxoj montras, ke en la restajxoj de la amfiteatro estis logxigita milittrupo. Post la 15-a j.c. ties ruinoj estas uzataj por konstruado de noktejoj apud la cxefa vojo Sofio - Filibe. Pensante pri la antikva historio de tiu loko ni povas rememori amuzan fakton. En la komenco de la 90-aj jaroj de la Xix-a j.c. sur la deklivo sub la hodiauxa strato Moskovska estis modesta malmultekosta kafejo. Tie ofte kolektigxadis kaj regalis sin la junaj kaj malricxaj sciencistoj. Kompreneble neniu el ili supozis, ke li sidas sur la sidlokoj de la amfiteatro kaj iufoje ecx en la imperiestra logxio. Snejxana Kircxeva =el revuo "Zvuk i svetlina" =Sono kaj lumo"= - tradukis Dimo Dimov= Klarignotoj: 1. Serdika estas la antikva nomo de Sofio. Pli poste, en la 9-a j.c. la slavoj nomis la urbon Sredec. La nomon Sofio la urbo ricevis meze de la 14-a j.c. post la finkonstruo de la pregxejo "Sankta Sofio". 2. En la jaroj de la turka jugo Filibe estis nomata la hodiauxa urbo Plovdiv. :::::::::::: Interesajxoj Utila kaj sendangxera La lastan jardekon de la pasinta jarcento ni povas nomi tempo de la porteblaj telefonoj. Tio rilatas ankaux al Bulgario. La uzado de tiuj aparatoj kreskas cxiutage - sur la stratoj, en la magazenoj, en la tramo, sur la plagxo, en la lifto kaj je cxiuloke. Junaj kaj maljunaj homoj, cxiuj alkutimigxis al tiu nova miraklo de la teknologio. Se oni alkutimigxis al la ebleco esti en konstanta kontakto kun la cetera mondo, estigxas malfacile rezigni pri gxi. Ecx se tio kostas multe, la homoj ne cxesas uzi posxtelefonojn, cxar la tauxgaj aparatetoj estas praktike utilaj kaj necesaj en la cxiutaga vivo. Por la blinduloj tiuj aparatoj estas reale necesaj. Samtempe komencis auxdigxi diroj, ke la elektromagnetaj ondoj produktataj de la porteblaj telefonoj dangxerigas al sanon de ties uzantoj, ke ili povas provoki kancermalsanojn. Tiuj asertoj tamen ne estas pruvitaj per rezultoj de seriozaj esploroj. Jam pli ol kvindek internaciaj sciencistaj grupoj studas serioze la efikon de la porteblaj telefonoj sur la sanon de la uzantoj. Gxis nun ne estas trovite, ke la uzado de tiuj telefonoj efikas malbone al la homa korpo. Tamen estas unu malbona efiko. Laux studoj faritaj en Svedio, Norvegio kaj Auxstralio tiuj, kiuj tre ofte kaj longe uzas tiun magian aparaton, pli ofte suferas kapdoloron, kapturnigxon kaj dormemon. Laux la opinio de la kuracistoj tiuj statoj estas kauxzataj de fizikaj kaj psikaj lacigxoj. Tio estas komprenebla, cxar plej ofte uzas tiujn telefonojn homoj kies laboro estas strecxa =entreprenistoj, politikistoj, k.t.p.=. La konkludo - ankaux por tiuj utilaj aparatoj validas la rekomendo trovi la gxustan mezuron de uzado. Venko Modesta :::::::::::: Grava sciigo: La estraro de ANEB petas la legantojn informi cxu inter ili estas dezirantoj aboni kompktdiskan version de la revuo. Ni klopodos en 2008 kune kun "Esperanta fajrero" registri la revuon "Bulgara esperantisto". La dezirantoj havi tiujn revuojn sur KD bonvolu skribi al la redakcio de "Esperanta fajrero". :::::::::::: 2007/3 La vorto de la redaktoro Karaj legantoj, Hodiaux mi volas prezenti kelkajn momentojn de pentrista ekspozicio, kiu havis lokon en la cxefurba muzika centro "Boris Hxristov". Tiu unuka ekspozicio sub la egido de la Ministerio de eksterlandaj aferoj aperos ankaux en la artsalonegoj de Euxropo. Gxi kolektis la pentrajxojn de tridek elstaraj artistoj el nia urbo Plovdiv, cxiu el kiuj prezentas en sia stilo unu el la literoj de la bulgara =cirila= alfabeto - Kirilica. Jen tri el ili, kiuj rakontas pri siaj verkoj. Mihaela Ivanova prezentas la unuan literon de la bulgara alfabeto - A. Laux sxi la unua litero estas la plej simbola signo. Gxi estas simbolo de la komenco. La auxtorino longan tempon studis la simbolikon kaj interesigxas pri la kasxita senco de la ajxoj. En sxiajn manojn trafis ekzemplero de unu versio de la verko de Cxernorizec Hxrabar "Legendo pri la bulgaraj literoj". Tio estas manskribita kopio de dektria jarcento, en kiu estas akrostiko en malnovbulgara lingvo. En gxi cxiu verso komencigxas per la sinsekva litero de la bulgara alfabeto. Al la litero A konformas la verso "Mi estas Dio". Tiun ideon sxi provis enmeti en sian pentrajxon. La kvadrata formo de la pentrajxo estas simbolo de la tera senlimo, de la senfina spaco kaj la farita cirklo estas simbolo de la spirito, de Dio, de la kultura mondo kaj tiel la litero A eliras kiel radio el la centro de tiu cirklo. Kiel grafika formo gxi similas al vojo, kiu malsupreniras kaj poste revenas al la komenco. La prezento de la grafika formo en koloroj rememorigas la malnovajn mezepokajn presformojn en la libroj trovigxantaj en la ortodoksaj pregxejoj. Nikolaj Njagolov prezentas la literon X. Li komencis de la unua asocio kun la sankta kruco. Li volis eviti gxin kiel simbolon kaj cxar la litero X fakte prezentas du transversajn liniojn kaj li volis krei iluzion pri libereco, li ekpensis pri la kajto. Li trovis, ke la spino de la bulgara litero X estas la kajto. Cxiu el ni scias, ke la kajto estas unu el la plej liberaj ajxoj. Libereco kiel ebleco en la vivo - tiu estas la ideo de la prezentita pentrajxo. Angel Kitipov prezentas la literon T. Multaj demandis lin kio inspiris lin prezenti tiun literon de nia alfabeto. Li pensas, ke vervon la homo povas ricevi, kiam li rapide ekkonscias pri io, kio lin lumigas kaj inspiras - tiamaniere naskigxas bonega ideo kaj la pentristo faras ion belan sur la tolo. Laux la pentristo ni cxiuj, kiuj de plej juna agxo vivas kun la bulgaraj literoj, portas ilin profunde en ni, en niaj koroj kaj animoj. Tiu unika ekspozicio vojagxos tra Euxropo kaj montros al la euxropanoj, ke per tiuj literoj estas kreitaj la bulgara literaturo, arto kaj kulturo, kiuj okupas signifan lokon en la monda historio. Dancxo Dancxev :::::::::::: Esperanto-vivo Raporto pri la agado de ANEB en la periodo junio 2006 - aprilo 2007 Estimataj samideanoj, Hodiaux ni okazigas la 9-an regulan kunvenon de nia asocio. Pro la kreigxinta situacio lige kun la preparo kaj okazigo de IKBE la kunveno okazas pli frue ol en la kutima tempo, pro tio ni raportos pri relative pli mallonga periodo. Kompare kun la antauxa raporta periodo tiun cxi ni ne povas nomi aktiva, kvankam ni plenumis la taskojn de la plano por la estrara agado. Pro tio, ke la pasintjara kunveno estis raporta-elekta, estis faritaj sxangxoj en la estraro: estis elektitaj du novaj estraranoj - Dimo Dimov kaj Maria Jordanova kaj tio kondukis al nova registrigxo de la asocio. Pro la novaj postuloj tio evidentigxis tre komplika proceduro kaj gxis alta grado malhelpis nian agadon. La registrigxo okazis nur en decembro 2006. Post la propono de LIBE okazigi en Bulgario la 73-an IKBE kaj la akcepto niaflanke de tiu propono, nia cxefa tasko por la jaro estigxis la kongresa preparo. Pri tio ni parolos aparte. Laux nia propono ABB inkluzivis en sian planon por 2007 feston okaze de la 100-jara jubileo de Esperanto inter la nevidantoj kaj la akcento estos sur la okazigo de IKBE. Pri tio ni komencis kune labori. Ni alfrontis alian obstaklon: la nesuficxaj monrimedoj igus nin rompi la tradicion de niaj naciaj renkontigxoj en Varna. Dank. al la modesta, sed tre valora por ni helpo fare de la Regiona asocia organizajxo de la blinduloj en Plovdiv kaj de la estraro de la Nacia konsumkooperativo de la blinduloj, la renkontigxo okazis tre sukcese. Pro malkonsideremo flanke de la prezidanto en IKBE en Florenco partoprenis nur du niaj anoj, kvankam la dezirantoj estis pli. Ankaux cxi-jare ne estis plenumita la tasko establi fakon pri Esperanta literaturo en la Nacia legejo de la blinduloj "L. Braille". Nur nun, lige kun la kongresa preparo, ni povos multobligi la kompilitan pasintjare muzikdiskon kaj surdiskigi novan libron en Esperanto. La tuta literaturo en Esperanto disponebla en la Nacia biblioteko por blinduloj sur sonkasedoj nun jam estas registrita sur kvar kompaktaj diskoj. Pri cxio cxi ni devas danki al la prezidanto de ABB s-ro Vasil Dolapcxiev. Ni havas promeson, ke legejo "L. Braille" eldonos brajle unu malgrandan libron en Esperanto. En la E-klubo en Plovdiv okazis nur du arangxoj, unu el kiuj estis renkontigxo kun la prezidanto de BEA Petar Todorov. Kursoj: Dum la pasinta lernojaro en la lernejo en Varna funkciis parolrondo sub la gvido de Dobrinka Bodicxeva kaj la rezultoj estis kontentigaj. Laux iniciato de fondajxo "Kunpartopreno" en Varna okazis mallonga kurso por progresintoj sub la gvido de Boris Bodicxev. En Razgrad sub la gvido de Radka Stojanova la grupo kolektigxas regule kaj en Gorna Orjahxovica Marinka Marinova organizas grupkunvenojn. Ni intencis organizi parolrondon en la legejo en Sofio, sed pro nesuficxa iniciatemo tio ne okazis. Mankas iniciatemo tiukampe ankaux en Plovdiv. La lernejo en Sofio bedauxrinde restas por ni fermita teritorio. Esperantaj periodajxoj: Dank. al la helpo de ABB kaj de legejo "L. Braille" kaj de la mondonacoj en valuto, kiujn ni ricevas de tempo al tempo de abonantoj el eksterlando kaj de la mondonacoj, kiujn la prezidanto sukcesas kolekti dum kongresoj, ni povas eldoni la revuon "Esperanta fajrero". Estas cxiam deziro plibonigi gxian enhavon. Estas nefacile observi la limdatojn de gxia aperigo kaj kiam gxi malfruigxas, perdas sian aktualecon, sed tio ne cxiam dependas de ni. Laux decido de la estraro ekde la kuranta jaro pri la revuo respondecos nur gxia respondeca redaktoro. Redakta komitato ne plu estos, cxar evidentigxis, ke gxia ekzisto estas plej ofte nur formala. La revuo ankaux nun aperas en du versioj- brajla kaj sonkaseda. La surbendigon ni faras en la studio de fondajxo "Artforum" de Angel Sotirov kun lia helpo. En 2006 la abonantoj de la brajla eldonajxo estis 69, de la kaseda versio - 10 kaj en 2007 ili estas respektive 62 kaj 9. Estas tempo finfine okazigi la delonge planatan kunsidon pri la problemoj de la revuo por klarigi multajn demandojn. Tio devas esti tasko de la redaktoro kaj la prezidanto. La malfacilajxoj pri la surbendigo de revuo "Bulgara esperantisto" ne cxesas. Tiuj, kiuj faras la sonregistrajxon, konsideras tempoperdo la preparon de nur unu kasedo. Krome niaj esperantistoj ne sercxas gxin en la fonotekoj, versxajne pro gxia neregula aperado. Rilate al la revuoj el eksterlando - Dancxo Dancxev zorgas, ke cxiuj dezirantoj ricevu "Esperanta ligilo". El Cxehxio regule venas "Auxroro", apartajn numerojn sur kasedoj ni ricevas de aliaj landoj. Multaj esperantistoj ricevas preskaux cxiujn esperantajn brajlajn revuojn. Cxi-jare ni klopodos certigi la ricevon de revuo "Esperanto" registritan sur kasedojn. Kontaktoj kun aliaj organizajxoj: En sia agado ANEB ne estas izolita. Ni estas asociigita membro de ABB kaj kolektiva membro de legejo "Louis Braille", niaj kontaktoj kun BEA estas bonaj. Ni bone kunlaboras kun la fondajxoj "Kunpartopreno", "Rekapabligo de blinduloj", kun la Nacia rekapabliga centro en Plovdiv, Varna k.a.. Internacia agado: Ni havas kontaktojn kun LIBE kaj apartaj esperantistoj en eksterlando. Dancxo Dancxev havas sian rubrikon en revuo "Esperanta ligilo". Nia cxefa tasko cxi-jare estas la 73-a IKBE. En kazo de neceso ni havas retkontaktojn helpe de Fani Mihajlova kaj Stefka Stojcxeva. Ni provis organizi pli bonan kunlaboron inter la blindaj esperantistoj en la balkanaj landoj, sed gxis nun rezulto ne estas. Financa agado: Ankaux cxi-foje ni devas diri, ke tio estas la plej tikla punkto en nia agado. Bedauxrinde la nesuficxo de monrimedoj estas nia konstanta akompananto. Krom la membrokotizon, abonkotizojn kaj la modestajn monsumojn, kiujn ni ricevas el eksterlando kaj kolektas por la revuo, ni ne havas aliajn fontojn de rimedoj. Pasintjare la prezidanto sukcesis kolekti en Florenco 165 euxrojn kaj 20 USD, sed tio tute ne suficxas por niaj bezonoj. Pri la financa stato de la asocio vi informigxos de la financa raporto. Lige kun la cxi-jara kongreso ni malfermis konton en euxroj en la Posxta banko. En 2006 ni havis 63 anojn, en 2007 gxis nun 47 pagis sian membrokotizon. Pri la laboro de la estraro: Cxi-jare la estraro kunsidis kvarfoje kaj multajn problemojn solvis ekster la kunsidoj. Cxiu estrarano aktivis laux siaj ebloj, sed ni devas diri, ke estas bezonata pli granda aktiveco. Cxi tie ni deziras esprimi nian grandan dankon al Fani Mihajlova, kiu estas nia neanstatuxebla kunlaboranto kaj al Diana Kalinova, kiu kontraux tute modesta honorario tenas niajn kontojn en perfekta ordo kaj estas cxiam je nia dispono rilate al nia financa agado. Lige kun la kongreso Veselina Stoilova preparis projekton, kiun ni prezentis al la Agentejo por homoj kun difektoj kaj ni esperas, ke ni sukcesos. Pri iuj antauxstarantaj taskoj: Unuan lokon okupas la preparo kaj okazigo de la 73-a IKBE. Tio estas tasko ne nur por la estraro kaj la Kongresa komitato, sed anakaux por cxiuj ANEB-anoj. Krom tio ni devas en konvena maniero festi la 100-jaran jubileon de Esperanto inter la nevidantaj homoj en Bulgario. Konstanta tasko estas trovi rimedojn por certigi la estontan agadon de la Asocio. Karaj samideanoj, tiu estas la bildo de nia agado dum la pasinta raportperiodo. Cxu ni povis kaj povas fari pli? Versxajne jes. Tio dependas de ni cxiuj. ANEB jam havas sian lokon en la socia vivo de la nevidantoj en Bulgario. Gxi havas prestigxon ankaux en la internacia E-movado de la blinduloj. Ni konservu la atingajxojn. Ni liberigxu de cxio persona, kio povus minaci la bonan estonton de nia organizajxo, kiun kun granda laboro kaj peno konstruis ni kaj aliaj, kiuj ne plu vivas. Ni deziru al ni sukceson. :::::::::::: 73-a Internacia kongreso de blindaj esperantistoj De la 20-a gxis la 27-a de auxgusto 2007 en ripozloko Albena =Bulgario= okazis la 73-a IKBE. Dank. al la Kongresa komitato sub la gvido de la prezidanto s-ro Vladimir Jxelev gxi estis bone organizita. La kongresanoj havis eblecon bone farti kaj travivi fruktodonan semajnon en Albena. La 73-an IKBE partoprenis 112 personoj el 12 landoj: Auxstrio, Cxehxio, Germanio =Tagxikio=, Hungario, Italio, Kroatio, Norvegio, Rumanio, Rusio, Serbio, Ukrainio, Bulgario. La plej grandaj grupoj estis de Serbio, Rumanio kaj - kompreneble - de Bulgario. La 22-an de auxgusto en la granda salono de la Kultura kaj informa centro en Albena okazis la oficiala malfermo de la kongreso. Cxeestis kaj salutis la kongresanojn la prezidanto de ABB s-ro Vasil Dolapcxiev, kiu estis elektita honora kongresano, Mariana Evlogieva, sekretario de BEA, Spas Karafezov, prezidanto de la Nacia biblioteko de la blinduloj "L. Braille" en Sofio. Post la malfermo okazis gazetara konferenco gvidata de Veselina Stoilova. La cxefa kongresa temo "Esperanto - tauxga rimedo por kultura integrigxo" estis tre interesa kaj utila por cxiuj partoprenantoj. Pri gxi prelegis Dancxo Dancxev. La prelego de Spas Karafezov temis pri la "Bulgara nacia biblioteko de blinduloj kaj Esperanto". La temoj de la aliaj prelegoj estis: "Esperanto - ponto inter diversaj literaturoj" =Nedeljka Lozajicx=, "Kion povas trovi la nevidantaj esperantistoj en la reto" =M. Evlogieva=, "Kiel kroata literaturo prezentigxas al aziaj nacioj per Esperanto" =Antun Kovacx=, "Miaj okupoj pri surbalkona legom- kaj vitproduktadoj" =Angel Sotirov=, kiu vekis neatendite grandan intereson cxe la auxskultantoj, "Socialaj servoj por homoj kun difektoj" =V. Stoilova=, "Sociala integrigxo de la homoj kun mensdifektoj" =Nadja Valkova=. Otto Prytz demonstris tifloilon konvenan por brajla instruado kaj brajlaj amuzaj ludoj. Attila Varro demonstris parolantan komputilan programon en Esperanto. Pro aktiva internacia agado kaj grandaj meritoj en la sfero de la klerigo de la blinduloj, la prezidanto de la bulgara Nacia legejo de la blinduloj Spas Karafezov distingis Otto Prytz per la ora jubilea medalo de la bibioteko. Okazis Gxenerala asembleo de LIBE sub la gvido de LIBE-prezidanto Nedeljka Lozajicx. Estis pridiskutitaj demandoj ligitaj kun la agado de LIBE, ekz. pri la agado de la estraro =iuj atentigis pri ne tre aktiva laboro de la unua sekretario=, pri "Esperanta ligilo", pri stenografio, pri la sekva kongreso k.t.p.. Antun Kovacx promesis pristudi la eblecon okazigi la sekvan kongreson en Kroatio. En la diskutoj estis plej aktivaj Otto Prytz, Attila Varro, Anatolij Masenko, Dragan Sxtokovicx, Vladimir Jxelev, Dusxan Angxelkovicx, Livi Ciobanu k.a.. La kongresanoj ricevis Kongresan libron, diskon "Bulgaraj poezio kaj kantoj en Esperanto", la libreton "Ansero vojagxanto" de la bulgara verkistino Elena Popova kaj diversajn reklammaterialojn pri Albena. En la kultura programo estis vespero dedicxita al la 100-jarigxo de la E-movado inter la bulgaraj nevidantoj kaj de BEA, Nacia vespero kun partopreno de folklora orkestro kaj solistoj de la nevidanoj el Varna, Internacia vespero, kiun partoprenis la konataj Boris Bodicxev, St. Paskulov, Kalinka Racxeva, Eva Bojagxieva, Etien Todorov, Fernando Ruso, Nedeljka Lozajicx, la cxarmaj patrino kaj filino Elena kaj Nadja. Interesaj, utilaj kaj allogaj estis por la kongresanoj la duontagaj ekskursoj. Unu gvidis al Balcxik, kie la partoprenantoj vizitis la Palacon, la Botanikan gxardenon, la potfarejan korton kaj gustumis diversajn specojn de vino. La dua estis en Varna. Oni vizitis la prabulgaran setlejon Fanagoria, parkon-muzeon "Vladislav Varnencxik", la katedralan pregxejon "S-ta Dipatrino". Estis eble viziti la plagxon kaj iuj faris tion cxiutage. La junaj esperantistoj sub la gvido de Radka Stojanova partoprenis legomaratonon. Nurel Halim, Georgi Gergov kaj Dejan Nikolov tralegis versajxojn en Esperanto. Dum la lasta, adiauxa vespero jxurio konsistanta el Eva Bojagxieva, Etien Todorov kaj Mladen Stoilov elektis Mis Esperanto - Branka Pesxicx kaj Mister Esperanto - Dejan Nikolov. La tuta kongresa semajno pasis tre rapide, kiel unu neforgesebla tago. Restos bonaj rememoroj pri la vesperoj, kiam amikoj el diversaj landoj kantis, parolis, agrable kunestadis. En la lastaj minutoj okazis surprizoj. La juna itala esperantisto Daniele estis gratulita okaze de sia naskigxtago, la 28-a de auxgusto. Li ne forgesos la kantojn kaj bondezirojn. La 73-a IKBE jam estas historio. La blindaj esperantistoj komencas pensi pri la estonteco, pri la 74-a IKBE. Bonan vojagxon, karaj geamikoj! Ne forgesu, ke en Bulgario vi havas bonkorajn amikojn. Bulgario atendos vin denove. Radka Stojanova :::::::::::: 59-a Kongreso de BEA Inter la 31-a de auxgusto kaj la 2-a de septembro 2007 en urbo Kazanlak okazis la 59-a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio. Partoprenis cxirkaux 200 delegitoj kaj gastoj, inter kiuj du nevidantaj esperantistoj el Plovdiv. Dum la oficiala malfermo la kongresanojn salutis ankaux la prezidanto de ANEB. Post la raportoj de la estraro kaj de la Kontrola komisiono estis pridiskutitaj la nuntempa stato kaj la estonta agado de la asocio. La nombro de la membroj kaj de la societoj malkreskas, nur apartaj societoj aktivas, mankas junaj homoj, kvankam en Bulgario estas esperantistoj. Estis elektita nova estraro. Ingx. Petar Todorov estis reelektita kiel prezidanto. La kongreso elektis kvar novajn honorajn membrojn, inter kiuj Vladimir Jxelev. La kultura programo estis modesta. Okazis ankaux E-balo kaj ekskurso - vizito al la fama antikva traca tombego kun originalaj freskoj. La kongreso akceptis decidojn por plibonigo de la agado de BEA. La sekva kongreso okazos de la 8-a gxis la 10-a de septembro 2008 en u. Carevec cxe la suda bordo de Nigra maro. Vladimir Jxelev :::::::::::: Blinduloj en la UK en Jokohamo =5-11 Viii 2007= Mi estas kontenta povante raporti al la IKBE en Bulgario pri la partopreno de blinduloj en la cxijara UK en Jokohamo =Japanio=. Mi tuj devas gratuli kaj kore danki al JABE =Japana Asocio de blindaj esperantistoj= pro gxia tre valora helpo kaj pro la arangxoj specialaj kiujn ili organizis por ni. La japanoj gxenerale preparis belegan kaj efikegan kadron por la UK. La plejmulto de la kongresarangxoj okazis en la cxefa kongresejo, Jokohamo Pacifiko, kaj mi kredas, ke lertaj blinduloj povis tie movigxadi suficxe facile. Tamen la nombro de helpantoj estis granda. Kion faris por ni JABE: Seminario pri enlaborigo de blinduloj La 4-an de auxgusto, unu tagon antaux la UK- inauxguro, Jabe organizis en Tokio specialan seminarion pri enlaborigo de blinduloj. Tiu seminario okazis en Tokio en la sidejo de la Japana brajla biblioteko kaj oni havis mirindajn interpretistojn, kiuj belege tradukis simultane el japana lingvo en Esperanton kaj sinsekve el Esperanto japanen. Krom salutajn kaj enkondukparoladojn de mosxtoj de japanaj bll.-organizajxoj, en la seminario oni auxdis la paroladojn de: - Pedro Zurita =Hispanio= pri la enlaborigo de blinduloj en la mondo gxenerale kaj specife en Hispanio; - Arvo Karvinen pri la tiurilata situacio en Finlando; - Aldo Grassini pri la tiurilata situacio en Italio; - Sashida Chuji, ne esperantisto, sed blinda, pri la tiurilata situacio en Japanio. En la lasta parto de la kunsido Sashida Chuji gvidis debaton pri la temo kun demandoj kaj komentoj de la partoprenantaro kaj instigo al la tri eksterlandaj parolantoj, por ke ili reagu rilate al kelkaj aferoj. Oni baldaux publikigos informon pri tiu arangxo en "EL". Nia gxuado de la UK en Jokohamo estis ege helpata fare de la jenaj JABE agadoj: Brajligo de la kongreslibro, inkluzive de la UK programo; de informado pri la hotelo, kie ni cxeestis, pri la specifaj arangxoj por blinduloj =bankedo kaj tuttaga ekskurso= kaj de la cxiutaga Kongreskuriero. Mirinda skipo de vidantaj helpantaj japanoj parolantaj Esperanton. Nome de JABE ciuj specialaj arangxoj estis promociataj kaj gvidataj fare de iu tre kompetenta vidanta esperantistino japana, Kikusima Yazuko =Krizantemo=. Speciala bankedo La 5-an de auxgusto tagmeze JABE organizis luncxon =bankedon= por la blindaj partoprenantoj, eksterlandaj kaj japanaj, por la skipo de helpantoj, kaj por kelkaj vidantaj UK partoprenantoj nerilatantaj al nia afero. Ili estis delikate invititaj helpi blindulojn en ilia tablo. En tiu bonega bankedo oni arangxis belege japanstile tipajn japanajn pladojn. Krizantemo lauxvoce klarigis esperante kion oni havis tie kaj kiel gxi estas servata kaj kiel oni devas mangxi gxin. Tuttaga ekskurso La 8-an de auxgusto perauxtobuse ni estis kondukitaj al Tokio por viziti belegan gxardenon japanan, viziti muzeon de la EDo-dinastio =antaux tri centjaroj=, gxui specialan luncxon kaj tre profesie lertan prezentadon de amuzaj rakontoj =oni bedauxris, ke la aktoro parolis nur japane=. Krizantemo enkondukis la aktoradon kaj sxi tradukis multon. La partopreno en la tuttaga ekskurso sekvis la saman aliron kiel la bankedo, inkluzive la partoprenon de vidantaj UK-anoj ne rilatantaj kun nia afero. Mi ekzemple havis la bonsxancon kaj privilegion esti gvidata en la muzeo de la kroata auxtorino Spomenka Sxtimec. Al mi sxi sxajnis kompetentega instruistino de blinduloj. Renkontigxo kun blindaj japanaj UK partoprenantoj La unun vesperon oni organizis interkonan renkontigxon kun la blindaj japanaj partoprenantoj. Ili estis proksimume 20, diversagxaj, viroj kaj virinoj, kaj kelkaj el ili kun gvidhundoj. Ciuj cxeestantoj, japanaj kaj eksterlandaj, prezentis sin. Oni ne havis tempon por komuna debatado. Tamen dum la kongreso ni havis okazon interparoli kun niaj japanaj geamikoj. Kunsido de la eksterlandaj blindaj UK partoprenantoj La laborema kaj idealisma Arvo Karvinen kunvenigis iun vesperon cxiujn eksterlandajn partoprenantojn por diskuti pri nia strategio rilate al la Tutmonda Unuigxo de Blinduloj gxenerale kaj specife la Euxropa unuigxo de Blinduloj. Krom la tri parolantoj en la seminario pri enlaborigo de blinduloj, oni tie havis alian finnon, Keikki, du italojn, Piero kaj Daniela Bottegoni kaj la francon Philippe Neau. Cxar LIBE estas tutmonda organizajxo kaj oni dezirus, ke tiu estigxu vera realo en la estonteco, estus dezirinde, ke ni aligxu al la Tutmonda unuigxo de Blinduloj. Oni esperas, ke la ekzemplo de JABE estos aplikata en aliaj aziaj landoj. Arvo kredas, ke la aligxo al la Euxropa unio estas tre grava cxar en Euxropo ekzistas jam specifaj realoj kaj oni jam komencis la interagadon kun la porblindula euxropa organizajxo. Aldo Grassini diris, ke oni devas vidi la avantajxojn kaj malfacilajxojn de tiurilata interagado. Pedro Zurita esprimis, ke la rolo de LIBE ne plu povas esti tre grava nun por la bll. internacia movado, sed la organizajxo povas gxui gravan rolon en la promocio de Esperanto inter blinduloj kaj en la faciligo de partoprenado de blinduloj en la naciaj kaj internaciaj E-arangxoj. Cxiuj opiniis, ke LIBE devas debati pri sia estanta kaj estonta rolo kiel organizajxo de blindaj esperantistoj. UK-kunsido "Blinduloj" Vendrede, la 10-an, oni havis kunsidon en la UK kun la titolo "Blinduloj". Tiu kunsido estis malfermita al cxiuj UK partoprenantoj. La kunsido estis gvidata de Arvo Karvinen kaj tie oni pritraktis precipe temojn rilate al la aliro de blinduloj al infromado kaj al la lernado de E-o. Oni montris elektronikajn brajlajn skribilojn japanajn; oni parolis pri la graveco, ke nun blinduloj povas uzi la reton, inkluzive retpoxton. Oni menciis kaj montris programon faritan en Japanio por vocxigi E-ajn tekstojn. Oni entuziasme danke aplauxdis la sinjorinon, kiu cxiutage brajligis la Kongreskurieron. Niaj Jabe-amikoj, kompetente prezidataj de Tetsuji Tanaka, kaj gxia escepte lerta kunlaborantino Kikusima Kazuko =Krizantemo= meritas nian entuziasman gratulon kaj dankon. Cxiu el ni partoprenis en UK-arangxoj plej interesaj por ni =la oferto estis vere largxa=. La UK havis la allogan temon: Okcidento en oriento - akcepto kaj rezisto. Pedro Zurita :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Reala helpo al niaj nevidantoj De la 1-a de decembro 2006 la Nacia Centro por Rekapabligo de Blinduloj =NCRB= komencis plenumi la projekton "Sociala integrigxo de homoj kun viddifektoj per profesia trejnado", kiu estas financata de la Programo PHARE. La projekto antauxvidas rekonstruon de la apartenanata al NCRB domaro kaj formigo de Centro por profesia trejnado cxe NCRB. Estos organizataj kursoj de baza rekapabligo kaj trejnado al kvin profesioj. Nun okazas la kursoj de baza rekapabligo kaj profesitrejnado pri remburado kaj arta mantrikado. Baldaux komencigxos la kursoj pri kosmetika masagxo, tekstoprilaborado kaj por oficejaj sekretarioj. Konstante labordonantoj nin konsultas pri la profesiaj ebloj de la vidmalfaciligitaj personoj. Estas realigata dauxra kontakto kun la laboragentejoj rilate al la aplikado de la sxtata politiko pri senlaboreco. Oni organizos seminarion por la instruktoroj de la tagaj centroj por rekapabligo kaj sociala integrigxo en Bulgario, kiuj estas specialigxintaj pri laboro kun vidmalfaciligitaj personoj pri "Novaj aspektoj de la profesia trejnado de vidmalfaciligitaj personoj". La kandidatoj por lernado en la NCRB devas havi aktualan registrigxon en la Direkcio "Laboroficejo" kaj pli ol 70% perditan laborkapablon. Ili estas direktataj al NCRB de la teritoriaj kaj regionaj organizajxoj de la Asocio de la blinduloj en Bulgario, kiu estas partnero en la projekto. En la NCRB cxiu profitanto estas pritaksata rilate al liaj bezonoj kaj eblecoj, por li estas preparata individua rekapabliga programo kaj estas plenumata baza rekapabligo. Post gxi kaj post konsultigxo kun la ekspertoj de NCRB kaj laux siaj ebloj kaj preferoj parto de la klientoj estas direktata al trejnado al iu el la profesioj proponataj de la Centro pri profesia trejnado cxe NCRB. Stefan Dancxev :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Rezultoj de la Literatura konkurso Okaze de la 73-a Internacia Kongreso de la blindaj esperantistoj kaj la 100-jarigxo de la bulgara blindulesperantista movado ANEB-estraro kaj la redakcio de "Esperanta fajrero" anoncis literaturan konkurson pri poezio kaj prozo. Tiu cxi nia iniciato donis realan eblecon al la s-anoj montri siajn atingajxojn. En la konkurso partoprenis ses geesperantistoj el kvin landoj per siaj diverstemaj verkoj. Tio montras, ke inter ni estas nevidantoj, kiuj serioze sin okupas pri literatura verkado en Esperanto. LIBE-estraro devas montri sian atenton al tiuj okupoj de la nevidantoj kaj organizi specialan grupon laux tiu aparta intereso. Speciala komisiono de ANEB konsistanta el Eva Bojagxieva, Angel Sotirov kaj Dancxo Dancxev trastudis la ricevitajn kontribuajxojn, trarigardis ilin atente rilate al gramatiko kaj stilo kaj prijugxis unuanime jene: Unuan premion ricevas Ella Ruban el Ukrainio pro sia versajxo "Nia amo ne estas eraro"; Duan premion ricevas Eike Forstreuter el Germanio pro la poemo "Vocxoj imagaj"; Duan premion ricevas Nadja Jxukova el Rusio pro la poemo "Nur realigxo"; Trian premion ricevas Esteban Gonzalez el Hispanio pro la poemo "La sorto de la kato"; Trian premion ricevas Tamara Andrejeva el Rusio pro la rakonto "La aviadilo forflugis". La komisiono sincere dankas al cxiuj partoprenantoj en la literatura konkurso. La premiitaj kontribuajxoj aperos sur la pagxoj de "Esperanta fajrero" en la sekvaj numeroj. Tiamaniere la legantoj de nia revuo ekkonos ilian enhavon, iliajn poeziiajn kaj belartajn kvalitojn kaj la stilan esprimigxon de la apartaj auxtoroj. Venko Modesta Nia amo ne estas eraro Ella Ruban =Ukrainio= Ne plu sonas jam rido kaj kantoj, cxie regas argxenta silent', ne susuras folioj de plantoj, cxar dormetas en brancxoj la vent'. Ni, karega, kun vi renkontigxis, kiam teron ornamis auxtun'. En l' animo felicxo naskigxis, nin kunigis bonkora fortun'. Via am' estas Dia donac'! Gxi profunda, sincera kaj pura! Mi ripetas sen fino, sen lac': mi tre amas vin, ho, ununura! La renkonto ne estas hazard', devas esti ni nun cxiam kune! Min varmigas ecx via rigard', en l' anim' igxas klare kaj sune. Kaj revenu al ni primavero, rememoru ni ek pri iam', niajn korojn plenigu espero, por ke vivu, ne mortu la am'! La renkonto ne estas hazard', devas resti ni nun cxiam kune! Min varmigas ecx via rigard', en l' anim' igxas klare kaj sune. Via am' estas Dia donac', gxi profunda, sincera kaj pura. Mi ripetas sen fino, sen lac': mi tre amas vin, ho, ununura! Vocxoj imagaj Eike Forstreuter =Germanio= Kiam min la fato frustras, esti kvazaux nevidanto - en imago mia flustras samsortan' en Esperanto. Kiam mi malfidon sentas, cxe fremduloj tusxangoron, brazilano gxin komentas: simple sekvu vian koron! Kiam ajn mi perdas vojon, japanin' mobila ridas: retrovado faras gxojon. Tiam min la rido gvidas. Kiam viv' kelkfoje povas esti preskaux la infero - en jxurnal' bulgara trovas mi fajreron de espero. Mi ekamis tiajn vortojn, kiuj el imaga rondo donas al mi novajn fortojn, vivi en reala mondo. :::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon La monahxejo "Sankta Dipatrino Petricxka" apud Bacxkovo - neestingigxanta spirita fajrejo Apud Bacxkovo proksime de Asenovgrad trovigxas unu el la plej malnovaj monahxejoj sur la Balkana duoninsulo. La unikaj arkitekturaj kaj artaj monumentoj konservitaj en la monahxejo estas valoraj por la tuta ortodoksa kulturo. Fondita en 1083-a j. de la kartvelo Grigorij Bakuriani la monahxejo komence evoluas kiel centro de la kartvela monahxaro. En 1344-a j. la bizanca imperiestrino Anna la Savoja donas la regionon de Stanimaka =nuna Asenovgrad= al la bulgara regxo Ivan Aleksandar. Kompense li promesis al sxi milithelpon en la batalo kontraux Joan Kantakuzin. En dauxro de cxirkaux 20 jaroj la kultura vivo en la monahxejo estas en konsiderinda prospero kaj gxuas la protekton de Ivan Aleksandar. Dum lia regado oni masonis la malfermitajn arkadojn en la supra kaj malsupra etagxoj de la monahxeja ostarejo. Li mendis la freskojn en la noveformigxintaj nicxoj, la imponan portreton de Ivan Aleksandar mem, de sia patrono Sankta Ioano Teologo, de Sanktaj Konstanteno kaj Heleno kaj en la malsupra etagxo - de la pli malnovaj donacintoj - kartveloj. Versxajne en la sama tempo oni rekonstruis la pregxejon "Sanktaj Cxefangxeloj". Laux informoj de arkeologiaj prifosoj gxi estas konstruita antaux la 13-a jc.. La ikono "Koncilio de la Cxefangxeloj" de la templo estas bonega verko de la pentroarto de la dua duono de la 14-a jc.. La monahxejo restas en la limoj de la bulgara sxtato gxis 1364 j., kiam la turkaj armeoj konkeris Plovdiv, Stanimaka =Asenovgrad= kaj la aliajn fortikajxojn de la Rodopa regiono. Ekzistas hipotezo, laux kiu en la fino de la 14-1 jarcento en la monahxejo estis ekzilita patriarko Evtimij Tarnovski kaj en la komenco de la 15-a jc. tie dauxrigis sian fruktodonan laboron liaj discxiploj-literaturistoj. En la fino de la 16-a jc. komencigxis la renovigo de la monahxejo, kiu dauxris gxis la kvindekaj jaroj de la 17-a jc.. En 1604 sur la fundamento de la iama pregxejo de G. Bakuriani estas konstruita la cxefa monahxeja pregxejo "Sankta Dipatrino", kiu laux arkitektura stilo similas al la triabsidaj temploj en Atoso. En gxi estas konservita unu el la plej fruaj gravuritaj lignaj ikonostazoj en Bulgario, kiu datumas de la unuaj jardekoj de 17-a jc.. La malnova mangxejo trovigxas en la okcidenta parto de la suda alo de la monahxejo. Gxi estas konstruita samtempe kun la cxefa pregxejo en la komenco de la 17-a jc.. Gxi prezentas rektangulan ejon kun duoncilindra volbo sur kies okcidenta muro estas absido, kie sidas la prioro. Estas konservita la originala marmora mangxotablo, kiun la monahxoj utiligis pli ol tri jarcentojn. En 1643 la mangxejo estis ornamita per murpentrajxoj, kiujn laux ties artvaloro oni povas kompari kun la freskoj en la mangxejo de la "Granda lauxro" en la monahxejo "Sankta Anastazio" en Atoso. Krom la "Lasta jugxo" kaj la figuroj de la sanktuloj kaj monahxoj estas prezentitaj ankaux scenoj el la historio de la kristana eklezio, pentrajxoj de la sep ekumenaj koncilioj, kiuj firmigis la ikonadoradon, damnis la herezulojn, defendis la purecon de la religio. La monahxeja biblioteko posedas grandan nombron de bizancaj, malnovbulgaraj kaj ecx malnovkartvelaj libroj. En la 30-aj jaroj de la 20-a jc. en la monahxejo oni trovis 103 manuskriptojn, 252 malnovpresitajn librojn, kiuj tute rajte estas nomitaj vera literatura trezoro, egale valora por historiistoj, literaturistoj, paleografoj kaj filologoj. En 1745 la monahxejo pasis sub la regadon de la patriarkio en Carigrad kaj farigxis grava centro de la bulgargrekaj kulturaj kontaktoj. La freskoj en la pregxejo "Sanktaj Cxefangxeloj", kiuj inkludas ilustritan atosan legendon, ligitan kun la monahxejo "Dohiar" estas pentritaj de greka majstro. Tamen la bulgara cxeesto en la monahxejo ne cxesis esti sentebla. Granda estis ankaux la nombro de la monakoj-bulgaroj, pri kio atestas la abundaj donacoj kun danksurskriboj lasitaj al la monahxejo de iliaj parencoj kaj samurbanoj. En 1839 Matej, la prioro de la monahxejo, invitis la konatan bulgaran pentriston Zahari Zograf pentri la freskojn de la novekonstruita pregxejo. Zahari Zograf laboris en la monahxejo inter 1839 kaj 1841. Li pentris la internon kaj la antauxnavon de pregxejo "Sankta Nikola" kaj la arkigitan volban trairejon sub la pregxejo "Sanktaj Cxefangxeloj". Iom pli malfrue alia konata pentristo Aleksi Atanasov pentris sur la eksteran muron de la mangxejo panoramon de la monahxejo apud Bacxkovo. Gxi inkludas la figurojn de cxiuj donacintoj kaj renovigintoj de la monahxejo partoprenantaj en religia procesio de la miraklofara ikono de Dipatrino. En 1894 la monahxejo definitive transiris sub la regadon de la bulgara ekzarkio. La monahxejo apud Bacxkovo ekzistas pli ol naux jarcentojn kiel neestingigxanta spirita fajrejo. La rimarkindaj verkoj de la arto kaj kulturo kreitaj en gxi estas grava parto de nia historio, kiel estetikaj pintoj kaj esenca elmontro de la spirita vivo de la bulgara popolo. Dimo Dimov =laux gazeto "Zdravoslovno"= :::::::::::: Grava informo Laux decido de la estraro de ANEB en la sonbendigejo de ABB estis prilaboritaj cxiuj sonregistrajxoj de E-literaturo sur kasedoj faritaj en Bulgario kaj reregistritaj sur kvar kompaktajn diskojn. La diskoj jam trovigxas en la regionaj bibliotekoj de ABB. Cxiu, kiu deziras posedi iun el ili - aux cxiujn, bonvolu sin turni al la sonbendigejo de ABB al jena adreso: SSB-Studio za zvukozapis =za Krasimira Tomova= ul. "Najcxo Canov" 172 1309 Sofio tel. 02/812-gj-dg Enhavo de la diskoj: Disko V118F: Teatro sen lingvaj barieroj =B. Beleva= Lernolibro de Esperanto =K. Valev k.a.) Esperanto laux Zagreba metodo =adaptis M. Evlogieva= Esperanta movado inter la nevidantaj homoj en Bulgario =Vl. Jxelev - bulgarlingva= Disko V119F: La tuta Esperanto =H. Seppik= Pasxoj al plena posedo =њ. Auld= Disko V120F: Esperantaj kantoj - programo de solenajxo Ora Pozidono - romano de J. Modest Esperanto-gramatiko - K. Valev Bukedo - poezia kolekto Kaliopa - P.K. Javorov Disko N212F: Gvidlibro por verdaj vojagxntoj =B. Kolker= Historio de Esperanto - Al. Korjxenkov :::::::::::: Pardonpeto: Sur nia kongresa disko "Bulgaraj poezio kaj kantoj en Esperanto" estas erare surbendigita la nomo de la plovdiva kantgrupo gvidata de Velicxka Karparova. La nomo de la grupo estas "Trakia floro", sed ne "Maja floro". Mi pardonpetas la membrojn de la grupo kaj ilian gvidantinon pro tiu malagrabla eraro. Vladimir Jxelev :::::::::::: 2007/4 La vorto de la redaktoro Karaj legantoj, La oficiala membrigxo de nia lando en Euxropa Unio donas eblecon al nia popolo montri sin antaux la aliaj euxropanoj per siaj historiaj, artaj kaj kulturaj atingajxoj, kiuj estas bulgara nacia gloro. Cxi tie mi diros kelkajn vortojn pri du bulgaraj iniciatoj, kiuj klare parolas pri nia nacio, pri nia sxtato kaj pri nia forta spirito. Modelo de Rila-monahxejo baldaux estos starigita en la konata brusela parko "Miniatura Euxropo". En gxi estas prezentitaj en reduktita skalo modeloj de rimarkindajxoj el cxiuj sxtatoj-membroj de Euxropa Unio. Tiucele estas subskribita interkonsento pri konstruigo de kopio de nia monahxeja komplekso en skalo unu por dudekkvin, kiu estos eksponita en la cxefurbo de Belgio. Cxi-jare je la 1-a de novembro, Tago de la popolaj klerigantoj tradicie festata en la tuta lando, en la Nacia historia muzeo en Sofio estas inauxgurita tre interesa ekspozicio. Tiu iniciato estas dedicxita al la 285-a datreveno de la naskigxo de la eminenta renesanculo Paisij Hilendarski, al la 245-a datreveno de la apero de lia libro, al la 45-a datreveno de la kanonigo de Paisij kiel sanktulo kaj al 135-a datreveno de la elekto de Antim la Unua kiel la unua ekzarko de nia sendependa ortodoksa eklezio. Cxefa eksponajxo estas la manfarita kopio de la unika "Slav-bulgara historio" de Paisij Hilendarski de la fino de la 18-a jarcento en la tiel nomata "blanka formo". La ekspozicio povas esti vizitata gxis aprilo 2008. La menciitaj eventoj de nia kultura vivo parolas pri gravaj momentoj de nia nacia ekzistado, kiuj portas en si mem la sencxesan fajron de la popola respekto kaj la estimon al la historio. Dancxo Dancxev :::::::::::: Esperanto-vivo Prikongresaj informoj Nin atingis informo, ke la SAT-kongreso en 2008 okazos en la bulgara urbo Kazanlak en julio. La 60-a nacia kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio okazos komence de septembro en la pitoreska urbeto Carevo sur la suda bordo de Nigra maro en komforta ripozdomo. Laux revuo "Tempo" Kroata unio de nevidantaj esperantistoj =KUNE= decidis proponi al la estraro de LIBE organizi la 74-an IKBE =12-19 Vii 2008= en la eduka rekapabliga centro Premuna =Kroatio=. Vl. Jxelev :::::::::::: Esperanto-hotelo en Bulgario Post 17 jaroj en Bulgario denove estas Esperanto-hotelo, en kiu povas ripozi geesperantistoj el la tuta mondo. En la hotelo okazos E-kursoj por komencantoj kaj progresintoj, internaciaj E-konferencoj kaj seminarioj, parolantaj rondoj, kursoj pri originala E-literaturo kaj historio de E-movado. La nomo de la hotelo estas Diana kaj gxi situas sur la alloga bordo de Nigra maro, nur je 9 kilometroj de la fama bulgara mara urbo Burgas. La eleganta hotelo estas je 100 metroj de la belega plagxo. En la hotelo estas komfortaj du- kaj tri-litaj cxambroj, en kiuj estas moderna banejo, televidilo, fridujo kaj cxio necesa por agrabla ripozo. La geesperantistoj, kiuj deziras ripozi en Esperanto-hotelo Diana estos atendataj cxe la flughaveno kaj poste buse veturigataj al la hotelo kaj post la ripozo same buse ili estos veturigataj reen al la flughaveno. Por la geesperantistoj el diversaj euxropaj landoj estas rabato. De la 1-a de junio gxis la 15-a de julio dulita cxambro kostas nur 20 euxrojn. De la 15-a de julio gxis la 15-a de septembro dulita cxambro kostas nur 25 euxrojn. La posedantoj de la hotelo parolas ankaux anglan lingvon. La adreso de la hotelo estas: Urbo Burgas, kv. Krajmorie, str. Cxernomorka 9, tel.: 056/89-jj-aj, GSM: 0877/46-da-hd. =el "Bulgara esperantisto"= :::::::::::: Laborgrupo por la Lingvojaro Unuigxintaj Nacioj deklaris la jaron 2008 Internacia Jaro de Lingvoj. Por iniciati kaj kunordigi diversajn agadojn dum tiu jaro, kiu defie koincidos kun la jubileo de la 100-jarigxo de Universala Esperanto-Asocio, la Estraro de UEA elektis specialan laborgrupon. Gxi funkcios sub la gvido de vicprezidanto Ranieri Clerici kaj membras en gxi Peter Balaz, Francois Bartsch, Charmian Common, Renato Corsetti, Barbara Despiney, Mark Fettes, Josep Franquesa Sole, Andrej Grigorjevskij, Aleks Kadar, Lee Chong-Yeong, Ulrich Lins, Hokan Lundberg, A. Giridhar Rao, Hans Michael Maitzen, Ileana Schroeder kaj Renee Triolle. La Internacia Jaro de Lingvoj inspiris ankaux la elekton de la kongresa temo de la 93-a UK en Roterdamo =19-26 julio 2008=, "Lingvoj: trezoro de la homaro". El Gazetaraj komunikoj de UEA :::::::::::: Kion povas trovi nevidantaj esperantistoj en la Interreto? =Resumo de prelego farita dum IKBE-73= En Albena okazis akcidento kun mia portebla komputilo - pro la humideco gxi cxesis funkcii. Mia prelego estis en la komputilo. Do nun mi koncize resumas la cxefajn punktojn en gxi. Cxar mi konstatis, ke multaj el la kongresanoj ne interretumas, mi evitis teknikajn detalajxojn kaj nur menciis kelkajn retejojn, kiuj sxajnas tre utilaj. Memkompreneble, la cxefa kriterio, laux kiu mi elektis ilin, estas, ke ili senprobleme legeblas de nevidantoj. Kiel sercxi? La plej populara sercxilo estas http://google.comх. Cxiuj retuzantoj scias, ke gxi estas facile uzebla kaj efika. Sed eble ne cxiuj scias, ke E-o estas elektebla lingvo en gxia interfaco. Tion oni povas indiki en la menuo "Lingvaj agordoj". Evidente, tiel oni pli bone komprenos la retpagxon, kaze ke gxi ne ekzistas en la denaska lingvo. Sed la cxefa avantagxo de la E-interfaco laux mi estas, ke tiel eblas limigi la sercxadon nur je pagxoj en Esperanto. Tio tre utilas, se la sercxata vorto aperas en diversaj lingvoj kaj en diversaj kuntekstoj. Alia maniero por limigi la nombron de la trovataj pagxoj estas meti pluson inter du vortoj, se vi deziras, ke ili ambaux aperu en la rezultoj. Pliaj konsiloj pri inteligenta sercxado vi trovos en la retejo mem - kompreneble, en Esperanto. La libera reta enciklopedio Nepre notu la retadreson http://eo.wikipedia.orgх. Tie enestas multegaj utilaj informoj en centoj da kategorioj. Eblas trovi nomojn, datojn, nociojn ktp.. La Vikipedio havas tre klaran strukturon kaj facile uzeblas. Tre valoraj estas ankaux la ligiloj al aliaj retpagxon en kaj ekster la Vikipedio. La populara reta enciklopedio estas libera el du vidpunktoj: 1. Gxi estas libere kaj senpage uzebla de iu ajn; 2. Gxi estas libere kompletigebla kaj redaktebla de volontuloj el la tuta mondo, kiuj prizorgas gxin. Ni esperantistoj povas fieri, ke la E-Vikipedio okupas la 16-17-an lokon laux la nombro de artikoloj kaj superas tiurilate plurajn naciajn lingvojn kun multnombra parolantaro! Primovadaj retejoj Bona elirpunkto por informigxi pri la tutmonda E-movado estas http://esperanto.netх. Temas pri la Multlingva Informcentro pri la Internacia Lingvo, de kiu kaj esperantistoj kaj neesperantistoj povas "ekvojagxi" tra la reta Esperantujo. La cxefa trezoro de tiu cxi vastatema retejo estas la multegaj ligiloj al aliaj, pli konkretaj pagxaroj. La reta sidejo de la plej internacia granda E-organizo estas http://uea.orgх. Tie eblas ne nur informigxi pri la strukturo, agado kaj servoj de UEA, sed ankaux legi diversajn dokumentojn kaj eldonajxojn aux ekzemple sercxi delegitojn en la lando, kiun vi intencas viziti. Parto de la retaj servoj estas disponeblaj nur por UEA-membroj. Junulojn certe interesus http://tejo.org - la retejo de Tutmonda esperantista Junulara Organizo, kiu prezentigxas rete en diversaj lingvoj, sub la slogano "June kaj kune!". Lerni Esperanton rete Jam de la komenca pagxo vi ekscios, ke http://lernu.net estas "plurlingva pagxaro, kiu celas helpi al retemuloj informigxi kaj lerni Esperanton, senpage kaj en facila maniero". Se via denaska lingvo bonsxance trovigxas inter la pli ol 30 elekteblaj lingvoj, vi senprobleme retumos ecx se vi estas komencanto. Tie troveblas multaj instruhelpiloj kaj por novuloj, kaj por spertuloj. Se vi tamen ion ne sukcesas trovi, bonvolu rigardi ankaux la parencan pagxaron http://edukado.orgх. Interalie, gxi klarigos al vi kiel pretigi vin por internaciaj E-ekzamenoj. Por perfektigxemuloj ekzistas la Plena Manlibro de E-Gramatiko =PMEG= de Bertilo Wennergren. Krom muzikemulo en la konata rok-bando "Persone", li estas ankaux membro de la Akademio de Esperanto. La "Pomegon", kiel oni karese nomas tiun gravan verkon, eblas legi rete aux elsxuti de http://bertilow.com/pmegх. Alia grava helpilo estas konsultebla cxe: http://reta-vortaro.de/revoх. Bedauxrinde, la Reta Vortaro enhavas kadrojn, kiuj iomete gxenas nevidantajn legantojn. Pliajn instruilojn sercxu cxe: http://www.esperanto.mv.ru/ESP/lernolibroj.htmlх. Tie vi trovos ekzemple la retan version de la konata gramatiko por progresintoj de H. Seppik "La tuta Esperanto". Por legemuloj El la abundo de literaturaj pagxoj en E-o mi sxatus mencii cxefe du: 1. La literaturaj pagxoj de Don Harlow legeblas cxe http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturoх. Temas pri elegante simplaj pagxoj kun klara logika strukturo kaj ricxega enhavo. La verkoj estas ordigitaj laux genroj kaj alfabete, la auxtoro de la pagxaro regule atentigas pri la novajxoj en gxi. Enestas kaj originalaj, kaj tradukitaj verkoj. Krome, tie troveblas multaj valoraj periodajxoj. 2. La E-Librejo de Franko Luin enhavas cxirkaux 300 librojn en PDF-formato, kiu bedauxrinde ne estas tre komforta por nevidantoj. Post la forpaso de Luin la oficiala retadreso de la E-Librejo http://esperanto.luin.nu/eLibrejo misfunkcias, sed la verkoj troveblas ankaux en aliaj retejoj, do espereble gxi ne estas perdita por siaj sxatantoj. E-muziko Nespertuloj certe surprizigxos pri la nombro de E-muzikajxoj, kiujn eblas senpage auxskulti aux elsxuti. Mi mem jam trovis kelkcent! Se vi sxatus unue gxenerale informigxi, nepre rigardu http://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-muziko kaj http://esperanto-panorama.net/unikode/muziko.htm - ili montros al vi kien pluiri. Elstaras http://www.musicexpress.com.br kie multaj E-artistoj senpage disponigas siajn verkojn. Por sxatantoj de tendar-kluba folkloro nepre rekomendindas ankaux http://www.esperanto.mv.ru/Muziko de Jurij Finkel. Kaj la plej vervaj muzikemuloj povas auxskulti specimenojn de novaj albumoj cxe http://vinilkosmo.comх. Pagxaroj por radio-sxatantoj Kial rete auxskulti radion, se tion oni povas fari per simpla aparato? Nu, pro du kialoj: unue, cxar ekzistas nur retaj radiostacioj, kiujn ne eblas kapti alimaniere. Kaj due, cxar rete ekzistas arkivoj, kiuj ebligas auxskulti kiam vi povas kaj emas, sen dependi de la horaroj. La solvo por ambaux problemoj nomigxas http://radioarkivo.org - ne nur kolekto de son-dosieroj, sed ankaux bonega gvidilo tra la reta radia mondo. Rete ludi en Esperanto? Jes, tio eblas, sed ne facilas por nevidantoj. Ekzistas kelkaj tiutemaj retejoj - bedauxrinde kun kadroj, multegaj netauxgaj por blindaj uzantoj butonoj, bildoj ktp.. Tial mi sxatus nun prezenti modelan ne-esperantan retejon: http://projectrockstar.comх. Gxi ebligas al ludemuloj igxi managxistoj de muzikaj bandoj, "dungi" virtualajn muzikistojn, organizi ilian programon, verki por ili kantotekstojn, gajni aux perdi virtualan monon, interkomunikigxi kun aliaj ludantoj. La pagxaro estas tre bunta kaj placxa por vidantoj, sed samtempe cxiun butonon aux bildon akompanas klariga teksto, do ankaux nevidantoj povas gxui la ludon. Mi kontaktis la auxtoron de la plurlingva retejo, kaj li pretas aldoni E-version, se mi sukcesos trovi kompetententulojn por la esperantigo de la ludo. La bulgara nacia biblioteko por blinduloj "Louis Braille" Jam ekfunkcias la nova retejo http://nlb.bgх, kiu baldaux enhavos ankaux E-tekstojn. Tie vi trovos katalogon de cxiuj brajlaj E-eldonajxoj, kiujn gxi posedas. Kaj en la elektronika biblioteko estos ankaux verkoj en kaj pri Esperanto. Verkoj de Angel Sotirov Kvankam la pagxaro de nia s-ano estas cxefe bulgarlingva, kelkaj eroj en gxi rilatas al E-o. Ilin vi facile trovos en la listo sur la komenca pagxo de http://sotirof.dir.bgх. La retejo de Mariana Evlogieva Gxin vi trovos cxe http://interpres.orgх. Gxi estas plurtema - ekzemple, tie mi publikigis la kolekton de miaj humuraj rakontoj en la bulgara, bulgarlingvajn konsilojn pri flegado de la vidkapablo ktp.. Sed geesperantistojn cxefe interesus http://interpres.org/esperanto - la enkonduka pagxo al la E-sekcio de la retejo, kaj http://interpres.org/amuze - tie vi povas legi malnovajn numerojn de mia distra revueto "AmUzE". Se vi bezonas pliajn informojn, bonvolu skribi al retadreso: ebl@interpres.org. Mariana Evlogieva :::::::::::: Ni gratulas La 23-an de oktobro 2007 nia estimata samideano kaj kara respondeca redaktoro Dancxo Dancxev estigxis 70-jara. Ni kore gratulas lin okaze de lia jubileo kaj bondeziras al li firman sanon, viglecon kaj ankoraux multjaran aktivan E-agadon. La estraro de ANEB :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Jubileoj Theodor Speckmann 70-jarigxis La 1-an de oktobro 2007 Theodor Speckmann estigxis 70-jara. Li estas multjara bonega prezidanto de EBLG kaj lerta redaktoro de revuo "Blinda esperantisto". La bulgaraj legantoj de tiu revuo bone konas liajn interesajn informojn kaj aliajn artikolojn. S-ano Speckmann 14 jarojn estis tre sukcesa prezidanto de LIBE. La bulgaraj nevidantaj esperantistoj kore gratulas la amikon kaj samideanon Theodor Speckmann okaze de lia 70-jarigxo kaj bondeziras al li firman sanon, longjaran vivon kaj bonan sukceson en liaj okupoj. R. Slavcxev Anatolo Masenko ankaux estigxis jubileulo! Kislovodsk, Kauxkazio, Rusio. La 24-an de novembro la posxtejoj de Anatolo Masenko estas plenplenaj de bondeziraj telegramoj, elektronikaj kaj brajlaj leteroj. Hodiaux vespere cxe la festotablego 25 geamikoj festenas la 70-jarigxon de Anatolo. Sxajnas al mi, ke la tablego gxemos kaj iomete protestos pro la pezeco de la multaj mangxajxoj, trinkajxoj kaj drinkajxoj. Kiel konfesas sxerce la jubileulo mem, 70-jarigxo ne estas kialo por granda fiero. Sed eble tia suficxe solida agxo ne estas ankaux serioza kauxzo por honti, kiam la vivo estas tiel bonfara, sociutila kaj sukcesplena kiel la vivo de nia s-ano kaj amiko, kiu estas bone konata de la tutmonda blindulesperantistaro. Ni, bulgaraj nevidantaj esperantistoj, konas Anatolon en liaj ok publikaj roloj: perfekta instruisto pri matematiko kaj Esperanto, talenta auxtoro de tre uzata lernolibro de Esperanto, bona sxakludanto, fondinto kaj longjara lerta prezidanto de REAN =Rusia Esperanto-asocio de nevidantoj=, elstara nelacigebla aganto de E-movado en Rusio kaj en eksa Sovetunio, longjara redaktoro de du rubrikoj en "Esperanta ligilo", ankaux de rubriko pri Esperanto en ruslingva revuo "Lerneja Heroldo", obstina kaj fervora kompilanto de tre utila "Internacia adresaro de blindaj esperantistoj", multjara grava estrarano de LIBE. Cxe niaj kontaktoj, peraj kaj senperaj, Anatolo estas tre akurata homo, bonintenca, helpema, tute ne profitema amiko, kun profunda sento de humuro, preskaux cxiam ridanta. Cxe la festotablego versxajne sonados mondfame konataj rusaj longaj tostoj por amata kaj estimata jubileulo. Krom la fama loka "kislaja voda" =minerala akvo= estos trinkata lauxkutime ankaux normala bongusta rusa vodko. Sonados ankaux la belsonaj rusaj kantoj. Mi sincere bedauxris, ke mi ne sukcesis partopreni reale la jubilean feston, kvankam mi havis de Anatolo ecx specialan inviton esti tie kune kun miaj pikgustaj apetitdonaj paprikoj, produktataj persone de mi mem sur la balkonoj de mia apartamento. Anatolo multfoje vizitadis Esperanto-arangxojn en Bulgario kaj versxajne ankaux pro tio li estas bona amiko de multaj bulgaraj nevidantaj esperantistoj. Antaux kelkaj jaroj Anatolo Masenko pro siaj grandaj meritoj por la interkomprenigxo, amikeco kaj kulturintersxangxo inter rusaj kaj bulgaraj esperantistoj ricevis jubileajn medalojn de Bulgara esperantista asocio kaj de Nacia porblindula biblioteko. Ni, cxiuj liaj amikoj kaj s-anoj el Bulgario, tutkore salutas Anatolon okaze de lia jubileo kaj deziras al li bonan sanon, longan vivon kaj multajn sukcesojn en liaj diversspecaj okupoj! Angel Sotirov Se ne estus perfekta instruisto, li estus brila pastoro Preskaux tutajn kvar jardekojn li estas perfekta instruisto. Per mirinda cxarmo kaj eksterordinara majstreco li kapablas motivigi siajn instruatojn! Kaj ili estas diversagxaj - de frua junagxo gxis tre matura, por ne diri maljunega agxo - cxiuj ili senescepte atendas liajn horojn kun malpacienco. Kiel vera sorcxisto la instruisto Dancxev respondas al iliaj atendoj. Kaj cxiu lia lernanto forte penas lerni la ne facile lerneblan reliefan-punktan skribon kreitan de la nevidanta franca adoleskanto. Kaj la 72-jara pastro Borislav el Svisxtov, kaj la 66-jara Kera Uzunova el Topolovgrad, kaj la petolema blindsurda donjuano Petar Bonev el Burgas. La lernantoj de tiu rimarkinda instruisto estas centoj el cxiuj anguloj de Bulgario. Lia plej granda atingajxo, tamen, sxajne estas la brajla skriblegokapabligo en dauxro de nur 20 tagoj de Slav Slavov el Jambol. Tiel la instriusto Dancxev eble starigis unikan rekordon. Dancxo Dancxev estas kunauxtoro de du lernolibroj pri brajla edukado. Li estas auxtoro ankaux de la poeziaj libroj "Mi adiauxas la momenton" kaj "Mi denove flustros vocxe" kaj de la unua bulgara meminstruilo pri brajlo. Dekses literaturaj kolektoj enhavas poeziajn verkojn de Dancxo. Kaj ankoraux du tre interesaj faktoj malkovrantaj tre gravan flankon de la sistemo de valoroj de tiu cxi auxtoro. La auxtoro Dancxev estas absolute neprofitema. Li ne ricevis ecx moneron pro sia laboro pri la jam menciitaj du lernolibroj - versxajne pro sia poezia talento aux eble cxar tiutempe la kondicxoj estis ne tre merkataj, se ne diri pli intelektstimulaj. Sed nun, en la kondicxoj de merkata ekonomio, la auxtoro estas la sama. Antaux deko da jaroj oni invitis lin verki mallongan historian skizon pri la plovdiva produktada entrepreno de ABB okaze de gxia datreveno. La tasko estis urgxa kaj la teksto ampleksis ok pagxojn. Kaj denove la auxtoro ne starigis demandon pri ecx malgranda rekompenco por sia altkvalita laboro. En novembro estigxas 50 jaroj de la tempo, kiam Dancxo eklernis Esperanton. Post jaroj li provis sian poezian talenton ankaux en tiu lingvo kaj li gajnis naciajn kaj internaciajn premiojn. Nia s-ano estas unu el la fondintoj de la plovdiva societo de la blindaj esperantistoj kaj longjara gxia prezidanto. Li estas ankaux inter la fondintoj de la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario kaj gxia gxisnuna konstanta estrarano. De 1998 jaro Dancxo estas deligito de ANEB en LIBE. Jam sep jarojn li estas respondeca redaktoro de revuo "Esperanta fajrero", kiu estas legata en pli ol 20 landoj de pli ol 300 personoj. Al la revuo li donis pli da poezieco kaj artan karakteron. Jam 13 jarojn Dancxo redaktas la rubrikon "En la mondo de la samsortanoj" en la presorgano de LIBE "Esperanta ligilo", kie li prezentas interesajn materialojn. Li estas auxtoro ankaux de centoj da artikoloj en bulgaraj kaj eksterlandaj preseldonajxoj. Dum jardekoj D. Dancxev estas membro de la gvidorganoj de diversaj asocioj. En ili li cxiam brile manifestis kaj firme defendis siajn ideojn kaj poziciojn. Sed eble la pinta lia atingajxo estas la fondita laux lia iniciato kaj gvidata de li literatura klubo "Sleda" ="Spuro"=. Gxis nun la klubo eldonis ses literaturajn kolektojn, okazigis multajn literaturajn vesperojn en Plovdiv kaj en aliaj lokoj en la lando kaj en eksterlando. De nelonga tempo la kolego Dancxev estas prezidanto de unu el la plovdivaj organizajxoj de ABB. En sia nova rolo li estas modelo de tio kiel oni devas servi al la nevidantaj homoj kaj iliaj proksimuloj. Dufoje en la semajno la prezidanto Dancxev estas ilia helpema kaj nelacigebla konsultato, diskreta konsilanto kaj senpaga psikoterapeuxto. Per siaj blankaj haroj, per la varma kaj trankvila vocxo, per sia nekredebla kapablo motivigi kaj konvinki, cedi kaj atingi siajn celojn sen grandaj fortostrecxoj kaj impeto, cxiam bonintenca kaj radianta, preta kompromisi kaj batali, partopreni en bonfaraj kaj volontulaj akcioj, Dancxo tuj ganjas simpation. Lastatempe mi ofte pensis, ke pro sia karakteraj trajtoj se li estus naskigxinta en Pollando, versxajne li estus unu el la ses tiamaj nevidantaj pastoroj. Aux eble ankaux sxatata kaj citata universitata lektoro. Je la 23-a de oktobro cxi-jare Dancxo farigxis 70-jara. Ni, liaj amikoj, kolegoj, instruitoj kaj legantoj, gratulas lin okaze de la jubileo kaj deziras al li bonan sanon, longan vivon, multajn novajn poeziajn kaj jxurnalismajn verkojn kaj - kial ne - ankaux kelkajn auxtorajn librojn! Angel Cxilingirov :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Bonan matenon, Majstro њ' Auld Bonan matenon, Majstro! Sidigxu, mi petas. Kiel vi fartas post kvindekjara malvivo? Bonvolu fumi. Nu, vi certe enketas pri la movado, kaj l' nuna perspektivo? Nu, ni laboras. Sed - vi scias - la homoj estas inertaj, altaj estas la baroj, malfavoras l' epoko; militoj, pogromoj minacas; nin ignoras la registaroj. Jes, jes, en via tempo, estis simile; vi tamen ne povas kompreni, kio nin frontas - atingi l' orelojn estas malfacile, kaj kiam la homoj mokas nin, ni hontas. Nu jes, vi multe oferis. Ni mem kelkfoje donacis kelkan monon, sed ni malricxas. Ne pensu, ke ni nenionfaradas survoje! Al ata-ita ni multe da tempo dedicxas! Mi diris, ke per ignoro stulte obstina la registaroj auxskulti nin rifuzas? Ecx pli malbone - la registaro cxina por siaj propraj celoj la lingvon uzas! Ni lernis la lingvon, kaj kiam ajn ni kunvenas ni krokodilas... Kio? Ja nacilingve babili... Cxar komencanto ne komprenas, kiam ni Esperanton parolas svinge. Nu, Majstro, estis agrable... Gxis la revido; gxojos pro via vizit' la samideanoj. Vi povas reiri la tombon kun forta fido, ke via afero trovigxas en bonaj manoj. :::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Interesa kaj rimarkinda vilagxo Legendo rakontas, ke en la malproksima 1393-a jaro, kiam Tarnovo - tiama cxefurbo de Bulgario falis sub turkan jugon, la nobelino Bojxana venis en tiun lokon, kie nun trovigxas vilagxo Bojxenci, por trovi rifugxejon por siaj naux filoj. Tiamaniere sxi metis la fundamentojn de nova vilagxo en nia lando, kiu gxis nun portas sxian nomon - Bojxenci. Simile en malnovaj tempoj multaj vilagxoj en nia lando ricevis siajn nomojn. Laux la firsto de Balkano, kiu altigxas je la horizonto de Bojxenci, pasas antikva romimperia vojo Nikopolis ad Istrum. De la antikveco gxis la fino de la 19-a jarcento tiu vojo estas reala ligilo inter Danubo kaj Egea maro. Por la logxantoj de Bojxenci gxi farigxis fenestro al la vasta mondo kaj favoris la kontaktojn kun aferecaj homoj el proksimaj kaj malproksimaj lokoj. Dum la jarcentoj la logxantoj de Bojxenci okupigxis cxefe pri komerco kaj prosperis. Estas konservitaj skribaj dokumentoj de fino de la 18-a kaj la tuta 19-a jc., kiuj montras, ke la loka logxantaro aktive komercis kun Rusio, Auxstrohungario, Italio k.a.. Ili veturis per cxevalaj karavanoj kaj la plej kuragxaj komercistoj atingis ecx Aleksandrion kaj Bagdadon. Ili liveris al malproksimaj teroj bulgarajn metiistajn produktajxojn el ledo, vakso, lano, mielo, kupro, metalajn kaj lignajn ellaborajxojn, sxtofojn, sxuojn, kolbasojn, peklitan viandon kaj aliajn. Revene ili alportadis la necesajn cerealojn por la logxantaro de tiu montara regiono kaj havigis krudajn materialojn por la metiistoj. Tiuj komercistoj importis ankaux luksajn varojn: kristalajn, porcelanajn produktojn, spegulojn, horlogxojn kaj samovarojn. La regiono de Bojxenci cxiam havis metiistan karakteron kaj en tiuj lokoj la homoj havis bonajn financajn eblecojn. En tiuj kondicxoj la importitaj varoj estis acxetataj de la logxantaro. En la 19-a jc. Bojxenci havis 110 domojn kaj 500 logxantojn. 85% de la viroj okupigxis pri komerco. Fine de la 19-a jarcento la logxantoj de Bojxenci komencis iom post iom forlasi sian vilagxon por eklogxi en la urbojn cxe Danubo kaj cxe Nigra maro. La spertaj komercistaj okuloj tuj vidis, ke tie estas la grandaj eblecoj komerci kaj prosperi. La plej ricxaj komercistoj iris en Varna kaj Burgas. Estas sciate, ke en la teritorio de la iama Turka imperio dum la kvinjarcenta jugo estis preferinde, ke la bulgaroj ne montru sian ricxecon. Tio, kion iuj gajnis, estis profunde kasxata kaj restis ne aktiva kapitalo. Post la liberigo de la lando oni povis utiligi la amasigitan monon kaj la posedantoj preferis forlasi la vilagxon por sercxi pli bonajn eblecojn por laboro kaj vivo. La vilagxo perdis la logxantojn, sed gxis nun konservis sian specifan arkitekturon. La malnovaj domoj havas agxon inter 100 kaj 250 jarojn. Novaj domoj ne estas konstruitaj. Vilagxo Bojxenci estas savita kiel subcxiela arkitektura kaj historia muzeo per speciala registara decido akceptita en 1964 j.. La grupo de arkitektoj kaj etnografoj, kiuj sercxis tra la tuta lando vilagxo- aux urbo-partojn kun karaktera montara arkitekturo, ekkriis plenanime vidante Bojxenci: Dio mia, kia Balkana perlo konservita en la stato, en kiu gxi estis en la 19-a jarcento! En la protokloj oni skribis, ke tiu estas unuka bulgara vilagxo kun konservita auxtentika arkitekturo kaj etnografio de la tempo de nia Renesanco. Gxi devas resti konservita por la estontaj generacioj. Jen ankoraux kelkaj interesaj faktoj pri la vilagxo: Kiam gxi estis proklamita arkitektura rezervejo, en gxi eklogxis konataj verkistoj kaj pentristoj. En dauxro de 15 jaroj en la vilagxo el 100 domoj estas renovigitaj 70, en kiuj estas konservita ilia origina arkitektura karaktero. Pro la speciala statuto de Bojxenci en gxi oni konstruas nur sur terenoj, en kiuj antauxe estis domo kaj oni faras gxian kopion aux oni konstruas en la sama stilo sen modernaj aldonajxoj. Tiel oni konservas la bildon de la vilagxo de la pasinteco. La telefonaj kaj elektraj kabloj estas metataj sub la teron. La fundamentoj de cxiuj domoj estas faritaj el sxtono, la muroj estas palisaroj ambauxflanke sxmiritaj per koto kaj blankigitaj per kalko. La plafonoj estas lignaj, el fago. La tegmentoj estas faritaj el sxtonaj platoj produktitaj en la proksima sxtonminejo. Por fendi la grandajn sxtonajn platojn oni uzis salikajn kojnojn. Nun en Bojxenci logxas 30 homoj. Iuj el ili estas posteuloj de la iamaj logxantoj, la aliaj estas novaj bojxencanoj. Dudek sep el la nunaj domoj estas transformitaj en hotelojn, 5 domoj estas mastrataj de la komunumo de urbo Gabrovo. Vilagxo Bojxenci plu vivas kaj portas la aromon de la pasintaj tempoj per sia arkitekturo, interna vilagxa strukturo kaj auxtentika karaktero de la apartaj kortoj. La vizito en vilagxo Bojxenci cxiam estas interesa por la bulgaroj, sed ankaux por la eksterlandaj turistoj. Venko Modesta :::::::::::: Ni funebras... Je la 24-a de septembro niajn verdajn vicojn forlasis Vasil Matev =83-jaragxa=. Li ellernis Esperanton en la bulgara Sxtata instituto por blinduloj dum la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento. Ripozu en paco, kara amiko kaj samideano! La estraro de ANEB :::::::::::: Anoncoj Abonu la revuon "Esperanta fajrero" Karaj samideanoj, Vi jam povas aboni la revuon "Esperanta fajrero" - 2008. La jara abonkotizo estas 5 =kvin= euxroj aux 6 =ses= USD. Limdato: 25 Ii 2008 j.. La monon kaj la adresojn vi povas sendi al la adreso de: Vladimir Jxelev Landos 24, bl. 2, vh. B, ap. 6 4006 Plovdiv, Bulgario aux al nia banka konto: BIC: BUIB BG SF IBAN: BG 14 BUIB 78361102636403 Pri la sendita mono nepre informu nin per letero. Por la bulgaraj esperantistoj la kondicxoj restas sensxangxaj. Ni gxojos ricevi ankaux viajn sugestojn kaj rekomendojn koncerne la enhavon de la revuo, por ke gxi estu pli interesa. En 2008 ni eldonos la revuon ankaux sur kompakta disko kaj ni provos sur-kasedigi/diskigi la numerojn de "Bulgara esperantisto". Vl. Jxelev :::::::::::: Peto Cxu iu povas havigi al mi lernolibron pri Ido - nigreskribitan aux brajlan? Mi povas rekompenci per disko kun E-kantoj. Mia adreso: Vladimir Jxelev Str. Landos 24, bl. 2, vh. B, ap. 6 4006 Plovdiv, Bulgario :::::::::::: ANEB-estraro kaj la redakcio de "Esperanta fajrero" deziras al cxiuj legantoj kaj iliaj familioj gxojajn kaj felicxajn Kristnaskajn kaj Novjarajn festojn. :::::::::::: 2008/1 La vorto de la redaktoro Kelkajn tagojn antaux la komencigxo de la astronomia printempo en Bulgarion alvenas la cikonioj el la sudaj landoj, kie ili pasigas la vintran sezonon. En la regiono de Plovdiv estas vilagxo Belozem. Ties logxantoj konfesas katolikan kaj ortodoksan religiojn. Antaux tri jaroj tiu bulgara vilagxo estis oficiale proklamita Euxropa vilagxo de la blanka cikonio. De la printempo gxis la fino de la somero tie logxas multaj paroj de blankaj cikonioj, tie naskigxas kaj komencas sian memstaran vivon iliaj idoj. La titolo "Vilagxo de la blankaj cikonioj" estas aljugxita al la vilagxo de la elstara germana naturprotekta organizajxo "Euronaturo". La maljunaj logxantoj de la vilagxo rakontas, ke ankoraux de sia infanagxo ili memoras la blankajn longagambajn birdojn kaj iliajn kolosajn nestojn. Ofte okazas, ke la cikonioj antauxvenas la printempon en nia tero kaj portas gxojon al la logxantaro. Kune kun la cikonioj alvenas la printempaj tagoj, kiuj vokas la vilagxanojn labori en la kamparo. Tage la birdoj estas en la kamparo, cxe la riveroj kaj cxe la akvaj basenoj, kie ili sercxas nutrajxon. Antauxvespere ili revenas en la vilagxon, en siajn nestojn. La blankaj birdoj estas spertaj konstruantoj. Ili konstruas novajn nestojn aux fortikigas la malnovajn. La malnovaj nestoj pezas gxis 600 kilogramojn. La nestoj estas farataj el tero, lignaj vergoj kaj aliaj materialoj. La nova nesto estas farata dum unu monato, sed la malnovaj estas fortikigataj dum la tuta periodo de la birda cxeestado cxi-loke. En vilagxo Belozem estas la plej granda bulgara kolonio de blankaj cikonioj. Tio felicxigas la vilagxanojn, kiuj kredas, ke la birdoj posedas magian forton, kiu kunigas la familianojn kaj stimulas la geedzojn naski pli da infanoj. En la bulgara vilagxo Belozem estas konstruita monumento al la blanka cikonio. Mi ne scias cxu aliloke estas monumento, kiu gloras la cikonion. Tiu cxi monumento atestas la popolan amon al la blankaj longakruraj birdoj, kiuj venas al ni cxiun printempon el la sudo kaj forflugas de ni en la fino de la somero. Dancxo Dancxev :::::::::::: Esperanto-vivo La Zamenhof-tago Krei lingvon, en kiu la homoj povas interparoli, interkomprenigxi kaj korespondi, estas granda ideo, grava atingo de la homaro. Tian lingvon, lingvon de la espero, antaux 120 jaroj iniciatis Lazaro Ludoviko Zamenhof. Je la 17-a de decembro 2007 en la Nacia biblioteko de la blinduloj "Louis Braille" en Sofio kunvenis grupo da esperantistoj por celebri la naskigxtagon de Zamenhof. Sonis lia unua versajxo "Ho, mia kor" kaj verkoj de aliaj auxtoroj. Estis prezentita la Unua Lernolibro, kiu aperis sub la plumnomo D-ro Esperanto. La cxeestantoj parolis pri siaj plej sxatatj legajxoj en E-o. Oni pridiskutis ankaux cxu estas eble kaj celkonforme aperigi en sonformato la grandan Esperanto-bulgaran vortaron de Iv. Sarafov, Dimitar Simeonov, Kiril Georgiev, Simeon Hesapcxiev kaj Georgi Dimov. Gxis nun la lingvo Esperanto plu vivas, cxar gxi estas parolata, en gxi okazas forumoj, renkontigxoj, konferencoj, E-o-kongresoj en- kaj eksterlande. Amikoj renkontigxas, intersxangxas opiniojn, amasigxas impresoj, la etoso estas unika. Stojan Gospodinov :::::::::::: Zamenhof-tago en Razgrad La dekvina de decembro - naskigxtago de L.L. Zamnhof, por la esperantistoj en urbo Razgrad estas grava dato. Laux la tradicio por memorigi la karan Majstron la membroj de ANEB sub la gvido de sia E-instruistino Radka Stojanova organizis kune kun pensiuloj en klubejo "Medik" solenajxon dedicxitan al la centjarigxo de BEA kaj de la E-o-movado inter la blinduloj en Bulgario kaj al la 120-a datreveno de la apero de la Unua Lernolibro. La aktivuloj de la kurso arangxis ricxan ekspozicion. Cxiuj cxeestantoj havis eblecon vidi diversajn lernolibrojn el Francio, Hungario, Rusio, Estonio, Makedonio kaj aliaj landoj, fotojn de Zamenhof. Ili auxskultis atente la paroladon de s-ino R. Stojanova pri Zamenhof, auxdis belajn E-kantojn. Por cxiuj tre interesa estis la maratono de legado. Dejan Nikolov, Veska Marinova, Ivanka Dekova, Radka Stojanova k.a. tralegis interesajn legajxojn pri Zamenhof, Vasilij Erosxenko, pri la unua bulgara E-kongreso en Veliko Tarnovo, anekdotojn kaj prezentis la teatrajxeton "Unua konversacio en Esperanto". La partoprenantoj ricevis specialajn diplomojn. Fine de la solenajxo du poetinoj el la gastoj - Radoslava Mirkova kaj Olja Draeva, tralegis siajn versajxojn kaj promesis lerni Esperanton. Cxiuj partoprenantoj en la solena kunveno forlasis la klubejon forportante en siaj koroj ne nur sciojn kaj amon al la bela kaj utila lingvo Esperanto. Esperanto gajnis novajn amikojn kaj adeptojn. Radka Stojanova :::::::::::: Esperanto - ponto inter diversnaciaj literaturoj =prelego antaux la 73-a IKBE en Albena, Bulgario, en 2007= Krom la grandaj literaturoj, kiuj estas tradukataj al pluraj lingvoj, al Esperanto ofte estas tradukataj literaturoj de la malgrandaj popoloj. Cxiuj, kiuj lernis Esperanton, spertis tion. La tradukojn en Esperanton kaj el Esperanto al la naciaj lingvoj faras talentaj kaj entuziasmaj esperantistoj kun la deziro prezenti sian kulturon pere de Esperanto. Tiel ekz. literaturaj verkoj de la plej grandaj islandaj verkistoj pro nekono, nesuficxa komerca efekto kaj ignorado de la grandaj popoloj kaj iliaj kulturoj eble neniam estus tradukataj al la germana, angla, rusa k.a. lingvoj, des malpli al la greka, serba, kroata, bulgara. Dank. al la tradukoj de Baldur Ragnarsson, unu el la plej konataj E-poetoj, kiu tradukis plurajn verkojn de sia nacia literaturo, ni povas legi la plej bonajn pagxojn de la islanda literaturo. Ekzistas pluraj similaj ekzemploj. Temas pri korea, vjetnama, japana, cxina k.a. literaturoj. Nian konatan komediiston Branislav Nusxicx la cxinoj konas per Esperanto. Per Esperanto estas tradukitaj en serbokroatan interesaj verkoj el la pola literaturo pri la fasxistaj koncentrejoj dum la Dua mondmilito. Okazas, ke gxuste tiuj verkoj tradukitaj en Esperanton dank. al la kapablo kaj klopodo de la E- tradukistoj, estas tradukitaj el Esperanto al aliaj naciaj lingvoj. Do, ni povas diri, ke Esperanto vere farigxas literatura ponto kaj gxi havas rolon de ligilo inter du naciaj kulturoj, kion la mondlingvoj ne povas plenumi. Avantagxo de Esperanto estas, ke tiu funkcio estas pli egalece uzata kompare kun la aliaj lingvoj. Esperanto pro sia esenca eco, ke gxi ligu kaj ne disigu la homojn, kiel lingva ponto inter ili ne povas ne trakti la literaturon kaj gxenerale la kulturon de iu ajn popolo. Ofte neglektante la financan profiton E-eldonistaj firmaoj kaj individuaj E-eldonistoj entuziasme publikigas la tradukojn de verkoj. Tiuj verkistoj de la malgrandaj popoloj, kiuj apartenas al la t.n. malgrandaj literaturoj, neniam eble estus legataj en la evoluinta mondo: Usono, Germanio, Svedio k.t.p.. Tamen dank. al Esperanto la kulturoj povas ligigxi kaj ekkoni unu la alian. Tiel la verkistoj de tiuj kulturoj povas esperi pri aliro al la internacia literatura scenejo. Se iufoje iliaj verkoj estas tradukitaj al Esperanto, estas ebleco, ke ni tradukos ilin al pluraj lingvoj, teorie al cxiuj lingvoj. Nedeljka Lozajicx :::::::::::: 60-a Kongreso de Bulgara Esperanto-asocio De la 5-a gxis la 7-a de septembro 2008 urbo Carevo 5 Ix 2008 =vendredo=: 18,00 h. - Akcepto de la partoprenantoj en hotelo "Panorama" 20,00 h. - Interkona vespero en restoracio "Jundola" 6 Ix 2008 =sabato=: 9,00 h. - Inauxguro de la kongreso en legejo "Georgi Kondolov" 18,00 h. - Literatura programo 20,00 h. - Amika vespermangxo en restoracio "Vasiliko" 7 Ix 2008 =dimancxo=: 9,00 h. - Promenado en la malnova kvartalo "Vasiliko" 12,00 h. - forveturo de la partoprenantoj. Prezoj: 1. Kongresa kotizo - 4,00 lv. 2. Interkona vespero - 4,00 lv. 3. Amika vespermangxo - 12,00 lv. 4. Tranoktado =por unu nokto=: - en hotelo "Panorama" - 15 lv. - en kabanvilagxo "Jundolo" - 10,00 lv. 5. Nutrado: - matenmangxo - 3,00 lv. - tagmangxo - 5,00 lv. :::::::::::: Esperanto-societo "Roza valo" - Kazanlak Organiza komitato de la 81-a SAT-kongreso Estimataj gesamideanoj, De la 9-a gxis la 15-a de auxgusto en Kazanlak okazos la 81-a kongreso de SAT. Esperanto-societo "Roza valo" decidis akcepti gastigi la kongreson, cxar por multaj esperantistoj pro diversaj kialoj estas malfacile viziti internaciajn arangxojn. Nia deziro estas, ke la kongreson partoprenu kiom eble pli da bulgaraj esperantistoj, kiuj havos eblecon interparoli kun alilandaj esperantistoj, diskuti, intersxangxi opiniojn kaj ideojn, amuzigxi en amika etoso. En la momento SAT havas jenajn frakciojn: de la ekologoj, de la komunistoj, de la liberpensantoj k.a.. Ni antauxvidas ankaux konvenan kulturan programon: lekciojn, ekskursojn, partoprenon de BET k.a.. Ni antauxvidas tranokton en komuna logxejo por bulgaroj - 9 lv. por unu nokto. Iuj niaj anoj ankaux povus akcepti gastojn, sed ne multaj havas tiun eblecon. Se vi ne havas eblecon cxeesti dum la tuta tempo, eblas resti nur kelkajn tagojn. Ni sendos al la societoj detalan kongresan programon kaj aligxilojn. La societa estraro faras cxion eblan, por ke pli da bulgaroj povu veni en Kazanlak kaj partopreni la kongreson. Kiu volas, povas partopreni per prelego aux en la arta programo. Ni atendas proponojn. Cxiuspecajn demandojn vi povas adresi al: Svoboda Damjanova, 6100 Kazanlak, Makariopolski 7, tel. =0431=823-jc aux 0886-754-eic, bokaУesp@abv.bg, skype: svobodada Septemvrina Ivanova, 6100 Kazanlak, Emanuil Manolov 14, tel. =0431=782-ic aux 0889-054-bbh, sid66@abv.bg, skype: sidesp21 Ni atendas vin en la Valo de la rozoj kaj de la tracaj regxoj. Svoboda Damjanova :::::::::::: 9-a Kultura Esperanto-festivalo Ekde la 12-a gxis 19-a julio 2008 okazos la 9-a Kultura Esperanto-festivalo. Se vi jam partoprenis, vi certe memoras pri kio temas: Tagoj dedicxitaj al muziko, teatro, literaturo kaj aliaj kampoj de la Esperanto-kulturo. En la 100 jubilea jaro de la Dana kaj Universala Esperanto-Asocioj, ni prezentas la 9-an KEF en la urbo de Hamleto aux almenaux lia kastelo Kronborg en la urbo Helsingor - 40 km norde de Kopenhago. Venu, vidu kaj gxuu KEF-on! La kerna ideo de la festivalo estas gxui la kulturon, ne koncentrigxi al la lingvo mem kaj gxiaj propagandaj efikoj. La unikajxo de KEF estas tio ke temas pri festivalo kiu plene koncentrigxas al originala altkvalita Esperanto-kulturo. Gxi estas gravega forumo por prezenti kaj konsumi diversajn aspektojn de speranto-kulturo kaj instigi homojn al kreemo. Krome, gxi estas ankaux unika eblo por E-o-artistoj renkonti unu la aliajn kaj iniciati novajn projektojn. Vidu pli kaj aligxu cxe: www.kef.saluton.dk :::::::::::: El E-amaskomunikiloj Antologieto de nia originala konversacia stilo Mi aldonis: "falsigita" por ke cxiu korektu ecx tion! 1. Jen importanta rimarko. 