En 1906 Abato Abrill en urbo Guatemala la Antigua fondis Esperanto-Grupon por junaj esperantistoj. La Geinfana Zamenhofa Grupo funkciis dum kelkaj jaroj. La sola numero de trimonata, presita dulingva organo sub la titolo Centrameriko Esperantista aperis en januaro- marto 1906. Redaktis ĝin F. Ricardo Goyzueta Abrill. La titolo de la sekvaj tri numeroj estas Centramerika Esperantisto BPEAPE: 1944. Centramerika Esperantisto. El Esperantista Centroamericano. La America Central Esperan- tista. La Antigua (GT), Guatemala (GT), apr.-junio. 1906-okt.-dec. 1906. Trimonata, duling- va (Esperanta kaj hispana) organo. 4 p. 30x21, 33,5x25. Tri kajeroj. Datenoj kontrolendaj. Eld kaj red. frato/abato. Ricardo Goyzueta Abrill.* IEMW 705.374- C.Esp. HEM (687). [1066]. Antaŭe: Centrameriko Esperantista. Fontoj: Georg K. Davidov: Bibliografio ... p. 45; Stojan (3476a) krome p. 332*; Takács 164; Foto 11, Enciklopedio de Esperanto, A3. 1945. Centrameriko Esperantista. La America Central Esperantista. La Antigua (GT), jan-marto 1906. Trimonata presita dulingva organo, 16 + IV p. 29x21. Almenaŭ 4 n-roj. Red. frato/abato Ricardo Goyzueta Abrill. IEMW 705.374-D.Esp. [1067]. Poste: Centramerika Esperantisto. Fonto: Lingvo Internacia, 1906/5, p. 152