2. Cxu la nocio estis konita al vi? =temis pri la vorto "gemuta"= 3. Bv. disponu al ni veganan mangxon. 4. Oni ankaux provizu fruktojn al ni. 5. Li survivis samkiel sia filino, malgraux suferis persekutadon. 6. Kial vi iras al la maljusta direkto? 7. La ondoj malbonigis sxin. Kiel vi estas nun? 8. Li ricevis leteron postulanta sian sinmortigon. 9. En duono da horo ni ne finigxos, cxar tuj komencos novaj proponoj. 10. Multaj de ni portas nobelulajn nomojn. 11. Donu al ni sxancon paroli kun la portugalano. 12. Se mi estas permesata preni someran ferion, mi povas ebligi vin profiti mian gastamecon. 13. Al kiu mi jxetos la pilkon? =en embaraso, kiam subite pilko alflugis kaj pene kaptigxis=. 14. Ni devas interesigi la homojn al Esperanto. 15. Bv. ne obstrukcii la vojon al la polico. 16. Ni devas translokigi la televidon. 17. Des pli da ciferoj des pli nia akurateco malpliigxas. 18. Mi venis por plezuri vin, infanojn! 19. Se vi falsigos la kuponojn, vi venenigos la etoson. 20. Se lernanto batas iun de la alia sekso, cxu ni tion punu, donu al tiu prelegon aux forprenu de tiu la rajton plu partopreni la lecionojn aux cxu tiu rajtas sin pravigi sen ke ties nomo estus enskribita en la nigra libro? =ni diskutis pri la dubinda "sxi/li"= 21. La blankuloj venis por koloniigi niajn prateritoriojn. 22. Kaj nun ni devas halti la paroladon. 23. Ni komencigxu kun zero. 24. Bonan dusxon al vi, Wim! =al mia samcxambrano=. 25. Estis emociiga songxo =de l’ homaro= 26. Mi ne auxdis vin pri kion vi intencas fari. 27. Mi deziras helpi por ke vi povas paroli senerare. Solvoproponoj. Sed mi malfermos la orelojn por viaj komentoj. 1. Jen grava rimarkigo! 2. Cxu vi konas la nocion? =Cxu la nocio estas konata de vi?= 3. Bv. =bonvolu= disponigi al ni veganan mangxon. 4. Oni provizu nin ankaux per fruktoj. 5. Samkiel lia fratino =!= li postvivis, kvankam ili suferis persekutadon. 6. Kial vi iras en la malgxusta =malbona= direkto? 7. La ondoj sxin malbonfartigis. Kiel vi fartas nun? =Kiel vi sentas vin nun?= 8. Li ricevis leteron postulantan lian memmortigon. 9. En duonhoro =en duono de horo= ni ne finos, cxar tuj komecigxos novaj proponoj. 10. Multaj el ni havas nobelan nomon. 11. Donu al ni sxancon paroli kun la portugalo. 12. Se oni permesos al mi preni somerajn feriojn =se estos permesite al mi=, mi povus ebligi al vi profiti de mia gastamo =gxui mian gastamon=. 13. Al kiu mi jxetu la pilkon? 14. Ni devas interesigi Esperanton al la homoj =interesi la homojn pri Esperanto=. 15. Bv. ne obstrukci al la polico la vojon. 16. Ni devas transloki la televidilon. 17. Ju pli da ciferoj, des malpliigxas nia precizeco =“akurata" signifas nur "gxustatempa"=. 18. Mi venis vin plezurigi, infanoj! 19. Se vi falsos la kuponojn, vi venenos la etoson. 20. Se lernanto batas iun de alia sekso, cxu ni tiun punu, donu al li aux sxi prelegon aux forprenu de la kulpulo la rajton plu partopreni en la lecionoj aux cxu la koncernato rajtus sin pravigi sen ke la nomo estus enskribita en la nigra libro? 21. La blankuloj venis kolonii niajn prateritoriojn. 22. Kaj nun ni devas haltigi =cxesigi= la paroladon. 23. Ni komencu de nulo =per nulo=. 24. Bonan dusxigxon al vi, Wim! 25. Estis emocia songxo =Ecx tiu de la homaro okazis en "densa mallumo", do nokte: ne temas pri revo!= 26. Mi ne auxdis de vi, kion vi intencas fari. =regulo de la nerekta parolo= 27. Mi deziras helpi, =por= ke vi povu paroli senerare! Rob Moerbeek =el "Internacia pedagogia revuo"= :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Literatura klubo "Sleda" gastas en Prilep De la 6-a gxis la 8-a de julio 2007 reprezentantoj de la plovdiva literatura klubo "Sleda" =“Spuro"= kaj de la plovdivaj nevidantaj esperantistoj gastis duan fojon al siaj amikoj en Prilep. La urbo estas proklamita kultura cxefurbo de Makedonio en 2007 kaj en gxi gastas miloj da kulturagantoj el Makedonio kaj vizitantoj el la tuta mondo. Antaux la gastigantoj kaj la reprezentantoj de la komunumo kaj de la lokaj elektronikaj amaskomunikiloj Stefka Stojcxeva, Zdravko Lekisxev, Dancxo Dancxev kaj Angel Sotirov prezentis siajn verkojn. Angel Sotirov kaj Velik Atanasov recitis versajxojn ankaux en Esperanto. El la gastigantoj Cvetanka Grigorova prezentis siajn versajxojn kaj Olga Trpcxeska - verkojn de la grandaj makedonaj poetoj Kocxo Racin kaj Blajxe Koneski. La prezidanto de la Societo de la blinduloj en Prilep Spiro Trpcxeski recitis verkojn de Hxristo Botev kaj aliaj bulgaraj auxtoroj. La gastojn salutis la urbestro mem, s-ro Marian Risteski, kiu informis, ke Prilep estas gxemela urbo de Asenovgrad en Bulgario. Branko Nesxkoski, kunordiganto en la komunumo pri la kultura somero en Prilep, rakontis pri la historio de la urbo, pri gxiaj rimarkindajxoj kaj pri la kulturaj arangxoj okazantaj tiam en la urbo. Por la lokaj televido kaj radio estis intervjuitaj la gastoj Velik Atanasov =prezidanto de la plovdiva regiona organizajxo de blinduloj=, Dancxo Dancxev kaj Angel Sotirov kaj la gastigantoj Spiro Trpcxeski kaj Branko Nesxkoski. En urbo Struga la prezidanto Jxarko Selkoski kaj la vicprezidanto Musli Pajaziti de la Makedonia asocio de la blinduloj invitis la bulgarajn delegacianojn kaj iliajn akompanantojn tagmangxi kune. Estis vizitita la monahxejo "S-ta Cxefangxelo Mikaelo" en proksimeco de Prilep kaj ankaux Ohxrid kaj la Panteono apud Krusxevo. Neforgeseblaj versxajne dum la tuta vivo restos la travivajxoj de la bulgara grupo sur la motorboato "Ohxridia" en la lago de Ohxrid. Dum la tuta tempo al nia delegacio estis montrita granda atento. Ni estis cxie renkontataj kun la konata makedonaj gastamo, varmeco kaj familiareco. Ni faris dekojn da fotoj kaj la plej ofta alvoko de niaj gastigantoj estis "Dajte da se slikame!" =“Nu, ni faru fotojn!"=. Cxe la disigxo niaj amikoj el Prilep faris al ni donacojn kaj esprimis deziron pri novaj renkontigxoj. Angel Sotirov :::::::::::: Dekkvin jarojn en la Radio Tio ne okazas ofte, precipe kiam temas pri radioprogramo dedicxita al la homoj kun difektoj. Tamen la programo de radio "Alma mater" "Tiuj cxi etaj minutoj" estigxis dekkvinjara. Unuan fojon gxi eksonis je la 15-a de februaro 1993 en la unua sofia privata radio "FM+" kaj de februaro 1995 gxin disauxdigas radiostacio "Alma mater" de la sofia universitato "S-ta Kliment Ohxridski". De la komenco mem gxia auxtoro kaj gvidanto estas la nevidanta jxurnalistino Mira Popova. Mira Popova diplomigxis pri bulgara filologio en la Sofia universitato "S-ta Kl. Ohxridski". Gxis la blindigxo sxi laboris en la biblioteko de la sama universitato kaj poste sxi estis redaktoro en revuo "Zari", eldonajxo de la Asocio de la blinduloj en Bulgario. En diversaj periodoj sxi estis kunlaboranto de la Bulgara nacia radio kaj publikigis materialojn pri la problemoj de la invalidoj en cxefurbaj periodajxoj. Jen kial tute ne estas hazarde, ke gxuste sxi iniciatis la cititan radioprogramon kaj gvidas gxin gxis nun kun neestingigxanta inspiro. Dum la jaroj "Tiuj cxi etaj minutoj" okazis en malsama tempo kaj havis malsaman dauxron, sed cxiam restis fidela al sia cxefa celo - helpi la sxangxon de la rialto al la homoj kun difektoj kaj kontribui al ilia integrigxo en la socion. En la programo temas pri cxio ligita al la vivo de la invalidoj, sed specialan atenton sxi donas al tio, ke malgraux la malfacilajxoj la homoj kun difektoj havas eblecojn lerni, labori kaj krei. Pro tio inter la partoprenantoj en la programo plej ofte estas invalidoj, kiuj havas diversajn okupojn, venkintaj la malfacilajxojn kaj trovintaj sian lokon en la vivo. En la studio gastis gepatroj, instruistoj, kuracistoj, verkistoj, gelernantoj, studentoj, reprezentantoj de neregistaraj organizajxoj kaj de sxtataj institucioj. Ne estas forgesita ankaux la Esperanto-movado inter la blinduloj. En la interparoloj estas montrataj ne nur la atingoj, sed ankaux la obstakloj vivi plenvalore kaj estas sercxataj rimedoj por ilia venko. Estas proponataj ankaux informoj pri la sperto de aliaj sxtatoj en la solvado de la problemoj de la homoj kun difektoj. Nun la programo "Tiuj cxi etaj minuto" de radio "Alma mater" estas disauxdigata cxiun jxauxdon de la 17-a gxis la 18-a horo en la frekvenco 88 megahercoj. Ni esperas, ke gxi dauxros ankoraux longajn jarojn por esti utila al pli multe da homoj. :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Okaze de la 160-a datreveno de la naskigxo de Hristo Botev ni proponas al la legantoj lian poemon Mia pregxo "Benata estu Dio nia!" Dio mia, justa Dio!... Ne vi en cxiela foro, mi nur pregxas al vi, Dio, kiun sentas mi en koro! Ne vi, kiun priadoras pastroj kaj monahxoj piaj, kiun per kandeloj gloras ortodoksaj brutoj niaj; ne vi, kiu el kot' faris viron kaj virinon lerte, tamen por la hom' preparis sklavan vivon sur la tero; ne vi, kiu sanktoleis regxojn, papojn, patriarkojn, kaj mizeran vivon kreis por malricxaj miaj fratoj; ne vi, sklavon instruanta pregxi dum suferoj krudaj, gxis la tombo lin nutranta sole per esperoj nudaj; ne vi, Dio de l' trompuloj, de l' tiranoj malhonoraj ne, idolo de l' stultuloj, de la malamikoj homaj! Sed vi, Dio de l' racio, defendanto de la sklavoj, kies tagon la nacioj baldaux festos kiel savon! Vi al cxiu vian amon al liber' inspiru, Dio - por ke kontraux la tiranoj de l' popolo luktu cxiu! Faru manon mian sxtalo, armu min per fera forto: en la fajro de l' batalo trafu ankaux min la morto! En fremdlando vi ne lasu ardan koron velki, Dio - mia voko ne trapasu kvazaux tra dezerto krio!... Trad' Ivan Dobrev :::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Festo de la cxevalaj konkuradoj Cxiujare en ortodoksa Bulgario la unuan sabaton post la komencigxo de la granda fasto en la vilagxoj oni organizas cxevalajn konkuradojn. Mi devas substreki, ke en multaj regionoj de la lando ekzistas centroj, en kiu oni bredas cxevalojn kaj estas lernejoj pri rajdado. Multaj junaj homoj havas deziron esti en kontakto kun cxevaloj, rajdi sur ili kaj partopreni en rajda vetkurado. En vilagxo Vojvodinovo, regiono de Plovdiv, en Varna kaj en multaj aliaj lokoj estas specialaj lernejoj, kie oni lernas la rajdarton. Laux la junaj homoj la cxevalrajdado estas io neripetebla kiel sento, kiun oni ne povas priskribi per vortoj, nur oni devas sperti gxin. La kontakto kun la cxevalo donas al la homo multe da emocioj kaj agrablaj travivajxoj. Cxe la cxevalrajdado estas nenio timiga flanke de la besto, se la cxevalo kaj la homo bone interkomprenigxas. Se la homo scias kiel rilati al la besto, tio helpas al la besto alkutimigxi al la homo kaj ne estos problemoj en la tandemo. La rajdado estas amuza, gxoja kaj gaja. La egaleco inter la homo kaj la cxevalo estas magia afero. Inter la homo kaj la besto naskigxas sincera amikeco. La kunlaboro inter ambaux estas necesa kaj grava en ilia cxiutaga kunvivado. La cxevaloj estas amataj bestoj de la bulgaroj, sed ne cxiu povas havi sian propran cxevalon. Tial en la rajdlernejoj la bulgaroj havas eblecon ekkoni kaj amikigxi kun la cxevaloj. Ofte la amo al la cxevaloj naskigxas en la fruaj infanaj jaroj, kiam la infanoj ekhavas kontakton kun la besto kaj komencas lerni rajdi gxin. Ne cxiu cxevalrajdanto estigxos sportisto, sed certe estos bona amiko de la besto. En la cxiutaga kontakto inter la homo kaj la cxevalo, en la zorgoj pri la besto, naskigxas la amikeco inter la homo kaj la cxevalo. En la tago de S-ta Teodoro la cxevalrajdantoj montras sian arton kaj lertecon. La publiko pritaksas ilian majstrecon kaj en la koroj de la rajdantoj kaj de la publiko sxprucas sincera gxojo. Venko Modesta :::::::::::: Anoncoj ANEB informas: La sonstudio de ABB laux iniciato de ANEB eldonis kvin kompaktajn diskojn kun literaturaj verkoj en Esperanto. La enhavon de kvar el ili ni publikigis en "Esperanta fajrero" =n-ro 3/2007=. La kvina enhavas cxiujn numerojn de revuo "Bulgara esperantisto" de 2007. La dezirantoj acxeti la diskojn skribu al jena adreso: Sayuz na slepite v Bulgaria Studio za zvukozapis =Irina Zaharieva/Sergej Dubina= Str. Najcxo Canov 172 1309 Sofia =Bulgario= Por alilandaj esperantistoj la prezo de unu KD estas 7 euxroj =inkluditaj la bankaj sxargxoj de la bulgara banko=. La monon bv. sendi al la banka konto de ABB: BG 04 TTBB 9400 1521 0399 51 TT BB BG 22 SG Expressbank Sofia Sayuz na slepite v Bulgaria Pri la sendita mono vi nepre informu per letero al la adreso de ABB. Post la ricevo de la pago oni sendos la menditajn diskojn. Vi povas acxeti apartajn diskojn aux cxiujn. *** La Nacia biblioteko de la blinduloj "L. Braille" en Sofio eldonis brajle la fabelon "Ansereto vojagxanto" de Elena Popova. La eldonkvanto estas limigita, pro tio la bulgaraj esperantistoj povas trovi la libron en la regionaj brajlaj bibliotekoj. *** Laux iniciato de ANEB estas registritaj sur KD cxiuj kvar numeroj de "Bulgara esperantisto"-2007. La bulgaraj esperantistoj povas trovi la diskon en la regionaj fonotekoj. *** Kun la subteno de la prezidanto de ABB s-ro Vasil Dolapcxiev la sonstudio de ABB registros sur KD por parolantaj revuoj la organon de BEA "Bulgara esperantisto". Gxi aperas kvarfoje jare. Oni povas trovi gxin sur la diskoj aperantaj en marto/aprilo, junuio/Julio, septembro/oktobro, decembro/januaro. *** La revuon "Esperanta fajrero" oni jam povas legi en la reto cxe: www.sotirof.dir.bg ::::::::::: Deziras korespondi ...brajle kun ges-anoj el la tuta mondo pri diversaj temoj la komencanta esperantisto: Ahmed Nuri 6686 s. Jastreb, obl. Kardjali, Bulgario :::::::::::: 2008/2 La vorto de la redaktoro Karaj legantoj, Mi volas koncize rakonti al vi pri la Ora trezoro el Panagjurisxte, kiu estas fierajxo por Bulgario kaj por la teritorioj de la Euxropa sudoriento. De la 12-a gxis la 19-a de majo cxi-jare en Plovdiv okazis la lauxvica printempa internacia foiro. En la sesa foira palaco estis eksponita tiu unikajxo de la antikva traca arto. La originalo de 1974 trovigxas en la Nacia historia muzeo en Sofio. Ofte gxin oni montras al la publiko en diversaj landoj. Tio, kion oni ekspoziciis en la printempa foiro cxi-jare en la kadroj de la Salono de la artoj, kiun partoprenas la muzeo, estas la unua kaj plej preciza kopio de la originalaj vazoj de la trezoro kaj estas farita en 1974, kiam la Plovdiva arkeologia muzeo el sia kolekto transdonis gxin al la Nacia historia muzeo en Sofio. La kopio estas farita el bronzo kaj kovrita per 24-karata oro. Pro tio la specialigita Salono de la artoj estis bone gardata. La trezoro estis malkovrita en 1949 apud urbo Panagjurisxte, de kie venas gxia nomo. Du fratoj fosis argilon por la loka fabriko produktanta brikojn kaj tegolojn kaj trafis gxin. Tio, kion ni nomas trezoro, estas fakte luksa mangxilarkompleto havanta brilajn artestetikajn kvalitojn. Gxi estis uzata por festenoj kaj konsistas el sep trinkvazoj, unu amforo el kiu estis versxata la trinkajxo kaj unu granda plado por la mangxajxoj. La kompleto pezas 6,100 kg kaj estas farita el 24-karata oro. Laux la specialistoj la trezoro datigxas de la fino de la IV-a kaj komenco de la III-a jarcento antaux Kristo. Gxi estas unika pro sia ellaboro, ununura en la mondo laux sia esenco kaj alia simila ekzemplero ne etas trovita aliloke. Gxi estas farita en la malnovgreka kolonio Lamsat sur la bordo de Jonia maro. Oni supozas, ke gxin mendis elstara traca reganto de la odrisoj en V-IV-a j.c. antaux Kristo. La odrisa sxtato trovigxis en la Supra trakia ebenajxo, en la regiono de la hodiauxaj Pazargxika-Plovdiva ebenajxoj. Kvankam en la lastaj jardekoj estis malkovritaj multaj sepultejoj de la traca periodo en niaj teritorioj - en la regiono de vilagxo Kalojanovo, urbo Strelcxa, vilagxo Starosel, urbo Kazanlak kaj aliaj, la ora trezoro el Panagjurisxte kiel artverko de la antikveco dauxre okupas unuan lokon en la mondo laux la unikeco de sia ellaboro kaj la perfekta esprimmaniero de la desegnajxo. En la regiono de vilago Rogozen estas trovita alia simila trezoro, sed gxi datigxas de pli malfrua traca tempo en niaj teritorioj kaj prezentas aron da argxentaj vazoj, faritaj de diversaj majstroj. La maniero de ellaboro estas pli primitiva kaj la estetika aspekto estas pli malaltnivela. Pro rio la trezoro el Panagjurisxte cxeestas en la katalogoj de la muzeoj kiel monda majstroverko de la antikva traca arto kaj estas registrita en la listo de UNESKO de la trovitaj unikaj verkoj de la antikva arto. De 1979 gxis nun tiu unikajxo vojagxas tra la mondo. Gxi estas ekspoziciita en pli ol 40 landoj. De junio gxis septembro cxi-jare gxi estos en la bulgara pavilono de la monda ekspozicio "Expo 2008" en la hispana urbo Zaragozo. En septembro gxi gastos en Saporo =Japanio=. Cxiu, kiu vidas tiujn cxi orajxojn venintajn de la antikveco, gxuas la arton de la genia nekonata majstro kaj lia juvela tekniko. Dancxo Dancxev :::::::::::: Esperanto-vivo Jarkunsido de ANEB-estraro La kunsido okazis la 5-an de aprilo 2008 en la E-klubejo en Plovdiv. Post la informo de la prezidanto pri la agado dum 2007 estis akceptitaj: financa raporto-2007, laborplano de la estraro por 2008, projekto de budjexto por 2008. Estis decidite ankaux, ke la jarkunveno de ANEB okazos en la dua duono de junio kaj la tradicia nacia E-renkontigxo okazos en Varna en la dua duono de auxgusto. Fine estis tralegitaj informoj pri la SAT-kongreso kaj la kongreso de BEA. Vladimir Jxelev :::::::::::: Memorkunveno pri Hxristo Gorov Hxristo Gorov =1908-1999= estas unu el la plej konataj bulgaraj esperantistoj - antifasxista batalanto, aktiva sociaganto, poeto, verkisto =en Esperanto kaj en bulgara lingvo=, multjara prezidanto de BEA. La estraro de BEA, okaze de lia 100-jarigxo, proklamis la jaron 2008 Jaro de Hr. Gorov. Estas organizataj diversaj arangxoj dedicxitaj al lia agado kaj verkaro. La 19-an de majo en Plovdiv okazis solena memorkunveno. Organizantoj estis BEA, urba estraro de Bulgara socialista partio, ANEB, distrikta estraro de la Asocio de la bulgaraj antifasxistoj, la plovdivaj E-societoj. En la kulturcentro "La granda domo" kolektigxis multaj plovdivanoj. La solenajxon malfermis la prezidanto de BEA ingx. Petro Todorov. Pri Hxr. Gorov prelegis la poeto kaj jxurnalisto Georgi Mihalkov. Rememorojn pri li rakontis lia filino, la pentristino Maja Gorova kaj reprezentanto de la Bulgara antifasxista Asocio. Plovdivaj E-rstoj prezentis ricxan kulturan programon, en kiu partoprenis ankaux membroj de ANEB - Stefka Stojcxeva recitis versajxon de Hr. Gorov, Dancxo Dancxev prezentis sian versajxon dedicxitan al li. La filino kaj la bofilo de Gorov donacis al la cxeestantoj la lastan libron de ilia patro "Jaroj de juneco kaj matureco =Travivajxoj=", eldonitan okaze de lia centjarigxo. Fine sonis la E-kanto "Vivu la stel.". Plovdivaj gazetoj kaj radio informis pri la evento. Vl. Jxelev :::::::::::: Esperanto - tauxga rimedo por kultura integrigxo =prelego antaux la 73-a IKBE en Albena, Bulgario en 2007= Esperanto - nia donaco de Zamenhof, estas reale vivanta lingvo en dauxro de 120 jaroj. Gxin uzadas parole kaj skribe en sia cxiutaga vivo vivanta popolo, kies lando Esperantio estas la tuta terglobo. Kun granda respekto, kun pia respekto ni cxiuj anime kaj kore devas gxin trafi kiel internacian neuxtralan komunan lingvon. Gxi estas aprtenajxo de la nuna mondo, de la tuta esperantista popolo. Tiu popolo estas nia unuigita s-anaro, kiu vivas tra la tuta terglobo. Cxiu el ni havas apartan nacian denaske patrinan lingvon, kiun ni posedas detale kaj bone. Gxi de nia naskigxo formas nian pensadon kaj nian manieron eldiri la pensojn. La vivantaj apartaj lingvoj naciskale evoluas kaj pliricxigxas konstante - oni enkondukas en ilin amason da novaj vortoj kaj esprimoj. Kompreneble tio okazas ankaux pri nia sxatata internacia lingvo Esperanto. Ni scias, ke la lingvo kiel gramatika strukturo estas nesxangxebla, sed la vortfarado pliricxigas niajn eblecojn kaj la vortaro ne povas sxtonigxi en sia unua aperformo. Gxi evoluas kaj tiamaniere certe vivadas en la tempo kaj en la cxiutaga uzado. La evoluado kaj pliricxigado de E-o okazas normale en la praktika uzado de la lingvo, kiel ricxeco por personaj kontaktoj inter la apartaj homoj kaj por komunikado libera. Ili reale rezultas precipe el la nobla agado de la talentaj verkistoj, kiuj kreas per la eblecoj de E-o. Ili kiel kreaj animoj per la fajro de la koro profunde kaj pie amas nian karan lingvon kaj donacas fortojn de sia vervo al nia nobla movado. Kun alta respondeco kaj pura sincero ili post longa kaj severa pripensado uzas en siaj verkoj la novajn verkojn por esprimado de siaj ideoj - por pli bona desegnado de la objektoj kaj vidajxoj en la belarta formo. Esperanto kiel reale internacia lingvo donas nelimigitajn eblecojn por kultura integrigxo de la apartaj homoj, de la apartaj nacioj kaj de la apartaj etnaj grupoj. La verkoj de la malgrandaj popoloj estas zorgeme tradukataj en Esperanton kaj tiaminiere ili atingas la homojn tra la tuta mondo. La verkoj de la bulgaraj verkistoj kaj poetoj Hxristo Botev, Ivan Vazov, Aleko Konstantinov, Pencxo Slavejkov, Pejo Javorov, Dimcxo Debeljanov, Hxristo Smirnenski, Geo Milev, Elisaveta Bagrjana, Georgi Karaslavov kaj multaj aliaj estas tradukitaj en Esperanton de spertaj kaj bonegaj tradukistoj. Tiamaniere nia nacia literaturo estas konata en Cxinio, Koreio, Vjetnamio, Afrikaj kaj Latinamerikaj landoj, kies lingvoj por ni estas ekzotikaj. Tiamaniere realigxas la kultura integrigxo inter la popoloj, la nacioj kaj la apartaj homoj tra la tuta mondo. Per Esperanto nia fama romano "Sub la jugo" de Ivan Vazov estas tradukita en cxinan kaj vjetnaman lingvojn. Nia fama kantisto Veselin Damjanov kantis bonstile operariojn en E-o kaj donacis al la tuttera s-anaro la dolcxecon de tiu muzika arto. Ankaux aliaj bulgaraj kantistoj donacis al ni gxojon kaj plezuron per sia arto. La fama Emil Dimitrov persone donacis al ni kelkajn eternajn kantojn - memkantante ilin en E-o. Tie cxi ni povas mencii la kantadon de Misxo Zdravev, kiu komponas kaj kantas en E-o. Tiuj kelkaj ekzemploj montras al ni, ke Esperanto estas tauxga rimedo por kultura integrigxo de la apartaj popoloj, de la apartaj naciaoj kaj de la apartaj homoj tra la tuta mondo. Por la utilo de cxio dirita ni lernas nian lingvon, ni uzas gxin en la cxiutageco kaj gxiajn eblecojn ni konas bonege. Ni ne devas gxin konsideri arta kreajxo sur la kampo de la internacia komunikado. Ni devas havi realan kaj sinceran respekton al gxi. Ni scias, ke per Esperanto ni bonege nin komprenas reciproke. Ni, kiel reprezentantoj de diversaj nacioj en tiu cxi salono, parolas unu neuxtralan lingvon. Estas plena vero, ke multaj el ni posedas nian lingvon ankoraux malbone kaj tre malfacile balbutas anstataux paroli flue. Tiu fakto rezultas el la nesuficxa uzado de la lingvo en la cxiutaga vivo. Esperanto donas al ni bonajn eblecojn por reciproka komprenigxo sendepende de nia etna deveno. Pro tio la asocioj, la societoj, la kluboj kaj la grupoj de la nevidantaj ges-anoj devas konstante kaj sencxese zorgi pri la plialtigo de la lingva nivelo de cxiu aparta homo. LIBE-estraro ankaux devas subteni la lernadon de la lingvo kaj la plialtigon de la posednivelo. Sen tiu zorgo, sen nia amo kaj sen kora flamo mortos niaj noblaj celoj, la revoj fiaskos. Nia movado plu stagnos tra la vojo al la katastrofo. Gravegaj por cxiu el ni estas la tagoj de la apartaj IKBE-oj, kiujn ni organizas en diversaj landoj helpe de LIBE-estraro. Ili estas benataj de cxiuj el ni sub la flirtanta Zamenhof-standardo kaj sub la brilo de la Esperanta stelo. 120 jaroj pasis de la tago, kiam Esperanto aperis en la mondo kaj komencis sian vivon kiel unika kreajxo de la homaj revoj. Gxi travivis nefacilajn jardekojn tra sia historia vojo sur la terglobo al la koroj de la apartaj homoj. Tiu vojo estas neforgesebla per la ekzemplo de multaj sindonemaj aktivaj ges-anoj. Nun ni vidas kaj renkontas kun gxojo antaux ni grandan nombron da sinceraj ges-anoj - parolantaj nian karan lingvon, kiuj reprezentas per sia partopreno la apartajn landojn en nia nobla movado. En la fino de la eseo mi volas montri, ke jam estas granda la literaturo originala, kreita per E-o en diversaj brancxoj de la scio. 120 jaroj estas negranda periodo de tempo – en kiu laboris kaj laboras fervoraj kunlaborantoj por nia nobla ideo, por nia internacia movado kaj por la disvastigo de nia sxatata lingvo Esperanto inter la nevidantaj homoj. Auxgusto 2007-a jaro Dancxo Dancxev :::::::::::: Gratulon Okaze de ilia 70-jarigxo ANEB-estraro elkore gratulas niajn samideanojn Stefan Paskulov, Ivan Sxopov kaj Marina Marinova kaj deziras al ili firman sanon kaj aktivan vivon. :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Nova helpilo en la manoj de la specialistoj La faka literaturo pri tiflologio kaj gxiaj strikte profilitaj sferoj kiel psikologio, pedagogio kaj rekapabligaj-korektigaj praktikoj rilataj al homoj kun difektita vidpovo pliricxigxis per ankoraux unu interesa kaj utila libro. Antauxnelonge aperis la plej lasta libro de Angel Sotirov "Rekapabligo de homoj kun difektita vidpovo"= La auxtoro estas konata al niaj legantoj kiel unu el la seriozaj esplorantoj oe diversaj problemoj ligitaj al la vivo, adaptigxo kaj realigxo de la nevidantoj en la malfacilaj kondicxoj de ilia ekzistado. Sur 184 pagxoj la auxtoro pritraktas kaj sukcese prilumigas multajn aktualajn problemojn kaj lancxas vicon da diversflankaj praktikaj tiflologiaj rimedoj pri la cxiutaga vivo de tiu katergorio de invalidoj, per kio li ricxigas la informitecon kaj largxigas la konojn de la laborantoj en tiu strikte koncentrita rekapabliga-korektiga sfero. La materialo en la nova helpilo estas strukturita en kvar cxapitrojn: "Provoj pri psikologiaj studoj", "Baza rekapabligo", "Orientigxo kaj mobileco" kaj "Profesia kvalifikigxo". La enhavon kompletigas 13 nigrablankaj fotoj, kiuj ilustras la agadon de la Nacia rekapabliga centro por blinduloj en Plovdiv. En tiu interesa kaj utila eldonajxo estas kolektitaj diversaj artikoloj, informoj kaj referajxoj de la auxtoro, kiu longajn jarojn laboras en la sfero de la psikologio, pedagogio kaj rekapabligo de la nevidantoj en nia lando. Tio estas tre grava, cxar li cxerpas la esencon de siaj raportoj el la nerefuteblaj fontoj de la vivo, la realaj cirkonstancoj en gxi kaj la praktika sperto mem. La kolektitaj en la libro materialoj estas verkitaj en la lastaj 26 jaroj kaj publikigitaj en tiu periodo en diversaj fakaj periodajxoj kaj konkretaj lauxtemaj kolektoj. La poligrafia arangxo estas produkto de krea eldonista spirito, la libro agrable aspektas kaj altiras la rigardon de la scivola leganto. La eldonkvanto estas 300 ekzempleroj, kio por la tiflologia literaturo en nia lando estas pli ol suficxa kaj povas kontentigi la interesojn de la malgranda rondo de specialistoj. La auxtoro donacis po tri ekzemplerojn de sia libro al l` bibliotekoj de la Sofia kaj Plovdiva universitatoj, en kiuj li mem studis kaj en la lasta dum certa tempo instruis. "Rekapabligo de homoj kun difektita vidpovo" estas la kvara auxtora libro de Angel Sotirov. Gxi enhavas multajn aktualajn informojn, konkretigitajn alpasxojn kaj praktikan sperton pri solvado de tiu aux alia korektiga-rekapabliga problemo. Gxuste pro tio la libro estas valora por la specialistoj, kiuj okupigxas pri blinduloj en la sistemo de ABB kaj gxiaj filioj, en la lernejoj por infanoj kun difektita vidpovo, en la rekapabligaj centroj, por la studentoj de speciala pedagogio kaj ecx por la volontuloj, kiuj ecx se tre malofte, tamen aperas en niaj asociaj organizajxoj. Baldaux la libro aperos en auxdversio sur KD, kiun produktos la sonregistra studio de ABB. Gxian brajlan varianton aperigos la Nacia legejo de la blinduloj "Louis Braille" , kies elektronika biblioteko kun kelkaj aliaj fakaj retpagxaroj proponos la elektronikan version de la libro. Tiumaniere la citita libro estos facile alirebla por cxiu, kiu interesigxas pri tiu strikte specialigita sfero de la scio - la tiflologio. Venko Modesta :::::::::::: Miaj okupoj pri surbalkona legom- kaj vitkulturado =Provo por IKBE-prelego= Estimataj samlingvanoj, karaj geamikoj, 1. Miaj pardonpetoj. Mi tute sincere petas pardonon, ke: A. la temo eble estas iomete stranga kaj versxajne por iuj ne tre aktuala; B. mia lingva parolnivelo ne estas tute perfekta, kvankam mi komencis lerni kaj praktiki Esperanton antaux preskaux duonjarcento - en 1959 j.. Tiu tre longa periodo sxajne ne suficxis, por ke mi malproksimigxu de la parolnivelo de "eternaj komencantoj" kaj atingu la parolkapablojn de Otto , kun kiu ni estas preskaux samagxuloj; C. miaj brajlaj legokapabloj ankaux estas suficxe modestaj, cxar ankaux la brajlon, kiel Esperanton, mi lernis auxtodidakte kaj ecx dum ne tiel favoraj por brajlolernado postadoleskaj jaroj. 2. Kial mi prezentas gxuste tiun mian sxatokupon? Kiel iuj el la cxeestantoj scias, mi havas, kiel multaj el vi, ankoraux kelkajn tre sxatatajn hobiojn. Antaux sep jaroj kiel IKBE-preleganto mi prezentis sciencforme temon, koncernantan la supozojn de la viduloj pri la vivo kaj la profesioj de la blinduloj. Sed nun mi decidis rakonti pri miaj legomoj kaj vitoj, cxar al mi sxajnas, ke por iuj viddifektitoj, logxantaj ankaux en apartamentoj, miaj surbalkonaj okupoj pri legom- kaj vitkulturado povas esti suficxe imitinda modelo. Per tiaj sxatokupoj ni, la urbanoj, povas realigi iagrade la apelon de Jean-Jaques Rousseau "malantauen al la naturo". Ja la apartametbalkonoj estas la kortetoj, sed samtempe ili povas esti sxatataj kaj utilaj gxardenetoj de cxiu urba logxanto. 3. Versxajnaj kialoj de temata miaj hobio A. La plej versxajna kialo de tiu mia sxatokupo estas eble mia vilagxdeveno; B. Alia kauxzo eble estas mia dujara studado en agrarkultura lernejo en la tempo, kiam mi ankoraux vidis iomete; C. Sxajne genetike instalata je cxiu homo impeto al la naturo, aparte al la viva naturo. 4. La apero de Cxi-tiu sxatokupo. Gxi vekigxis tuj kiam mi farigxis posedanto de dubalkona apartamento - en aprilo 1989 jaro. Tiam mi estis suficxe fresxa direktoro de la Nacia porblindula rekapabliga centro kaj la direktorado ankoraux tre pezis al mi. Ecx mi ne estis translokigxinta en la novan logxejon, kiam mi havigis al mi kelkajn plastajn deklitrajn potojn, metis en ilin bonan grundon kaj semis en unu el ili petroselon. La petroselo estis la unua planto, kiun surbalkone mi eksemis. La dua "logxanto" de miaj balkonaj gxardenetoj estis la mento, kiun mi ekplantis ankaux propramane. La mento, por la nesciantoj, estas ankaux tre aroma vegetajxo, uzata kiel spico kaj tre sxatata de la bulgaroj. Interalie, mi devas konfesi, ke la ideon pri tiu sxatokupo, aux miajn agrarkulturajn impetojn versxajne malsxlosis unu ega, 50-litra fera poto, kiun mi ricevis kune kun la nova domo. 5. Legomoj, surbalkone kulturataj de mi 1. Legomoj. Kiel jam estis dirite, mi komencis mian surbalkonan legomkulturadon per tiel nomataj "foliaj legomoj". Krom petroselonkaj menton mi kulturadas ankaux rumekson, urtikon, spinacon =Anglan=, aneton kaj similajn. Estis tempo, kiam mi provis kreskigi tomatojn kaj kukumojn, sed post kelkaj jaroj mi forlasis ilian kulturadon, cxar gxi estas tre komplika, postulanta preskaux cxiutage ioman vidpovon. La tomatoj kaj la kukumoj tre ofte malsanadis, mi devis ilin kuraci, kion mi efektive ne povis pro la manko de kia ajn vidpovo. La tomatoj kaj la kukumoj malsanadis kaj suferadis, mi ankaux kun ili. Finfine, mi jam evitas ilin kreskigi. Tre sukcese mi kreskigas pikgustajn paprikojn. Ili estas tre rezistaj al la malsanoj, nur mi devas gardi ilin de foliaj pedikoj. Mi uzas precipe deklitrajn plastajn potojn, kiuj estas metitaj en metalaj pototeniloj, fiksitaj sur la balkonparapetoj. Antaux kvin jaroj mi mem komencis produkti komposton de plantorestajxoj, per kiu mi sterkas miajn legomojn kaj vitojn. 6. Surbalkona vitkulturado. La vitoj, nature, ne estas surbalkone plantitaj en iu granda poto. Versxajne eblas ankaux tiamaniere, kvankam mi tre dubas, cxar la radikoj de la vitoj povas atingi gxis 30 metrojn. Miaj du vitoj estas plantitaj en la tero apud la logxbloko, sub la orienta kaj la okcidenta balkonoj de mia bonkora kaj plantama najbarino. Gxis miaj balkonoj ambaux vitoj trairas la duan etagxon kaj atingas la trian etagxon, kie ilin atendas sur miaj balkonoj speciale konstruita de drato subtenanta konstruo. Cxiujare en februaro mi mem persone trancxas la brancxojn de la vitoj. La vito, fruktdonanta malhelajn grapolojn, sur la okcidenta balkono estas versxajne pli sovagxa kaj pro tio sxajne pli malsanrezistema, gxi neniam bezonas sxprucadon kontraux malsanoj. La alia, sur orienta balkono, donanta blankajn fruktojn, eble pli kultura kaj pli delikata, versxajne pro tio, pli ema al la malsanado. Malgraux ke mi tre zorgas pri gxi, sed sxajne ne tute sukcese, nur unu fojon mi gustumis gxiajn tre dolcxajn grapolojn. 7. La eventualaj utiloj de tiu hobio. Laux mi sxajne estas jenaj: 3.A. la aktiva komunikado kun la viva naturo; b. La laboro en fresxa aero; c. Spontana praktikado de tiel nomata de mi mem "agrogimnastiko", "Agrofitneso"; d. Mangxado de tute fresxaj kaj ekologie puraj fruktoj kaj legomoj; e. Tre rapida, preskaux fulma atingo gxis la gxardenetoj; f. Manko de gxisgxardenveturaj nemalgrandaj0 transportaj elspezoj; g. Ia helpeto ankaux al la pornutrada bugxeto =por la bulgara pensiulo ankaux tio havas signifon=. Angel Sotirov La 26-an de auxgusto 2007 Albena - Bulgario :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Pino kaj floro Sur soleca roko kreskas cxarma pin'. Sub gxi nobla floro staras kaj parolas: - Amas mi ja vin... Terklinigxas pino, milde ekparolas: - Flor', al mia sino vi ne povas veni, cxar vin cxenas tero kaj min la aero. Kiam la tempesto blovos, vi al mi flugos tra l' furi'... Sur soleca roko kreskas cxarma pin'. Sub gxi nobla floro staras kaj parolas: - Amas mi ja vin !... Hxr. Gorov ,,,,,,,,,, Vi ne foras Al Hxristo Gorov Senmortece kara, vivas la espero en la kredo nia kaj provita voj', ofte en la tagoj nin renkontas gxoj', flugas niaj revoj tra la vasta tero. En la versoj forte batas via koro Per la pulso de l' samideana flam', ili tusxas nin kun la sincera am', inter ni vi estas en cxi tiu horo. Renkontigxojn en la klubo ni memoras, Via vocxo varme sonas ecx gxis nun kaj pens' kaptita sub rodopa sun' poezie vivas kaj de ni ne foras. La spirit' sangviva sxprucas en la vorto, nin brakumas milde vi de la anim', ke pri nia lingvo ne ekzistas lim', tra l' planedo venkas Zamenhofa forto. La samideanoj kune kun vi estas- pasxas tra la vojo al la nobla cel', l' amikeco nia kreskas sub cxiel', centjarigxon vian ni en Plovdiv festas. Revoj cxiam flugas tra la vasta tero, nin renkontas ofte en la tagoj gxoj', en la kredo nia kaj trovita voj' - senmortece kara, vivas la espero. 24 aprilo 2008, Plovdiv Dancxo Dancxev =Noto:= Tiuj cxi du versajxoj estis recititaj en la solenajxo pri Hxristo Gorov de niaj s-aninoj Stefka Stojcxeva kaj Eva Bojagxieva. :::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Klinigxo antaux ilia sankta afero Cxiujare je la 11-a kaj 24-a de majo cxiu bulgaro memorklinigxas antaux la afero de la fratoj Cirilo kaj Metodio el Tesaloniko. Ili montris al nia popolo la gxustan vojon al la scio. Ili faris nin egalaj al cxiuj aliaj popoloj, kiuj tiutempe povis skribi sian historion, noti la trapasitan vojon kaj fieri pri sia lingvo, kiu estas ilia granda rimedo travivi la malfacilajxojn de la jarcentoj. Unuafoje je la 11-a de majo 1851 en la eparhxia lernejo "S-taj Cirilo kaj Metodio" en Plovdiv estis organizita memoriga festo pri la sanktaj fratoj - kreintoj de la bulgara alfabeto. En 1857 tiu tago estis festata en Plovdiv, Sxumen, Lom, Carigrad. Ne hazarde Najden Gerov elektis la daton 11-a de majo, gxi estas la komuna eklezia festo de la sanktuloj. La plej fruaj informoj pri celebrado de la 11-a de majo kiel tago de la Sanktaj apostoloj, slavbulgaraj klerigantoj kaj popolaj instruantoj Cirilo kaj Metodio datigxas de la 12-a j.c.= Aparte oni memoras la Sanktan Cirilon je la 14-a de februaro kaj Sanktan Metodion je la 6-a de aprilo, tiuj estas la datoj de ilia morto. La Sankta tutrusia sinodo okaze de la miljarigxo de la Moravia misio de la Sanktaj Cirilo kaj Metodio decidis: "Por memorigi la miljaron, de kiam komence estis sanktigita nia geparta lingvo pere de la Evangelio kaj la kristanismo, estu proklamita kiel cxiujara, komencante de cxi tiu 1863 jaro, la 11-a de majo kiel eklezia festo de iliaj mosxtoj Cirilo kaj Metodio!" Poste la festo estas solenata en cxiuj ortodoksaj slavaj landoj laux la eklezia kalendaro. La komuna festo de la Sanktaj fratoj Cirilo kaj Metodio estas festata de la bulgara ortodoksa eklezio ankaux en la sekvaj jarcentoj kaj en la Renesanco gxi transformigxis en lernejan feston de la bulgara alfabeto kreita de la fratoj kaj uzata gxis nun. Kun gxi ni eniris en la Euxropan Union. Tio estas la triumfo de la strebado de la bulgaroj al eklezia sendependeco, klereco por cxiuj kaj nacia liberigxo - hela vojo al la triumfo de la nacio. La festo de la fratoj el Tesaloniko dum la Renesanco estis celebrata ne nur en la bulgara teritorio, sed ankaux ekster gxi – de la bulgaraj elmigrintoj en Rumanio kaj Rusio, de la bulgaraj studentoj en eksterlando, de la bulgaraj ekzilitoj en Diarbekir. La entuziasma celebrado de la festo de la Sanktaj fratoj Cirilo kaj Metodio fare de cxiuj bulgaroj estas atesto pri la aspiroj de nia popolo al klereco kaj scioj, al nacia identeco kaj rapida ekonomia kaj kultura supreniro post la malfacilaj eventoj en nia historio. En 1892 Stojan Mihajlovski verkis la tekston de la lerneja himno "« Marsxu, popolo renaskigxinta". Gxi havas 14 strofojn, de kiuj nun estas plenumataj la unuajn ses. Panajot Pipkov verkis je la 11-a de majo 1900 j. la muzikon de la himno. Nun la 11-a de majo estas celebrata kiel eklezia festo de la Sanktaj fratoj Cirilo kaj Metodio kaj 24-a de majo estigxis festo de la slava skribo, bulgara klereco kaj nacia kulturo. En tiu hela dato ni notas la atingajxojn en diversaj brancxoj de nia kultura vivo. 24-a de majo kiel festo de la slava skribo kaj de la fratoj el Tesaloniko estas celebrata ankaux ekster Bulgario - en Rusio gxi estas celebrata unuafoje en 1986 laux iniciato de la verkisto el Murmansk Vitalij Maslov. Murmansk estas la plej norda punkto, kie estas monumento al la fratoj Cirilo kaj Metodio. Dudekkvara de majo estas festo, kiun aliaj popoloj sur la tero ne havas - festo de la skribo, kiun ni konservis dum la jarcentoj, de la klereco kaj de la kulturo. Gxi estas festo de la spirita plialtigxo, de la strebo al perfektigxo per la atingoj de la scienco, kulturo kaj artoj. La literoj, kreitaj de la fratoj Cirilo kaj Metodio, la tradukoj de la plej gravaj diservaj libroj faritaj de ili, la defendo de la rajto de cxiu popolo glori la Dion en sia lingvo estas de granda historia signifo ne nur por la formigxo de la bulgara nacio, sed ankaux por gxia pluvivado kaj prospero dum la jarcentoj. La afreo de Cirilo kaj Metodio estas althumana kaj demokratia, tutslava kaj servanta al la granda tuthomara ideo pri egaleco de cxiuj en la sfero de la intelekto. Estas nekontestebla fakto, ke Konstanteno Cirilo La Filozofo kreis la alfabeton kaj faris la unuajn tradukojn de la disrevaj libroj en la slavan lingvon kaj gxi estas la malnovbulgara lingvo formigxinta surbaze de la tesalonika dialekto. Sed unu el la plej interesaj faktoj estas la kreitaj en mallonga periodo du slavaj alfabetoj - glagolica kaj kirilica. Al tio kontribuis la discxiploj de la Sanktaj fratoj, kiuj inde dauxrigis ilian aferon. Venko Modesta :::::::::::: 2008/3 La vorto de la redaktoro Karaj legantoj, En la bulgara historio estas multaj brilaj personecoj, herooj kaj sanktuloj, antaux kiuj ni klinigxas kun danko. Iliaj heroajxoj kaj trapasita vojo igas nin fieraj filoj de patrino Bulgario. Unu el tiuj personoj estas Vasil Ivanov Levski - la Apostolo de la libereco. Li konstante cxeestas en nia vivo, sen tio ni simple ne sentus nin bulgaroj. Nek lia glorkrono, nek liaj heroajxo kaj spirita altigxo povas lin disigi kaj malproksimigi de nia popolo. Antaux la Apostolo ni ne ekstaras en unuminuta silento, antaux li ni genufleksas konfeseme kaj estimege. Kun la Apostolo ni renkontigxas ne nur en julio - en la tago de lia naskigxo kaj en februaro - en la tago de lia pendumo, sed kun li ni interparolas en la malfacilaj momentoj de la vivo, ni komparas kontrole la flugon de niaj revoj kaj revalorigas la esencon de niaj agoj. Cxiu el ni traboras al si la vojon aux grimpas sur la krutajxoj al la pinto de sia auxdaco. Levski estas la vivanta spirito de nia nacio - triumfo de la impeto, auxdaco kaj la kredo en la venontaj tagoj. Tia estas la esenco de lia voko, kiu unuigas la bulgarojn, kiam ili celebras la tagojn de la naskigxo kaj de la pereo de la granda filo de nia popolo. La solenajxoj dedicxitaj al la Apostolo estas malsimilaj laux amplekso kaj enhavo al cxiuj ceteraj. La datrevenoj de liaj naskigxo kaj morto starigas cxiun el ni antaux la sincera bilanco de la propra konscienco. Tio fakte estas pridemando antaux la bluokula Apostolo pri la faritajxoj, pri la trapasita vojo kaj la pasxoj sur gxi. Li estas neatingebla antaux ni kaj restas netusxita de la tempo, li nun estas en la tempo, en kiu ni vivas. La Apostolo per sia majesta heroajxo, per sia sindonemo al la revolucio kaj per sia memofero por la libero de Bulgario ankaux hodiaux edukas nin kiel bravajn kaj homamajn, anime purajn kaj laboremajn, sindonemajn helpe al aliuloj, sed ankaux modestajn kaj sindetenajn personojn en cxiuj niaj iniciatoj. Tio estas kombinajxo de trajtoj de karaktero - sen kompromisoj kaj paliativo, sed de nepra kondicxo pri la antauxstaranta persona renkonto kun la nenuligebla cxeesto de la Apostolo en niaj tagoj. Nia Apostolo bezonas nek lauxdojn, nek altvocxajn prikantadojn. Lia brila nomo kaj majesta cxeesto estas sinonimo de cxiuj naciaj virtoj de la bulgara komunumo. Lia afero estis persona kaj tutpopola kaj en nia historio nenio alia egalas al gxi rilate al la forto de sia brilo. Alian personon kiel li patrino Bulgario ne naskis. La Apostolo estas nuntempo kaj estonto de ricxanimeco, kiu ne fleksigxas antaux la sxangxigxemo de la tempo kaj la decidigaj obstakloj. Dancxo Dancxev :::::::::::::: Esperanto-vivo Jarkunveno de ANEB La 28-an de junio okazis regula jarkunveno de ANEB. En la E-klubejo en Plovdiv kolektigxis 20 membroj de la asocio. En la raporto de la estraro, kiun ni publikigas, estas substrekitaj du gravaj eventoj cxi-jare - la 73-a IKBE kaj la 10-jarigxo de ANEB. Post la raporto okazis diskuto pri la nuna kaj la estonta agado. Estis akceptitaj: budgxeto-2008, sxangxoj en la statuto de la organizajxo kaj estis elektita nova sepkapa estraro. Gxi konsistas el: Vladimir Jxelev - prezidanto, Keranka Milusxeva - vicprezidanto, membroj - Dancxo Dancxev, Dimo Dimov, Radka Stojanova, Maria Jordanova, Ilian Eftimov =nova membro=. Fine estis prezentitaj informoj pri antauxstarantaj E-eventoj: tradicia nacia E-renkontigxo en Varna en auxgusto, SAT-kongreso en Kazanlak kaj nacia kongreso de BEA en Carevo. Post la kunveno okazis amika luncxo cxe botelo da biero. :::::::::::: Raporto pri la agado de ANEB en la periodo 3 Vi 2006 - 2 Vi 2008 Karaj gesamideanoj, Laux la statuto ni devus okazigi cxi-tiun kunvenon en 2009, sed la estraro decidis, ke la jarkunvenon ni organizu cxi-jare pro la jenaj kialoj: pro legxosxangxoj ni devas nun fari sxangxojn en nia statuto; por eviti dufojan jugxan regisrigxon kaj duoblajn jugxokostojn. La jaro 2008 estas jubilea por nia asocio. Antaux dek jaroj =je la 16-a de majo 1998= ni fondis gxin. Bedauxrinde iuj el la fondintoj de ANEB ne plu estas inter ni. Por honori ilian memoron ni nun menciu iliajn nomojn: Tanja Mileva, Cvetan Gogov, Marijka kaj Ivan Andonov, Pavel Dimitrov, Nikolaj Bojagxiev, Damjan Damjanov. En tiuj dek jaroj ni organizis du internaciajn kongresojn kaj unu internacian renkontigxon. Niaj naciaj renkontigxoj jam estas bona tradicio. Estis eldonitaj brajle kaj auxdversie valoraj esperantajxoj. Ni plifortigis kaj plilargxigis niajn kontaktojn kun la internacia esperantista movado inter la blinduloj. Niajn atingajxojn ni sxuldas ankaux al la aktiva helpo precipe de ABB, de la Nacia legejo "L.Braille", de la Nacia rekapabliga centro por blinduloj. En diversaj momentoj nin helpis la Nacia konsumkooperativo de la blinduloj, la regionaj organizajxoj de ABB kaj la asociaj entreprenoj en Plovdiv, Sofio kaj Varna. Nun ni direktu nian atenton al tio kion ni faris kaj kion ni ne faris dum la periodo, pri kiu ni raportas. Cxefa momento en nia agado estis la 73-a IKBE en Albena. Dank. al la financa subteno de LIBE, ABB kaj Nacia centro por rekapabligo de blinduloj kaj al la helpo, kiun ni ricevis de la fondajxoj "Evidente" kaj "Kunpartopreno", la Nacia konsumkooperativo de la blinduloj kaj la regionaj asociaj organizajxoj en Plovdiv, Varna kaj Sofio niaj esperantistoj povis partopreni en la kongreso. La pozitivaj reagoj de eksterlandaj esperantistoj partoprenintaj en la kongreso igas nin kredi, ke ni sukcese plenumis tiun cxi taskon. Kiel mankojn ni povas mencii la jenajn: ni ne sukcesis suficxe popularigi la eventon antaux la vasta publiko =escepto estas la provo de Radka Stojanova= kaj ne sukcesis realigi la ideon pri junulara kongresa programo. Al niaj sukcesoj kontribuis ankaux vidantaj esperantistoj, kiuj libervole helpis al ni prepari kaj okazigi la kongreson kaj al ili cxiuj ni esprimas nian grandan dankon. Lige kun la kongreso estis efektivigitaj aliaj bonaj iniciatoj. La E-literaturajxoj, kiuj estis registritaj sur auxdkasedoj, estis reregistritaj sur kvar kompaktaj diskoj. Ni faris sonregistrajxon sur KD ankaux de la libro "Historio de Esperanto" de Al. Korjxenkov. Ni faris kompilajxon de kantoj en E-o plenumitaj de bulgaraj kantistoj el gramofonaj diskoj sur unu KD. Laux iniciato de Sergej Dubina kaj helpe de la prezidanto de ABB Vasil Dolapcxiev sur la disko de la parolantaj revuoj jam estas registrata ankaux revuo "Bulgara esperantisto". Cxiuj sonregistrajxoj estas farataj en la studio de ABB kun la aktiva subteno de s-ro Dolapcxiev, pro kio ni varme dankas al li. Denove lige kun la kongreso okazis internacia literatura konkurso, kies rezultoj estis anoncitaj en unu el la kongresaj vesperoj. Post la kongreso, tamen, al ni ne suficxis fortoj por okazigi la planitan solenajxon okaze de la 100-jarigxo de la esperantista movado inter la blinduloj en nia lando. En Varna kaj Razgrad oni celebris la jubileon samtempe kun la Zamenhof-tago. Ankaux en la legejo en Sofio la Zamenhof-tago estis celebrita. Kursoj En Varna okazis rapida kurso de E-o por la kunlaborantoj de fondajxo "Kunpartopreno", kiuj helpis en la kongresa preparo. La grupo de Radka Stojanova en Razgrad ankaux laboris regule. Antauxnelonge komencigxis kurso ankaux en la legejo en Sofio. Gxojiga estas la fakto, ke la kursanoj estas precipe junaj homoj kaj intelektuloj. Kursgvidanto estas Mariana Evlogieva, sekretario de BEA. Cxi-jare ni ne sukcesis organizi kurson en la lernejo en Varna. Ni devas, tamen, rimarki, ke la lernantoj partoprenintaj en la gxisnunaj kursoj serioze lernis la lingvon, sed ni faris nenion por teni ilian intereson pri Esperanto ankaux post kiam ili finis la lernadon. Pri la Esperantaj revuoj Brajlajn revuojn ricevas cxiuj dezirantoj. Pri tio zorgas Dancxo Dancxev. Ni ricevas sonversion de "Auxroro". Dank. al Rob Moerbeek ni ricevas Internacian pedagogian revuon kaj cxi-jare ankaux "Heroldo" kaj "Esperanto". Ni devas prizorgi, ke pli da niaj membroj auxskultu la menciitajn revuojn. Helpe de niaj kuneldonantoj - la legejo kaj ABB, "Esperanta fajrero" aperas regule, kvankam ni ankoraux ne povas forigi la strecxon cxe gxia preparo. Internaciaj kontaktoj Internaciajn kontaktojn ni havas cxefe per korespondado. Iuj el niaj membroj havas kontaktojn ankaux per la reto. Kiel ni jam menciis, kun parencaj organizajxoj ni havas aktivajn kaj rezultodonajn kontaktojn. Financa agado Cxefa fonto de rimedoj por ni kiel kutime estas la membrokotizo, la abonkotizo por nia revuo kaj donacoj. Krom la donacojn por la kongreso pasintjare ni ricevis mondonacojn en fremda valuto de Jose Stark kaj Jean Sorel, al kiuj ni plej kore dankas. Pasintjare pagis membrokotizon 57 esperantistoj, cxi-jare gxis nun pagis 59. La abonantoj por la du versioj de nia revuo en 2007 estis 73, el ili por redakcioj kaj institucioj - 17; en 2008 ili estas respektive 76 kaj 18. Detalan informon pri la financa agado de la organizajxo vi ricevos de la financa raporto. Pri la laboro de la estraro Okazis 8 kunsidoj, lige kun la kongreso iujn kunsidojn partoprenis ankaux la kongreskomitatanoj. Multaj problemoj estis solvataj per telefonaj kontaktoj. Nun ni devas elekti novan estraron. Ni deziru al gxi sukcesan laboron kaj pli da energio por solvi la problemojn, kio al ni mankis lastatempe. Pri iuj antauxstarantaj taskoj Antaux cxio ni devas fari sxangxojn en nia statuto kaj novan jugxregistrigxon por certigi normalan agadon de la asocio. Krom tio ni devas okazigi la tradician nacian renkontigxon, celebri la 10-jarigxon de ANEB, akcepti regularon pri aljugxo de premioj, reguligi la eldonadon kaj ricxigi la enhavon de la revuo, sercxi fontojn de financaj rimedoj. Tia estis nia agado dum la raportperiodo. Certe eblas fari pli, sed evidente niaj fortoj ne suficxis. Ni deziru al ni sukceson en la estonta agado. :::::::::::: Plano por La agado de ANEB en 2008-A jaro 1. Akcepti la financan raporton pri 2007; limdato 31-a de marto - resp. la prezidanto 2. Akcepti planon por la estrara agado en 2008 - resp. la prezidanto 3. Akcepti projekto-budgxeton por 2008; limdato 31-a de marto - resp. la prezidanto 4. Prepari kaj okazigi la jarkunvenon; limdato 15 Vi 2008 - resp. la estraro 5. Prepari kaj akcepti sxangxojn en la statuto; limdato 15 Vi 2008 - resp. la prezidanto kaj la komisiono pri la statuto 6. Zorgi pri la regula aperigo de la revuo; limdato konstanta - resp. la respondeca redaktoro 7. Sercxi eblecon eldoni la revuon sur kompakta disko - repp. la redaktoro 8. Celebri la 10-an datrevenon de la fondigxo de ANEB; limdato 3 Ix 2008 9. Organizi kaj okazigi la tradician nacian renkontigxon; limdato 30 Viii 2008 - resp. la estraro 10. Zorgi pri organizado de kursoj kaj aliaj formoj de lernado kaj disvastigado de Esperanto; limdato konstanta - resp. la estraro 11. Helpi la membrojn, kiuj deziras partopreni en naciaj kaj internaciaj E-arangxoj - konstante; resp. la prezidanto 12. Sercxi kaj certigi fontojn de financaj rimedoj por la organizajxo - konstante; resp. la estraro 13. Organizi naciskalan pridiskuton kaj internacian enketon por plibonigi la enhavon de revuo "Esperanta fajrero" :::::::::::: Nacia tradicia renkontigxo de ANEB - Varna, 22-24 Viii 2008 En la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo kolektigxis 42 geesperantistoj kaj iliaj akompanantoj. La renkontigxo estis dedicxita al la 10-jarigxo de ANEB. Okazis kunsido de ANEB-estraro, interkona vespero, solena kunveno, neformalaj amuzajxoj. La interkona vespero okazis en la festsalono de la lernejo. La prezidanto Jxelev bonvenigis la cxeestantojn kaj informis pri la lastaj decidoj de ANEB-estraro: La taskoj de la anoj de la novelektita estraro: Vladimir Jxelev - prezidanto, Keranka Milusxeva - vicprezidanto (internaciaj kontaktoj=, Maria Jordanova - kasisto, Radka Stojanova - kultura agado, Dimo Dimov - respondeculo pri la protokoloj kaj pri la tradicia renkontigxo en Varna, Dancxo Dancxev - delegito, respondeca redaktoro de revuo "Esperanta fajrero", Ilian Eftimov - konsilanto (nova membro=; La abonkotizo por revuo "Esperanta fajrero" por cxiuj alilandaj esperantistoj estas 5 euxroj. Estis prezentita la plej nova membro de ANEB, nova esperantisto, blinda, doktoro de historiaj sciencoj Ivan Janev. Radka Stojanova rakontis pri SAT-kongreso okazinta en Kazanlak. Sonis E-kantoj el KD, pri kio zorgis s-ano Etien Todorov, instruisto en la lernejo.. La 23-an de auxgusto antauxtagmeze denove cxiuj kolektigxis en la festsalono. La prezidanto rakontis pri la 10-jara vivo de ANEB. Estis tralegita la nomaro de gxiaj fondintoj. Keranka Milusxeva kaj Spas Karafezov rakontis koncize pri la 74-a IKBE. Laux deziro de la cxeestantoj Eva Bojagxieva rakontis koncize pri UK en Roterdamo. En la ricxa kultura programo partoprenis Elena Nikolaeva, Nadja Sasxeva el Varna, Stefka Stojcxeva kaj Eva Bojagxieva el Plovdiv, Radka Stojanova el Razgrad. Post la kunveno okazis ekskurso en la nova moderna florforcejo de la lernejo. Vespere okazis banado en Nigra maro kaj vizito al fisxrestoracio. Ni kore dankas al nia afabla dommastro - la direktoro de la lernejo, s-ro Petro Petrov, kiu jam ok jarojn akceptas nin kaj certigas al ni eblecon pasigi po tri agrablajn kaj utilajn tagojn. :::::::::::: 74-A IKBE De la 11-a gxis la 17-a de julio 2008 en la logxloko Premantura en la baza rekapabligejo de la kroata blindulunio okazis la 74-a IKBE. Partoprenis 77 personoj - 66 esperantistoj el 15 landoj (inter ili 4 bulgaroj= kaj 11 vidantaj helpantoj-lokaj esperantistoj. La kongresa temo estis "Nevidantoj en medio - vivo en grandaj urboj". IKBE okazis sub la auxspicio de la Ministerio de mediprotektado, spacplanado kaj konstruado. Cxiumatene Natalia Kasimova gvidis suficxe interesan lingvan kurson. Inter la prezentitaj prelegoj ni povas mencii: "Plibonigo de la vivkondicxoj de la nevidantoj", prelegon pri la cxefa temo prezentitan de reprezentanto de la auxspicia ministerio, "Miaj cxiutagaj iradoj en la zagreba medio" -(Antun Kovacx=, prelegon kaj diskuton pri la strukturo de EBU =Arvo Karvinen=, "Kiel reprezenti blindulinteresojn en la nuna vidcentra socio" (Ajtila Varro=. Kongresa novajxo estis la junulara programo, en kiu aktive partoprenis nia juna s-ano Georgi Gergov. La vespera kultura programo okazis subcxiele sur la teraso de la rekapabligejo. La organizitaj ekskursoj estis interesaj kaj agrablaj. Dum la kunsidoj de LIBE-Asembleo estis pridiskutita la nuna situacio de LIBE - la estraro malaktivas, la agado estas pasiva. Pri la sekva kongreso ne estis akceptita definitiva decido, ne estas dezirantoj organizi kongreson. Estis akceptita rezolucio-alvoko al EBU kaj aliaj institucioj pri integrigxo de la nevidantoj kaj helpo al Esperanto en tiu kampo. Gxenerale la kongresa programo estis tre agrable organizita. Cxiuj arangxoj okazis antauxtagmeze. Posttagmeze cxiu povis organizi sian tempon lauxdezire. Ni kore dankas al la kongresaj dommastroj pri ilia gastamo, afableco kaj gxentileco. Informas Keranka Milusxeva :::::::::::: Saluto de lordo Colin Loј Al la 74-a Internacia Kongreso de blindaj esperantistoj Nome de la Euxropa Blindul-Unuigxo kaj gxia Estraro, mi deziras al LIBE kaj gxiaj membroj cxian sukceson en ilia laboro por progresigi Esperanton tutmonde. Esperanto pruvis sin valora rimedo por komunikado kaj interkomprenigxo por blinduloj kaj malforte-vidantoj, ebligante al ili partopreni en scioj kaj spertoj trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Mi esperas, ke cxi tiu 74-a Kongreso estos fruktodona. Kun varmaj salutoj Lordo Colin Loј, Prezidanto de Euxropa Blindul-Unuigxo 10 Vii 2008 :::::::::::: 81-a kongreso de SAT =9 Viii - 16 Viii 2008= Gxi okazis en la pitoreska urbo Kazanlak en la fama Roza valo. Partoprenis cxirkaux 100 personoj el 12 landoj, inter kiuj tri membroj de ANEB. Krom la prelegoj pri la bulgaraj historio kaj moroj, pri kulturaj temoj, okazis organizaj kunsidoj kaj kunsidoj de SAT-frakcioj: komunistoj, pacifistoj, laboristoj, ekologoj k.a.. La kultura programo estis tre varia: ekskursoj, koncertoj, vizitoj al muzeoj, inter kiuj ankaux la domo de la mondkonata blinda komponisto Petko Stajnov. La novefondita eldonfaka kooperativo de SAT kun sidejo en Parizo organizis bazaron de E-literaturo kaj esperantajxoj. La sekva kongreso okazos en Milano, Italio. Dum la malfermo Vl. Jxelev salutis la kongreson en la nomo de ANEB. :::::::::::: 60-a kongreso de BEA En urbo Carevo, sur la suda bordo de Nigra maro, de la 5-a gxis la 7-a de septembro okazis la 60-a jubilea kongreso de BEA. Partoprenis en gxi 163 geesperantistoj, inter kiuj ok ANEB-anoj. Partoprenis ankaux sep alilandanoj el Serbio kaj Japanio. Kvankam jubilea, la kongreso tute ne estis speciala. Post la raportoj de la gvidorganoj okazis diskuto pri la situacio en BEA. Oni konstatis, ke la membraro malkreskis kaj nun la asocio havas cxirkaux 500 membrojn. Malaperis E-societoj, el la ekzistantaj aktivas nur kelkaj, kiuj posedas proprajn klubejojn. Estis akceptitaj decidoj pri la pliaktivigo de la asocia agado. La sekretario de BEA Mariana Evlogieva prezentis interesan prelegon "Esperanto kaj kino". Okazis interkona vespero, solena vespero sub cxielo en moderna restoracio. La tradicia koncerto estis suficxe enua, cxar partoprenis nur kelkaj amatoroj per ne tre bonkvalitaj plenumoj. Okazis tre interesa ekskurso en la "Paradiza gxardeno". Tio estas vere bela angulo cxe Strangxa-montaro. Tie nia s-ano, akademiano Serafim Serafimov antaux 20 jaroj kun sia edzino, ankaux specialisto pri botaniko, plantis multajn subtropikajn kaj sudajn kreskajxojn nekutimajn por Bulgario: fruktodonajn arbojn, kaktojn, florojn, arbustojn. Nun tio estas vera paradiza angulo vizitata de multaj specialistoj kaj turistoj. La esperantistoj el u. Vraca proponis organizi la sekvan kongreson de BEA en sia urbo. La rubrikon preparis Vladimir Jxelev :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Dank. al Esperanto "Dank. al Esperanto mi estas cxi-tie, en Ukrainio, en Krimeo, en Simferopolo. Dank. al Esperanto kaj invito de Krimea E-klubo "Verda ondo" sukcese realigxis jam dua nia bonfara misio en via lando" - diris Jacques Tuinder, prezidanto de la konata en multaj landoj bonfara fondajxo "Evidente" el Nederlando dum la konversacio kun la direktoro de la Simferopola porblindula entrepreno, s-ro Eduard Broslavskij. Sed tio okazis poste kaj nun dekomence sekvas la rakonto. Estis la 31-a de marto cxi-jare. La Simferopola flughaveno dronis en densa nebulo. La aviadilo el Kievo, kiun ni atendis, ne povis alterigxi kaj oni revenigis gxin al Borispolj =apud Kievo=. Ni atendis unu horon, du, tri - finfine je la 1-a h. post meznokto oni anoncis per la radio, ke la aviadilo normale alterigxis. Pasis ankoraux iom da tempo kaj ni kun granda gxojo salutis niajn grandajn amikojn el Nederlando. Cxi foje ili alvenis al Kievo triope: la prezidanto de fondajxo "Evidente" Jacques Tuinder kaj du optikistoj-optimetristoj Georg de Jong kaj John Moen. La nobla celo de ilia vizito estis helpi al vidhandikapitaj malricxaj civitanoj de la auxtonoma respubliko Krimeo =aRK=. Ili senpage ricevis altkvalitajn okulvitrojn. Niajn nederlandajn amikojn atendis tre ampleksa laboro dum dek tagoj en diversaj urboj de la Krimea duoninsulo. Ni komencis prepari tiun cxi mision antaux kelkaj monatoj. Mi ricevis kaj kolektis pakajxojn kaj pakajxetojn kun okulvitroj por legado senditajn el Nederlando. Necesis sciigi la estrojn de la porblindulaj organizajxoj kaj entreprenoj, trovi lokojn kaj arangxi komfortajn kondicxojn por laboro, prizorgi auxtojn kaj logxadon por niaj gastoj ktp.. Solvi sukcese tiujn problemojn al mi helpis multaj homoj: la direktoro de la Simferopola entrepreno por blinduloj Eduard Broslavskij, la prezidanto de la Krimea asocio de la invalidoj laux vidpovo Vladimir Pavlenko, la direktoro de la porblindula entrepreno en urbo Kertcx Vladimir Ljutikov, la estrino de la urba organizajxo de la blinduloj en u. Jalto, la komencanta esperantistino Miroslava Kornijuk, la direktoro de la speciala porinfana instituto Aleksandr Skrinskij kaj multaj aliaj. Niaj karaj gastoj kaj mi mem esprimas grandan sinceran elkoran dankon al cxiuj tiuj homoj pri ilia helpo! La unuan de aprilo je la dekunua horo antauxtagmeze ni jam estis en la Simferopola entrepreno por blinduloj. Por multaj homoj Jacques Tuinder estis bone konata persono, cxar li nin vizitis jam duan fojon. Post reciprokaj salutoj kaj renkontigxo kun la estraro de la entrepreno komencigxis la laboro kun la pacientoj. Kaj subite aperis nova problemo. Mi mem kun Tuinder parolis en E-o. Sed la optikistoj ne posedas tiun cxi lingvon. Duobla traduko inter ni kaj la pacientoj malrapidigis la laboron. Necesis urgxe trovi angle parolantan interpretiston. Nia estrino de la sindikata komitato telefonis al sia parencino, klarigis la situacion kaj post duonhoro en la kabineto aperis la cxarma junulino Ksenija, suficxe bone parolanta angle. En Simferopolo ni akceptis invalidojn el la urba organizajxo, el la urbetoj de la regiono, kie situas niaj filioj. Laboris ni ankaux en la organizajxo de la pensiuloj-volontuloj, kiuj tute senprofite zorgas pri solaj kaj malsanaj homoj kaj sincere helpas al ili. La duan de aprilo post la fino de la labortago okazis renkontigxo de J. Tuinder kun la esperantistoj de la Krimea E-klubo "Verda ondo". Amikaj konversacioj, tradicia tetrinkado kaj, kiel cxiam, kantoj, kantoj, kantoj - neforgeseblaj horoj! Krom Simferopolon ni vizitis aliajn Krimeajn urbojn, kie ni priservis invalidojn kaj malricxajn homojn. La unua nia vizito estis al Sevastopolo, la belega urbo-heroo, kiu dum la Granda patruja milito montris al la tuta mondo miraklojn de kuragxo kaj heroismo. Vespere ni organizis malgrandan ekskurson tra la urbo, montris al niaj gastoj tre faman lokon - la placon de Nahimov. En tiu tempo tie okazis granda mitingo de protesto kontraux la eniro de Ukrainio en NATO. En urbo Bahcxisaraj =iama fama urbo de la Krimea hanujo= estas speciala porinfana instituto por psike malsanaj infanoj. Jam sepjara amikeco kunligas la lernantojn kaj instruistojn de la instituto kun Jacques Tuinder. Pro tio la renkontigxo kun s-ro direktoro Aleksandr Skrinskij estis tre gxoja. Krom okulvitrojn cxiuj infanoj ricevis de la karaj gastoj dolcxajxoj. La sepan de aprilo komencigxis nia granda vojagxo tra la krimea tero. Jalto estas la plej cxefa feria urbo sur la suda bordo de Krimeo. Pitoreska naturo, varma vetero, bonkoraj gastamaj homoj - tia estas la karaktero de Jalto. Ni alvenis tien vespere kaj tuj nian karan Jacques sxtelis lokaj esperantistoj. Ilia gvidanto, tre konata esperantisto Jefim Zajdman organizis renkontigxon kun la Jalta E-grupo. Pli ol 20 gejunuloj dum du horoj atente auxskultis la gaston el Nederlando. Frumatene la sekvan tagon ni komencis labori. Kiel cxiam multaj pacientoj atendis helpon. Kaj ili cxiuj gxin ricevis. Vespere ni rapidis reveni al Simferopolo, cxar ni devis sxangxi la auxton kaj tuj veturi al urbo Kertcx. Nin atendis tre longa vojo - pli ol 300 kilometrojn. Tiun urbon ni atingis meznokte. Oni nin atendis, bonguste mangxigis kaj donis al ni tranoktejon. La sekvan tagon ni laboris sen pauxzo gxis la tria horo kaj priservis pli ol sesdek homojn. Post tagmangxo ni denove anauxtigxis kaj direktigxis al urbo Jevpatorio. Nia vojo pasis tra la tuta Krimea duoninsulo de oriento al okcidento. Preskaux meznokte oni nin logxigis en komfortan lokan hotelon. Jevpatorio estis la fina punkto de nia vojagxo. La dekan de aprilo okazis nia renkontigxo kun jevpatorianoj. Komence cxio estis bona, sed subite la virino, kiu helpis al ni kiel tradukistino anoncis, ke lacigxis kaj ne deziras plu resti kun ni. Kion fari? Ni havis multe da pacientoj kaj malmulte da tempo. Necesis urgxe sercxi tradukiston. Mi komencis telefoni al diversaj oficejoj, ekspliki la situacion kaj petegi helpon. Kaj jen, ho, gxojo! Ni ekhavis la telefonnumeron de speciala gimnazio de fremdaj lingvoj. La estraro sendis al ni du gelernantojn de la deka klaso. La du cxarmaj gejunuloj Elja kaj Dima per sia cxeesto, per sia juneco kaj vivgxojo ornamis nian laboron gxis la fino de tiu tago. Kaj jen alvenis la lasta tago de nia kunlaboro. Tio estis la sola tago sen pacientoj. Georg kaj John decidis ekskursi al la suda bordo de Krimeo. Ilin akompanis ilia juna amiko Vanja Pugacxov. Kaj Jacques kune kun mi decidis denove viziti la Simferopolan entreprenon laux invito de gxia direktoro. Post amikeca tagmangxo kaj konversacio J. Tuinder ricevis por cxiuj anoj de tiu mirinda grupo specialajn insignojn de la Krimea parlamento, sur kiuj estas surskribo "Honora civitano de respubliko Krimeo". Jes, grandega laboro estis farita de tiuj noblaj kaj modestaj homoj. Ili priservis pli ol 650 pacientojn traveturinte preskaux mil kilometrojn. Cxiam bonkoraj, trankvilaj, laboremaj kaj energiaj, ili renkontis cxiun homon ridetante, ili faris cxion eblan por kontentigi la pacientojn. Ili volonte kaj gaje ridis, cxiam aperis iu bona sxerco - laborante kun tiuj cxi mirindaj homoj mi estis vere felicxa. Mi ne sentis lacigxon, forgesis pri cxiuj miaj malsanoj. Mi konstante sentis la zorgon kaj la atenton de miaj kunvojagxantoj. Kaj estis tre agrable auxdi de Jacques Tuinder, kiam li diris al nia direktoro, ke li estas tre kontenta pri la rezultoj de la bonfara misio kaj pri la organizado de la laboro en Krimeo. Disigxi cxiam estas triste, tamen - je la kvara matene alvenis la auxto kaj veturigis niajn gastojn al la flughaveno. Finigxis mirindaj tagoj, sed restis la espero al novaj renkontigxoj, al nova kunlaboro - kaj cxio tio dank. al Esperanto. Ella Ruban :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo El la popola sagxo =Proverboj kaj esprimoj= Tempo flatas, tempo batas. Tempo venos, zorgon prenos. Tago tagon sekvas, sed ne similas. Pli bone malfrue ol neniam. Kio tauxgas por somero, tauxgas por vintro. Kio servas por cxio, tauxgas por nenio. Afabla vorto pli atingas ol forto. Aliaj tempoj, aliaj moroj. Amikon sxatu, malamikon ne batu. Bedauxro kaj cxagreno sxuldon ne kovras. Kolektis Lazuro Bluklara :::::::::::: Mortigo =rakonto= - Decxo, Decxo! Helpu min, filo mia!... Savu min! Frapegu per sxtipo tiun malbenitan hundon, ho, gxin faligu la pesto, ja, ne restis ovo en la nestoj!... Dio bonvolu, ke plago gxin trafu, ha, kial gxi ne satmangxegis! Cxi-matene mi jxetis al gxi pankruston, poste gxi forlekis la busxelsitelon de la bovidbrano kaj, jen, cxio cxi ne suficxis al gxi kaj la malbenito forglutis du ovojn! De la blanka kokino, la lanugpieda! Mi kolektadis ilin por gxin kovigi, ho, malbenita hundo! Gxis nun mi kolektis ok ovojn. Ja, mi intencis kolekti almenaux dudek, por ke ne kusxu la besteto vane en neplena nesto, sed jen!... Batmortigu gxin, Decxooo!... Frapegu gxian kapon per paliso, savu min de la malbono!... Decxo la Putoro, kiu dume cxarpentis hakiltenilon sur la haklignejo, premis forte la tenilon kaj etendinte la kolon demandis trans la plektobarilo: - Kie gxi estas? - Cxe vin eniris la skabiulo! Saltis trans la plektobarilon kaj ensxovigxis inter la pajlejon kaj la porkejon. - Iru tien, pelkriu al gxi kaj batu per la bastono la plektobarilon! - diris la Putoro kaj rapide ekiris nudpiede al la malgranda korto, sxajne irus hejmen. Poste li faris kurbigxon al la pajlejo, haltigxis cxe la angulo apud la porkejo kaj premante la tenilon li ekatendis. Avino Gina ankaux rapidis al la trapasejo inter la du kortoj, enrigardis kaj rimarkinte la hundon kauxre lekpurigi sin, sxi komencis bati per sia bastono sur la dornokovritan plektobarilon kaj denove ekmalbenis: - For! For! Huuu! Malbenito! Estu, ke vin favo senfeligu kaj ke viaj intestoj sin trenu kiel sxnuroj sur la vojo! Nu, iru for!... La hundo turnis al kapon, palpebrumis kulpe kun subfleksita vosto kaj konsiderinte, ke gxia pozicio ne estas strategia, kuris al la korto de la Putoro. Cxe la angulo Decxo la Putoro gxin renkontis, frapegis gxian kapon per la hakiltenilo, gxi ekululis malfelicxe kaj antaux ripeti duan ululon ankoraux unu bastonbato sxutigxis sur gxian nukon kaj gxi sternigxis sur la korton. Gxiaj malantauxaj piedoj abrupte frapadis, sxajne ili tauxzis lanon, poste ili kvietigxis, la korpo kuntirigxis, tremis kaj gxia animo forflugis al la cxielo. - Ha, tiel, tiel!... Gxi indas! Ke gxi bone komprenu kiel oni mangxas ovojn de lanugpieda kokino en vendredo! - babilis avino Gina trans la plektobarilo ne kompreninte bone kio okazis. - Kiom da tempo mi embuskas gxin por batfaligi gxian felon, sed, ho, malbenita maljuneco! Dum mi levu la bastonon, ja, gxi malaperas! Ha, tiel! - kaj trapasinte la pordeton inter la du kortoj, sxi eniris la korton de Decxo. La Putoro kun malfermitaj piedoj apud la kadavro frapetis per fajrilo por ricevi fajron por la cigaredo. Avino Gina sin trasxovis trans la mallargxa trapasejo inter la pajlejo kaj porkejo kaj vidinte la sternitan kadavron de sia hundo, sxi ekveis, forlasis la bastoneton el la mano kaj ekkriis: - Ha, Decxo, ha, sentauxgulo, nu, kion vi faris? Ho, Dio mia!... La Putoro nudpieda kun malantauxe klinita kalpako, dauxre frapetis per la fajrilo. - Ha, malbenito, kial vi mortigis mian hundon, Decxo? Kion faris al vi la kompatinda besto? - Nu, cxu vi ne diris, ja, tiel? - Ha kiel mi povus diri tion al vi, Decxo...? Cxu mi ne diris al vi nur iom gxin frapeti por havi timon kaj alifoje ne sxteli? - Avinaj paroloj! Cxu vi ne diris - mortigu gxin! - Ha, mortigu vin Sankta Dipatrino! Kial vi obeas maljunan kaj stultan avinon, ho, malamiko? Cxu vi konsciencon ne havas? Cxu vi koron ne havas? Se gxi mangxis miajn ovojn, cxu viajn orelojn gxi mangxis, kanajlo? Kaj kauxrigxinte surteren avino Gina levis la senmovan kapon de la hundo, metis gxin en sian sinon kaj triste, tirvocxe, same kiel super perdita ido sxi komencis lamenti: - Panjooo! Panja Sxaro, panja kunulo mia! Ho, mia karulo!... Kial vi faris tion - en malamikan korton enkuri!... Ho, Dio mia, cxu nur sur mian kapon cxiam venadas angoroj! Decxooo, Decxo, ke vi belan tagon ne vidu, Decxo!... Decxo, ke forfalu de la sxultro tiu via brako sangsoifa! Panja, panja Sxaro, mia fidela kunulo!... Decxo la Putoro starante kun estingigxinta cigaredo en la busxo rigardis sxin, rigardis, gratis sian nukon, kracxis flanken kolere kaj forjxetinte la hakiltenilon al la alia flanko de la korto, grumblis ion naze kaj iris al la kelo por brando. Cxudomir =el la bulgara: Nikola Uzunov= Lingvaj demandoj Estas tre Ni jam foje rigardis la "slavdevenan" E-formon de la predikativo en frazoj kiel "Labori estas bone" kaj "Dormi estas bone". Ili estas klarigeblaj per supozo de elipso: labori/agi bone kaj dormi/stati bone. Sed se mi estus honesta, ankaux en "estas bone" kaj "estas malvarme" mirigas la E-formo, kontraste kun "tio estas bona". Ni provu simile klarigi. Ni ecx povas kombini la frazojn: "Estas bone, ke estas malvarme". Tion nun nordhemisferanoj povas diri, kiuj preferas malpli viglan multigxon de insektoj kaj - ankaux parte malutilaj - mikroboj. Nin fakte mistifikas la nocio "esti". Evidentigxas, ke gxi estas multsignifa gxuste pro la gxeneraleco kaj ofteco. Ni uzas gxin por "egali, enesti, ekzisti, vivi, logxi, restadi, cxeesti, trovigxi, sidi, stari, kusxi, situi, stati, deveni", ecx "movigxi!" Kaj jen la solvo de nia enigmo: Jam la greka filozofo Heraklito el Efezo konstatis: "Cxio fluas kiel rivera akvo kaj nenio restas". Kaj la nederlanda filozofo Bolland =1854-1922= ecx konsciigas nin, ke "la esto estas sxajno". Se tion ni memoras, ni eble pli bone komprenos la adverban formon de la predikativo. Do, anstatux "estas bone" ni konsciu "aspektas bone", "impresas bone". Tamen ni ne dirus "estas tre". Evidente la predikativo ne povas esti ajna adverbo, sed indikas kvaliton. Gxi esprimas nian reagon al la aligxo de la cirkonstancoj: en dauxre sxangxigxanta mondo - tiu vorto mem devenas de la latina "movere", movi - ni spertis la novigxon de la cirkonstancoj kaj konstatas: estas =farigxis= aux pli malalta temperaturo. Nin surprizas neatendita temperatura diferenco: sentigxas malvarme. Tamen nia racia cerboparto forigas la subjektivan senton kun gxia emocia sxargxo: okazas temperatursxangxo. Tiu vorto devenas de du latinaj elementoj: "ob" kaj "cadere" =kadere=; "ob" baze signifas "renkonte al". Ni trovas gxin en objekto: io jxetita antaux niajn okulojn, "obstaklo", io staranta antaux niaj piedoj obstrukcante niajn pluirojn: Ni devas alfronti, pritrakti "objektojn" kaj venki obstaklojn. La dua elemento retrovigxas en praesperanto =1878=: "malamikete de las nacies kado, kado, jam temp. esta" =malamikeco de la nacioj falu, falu, jam estas tempo=. Kaj en la "kaduka" =kunfalonta=. Nu, tion kio "falas antaux niajn piedojn", ni tuj priflaras, pririgardas ktp. por malkovri kiel reagi: Cxu gxi falas bone aux malbone por ni? Tial ni diras "alfalas" sur min, okazas al mi - sentigxas - estas malvarme. Kaj ke estas malvarme, =falas=, do sentigxas, estas bone". La gramatika rolo de la E-predikativo estas, ke ni tuj komprenas, ke la frazelemento jam estas kompleta kaj ne necesas antauxdiveni konvenan subjekton, kiel en "estas bona" kaj "estas malbona", en kiuj frazoj ni post mi-ne-scias-kiom da vortoj auxdas la solvon, ekz. la vortojn "la supo" aux ecx pli bezonata "la aero". Sed nenio malhelpas klarigi "estas bone" kiel "statas bone" - kvankam tie por bona stilo mi sxatus esprimitan =eksplicitan= subjekton: la temperaturo, la cirkonstancoj. Kiel ajn, "esti" kun predikativo finigxanta per "e" ne estas kupulo, sed memstara verbo, alivorte: malpli gramatika ol leksika elemento =leksemo=. Dezirante al vi bonajn supon kaj aeron en la jaro. Rob Moerbeek :::::::::::: Interesajxoj La giganta azia hirundo estas la plej rapida birdo sur nia planedo. Gxi povas flugi kun rapideco de 240 kilometroj hore kaj kelkiam gxi atingas la rekordan rapidecon de 320 km. hore. *** Kolibro estas la plej malgranda birdo sur la tero kaj la ununura, kiu povas flugi malantauxen. :::::::::::: Cxu vi scias? Nek guton da alkoholo La alkohola hepatito kaj la hepata cirozo estas inter la plej pezaj difektoj, kiujn oni trovas en la homa organismo. Ili aperas post dauxra uzado de grandaj kvantoj da alkoholajxoj. Krom tio ofte cxe la naskitoj de virinoj, kiuj uzas alkoholon kaj ne cxesis drinki dum la gravedeco, oni rimarkas malrapidan evoluon de la cerbo. Certe jam estas pruvite, ke drinkado ecx de moderaj kvantoj da alkoholajxoj dum la gravedeco povas konduki al malaltigo de la inteligenteco de la infanoj. :::::::::::: Koncize pri cxio Kuriozaj faktoj pri la blanka pilolo En 1900 aperis la solvigxanta en akvo pilolo de aspirino - la unua medikamento de tiu speco. En 1950 la aspirino estis enskribita en la Libron de Guinness kiel la plej disvastigxinta kontrauxdolora rimedo. La logxantaro de nia planedo englutas cxirkaux 17 miliardojn da aspirinpiloloj jare. Usono produktas jare pli ol 12 mil tunojn da aspirino. La aspirino kaj parencaj al gxi substancoj estas konsista parto de pli ol 400 kuraciloj. Pli ol 60 estas la nomoj de la aspirino produktata de diversaj firmaoj. La blanka pilolo atingis ankaux la Lunon - aspirinon kunportis la usonaj astronauxtoj de "Apollo", kiuj unuaj surpasxis la sateliton de la Tero en 1969. :::::::::::: Ni ridu kune Anekdotoj - Kiel sagxaj estas la sciencistoj! - diris Petro. - Ili scias anticipe kiam estos eklipsoj de la suno kaj de la luno. - Malsagxulo! - respondis Johano. - Ili ja scias tion de la kalendaro! *** Cxe hundovendisto sonoras la telefono: - Halo! Mi telefonas rilate al la hundo, kiun mi hieraux acxetis de vi. - Kio okazas? Cxu gxi malbone gardas? - Tute male! Tro bone! Gxi ne volas lasi nin eniri en nian domon. *** - Kiam venos s-ro Branko? - demandis la mastro sian serviston. - Diru al li, ke mi volas paroli kun li. - Bone - respondis la servisto. - Sed, sinjoro, kion mi diru, se li ne venos? :::::::::::: ANEB informas Enketo Laux decido de la jarkunveno de ANEB, gxia estraro kaj la redakcio de revuo "Esperanta fajrero" organizas enketon inter la bulgaraj kaj la eksterlandaj legantoj. Ni petas vin respondi al la jenaj demandoj: 1. Kiel vi volus, ke nia revuo aspektu enhave? 2. Kion vi sxatas aux ne sxatas de la publikigitaj materialoj en la gxisnunaj numeroj? 3. Kion vi volas legi estonte en la revuo? 4. Cxu vi havas proponojn pri pliricxigo de la enhavo de la apartaj numeroj de la revuo? 5. Cxu vi havas deziron kunlabori al la redakcio? Ni antauxdankas al cxiuj legantoj, kiuj partoprenos nian enketon. Viajn leterojn, opiniojn kaj respondojn sendu al la adreso de la respondeca redaktoro. Grava anonco Cxiuj alilandaj s-anoj, kiuj deziras aboni la revuon "Esperanta fajrero" en 2009, devas fari tion gxis la 28-a de februaro 2009. Kiel gxis nun la revuo aperos kvarfoje en la jaro. Gxi aperas en du versioj: brajla kaj sur KD. La abonkotizo por cxiuj alilandaj esperantistoj senescepte estas 5 =kvin= euxroj. Tiuj, kiuj jam pagis 10 euxrojn, ricevos la revuon ankaux en 2010-a jaro. Ni gxojos ricevi viajn proponojn kaj sugestojn pri la enhavo de la revuo. :::::::::::: 2008/4 La vorto de la redaktoro Karaj legantoj, Je la 22-a de septembro cxi-jare farigxis 100 jaroj de la tago, kiam estis proklamita de la Sendependeco de nia patrujo, de nia kara lando Bulgario. Tio estas gravega akto en nia nova historio, mejlosxtono sur nia evoluvojo post la liberigo el la turka jugo. Gxuste antaux unu jarcento en la legenda pregxejo "Sanktaj 40 martiroj" en Veliko Tarnovo caro Ferdinand per speciala manifesto solene proklamis la sendependecon de Bulgario. Tio estas grandsignifa politika akto, per kiu estis forjxetita la dependeco de nia patrolando de la Turka imperio, kiu estis trudita de la Berlina packontrakto en 1878-a jaro. La proklamado de la sendependeco de Bulgario je la 22-a de septembro metis la finon de pli ol 30-jara batalo por politika egalrajteco en la internaciaj rilatoj de nia renaskigxanta lando post kvincentjara jugo - la bulgara sxtato fortigxas kaj eliras sur la scenejon de Euxropo. Cxiu bulgaro alte taksas la liberon de nia Patrio. Gxi estas nia plej granda ricxajxo kaj konkerajxo de nia batalpersisto. La jubileo markis la jaron per solenajxoj, historiaj restarigoj kaj revalorigo de la eventoj de tiu komuna impeta aliro al la libero - por ke la nacio ekiru al la nova estonto. Dancxo Dancxev :::::::::::: Esperanto-vivo Rezolucio de la 74-a Internacia kongreso de blindaj esperantistoj Euxropa Blindulunio =EBU=, Naciaj blindulorganizoj, Unuigxoj de viddifektitoj Nevidantoj en la medio La partoprenantoj de la 74-a Internacia kongreso de blindaj esperantistoj en Premantura, Kroatio =11 - 18 Viii 2008= kun 76 partoprenantoj el 14 landoj traktis kiel cxeftemon la problemon de blinduloj en grandaj urboj, precipe de memstara movigxo. La kongreso kaj la Gxenerala Asembleo de Ligo Internacia de Blindaj esperantistoj =LIBE= akceptis jenan rezolucion: Alvoko 1 La Gxenerala Asembleo de Ligo Internacia de Blindaj Esperntistoj alvokas decidfarantojn de komunumoj, sxtatoj kaj institucioj de Euxropa Unio en siaj decidoj konsideri aliron de viddifektitoj al edukado, profesia trejnado kaj enlaborigo kaj tiamaniere preventi diskriminacion. Konstruata medio devas esti sekura al cxiuj. La Gxenerala Asembleo kun plezuro konstatas, ke Euxropa Blindula Unio =EBU= konscie agadas por efektivigi partoprenon en socio. Alvoko 2 La Gxenerala Asembleo de Ligo Internacia de Blindaj esperantistoj konstatas, ke lingvosciaj gejunuloj, kiuj interesigxas pri internacieco, ne havas kontentigajn taskojn en la okupoj de internaciaj organizoj. Ekde 1921 komencigxinta tradicio de cxiujaraj internaciaj kongresoj de blindaj esperantistoj ofertas eblecon ricevi interkulturajn rilatojn kaj al partoprenantoj pretecon al internacia kunlaboro. Tial informado pri la internacia lingvo Esperanto kaj kontaktoj kun blindulorganizoj estas necesaj. La Gxenerala Asembleo alvokas Esperanto-Unuigxojn de viddifektitoj kune kun naciaj blindulorganizoj subteni pere de Esperanto la dum jardekoj kreitan kulturon. Pere de la revuo "Esperanta ligilo", reto de delegitoj kaj kontaktopersonoj en naciaj blindulorganizoj Ligo Internacia de Blindaj esperantistoj dum periodo 2009 - 2012 distribuu informojn pri Esperanto-materialoj, studeblecoj, internaciaj renkontigxoj kaj instigu al najbarlanda kunlaboro. :::::::::::: Rezolucio de la 93-a Universala kongreso de Esperanto La 93-a UK de Esperanto, kunveninte en Roterdamo de la 19-a gxis la 26-a de julio 2008 kun 1845 partoprenantoj el 73 landoj por diskuti la kongresan temon "Lingvoj: trezoro de la homaro", festante cxi-jare la centjarigxon de Universala Esperanto-Asocio, notante la gravan rolon de lingvoj en la konservado de scioj kaj kulturoj, kaj en la ebligado de malsamaj aliroj al la mondo, rimarkante la dauxran diskriminacion kontraux lingvoj je cxiuj niveloj kaj aparte kontraux la lingvoj de indigxenaj popoloj kaj malplimultoj, kaj atentigante pri la valoro de la facile lernebla kaj neuxtrala lingvo Esperanto, kiu estas mem lingva trezoro de la homaro, kaj pri la pli ol centjara sperto de gxia praktika utilo kiel ligilo inter kulturoj, varme bonvenigas la decidon de la Unuigxintaj nacioj, ke la jaro 2008 estu Internacia Jaro de Lingvoj, kaj alte taksas la iniciatojn de UNESKO en tiu kampo menciitajn en la mesagxo de ties Gxenerala Direktoro al la kongreso, emfazas la neceson doni egalan respekton al cxiu lingvo kaj al cxiu homo en la mondo, alvokas la Esperanto-komunumon disvastigi Esperanton kaj gxiajn valorojn de respekto al cxiu homo kaj de egaleco inter cxiuj homgrupoj, kaj per tio kontrauxbatali la malaperon de lingvoj kaj kulturoj tra la mondo, invitas al kunlaboro kun cxiuj organizajxoj kaj instancoj kiuj laboras por konservi lingvojn kaj kulturojn kaj defendi lingvajn homajn rajtojn, instigas cxiujn agnoski la esencan valoron de lingva diverseco, lige kun la kreskanta agnosko pri biologia diverseco, kaj proponas al la monda komunumo science esplori la rolon de Esperanto en pli efika kaj justa komunikado tra la mondo. :::::::::::: Unua internacia E-arangxo en Afriko De la 29-a de julio gxis la 5-a de auxgusto 2008 en Portonovo, la cxefurbo de Benino =Afriko=, okazis la 41-a Konferenco de ILEI. Gxi estis la unua internacia E-arangxo en Afriko. Aligxis 73 personoj, partoprenis 44, el kiuj 21 el naux landoj de Euxropo kaj Azio, 23 afrikanoj el kvin landoj kaj kelkaj neesperantistoj - studentoj interesigxantaj pri Esperanto. La programo estis tre varia: prelegoj, diskutoj, ekzamenoj, kultura programo kun tipaj afrikanaj plenumoj, lingva festivalo kun 15 lingvoj inter kiuj 6 afrikaj, ekskursoj. Multaj afrikanoj ne povis cxeesti, cxar la partopreno estis tre multekosta por ili. La konferencon subvenciis UEA, ILEI pagis la partoprenon de dek personoj. La lokaj esperantistoj bone organizis la konferencon kaj zorgis, ke gxi estu sukcesa. =laux IPR= :::::::::::: 4000 elsendoj de Radio Vatikano en Esperanto La 4-an de oktobro 2008 Radio Vatikano disauxdigis sian 4000-an elsendon en Esperanto. La unua disauxdigo okazis en la nokto inter la 17-a kaj 18-a de aprilo 1976 antaux la Paska dimancxo. La 25-an de aprilo 1976 komencigxis la disauxdigo de 5-minuta programo en Esperanto kaj de la 2-a de januaro 1977 estas elsendataj pli ampleksaj kaj regulaj programoj gxis nun. La unuaj gvidantoj de la programoj estis hungardevena esperantistino kaj katolika pastro. =laux "Heroldo de Esperanto"= :::::::::::: ANEB-estraro kunsidis La 22-an de novembro 2008 en la E-klubejo en Plovdiv okazis laborkunsido de ANEB-estraro. Post la informo de la prezidanto pri la agado de la asocio inter la du kunsidoj estis akceptita laborplano por 2009 publikigota en la sekva numero de la revuo kaj kelkaj gravaj decidoj: fondi E-grupojn en Sofio, Plovdiv, Varna, Razgrad, Gorna Orjahovica, kie esperantistoj logxas pli multnombre, organizi literaturan konkurson dedicxitan al la 200-jarigxo de L. Braille kaj 150-jarigxo de L.L. Zamenhof =la detalojn vi trovos en la sekvaj pagxoj=, eldoni novan diskon kun E-kantoj. :::::::::::: 75-a Internacia kongreso de blindaj esperantistoj La 75-a Internacia kongreso de blindaj esperantistoj okazos en Muszyna =Musxina=, 140 km sudoriente de Krakovo, Pollando, de la 18-a =tagmangxo= gxis la 24-a =vespermangxo= de julio 2009. Organizanto de la kongreso estas Pola E-o-Asocio. Detalajn informojn oni povas trovi en revuo "Esperanta ligilo". La materialojn por la rubriko preparis Vladimir Jxelev El la vivo de la nevidantoj La unuaj devigaj sxtataj abiturientaj ekzamenoj en la Meza lernejo por infanoj kun difektita vidpovo "D-ro Ivan Sxisxmanov" en Varna Kiel sciate, post kelkjara prokrasto, post multaj "por" kaj "kontraux", je la fino de la lernojaro 2007-2008 en Bulgario okazis la unuaj devigaj abiturientaj ekzamenoj por la lernantoj finintaj sukcese 12-an klason. La abiturientaj ekzamenoj estas devigaj ankaux por la gelernantoj kun difektita vidpovo kaj tio estis por ni granda defio. Konforme al Instrukcio pri organizado kaj okazigo de sxtataj abiturientaj ekzamenoj la materialoj por la ekzamenoj estis preparitaj de nacia komisiono. La skribaj ekzamenaj laborajxoj estis pritaksitaj ankaux de nacia komisiono cxe plena anonimeco de la lernantoj. Tiu cxi metodo donis eblecon al cxiu lernejo vidi la realajn rezultojn de la laboro de instruistoj kaj lernantoj. Por la viddifektitaj lernantoj la ekzamenaj materialoj estis adaptitaj al brajla kaj grandigita normala skribo. Cxiuj abiturientoj devis fari du ekzamenojn - unu devigan pri bulgaraj lingvo kaj literaturo kaj duan - laux elekto de la lernanto pri unu el la devigaj lernobjektoj. Iuj el niaj lernantoj esprimis deziron fari duan devigan ekzamenon pri historio, aliaj pri biologio. La ekzamenoj okazis je la 1-a kaj 3-a de junio kaj la rezultoj de ili estis anoncitaj je la 21-a de junio. Ni povas kun fiero rimarkigi, ke la rezultoj de niaj abiturientoj estis eksterordinare bonaj. Por esti precizaj, ni povas montri tiujn rezultojn sur la fono de cxiuj lernejoj en Varna, en kiuj la lernantoj faris abiturientajn ekzamenojn. Kaj la rezultoj montras la jenon: El inter 40 lernejoj en Varna: 1. Pri bulgaraj lingvo kaj literaturo niaj lernantoj okupas 14-an lokon. 2. Pri historio - 7-an lokon. 3. Pri biologio - 3-an lokon. Mi pensas, ke tiuj cxi rezultoj elokvente parolas pri la laboro de la tuta pedagogia skipo en perfekta kunlaboro kun la lernantoj. Interalie, mi volas kapti la okazon por informi la legantojn ankaux pri la evoluo de la materiala bazo de la lernejo. En la lastaj du jaroj estis konstruitaj: du specialigitaj liftoj - unu en la lerneja konstruajxo kaj alia en la pensiono. Tio ebligis al la lernantoj kun fizikaj difektoj la aliron al cxiuj kabinetoj en la lernejo kaj al cxiuj ludejoj en la pensiono. Por la laborterapio kaj antauxprofesia trejnado de la lernantoj estis konstruitaj: forcejo por plantado kaj kreskigo de floroj kaj aliaj plantoj; laborejo por ceramikajxoj; laborejo por trikado; kabineto por kuirado. Mi devas substreki, ke cxiujn menciitajn akirajxojn ni havas dank. al la senrekompenca financa helpo de la Kristofela misio por blinduloj en Germanio. Petar Petrov – Direktoro de la Mezlernejo por infanoj kun difektita vidpovo "D-ro Iv. Sxisxmanov" en urbo Varna Literaturo, arto, kulturo La okulisto =poemo= La okulisto skribis post noktomezo. Kiam la homa gefrataro pacos? Kia mistera manko, kia lezo duonblindigas? Kiu gxin kuracos? Kaj kion povas fari unuopa malricxa homo por homar. miopa? Flagoj, blazonoj, la koloroj krudaj, larmigis; homo homon tuj mortbatis. Blindaj homfratoj rusaj, polaj, judaj palpis al sxtonoj, klingoj. Strat. skarlatis. La okulisto vidis vivoperdon, deturnis sian kapon, vidis verdon. Rugxo lacigis la okulojn. Ili nature volas vidi verdon. Sed sxajne ne scias kiel ektrankvili; cxu malbenita estas la planed.? Destino diktas: for esper.! Frenezo! La okulisto skribis post noktmezo. Aspekto malimpona, ecx ridinda; malricxa homo, sola, sen influo en eminentaj rondoj; kaj la blinda homar. ne pretis por la evoluo al klara vido. Cxio sangfetoris. La okulisto sciis; kaj laboris. Venis cenzuro. Venis stultaj ridoj. La blinda homplimulto lin ignoris. Venis disputoj akraj, kaj perfidoj inter la vicoj. Dauxre li laboris. Blinduloj blindan mondon gvidis ade; tamen, vidantoj strebis jam, sporade. La okulisto verkis kaj parolis, tradukis, organizis. Kaj la skvamoj de kelkaj okulparoj jam forfalis, la antauxjugxoj, timoj kaj malamoj. La okulisto mortis dummilite, ne plenvenkinta, ne; sed ne venkite. Kion izola homo povas fari en mondo sxajne blinda kaj freneza? Li povas plenintence malbarbari kaj lojaladi en dejxor. noktmeza; li povas fari sian eblon nur por la homaro, por la mondfutur.. Ni ne felicxos. Sed la posteuloj eble felicxos; malfrateco sxtormas sed pliklarigxas kelkaj hom-okuloj. La okulist. en Varsovio dormas, testamentinte paradoksan certon, ke verdo povas venki la dezerton. Marjorie Boulton :::::::::: Lingvaj demandoj El "Lingvaj respondoj" de L.L. Zamenhof Pri la forlasado de sufiksoj A. Ni uzas ordinare la formon "konatigxi" =farigxi konato kun iu=, sed ankaux la formo "konigxi" estas tute bona =fari sin koni ion=. "La esperantisto", 1891, p. 7 B. En la frazo "la akvo plenigas la krucxon" la senco diras al ni, ke la sufikso "ig" estas necesa, kaj uzi tie la vorton "plenas" anstataux "plenigas" mi ne konsilus, cxar ni tiam tro evidente pekus kontraux la logiko. Forlasi iun sufikson, por ricevi vorton pli mallongan, ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco de la sufikso estas iom duba, ekzemple kiam la verbon, de ni uzatan, ni povas rigardi ne kiel devenantan, sed kiel memstaran, aux kiam la maniero de la deveno estas ne tute klara. Sed la verbo de la supre citita frazo ne sole tute sendube devenas de alia vorto ="plena"=, sed la maniero de tiu devenado estas tute klara, sekve ni devas uzi tiun klaran sufikson, kiu servas por devenigo de la dirita vorto. Respondo 44, "La Revuo", 1908, auxgusto :::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon 80 jarojn Nacia legejo por blinduloj "L. Braille" Mi scias, ke niaj legantoj bone konas la agadon de tiu unika por Bulgario institucio. Ni estas felicxaj, ke gxi restis viva dum la jardekoj. Nek la Dua mondmilito, nek la formalismo de la burokratoj en la sxtata administracio povis haltigi gxian evoluon. Gxi estas frukto antaux cxio de la iniciatemo, volo batali kaj la obstino de kvar generacioj de blindaj homoj. Mi permesos al mi ripeti, ke la legejo havas meritojn pri ilia edukado kaj kulturo. Gxi metis la bazon de la brajla biblioteko en 1928, de la parolanta libro en 1958 kaj de libroj en elektonika formo de 1994. La legejo estas la nura eldonanto de beletro en brajla skribo en nia lando. Tiun gxi senpage disponigas ankaux al la lernejoj por blinduloj. La biblioteko transformigxis en informcentron, kiu helpas la komputiluzantojn per konsultoj, instalado de parolanta programo, kiel ankaux per orientigxo pri novaj teknologioj, kiuj largxigas la eblecojn de la bl. homo. Okaze de la jubileo la legejo organizIs grandan koncerton kun partoprenantoj el ok urboj kaj gastoj el Turkio kaj Italio. Antauxstaras solenajxo sub la auxspicio de la Prezidento de la respubliko. En tiuj tagoj ni rememoras plejadon de agantoj, kiuj plifirmigis la prestigxon de la legejo. Estas sendube, ke ni devas komenci per la granda bulgara komponisto akademiano Petko Stajnov. Kun la samnoma fondajxo de nia unua prezidanto estas organizota ronda tablo dedicxita al li kaj al la afero de la blinduloj. Kiel ni cxiam emfazis, la "patroj" de la legejo estis la plej elstaraj esperantistoj Stefan Nenkov, Dimo Kirev, Stojan Orozov, Nikola Dimitrov, Mincxo Mincxev, Mihail Karamihajlov, Todor Sxosxev. Menciindas ankoraux multaj nomoj. Gravas, ke la legejo ankaux nun subtenas la eldonadon de literaturo en Esperanto en brajla skribo, la aperigon de revuo "Esperanta fajrero", la organizadon de kursoj de E-o. La legejo havas kontaktojn kun multnombraj institucioj en la lando kaj eksterlande, subtenas amatorajn kantantojn kaj muzikistojn, stimulas la verkadon de blindaj auxtoroj kaj cxe la grandaj obstrukcoj kaj baroj sur la stratoj en la bulgara cxefurbo la malgranda legeja buso disportas brajlajn librojn al la domoj de niaj legantoj kaj al tiuj ekster la cxefurbo la libroj estas liverataj per posxto. Ni dezirus saluti cxiujn, kiuj nun prenas por legado librojn kaj aktive partoprenas en la agado de la legejo, al sxtataj kaj sociaj organizajxoj kaj institutoj, al la bulgaraj eldonejoj por ilia kunlaboro. Ni optimisme rigardas en la estonton, cxar Bulgario estante membro de Euxropa Unio plilargxigos la eblecojn de nia institucio por plua evoluo. Spas Karafezov - Prezidanto de la legejo :::::::::::: Interesajxoj La cikonioj estas mutaj Tiuj migrantaj birdoj estas mutaj, sed brue klakas per siaj bekoj kaj tiel kreas la eraran impreson, ke estas sonorvocxaj inter la ceteraj birdoj. Niaj migrantaj birdoj Nia birdo, kiu unua forflugas al sudo, estas la kukolo. Gxi forflugas en la dua duono de junio, cxirkaux la Tago de S-ta Petro, sen siaj idoj. Ilin la kukoloj lasas en alies nestoj, cxe aliaj "gepatroj" por esti kreskigataj. Laux la mirindaj legxoj de la naturo, tamen, la junaj kukoloj memstare flugas al Afriko kaj tie trovas siajn gepatrojn. Neklarigebla enigmo Estas interese, ke en Afriko la najtingalo ne kantas siajn mirindajn kantojn, per kiuj gxi ravas la bulgarajn arbarojn. Ankoraux pri la cikonioj En la dua duono de auxgusto la cikonioj de tuta Euxropo kolektigxas kaj formas du grupojn. Tiuj el okcidenta Euxropo ekflugas al Afriko trans la Gxibraltaran terkolon kaj el orienta Euxropo trans Bosporon. En Afriko ili restadas cxefe apud rivero Nilo. Plej laste ekflugas Al la sudaj landoj el niaj migrantaj birdoj plej lasta ekflugas la nigra cikonio. Tio okazas en la dua duono de septembro. :::::::::::: Ni ridu kune Anekdotoj Du homoj renkontis unu la alian sur mallargxa vojeto kaj neniu volis cedi al la alia. Kolere diris unu: - Mi neniam cedas sur la vojo al malsagxulo! - Mi tre volonte! - respondis la alia, iris flanken kaj faris gxentilan saluton. *** Renkontigxis du viroj, kies edzinoj forestas. Unu rakontas: - Mi havas hejme multajn kuirlibrojn kaj tamen mi ne sukcesis gxis nun ion kuiri. - Kial? - demandis la alia. - Cxar cxiuj receptoj komencigxas: Prenu puran poton... *** Iu skribis al sia amiko: "Mi sendas al vi surtuton kaj vi trovos cxi-tiun leteron en gxia maldekstra posxo." :::::::::::: Anoncoj Cxiuj alilandaj s-anoj, kiuj deziras aboni la revuon "Esperanta fajrero" en 2009, devas fari tion gxis la 28-a de februaro 2009. Kiel gxis nun la revuo aperos kvarfoje en la jaro. Gxi aperas en du versioj : brajla kaj sur KD. La abonkotizo por cxiuj alilandaj esperantistoj senescepte estas 5 =kvin= euxroj. Tiuj, kiuj jam pagis 10 euxrojn, ricevos la revuon ankaux en 2010-a jaro. Ni gxojos ricevi viajn proponojn kaj sugestojn pri la enhavo de la revuo. *** Okaze de la 200-a datreveno de la naskigxo de Louis Braille kaj la 150-a datreveno de la naskigxo de L.L. Zamenhof la estraro de ANEB kaj la redakcio de revuo "Esperanta fajrero" anoncas literaturan konkurson pri mallongaj rakontoj kaj versajxoj. La temo de la verkoj estu ligita kun la du datrevenoj. La konkursajxojn oni sendu al la adreso de la respondeca redaktoro gxis la 30-a de junio 2009. Kompetenta jxurio pritaksos la verkojn kaj aljugxos premiojn. :::::::::::: Okaze da la Kristnaskaj kaj Novjaraj festoj ni deziras al cxiuj legantoj kaj iliaj familioj sanon kaj sukcesojn en la vivo! La redakcio de "Esperanta fajrero" kaj ANEB-estraro :::::::::::: 2009/1 La vorto de la redaktoro Karaj legantoj, La nuna jaro estas proklamita jubilea okaze de la 200-jarigxo de la naskigxo de Louis Braille. En la apartaj landoj la asocioj de la blinduloj kaj multaj aliaj sociaj organizajxoj akceptis specialajn programojn por soleni tiun cxi rimarkindan jubileon en la historio de la bll.afero, en la sfero de la tiflopedagogio kaj en la kreaj manifestigxoj de la nevidantaj homoj sur la tuta terglobo. Louis Braille estas kreinto de la universala reliefa-punkta skribsistemo, kiu en sia esenco kaj strukturo restis sensxangxa gxis nun. L. Braille prenis de sia antauxulo Charles Barbier nur la ideon, ke la elstaranta reliefa punkto povas esti konstrua grafika elemento, kiu donas la bonegan eblecon palpe percepti la strukturesprimajn kombinajxojn de la dislokigxo de la ses punktoj en ilia varia adaptado de la platbildaj grafikaj simboloj. Gxia sistemo restis nesxangxita en sia primara aspekto, cxar gxi entute, sen iaj ajn esceptoj, subigxas al la formulo de la strukturformiga procezo - la sesa potenco de du. Gxiaj 64 kombinajxoj donas eblecojn fari plurajn specialigitajn adaptigajn tabelojn, kiuj priservas la grafikan simbolesprimadon en cxiuj brancxoj de la homa scio: lingvaj alfabetoj, matematikaj signoj, interpunkcia arangxo de la gramatika flanko de la teksto, fiziko, kemio, astronomio, muziknota skribo, sxako kaj la apartaj amuzaj ludoj. Ni, la nevidantaj esperantistoj, estas eksterordinare dankaj, ke nia samsortano Harald Thilander adaptis la alfabeton de Esperanto al la brajla sistemo kaj tiamaniere ni legas E-librojn kaj revuojn en brajla versio. Ni esperu, ke niaj s-anoj aktive partoprenos la organizatajn solenajxojn okaze de la 200-jara jubileo de la granda franca inventinto kaj tiflopedagogo, kiu tutan vivon servis al siaj samsortanoj kaj per sia universala kodo donis al ili la eblecon konvinkite marsxi sur la senfina vojo de la homa scio kaj la apartaj sciencaj kampoj. Dancxo Dancxev :::::::::: Esperanto-vivo Novjara mesago de la Prezidanto de UEA Sojle al espero Inter la 100-jarigxo de UEA en 2008 kaj la 150-jara jubileo de Zamenhof en 2009, sukcesis 60-jarigxo la Universala Deklaracio de homaj rajtoj. Se gxuste nun cxe UN kaj Unesko sin sekvas Internacia jaro de lingvoj 2008, Internacia jaro de interpacigxo 2009, Internacia jaro de lernado pri homaj rajtoj 2009 - kvazaux ili scius, ke Zamenhof aktivis por la lingva justeco kaj por la paco - cxu ni ne gxoju, ke la astroj mistere agordas la mondon al niaj celadoj? En aprilo ni simpoziis cxe UN en Gxenevo post dek jaroj. En julio niaj kleruloj superrigardis en Amsterdamo la cxeeston de Esperanto en la universitatoj de la mondo post kvardek jaroj. En decembro ni Zamenhof-festis kun Unesko en Parizo unuafoje. Survoje al Universala kongreso okazonta unuafoje en Bjalistoko, ni pauxzas por kapti la spiron. Denove UEA engagxas sin kun la internacia sistemo. Kiaj esperoj instigas la nunan revenon al cxi tiu scenejo? Kia pensado venigis nin al nia specifa nuno? La okupigxon pri homaj rajtoj, kiu esprimigxis jam cxe Zamenhof, la postmilita UEA, konsciigxinta pri la graveco de la internacia juro, instalis en sian statuton en 1947, unu jaron pli frue, ol la internacia komunumo, kiu en 1948 formale adoptis la Universalan deklaracion de homaj rajtoj. En la 60-aj jaroj, la UEA-prezidanto, kiu estis ankaux profesoro pri internacia juro, Ivo Lapenna - lian 100-jarigxon ni festas en 2009 - movis tiun vizion al nova sxtupo. Lapenna konvinkigxis, ke por povi tusxi la kulturan konsciencon de la publiko kaj kontrauxbatali la ofte sisteman malrespekton al la homaj lingvaj rajtoj =tian malrespekton li baptis "lingva genocido", termino poste pligravigxinta=, ni devos kulture kaj science trakti kun la klerula mondo. Surbaze de jam establita Uneska vizio pri la interkultura dialogo, UEA iniciatis libroserion Oriento-Okcidento. Pli memstare rimarkinte, ke la socilingvistiko nesuficxe reliefigas la lingvo-planadon UEA lancxis fakan lingvopolitikan revuon kun la lingvisto d-ro Victor Sadler kiel unua redaktoro. Tiu revuo, "Lingvaj Problemoj kaj lingvo-planado" ="Lplp"= farigxis granda sukceso de nia sciencejo, la Centro de esploro kaj dokumentado =CED=. Gxuste gxi metis la lingvo-planadon sur la mondan sciencan mapon. Se oni lancxas kulturan-intelektan entreprenon, oni devas esti pretaj lerni de gxi kaj ne apriore dikti la konkludojn. Nia Asocio, sub kies egido floris la serio Oriento-Okcidento, fieras esti la tegmenta organizajxo de lingvo, kies tradukajxa korbo farigxis la plej ekvilibra rilate fontolingvojn. Tradukajxoj donas al la legantoj okazon por lerni. Ni fieras, ke en kaj cxirkau "Lplp" ni multon lernis pri la lingvaj problemoj. Gravan sxtupon de tiu lerna procezo reprezentas la Manifesto de Prago, 1996, www.uea.org/informado/pragm/с pm_eo.html Respondojn al la demando "kien UEA" oni sercxu cxefe en tiu ponta dokumento. En kiu senco mi nomas ponta tiun Manifeston, kiu markas la komencon de nia kuncerbumado kun movadoj por la lingvaj rajtoj? Unuflanke la fakton, ke UEA cxiam donis prioritaton al la savtenado de la lingva kaj kultura trezoro de la homaro, jam antauxe simbolis la serio Oriento-Okcidento; sed ekde 1996 tiu prioritato apartenas al nia labora tagordo. Aliflanke, ni ne volas kateni al tradiciportaj lingvoj tiujn homojn, kiuj volas ampleksigi la lingvan repertuaron. Gxuste por maksimumigi ilian liberecon ni pledas por la adicia dulingvismo, kiu bazigxas sur pedagogio aldonanta duan lingvon sen erozio de la unua. Ni agnoskas, ke gravas fasoni eduksistemojn reagemajn al la konkretaj bezonoj de la publiko precipe de tiuj popoltavoloj, kies mendojn la lernejaro emas malatenti. Tial nia "Lplp" ofte okupigxas pri la edukpolitiko por malpotencaj edukatoj. Ponte inter la serio Oriento-Okcidento kaj "Lplp", la Manifesto de Prago pledas por multlingvisma eduko al homaranigxo, kiu stiros nin pacen. Por kompreni, kiamaniere UEA vizias la Zamenhofan ligon inter la lingva jaro 2008 kaj la interpaciga 2009, relegu do niajn esperojn en tiu Manifesto, je kies fino ni "asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la liberecoj de sinesprimado, komunikado kaj asociigxo. Ni estas movado por la homa emancipigxo." Probal Dasgupta :::::::::: El la vivo de la nevidantoj La Unua euxropa festivalo de la surdoblinduloj De la unua gxis la nauxa de septembro pasintjare en la cxemara cxefurbo de Bulgario Varna okazis la Unua euxropa festivalo de la specifaj ebloj de la surdoblinduloj. En gxi partoprenis personoj kun difektitaj vid- kaj auxd-povo el Bulgario, Granda Britio, Norvegio, Rusio kaj Kroatio. La Nacia asocio de la surdoblinduloj en Bulgario organizis la arangxon kiel grandan feston - buntan kaj belan, plenan de gxojaj travivajxoj kaj amuzigxo. La partoprenantoj kaj gastoj logxis en la lernejo - internulejo por infanoj kun difektita vidpovo. Ili havis eblecon ekkoni la lernejan vivon de niaj nevidantaj infanoj kaj junuloj kaj de iliaj samagxuloj kun akompanaj malsanoj. La konstruajxo estas agrabla kaj hela. En unu el gxiaj ejoj estas arangxitaj interesaj fotoj pri la historio de la lernejo. La lernejo estas fondita en 1905. La plej malnova fotografajxo estas de 1928. La lerneja konstruajxo estas komplete adaptita al la bezonoj de la lernantoj kun difektita vidpovo kaj al tiuj kun movproblemoj. Taktilaj vojetoj gvidas al la elirejo kaj al la enirpordoj de cxiuj klascxambroj. Balustradoj helpas la orientigxon de la gelernantoj finigxante antaux la pordoj de la klascxambroj per simbolaj sonoriloj. Kaj en la internulejo, kaj en la lerneja korpo estas liftoj kun reliefaj signoj kaj brajlaj ciferoj sur la komandotabuloj. La lernejo disponas pri ricxa biblioteko, en kiu troveblas la necesaj lernolibroj en brajla versio, inter ili ankaux tiuj de fiziko, astronomio kaj biologio. Cxio cxi forte impresis la eksterlandajn gastojn. La Euxropa festivalo de la surdoblinduloj okazis en kelkaj brancxoj: sxakturniro, konkurso pri amatora arto, ekspozicio de pentro- kaj aplika artoj, sportaj konkursoj kaj sciencpraktika konferenco. En la sxakturniro por individuoj venkis Andrej Jasxin el Moskvo, Rusio. Li estigxis la unua euxropa cxampiono inter la surdoblinduloj. Inter la teamoj venkis tiu de Bulgario. Tuta tago de la festivala programo estis dedicxita al la amatora arto. En multaj gxiaj brancxoj =ekz. popolaj kantoj kaj dancoj, sinkrona kantado kun gestomimiko, tradiciaj urbaj kantoj, malnovaj kantoj kaj romancoj=, partoprenis kolektivoj kaj individuoj. Jxurianoj estis konataj bulgaraj artistoj kaj kulturagantoj. La bulgaraj partoprenantoj konigis al la eksterlandaj gastoj niajn popolajn dancojn, kantojn kaj melodiojn. La ensemblo gvidata de Mimi Avramova plenumis belegan komponajxon de diversaj gxenroj: kantoj kaj deklamajxoj, danco kun pilko, pantomimo. Mi speciale volas mencii la plenumon de la popolinstrumenta orkestro, kiu akompanis la programon de la ensemblo. Estas mirinde, ke en la ensemblo partoprenas du absolute surdoblindaj personoj. Specialan meriton havas la gvidantino, kiu sukcese prilaboras kaj aplikas la specialajn metodojn de laboro kun tia kategorio de invalidoj. La jxurio prijugxis al la ensemblo specialan premion. Estis belaj en siaj rusaj popolkostumoj la abiturientoj de Sergeevski-domo por surdoblindaj infanoj apud Moskvo Irina Galebskaja kaj Vadim Plevako, kiuj plenumis en gestomimika versio la kanton "Apudmoskvaj vesperoj". Ili gajnis unuan lokon en tiu gxenro kaj ricevis orajn medalojn. Kompetenta jxurio pritaksis la pentrajxojn kaj la produktojn de la aplika arto. La partoprenantoj en la festivalo estis agrable surprizitaj de la kulinara ekspozicio. Dum la sekvaj du tagoj okazis sportaj konkuradoj por viroj kaj virinoj. La surdoblinduloj konkuradis en diversaj disciplinoj adekvataj al iliaj ebloj. La unuan lokon kiel teamo okupis la sportistoj el Bulagrio. En la konferenco estis pritraktita la temo "Per sporto kaj kulturo - efektivigo de la integrigxo de la surdoblinduloj". Siajn referajxojn prezentis: Dimitar Parapanov - prezidanto de la Asocio de la surdoblinduloj en Bulgario, Sergej Sirotkin - prezidanto de la Euxropa asocio de la surdoblinduloj, Natalia Kremnjova - cxefredaktoro de revuo "Kunparolanto". Mimi Avramova prezentis referajxon pri "Parolterapio", en kiu sxi dividis sian sperton pri la rekapabligo de absolute surdoblindaj personoj. La partoprenantoj en la unua Euxropa festivalo de la surdoblinduloj trovis tempon ankaux por ripozo kaj havis eblecon bani sin en la varmaj akvoj de Nigra maro. En la lasta festivala tago la Bulgara asocio de la surdoblinduloj okazigis ekskurson al urbo Balcxik, kie la partoprenantoj vizitis la iaman palacon de la rumana regxino kaj gxuis gxiajn gxardenojn, la akvofalojn kaj la malnovan akvomuelilon. Tiel finigxis la Unua euxropa festivalo de tiu cxi kategorio de invalidoj. La kontaktoj kaj la kreigxintaj amikaj rilatoj inter la partoprenantoj dauxros ankaux estonte. Ni esperu, ke ili denove renkontigxos okaze de similaj festoj en iu alia lando. Dancxo Dancxev :::::::::: Literaturo, arto, kulturo Sur la sulko =rakonto= Ekpluvis kaj ne cxesis tutan semajnon! Trankvile, kviete, tagon kaj nokton. Pluvas, pluvas, pluvas - sorbigxis bone la patrino-tero. Poste ekblovis facila venteto kaj forpelis la nubojn de la cxielo, ekbrilis varma auxtuna suno. Sekigxis iom la kampo. Bonigxis la vetero - tempo gxusta por plugado. Boncxjo Krajneneca jungis denove Grizulino-n kaj Blankulo-n kaj iris plugi. Lia agro situis en bela largxa valeto, cxirkauxita de arbaro kaj sxirmita de ventoj. La poreca grundo erigxis kiel sukero. Li svingis la pikbastonon kaj elvokis: - Nu-u, fratoj, ek! La ehxo resonis vigle en la arbaro. La maljuna Blankulo svingis la voston kaj ekiris trankvile. Grizulino - malforta bovineto duoble pli malgranda ol Blankulo - strecxigxis por iri paralele kun li. Kaj jen vicigxis sulko, du, tri - bedo... La malgaja vizagxo de Boncxjo iom serenigxis. Li forgesis la malricxecon kaj ekfajfis busxe. - Ne rapidu multe, Blankulo, cxar Grizulino ne povas kiel vi... Nu, Grizulino, ek, magrulino, iru, karulino... Vi lacigxis, sed kion fari? Mi ankaux lacigxis... Nu-u, supren! Malsupren! Blankulo, sperta maljuna bovo, bruspiras per siaj naztruoj kaj alpasxas kiel altrangulo. La eta Grizulino strecxigxas plenforte. Sxia busxo estas malfermita, sxia spino - fleksita kiel kovrilo de kalesxo, sxia maldika vosto hirtigxas. Blankulo pasxas unufoje, sxi - dufoje. Montrinta langon - sxi iras! Neniu estas cxirkauxe. En la arbaro mallauxte susuras la nudaj piedoj de la auxtuno kaj sub ili apenaux krakas sensukaj brancxoj. - Iru, Grizulino, iru, kara! - milde vokas Boncxjo kaj kun timo rigardas kiel lia bovino cxiam pli multe lacigxas kaj perdas fortojn. - Haltu!... Iomete ripozu! La lacigitaj brutoj haltis. Boncxjo iris antaux ilin kaj komencis karesi iliajn fruntojn. - Blankulo, vi pri homeco ne komprenas, vi lacigis multe Grizulino-n! Cxu vere, Grizulino? - al ili ekparolis li. Sed Grizulino kaj Blankulo trankvile kaj indiferente rigardis lin per malgajaj okuloj kaj spiris peze. Sxauxmo gutis el la busxo de Grizulino. Sxi rigardis sian blankan kunulon, ekrigardis sian mastron kaj klinis kapon malgxoje. - Kio estas, karulino? Diru! Cxu peze estas al vi? Grizinjo-magrulino! Via koro ploras, karulino. Nur hodiaux ni iom laboru, morgaux estas festo, tutan tagon ni ripozos. Kial vi rigardas min, Blankulo? Bravulo vi estas - parolis Boncxjo al ili. Sed Grizulino ne levis sian kapon. La vortoj de sxia majstro sxajne ne konsolis sxian koron, sxiaj kavigxintaj koksoj pulsis forte kaj rapide, sxiaj gamboj tremis... - Diru al mi, Grizulino-magrinjo, koi okazis al vi? - alparolis time Boncxjo kaj komjencis karesi sxin kiel infanon. Poste li kaptis la plugilon kaj alvokis: - Nu... ek... iru ambaux promeni iom! Blankulo strecxigxis alpasxi, Grizulino sintrenis akompani lin, sed nesukcesis kaj li haltis. - Ek! Iru, iru! - ekkriis Boncxjo lauxte kaj kuragxige. La ehxo vigle respondis el la arbaro.Blankulo denove ekiris. Grizulino forte strecxigxis ankorauxfoje, sed sxiaj gamboj ektremis, sxi sxanceligxis, falis en la koljungilon kaj ekmugxis malgxoje. Boncxjo timigite jxetis flanken la pikbastonon, maljungis rapide Blankulo-n kaj ekstaris konfuzita antaux Grizulino. Sxi kusxis senmove, kun etendita kolo, kun busxeto sxovita en la poreca grundo, kun fermitaj okuloj kaj peze spirante. - Starigxu, Grizulino, starigxu! - Boncxjo liberigis sxin de la koljungilo kaj komencis levi sxin je la kornoj. Grizulino apenaux malfermis okulojn, ekrigardis kun peto sian mastron, sxajne volis diri: lasu min morti trankvile, kaj denove fermis la okulojn. Boncxjo veis cxirkaux sxi kaj ne sciis kion fari. La agro, plugata-nefinplugita, rostigxis sub la suno, kiu sola rigardis de la cxielo kaj malrapide movigxis de la zenito malantaux la montetojn. Proksime estis neniu. La arbaro estis surda. - Nu, Grizulino! Starigxu! Vidu, Blankulo priridas vin... Ekstaru! Ne sxercu, kara... Vidu, do, kiom poreca estas la grundo - nur por plugado! Boncxjo kaptis la bovinon je la kornoj kaj malrapide komencis levi sxin. Sxi apogis siajn piedojn sur la tero kaj lastfoje fortstrecxigxis levigxi, sed apenaux movetis sin. Sxi denove klinis malsane sian kapon sur la molan teron kaj ekspiris pli peze. Boncxjo sidigxis antaux sxi, prenis surgenue sxian kapon kaj komencis karesi kaj kisi sxin sur la frunto. - Ne agu tiel, kareta! Kompatu min! Auxskultu! Nur tiu cxi agro restis. Ni plugu, ni finplugu gxin, poste estos ripozo... Tutan vivon mi ne jungos vin. Elkreskos via eta Galica kaj sxi helpos al Blankulo. Kaj vi tutan tagon kusxos en la stalo kaj remacxos. La infanoj portos al vi akveton per la blanka kaldrono, cxiun matenon ili kombos vin kaj donos al vi furagxon... Vi plibonigxos, resanigxos kaj fortigxos, cxu vere, karulino? Tiam Galica kaj Blankulo plugos kaj vi pasxtos vin sur la limsulko, vi rigardos ilin kaj vokos: laboru, laboru - kaj vi gxuos ilin. Kaj vespere, kiam mi liberigos Galica-n, sxi lekos vin kaj diros: bonan vesperon, maljuna panjo! Starigxu, karulino! Ekstaru! Ek! Sed Grizulino nek movigxis, nek malfermis la okulojn por rigardi lin. Sxi tremis, sxajne havis febron. Boncxjo starigxis, derompis pecon da pano, salis gxin kaj proksimigis gxin al sxia busxo. - Prenu, magrinjo, mangxetu! Grizulino malfermis la okulojn, alrigardis tenere sian mastron kaj ree fermis ilin. Boncxjo vespiris senespere. Li ekrigardis la agron, kiu seketigxis, ekrigardis la arbaron, kiu silentis, ekrigardis Blankulo-n, kiu pasxtis sin kviete sur la limsulko, ekrigardis la sunon, kiu rapidis, kaj konstatis, ke li estas sola en tiu cxi valeto, ke de nenie venas helpo. Li ree turnis sin al la malsana Grizulino: - Starigxu, kareta! Starigxu, jen la urso auxdigxas en la arbaro, gxi venos formangxi vin - li komencis timigi sxin. Poste li prenis de la veturilo malnovan cxifonitan tapisxeton, metis gxin sur sin, eniris la arbaron kaj komencis mugxi kiel urso kaj rampi kvarpiede al la kompatinda bovino. - Baux-u-u!... Aux-u-u!... - li proksimigxis al sxi. Sxi malfermis la okulojn. Profunde en sxia turmentita mizera rigardo flamis horora teruro, la besto levis sian kapon kaj ekmugxis senespere, sed ree ne sukcesis levigxi. Boncxjo jxetis la tapisxeton, klinigxis malespere super sxi, krucsignis kaj ekploris. Grizulino ekmugxis ankorauxfoje, malfermis terure siajn okulojn kaj cxesis spiri. Elin Pelin =Tradukis el la bulgara: Ilija Iliev= :::::::::: Lingvaj demandoj Pri la artikolo "la" La artikolo "la" estas preciziga... .Gxi distingas inter gxenerala termino kaj specifa=j= individua=j= ekzemplero=j= de gxeneralajxo. - Donu al mi libron. =Donu al mi iun ajn libron=. - Donu al mi tiun libron. =Ni ambaux scias pri kiu individua libro temas=. - Cxu li alportis monon? =Kiom ajn da mono= - Cxu li alportis la monon? =Cxu li alportis tiun konatan, jam menciitan sumon?= En tiaj kuntekstoj oni povus eventuale anstatuxigi la vorton "la" per la vorto "tiu", ne sxangxante la sencon. La artikolo "la" indikas, ke substantivo estas sola, unika en sia speco. Estas erare diri, ekzemple: "Gxi egalas preskaux al longeco de ekvatoro", cxar la mondo havas nur unu ekvatoron kaj la ekvatoro havas, evidente nur unu longecon. Oni do diru: "Gxi egalas preskaux al la longeco de la ekvatoro." Escepto al la supra regulo estas la propraj nomoj, cxar ili suficxe indikas sian unikecon. Tio validas ankaux rilate geografiajn nomojn, krom se tiujn akompanas komunsignifa adjektivo, ekzemple: Tra Egiptujo fluas Nilo. Ili velas laux Mediteraneo, sed: Ili velas laux la Norda maro. La artikolo "la" estas foje uzata anstataux poseda adjektivo, ekzemple: Li rompis al si la kapon, anstataux: Li rompis al si sian kapon. Li formetis la jakon, anstataux: Li formetis sian jakon. En tiaj okazoj temas pri korpoparto aux pri vesto. La artikolo "la" estas uzata antaux singulara substantivo, kiam oni konsideras tiun substantivon ne kiel individuon, sed kiel reprezentanton de sia kategorio, ekzemple: "La amaso jugxas per okulo", kie "la amaso" signifas cxiujn amasojn. "La" estas uzata antaux plurala substantivo, kiam oni konsideras tiun substantivon kiel la tutajxon de cxiuj samkategoriajxoj, ekzemple: "Ni trasercxis la domojn en tiu strato", kiam temas nepre pri cxiuj domoj en tiu strato. ="Oni trasercxis domojn en tiu strato" signifas, ke oni trasercxis iujn, sed ne cxiujn domojn=. њilliam Auld =el "Pasxoj al plena posedo"= :::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon La famo de la granda majstro Midhxad-pasxao, la administranto de la regiono de Ruse, delonge estis stariginta al si la grandan celon - konstruigi ponton super rivero Jantra cxe urbo Bjala. Li jam sciis pri la sukcesoj de la konstruisto - majstro Koljo Ficxeto kaj konis lin persone. Sed la fama en nia teritorio pasxao decidis elprovi la majstrecon de cxiuj siaj subuloj praktikantaj la metion de konstruistoj. Li anoncis antaux la masonistoj kaj konstruistoj, ke li donos grandan premion al tiu majstro, kiu scipovas en dauxro de tri jaroj konstrui ponton kaj tiu kostu ne pli ol tri milionojn da grosxoj, tiu sumo inkluzivu cxion - la materialojn kaj la pagon al la laboristoj. Koljo Ficxeto, la konata bulgara majstro, eksciis tiun novajxon diskonigitan de la pasxao. Li firme decidis detale ekkoni la anoncitan taskon, jungis la cxevalojn kaj ekveturis. Li forlasis Tarnovo kaj post duontago atingis Bjala. Kiel bona fakulo li okulesploris la lokon, esploris la riverbordojn, trastudis ilian firmecon kaj kategorie decidis en si mem, ke la tasko estas interesa kaj meritas lian atenton. Li prenis per sia decida mano la masonistan krajonon kaj kompetente komencis desegni kaj kalkuli kiom kostus la plenumo de la anoncita komisio de la pasxao. La saman tagon la majstro sendis sian konkretan sciigon al Midhxad-pasxao: "Kara pasxao, se mi ne konstruos la ponton super la rivero cxe Bjala laux mia plano por 700 mil grosxoj, prenu mian kapon kiel eventualan kompenson pro neplenumo!" Midhxad-pasxao ricevis la skriban mesagxon kaj tuj kiam li tralegis gxin, ekkriis kun nekasxita moko pri la oferto de la auxdaca bulgara majstro: - Tiu bulgaro estas siaspeca frenezulo! Mi ne sxatas la sxercojn - venigu lin tuj al mi, tiun grandan majstron! Post du tagoj majstro Koljo Ficxeto akceptinte la inviton de la pasxao alvenis en Ruse. Li aperis antaux la sinjoro, demetis sian grandan peltocxapon kaj respektplene salutis. - Cxu estas vero, majstro, tio, kion vi skribis en la letero? - severe kaj nekredeme demandis Midhxad-pasxao. - Estas vero, respektinda pasxao! - trankvile kaj konvinke respondis la bulgara majstro-konstruisto. - Pensu iomete, vi ankoraux havas tempon. Se ne, mi mortigos vin! - severe kaj kun malica rideto turnis sin la pasxao al la majstro. - Mi ne bezonas pensi plu, mi cxion pritaksis kaj krome la tempourgxas! - firme respondis Koljo Ficxeto. - Akceptite, majstro! - decidis la pasxao. - Memoru bone, ke se vi ne faros la ponton laux la kondicxoj, kiujn vi prezentis en via letero, mi tuj senkapigos vin, Alaho estas mia atestanto! Post la atingita interkonsento, la faritaj konkretaj precizigoj kaj akceptitaj kondicxoj de ambaux flankoj rilate al la starigita tasko, Koljo Ficxeto denove energie eklaboris kaj anstataux en la promesitaj tri jaroj li konstruis la grandiozan ponton super rivero Jantra cxe urbo Bjala en nur du jaroj kaj kelkaj monatoj. Konataj italaj fakuloj pri konstruteknologoioj venadis en nian landon por vidi kiel oni konstruas ponton sen specialaj kalkuloj, sen uzo de cemento kiel kuniga materialo, sen fortigaj ringoj... Mirigita de la majstreco de la rimarkinda konstruisto, Midhxad-pasxao vokis Koljo Ficxeto al si kaj diris al li en cxeesto de siaj proksimuloj: - Granda majstro vi estas, Koljo, rimarkinda konstruisto! Alaho donis al vi orajn manojn, altvaloran menson, eskterordinare varman kaj malavaran koron...Por honori vin mi donas al vi tiujn cxi du ordenojn de la Otomana imperio. Kiel signon de mia sincera danko mi donacas al vi la teron, kiu etendigxas de la sxoseo, kiu gvidas de Tarnovo al Samovodene, gxis rivero Jantra. La tutan terenon mi lasas al vi kaj via familio... Kiel belega legendo de la tempo de la bulgara renesanco sonas hodiaux la rakonto pri la granda majstro Koljo Ficxeto kaj liaj atingajxoj kiel konstruisto. Ili gxis nun estas fierajxo de forpasinta tempo. Pro tio la dankemaj tarnovanoj metis sur lian tombon platon, kiu memorigas "Tie cxi kusxas la cindro de Koljo Ficxeto. Naskita en 1800. Mortinta en 1881 novembro 15". Venko Modesta :::::::::: Interesajxoj Sukcesaj savantoj La vivantaj mekanismoj dauxre laboras helpe al la homo. La savservoj cxe la bordoj de la Atlantiko kaj la Pacifiko havas speciale trejnitajn kolombojn. Ili distingas de la alteco de sia flugo sepoble pli bone ol la homo la flav-orangxkolorajn makulojn de la savboatoj kaj la savvestoj. Fermitaj en kagxo sub helikoptero, tuj kiam rimarkas la signalkoloron, ili komencas bekfrapeti klavon konektitan kun aparato trovigxanta en la aviadistejo. Kiam la kokoj kokerikas La kokoj estis natura vekilo por la homoj en la pasinteco. La unua kokeriko matene komencigxas, kiam la stelo Kanopus levigxas super la horizonto. Laux la popola kredo la unuaj kokerikoj pelas cxiujn obskurajn kaj malbonajn fortojn de la nokto. Duan fojon la kokoj kokerikas, kiam la sama stelo malaperas de la horizonto. Elektis: Dancxo Dancxev :::::::::: Ni ridu kune Du anekdotoj Vilagxanino pelis antaux si azenojn. Knaboj renkontis sxin kaj kriis: - Bonan tagon, azenpatrino! - Koran dankon, miaj infanoj! - respondis la bona virino. *** Vojmontrilo havis jenan skribon: "Cxi-tiu vojeto kondukas al B, sed kiu ne scias legi, iru laux la granda vojo". :::::::::: ANEB-estraro informas Karaj legantoj, En sia lasta kunsido en 2008 la estraro de ANEB decidis: celante plibonigi kaj plivariigi la enhavon de nia revuo "Esperanta fajrero" unuflanke kaj por certigi gxian senstrecxan aperigon duaflanke, la estraro fondas kvarmembran redaktan komitaton cxekape kun la respondeca redaktoro. Cxi-jare cxiu komitatano preparos po unu numeron de la revuo. Se cxi-tiu praktiko evidentigxos sukcesa, la estraro aprobos gxin. Por ni estos interese kaj utile fine de la jaro ekscii vian opinion. Vladimir Jxelev - prezidanto de ANEB Redakta noto: La materialojn por tiu cxi numero selektis kaj ordigis Dancxo Dancxev. :::::::::: Nekrologo La 14-an de decembro 2008 post longa kaj grava malsanado forpasis Velicxka Gusxeva-Karparova. Sxi estis dotita per grandaj talentoj kaj lasis brilan spuron en la kultura vivo de la blinduloj ne nur en nia urbo Plovdiv, sed ankaux en la tuta lando. Sxi aktivis kiel poeto, komponisto kaj esperantistino kaj estis konata en la largxa kultura socio. Sxi verkis gxis sia lasta spiro. Por cxiu sxatatnto de la arto kaj por la esperantistoj sxia poezio kaj sxiaj kantoj estis kaj estos emocia kaj intelekta gxuo. Ni klinigxas antaux sxia memoro. De la redakcio de "Esperanta fajrero" kaj de la estraro de ANEB Atingis nin la trista sciigo pri la morto de nia estimata samideanino Carla da Costa el Italio. ANEB-estraro kaj la bulgaraj nevidantaj esperantistoj esprimas siajn sincerajn kondolencojn al samideano Pierluigi da Costa kaj la tuta familio. :::::::::: 2009/2 Noto de la kompilinto Karaj legantoj, Laux decido de la estimata respondeca redaktoro mi preparis la enhavon de tiu cxi numero de nia revuo. Mi decidis elekti por vi temojn kaj nomojn de auxtoroj, kiuj supozeble estas al vi malmulte konataj aux ecx tute nekonataj. Mi esperas, ke al vi estos interese kaj amuze legi la proponatajn tekstojn. Agrablan legadon! Sincere via, Vladimir Jxelev :::::::::::: Esperanto-vivo Jarkunsido de aneb-ESTRARO La 25-an de aprilo 2009 en la E-klubejo en Plovdiv okazis la regula jarkunsido de la estraro de ANEB. Post la informo de la prezidanto estis aprobitaj financa raporto- 2008 kaj provizora bugxeto-2009, kiujn la jarkunveno de la asocio pridiskutos kaj akceptos. Estis decidite ankaux, ke la jarkunveno okazu la 20-an de junio kaj la tradicia nacia cxiujara E-renkontigxo okazu en auxgusto =la datoj estas decidotaj=. Estis pridiskutitaj ankaux iuj aktualaj problemoj. Fine la estraranoj estis informitaj pri antauxsarantaj naciaj E-arangxoj: internacia seminario en Karlovo, festo okaze de la 90-jarigxo de revuo "bulgara esperantisto" en Velingrad, 61-a nacia kongreso de BEA en Vraca. La Jarkunveno de ANEB okazos en Plovdiv, la tradicia cxiujara renkontigxo de ANEB okazos en Varna. Vl. Jxelev :::::::::::: 90 jarojn revuo "Bulgara esperantisto" Cxijare revuo "Bulgara esperantisto" igxas 90-jara. Estas interese relegi la unuajn numerojn, enrigardi en ilian enhavon,provi kompreni la emocion kaj gxojon de gxiaj unuaj redaktoroj, de gxiaj unuaj kunlaborantoj. Unu el la pioniroj de Bulgara E-movado Atanas D. Atanasov rememoras la tagojn, kiam oni iniciatis la aperigon de "Bulgara esperantisto": "La jarkunveno elektis novan komitaton kun prezidanto Simeon Petkov kaj sekretario Ivan Nenov. Ni jam estis sukcesintaj altiri al ni ankaux la homojn de la dua esperantista generacio cxe ni, kiuj gxis nun staris ekster la movado. La unua tasko de nova komitato estis komenci la eldonon de presorgano kaj garantii gxian ekziston. Ni decidis komenci la eldonon de monata dulingva propaganda gazeto "Bulgara esperantisto". =Tiu cxi decido povis realigxi apenaux en 1919 post la monda milito=. Por garantii gxian vivon, ni organizis specialan fondon: cxiu el ni promesis pagi monate 5 aux 10 levojn por tiu cxi celo =tiam 60-90 levoj suficxis por presigo de unu gazetnumero=. Cxio estis preta. Ni traktis kun presisto kaj preparadis jam la materialojn por la unua numero de la gazeto. La afero matsxis plenvapore. Ni estis sur la sojlo de nova epoko, en kiu ni estis alpasxintaj kun granda kredo kaj kuragxo... Sed subite..." =la libro "Rememoroj de esperantisto" - Sofio, 1925=. Komencigxis la milito kaj "Bulgara esperantisto" aperis en julio 1919, kvankam la tempo post la kruela milito tute ne favoris similan iniciaton. Spite al cxiuj malfacilajxoj la unua numero aperis. Gxin preparis la membroj de la Centra propaganda komitato =tiama Estraro se BEA= Simeon N. Petkov, Stefan Minkov, Goergi Atanasov kaj aliaj. Ili kunsidis la 20-an de junio 1919 kaj decidis ekde julio komenci aperigi la Asocian organon. La unua numero aperis en tre modesta formo - 8-pagxa, sen supersignitaj literoj, en bulgara kaj Esperanto, en cxirkaux 400 ekzempleroj. En auxgusto 1919 estis nacia Esperanto-kongreso =tiam oni nomis gxin kunveno= kaj la Kongreso elektis kvinmembran redaktan komitaton: Simeon N. Petkov, Georgi Atanasov, Panajot Kolev, Rale Bojagxiev kaj Georgi Gasxevski. "Bulgara esperantisto" ne estis la unua Esperanto-revuo en Bulgario. Antaux gxi estis la ricxe ilustrita gazeto "Rondiranto" =1901-1904=, eldonita en Plovdiv, kiu en sia lasta tria jarkolekto farigxis organo de tutlanda Bulgara propaganda societo por disvastigo de Esperanto. Post gxi aperis la gazeto "Balgarski esperantist" =1907=, kiu devis unuigi la esperantistojn en Bulgario, sed gxi aperis nur en tri numeroj. Gazeto "Lumo" =1907-1910=, eldonita en Veliko Tarnovo, farigxis organo de la fondita tiam Bulgara esperantista ligo. Revuo "Danubo" =1910-1912=, ricxenhava ampleksa revuo, estis organo de bulgaraj kaj rumanaj esperantistoj. Dum la jaroj redaktoroj de "Bulgara esperantisto" estis elstaraj bulgaraj esperantistoj kiel Atanas D. Aatanasov =ADA=/, profesoro Stojan Gxugxev, Asen Grigorov, Kuncxo Valev, Doncxo Hitrov kaj aliaj. En la revuo aperis artikoloj de famaj bulgaraj sciencistoj kaj lingvistoj kiel profesoro Ivan Sxisxmanov - literaturisto, profesoro Stefan Mladenov - lingvisto, profesoro Petar Dinekov - esperantisto kaj literaturisto kaj aliaj. Nun "Bulgara esperantisto" aperas en 4 numeroj jare. Gxia cxefredaktoro estas Georgi Mihalkov - konata bulgara kaj E-a verkisto. En la revuo aperas artikoloj pri E-movado en la lando kaj eksterlande, poemoj, noveloj, artikoloj pri diversaj lingvaj kaj sociaj problemoj. Georgi Mihalkov :::::::::::: Tutmonda Ortodoksa Ligo esperantista =TOLE= TOLE estas libervola organizajxo de ortodoksa esperantistaro. Membroj de TOLE povas esti cxiuj kiuj respektas la statuton de TOLE kaj pretas kunlabori por la realigo de gxiaj celoj. La membreco en TOLE povas esti individua aux grupa. La membreco en TOLE estas libervola. Individuaj membroj ne pagas membrokotizon. Ili libervole povus pagi subvenciojn helpante la organizan agadon de la Ligo. La individuaj membroj havas rajton baloti kaj esti elektataj en la gvidorganoj de TOLE. Esperantaj kaj neesperantaj organizajxoj, firmaoj kaj grupoj, se respekrtas kaj obeas la statuton de TOLE, povas esti kolektivaj membroj pagante libervolajn subvenciojn por subteno de gxia agado. La kolektivaj membroj havas rajton elekti unu komitatanon kiel sian reprezentanton en la Komitato de TOLE. TOLE respektas kaj obeas la bazajn principojn de la homaj rajtoj, la noblajn principojn de la monda kristana agado por egaleco inter la popoloj sendepende de ilia religio kaj socia aparteneco. Oficiala lingvo en la agado de la Ligo estas Esperanto. En la landoj, kies oficiala eklezio estas ortodoksa, @@@LS de TOLE kunlaboras kaj kunordigas sian agadon kun la gvidorganoj de la ortodoksa Eklezio en tiuj landoj. TOLE kunlaboras kun UEA, Fakaj Esperantaj kaj neesperantaj religiaj, kulturaj kaj edukaj organizajxoj. Respektante la bazajn principojn de la ekumenismo TOLE kunlaboras kun la frataj kristanaj organizajxoj IKUE, KELI. Gxi ankaux aktive kunlaboras kun religiaj kaj aliaj organizajxoj kies agado estas kunligita kun defendo de la monda paco, batalo kontraux la terorismo kaj la militoj. La sidejo de TOLe, surbaze de la statuto, trovigxas en la logxloko de la funkcianta Prezidanto - E-mail: leonov@rozabg.com Fondinto kaj Prezidanto de TOLE estas prof. Bojxidar Leonov. Bazaj principoj kaj celoj de TOLE estas: - Disvastigi la uzadon de Esperanto inter la ortodoksuloj tutmonde - Kunlaborante kun aliaj religiaj, kulturaj kaj edukaj organizajxoj organizi diversajn internaciajn seminariojn pri temoj kunligitaj kun la bazaj principoj de la religia, edukkleriga agado. En Karlovo TOLE kune kun la Ekumena komisiono, IKUE kaj KELI organizis du internaciajn seminariojn "La religio kaj la homaro kontraux la terorismo". La unuan seminarion partoprenis reprezentantoj de diversaj religioj. Ili esprimis sian pretecon, sendepende de la religia aparteneco, batali kontraux la terorismo kaj la militoj. En 2008 j. temo de la seminario estis "La rolo de la religio por la evoluo de la homa civilizo kaj la monda kulturo". Dum la seminarioj okazis ankaux Festivalo de kristanaj pregxejaj kantoj. Bojxidar Leonov :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Fondajxo "Horizonti" Fondajxo "Horizonti" ="Horizontoj"= estas jura personeco neprofitcela, fondita en 1995 de grupo da studentoj kaj specialistoj kun difektita vidpovo. La cxefaj celoj de la organizajxo estas defendi la interesojn de la nevidantaj homoj helpante ilin en la proceso de ilia socia integrigxo kaj readaptigxo, kiel ankaux en diversaj sferoj de la vivo - edukado, aliro al informado, komunikado, profesia kaj personeca realigxo, klerigxo kaj rekvalifikigxo, facile alirebla medio k.a.. La cxefa tasko de la organizajxo estas labori por egalpoziciigo, socia partopreno kaj plenvalora sociala integrigxo de la homoj kun viddifektoj en la strukturoj de la socio. Kaj gxia celo estas: Socio sen antauxjugxoj kaj diskriminacio rilate al la personoj kun difektoj. La celgrupo de la fondajxo estas precipe homoj kun viddifektoj, sed en la lastaj jaroj tiu cxi grupo pli kaj pli largxigxas ampleksante ankaux personojn kun aliaj difektoj. La fondajxo havas bonajn kontaktojn kaj sukcesan kunlaboron kun diversaj organizajxoj kaj institucioj - universitatoj, neregistaraj organizajxoj, komunumoj, bibliotekoj, eldonejoj, labordonantoj, organizajxoj de homoj kun aliaj difektoj. La cxefaj niaj agadoj estas: Komputila klerigo de la nevidantaj homoj en Bulgario. Tion ni faras laux diversaj projektoj ankoraux de 1998. Disvastigo de la programo speechlab inter nevidantaj uzantoj. La disponeblo de bulgare parolanta programo por Windows decide faciligas la uzadon de komputiloj kaj interreto al homoj kun viddifektoj en Bulgario, cxar granda parto de la laboro per komputilo kaj interreto estas farata pere de la operacia sistemo Windows. Per tiu cxi programo la homoj kun viddifektoj povas utiligi la plej uzatajn programojn por MS-Windows: Word, Exel, Internet Explorer, skanprogramojn, OCR-programojn k.a.. Prizorgado de elektronika biblioteko por nevidantaj uzantoj kaj proponado de lerniloj kaj scienca literaturo en elektronika formato. La fondajxo disponas pri pli ol 1500 titoloj kaj dauxre ricxigas sian provizon per novaj titoloj. Ni proponas ankaux la servojn: Skanado de lernolibdoj laux peto de kliento; Sonregistrado en profesia studio kaj eldonado de sonmaterialoj. La sonstudio estas ekipita per komputilo, miksilo, mikrofonoj kaj alispeca teknika ilaro por registri sur kasedoj kaj KD. Ni diponas pri izolita de bruo cxambreto en kiu estas legataj kaj registrataj tekstoj. Proponado de juraj servoj al homoj kun difektoj el Sofio kaj el la tuta lando. La plej nova agadsfero de la fondajxo estas la proponata servo "socia asistanto" al junaj homoj kun viddifektoj el Sofio. Tion ni povis efektivigi gajninte projekton laux la Operacia programo "Evoluigo de la homaj resursoj". Pro sia eksterordinare bonrezulta kaj noviga agado fondajxo "Horizonti" ricevis la jenajn pli signifajn premiojn: Microsoft Global Communiti Affairs Summit 2006 - pro sukcesa plenumo de financita de Microsoft projekto pri kreo de la komputila programo SpeechLab; - Premio pro plibonigo de la alireblo al la servoj por la homoj kun difektoj, aljugxata de la Demokratia komisiono cxe la ambasado de Usono; Atestilo pri sukcesa partopreno en la unua skemo por senrekompenca helpo laux la Operacia programo "Administra kapacito"; Premio " Pro pozitiva rilato al la homoj kun difektoj"-2007, de la Ministerio de laboro kaj sociala politiko. Iuj el la realigitaj projektoj Facile ricevebla jura helpo por homoj kun difektoj - financita de Instituto "Malfermita socio". Adapto de lerniloj pri uzado de komputiloj fare de nevidantaj personoj - financita de Microsoft - Bulgario, Sofio. Projekto "Al malfermiteco en la adukado de la nevidantoj" kies rezultoj estas: 1. Ekipita unu loko en la biblioteko de la Universitato de nacia kaj monda ekonomio por uzo de studentoj kun viddifektoj. 2. Trejnitaj tri bibliotekistoj de la sama biblioteko por priservi legantojn kun viddifektoj. 3. Trejnitaj por uzi komputilojn 20 studentoj kun viddifektoj. 4. Informitaj pli ol 30 IT-specialistoj pri la nuntempaj atingajxoj en la sfero de la informteknologioj, destinitaj por uzado de homoj kun viddifektoj. 5. Uniformigo de la normoj de brajla skribo kaj registrado en formo de elektronikaj tekstoj de la informajxo destinita por homoj kun viddifektoj. Subteno por certigo de egalrajteco de la homoj kun viddifektoj cxe enlaborigo kaj kunlaboro por ilia integrigxo en la labormedio - financita de la Ministerio de la financoj. Plibonigo de la komputiluzaj scipovoj de la nevidantoj - financita de la Asocio de la homoj kun difektoj. Realigataj projektoj Socialaj asistantoj helpe al gejunuloj kun viddifektoj - financita laux Operacia programo "Evoluigo de la homaj resursoj". Subteno por evoluigo de la neregistaraj organizajxoj de homoj kun difektoj - financita laux Operacia programo "Administra kapacito". Ekipado, teknikaj iloj kaj oficejoj Fondajxo "Horizonti" trvigxas en Studenta urbo, bl. 55, vh.G, et. 6 - Legejo. Gxi disponas pri telefono, telekopiilo, 8 komputiloj, skanilo, brajla printilo kaj la necesa por uzado fare de nevidantaj kaj malfortevidantaj personoj speciala softvaro. La komputiloj estas ligitaj en speciala loka reto kaj al interreto. La cxambrego estas malfermita cxiun labortagon de la 10-a gxis la 17-a horo. La sonregistra studio trovigxas ankaux en la Studenta urbo, Sofio. La fondajxo havas bonajn kontaktojn kun ekspertoj, konsultatoj kaj specialistoj pri informteknologioj. Ni kontaktas Mikrosoft, la Universitaton de nacia kaj monda ekonomio, Sofian Universitaton "Kliment Ohridski" kaj kalkulas je ilia kunlaboro cxe prilaboro kaj realigado de metodikoj kaj instruplanoj. Fondajxo "Horizontoj" havas ankaux oficejon, kie homoj kun difektoj konsultigxas pri juraj problemoj. Gxi trovigxas en Sofio. str. "Angel Kancxev" 2, et. 4, of. 408 kaj en gxi estas du komputiloj, telefono, telekopiilo, printilo kaj interretaliro. Aliaj resursoj Fondajxo "Horizonti" estas gvida kerno en la sfero de la organiza vivo de la homoj kun viddifektoj. Pro sia efika agado gxi ricevis gravajn premiojn. Por fondajxo "Horizonti" laboras ok volontuloj, kiuj en kazo de bezono akompanas nevidantajn kaj malforte vidantajn personojn, plenigas por ili necesajn dokumentojn, tradukas tekstojn el bulgara lingvo en anglan, skanas kaj prilaboras lernilojn kaj sciencan literaturon. La fondajxo havas skipon de fakuloj kaj volontuloj, kiuj generas ideojn kaj prilaboras projektojn. Ni kunlaboras kun la Asocio de la blinduloj en Bulgario, la Nacia legejo de la blinduloj "L. Braille", kun diversaj organizajxoj de homoj kun difektoj en tuta Bulgario. Niaj reprezenatantoj kaj volontuloj sekvas, partoprenas kaj aktive agadas en cxiuj eventoj rilataj la sferon de la homoj kun difektoj. La fondajxo estas siaspeca centro de novaj ideoj kaj bonaj praktikoj en la sfero de la homoj kun viddifektoj, preferata partnero kaj objekto de esperoj flanke de gxiaj parencaj organizajxoj. Hjusein Ismail =Membroj de la Estraro de la fondajxo: Ivan Kacarski - doktoro de la sciencoj, supera scienca kunlaboranto Ivan Dobrovolov - komputila specialisto Hjusein Ismail - advokato Penka Hristova - studentino Petar Stajkov - d-ro de la filozofiaj sciencoj= Esperantigis: Fani Mihajlova :::::::::::: Lingvaj demandoj Lingvo ne povas esti artefarita Cxiu nuntempa lingvo estas gxis certa grado artefarita. Pensu pri tiuj, kiuj grave kontribuis al la estigxo de tiu aux alia moderna literatura lingvo. En cxiu lingvo multaj vortoj, ecx kelkaj gramatikaj formoj estis kreitaj konscie dank. al i==j= fama=j= persono=j=. Aliflanke, Esperanto enhavas multajn elementojn de ekzistantaj lingvoj. Pensu, ekzemple, pri la plejmulto de niaj vortradikoj. Ili estas ne elpensajxoj, kiel imagas multaj eksteruloj, sed grandparte vortoj, kiuj internaciigxis (evolui, fotografi, vidi, kulturo, muziko, forto, fantazio, benzino, rozo, hotelo, elefanto, tulupo, pompa, auxtomata, impertinenta, nulo, mil, miliono.... Nauxdek procentoj de nia vortaro bazigxas sur tiu de hindeuxropaj lingvoj. Konscia interveno ne malricxigas Esperanton. Cxu tio donas ian logikan pluson al la angloj, ke en ilia lingvo oni devas parkerigi neregulajn formojn kiel man/men, good/better/best, go/went, is/was kaj multegajn aliajn? La reguleco de la vortfarado ebligas al ni formi novajn vortojn kun plena certeco pri la gxusteco: amiko, malamiko, amika, amike, amikino, amikina, geamikoj, senamika, amikeco, amikigxi, amikigi, reamikigi, interamikigxi kaj aliajn. Mi scivolas, en kiom da lingvoj oni povas, ekzemple, esprimi per unu sola vorto nian "boamiko". Dank. al tiu cxi senescepteco, artefariteco, nia lingvo estas rapide kaj bone alproprigebla kompare al la naciaj lingvoj. Ni estus kompletaj malsagxuloj, se ni blinde sekvus la ekzemplon de la naciaj lingvoj kaj intence malfaciligus Esperanton, konsciante ke la malfacilajxoj alportas nenian efektivan utilon. =el revuo "Juna amiko"= :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Ivan Georgiev - unu nekonata poeto Ivan Georgiev bedauxrinde estas nekonata al ni. Versxajne li estas perfekta esperantisto kaj poeto - pentristo el u. Gabrovo. En 1962 eldonejo "La laguna" =@@@Tenerife= eldonis lian poemaron "Provo alfronti la vivon" =111 p., cx. 80 originale verkitaj poemoj= kun antauxparolo de њilliam Auld, kiu ne konis lin persone kaj difinas lin "simpla, sed ekstaza; li estas poeto, kiu versas nature kaj kiu himnas kvazaux spontane tiujn ordinarajn sentojn kaj problemojn, kiuj tradicie afliktas la poetojn kaj la "simplajn" homojn egale". Kaj ankoraux: "Mi gxuas la poemojn de Georgiev: gxuu ilin ankaux multaj aliaj". Tamen tiutempe eldonigi libron en Okcidenta Euxropo estis granda peko. Iuj tiamaj E-gvidantoj terure atakis Georgiev. La libro estis malpermesita en Bulgario. La poeto forlasis Esperanton kaj estis forgesita. Nun nenion oni scias pri li. : : : : : Vino Ivan Georgiev Eh, vi, vino, dolcxa vino - freneziga cxarma ino, mi elkore amas vin! Mi ekbolas, "otakolas", kaj per vi mi min konsolas tra la nokto gxis la fin.! Glaso lumas,rugxe suans, per vi homo cxiam junas - malaperas la malgaj.. Nokto helas, viv. mielas, la angor pro vi degelas - vintro sxajnas vera maj.. Sed, ho vino, karulino, dum reveno - je la fino - serpentumas rekta voj.... Busxo fontas, mi tre hontas, kaj finfine min renkontas la edzina graka boj.... Milittempesto Milittempesto sagxoforesto raci. en kesto regno del besto al homar. - pesto al pesto - festo... Ludo Estas homo konscia atomo... Li fieras per sia atombombo kun aplombo... Sed li ne vidas, ke la ombro de lia bombo estas homara tombo... Vi venos Vi venos, am., - mi scias - per tuja flam.... Vi venos, am., - kaj ludos per sorcxa gam.... Vi venos, am.... - Eksonu ho kor-tamtam"! : : : : : Legu, karaj legantoj, ankaux al viaj infanoj kaj nepoj: Kokcinelo Kocinelo vestita en rugxa robeto kun sep nigraj punktetoj luligxis sur verda folieto. Sunradio gxin karesis kaj diris: - Fraguleto, kiel vi estas bela!... - Mi estas Kokcinelo, ne fraguleto. - Cxu estas diferenco? Vi estas belega!... - La fraguleto estas nutrajxo, mi - revo. - Kion signifas la revo? - Mi pensas, ke tio estas deziro flugi ien pro io grava por vi kaj por viaj proksimuloj. Kaj fari gxin, kiom ajn malfacile tio estas... La infanoj iam diris:"Kokcinelo, kien vi ekflugos?". Mi ekflugis kaj ili ekgxojis. Gxi ekflugis al la suno: - La felicxo flugi ne estas egala al la kontenteco de la mangxado. Gxi venas tiam, kiam kun volo kaj deziro vi atingas cxiun vian lauvican revon. Mi ne nur revas, mi laboras... La sunradio cxirkauxprenis la kokcinelon kaj gxi ekbrilis. Gxi elradiis gxojon. Elena Popova ::::: Okaze de la 150-jarigxo de la naskigxo de L.L.Zamenhof jen kelkaj proverboj esperantigitaj de li: Bona estas Romo, sed tre malproksima de nia domo. Brogita ecx akvon blovas. Amu domon novan kaj amikon malnovan. Bono farita ne estas perdita. Cxio sia estas plej cxarma. Cxe botisto la sxuo estas cxiam kun truo. Donu fingron al avidulo, li tutan manon postulas. Ecx plej ruza vulpo en kaptilon falas. Ecx sur la suno trovigxas makuloj. En felicxo ne fieru, en malfelicxo esperu. Kolero montras malsagxulon. Konigxas majstro laux sia verko. Pli da havo, pli da klopodoj. Pli bona io ol nenio. Pli kara kapo ol cxapo. Sidu lango malantaux la vango. Sxerce dirite, cele pensite. Temp. estas valoto simile al oro. Venas proverbo el popola la cerbo. :::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Regiono de Carevo Tio estas la plej sudorienta angulo de Bulgario cxe la bordo de Nigra maro kaj situas 60 km sude de u. Burgas. Gxi estas pitoreska loko en la plej granda natura parko - monto Strangxa en nia lando. En gxi estas du malgrandaj belaj urbetoj fonditaj en helena-greka epoko kaj kelkaj vilagxetaj - ripozlokoj. Tiuloke renkontigxas la varma maro kaj la senfina verdajxo de Strangxa-monto kun multaj sovagxaj bestoj kaj diversaj ekzotaj kreskajxoj. Carevo estas administra centro de la regiono. Proksime al gxi situas urbo Ahxtopol. En ambaux urboj trovigxas interesaj historiaj objektoj kaj nuntempaj komfortaj hoteloj, modernaj restoracioj, turistaj logxejoj kaj mangxejoj. La mara bordo estas senfina plagxo kun pura sablo. La regiono estas vizitata de multaj bulgaraj kaj alilandaj turistoj. Gxi estas atingebla per busoj el diversaj urboj de la lando. En la lastaj jaroj en Carevo oni organizas E-feriadojn kaj en 2008 tie okazis la 60-a Kongreso de BEA. Vl. Jxelev :::::::::::: Interesajxoj Internacio La "Internacio" estas himno de la tutmonda laboristaro. Verkis gxin la franca laboristo, proleta poeto Euxgeno Potieo =1816-1888=. La muziko de la himno estis komponita post lia morto. Gxin auxtoris Petro Degejtero, muzikkomponisto, kiu traleginte la poemaron de Potieo elektis el gxi la plej belan kaj batalspiritan poemon kaj komponis al gxi melodion. La E-version de la himno kreis la ukraina anarkiisto, esperantisto, SAT-ano J. Zilberfarb. Jen kiel komencigxas la himno: Levigxu, en mizer' dronanta, sklavar' malsata de la ter'! Raci" nin vokas indignanta al mortbatalo pro l' liber'. Malnovan mondon ni detruos gxis fundament' de l' tirani' kaj nian novan ni konstruos: ne nuloj - cxio estu ni! =Rekantajxo:= Por finlukto socia ni grupigxu en rond', kaj la Internacio triumfu en tutmond'! :::::::::::: Cxirkaubraku vin reciproke por esti sanaj En unu usona sxtato en la funkciantaj preskaux 120 maljunulejoj validas stranga regulo, kiu devigas du personojn brakumi unu la alian antaux ol komenci konversacion... La motivo enkonduki tiun strangajxon kiel ordonon en la regularon pri la interna ordo de la maljunulejoj estas la rezultoj de longdauxra medicinista esploro. Gxi montris, ke se du homoj cxirkauxbrakas unu la alian ecx nur por momento, ili ne sentas sin solecaj kaj multaj el la akumuligxintaj dum la tago negativaj emocioj rapide malaperas, la koro komencas bati pli bonritme, la sangopremo normaligxas. Tial la gvidantaro de la maljunulejoj organizis seminarion pri la problemoj de la brakumoj. Estis pruvite en la praktiko, ke la nombro de la kuracaj brakumoj en unu tago devas esti inter kvar kaj ok. Sp. Mihajlov (gazeto "Tria agxo") :::::::::::: Gaja pagxo Anekdoto Nova ruso kaj ora fisxeto Nova ruso kaptis sorcxan oran fisxeton. - Bona homo, lasu min libera en la blua maro, - eklamentis la fisxeto, - mi plenumos tri ajnajn viajn dezirojn. - Ne, kvar. Komence tri kaj poste ankoraux unu. - Sed laux la fabelo ili devas esti nur tri! - Vi, fiodora haringo! Mi tuj vin sekigos kaj konsumos kun biero. Vi intencas min instrui, cxu, putra sproto? - Nu, bone, bone, estu kvar deziroj. Komencu. - Unue, mi volas milionon da dolaroj. Antaux li aperis granda sako kun la mono. - Due, mi volas, ke finigxu la milito en Icxkerio (Cxecxenio), cxar gxi kauxzas al mi grandan malprofiton. - Ne, tio ne estas laux miaj fortoj. Komprenu, tio estas altnivela politiko, grandaj homoj... - Mi sekigos vin!!! La milito rapide sxrumpis. - Kaj nun mi volas, ke du grupoj pacigxu. La unua sucxas el mi monon kaj la dua defendas min. Sed inter si ili militas. - Sed tio estas nereala! Ili ja malsxategas unu la alian. - Kaj mi vin kun biero!!! La grupoj subite amikigxis. - Kaj nun la lasta deziro. Mia edzino aspektas kiel krokodilo. Divorci sxi tute ne volas, molestis sxi min gxis neeblo. Mi volis sxin murdi, sed sxin cxiam gardistoj cxirkauxas. Faru sxin belulino kun milda karaktero. Li prenas el paperujo fotajxon kaj montras gxin al la fisxeto. Gxi longe kaj atente rigardas. - Jes-s-s-s... Kion vi diris pri biero?... M. Lineckij :::::::::::: aforismoj La homon faras homoj. La individuon - li mem. Se vi ne povas esti caro, povas almenaux ne esti sklavo. Dum evoluo la homo igxas persono, deum revolucio li senpersonigxas. Absolute libera estas tiu, kiu estas absolute senspirita. Nenio estas farata tiel facile kiel tio, kio estas farata per alies manoj. Veselin Georgiev :::::::::::: 2009/3 Esperanto-vivo Dekunua jarkunveno de ANEB La 20-an de junio 2009 okazis la 11-a jarkunveno de ANEB. En la E-klubejo en Plovdiv kolektigxis 16 membroj de la Asocio el diversaj lokoj. La kunveno elektis prezidanton Dancxo Dancxev kaj protokolanton Keranka Milusxeva. Komence la prezidanto proponis unuminutan silenton memore al la forpasintaj cxi-jare gesamideanoj Velicxka Karparova el Plovdiv kaj Marin Iliev el Varna. Poste li anoncis la tagordon: 1. Jarraporto de la estraro 2. Financa raporto 3. Akcepto de bugxeto-2009 4. Nacia E-renkontigxo - 2009 5. E-revuoj 6. Anoncoj Post la unuaj du raportoj estis pridiskutita la nuna kaj la estonta agado de la Asocio kaj akceptitaj decidoj. La raporto de la estraro kaj la decidoj estos publikigitaj en n-ro 4 de "Esperanta fajrero". La proponita bugxeto estis akceptita sen sxangxoj. Gxi estas tre modesta: enspezoj - 500 lv., elspezoj - 900 lv.. La komuna opinio estas, ke ni obstine devas sercxi kaj certigi financajn rimedojn. La Nacia E-renkontigxo en Varna okazos en la mezo de auxgusto en la Lernejo por infanoj kun difektita vidpovo.. Estis pridiskutita la stato de revuo "Esperanta fajrero". K. Milusxeva opinias, ke se cxiu membro de la redakta komitato preparos dum la jaro unu numeron de la revuo, gxia enhavo estos pli varia. Dancxo Dancxev alvokis la membrojn pli aktive kontribui sendante materialojn. Estis pridiskutita la neceso plibonigi la surdiskigon de revuo "Bulgara esperantisto". Fine Radka Stojanova tralegis informojn pri BEA-kongreso en Vraca =5-6-a de septembro= kaj pri IFEF-kongreso en Sofio en 2010. Eva Bojagxieva rakontis pri sia kontakto kun nevidanta hispano, kiu deziras lerni Esperanton kaj pri bulgara nevidanta knabino, kiu eble povus lerni Esperanton. Post la fino de la kunveno okazis posttagmeza amika luncxo en la proksima kafejo. Vladimir Jxelev :::::::::::: AIS, San Marino La Akademio Internacia de la sciencoj =AIS= San Marino esdtas la komuna agadpodio de fake elstaraj kaj lingvopolitike progresemaj sciencistoj el la tuta mondo, kiuj celas internacilingve pliefikigi la esploron kaj instruon de cxiuj sciencoj kaj pliproksimigi cxi tiujn al la tekniko kaj arto per plibonigo de la internacia komunikado kaj de la interfaka kunlaborado. AIS estas libera institucio en la libera respubliko San Marino. La sxtato San Marino donas juran bazon kaj materian helpon, sed ne tusxas la liberecon de la scienca instruado kaj esploro. La iniciato krei la Aakademion venis de la sciencistoj el la "Euxropa klubo". La 19-an de majo 1983 la Congresso di stato en San Marino akceptis la proponon pri starigo de la Akademio. La iniciatgrupo organizis la Unuan Sanmarinan Universitatan Sesion =SUS 1=, per kiu la scienca laboro de AIS komencigxis jam en 1983. La 13-an de septembro1985 La Gxenerala Konsilio de San Marino aprobis la kadrolegxon pri la Universitata instruado, kio ebligis la Sxtatan agnoskon de la instrua laboro de AIS sen tusxi ties internaciecon kaj sendependecon. AIS plenumas tipe akademiajn taskojn: okazigo de konferencoj, honorigo de elstaraj sciencistoj, artistoj kaj teknikistoj, aperigo de publikajxoj; tipe universitatajn taskojn: realigi kursojn kaj ekzamenojn. AIS regule okazigas universitatajn sesiojn kun kursoj, prelegserioj, debutprelegoj, liberaj prelegoj, kandidatprelegoj, ekzamenoj, kunsidoj de la organoj de AIS, kultura kadra programo: Sanmarinajn/Sanmarinecajn Universitatajn Sesiojn =SUS= en la Respubliko San Marino kaj en aliaj landoj. Cento da Universitatoj, kie laboras AIS-membroj, estas tiel pere de ili reprezentataj cxe AIS. AIS, aplikante detalan regularon, agnoskas surbaze de prijugxo fare de internacia komitato, studojn, kompletigajn cxe universitatoj aux aliaj altlernejoj per havigo de internacia sciencista grado: "bakalauxro" =Bac.= post almenaux 2-3-jara studado, "magistro" =Mag.= post almenaux 2 postbakalauxraj studjaroj, "doktoro" =Dr.= kaj "habilita doktoro" =Dr. habil.= pro posta esplorlaboro. Tiuj titoloj estas akireblaj ankaux originale per studado kaj ekzamenigxo, okazantaj grandparte cxe docentoj de AIS. Gxi nek volas, nek povas anstatauxi la Akademion de Esperanto aux ajnan alian organizon de la Esperanto-movado, kvankam la ununura laborlingvo de la Senato, de la Gxenerala Asembleo kaj de la ekzamenkomisionoj de AIS estas la Internacia Lingvo de Doktoro Esperanto =Kromas la itala, franca, germana kaj angla lingvoj=. Aldone al la jura subteno de la Respubliko de San Marino, gxin subtenas finance la Subtena Sektoro de cento da personoj kaj deko da kolektivaj membroj - kaj intelekte la neformala Internacia Scienca Kolegio =ISK=, el kiu AIS aligas siajn efektivajn membrojn kaj adjunktojn kaj invitas siajn prelegantojn. Artistoj povas aligxi al la Internacia Arta Kolegio =IAK=. Kiu havas sciencaplikan praktikan profesion, ekz. instruisto, ingxeniero, kuracisto, tiu povas aligxi al la Internacia Teknika Kolegio =ITK=. La detalajn informojn pri membraro kaj strukturo oni trovas en "Internacia Sciencista Dokumentaro". Protokolojn de la organoj de AIS publikas la kvaronjara, kvarlingva revuo "grkg/Humankybernetik", kiun subtenaj membroj de AIS ricevas senpage, aliaj povas aboni. La prelegtekstojn kaj sciencajn artikolojn alportas la serio "Acta Sanmarinensia". AIS krome publikigas sciencajn librojn de siaj membroj. Ekde 2003 AIS enkorpigxas en internacian fakultatdepartementon de la sxtata rumana Lucian - Blaga Universitato, Sibiu - Hermannstadt kaj evoluigas liberan Europian Universitaton Kelemantia =LEUKAIS= en Komerno, Slovakio. Bulgaroj - membroj de la Akademio estis- laux mia scio la forpasintaj prof. Stojan Gxugxev =Sofio=, prof. Popov =Sofio=, ingx. Kiril Velkov =Vraca=, prof. Dimitar Terziev =Sofio= kaj nun estas prof. Eva-Parasxkeva Bojagxieva =Plovdiv, ekde 1990= kaj prof. Bojxidar Leonov =Karlovo=. Prof. Bojxidar Leonov organizis en Karlovo Sesiojn de AIS-San Marino, kiujn partoprenis, gvidante kursojn aux prelegante, germanaj, rusaj, hispanaj, rumanaj, polaj, litovaj kaj bulgaraj sciencistoj. La forumoj okazis en la Internacia Universitato pri turismiko en Karlovo. Partoprenis la Rektoro de la Akademio - prof. Helmar Frank, AIS-senatanoj el Germanio - prof. Quednau, prof. Lobin k.a., el Bulgario - prof. Popov, prof. Bojagxieva. Foje gastlektoro estis la eksprezidanto de UEA s-ro Renato Corsetti el Italio, krome prof. Sxilo el Rusio, prof. Lewanderska =G=, Aide Cxizikaite =Litovio, ILEI=, Sara Konnerth =Rumanio= k.a.. Tiam partoprenis ankaux ingx. Petar Todorov, prezidanto de BEA. Venis studentoj el diversaj landoj, kiuj partoprenis kursojn, estis ekzamenitaj kaj ricevis kredit-poentojn post cxiu sukcesa ekzameno. Cxi-jare, en junio, en Karlovo okazis Internacia Seminario pri la apliko de Esperanto en la scienco kaj en la tekniko. Inter la partoprenantoj estis prof. Kiselman el Svedio. Prof. Leonov parolis pri la Simpozio kaj pri Esperanto antaux la spektantoj de la Plovdiva televido. Cxiusomere dum la regulaj Universalaj kongresoj oni organizas Internacian Kongresan Universitaton =IKU=. Sciencistoj de AIS, San Marino, gxin partoprenas, gvidante kursojn pri interesaj fakaj temoj kaj ekzamenante la studentojn. IKU-prelegantoj de la bulgaraj AIS-membroj estis ingx. Kiril Velkov kaj prof. E. Bojagxieva =UK-oj 1993, 2000, 2003, 2006=. Krome, la bulgaraj AIS-membroj partoprenis somerajn sesiojn =SUS-ojn= de AIS en San Marino, Rimini, Sibiu, Nitra, Komarno k.a.. AIS, San Marino, invitas novajn membrojn laux la kondicxoj de sia regularo. Eva-Parasxkeva Bojagxieva, profesoro pri biokemio cxe AIS :::::::::::: Esperantaj arangxoj en Bulgario La 11-an kaj 12-an de aprilo E-societo "Kolombo de la paco" en Galabovo celebris la 35-an datrevenon de sia fondigxo. Galabovo estas malgranda urbo en la regiono de Stara Zagora. Sub la gvido de la konata bulgara esperantisto, ekskolonelo Kanjo Kanev, la societo disvolvas viglan kaj multflankan agadon. Estas organizataj renkontigxoj, konferencoj, ekspozicioj, ekskursoj kaj aliaj iniciatoj. La solenajxo okazis en la artgalerio de la urbo. Antaux la solena kunveno la gastoj el diversaj urboj de la lando trarigardis la ekspozicion, kiu prezentas la ricxan historion de la societo. Pri la varia agado de s-to "Kolombo de la paco" parolis gxia prezidanto. En la nomo de la estraro de BEA parolis ties prezidanto ingx. Petro Todorov. Sekvis salutparoloj de reprezentantoj de la komunuma estraro kaj de la E-societoj de la lando. Post la solena kunveno en la Kultura domo de Galabovo amatora artgrupo prezentis la komedion "Nomtagoj" de la hungara auxtoro A. Kertes. En loka restoracio okazis balo, amika vespermangxo kaj kvizo. La sekvan tagon, dimancxon, ni vizitis la monahxejon "Sankta Triunuo" kaj la belegan lokon Karakoleva dupka. *** De la 15-a gxis la 17-a de majo en la pitoreska urbo Velingrad okazis festo dedicxita al la 90-jarigxo de "Bulgara esperantisto", organo de Bulgara Esperanto - Asocio. Post la bonvenigo kaj logxigo de la gastoj la gastigantoj organizis viziton al la vidindajxoj de la urbo. La sekvan tagon, sabaton, en la Historia muzeo okazis solena kunveno kaj estis arangxita ekspozicio prezentanta la historion de la revuo. La soloenajxon malfermis Boris Gagxanov, prezidanto de societo "Stojo Kalpazanov" en Velingrad. Pri la nefacila vojo, kiun la revuo trairis dum la pasintaj 90 jaroj, parolis ties cxefredaktoro Georgi Mihalkov, la prezidanto de BEA ingx. P. Todorov, la eksa redaktoro Venelin Mitev. Esperantistoj el Velingrad prezentis ricxan belartan programon. Posttagmeze G. Mihalkov prezentis sian novan bulgarlingvan libron "Preobrajxenie Gospodne" ="Transfigurigxo Disinjora"=. Dimancxe okazis vizito al la domo de St. Kalpazanov kaj promenado. La gastigantoj certigis bonegajn kondicxojn por ni. *** Cxiun jaron tradicie en Razgrad okazas esperantista Krea Renkontigxo "Abritus". Cxi jare EKRA okazis de la 12-a gxis la 14-a de junio kaj estis dedicxita al la 90-jarigxo de revuo "Bulgara esperantisto". Vendrede post la akcepto kaj logxigo de la gastoj en kafejo "Esperanto" okazis amika vespero. La sekvan matenon la partoprenantoj renkontigxis kaj metis florojn antaux la bareliefon de d-ro Zamenhof. Poste ni forveturis al vilagxo Topcxiite, kie loka folklora grupo prezentis popolajn kantojn kaj lokajn tradiciojn =ekz. sxteladon de junulino=. Ni trarigardis la etnografian muzeon, kies eksponajxoj donis al la gastoj eblecon konatigxi kun la vivmaniero kaj la kutimoj de la logxantaro en tiu regiono. En Topcxii ni vizitis ankaux la domon de la artisto Katjo Katev, kie la atenton de la gastoj altiris interesaj artobjektoj - liaj verkoj el sxtono, metalo k.a.. Reveninte en Razgrad ni vizitis la domon de Gjulfie Osmen por trarigardi sxian malgrandan etnografian kolekton prezentantan la bulgaran kaj turkan vivmanierojn. Posttagmeze an la urba artgalerio la jxurio anoncis la rezultojn de la literatura konkurso EKRA. Inter la premiitaj auxtoroj el Bulgario estas Elena Popova =el Dobricx=, Milena Georgieva kaj Radka Stojanova =ambaux el Razgrad= . Estis organizita ekspozicio dedicxita al la 90-a datreveno de revuo "Bulgara esperantisto". La cxeestantoj vigle partoprenis la diskuton pri la temo "Kion mi deziras legi en nia sxatata revuo "Bulgara esperantisto". La diskuton gvidis Venelin Mitev, gxia eksa cxefradaktoro. Dum la amika vespermangxo en la restoracio la gastoj dankis pri la bona organizado de la arangxo kaj unuanime esprimis la opinion, ke Razgrad estas vera fortikajxo de E-movado en Bulgario. Radka Stojanova :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Ohxrid - realigita revo Malgranda estas la sxanco de la personoj kiuj neprofesie okupigxas pri muziko kaj kantarto veturi al eksterlando.. En nia 17-jara praktiko ni efektivigis nur du tiajn iniciatojn. Laux projekto de programo "Grjundvig" ni vizitis la turkan urbon Izmit. La dua veturado al Tetovo kaj Ohxrid =Makedonio= realigxis la 5-an kaj 6-an de marto cxi jare. Ni dankas al fonduso "Kulturo", kiu certigis la financajn rimedojn por nia vojagxo. Vi ja povas kompreni la gxojon de la homoj, kiuj per speciala =30-loka= buso direktigxis al Makedonio. Ankoraux la unuan tagon de nia restado okazis koncerto en la plej granda salono de la kultura domo en la dua laux grandeco urbo Tetovo. Kun bona humoro kaj sincera sento kantis la virina ensemblo "Ljulin": Irina Zaharieva sukcese prezentigxis per sia solkanto. Bone prezentis sin ankaux la grupgvidantino de la ensemblo Rajna Mitina. Profunde impresis la publikon la kortusxaj kantoj de Maria Hristova. Kun stormaj aplauxdoj la auxskultantoj renkontis la auxtorajn kantojn de rock-grupo "La gajaj knaboj". La programon partoprenis ankaux duo el Skopie, kantistoj de makedona fokloro. La vespero estis agrabla. En vera amikeca etoso pasis la vespermangxo en la hotelo, kie ni estis logxigitaj. Sonis makedoniaj kaj bulgaraj kantoj. Cxi tie mi ne povas ne rimarki, ke la prezidanto de la makedona Asocio de la nevidantoj Jxarko Selkovski kaj liaj kunlaborantoj certigis al ni bonegajn kondicxojn dum nia restado. La 6-an de marto ni ekveturis al Ohxrid . Nia vojo trapasis la montarojn. Ni malsupreniris. Antaux ni vidigxis la lago. La plej granda en la Balkana duoninsulo.. Laux donitajxoj de la enciklopedio gxi estas longa 30 kilometrojn kaj largxa 14,5 kilometrojn. Ties cxeborda linio estas longa 88 km. Gxia meza profundo estas 163,7 m. Bedauxrinde antaux ol atingi la monahxejon "S-ta Naumo" versxigxis malvarma pluvo. Tiu spirita fortikajxo datumas de la 9-a j.c.. Gxi konservas rememorojn pri la unuaj instruistoj, pri klerigantoj kaj lernantoj de s-taj Cirilo kaj Metodio, pri Klemento kaj Naumo. Ni tranoktis en komforta hotelo apud la lago. Antauxvespere ni vizitis la urbon. Tie estas konservitaj mezepokaj pregxejoj, la fortikajxo de la bulgara caro Samuil, muroj kaj ruinoj, partoj de sxtonkonstruajxoj. Jam estis mallume kaj denove versxigxis malvarma pluvo. Ni rapidis denove kolektigxi kun niaj makedoniaj amikoj. Tiaj vesperoj cxe la tablo kun bongustaj mangxajxoj kaj fresxigaj trinkajxoj restas neforgeseblaj por ni cxiuj. La sekvanta mateno estis mirinda. La varmaj sunradioj respeguligxis en la larmoklara akvo de la lago. Ni estis felicxaj gxui gxian fascinan belecon. Spas Karafezov :::::::::::: Dudekdu tunojn pezas la orkestro de Decxko Garbatulov La nevidanto Decxko Garbatulov estas la plej longjara sonorilisto en la 107-jara historio de la monahxejo "Kristnasko" en u. Sxipka. Jam tutajn 43 jarojn li sonorigas la sonorilojn de la templo. Avo Decxko fieras, ke liaj 17 sonoriloj lauxnombre superas tiujn de la templo - monumento "Al. Nevski" en Sofio, kie ili estas 12. La plej granda el ili pezas cxirkaux 12 tunojn kaj la plej malgranda 10 kg. Tri el ili la monahxejo ricevis donace de la rusa kolektanto Olovjasnikov kaj la ceteraj estas mulditaj en Moskvo. Por ties ellaboro oni uzis 31 tunojn de refanditaj kuglingoj kolektitaj post la bataloj en Sxipka en la rusa-turka milito =1877-1878= . Kvankam lia vidpovo de tago al tago cxiam pli kaj pli malbonigxis, avo Decxko ne malesperigxis. Li ne nur ne rezignis pri sia amata laboro, sed trovas por si ankaux aliajn amuzajn okupojn. Unu el tiuj interesaj okupoj estas kalkuli kiom da milionoj da sxtupoj li supreniris en sia 43-jara laboro laux la helika sxtuparo de la 55-metra sonorilturo de la monahxejo. Por atingi la templon oni devas supreniri 160 sxtonajn sxtupojn plus 45 laux la helika sxtuparo en la sonorilejo. D. Garbatulov komencis perdi sian vidpovon ankoraux dum junagxo. La kuracado en Odeso montrigxis senrezulta. La kuracistoj rekomendis al li eksercxi pli senstrecxan laboron. En la komenco de la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento li eklaboris kiel sonigisto en la nacia parko-muzeo "Sxipka- Buzlugxa". "Por farigxi sonorigisto oni devas havi muziksentemajn orelojn" - diras avo Decxko. Dum la ripoztagoj D. Garbatulov mem prizorgas la florgxardenon kaj subtenas perfektan purecon en sia naskigxdomo en Sxipka. En la ceteraj tagoj de la semajno li logxas kun sia familio en Stara Zagora. Alia granda defio de avo Decxko estas lia inklino paroli pri historiaj temoj antaux la turistoj. Per sia enciklopedia memoro, rapida penso kaj parolo li prezentas la eventojn bildece. "La monahxejo "Kristnasko" "- rakontas D. Garbatulov - estas konstruita en 1902. Ekde ties malfermo gxis 1923 sonorigistoj tie estas du monahxoj - Nikolao kaj Pauxlo. Ili estas internigitaj kune kun la prioro, la rusa pastro Sergej, post kiam en la nokto de la 23-a de septembro la monahxejaj sonoriloj sciigis la logxantaron pri la eksplodo de la antifasxisma ribelo". Tri jarojn poste en Sxipka eklogxis eksaj blankgvardianoj, oficiroj de la cara rusa armeo forpelitaj de la regximo en Sovetunio. Gxis 1934 la monahxejo fakte estas rusa proprietajxo. Nome tiuj blankgvardianoj post la internigo de la monahxoj transprenis la regadon de la monahxejo, oficigis sian sonorigiston, ecx sukcesis fondi pregxejan hxoron. Post la 9-a de septembro 1944 pastro Sergej estis liberigita kaj revenis en Sxipka, kie instruis al la monahxo Mihail Arefiev la malfacilan arton fari muzikon per sonoriloj. Nome de Arefiev D. Garbatulov transprenis la stafeton. Hodiaux avo Decxko prizorgas la tombojn de la blankgvardianoj kaj la rusaj monahxoj. Li ne cxesas sonorigi la sonorilojn en cxiu eklezia festo kaj cxiun vendredon kaj dimancxon. Li timas nur, ke li povas malsanigxi kaj lasi la sonorilojn sen instruita sonorigisto. Garbatulov tamen esperas, ke tio ne okazos. Du novicoj en la monahxejo montris intereson al la plej peza orkestro en Bulgario. =el gazeto "Iskra"= :::::::::::: Lingvaj demandoj Pri, por, pro Inter tiuj cxi tri prepozicioj estas sona proksimeco, sed iliaj signifoj estas suficxe klare distingitaj: Pri esprimas temon de parolo =de rakonto, de verkado k.s.= aux objekton de pensado =de traktado, studado k.s.=; Por esprimas destinon, celon, strebon de ago al io aux al iu; gxia antonimo =en la dua okazo= estas kontraux; Pro esprimas kauxzon, kiu sekvigas ion; gxi al kauxze de, sekve de. Libro pri la bulgaroj =rakontanta pri ili= - Libro por la bulgaroj =destinata por ili=. Pensi, memori pri io. Pri la lupo rakonti, kaj la lupo renkonte. Acxeti por si kaj por sia frato. Mi donas tion por li =por ke li ricevu gxin=. Labori por mono =por akiri monon=. Cxe la balotado unuaj balotis por, aliaj kontraux la kandidato. Papero por skrib=ad=o. Ludo por ripozo. Taso por teo. Mi ne venis pro la malbona vetero. Pro via malfruigxo ni perdis tutan horon en atendo. Pro la cirkosntancoj, pro manko de mono, pro malvarmo k.t.p.. Por kiu vi acxetas tiom da pano =acxetante tiom da pano, kiun vi havas en la konsidero=? Pro kio vi acxetas tiom da pano =kial, kio estas la kauxzo, ke vi acxetas tian kvanton=? Pro kio = kial =pro kiu kauxzo=. Ne parolu pri lia malbona sanstato. Ne parolu pro lia malbona sanstato =konsidere al lia sanstato, ne parolu=. Preter la montritaj bazaj signifoj cxiu el la tri prepozicioj havas ankaux specialajn uzojn, pli-malpli proksimajn al la bazaj. Por: por unua fojo. Donu al mi libron por tri tagoj. por cxiam, por eterne. Acxeti ion por kvindek frankoj. Pagi por abono, por livero, por mendo. Mi pagis por la papero 20 frankojn. Mi acxetis paperon por 20 frankoj. Por cxiu acxetita funto da teo tiu cxi komercisto aldonas senpage funton da sukero. =Ekzercaro, n-ro 31=. Pagu por mi. Por mi =al mi=tio cxi estas facila =agrabla, egala, netolerebla= afero. Ankoraux pli malproksima de la baza signifo de por estas gxia uzo en esprimoj kiaj: Li prenis min por ministro =li erare ekpensis, ke mi estas ministro=. Sxtono servis al mi por kuseno =anstataux kuseno=. La lastajn esprimojn oni povas konsideri Esperantaj idiomajxoj =lingvaj "Esperantismoj"=; sendube, ili estas sxuldataj al la influo de naciaj lingvoj. En la konstruo por kaj infinitivo =por legi, skribi, vidi k.t.p.= por estas ne prepozicio, sed konjunkcio. Tio cxi estas videbla ankaux en la modalo ke kaj volitivo: Mi venis por vidi vin = Mi venis, por ke mi vidu vin. Pro: Morti pro la patrujo estas agrable =Ekzercaro, n-ro 20=. Kiel ni devus kompreni tion cxi? - Ke la patrujo =aux gxia bono, gxia intereso, respektive nia deziro esti en helpo al gxi= estas la kauxzo, kiu sekvigas morton. - Iom tro abstrakta, tamen oni povus akcepti tian interpreton. Sed certe tie cxi pli konvenus la prepozicio por. Kiel vi vidas, tiu cxi uzo estas sankciite de la "Fundamento de Esperanto" mem. Similan uzon ni vidas ankaux en la Antauxparolo al la Fundamento: "Pro la unueco de nia afero cxiu bona esperantisto devas antaux cxio bone koni la fundamenton de la lingvo". Cxu la unueco de la lingvo estas kauxzo, kiu necesigas bonan konon de la "Fundamento"? Se ni pensas pri la celo de tiu cxi kono, ankaux cxi tie pli konvenus konvenus la prepozicio por. Petro Stojan trovas la esprimon "morti pro la patrujo" rus-imita kaj nomas gxin "Esperanta volapukajxo". Mi pensas same. En la latina lingvo, el kiu venas la priparolata prepozicio, gxi havas kelkajn signifojn =pro, por, antaux, anstataux=; en iujn naciajn lingvojn gxi penetris kun unu aux pluraj el tiuj cxi signifoj; ecx en slavaj =rusa, cxehxa= preter la signifo por estas ankaux pri. La montrita modifo de pro en Esperanto certe estas influita de la nacilingvaj uzoj, plejparte de la latina lingvo =pro patria=. Laux mi, tiu cxi uzo, kvankam "benita" de la Fundamento, estas evitinda kaj evitebla. Ni evitu esprimojn de la speco: pro informo =sendi, anonci ion=, labori pro gloro, donaci pro memoro, doni sxafon pro =kontraux= bovino= k.s.. Estas okazoj, cxe kiuj la sencaj konsideroj por uzo de tiu cxi aux alia el la tri prepozicioj estas tre proksimaj kaj interplektigxas. En tiaj okazoj oni ne povas kun plena certeco elekti unu el ili; tio signifas, ke la uzo de cxiu ajn el ili estas egale bona aux tolerebla: kontenta pri - pro; zorgi pri - pro; esti maltrankvila pri - pro - por; indigni pri - pro; ridi pri - pro =je=. Aparta kazo estas la prepozicio post la verbo danki: cxu pri, por aux pro? Por estas malplej gxusta; pri povas havi pravigon, sed plej gxusta estas pro. Post la verbo trinki =honore je=: por - pro =kaj je=. Prefiksa uzo: Por: poreterna, porcxiama, porvivajxo =proviantoj=, porstudenta, porinfana, porpaca movado k.a.. Pro: propeto, proparoli =preferinde: porparoli=, promemora =pormemora=, propeka kapro. Pri: priparoli, pridiskuti, pripensi, pridemandi, priskribi, prisilenti, pridiri ks. Sed preter tiuj cxi formajxoj, cxe kiuj pri aperas en sia baza senco, ni havas aliajn kun akcesora, pli largxa signifo: prilabori, prilumi, prisemi, prirabi, priplugi ks. Cxe ili pri esprimas plenumon de ago rilata al certa objekto. Sendube, tiu cxi uzo, kiu povus hezitigi iujn esperantistojn, venis sub influo de la slavaj lingvoj, en kiuj la responda =o, ob=, speciale en prefiksa uzado, havas la sencon de la Esperanta pri: temo, objekto de traktado, parolo, pensado, plenumo de ago rilate al iu objekto, kaj ecx plue - plenumo de ago cxirkaux la objekto de cxiuj gxiaj flankoj. Pri tiu prepozicio en la Plena Gramatiko ni legas interalie =parto Ii, n-ro 179, Rim. Iii, p. 248=: "La prepozicio pri estas interesa pro tio, ke gxi estas uzataekskluzive abstrakte, signante la objekton, kiun la ago koncernas. En multaj naciaj lingvoj mankas tia prepozicio =en ili oni helpas sin per metafore uzataj prepozicioj=". Efektive, per sia "universaleco" la prepozicio pri memorigas la gxeneralsencan prepozicion je kaj helpas eviti cxi-lastan en multaj okazoj, prezentante oportunan esprimilon. Atanas D. Aatanasov - Ada =el "La lingva esenco de Esperanto"= :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo La diligenta formiko Cxiumatene la diligenta formiko venis gaje al sia laborejo. Gxi amis sian laboron kaj pasigis la plejmulton de la taghoroj laboregante, cxiam zumante melodiojn. La gxenerala direktoro, dika grasa skarabo, konstatis, ke neniu kontrolas la formikon. Tio maltrankviligis gxin kaj gxi kreis postenon de inspektoro kaj tiucele dungis sterkoskarabon. Cxefa zorgo estis la labortempo de la formiko. La afero na rajtis dauxri sen stamphorlogxo. Cetere al laborpasxoj devis esti normigitaj. Neprokraste la sterkoskarabo nepre bezonis sekretariinon por skribi raportojn, akcepti telefonalvokojn kaj kunordigi la laboron. La formiko konstante plulaboris serene, cxar gxia laboro placxis al gxi. La gxenerala direktoro estis entuziasmigita pri la laboro de la sterkoskarabo. Nun oni havis notojn, diagramojn kaj analizojn en EXEL-tabeloj kaj Powerpoint-prezentajxojn. Urgxe necesis dungi musxon kiel atestanton. Gxi ricevis porteblan komputilon kaj prilaboris cxiujn dokumentajxojn. La diligenta formiko ne plu zumadis melodiojn, male gxi plendis, cxar cxiame devis fari tedajn skriblaborojn anstataux labori produktive. Sekve la gxenerala direktoro decidis dungigi administranton por la sekcio en kiu laboris la formiko. Tiun respondecoplenan taskon gxi transdonis la la akrido. Tiu tuj postulis plej modernan komputilon kun interretaliro kaj personan asistanton: la bufo. La diligenta formiko neniam plu kantis. Gxi pli kaj pli maltrankviligxis. La gxenerala direktoro decidis komisii al eksteraj entreprenkonsilistoj ellabori analizon. Nepre estis esplorende kiuj laborpasxoj devis esti optimigataj. La komisiita entreprenkonsila firmo eklaboris. Kontraux konsiderinda monsumo gxi faris analizon pri la nuna stato, antauxplanis novajn celojn kaj laborkvantojn kaj disvolvis hipotezojn. En tiu tempo la gxenerala direktoro konstatis, ke la parto, en kiu cxiam laboris la diligenta formiko, atingis malbonajn rezultojn je la kvalitkontroloj eksteraj. Krome la kostoj de tiu sekcio lastatempe estis kreskintaj kaj nun transpasxis la bugxetan kadron. Tiel la afero ne rajtas esti dauxrigota! Li sin turnis al ekspertino en kontrolaferoj. Sxi analizumadis kaj diagnozumadis dum tri monatoj kaj ellaboris ekspertizon ne miskompreneblan: "Viaj kostoj por personaro estas tro altaj, vi devas redukti laborlokojn". Sekvante la ekspertizon de la ekspertino finfine la gxenerala direktoro maldungis la formikon. Laux Hildegard Schwering tradukis Jomo Ipfelkofer =el "Sennaciulo"= :::::::::::: Kanto pri hundino Foje en stalo avena, kie brilas de matoj or., naskis hundino matene sep hundidojn kun flava kolor.. Gxis vespero sxi ilin karesis, lekante per sia lan., kaj la negxo degela estis sub varma sxia flank.. Sed kiam kokinoj vespere sidigxis surstange en ord., venis la mastro severa ensakigis la sepon sen vort.. Sur la negxo sxi kuri strebis, rapidante sekvi lin. Kaj longe, longe tremis de akvo vibranta ring.... Kaj kiam sxi iris revene, forlekante la sxviton de flank., eksxajnis la luno serena kvazaux unu sxia infan... En la bluan alton cxielan sxi rigardis kun hurla kri., kaj glitis al luno sxancela, post montet. malaperis gxi. Ka surde, kvazaux post vunda moka, dolora sxtonjxet., la okuloj ruligxis hundaj - oraj steloj al negxa kviet.. Sergej Esenin :::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Sxtona nuptofesto Per tiu nomo estas konataj la teraj piramidoj apud urbo Kargxali en orienta Rodopi - montaro. Ili prezentas imponan grupon de skulptajxoj kreitaj de la plej granda majstro - la naturo. La piramidoj trovigxas je cx. 5 km de Kargxali en la regiono de vilagxo Zimzelen. La natura fenomeno estas situanta sur tersurfaco de 5 hektaroj kaj de nememorebla tempo estas ligita kun pluraj legendoj. Tiuj belegaj figuroj altaj cx. 10 metrojn estas formitaj de vulkanaj tufoj antaux 50 milionoj da jaroj en Eucena? maro, kiu etendigxis sur la teritorio de la orienta Rodopa regiono.La tufoj estas saturitaj de feraj, manganaj kaj aliaj oksidoj. Cxe bona vetero la malvarmigxinta nupta procesio konturigxas pitoreske sur la cxiela fono. Oni povas observi gxin je distanco de 3 km. En 1974 la strangaj formitajxoj de la teraj piramidoj estis proklamitaj naturvidindajxoj kaj estas protektataj de la legxo. =el gazeto "Tria agxo"= :::::::::::: Humuro Miskomprenoj en la vivo Instruistino rakontas al siaj unuaklasanoj pri floroj kaj birdoj - heroldoj de la printempo. Kiam sxi mencias la vorton "cikonio", subite de la lasta benko ekkrias Ivcxjo: - Sinjorino, kial vi mensogas nin? Iam la cikonioj alportis la bebojn, sed nun la patrinoj naskas ilin per sekso kaj "in vitro", cxu ne? Pro tio la cikonioj jam malaperis. Mia avo diris, ke la lastajn jarojn li nenie vidis cikoniojn en la urbo. Radka Stojanova Jen du anekdotoj el la Interreto: Gusta respondo Jozefino legas libron pri geedza kunvivado. La autoro skribas tie, ke unu el la sxlosiloj al bona geedzeco estas neniam ordoni unu al la alia. Kruko: Cu? Jozefino: Mi neniam ordonas al Vi, cu ne? Kruko silentas. Jozefino: Respondu! Unua lernejtago En Bervalo, la unua lernejtago. Eta Jocxjo jam sidas cxe sia skribtableto. Jocxjo: Jen la unua tago de lernejo.... Li rigardas cxirkau si: Baldau la sonorilo sonoros la unuan lecionon. Li pensas dum kelkaj sekundoj: Mi ankorau havas tempon por forfugxi tra la fenestro.... :::::::::::: Ni funebras La 10-an de junio cxi jare post mallonga malsanado forpasis nia samideano Marin Iliev Marinov el Varna en agxo de 57 jaroj. Li Esperantigxis en la 70-aj - 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. Marin estis aktiva membro de la iama E-societo de la blinduloj en Varna. En la lastaj jaroj de sia vivo li tute perdis siajn vid- kaj auxdpovon kaj nur brajlaj bulgarlingvaj kaj Esperantaj revuoj estis lia ligo kun la cxirkauxa mondo. Dormu en paco, kara samideano. La bulgaraj nevidantaj esperantistoj :::::::::::: 2009/4 Karaj legantoj, Tiu cxi numero de nia revuo estas dedicxita al la 150-jara jubileo de nia kara Majstro, kreinto de la Internacia lingvo d-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof. : : : : : : Esperanto-vivo Raporto pri la agado de ANEB en la periodo 28 Vi 2008 - 20 Vi 2009 Karaj gesamideanoj, Post nia raport-elekta kunveno pasintjara nia cxefa tasko estis la nova jugxa registrigxo. Post plenumo de multaj formalajxoj ni ricevis la jugxan decidon. Ni renovigis ankaux la kontrakton pri kunlaboro kun ABB por la sekvaj kvin jaroj kaj en gxi ni listigis unu novan punkton - cxiujare registri sur KD unu E-libron. Tre serioza estas la problemo trovi kompetentan leganton. Se ni solvos gxin, ni povos fari la surdiskigon. La tradicio estis respektita. La nacia renkontigxo en Varna, dedicxita al la dekjarigxo de ANEB kaj la 100-jarigxo de UEA, pasis tre sukcese kaj lasis agrablajn rememorojn cxe la parto- prenantoj. La menciitajn datrevenojn festis ankaux niaj lokaj E-grupoj. Niaj esperantistoj el Sofio, Razgrad kaj Plovdiv partoprenis la nacian kongreson de BEA en Carevo. Okaze de la datrevenoj de Zamenhof kaj Louis Braille ni organizis literaturan konkurson kaj la rezultojn ni anoncos en nia cxi-jara nacia renkontigxo. La adresojn de cxiuj dezirantoj ni publikigos en la nova adresaro. Ni ankoraux ne preparis la Regularon pri la premioj. Pri la revuo: Dank. al la helpo de niaj kuneldonantoj ABB kaj Legejo "L. Braille" kaj de Fani Mihajlova revuo "Esperanta fajrero" aperas regule. Dank. al la financa helpo de la direktoro de la Nacia centro por rekapabligo de blinduloj la sonversio de la revuo estas farata ekskluzive sur KD. La problemo estas, ke ni ankoraux ne certigis la necesajn monrimedojn por tiu cxi jaro. Cele al plibonigo de la enhavo kaj eldonado de la revuo laux decido de la Estraro cxi jare ni faras eksperimenton. Ni elektis kvarmembran redaktan komitaton al kiu apartenas la cxefredaktoro. Cxiu komitatano pretigos unu numeron en la jaro. Se la rezulto estas bona kaj post sendado pri la opinio de la legantoj, la Estraro decidos cxu indas dauxrigi tiun praktikon. Dancxo Dancxev zorgas, ke la dezirantoj ricevu aliajn E-revuojn. Dank. al Rob Moerbeek ni ricevas sonregistrajxojn =kasedojn= de "Esperanto", "Heroldo de Esperanto", "Internacia pedagogia revuo", "Puraj pulmoj". El Cxehxio ni ricevas "Auxroro", el Kroatio "Tempo". Ankoraux ni ne povas doni eblecon al pliaj personoj auxskulti tiujn cxi revuojn. Niaj membroj abonas la revuon "Bulgara esperantisto", ni registrigas gxin ankaux sur KD, sed ni devas trovi pli konvenan leganton. Kursoj: La kurso en biblioteko "L. Braille" sukcese finigxis. En Varna okazas kurso por progresintoj sub la gvido de Boris Bodicxev laux projekto de fondajxo "Kunpartopreno". En la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo en Varna Dobrinka Bodicxeva gvidas kurson, kiun subvencias biblioteko "L. Braille". En Razgrad sub la gvido de Radka Stojanova la grupo regule kolektigxas. La novaj esperantistoj, kiuj esprimis deziron, estis enlistigitaj en la nova adresaro, sed ni devas zorgi, ke ili plu interesigxu pri la lingvo kaj la movado. Internacia agado: Nia grupo el Sofio gvidata de Keranka Milusxeva partoprenis en IKBE en Kroatio kaj kontribuis al la kongresa programo. La kongresa rezolucio aperis en "Esperanta fajrero" kaj "Bulgara esperantisto". Ni sendis gxin ankaux al la estraroj de niaj parencaj organizajxoj laux sugesto de LIBE. Dimo Dimov kaj Veselina Stoilova tradukis la rezolucion en la bulgaran lingvon kaj kune kun informo pri la kongreso gxi aperis en revuo "Zari" ="Auxroro"=. Jam multaj niaj esperantistoj korespondas aktive per la Interreto. Kun niaj parencaj organizajxoj ABB kaj gxiaj filioj, Nacia biblioteko "L. Braille", Popola konsum- kooperativo de la blinduloj k.a. ni havas aktivajn interrilatojn, kio helpas al ni atingi bonajn rezultojn en nia laboro. Pro tio ni dankas al ili. Kun BEA ni havas kontaktojn, kiom tio dependas de ni. En revuo "Bulgara esperantisto" trovas lokon niaj materialoj. Kune kun fondajxo "Kunpartopreno" ni pretigas kompaktan diskon, sur kiu estos registritaj kantoj en Esperanto plenumitaj de niaj esperantistinoj Elena Nikolaeva kaj Nadejxda Stojnova. Ni esperas, ke en decembro okaze de la Tago de Zamenhof ni havos kaj povos proponi gxin. Financa agado: Cxefaj fontoj de rimedoj por ni kiel cxiam estas la membrokotizo kaj la abonkotizoj. En 2008 j. pagis membrokotizon 60 esperantistoj kaj cxi-jare pagis gxis nun 62 personoj. En 2008 por la du versioj de "Esperanta fajrero" ni havis 76 abonantojn, el ili 18 senpagaj - por personoj, institucioj kaj redakcioj. En 2009 la abonantoj estas respektive 80 kaj 23. Malgrandan sumon de 35 euxroj Keranka Milusxeva sukcesis kolekti en formo de donacoj de eksterlandaj legantoj dum IKBE. Detalan informon pri la financa stato de la Asocio, kiu tute ne estas bona, vi ricevos de la financa raporto. La Estraro devas serioze sercxi solvon de tiu cxi problemo - cxu trovante sponsorojn, cxu defendante projektojn. Ni alvokas ankaux niajn membrojn helpi trovi monrimedojn por nia agado. Bedauxrinde sen mono nun, en nia tempo, nenio estas realigebla. Se ni ne sukcesos trovi monrimedojn en la sekva jaro, la Asocio suferos kolapson. Pri la laboro de la Estraro: La pasintjara raporta-elekta kunveno reelektis la Estraron kun unu nova membro. Konforme al la statutaj sxangxoj sxangxigxis la strukturo de la Estraro. Nia sperto montras, ke la nova posteno - vicprezidanto, estas trafa solvo. Do, la Estraro aspektas tiel: Vladimir Jxelev - prezidanto, Keranka Milusxeva - vicprezidanto, membroj: Dancxo Dancxev, Dimo Dimov, Ilian Eftimov, Maria Jordanova kaj Radka Stojanova. Okazis kvar estrarkunsidoj. Firmigxis la praktiko solvi la kurantajn problemojn per telefonkontaktoj. Cxiu faris tion, kio estis en ties ebloj. Kompreneble ne en cxio ni havis sukceson, sed nian laboron vi povas pritaksi. Pri iuj antauxstarantaj taskoj: Ni petas, ke kune kun la faritaj de vi proponoj ili estu akceptitaj kiel decidoj de la kunveno: 1. Organizi la Nacian renkontigxon kaj anonci la rezultojn de la literatura konkurso. 2. Aperigi brajle la statuton de ANEB. 3. Prepari kaj akcepti la Regularon pri la asociaj premioj. 4. Organizi renkonton kun Georgi Mihalkov kaj pridiskuti lian romanon "Fugxo". 5. Organizi lancxon de la nova disko okaze da la Zamenhof-tago. 6. La lokaj grupoj kunvenu almenaux unufoje monate. Jen kia estas nia modesta agado en tiu periodo. Versxajne eblus fari pli, sed tio dependas de ni cxiuj. Ni deziru al ni sukceson! :::::::::::: 75-a IKBE brile sukcesis La 75-a Internacia kongreso de blindaj esperantistoj okazis inter la 18-a kaj 25-a de julio en la pola intermontara kuracloko Musxina, fama pro la loka mineralakvo. Cxar PANES tute rezignis preparlaborojn, organizanto estis PEA kunlabore kun LIBE. Partoprenis 94 personoj el 16 landoj. Pri la kongresa temo "Integrigxo" sian referajxon prezentis nur s-ino Aneta Batric =Rumanio=, tamen tre kompetente parolis Otto Prytz pri brajlo, Aldo Grassini pri G. Puccini kaj P.L. da Costa pri siaj provoj surdiskigi PIV-on kaj aliajn vortarojn. Cxiu kongresano donace ricevis de Japana Asocio de Blindaj esperantistoj =JABE= diskon kun auxtomate instaligxanta vocxsintezilo. La matenaj instrulecionoj de Rob Moerbeek celis plialtigi la lingvan nivelon de la partoprenantoj. Dum ambaux Asembleaj kunsidoj ni esploris la nunan staton de la E-movado inter la blinduloj kaj pritraktis manierojn por plivigligi gxin. Estis aprobitaj la rezultoj de la balotado por nova estraro. LIBE-estraron eniris Arvo Karvinen =prezidanto=, Nedeljka Lozajicx =vicprezidanto=, Dragan Sxtokovicx =gxenerala sekretario=, Anatolij Masenko =dua sekretario=, Pierluigi da Costa =kasisto=, Natalia Kasymova kaj Vladimir Jxelev =konsilantoj=. Pri la venontjara kongreslando oni dume ne decidis. Neordinare abundaj cxifoje estis ekskursoj - cxu perpiedaj aux busaj, interesaj vizitoj al la abelbredejo Kamiana kaj mineralakva fonto Kronice, navigado sur rivero Poprad kaj aliaj. Oni konatigis nin kun la montarana folkloro de regiono Soncxa Tero kaj klasikaj kantoj altkvalite plenumitaj en pregxejo. Ankaux dum la Arta vespero ni gxuis diverspopolajn kontribuajxojn. Nia s-ano Otto Prytz kiel kutime sercxis nomon por la pasinta IKBE kaj sxerce nomis gxin "Insekta kongreso", cxar la nomo de la kongresloko Musxina cxu ne sxajnas al vi E-vorto kaj atentu - la familia nomo de gxia entuziasma organizantino Halina Komar =la pola "komar" en Esperanto estas "kulo"=? Anatolij Masenko =Rusio= :::::::::::: 61-a Kongreso de BEA De la kvara gxis la sesa de septembro 2009 proksime al urbo Vraca en ripozejo Ledenika okazis la 61-a kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio. Krom tio la lokaj esperantistoj festis la 100-jarigxon de sia societo "Verda raketo". Partoprenis la kongreson 100 geesperantistoj - bulgaroj kaj gastoj el Serbio kaj Rumanio, ankaux unu el Nederlando. Laux la programo la cxestantoj havis eblecon paroli pri Esperantaj bibliotekoj kaj akcepti utilajn decidojn, viziti la rimarkindan groton Ledenika, spekti filmon pri la kongresa urbo. La 5-an de septembro posttagmeze oni malfermis la 61-an kongreson, kiu dauxris de la 14-a gxis la 17,30 horo. La prezidanto de BEA ingx. Petar Todorov tralegis la raporton de la estraro kaj Ilija Iliev tralegis la raporton de la Kontrola komisiono. La delegitoj akceptis la proponon de ingx. Bojxidar Leonov, ke la 62-a kongreso de BEA okazu en urbo Sopot. Interesa kaj agrabla momento por la membroj de ANEB estis tiu, kiam la prezidanto de BEA anoncis kiel unu el la novaj honoraj membroj de BEA Dancxo Dancxev, cxefredaktoro de revuo "Esperanta fajrero", poeto, jxurnalisto. Vespere dum la solena vespermangxo la delegitoj kaj gastoj dividis siajn impresojn kaj interesajn ideojn. Dimancxe cxiuj vizitis la historian muzeon kaj promenadis en la urba centro. Radka Stojanova :::::::::::: Tradicia renkontigxo en Varna Ankaux cxi-jare okazis la tradicia E-renkontigxo, kiun ANEB cxiujare okazigas en Varna. De la 14-a gxis la 16-a de auxgusto nin gastogis la Lernejo por infanoj kun difektita vidpovo. Cxeestis 30 esperantistoj kun akompanantoj el la tuta lando. Vespere de la 14-a de auxgusto ni festis la 150-jarigxon de la naskigxo de L.L. Zamenhof. Keranka Milusxeva tralegis parton de lia parolado antaux la unua UK de Esperanto en Bulonjo cxe Maro en Francio. Veselina Stoilova prezentis diskon kun bulgaraj kantoj en Esperanto, kiun nun preparas fondajxo "Kunpartoprenantoj" kunlabore kun ANEB kaj auxdigis al ni kelkajn el ili. La kantojn plenumas Elena Nikolaeva kaj Nadejxda Stojnova. Iuj el la cxeestantoj konsilis plibonigon de la kvalito. La disko estas dedicxita al la Zamenhofa jubileo kaj gxi estos lancxita la 15-an de decembro. En la programo de la vespero sonis versoj de Zamenhof. La 15-an de auxgusto matene okazis solena kunveno dedicxita al la jubileo de L.L. Zamenhof. Dimo Dimov tralegis referajxon pri la E-stilo. La prezidanto de ANEB informis pri la novelektita estraro de LIBE. Okazis literatura-muzika programo sub la gvido de Radka Stojanova. Kortusxa estis la momento, kiam Etien Todorov gratulis la cxeestantajn s-aninojn kun nomo Maria okaze de ilia nomtago, la 15-a de auxgusto - Tago de Dipatrino. Dank. al la bona vetero ni pasigis agrablajn horojn sur la plagxo. Konklude mi deziras esprimi ankaux mian opinion, ke niaj arangxoj dum la renkontigxo estigxis iel malprofundaj, mankis diskutoj kaj profundaj traktadoj. Cxi-jare oni festas la 200-jarigxon de la naskigxo de Louis Braille. Ni ne devus preteratenti tiun gravan jubileon, ni povus ekz. organizi kvizon pri la vivo kaj agado de L.L. Zamenhof kaj L. Braille. Al mia opinio aligxis ankaux aliaj partoprenantoj, kiuj konsideris la renkontigxon ne altnivela. Laux iniciato de Etien Todorov iuj partoprenantoj en la renkontigxo havis eblecon ekkoni la novan brajlan grandkapacitan presmasxinon de la lernejo, per kiu gxi havos eblecon presi lernolibrojn kaj lernohelpilojn por siaj bezonoj. Marinka Marinova :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento la Tutrusia asocio de la blinduloj =VOS= donacis du hundojn-gvidantojn al la bulgaraj blinduloj. En la postaj jaroj iuj nevidantoj sukcesis havigi al si hundojn-gvidantojn el Germanio. La asocio de la bulgaraj blinduloj provis organizi lernejon, sed ne sukcesis. La auxtorino de la suba artikolo establis fondajxon "Okuloj sur kvar piedoj" kun la celo organizi lernejon por hundoj-gvidantoj en Bulgario. Post dauxra laboro la unua instrukciisto estis trejnita en Rusio. Lernejo por hundoj-gvidantoj La lernejo estas oficiale malfermita en 2007. La inauxguron cxeestis oficialaj reprezentantoj de la Ministerio de sanprotekto kaj de la Cxefurba komunumo. La lernejo havas la konstantan moralan kaj materialan subtenon de kompanio M-tel kaj de la Cxefurba komunumo kaj defendas projektojn. La inauxguro de la sidejo de lernejo por hundoj-gvidantoj de blinduloj en aprilo 2007 signis fermon de plena teknologia ciklo - reproduktado, selektado kaj bredado, socialigo, klerigo, diplomigxo kaj transdono de hundoj-gvidantoj. La skipo de la lernejo konsistas el sep instrukciistoj, kvar prizorgantoj kaj kvar administrantoj. De sia fondigxo gxis nun la lernejo transdonis senpage 18 hundojn-gvidantojn al bulgaraj blinduloj el la tuta lando. La jara kapacito por hundotrejnado estas 14 hundoj. La diplomitaj hundoj-gvidantoj estas trejnitaj laux vojplana-komanda sistemo kaj la blindaj homoj tri semajnojn estas trejnataj labori kun la hundo - 2 semajnojn en la lernejo kaj unu semajnon en la domo de la blindulo. En 2010 fondajxo "Okuloj sur kvar piedoj" kandidatigxos por plenrajta membreco en la internacia federacio de la lernejoj por hundoj - gvidantoj de blinduloj. Kiam gxi estos gxia membro, gxi rajtos proponi hundojn-gvidantojn ankaux al eksterlandaj dezirantoj kaj la prezoj estos konsiderinde malpli altaj ol tiuj en Euxropo. Albena Aleksieva - fondinto kaj prezidanto de fondajxo "Okuloj sur kvar piedoj" Esperantigis Fani Mihajlova :::::::::::: Kun amo al la homoj kaj iliaj kulturaj bezonoj Nia samsortano, amiko kaj s-ano Spas Karafezov naskigxis la 6-an de julio 1934 en Gabrovo. Dekokjaragxa cxe akcidento li perdas sian vidpovon. Tio komplete sxangxas lian vivon, interrompas liajn revojn, pusxas lin sur la malglatajn kaj malfacilajn vojojn de la eterna nokto. Oni kuracas lin longajn monatojn, trompis lin per la espero, ke post la farita trepanado lia vidpovo eble revenos. La revo de la junulo studi en eksterlando ruinigxas. Lia legavido ne donas al li pacon. Tutajn du jarojn dauxras la kuracprovoj kaj la sercxado de bona solvo. La junulo konatigxas kun agxa persono, kiu donas al li brajlan tabulon kaj pikilon, klarigas al li la brajlan alfabeton kaj stimulas lin memstare lerni la novan manieron skribi kaj legi. Li rapide lernas skribi, sed la legado montrigxis por li eksterordinare malfacila. Per forta volo, obstino kaj persisto Spas Karafezov venkas la taktilajn malfacilajxojn kaj post nelonga tempo li komencas distingi per sia palpkapablo la apartajn literojn, tutajn vortojn kaj kapti la sencon de tuta frazo. Kompreneble - en la kadroj de la memlernado - tio estas atingita per konstanta persistado, laboro kaj nervostrecxo. Fine venas la kontentigxo. Antaux la akcidento Spas Karafezov lernas en faklernejo pri teksajxoj. Poste estas neeble dauxrigi. Li ripetis la lastan lernojaron, sed jam en gimnazio. Sendepende de la ekestintaj vivmalfacilajxoj li finas siajn mezgradajn studojn kaj pri tio al li helpas la brajla klereco. La batalo kontraux la malfacilajxoj en la cxiutaga vivo de la juna homo estas neimageble malfacila, sed la volo kaj la obstino venkas. La trejnado gvidas al rutino de la auxda memorkapablo, kiu pligrandigas sian kapaciton kompense al la perdita vidpovo. La deziro de Karafezov plu klerigxi gvidas lin en la juran fakultaton de la Sofia universitato. Li sukcese studis kaj diplomigxis. Dum la studado en la universitato al li helpas parencoj, amikoj kaj plej multe la acxetita brajla skribmasxino, per kiu li prilaboras la lekciojn. Dum la someraj ferioj lia patro diktas al li la legxojn kaj la obstina nevidanta studento skribas ilin brajle. La granda volo, laboro kaj obstino de la studento gvidas lin al sukceso kaj realigo de la revoj. Post sia diplomigxo Sp. Karafezov preskaux 11 jarojn laboras kiel jurkonsilisto, poste 22 jarojn kiel gvidanto en la sistemo de ABB =vicprezidanto= kaj kiel redaktoro de revuo "Zari" =Auxroro"=. Li pensiuligxas en 1992, estis elektita prezidanto de la Nacia biblioteko de la blinduloj "Louis Braille". Sur tiu posteno li eksterordinare multe kontribuas al la plilargxigo kaj variigo de la agado de la kultura institucio, li enkondukas la komputilan presadon de brajlaj libroj kaj lerniloj por la bezonoj de la nevidantaj civitanoj. Dum la jaroj Sp. Karafezov havis sxancon evolui, sed li ankaux helpis kaj dauxre helpas siajn samsortanojn perfektigxi, ricxigi siajn sciojn, atingi siajn celojn. La Nacia biblioteko kiel kultura institucio en nia lando sencxese ricxigas sian librofonduson de brajlaj eldonajxoj, gxi havas fakon de elektronika libroj kaj eldonas sian interesenhavan revuon "Vestitel" ="Heroldo"=. Karafezov ekposedis Esperanton kaj uzas gxin. La biblioteko finance subtenas la organizadon kaj okazigon de E-kursoj, helpas al ANEB kaj subvencias iujn iniciatojn de la E-movado de la blinduloj en nia lando. La brajla legopovo restas por nia samsortano la plej bona rimedo por havi aliron al la informoj. La biblioteko helpas al la nevidantaj homoj per siaj multnomraj libroj. La brajla libro ne povas esti anstatauxita de la sonregistraj eldonajxoj, nek de la sinteziloj de niaj komputiloj. La lernado de fremdaj lingvoj, solvado de matematikaj taskoj kaj krucvortenigmoj realigxas plej bone per la brajlaj simboloj. La Nacia biblioteko de la blinduloj disvastigas la brajlan legopovon kaj subtenas multajn iniciatojn lige kun gxia aplikeblo. Gxi donas eblecon al la brajluzantoj legi literaturon laux sia gusto kaj persona prefero, krom tio en sia agado gxi lancxas la cxiutagan uzadon de la brajla kodo de la granda franca inventisto Louis Braille per la aktivaj formoj de kunpartopreno en la kultura komunikado de la blinduloj, kiuj sukcese integras ilin en la socian vivon de nia lando. Okaze de la 75-jarigxo de nia samsortano, amiko kaj s-ano Spas Karafezov ni deziras al li firman sanon, fortojn kaj obstinon por gvidi la Nacian bibliotekon de la blinduloj al novaj sukcesoj, al realigo de novaj fruktodonaj iniciatoj en la kultura vivo de la nevidantaj civitanoj en nia lando. Nia Spas cxiam portu en sia koro amon al la homoj kaj iliaj kulturaj bezonoj. Venko Modesta :::::::::::: Omagxe al L. Braille En la antauxvespero de la Internacia tago de la blanka bastono en la regiona biblioteko "Prof. Bojan Penev" en Razgrad la membroj de ANEB sub la gvido de Radka Stojanova organizis solenajxon dedicxitan al la blanka bastono kaj al la 200-a datreveno de la naskigxo de Louis Braille. Dejan Nikolov rakontis la historion de la blanka bastono kaj Radka Stojanova legis rakontojn pri interesaj momentoj el la vivo de la auxtoro de la brajla skribo. Iuj el la cxeestantoj por la unua fojo havis eblecon vidi la brajlan skribon, la ilojn, per kiuj skribas kaj legas la blindaj homoj, jxurnalojn k.a.. Gratulis la cxeestantojn kvinteto - orkestranoj de la simfonia orkestro. La cxeestantoj akceptis la proponon sendi gratulon al la lokaj blinduloj kaj al amikoj en urbo Dobricx. Radka Stojanova :::::::::::: Lingvaj demandoj Gramatiko de Esperanto =el la Fundamento de L.L. Zamenhof= 1. Artikolo difinita "la" egalas laux sekso, kazo kaj nombro. Artikolo nedifinita ne ekzistas. 2. Nomoj au substantivoj havas la finigxon "o". Por formi la pluralon oni aldonas la finigxon "j". Kazoj ekzistas nur du: nominativo kaj akuzativo. La lasta estas ricevata el la nominativo per la aldono de la finigxo "n". Ceteraj kazoj estas esprimataj per helpo de prepozicioj =la genitivo per "de", la dativo per "al", la ablativo per "per" aux aliaj prepozicioj lau la senco=. 3. Adjektivoj finigxas per "a". Kazoj kaj nombroj kiel cxe la substantivoj. La komparativo estas farata per la vorto "pli", la superlativo per "plej"; cxe la komparativo oni uzas la prepozicion "ol". 4. Numeraloj kardinalaj estas nevariaj, ne deklinaciataj. Numeraloj fundamentaj estas: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naux, dek, cent, mil. La dekoj kaj centoj estas formataj per simpla kunigo de la numeraloj. Por numeraloj ordaj oni aldonas la finigxon =finagxon= de la adjektivo. Per aldono de "a" aux "o" aux "e" farigxas numeraloj adjektivaj aux substantivaj, aux adverbaj. Per aldono de sufikso "obl" farigxas multobloj =duoblo, trioblo, k.t.p.=. Per aldono de sufikso "op" farigxas kolektivoj =duopo=. Per aldono de sufikso "on" farigxas frakcioj =duono=. Per uzo de la prepozicio "po" farigxas distributivoj =po du=. 5. Pronomoj personaj: mi, ci aux vi, li, sxi, gxi =pri objekto aux besto=, si =refleksivo==, ni, vi, ili, oni. La pronomoj posedaj estas formataj per aldono de la finigxo adjektiva. La deklinacio estas kiel cxe la substantivoj. 6. Verboj estas cxiam regulaj, ne sxangxigxas finigxo laux persono aux nombro. La finigxo varias nur laux modo kaj tempo. Modo infinitiva finigxas per "i", modo imperativa per "u", modo kondicxa per "us", modo indikativa havas tempojn estintan, estantan, estontan finigxantajn per "is, "as, "os". Participoj aktivaj finigxas per "inta", "anta", "onta". Participoj pasivaj finigxas per "ita", "ata", "ota". Ekzistas nur unu helpa verbo "esti" =ekzemplo: mi estas faranta=. La prepozicio cxe la pasivo estas "de". 7. La adverboj finigxas per "e"; gradoj de komparado kiel cxe la adjektivoj. =Pli rapide ol; plej rapide el=. 8. Cxiuj prepozicioj postulas la nominativon =ne akuzativon=. Se ili estas sekvataj de akuzativo, tio okazas ne pro la prepozicio mem, sed pro alia kauxzo. 9. Cxiu vorto estas legata, kiel gxi estas skribita. 10. La akcento falas cxiam sur la antauxlasta silabo. Ekzemple: lab`ori, famil`io. 11. Vortoj formataj per kunigo de du aux pli da vortoj havas la bazan radikon en la fino =la cxefa vorto staras en la fino=. Ekzemple: Birdokanto estas kanto de birdo. Kantobirdo estas birdo kiu kantas. La gramatikaj finigxoj estas rigardataj ankaux kiel memstaraj vortoj. 12. Cxe alia nea vorto la vorto "ne" estas forlasata. 13. Por montri direkton, la vortoj ricevas la finigxon de la akuzativo. Ekzemple: Kien vi iras? Iri antauxen. Iri supren. La kato saltas sur la tablon =el la planko=. 14. Cxiuj prepozicioj havas nur unu difinitan kaj konstantan signifon, krom la prepozicio "je", kies signifo estas nedifinita. Ekzemple: Mi parolas pri vi. Kredi je io. Je kioma horo? Anstataux la prepozicio "je" oni povas ankaux uzi la akuzativon sen prepozicio. 15. La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen sxangxo, ricevante nur la ortografion de tiu cxi lingvo. Tamen cxe diversaj vortoj de unu nacilingva radiko estas pli bone uzi sensxangxe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu cxi lasta laux la reguloj de la lingvo Esperanto. 16. La fina vokalo de la substantivo kaj de la artikolo povas esti forlasata kaj anstatauxigata de apostrofo. =Venas l’ temp.=. :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Klinigxo antaux la Kreinto Kreinto fama, morta vi ne estas, la lingvo dolcxe sonas tra la Ter', naskigxon vian ni solene festas per ardo de la amo kaj l' esper'. La vorto via korojn ekvarmigas sub hela brilo de la verda stel' kaj nin en mondo amike ligas ideo via kaj la nobla cel'. Kreinto fama, morta vi ne estas, nun firme marsxas trans homara kor', en cxiu sanga guto fajro lasas obstina peno via kaj labor'. Cxirkauxas Teron via lingvo kara per la impeto de l' sincera gxoj', gxi fruktodonas inter ni centjara sub nova lumo al l' estonta voj'. Kreinto fama, morta vi ne estas, konduku nin al senarmila mond', naskigxon vian ni solene festas per ardo de la familia rond'. Dancxo Dancxev La 4-an de februaro 1987, Plovdiv :::::::::::: Nia literatura konkurso Okaze de la 200-jarigxo de L. Braille kaj 150-jarigxo de L.L. Zamenhof ni organizis literaturan konkurson. La unua premio - jarabono de "Esperanta fajrero"-2010 estis prijugxita al la konkursajxo de Ella Ruban =Krimeo, Ukrainio=. La premiita versajxo aperos en la unua numero de la revuo en 2010. :::::::::::: Interesajxoj Tre konata hispana loterio "Cupon" La portreto kaj la nomo de Zamenhof ornamos loteribileton de la hispana blindula organizo. La Organizo de Hispanaj Blinduloj =konata per la siglo ONCE= estas certe unu el la plej sukcesaj en la tuta mondo pro siaj laboroj en la integrigxo de la blinduloj en la socio. Granda parto de la sukceso sxuldigxas al ties loterio, tre konata en la tuta lando per la nomo "Cupon". Tiu cxi kupono, vendata cxiutage kaj kun specialaj premioj en difinitaj tagoj de la semajno, montras foje specialajn bildojn kun diversaj motivoj. La iniciaton por tiu cxi demarsxo prenis laborgrupo, kiu en la sino de la Hispana Esperanto-Federacio organizis diversajn agadojn por la kunmemoro de la Internacia jaro de lingvoj 2008, koincide kun la centjarigxo de Universala Esperanto-Asocio. Granda estas la merito de la demarsxoj de nia s-ano Pedro Zurita, kiu dum multaj jaroj okupis la postenon de Gxenerala sekretario en la Tutmonda Unuigxo de la blinduloj. Laux Ret-Info: http://www.eventoj.hu :::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Junacite Antaux 70 jaroj komencigxis la arkeologiaj prifosoj apud vilagxo Junacite =La Bravuloj= en la regiono de Pazargxik. Tie situas plata altajxo, kiu laux la arkeologoj estas etalono por difini la kronologion kaj la periodigon de la kupra kaj bronza epokoj, unu el la plej interesaj kaj valoraj por la scienco prahistoriaj objektoj en nia lando kaj en Euxropo. La trovajxoj estas unikaj ne nur por Bulgario, sed ankaux por la tuta Sudorienta Euxropo. Ili montras la ligon inter la regiono Anatolio en Malgranda Azio, la Egeaj insuloj, Macedonio kaj Hungario. La altajxo trovigxas sur platajxo en unu el la brakoj de la malnova fluejo de rivero Topolnica. Gxi havas formon de tratrancxita konuso. La diametro de la malsupra bazo estas 110 metroj kaj la alteco 12 m. Unuafoje gxin priskribis la fratoj Sxkorpil en 1898 en sia libro "La primitivaj homoj en Bulgario". En tiu loko logxis prahistoriaj homoj. La altajxo estas multtavola =tri kulturaj tavoloj=, kio signifas, ke tie situis logxlokoj en la neolitiko kaj poste gxis la ferepoko. Estas trovitaj restajxoj de logxejoj =rektangulaj=, objektoj de la cxiutaga vivo, grenodeponejoj, laboriloj =ekz. sxtonaj kaj bronzaj adzoj kaj hakiloj, silikaj kaj ostaj kudriloj kaj alenoj=, kultaj objektoj. Pro la granda signifo por la scienco de la multtavola altajxo Junacite en 1976 tie komencigxas regulaj arkeologiaj prifosoj, en 1981 internacia ekspedicio laboras tie kaj de 2002 realigxas bulgara-greka projekto "La okcidentaj partoj de Trakio dum la kupra epoko - la altajxo Junacite kaj gxia cxirkauxajxo. =laux materialoj de la Historia muzeo en Pazargxik= :::::::::::: Informoj Ni funebras Atingis nin trista informo. Komence de novembro post longa malsanado forpasis nia samideanino Maria Ludvikova Nocxeva, 63-jara. Ni sincere funebras pri sxi. Grave Karaj legantoj, La dezirantojn ricevi revuon "Esperanta fajrero" en 2010 ni inofrmas, ke la jara abonprezo estas 5 euxroj. Limdato por abono estas la 15-a de februaro 2010. ANEB-estraro *** Ni preteratentis informi en la tria numero de "Esperanta fajrero"-2009, ke gxi estas kompilita de Dimo Dimov. Ni petas pardonon. : : : : : Karaj samideanoj, karaj legantoj, Ni elkore gratulas vin okaze de la Nova 2010-a jaro kaj bondeziras al vi kaj viaj familianoj felicxan kaj fruktodonan jaron, aktivan kaj sukcesan E-vivon! Gajajn Kristnaskon kaj Novjaran feston! ANEB-estraro kaj redakta komitato de "Esperanta fajrero" :::::::::::: 2010/1 Esperanto-vivo Enkadre de la Zamenhofa jubileo Prezento de la nova disko La 10-an de decembro laux iniciato de la estraroj de BEA, de la Nacia biblioteko "Louis Braille" kaj de ANEB en la salono "Kredo" de la Cxefurba biblioteko okazis solenajxo dedicxita al la 150-jarigxo de d-ro Zamenhof. Pri la vivo kaj agado de Zamenhof parolis la cxefredaktoro de revuo "Bulgara esperantisto", la verkisto Georgi Mihalkov. La ensemblo de la nevidantaj virinoj "Ljulin" sub la gvido de nia s-anino Rajna Mitina plenumis bulgarajn kaj esperantajn kantojn. La vicprezidanto de ANEB Keranka Milusxeva prezentis la novan diskon "Unu bulgara rozo". La prezidanto de ANEB Vladimir Jxelev donacis la novan diskon al la organizantoj de la solenajxo, al la fonoteko de la Cxefurba biblioteko kaj al Rajna Mitina. La 11-an de decembro simila solenajxo okazis en la Domo de kulturo de la fervojistoj en Plovdiv. Gastis al la plovdivaj esperantistoj la vicprezidanto de BEA Bojxidar Leonov kaj la prezidanto de E-societo "D-ro Zamenhof" en Razgrad Radka Stojanova. Pri d-ro Zamenhof parolis la prezidanto de la fervojista E-societo en Plovdiv Lazar Karakasxev. Vl. Jxelev prezentis la diskon "Unu bulgara rozo". Eva Bojagxieva deklamis versajxon de Dancxo Dancxev dedicxitan al d-ro Zamenhof. B. Leonov enmanigis al L. Karakasxev oran insignon de BEA okaze de lia 70-jarigxo kaj pro lia agado por Esperanto kaj al Dancxo Dancxev diplomon de Honora membro de BEA. Radka Stojanova ankaux salutis ilin. Vl. Jxelev donacis al la premiitoj kaj al la edzo de la forpasinta Velicxka Karparova la novan diskon. La 18-an de decembro la plovdiva televido elsendis programon pri la Zamenhofa jubileo. La 14-an de decembro en Varna, en la granda salono de Radio Varna, fondajxo "Kunpartopreno" organizis oficialan lancxon de la nova disko "Unu bulgara rozo" dedicxita al la 150-a datreveno de d-ro Zamenhof. Cxeestis multe da vidantaj kaj nevidantaj esperantistoj kaj reprezentantoj de la lokaj amaskomunikiloj. Prezentis la diskon reprezentanto de la fondajxo. La kantistinoj Elena Nikolaeva kaj Nadejxda Stojnova plenumis iujn el la kantoj de la disko. Veselina Stoilova enmanigis al ili florojn en la nomo de la fondajxo. En la nomo de ANEB varme salutis ilin kaj la aliajn cxeestantojn Vladimir Jxelev. Post la solenajxo fondajxo "Kunpartopreno" donis koktelon al cxiuj cxeestantoj. Vl. Jxelev :::::::::::: Modesta kontribuo al la trezorejo de la Esperanta verkaro La unuan de decembro pasintjare en Varna aperis disko kun kantoj en Esperanto plenumitaj de la nevidantaj E-isitnoj Elena Nikolaeva kaj Nadejxda Stojnova - patrino kaj filino. La partoprenantoj en IKBE en Albena en 2007 havis la eblecon gxui ilian kantadon. La disko dedicxita al la 150-a datreveno de la naskigxo de d-ro Zamenhof estas kuna produktajxo de fondajxo "Empathy" ="Kunpartopreno"= en Varna kaj ANEB. Gxi enhavas 19 bulgarajn kantojn en diversaj gxenroj, inter kiuj tri auxtoraj kantoj de niaj s-anoj - la konata poeto Dancxo Dancxev kaj Velicxka Karparova - poetino kaj komponistino, kiu bedauxrinde tre frue forlasis nin. Producento de la disko estas fondajxo "Empathy", kiu cxiam subtenis kaj subtenas la E-movadon inter la nevidantoj. La registrajxo estas farita en la sonstudio "Unisound". La skipo realiginta la diskon konsistas el: Veselina Stoilova - gvidanto de la projekto, Slavcxo Avramov - koordinanto pri kreaj aktivecoj, Miroslava Ivanova - respondeculo pri financoj, Genoveva Rasxeva - pri kovrila desegno, Plamen Stoilov - komputila prilaboro, Petar Pesev - muzika arangxo, Vladimir Jxelev - respondeculo pri la repertuaro, Radka Stojanova kaj Dimo Dimov - respondeculoj pri la tekstoj kaj korekta prononco. La titolo de la disko estas "Unu bulgara rozo". La kovrilo estas diverskolora kun la portretoj de la kantistinoj, la E-insigno kaj surskribo: "Tiu cxi disko estas dedicxita al la 150-a jubileo de d-ro L.L. Zamenhof". La disko estas nia modesta kontribuo al la trezorejo de la Esperanta belarta verkaro. Tiuj, kiuj deziras posedi la diskon, povas sin turni al Vladimir Jxelev, str. Landos 24, bl. 2, vh. 2, ap. 6, 4006 Plovdiv =Bulgario= sendante 5 =kvin= euxrojn =proprariske=. Veselina Stoilova :::::::::::: Grava informo de ANEB-estraro La 6-an de marto 2010 j. okazis jarkunsido de ANEB-estraro. La prezidanto raportis pri la agado de la asocio dum 2009 j.. Estis decidite, ke la jarkunveno de ANEB okazu je la 15-a de majo 2010 j. en E-klubejo en u. Plovdiv je la 13.30 h.. Tagordo: 1. Raporto de la estraro pri la agado de la asocio dum 2009. 2. Aprobo de la budgxeto por 2010. 3. Distingo de meritaj homoj por aktiva agado kaj helpo al la asocio. 4. Tradicia nacia renkontigxo dedicxita al la 120-jarigxo de Vasilij Erosxenko. 5. Revuo "Esperanta fajrero" - pridiskuto. 6. Diversajxoj. Ni invitas la asociajn membrojn partopreni la kunvenon. La estraro akceptis agadplanon-2010 kaj pridiskutis la problemojn inkluzivitajn en la tagordo de la antauxstaranta jarkunveno kaj la partoprenon de la asociaj membroj en E-kongresoj kaj E-arangxoj en 2010 j.. La agadplanon-2010 de ANEB-estraro ni publikigos en numero du de "EF". Estraro de ANEB :::::::::::: Esperanto-kurso en lernejo En la jaro 2009 en la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo "D-ro Ivan Sxisxmanov" en Varna okazis kurso de E-o por komencantoj sub la gvido de la edukistino Dobrinka Bodicxeva. La 16-an de decembro 2009 okazis ekzameno. Tri knabinoj el 9-a klaso kaj unu knabo el 10-a klaso sukcese ekzamenigxis. Ili ricevis atestilojn kaj E-insignojn. Ili deziras perfektigi siajn sciojn ankaux per korespondado. Ni publikigas iliajn adresojn en la rubriko "Deziras korespondi". Vladimir Jxelev :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Troveblas bonaj homoj kaj urbestroj, kiuj helpas la nevidantojn =La Prezidanto de la Asocio de la blinduloj en Bulgario Vasil dolapcxiev antaux gazeto "Mont-pres" - intervjuo= - S-ro Dolapcxiev, kiuokaze vi alvenis en Montana? - Mi alvenis gaste al la plej bona organizajxo de la Asocio de la blinduloj en Bulgario post Plovdiv kaj Sofio. Gxi estas la plej multnombra kaj laux nombro de la komunumoj en gxi, kaj laux nombro de niaj asociaj membroj - sep teritoriaj organizajxoj en Nordokcidenta Bulgario kun 1714 membroj. - Tio estas gxojiga pritakso, sed kion faras la asocia estraro por helpi tiujn organizajxojn? - Jen tio estas malfacila demando. La malfacileco venas de la manko de mono. La bugxeton ni faras surbaze de la subvencio. Por la organizajxo en Montana la subvencio estas 3200 levoj kaj la enspezo de la membrokotizo superas 3000 levojn. De la lupagoj por la tabloj en la Komunuma bazaro estas enspezataj 2400 levoj. Kiel vi mem komprenas, la tuta sumo estas nesuficxa, sed... tiaj estas la ebloj en la nuna evoluetapo. La homoj, kiuj laboras tie cxi, strebas trovi sponsorojn. Vero estas, ke por ili estas tre malfacile, sed ...troveblas ankaux bonaj homoj. La Asocio ankaux ne havas grandajn eblecojn helpi, sed ni faras kio estas laux niaj ebloj. Kompense la komunumo kaj persone la urbestro Zlatko Jxivkov serioze apogas nian organizajxon. Mi estas informita, ke lian ekzemplon sekvas ankaux liaj kolegoj de la aliaj komunmoj en via regiono. Modeste, sed elkore. - Trian jaron ni estas en la familio de la Euxropa Unio. Cxu vi estas informita pri la stato de la afero en Euxropo? - Jes, kompreneble. En Cxehxio la homoj kun viddifektoj membrantaj en simila al nia asocio estas 10.000 kaj ili ricevas subvencion de 12 milionoj da euxroj de la sxtato, en Italio la subvencio estas 50 milionoj ktp.. Kiel vi vidas, la sxtato zorgas pri la homoj en malegala situacio. En Bulgario la sxtato devas havi sian socialan politikon kaj helpi asociojn kiel la nian. - Laux via opinio kiaj estas niaj perspektivoj por la estonto konsiderante, ke ni estas membroj de la euxropa familio? - La perspektivoj estas cxirkauxkovritaj de dika nebultavolo. Cxe ni la situacio estas tiom neklara, ke ni estas tute konfuzitaj. Sxajnas al mi, ke post la membrigxo en la Euxropa unio ni estigxis pli malricxaj kaj malsataj. Gxis 1990 cxe la Asocio de la blinduloj funkciis 12 entreprenoj kun 35 filioj. Ni donis laboron al 8.500 laboristoj kaj la jara produktadamplekso egalis al 240 milionoj da dolaroj. Sed post tiu jaro la produktado sxrumpis, cxar antauxe la produktajxo estis eksportata al la sxtatoj-membroj de la Konsilio pri reciproka ekonomia helpo, sed gxi cxesis ekzisti. Pro tio la blindaj homoj estas senlaboraj kaj malricxaj. =El revuo "Zari", 10/2009= La forto de la kanto Je la 12-a de decembro 2009 en la salono de la Asocio de la invalidoj en Sofio okazis la tradicia Novjara solenajxo de la Nacia biblioteko de la blinduloj "Louis Braille". Gastoj de la solenajxo estis la prezidanto de ABB Vasil Dolapcxiev, la prezidanto de la regiona organizajxo de ABB en Sofio Asen Altanov, kiu partoprenis en la organizado de la solenajxo, la prezidanto de la biblioteko "L. Braille" Spas Karafezov. Ili salutis la cxeestantojn okaze de la antauxstarantaj jarfinaj festoj. Gasto de la solenajxo estis ankaux reprezentanto de la cxefurba komunumo. En la belarta programo partoprenis la virinaj ensembloj "Ljulin" el Sofio kaj "Edelvejso" el Varna. Ili plenumis konatajn kaj sxatatajn kantojn de konataj bulgaraj komponistoj kaj kantistoj kaj ankaux kantojn de Velicxka Karparova, kies memoron la cxeestantoj honoris. La du kantaj grupoj esprimis deziron starigi bonan tradicion "Cxiam kanti kune". Stojan Gospodinov Valeri Georgiev :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Mirinda lingvo Tra nigra nokt' mi vagis vane, al la vizagxo vento blovis. Neniu helpis min permane, neniun mi renkonti povis. Persiste mi kompreni penis verdikton de l'kruela sorto: pro kio gxi de mi forprenis vidpovon mian kaj la fortojn? Amik' min lasis. Kun alia pasigis li tre gaje tempon. Mi sola restis, igxis plia, junec' finigxis kaj printempo. Subite alte en cxielo esper-radio eknaskigxis. Jxus laux la fosto de angxelo la mondo cxirkaux mi sxangxigxis. La stelo verda super tero varmigis min per lum' de l'vivo, frumatenigxa fresx-aero eksonis kiel sorcxmotivo! Kaj jen auxror'! Jen caras l'suno! Felixc' plenigis la animon! Mi diras "dankon" al fortuno: angoron venkis mi kaj timon! Ho, brilu arde verda flamo - de Zamenhof festena kanto! En mia kor' eternas amo por lingv' mirinda Esperanto. Ella Ruban =Krimeo, Ukrainio= =Rim.. La versajxo ricevis unuan premion en la literatura konkurso de ANEB en 2009-a jaro.= :::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Nia cxefurbo Sofio Sofio situas en la samnoma kamparo je cxirkaux 550 m super la marnivelo, sur teritorio de 1311 kvadratkilometroj. Laux supermara alteco gxi okupas 14-an lokon inter la euxropaj cxefurboj. Sofio havas 7000-jaran historion, kio signifas, ke gxi estas inter la plej malnovaj urboj en Euxropo. En gxia centro mem gxis nun oni trovas objektojn de la neolito, restajxojn de la sxtona kaj bronza epokoj. Sur la loko de la iama neolita logxloko en la 8-a j.c. antaux nia epoko cxirkaux la termofontoj =la temperaturo varias inter 21 kaj 42 gradoj celsiaj= aperis antikva traca urbo konkerita poste de la romianoj kaj nomita de ili Serdika - urbo de la serdoj, laux la nomo de la traca gento. Dum la regado de imperiestro Trajan =98-117 j.= gxi farigxis centro de administra regiono. Gxia nomo estigxis Ulpia Serdika. "Serdika estas mia Romio" - estas la vortoj de imperiestro Konstanteno La Granda =naskigxinta en Nisx, 274-337 j.= pri lia sxatata urbo, la nuntempa bulgara cxefurbo. De la jaro 809 la urbo jam estis en la limoj de la bulgara sxtato kaj ricevis la slavan nomon Sredec. De la komenco de la 15-a j.c. la nomo de la urbo estas Sofio. La devizo de la urbo estas "Kreskas, sed ne maljunigxas". Sofio estis liberigita de la turka regado fare de la armeo de generalo Gurko la 4-an de januaro 1878. Tiutempe gxia logxantaro nombris nur 12000 homojn, sed sendepende de tio gxi estis proklamita cxefurbo de Princlando Bulgario la 4-an de aprilo 1879. La sxangxoj en la politika vivo post la 9-a de septembro 1944 influis la aspekton de Sofio. Oni konstruis objektojn en stalinisma stilo, inter kiuj plej konata estas la centra komplekso - Partia domo, hotelo "Balkan" kaj Centra universala magazeno =CUM=. Hodiauxa Sofio sencxese sxangxigxas. Kelkaj konstruajxoj estas simboloj de Sofio. Plej ofte tio estas la impona konstruajxo de la katedrala templo-monu- mento "Aleksanro Nevski". Gxi estas centra patriarka katedralo de la sendependa bulgara ortodoksa eklezio. Gxi estas finkonstruita en 1912 laux projekto de la rusa arkitekto Pomerancev. Gxia areo egelas al 3170 kv.m. La sonorilturo estas 50,52 m alta, la centra kupolo estas orumita. Sur la supro staras masiva ora kruco. En la kripto oni povas vidi kolekton de unikajxoj de la bulgara ikona pentroarto. Alia vidindajxo de nia cxefurbo estas la Nacia teatro "Ivan Vazov". Gxi estas fondita en 1904 kaj gxia sidejo estas finkonstruita en 1907. La granda teatra salono havas 850 sidlokojn kaj du balkonojn. Estas ankaux du malgrandaj scenejoj, kies salonoj havas respektive 150 kaj cx. 100 sidlokojn. En la teatro laboras la plej bonaj aktoroj kaj regxisoroj de la lando. Iuj el ili estas konataj ankaux en Euxropo. La Popola parlamentejo estas konstruita en 1884. Sur gxia cxefa fasado estas surskribo "La unuigxo faras la potencon" - cxefa elemento en la nacia blazono de Respubliko Bulgario. Kontraux la konstruajxo de la Parlamentejo estas monumento =1905 j.= al la rusa caro Aleksandro la Ii-a, nomata Liberiginto de Bulgario. Okcidente de la Parlamentejo trovigxas la sidejo de la Bulgara Akademio de la sciencoj fondita en 1869 kaj oriente de gxi trans la gxardeno estas la Sofia universitato "S-ta Kliment Ohxridski". Gxi estas la unua supera lernejo en Bulgario fondita en 1888 kaj konstruigita en 1925 de la fratoj - bonfarantoj Evlogi kaj Hxristo Georgievi, kies statuoj ornamas la cxefenirejon de la universitato. La rusan pregxejon "Sankta Nikolao" oni vidas de malproksime pro gxia pinta orumita supro. Gxi estas konstruita en la periodo 1912-1914 j. de rusaj enmigrintoj. En gxi estas belega majoliko, ikonoj en rusa stilo, inter kiuj estas la preciza kopiajxo de S-ta Nikolao Miraklofaranto. La Nacia artgalerio kaj la Etnografia muzeo trovigxas en la iama cara palaco konstruita en 1873 dum la regado de Aleksandro Batenberg. La artgalerio enhavas kolekton de pli ol 12.000 artverkoj. La monumento al la kreintoj de la bulgara alfabeto Cirilo kaj Metodio trovigxas antaux la Popola biblioteko. La plej popularaj pontoj en Sofio estas Lavov most =Leona ponto= sur rivero Vladajska - kvar leonoj staras sur altaj piedestaloj kaj Orlov most =Agla ponto= sur rivero Perlovska - kvar bronzaj agloj rigardantaj al la kvar direktoj de la mondo staras sur 12-metrojn altaj apogkolonoj. En parko trovigxas la Nacia palaco de la kulturo kun siaj 16 salonoj, la plej granda el kiuj havas proksimume 5000 sidlokojn. La Nacia historia muzeo trovigxas en kvartalo Bojana. Apud Sofio la plej interesaj vidindajxoj estas Bojanska carkva =Pregxejo de Bojana= kaj Dragalevski manastir =Monahxejo de Dragalevci=. Ili estas konstruitaj en la 13-a kaj 14-a jarcentoj kaj estas konsiderataj antauxantoj de la Renesanco. Vitosxa estas monto, kiu imprese elstarigxas super Sofio. Gxia areo egalas al 267 kvadratkilometroj, gxia longeco estas 20 km kaj la largxeco varias de 10 gxis 19 km. La monto havas relative grandan mezan supermaran altecon - 1394 m. Vitosxa estas agnoskita kiel Nacia natura parko por ekskursoj kaj ripozo de la cxefurbanoj. =el la unua bulteno de IFEF-kongreso 2010= :::::::::::: La gratulfrapado - kutimo, tradicio kaj bulgara festo Tio estas la plej specifa kutimo dedicxita al la Nova jaro, kiu estas konata en la tuta lando. Gxi estas plenumata en la fruaj horoj de la 1-a de januaro. Laux sia senco tiu cxi popola kutimo estas bondeziro kaj rita sekurigo pri sano por cxiu persono per tusxo per malseka, plej ofte kornusa brancxo kaj nepre en la komenco mem de la nova jaro. La novjaraj gratulantoj estas cxiam infanoj en agxo inter 4 kaj 12 jaroj. Kutime ili estas knaboj el najbaraj domoj, kiuj formas grupon. Gaje ili vizitas la domojn de siaj konatoj en la kvartalo aux vilagxo. La infanoj en festaj vestoj kaj kun pendosako sursxultre portas fresxe dehakitajn kaj ornamitajn kornusbrancxojn. Ili batas per la kornusbrancxa gratulfrapilo cxiun membron de la vizitita familio komencante de la plej agxa kaj bondeziras gajan jaron, fruktabundon en la kampoj, vinberejoj, fruktarboj, sukcesojn al la homoj en la laboro, naskipovon al la hejmaj bestoj, vivon kaj sanon al cxiuj. La benoj de la novjaraj gratulantoj estas en formo de versoj, sed ne estas kantataj. Oni elparolas ilin lauxtvocxe kun sincereco. Tio en sia esenco estas parola magio, kies funkcio fortigas la sekurigon pri sano kaj abundo en cxiu domo kaj en cxiu entrepreno. Ofte la infanoj gratulfrapas ankaux la dombestojn. En iuj vilagxoj la infanoj kantas novjarajn/kristnaskajn kantojn. Cxie la infanoj ricevas de la dommastrinoj kringojn, kolbasojn, fruktojn, nuksojn kaj monerojn. En la regiono de Plovdiv la knaboj forjxetas la gratulfrapilojn antaux ol reiri siajn domojn por ne enporti iun malbonajxon. En la centra kaj orienta Bulgario la gratulfrapiloj estas ornamataj per fruktoj, panbakajxoj, grenoj, dum en la okcidenta parto de la lando ofte estas uzataj moneroj. Nepre necese estas tamen ligi la brancxetojn per koloraj rubandoj, per kio ili akiras specialan formon de unueco en rondo aux de la cirila litero "“" "”". La ornamitaj kornusbrancxaj gratulfrapiloj havas magian forton nur en unu tago de la jaro - la 1-a de januaro. La deveno de la kutimo gratulfrapado en nia folklorscienco estas diskutinda, sed gxia senco estas klara, konkreta kaj sincere homeca. Ne estas diskutinda gxia antikva komenco en la antauxkristanaj tempoj. Ne estas sciate kiuj popoloj gxin enkondukis - tracoj, slavoj aux prabulgaroj, sed gxi firme ekzistas en nia rita festa sistemo. Estas certe, ke gxi ne havas slavan karakteron, cxar gxi estas tute nekonata tra la grandaj slavaj popoloj. Multaj folkloristoj ligas tiun cxi kutimon kun la prabulgaroj. La novjara gratulfrapado estas nia popola kutimo ligita al la kredo pri la magia forto de la kornusarbo, kiu devas pliigi la forton de la bondeziroj en tiu tutpopola festo per la rita tusxo. Tio kongruas kun la fakto, ke multaj antikvaj popoloj en nia tero kredis en la dia rolo de la arboj kun elasteco kaj la maljunegaj arbaroj de ili. De la studoj kaj de la folkloraj tradicioj estas sciate, ke la antikvaj bulgaroj diigis iujn arbojn kiel la kverkon, kiun ili konsideris regxo de la arbaroj kaj montoj. Krom la prabulgaroj ankaux la hazaroj, etne parencaj kun ili, diigis la kverkarbarojn kaj faris oferojn al ili en solena maniero. La slavoj ankaux diigis la kverkarbarojn. Cxe la antikvaj grekoj la templo de Zeuxso estis konstruita en kverka arbaro. Cxe la antikvaj orientaj kauxkazaj popoloj kiel cxe iliaj najbaroj en la fora pasinteco, la prabulgaroj, en la tago de la renaskigxanta Suno =25-a de decembro= estis bruligata en la fajrujo de la domo kverka ligno. Tiu cxi kutimo ekzistas ankaux nuntempe cxe la bulgaroj. Oni povas konkludi, ke la kutimo de la gratulfrapado kaj la festo mem havas prabulgaran kaj tracan devenon en nia kristana rita sistemo, kiu transformigxis en longedauxran nacian tradicion. Dancxo Dancxev :::::::::::: Interesajxoj La patro de "euxro" estas esperantisto Ne multe konata estas la fakto, ke la elpensinto de la vorto "euxro", la nomo de la cxefa monunuo de Euxropa Unio, estas la belga esperantisto Germain Pirlot, instruisto en mezgrada lernejo en Ostendo. En sia letero de la 4-a de auxgusto 1995 Pirlot proponis al la Prezidanto de la Euxropa komisiono Jaques Sander doni la nomon "euxro" al la nova euxropa mono. En sia letero de la 18-a de septembro Sander dankis s-ron Pirlot pro tiu sugesto kaj la nomo "euxro" estis oficiale akceptita en la Euxropa Cxefkunveno en decembro 1995 en Madrido. Pirlot dum multaj jaroj kolektis kaj regule publikigis informojn pri simpati-esprimoj de politikistoj pri E-o. Li ankaux organizis varbadon por E-o cxe anoj de la Euxropa Parlamento. Inter 1980 kaj 1987 li estis kronikisto pri E-o por la belga jxurnalo "La Derniere Heure" ="La lasta horo"=. De 1977 gxis 1992 Pirlot kolektis kaj publikigis informojn pri oficialaj E-kursoj cxe universitatoj. En 2002 li reaktivigis tiun serion. Pirlot estas ano de AIS de ties fondo en 1983. Li fondis premion, kiu subtenas sciencajn verkojn en E-o. La euxro estis enkondukita la 1-an de januaro 1999 kiel oficiala monunuo de la tiamaj dek-unu "euxro-landoj" =poste 12, cxar Grekio aldonigxis en 2000=: de tiam gxis 2002 oni povis pagi en euxroj nur per bankkarto aux bankcxeko. La euxro farigxis mantusxebla nur ekde la 1-a de januaro 2002, kiam aperis la biletoj kaj moneroj. La euxro estas la cxefa monunuo de Euxropa Unio: gxi estas la sola valuto de Auxstrio, Belgio, Finnlando, Francio, Germanio, Grekio, Hispanio, Irlando, Italio, Kipro, Luksemburgo, Malto, Nederlando, Portugalio, Slovakio kaj Slovenio, el kiuj konsistas EMU =Euxropa Mona Unio=. Tiun cxi lando-grupon oni nomas Euxrozono, Euxrogrupo aux ecx Euxrolando. La euxro estas ankaux la cxefa valuto de iuj nacioj kaj nacietoj ekster Euxropa Unio: Andoro, Monako, San-Marino, Vatikano, Montenegro, Kosovo =en Serbio= kaj Akrotirio kaj Dekelio =en la Unuigxinta Regxlando=. La euxro enkalkulas 8 monerojn: de 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 cendoj, 1 kaj 2 euxroj; kaj 7 biletojn: de 5, 10, 20, 50, 100, 200 kaj 500 euxroj. La biletoj havas bildojn pri pontoj kaj pordoj, cxiuj estas fikciaj, sed laux 7 diversaj arkitekturaj stiloj. Cxiu monero havas 15 diversajn bildojn sur dorsaj flankoj, po unu por cxiu lando. Cxiu lando de EMU rajtas elekti desegnojn por la dorsa flanko de la euxro-moneroj. La euxro do havas ion komunan kun E-o: la nomon donis al gxi esperantisto. Tamen estas unu diferenco: dum la euxro malaperigis la antauxajn valutojn, E-o respektas cxiujn lingvojn kaj ebligas interkulturajn kontaktojn en plena neuxtraleco kaj demokratio. =el revuo "Esperanto", januaro, 2010= :::::::::::: Apro anstataux hundo La pensiulo kaj aktiva cxasanto Guenter Kula el Spromberg, Germanio, havas nekutiman hejmobeston. Tio estas la apro Maks, pri kiu li tre fieras. Antaux kvin jaroj la sovagxa besto eraris la vojon kaj trafis en la bienon de Kula, kie gxi restis gxis nun. Gxi fartas tre bone tie kaj sentas grandan plezuron, kiam Kula karesas kaj nutras gxin. Malgraux, ke gxi estas alkutimigxinta al cxeesto de homoj, Mux permesas proksimigxon nur al Kula kaj lia filo Dirk. Inter gxiaj preferataj mangxjxoj estas la kekso kun papavsemoj kaj la nutrajxo por katoj. =el gazeto "Tria agxo" Laux gazeto "Bild" - Germanio= :::::::::::: Humuro Anekdotoj Nokte sinjoro songxas: - Eva, Eva! La edzino =nomata Karla= furioze vekas lin: - Kiu estas tiu Eva, pri kiu vi songxis? - Oh!... nur nomo de konkurscxevalo! Sekvatage post laboro la sinjoro rehejmigxas. Lin atendas la edzino: - Telefonis via cxevalino! *** Du skotoj interparolas: - Cxu vi ne acxetos mian pigxamon? - Kial vi deziras vendi gxin? - Cxar mi estigxis nokta gardisto en uzino. Verda auxto Baniko: Mi jxus acxetis auxton! Verdan auxton! Kruko: Mi prifajfas gxian koloron... Baniko: Ne, ne! Mi celas ke gxi estas ekologia -- oni ja diras "verda"! Kruko: Cxu ekologia? Kio igas gxin ekologia? Baniko: Gxi tute ne uzas fosilian brulajxon, kaj eljxetas nenian malutilan gason. Kruko: Interese. Kiel gxi funkcias? Baniko: Gxuste, gxi ne funkcias! Dividi la plezuron Jozefino estas en loka kafejeto kun maljuna vidva najbarino Ema Klacxeg. Ema: Mi ofte venis cxi tien kun mia edzo. Ni cxiam mendis unu pecon de torto kaj dividis gxin. Jozefino, malgaje: Ho, cxio devas esti tiom malsama sen li. Ema: Jes. Nun mi povas mangxi la tutan pecon. :::::::::::: Deziras korespondi Jenaj gimnazianoj el la Lernejo por infanoj kun difektita vidpovo en Varna deziras korespondi brajle kun samagxuloj. bonvolu sendi leterojn al la adreso de la lernejo: SOU za deca s narusheno zrenie "D-r Ivan Sxisxmanov" kv.. Asparuhovo, m. Vilite 9003- Varna, Bulgario Por: Kerime Gxevdetova Silvia Hristova Todorka Todorova Feim Feim :::::::::::: Trista sciigo La 22-ank de marto 2010 post longa malsano forpasis nia kara samideanino multjara aktiva esperantistino en sia 80-jara agxo Sultanka Mineva el Sofio. Kara Sultanka dormu en paco! El bulgaraj nevidantaj esperantistoj :::::::::::: 2010/2 Esperanto-vivo Agadplano de ANEB-estraro por 2010 j. 1. Aprobi la financan raporton-2009. 2. Aprobi la provizoran bugxeton por 2010. 3. Aprobi la regularon pri la distingoj. 4. ecidi pri brajla eldono de la ANEB-statuto. 5. Organizi jarkunvenon de ANEB en majo 2010. 6. Celebri la 120-an datrevenon de la naskigxo de Vasilij Erosxenko. 7. Celebri la 25-jarigxon de revuo "Esperanta fajrero". 8. Organizi la tradician E-renkontigxon en Varna en auxgusto. 9. Certigi regulan aperigon de revuo "Esperanta fajrero". 10. Trovi leganton por realigi sonregistrajxon =KD= de unu E-libro. 11. Kolekti la membrokotizon por 2010. 12. Sercxi eblojn por organizi E-kursojn. 13. Helpi al la membroj, kiuj deziras partopreni en E-kongresoj kaj aliaj E-arangxoj. 14. Sercxi financajn rimedojn por la agado de ANEB. :::::::::::: Dekdua jarkunveno de ANEB La 26-an de junio 2010 en la Esperanto-klubejo de ANEB en Plovdiv kolektigxis 14 ANEB-anoj kaj kelkaj gastoj. Prezidanto de la kunveno estis Dimo Dimov kaj sekretario Radka Stojanova. Komence la cxeestantoj honorigis la memoron de la forpasintaj Sultanka Mineva kaj Pejcxo Pejcxev. Post la agadraporto de la estraro estis pridiskutita la stato de la asocio kaj donitaj rekomendoj pri gxia estonta agado. La raporton de la estraro oni povos legi en la sekva numero de "Esperanta fajrero". Estis aprobita la bugxeto por la jaro 2010. La cxeestantoj decidis ankaux cxi-jare organizi la tradician E-renkontigxon en Varna en auxgusto kaj dedicxi gxin al la 120-jarigxo de Vasilij Erosxenko. Laux la statuto de ANEB por la unua fojo estis honorigitaj membroj kaj helpantoj de ANEB. La distingon Honora membro ricevis Spas Karafezov kaj Fani Mihajlova. Per Honora diplomo estis distingitaj Boris Bodicxev, Elena Nikolaeva, Veselina Stoilova. Honoran diplomon ricevis ankaux niaj multjaraj helpantoj Vasil Dolapcxiev - prezidanto de ABB, Mihail Karlin - prezidanto de Konsumkooperativo de la blinduloj en Bulgario, Petar Petrov - direktoro de la Lernejo por infanoj kun difektita vidpovo, Stefan Dancxev - direktoro de la Nacia rekapabliga centro por blinduloj. Estis pridiskutita revuo "Esperanta fajrero". Fine estis tralegita informo pri la 62-a Nacia kongreso de BEA. Post la kunveno estis regalo kaj la partoprenanatoj amike kunestadis en gaja etoso. Vladimir Jxelev :::::::::::: 62-a kongreso de Bulgara Esperanto-asocio 3-5 de septembro 2010, urbo Sopot Tagordo: 1. Priagada raporto de la Estraro de Bulgara Esperanto-Asocio. 2. Raporto de la Kontrola komisiono de BEA. 3. Sxangxoj en la Statuto kaj aprobo de nova Statuto de Bulgara Esperanto-Asocio. 4. Elekto de novaj gvidorganoj de BEA. Por partopreni la kongreson oni devas pagi partoprenkotizon gxis la 28 auxgusto 2010: delegitoj - 4 lv.; gastoj - 6 lv.; nemembroj de BEA - 10 lv.. La tranokto kostas /por unu nokto/: en komuna logxejo en Sopot - 7 lv.; en komuna logxejo en Karlovo - 7 lv.; en privata domo en Sopot - 15-20 lv.; en privata domo en Karlovo - 10-15 lv.; en hotelo en Sopot - 20-25 lv.; en hotelo en Karlovo - 20-50 lv.. Koktelo je la 3-a de septembro kostas 5 lv.. Vespermangxo je la 4-a de septembro kostas 10 lv.. La monon bv. sendi al jena adreso: 4300 Karlovo, p.k. 44, Internacia Universitato, Prof. Bojxidar Stefanov Leonov =por la kongreso= La aligxilojn bv. sendi al la supra adreso aux rete al: leonov@rozabg.com Por pliaj informoj: leonov@rozabg.com aux telefonoj: 0885-jef-dfi; 0878-gec-aaf; 0895-gfa-ifi; 0335-ic-icc =post la 21-a h.= ::::::::::::: Sultanka - la solkantistino kaj samideanino Kelkaj generacioj da blindaj geesperantistoj el Ameriko, Euxropo kaj Azio konas sxin. Versxajne ne estas alia bulgara blinda esperantisto kun tiom multe da geamikoj inter nia samideanaro. Sxiaj bonaj amikoj estis la plej eminentaj nevidantaj esperantistoj. Sultanka Mineva naskigxis en Plovdiv. Sxi studis en blindullernejo, kie sxi lernis E-on. Fininte la lernejon Sultanka edzinigxis kaj logxis en Ruse cxe sia bopatrino. Tie sxi finis gimnazion. Eble estos interesa por nia afabla legantaro la jena suficxe kurioza fakto: La profesia blindul-koruso, en kiu Sultanka igxos eminenta solkantistino, tre malfacile malfermis siajn pordojn por sxi. Sultanka kelkfoje kandidatigxis malsukcese por laboro en tiu koruso. Finfine sxi estis akceptita kiel artisto- korusano. Tiam neniu supozis, ke Sultanka estigxos fama solistino de la koruso. Sed post tempo la nova juna dirigento Stojan Babekov rimarkis la muzikan talenton de la hxoranino Sultanka, sxian neimageble fortan vocxon. Laux la fakuloj sxi estis bonega, potenca lirika-drama soprano. Dank. al majstro Babekov por unua fojo Sultanka farigxis solkantistino kantante la solo-partion en la "Kanto de fisxisto", kies muzikon komponis Babekov mem. Auxtoro de teksto de tiu kanto estas Najden Valcxev. "La kanto de fisxisto" ecx estis registrita sur la gramofondisko. Dank. al la kantpedagogoj Lazar Maksimov, Ekaterina Spiridonova, Rusko Ruskov k.a., la kantista talento de Sultanka disvolvigxis kaj sxi estigxis eminenta solistino de la koruso. Sxi komencis kanti ankaux la plej popularajn operajn ariojn kiel tiujn de Toska, Norma, Santuca k.a.. La bulgara profesia blindulhxoro certe estas suficxe bona skolo por kantistoj, cxar en gxi komencis sian kantistan karieron eminentaj operaj tenoroj kun normala vidpovo kiel Mihxail Svetlev, Hristo Kamenov, Mihail Tomasxov k.a.. En tiu cxi koruso profesie startis ankaux la vidhandikapulo Radostin Georgiev, nuna fama solisto en la filharmonia koruso. En la kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento la dirigentoj kaj artistoj-korusanoj de la profesia blindul-koruso estis la intelekta elito de la bulgara blindularo. Cxi-tiu elito tiam suprenigis kaj malsuprenigis la bulgarajn blindul-uniajn prezidantojn. Tial la bulgara blindul-asocia gvidantaro longan tempon havis grandan respekton al la profesia blindul-koruso. Kun sia kolerika temperamento Sultanka estis ankaux tre aktiva sociaganto. Sxajne la sofia IKBE, okazinta en 1963, en kies kulturprogramo partoprenis la bulgara profesia blindul-koruso, tre helpis al Sultanka aktivigxi en la E-movado. Kune kun Tanja Mileva =alia bulgara mondkonata esperantistino= kaj Stefan Paskulov sxi komencis partopreni en IKBE, en kies kulturprogramoj Sultanka prezentis famajn operajn ariojn. Ecx en Rimini =Italio= kaj Stokholmo =Svedio= Sultanka Mineva kaj Stefan Paskulov havis koncertojn ne nur por la samideanaro, sed ankaux por neesperantista publiko. La unua IKBE ekster Bulgario, en kiu Sultanka partoprenis, estas tiu okazinta en Budapesxto =1966=, la dua IKBE - tiu organizita en Helzinki =1969=, denove la triopo estis la sama: Sultanka, Tanja, Stefan. Aligxis kelkiam al ilia grupo alia fama blinda esperantisto kaj eminenta bulgara muzikisto Mihail Karamihajlov kaj la triopo igxadis kvaropo. Cxi-tiuj kelkaj felicxuloj ofte sukcesis penetri okcidenten tra la "fera kurteno" en la tempoj de la "malvarma milito". La 6-an de decembro Sultanka kune kun siaj parencoj kaj amikoj festus 80-jaran jubileon. Sed la 22-an de marto, post longa kaj peza malsanado, sxi forpasis. Ripozu en paco, kara nia samideanino!!! :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Hobby.s-klubo en Dobricx La 8-an de marto, la Internacian virinan tagon, la virinoj de Hobby.s-klubo en Dobricx festis kun granda amo, cxarmo kaj sindonemo al sia patrina kaj virina festo. Tagojn dauxris la preparoj por ne unu, sed du ekspozicioj, frukto de ilia amo, manlaboro kaj lerteco. Unu el ili prezentis gobelinojn, manfaritajn tablotukojn, naztukojn k.a.. La dua ekspozicio prezentis arte faritajn kulinarajn specialajxojn, inter kiuj estis enplektitaj floroj kaj geranio por longvivado. La rubandon de tiuj ekspozicioj distrancxis d-ro Katja Ganova - vicregionestro de Dobricx. Festan paroladon faris d-ro Ganova kaj la prezidanto de la klubo Ivan Todorov kaj al cxiuj virinoj ili enmanigis florojn. Cxeestis ankaux invititaj jxurnalistoj. Estis tralegita gratulo de parlamentaj deputitoj. La arta programo kaj la sekvanta gxin regalo pasis sur la fono de la muziko de Richard Clyderman. El intrer la kulinaraj bongustajxoj estis distingitaj tiuj de Penka Marinova, Stojanka Djakova kaj Dimitricxka Damaskinova. Ivan Todorov, prezidanto de la estraro de Hobby.s-klubo en Dobricx =revuo "Zari", n-ro 3/2010= :::::::::::: Virina klubo En Plovdiv En februaro la klubo de la plovdivaj virinoj kun difektita vidpovo markis ankoraux unu jaron sur sia vojo, malfacilan jaron, sigelitan de la monda ekonomia krizo, kiun sentas la pli granda parto de la bulgaraj familioj. Sed la bulgara virino, entreprenema kaj obstina, sukcesas eliri el cxiu situacio kaj iri antauxen. Ankoraux en la komenco de 2009 la virinoj de la klubo sxangxis ion en sia agado. Se antauxe ili festis diversajn festojn en restoracioj aux kafejoj, nun ili devis cxion organizi kaj okazigi en la klubejo. La klubaninoj havas abundon da okazoj por kolektigxi, esti kune. Ili ne preterlasis la feston de S-ta Trifono Zarezan kaj S-ta Valenteno, de Avino Marta, la 8-an de marto, la Printempon, la Tagon de la humuro kaj sxerco, Kristnaskon. La plovdivaj sinjorinoj strebis cxion fari laux la tradicioj. Sed en cxiuj festoj senteblis la manko de la sperta mano, la neelcxerpebla krea energio kaj spirito de Velicxka Karparova. Cxe iuj povas resti la impreso, ke la klubaninoj kolektigxas nur por festi. Tute ne estas tiel. Kun granda amo ili preparis "martenici" =martfadenoj rugxa-blankaj, ornamajxoj, kiujn oni portas la 1-an de marto kiel simbolon de sano kaj prospero= kiel por la infanoj de infangxardeno "Felicxa infaneco", tiel ankaux por la logxantoj de la domoj por maljunuloj kaj por junuloj kun sanproblemoj. Grandaj "martenica"-j "Pijxo kaj Penda" ornamis la oficejojn de la supermerkatoj "Sani" kaj "Kaufland", de la firmaoj "Alen mak" kaj "Bella- Bulgario", kiuj finance subtenis en iu aux alia formo la virinan klubon. Dum la kunvenoj regule estas legata la °evuo "‡ari" ="Auxroro"=, estas diskutataj kulinaraj kaj pri sanaj temoj, kiel ankaux la sxangxoj de la legxoj rilataj al la homoj kun difektoj. Kiam la vetero plibonigxis, komencigxis la konstantaj vizitoj al historiaj lokoj kaj naturaj vidindajxoj. Realigxis la revo de la klubaninoj viziti la batalurbon Klisura, grupo de ili faris "salton" gxis Grekio. Ili planas cxi-jare viziti la monahxejon de Rila. Pasintan jaron la virinoj travivis la gxojon de geedzigxoj kaj naskigxo de genepoj. Kiam, tamen, iu el ili havis problemon, kiel kutime ili esprimis sian solidarecon kaj kunpartoprenon. La organizita vivo de la klubaninoj donas al ili la memsenton de fortaj kaj kapablaj homoj. Iuj el ili havas amikajn rilatojn de preskaux duonjarcento. Kune ili travivis siajn junulajn emociojn, estis nedisigeblaj ankaux en la plej gravaj momentoj de la vivo - geedzigxoj, nasko kaj kreskigo de gefiloj kaj genepoj, ankaux ecx iliajn abiturientajn balojn. Pro tio en festaj kaj solenaj okazoj la virinoj cxiam plenumas sian himnon, testamentitan al ili de la forpasinta Velicxka Karparova. "Nedisigeblaj ni estis, estas kaj estos" - firme deklaras la klubaninoj. Ni deziru al ili sukceson. Georgi Genov, Stojanka Angelova =revuo "Zari", n-ro 3/2010= :::::::::::: Lingvaj demandoj "Tiel - kiel, kiel - tiel" La frazoj, en kiuj estas du propozicioj ligitaj per tiel - kiel =aux kiel - tiel= entenas gxenerale ideon de komparo inter du elementoj: oni komparas ion, kio ne estas konata aux estas ne suficxe klara, kun alio kion oni konas. Do, estas du terminoj: komparatajxo kaj bazo de komparo. De kelka tempo ni observas cxe iuj samideanoj konstantan praktikon meti nepre la terminon, enhavantan la komparatajxon =tiel=, en la unuan lokon, kaj en la duan lokon la terminon, kiu enhavas la komparbazon =kiel. Tiu cxi praktiko versxajne estas sxuldata al influo de iu nacilingva uzo, aux eble al imita uzo de iu Esperanta verkisto, sed laux mia opinio la pedanta sekvado de tiel - kiel anstataux kiel - tiel en similaj frazkonstruoj ne povas trovi pravigon kaj apogon sur la logiko. Ne nur per tiel - kiel estas esprimata komparo, sed ankaux per la ceteraj vortetoj de la korelativa tabelo: kia - tia, kie - tie, kiom - tiom ktp.. Ni certe memoras la proverbon: kia patrino - tia filino. Kion ni esprimas per gxi? - Ni konas la patrinon kaj ni deziras aserti, ke la sam jn kvalitojn kiel sxi havas ankaux la filino, Cxu estus pli logike konstrui la esprimon jenmaniere: "Tia filino - kia patrino"? En similaj okazoj oni sentas, ke estas pli logike meti unue la komparbazon kaj poste la komparatajxon. Kaj jen ekzemplo pri konstruo kun kiel - tiel: En la Universitato oni malfermis kurson de Esperanto por studentoj, tamen krom studentoj gxin vizitas ankaux kelkaj laboristoj. Kiel ni esperimus tiun cxi staton? La kurso estas vizitata kiel de studentoj, tiel =ankaux= de laboristoj. La normala, la regula stato estas la vizitado fare de studentoj - ja por ili estas malfermita la kurso. La vizitado fare de laboristoj estas nur escepto preter la regula stato. Certe ne estus tre logike konstrui la frazon jene: La kurso estas vizitata tiel de laboristoj, kiel de studentoj. Pro la elmetaj konsideroj mi ne trovas tre trafe arangxitaj la sekvantaj frazoj, kiujn mi legis en unu tradukajxo: "La individuaj artistoj ne postrestis en la nobla konkurado tiel cxe konkursoj, kiel ankaux sur la koncertaj estradoj." "La Sofia Filharmonio kontentigas la plej pretendemajn auxskultantojn tiel per sia teknika prepariteco, kiel ankaux per la denseco kaj la varmo de la tono." El la supraj notoj oni tamen ne eltiru regulon, ke nepre cxiam devas esti sekvata kiel - tiel kaj ne tiel - kiel. Restas naturaj kaj bonaj esprimoj de la tipo: Li estas tiel alta kiel sxi. Notu ankaux, ke en la jxus montritaj ekzemploj ni povas cxiam uzi ne nur... sed ankaux, aux simple ligi la du terminojn per la adverbo egale. Atanas D. Atanasov =el "La lingva esenco de Esperanto"= :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Vasilij Erosxenko =1890-2010= Homarano Ekbruligis mi fajron en kor', gxin estingos nenia perfort', ekflamigis mi flamon en brust' gxin ne povos estingi ecx mort'. Brulos fajr' gxis mi vivos en mond', flamos flam' gxis ekzistas la ter'. Nom' de la fajr' estas am' al homar', nom' de la flam' estas am' al liber'. Rim.: Omagxe al la 120-jarigxo de la verkisto, pedagogo, vaganta esperantisto Vasilij Erosxenko en cxiu el la sekvaj numeroj de "Esperanta fajrero" - 2010 ni publikigos po unu el liaj versajxoj. :::::::::::: Libreto por vortdiveni, libreto por desegni Rimversoj estas grava parto de la literaturo por 3-9-jaruloj. Ankaux en Esperanto tiaj estas bezonataj por denaskaj esperantistoj kaj por infanoj studantaj E-on. Aperis libreto "Rim-enigmoj" de Elena Popova. Gxi enhavas 34 versajxojn, cxiu kun ilustrajxo. La lasta vorto en cxiu versajxo ne estas skribita, tiel ke infano =aux plenkreskulo= devas diveni gxin. Ni bezonas ekzemplon: Cxarmaj floroj diverskoloraj, staras kokete kaj sekrete kvazaux ion promesas. Mi jesas: Matene la suno trinkas per siaj lipoj roserojn el la ..... La respondojn de cxiuj enigmoj kaj tradukojn de la vorto al 12 euxropaj lingvoj oni trovas en la fino de la libro. Leif Nordenstrom =el "Literatura foiro" - 2010, n-ro 243= Jen kelkaj el la rim-enigmoj: Arbara sanigisto Preskaux de la nasko restas gxia vivtasko forpreni de la arboj vermojn kaj rauxpojn. En libroj informas lego pri la vivo de la ...... =pego= Brava forkuranto Longorela grizulo, fama pro tima koro, surkampe kauxras kiel bulo aux zigzage sprintas de hororo. Nun starsidas la ...... =leporo= Flugilhava cxevaleto Mirakla cxevaleto, svingante flugilojn, sxvebas super la akvo. Jen, sur brancxeto eksidis por ripozi kiel bela juvelo la ...... =libelo= Negxa sonorileto El sub negxa cxirkauxpreno elrigardas kun singxeno floro blanka. Sunaj kisoj mankas al la tranegxa boranto, la modesta ...... =galanto= Polen-sercxanto Kiu flugas de floro al floro polenon trovi por dolcxa mielo? Diligenta ...... =abelo= Sun-vekanto Bunta plumaro, nenia hararo, rugxa kresto, suvereno sur sterkejo sed ne en la nesto. Frumatene la suno ne levigxas sen alvoko de la ...... =koko= :::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Sopot - la urbo de la bulgara E-kongreso en 2010 Sopot estas unu el la pitoreskaj anguloj de nia lando. Gxi estas malgranda urbo kun cx. 15.000 logxantoj kaj situas en suda Bulgario, en la valo de Strema cxe Balkan- montaro =Stara planina= je 370 m. super la marnivelo. Gxin cxirkauxas pina arbaro. Historiaj restajxoj argumentas, ke la urbo estas fondita en la 13-14-a jc. dum la dua Bulgara sxtato. En la turka jugo la urbo evoluis kiel metiista centro: de vitrajxproduktado, tinkturmetio, pasamentfarado. Gxi estis centro de aktiva revolucia agado kontraux la turkaj regantoj. Tiutempe en gxi logxis nemultaj turkoj. En la liberiga rusa-turka milito =1877-1878= la turkoj bruligis la urbon kaj mortigis multajn logxantojn. Nun Sopot estas agrabla romantika turisma centro kun multaj historiaj kaj kulturaj objektoj - domo-muzeo de la klasikulo de la bulgara literaturo, la verkisto kaj poeto Ivan Vazov, du monahxejoj =vira kaj virina=, la renesanca knabina "lernejo de Rada", du belaj pregxejoj, renesancaj domoj, multaj monumentoj al historiaj kaj kulturaj agantoj inter kiuj generalo Karcov - rusa liberiginto de la urbo =1878= kaj Ivan Raev - mondkonata popola kuracanto, inventinto de la kuracrimedo kontraux la dormomalsano, bela domo de kulturo, en kiu okazos la cxi-jara kongreso de BEA. Apud la urbo estas granda moderna uzino por armilproduktado, kiu dum la lastaj jaroj pro la ekonomia krizo apenaux funkcias. Vera trezoro de la urbo estas la abunda verdajxo kaj la bonega montara malvarma akvo. En la urbo estas 20 publikaj fontanoj, iuj el ili malnovtempaj, el kiuj fluas trinkebla akvo. Estas multaj gxardenoj kaj tra la kortoj kaj la stratoj kuras malgrandaj puraj riveretoj. Vladimir Jxelev :::::::::::: Interesajxoj Egipta muzeo trejnas blindulojn cxicxeroni Por la kutima vizitanto en la Egipta muzeo en Kairo la promenado tra la grandegaj salonoj kun ordigitaj en ili relikvoj proponas nekompareblan aventuron tra la mirakloj de la Antikva Egiptujo. Por la homoj kun viddifektoj, tamen, simila vojagxo tra la lando de la faraonoj estis nepensebla. Pro tio la estraro de la muzeo decidis enkonduki programon, per kiu blindaj homoj povas esti trejnataj kiel cxicxeronoj kaj tiel ili gxuu la plezuron trarigardi la antikvajn artajxojn. En la siaspeca lernejo, kiu startis antaux kvin jaroj, estas inkluditaj precipe infanoj, kiuj vizitas gxin unufoje en la semajno. La homoj kun viddifektoj, kiuj estas trejnataj por cxicxeronoj, devas alproprigi ne nur certajn historiajn sciojn pri la antikvaj objektoj, kiujn ili priskribas. Ili ricevas specialan permeson tusxi la artajxojn por ricevi maksimume bonan ideon pri ili. La Egipta muzeo en Kairo posedas la plej grandan en la mondo kolekton de antikvaj objektoj ligitaj kun la dinastio de la faraonoj. Gxi ampleksas cxirkaux 120 mil objektojn, parto de kiuj ankoraux trovigxas en la deponejoj de la muzeo. =el revuo "Zari", n-ro 3/2010= :::::::::::: La bonaj manieroj estas eternaj La bonaj manieroj estas funkcio de la sistemo de valoroj kaj kiom ajn la tempoj sxangxigxis, iuj el la reguloj restas validaj ankaux nun. Cxu ni ne vere forgesis ilin? Cxi sube ni rememorigas al vi kelkajn. Festoj kaj donacoj Cxiam respondu al la invitoj al festoj, gastado aux partopreno en diversaj arangxoj. Se vi ne faros tion, la invitanto opinios, ke vi atendas pli bonan proponon. Kiam vi gastas en ies domo, ne petu la dommastrinon montri gxin al vi, se vi ne estas invitita speciale al inauxguro de nova logxejo. Vi povas porti donacon al la dommastroj, sed gxi estu io, kio ne embarasos ilin. Se ili speciale petis, ke oni ne portu donacojn, akceptu tion por ne konfuzigi la aliajn invititojn. Se vi estas invititaj al geedzigxa festo kaj en la invitilo estas strikte menciite, ke gxi estas adresita al vi kaj via kunul/in/o, ne telefonu por demandi cxu viaj infanoj rajtas akompani vin. Se vi ne povas cxeesti la feston, vi tamen devas sendi donacon. Se vi estis la mastroj de iu evento, nepre vi devas sendi mallongajn dankleterojn pro la ricevitaj donacoj kaj tio ne pli ol du semajnojn post la evento. En restoracio aux oficiala vespermangxo Sidigxinte cxe la tablon kaj finatendinte ke cxiuj ceteraj sidigxu, vi malfaldu la mangxotukon kaj metu gxin sur viajn krurojn. Se vi devas forlasi la tablon por nelonga tempo, lasu la tukon sur via segxo. Mangxinte vi lasu la mangxotukon maldekstre de via telero. Kiam vi cxeestas oficialan vespermangxon kaj la mangxilaro estas ordigita sur la tablo, cxiam komencu per la iloj lastaj en la vico- la forko kaj la trancxilo por la salato aux antauxmangxo estas cxe la fino. Aliaj Kiam vi marsxas surstrate, supren- aux malsupreniras sxtuparon, cxiam estu cxe la dekstra flanko. Tenu viajn tekon, paperujon aux cxiun alian kunportatan ajxon en la maldektra mano, tiel ke la dekstra estu libera por manpremo. Cxiam turnu vin al pli agxaj aux pli altrangaj ol vi personoj laux ilia familia nomo, se vi ne interkosentis pri alio. Ne estas problemo preni la lastan restantan pecon de la mangxajxo, sed vi anticipe demandu la sidantajn apude personojn cxu ili ne volus havi gxin. Ne kombu vian haharon aliloke krom en la banejo aux kiam vi estas sola. Diru cxiam "mi petas" kaj "dankon" kaj cxiam konsideru la cxeeston de aliaj personoj en la ejo. =el gazeto "Tisxina"/"Silento"= :::::::::::: Humuro Anekdotoj Du amikinoj konversacias sur la nudista plagxo. - Mi pensas, ke Francxjo havas seriozajn intencojn rilate al mi... - Pro kio vi pensas tion? - Li diris, ke li volas vidi min jam vestita. *** Du amikoj inter si: - Diru amiko, kial vi dekutimigxis de la alkoholo? - Estis necese, cxar kiam mi iris hejmen ebria, mi cxiam vidis duoble la bopatrinon. =el revuo "Bulgara esperantisto"= Tedo sen cedo Eta Jocxjo bruege ludas bekfluton dum lia patrino provas labori. Jozefino: Vi tedas min! Jocxjo: Dankon, panjo! Jozefino: Cu "dankon"? Vi ne komprenas la vorton "tedi", cu? Jocxjo: Fakte ne. Sed vi cxiam uzas gin kiam mi faras ion amuzan! Kreditkarto Adoleska Amando provas konvinki sian patron: Pacxjo, mi opinias ke nun estas gxusta tempo por havi kreditkarton. Kruko: Cu vi opinias? Kial vi bezonas kreditkarton? Amando: Vidu, mi grandigxas. Mi bezonas respondecon. Mi bezonas sperton. Kruko: Nu... Amando: Jam estas tempo ke mi evoluigu miajn acxetokapablojn! =el la Interreto= :::::::::::: 2010/3 Esperanto-vivo Raporto pri la agado de ANEB en la periodo 27 Vi 2009Е26 Vi 2010 Karaj gesamideanoj, En nia agado cxiam nin gvidas la decidoj de la jarkunvenoj kaj la taskoj, kiuj estas en nia jara agadplano. Nia agado dum la pasinta jaro pasis sub la signo de la jubilea 100-a datreveno de la naskigxo de d-ro Zamenhof. Cxiuj grupoj festis gxin en konvena maniero. En la kadro de la celebradoj estis prezentita la kompakta disko kun kantoj en Esperanto en plenumo de Elena Nikolaeva kaj Nadejxda Stojneva, preparita de fondajxo "Kunpartopreno" en kunlaboro kun ni. En Sofio ni celebris la datrevenon kune kun BEA. La KD-n tie prezentis K. Milusheva. En Varna okazis komuna oficiala prezento de la disko kun fondajxo "Kunpartopreno". En Razgrad la datrevenon oni celebris kune kun la E-domo de kulturo kaj la diskon prezentis Radka Stojanova. En Plovdiv okazis tuturba solenajxo, kiun partoprenis la vicprezidanto de BEA ingx. B. Leonov, kiu enmanigis al Dancxo Dancxev atestilon de "Honora membro" de BEA. La KD-n prezentis Vl. Jxelev. Al la menciita jubileo estis dedicxita ankaux la nia tradicia Nacia renkontigxo en Varna. Ni organizis ankaux literaturan konkurson, sed gxi evidentigxis ne tre alloga kaj la intereso estis malforta. Kiel sciate nia Asocio estas kolektiva membro de ABB kaj niaj kontaktoj kun la asocio kaj gxiaj filioj estas aktivaj. Gxi estas kolektiva membro ankaux de Legejo "L. Braille" kaj niaj kontaktoj kun gxi tradicie estas fruktodonaj. Ni kunlaboras ankaux kun BEA kiom tio dependas de ni. Pri la kursoj Pasinjare ni organizis kurson por komencantoj en la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo en Varna sub la gvido de Dobrinka Bodicxeva. Kvar infanoj de la superaj klasoj finis gxin kun relative bonaj rezultoj, sed bedauxrinde mankas kondicxoj, en kiuj ili povus plu okupigxi pri la lingvo, uzi gxin kaj tio gxis alta grado malbonigas la rezultojn. En Razgrad funkcias parolanta rondo gvidata de R. Stojanova. En Varna laux la programo de la Rekapabliga centro por socia integrigxo estis organizita kurso por progresintoj gvidata de Boris Bodicxev. Estas ebleco cxi-jare organizi kurson por komencantoj en Gorna Orjahovica, kiun gvidos Marinka Marinova. Pri la revuoj Dank. al niaj kuneldonantoj - ABB kaj Legejo "L. Braille", al la laboro de Fani Mihajlova kaj Keranka Milusheva revuo "Esperanta fajrero" aperas regule. La eksperimento, kiun ni faris fondante redakcian komitaton, donis bonan rezulton. En 2009 la revuo aperis en jena eldonkvanto: 69 brajlaj ekzempleroj kaj 10 ekzempleroj en auxdversio; en 2010 gxi estas respektive 63 kaj 9 ekzempleroj. Por la pasinta jaro ni sukcesis certigi rimedojn de la Nacia konsumkooperativo de la blinduloj por la auxdversio, sed por la kuranta jaro tiu cxi problemo ankoraux ne estas solvita. Dancxo Dancxev havas la taskon certigi por la dezirantoj alilandajn Esperantajn brajlajn revuojn. Dank. al Rob Moerbeek ni ricevas sonregistrajxojn de revuo "Esperanto", gazeto "Heroldo de Esperanto" kaj "Internacia pedagogia revuo". Ni ricevas sonregistrajxojn ankaux de "Auxroro" kaj "Tempo". La surdiskigo de "Esperanta fajrero" denove estigxis problemo. Ni ne plu povas kalkuli je la helpo de Libertaria Mladenova, sed alian leganton ni ankoraux ne povas trovi. Pro la sama kauxzo ni ne povis sonregistri la planitan libron. Financa agado Ni devas klare diri, ke nuntempe sen konstantaj financaj rimedoj kia ajn efektiva laboro estas neebla. Ankaux nun niaj konstantaj fontoj de rimedoj estas la membrokotizo kaj la abonkotizoj. Pasintjare ni havis reale 64 membrojn, la kolektita membrokotizo estis 142 lv., la abonkotizoj - 146 lv.. El eksterlando venis donace nur kvin euxroj por la revuo. Por kovri la elspezojn ni utiligas nian malgrandan rezervon, sed ankaux gxi jam estas elcxerpigxanta. Plenan bildon pri la financa stato de la Asocio vi ricevos de la financa raporto. Se ni ne sukcesos certigi la bezonatajn rimedojn, povas esti, ke nia agado en proksima estonto kolapsos. Unualoke ni devas certigi monrimedojn por administraj/kontistaj servoj kaj por aperigo de la revuo, sume cx. 500 lv.. Pri la agado de la Estraro Dum la periodo, pri kiu ni raportas, okazis nur du kunsidoj, sed la problemojn ni solvadis kontaktante unu la alian persone aux per telefono. Dank. al la klopodoj de Keranka Milusheva la Legejo "L. Braille" presis brajle la statuton de ANEB. Estis jam tempo, ecx se nur morale, rekompenci la agadon de homoj, kiuj aktive kontribuas al la progreso de la E-movado inter la nevidantoj. Tiucele la Estraro akceptis Regularon pri la premioj atribuante du premiojn - Honora diplomo por ANEB-membroj kaj nemembroj kaj Honora membro por ANEB-membroj. Cxiu el la estraranoj laboris laux siaj ebloj kaj cxiujn decidojn ni akceptis kun komuna konsento. Ni proponas, ke ni akceptu kiel decidojn de la kunveno la taskojn de la jarplano kaj viajn proponojn. Jen la bildo pri nia agado kaj pri la dekunua jaro de la ekzisto de nia Asocio. Ni strecxu niajn komunajn fortojn por krei bonajn kondicxojn por gxia plua sukcesa agado. :::::::::::: 76-a IKBE - impresoj kaj pensoj Ni, mi kaj mia amiko Spas Karafezov, alvenis en Vienon vendrede, je la 9-a de julio, cxar ni ne trovis aviadilbiletojn por la 10-a de julio. Samideanino Veronika Haupt kaj sxia simpatia filino Inge afable renkontis nin kaj helpis atingi la hotelon. Dum la tuta kongreso Veronika estis plenanime cxio, cxiam kaj cxie, koncize la "animo de la kongreso". La hotelo estas fakte du konstruajxoj, malnova kaj nova, ligitaj en komplika sistemo de etagxoj, liftoj, cxambroj, sen klimatiziloj kaj fridujoj. Tio kauxzis problemojn al multaj blinduloj dum la tuta kongreso. La oficiala parto de la interkona vespero finigxis post kelkaj koncizaj informoj. La 11-an de julio en la granda salono de la hotelo okazis la oficiala malfermo de la kongreso. Reprezentantoj de la auxstriaj organizajxoj de la blinduloj kaj de E-organizajxoj salutis la kongreson. Estis tralegita salutletero de la prezidanto de UEA. Estis elektita kongresa estraro: prezidanto Veronika Haupt, vicprezidantoj Theodor Speckman kaj Harald Rader, sekretarioj Natalia Kasimova kaj Walter Wagner. Sekvis oficiala raporto de la prezidanto de LIBE Arvo Karvinen. Ni ne povas diri, ke la kongresa programo estis ricxa: nur du prelegoj - de Henriete Etzemberg pri Haydn kun muzikaj ilustrajxoj kaj de Tanabe Kunio pri la hundo-gvidanto, en kiu li emocie rakontis pri sia hundo-gvidanto Majki. A. Masenko prezentis koncizan informon pri novefondita internacia retklubo en Rusio "Ventrilo", en kiu estas Esperanto-fako. La kultura programo ankaux estis suficxe modesta - la tradiciaj duontaga kaj tuttaga ekskursoj. En la Internacia Esperanto-muzeo ni povis auxdi la lingvon Volapuko. Kiel cxiam plej emocia estis la internacia vespero. Okazis tri kunsidoj de LIBE-estraro. La tagordo de LIBE-asembleo estis la tradicia: estis akceptitaj raporto de la estraro, financa raporto, landaj raportoj. Estis aprobitaj bugxeto-2010 kaj agadplano por la jaroj 2011-2012. Estis pridiskutita ankaux "Esperanta ligilo". Versxajne la sekva IKBE okazos en Cxehxio. La adiauxa vespero okazis en tradicia restoracio sub la cxielo. Por atingi la restoracion ni devis traveturi pli ol 50 kilometrojn sxangxante la transportilojn. Estis ankaux aventuro - ni, grupeto de 13 personoj, perdigxis kaj longe staris sub la forta viena suno gxis oni trovis nin. En la restoracio la etoso estis tre agrabla kaj gaja. Ni gustumis bonkvalitajn auxstrajn blankan kaj rugxan vinojn. Sed anstataux tri multaj el ni ricevis du trinkajxojn - la servistoj "sxparis" unu trinkajxon. Konklude - en 76-a IKBE partoprenis 50 personoj el 13 landoj, pli multaj el Orienta Euxropo. Unuvorte - tre modesta kongreso. Ni elkore dankas al la gesamideanoj Veronika kaj sxia filino, al Henriete kaj sxia filino, al Rader kaj lia estimata edzino, al Wagner kaj al cxiuj aliaj, kiuj sindone kaj afable klopodis por ke nia restado en Vieno estu agrabla kaj utila. Ankorauxfoje koran dankon! IKBE akceptis rezolucion, kiun ni publikigos en iu sekva numero. Vladimir Jxelev :::::::::::: 62-a IFEF-kongreso en Sofio De la 8-a gxis la 15-a de majo nia cxefurbo gastigis la 62-an Internacian kongreson de la Internacia federacio de esperantistoj-fervojistoj =IFEF=. Gxin partoprenis 136 personoj el 16 landoj. La kongreso estis solene malfermita en la salono de la Centra stacidomo. La prezidanto de LKK Petja Aleksandrova bonvenigis la kongresanojn kaj emfazis, ke Bulgario jam kvaran fojon estas gastiganto de IFEF-kongreso. Malferman paroladon faris la prezidanto de IFEF Romano Bolognese kaj emfazis la gravan rolon de la bulgaraj esperantistoj-fervojistoj en IFEF kaj la E-movado gxenerale. Estis tralegita mesagxo de la gxenerala direktoro de kompanio "Fervoja infrastrukturo" Milcxo Lambrev. La prezidanto de BEA Petar Todorov ankaux salutis la kongreson. En la nomo de la Federacio por artismaj kaj intelektaj kapabloj de la fervojistoj la kongreson salutis ties prezidanto Veselka Kamburova. La gxenerala sekretario de IFEF J. Tomasxek tralegis salutleteron de la estraro de UEA. En la nomo de Esperanta Civito la kongreson salutis Ljubomir Trifoncxovski, vickonsulo pri kulturo kaj informado. Li substrekis, ke per sia terminologia aktivado IFEF grave kontribuis al la Esperanta kulturo. Li transdonis bondezirojn de la dojeno de Bulgara Esperanto-teatro Belka Beleva, kiu rememorigis, ke BET prezentis spektaklojn en ses IFEF-kongresoj. Sekvis salutoj de reprezentantoj de naciaj organizajxoj. Nome de ANEB salutis la kongreson Radka Stojanova kaj sxia filino Kalinka Racxeva plenumis bulgarajn popolajn kantojn en Esperanto. La kongresaj prelegoj pritraktis variajn fakajn problemojn. Angel Maglov kaj Toncxo Valev prezentis interesajn prelegojn pri la rekonstruo kaj modernigo de la bulgaraj fervojoj. La kultura programo ankaux estis ricxa kaj varia. G. Litov prezentis ekspozicion de interesaj Esperantajxoj. Dum la duontaga ekskurso la kongresanoj vizitis interesajn historiajn kaj kulturajn objektojn en nia cxefurbo. Tuttaga ekskurso al Vraca kaj gxiaj cxirkauxajxoj montris al la kongresanoj la historian muzeon, la turisman komplekson "Ledenika" kaj la samnoman groton, la montan pasejon "Vratcata". La 63-a kongreso de IFEF okzos venontan jaron en u. Liberec =Cxehxio= kaj la 64-a - en Herzberg am Herz - Esperanto-urbo =Germanio=. Radka Stojanova :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Hobbys-klubo En Dobricx Nia unuigxo estas fondita en la jaro 2000 kiel neregistara organizajxo. Nuntempe en gxi membras 158 personoj, plejparte tiuj estas homoj kun difektoj kaj la ceteraj - niaj amikoj kaj subtenantoj. Cxefcelo de la organizajxo estas labori por la firmigxo de la homoj kun difektoj kiel egalrajtaj membroj de la socio kaj stimuli la disvolvigxon de la kreaj kaj laboraj kapabloj de la blinduloj kaj malfortevidantoj. Niaj specifaj celoj estas: 1. Inetgrigxo de la homoj kun difektoj en la socion. 2. Defendo kontraux diskriminacio. 3. Batalo por certigo de alirebla arkitektura medio. 4. Egalaj rajtoj en la kampo de la klerigo kaj labormerkato. 5. Ebligi al la handikapitoj utiligadon de sociaj servoj. 6. Evoluo en la sfero de la literaturo, arto kaj kulturo. Por atingi tiujn celojn la unuigxo realigas jenajn aktivecojn: 1. Kolektado de monrimedoj per donacoj kaj membrikotizo. 2. Administrado de monrimedoj disponigitaj de la sxtato, de la komunumo, de bulgaraj kaj internaciaj organizajxoj. 3. Administrado de la propra havajxo. 4. Eldonado de informmaterialoj, literaturo, publikajxoj. 5. Popularigo de la agado de la unuigxo per ellaboro de auxtoraj materialoj. 6. Ellaboro kaj realigado de projektoj kaj programoj direktitaj al stimulado de la disvolvigxo de la kreaj talentoj kaj kapabloj de niaj membroj. 7. Organizado kaj realigado de kunaj iniciatoj kun la sxtataj kaj lokaj auxtoritataj organoj. 8. Disponigado de socialaj servoj. 9. Organizado, okazigo kaj partopreno en konferencoj, simpozioj, kursoj kaj aliaj koncerne al la homoj kun difektoj. Realigante siajn celojn la organizajxo ellaboris kaj efektivigis 16 projektojn. En la pasintaj jaroj la organizajxo gajnis pozicion de grava faktoro en la civitana socio. La estraro konstante faras proponojn al la sxtataj kaj lokaj gvidorganoj celante plibonigon de la vivo de la handikapitoj kaj tiel plenvaloran integrigxon en la socion. Cxiun mardon estas organizataj lauxtemaj renkontigxoj, en kiuj laux nia invito gastas elstaraj personoj, reprezentantoj de arto, literaturo kaj kulturo. Gxis nun la klubejon vizitis pli ol 200 personoj, inter kiuj aktivaj esperantistoj. Ili rakontis al ni pri la internacia lingvo Esperanto, pri gxia auxtoro Zamenhof kaj pri la aplikado de la lingvo en diversaj sferoj de la vivo. Nia organizajxo deziras starigi kontaktojn kun partneraj organizajxoj en la lando kaj eksterlande. Nia klubejo funkcias cxiutage de la 8,30 h. gxis la 17 h. escepte de la ripoztagoj. Adreso kaj telefonoj por kontakto: Klubo Hobbys ul. Ljuben Karavelov 55 9300-Dobricx, Bulgario tel.: 00359-eh-fb-bb-bh posxtelefono: +359-hhh-ee-hf-ac - Ivan Todorov, prezidanto Ivan Todorov Esperantigis: Dimo Dimov :::::::::::: Vojagxanto-esperantisto Tsukuru Harada ankaux en Bulgario Tri bulgaraj televidkompanioj du tagojn elsendadis la novajxon pri la mondfama japana vojagxanto-esperantisto. Du el ili en tiu tempo elsendadis ankaux la intervuojn kun li. Sep retligiloj prezentis tekstojn en bulgara lingvo pri li, ankaux fotojn en kiuj Harada-san estis vestita en somera kimono. Ankoraux kvin revuoj, ankaux kvar retpagxaroj pretas publikigi Esperantajn kaj bulgarlingvajn tekstojn kaj fotojn pri la neimageble interesa eksterlanda strangulo. Eble en la lastaj kelkaj jardekoj neniu faris tiom fortegan reklamon de E-o en Bulgario kiom tion faris nia gasto el la lando de levigxanta suno, nature, ankaux per la helpo de la amaskomunikiloj, precipe dank. al la fervoraj kaj spertaj organizantoj de la renkontigxoj kun la miriga vojagxanto. Kvar kontinentoj kaj 24 sxtatoj - jen la gxisnuna vojagxbilanco de Tsukuru. Malgraux siaj du suficxe pezaj handikapoj - neuxrologia =epilepsio= kaj vidpova, la nelacigebla vojagxanto per E-o iras tra la mondo kantanta, ridanta kaj sxercanta kun la aliaj, ankaux ofte kun si mem. Liaj preskaux cxiujaraj vojagxoj estas por Tsukuru Harada efektiva medikamento kontraux la epilepsio, kiun li akiris kiel rezulto de sia tro komplika nasko. En iuj landoj la vizitoj de la vojagxema japano estas kelkfojaj kaj longdauxraj. Ekzemple, Brazilon Tsukuru vizitas dufojojn, cxiu lia vizito tie dauxras preskaux du monatojn. La ambaux fojojn, malavara gastiganto de la verda maltrankvila japano estis la emocia cxarma brazilanino Karesema. Post siaj brazilaj ekskursoj la bilingva Tsukuru mem deklaras solene kaj altvocxe, ke jam li estas duonbrazilano. Ne estas vizititaj gxis nun de Tsukuru nur Afriko kaj Antarkto, sur la lasta kontinento sxajne neniu ankoraux komencis instrui E-on al pingvenoj - nia japana amiko scias krom sian japanan, nur Esperanton... La epilepsio estas nenia serioza barego por la turismaj impetoj de E-lingva vojagxanto. Eble iuj el nia tre simpatia auxditorio estus kontentaj ekscii, ke mondaj famuloj ankaux suferis epilepsion: la antikva kuracisto Hipokrato, la militestroj Aleksandro la Granda, Julio Cezaro, Napoleono Bonaparto, la verkistoj Moliero, Gustave Flaubert, Fjodor Dostojevskij, la nedelanda pentristo Vincent van Gogh k.a. kaj cxiuj ili, malgraux sia malsano, estis neimageblaj supertalentuloj en siaj agadkampoj. La vojagxoj de la mirinda turisto estas realigeblaj dank. al la mondkonata gastigemo de la geesperantistoj. La gastigantoj de Tsukuru asekuras al li cxie kaj cxiam senpagan dormadon kaj mangxadon. La gasto-esperantisto zorgas pri siaj transportaj elspezoj. Tsukuru Harada ne nur gastas, li ankaux gastigas siajn gastigintojn, liaj gastoj estas geedzaj E-o-paroj el Germanio, Auxstralio k.a.. Krom Tsukuru Harada, la bone informitaj legantoj tuj rememoros ankoraux almenaux du mondfamajn vojagxantojn-esperantistojn, tute blindajn: la ruson Vasilij Erosxenko, kun suficxe ukrainforma familinomo =lia patro estas ukraino=, kiu uzis kelkajn orientaziajn kaj kelkajn okcidenteuxropajn lingvojn, kaj la tre temperamentan belgon Joze Starck, kiu vizitis Bulgarion kvarfoje, cxiam sen akompananto. La ambaux verdkoloraj turistoj ankaux vizitis diversajn landojn kaj kelkajn kontinentojn, cxie propagandante Esperanton inter la blinduloj kaj viduloj. Interalie, Vasilij Erosxenko vizitis du kontinentojn - Europon kaj Azion, Jose Starck - la samajn du kontinentojn, plus Afrikon. Sed sxajne absoluta cxampionego devus esti la poliglota hispano Pedro Zurita, uzanta dek fremdajn lingvojn, ankaux totale senvidpova, vizitinta pli ol 90 sxtatojn, situantajn sur kvin kontinentoj. Same kiel lia japana s-ano, admirinda Pedro ankaux ne vizitis la senblindulan pingvenan kontinenton, sxajne pro tute alia kialo. Sed la plimulto el la vojagxoj de Pedro Zurita, unue - ne estis privataj, kaj due - ne estis realigitaj dank. al Esperanto. La vizitoj de la mondkonata hispano estis precipe en lia rolo de Gxenerala sekretario de la Tutmonda unio de la blinduloj, posteno firme okupita tutajn 14 jarojn =1986-2000= de li. Sciinda estas ankaux la fakto, ke antaux la disfalo de Jugoslavio, el la euxropaj landoj li vizitis cxiujn, escepte de Rumanio kaj Cipro, iujn ecx kelkfoje. Ekzemple, en Bulgario la vojagxema asturiano, private kaj ofice, estis kvarfoje. Pedro Zurita estas ankaux konvinkita esperantisto kaj en siaj junaj jaroj li vizitis multajn LIBE-kongresojn, ankaux kelkajn blindajn esperantistojn. Li mirigis orienteuxropajn blindulojn precipe per tio, ke preskaux cxiam en siaj privataj vojagxoj li veturis sola, nature, ankaux kun sia nekredebla poligloteco. Pedro Zurita uzas ankaux kelkajn slavajn lingvojn - rusan, serban, bulgaran, polan k.a.. La brava heroo de nia rakonto naskigxis en 1961 j. en urbo Kumamoto-shi, situanta sur insulo Kjusxju, proksime de Sudkoreo. Tsukuru finis komercan lernejon, poste kvin jarojn lernis kaj praktikis ceramikmetion en sia naskigxurbo. Nun versxajne suficxe kurioze aspektas la fakto, ke la severaj kaj zorgemaj instruistoj malpermesis al la handikapa infano pro lia epilepsio partopreni la lernejajn ekskursojn. Tamen farigxinte jam plenkreskulo, Tsukuru komencis kuragxe, sencxese kaj precipe memstare turismi vagante tra la tuta terglobo. Dekjara Tsukuru faris provon lerni E-on, sed liaj gepatroj ne permesis al tiujn lingvajn okupojn. Post kvin jaroj, estante jam 15-jara li eklernis denove E-on memstare. Tsukuru partoprenis kun grupo de samlandanoj la embleman universalan kongreson en Varsovio =1987=, la unua Esperanta eksterlanda arangxo, vizitita de li. Tie li konatigxis kaj amikigxis kun la franco Jacques-Franki Farjon de Lagatinerie, profesia tradukisto, cxe kiu en Germanio Tsukuru logxis en 1988-1990 j.. Tiu cxi amikeco kaj kunlogxado helpis al li perfektigi sian E-lingvajn konojn. Sciate estas, ke cxiuj orientazianoj havas iomajn problemojn cxe la prononcado de kelkaj E-aj fonemoj kiel "bo", "lo" kaj "zo", sed mia japana skajpamiko havas perfektan E-o-prononcon. Versxajne al la plialtigo de lia lingva nivelo influis ne nur liaj pluraj eksterlandaj vojagxoj okcidenten, sed ankaux la fakto, ke Faro =esperanta kromnomo de Tsukuru=, sepan jaron cxiutage organizas duhorajn skajpkonferencojn kun geesperantistoj, kelkiam el la kvin kontinentoj. Cxi tiuj Faro-skajpkonferencoj estas tre sxatataj kaj atendataj kun granda senpacienco de pluraj niaj s-anoj el cxiuj homlogxataj kontinentoj. La nombro de partoprenantoj en Tsukuru-skajpkonferencoj estas ordinare inter 15 gxis 30. La temoj estas plej variaj, iam la partoprenantoj simple babilas, ecx ludas je diversaj muzikiloj, kantas, deklamas poemojn. Dank. al cxi tiuj nome Faro-skajpkonferencoj mi mem ankaux konvinkigxis profunde, ke la eksprezidanto de UEA Renato Corsetti tute pravas, asertante antaux scienc-praktika konferenco okaze de centjarigxo de BEA =Karlovo, 2007=, ke "Esperanto estas viva, ke al gxi estas granda intereso en Latina Ameriko, Afriko kaj Orientazio, ke euxropanoj lernas E-on ordinare per la reto". Cxe la samaj skajpkonferencoj mi renkontis junajn esperantistojn, kies agxo varias inter dekkvin jaroj gxis tridek du. Tie estas tute fresxaj niaj s-anoj, lernantaj E-on ekde tri monatoj, ankaux kun lernostagxo de unu kaj du jaroj, atingintaj jam enviinde bonan lingvan nivelon. Kiam Tsukuru ne "cukuras", li prizorgas siaj maljunajn kaj malsanajn gepatrojn, kunlaboras kaj helpas al du japanaj sonrevuoj, en Esperanto kaj en japana lingvo, kies redaktoro, eldonanto kaj ekspedanto estas japana totale blinda esperantisto Mikio Yunokawa. Por Esperanto-sonrevuo de Yunokawa-san Tsukuru prenis fulme kaj tre profesie du intervuojn - de mi mem, ankaux de Dancxo Dancxev =redaktoro de revuo "Esperanta fajrero"=. La japana gasto respondecas pri la rilatoj inter JABE kaj UEA. Kaj ankoraux scivolinda donitajxo pri nia lernema samorajo: li scipovas brajlan skribon, malgraux ke li estas suficxe vidanta malfortevidanto. Tsukuru skribas perfekte brajle, kaj kompreneble, li legas brajlon per okuloj. Por lia aligxo al la grupo de brajlouzantoj cxefan rolon ludas la nevidanta s-anino Luiza la Manna, donacante al li brajlan meminstruilon. La cxarma italino estas bone konata al la pli maturaj generacioj de blindaj geesperantistoj. Tsukuru Harada ankaux auxtoras E-lingvan libron "La verkaro de Jacques-Franki Farjon de Lagatinerie", eldonitan en Italio. La titolo de la libro klare indikas gxian enhavon. Jam estas preta la manuskripto de alia lia E-lingva libro kaj la auxtoro intense sercxas por gxi konvenan eldonejon. Bulgario estis la 24-a sxtato, vizitita de la nekredeble talenta japano, invitita de sia tute fresxa skajpamiko, la esperantisto-veterano Angel Sotirov =t.e. mia ne tute modesta mosxto=. La aliaj bulgaraj gastigantoj de la gaja Tsukuru estis la geesperantistoj Svoboda Damjanova, Pavlin Boevski kaj Keranka Milusheva =vic-prezidanto de ANEB=, dank al kiuj Harada-san vizitis krom urbon Plovdiv, ankaux la urbojn Kazanlak, Trojan kaj Sofio. En Bulgarion Tsukuru alvenis je la 7-a de auxgusto de Brasxov =Rumanio=, kie okazis la cxi-jara SAT-kongreso, kune kun grupo de bulgaraj esperantistoj el urbo Kazanlak. Kazanlak, la cxefurbo de la Roza valo, estis la unua bulgara urbo vizitita de la sxercema E-lingva turisto, granda sxatanto de la bulgara oleodona rozo kaj gxiaj produktoj. Bedauxrinde en Kazanlak la scivolema vojagxanto estis nur unu nokton kaj unu antauxtagmezon, sed li eksentis la etoson de cxi tiu interesa bulgara urbo, situanta inter du montoj - Stara planina kaj Sredna gora. En la urboj Plovdiv, Trojan kaj Sofio estis organizitaj renkontigxoj de Tsukuru Harada kun la loka esperantistaro, al kiuj la amaskomunikiloj, precipe la elektronikaj, havis grandan intereson. Gxuste pro cxi tiu granda intereso en urbo Plovdiv la renkontigxo komencigxis kun 40-minuta malfruigxo, ecx okazis vera kverelo inter la televidkompanioj, dezirantaj preni intervuojn de la mondkonata verdstela vojagxanto. La renkontigxo en Plovdiv dank. al gxiaj organizantoj Vladimir Jxelev, Georgi Genov kaj Stefan Dancxev estis la plej multnombra kaj la plej longdauxra - proksimume 80-minuta. Gxi okazis en la Nacia blindula rekapabligcentro. Fine de cxitiu rimarkinda renkontigxo, la kortusxita gasto el la fora azia lando salutis la cxeestantojn per japana kanto, kantata de li mem. Post la renkontigxo Tsukuru Harada vizitis la klubejon de ANEB, kie la prezidanto de tiu organizajxo Vladimir Jxelev salutis la gaston kaj enmanigis al li specialan donacon, diskon kun emblema titolo "Unu bulgara rozo", enhavantan bulgarajn kantojn en Esperanto. En la urboj Plovdiv kaj Sofio la karega samideano vizitis kelkajn rimarkindajxojn. Krom Rumanion kaj Bulgarion, Tsukuru vizitis ankaux Hungarion. Tie 12 tagojn liaj afablaj gastigantoj estis la aktiva skajpanino Eva Juhasz el Budapesxto kaj Esperanto-instruistino Enikox Zengox Serenghy, estrarano de Hungara esperantista asocio. De Budapesxto Tsukuru Harada komencis siajn cxijarajn euxropajn vojagxojn, en Budapesxto ili sukcese kaj fruktodone finigxis. 11 tagojn kaj 10 noktojn nia japana amiko estis en Bulgario, plukante abundajn impresojn, donante al ni cxiuj bonegan ekzemplon kiamaniere ni transiru la embarasojn kaj la obstaklojn. Tsukuru Harada ankaux estas imitinda modelo por cxiutaga skriba kaj parola praktikado de Esperanto!!! Angel Sotirov :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Malespera koro Mi vagis sur tero, mi sercxis tra mondo, deziris mi trovi la fratojn amantajn, sed trovis aux monstrojn, aux bestojn sovagxajn, aux ruzajn simiojn, nur cxion mokantajn. Al frata salut' ili montras la dentojn, per mordo respondas manpremon de l' frat', respondas per kracxo la koran fratkison, la fratcxirkauxprenon per la perfidbat'. Mi sercxis amikon kun varma fratmano, kun koro varmega, fidinda entut', sed vane! Mi trovis nur harpiedegojn kun longaj ungeg' de ruza monstr'-brut'. Kaj nun mi, mi volas ripozi profunde en kor' de l' patrin'-ter'. Profunde dormante, mi songxos eterne pri frato-amiko, min cxie sercxanta. Vasilij Erosxenko ::::::::::: EKRA festis sian 20-an datrevenon Cxiun jaron laux iniciato de Esperanto-domo de kulturo "D-ro Ivan Kircxev" kaj Esperanto-societo "D-ro Zamenhof" en Razgrad okazas esperantista krea renkontigxo "Abritus" =EKRA=. Cxi-jare tiu forumo, kiu donas eblecon al esperantistoj el Bulgario kaj eksterlando elmontri sian krean talenton, festis sian 20-an datrevenon. La nunjara renkontigxo okazis de la 4-a gxis la 6-a de junio. La literaturan konkurson partoprenis 50 esperantistoj el 15 landoj. La konkursajxojn prijugxis kompetenta jxurio kun prezidanto Ljubomir Trifoncxovski. La rezultojn oni anoncis la 6-an de junio en la salono de la regiona biblioteko "Prof. Bojan Penev". La premiitoj estas precipe eksterlandaj esperantistoj. El la bulgaraj partoprenantoj estis distingita nur R. Stojanova, kiu gajnis kuragxigan premion. Petar Todorov, prezidanto de BEA, salutis la partoprenantojn en la renkontigxo. Ivanicxka Magxarova prezentis sian novan poezian libron "Kardo sur kasko", eldonitan en Esperanto kaj en bulgara lingvo. La sekvan tagon okazis ekskurso. La partoprenantoj vizitis vilagxon Svesxtari, kie estas interesaj arkeologiaj trovitajxoj kaj la religian lokon Demir baba teke - antikva traca sanktejo, nun vizitata kaj de kristanoj, kaj de mahometanoj. Radka Stojanova :::::::::::: Lingvaj demandoj Akuzativo post "kiel", "krom", "anstataux" Kiam ni komparas per la rilatpronomo "kiel", la vorto post gxi povas rilati aux al la subjekto, aux al la komplemento. Se gxi rilatas al akuzativa komplemento, ankaux gxi devas esti en akuzativo: Ni sxatas tiujn horojn kiel tempon de praktikado. Petro ne faris tion kiel la profesoro. En la unua frazo la vorto post "kiel" estas "tempon" kaj gxi rilatas al la rekta komplemento "horojn"; pro tio gxi estas ankaux en akuzativo. En la dua frazo "la profesoro" rilatas al la subjekto "Petro", pro tio gxi estas en nominativo. Fakte ni havas duan mallongigitan frazon: Ni sxatas tiujn horojn, kiel =ni sxatas= tempon de praktikado. Petro ne faras tion kiel la profesoro =faras gxin=. Do, ni vidas, ke la vorto post "kiel" same estas aux subjekto, aux komplemento. Similan kazon ni havas post la vortoj "krom" kaj "anstataux". Ilia funkcia signifo sxanceligxas inter prepozicio kaj konjunkcio. Konsiderante ilin prepozicioj iuj auxtoroj ne metas post ilin akuzativan objekton. Sed tio ofte povas miskomprenigi la sencon: Krom la instruiston ni vidis la duopon. =Ni vidis la instruiston kaj la duopon=. Krom la instruisto ni vidis la duopon. =La instruisto kaj ni vidis la duopon=. Anstataux la filon, la patro renkontis la frauxlinon. =La patro ne renkontis la filon, sed la frauxlinon=. Anstataux la filo la patro renkontis la frauxlinon. =Ne la filo, sed la patro renkontis la frauxlinon=. En la supraj ekzemploj estas evidente kompreneble, ke sen akuzativo povus okazi grava miskompreno. Post "anstataux" kaj "antaux ol" ofte staras infinitivo. Tio eblas, se plenumanto de la infinitiva ago estas la subjekto de la frazo =la plenumanto de la predikata ago=, unuvorte - se estas ununura subjekto. Ekz.: Anstataux mangxi li kantis. Anstataux enlitigxi la profesoro metis la stumpon en la liton. Antaux ol kusxigxi li fumis. Violin Oljanov =el "Ni lernu plu"= :::::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Monahxejo "Sankta martiro Georgo Ikonpentristo" La monahxejo estas parto de Atoso =duoninsulo en la limoj de Grekio=, centro de reprezentantoj de orientaj eklezioj. Gxi situas je duonhora distanco de la maro. Ties fondigxo kaj evoluo estas nedisigeble ligita kun la historio de la bulgara sxtato, kun antauxsignoj, kun karaj por nia religio simboloj kaj unika kultura heredajxo. Hodiaux en la monahxejo krom la pregxejoj "S-ta martiro Georgo", "S-ta Dipatrino" kaj "S-ta S-ta Cirilo kaj Metodio" trovigxas ankaux naux kapeloj. Estas konservitaj ankaux eroj de la Dia kruco, relikvo kaj kruco de S-ta Georgo kaj aliaj valoraj objektoj. Dum la bizanca regado kaj precipe post la liberiga ribelo de la fratoj Asen kaj Petar en 1185 j. la monahxejo konservis sian bulgaran etnan karakteron. Post la disbato de la armeo de Teodoro Komnin oni aneksis la monahxejon kune kun la tuta Halkidika duoninsulo al la bulgaraj teritorioj. La monahxejo estis vizitata kaj subtenata de la regxo Ivan Asen la Dua, Ivan Aleksandar kaj lia filo Ivan Sxisxman. Al la prospero de la monahxejo grave kontribuis la vojevodo Stefano la Granda. Li faris novajn konstruajxojn kaj la modernan laux la tiamaj normoj havenon konatan pro sia observa turo, finkonstruita de la vojevodo Ivan Bogdan en la jaro 1517. Evidente la valahxmoldaviaj regantoj ludis gravan rolon por la subteno de la monahxejo kaj hodiaux en ties trezorejo estas konservitaj centoj da valoraj objektoj, kiujn gxi ricevis donace de ili. Malavaraj donacintoj estis ankaux la rusaj regxoj Ivan Grozni, Mihail Romanov, Aleksij Mihajlovicx, Fjodor Aleksievicx. La monahxejon gxis nun vizitis 7000 bulgaroj, kiuj ankaux donacis al gxi monsumojn kaj valorajn objektojn. Apartan lokon okupas la monahxeja biblioteko, kiu konservas manuskriptojn de la 13-a jarcento. Laux la unua fidinda katalogo gxi posedas 189 manuskriptojn kaj malnovajn rusajn, serbajn, bulgarajn kaj rumanajn librojn. En la lastaj jaroj la bulgaraj antikvajxoj inkluzive tiujn en Atoso estas serioze esplorataj. =el gazeto "Tria agxo"= :::::::::::: Interesajxoj Princo Harry elspezis milojn da puxndoj por cxampano Princo Harry =Hxari=, la malpli agxa filo de la brita tronheredanto princo Charles =Cxarlz=, nur en dauxro de kvar horoj elspezis 10.000 puxndojn por cxampano. Dum festeno en nokta drinkejo kun siaj amikoj la princo acxetis cxampanon en kosto de 10.000 puxndoj. "Mi supozas, ke sur la mangxotablo estis cxirkaux 15 boteloj. Oni tamen devas konsideri preskaux la duonan kvanton de boteloj, kiujn li disdonis al hazardaj vizitantoj", rakontis oficisto el la personaro. La regxa familio pli kaj pli maltrankviligxas pro tia senracia malsxparado de mono. =el gazeto "Dobrugxanska tribuna"= La plej longaj stratoj њestern Avenue en Chicago kaj Yang Street en Toronto estas la plej longaj seninterrompaj stratoj en la mondo. La usona strato estas longa 39,43 kilometrojn kaj la kanada iom pli ol 53. Se al њestҐrn Avenue ni aldonos gxiajn dauxrigojn, la stratojn Dixi, Sibly kaj Dixmur, gxia longeco atingos 44,06 km. La kanada Yang Street formale estas monda cxampiono de longeco kaj estas enskribita en la libro de la rekordoj "Guiness". Oni komencis konstrui gxin ankoraux en la jaro 1790. Sub gxi estas konstruita la unua subtera fervojo =metroo= en Kanado. La strato, kiu lauxdire havas plej multajn domnumerojn, estas la argentina "25-a de majo". La numeroj de la domoj en tiu 30-kilometra bulvardo en Buenos Aires atingas 29000. =gazeto "Nov glas"= :::::::::::: Humuro La nuntempaj infanoj scias cxion Iu frapas al la pordo. Malfermas gxin la sesjara nepino de avino Ana. Vidante la konatan najbarinon, kiu ofte gastas en la domo de la avino kaj tre sxatas babiladi, la malgranda petolulino ekkrias: - Avinjo, sercxas vin "La granda busxo", la kvartala klacxulino! *** La familio de Petar kaj Plamen estas malricxa. Pro tio cxiuj familianoj dormas en komuna dormocxambro. La granda ligna lito estas duetagxa. Supre dormas la gepatroj, malsupre la filoj. Estas noktomezo. De la supra etagxo oni auxdas grincadon kaj bruon. La nedormanta Plamen flustre diras: - Panjo, pacxjo, atentu, pro unu infano vi povus mortigi du gxemelojn. *** Stojan estas lernanto en oka klaso. Foje lia patro longe klarigas kaj konsilas lin kiel sin povas protekti de la sindromo de akirita imuna deficito. Fine, la filo ne eltenas kaj cxesigas la ardajn vortojn de sia patro tiel: - Suficxe, pacxjo, pli bone ol vi mi scias pri la terura malsano =aidoso=. En tiu cxi financa krizo vi ne konsilu min. Monon, monon donu al mi por acxeti kondomon. =Elektis kaj tradukis R. Stojanova :::::::::::: Malgxoja sciigo La 12-an de junio 2010 post longa malsanado en agxo de 59 jaroj forpasis nia samideano Pejcxo Dimov Stancxev el u. Razgrad. Ekde sia esperantistigxo en la fino de la sepdekaj jaroj de la pasinta jarcento li aktive partoprenis la agadon de E-societo "D-ro Zamenhof" en Razgrad kaj de ANEB. Ripozu en paco, kara samideano. :::::::::::: 2010/4 Esperanto-vivo Regularo de ANEB pri honorigo de meritintaj personoj 1. Surbaze de paragrafo 17, punkto 10 de la Statuto de ANEB estas akceptita cxi tiu Regularo. 2. Surbaze de paragrafo 14 de la Statuto de ANEB la Gxenerala kunveno honorigas membrojn kaj nemembrojn de ANEB. 3. Por membroj de ANEB: A. Honoran diplomon ricevas personoj, kiuj membras en la Asocio almenaux tri jarojn seninterrrompe cxe la jenaj kondicxoj: ili aktive partoprenas en la agado de la Asocio, en la nacia kaj internacia E-movado; ili donis signifan financan subtenon al ANEB; ili kontribuis grave por konkreta evento en la asocia agado. B. Per la titolo Honora membro kaj per Honora diplomo estas distingataj personoj, kiuj membras en ANEB minimume dek jarojn seninterrrompe kaj havas agxon minimume 50 jaroj cxe la kondicxoj de p. A. C. La distingitoj per Honora diplomo ricevas senpage unujare la revuon "Esperanta fajrero" kaj la Honoraj membroj ricevas dumvive la revuon senpage. 4. Por nemembroj de ANEB: Per Honora diplomo estas distingataj personoj, kiuj aktive kaj dum longa tempo helpis morale kaj materiale la agadon de ANEB aux faris unufojan valoran kontribuon kun la sama celo. Pro meritoj al la Asocio povas esti distingataj ankaux alilandaj civitanoj. 5. Proponojn pri honorigo rajtas fari la membroj de la Estraro, la lokaj grupoj, iniciatgrupoj de minimume tri personoj - regulaj membroj de ANEB. La propono devas esti farita en skriba formo kun la subskriboj de cxiuj grupanoj. La propono devas atingi la Estraron minimume 30 tagojn antaux la jarkunveno kaj la Estraro prezentas gxin en la kunveno, kiu decidas "por" aux "kontraux". La Regularo estas akceptita de la Estraro en gxia kunsido okazinta la 6-an de marto 2010 kaj estas subskribita de la prezidanto kaj vicprezidanto kaj portas la sigelon de ANEB. :::::::::::: Salutparolo de s-ro Probal Dasgupta al la 76-a kongreso de LIBE Estimataj kongresanoj, Mi havas la honoron saluti vin, kiuj partoprenas la 76-an kongreson de LIBE en Vieno de la 10-a gxis la 14-a de julio 2010, en la nomo de Universala Esperanto-Asocio kaj en mia propra. Mi bedauxras ne povi mem partopreni vian kongreson. Tial mi sendas cxi tiun skriban mesagxon kaj petas vin akcepti mian pardonpeton pro la necxeesto de nia Asocio. Pasintjare, dum la bjalistoka Universala Kongreso, mi atentigis, ke oni festas ne nur la centkvindekjaran datrevenon, sed ankaux la ducentjaran de Louis Braille. Unu grava kaj frua ponta figuro inter la blindula medio kaj la Esperanta estis kompreneble E. Javal; poste la pionira laboro de Erosxenko donis aparte reliefan lokon al la kontribuoj de blinduloj al la Esperanta afero. Se ni rigardas la lingvan problemon kiel iusence analogan al handikapo, kaj se ni rigardas al vivofaciligon vizagxe al la handikapoj kiel gravan laboron sur la tereno de la serioza aplikigo de la homaj rajtoj, tiam trovigxas tute rekta parenceco inter la esperantista projekto kaj la pli largxa laboro por garantii al cxiaj handikapitoj aliron al cxiuj rajtoj en la organizita socia vivo. Hodiaux, kiam kreskas la konscio pri la neceso de solidara kunagado de diversaj pledantoj por reformoj en la kutimoj de la socia organizigxo, estas aparte grave akcenti la signifon de la laboro de niaj pioniroj. Alia atentinda laborkampo estas la disponigo de la rezultoj de la hodiauxa teknologio al la blinduloj en malpli prosperaj landoj. Tio signifas tre intime kunagi kun aliaj, kiuj laboras por la evoluo en tiuj socioj, cxar neniun avantagxon oni povas rikolti tute elsxire el la kunteksto, en kiu oni faras tiajn laborojn. Ni bone scias, ke la esperantistoj havas longan sperton pri tiuspeca intima kunagado. Pasintjare mi iomete laboris sur la tereno de la gxisdatigado de la porblindulaj alfabetaj disponajxoj por la barataj lingvoj lige kun la komputiko - mi estas ano de la pria nacia komitato - kaj mi konstatis, ke neniu serioze laboris por ke ecx nur la brajlajn rajtojn plene ekzercu la parolantoj de indigxenaj lingvoj en barato. Mi kontaktis tiucele iujn, kiuj intime kunagas kun indigxenaj popoloj, sed ili diris, ke la gxenerala evolubildo cxe la indigxenaj popoloj estas tiom katastrofa, ke neniu kuragxas proponi la disponigon de apartaj tempo kaj atento al la brajligo de iliaj lingvoj - oni elturnigxas per la kutimaj emfazoj de eduksistemo cxefe uzanta la provincajn lingvojn. Tion cxi mi diras al vi cxefe por informi vin, ke estas multaj kampoj plugindaj sed ankoraux ne plugataj. Mi deziras al via kongreso sukcesan identigon de prioritatoj por la komuna laboraro kaj gajan etoson. Amike Probal Dasgupta, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio :::::::::::: Renkontigxo de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario - 2010 De la 20-a gxis la 22-a de auxgusto en Varna okazis la tradicia renkontigxo de la nevidantaj esperantistoj-membroj de ANEB. Cxi jare gxi estis dedicxita al la 120-a datreveno de la naskigxo de la mondkonata rusa blinda esperantisto, verkisto, vojagxanto kaj sociaganto Vasilij Erosxenko. Nia gastiganto denove estis la Lernejo por viddifektitaj infanoj "Prof. d-ro Ivan Sxisxmanov". La renkontigxo estis malfermita la 20-an de auxgusto vespere per komuna kantado de la E-himno "La espero". La prezidanto de ANEB Vladimir Jxelev rakontis pri la 76-a IKBE en Vieno. Siajn impresojn dividis ankaux Veselina Stoilova kaj Radka Stojanova. La humoron de la partoprenantoj plialtigis la organizita lotludo, en kiu cxiuj elprovis sian sxancon. Sonis belegaj E-kantoj, kiuj donis veran plezuron al cxiuj. La sekvan tagon, sabaton, ankaux okazis vico de interesaj arangxoj. Pri la malfacila vivo kaj multflanka agado de Vasilij Erosxenko prelegis la prezidanto de ANEB. Nia senlaca entuziasma aktivulino R. Stojanova preparis ricxan belartan programon. Ni denove travivis agrablajn minutojn kun la kantoj de Ivalina Donova, Ivan Sxopov k.a.. La cxeestantoj aplauxdis ankaux la partoprenon de niaj gastoj el s-to "D-ro Zamenhof" =Razgrad=. La prezidanto de ANEB enmanigis Honorajn diplomojn al la distingitoj el Varna Boris Bodicxev - veterano, Veselina Stoilova kaj Elena Nikolaeva. Honoran diplomon ricevis ankaux la direktoro de lernejo "Prof. d-ro Ivan Sxisxmanov", s-ro Petar Petrov, pro sia aktiva kontribuo al la agado de ANEB. Estis anoncitaj la nomoj de la aliaj cxijaraj distingitoj per Honora diplomo kaj titolo Honora membro. Tio estis tre kortusxa momento por cxiuj cxeestantoj. Post tiu solena ceremonio la prezidanto Vl. Jxelev fermis la renkontigxon. La vetero dum tiuj tagoj estis suna kaj varma kaj ni havis eblecon plagxumi kaj nagxi en la varma kaj pura marakvo. Ni disigxis portante en nia memoro agrablajn travivajxojn kaj impresojn. Marinka Spasova :::::::::::: 62-a kongreso de BEA De la 3-a gxis la 5-a de septembro 2010 en la malgranda urbeto Sopot - naskigxurbo de la patriarko de la bulgara literaturo, la auxtoro de la belega romano "Sub la jugo", Ivan Vazov, okzais la 62-a kongreso de BEA. La prezidanto de la loka organiza komitato kaj cxeforganizanto prof. Bojxidar Leonov inauxguris la kongreson. La alta protektanto de la kongreso, la urbestro de Sopot s-ro Vasil Licxev, salutis la kongresanojn kaj gastojn. Partoprenis la kongreson cx. 200 esperantistoj, inter kiuj 15 eksterlandanoj el Serbio, Rumanio, Nederlando, Koreio, Hungario. Nedko Nedev tralegis salutkarton de la elstara esperantisto, iama UEA-prezidanto, prof. Humfrey Tonkin. En la nomo de ANEB salutis la kongreson Vladimir Jxelev. Nova Honora membro de BEA estis elektita la aktiva kaj multjara prezidanto de E-societo "Kolombo de la paco" en u. Galabovo, Kanjo Kanev. La prezidanto de BEA ingx. Petar Todorov tralegis la raporton de la Estraro kaj substrekis, ke malgraux la financa krizo okazis pluraj esperantistaj festoj, renkontigxoj k.s.. Ilija Iliev tralegis la raporton de la Kontrola komisiono. Sekvis eldiroj, proponoj, rekomendoj. Post la baloto evidentigxis, ke la nova prezidanto de BEA estas prof. Bojxidar Leonov, vicprezidanto Maja Gorova, sekretario kaj redaktoro de revuo "Bulgara esperantisto" Georgi Mihalkov kaj membroj: Petar Todorov kaj Boris Gagxanov. La Kontrola komisiono konsistas el Ilija Iliev, Gena Antonova kaj Veselka Kamburova. La sekva kongreso de BEA okazos en Jambol. Radka Stojanova :::::::::::: 83-a SAT-kongreso Inter la 1-a kaj la 6-a de auxgusto 2010 en la belega urbo Brasxovo =Rumanio= okazis la 83-a SAT-kongreso. La urbo situas en Suda Transilvanio, 168 km norde de Bukaresxto. Gxi estas cxefurbo de distrikto Judet kaj unu el la cxefaj industriaj urboj de Rumanio. En 2009 gxi havis 278.048 logxantojn, inter kiuj ankaux hungaroj, germanoj, cxehxoj, slovakoj, ciganoj. Gxis 1919 j. gxi apartenis al Hungario. Pri la kongreso dividas siajn impresojn la prezidantino de E-societo "Espero" en u. Sliven, s-ino Stojanka Drandeva: la 83-a kongreso de SAT estis tre bone organizita. Post la salutparoloj de la oficialaj gastoj sekvis la raporto de Jakvo Schram, prezidanto de SAT. Li substrekis, ke SAT atingis suficxe bonan staton financan kaj organizan. Brasxovo markas novan epokon por la Asocio. Tie oni faros planojn kiamaniere propagandi la celojn kaj taskojn de la Asocio. La labortemoj estis tre interesaj, aktualaj kaj utilaj por la cxeestantoj: SAT kaj pacaj agadoj, Rumania lingvo kaj kulturo, Rumaniaj sindikatoj, La laborista movado en Rumanio dum la 20-a jarcento, La tutmonda krizo. La kongresa temo estis "Ekonomia krizo kaj ties plurflankaj efikoj". La etoso estis amika kaj agrabla, la gastigantoj afablaj kaj komplezemaj. Cxiuj partoprenantoj restis kontentaj kaj longe ne forgesos la entuziasmon kaj gastamon de la lokaj esperantistoj. La sekva kongreso okazos en Sarajevo =Bosnio kaj Hercegovino= de la 30-a de julio gxis la 6-a de auxgusto 2011. Telfonnumero por kontaktoj: +3hg-cc-bje-dhg. Stojanka Drandeva :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Oka nacia festo de la specifaj eblecoj de la blindsurduloj Felicxe la financa krizo ne sukcesis malhelpi la okazigon de la 8-a Nacia festo de la specifaj eblecoj de la blindsurduloj, kiun cxi-jare gastigis Plovdiv. La festo estas organizata cxiujare de la Nacia Asocio de la Blindsurduloj en Bulgario =NABSB= en diversaj urboj kaj prezentas bonegan okazon por aktivaj membroj de la Asocio el la tuta lando provi siajn fortojn cxe la sxaktabuloj, sur la kurejoj de la stadionoj, sur la scenejo. En certa grado tamen la krizo ne povis ne influi la okazigon de la festo. Oni devis malpliigi la nombron de la partoprenantoj je 46 personoj kaj la sxatantoj de la amatora arto montros sian talenton la sekvan jaron. Mankis pokaloj kaj medaloj. La venkintoj ricevis kiel moralan stimulon diplomojn, T-cxemizojn kaj reklamcxapojn. Lauxtradicie la festo estis malfermita la 10-an de auxgusto per la 9-a sxakturniro. Gxi pasis en 7 etapoj por la viroj kaj en 2 etapoj por la virinoj. Post obstina batalo la varnanoj tute merite okupis la unuan lokon cxe la viroj. Dimitar Hinev okupis unuan lokon inter la viroj, inter la virinoj - Velicxka Hristova. La 11-an de auxgusto okazis la unua nacia konkurado pri sporta triktrako, kiun partoprenis 16 fervoraj triktrakludantoj. Cxampiono farigxis Vasil Hristov el Plovdiv, la duan lokon okupis Ilija Velizarov el Varna - tute blinda kaj surda. La 12-an de auxgusto en stadiono Plovdiv la vicurbestro pri sporta agado Georgi Titjukov solene malfermis la konkuradon pri malpeza atletiko, en kiu partoprenis 16 teamoj - reprezentantoj de 15 teritoriaj organizajxoj de la Asocio kaj de la Nacia centro pri rekapabligo de blindsurduloj =NCRBS= "Helen Keller". Depende de ilia agxo kaj vidkapablo la partoprenantoj estis dividitaj en 4 grupoj: nevidantoj en agxo gxis 50 j. kaj pli ol 50 j., same ankaux pri malfortevidantoj. Ili konkuris en 14 disciplinoj por viroj kaj virinoj. La unuan lokon okupis la teamo de TO - Plovdiv, kies supereco estis evidenta. La duan lokon gajnis la teamo de TO - Varna, la trian - TO - Dobricx. La saman tagon en stadiono Plovdiv okazis la kvara konkurado pri kanadstila lukto. Gxin partoprenis 7 teamoj, reprezentantoj de ses TO-j kaj de NCRBS "H. Keller". Plej bone sin prezentis la teamo de TO - Plovdiv, kiu okupis la unuan lokon. Je la 15-a h. en restoracio "Olimpik" okazis solenajxo dedicxita al la 150-a datreveno de la naskigxo de la mondkonata blindsurdulino Helen Keller kaj al la 15-jarigxo de la Nacia socio de la blidsurduloj en Bulgario. Pri la vivo kaj granda agado de Keller koncize rakontis la prezidanto de la Asocio Dimitar Parapanov. Li tusxis ankaux la plej gravajn momentojn de la agado de NABSB de gxia fondigxo gxis nun. Oni tralegis salutojn de la cxefministro de Respubliko Bulgario, s-ro Bojko Borisov kaj de la prezidanto de TO - Varna Stancxo Dobrev. Membroj de la Asocio prezentis ricxan kaj varian belartan programon, en kiu partoprenis reprezentantoj de diversaj TO-j. La vespero finigxis per dancoj, ridoj kaj sxercoj. Snejxana Kircxeva - prezidanto de TO de la blindsurduloj - Plovdiv =Esperantigis Dimo Dimov= :::::::::::: Verdstelanoj sur insulo verda Sur la verda insulo apud Rostov - Don inter la 1-a kaj 6-a de auxgusto okazis la tradicia jxambureo de REAN. Partoprenis 30 personoj precipe el la proksima regiono, du el Peterburgo kaj unu el u. Bijsk =Siberio=. La jxambureo okazis en la domo de la Tutrusia asocio de la blinduloj. La logxkondicxoj ne estis tre oportunaj, tamen la planita programo estis realigita - okazis kunveno, Masenko kaj Jxukova gvidis E-kursojn. Estis celebritaj kvar eventoj: 65 jaroj de la venko super la fasxismo, 85-jarigxo de la Tutrusia asocio de la blinduloj, 120 jaroj la naskigxo de Vasilij Erosxenko, 75-jarigxo de la blinda aktiva esperantisto kaj poeto Mihail Sxcxerbinin el Rostov - Don. Okazis fisxkaptado kaj komuna fisxmangxado. =laux informo de Anatolij Masenko= :::::::::::: Lingvaj demandoj Cxe la lernado de cxiu ajn fremda lingvo esenca kaj grava momento estas kompreni la signifon kaj la uzadon de la prepozicioj. Nun ni proponas al vi La prepozicion "kontraux" La baza signifo estas: "vid-al-vide" rilate al objekto: la urba domo estas kontraux la katedralo. Stari kontraux =antaux= la spegulo. Ekstarante kontraux la publiko, li konfesis sian kulpon. Kontraux =renkonte al= ni venas nekonata homo. Kiel ni vidas, la objekto estas en nominativa formo; akuzativo povus pruvigxi necesa, se estus ebleco pri neklara senco: Ili jxetis sin kontraux la malamikan pozicion. Levi sin kontraux sian fraton. Pafi kontraux urson. =En la unua propozicio estas uzebla al anstataux kontraux=. La signifo de kontraux en multaj okazoj esprimas malamikan rilaton, malaman senton al la objekto: en tiaj okazoj "kontraux" aperas kiel antinomio al por =kontraux egalas "malpor"=: Li parolas kontraux sia frato. Mi deklaris min kontraux la propono. Ni batalos kontraux la milito. Kontraux tio mi povus diri nenion. Kontraux mia deziro sxi acxetis la ringon. Cxiuj vocxdonis por, nur li vocxdonis kontraux. Speciala uzo de kontraux estas en esprimoj kiaj: Li donis sian horlogxon kontraux peco da pano. Kontraux kvin levoj vi povos ricevi ekzemplerojn de la libro. Jen kelkaj tiaj ekzemploj de Zamenhofa uzado de la priparolata prepozicio: Ne karesu katon kontraux la haroj. Du vilagxoj kusxas sur la du bordoj, unu kontraux la alia. Supereco de homo kontraux bruto ne ekzistas. Levi la vizagxon kontraux la plafonon. Por la nokto oni starigis la kofrojn kontraux la pordo. Kiam tiu cxi prepozicio entenas sencon de malamika ago aux atak=em=o, la komplemento estas en akuzativo: li konstante parolas kontraux la prezidanton; ili jxetis sin kontraux la venantan grupon. Kaino levigxis kontraux sian fraton. La salmo saltos kontraux la falantan akvon kaj frapos sin kontraux la sxtonajn murojn, sed gxi tamen ne povus eniri. Atanas D. Atanasov =Ada= :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo La antauxdiro de la ciganino Mia kara, mia bona, mia nobla belulin'! Ciganino diras veron, ciganin' ne trompas vin. Scias mi knabinajn revojn, la sekretojn de la kor', scias mi pri homfelicxo, scias mi pri amdolor'. Kredas vi, ke la felicxo estas via vera sort', kredas, ke belec' kaj amo akompanos vin gxis mort'. Kredas vi, ke ne sxangxigxas vera amo sub la sun', kredas vi, ke la amikoj ne perfidas sub la lun'. Dauxra amo, dauxra gxojo estas vana belesper'; en la mond' sxangxigxas cxio; cxio pasas sur la ter'. Pro l'amat', pro la amikoj venos plej malgxoja hor', kaj por cxiam nur sopiro restos en la juna kor'. Mia kara, mia bona, vin kompatas ciganin': plej fidataj vin perfidos, plej amataj trompos vin. Mia kara, mia bona, kompatinda belulin'! Ciganino vin kompatas, sed ne povas helpi vin. Ne ekzistas ja sorcxado kontraux la fatala mort', ne ekzistas talismanoj kontraux malbenita sort'. Sed memoru, ne forgesu, mia kara belulin', estas io en la mondo, kio ne peefidos vin. Tio estas la ponardo, tio estas mortvenen'; kiam cxio vin perfidos, ili estos vera ben'. Vi memoru, ne forgesu, mia nobla belulin', en la vengx' ponard' vin helpos, mortvenen' ne trompos vin. Mia kara, mia bona, mia nobla belulin'! Ciganino diras veron, ciganin' ne trompas vin. Vasilij Erosxenko La vaganto verdostela Al Vasilij Erosxenko Naskigxinta en Rusio, verkis vi en Japanio. Viaj verkoj estas belaj, la fabeloj - ecx ribelaj! Havas vi aglegan koron. Vi priskribas plurajn morojn. Estas vi lingvist. elstara, ankaux pedagog. longjara. Ludis vi en muzikbandoj... Vi vivadis multajn landojn, instruante Esperanton, igxis vi verdstelvaganto. 9 septembro 2010 Angel sotirov Plovdiv :::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Razgrad invitas kaj atendas vin En la nordorienta parto de Bulgario, en la koro de regiono Ludogorie, situas mezgranda urbo, urbo, kiu havas pitoreskan naturon, ricxan historion kaj kulturon. Dum multaj jarcentoj en Razgrad logxas bulgaroj, turkoj, ciganoj, armenoj, hebreoj. Pro tio la folklora mapo prezentas kalejdoskopon de cxarmaj koloroj. La kultura ricxeco transformis la urbon en veran oazon de interkomprenigxo, reciprokeco, toleremo. Frapanta ekzemplo pri tio estas la cxiujara festivalo de la popolaj artmetioj kaj la foiro de la acida lakto =jogurto=. Kvar tagojn Razgrad estas vivoplena de kantoj kaj dancoj de la folkloraj ensembloj kaj la beleco de la artmetiaj ellaborajxoj. Partoprenantoj el proksimaj kaj malproksimaj landoj de la urbo impresas la logxantojn kaj la gastojn per siaj mirindaj plenumoj. La eksterlandanoj admiras la majstrecon de la bulgarino prepari bongustajn mangxajxojn, dolcxajxojn kaj precipe acidan lakton. Ili ecx ne povas kredi al siaj okuloj kiam la dommastrinoj renversas la kaldroneton kaj la jogurto ne falas el gxi. La foiro de la jogurto kaj la festivalo allogas cxiujare multajn vizitantojn. Ili cxiuj havas eblecon viziti la artgalerion, etnografian muzeon, kie ili ekkonas la vivmanieron de la etna grupo kapancoj. Oni devas havi multan tempon por viziti la domojn de la famaj pentristoj Danail Decxev, Dragan Danailov, Vasil Karadimov; la domon de la renesanca familio Nikola Ikonomov kaj Stanka Nikolica Spaso Elenina =sxi estis instruistino kaj poetino=. Neniu preterpasos sen eniri la belan domon de la komponisto Dimitar Nenov, kie oni povas vidi lian pianon kaj la metalan kopion de lia dekstra mano. En Razgrad la nomon de la esploranto, arkeologo, historiisto Ananie Javasxov oni elparolas kun granda estimo. En la centro de la urbo trovigxas moskeo Ibrahxim-pasxao, la unika skulptajxo "Knabina fonto", monumento-turhorlogxo, moderna konstruajxo de la teatro "Anton Strasximirov", hotelo "Razgrad" =16-etagxa=, la bela 150-jara pregxejo "Sankta Nikolao" k.a.. Sed versxajne la plej interesa por cxiuj estas la arkeologia rezervejo "Abritus". Tio estas antikva romia urbo aperinta en la 1-a jc.. En gxia regiono evoluis ricxa materiala kaj spirita kulturo. Gxi elkreskis kiel romia milita kampadejo. Dum batalo en la cxirkauxajxo de Abritus pereis la romia imperiestro Decij Trajan =251 j.=. Kelkfoje la urbo estas detruita de malamikaj invadoj. Abritus estas definitive ruinigita en 586 de la avaroj. Proksime al la antikva urbo oni trovis la plej grandan en la lando ormoneran trezoron de 5-a jc.. En 1984 je 45 km norde de Razgrad, en la cxirkauxajxoj de v. Svesxtari la arkeologoj malkovris majestan regxan tombodomon. La regiono estas sub la protektado de UNESCO. Kiu volas pli multon scii, bonvolu viziti la objektojn. Bedauxros kiu ne faros tion. Radka Stojanova :::::::::::: Interesajxoj Kion donis la bulgaroj al la mondo Cxu estas iu, kiu ne sxatas mangxi acidan lakton =jogurton= aux kiu ne sxias kiom utila gxi estas? Sed versxajne iuj neniam auxdis la nomon de d-ro Stamen Grigorov, bulgaro, naskigxinta en v. Studen izvor =regiono de u. Trojan= en 1878. Estante studento en Gxenevo en 1905 li pristudis la mikroflauxron de la bulgara acida lakto kaj priskribis gxin kiel konsistantan el unu stangetforma kaj unu globforma bakterioj. La unua en 1907 estas nomita Lactobacillus bulgaricus. La du bakterioj donas la specifan guston kaj aromon de la produkto, kiu estas tre favora por la homa sano. La bulgaran acidan lakton oni produktas nur el lakto kaj fermento kaj cxio alia estas nenecesa. *** La unua auxtomata elektronika kalkulmasxino estas inventita en 1939 de la bulgardevena usonano John Vincent Atanasoff kaj en la periodo 1939-1941 li kunlabore kun Clifford Berry perfektigas ABC =Atanasoff-Berry Computer=, kiel oni poste nomas ilian komputilon. *** Versxajne la plimulto el ni uzas elektronikan horlogxon. Ankaux gxia inventinto estas bulgaro, Petar Petrov =1919-2003=. Li studis en Germanio, poste logxis kaj laboris en Usono. Estas konsiderata unu el la plej produktivaj inventintoj en la dua duono de la 20-a jarcento. Inter liaj plej signifaj inventajxoj estas la digxita brakhorlogxo =vendata tiam sub la nomo Pulsar=, la unua komputigita sistemo por mezurado de polucio, telemetraj aparatoj por meteorologiaj kaj komunikadaj satelitoj, la unua en la mondo sendrata kardia monitoro kaj aliaj aparatoj. :::::::::::: Anekdoto Forgesemo - Kial vi havas tristan mienon? - Ha, imagu mian teruran situacion! Hieraux mi petis belan pensiulinon-vidvinon edzinigxi al mi kaj nun mi ne memoras cxu sxi respondis per "jes" aux "ne". :::::::::::: Ni kondolencas Karaj gesamideanoj, Komence de novembro atingis nin trista sciigo. La 8-an de oktobro 2010 en u. Simferopol, Krimeo, Ukrainio post longa malsanado forpasis en sia 72-a vivojaro la konata esperantistino, verkistino, bona amikino de la bulgaraj esperantistoj Ella Ruban. Ni sincere funebras kaj kondolencas al sxiaj parencoj, al sxia 96-jara multestimata patrino, al niaj samideanoj de klubo "Verda ondo". Cxi sube ni publikigas la tristan leteron, kiun ni ricevis de Lev Parigin en la nomo de la membroj de "Verda ondo" laux ilia peto. Estraro de ANEB, redakta komitato de "Esperanta fajrero" Karaj geamikoj, Krimea respublika klubo de blindaj esperantistoj "Verda ondo" kun plej profunda tristego sciigas al la esperantistoj en Bulgario, Euxropo kaj la tuta mondo ke la 8-an de oktobro 2010 post dauxra malsanado forpasis Ella Ruban. Forlasis nin la plej kara amikino, nia kluba patrino, nia sperta instruistino. E. Ruban naskigxis la 9-an de decembro 1938 en Rusio. Post la Dua mondmilito sxia familio translokigxis en Simferopol. Cxi tie sxi finis mezan kaj superan lernejon. Sxi diplomigxis en la Pedagogia instituto kaj poste laboris kiel instruisto pri rusa lingvo kaj literaturo en dauxro de 23 jaroj. Post malbonigxo de sxia vidpovo sxi komencis labori en la entrepreno por blinduloj kiel estro de la klubo de kulturo. Tie sxi lernis Esperanton. Sxi vizitis la =iaman= Internacian E-kursejon en Pisanica =Bulgario=, kie sxi diplomigxis kiel E-instruisto. Reveninte en Simferopol sxi komencis instrui Esperanton kaj la 20-an de oktobro 1989 fondis E-klubon "Verda ondo" kaj nian kantan grupon. Ella verkis versajxojn, tradukis en Esperanton konatajn kantojn kaj ni studis Esperanton. Baldaux ni komencis koncerti, igxis konataj kaj oni invitis nin al diversaj lokoj. Dank. al Ella ni partoprenis en multaj E-renkontigxoj, en multaj IKBE. Ni estis gxojaj kaj gajaj. Ni ekhavis multajn geamikojn en diversaj landoj. La tempo flugis rapide. Venis la jaro 2010. Ella eksentis, ke ne fartas bone. Sxia sanstato malbonigxis kaj en majo Ella cxesis instrui Esperanton. La kuracistoj ne povis helpi al sxi. Kaj jen venis la tago, kiam la koro de Ella cxesis bati. Jes, la morto de Ella estas granda perdo, sed la vivo dauxras. Ella restos ankaux estonte nia instruisto en cxio. Ella restos por cxiam en niaj pensoj, en niaj aferoj. La memoro pri sxi longe vivos en niaj koroj. Krimea respublika klubo de blindaj esperantistj "Verda ondo" - Simferopol :::::::::::: Gravaj informoj: Karaj legantoj, Ni informas vin, ke la numeroj de "Esperanta fajrero" en 2010 estas kompilitaj de Dancxo Dancxev =n-ro 1=, Vladimir Jxelev =n-ro 2=, Dimo Dimov =n-ro 3= kaj Radka Stojanova =n-ro 4=. En 2011 en la sama ordo ili preparos la koncernajn numerojn. Se vi volas esprimi opiniojn kaj sugestojn pri plibonigo de la revuo, ni gxojos ricevi ilin. La redakta komitato Karaj legantoj, Komencigxas la abonkampanjo - 2011 por nia revuo "Esperanta fajrero". La abonkotizo estas 5 =kvin= euxroj por cxiuj. La limdato por ricevi viajn informojn pri sendita mono estas la 28-a de februaro. Eblas aboni la revuon por unu, du aux tri jaroj. Nia banka konto estas: BIC: BUIB BG SS BG33BUIB78361402636400 SIBank, Plovdv, Bulgario Agrablajn Kristnaskajn festojn! Sanan, prosperan, felixcan Novan jaron 2011, karaj samideanoj, karaj geamikoj, karaj legantoj de nia revuo! Estraro de ANEB, Redakta komitato de "Esperanta fajrero" :::::::::::: 2011/1 Esperanto-vivo Rezolucio de la 76-a IKBE La partoprenantoj de la 76-a Internacia Kongreso de Blindaj esperantistoj kunvenintaj inter la 10-a kaj 15-a de julio 2010 en Vieno, Auxstrio kun 50 reprezentantoj el 13 landoj alvokas naciajn blindulo-organizojn en sia agado atenti ankaux viddifektitajn esperantistojn. Moderna sonregistra kaj prestekniko ebligas produktadon de lernomaterialoj en formo oportuna por viddifektitoj. Tiel viddifektitaj studentoj povas partopreni gxeneralajn lingvokursojn kune kun vidantaj kunlernantoj. Veronika Haupt - Kongresa prezidanto =Rim.=: rezolucio estis publikigita en revuoj "Bulgara esperantisto" kaj =bulgarlingve= "Zari" ="Auxroro"= kaj "Zvuk i svetlina" ="Sono kaj lumo"=. La redakcio :::::::::::: Kalendaro de Esperanto-arangxoj en bulgario - 2011 Aprilo: De la 1-a gxis la 3-a - Internacia Festivalo de Esperanto-recitado, kantado, oratora konkurso - urbo Karlovo. Organizanto: BEA, AIS-Bulgario. Adreso por informoj kaj aligxo: 4300 Karlovo, p.k. 44, GSM: 0hhe-jef-dfi. Retadreso: leonov@rozabg.com De la 4-a gxis la 10-a - Feriado "Karlova printempo". Organizanto: E-societo- Karlovo. Adreso por informoj kaj aligxo: kiel supre. =dato sciigota= - 95-jara jubileo de profesoro Pejcxev - urbo Plovdiv. Organizanto: societo "Kulturo". Adreso por informoj kaj aligxo: evab_bg@yahoo.com Majo: =dato sciigota= - 110-jara jubileo de Esperanto-societo "Kulturo" en urbo Plovdiv. Adreso por informoj kaj aligxo: evab_bg@yahoo.com De la 27-a gxis la 30-a - Festo de la rozoj. Folklora festivalo - urbo Karlovo. Organizanto: BEA, AIS-Bulgario. Adreso por informoj kaj aligxo: 4300 Karlovo, p.k. 44, GSM: 0hhe-jef-dfi. Retadreso: leonov@rozabg.com De la 28-a gxis la 30-a - 85-jara jubileo de Esperanto-societo en urbo Velingrad. Adreso por informoj kaj aligxo: ingx. B. Gagxanov, Velingrad, tel. 0cei-ed-bjd, GSM: 0hih-fgf-bgj. Retadreso: gadzanov_b@abv.bg De la 27-a de majo gxis la 22-a de junio - Bulgara-pola AIS studsesio en urbo Karlovo. Organizanto: AIS-Bulgario IUK. Adreso por informoj kaj aligxo: 4300 Karlovo, p.k. 44, GSM: 0hhe-jef-dfi. Retadreso: leonov@rozabg.com Junio: De la 10-a gxis la 12-a - Internacia Esperanta Krea Renkontigxo "Abritus"-11, Razgrad. Organizanto: EDK "D-ro Ivan Kircxev" kaj E-societo "D-ro Zamenhof" - Razgrad. Adreso por informoj kaj aligxo: Razgrad, str. "Sveti Kliment" 36,ap. 1, GSM: 0hif-cgh-ghi. Retadreso: esperanto_razgrad@mail.bg De la 11-a gxis la 16-a - Internacia simpozio "Apliko de Esperanto en profesia agado" AEPA-2011, Karlovo, Sopot. Organizanto: BEA, AIS-Bulgario IUK. Adreso por informoj kaj aligxo: 4300 Karlovo, p.k. 44, GSM: 0hhe-jef-dfi. Retadreso: leonov@rozabg.com De la 17-a gxis la 20-a - Internacia Seminario "La religio kaj edukado de la juna generacio". Festivalo de religia kanto - Karlovo, Sopot. Organizanto: TOLE IUK. Adreso por informoj kaj aligxo: 4300 Karlovo, p.k. 44; GSM: 0hhe-jef-dfi. Retadreso: leonov@rozabg.com De la 24-a gxis la 26-a - Renkontigxo okaze de la Tago de la kuracaj plantoj - monakejo "Sankta Ilija". Organizanto: E-societo "Sukceso" - Vraca. Adreso por informoj kaj aligxo: Esperanto, p.k. 26, BG-3000 Vraca. Retadreso: sukceso@bitex.bg Auxgusto: =dato sciigota= - Tradicia Nacia Renkontigxo de la blindaj esperantistoj en Bulgario - Varna. Organizanto: ANEB. Adreso por informo kaj aligxo: GSM: 0hic-fae-hff. Septembro: De la 2-a gxis la 4-a - 63-a Kongreso de BEA en urbo Jambol. Organizanto: BEA. Adreso por informo kaj aligxo: 1000 Sofio, p.k. 66, BEA. :::::::::::: Omagxo al la 120-jarigxo de Vasilij Erosxenko en Bulgario En la agadplano de ANEB-estraro por 2010 estis planita tutlanda celebrado de la 120-a datreveno de la naskigxo de Erosxenko. Laux mia iniciato la konata poeto-esperantisto Venelin Mitev tradukis en bulgaran lingvon tri versajxojn de Erosxenko: "Homarano", "Lulkanto" kaj "Antauxdiro de la ciganino". En la revuoj "Bulgara esperantisto" kaj "Zari" ="Auxroro"= aperis materialoj pri Erosxenko. En la lasta estis mia granda artikolo kaj du versajxoj de Erosxenko. Laux iniciato de Dancxo Dancxev en Plovdiv okazis renkontigxo inter nevidantaj kaj vidantaj neesperantistoj, en kiu mi rakontis pri Erosxenko. En u. Razgrad laux iniciato de Radka Stojanova la loka E-societo, la urba E-domo de kulturo kaj societo "Amikoj de Rusio" organizis vesperon dedicxitan al Erosxenko. La plej impona arangxo okazis en Sofio la 11-an de novembro. Organizantoj estis ANEB kaj Nacia biblioteko de la blinduloj "Louis Braille". La salono de la biblioteko estis plena de nevidantaj kaj vidantaj esperantistoj el Sofio, Plovdiv, Razgrad kaj ankaux neesperantistoj. La programon gvidis Keranka Milusxeva - vicprezidanto de ANEB. Pri Erosxenko emocie prelegis la prezidanto de ANEB. Stefka Stojcxeva, Keranka Milusxeva, Natasxa Velkova, Radka Stojanova kaj Nevena Krasteva recitis en Esperanto kaj en bulgara lingvo versajxojn de Erosxenko kaj pri Erosxenko de Angel Sotirov. Virina ensemblo "Ljulin" sub la gvido de s-anino Rajna Mitina kantis E-ajn kaj bulgarajn kantojn. Estis anoncita la decido de ANEB distingi s-anon Spas Karafezov per la titolo "Honora membro" de ANEB kun honora diplomo. La solenajxo finigxis per koktelo ofertita de la gastigantoj - la biblioteko "L. Braille". Vladimir Jxelev :::::::::::: Okaze de la Zamenhof-tago La 6-an de decembro 2010 en la E-klubejo de ANEB en Plovdiv okazis renkontigxo kun la nova prezidanto de BEA ingx. Bojxidar Leonov. Gxi estis dedicxita al la tago de Zamenhof. Stefka Stojcxeva recitis la versajxon de Erosxenko "Homarano" kaj d-ro Stefka Stamatova recitis la versajxon "Forgesita dialogo" de la blinda pola poetino Halina Kuropatnicka. S-ro Bojxidar Leonov detale rakontis pri la antauxstarantaj taskoj de BEA, pri sia agado kiel profesoro en AIS San Marino kaj kiel prezidanto de la Tutmonda Kristana esperantista Organizajxo. Li respondis al multaj demandoj. Fine estis modesta regalo en amika etoso. Vl. Todorov :::::::::::: Revuo "Esperanta fajrero" ankaux rete iras en la mondon Iuj el la legantoj de "Esperanta fajrero" scias, ke jam kvaran jaron gxi estas legebla ankaux en la reto je sotirof.dir.bg. Bedauxrinde estis tempo, kiam la jxus indikita retpagxaro havis problemojn kaj iuj numeroj ne estis metitaj en gxin siatempe. Vero estas ankaux, ke longan tempon tie la revuo ne estis alirebla por multaj tute blindaj legantoj, kies komputiloj ne havis specialan programeton legantan Esperantajn literojn. Sed uzante la tiel nomatan "x"-sistemon, ekde tria numero de la revuo en 2010-a jaro tiu versio jam farigxis alirebla ankaux por cxiuj interesigxantoj - vidantaj, malfortevidantaj kaj tute blindaj legantoj. Ekde tiam la elektronika versio de revuo "Esperanta fajrero" jam estas dissendata retposxte al 70 samideanoj el jenaj 21 sxtatoj: Auxstrio, Belorusio, Bulgario, Cxehio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Japanio, Kanado, Kroatio, Moldavio, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rusio, Svislando, Ukrainio kaj Usono. Tiu dissendado estas realigebla dank. al la nelacigxebla Vjacxeslav Suslov el Rusio, cxefgvidanto de Esperanta salono de skajpbabilejo "Ventrilo". Tiu tre aktuala iniciato estas de Vjacxeslav, lia estas ankaux la realigado de tiu bonega ideo, havanta ankaux gravajn ekologiajn konsekvencojn. Tiamaniere oni sxparas ioman kvanton da brajla papero, oni konservas eble almenaux du-tri arbojn vivaj... La tre helpema kaj talenta Vjacxeslav estas instruisto. Li instruas muzikon en normala muziklernejo. Interalie, versxajne menciinda estas ankaux la fakto, ke la Esperanta salono jam ekde la pasinta somero estas vizitata de kelkaj bulgaraj nevidantaj esperantistoj. Al ili ege helpis la sama tre energia Vjacxeslav =Gloro - lia skajpnomo=, tre lerta komputiluzanto, cxe ilia aligxo al "Ventrilo". Andro Slavcxev :::::::::::: Sxtata licenco por Internacia E-centro por profesia agado "Esperinform" - Karlovo, Bulgario Per Ordono n-ro 1/03.01.2011 la Prezidanto de Nacia Agentejo por profeisa edukado cxe la Ministra konsilantaro de Respubliko Bulgario estis fondita kaj donita licenco pri funkciado de Internacia Esperanto-centro por profesia edukado "Esperinform" - Karlovo. Tio estas venko post longjara agado en Bulgario agnoski E-on kiel oficialan studadlingvon, pri ricevo de sxtata agnosko de AIS-klerigejo en Bulgario, kies oficiala lingvo de studado estas Esperanto! Bulgaraj kaj eksterlandaj studentoj povus studi kaj ricevi oficialajn sxtatajn dokumentojn validajn en EU pri diversaj profesiaj fakoj kiel ekz. "Turismiko", "Gvidado de turismaj firmaoj, hoteloj, restoracioj", "Ekskursgvidantoj", "Komerco", "Komputila tekniko", "Komputila programado", "Librotenado", "Administrado" k.a.. La aprobita studadprogramo estas surbaze de studadprogramoj de bulgaraj kaj eksterlandaj universitatoj. Profesoroj estos bulgaraj kaj eksterlandaj AIS-profesoroj. Oficialaj studadlingvoj estos la bulgara kaj Esperanto. Post trijara studado la studentoj ricevos bulgarajn sxtatajn dokumentojn pri la koncerna profesia fako kaj ankaux se sukcese plenumos la kondicxojn de AIS-regularo kaj defendos diplom-disertacion povus ricevi bakalauxrajn AIS-diplomojn kaj poste dauxrigi la studadon gxis magistra grado. Por la bulgaraj kaj eksterlandaj studentoj estas certigita malmultekosta logxado en studenta komuna logxejo. Adreso por aligxo kaj pli detalaj informoj: Bulgario, 4300 Karlovo, p.k. 44, Internacia Universitato Karlovo; rete: leonov@rozabg.com Telefono: +3ei-hhe-jef-dfi B. Leonov :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Vladimir Jxelev - ree jubileulo Preskaux cxiam li parolas ege serioze, oficiale, stakato, eldirante kvazaux ordonojn. Versxajne nome pro tio mi ege ofte opiniis, ke se li havus normalan vidpovon, sxajne li nepre estus rigora kaj senrida oficiro. En sia militista kariero li certe igxus kolonelo, eble ecx generalo. Sed la sorto komisiis al li tute aliajn misiojn. Kaj cxi tiujn taskojn li plenumis kiel perfekta soldato - precize, fervore, sindoneme, impete kaj sinofereme. Je la 22-a de januaro 2011 li denove farigxis jubileulo. Tiam kun la plej proksimaj parencoj Vladimir Jxelev festis sian 75-an datrevenon. Nature estis multaj tostoj kaj bondeziroj koncernantaj la sanon kaj la okupojn de la felicxa jubileulo. Li ricevis multajn telefonajn kaj skribajn salutojn el la tuta nia lando, ankaux el pluraj sxtatoj de la terglobo. Eksterlandaj kaj bulgaraj amasinformiloj markas lian jubileon kaj publikigas konvenajn tekstojn kaj fotojn. Vlado naskigxis en urbo Dobricx. Malgraux sia malforta vidpovo, kiun li havas de frua infana agxo, li ne vizitis specialan lernejon, sed finis normalan gimnazion. Fininte gxin, tuj li komencis labori kiel instruisto en proksima cxe sia naskigxurbo vilagxo. Multajn jarojn Vladimir laboris en blinduloj produktadaj entreprenoj kiel laboristo, ankaux kiel oficisto en regionaj estraroj de Unio de la blinduloj en Bulgario en la urboj Varna kaj Plovdiv. Sed li revenas al sia unua profesio kaj preskaux 20 jarojn li estas talenta kaj amata instruisto en la Nacia centro por blindulrekapabligo. Tiun institucion dum iom da tempo s-ro Jxelev ecx gvidas sukcese kaj tutanime. Nia verdstela jubileulo komencas lerni E-on aligxinte al koresponda kurso en la fora 1958 j.. Multajn jarojn li estas aktiva kaj sindonema membro de Bulgara Esperanto-asocio =BEA=. Ne estas alia bulgara vidhandikapito atinginta tiel altajn poziciojn en la centra estraro de BEA. Kaj kompreneble, tute meritite, en 2007 j. Vladimir estas proklamita Honora membro de tiu organizajxo. Kelkajn jarojn li estis iniaciatema kaj postulema prezidanto de E-domo de kulturo en urbo Plovdiv. Krome eblҐ li estas tiu bulgara viddifektita esperantisto, kiu vizitis plej multajn eksterlandajn E-ajn arangxojn. Vladimir Jxelev estas la unua bulgaro-estrarano de LIBE. Sxajne li estas ankaux la ununura bulgara nevidanto, longjara membro de Sennacia asocio tutmonda. Kaj ankoraux alia, tre grava fakto inter la biografiaj donitajxoj de la tre agema Vlado: per la netaksebla helpo de la lingva prizorganto Fani Mihajlova, li kiel vera sorcxisto reanimigis en 1995 j. revuon "Esperanta fajrero" cxesinta aperadi post la forpaso de sia unua redaktoro Todor Sxosev, eminenta bulgara E-poeto. Restartiginte tiun revuon, li estas gxia cxefa kaj ununura, tre entuziasma redaktoro gxis septembro 2001, kiam la pezan redaktoran stafeton de liaj manoj suficxe sentime kaj gxojege prenas Dancxo Dancxev. Proksimume kvin jardekojn la vojagxaj impetoj firme kaj sencxese obsedas Vladon, kiu kuragxe kaj senlace veturas orienten kaj okcidenten. Dank. al Esperanto li vizitis plurajn euxropajn landojn, iujn el ili multfoje. Promenante en eksa Sovetunio, li sukcese trovis sian geedzan duonon - la bonkoran ukraininon Marija Gavrilovna, kiu nun estas ankaux sindonema esperantistino kaj fidela lia sekretariino. Sed sendube, la monumento nemanfarita kaj alta de Vladimir Jxelev kiel sociaganto estas la fondita en 1998 j. de li kaj liaj sampensantoj Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario =ANEB=. Nur du jarojn post sia fondigxo, en la komenco de 2000 ANEB laux sia membraro de 71 personoj okupis tre firme la duan lokon en LIBE. ANEB organizis du IKBE en Plovdiv =2000= kaj en Albena =2007=. La internacia esperantista renkontigxo en 2003-a jaro =Varna=, laux la konfesoj de multaj eksterlandaj geesperantistoj, havas cxiujn karakterizajxojn de LIBE-kongreso. Post kiam estis fondita ANEB, la agado de la bulgaraj nevidantaj esperantistoj komplete revigligxas: cxiujare okazadas tritagaj someraj renkontigxoj de la bulgaraj blindaj esperantistoj; estas organizataj kursoj de E-o por komencantoj kaj progresintoj; revuo "Esperanta fajrero" ekaperadis ankaux en sona kaj interreta versioj; estis eldonitaj en brajlo, surkasede kaj surdiske kaj en elektronika varianto E-aj lernolibroj, vortaroj, libroj kaj aliaj lernhelpiloj; ANEB havas vastan kaj bone mebligitan klubejon, kiun uzas la ceteraj plovdivaj esperantistoj; okazas ankaux literaturaj konkursoj k.a.. Nature, la plej gravan rolon por cxi tiuj evidente menciindaj sukcesoj de ANEB, ludas gxia nelacigxebla motoro - la prezidanto Jxelev. Vlado Jxelev estas verkinta centojn da jxurnalistaj tekstoj, ankaux multajn prelegojn publikigatajn en diversaj E-aj gazetoj kaj revuoj. Li ankaux auxtoras talente plurajn bulgarlingvajn tekstojn pri E-o kaj pri variaj E-o-arangxoj, ankaux pri aliaj temoj, precipe en la kampo de bll-edukado kaj rekapabligo. La altklerigita pedagogo Jxelev estas kunauxtoro de interesa brajla lernolibro. Nia maltrankvila s-ano estas ankaux auxtoro de la libro "Esperanto inter la bulgaraj nevidantoj". Por iuj el la afablaj legantoj versxajne estos sciinda ankaux la kurioza fakto, ke estas versajxoj kaj rakontoj subskribitaj de la multestimata jubileinto. Ni, samideanoj, kolegoj kaj amikoj, tutkore gratulas la karegan jubileulon, dezirante al li bonan sanon, longan vivon, plurajn sukcesojn en liaj variaj roloj kaj okupoj!!! Angel Sotirov :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Cxu neniu estas profeto en sia patrolando? La mondkonata aserto de Jesuo Kristo, ke "neniu estas profeto en sia patrolando", sxajne ege validas ankaux pri la sorto de tiu verkisto kaj poeto. Jam en 1924 j. volumo de liaj literaturaj verkoj aperas en Japanujo. Post dek jaroj en Cxinujo estas eldonita libro enhavanta parton de lia verkaro. Denove en Japanujo, en 1959 estas aperintaj jam tri volumoj, kies auxtoro ankaux estas li. Gxis tiam en Rusujo, lia patrolando, estas aperinta ecx ne unu libro, ecx ne unu pagxeto, prezentantaj liajn literaturajn verkojn... En la japana enciklopedio la nomo de Vasilij Erosxenko staras kune kun la nomoj de la mondfamaj verkistoj kaj agantoj de la kulturo. En la "Granda sovetia enciklopedio" ecx ne vorto pri li... Versxajne estas tute normala la longega sovetia silentado, cxar Vasilij Erosxenko verkas siajn fabelojn, rakontojn, baladojn, legendojn, dramojn kaj versojn nur en japana kaj en Esperanto. Eble sovetiaj fakuloj bezonis ian tempan distancon por adekvate pritaksi la veran valoron de la verkaro kreita de la eksterordinare multekapablega nevidanto, ne en liaj denaskaj lingvoj - rusa kaj ukraina. Cxinaj kaj japanaj fontoj senhezite asertas, ke Vasilij Erosxenko estas ukraino. Ankaux laux ukrainaj esplorantoj la nelacigebla turisto sendube denaske estas bilingvano. Vere estas, ke en lia naskigxvilagxo Obuhovka =Belgoroda regiono= logxas rusoj kaj ukrainoj. Ankaux estas vero, ke lia familinomo estas tipe ukraina, sed estas pluraj rusoj kun ukrainaj familinomoj... Sxajne al sovetregximuloj neniel placxis liaj esperantista kosmopolitismo, literatura simbolismo kaj romantismo. Ili sendube neniam povis forgesi ankaux liajn junulajn simpatiojn al la anarkiismo kaj la bahaismo. La sovetiaj specialaj servoj eble havas siajn solidajn argumentojn "ekziladi" la plurtalentan alipensanton en Cxukotkon, Turkmenion kaj Uzbekion, for de Moskvo. Kvazaux pro lia totala blindeco, tiuj servoj estas tro toleremaj al la "japana" poeto Vasilij Erosxenko, forbruligante la plimulton da ruslingvaj manuskriptoj de li, sed lasante lin mem viva... En la E-lingva vikipedio estas skribite, ke Vasilij Erosxenko estas verkisto, lingvisto, pedagogo... En la temata artikolo pri li oni indikas, ke li estas ankaux poeto, vojagxanto, muzikisto kaj konvinkita esperantisto. La vojagxbilanco de la nelacigebla bl. vojagxanto Vasilij Jakovlevicx Erosxenko estas du kontinentoj =Euxropo kaj Azio= kaj dekunu landoj, kiujn li vizitis ene de dekunu jaroj, cxiam sen akompananto. Cxie la senvidpova poligloto propagandis E-on inter la blinduloj kaj viduloj. Japanujo estas la unua azia lando, kiun Vasilij vizitas, en japana lingvo li provas verki, al la japanaj revuoj tuj placxis liaj literaturaj provoj kaj ili tuj komencis ilin publikigi. En Japanujo li vivas plej longe - kvar jarojn, tie li amikigxis kun multaj japanaj politikaj kaj kulturaj agantoj, precipe kun la elstara dramverkisto Akita Udzjaku. En Cxinujo Erosxenko restas nur du jarojn. Lia bona amiko, afabla gastiganto kaj lerta tradukisto estis la granda cxina verkisto Lu Sin, ankaux eminenta esperantisto. La cxinaj revuoj estas favoraj al la poeto kun gitaro kaj publikigas liajn verkojn. Ecx certan tempon la rusa gasto instruas en Pekina sxtata universitato E-on kaj rusan literaturon. Tri jarojn la scivolema tiflopedagogo vojagxadas ankaux en Tajlando, Birmao kaj Hindujo. Tie li ankaux propagandis kaj instruis E-on, helpis la edukadon de geblinduloj en Tajlando kaj Birmao. Al la kapablega etnografo el fora Rusio tre placxis la birmaaj legendoj, iujn el ili li registris, prilaboris kaj publikigis en japana revuo. La biografaj esplorantoj de Vasilij Erosxenko asertas, ke li mem ofte nomas sin sxerce "vaganto". Mi aldonus "verdostela", cxar sur lia brusto cxiam briladis la verda stelo. Sed la verdostelaj vojagxoj de neimageble multflanka talentulo komencigxas en Okcidenteuxropo, en kiu li restas sep monatojn. Dum ses monatoj la dudekdujara esperantisto estas en Britujo, kie li intense lernis anglan lingvon, de kiu gxis tiam komprenis neniun vorton. En Germanujo, Francujo kaj Britujo, cxie Vasilij estis renkontata kaj gastigata de lokaj geesperantistoj, kiuj manifestas la mondkonatajn esperantistajn solidarecon kaj gastigemon. La tre lernema talenta muzikisto estas esperantistigita de Anna Sxarapova - tradukistino, elstara aganto de internacia E-a kaj vegetara movado. Sxi invitas la inteligentan junan violoniston al siaj kursoj pri lernado de E-o. La E-o-instruistino motivigas sian ege progresintan kursanon viziti Britujon por dauxrigi sian muzikan edukadon kaj sxi arangxas ankaux la helpon al Vasilij Erosxenko, movigxanta okcidenten kiel verdostela stafeto inter la geesperantistoj tra tuta Euxropo. Danke precipe al E-o la kuragxa esploranto komencas siajn longdauxrajn vojagxojn, komence - okcidenten, kaj de poste - orienten. Per E-o li farigxas elstara poligloto uzanta proksimume dek lingvojn. En dauxro de pli ol kvindek jaroj la rilato al la literaturaj verkoj de Vasilij Erosxenko en Rusujo estas radikale sxangxigxinta. Jam estas tradukataj kaj eldonataj libroj de li kaj pri li. Oni organizas sciencajn kaj sciencpraktikajn konferencojn, literaturajn konkursojn okaze de la datrevenoj de lia naskigxo. En interreto estas multaj ruslingvaj retligiloj, enhavantaj abundajn informojn pri Vasilij Erosxenko. Ekzistas ankaux bona retpagxaro en rusa lingvo, dedicxita al la nevidanta mondfamulo. Konsiderante tiujn jxus menciitajn faktojn, mi denove demandas min: cxu la aserto de Jesuo, citita komence de nuna teksto, cxiam validas? Per sia tuta vivo la verdostela eminentulo prezentas bonegan ekzemplon kiamaniere eblas transiri la embarasojn kaj obstaklojn de la vivo. Samtempe li estas brila modelo de propagandado kaj uzado de E-o. Pere de sia verkista kaj poeta talento ankaux Vasilij Erosxenko konstruis al si mem monumenton nemanfaritan kaj altan! Evangel Cxilingirov :::::::::::: Lulkanto Ploras knabo, ploras kara, ploras en lulil', li ne volas kontentigxi ecx je bel-ludil'. Sxajnas, io lin timigas en la nokt-mallum', vidas ion li teruran en mistera fum'. Tremas li. Ho, mia knabo, mia kara cxin'! Kiaj nun fantomoj venis por timigi vin? Cxu timigas vin japano kun pafil' en man'? Cxu vi timas, ke vin batos blanka euxropan'? Vi ne estos al unua, mia kara cxin', se ne batas ni aliajn, oni batas nin. Cxu vi timas, ke gaj-vivon kun muzik' kaj vin', kun opi', hazardaj ludoj, kun kromedzin' ne atingos vi? Kaj via malbenita sort' igos esti vin- gxinriksxo- gxis mizera mort'? Vi ne estos la unua, mia kara cxin', se ne rajdas ni aliajn, oni rajdas nin. Cxu vi timas, ke friponoj el la fremmda land' rabos vin, patrujon vian, kiel ver-rab-band'? Igos la filinon vian esti kromedzin', igos filon esti-kuli- gxis malbena fin'? Sciu, ne unua estos vi, ho, kara cxin'- se ne rabas ni aliajn,, oni rabas nin. Tia estas, oni diras, legxo de natur', tia estas cxefprincipo de l' benitkultur'. Cxu ne placxas al vi tio, mia kara cxin'? Cxu vi volus , ke ne nasku la patrino vin? Vi ne estas la unua, kompatinda cxin'. Sen demand' pri nia volo oni naskas nin. Dormu, do, trankvile, knabo, dormu kun ludil'! Nokte cxiuj bonaj knaboj dormas en lulil'. Vasilij Erosxenko :::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Interesa trovajxo de la bulgaraj arkeologoj Urbo Sozopol estas vera perlo sur la bordo de nia Nigra maro pro sia arkitekturo kaj historio. Antauxnelonge en gxi okazis io netakseble grava - ne nur por la cxemara regiono, sed por la tuta nia lando. Sur la proksima insulo Sankta Johano estis trovita parto de la relikvoj de unu el la plej respektataj sanktuloj en la tuta kristana mondo - S-ta Johano La Antauxulo kaj Baptisto. La 28-an de julio pasintjare je la 13,30 h., dum oni fosis en la fundamentoj de la plej malnova pregxejo sur la insulo konstruita fine de la 4-a aux komence de la 5-a j.c., por malkovri kaj purigi la bazon de la altara tablo, en profundeco de 60 cm. sub la planko estis trovita marmora relikvujo en formo de malgranda sarkofago. Gxi estas longa 18 cm. kaj alta 14 cm.. Oni eligis kaj portis gxin en la Arkeologian muzeon en Sozopol. El la karakterizajxoj de la sarkofago kaj el la aliaj trovitajxoj en la prilaborita tertavolo cxirkaux gxi oni konkludas, ke gxi estas de la fino de la 4-a j.c.. Esplorante gxian morteran submetajxon oni trovis duan malgrandan skatoleton kun jenaj dimensioj: longeco 6 cm., largxeco 4,5 cm., alteco 3 cm., kiu similas laux formo al alumetskatolo. Gxi estas farita el helflava sablosxtono, kiu laux sia strukturo estas karakteriza por la teritorio de Palestino. Sur gxiaj eksteraj flankoj estas surskriboj en malnovgreka lingvo. Unu el ili tekstas: "Dio, helpu vian sklavon Toma". Sur la alia flanko estas skribite "Sankta Johano". La gvidanto de la arkeologiaj prifosoj prof. Kazimir Popkonstantinov opinias, ke Toma estas la homo, kiu alportis la skatoleton kun la relikvoj de S-ta Johano el Konstantinopolo en Sozopolon. Surbaze de la ellaboro, aspekto kaj ornamajxoj sur gxi la specialistoj asertas, ke gxi estas farita en la 4-a j.c.. La supozo, ke en la trovita ujo estas la relikvoj de Johano la Baptisto, estas konfirmata de la fakto, ke la monahxejo kaj la pregxejo sur la insulo portis lian nomon. La relikvoj trovitaj sur insulo S-ta Johano estas de La Baptisto - Sankta Johano Antauxulo. Tion deklaris post la malfermo de la relikvujo prof. Popkonstantinov. La relikvujo estas el alabastro kaj entenas partojn de mano, vizagxa osto kaj dento. Antaux la malfermo de la relikvujo fare de komisiono de arkeologoj, la episkopo de Sliven - Joanikij faris pregxon. Poste la sankta relikvujo estis malfermita de prof. Popkonstantinov en la cxeesto de la komisionanoj prof. Bojxidar Dimitrov, scienca kunlaboranto Aleksandar Mincxev, la urbestro de Sozopol Panajot Rejzi kaj la urbestro de Burgas Dimitar Nikolov. La gravan eventon cxeestis ankaux la regiona estro Konstantin Grebenarov, deputitoj el Burgas, arkeologoj kaj multaj civitanoj. En la gazetara konferenco prof. Popkonstantinov deklaris, ke la valoro kaj la signifo de la malkovritaj relikvujo kaj skatoleto kun surskribo en malnovgreka lingvo estas de aparte granda signifo kaj tio estos stimulo por la sekvaj arkeologiaj fosajxoj sur la insulo apud Sozopol. Ni devas deklari antaux la bulgara kaj monda kristana publiko, ke la jaro, en kiu Sozopol festas la 2620-an jaron de sia fondigxo, estas memorinda pro du historiaj eventoj - la vizito de patriarko Bartolomeo kaj la malkovro de la relikvoj de Sankta Johano. La konkretaj faktoj kaj la cirkonstanco, ke en Sozopol jam trovigxas parteto de la Dia kruco, de la relikvoj de Sankta Andreo kaj nun ankaux relikvoj de Sankta Johano, metas antaux la urban administracion la gravan taskon krei favorajn kondicxojn kaj popularigi en nia lando kaj en eksterlando la pilgrim-turismon en la cxemara urbo. Cxi-prognozo baldaux realigxos. Jam multaj bulgaraj kaj eksterlandaj gastoj venas por vidi propraokule la valoran relikvon. Inter la kredantoj jam estas rakontoj pri la kuraca forto de la jxus trovitaj relikvoj. Johano La Baptisto, kiel oni scias de la bibliaj rakontoj, estas la plej respektata inter la sanktuloj, ne nur de la kristanoj, sed ankaux de la muzulmanoj. Laux la legendoj la relikvoj de tiu cxi fama sanktulo trovigxas en tri kontinentoj. La kredantoj pilgrimas al ili. De la tradicio entombigi la relikvojn de sanktuloj en la altarojn de la antikvaj pregxejoj poste naskigxis la tradicio en la pregxejoj gardi relikvojn de la koncernaj sanktuloj, kies nomojn la pregxejoj portas. Relikvojn de Sankta Johano la Baptisto estas gardataj ankaux en aliaj lokoj sur la terglobo. Ni devas memorigi la legendon, ke post kiam Johano estis senkapigita laux ordono de regxo Irod Antipa pro kaprico de iu dancistino, lia korpo estas entombigita en la palestina urbo Sevastia. Estas sciate ankaux, ke poste lia tombejo estas bruligita. Ekzistas nerefuteblaj pruvmaterialoj, ke lia kapo multfoje estis translokigata de urbo al urbo por atingi Konstantinopolon. Tie gxi estis rabita de la kruckavaliroj dum ili prirabis la cxefurbon de la Orienta romia imperio en 1204. Estas sciate, ke en la Mezepoko la posedo de relikvoj estis io ege grava, pli grava ol posedo de cxiuj aliaj trezoroj. Gxuste pro tio la rabitaj relikvoj estis dise portitaj tra tuta Euxropo. La relikvoj trovitaj en Bulgario estas fermitaj ankoraux en la malfrua antikveco kaj estas neniu dubo pri ilia auxtenteco. Dancxo Dancxev :::::::::::: Interesajxoj Eksterordinaraj luantoj Sub tiu titolo nederlanda revuo prezentis Ru kaj Katrin Bossong el Eindhoven kiel neordinaran paron: ambaux pli ol 80-jaraj, luantaj sian agrablan logxejon pli ol 56 jarojn. Pli grandan spacon oni donis al ilia bonfara agado per Esperanto. "Ambaux ni Estas esperantistoj. - klarigas Ru. - Esperanto estas mondlingvo, kiu cxie estas parolata. Ni cxeestis multajn mondkongresojn kaj de tie dauxrigis niajn libertempojn en Cxinio, Italio, Auxstralio ktp.. Tial ni nun havas geamikojn en la tuta mondo. Por la mono, kiun ni uzis por vojagxi, ni ankaux povintus acxeti belan domon, sed ni pli volonte investas en la vivo ol en sxtonoj." "Tre aparta estis nia vojagxo al Brazilo en 2002. Kompreneble ni iris ankaux al la tiea Monda kongreso =de Esperanto=, sed ankoraux pli speciala estis nia vizito al la infanvilagxo "Bona espero", por kiu ni jam dum dekoj da jaroj kolektas monon kaj utilajn ajxojn". La okuloj de Ru ekbriletas, kiam parolas pri tio. "Cxe la urbaj nagxejoj cxiujare postrestas centoj da ajxoj. Ni ricevis bantukojn kaj bansxuojn kaj aliajn objektojn kaj sendis ilin al "nia" infanvilagxo. Antauxnelonge loka gazeto aperigis nian anoncon petantan pri unupersonaj littukoj. Ecx 350 ekzemplerojn ni ricevis. Estis korvarmiga sperto. Ni volonte helpas ne cxar ni estas devigataj, sed pro tio ke eblas. Se oni spertas, ke per malgrandaj aferoj oni povas tiel bone helpi al infanoj, kiuj havas malmulton, tio tre kontentigas". :::::::::::: Humuro Donaco - Karulo, cxu vi jam acxetis por mi donacon okaze de la virina tago? - Jes, karulino. - Kaj cxu gxi placxos al mi? - Se ne placxos al vi, vi redonos gxin al mi. Jam delonge mi revas pri tia fisxkaptilo. Gxentileco Meze de la nokto Kruko devas ellitigxi pro natura bezono. Li ne sxaltas la lumon. Ellitigxinte li tuj pusxigxis per piedo al la nokta tablo: Aj! Li plu iras kaj piedbatas segxon: Oj! Li dauxre iras kaj stumblas sur segxeto. Jozefino vekigxas kaj demandas: - Sed kial vi ne sxaltas la lampon? Kruko: - Cxar mi ne volis veki vin. :::::::::::: Deziras korespondi 17-jara lernantino en lernejo por viddifektitaj infanoj, tute blinda, komencanta esperantistino deziras korespondi brajle kun samagxuloj por perfektigi siajn lingvokonojn: Tetjana Banah Ivana Franko 119, 79011-Lviv, Ukrainio :::::::::::: Funebraj sciigoj De revuo "Tempo" ni eksciis pri la forpaso de la edzino de nia kroata samideano el Zagrebo Branko Repac, Maria, ankaux aktiva kaj fervora esperantistino, en decembro 2010. Multaj bulgaraj esperantistoj havis amikajn rilatojn kun geedzoj Repac. Ni sincere kondolencas al Branko. *** Post nelonga suferiga malsanado en sia 68-jara agxo forpasis nia kara amiko, samideano kaj membro de ANEB-estraro Ilian =Jusein= Evtimov el Plovdiv. Ni cxiuj sentos lian mankon kaj funebras. Sincere ni kondolencas al liaj familianoj. ANEB-estraro :::::::::::: Sube ni publikigas inviton al la membroj de ANEB partopreni la jarkunvenon de la Asocio en majo cxi jare. Gxi estas en bulgara lingvo pro la postuloj de la bulgara legxo. Џ®Є ­ Џ® °ҐёҐ­ЁҐ ­ “. ­ ЂЌ…ЃІ 25 °І 2011 ±Ґ ±jxЁЄjx °Ґ¤®jx­®І® Ј®¤Ёё­®-®І·ҐІ­® ±єЎ° ­ЁҐ ­ Ђ±®Ё ЁїІ ­ 28 © 2011 Ј. Ї°Ё ±«Ґ¤­Ёї ¤­ҐjxҐ­ °Ґ¤: 1. ЋІ·ҐІҐ­ ¤®Є« ¤ ‘ ¤Ґ©­®±ІІ ­ ЂЌ…Ѓ ‘ Ё’ІҐЄ«Ёї Ґ¤­®Ј®¤ЁёҐ­ ЇҐ°Ё®¤. 2. Џ°ЁҐ ­Ґ ­ Ўѕ¤¦ҐІ ­ Ђ±®Ё ЁїІ ‘ 2011 Ј. 3. Ќ Ё®­ «­ ±°Ґ№ -2011 Ј. 4. ЋЎ±є¦¤ ­Ґ ±є±І®ї­ЁҐІ® ­ ±Ї. "…±ЇҐ° ­І ґ ©°Ґ°®" 5. ‚’Ґ ­Ґ ­ °ҐёҐ­ЁҐ ‘ jx°є·jx ­Ґ ­ ­ Ј° ¤ЁІҐ ­ Ђ±®Ё ЁїІ ‘ 2011 Ј. 6. .є®Ў№Ґ­Ёї. .єЎ° ­ЁҐІ® №Ґ ±Ґ Ї°®jxҐ¤ҐІ 11 ·. jx Ј°. Џ«®jx¤Ёjx, jx Ґ±ЇҐ° ­І±ЄЁї Є«іЎ ­ jxІ®°Ёї ҐІ ¦ ­ Љі«Іі°­Ёї ¤® ­ ±«ҐЇЁІҐ, і«. "‹ ­¤®±" 24. Љ ­Ё ·«Ґ­®jxҐІҐ ­ Ђ±®Ё ЁїІ ¤ і· ±Іjx І jx ±єЎ° ­ЁҐІ®. ЋІ “Ї° jxЁІҐ«­Ёї ±єjxҐІ :::::::::::: Cxi-tiun numeron de la revuo kompilis Dancxo Dancxev. 2011/2 Esperanto-vivo Kunsido de ANEB-estraro La kunsido okazis la 25-an de marto 2011 kaj havis jenan tagordon: 1. Informo pri la agado de ANEB en 2010. 2. Aprobo de elspezoj. 3. Aprobo de la financa raporto pri la jaro 2010. 4. Akcepto de la agadplano de ANEB-estraro por la jaro 2011. 5. Akcepto de provizora bugxeto por 2011. 6. Jarkunveno-2011. 7. Nacia renkontigxo-2011. 8. Partopreno en la Nacia E-festivalo. 9. Partopreno de bulgaraj esperantistoj en IKBE en Cxehxio. 10. Revuo "Esperanta fajrero" en 2011. 11. Jaraj premioj de ANEB en 2011. 12. Diversajxoj. La Estraro aprobis la financan raporton kaj akceptis la provizoran bugxeton kaj la agadplanon. La jarkunveno okazos la 28-an de majo en la E-klubejo en Plovdiv laux jena tagordo: 1. Jarraporto de la Estraro. 2. Akcepto de bugxeto por la jaro 2011. 3. Nacia E-renkontigxo. 4. Pridiskuto de la stato de "Esperanta fajrero". 5. Decido pri la premioj de ANEB - 2011. 6. Diversajxoj. La tradicia Nacia renkontigxo okazos en auxgusto kaj estos dedicxita al la 90-jarigxo de la unua IKBE. En la Nacia festivalo en Karlovo partoprenos deklamanto, virina kanta grupo el Sofio kaj virina esperantista dueto el Varna. :::::::::::: Agadplano de ANEB-estraro por la jaro 2011 1. Akcepti la financan raporton por la jaro 2010. 2. Akcepti la bugxeton por la jaro 2011. 3. Partopreni en la Nacia E-festivalo de BEA. 4. Okazigi la jarkunvenon de ANEB. 5. Aperigi brosxurforme la kantotekstojn de la disko "Unu bulgara rozo". 6. Kolekti gxustatempe la membrokotizon kaj la abonkotizon por "Esperanta fajrero". 7. Certigi la regulan aperadon de revuo "Esperanta fajrero" kaj la sonregistradon de "Bulgara esperantisto". 8. Helpi al dezirantoj partopreni en naciaj kaj internaciaj E-arangxoj. 9. Komenci ellabori strategion por aktivigi la agadon de ANEB inter la nevidantaj homoj dum la sekvaj jaroj. 10. Fari sonregistrajxon sur KD de unu libro en Esperanto. 11. Strebi organizi almenaux unu E-kurson por komencantoj. 12. Sercxi fontojn de financaj rimedoj. :::::::::::: Slogano por nia epoko Tra jardekoj vivis la slogano: "Esperanto - dua lingvo por cxiu". Ni komencas enterigi gxin - milionoj da homoj jam havas duan denaskan lingvon, aliaj posedas kvar aux kvin lingvojn antaux ol malkovri nian idiomon. Aliflanke, por eble milo da ni, Esperanto jam estas unua lingvo =kune tamen kun almenaux unu alia= - kaj ni ne akceptas duarangigi gxin. Pli serioze, tiu slogano implicas devigon al lingvo-elekto. Ni ja vidas rolon por Esperanto kiel vaste uzata lingvo por translima, tutmonda komunikado, sed la sola maniero efektivigi la sloganon estus per kruda devigo tra la eduksistemoj de la mondo, kio estas ne nur naiva, sed malakcpteble truda. Cxio tio bone konatas, sed kie estas la slogano por la nova epoko, kiu pli realisme kaj malagrese lokas nin? Mia modesta propono - revortumoj, plibonigoj, trafaj nacilingvaj ekvivalentoj bonvenaj: Esperanto - valora lingvo je cxies dispono Tiu slogano lasas al ni vastajn perspektivojn klarigi gxuste kial ni opinias gxin valora kaj jam pretersaltas debaton pri la nepre universaligenda sinteno, ke Esperanto ja estas auxtentika lingvo. Tion ni atingu per praktika aplikado, pli ol per dekretoj aux decidoj de registaroj aux akademioj, kiu tre eble travivas nur gxis la sekva elekto aux potencrenverso. Krome, ni per tiu mesagxo respektas la decidorajtojn de la slogancelatoj. Stefan MacGill, ILEI El revuo "Esperanto" - 2/2011 :::::::::::: La longjara kaj sindonema esperantisto Ilian Eftimov forpasis Kvankam li denaske estis islamano, li forpasis je la granda kristana festo Anuncio - je la 25-an de marto, tago en kiu virgulino Maria estis informita, ke sxi farigxos patrino de la Dia filo Jezuo Kristo. Ilian Eftimov naskigxis en la turklingva vilagxeto Zornica, Haskova regiono, la 6-an de decembro 1942 j.. Sian vidpovon li perdis iompostiome pro peza malsano, lin atinginta en kvinmonata agxo. La scivolema vilagxaneto alvenis en la komunlogxejon de bll. Produktadentrepreno, urbo Plovdiv en 1965. Li komencis labori kiel plektisto de vitraj boteloj kaj bokaloj per salikaj vergoj kaj bendoj. Poste longajn jarojn nia estimata s-ano laboris en la laborfako, produktanta kartonajn paperujojn. Iom da tempo Ilian estis ankaux kofrofaristo. En la auxtuno de 1967 la talenta junulo komencis lerni E-on ege fervore kaj obstine en kurso, kiun mi mem gvidis, jxus akirinta diplomon pri instruado. Pro E-o Ilian tre intense lernis brajlon, ankaux perfektigis siajn sciojn pri bulgara lingvo. Li estis tre motivita kaj diligenta mia kursano. Hjusein Etemov =la tiama lia islama nomo= tuj komencis senlace transskribi suficxe grandan Esperanto-bulgaran vortaron. Suficxe mirinda estas ankaux la fakto, ke li lernadis brajlon je grandegaj porcioj, tro suprizante ecx sian instruiston pri brajlo Damjan Damjanov. Tiam li ankoraux havis iomajn problemojn pri la parolado de bulgara lingvo... Ilian sxajne estis tiu bulgara nevidanta esperantisto, kiu cxiutage uzadis nian sxatatan lingvon, auxskultante diversajn radiostaciojn, kiuj elsendis en Esperanto. Ofte li registris iujn elsendojn sur kasedoj, disdonante ilin al aliaj s-anoj. Nature, li ankaux legadis kelkajn E-ajn brajlajn kaj parolantajn revuojn. La lernado de fremdaj lingvoj vere farigxis lia hobio. Post E-o li komencis entuziasme lerni anglan kaj hispanan lingvojn. Multajn jarojn Ilian estis en la estraro de E-societo "Lumo", en kiu membris la nevidantaj esperantistoj logxantaj en urbo Plovdiv kaj en gxia regiono. Li ankaux estis aktiva kaj sindonema ANEB-estrarano. En la periodo 1998-2001 j. li estis membro de gxia Kontrola komisiono, ecx de 2000 gxis 2001 li estis prezidanto de tiu komisiono. En 2009 Ilian estis elektita membro de la nuna ANEB-estraro. Ni, la samideanoj kaj amikoj de Ilian Eftimov, forte tristas pro lia tre frua forpaso. Ni esperas, ke li ankaux en la alia, pli bona mondo, bonfartas kaj bonfaras. Majo, Plovdiv Angel Sotirov :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Misio: Konfirmo de la spiritaj valoroj Asocio "Homeco" sukcese eltenis la provon de la tempo. Fondita je la 3-a de junio 1998, gxi plu restas centro de la kultura vivo de la nevidantoj en Gorna Orjahxovica. En gxi membras ne nur personoj kun difektita vidpovo, sed ankaux vidantaj intelektuloj el la regiono de Veliko Tarnovo. Cxiuj gxiaj membroj estas volontuloj. Prezidanto de la Asocio ekde gxia fondigxo gxis nun estas Katja Krjajxeva. Sxi estas esperantistino. Kiel sekretario dum du elektoperiodoj laboris la poetino el Gorna Orjahovica Nedjalka Ribareva, post sxi dum unu elektoperiodo - Stefka Rajnova kaj nun sekretario estas Galina Jordanova. La tri sinjorinoj estas vidantaj kaj tre pozitive rilatantaj al la homoj kun difektoj. En siaj kunvenoj la societanoj diskutas pri diversaj temoj. Jen kelkaj el ili: "La tradicioj en la bulgaraj familioj", "La amo - vivstimulo", "Bulgario - spirita centro de la homaro", "La homeco - rememoro aux realajxo", "Kia devas esti la cxefministro kaj kiuj devas esti liaj prioritatoj?", "Cxu la strikoj cxe ni efikas kaj cxu ili trovas subtenon cxe la socio?", "Cxu vera amikeco ekzistas?", "Kiel ni ricevu la Difavoron?", "Kio igus nin felicxaj?"... Estas tradicio inviti ankaux gastojn al la diskutoj: vidantajn kaj nevidantajn intelektulojn, poetojn, verkistojn, pentristojn, scienclaboristojn, reprezentantojn de la sxtato. Inter ili estas ankaux niaj konataj esperantistoj Velicxka Karparova, Angel Sotirov, Veselina Stoilova. Kun la societanoj ni diskutis la librojn "Etikaj leteroj al Lucilio" de Seneko, "La cxifro de Leonardo" de Dan Broјn. Antauxstaras la pridiskuto de la libro "La subkonscio estas cxiopova" de John Kehoe. Teamo de la Asocio prilaboras projektojn en kunlaboro kun Lions-kluboj de Veliko Tarnovo kaj la komunuma administracio en Gorna Orjahovica. Laux projektoj ni organizis brajlo-instruadon, E-instruadon por komencantoj kaj progresintoj, grupon por psika sano, grupon por saniga gimnastiko kaj aliajn. Tiuj cxi projektoj realigis la revon de Marinka Spasova apliki siajn pedagogiajn scipovojn - sxi instruas brajlon kaj E-on al komencantoj, al la progresintoj instruas E-on la vidanta instruistino Penka Bojuklieva. Apogate de la Lions-kluboj en Veliko Tarnovo la grupo de esperantistoj el Gorna Orjahovica partoprenis la Internacian kongreson de la blindaj esperantistoj en la feriejo Albena. Membroj de la Asocio plialtigis sian administran kapaciton per partopreno en kursoj kaj seminarioj de diversaj fondajxoj kaj neregistaraj organizajxoj. Katja Krjajxeva estas ankaux vicprezidanto de la Regiona socia konsilio por integrigxo de la homoj kun difektoj. Kune kun la anoj de asocio "Donu helpantan manon" el u. Pavlikeni kaj helpe de la Regiona estro ni okazigis rondan tablon, kiun partoprenis membroj de neregistaraj organizajxoj el Veliko Tarnovo, Gorna Orjahovica, Ljaskovec kaj volontuloj de la "Korpo de la paco" kaj gastoj el Pollando. Estis diskutata la intersxangxo de novajxoj en la prilaboro de projektoj laux la euxropaj programoj. Prioritato por la Asocio estas ankaux la defendo de la rajtoj de la homoj kun difektoj. Fine de decembro 2008 en Sofio la membroj de Asocio "Homeco" partoprenis en protesta manifestacio organizita de la Centro por psikologiaj studoj kun prezidanto Diana Ingxova. Ni insisitis, ke la registaro subskribu la Konvencion por defendo de la rajtoj de la homoj kun difektoj akceptitan de la Gxenerala asembleo de UN je la 13-a de decembro 2006. En 2010 kune kun aliaj neregistaraj organizajxoj sendis protestajn leterojn al deputitoj, ministroj kaj al la Prezidento insistante pri sxangxoj en la humiliga politiko rilate al la enspezoj de la homoj kun difektoj. Bedauxrinde ni ankoraux atendas pozitivajn sxangxojn tiurilate. Katja Krjajxeva =E-igis F. Mihajlova= :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Ni prezentas al vi: Galina Kuropatnicka - Salomon Sxi estas blinda pola poetino - esperantistino el u. Vroclavo. Sxi membras en la Asocio de la polaj literaturistoj. Laux profesio sxi estas instruistino. Galina verkas fabelojn kaj versajxojn por infanoj kaj prozon kaj poezion por plenkreskuloj. Sxi verkas en E-o kaj en pola lingvo. Jam aperis dekkvin sxiaj libroj kaj lernolibro de Esperanto. Sxia lasta libro estas la poemaro "Verdaj aventuroj" - versajxoj por infanoj en E-o kaj en pola lingvo presitaj paralele. Sube ni publikigas du versajxojn el tiu libro. Vl. Jxelev Pregxo de angxelo Homoj, teraj gefratoj, auxskultu mian vokon: sendu disfloran gxojon al unu cxielloko, kie en maltrankvilo dauxras mia amiko plena de atendado, doktoro Ludoviko. Certigu lin finfine, ke vivis li ne vane: ke frazojn verde-vortajn jam uzas ecx infanoj. Vespere avoj flustras al nepoj, ridetante: - Imagu, iam oni ne konis Esperanton. Forgesita dialogo - Ludoviko, Ludovicxjo, fileto, kiel nefacila via vojo! - Ho, ne cxagrenigxu, patrineto, krom sxtonegoj sur gxi estas gxojo. - Ludoviko, Ludovicxjo karega, maltrankvile tremas en vi flamo. - Sed ne timu, patrinjo bonega, tiel ardas cxiopova amo. - Kien, filo, obstine vi kuras? Kiaj fortoj konstante vin pelas? - Vokas min deziro ununura, kiu verde super mondo stelas. Jam aperis unuaj disfloroj, maturigxas unuaj esperoj, cxar fascinas cxiujn noblajn korojn komunvorte eldirataj veroj. Novan lingvon jen homaro prenas, por ke simple estigxi pli ricxa. - Miaj manoj viajn pasxojn benas. Ludoviko, mi estas felicxa. :::::::::::: Lingvaj demandoj Metaforoj, kiel? Metaforoj: gxis kiu grado uzeblaj? Laux la PIV, metaforo estas vortfiguro, per kiu oni donas al vorto signifon alian, ol gxia propra, kaj klarigebla nur per subkomprenata komparo. Kaj gxi donas ekzemplon: la kamelo estas la sxipo de la dezerto =sxipo estas tie cxi uzata metafore=. =Rimarku, ke mi skribas "laux la PIV", kun difina artikolo, laux la multopa ekzemplo de Zamenhof, kaj rifuze de la nuntempa disvastigita mallogikajxo, kiu dirus "laux PIV"=. Sed uzi metaforon, kiu ne estos komprenata de alilingvano, ne estus oportune. Do grava demando estas: gxis kiu grado metaforo estas internacie komprenata? Gxi estas komprenata en du kazoj: se la tuta mondo uzas la saman metaforon, aux se gxi estas tiel evidenta, ke gxi preskaux ne plu estas metaforo. Ekzemple, se iu alvenas gxene, neatendite, nedezerite, aux en malkonvena momento, la hispanoj diras, ke li alvenas "kiel hundo en la meson" =en misa=. Por la italoj, li alvenas "kiel hundo en pregxejon" =in chiesa=. La francoj forlasas la religiajn aludojn kaj asertas, ke li alvenas "kiel hundo en kegloludon" =dans un jeu de quilles=. Ankaux plej trafa estas la dirmaniero de la alzacanoj: "alveni kiel porko en la domon de judo". En Esperanto, oni povas akcepti iun ajn el tiuj metaforoj: kiu ajn estas la lingvo de la alparolato, certe cxi tiu komprenos, ke hundo aux porko eniras en lokon, en kiu ilia cxeesto ne estas dezirata. Sed povas okazi, ke metaforo estas komprenebla en unu lando kaj nekomprenebla en alia. Frits Faulhaber =1893- 1979=, elstara esperantisto nederlanda, donis iam bonan tian ekzemplon. En cxehxa familio, virino plendis, ke sxi malfacile enmetas fadenon en la "orelon" de kudrilo, dum Faulhaber asertis, ke fadeno estas metenda en la "okulon" de kudrilo. Por cxesigi la kverelon, ili sercxis la faman evangelian frazon "Estas pli facile por kamelo eniri tra trueton de kudrilo, ol..." =Mat., 19:24=. Ili tiam konsentis, ke "orelo" kaj "okulo" estas metaforoj, sed "orelo" estas cxehxa metaforo kaj "okulo" estas nederlanda metaforo. Neniu el ili estas internacia. Kaj plie, neniu entenas iom da logiko, cxar la rolo de kudrila trueto estas nek auxdi, nek vidi. Do, ambaux metaforoj estas evitindaj en Esperanto. Kelkfoje, metaforo estas ne internacia, sed tamen facile komprenebla. Por montri, ke iu laboro estas longega, franco memorigas, ke "Parizo ne estis farita en unu tago". Por ruso, "ecx Moskvo ne konstruigxis en unu tago". Sed en Italio, tute logike, "Romo ne estis farita en unu tago". Kaj kion diri en Esperanto? Tiuj tri dirmanieroj estas uzeblaj, cxar facile kompreneblaj. Ni tre facile povas akcepti la ekzemplon de Romo, cxar gxi estas uzata en multaj landoj, ne nur en Italio. Sed ekzistas ankaux trafa formulo sxuldita al Zamenhof mem: "Ne en unu tago elkreskis Kartago". La elekto estas bona, cxar Kartago estas antikva urbo, nuntempe ne plu ekzistanta: tial, oni respektas la internaciecon, donante preferon al neniu nuntempa nacio. Plie, gxi entenas la oportunan rimon tago/Kartago. Por primoki personon, kiu volas instrui iun pli kleran ol li, en multaj landoj oni aludas al "ovo, kiu volas instrui kokinon" aux al iu, "kiu volas instrui nagxarton al fisxo". Tiuj metaforoj estas facile kompreneblaj. Gxuste pro tio, oni trovas, sub la plumo de Zamenhof mem, "Al kokino la ovo lecionojn ne donu", "Al la fisxo ne insruu nagxarton", "Lecionoj al profesoro estas vana laboro", "Ovo kokinon ne instruas". Sed oni povas ankaux imiti la arabojn, kiuj ironias: "Kato instruas al sia patro la saltadon", aux la francojn: "Oni ne instruu al sia patro, kiel oni faras infanojn". Ekzemple, por priskribi acxegan veteron, la francoj diras "hunda vetero", la germanoj "porkina vetero", la italoj "vetero de lupoj". Tiuj metaforoj estas iom malsimilaj, sed cxiuj tri estas facile kompreneblaj. Do, en Esperanto, oni elektu la plej sxatatan, laux cxies gusto. Male, kiam pluvegas, la francoj diras "pluvas sxnuroj", dum la angloj asertas, ke "pluvas hundoj kaj katoj". Auxdante tiujn du esprimojn, polo povus rebati, ke li vidas nek sxnurojn, nek katojn, nek hundojn falantajn de la cxielo. Efektive, li mem diras, ke "pluvas kiel el sitelego". En Esperanto, ni evitu la sxnurojn, la katojn kaj la hundojn, kiuj estas tute ne internaciaj. Prefere, ni imitu la polan dirmanieron, cxar efektive pluvego sxajnas veni el sitelo. Franco, kiu intencas klarigi, ke iu afero ne koncernas lin, ofte esprimas tiun ideon per "tio ne estas miaj cepoj", germano diras "tio ne estas mia biero", anglo diras "tio ne estas mia kolombo", kaj polo diras "tio ne estas miaj betoj". En Esperanto ni kontentigxu per "Tio ne estas mia afero", pli internacie komprenebla. Por esprimi la ideon de ago tute senutila, la angloj diras, ke "tio estas kvazaux porti karbon al Neјcastle"; evidente, porti karbon al urbo, en kiu oni produktas karbon, estas komprenebla metaforo. Sed komprenebla nur kondicxe, ke oni scius, ke en Neјcastle oni produktas karbon. Ekster Anglio, versxajne, ne cxiuj scias tion. Do, tiu metaforo ne tauxgus en Esperanto. En Francio, por esprimi la saman ideon, oni "donas glavofrapon en la akvon". La italoj "portas akvon en la maron". Laux hebrea dirmaniero, oni "muelas farunon jam muelitan". La serboj "sxutas sablon en la maron" kaj la turkoj "fosas puton per kudrilo". Tiun metaforon Zamenhof esprimis tiel: "cxerpi akvon per kribrilo" aux "batadi la venton". Cxi-rilate mi ne rezistas al la plezuro citi la cxinan esprimon "demeti la pantalonon por furzi". "Alveni el la pluvo sub la defluilon" estas dirmaniero uzata en diversaj landoj. Gxi estas facile komprenebla: "eliri el malbona afero kaj eniri en pli malbonan". En Francio, tiukaze, oni "falas de Hxaribdo al Scilo", laux la nomo de du rokegoj, kiuj trovigxas en la Mesina markolo =Italio=: kiam oni evitis al unuan, ofte oni stumblis sur la duan. Zamenhof uzis la saman metaforon, sed laux la inversa direkto: "trafi de Scilo al Hxaribdo". Por esprimi la saman ideon, la hispanoj uzas fantazie la nomon de Gvatemalo =Guatemala=, sxajnigante, ke la dua duono =mala= de tiu nomo signifas "malbona"; ili diras do "Salir de Guatemala y meterse en Guatepeor", kion oni klopodu traduki per "Eliri el Gvatemalo kaj meti sin en Gvateplimalbonon". Amuze, cxu? Andre Cherpillod El "Heroldo de Esperanto" :::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Urbo Dobricx Tiu cxi bulgara urbo situas en la nordorienta parto de nia lando, en la centro de regiono Suda Dobrugxa. La regiono estas nomata "la tritikejo" de Bulgario kaj Dobricx estas gxia "cxefurbo". La urbo havas cxirkaux cent mil logxantojn. La malnova historio de la urbo estas nebulkovrita. Cxirkaux la urbo estas romiaj ruinoj. En la frua mezepoko gxi apartenis al la teritorio de la loka bulgara princo Dobrotica =Dobrotcxa= kaj de gxi venas la nomo de urbo Dobricx. En 1388 j. la urbo estis konkerita de la turkoj kaj detruita. La sorto de Dobricx estas malfacila. Gxi estis dufoje detruita kaj kelkfoje konkerita de diversaj malamikoj. Tie pasas grava komerca vojo liganta nordon kaj sudon. En la 15-a j.c. la ricxa turka komercisto Hagxi Uglu konstruigis tie gastejon por komercantoj. Baldaux aperis novaj gastejoj kaj domoj, aperis ankaux granda bazaro de agrikulturaj produktoj. Iom post iom la urbo estis rekonstruita. La turkoj nomis gxin Hagxi Uglu Pazargxik =Bazaro de Hagxi Uglu=. La urbo havas du partojn: "malsupra" =cxirkaux la bazaro= kaj "supra". En la "malsupra" logxas tataroj, turkoj, bulgaroj, armenoj, judoj, grekoj, albanoj. Tie funkcias kvar moskeoj kaj unu ortodoksa pregxejo "Sankta Georgo". En la "supra" urboparto logxas nur bulgaroj, kiuj venis tien el la montara regiono de la lando. Tie estis konstruita ortodoksa kapelo kaj poste samloke oni konstruis pregxejon "Sankta Triopo". Cxe la pregxejoj ekfunkciis la unuaj bulgaraj lernejoj. En 1878 la rusa armeo liberigis la urbon de la turkaj regantoj. Dufoje Suda Dobrugxa kaj Dobricx estis en la limoj de la rumana sxtato - en 1913-1916 kaj en 1919-1940. Post la dua liberigo =1940 j.= en la urbo logxis 30.000 homoj, ekfunkciis ses bazaj lernejoj kaj du gimnazioj. Estis kelkaj malgrandaj entreprenoj produktantaj oleon kaj farunon, du teksaj fabrikoj, centoj da metiistaj laborejoj, du bankoj. La urbo dum la t.n. socialisma periodo transformigxis en grandan modernan industrian kaj kulturan-klerigan centron. En gxi funkciis 36 industriaj kaj kooperativaj entreprenoj kaj uzinoj. Estis malfermitaj multaj fakaj lernejoj, en kiuj la junaj homoj lernis diversajn profesiojn. La centra urboparto estis tute rekonstruita kaj modernigita, aperis novaj modernaj logxkompleksoj. Funkciis urba legejo-biblioteko "Jordan Jovkov" fondita en 1870, granda distrikta biblioteko "Dora Gabe". Estis konstruita nova moderna teatro "Jordan Jovkov". En la urbo en diversaj periodoj logxis famaj bulgaraj kulturagantoj: la verkisto Jordan Jovkov, la poetino Dora Gabe, la aktorino Adriana Budevska. La malsanulejo fondita en la tempo de la turka regado nun estas komplete rekonstruita kaj modernigita. Por la gastoj de la urbo kaj la turistoj interesaj objektoj estas la etnografia komplekso "Malnova Dobricx", la parko-oazo de la urbo kun granda artefarita lago en kiu navigas boatoj, la historia muzeo, la domo-muzeo de Jordan Jovkov, la etnografia domo, la pregxejoj. En la nuna periodo de demokratio Dobricx reformigxas laux nuntempa euxropa maniero. Multaj uzinoj estis privatigitaj kaj rekonstruitaj. Ekfunkciis privata supera lernejo - internacia kolegio, privataj gimnazioj pri financoj, turismo, veterinara medicino, belarto. Tamen cxiam Dobricx restas centro de la ricxa bulgara agrikultura regiono Suda Dobrugxa - la tritikejo de Bulgario. Dobricx situas je 30 km de la Nigramara bordo. En gxia proksimeco estas la modernaj ripozejoj Albena kaj Rusalka, la allogaj por turistoj urbetoj Balcxik =kun la palaco de iama rumana regxino kaj botanika gxardeno=, Kavarna =cxefurbo de la bulgara rok-muziko=, Sxabla =kun naturaj vidindajxoj=, kabo Kaliakra. La distanco inter Dobricx kaj Varna estas 51 km kaj eblas veturi trajne aux buse. Dobricx oni povas atingi de Sofio kaj de la landlimo kun Rumanio trajne. Dobricx estas modesta, sed interesa turisma objekto kaj meritas viziton. Veselina Malcxeva E-igis Fani Mihajlova :::::::::::: Interesajxoj Spegulo mezuras la temperaturon La japana teknologia kompanio "NEC Avio Infrared Technologies" prezentis sian plej novan inventajxon spegulo-termometro. La aparato estas destinita por uzado en publikaj lokoj kun la celo trovi homojn kun febro kaj preventi la disvastigon de gripvirusoj, informis FrancePress. "ThermoMirror" povas esti metita sur tablo aux sur muro kaj indikas la temperaturon de homo, kiu rigardas al gxi de 30-centimetra distanco. Tiel la fizika kontakto estas eliminata. La mezuritaj valoroj aperas sur la spegulo, kiu disponas ankaux pri enkorpigita alarmo-sistemo. Tiu lasta signalas, kiam la aparato indikas altan temperaturon. La spegulo-termometro havas du versiojn je kosto de 1180 kaj 1440 dolaroj. La prezo estas dekoble malplialta ol tiu de la termografiaj kameroj, kiu estas uzataj nun en la flughavenoj por indiki homojn, kiuj estas potencialaj portantoj de infektaj malsanoj. Krom en la flughavenoj "ThermoMirror" povas esti uzata ankaux en lernejoj, hospitaloj kaj aliaj pubikaj ejoj. El gazeto "Duma" ="Parolo"= :::::::::::: La dolcxeco kuracas alkoholismon La dolcxajxoj povas esti utiligataj por preventi kaj kuraci alkoholismon, trovis sciencistoj el Helsinko. La nuntempaj metodoj por kuraci la dependecon de la alkoholo postulas longan tempon kaj energion. Pro tio la ekspertoj sercxis pli efikan metodon por solvi la problemon, esplorante 146 virinojn kies agxo estis inter 19 kaj 34 jaroj. La rezultoj montras, ke la kuracado per glukozo povas haltigi la deziron trinki alkoholajxojn. La damoj, al kiuj placxas tortoj, glaciajxo kaj aliaj dolcxajxoj, sentas malplifortan deziron drinki, dum cxe virinoj, kiuj apenaux mangxas similajxojn, estas observata pli granda intereso kaj emo al la alkoholajxoj. El gazeto "Dobrugxanska tribuna" ="Tribuno de Dobrugxa"= :::::::::::: Dua projekto de Interkant' Sercxado de novaj gekantistoj Interkant. estas sendependa kultura Esperanta asocio kreita antaux du jaroj. Jam, sukcese, koncerte prezentis sesfoje "Gxeneralan kanton", du aliaj koncertoj preparataj: la lasta prezento, momente sengarantie, okazos en Sarajevo en la kongreso de SAT. =30 de julio - 6 de auxgusto 2011=. Por ke tiu kultura engagxigxo pludauxru, kompetenta skipo jam preparas la duan projekton Karmen., ciganino el Sevilo. Eniris la skipon por E-igi: Michel Duc Goninaz, Marcel Radoulez, Rikardo Kash, Bernard Legeay, Serge Sire. Konsilantoj: Laurent Peuch, Bernard Behra kaj Jorgos Comte. Enscenigisto: momente sercxata. Por eliri kutiman rondon de la multnombraj ionterpretajxoj, ni laboras al kompleta spektaklo por: dancistoj =hispana asocio=, rakontanto, aktoroj, gesolistoj, koruso =Interkant.=, pianisto. Dauxro de la spektaklo: 2 horoj. Celata publiko: cxiuj pubikoj. La koncerto preferinde okazos en regionaj festsalonoj de 200-300 lokoj. Cele al ekvilibro de impona bugxeto ni prezentos tiun spektaklon 3-4 fojojn en Francio. La proponota koruslaboro, multe pli facile ol Gxenerala kanto, kanteblos de simplaj gekantistoj. Tial, por prepari la unuan koruspoemaron, eblos sole labori per retelsxuteblaj registrajxoj kaj partopreni en regiona trimestra provludo. Eblas antauxvidi, ke belgoj, svisoj, italoj kaj hispanoj partoprenos la projekton. En 2012 kaj 2013 du stagxetoj de kvar tagoj estos proponitaj centre de Francio aux aliloke por faciligi al la eksterlandanoj, por kunigi la diversajn aktorojn de la spektaklo. En la Esperanta gazetaro vi trovos sekvantajn informojn laux la evoluo de la projekto. Jam nun sciu, ke Interkant. sercxas gekantistojn, cxefe tenorojn kaj infanojn. Se vi estas organizanto de E-arangxo, pripensu programi nian spektaklon ekde la jaroj 2013/2014. Franjo LEVEQUE =hxorestrino= leveque.franjo@gmail.com 3, rue Voltaire, 22000-ST BRIEUC +3=0=9ec-ec-ib-gg-cg El revuo "Sennaciulo" :::::::::::: Anonco Hxristo Gorov =Hxrima= estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj: verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Li verkis plurajn librojn, kiuj havis altan estetikan valoron. Liaj verkoj respegulas la pozitivajn homajn trajtojn: la solidarecon inter la homoj, la batalon p[or la bono, la strebon por honesta vivo. Bulgara Esperanto-Asoio anoncas internacian Esperantan literaturan konkurson, kiu okazos je cxiuj tri jaroj. En la konkurso povas partopreni verkistoj, poetoj, jxurnalistoj el cxiuj landoj. La konkurso havos la jenajn brancxojn: poezio, prozo, artikolo. Cxiu auxtoro rajtas partopreni per du poemoj originale verkitaj en Esperanto. La noveloj devas esti kvarpagxaj kaj cxiu auxtoro rajtas partopreni per unu novelo originale verkita en Esperanto. La poemoj, noveloj kaj artikoloj devas esti komputile kompostitaj. La konkurso ne havas apartan temon. La artikoloj estu dedicxitaj al signifa Esperanto-arangxo. Bonvolu sendi viajn kontribuojn gxis al 1-a de septembro 2012 al adreso: e-mail: modest@abv.bg aux per la posxto al adreso: Georgi Mihalkov Sofio-1229 Nadejxda-V, bl. 529, vh.A, et. 9, ap. 33 Bulgario Ne sendu rekomenditajn leterojn. La rezultoj estos anoncitaj en monato oktobro 2012. :::::::::::: Tiun cxi numeron de la revuo kompilis Vladimir Jxelev. 2011/3 Esperanto-vivo Jarkunveno de ANEB La 28-an de majo 2011 en la E-klubejo en Plovdiv okazis la regula jara kunveno de ANEB. Cxeestis 19 geesperantistoj el diversaj logxlokoj. Cxeestis ankaux la prezidanto de la Nacia brajla biblioteko "L. Braille" Spas Karafezov. En la nomo de la estraro de la biblioteko li enmanigis modestan monsumon al Vladimir Jxelev okaze de lia 75-jarigxo. Post la raporto de ANEB-estraro estis pridiskutita la asocia agado. Estis aprobita la budgxeto por la jaro 2011. La kunveno decidis, ke la Tradicia renkontigxo okazu en Varna de la 21-a gxis la 23-a de auxgusto kaj estu dedicxita al la 90-jarigxo de la 1-a IKBE kaj la datrevenoj de Baghy kaj Kalocsay. Laux propono de ANEB-estraro la kunveno distingis per Honoraj diplomoj jenajn personojn: Stefka Stojcxeva, ANEB-ano, pro aktiva kultura agado, Veselina Kurteva kaj Belka Beleva, membroj de BEA, pro la multjara helpo al la bulgaraj nevidantaj esperantistoj en la kampo de la kultura agado, Jacques Tuinder, Jose Stark, Robert Moerbeek pro ilia kunlaboro kaj aktiva helpo al la bulgaraj nevidantaj esperantistoj. Malgraux la foresto de la respondeca redaktoro okazis konciza pridiskuto de la stato de revuo "EF". Fine Radka Stojanova tralegis informojn pri antauxstarantaj E-arangxoj en nia lando. Post la kunveno la partoprenintoj, helpe de la regiona organizajxo de la blinduloj, ricevis tagmangxon en proksima mangxejo. La kunvenon prezidis Georgi Cxernev el Sofio, Dimo Dimov estis sekretario. Komence la partoprenantoj per unuminuta silento honoris la memoron de la antauxnelonge forpasinta Ilian Eftimov. Vladimir Jxelev :::::::::::: La prezidanto de BEA jubileas La 16-an de junio 2011 en Karlovo, la naskigxurbo de la prezidanto de BEA Bojxidar Leonov, okazis solena kunveno dedicxita al lia 70-jarigxo. Bojxidar Leonov laux profesio estas ingxeniero. Li estas aktiva sociaganto en sia urbo, internacie konata multjara esperantisto. Li estas profesoro de AIS San Marino, prezidanto de TOLE, rektoro de la E-kolegio en Karlovo. Li aktive organizis kaj partoprenis multajn internaciajn kaj naciajn E-arangxojn. En la salono de la urba administrejo kolektigxis multaj homoj, esperantistoj kaj neesperantistoj, el diversaj logxlokoj. La jubileulo ricevis multajn salutleterojn, salutparolojn, florojn, donacojn de la urbestraro, de BEA, de aliaj organizajxoj, E-societoj, amikoj, de s-ro Renato Corsetti. Salutis lin ankaux la prezidanto de ANEB kaj enmanigis al li donace albumon de bulgaraj ikonoj. La jubileulo elkore kaj emocie dankis al cxiuj kaj regalis siajn gastojn per prunbrando de Karlovo, rugxa vino kaj dolcxajxoj. Vl. Todorov :::::::::::: esperantista krea renkontigxo "Abritus" De la 10-a gxis la 12-a de junio en Razgrad okazis la tradicia esperantista krea renkontigxo "Abritus" =Ekra=. Gxiaj organizantoj estas E-domo pri kulturo "D-ro Ivan Kircxev" kaj la loka E-societo "D-ro L.L. Zamenhof". Sendube tiu estas grava kultura evento por la loka, nacia kaj internacia esperantistaro. Cxeestis gastoj el Galabovo, Vraca, Ruse, Dobricx, Sxumen k.a.. La 10-an de junio, vendrede, je la 18-a horo en la klubejo de la kulturagantoj okazis la unua prezento de la poemkolekto "Nuanco" de Ljubka Stojanova, kies verkaro estas bone konata de razgradanoj. Gaja humoro regis dum la renkontigxo en kafejo "Esperanto". Cxe taso da aroma kafo renkontigxis malnovaj amikoj, realigxis novaj konatigxoj. La sekvan tagon antauxtagmeze la partoprenantoj trarigardis la kulturajn kaj historiajn vidindajxojn de Razgrad. Posttagmeze en la regiona biblioteko "Prof. Bojan Penev" Ljubomir Trifoncxovski anoncis la rezultojn de la Internacia literatura konkurso pri originalaj E-verkoj, kiu okazas kadre de EKRA sub la auxspicio de revuo "Literatura foiro". Cxi jare gxin partoprenis verkistoj el 15 landoj. La grandan premion la jxurio aljugxis al Nicolino Rossi - Italio. Unuan premion ricevis Gabriel Mora - Hispanio, duan premion - d-ro Karmel Mallia - Malto kaj Dimitrie Janacxicx - Serbio. Trian premion oni aljugxis al Lenke Szaez - Rumanio, Steven Broјne kaj Barry Fridman - Usono. Nelli Holevicx - Nederlando, Daniela Ungurean kaj Fisus Simona Georgianu - Rumanio estis distingitaj per honora mencio. La saman distingon pri humurajxo ricevis ankaux Radka Stojanova el Razgrad. En la sama salono oni havis la plezuron cxeesti la unuan prezenton de la hajko-poezia libro de Lilija Nikolova "Rudimentaj momentoj". Pri la verkaro de la poetino emocie parolis Ivanicxka Magxarova kaj la redaktoro de la libro Ljubomir Trifoncxovski. Versajxojn el la libro legis Milena Makaveeva, Plamen Pencxev kaj la nevino de la auxtorino Natalija. La cxeestantoj gxuis ankaux la arton de infana kantgrupo "Sopiro". Viglan intereson provokis la ekspozicio "Esperanto en mia vivo". La renkontigxo finigxis per amika vespermangxo en restoracio, dum kiu cxiuj gaje babilis, ridis, dancis. Gxis la noktomezo sonis Esperantaj kaj bulgaraj kantoj. Gastoj kaj dommastroj esprimis sian firman decidon denove renkontigxi en tiu bela angulo de nia lando, firmigxinta kiel vera fortikajxo de nia movado. Radka Stojanova :::::::::::: Karlovo denove Post pauxzo de dudek kvin jaroj, en Karlovo estis restarigita la tradicio de la Naciaj E-festivaloj en Bulgario. La 21-a revuo, 01-03 Iv 2011, estis kun oratora konkurso kaj pasis sub la auxspicio de la urbestro Najden Najdenov. Post la E-himno plenumita de la urba koruso, salutis la 90 partoprenantojn el la lando kaj gastojn el Serbio kaj Hungario vicurbestro Georgi Karancxev, kiu esprimis la esperon ke Karlovo estos la natura dommastro ankaux de la sekvaj festivaloj. Unua sin prezentis la kantgrupo "Ljulin" cxe la legejo "L. Braille" en Sofio. Sekvis la infana kantgrupo "Verdaj steletoj" el urbo Polskli Trambesx, kies membroj de kvin jaroj lernas E-on kaj havis la okazon viziti siajn samagxulojn en Anglio, Francio, Italio, Pollando, danke al EU-programo Komenski. La cxarmaj partoprenantoj montris kaj talentan plenumadon de la kantoj, kaj tre bonan lingvokonon. Fortajn aplauxdojn ricevis Elena Nikolaeva kaj Nadejxda Stojneva, patrino kaj filino el Varna, kiuj jam eldonis kompaktdiskon kun E-kantoj. Tre emocia estis ankaux la prezento de Marina Kumanova el Jambol kaj sxiaj du filinetoj Nikoleta kaj Blagovesta. La poemo "Antauxdiro de la ciganino" en plenumo de Keranka Milusxeva el Sofio kortusxis cxiujn cxeestantojn. Partoprenis nur unu folklora grupo, "Espero" =same el Razgrad=, kun artgvidanto Radka Stojanova, sed gxi forte impresis kaj la publikon kaj la jxurion sub la prezido de Nikola Uzunov pro la trafa elekto de popolkantoj kaj ties traduko al E-o. En la granda cxefsalono de la Internacia universitato la prezidanto de BEA Bojxidar Leonov enmanigis la diplomojn al la partoprenantoj en la festivalo, kun siaj gratuloj kaj la bondeziro ke la bela ttradicio de Karlovo plu elanos. Ivanicxka Magxarova =el "Heroldo de Esperanto= :::::::::::: Jacques Tuinder - la bonfaranto kaj la esperantisto Kun Jacques Tuinder mi konatigxis en 1999 j. dank. al Ivan Tanev. Tiam tiu mondfama nederlanda esperantisto estis lia gasto. Por multaj el la legantoj de "Esperanta fajrero" estas sciate, ke Jacques Tuinder estas Honora membro de LIBE. Kun sia edzino Vera, ankaux sindonema esperantistino, Jacques Tuinder antaux 14 jaroj fondis fondajxon "Evidente", kiu tuj komencis helpi al homoj kun diversaj handikapoj, liverante al ili helpilojn, precipe jam uzitajn. La konata al vi longjara aktiva esperantisto Dancxo Dancxev en 1998 j. laux peto de la jam menciita Ivan Tanev skribas leteron al la geedzoj - esperantistoj, petante arde ilin liveri komputilon al tiu plovdiva samideano, restinta sen vidpovo kaj sen ambaux siaj manoj dum sia soldata servo. Do, se mi devas esti tute preciza - kun unu nura fingro de sia maldekstra mano. Kaj ankoraux en la somero de la sekva 1999 jaro Jacques alvenas en Plovdiv kune kun la tiama redaktoro de "Esperanta ligilo" Jean Verheule kaj alportas al Ivan komputilon. La felicxa Ivan komencas uzi la donacon por skribado kaj legado de libroj, kvankam li jam estas for de la lerneja agxo - antauxnelonge li estis atinginta 63 jarojn. Por liaj nekredeblaj komputilaj atingoj grandajn meritojn havas la instruistino pri komputilaj povoj en Nacia blindulrekapabliga centro Stefka Stojcxeva, ankaux fidela adepto de E-o. Ivan Tanev, Danco Dancxev kaj mi rekomendis al fondajxo "Evidente" sendi komputilojn al Rosica Taneva kaj Velicxka Gusxeva. Nature, post Ivan Tanev komputilon ricevis ankau Dancxo Dancxev. Sed la unua bulgaro, recivinta helpon de familio Tuinder, farigxas la esperantisto-veterano Ivan Sxisxkov el urbo Gabrovo, kiu kuracas siajn okulojn en Nedelando en la fora 1991 jaro. Kun li Jacques volonte faras kontakton kaj proponas al li helpon por kolekti monon por la multekosta kuraco de nia samlandano. Post jaroj la familioj de Jacques Tuinder kaj Ivan Sxisxkov amikigxas kaj kiam Jacques vizitas Bulgarion, sola aux kun sia edzino Vera, li cxiam trovas tempon por renkonti sian bonan amikon kaj s-anon. S-ro Sxisxkov sxajne estas la unua bulgaro, kiu ricevas de Vera la malgajan informon pri la surpriza morto de la nelacigebla bonfaranto. Seriozan helpon ricevis de fondajxo "Evidente" la Asocio de nevidantaj esperantistoj en Bulgario, la Unio de la blinduloj en Bulgario, Nacia asocio de surdblinduloj en Bulgario kaj la Nacia blindulrekapabliga centro. Tiuj bulgaraj organizajxoj ricevas de niaj nederlandaj amikoj monon, fermitajn televidojn =pligrandigilojn por la bildo sur la ekrano=, komputilojn kaj aliajn blindulhelpilojn. Dank. al la forta rekomendo de fondajxo "Evidente" la Nacia blindulrekapabliga centro ricevis de nederlanda fondajxo "Sovagxaj anseroj" 25 mil euxrojn, kiujn la dotita institucio uzis por fundamenta riparo de cxiuj banejoj de sia internato. La esperantista fondajxo liveris al Nacia asocio de bulgaraj surdblinduloj fermitajn televidojn, komputilojn, brajlan printilon, 32 auxdkompensajn aparatojn kaj abundan kvanton da okulvitroj. La fermitaj televidoj kaj auxdkompensaj aparatoj ankaux nun estas uzataj senprobleme. La fondajxo de la ambaux esperantistoj realigis bonfarajn projektojn sur tri kontinentoj en Albanio, Bulgario, Rumanio, Malto, Moldavio, Tagxikio, Srilanko, Eritreo, Kongo, Tanzanio, Kenio k.a.. Miloj da handikapitoj ricevis rektan kaj nerektan subtenon de altnobla agado de la institucio fondita kaj gvidata de la bonkoraj verdostelaj nederlandanoj. Jen gxuste nur antaux unu jaro la nevidantaj bulgaraj esperantistoj Marinka Spasova kaj Vladimir Jxelev ankaux ricevis financan helpon de la sama fondajxo, dank. al kiu ili havis eblecon partopreni en la pasintjara LIBE-kongreso. Ecx mi mem ricevadis de fondajxo "Evidente" centojn da sonkasedoj, kiujn mi uzadis por eldonado de la parolanta revuo "Literatura revuo". Same por tiu revuo Jacques kaj Vera liveris al mi dekojn da plastaj kovertoj por multfoja uzado, per kiuj nia skipo dissendadis la revuon al gxiaj legantoj kaj disvastigantoj. Jacques Tuinder naskigxis la 10-an de januaro 1933 jaro en Hago. Li estas la dua el la dek infanoj de siaj gepatroj. Post sia lerneja edukado multajn jarojn li estis sociala laboristo en sia logxurbo Heemskerk, kio sxajne ankaux influas al lia inklino al bonfarado, al lia preteco helpi handikapulojn. Sendube grava faktoro eble estas ankaux lia pieco. Deksesjara Jacques komencas lerni kaj uzi E-on. La akusxistino de lia patrino esperantistigas lin, montrante al li libreton kun titolo "Esperanto". La nederlanda s-ano renkontas sian geedzan duonon Vera, ankaux esperantistino, en Varsovio, kie okazas internacia esperantista forumo. Jacques estis tre fervora esperantisto kaj cxiam insistis, ke oni uzu prioritate E-on en la renkontoj kaj en la korespondado. Multaj nevidantaj geesperantistoj el Europo, Azio kaj Afriko komunikadas kun li per brajlo aux per elektronikaj mesagxoj. Cxirkaux dekkvin gebulgaroj ankaux korespondadas kun esperantista familio Tuinder letere aux telephone. Ges-anoj Tuinder neniam forgesadis saluti nin okaze de Kristnasko kaj la Novjaro, sendante siajn salutkartojn kutime 10-15 tagojn pli frue ol niaj. La malavara bonfaranto kaj nia fidela amiko Jacques forlasis tiun pekan mondon je la 18-a de junio en Heemskerk, sxajne subite, nur kelkajn tagojn post sia reveno el Afriko, kie li faris laborviziton. Ni, liaj bulgaraj samideanoj kaj amikoj, ankaux la dotitoj de fondajxo "Evidente", ege tristas pro lia surpriza kaj frua forpaso. Estu hela la memoro pri Jacques Tuinder! Angel Sotirov :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Nauxdek jarojn Asocio de la blinduloj en Bulgario Cxi jare la Asocio de la blinduloj en Bulgario festas sian 90-an datrevenon kaj la tuta jaro pasos sub la signo de la jubileo. Nauxdek jaroj estas tre impona agxo en la vivo de unu organizajxo por kies fondigxo, disvolvigxo kaj disfloro fordonis sian energion generacioj da nevidantaj homoj. Revenante al la pasinteco kaj trastudante la longan kaj malfacilan vojon de nia organizajxo ni povas pritaksi la obstinan laboron kaj nekredeblajn klopodojn de la dekoj da entuziasmuloj, kiuj starigis al si la noblan kaj humanan celon plibonigi la vivon de la nevidantoj en Bulgario. En la protokolo de fonda kunveno de la edukitoj de la Sxtata instituto por blinduloj oni indikas: "Hodiaux la 14-an de oktobro 1920 j. la subskribintoj N. Diklicx, St. Orozov, St. Nenkov, F. Metodiev, P. Manev, V. Angelov kunveninte en la salono de bierejo "Malgranda Batenberg" pridiskutis la situacion kaj vivkondicxojn, en kiuj vivas cxiuj blinduloj en Bulgario. Ni opinias, ke la blinduloj ricevas neniajn zorgojn flanke de la sxtato precipe post la fino de la kursoj de la instituto, kio influas fatale la memstaran elmontrigxon de ilia laborkapablo. Tiamaniere ili estigxas peza sxargxo por siaj proksimuloj." Tiu kunsido estas grava pasxo al la fondigxo de la dua, dum multaj jaroj gvidorganizajxo de la blinduloj en nia lando. La 28-an de marto 1920 j. grupo da nevidantoj: N. Diklicx, St. Nenkov, P. Manev k.a. okazigas novan kunsidon en la malgranda salono de la urba kazino. Gxi estas konsiderata fonda kunsido de la Societo de la bulgaraj blinduloj. Estas elektita provizora estraro kun prezidanto Nikola Diklicx kaj kontrola komisiono kun prezidanto Stefan Nenkov. La statuto de la societo estas sankciita la 25-an de auxgusto 1921 j. de la tiama Ministerio pri la internaj aferoj kaj popola sanprotekto. Ekde sia fondigxo la Societo de la bulgaraj blinduloj komencas entuziasme kaj senhezite realigadi siajn prioritatajn taskojn. Jam en septembro 1921 ties estraro decidas fondi bibliotekon. La 20-an de februaro 1922 la Societo de la bulgaraj blinduloj starigas societon por protektado de la blinduloj en Bulgario. Cxefa tasko de tiu novefondita societo estas malfermi domon kaj laborejojn por blindaj viroj. Tiu institucio havas la taskon helpi ankaux la nevidantojn ekster la agadsfero de la Sxtata instituto por blinduloj. La estraro de la societo organizas kampanjojn por kolektado de monrimedoj. La enspezoj de la organizajxo formigxas precipe de donacoj fare de bankoj, komercaj firmaoj kaj privataj personoj. La eldonado de diversaj specoj de kalendaroj kaj la organizado de loterioj kaj tomboloj ankaux portas al la organizajxo certajn monrimedojn. En la jaro 1933 per la enspezoj de speciale organizita loterio oni acxetas apartamenton cxe placo "Slavejkov", kiu nuntempe estas proprietajxo de la Asocio de la blinduloj en Bulgario. La societo de la bulgaraj blinduloj estas multoble pli granda ol cxiuj aliaj organizajxoj ekzistantaj tiutempe en nia lando. Por la tiamaj kondicxoj gxi estas moderna organizajxo, largxe malfermita por siaj amikoj kaj sponsoroj. Iom post iom la societo pligrandigxas kaj malkovras siajn filiojn en diversaj urboj de la lando: Burgas, Sofio, Sliven, Plovdiv, Pleven, Vidin, Gabrovo. La societo proklamas la ideon por unuigo de cxiuj bll.organizajxoj sur la teritorio de la lando. Esprimo de tiu ideo estas la sxangxo de la nomo de la organizajxo, kiu en 1946 j. estas alinomita Asocio de la blinduloj en Bulgario. De la 25-a gxis la 27-a de auxgusto en Sofio okazis kongreso, kiu elektis novan estraron: prezidanto - Stefan Nenkov, sekretario - Hxristo Spasov, kasisto - Todor Sxosxev. La dua kongreso de ABB, okazinta en septembro 1948, starigas la demandon pri la unuigxo de cxiuj organizajxoj de kaj por blinduloj en komuna asocio. De 1920 j. gxis 1951 j. la blinduloj en Bulgario unuigxadis laux diversaj karakterizajxoj: kauxzo de la blindeco, profesia engagxiteco, kulturaj interesoj. Post la starigo de la totalisma regximo multaj unuigxoj kun neprofita celo estas likviditaj kaj ties havajxo konfiskita profite al la sxtato. Aliaj, inter kiuj ankaux la blindulorganizajxoj, estis kontrauxvole unuigataj. La 5-an de februaro 1950 j. la Nacia konsilantaro de la Patrolanda fronto akceptis decidon, per kiu oni rekomendas al la societoj "Tamnina" kaj "Mrak" kaj al la Asocio de la blinduloj en Bulgario unuigxi kaj formi komunan asocion. =Tamnina kaj mrak estas sinonimoj kaj signifas mallumon=. La estraroj de la societoj "Tamnina" kaj "Mrak" obstine kontrauxstaras tiun decidon. Finfine tamen la unuigo realigxas. La unuiga kongreso okazis la 13-an de marto 1951 j. en Sofio. Gxin cxeestas 126 delegitoj, reprezentantoj de la menciitaj tri organizajxoj. La kongreso proklamas la unuigon de cxiuj kategorioj de blinduloj en komunan asocion. Prezidanto de la nova organizajxo estas elektita Stefan Nenkov, vicprezidantoj - Kiril Kostov, Konstantin Gajdarov kaj Stefan Bucxakcxiev. La unuiga kongreso ne koncernas la Nacian bibliotekon de la blinduloj kaj la Nacian konsumkooperativon, kiuj ankaux hodiaux ekzistas kiel memstaraj institucioj. Post la dua kongreso de ABB la Plenumburoo likvidas la gxistiamajn filiojn de la organizajxo kaj starigas regionajn konsiliojn en 1955 j. en Sofio, Plovdiv, Gabrovo kaj unu jaron poste ankaux en Varna. En 1977 la organiza strukturo radikale sxangxigxis. Estis formitaj distriktaj kaj produktadteritoriaj organizajxoj. En majo 1989 j. ABB inkludas 16 regionajn organizajxojn. Tiu strukturo validas ankaux nuntempe. La regionaj organizajxoj inkludas 113 elementajn organizajxojn. En 2006 la elementaj organizajxoj estis alinomitaj teritoriaj. En la 70-aj kaj 80-aj jaroj la organiza konstruado de ABB atingis altan kreskon. La asocio okazigis intensan laboron por sercxado de potencialaj membroj kaj ilia partoprenigo en siaj organizaj kaj ekonomiaj strukturoj. Rezulte de tio en pluraj logxlokoj oni establis elementajn organizajxojn. La tria kongreso okazinta de la 14-a gxis la 16-a de junio 1959 elektis kiel prezidanton Ivan Iliev - gxistiama direktoro de produktada entrepreno "Uspeh" - Gabrovo. Liaj anstatauxantoj estas Jxeljazko Peev - respondeculo pri la organiza kaj kultura agado kaj Todor Sxosxev - pri la produktadekonomia agado. En tiu tempo en produktada entrepreno "Uspeh" kaj ties tri filioj jam laboras 300 personoj kun difektita vidpovo. Sur la teritorio de la lando jam estas formitaj kvar regionaj konsilioj, kiuj inkludas 44 elementajn organizajxojn. En la kongresoj en 1963 kaj 1967 j. tiu skipo estis reelektata. En la jaro 1971 la estraro estas parte renovigita per la elekto de Konstantin Gajdarov kiel unua vicprezidanto, respondeculo pri la rekapabligado, enlaborigado kaj sociala afero kaj Spas Karafezov - vicprezidanto, respondeculo pri la organiza kaj kultura agado. Por la kvara fojo Ivan Iliev estis elektita prezidanto. Por la kvara fojo elektigxis ankaux Todor Sxosxev kiel vicprezidanto pri la ekonomia agado. En 1975 j. Todor Sxosxev estis elektita prezidanto de la asocio. La sepa kongreso okazinta en decembro 1976 elektis kiel prezidanton Janaki Gradev, direktoro de entrepreno "Uspeh" - Varna. Lia anstatauxanto farigxis Spas Karafezov. Janaki Gradev okupas la postenon de prezidanto dum tri lauxvicaj elektoperiodoj gxis 1990 j.. En 1986 kiel unua vicprezidanto estis elektita la doktoro pri pedagogiaj sciencoj Vladimir Radulov. Spas Karafezov por la kvara fojo ricevas la postenon de vicprezidanto, kiun li okupas gxis la fino de 1987 j.. Post la unuiga kongreso en 1951 j. cxefa tasko de ABB estas la malfermo de specialaj produktadaj entreprenoj. Tiucele estas elektita speciala komisiono, kies konsiston eniras: Konstantin Gajdarov, Kiril Kostov, Stefan Bucxakcxiev, Stojcxo Milcxev. La komisiono tuj starigis viglajn kontaktojn kun sxtataj kaj partiaj institucioj. Rezulte de tio en junio 1951 j. la Ministerio de la popola sanprotekto kaj socialaj zorgoj donas permeson por organizado de asociaj produktadaj entreprenoj. La 27-an de marto 1952 en Sofio oni malfermis laborfakon por korboplektado, kaj en julio samjare - laborfakon por balailfarado. Post 1950 j. la produktadekonomia agado de ABB trapasas plurajn sxangxojn. Tiutempe gxi estas direktita precipe al malfermo de laborejoj. Tiutipajn laborfakojn oni malfermis en 1952 en Gabrovo, en 1955 en Plovdiv, en 1956 en Varna. En la fino de la 80-aj jaroj ABB disponas pri 11 produktadaj entreprenoj kaj 34 filioj. En la 60-aj kaj 70-aj jaroj la asocio realigis grandskalan konstruadon de produktadaj kaj logxkonstruajxoj, ripozejoj kaj kulturdomoj. En Varna, Drjanovo, Sofio, Sliven, Stara Zagora, Kjustendil, Sxumen, Ruse kaj Pleven apartigxis tiel nomataj produktadaj logxkompleksoj. En la asociaj entreprenoj kaj ties filioj cxiujare estis enlaborigataj inter 100 kaj 200 blinduloj kaj malfortevidantoj. En 1989 j. ilia nombro atingis 3900 personojn. ABB efektivigas ankaux aktivan rekapabligan agadon. La 17-an de oktobro 1966 en Plovdiv malfermis pordojn la Nacia centro por elementa rekapabligo de blinduloj. Tiu estas la unua institucio por rekapabligo de malfrublindigxintoj en Orienta Euxropo. Gxin sekvis la Tagaj centroj por rekapabligo de viddifektitoj en Sliven, Stara Zagora, Varna, Gabrovo, Dobricx, Sxumen. En la 70-aj kaj 80-aj jaroj la Asocio de la blinduloj en Bulgario realigadis viglan internacian agadon. Oni intersxangxis delegaciojn kun parencaj organizajxoj el eksterlando, kiuj inkludis asociajn gvidantojn, ekspertojn, sportistojn, amatorajn ensemblojn. Pri la internacia auxtoritato de ABB atestas la elekto de gxia prezidanto Ivan Iliev en 1975 kiel prezidanto de la komisiono pri sporto cxe la Euxropa regiona komitato. En 1981 j. ABB estis gastiganto de euxropa konferenco pri rekapabligo kaj enlaborigo de la blinduloj, en kiu gxia prezidanto Janaki Gradev prezentis la cxefan raporton. En 1987 Janaki Gradev estas elektita gxenerala sekretario de la Euxropa Blindul-unio. En 1990-1993 tiun postenon okupas la prezidanto de ABB Ivan Krumov. En 1993-1997 j. li estas vicprezidanto de la Euxropa Blindul-unio. En 2003 la prezidanto de ABB Vasil Dolapcxiev estas elektita membro de la buroo de la Euxropa Blindul-unio kaj observanto en la konstanta komisiono por kontaktoj kun la Euxropa komunajxo. Longa kaj dornoplena estas la vojo de nia organizajxo, ekde la fondigxo de la Societo de la bulgaraj blinduloj en 1921 j. gxis hodiaux, kiam la asocio transformigxis en modernan organizajxon unuigantan pli ol 19 mil nevidantojn en nia lando. Hodiaux, kiam en kondicxoj de tutmonda ekonomia krizo oni devas per neimageblaj fortoj defendi cxiun akirajxon, ni bondeziru al ni fruktodonan laboron en cxiuj agadsferoj. Al la estraro ni bondeziru alpasxi respondece kaj prudente alprenante cxiun decidon, cxar nia estanteco estis konstruata hieraux, kaj hodiaux ni konstruas nian estontecon. ="Zari", n-ro 1 2011= Prilaboris: Dimo Dimov :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Okaze de la 120-a datreveno de la naskigxo de la kolosoj de la Esperanta literaturo Julio Baghy kaj Kalman Kalocsay ni publikigas iliajn poeziajn verkojn: Cxe samovaro Julio Baghy Cxe malnova samovaro sidas ruso kaj hungaro. Dum la akvo zume bolas la amikoj ekparolas: "Havi landon en libero tamen migri tra la tero, iri vojon, sed sencelan... cxu vi konas pli kruelan?" La hungaro ne respondas, liaj pensoj gxeme ondas, visxas larmon retenitan: "Havi landon, sed perditan..." Cxe malnova samovaro sidas ruso kaj hungaro. Dum la akvo bolas zume ili ploras, ploras kune. En cxi murdepoko Kalman Kalocsay Subite kanti en cxi murdepoko pri l' propra vivo, kiam ja milmiloj per bomboj, tankoj, pafoj, pendigiloj pereas, vere sxajnus acxa moko. La tuta ricxa poezia stoko: la luno, steloj, floroj, birdotriloj, la delikataj amaj maltrankviloj disflugas en la blov' de cxi siroko. La morto regas nun, al mort' avida, amasa mort' vulgara kaj sordida sen ciprobrancxoj, sen solen' majesta. Kaj kiel perdis dignon nur la morto, la am' aspektas same io besta: la ambrakumo sxajnas seksperforto. :::::::::::: Ni gratulas De la 13-a gxis la 19-a de junio en ripozkomplekso "Albena" okazis la 4-a Internacia festivalo de la artoj. Gxiaj organizantoj estis Artakademio "Utrinna zvezda" ="Matena stelo"= kaj ripozkomplekso "Albena". La festivalo okazis sub la auxspicio de la Ministerio pri kulturo. La partoprenantoj konkuris en la jenaj brancxoj: muziko, teatra arto, enmomenta pentrado, poezia konkurso, popolaj dancoj, klasika baleto, karakteraj dancoj, sportaj dancoj, latinamerikaj dancoj k.a.. La festivalon partoprenis ankaux sxatantoj de la amatora arto, kiuj disvolvas siajn talentojn en la grupoj laux interesoj, funkciantaj kadre de la Centro por integrigxo kaj rekapabligo de homoj kun viddifektoj cxe komunumo Varna. La centro estas gvidata de fondajxo "Kunpartopreno" - Varna. En la konkurso pri kantarto bonege prezentis sin Elena Nikolaeva, kiu gajnis unuan premion. Duan premion oni aljugxis al Nadejxda Stojnova, kiu prezentigxis per la E-kanto "La espero", kies muzikon kaj tekston verkis nia karmemora s-anino Velicxka Karparova. La grupo pri artparolo ricevis specialan premion. Ni elkore gratulas la premiitojn dezirante al ili novajn kreajn sukcesojn. Dimo Dimov :::::::::::: Lingvaj demandoj "Okupita" aux "okupata" =?= Kiam pro ia laboro mi ne estas libera, mi diras ordinare "mi estas okupita". Kelkaj personoj trovas, ke tio estas negxusta; ke, cxar mi parolas pri laboro, kiu dauxras nun, mi devas diri "okupata". Kelkfoje sxajnis al mi, ke tiuj personoj estas pravaj kaj tiam mi provis uzi "mi estas okupata"; mi tamen tuj forjxetis tiun formon, kontraux kiu protestis mia lingva sento. Cxu ni devas uzi en tiu esprimo la pasivon nuntempan aux pasintan, pri tio la lingvo franca kaj angla ne povas doni al ni respondon, cxar ili ne havas apartajn formojn por tiuj ambaux pasivoj; sed la lingvoj slavaj kaj germana uzas en la dirita okazo la pasivon pasintan, sekve tio estas jam suficxe grava motivo, por ke ankaux en E-o ni tiel agu. Sed eble la formo estas kontrauxlogika? Ne. Se iu ion okupas =en la senco "prenas en posedon"=, tiam en tiu momento la io estas okupata de la iu. ekzemple: kiam la malamikoj okupas nian urbon, gxi estas en tiu momento okupata de ili; se mi estis tute libera, sed en la nuna momento oni donas al mi ian laboron, kiu min ekokupas, mi povas diri, ke mi estas nun okupata de tiu laboro, t.e. gxi forprenas en sian posedon mian tempon; sed se mi parolas pri laboroj, kiuj estas donitaj al mi jam antauxe, t.e. se mi parolas ne pri la ago de ekokupo mem, sed pri la stato, en kiu mi trovigxas, tiam mi devas diri "mi estas okupita". Estas vero, ke, transformante la pasivan formon de la citita frazo en aktivan, ni ofte uzas la formon nuntempan ="laboroj min tre okupas"=, sed tion ni faras por tio, ke la formo "okupis" ne pensigu, ke mia okupiteco jam pasis. En la pasiva formo ni ne bezonas timi malkomprenigxon, cxar "mi estas okupita" montras, ke io min okupis kaj la okupiteco ankoraux dauxras. La senco de "okupi" havas du nuancojn: preni en posedon kaj teni en posedo; per la formo "mi estas okupita" ni esprimas samtempe ambaux nuancojn, dum la formo "mi estas okupata" esprimus nur la unuan nuancon. Cetere pri la vorto "okupi" mi devas ripeti tion, kion mi diris pri multaj aliaj lingvaj demandoj: cxiufoje, kiam la logiko ne donas al ni respondon tute klaran kaj senduban, kiu ne ofendus nian lingvan senton, ni devas peni konformigi nin al la ekzistantaj kutimoj; kaj la kutimo de la popoloj, kiel mi supre montris, postulas, ke ni diru "mi estas okupita". L.L. Zamenhof "Lingvaj respondoj" Respondo 48 Oficiala gazeto, Iii, 1911, p. 293 ::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Pomorie Sude de Varna la mara bordo farigxas pli oblikva - kun mirigaj dunoj, helbrilaj lagunoj kaj largxaj strandoj. Pomorie estas unu el la plej belegaj anguloj de nia nigramara regiono. En la pasinteco tiu malgranda urbo ne estis tiel logxata, dum hodiaux la nombro de la hoteloj, restoracioj, tavernoj, kafejoj k.a. konstante kreskas. Tiun intensan disvolvigxon de la urbo favoras gxiaj historiaj, naturaj kaj kulturaj vidindajxoj. Ravitaj de tiu nepriskribebla naturbeleco kaj pro la miraklofaraj kuracaj ecoj, kiujn posedas tiu loko la tracoj nomis gxin "sankta". La antikva setlejo Anhialo estas fondita de la helenaj kolonianoj en la V-Iv j.c. antaux Kristo. En sia 25-jarcenta historio gxi estas multfoje bruligita kaj rekonstruita. Dum la romia regado Anhialo estas konata pro siaj mineralaj akvofontoj. La grekaj kolonianoj estas la unuaj, kiuj komencis praktiki la kotkuracadon kaj la antikva greka filozofo Anaksimen konsideris la koton origina formo de la vivo. En la jaro 1934 Anhialo estas alinomita Pomorie. Gxis hodiaux en la urbo intense kaj sukcese disvolvigxas la produktado de salo kaj altkvalitaj specoj da vino. Gxi estas ankaux cxefa centro por bankuracado en nia lando. Pomorie situas sur rokeca duoninsulo, enigxinta je 3,5 km en la Nigra maro. La urbo trovigxas je 20 km de Burgas. La vasta strandostrio kunigxas kun strato Krajbrejxna. La sablo estas fajna kaj ricxa de fero, aluminio, mangano kaj magnezio, rezulte de kio en multaj lokoj gxi estas preskaux nigra. La kotkuracejo estas konstruita en 1925 j. kaj en 1983 j. - la nova Sanatoria komplekso ="Specialigita hospitalo por rekapabligo"=. Gxi estas la plej granda kotkuraca centro en la Balkana duoninsulo. La salmarcxa kurackoto formigxis cxi tie antaux miloj da jaroj. Dank. al tiu unika naturprodukto kombine kun la maro kaj la moderna kuracbazo Pomorie estas dezirata loko por kuracado kaj ripozo de multaj bulgaroj kaj eksterlandanoj. Tradukis: Dimo Dimov :::::::::::: Interesajxoj La roboto Simon komunikigxas per gestoj Teknologio, kiun prilaboris usona specialisto, posedas unikajn kapablojn distingi la deziron komunikadi cxe la homo. La sistemo de profesoro Aaron Bobik, specialisto cxe la teknologia instituto en la sxtato Georgi, estos uzata por diferencigo de komunikadaj signaloj. Helpe de enmuntita videokamerao la simpatia roboto povas kun precizeco de 80 procentoj difini la indikojn pri atento cxe sia vivanta kunparolanto. Gxi kapablas ankaux utiligi diversajn lertecojn kaj gestojn karakteraj por la homa konduto, per kio gxi celas altiri la atenton de la homoj kaj agordi ilin al komunikigxo. Diference de siaj antauxuloj tiu roboto observas la konduton de la homo kaj analizas kio kaj kial sxangxigxas. Aaron Bobik intencas pluevoluigi tiun principon por "homigi" la komunikadajn scipovojn de la roboto kaj de la estontaj similaj masxinoj, kies destino estos plenumadi socialajn funkciojn. "Por farigxi nedisigebla parto de nia vivo la roboto devas teni sin al la samaj kondutmodeloj karakteraj por la homoj" - opinias profesoro Bobik. Tio aparte koncernas la mekanikajn helpantojn, kiuj laboras en la medicina kaj sociala sferoj. Antauxnelonge kolegoj de Aaron Bobik faris eksperimenton por esplori la reagon de la homoj cxe komunikigxo kun roboto, plenumanta la rolon de kuracflegistino. Oni konstatis, ke la pacientoj reagis tiel kvazaux ilin priservas ne masxino, sed vivanta homo. gazeto "Tisxina" ="Silento"= Tradukis D. Dimov :::::::::::: Anonco E-societo "D-ro L.L. Zamenhof", E-domo pri kulturo "D-ro Ivan Kircxev" kaj Regiona biblioteko "Prof. Bojan Penev" - Razgrad organizas kvizon pri la temo: "Kion donis la bulgaroj al la mondo?" La kvizon povas partopreni bulgaraj kaj eksterlandaj esperantistoj. Viajn kontribuajxojn bonvolu sendi gxis la 1-a de decembro 2011 j. en Esperanto aux en bulgara lingvo al adreso: Radka Borisova Stojanova, str. Ivan Vazov nr. 38 vh. V ap. 33 BG-7600 Razgrad, Bulgario aux al retadreso radkas35@abv.bg Por pliaj informoj: tel.: +359=84=62-hc-hd posxtel.: +359=888=01-jf-ja :::::::::::: Cxi tiun numeron kompilis Dimo Dimov. 2011/4 Esperanto-vivo En tiu mondo ne estas neeblaj aferoj De la 14-a gxis la 21-a de julio mi havis la unikan eblecon partopreni la 77-an Internacian kongreson de blindaj esperantistoj, kiu okazis en la cxehxa urbo Olomouc. Por mi tiu estis la unua vojagxo eksterlanden. Cxehxio trovigxas meze de Euxropo. La lando konsistas el du partoj - Bohemio kaj Moravio. Olomouc trovigxas en la regiono Moravio. La kongreson partoprenis 50 personoj el 11 landoj. Nia kongresejo estis hotelo Sigma. La cxehxaj geamikoj faris cxion eblan por ke ni pasigu unu ricxan je agrablaj travivajxoj semajnon. La laborparto de la programo ne estis tre sxargxita, dum la kultura parto abundis je arangxoj. Pri la kongresa temo "Plibonigado de aliro al kulturaj arangxoj por blinduloj" prelegis Antun Kovacx - Kroatio kaj Nedeljka Lojxajicx - Serbio. Okazis vigla diskutado en formo de ronda tablo. Duda - Cxehxio prelegis pri la temo "Centjara datreveno de fondigxo de Esperanto-klubo en Olomouc". Estis prelego ankaux pri la temo "K.E. Macan kaj la 90-a datreveno de la unua kongreso de blindaj esperantistoj en Prago =1921=". Dum la Gxenerala asembleo de LIBE oni priparolis temojn ligitajn kun la agado de LIBE kaj de la landaj E-organizajxoj en la kondicxoj de tutmonda ekonomia krizo. Kadre de la programo okazis E-kurso kompetente gvidata de Natalia Kasymova. Sendube gxi montrigxis utila por cxiuj, kiuj deziris plialtigi sian lingvonivelon. Estis organizitaj pluraj vizitoj kaj ekskursoj al arkitekturaj vidindajxoj de Olomouc kaj ties cxirkauxajxoj. En la vendejo por blindulhelpiloj oni havis eblecon acxeti la proponatajn artiklojn. Dum la tuttaga ekskurso al Brno ni vizitis la monumenton de la paco, mezepokan kastelon kaj la Teknikan muzeon, kie estas ekspoziciitaj objektoj ligitaj kun la historio de la blindulafero en Cxehxio. Tie estas videblaj malnovaj muzikmasxinoj kaj gurdoj kaj diversaj blindulhelpiloj - de la plej malnovaj brajlaj skribmasxinoj gxis la plej modernaj komputiloj kaj aliaj nuntempaj teknikaj rimedoj. Ankaux cxi jare okazis la tradicia Arta vespero, dum kiu cxiuj havis eblecon elmontri siajn talentojn en kantado, muzikado kaj recitado. Tiu kongreso por ni cxiuj restos neforgesebla kaj neripetebla travivajxo. Ni realigis bonajn kontaktojn kaj intersxangxis utilan sperton. Min ege impresis la konsiderindaj sukcesoj, kiujn la Cxehxa respubliko atingis koncerne la alireblecon de la arkitektura medio por la homoj kun difektoj. La trafiklumoj cxe cxiuj vojkrucigxoj estas ekipitaj per sonsignaliloj. Celante plifaciligi la veturadon de la nevidantoj oni instalis cxe cxiuj haltejoj informtabulojn kun sinteza parolo, ekfunciigataj pere de speciala aparato. La publikaj konstruajxoj estas indikitaj per koncernaj marksignoj. Mi neniam forgesos tiun emocian vojagxon. Mia revo realigxis dank. al la klopodoj, kiujn mi montris cxe la lernado de E-o. Mi komencis lerni la lingvon antaux unu jaro. Mi volas esprimi mian sinceran dankon al Marinka Spasova, sen kies nepritaksebla helpo mi ne povus realigi mian deziron malkovri novan mondon. Mi volas diri al cxiuj, kiuj sentas bezonon pri simila sxangxo en sia vivo, ke en tiu mondo ne estas neeblaj aferoj. Dimitar Dimitrov Tradukis: Dimo Dimov :::::::::::: Rezolucio de la 77-a kongreso de blindaj esperantistoj al landaj organizoj de viddifektitoj Ni partoprenantoj de la 77-a Kongreso de Blindaj esperantistoj okazinta en Olomouc - Cxehxio de la 14-a gxis la 21-a de julio 2011 traktis pri jena kongresa temo: "Plibonigado de aliro al kulturaj arangxoj por blinduloj". Dum prelegoj kaj sekvanta diskutado ni konstatis, ke strebo al plibonigado de ebligo percepti kaj gxui diversajn kulturajn arangxojn kaj objektojn por viddifektitoj estas gxenerala. Bonajn praktikajn ekzemplojn ni povis sperti dum ekskursoj en la kongresurbo, en gxia urbodomo, en kelkaj muzeoj, pregxejoj kaj bestgxardeno. Ni volas esprimi nian subtenon al cxi tiuj klopodoj, cxar cxiam pligrandigxanta nombro da menciitaj ebloj grave pliricxigas la vivon de homoj kaj kontribuas al pli bonkvalita klerigado de gejunuloj. Tial ni alvokas cxiujn respondeculojn, ke spite al diversaj problemoj oni dauxrigu en cxi tiuj streboj. :::::::::::: Nauxdeksesa universala kongreso de Esperanto De la 23-a gxis la 30-a de julio en la cxefurbo de Danio Kopenhago okazis la Nauxdeksesa universala Kongreso de Esperanto. Gxin partoprenis 1458 personoj el 66 landoj de la kvin kontinentoj. La bulgara grupo konsistis el 16 personoj. La oficiala inauxguro de la kongreso komencigxis dimancxe matene je la 10-a horo en la salono Zamenhof en la impona kongresa centro Bella Center. Per unuminuta silento la kongresanoj omagxis la memoron de la viktimoj de la jxus okazinta terorisma atako en najbara Norvegio. La solenan malfermon gvidis la prezidanto de UEA Probal Dasgupta, kiu bonvenigis la kongresanojn. Li bonvenigis ankaux la honorajn gastojn de la kongreso: diplomatiaj reprezentantoj de Belgio, Kubo, Francio, Slovakio, Germanio, Bosnio kaj Hercegovino. Estis tralegitaj salutmesagxoj de la Gxenerala direktoro de UNESCO Irina Bokova, de la nepo de d-ro L.L. Zamenhof Louis Zaleski-Zamenhof, de la urbestro de Esperanto-urbo Herzberg Gerhard Walter. Salutmesagxon al la kongreso sendis ankaux la prezidanto de la Plenumkomitato de SAT. Sekvis salutparoladoj de la reprezentantoj de la partoprenantaj landoj. En la nomo de la bulgara grupo la cxeestantojn salutis la honora membro de BEA ekskolonelo Kanjo Kanev. Barbara Pietrzak anoncis tri novajn honorajn membrojn de UEA: Renato Corsetti, Detlev Blanke kaj Rob Moerbeek. Jose Antonio Vergara enkondukis la cxi jaran kongresan temon: "Dialogo kaj interkompreno". La kongresa programo estis ricxa kaj varia, pro kio la partoprenantoj estis malfaciligitaj en sia elekto. Dum la Internacia arta vespero la kongresanoj gxuis la mirindajn vocxojn de gekantistoj el Litovio, Brazilo, Danio, Francio, Italio, Cxinio, la muzikadon de franca pianisto kaj japana flutisto. La publiko admiris ankaux la arton de dancistoj el Indonezio kaj Nepalo, kiuj prezentis siajn naciajn dancojn. Oni aplauxdis la muzikludon de la bulgara violonistino Joana Strateva, sub la sonoj de kies violono dancis familio Gobelian. Per ricxa kaj varia repertuaro prezentigxis la monda esperantista koruso sub la gvido de Allan Bishop. Estis projekciita tridekminuta filmo pri la historio de E-o. La Nacia vespero, kiu okazis en la koncertejo de Tivoli, estis mallonga vojagxo tra la dana kaj grenlanda kulturoj. La cxeestantoj tondre aplauxdis la altnivelajn plenumojn de danaj gekantistoj, de grenlanda koruso vestita en cxarmaj popolkostumoj, kiu plenumis belajn grenlandajn kantojn kaj tamburan dancon. Finalo de la vespero estis bonkkvalitaj baletoj de la pantomima teatro de Tivoli. Apartan lokon en la kongresa programo okupas la Internacia kongresa universitato. Okazis naux prelegoj pri tre varia temaro: astronomio, kemio, medicino, lingvistiko, masxintradukado kaj Esperantologio. Apartan intereson vekis tri lekcioj: "Oksigeno - utila kaj dangxera" =E. Boyadjieva=, "SETI kaj astrobiologio" =A. њandel=, "Revivigxo de la Hebrea sen mitoj" =T. Sadan=. Antaux, dum kaj post la kongreso okazis pluraj ekskursoj, kiuj ebligis al la partoprenantoj ekkoni la naturajn kaj historiajn vidindajxojn de la gastiganta lando. fontoj: revuo "Esperanto" kaj gazeto "Galabovski vesti" ="Novajxoj el Galabovo"= :::::::::::: Sukcesa laboro de la 63-a kongreso de BEA De la 3-a gxis la 5-a de septembro 2011 en urbo Jambol okazis la 63-a kongreso de Bulgara E-asocio. La kongreso estis bone organizita kaj finis sukcese sian laboron. Tiu kongreso estis la dua en la historio de la bulgara E-movado, kiu okazas en Jambol. La 31-a kongreso de BEA same okazis en Jambol en la fora 1948 j.. La kongreson partoprenis 110 geesperantistoj el 28 logxlokoj de la lando. Venis ankaux 10 eksterlandaj gastoj el Serbio, Nederlando kaj Japanio. La loka kongresa komitato komencis sian laboron jam tuj post la 62-a kongreso en Sopot, kie oni akceptis la proponon de la esperantistoj el Jambol esti dommastroj de la sekva kongreso. Interese estas rimarki, ke la loka E-societo en Jambol ne funkcias jam de pli ol 20 jaroj. La kauxzoj estas kiel ekonomiaj, tiel ankaux personaj. De la malnovaj esperantistoj en Jambol oni povis kontaktigxi nur kun Penka Papazova, konata E-poetino. Tamen sxia sanstato ne permesis al sxi okupigxi pri la preparlaboroj de la kongreso. Pro tio la tuta pezo pri ties organizado kaj okazigo kusxis sur la dorso de Marina Kumanova, denaska esperantistino el Haskovo. Sxi edzinigxis kaj logxas en Jambol jam 18 jarojn. Al sxi grave helpis ankaux sxia patro, la konata esperantisto Nikola Uzunov, kiu antaux kelkaj monatoj kun sia edzino Blagovesta translokigxis al Jambol. Valoran helpon donis ankaux la tuta familio de Marina Kumanova - sxia edzo kaj iliaj tri filinoj. La akcepto de la kongresanoj okazis la 3-an de septembro en la akceptejo de hotelo "Tungxa", kie estis logxigita la pli granda parto de la gastoj. La ceteraj estis logxigitaj en la studenta komunlogxejo, kiu ankaux disponigis tre bonajn logxkondicxojn. Vespere okazis interkona vespero en la hotela restoracio. La oficiala malfermo de la kongreso okazis la kvaran de septembro je la 10-a horo en la granda salono de la Domo de tekniko, kiu estis afable kaj senpage disponigita de gxia direktoro Angel Angelov. La domo trovigxas en la urbocentro kaj apude de la hotelo. La kongreson malfermis la prezidanto de LKK Marina Kumanova. Sxi salutis la partoprenantojn per "Bonan venon en Jambol!" kaj donis la parolon al la prezidanto de BEA prof. Bojxidar Leonov. Li esprimis sinceran dankon al la urbestro de komunumo Tungxa s-ro Georgi Georgiev kaj al la direktoro de la Domo de tekniko s-ro Angel Angelov pro la granda helpo, kiun ili donis por la kongreso. Per varmaj salutvortoj al la kongresanoj turnis sin Nikola Ilicx, prezidanto de serba e-ligo, Eli Shaap - Nedarlando kaj Cukuru Harada - Japanio. Estis tralegitaj salutleteroj de la esperantistoj el Makedonio kaj de la Itala E-federacio. La kongreson salutis ankaux la veterano de la loka E-movado Penka Papazova. La kongreso dauxrigis sian laboron per elekto de komisionoj kaj gvidorganoj. Per unuminuta silento la kongresanoj omagxis la memoron de la forpasintaj esperantistoj inter la du kongresoj. Raporton pri la laboro de la estraro de BEA prezentis prof. Bojxidar Leonov. Pri la financa stato de la organizajxo raportis la prezidanto de la kontrola komisiono Veselka Kamburova. La unua laborkunsido finis sian laboron tagmeze per komuna foto antaux la kongresejo. Posttagmeze okazis debatoj pri la prezentitaj raportoj. La prezidanto de BEA respondis al demandoj kaj kritikoj pri la laboro de la estraro. La kongreso akceptis decidojn por plibonigo de la laboro de la asocio. La partoprenantoj unuanime vocxdonis la proponon por akcepto kiel honoraj membroj de BEA de tri sindonaj multjaraj aktivaj esperantistoj: Petar Todorov el Sofio, Nikola Uzunov el Haskovo kaj Angel Maglov el Gorna Orjahovica. Post la fermo okazis ricxa belartta programo, kiun partoprenis individuaj esperantistoj kaj grupo por malnovaj urbaj kantoj el Jambol. Vespere en la restoracio de la hotelo okazis adiauxa vespermangxo. La sekvontan tagon matene la kongresanoj partoprenis senpagan ekskurson per buso al la antikva traca fortikajxo Kabile, cxefurbo de la traca regno de la odrisoj kaj al la monahxinejo "Naskigxo de Sankta Dipatrino" apud Jambol. Posttagmeze la partoprenantoj disigxis kun bonaj sentoj kaj bondeziroj al la dommastroj. Cxiuj esprimis sian deziron denove renkontigxi en Blagoevgrad, kie okazos la 64-a kongreso de BEA. Marina Kumanova :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Festo de la amo kaj beleco En 2011 j. cxiuj iniciatoj kaj aktivecoj de la Asocio de la blinduloj en Bulgario trapasas sub la signo de gxia 90-jarigxo. La regionaj organizajxoj okazigis plurajn arangxojn celantajn konatigi la publikon kun la eblecoj de la nevidantoj: ekspozicioj, koncertoj, laborrenkontigxoj, konferencoj, publikajxoj en la gazetaro. Versxajne la plej signifa evento estas la Nacia festivalo de la amatora arto "Ni ankaux povas" okazinta de la 10-a gxis la 12-a de oktobro en Sofio. La festivalon financis la cxefurba komunumo per rimedoj de sia kultura programo, kiu estas parto de la kandidateco de Sofio farigxi kultura euxropa cxefurbo. La festivalon partoprenis pli ol 300 personoj kun difektita vidpovo el la tuta lando. La partoprenantoj konkuris en la jenaj brancxoj: popola arto, malnovaj urbaj kantoj, amuza muziko kaj artparolo. Plej grandan nombron da unuaj premioj gajnis Regiona organizajxo - Varna, kiu ricevis ankaux specialan premion pro kompleta kontribuo al la krea disvolvigxo de la nevidantoj. Unuan premion pri popola arto ricevis virina folklora hxoro kaj orkestro pri popola muziko el Varna kaj la folklora ensemblo "Floro el Trakio". Unuajn premiojn oni aljugxis ankaux al la individuaj plenumantoj Milka Decxeva kaj Marin Marinov el Plovdiv, Janko Jankov el Ruse kaj Kiril Rodopski el Smoljan. Pri malnovaj urbaj kantoj per unua premio estis distingitaj grupo "Edelvejso" kaj Elena Nikolaeva el Varna kaj grupo "Ljulin" el Sofio. Pri populara muziko unuan premion ricevis la grupoj "Sofio" kaj "La gajaj knaboj" kaj la individuaj kantistinoj Daniela Dencxeva el Plovdiv kaj Katrin Dimitrova el Sofio. La unuan lokon pri artparolo gajnis grupo "Zari" ="Auxroro"= - Varna kaj Veselina Stoilova =ankaux el Varna= pri recitado de propraj versajxoj. Dum tri tagoj en la salono regis gaja humoro, sonis kantoj, serpentumis belaj popolaj dancoj. Sur la scenejo unuj post aliaj sxangxigxadis belegaj popolaj kostumoj el diversaj etnografiaj regionoj de Bulgario. Estis ecx blinda dancistino, kiu prezentis hindajn dancojn kaj blindsurda interpretistino de sinkrona kantado. La festivalo transformigxis en veran feston de la amo al la arto kaj beleco. Kvankam nevidebla por la okuloj, la beleco plenigis la korojn kaj la animojn de la nevidantaj artkreintoj. Veselina Stoilova :::::::::::: Solena koncerto La 7-an de novembro 2011 en la "Junulara teatro" en Sofio okazis la konkluda arangxo okaze de la 90-a datreveno de la fondigxo de la Asocio de blinduloj en Bulgario. Estis invititaj gastoj de la sxtata kaj lokaj administracioj, reprezentantoj de la diplomataro, parencaj organizajxoj kaj amaskomunikiloj. En la antauxsalono de la teatro oni arangxis ekspozicion de verkoj de diversaj aplikaj artoj, faritaj de blindaj kaj malfortevidantaj homoj el la tuta lando. La koncerto komencigxis per muzikverkoj de la nevidanta komponisto akademiano Petko Stajnov. La koncerton partoprenis plenumantoj de koruso "Petko Stajnov", la kantgrupoj "Edelvajs" ="Edelvejso"= el Varna kaj "Veselite momcxeta" ="La gajaj knaboj"= el Sofio, folklora orkestro "Spektar" ="Spektro"= - Varna, Kristina Aleksandrova kaj Orhan Murad, konataj nevidantaj kantistoj. Okaze de la jubileo la asocio eldonis poezian kolekton kun verkoj de blindaj auxtoroj titolitan "Tusxitaj de lumo". Cxiuj gastoj ricevis donace kompaktdiskojn kun registrajxoj de koruso "Petko Stajnovv" kaj de la amatoraj ensembloj el urbo Varna. Estis ricevitaj multaj salutadresoj kaj donacoj. La jubileantan organizajxon salutis 22 organizajxoj de kaj por homoj kun difektoj. Salutleteron nome de LIBE sendis la prezidanto de la organizajxo Arvo Karvinen. Gxin ni publikigas cxi sube. Dum la solenajxo oni enmanigis jubileajn plakedojn al 85 aktivaj membroj de ABB. Inter la premiitoj estis ankaux kelkaj esperantistoj, kiuj laboras por la bono de la nevidantoj: Vl. Jxelev, S. Karafezov, V. Stoilova, A. Sotirov, K. Krjajxeva. Veselina Stoilova :::::::::::: Salutletero de LIBE okaze de la 90-jara jubileo de ABB La respektinda jubileanta asocio dum gxia 90-jara agado aktive partoprenis internacian kunlaboron. Tio signifis aplikadon de bonaj praktikoj por krei servojn al viddifektitoj en Bulgario. Ni esperantistoj estas dankemaj kaj ege aprezas, ke vi subtenis la publikadon de la revuo "Fajrero" ecx dum malfacilaj cirkonstancoj. La unuan fojon mi vizitis Sofion en la jaro 1975, kiam estis fondita la Euxropa komitato pri sporto. Sporto ebligas viddifektitojn partopreni en cxio, en kio ankaux aliaj civitanoj partoprenas. Tiam la agado estis iniciata kune kun doktoro Helmut Pielas el Germanio. Venontsomere la Internacia Kongreso de Blindaj esperantistoj okazos en Ukrainio. Ni esperas, ke ankaux la nova generacio el Bulgario partoprenos la kongreson kaj spertos internaciecon kune kun amikoj. Ligo Internacia de Blindaj esperantistoj respektas la jubileantan asocion kaj deziras dauxran sukceson. Inspiron kaj fortojn! Ligo Internacia de Blindaj esperantistoj Arvo Karvinen, Prezidanto :::::::::::: Nauxa nacia festo de la specifaj eblecoj de la blindsurduloj La 21-an de julio sub la auxpicio de la cxefministro de Respubliko Bulgario Bojko Borisov en salono "Bulgario" de la kongresa centro de Internacia foiro - Plovdiv okazis la Nauxa nacia festo de la specifaj eblecoj de la blindsurduloj. Kadre de tiu festo okazis la Oka nacia festivalo de la amatora arto kun ekspozicio de objektoj el la sferoj de la pentroarto, aplika kaj belaj artoj faritaj de blindsurduloj. La festivalon partoprenis reprezentantoj de 14 organizajxoj de NASGB kaj la kursanoj de la Centro por rekapabligo de blindsurduloj "Helen Keller". Nome de la administra konsilantaro la prezidanto de la asocio Dimitar Parapanov bonvenigis la partoprenantojn dezirante al ili bonan humoron, pozitivajn emociajn travivajxojn kaj sukcesan prezentigxon. Kiel gastoj cxeestis Milen Dobrev - eksperto en la fako "Integrigxo de la homoj kun difektoj" de direkcio "Sociala protekto" cxe la Ministerio de la laboro kaj sociala politiko, Katja Minova - direktoro de Regiona direkcio "Sociala asistado" - Plovdiv, Petja Bakalova - eksperto en la direkcio "Sociala asistado" - Plovdiv kaj reprezentantoj de aliaj institucioj kaj organizajxoj havantaj rilaton al la problemoj de la homoj kun difektoj. Salutadresojn sendis la Cxefministro de Respubliko Bulgario Bojko Borisov, Valentina Simeonova - vicministro de la laboro kaj sociala politiko, la urbestro de komunumo Dobricx Detelina Nikolova k.a.. La programon malfermis la edukitoj de la Nacia centro por rekapabligo de blindsurduloj "Helen Keller", kiuj prezentigxis en la brancxo "Specifaj eblecoj de blindsurdaj homoj". Iskra Prasxeva prezentis sin per sinkrona kantado kaj recitado per gesto kaj mimiko. Mi kun gxojo volas substreki, ke la plenumoj per gesto kaj mimiko cxiam pli kaj pli firmigxas en niaj festivaloj. Kreskas la nombro de la dezirantoj elprovi siajn eblecojn en tiu kampo. Pasintjare tion faris Nedjalka Kamburova el Kargxali kaj tiun cxi jaron - Kalinka Kovacxeva el Dobricx, kiu prezentis sin sukcese kaj ricevis unuan premion. La ceteraj brancxoj, en kiuj konkuris la partoprenantoj, estas: artparolo per gesto kaj mimiko, sinkrona kantado per gesto kaj mimiko, klasika kantado, folklora kantado, estrada muziko, artparolo. La prezentado de la partoprenantoj estis pritaksata de kompetenta jxurio. Fine de la arangxo la prezidanto de la jxurio doc. d-ro Svetla Kaludova-Stanilova anoncis la rezultojn kaj la prezidanto de la asocio Dimitar Parapanov enmanigis la premiojn, akompanataj de medaloj respektive ora, argxenta kaj bronza. Plej grandan nombron da medaloj gajnis Teritoria organizajxo Plovdiv - entute 11, TO Ruse - 8, TO Dobricx - 7, TO Sxumen - 5, To Varna - 4, TO Stara Zagora - 3, To Sofio - 2, TO Nedelino - 2, TO Harmanli - 2, To Asenovgrad - 1, TO Jambol - 1 medalo. Nacia centro por rekapabligo de blindsurduloj gajnis 3 medalojn. Aparte Iskra Prasxeva gajnis du unuajn lokojn. En tiuj festivaloj NCRSB havas apartan kvoton. Inter la premiitoj estas ankaux nia s-anino Ivalina Donova, kiu gajnis unuan premion en la brancxo klasika kantado kaj Georgi Cxernev, kiu ricevis unuan premion en la brancxo artparolo. La cxiujaraj festoj de la specifaj eblecoj de la blindsurduloj havas gravan signifon por la integrigxo de tiuj duoble rabitaj de la sorto homoj en la socion. revuo "Zvuk i svetlina" ="Sono kaj lumo"= n-ro Prilaboris: Dimo Dimov :::::::::::: Literaturo,arto, kulturo Nauxdek jarojn sen la patriarko de la bulgara literaturo Ivan Vazov =1850-1921= estas unu el la plej grandaj verkistoj, unu el la klasikuloj en la bulgara literaturo. Vera demokrato kaj arda patrioto, Vazov aktive partoprenas la naciliberigajn batalojn de la bulgara popolo, kiu preskaux kvincent jarojn =1396-1878= gxemis sub la peza turka jugo. Post la liberigo de la lando Vazov kelkfoje okupas gravajn sxtatpostenojn en Princlando Bulgario kaj Orienta Rumelio. Dum kelka tempo li estas ecx ministro de la popola klerigo. =Post la liberigo de Bulgario el turka jugo =1878 j.= la suda parto de la lando restas en la limoj de la otomana imperio kiel provinco kun relativa auxtonomeco sub la nomo Orienta Rumelio. Nur en 1885 j. tiu teritorio liberigxis kaj aligxis al la bulgara sxtato.= En sia granda ekskluzive ricxa en cxiuj gxenroj verkaro - prozo, poezio, dramo Iv. Vazov tusxas plej diversajn flankojn de la bulgara socio. La kulmino de lia talento estas la verkoj dedicxitaj al la popolaj bataloj por libereco: la romano "Sub la jugo", la novelo "Vagabondoj" - kortusxa rakonto pri la malricxa, sed heroa vivo de la bulgara revolucia elmigrantaro en Rumanio de la 70-aj jaroj de la Xix-a jarcento. La poemaro "Epopeo de la forgesitoj", per kiu la poeto prikantas la grandajn karmemorajn filojn de la bulgara popolo el la antauxliberiga epoko: Paisij, Rakovski, Levski, Kablesxkov, Benkovski, Karagxa, k.a.. Al la naciliberigaj bataloj Vazov dedicxas ankaux kelkajn aliajn versokolektojn. Temojn ligitajn kun la malproksima heroa pasinteco de la bulgara popolo pritraktas la romano "Svetoslav Terter", la novelo "Ivan Aleksandar", la dramoj "Ivajlo", "Al abismo". Al la postliberiga periodo estas dedicxitaj la romanoj "Nova lando" kaj "La regxino el Kazalar", kelkaj noveloj, multaj kolektoj de rakontoj, kelkaj poemoj kaj 18 versokolektoj. En la tuta verkaro de Ivan Vazov batas la koro de granda poeto, demokrato, humanisto. Multaj el liaj verkoj estas tradukitaj en pli ol kvindek lingvojn. En Esperanton estas tradukitaj la kolekto "Novaj bulgaraj rakontoj", la rakonto "Avo Joco rigardas", la novelo "Vagabondoj", la versajxoj "Se vi min demandas", "Danubo gaje bruas". Sed la krono de lia verkaro sendube estas la romano "Sub la jugo" - panorama epopeo de la bulgara vivo dum la lastaj jaroj antaux la liberigo. "Sub la jugo" estas cxemana libro en cxiu bulgara domo. En la jaro 2008 la Bulgara nacia televido anoncis konkurson titolitan "La granda legado". Konkuris pluraj majstroverkoj el la bulgara kaj tutmonda literaturo. La konkludan etapon atingis cent verkoj. La televidaj spektantoj metis la romanon "Sub la jugo" sur la unuan lokon. Ivan Vazov estas la ununura vera popola poeto. Sed li estas ankaux beletristo, dramverkisto, publicisto, kultura kaj socia aganto, efektiva membro de la Bulgara literatura societo de 1881 j., honora membro de la Bulgara akademio de la sciencoj de 1921 j. kaj honora doktoro pri filologiaj sciencoj cxe Sofia universitato "Kliment Ohridski" de 1921 j.. Per sia verkaro Vazov enpenetras ne nur la spiriton de la tempo en kiu li vivas, sed ankaux la spiriton de generacioj da bulgaroj, kiuj venos post li. Radka Stojanova Dimo Dimov ..... Se vi min demandas Se Vi min demandas kie min ekvidis la auxror', kie estas tiu lando, kiun amas mia kor'. Mi respondas: tie fluas de Danubo la akvar'; tie oriente lumas kaj bruegas Nigra mar'. Bulgario, mia kara, lando, kiu nutris min, lando plena de bonajxoj, kore mi salutas vin. Tradukis: Asen Grigorov :::::::::::: Lingvaj demandoj Proverboj La proverboj estas popolaj maksimoj enhavantaj konsilon aux konstaton pri gxenerala psikologia aux morala verajxo. "Proverboj estas sperto, averto..." =Zamenhof= "Konado de proverboj estas necesa por perfekta konado de la lingvo." =Zamenhof= La uzado de proverboj estas utila cxar ili esprimas profundan sagxecon, kiu helpas en la vivo. Cxiu popolo havas diversajn proverbojn. Proverboj el diversaj lingvoj: El la angla lingvo: Hundo, kiu bojas, malofte mordas. Tempo estas mono. Gardu la pencojn! La sxilingoj gardas sin mem. El la araba lingvo: Oni jxetas sxtonon sur la arbon, kiu portas fruktojn. Kiu neniam cxasis, neniam amis, neniam sercxis la odoron de la floroj kaj neniam ektremis cxe la sonoj de l’ muziko: tiu ne estas homo, sed azeno. Kiu vin frapas, tiu vin amas. Kiam forestas la leono, tiam la hienoj ludas. Memoru, ke cxe via naskigxo cxiuj gxojis kaj nur vi ploris; vivu tiel, ke cxe via morto cxiuj ploru kaj nur vi gxoju. El la bulgara lingvo: La lupo mangxas ankaux nombritajn sxafojn. Ne diru "hop!" antaux ol vi saltis. El maldensan koton ne jxetu sxtonon! Malsata kokino milion songxas. El la cxina lingvo: Akvo ne restas sur la montoj, vengxemo ne restas en nobla koro. El la franca lingvo: La apetito venas dum mangxado. Unu hirundo ne faras printempon. Lupo ne mangxas lupon. Kiu faras sin sxafo, tiun mangxas la lupo. El la germana lingvo: Kiu ne volas labori, tiu ankaux ne mangxu! Rapida helpo estas duobla helpo. Oni konas la birdon laux gxiaj plumoj. Kiam la kato ne estas hejme, tiam la musoj dancas sur la tablo. Paroli estas argxento, silenti estas oro. El la hungara lingvo: Malsata porko songxas pri glano. Cxiu koko estas regxo sur sia sterkamaso. Ne esploru la laktodentojn de donacricevita cxevalo. El la litala lingvo: Kiu ridas, eltiras najlon el sia cxerko. Malsata hundo ne atentas la bastonon. Beleco sen boneco estas domo sen pordo, sxipo sen vento, fonto sen akvo. El la latina lingvo: Kiu komencis, jam finis duone. Cxiu homo povas erari, sed nur malsagxulo persistas en sia eraro. La arto estas longdauxra, mallonga - la vivo. Pri gusto oni ne povas diskuti. Dum mi spiras, mi esperas. Mortintan leonon ecx leporoj insultas. Kiu ne progresas, tiu malprogresas. El la portugala lingvo: La diablo ne estas tiel malbela, kiel oni lin pentras. El la rusa lingvo: Kiu timas lupojn, ne iru en la arbaron. Pacienco kaj penado traboras cxion. Ne kracxu en la fonton - eble iam vi devos trinki el gxi. Hodiauxan taskon ne prokrastu gxis morgaux. Malsagxa amiko estas pli dangxera ol malamiko. Unu putra kukumo malbonigas dek sanajn. El la kroata lingvo Kiun serpento mordis, tiu timas ecx lacerton. Gasto kaj fisxo malbonodoras post la tria tago. Ecx la tombon de Kristo oni ne gardas senpage. El la turka lingvo: Kiu enskribas ofendojn en marmoron kaj bonfarojn en sablon, tiu estas malbonulo. Ekzistas neniu homo sen cxagreno; kaj se ekzistas tia, li ne estas homo. La kokino de l’ najbaro sxajnas al ni ansero. La morto estas nigra kamelo, kiu genuas antaux cxiu pordo. El diversaj lingvoj: Kiso malsincera estas dangxera. Sen laboro ne venas oro. Du militas - tria profitas. Ne cxio utilas, kio brilas. Kapo majesta, sed cerbo modesta. Granda kranio, sed interne nenio. Monto gravedigxis, muso naskigxis. Cxiu miraklo tri tagojn dauxras. Kie fumo, tie brulo. Kion vi semis, tion vi rikoltos. Kiu cxasas du leporojn, tiu ja neniun kaptos. Tagon oni lauxdu, kiam suno subiris. Ne cxio kio brilas, estas oro. Cxiu vulpo sian voston lauxdas. Forgxu feron dum gxi estas varmega. Lango ostojn ne havas, sed ostojn rompas. Kia ago, tia pago. :::::::::: Interesajxoj Interesa okazo En la jaro 1871-a inter dangxeraj rifoj apud la nov-zelanda bordo iris sxipo. Subite la maristoj ekvidis grandegan blankan delfenon. Gxi nagxis antaux la sxipo kaj kvazaux gvidis gxin. Kiam la rifoj restis malantaux la sxipo, la delfeno malaperis. De tiu tempo gxis 1912 la sxipoj renkontis en la sama loko la blankan gvidiston. Dank. al gxi neniu sxipo havis akcidenton en la dangxera loko. =fonto: Lernolibro de Anatolij Masenko= :::::::::::: Humuro Ruza peto - Petro, donu al mi hodiaux vian radioaparaton. - Por kio? Cxu vi volas auxskulti muzikon? - Tute ne! Mi volas rapide ekdormi kaj dolcxe songxi. Intersxangxo de la roloj - He, ni auxdis, ke Nikolao edzigxis kun la masxinskribistino. Kiel ili fartas nun? - Nu, tute bone, kvankam ili intersxangxis la rolojn: Antauxe li diktis al sxi, kaj nun sxi diktas al li. Ankaux mi povas En cirko juna kaj tre bela dresistino prezentas specialan programeron: Sxi tenas inter siaj lipoj pecon da sukeron kaj leono prenas la sukeron el sxia busxo. La publiko miras pri la kuragxo de la frauxlino. - Ho, tion ankaux mi povas fari! - deklaras lauxte juna viro. - Vi? - demandas fiere la dresistino. - Estus kurioze vidi, kiel vi farus tion... Venu! - Kial ne? Mi faros tion ecx pli bone ol la leono... :::::::::::: Anonco Ni informas vin, ke la 78-a IKBE okazos de la 13-a gxis la 20-a de julio 2012 en Ukrainio. Nia kongresejo estos turista bazo Zazemelie situanta je 20 km norde de Kievo. Pliajn informojn vi trovos en "Esperanta ligilo". :::::::::::: Cxi tiun numeron kompilis Radka Stojanova. :::::::::::: La Estraro de ANEB kaj la redakcio de "Esperanta fajrero" bondeziras al cxiuj gesamideanoj bonan Kristnaskon kaj felicxan novan 2012 jaron. 2012/1 Esperanto-vivo Kalendaro de E-arangxoj en Bulgario dum 2012 Marto 31 Iii-2 Iv - Karlovo: 3-a Internacia Festivalo de E-recitado, kanto kaj Oratora konkurso Organizanto: BEA, AIS-Bulgario, IUK Adreso por informoj: 4300 Karlovo, p.k. 44, prof. B. Leonov; tel.: 0335/939-cc; GSM: 0885-jef-dfi, 0895-gfa-ifi, 0878-igf-ich E-mail: leonov@rozabg.com 31 Iii - Galabovo: Inauxguro de ekspozicio "125 jarojn Esperanto kaj 38 jarojn E-societo - Galabovo" Organizanto: E-societo "Kolombo de la paco" - Galabovo Adreso por informoj: 6280 u. Galabovo, str. "Stara planina" 12, E-societo "Kolombo de la paco" Kanjo Kanev - tel.: 0418/621-id, GSM: 0882-hj-ga-fe, E-mail: kanjokanev@abv.bg Radi Radev - tel.: 0418/628-da; GSM: 0898-gfi-egc E-mail: rediesper@abv.bg Pepa Karaivanova - tel.: 0418/633-ad; GSM: 0893-ehg-jdi Aprilo 31 Iii-9 Iv - Karlovo: Internacia Feriado "Karlova printempo" Organizanto: AIS-Bulgario, IUK, E-societo - Karlovo Adreso por informoj: 4300 Karlovo, p.k. 44, prof. B.. Leonov; tel.: 0335/939-cc; GSM: 0885-jef-dfi, 0895-gfa-ifi, 0878-igf-ich E-mail: leonov@rozabg.com 10 Iv - Razgrad: La sekreto de la humuro. Nin ridigas Cxudomir =okaze de 45 jaroj de lia forpaso= 2 Iv - Razgrad: Muzika vespero okaze de 100 jaroj de la naskigxo de P. Hagxiev Organizanto: EDK - Razgrad Adreso: 7200 Razgrad, ul. "Sv. Kliment" 36, ap. 1 E-mail: esperanto_razgrad@mail.bg 28-29 Iv - Trojan: Turista renkontigxo - transiro sur montokresto de Balkano Organizanto: E-societo - Trojan Adreso por informoj: Trojan 5600, ul. "Stefan Stanev" 8-A, Pavlin Boevski; tel.: 572-hd e-mail: pavlin_boevski@abv.bg Kazanlak - 110 jarojn E-societo - Kazanlak Organizanto: E-societo - Kazanlak Majo Komence de majo - Drjanova monakejo: E-renkontigxo Organizanto: E-societo - Drjanovo Adreso por informoj: E-societo - Drjanovo 12-13 V - Ruse: Printempa amikeca renkontigxo Esperanta =PARE= - 125 jarojn Esperanto Organizanto: Urba Esperanta societo "Libero" - Ruse Adreso por informoj kaj aligxo: Ruse, str. "Pliska" 36, Margarita Savova, GSM- 0886-hfj-fae e-mail: libero_ruse@yahoo.com 25-28 V - Karlovo: Nacia festo de la rozo. Folklora festivalo Organizanto: AIS-Bulgario, IUK, E-societo - Karlovo Adreso por informoj: 4300 Karlovo, p.k. 44, prof. B. Leonov; tel.: 0335/939-cc; GSM: 0885-jef-dfi, 0895-gfa-ifi, 0878-igf-ich e-mail: leonov@rozabg.com 29 V-5 Vi - Karlovo-Nigra Maro: Internacia feriado Organizanto: AIS-Bulgario, IUK, E-societo - Karlovo Adreso por informoj: 4300 Karlovo, p.k. 44, prof. Bojxidar Leonov; tel.: 0335/939-cc; GSM: 0885-jef-dfi; 0895-gfa-ifi; 0878-igf-ich e-mail: leonov@rozabg.com JuNio 8-10 Vi Razgrad: esperantista Krea Renkontigxo "Abritus"-12 Organizanto: EDK - Razgrad Adreso: 7200 Razgrad, ul. "Sv. Kliment" 36 ap. 1 E-mail: esperanto_razgrad@mail.bg 15-21 Vi - Karlovo-Sopot: Internacia simpozio "Aplioko de Esperanto en la profesia agado =AEPA-2012=. Organizanto: BEA, AIS-Bul;gario, IUK, E-societo - Karlovo Adreso por informoj: 4300 Karlovo, p.k. 44, prof. B. Leonov; tel.: 0335/939-cc3; GSM: 0885-jef-dfi, 0895-gfa-ifi, 0878-igf-ich e-mail: leonov@rozabg.com 12-25 Vi - Nigra maro/Karlovo: Internacia FERIADO Organizanto: E-societo - Karlovo Adreso por informoj: 4300 Karlovo, p.k. 44, prof. B. Leonov; tel.: 0335/939-cc; GSM: 0885-jef-dfi, 0895-gfa-ifi, 0878-igf-ich e-mail: leonov@rozabg.com 15-25 Vi - Bulgara-pola AIS-studadsesio Karlovo Organizanto: AIS-Bulgario, IUK, E-societo - Karlovo Adreso por informoj: 4300 Karlovo, p.k. 44, prof. B. Leonov; tel.: 0335/939-cc3; GSM: 0885-jef-dfi, 0895-gfa-ifi, 0878-igf-ich e-mail:leonov@rozabg.com 21-25 Vi - Karlovo-Sopot: Internacia Seminario "La rolo de la religio por la edukado de la juna generacio. Festivalo de religiaj kantoj Organizantoj: TOLE, BEA, IUK Adreso por informoj: 4300 Karlovo, p.k. 44, prof. B. Leonov; tel.: 0335/939-cc3; GSM: 0885-jef-dfi, 0895-gfa-ifi, 0878-igf-ich e-mail:leonov@rozabg.com Julio 13-15 Vii - Smoljan: Rodopa E-renkontigxo Organizanto: E-societo "Rodopa stelo" - Smoljan Adreso por informoj: 4700 Smoljan, ul. "Elica" 26, Rumen Bukov; tel.: 0301/65-dgA, GSM 0878-ggbcjb Auxgusto 03 Viii - Polski Trambesx: 55 jarojn E-societo - Polski Trambesx Organizanto: E-societo - Polski Trambesx Adreso por informoj: 5180 Polski Trambesx, str. "Veliko Tarnovo" 2-B, et. 4, Stojan Doncxev; GSM: 0898-gfd-fee e-mail: donchev@abv.bg 31 Viii-2 Ix - Blagoevgrad: 64-a BEA-Kongreso Organizanto: BEA Adreso: 1000 Sofio, p.k. 66, BEA: e-mail: bea@interpres.org 25 Viii-3 Ix - Karlovo/Burgas/Blagoevgrad: Internacia feriado Organizanto: E-societo-Karlovo Adreso por informoj: 4300 Karlovo, p.k. 44, prof. B. Leonov; tel. 0335/ 939-cc3; GSM: 0885-jef-dfi, 0895-gfa-ifi, 0878-igf-ich e-mail:leonov@rozabg.com Septembro 29-30 Ix - Trojan: Festo de la pruno kaj pruna brando Organizanto: Esperanta societo "Balkana stelo" - Trojan Adreso: Trojan 5600, ul. "Stefan Stanev" 8-A, Pavlin Boevski, tel.: 572-hd e-mail: pavlin_boevski@abv.bg Oktobro 26 X - Sofio: Festa kunveno kaj premiado pri la Internacia Esperanta Literatura Konkurso "Hristo Gorov" Organizanto: BEA Fervojista E-konferenco Organizanto: Bulgara sekcio de IFEF E-mail: petia_aleks@abv.bg :::::::::::: Gratulo Okaze de la 75-jarigxo de nia s-ano Vladimir Jxelev, pro lia multjara aktiva E-agado kaj kunlaboro kun AIS-Bulgario, li estis proklamita Honora membro, ricevis honoran diplomon kaj salutadreson de la prezidanto de AIS-Bulgario prof. Bojxidar Leonov. Ni kore gratulas lin. :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Dek jarojn "Graco" Nerimarkeble pasis dek jaroj de la oficiala registrado de Kristana centro por homoj kun difektoj "Graco". Kiam Dio elektis min Sia servanto, mi sciis nur, ke mi disvastigos la Biblion inter la nevidantoj. La planoj de Dio ne malkasxigxas antaux ni per unu fojo, sed pasxon post pasxo. Gravas, ke ni konsentu kun la Dia volo kaj obeu Lian gvidadon. Sciante, ke Li estas la gvidanto, ni ne timas, ke ni ne povos plenumi la taskon. Ni scias, ke Li ekipos, tenos, gvidos kaj provizos nin. Tiel estas ankaux pri mi. Komence Dio elektis min, sed iom post iom Li komencis aldoni kunlaborantojn el la tuta lando. Iuj el ili estas miaj familianoj, iuj estis miaj lernantoj, aliaj - fratoj kaj fratinoj kun kiuj Dio ligas nin. Longe antaux la oficiala registrado de "Graco" Dio vidis mian deziron helpi la nevidantojn kaj antaux ol mi Lin konis, Li oficigis min en la Nacia centro por rekapabligo de blinduloj en urbo Plovdiv kiel instruistino. De 1993 mi komencis reregistri sur sonkasedoj predikojn kaj kantojn kaj poste la Novan testamenton de la Biblio. Mi ne mencios mian agadon antaux la registrado de "Graco", cxar tio ne estas temo de tiu cxi artikolo. Mia celo estas konigi al vi la aktivecojn de la Kristana centro por homoj kun difektoj "Graco" dum la pasintaj dek jaroj. Ni komencis la servadon en kunlaboro kun la Bulgara Biblia societo, sed la financadon de la brajla eldono de la Biblio kaj gxia surdiskigo, kiel ankaux la elspezojn por la oficejo =lupago, pagoj por elektroenergio, telefono, aparataro kaj aliaj= transprenis la Germana Biblia societo. Ni jam finis pli grandan parton de la projekto "Biblio alirebla por cxiu". En brajlo ni aperigis la tutan Novan testamenton kaj du trionojn de la Malnova testamento. Paralele kun la brajla presado marsxas ankaux la sonregistrado de la Biblio sur KD. Ni registris la tutan Novan testamenton kaj de la Malnova restis la komencaj libroj. Ili povos esti lokitaj sur unu disko en formato mp3. Tiel ni havos la Novan testamenton sur unu disko kaj la Malnovan sur tri diskoj. Estas registrita sur kompakta disko ankaux la porinfana Biblio aprobita de la Ministerio de la klerigo. Ni atendas pluan financan helpon por fini tiun projekton. Dum la jaroj antaux la oficiala registrado de "Graco" mi estis kolektinta multajn librojn kaj sonkasedojn. Kun miaj kunlaborantoj mi dauxre ampleksigas la bibliotekon. Nia fonduso estas ricxa je libroj, predikoj, filmoj kaj muziko en diversaj variantoj - elektronaj, surpaperaj, diskoj kaj kasedoj. Cxion ni disponigas senpage al la uzantoj. Dio kunvokis skipon da volontuloj el la tuta lando. Ni skanas kaj korektas librojn, kolektas kaj sonregistras predikojn kaj filmojn, registras kaj konvertas librojn en mp3 formaton. Ni laboras tiel, ke la tuta fonduso estu uzebla por cxiuj. Tio estis mia komenca deziro. Tiu agado estas financata per la donacoj de multaj el la personoj, kiuj estas ankaux uzantoj. En 2002 ni komencis eldoni revuon "Blagodat" ="Graco"=. Gxi aperas kvar fojojn jare kaj por esti utila por cxiuj gxi aperas en kelkaj variantoj - brajla, auxda, elektrona kaj grandlitera. En gxi ni publikigas predikojn, edifojn, poezion, atestojn kaj novajxojn. De 2005 ni havas retpagxon en kiu ni aperigas la revuon, gvidilojn, auxtorajn materialojn kaj aliajn. De kelkaj jaroj en la sidejo de nia kristana centro ni okazigas cxiusemajnajn kunvenojn de grupo por instruo surbaze de la Biblio kaj la kristanismo kiel vivmaniero. Ni presigas brajle helpmaterialojn por gelernantoj kaj studentoj. Ni helpas homojn en malfacila financa situacio per vestajxoj kaj nutrajxoj. La celo de niaj agadoj estas esti proksime al la homoj, helpi ilin proksimigxi al Dio Jezuo Kristo, ekkoni kaj respekti Lin kiel sian Dion kaj Savanton. Montri al ili, ke en malfacilaj momentoj ili povas trovi subtenon, konsolon kaj helpon. Tiel ni laboras jam dek jarojn. Iom post iom niaj agadoj plimultigxas, plimultigxas ankaux la homoj, kiuj sercxas nin. Ni dezirus kuragxigi cxiun, kiu volas havi la Biblion, la eldonatan de ni revuon aux alian kristanan literaturon kiel librojn, predikojn kaj vidmaterialojn, kiel ankaux multajn kantojn, kontakti nin. Por kontaktoj: Tel.: 032/28-aa-cg Posxtelefono: 0898-edg-aaf E-mail: stefka@gracebg.org Retpagxo: http://gracebg.org Posxtadreso: Landos 24, p.k. 11, 4006 Plovdiv :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Literaturaj premioj La 27-an de oktobro 2011 en la belega salono de la Asocio de Bulgaraj pentristoj en Sofio estis donitaj la premioj al la partoprenantoj en la Esperanta literatura konkurso "Ivan Krestanov". En siaj enkondukaj vortoj Georgi Mihalkov, cxefredaktoro de revuo "Bulgara esperantisto" diris, ke la literatura konkurso "Ivan Krestanov" estas tre grava, cxar gxi montris, ke nun en Bulgario estas talentaj geesperantistoj, kiuj spertas traduki en E-on verkojn de nuntempaj bulgaraj verkistoj kaj tiamaniere montri al la eksterlandaj E-legantoj la valoron de la nuntempa bulgara literaturo. En la festa vespero partoprenis Georgi Mihajlov el Sofio, kiu ricevis la unuan premion pri tradukita novelo, Marina Kumanova el Jambol, kiu ricevis la duan premion pri tradukita novelo kaj Nikola Uzunov, same el urbo Jambol, kiu ricevis unuan premion pri eseo. Bedauxrinde pro gravaj kialoj ne povis cxeesti Ilija Iliev el urbo Lovecx, kiu ricevis la trian premion pri tradukita novelo kaj Veselina Kurteva el Plovdiv, kiu ricevis la duan premion pri eseo. La premiojn enmanigis Maja Gorova - vicprezidantino de BEA, prof. Bojxidar Leonov - prezidanto de BEA, ingx. Petro Todorov - membro de la Estraro de BEA kaj Bogomil Jxivkov - skulptisto. La premioj estas tre belaj kaj tre valoraj. Ilin faris el latuno Bogomil Jxivkov. Sur ili estas speciala surskribo dedicxita al la literatura konkurso "Ivan Krestanov". Cxiuj geesperantistoj, kiuj sendis tradukojn por la konkurso ricevis diplomojn, kiujn faris la pentristino Maja Gorova. Dum tiu cxi kultura festo partoprenis multe da geesperantistoj, kiuj gxuis la legadon de la tradukitaj kaj originalaj verkoj kaj la belegan violonan ludon de la konata kaj talenta muzikantino kaj esperantistino Joana Strateva. Nun BEA atendos la verkojn por la internacia konkurso "Hristo Gorov". =el revuo "Bulgara esperantisto"= :::::::::::: Internacia Esperanta literatura konkurso "HRISTO GOROV - Hrima" Hristo Gorov - Hrima estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-asocio anoncas Internacian Esperantan literaturan konkurson, kiu okazos je cxiuj tri jaroj. En la konkurso povos partopreni verkistoj, poetoj, jxurnalistoj el cxiuj landoj. La konkurso havos la jenajn brancxojn: Poezio, Prozo, Artikolo. Cxiu auxtoro rajtas partopreni per du poemoj originale verkitaj en Esperanto. La noveloj devas esti gxis 4-pagxaj kaj cxiu auxtoro rajtas partopreni per unu novelo originale verkita en Esperanto. La poemoj, noveloj kaj la artikoloj devas esti komputile kompostitaj. La konkurso ne havas apartan temon. La artikoloj estu dedicxitaj al signifa Esperanto-arangxo. La gajnintoj ricevos grandajn premiojn. Bonvolu sendi viajn kontribuojn gxis la 1-a de septembro 2012 al adreso: e-mail: modest@abv.bg aux per la posxto al adreso: Georgi Mihalkov, Sofio-1229, Nadejxda-V, bl. 529 vh. A, et. 9, ap. 33, Bulgario. :::::::::::: Lingvaj demandoj Pri la kazo post "kiel" La frazon "gxi =la diskutado= trafas Ibsenon kiel teoriisto" mi trovas nebona; mi konsilas diri "kiel teoriiston". La esprimo "kiel teoriisto" signifas, ke gxi =la diskutado= estas teoriisto kaj, estante teoriisto, gxi trafas Ibsenon. Nominativon apud akuzativo mi uzas ordinare nur tiam, kiam la nominativo devas havi la sencon de "ke... estas", "ke ... estu" ktp.. Ekzemple: "mi trovas tiun cxi vinon bona" = "mi trovas, ke tiu cxi vino estas bona"; "oni faris lin generalo" = oni faris, ke li estu generalo. Sed se, anstataux supozigi la mankantan ligantan vorton "ke", la frazo havas ligantan vorton alian =ekzemple "kiel"=, tiam devas esti uzata tiu kazo, kiun postulas la senco de la ekzistanta liganta vorto. Se du komplementoj estas ligataj per la vorto "kiel", tiam mi ordinare akordigas kaze la sekvantan komplementon kun la komplemento antauxiranta, cxar alie la senco estus tute alia kaj la nominativa komplemento sence rilatus ne al la antauxstaranta komplemento, sed al la subjekto de la frazo. "Mi elektis lin kiel prezidanto" signifas: "mi elektis lin, cxar mi estas prezidanto", aux "mi elektis lin, kvazaux mi estus prezidanto", aux "mi elektis lin en tia maniero, en kia prezidanto elektas". "Mi elektis lin kiel prezidanton" signifas: "kiel oni elektas prezidanton", aux "por havi en li prezidanton". Sekve se ni volas esprimi, ke la elektota estu prezidanto, ni povas diri: aux "mi elektis lin kiel prezidanton", aux "mi elektis lin prezidanto" = =ke li estu prezidanto=, sed ni ne povas diri "mi elektis lin kiel prezidanto", cxar tiam la senco estus tute alia. L.L. Zamenhof =el "Lingvaj respondoj", respondo 7 "La Revuo", 1907= Pri la kazo post "po" Inter la esprimoj "doni po 2 pecojn" kaj "doni po 2 pecoj" estas ankoraux malfacile diri, kiu estas la pli bona kaj tial ambaux esperimoj estas uzeblaj kaj bonaj. Tamen konsiderante, ke danke la intervenon de la vorto "po" la "pecoj" jam ne dependas rekte de la "doni", ni konsilas uzi post "po" =tiel same kiel post "da"= la nominativon ="doni po 2 pecoj"=. Alia kauxzo por tiu cxi konsilo estas ankaux la cirkonstanco, ke laux nia opinio "cxie, kie oni dubas inter la nominativo kaj akuzativo, oni devas uzi la nominativon". L.L. Zamenhof =el "Lingvaj respondoj", "La esperantisto" ,1891, p. 7= :::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Fortikajxo de la bulgareco Unu el la kvartaloj de urbo Smoljan nomigxas Ustovo. Tio estas la iama vilagxo Selisxte, kiu trovigxas en Rodopi-montaro. Tie ekde la antikvaj tempoj naskigxadis elstaraj personoj =kiel Orfeo=, kiuj lasis neforigeblajn spurojn en nia historio. Ili gxis niaj tagoj vivas en la legendoj pri la pasinta tempo. En la montaro ankoraux en la 5-a j.c. eklogxis slavaj gentoj. La lokaj tracaj triboj akceptis kun gxojo la jxusalvenintoj el la nordo kaj logxis kune en la sekvaj jarcentoj. En la mezepoko la bulgaroj defendis Rodopi-montaron kiel sian sanktan teron kaj transformis gxin en fortikajxon de la popolo, de la kredo kaj de la streboj al prospero. Dekojn da jaroj la rodopaj bulgaroj forte rezistis al la atakoj de la osmanaj konkerantoj, defendis sian amatan teron kun digno kaj sinofero. Tiu fiera tero kapitulacis tridek jarojn post kiam la konkerantoj okupis la Balkanojn. La logxantaro de la iama Selisxte, nun Ustovo, konsistas el perforte logxigitaj tie elstaruloj el Tarnovo, kiam tiu urbo estis konkerita de la osmanaj subigantoj. En la montaro la kultivata tero estis tute nesuficxa, pro tio la logxantaro orientigxis al metiistaj okupoj kaj bestbredado, al manlaborado kaj klerigado. Kiam ekestis favoraj kondicxoj por liberigo el la kvinjarcenta turka jugo, en la nesuspektataj rodopaj logxlokoj subite ekflamis la unuaj alvokoj al batalo kontraux la sklavigintoj. Ne hazarde nia folklora trezorejo prikantas la heroajxojn de la bravaj bulgaroj de la regionoj de Rodopo kaj la maljuna Balkano en epikaj kantoj. Post la tragikaj sortodecidaj tagoj de la sklavigo la rodopaj bulgaroj estis perforte mahometanigataj. Kun senprecedenca brutaleco tiu procezo dauxris en 10-a, 11-a kaj 12-a jarcento. La logxantarto de Selisxte diskuris en la granda montaro. Kiam la pogromoj iom post iom cxesis, la restintaj vivaj logxanoj de Selisxte revenis en siajn domojn kaj donis al gxi novan nomon - Ustovo. Dum la tuta osmana jugo tutaj rodopaj logxlokoj sukcesis gardi sian kristanan kredon kaj tio por iliaj logxantoj estis vera heroajxo. Malgraux la malfacilaj vivkondicxoj ecx ne unu juna viro el Ustovo estigxis ano de la turka armeo de janicxaroj. Pri la heroa rezisto kontraux la asimila mahometaniga politiko de la sklavigintoj rilate al la rodopanoj atestas la fakto, ke en Smolen, najbara vilagxo de Ustovo, funkciis bulgara episkopejo gxis 1669 j. - pli ol 250 jarojn post la kapitulaco de la Dua bulgara sxtato. Tiu cxi obstino karakterizas la logxantaron de la tuta regiono de Rodopo. En la jaroj antaux la liberigo elsub la turka jugo en Ustovo estis pli ol 500 domoj de bulgaroj, du lernejoj, du kristanaj pregxejoj, ricxa komerca strato kaj granda bazaro en la regiono. La metioj praktikataj en la regiono havas sian starton fine de la 12-a j.c.. La pinto de ilia evoluo estas en la dua duono de la 19-a j.c., kiam multaj bonaj majstroj migris al aliaj regionoj por perlabori monon. Ekzistas alia klarigo de la ekesto de la nomo Ustovo. Laux gxi la metiistoj riparis la kaldronegojn kaj aliajn kuprajn ujojn de la karakacxanoj kaj ili nomis la logxlokon "Na ustata" ="De la majstro"=. Ni ankorauxfoje substreku, ke cxiuj logxantoj de Ustovo estas bulgaroj, homoj kun klare formita konscio pri nacieca aparteno, ili montras bravecon, patriotismon kaj sinoferon en la nomo de sia patrujo. La rodopanoj konservas gxis nun sian intiman ligon kun la popola kanto kaj parola folkloro. En momentoj de doloro kaj de amuzo, laborante kaj ripozante ili estas cxiam akompanataj de la kanto, kiu plene respegulas ilian animagordon, krean energion kaj strebon al manifestigxo de la originala karaktero en la kondicxoj de la nova vivo. Dancxo Dancxev :::::::::::: Interesajxoj Streso La sciencistoj citas ok produktojn, pruvigxintajn kiel antidepresiantoj, kiuj povas helpi al ni venki la streson. Unuan lokon okupas la jogurto. Sekvas la nigra cxokolado, la citrusoj, la migdaloj. La kvinan lokon okupas la tizano farita de kamomilo aux jasmeno. Je la sesa loko estas la fisxo kaj la tre popularaj nuntempe omega-3 grasaj acidoj entenataj en gxi. Sekvas la brokolo kaj la ajlo. :::::::::::: Pomoj La pomo j enhavas grandkvante kontrauxoksidilojn kaj vitaminojn, dank. al kio ili povas plilongigi la homan vivon je 10% kaj malaltigi la riskon de korvaskulaj malsanoj je 22%. Tiuj estas la rezultoj de la plej lastatempaj esploroj pri la utileco de la pomoj. Krom tio la vitamino C en ili fortigas la imunsistemon. :::::::::::: Generacio La informa lavango kaj la neceso rapide prilabori gxin faris la nuntempan generacion viktimo de nova sindromo. Gxi manifestigxas kiel blankaj makuloj en la memoro. La junaj homoj cxiam pli ofte forgesas kaj la specialistoj opinias, ke tion kauxzas ankaux la nesuficxa dormado, kio ne permesas al la cerbo ripozi. Ne hazarde la sanfavora vivmaniero inkluzivas nepran efektivan ripozon. =el gazeto "Vivo kaj sano"= :::::::::::: Humuro En ordo, Manjo! Jozefino estas en superbazaro. Sxi vidas kompatindan virinon, kiu pusxas acxetocxareton, en kiu sidas ploreganta infano. La virino: "En ordo, Manjo, en ordo. Ankoraux nur kelkajn acxetajxojn." La infano plu ploracxas. La virino: "Atendu, Manjo, atendu. Estas preskaux finite. Ni preskaux cxion prenis." La infano ecx pli forte ploras. La virino: "Paciencu, Manjo, paciencu. Poste vi povos trinketi ion kaj ripozeti." La infano kriegas. Jozefino aliras la virinon kaj diras: "Mi devas diri, ke mi estas tre imponita, ke vi restas tiom trankvila rilate al via eta Manjo..." La virino: "Dankon, sinjorino. Sed la infano nomigxas Erino. Mi estas Manjo!" =el Interreto= :::::::::::: Ni funebras Je la 20-a de februaro 2012 forpasis en sia 70-a vivojaro Ivan Tanev el Plovdiv. Li estis longjara esperantisto, membro de ANEB kaj aktivulo de Kristana centro "Graco}", bona amiko kaj modesta homo. ANEB-estraro kaj la redakcio de "Esperanta fajrero" :::::::::::: 2012/2 Esperanto-vivo Jarkunsido de ANEB-estraro La 23-an de marto en la E-klubejo en Plovdiv okazis jarkunsido de ANEB-estraro. Cxeestis cxiuj estraranoj. Post la raporto de la prezidanto pri la agado dum 2011 j. estis akceptitaj financa raporto-2011, plano por la agado de la estraro dum 2012 j. kaj projekto de budgxeto por 2012 j.. Estis pridiskutitaj kelkaj gravaj problemoj: tradicia nacia E-renkontigxo =gxi devas okazi en auxgusto kaj esti dedicxita al la 125-jarigxo de Esperanto=, pri la partopreno de niaj nevidantaj esperantistoj en la Nacia E-festivalo en Karlovo kaj en IKBE en Ukrainio, pri la aperigo de revuo "Esperanta fajrero" en 2012 j.. La estraro decidis proponi al la jarkunveno distingi Dancxo Dancxev per la titolo "Honora membro de ANEB" okaze de lia 75-jarigxo kaj pro lia multjara aktiva poresperanta agado. La estraro decidis, ke la jarkunveno okazu en la dua duono de septembro 2012 kun jena tagordo: 1. Jarraporto-2011 2. Financa raporto-2011 3. Budgxeto-2012 4. "E-fajrero"-2012 5. Elekto de nova estraro de ANEB 6. Anoncoj Vladimir Jxelev :::::::::::: Plano por la agado de ANEB-estraro en 2012 1. La estraro en sia kunsido akceptu la financan raporton-2011, la agadplanon-2012 kaj la projekton de budgxeto por 2012 j.. Limdato: 30 Iii 2012, respondecas Vl. Jxelev 2. Okazigo de la jarkunveno. Limdato: 20 Ix 2012, respondecas: Vl. Jxelev, K. Miluxseva 3. Esplori la eblecojn kaj okazigi la tradician Nacian renkontigxon. Limdato: 20 Viii 2012, respondecas: Vl. Jxelev, D. Dimov, R. Stojanova 4. Pretigi kaj eldoni brajle kolekton de versajxoj de mortintaj blindaj poetoj-esperantistoj. Limdato: 30 X 2102, respondecas: Vl. Jxelev, K. Milusxeva 5. Certigi partoprenon en la E-festivalo en Karlovo. Limdato: 30 Iii 2012, respondecas: Vl. Jxelev, R. Stojanova 6. Helpi al la dezirantoj partopreni en IKBE en Ukrainio. Limdato: 30 Vi 2012, respondecas: Vl. Jxelev 7. Trovi leganton por "Bulgara esperantisto". Limdato: 30 Iv 2012, respondecas: Vl. Jxelev 8. Zorgi pri la gxustatempa preparo kaj aperigo de revuo "Esperanta fajrero". Limdato: 30 Xii 2012, respondecas: D. Dancxev. K. Milusxeva 9. Organizi viziton de Nedeljka Lozajicx en Bulgario. Limdato: 20 Ix 2012, respondecas: Vl. Jxelev, K. Milusxeva 10. Realigi surdiskigon de unu E-libro. LIMDATO: 30 Ix 2012, respondecas: Vl. Jxelev, D. Dancxev 11. Sercxi eblecon por okazigo de almenaux unu E-kurso por komencantoj. Limdato: 30 Xii 2012, respondecas: la estraro 12. Sercxi eblecojn por garantii financajn rimedojn, inkluzive per defendo de projektoj. Limdato: 30 Xii 2012, respondecas: la estraro :::::::::::: Nacia Esperanto-festivalo en Karlovo Je la 31-a de marto kaj 1-a de aprilo 2012 en Karlovo denove okazis la tradicia nacia E-festivalo. Membroj de ANEB ankaux aktive partoprenis en gxi. Niaj sxatatj kantistinoj, patrino kaj filino, Elena Nikolaeva kaj Nadejxda Stojneva tre sukcese sin prezentis. Veselina Stoilova emocie deklamis sian versajxon "Tusxo" esperantigitan de la bulgara E-poeto Venelin Mitev. Vladimir Jxelev kaj Radka Stojanova partoprenis en la oratora konkurso. Sub la gvido de Radka Stojanova kantis folklora grupo el Razgrad. La prezidanto de BEA prof. Bojxidar Leonov enmanigis al cxiuj partoprenantoj honorajn diplomojn kaj E-librojn. Vladimir Jxelev :::::::::::: Peto de Koresponda Servo de Japana Esperanto-instituto Koresponda Servo de JEI peras korespondadon inter japanaj kaj eksterlandaj korespond-dezirantoj. Ni petas vin anonci al viaj membroj jene: Se vi interesigxas pri korespondado kun japanoj, bonvolu turni vin al Koresponda Servo de Japana Esperanto-instituto Sinzyuku-ku, Waseda-mati 12-3 Tokio, 162-0042 Japanio Skribante al ni korespondo-peton, bonvolu aldoni vian agxon, sekson, profesion, interesojn kaj viajn preferojn por faciligi nian laboron. Ni atendas vian afablecon plenumi nian peton. :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Revuo "Sono kaj lumo" - tribuno de la homoj kun vid-auxdaj difektoj De jaro 2000 gxis jaro 2003 aperadis Bulteno de la Nacia asocio de la blindsurduloj en Bulgario =NASGB= en dek ekzempleroj, kiu en junio 2003 transformigxis en revuon "Sono kaj lumo" - presorgano de la asocio. Sur gxiaj pagxoj la blindsurduloj prezentas siajn impresojn kaj pripensojn =meditojn=, ni disponigas gravajn informojn pri la socialaj rajtoj, informas pri nia agado, pri la vivo kaj la organizajxoj de la blindsurduloj tra la mondo, estas presataj verkoj de blindsurdaj verkistoj. Por esti alirebla por blindsurdaj homoj kun malforta auxdpovo ekde 2005-a jaro la revuo komencis aperi ankaux en sonvarianto sur 90-minutaj auxdkasedoj. De 2006 revuo "Sono kaj lumo" estas disvastigata laux abonsistemo. De 2007 la auxskultantoj jam povis aboni sonvarianton sur CD en formato mp3. La unua online numero de revuo "Sono kaj lumo" estas la jubilea 5-a/27-a numero dedicxita al la 10-jarigxo de la Nacia asocio de la blindsurduloj en Bulgario =NASGB=. Dank.al la gajnita kaj financita projekto de fondajxo "E nel cuore" revuo "Sono kaj lumo" kaj la Informa bulteno de NASGB komencis aperi ankaux brajle ekde julio 2010. De 2010 la revuo aperas cxiumonate en cxiuj siaj variantoj. Preparante cxiun novan numeron de revuo "Sono kaj lumo" la redaktoro kaj liaj kolegoj de la redakta komitato strebas al tio, ke la revuo en plej alta grado respondu al la starantaj antaux gxi celoj, nome, esti fakte tribuno de la homoj kun vid- kaj auxd-problemoj en la lando, respeguli iliajn zorgojn, pensojn kaj emociojn, tiel ke ili vere sentu gxin sia kaj fidu al gxi. Por atingi tiujn celojn, por variigi kaj ricxigi gxian temaron, de 2005 la redaktoro Emil Pehlivanov enkondukis multajn rubrikojn, kiuj helpas al ni ampleksi vastan spektron de temoj kaj demandoj, kiuj interesas la membrojn de la Asocio de la blindsurduloj. La ekzistantaj rubrikoj ne estas io konstanta kaj nesxangebla. Iuj el ili povas foresti en certaj numeroj, povas aperi novaj, estas uzataj provizoraj aux okazaj rubrikoj depende de la momento aux la aktuala temaro. De 2011 la novaj redaktoro kaj redakta komitato gardas kaj ampleksigas la karakteron de la revuo. Farante "Sono kaj lumo" ni strebas sekvi kelkajn bazajn principojn. Unualoke gxi devas porti varian kaj utilan informajxon pri la organiza vivo kiel en la Asocio kiel tuto, tiel ankaux en la apartaj societoj. Tiuj materialoj okupas cxefe la rubrikon "Labortagoj kaj festotagoj". La temoj rilataj al gravaj demandoj kaj problemoj de la asocia agado kaj ankaux pritraktataj de specialistoj en diversaj sferoj, aperas en la rubriko "Prioritatoj". Cxefroluloj en la rubrikoj "En unua pesono" kaj "Plumo de birdo" estas precipe la homoj de la asocio kun siaj zorgoj kaj problemoj, atingoj kaj venkoj, emocioj kaj pasioj. En la rubrikoj "Siluetoj" kaj "Skizoj el nia lando" estas presataj informajxoj pri jubileoj, historiaj lokoj, bankuracejoj kaj elstaraj personoj. Kaj ankoraux io, kio estas tre garava - ni strebas, ke la revuo ne nur portu informojn, sed ankaux gxi estu interesa por siaj legantoj, en gxi cxiu povu trovi ion, kion li legu plezure. Kaj tio signifas antaux cxio precizan jxurnalistan kaj redaktoran laboron. Nia celo estas trovi la ekvilibron inter la pli serioza kaj pli facila legajxo, kiu aperas en la rubrikoj "Sano", "Mi deziras esti bela", "Kuriozajxoj", "Utilaj konsiloj", "Ridetoj", "Distra pagxo" k.a.. Kompreneble, eldonante la revuon, ni ne havas la iluzion, ke ni atingis iun pinton. Estas ankoraux multaj eblecoj plibonigi nian laboron. Trovi ilin cxefan rolon havas niaj legantoj, ilia aktiva partopreno en la estigo de la revuo. Nur tiamaniere sur gxiaj pagxoj pli amplekse trovos lokon la emocioj de la apartaj NASGB-membroj, la farita en diversaj lokoj laboro por pli valora kaj utila organiza vivo, la nesolvitaj problemoj. Bedauxrinde estas organizajxoj, kiuj estas "blankaj makuloj" sur la mapo, sed ni esperas, ke estonte ankaux ili aligxos al la revuo. Ni strebas pere de la interreto faciligi la aliron al revuo "Sono kaj lumo" en formatoj HTML kaj RTF, tiel ke la vid-kaj auxd-malfaciligitoj povu legi la tekston helpe de softvaro por sinteza parolo. Krom tio la enhavon de la revuo povos koni cxiuj interesigxantoj pri la vivo de la blindsurduloj kaj pri la agado de NASGB. Mi finas kun la certeco, ke kun komunaj klopodoj la revuo "Sono kaj lumo" altigos pli kaj pli sian nivelon, estigxos pli interesa kaj utila, pli sxatata kaj sercxata de siaj legantoj. Snejxnka Kircxeva, redaktoro de revuo "Sono kaj lumo" Esperantigis: F. Mihajlova :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Popolaj kantoj el Makedonio: Biljana Biljana tolon blankigis cxe la fontegoj de Ohxrid. Trapasis vinproduktistoj kaj cxiuj blankaj urbanoj. - Karavananoj urbanoj, trapasu vi tre atente, ke tolon mian ne vadu, cxar l' tolo estas donaco - ceremonia donaco por bogepatroj dum nupto! - Se ni la tolon difektos, per vino ni gxin kompensos, per vino ni kompensos, per vino kaj forta brando! - Karavananoj urbanoj, mi vinon ne deziras, deziras mi la junulon, gvidanta la karavanon! Makedona knabino Makedona knabino - makedonino, vi bukedo tre bunta kaj donacita! Refreno: Cxu ekzistas en tiu blanka mond' pli belega ol tiu makedonino? Ne ekzistas, ne naskigxos pli belega ol tiu makedonino! Se sxi kanton ekkantas, najtingalon superas, se sxi dancon ekdancas, gajnas animon! =Refreno...= Kiel silkon malplektas sian hararon pli belega ol feino sxi! =Refreno...= Tradukis: Nikola Strangxanski :::::::::: Tusxo La tusxo via kiel vento estas, varmon kaj mildecon kiu portas. L'animo via cxarma, ricxa estas, radias kredon, amon kaj esperon. Ektusxu min! Mi estas milda kordo! Auxskultu la muzikon sub la manoj! Ektusxu min! Ne diru vi ecx vorton, ke fluu nur akordo post akordo... Violo estas mi, vibranta tre pasie, de majstraj fingroj subigita! Ekvolu min! Mi restas tute via, Kiel melodi' nedivenita!... Veselina Stoilova Traduko: Venelin Mitev =el la libreto "Malfacila amo" - 2004 j'= :::::::::::: Nokto Lama sorcxistino sxajnis tiu nokt'. Malbone sxminkita. Cxu prostituin'? Braceletoj? Ne! Lampojn havis sxi Kiel hundoj pacaj antaux la lum'. Mi multfoje fleksis mian pordon, jes - por ke sxi ne vidu mian nomon. Sed sxi gxin eksentis per sia mallum' Kaj manon etendis. Vi, okuloj, ve! Vl' Kacarski E-igis: Lilia Sotirova :::::::::::: Popola esperantista fabelo pri la fisxkaptisto kaj la ora fisxeto Vivis maljunulo kun sia edzino 33 kaj 3 jarojn. Ilia kabano situis cxe la maro. La edzo kaptadis fisxojn kaj lernis Esperanton. Lia edzino kusxis en lito kaj ne deziris igxi lia samideanino. Sxi cxiam murmuris unusolan kanton: "En la lito kusxas mi, al la suno rigardas mi". Sxi cxiam grumblis kaj kiel generalo ordonis al sia kunulo: "Edzo, cxu vi ne scias, ke mi malsatas? Iru al la maro por fisxojn kapti. Mi deziras hodiaux mangxi fisxsupon". La maljunulo prenis la reton kaj venis al la maro. Jen li jxetis la reton kaj kaptis nur sxlimon. Ankorauxfoje li jxetis la reton kaj kaptis nur unu fisxeton- oran kaj tute neordinaran: gxi perfekte posedis Esperanton. Gxi diris: "Saluton! Ne mangxu min, kara fisxkaptisto, mi estas estraranino de tutmonda Esperanto-movado kaj povos Esperantigi vin". "Dankon, kara fisxeto, mi jam posedas Esperanton. Nagxu libere". Revenis la maljunulo hejmen, rakontis pri tiu miraklo al la edzino kaj responde auxdis: "Ah vi, stultulo oldacxa, kial vi liberigis la oran estron senpage? Tuj revenu al la maro, voku la oran fisxeton kaj ordonu, ke gxi hodiaux Esperantigu min kaj prezentu min al la tutmonda esperantistaro kiel akademianinon". Jen revenis la malfelicxulo al la maro, vokis la oran fisxeton, kiu demandis lin: "Pro kio vi malgxojas?" "Mia edzino riprocxas min, ke mi nenion ricevis de vi". "Cxu sxi volas ricevi dolarojn, euxrojn, rublojn?" "Ne, sxi dezirus, ke vi tuj Esperantigu sxin kaj anoncu tutmonde ke sxi estas akademianino". "Revenu hejmen kaj estu trankvila". Revenis li hejmen kaj auxdis: "Esperanto estas la lingvo por mi, por mi. Ne indas, ke akademianino logxu en tiu kabanacxo. Mi deziras translokigxi en la regxinan palacon en Londono, por ke la britia regxino zorgu pri mi". Denove iris li al la maro, kies ondoj severe sxtormis, vokis la oran samideaninon, transdonis la edzinan deziron aldonante: "Pardonon, tute frenezigxis la acxulino". Silente auxskultinte la lauxvican deziron, la fisxeto malaperis senvorte. Kiam la maljunulo revenis al sia edzino, li renkontis afable ridetantan bele vestitan virinon: "Mia karulo, vi versxajne lacigxis. Lavu la manojn. Mi regalos vin per diversspecaj kuirajxoj ka trinkajxoj. Poste vi ripozos kaj mi laboros en nia gxardeneto". Pardonu, A.S. Pusxkin, ke ni korektis la finon de via fabelo. Tamara Andrejeva :::::::::::: Lingvaj demandoj Nacia influo Estus bele, se Esperanto servus kiel ponto por lerni la bezonatajn naciajn lingvojn gxis lega aux ecx babila nivelo. Tamen, se ni respektu la egelajn rajtojn, ni ne tro trudu niajn naciajn lingvajxojn en Esperanto-tekstojn. Ne gxenas, se nia lingvouzo havas aromon de nia nacia kulturo, sed foje mi kaptas min antaux lernomomento. Jen la vorto "kafolakto": naive mi identigis gxin kun kafokremo, sed gxi evidentigxis "inversa kafo" (pli da lakto ol da kafo). Do, jen perfekta falsa amiko. Ne nur niajn samnacianojn ni avertu, sed cxiujn, kiuj provas kompreni niajn Esperantajxojn: imagu, se misgusto perdigus bonajn rilatojn. Konfuzo de similaj radikoj en Esperanto mem (paronimoj) aldonas sian salon al la "kacxo". Do mi ekis legi la falsajn amikojn germanajn kaj francajn: centojn kaj centojn, tro por griza kapo. Sed mi konsolis min, ke praktike el la multaj miselektoj eblaj realigxas nur dekoj kaj dekoj. Do, cxar nederlandanoj sorbas ankaux anglajxojn, malpli francajxojn kaj germanajxojn, jen elekto de falsaj amikoj, kiuj povas mirigi kontaktantojn de nederlandaj, gxenerale euxropaj esperantistoj. Se vi scias pliajn, bv. kontakti la kompilinton: r.moerbeek@kpnmail.nl Cxu vi havas ideon kio okazas al jenaj radikoj (foje kunmetajxoj)? Poste vi legos la infektitajn frazpartojn, samsinsekve. Sorb, adolt, arbitracicє(ant)ј, artikl, centr, dama, pet, departement, rekt, 10) trink, efik, ekonomi, єdisјvolv/evoluєigј, konsist, feriєoj/ad/arј, bazar, formulєarј, fosili, furor, 20) glit, grenad, gxeneral, gxu, vir, humur, hxor/korus, instig/stimul, instituci, jubileєantј, 30) gxustєe nunј, gxustєaј, karbon, kapabl, cxen, afer/(koz), kilogram, kinєҐjј, komision, kompleks, 40) reg/mastr, ekzempler, respondєi alј, kortєumј, kultiv, scivol, ter(en), instru, liter, lupe, 50) material, bazar/vendoplac, mediat/komunikєilojј, ignor, nom, roman, oficєejј, original, єgeјpatrєojј, pastr/єsubјvikari, 60) pensiєit/ulј, plenєigј, farb/kolorєigј, plast, pram, prem, premi, pruv, pulvor, polv, 70) poent, єpriјpens/medit, kompens, reklamaci, єel Bј rezultєas Aј/ єBј rezultєigas A-nј, salon, elekt, sent/sens, єpriјserv, lernєejј, 80) kalsonєetј, soci, norm, tem, єsciencaј esplorєoј, statutєoј, sxargx, tapisx, tend, terurєaј, 90) valid. Bv. kompreni: absorba papero, filmo nur por adultoj, validas la arbitra decido, tro kara artikolo, la centrala stacio, cxasparko kun damoj, demandi grosxon, apartamento cxe la jura departamento, la direkta metodo, 10) drinku vian lakton, efektiva rimedo, la brila ekonomika situacio, evolui ekskolonion, el kiom da volumoj ekzistas via verko? kiom da landoj vi vizitis dum via ferio? acxetu dentbroson en la foiro, jen bela formo de la imposta servo, fosilo de mamutido, via romano furiozas en la merkato, 20) la vojo estas glata, granato ne estas infana ludilo, la generala striko malhelpas la ekonomion, gxoju vian pension, nur por homoj, humora programo, mi kantas en hxoruso, ni incitu la membrojn al plia aktivado, instituto por droguloj, vivuo por la jubilanto, 30) mi jxus mangxas, estas la justa horo por tio, karba monooksido estas kasxmurdanto, li frue montris sportajn kapacitojn, jen la urbestro kun sia kateno, cxu vi defendos nian kauxzon? kiom da kiloj vi pezas? cxu ni vizitu kinon? la planada komisio sercxas kunlaboron, tamen komplikaj facilaj verboformoj, 40) kiu nacio kontrolas la marojn? mi mendas kopion de la jarlibro, la enspezoj devus korespondi kun la investoj, tiun jugxaferon decidos la alta kortego, kasxkulturado de kanabo, tiu kurioza viro spionas nin, pro la fusxreaktoro poluigxas la apuda lando, bv. lerni al ni orientigxi, tiel malgrandajn leterojn mi ne plu povas legi, filatelisto bezonas lupon por pristudi siajn posxtmarkojn, 50) suficxa materia kolekto por disertacio, ni vizitu la merkaton por florbukedo, cxu la medioj jam raportis pri nia jubileo? negi diskriminacianton estas bona taktiko, la estraro nomigxis lin estra rano, tiu dika novelo kostas tro da tempo, cxu estis malvarme en la ofico? la origina teksto estas pli longa ol la traduko, mi lernis Esperanton hejme de miaj parencoj, la pastoro absolvis la konfesinton, 60) kiel pensionito mi legos miajn librojn, helpu plenumi la aligxilon, ne pentru la vendotajn orangxojn verdaj, kie estas mia plastika pluvmantelo? per la ponto ni veturu trans la riveron, nun presu la maldekstran klavon, kiu gajnis la cxefprezon? bv. provi ke vi pravas, elcxerpigxis la lavpudro, kiom da pulvo kovras niajn librojn! 70) kiom da punktoj vi kolektis en via ekzameno? en la prizono eblas iom reflekti niajn agojn kaj farojn, pluraj nacioj devus rekompenci militvidvinojn, se vi havas plendojn reklamu cxe la administrantaro, la Bela surprizo rezultis en Amuzigxon, ni eniris la koncertan salegon, kandidatojn oni severe selektu, mi perdis la sencon pri direkto, la servico de la garagxo estis minimuma, en tiu skolo oni studas lingvojn, 80) vestita en slipeto kaj mamzono sxi agrable sunumigxis, nia societo malhavas la necesan solidarecon, PIV kaj PAG restas niaj standardaj konsultverkoj, kiun subjekton traktos via prelego? niaj resercxoj aperigis la ekziston de novaj elementoj, sxangxigxis la statutoj de nia asocio, bv. resxargxi nian akumulatoron, la dika tapeto dampis la bruon de niaj pasxoj, la okupada movado bezonas pli da tentoj, sonis teruriga knalo, cxu cxi tiu trajnbileto ankoraux valoras? Rob Moerbeek =el revuo "Esperanto", n-ro 3/2012= :::::::::::: Malaltigxo de la vendoprezo de PIV La PK de SAT gxojas informi, ke ekde la unua de januaro la vendoprezo de la papera PIV estas 60 euxroj anstataux 80. Gxi esperas, ke tiu pasxo helpos igi cxi tiun libron pli facile alirebla al la esperantistaro. Aldona pasxo tiudirekta estas la klopodoj por pretigi retan version de PIV. La laboroj tiurilate antauxeniras. Momente la redaktantoj de PIV enmetas la sxangxojn rilatajn al la 9-a oficiala aldono de la Akademio. Post tiu pasxo E(cxe)I povos enretigi tiun version sur iu prova reta interfaco, kiu povos esti elprovita de scivoluloj. Mendojn de papera PIV sendu al: libroservo@sat-amikaro.org Vidu ankaux la retejon pri la Reta PIV: http://www.vortaro.net =El revuo "Sennaciulo", n-ro 1-2/2012= :::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon Urbo Gorna Orjahovica La urbo situas en la centro de Norda Bulgario, en regiono de Veliko Tarnovo. Gxi havas 32.436 logxantojn. La urbo estas grava fervojkrucigxo en Bulgario. Tie pasas la fervojlinioj Sofio-Varna, Sofio-Ruse, Ruse-Stara Zagora. Pasas ankaux la vagonaroj el Rusio kaj Rumanio. Apud la urbo estas funkcianta flughaveno. La unuaj historiaj spuroj tie estas de la dua duono de la kvina jarmilo a.K.. En la mezepoko proksime trovigxis fortikajxo, kiu defendis la tiaman bulgaran cxefurbon Tarnovgrad. La turkoj konkeris gxin, sed en 1444 j. la pola regxo Vladislav Varnencxik, kiu batalis kontraux la turkoj por la liberigo de la kristanoj, detruis gxin. En 1538 j. la turka registaro permesis al la logxantaro okupigxi pri metioj kaj komerco. La urbo rapide kreskis kiel grava komerca centro. Gxi ludis gravan rolon ankaux dum la Renesanco. En 1822 j. estis fondita cxepregxeja lernejo kaj en 1859 j. la konata bulgara pedagogo-kleriganto Ivan Momcxilov fondis la unuan klasan lernejon. En 1869 j. estis fondita "cxitalisxte" (urba biblioteko). Du jarojn poste estis fondita virina societo "Prosvesxtenie" ("Klerigo"). La 6-an de julio 1878 la rusa armeo liberigis Gorna Orjahovica. La urbo tre rapide kreskis kaj evoluis, kiam en gxi ekfunkciis la fervoja stacidomo en 1899. Nun en la urbo funkcias kelkaj grandaj produktadaj entreprenoj, ekz. por sukerajxoj kaj por kamenproduktado. Tre interesa estas la urba muzeo kun 10.000 eksponajxoj. La urbo havas mirindajn cxirkauxajxojn. Inter ili estas "Bojxur poljana" ("Peonia kampo"), kie krEskas belaj peonioj - simbolo de la urbo, arbara parko "Kamak" ("Sxtono"), en kiu nestas raraj birdoj: rokaj agloj, pigraj cikonioj. La nomo de la urbo devenas de la nomo de fortikajxo "Rahovec" - el la persa aux prabulgara vorto "rah", signifanta "vojo", t.e. "voja fortikajxo", fortikajxo, kiu defendas la vojon al la cxefurbo. En Gorna Orjahovica funkcias E-societo de BEA, en kiu membras ankaux nevidantaj esperantistoj. =laux informo de Dimitar Dimitrov el u. Polski Trambesx= :::::::::::: Humuro Aforismoj Publika manipulado: vendi al publiko kornon kvazux gxi estus kandelo. Simultana demokratio: demokratio kiu havas aktoran talenton. Kapitalo kaj profito estas kiel fingro kaj ungo. Ju pli granda estas la fingro, des pli ungo rapide kreskas. Merkata fundamentismo: merkata leono kiu formangxegas cxiujn pli malfortajn ol gxi. Nuda ekzistado: oni vidas cxion kiel sub cara vestajxo en la fabelo de la dana verkisto Andersen. =el "Sennaciulo" - n-ro 1-2/2012= :::::::::: Interesajxoj En 322 j. a.K. mortis Aristotelo, antikva greka filozofo =nask. 384 j. a.K.=. Li fondis en Ateno la filozofian skolon "Likejon" kaj estas kreinto de la logiko, kiun li konsideras rimedo de kono. Li eksponis geocentrismajn kosmologiajn konceptojn kaj difinis la moralajn virtojn kiel mezon inter la ekstremoj. Li traktis la arton kiel apartan scion bazigxantan sur la imitado. Inter liaj cxefaj verkoj estas "Pri la animo", "Etiko", "Politiko", "Ritoriko", "Poetiko" k.a.. En la jaro 321 dimancxo estas proklamita ripoztago. La Romia imperiestro Konstanteno I metis ordon en la uzo de la semajno, cxar la multaj manieroj tiurilataj estigxis cxiam pli granda problemo lige kun la religiaj kredoj. Li difinis la dimancxon kiel tagon por religiaj ritoj kaj ripozo por cxiuj grupoj de homoj. En iuj sxtatoj, kiel ekzemple Irano, ripoztago estas nur vendredo kaj la semajno komencigxas sabate. En aliaj islamaj sxtatoj ripoztagoj estas jxauxdo kaj vendredo. En multaj okcidentaj kulturoj dimancxo estas konsiderata la unua tago de la semajno sendEpende de la fakto, ke gxi estas ripoza tago. =el gazeto "Duma"/"Parolo"= La granda Gxingiz-hxano mortis dum seksumado. La mongola konkeranto Timur ludis polo-ludon per kranioj de murditaj de li homoj. Li instalis 9-metran piramidon de dehakitaj kapoj. Antaux ol komponi muzikon Beethoven versxis sur sian kapon sitelon da malvarma akvo kredante, ke gxi stimulas la funkciadon de la cerbo. Unu el sep plenkreskaj usonanoj ne povas trovi sian landon sur la geografia mapo. La averagxa virino dum sia tuta vivo uzas du kilogramojn da lipa pomado. La aromo de pomoj kaj bananoj helpas maldikigxi. Beethoven cxiam preparis sian kafon el 66 grenoj. La plej mallonga milito okazis en la jaro 1896. Anglio atakis Zanzibaron, kiu kuragxe rezistis 38 minutojn. =kolektis kaj E-igis: Stanislav Bondarenko= :::::::::::: KOREKTO: Karaj legantoj, En n-ro 1/2012 de nia revuo estas eraro en la teksto pri Ustovo. Anstataux "10, 11, 12-a jarcento" bonvolu legi "15, 16, 17 jarcento". Ni petas vian pardonon. La redakcio :::::::::::: Noto de la redakcio: Ni informas, ke numeron 1/2012 de la revuo kompilis Dancxo Dancxev kaj n-ron 2/2012 kompilis Vladimir Jxelev. :::::::::::: 2012/3 Esperanto-vivo Internacia simpozio "Apliko de Esperanto en LA profesia agado" =AEPA-2012= - Karlovo-Sopot 15-22 junio 2012 En Karlovo-Sopot okazis la Iv-a Internacia simpozio "Apliko de Esperanto en la profesia agado =AEPA-2012"=. Organizantoj de la Simpozio estis Bulgara E-asocio, AIS-Bulgario, Internacia universitato Karlovo, TOLE kaj la Regiona estraro de la neesperantista faka asocio - Scienc-teknika Asocio en Bulgario. Altaj protektantoj de la simpozio estis d-ro Emil Kabaivanov - urbestro de komunumo Karlovo kaj Veselin Licxev - urbestro de komunumo Sopot. Oficialaj lingvoj de la simpozio estis Esperanto kaj la bulgara, sed laborlingvoj - la naciaj lingvoj de la partoprenantoj-neesperantistoj. Kun la certigita rekta traduko nacia lingvo-Esperanto-nacia lingvo, cxiu partoprenanto, kiu ne estas esperantisto havis la eblecon prelegi kaj partopreni la diskutojn. La eminenta bulgara esperantisto ingx. Nikolaj Uzunov realigis la rektan tradukon. La solena inauxguro de la simpozio okazis en la Solena halo de la Urbodomo en Karlovo. Gxin cxeestis krom la partoprenantoj en la simpozio ankau reprezentantoj de oficialaj instancoj en la lando, de bulgaraj universitatoj, fakaj sciencaj organizajxoj, urbanoj, TV- kaj radio-stacioj kaj gazetaro. La simpozio estis inauxgurita de prof. Bojxidar Leonov - prezidanto de BEA, AIS-Bulgario, TOLE, rektoro de Internacia universitato Karlovo. Pro ofica foresto de d-ro E. Kabaivanov la simpozion salutis nome de la urbestraro Anton Minev - unua vicurbestro de Karlovo. En la salutmesagxo estis substrekita la pozitiva rilato flanke de la urbestraro al la agado de Internacia universitato Karlovo kaj internacia E-movado. S-ro Minev substrekis, ke ankaux estonte la oficialaj instancoj kaj la logxantaro en Karlovo subtenos la E-agadon, esprimante la certecon, ke ankaux estonte la loka esperantistaro dauxrigos sian aktivan agadon por konfirmo de la karlova regiono kiel E- scienc-eduka centro kaj prospero de la internacia E-movado. La simpozion partoprenis eminentaj bulgaraj kaj eksterlandaj scienculoj kaj fakuloj, kiel ekzemple prof. Renato Corsetti =Italio=, prof. Christer Kiselman =Svedujo=, d-ro Mikael Cwik =Belgio=, d-ro Roberto Pigro =Cipro=, prof. Ilia Hristov =Bulgario=, Malgosia Komarnicka =Pollando=, Neboisxa Stankovic =Serbio= k.a., kiuj ankau salutis la partoprenantojn. Estis tralegita ankaux la salutmesagxo de s-ino Barbara Pietrzak - gxenerala Sekretario de UEA. Dum la inauxguro estis prezentita ankau literatura- muzika programo. La karlova esperantistino Elena Baleva recitis poemon kaj la E-koruso de urbo Pazargxik prezentis koncerton de E-kantoj. Dum la simpoziaj tagoj prelegis prof. Renato Corsetti kaj Roberto Pigro =pri lingvistiko=, prof. Chr. Kiselman "Kiel plej bone faldi triangulon", prof. Bojxidar Leonov "Apliko de Esperanto en la patenta agado", Colo Petkov "Naturkuracado per mineraloj", ark. Ivan Necxev "La arkitekturaj monumentoj en la regiono Karlovo-Sopot", ingx. Kosta Nesxev "La karlovano John Nocxev - unu el la konstruktoroj de Apolo" k.a.. Interesaj kaj aktivaj estis la diskutoj gvidataj de d-ro M. Cwik pri: "Kian Europon ni volas kaj kiel?", "Solidareco en la Euxropa Unio, sed kiamaniere?", "Kiamaniere garantii la kulturajn kaj lingvajn identecojn en mult-kultura cxirkauxajxo?", "Kia strategio por konservi la lingvan diversecon kaj samtempe ebligi multflankan efikan komunikadon?", "Cxu ni devus sxangxi la cxarton pri fundamentaj rajtoj de la Euxropa Unio, por konservi kaj garantii la publikajn tradiciojn en kulturo, lingvo kaj religio je loka nivelo?". Dum la lastaj tagoj de la simpozio okazis la religia seminario "La rolo de la religio por la edukado de la juna generacio". La seminarion partoprenis reprezentantoj de diversaj religioj substrekante la rolon de la religio por eduki la junularon obei la noblajn principojn de la religia etiko, moralo, toleremo kaj kunlaboro inter la kredantoj, sendepende de ilia religia aparteneco. La simpozio AEPA-2012 estis baza arangxo en la programo de BEA por celebri "125 jarojn Esperanto" kaj kontribuis por propagando pri E-o, plialtigxo de la intereso flanke de la oficialaj instancoj al la internacia faka E-agado. La Simpozio ekludis sian rolon por apliko de Esperanto en la profesiaj kontaktoj. Tiamaniere gxi sukcese plenumis sian bazan celon - prezenti antaux la neesperantistaro, fakuloj tutmonde kaj la oficialuloj, ke la internacia lingvo Esperanto ne estas nur komuna lingvo por babilado, amuzo kaj kontaktoj inter la esperantistoj, sed gxi povus esti kaj devas esti oficiala lingvo por kontaktoj kaj kunlaboro en diversaj sciencaj kaj profesiaj fakaj simpozioj. Bojxidar Leonov :::::::::::: 64-a IFEF-kongreso De la 19-a gxis la 25-a de majo en la Esperanto-urbo Herzberg am Harz - Germanio okazis la 64-a Internacia kongreso de esperantistoj-fervojistoj. Gxin partoprenis 160 geE-sperantistoj, reprezentantoj de 21 landoj el 4 kontinentoj. La bulgara grupo konsistis el 8 personoj. La 19-an de majo je la 20-a horo en la granda salono de la kongresejo "Artemis" okazis la tradicia Interkona vespero. Renkontigxis malnovaj geamikoj, realigxis novaj amikecoj. La 20-an de majo je la 10-a h. post la entuziasma plenumo de la esperantista himno la kongreso estis oficiale inauxgurita. La kongresanojn bonvenigis la urbestro Gerhard Walter, la prezidantino de BSњ Margarete Zavoral kaj la IFEF-prezidantino Rodica Todor. Anoncinte la kongreson malfermita s-ino Todor enmanigis honorajn diplomojn al la prezidanto de LKK Achim Meinel, al Zsofia Korody kaj al la urbestro Gerhard Walter. Sekvis salutparoladoj flanke de la reprezentantoj de la partoprenantaj landoj. Nome de la bulgaraj fervojistoj la kongreson salutis Veselka Kamburova, - prezidantino de la Bulgara fervojista sekcio. Post la inauxguro okazis parado de fervojistaj uniformoj kaj la naciaj flagoj de la reprezentitaj landoj. Alfabetorde la bulgara flago estis tria en la vico. Loka tamburista orkestro gvidis tiun imponan buntkoloran procesion, en kiu kunmarsxis ankaux la fervojista virkoruso el Hanovro en siaj elegantaj uniformoj. La saman tagon je la 16-a horo la urbestro Gerhard Walter kune kun LKK-prezidanto Achim Meinel kaj Peter Zilvar malfermis novan Esperanto-placon kaj Joachim-Giesner - vojon cxe la stacidomo, kie Joachim Giesner en la 70-aj jaroj estis stacidomestro. Krome, dum 30 jaroj li estis prezidanto de IFEF. Centoj da homoj venis por kunfesti. Por la bona humoro de la publiko kontribuis per sia vigla muziko la fama blovorkestro Sieber. Lunde la 21-an de majo la LKK-anoj kaj estraranoj de IFEF estis oficiale akceptitaj en la kavalira salono de Welf-kastelo flanke de la vicurbestro Ulrich Schramke. Poste oni trarigardis la ekspozicion pri Fervojoj kaj Esperanto en la Esperanto-cxambro de la muzeo. En la sekvaj tagoj okazis fakaj prelegoj pri fervojaj temoj. Pavlin Boevski prelegis pri la "Nuna stato de la bulgaraj fervojoj". Estis dedicxita suficxe da tempo ankaux al fakkunsidoj kaj movadaj temoj. Rodica Todor kaj Stefan MacGill por la unua fojo kadre de IFEF-kongreso organizis seminarion de ILEI. La kultura programo estis ricxa kaj varia kaj inkludis plurajn interesajn arangxojn: filmo pri la 175-a datreveno de la germanaj fervojoj, balo kun la dancmuzika grupo "Argxentaj birdoj", kiuj kantis ankaux en Esperanto, vespero kun la belegaj kantoj de Ralph Glomp el Hamburgo kaj Manuel el Udine - Italio. Estis organizitaj ekskursoj al la "Unukornula groto" en Schargsfeld, al la universitata urbo Guttingen, al la historia Harz-urbo Goslar kaj aliaj historiaj, kulturaj kaj naturaj vidindajxoj. La 25-an de majo en la kongresejo denove eksonis la E-himno por marki la finon de la kongreso, konsiderata de multaj aktivaj esperantistoj kiel plej sukcesa dum la lastaj jardekoj. Tio tute pravigas la decidon de IFEF organizi tiun gravan forumon en la unua oficiala Esperanto-urbo. La 65-a IFK okazos de la 4-a gxis la 12-a de majo 2013 j. en Bordeaux, Francio. Pavlin Boevski :::::::::::: Stefan Paskulov - mondfama esperantisto kaj talentega kantisto IKBE, okazinta en preskau 50 jarojn li estis aktiva esperantisto. Sxajne la sofia la somero de 1963 jaro, en kies kulturprogramo partoprenis la bulgara profesia Koruso de la blinduloj, aligis lin en esperantista movado. Kune kun Tanja Mileva, alia mondfama bulgara nevidanta esperantistino, kaj Sultanka Mineva, li komencis partopreni en IKBE, en kies kulturprogramoj Stefan prezentis popularajn operajn ariojn. Ecx en Rimini =Italio= kaj Stokholmo =Svedio= Stefan Paskulov kaj Sultanka Mineva havas koncertojn ne nur por la s-anaro, sed ankaux por la neesperantista publiko. La unua IKBE ekster Bulgario, en kiu Stefan partoprenis, estas la kongreso okazinta en Budapesxto =1966=, la dua LIBE-kongreso, tiu, kiu estas organizita en Helzinki =1969=. Denove la triopo estas la sama: Stefan, Sultanka kaj Tanja. Post aligxo kelkiam al ilia grupo ankaux de alia fama esperantisto kaj eminenta bulgara muzikisto Mihail Karamihajlov, la triopo igxas kvaropo. Cxi-tiuj kelkaj felicxuloj tre ofte sukcexis penetri okcidenten trans la fera kurteno en la tempoj de tiel nomata "malvarma milito". Multaj blindaj geesperantistoj el Ameriko, Euxropo kaj Azio el pli maturaj generacioj konas Stefan, memoras lian profundan basan vocxon, admiradis lian kantistan talenton. La partoprenantoj en IKBE okazinta en Albena =Bulgario= en 2007 jaro havis bonan sxancon gxui lian belegan kantadon. Tie Stefan disdonadis la diskon kun siaj kantoj, preparitan en la antauxa jaro. Stefan Paskulov estas naskita je la 10-an de auxgusto 1938 jaro en vilagxo Ostrov, distrikto Vraca. Li perdis sian vidpovon pro akcidento kiam li havis nur sep jarojn kaj tial Stefan studis en la blindullernejo. Li komencis labori kiel artisto-korusano en la Profesia hxoro de la blinduloj, kies elstara solkantisto li estis pli ol tri jardekojn. En marto de 1962 jaro dank. al Stojan Babekov Stefan Paskulov plenumas la solistan partion de la kanto "La tago de la libero", kiu post iom da tempo estas sonregistrita en la Bulgara nacia radio en lia plenumo. Vokalaj pedagogoj de Stefan estas Katja Spiridonova, Hristo Brambarov kaj Boris Hristov. La Nacia brajla biblioteko en Bulgario cxijare oficiale eldonas duoblan diskon kun kantoj prezentitaj de Stefan Paskulov. Kiel vera artisto Stefan havis du edzinojn - Bonka kaj Ivanka, nature, en diversa tempo. Ili donacis al li du bonegajn filojn - Juri kaj Milen. La talenta kantisto estis ankaux sukcesa entreprenisto. Longajn jarojn Stefan havis firmaon vendantan diversajn varojn. Stefan Paskulov translogxigxis en la pli bonan mondon je la 25-an de junio, post tritaga malsanado. Ni, liaj samideanoj, amikoj kaj sxatantoj de lia muzika talento profunde tristas pro lia subita forpaso. Ripozu en paco, karulo nia!!! Angel Sotirov :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Ankaux cxi-jare Esperanto sonis en la festivalo "Matena stelo" Por la sesa fojo en la ripozloko "Albena" okazis la Internacia festivalo "Utrinna zvezda" ="Matena stelo"=. Gxi estas organizata de Unuigxo "Artakademio" sub la protekto de la Ministerio de la kulturo kaj UNESCO. En la dauxro de semajno centoj da kreintoj el diversaj agxgrupoj elmontris siajn talentojn en la gxenroj muziko, teatro, dancoj, folkloro kaj pentroarto. Por la dua fojo la festivalon partoprenis reprezentantoj de la grupo "Kulturo kaj arto" al la Centro por sociala rekapabligo kaj integrigxo cxe komunumo Varna. La centro estas fondita en 2008 j. kaj estas gvidata de fondajxo "Kunpartopreno". La nevidantaj plenumantoj partoprenis la konkursojn pri muziko kaj teatro. Nadejxda Stojnova prezentis la kanton "La plej milda vorto" en Esperanto kaj gajnis duan premion en tiu prestigxa internacia konkurso. La nevidantaj partoprenintoj estis invititaj partopreni la auxtunan eldonon de la festivalo, kiu okazos en oktobro en urbo Bansko. Veselina Stoilova :::::::::::: Lumturo de la blinduloj lumas en Ateno En unu el la senbruaj kvartaloj de la greka cxefurbo Ateno - Kaliteja, trovigxas la konstruajxo de la "Lumturo de la blinduloj". Sub tiu nomo estas konata inter la nevidantoj en Grekio la "Centro por sociala rekapabligo kaj integrigxo" de la homoj kun difektita vidpovo el la tuta lando. La centro estas regata de speciala asocio, registrita kiel unuigxo kun neprofita celo, disponiganta socialajn servojn. La asocio estas fondita laux privata iniciato en la jaro 1946. Gxian agadon gvidas la konsilio de la direktoroj, konsistanta el 11 membroj. La administra konsilantaro kaj la direktoro estas volontuloj, elektataj de la membroj de la asocio. La cxefaj celoj de la "Lumturo de la blinduloj" estas: 1. Sociala integrigxo de la nevidantoj, malfortevidantoj kaj surdblinduloj en Grekio. 2. Forigo de la postsekvoj de la blindeco. 3. Disvolvigxo de iliaj kapabloj kaj talentoj en pli alta grado por atingi sukcesan profesian kaj socialan rekapabligon. 4. Disponigo de socialaj servoj por viddifektitoj sendepende de ilia agxo, aparte por surdblinduloj kaj ties familioj. 5. Esplorado de la eblecoj kaj rimedoj por plilargxigo de la intelekta kaj kleriga nivelo de la homoj kun difektita vidpovo. 6. Informado de la publiko pri la eblecoj de la viddifektitoj kaj pri la malfacilajxoj, akompanantaj ilin dum la cxiutaga vivo. Esplorado kaj analizado de la problemoj de la blindeco. La "Lumturo de la blinduloj" priservas cxiujn civitanojn kun difektita vidpovo en Grekio, Cipro kaj en eksterlando. Cxiujare tiu organizajxo disponigas servojn al pli ol kvar mil personoj. Por atingi siajn celojn la "Lumturo de la blinduloj" realigas la jenajn aktivecojn: 1. Farado de brosoj kaj balailoj. Tiuj profesioj estas praktikataj de nevidantoj kaj malfortevidantoj, kiuj ne havas konvenan instruitecon por labori aliloke. La produktataj ellaborajxoj kontentigas la bezonojn de la armeo, de diversaj publikaj kaj privataj organizajxoj, hospitaloj k.a.. 2. Prilaborado de metaloj. Dank. al sia moderna ekipajxo kaj bone instruita personaro la fako por prilaborado de metaloj ricevas mendojn flanke de la armeo, de la Nacia Elektra kompanio, publikaj kaj privataj organizajxoj kaj firmaoj. De la 90-aj jaroj de la pasinta jarcento gxis hodiaux en tiu fako laboris kaj ricevis pension pli ol 200 personoj kun difektita vidpovo. Por ricevi pension pro invalideco en Grekio oni postulas minimume 15 servojarojn. 3. Brajla presado. La centro por presado de brajlaj eldonoj estas ekipita per modernaj komputiloj, skaniloj kaj brajlaj printiloj. Cxi tie estas presataj verkoj de malnovgrekaj auxtoroj, de nuntempaj grekaj kaj alilandaj auxtoroj, porinfana literaturo, lernolibroj por cxiuj instrugradoj, lernolibroj pri fremdaj lingvoj, pri bizanca muziko k.a.. Estas aperigataj ankaux du revuoj: "Faros" kaj "Anemi". La unua estas destinita por plenagxuloj, kaj la dua - por infanoj. 4. Sonregistra agado. Cxe la "Lumturo de la blinduloj" funkcias sonstudio ekipita per plej moderna aparataro. En gxi estas registrataj sur kasedoj kaj kompaktdiskoj verkoj de la belarta kaj scienca literaturo. Nuntempe la studio disponas pri pli ol 2500 librotitoloj de grekaj kaj eksterlandaj auxtoroj. La agadon de la studio helpas ankaux grupo de volontuloj. 5. Disvastigado de brajlaj kaj sonlibroj. Cxiuj belartaj kaj sciencaj verkoj estas alireblaj por la nevidantoj el Grekio, Cipro, Usono kaj Auxstralio. La brajla biblioteko estas ununura en Grekio. Gxi disponas pri 3500 librotitoloj, kiuj inkludas verkojn de antikvaj grekaj auxtoroj, nuntempaj grekaj kaj eksterlandaj auxtoroj, sciencajn kaj primuzikajn librojn. Krome, la biblioteko posedas ankaux proprajn librojn, kies auxtoroj estas la nevidanta greka pianisto Georgios Temelis kaj la konata instruisto pri bizanca muziko Dimitris Hxristofidis. 6. Socialaj servoj kaj aktivecoj. Psikologia subteno al homoj kun difektita vidpovo, novblindigxintaj plenkreskuloj kaj iliaj familioj. Tiu servo havas la celon informi la nevidantojn pri la privilegioj, kiujn ili rajtas ricevi de la sxtato laux la sociala legxaro. Oni helpas ilin ankaux cxe solvado de personaj problemoj, ekzemple por akiri novan logxejon. Estas organizataj pluraj amuzaj kaj kulturaj arangxoj: ekskursoj, vizitadoj de teatrajxoj, muzeoj, historiaj kaj naturaj vidindajxoj k.a.. Cxefa tasko de tiuj servoj estas gxuste informi la publikon kaj la fakulojn en la diversaj vivosferoj: sociologoj, socialaj laboristoj, psikologoj, oftalmologoj, pediatroj k.a. pri la specifajxoj de la problemoj, malfacilajxoj kaj eblecoj de la viddifektitoj. Tiun celon oni atingas per publikaj prelegoj en lernejoj, hospitaloj, klubejoj por maljunaj homoj. Per tiuj prelegoj oni atingas pli bonan komunikadon kun la nevidantoj kaj ties akcepton flanke de la socio. 7. Reciproka helpo. Cxe la "Lumturo de la blinduloj" aktivas ankaux grupoj por reciproka helpo, kies agadon partoprenas personoj, unuigxintaj laux komunaj interesoj. Tiuj grupoj estas organizataj de la skipo de la centro helpe de volontuloj. La skipo estas instruita por labori kun aliaj centroj kaj organizajxoj de blinduloj. Oni okazigas diversajn kunajn arangxojn, precipe klerigajn kaj amuzajn. 8. Ceramiko kaj skulptarto. La laborejo por ceramiko kaj skulptarto estas fondita en 1990 jaro. Gxi ebligas al nevidantoj, surdblinduloj kaj aparte al nevidantoj kun pluraj difektoj disvolvi siajn palpsensajn kaj kreajn kapablojn, kio kondukas al pli alta mempritakso kaj sociala integrigxo. La ellaborajxoj de la kursanoj estas ekspoziciataj en diversaj haloj kaj galerioj. 9. Kleriga agado. Ekde la komenco en la jaro 1992 la kursoj pri komputilaj scipovoj gxuas grandan intereson. Ilin partoprenas ne nur lernantoj kaj gejunuloj, sed ankaux profesiuloj: advokatoj, instruistoj, socialaj laboristoj k.a.. La akiritaj scipovoj ebligas al la nevidantoj starigi kontaktojn pere de interreto kaj utiligi parolantajn programojn por legi librojn, revuojn, gazetojn ktp.. La lernomaterialoj estas presataj en brajlo. Instruado pri bizanca muziko, tradicia greka muziko kaj muzikinstrumentoj. Multaj junuloj frekventas la kursojn pri bizanca muziko precipe por labori en pregxejaj hxoroj kaj pli poste farigxi specialistoj pri bizanca muziko. Tiamaniere ili ricevas du eblecojn por sociala integrigxo. Hodiaux inter la nevidantoj estas konataj kantistoj en pregxejaj hxoroj, instruistoj pri muziko kaj plenumantoj de tradicia greka muziko. La nevidantoj montras viglan intereson pri alproprigo de diversaj muzikinstrumentoj: piano, gitaro k.a.. Bone vizitataj estas ankaux la kursoj pri tradiciaj dancoj. Oni okazigas ankaux kursojn pri fremdaj lingvoj: angla, franca, itala. Ili estas gvidataj de bl. instruisto posedanta kvin lingvojn. 10. Klubo por socialaj kontaktoj. Gxi posedas bone ekipitan halon, en kiu je cxiuj 15 tagoj kolektigxas homoj de cxiuj agxogrupoj kaj okazigas diversajn distrajn arangxojn: prelegoj, koncertoj k.a.. 11. Palpsenta muzeo. Gxi estas fondita en 1984 j. kaj ebligas al la nevidantoj ekkoni la antikvan nacian heredajxon. En la muzeo estas ekspoziciitaj statuoj kaj modeloj de cxiuj rimarkindaj konstruajxoj en Antikva Ateno. La eksponajxoj surhavas brajlajn surskribojn, kio ebligas al la homoj kun difektita vidpovo percepti ilin pertusxe. En 1984 la muzeo ricevis la euxropan premion por muzeoj inter 50 aliaj muzeoj en Euxropo. Gxi estas unu el la kvin tiuspecaj muzeoj en la tuta mondo. Cxiuj eksponajxoj prezentas gxustajn kopiojn de la objektoj ekspoziciitaj en multaj aliaj muzeoj en Grekio. Ekde sia fondigxo la "Lumturo de la blinduloj" subtenas viddifektitojn de cxiuj agxgrupoj. En 1954 gxi malfermis la unuan lernejon por telefonistoj, kiu dum sia 30-jara ekzisto instruis pli ol 1200 personojn. La "Lumturo de la blinduloj" starigis al si la celon plilargxigi sian agadsferon ankaux en aliaj urboj de la lando: Tesaloniko, Janina, Volos, Patra, Iraklion. Ekde sia fondigxo la "Lumturo de la blinduloj" klopodas krei novajn eblecojn kaj malfermi novajn horizontojn por la nevidantoj kaj malfortevidantoj en Grekio. Veselina Stoilova :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Mia nova libro - dua kompletigita eldono La unua eldono aperis en 2004. Gxia oficiala prezento okazis en la Nacia biblioteko de la blinduloj "Louis Braille 1928". Mi tiam diris, ke bedauxrinde estas eventoj, pri kiuj mankas informoj, ekzemple pri la 33-a IKBE- 1963-a jaro en Sofio. Eble la problemoj trovos sian decidon estonte. Unu el la cxeestantoj demandis cxu mi intencas prepari duan eldonon. Mi respondis: "Mi ne scias". Tamen post kelka tempo mi decidis denove turni min al tiuj problemoj. La Internacia lingvo Esperanto havas specialan lokon en la vivo de la bulgaraj nevidantoj. Gxi estas la unua ponto, per kiu ili starigis kontaktojn kun la nevidantoj el aliaj landoj. Stefan Nenkov kaj aliaj nevidantaj esperantistoj tradukis en bulgaran lingvon el revuo "Esperanta ligilo" informojn kaj publikigis ilin kaj aliflanke ili publikigis en E-o informojn pri la bulgaraj nevidantoj. La bulgaraj nevidantaj esperantistoj estas inter la fondintoj de la unua societo de la bulgaraj blinduloj kaj ankaux inter la fondintoj de la Nacia biblioteko "Louis Braille". La bulgaraj blindaj esperantistoj organizis la eldonon de la unua bulgara brajla revuo "Vestitel" - "Heroldo", presita en la presejo de Herald Thilander. Ili havigis la unuan brajlan sxaktabulon en nia lando kaj helpis por la havigo de la unua presmasxino por brajla presado. Pri tio kaj multaj aliaj aferoj la legantoj informigxos en la libro. Gxi enhavas rememorojn de vidantaj kaj nevidantaj esperantistoj - rakontojn pri ilia vivo kaj agado, informojn pri naciaj kaj internaciaj E-eventoj en Bulgario, arkivajn dokumentojn publikigitajn por la unua fojo, interesajn fotojn. En la komenco de la libro estas du antauxparoloj kaj sekvas ses partoj. En la unua antauxparolo al la unua eldono ni rakontas koncize pri mi mem - kiel mi farigxis esperantisto kaj kial mi verkis tiun cxi libron. La dua antauxparolo estas al tiu cxi eldono. Mi rakontas kial kaj kiel mi preparis la libron kaj mi dankas al cxiuj, kiuj helpis al mi eldoni gxin: al mia kara redaktoro - s-anino Veselina Stoilova, kiu kun sia afableco, energio kaj neelcxerpebla entuziasmo en kelkaj tagoj preparis la libron kaj transdonis gxin al la eldonejo; al Nacia biblioteko "Louis Braille 1928" kaj gxia prezidanto Spas Karafezov, al Nacia konsumkooperativo de la blinduloj en Bulgario kun prezidanto Mihail Karlin, kiuj finance certigis la eldonon de la libro - la Nacia biblioteko finance certigis ankaux la unuan eldonon; al la prezidanto de Asocio de la blinduloj en Bulgario Vasil Dolapcxiev, kiu helpis al mi trovi arkivajn dokumentojn. Mi esprimas mian specialan dankon al mia amiko kaj s-ano Anatolij Masenko, kiu certigis al mi jarkolektojn de "Esperanta ligilo". Dankon ankaux al cxiuj aliaj, kiuj helpadis al mi. En la unua parto estas kelkaj cxapitroj. En "Historiaj notoj" mi rakontas koncize pri la komenco de la E-movado inter la nevidantoj en Euxropo kaj poste mi detale esploras la historion de la E-movado inter la nevidantoj en Bulgario ekde la komenco de la dudeka jarcento gxis nun. En dua cxapitro estas eltirajxoj de la protokoloj de la estraro de la societo de la bulgaraj blinduloj, kiuj rilatas al E-movado inter la bulgaraj nevidantoj. Sekvas la cxapitro kun la rememoroj de Stefan Nenkov pri la fondigxo de la E-societo "Balkana stelo" kaj la regularo de la unua Esperanta sekcio de la Asocio de la blinduloj en Bulgario. Aparta cxapitro estas dedicxita al revuo "Esperanta fajrero" kun artikoleto de Atila Varo en "Esperanta ligilo" "Sunaperis E-fajrero". La sekva parto estas dedicxita al la fondigxo de Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario. Tie oni povas tralegi la fondan protokolon kaj la liston de la fondintoj. Aparta cxapitro estas dedicxita al la interrilatoj de ANEB kun aliaj organizajxoj de kaj por blinduloj - asocioj, fondajxoj kaj aliaj. En la fako "Internaciaj kongresoj kaj renkontigxoj en Bulgario" vi tralegos informojn pri cxiuj IKBE en Bulgario: Sofio 1963, Varna 1978, Plovdiv 2000, Albena 2007 kaj la renkontigxo en Varna 2003. "Famaj agantoj de la E-movado inter la nevidantoj en Bulgario" rilatas al Stefan Nenkov kun tre interesa rememoro de la fama vidanta esperantisto Nikola Aleksiev, al Dimo Kirev Kolev, al Todor Sxosxev kaj al Tania Mileva. En "Pensoj de famaj homoj pri Esperanto" oni povas tralegi pensojn kaj eldirojn de la fama bulgara verkisto Ivan Vazov, profesoro doktoro Ivan Sxisxmanov - fondinto de la unua lernejo =instituto= por blinduloj en Bulgario, Leibnitz, Montesquieu, Gorki, Ciolkovski kaj aliaj. La lasta parto "Fotoj" enhavas portretojn de Stefan Nenkov kaj Todor Sxosxev, nekrologon de Dimo Kolev, publikigitan en revuo "Bulgara esperantisto" - organo de Bulgara Esperanta Asocio, kvar fotojn de cxiuj IKBE en Bulgario, du fotojn de la Internacia renkontigxo en Varna, foton "25 jarojn E-movado inter la blinduloj en Plovdiv- 1982", foton de IKBE en Sarajevo 1990, foton de IKBE 2011 en Olomouc. En la fino de la libro estas listo de la mallongigoj kaj listo de la literaturaj fontoj. La libro enhavas 50 pagxojn, gxi estas bone arangxita kun duone malmolaj kovrilpagxoj. Sur la fronta kovrilpagxo estas bela ilustrajxo: sur la silueto de la blua terglobo estas blanka kolombo kaj verda E-stelo pentrita de mia filino Nadejxda - ankaux esperantistino. Sur la dorsa kovrilpagxo estas foto kaj konciza biografio de la auxtoro. Mi esperas, ke tiu cxi libro estas kaj estos interesa kaj utila por cxiuj, kiuj interesigxas ne nur pri la E-movado, sed ankaux pri la problemoj de la nevidantaj homoj gxenerale. Vladimir Jxelev :::::::::::: Lingvaj demandoj Pri la vortoj kun pseuxdosufiksoj Kelkaj samideanoj forte malaprobas la uzadon de vortoj kun speuxdosufiksoj "cio", "toro" ktp.. =ekzemple: "civilizacio", "redaktoro" ktp.=; ili diras, ke de tiaj vortoj ni devas preni nur la radikan formon =ekzemple: "civiliz", "redakt"= kaj cxiujn devenajn formojn uzi nur kun sufikso aux finigxo pure Esperanta =ekzemple: "civilizo", "redaktejo", "redaktisto" anstataux "civilizacio", "redakcio", "redaktoro"=. Kompreneble, se tia vorto, kiel ekzemple "redaktejo", estus tute identa kun la vorto "redakcio" kaj povus gxin perfekte anstatauxi, certe neniu el ni plendus, se la vorto "redakcio" baldaux malaperus el nia lingvo; sed se iu diras, ke la formoj pseuxdosufiksaj estas kontraux-Esperantaj, aux ke ili prezentas malaprobindan enkondukon de novaj vortoj, mi opinias, ke ili eraras. Tiaj formoj, kiel ekzemple "redakcio", "civilizacio", estas nek kontraux-Esperantaj, nek novaj, cxar laux la Ц15 de nia gramatiko ili plene apartenas al nia lingvo jam de la unua momento de gxia naskigxo. Ni povas esperi, ke pli aux malpli frue la pseuxdosufiksaj vortoj "fremdaj" farigxos arkaismoj kaj cedos sian lokon al vortoj "pure Esperantaj"; ni povas ecx konsili tion; sed postuli tion ni ne povas, cxar la diritaj vortoj ne sole havas en nia lingvo =laux la Ц15= plenan rajton de ekzistado, sed ankoraux dum longa tempo multaj el tiuj pseuxdosufiksaj vortoj estos pli oportunaj, pli naturaj kaj pli kompreneblaj ol la ilin anstatuxontaj vortoj "pure Esperantaj". Ne venis ankoraux la tempo, ke ni estu tro pedantaj. Estas vero, ke sekve de nia toleremeco ni por kelkaj vortoj havos dum kelka tempo formojn duoblajn =ekzemple: "evolucio" kaj "evoluo"=; sed sxajnas al mi, ke estas multe pli bone havi en la unua tempo ian "embarason de ricxeco", ol malutili al si ne suficxe matura dekreto, eljxetante el la lingvo vortojn, kies eljxetindeco ne estas ankoraux por mi tute certa. L.L. Zamenhof =el Lingvaj respondoj, respondo 55, Oficiala Gazeto, p. 222= :::::::::::: Ekkonu nian landon kaj popolon La miraklo de Rodopa montaro La "Mirindaj pontoj" estas roka fenomeno, konata ankaux sub la nomo "Rokaj pontoj". Ili estas situantaj en la karsta valo de rivero Erkjuprija, en la okcidenta parto de Rodopa montaro, je supermara nivelo de 1450 m en la piedo de montopinto "Goljam Persenk". La pontoj formigxis rezulte de la erozia agado de la akvoplena en la pasinteco rivero, kiu transformis la fendojn en la marmoroj en profundan akvan kavernon. En dauxro de jarmiloj ties plafono maldikigxas kaj detruigxas. Oni supozas, ke la rivero forportis la rompopecojn de la detruigxo, rezulte de kio formigxis la konataj du marmoraj pontoj. La pli granda el ili estas largxa 15 metrojn kaj longa preskaux 100 metrojn. Gxi konsistas el tri arkajxoj. La plej granda el ili estas alta 45 kaj largxa 40 metrojn. La malgranda ponto trovigxas je distanco de 200 metroj de la granda lauxflue de la rivero. Gxi estas netrairebla, longa 60 metrojn, alta 50 metrojn. Post la dua estas ankaux tute malgranda tria ponto, prezentanta kavernon, en kiu la akvoj de Erkjuprija malaperas por aperi denove post tri km. La loko cxirkaux ambaux pontoj estas kovrita de koniferaj praarbaroj, kiujn konsistigas precipe piceaj arboj. Ambaux pontoj estas sekurigitaj kaj adaptitaj por turismo. Proksime de la "Mirindaj pontoj" estas pluraj kavernoj. La plimulto de ili tamen ne estas sekurigitaj kaj lumigitaj kaj pro tio estas nealireblaj por turistaj vizitadoj. Tiu rimarkinda natura fenomeno estas inkludita en la listo de la 100 naciaj turistaj objektoj. =el Interreto= Tradukis Dimo Dimov :::::::::::: Interesajxoj Malnova Esperanta filmo En la Reta kinejo de UEA eblas nun vidi la filmon "Vojagxo al Marseille". La 45-minuta filmo temas pri la partopreno de la germana esperantistino Injo en la 42-a UK en Marsejlo en 1957, sed gxi enhavas ankaux 10-minutan parton pri la 41-a UK en Kopenhago en 1956, interalie kun bildoj el la unua infana kongreseto. En la filmo aperas multaj famaj esperantistoj kaj oni auxdas fragmentetojn el paroladoj de Giorgio Canuto kaj Ivo Lapenna. La filmo estis farita per modestaj rimedoj, pro kio gxi ne estas teknike perfekta. Temas tamen pri valora dokumento, kiu estis produktita de la multflanka movada aktivulo Joachim Giessner =1913-2003= sub la sxildo "Esperanto-Filmo Germanujo". Giessner transdonis la 16-milimetran bendon siatempe al UEA, kiu prizorgis la ciferecigon. Osmo Buller =el Ret-Info= :::::::::::: La ovoj estigxas cxiam pli utilaj La nuntempaj ovoj estis rekonitaj kiel unu el la plej sanfavoraj produktoj. En la lastaj 30 jaroj ili estigxis pli utilaj pro la malpli alta enteno de grasoj kaj kalorioj, pli ricxaj je vitaminoj kaj mineraloj. Laux la ekspertoj la kauxzo estas, ke la nutrajxo de la kokinoj plibonigxis en la lastaj jardekoj. La sciencistoj asertas, ke la ovoflavo konservis sian antauxan dimension, sed la ovoblanko pligrandigxis. Specialistoj de la Ministerio de la sanprotekto en Britio konstatis, ke en la nuntempaj ovoj estas 70%" pli da vitamino D kaj duoble pli da seleno, kio malaltigas la riskon de kancero, korvaskulaj malsanoj, sterileco kaj infektoj. La grasoj en la ovoj malaltigxis je 20%", la kalorioj je 13%" kaj la kolesterolo je 10%". Nun la ovoj enhavas averagxe 66 kaloriojn kaj antaux 30 jaroj ili estis 91. =El gazeto "Jxivotat dnes" ="La vivo hodiaux"= :::::::::::: Humuro Jen anekdotoj el la interreto: Bela dormulino Kruko kaj eta Jocxo volas spekti sportajxon. Sed kiam ili iras en la sidcxambron, ili vidas ke Jozefino dormas sur la sofo. Jocxjo: Ho, vidu! Panjo denove dormas sur la sofo! Kruko: Do, ni ne povos televidi. Jocxjo: Sed se ni ne povos televidi, kion ni povos fari? Kruko: He, ni eliru por pilkludi, cxu? Jocxjo: En ordo, pcxjo. Nu, ek! Kiam ili estas for, Jozefino duonmalfermas siajn okulojn kaj pensas: Mi denove sukcesis! Alkoholulo Unu virino al alia: - Mia edzo estas alkoholulo. Kaj mi decidis venigi lin al fama doktoro Petrov. Nun ankau doktoro Petrov estas alkoholulo... :::::::::::: Ni funebras La 25-an de junio cxi-jare en malsanulejo en Sofio forpasis nia kara samideano kaj amiko Stefan Paskulov, 74-jara. Li estis profesia kantisto, multjara solisto de la blindula koruso cxe ABB. St. Paskulov esperantistigxis en sia frua junagxo, partoprenis en multaj IKBE kaj kontribuis aktive al iliaj kulturaj programoj plenumante bulgarajn kaj Esperantajn kantojn. Ni, la membroj de ANEB, funebras pro lia forpaso kaj kondolencas al lia familio. ANEB-estraro Per interreto atingis nin trista novajxo - la 29-an de julio pro kancermalsano forpasis en sia 83-a jaragxo nia kara amikino kaj samideanino, multjara internacie konata esperantistino Anastasija Jxukova =Nadja= el u. Kislovodsk =Rusio=. Ni, la bulgaraj esperantistoj, funebras kaj sincere kondolencas al sxiaj parencoj kaj rusaj s-anoj. ANEB-estraro, en la nomo de la bulgaraj nevidantaj esperantistoj :::::::::::: 2012/4 Esperanto-vivo 64-a kongreso de BEA en urbo Blagoevgrad La bela urbo Blagoevgrad cxi-jare estis la altira centro por la bulgaraj esperantistoj, cxar tie okazis la 64-a nacia kongreso de BEA. La urbo allogis la kongresanojn per siaj du universitatoj - Sud-Okcidenta kaj Usona universitato. La partoprenintojn fascinis la impona arkitekturo de la konstruajxoj en la cxarma centro kun agrablaj kafejoj, magazenoj kaj restoracioj. La bonan humoron de la jxus alvenintoj nutris la bona organizado kaj cxiam optimisme ridetanta prezidanto de Loka Kongresa komitato - Metodi Markov, vigle helpata de LKK-anoj kaj Maja Gorova kun prof. Bojxidar Leonov - prezidanto de BEA, kiu venis kelkajn tagojn antaux la malfermo de la kongreso. Restoracio "La fisxeto" arigis la esperantistojn por koktelo, vespere de la 7-a de septembro. Estis muzika programo, interparoloj kaj gajaj dancoj. La kreita atmosfero estigxis agrabla enkonduko de la gekongresanoj al la serioza kongresa laboro. Venis pli ol 120 geesperantistoj el 20 societoj de la lando. Lauxtradicie speciale por la Kongreso venis granda serba esperantista grupo el Nisx kaj la internacia familio Eli Glas kaj Nedko Nedev el Nederlando. La 8-an de septembro komencigxis la laboro de la kongreso. La urba koruso de Blagoevgrad, en kiu grave funkciis Metodi Markov, prezentis muzikan programon, komencante per la Esperanta himno. Cxi tiu surprizo estis envolvita en la belega Esperanto-ornamo per sloganoj kaj standardoj cxirkaux kaj sur la konstruajxo de la urba Operejo kaj Legejo, kiu estis nia kongresejo. La kongresanoj auxdis la vortojn de la Prezidanto de LKK kaj la mesagxon de la urbestro d-ro Atanas Kambitov. Estis elektitaj gvidorganoj de la 64-a kongreso: prezidantoj de la kunsidoj, mandata komisiono, protokolanto - s-ino Dora Stojanova el urbo Sliven. Post la solena inauxguro la prezidanto - prof. B. leonov tralegis la raporton pri la agado de BEA inter la 63-a kaj 64-a kongresoj. Detale estis menciitaj la pluraj kulturaj kaj organizaj arangxoj: jubileo - 125 jaroj de Esperanto kaj 38 jaroj de la societo "Kolombo de la Paco" - Galabovo, la simpozioj de AIS, Universitato en Karlovo, tradicia EKRA en Razgrad, festoj en Velingrad kaj aliaj. Bedauxrinde la kursa aktiveco estis magra. Impresas la plibonigo de "Bulgara esperantisto" per koloraj fotoj kaj aktualajxoj dank. al financrimedoj, kiujn donacis pluraj ges-anoj el la lando kaj cxefe Daniela Power el Usono! Mankis informoj pri "Globus", kio provokis demandojn flanke de la kongresanoj. Denove malgraux la tagorda punkto de la 64-a kongreso, iuj sxangxoj en la strukturo de BEA ne okazis. La konfirmita nova bugxeto estis pli alta ol tiu por la pasinta periodo. La raporton de la Kontrola Komisiono prezentis s-ino Gena Antonova en bulgara lingvo. Gxenerale la pritakso estis pozitiva, sed oni auxdis pri neklaraj elspezoj dum la pasintaj jaroj. Okazis vigla diskuto pri la du raportoj. Kolonelo Kanev el Galabovo rakontis pri la belega celebro de la 125-jara jubileo de Esperanto kaj pri la 38-jara agado de E-societo "Kolombo de la paco", kiun ceestis pli ol 100 esperantistoj kaj kies centra punkto estis la granda ekspozicio en la Domo de la kulturo. Cxeestis ankaux cxefgvidantoj de la urbo. Valoris la eldiroj ankaux de s-ino Snejxka Angelova - Vraca, B. Gagxanov - Velingrad, s-ino Eva Bojagxieva - Plovdiv, G. Mihajlov kaj P. Todorov el Sofio. Estis akcentoj pri la graveco de sxangxoj de la asocia statuto, pri la travideblaj rilatoj BEA- "Globus", pri elekto de komisiono por elektoj en la sekva kongreso, pri eldono de novaj lernolibroj en Esperanto. Maja Gorova proponis, ke la kongresoj okazu je tri jaroj. Sekvis elekto de novaj honoraj membroj de BEA. La sekva 65-a kongreso de BEA okazos en urbo Sliven. Kiel finajxo estis prezentita tre agrabla kantmuzika programo. La prezidanto B. Leonov dankis varme al la neelcxerpebla vigla s-ano-kuragxulo Metodi Markov kaj liaj helpantoj pro la bonege preparita 64-a kongreso. En sabato vespere la kongresanoj cxeestis solenan bankedon, kie sonis cxarma muziko, Esperantaj kaj bulgaraj kantoj, sekvis salutoj kaj tostoj, estis arangxita loterio. Oni intersxangxis donacojn kun la serbaj geamikoj. Dimancxe okazis ekskurso al Melnik kaj al la pregxejo de onklino Vanga. P. Pasxtrapanski :::::::::::: Ni denove renkontigxis en Varna Post unujara pauxzo, de la 17-a gxis la 19-a de auxgusto, la tradicia Nacia renkontigxo de la nevidantaj esperantistoj denove okazis en la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo "Prof.d-ro Ivan Sxisxmanov" en Varna. Gxin partoprenis 18 personoj el la urboj Sofio, Plovdiv, Asenovgrad, Gorna Orjahovica, Polski Trambesx, Razgrad kaj Varna. Cxi jare la renkontigxo estis dedicxita al la 125-jarigxo de la publikigo de la unua lernolibro de E-o kaj al la 120-a datreveno de la naskigxo de la mondkonata bulgara esperantisto Atanas Atanasov - =Ada=. Atanas Atanasov dedicxis 75 jarojn de sia vivo al E-o kaj estis honora membro de UEA. Nia laboro komencigxis la 17-an de auxgusto, vendrede, je la 19-a horo. Pro objektivaj kauxzoj la prezidanto de ANEB Vladimir Jxelev ne povis partopreni la renkontigxon. Nome de la estraro la partoprenantojn salutis Keranka Milusxeva - vicprezidanto de la organizajxo. Unue per unuminuta silento ni honoris la memoron de niaj samideanoj kaj amikoj Stefan Paskulov el Sofio kaj Ivan Tanev el Plovdiv. Poste en la halo sonis kantoj kaj operarioj el la kompaktdisko de la talenta kantisto Stefan Paskulov. Radka Stojanova rakontis pri la laboro de la 78-a IKBE en Ukrainio. La solena kunveno okazis la 18-an de auxgusto, sabate, je la 10-a horo. Post komuna kantado de la E-himno Keranka Milusxeva malfermis la kunvenon. Pri la publikigo de la unua lernolibro de E-o kaj pri la 120-a datreveno de Atanas D.Atanasov prelegis Radka Stojanova. Sekvis interesaj kaj profundaj diskutoj. Radka Stojanova prezentis ankaux la duan eldonon de la libro de Vladimir Jxelev "Esperanto-movado inter la nevidantoj en Bulgario". La libro estas kompletigita per novaj, gxis nun nekonataj faktoj pri niaj E-pioniroj. ersxajne tiu renkontigxo restos neforgesebla por nia nova esperantisto Dimitar Dimitrov el Polski Trambesx, kiu ekzamenigxis pri Esperanto kaj prezentis sin bonege. La diplomon enmanigis al li Dimo Dimov, prezidanto de la ekzamena komisiono. La renkontigxo finigxis per literatura-muzika programo. Kantgrupo el Razgrad plenumis Esperantajn kaj bulgarajn kantojn. La cxeestantojn kortusxis la recitado de Ivan Sxopov el Asenovgrad, kiu plenumis la versajxon "Mi estas blinda" de Ruska Jxeljazkova. Dum la libera tempo ni plagxis sur la pura strandosablo, banis nin en la varma mara akvo, promenis gxuante la naturon en la fabele bela loko "Vilite", kie trovigxas la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo. Marina Mainova :::::::::::: 78-a IKBE en Ukrainio La 78-a Internacia kongreso de la blindaj esperantistoj okazis de la 13-a gxis la 20-a de julio 2012 en Ukrainio, en la turista bazo Zazimje, je 20 km norde de la cxefurbo Kievo. La sanatorio, kie okazis la kongreso, trovigxas en pinarbaro kun fresxa aero kaj amaso da kantantaj birdoj. En la sama bela konstruajxo estas nagxbaseno kaj ekzotikaj kreskajxoj. La kongreson partoprenis pli ol 50 personoj el Bulgario, Finlando, Hungario, Germanio, Italio, Japanio, Kroatio, Litovio, Moldavio, Nederlando, Rusio, Svedio, Svislando, Serbio kaj Ukrainio. La bulgara grupo konsistis el kvin personoj. La kongresa temo estis: "Blinduloj por digna vivo kaj homaj rajtoj", la subtemo, proponita de LIBE =Ligo Internacia de Blindaj esperantistoj=: "Ni kantu kune kaj parolu pri naciaj kulturoj kaj Esperanto". Al la partoprenantoj estis proponita varia kaj distra programo: prelegoj, lecionoj de E-o, kvizoj, literaturaj, muzikaj kaj aliaj ludoj, koncertoj, sxakturniro, Ukraina kaj Internacia vesperoj. Oni prezentis la libron de la honora membro de BEA kaj prezidanto de ANEB Vladimir Jxelev "La Esperanto- movado inter la nevidantaj homoj en Bulgario" =dua eldono= kaj la libron de Genadij Mahorin "Pagxoj de la historio de la Esperanto-movado en Ukrainio", en kiu tre detale li rakontas pri Vasilij Erosxenko, Julia Patlan, Sergej Prohorov, Genadij Mahorin kaj la japanoj Tanabe Kunio kaj Krizantemo. Bedauxrinde la ekskurso al Kievo ne okazis pro la pluveca vetero, malgraux ke cxiuj atendis gxin. La Loka kongresa komitato: Olena Posxivana, Mihxail Lineckij, Tatjana Muhamedsxina, Euxgenia Slovacxevskaja faris cxion eblan, por ke cxiuj fartu bone dum la kongresa semajno. La 78-a IKBE jam restis en la historio. Ni por cxiam konservos en niaj koroj la belegajn rememorojn pri la mirinda ukraina naturo, pri la malnovaj amikoj, kiujn ni denove renkontis kaj pri la novaj, kiujn ni trovis tie. Radka Stojanova - honora membro de BEA kaj estrarano de ANEB :::::::::::: Gelengxik - gastiganto de la cxi-jara renkontigxo de la rusaj nevidantaj esperantistoj Cxi-jare la tradicia renkontigxo de la rusaj nevidantaj esperantistoj okazis de la 23-a gxis la 30-a de junio en apud mara urbeto Gelengxik, Krasnodara regiono. Gxin organizis ANEKO =Asocio de la Nevidantaj esperantistoj de Kuban=. La renkontigxon partoprenis pli ol 40 esperantistoj kaj iliaj helpantoj el diversaj regionoj de Rusio. Cxefa temo de la arangxo estis la jubileo de la Borodina batalo, al kiu estis dedicxita la literatura vespero. Kadre de la renkontigxo okazis ankau kursoj por komencantoj kaj progresintoj. Abundis ankau komuna kantado, deklamado kaj aliaj distraj arangxoj. La vetero estis belega kaj la partoprenantoj utiligis la eblecon sunbani, bani sin kaj nagxi en la varma mara akvo. Galina Lukjanenko - membro de REAN - =Rusia Esperanto-asocio de nevidantoj= :::::::::::: Jarkunveno de ANEB La 3-an de novembro 2012 en la E-klubejo en Plovdiv okazis la 15-a jarkunveno de ANEB. En gxi partoprenis 15 membroj el diversaj logxlokoj. Post la elekto de estraro de la kunveno - prezidanto Georgi Cxernev kaj sekretario Dimo Diomov, la cxeestantoj per unuminuta silento honoris la memoron de la forpasintaj cxi-jare membroj Ivan Tanev kaj Stefan Paskulov. Estis akceptitaj la estrara kaj la financa raportoj kaj la bugxeto estis aprobita. La cxeestantoj detale pridiskutis la nunan staton kaj la estonton de la Asocio. Elstaris du gravaj problemoj: manko de financaj rimedoj kaj manko de intereso al E-o inter la junaj homoj. Estis pridiskutita revuo "Esperanta fajrero". Preskaux cxiuj cxeestantoj esprimis sian opinion pri gxi. La kunveno decidis proklami Dancxo Dancxev Honora membro de ANEB okaze de lia 75-jarigxo kaj pro lia multjara aktiva E-agado. Pro lia aktiva helpo en la eldonado kaj disvadtigado de revuo "Esperanta fajrero" li estis distingita per Honora diplomo. Estis elektita nova estraro de ANEB por la sekva kvarjara periodo: Vladimir Jxelev - prezidanto, Keranka Milusxeva - vicpreziodknto, membroj - Angel Sotirov =nova membro=, Dimo Dimov, Dancxo Dancxev, Radka Stojanova, Maria Jordanova. Dimo Dimov estis elektita delegito de LIBE kaj respondeculo pri revuo "Esperanta ligilo". Vl. Jxelev informis pri la propono organizi en 2013 en u. Obzor la 79-an IKBE. La propono estis pridiskutita. Fine la cxeestantoj estis informitaj pri la aperigo de sonregistrajxo de tri E-libroj sur KD kaj pri la nacia kongreso de BEA en 2013 kaj la kunveno estis fermita. Per la financa helpo de la regiona organizajxo de ABB en Plovdiv por la cxeestantaj ANEB-anoj kaj iliaj akompanantoj estis organizita amika tagmangxo. Vladimir Jxelev :::::::::::: 79-a Internacia Kongreso de blindaj esperantistoj =unua komuniko= Karaj geamikoj! La estraro de ANEB prijugxis kaj akceptis la proponon de la estraro de LIBE organizi la 79-an IKBE en Bulgario. Tiucele dum sia kunsido okazinta la 4-an de novembro 2012 la ANEB-estraro fondis Preparan kongresan komitaton, kies konsiston eniras: Vladimir Jxelev - prezidanto, Dimo Dimov - vicprezidanto, Keranka Milusxeva, Veselina Stoilova, Stojan Stancxev, Etien Todorov - membroj. 1. Dato kaj loko: La kongreso okazos de la 28-a de auxgusto gxis la 3-a de septembro 2013 en hotelo "Horizont" - urbo Obzor. Obzor trovigxas en la sudorienta landparto de Bulgario cxe la Nigra maro. 2. Kongresa temo: La jaro 2013 estas proklamita de Unuigxintaj Nacioj kiel Jaro de la civitanoj. Lige kun tio ni proponas, ke la temo de nia kongreso estu: "La nevidantoj en la civitana socio". Ni petas cxiujn, kiuj intencas prelegi, anonci sin ne malpli frue ol la 30-a de junio. 3. Logxado: Ni logxos, mangxos kaj kongresos en la sama konstruajxo. Oni disponigas al ni 88 litojn en du- kaj tri-litaj cxambroj. Cxiu cxambro havas necesejon kaj dusxon, klimatizilon, fridujon, kablan televidon kaj balkonon rigardantan orienten. En la akceptejo estas senpaga sendrata interreto. Apud la akceptejo estas kafejo, kie oni proponas kafon, teon, refresxigajn trinkajxojn, bieron, alkoholajxojn. La mangxado kaj kongresarangxoj okazos en ambaux klimatizitaj haloj de la hotelo. Antaux la hotelo estas malgranda parko ekipita per sporta ilaro, kie la dezirantoj povas sportumi. La hotelo trovigxas je distanco de 80 metroj de la strandostrio. 4. Kongreskotizoj: Por partoprenantoj el okcidenteuxropaj kaj el ekstereuxropaj landoj la prezo estas 250 euxroj. Por partoprenantoj el orienteuxropaj landoj- 195 euxroj. Tiuj, kiuj deziras logxi en unulita cxambro, devas pagi 320 euxrojn. Por infanoj gxis 14 jaroj, kiuj ne profitos memstaran liton oni pagos 120 euxrojn. La prezoj inkludas: tri mangxojn tage, ses tranoktojn, duontagan ekskurson al Varna kaj transporton de Varna al Obzor kaj reen. Se vi intencas partopreni la ekskurson, nepre indiku tion en viaj aligxiloj. Gxis la 21-a de aprilo vi nepre devas pagi almenaux 50 procentojn de la kongreskotizo. En la dua komuniko ni anoncos la bankkonton, per kiu vi povos gxiri la monon. 5. Renkontado kaj veturigado de la partoprenantoj: La partoprenantoj estos veturigataj de Varna al Obzor la 28-an de auxgusto per busoj en du grupoj. La unua buso ekiras de flughaveno Varna je la 12-a horo, preterpasas la auxtobusan stacidomon en Varna, la fervojan stacidomon en Varna kaj veturas al Obzor. La dua auxtobuso ekiras je la 18-a horo laux la sama vojo. En la forirtago cxiuj partoprenantoj estos veturigataj reen laux la sama vojo. Se necese, tiu skemo povas sxangxigxi. Tiuj, kiuj intencas veni al Varna antaux la kongreso aux resti post la fermo, bonvolu sciigi nin. Ni povus logxigi ilin en la lernejo por viddifektitaj infanoj en Varna. La prezon por unu tranokto en la lernejo ni anoncos en la sekvaj komunikoj. 6. Aligxilo: Via aligxilo devas enhavi la jenajn donitajxojn: 1. antauxnomo kaj familia nomo; 2. nevidanto aux akompananto; 3. naskigxjaro; 4. lando; 5. adreso; 6. telefonnumero; 7. retadreso; 8. skajpo; 9. mi pagis per banko... euxrojn; 10 mi bezonas oficialan invitilon; 11. a. mi partoprenos la ekskurson; b. mi ne partoprenos la ekskurson; La aligxilojn bonvolu sendi al Dimo Dimov gxis la 1-a de majo 2013. 7. Adresoj kaj telefonoj por kontaktoj. 1. Vladimir Jxelev tel.: +359/32/2i-ic-ib posxtel.: +359/898-fa-eh-ff 2. Keranka Milusxeva tel.: +359/2/9bg-cj-gc posxtel.: +3ei//8ih-dg-ch-dh retadreso: k.milusheva@gmail.com 3. Dimo Dimov tel.: +359/52/51-ad-id posxtel.: +359/893-db-ie-dc retadreso: dimodimov19@gmail.com 4. Veselina Stoilova posxtel.: +359/898-eb-ic-ej retadreso: vesistoilova@abv.bg Nome de la Prepara komitato: Vladimir Jxelev - prezidanto Dimo Dimov- vicprezidanto :::::::::::: El la vivo de la nevidantoj Tago de la blindulo en Bulgario En 1946-a jaro la 13-a de novembro estis proklamita Internacia tago de la blindulo. En Bulgario ankoraux en 1924 j. la Societo de la bulgaraj blinduloj proklamis la unuan dimancxon post Pasko Tago de la blindulo. Poste, en la 30-aj jaroj, okazis sxangxo kaj Tago de la blindulo estigxis la 8-a de novembro, tago de Sankta Dimitro =laux la malnova bulgara kalendaro=. Nun la nevidantaj homoj en Bulgario je la 13-a de novembro organizas diversajn arangxojn: kunvenojn, renkontigxojn kun sociaj kaj sxtataj funkciuloj, radiajn kaj televidajn elsendojn, publikajxojn en la gazetaro por atentigi pri siaj socialaj problemoj, pri la egalrajteco en la socio, pri alirebla medio, klerigado, laborado. Oni organizas ankaux multajn kulturajn arangxojn: ekspoziciojn, festivalojn, koncertojn, en kiuj ili montras siajn eblecojn en la sfero de la arto kaj kulturo. Tiuspecajn arangxojn iniciatas cxiuj organizajxoj por kaj pri viddifektitaj homoj en la lando. Vladimir Jxelev :::::::::::: Literaturo, arto, kulturo Volas mi Volas mi, ke cxiuj homoj sur la tero vivu kaj laboru en la paco, volas mi, ke cxiu estu amiko via, volas mi, ke amo estu cxie! Volas mi, ke ne estu malsano kaj doloro, volas mi, ke ne estu bataloj kaj militoj! Kion bezonas la homoj por vivi kun realigitaj revoj? Volas mi, Dio, ke miraklo estu kaj la belega mondo ekfloru, resanigxu la vundoj malnovaj, cxiuj homoj estu felicxaj kaj gxojaj. Neli Dimitrova :::::::::::: Tri novaj libroj Lastatempe aperis tri E-libroj sur kompakta disko en formato mp3. La disko estas eldonita de la sonstudio de ABB kaj gxi enhavas jenajn librojn: 1. "Esperanto-movado inter la nevidantaj homoj en Bulgario" de Vladimir Jxelev, - prezidanto de ANEB =en bulgara lingvo=. Pri tiu libro vi jam legis en "EF", n-ro 3. 2. "Bela songxo" =kolekto de rakontoj, originale verkitaj en E-o=. Gxia auxtoro estas la konata bulgara verkisto Georgi Mihxalkov, nuntempe redaktoro de revuo "Bulgara esperantisto", organo de Bulgara E-Asocio =BEA=. La libron vocxlegas la auxtoro mem. Sub lia plumo aperis pluraj libroj, originale verkitaj en E-o kaj en bulgara lingvo. El liaj E-verkoj menciindas: la romanoj "La ora Pozidono" kaj "Maja pluvo", la dokumenta dramo pri Lidia Zamenhof "Ni vivos", la novelaroj "Mistera lumo" kaj "La fermita konko", la kolekto "Beletraj eseoj", la kolekto "Invento de l’jarcento", komedioj k.a.. 3. "Sxtelisto de persikoj", novelo de Emilijan Stanev, tradukita de la internacie konata bulgara E-aganto kaj poeto Asen Grigorov. La disko estas trovebla en la regionaj bibliotekoj de ABB. Vladimir Jxelev :::::::::::: Lingvaj demandoj La loko de "ne" en la propozicio Tre ofte nesciante aux nevole iuj E-tistoj uzas neekzakte la vorteton "ne", kiu estas malgranda, sed havas grandan signifon. La fama Bulgara esperantisto Atanas D. Atanasov - =Ada=, kies 120-an datrevenon festas la esperantistoj en la mondo, aktivis 75 jarojn en la E-movado. Li tute merite estis Honora membro de UEA. En sia libro "La lingva esenco de Esperanto", eldonita de UEA en Roterdamo skribas pri la loko de "ne" en propozicio jene: "En respondo al la redaktoro de "Sabadeli esperantista", kiu deziras scii mian impreson pri tiu cxi gazeto mi atentigis lin pri la uzataj esprimoj: "ne oni bezonas tradukiston..." "ne oni prenis tiun okazon..." Kion ni neas? Chu la subjekton de la propozicio =oni= aux la verbon? Se ne oni bezonas, kiu do bezonas tradukiston? Se ne oni =sed alia= tiun okazon - kiu estas tiu cxi alia? Kaj mi ilustras mian penson ankau per jenaj ekzemploj: ohano ne rompis la vazon. e Johano rompis la vazon =do - iu alia, sed ne Johano rompis gxin=. Johano rompis ne la vazon =li ja rompis ion, sed ne gxuste la vazon=. elkaj instruantoj de Esperanto ofte emfazas tro kategorie, ke la ordo de la vortoj en la propozicio estas plene libera, ne dependanta de iu regulo. Nu, la regulo estas implicita en la konsidero, kion oni neas. :::::::::::: Interesajxoj La plej kuriozaj fervojaj linioj Okaze de la Tago de la fervojisto, kiun oni festas en Rusio de 1986 j., revuo "Ogonjok" ="Fajreto"= klasis la plej kuriozajn fervojajn itinerojn en la mondo. Jen kelkaj el ili: La plej longa fervojlinio estas Harkovo - Vladivostoko, 9713 km. Gxi ne nur kunigas la teritoriojn de Euxropo kaj Azio, sed ankaux trapasas 10 horzonojn, 12 regionojn, 87 urbojn kaj 16 grandajn riverojn. La plej rapida trajno "TGV POS" trafikas inter Parizo kaj Frankfurto. Gxia rapideco estas 574,8 km./h. La plej malnova fervoja linio estas Stockton - Darlington en Britio. Gxi estas konstruita en 1825 j. kaj gxia longeco estas nur 50 km. La plej tradicia fervoja linio estas Londono - Edinburgo. Tie trafikas trajno nomata "La fluganta skoto", kiu ne sxangxis sian nomon kaj itineron de 1862. La plej legenda trajno cirkulas inter Parizo kaj Istanbulo. Dank. al la romano de Agatha Cristie "Mortigo en Orient-Ekspreso" =1933= kaj la farita laux gxi filmo en 1974 tiu trajno estas populara en la tuta mondo. Nun la malnovtempa ekspreso veturigas precipe turistojn. La plej altmonta trajno trafikas gxis la cxefurbo de la auxtonoma regiono Tibeto - Lhasa. La linio pasas averagxe je 4 km. super la marnivelo. En parto de la vojo la trajno pasas en alteco de 5072 m. La plej profunda subakva fervojo ligas Parizon kaj Londonon. Gxi estas unu el la plej popularaj en la mondo euxropaj itineroj, longa 51 km kaj pasanta sub la Manika markolo. La tunelo pasas je 45 metroj sub la mara nivelo. =el gazeto "Jxivot i zdrave" ="Sano kaj vivo"=, Esperantigis F. Mihajlova= :::::::::::: Humuro Ni elektis por vi el revuo "Bulgara esperantisto" n-ro 4 /2012 Rido kaj sagxeco tra la jarcentoj La vengxo de LA pentristo Kardinalo Servini ofte primokis Mikelangxelon. La fama pentristo decidis vengxi lin. Li pentris la vizagxon de la kardinalo inter la pekuloj en sia majesta pentrajxo "La terura jugxo" en la Sinskrita Kapelo. La kardinalo plendis antaux Pij la X-a - la papo. - Per nenio mi povas helpi vin - diris la papo. - Se la pentristo metus vin en la purigejon, mi povus helpi, tamen vi estas en la infero kaj mia potenco ne atingos tien. La regxo en pregxejo Kiel cxiam kapelano Saut predikis en la kortega pregxejo de la angla regxo Charles la Dua kaj pli el la nobeloj dormis. Unu el ili ecx forte ronkis. La kapelano iris al li, ekskuis lin kaj flustris: - Milord, mi petas vin, ronku pli mallauxte, cxar vi vekos la regxon! Esperantigis Ivan Kolev *** Sxi:- Kara, mi deziras vivi kun vi longe kaj felicxe. Li: - Kara, se vi volas vivi kun mi felicxe, mi ne vivos longe. *** Drinkemulo telefonas al sia edzino: - Kara, hodiaux en la laborejo estos bankedo, do oni portos min hejmen pli malfrue nokte. :::::::::::: ANEB kaj la redakcio de revuo "Esperanta fajrero" deziras al vi gxojplenan Kristnaskon kaj sanan, prosperan kaj felicxan Novan jaron 2013! :::::::::::: Cxi-tiun numeron de la revuo kompilis Radka Stojanova kaj Dimo Dimov. :::::::::::: Noto de la redakcio: La trian numeron de "Esperanta fajrero" kompilis Dimo Dimov. ::::::::::::