BET-informiloj Baltiaj Esperanto-Tendaroj (BET) siatempe estis mini-kongresoj de Esperanto en Sovetio. Okazante laŭ­vice en tri Baltaj respublikoj, ili kunvenigis centojn da gesamideanoj el la tuta landego. Kiam mildiĝis la kontrolo kaj plifaciliĝis aliro al multobliga tekniko, aperis ebleco eldoni ĉiutagajn tendarajn gazetojn. La nomo por la informilo estis elektata tiel, ke ĝi asociu kun la loko, kie BET okazis. Ekzemple, BETulo asociis kun betulo, ĉar BET okazis en lernejo de arbaristoj; LAGA ONDO memorigis pri la lagoj, kiuj ĉirkaŭas la urbeton Veisiejai; MEANDRO – pri meandroj de Nemano apud Birštonas; BALENIDO ornamas blazonon de Birštonas k. s. Tiuj ĉiutagaj gazetoj bone respegulas programon, etoson de la renkontiĝoj kaj statistikon de la partoprenintoj. Jen listo de ĉiuj BET-informiloj, memorigantaj amikajn kunflugojn de samideanoj en Litovio. BET-folio, informilo de BET-26 (Noreikiškės, 1989). Aperis 7 kvarpaĝaj n-roj (A4), red. P. Čeliauskas, eldonkvanto 500 ekz. Kongresvoĉo, ĉiutaga informilo de la 65a SAT kongreso, okazinta en Kaŭno (1992). [Tiujare aparta BET ne okazis.] Aperis 11 kvarpaĝaj n-roj (formato A5). Red. P. Čeliaus­kas, eldonkvanto 500 ekz. BETulo, informilo de BET-31 (Girionys, 1995). Aperis 7 dupaĝaj n-roj (A4), red. P. Čeliauskas, eldonkvanto 200 ekz. Laga Ondo, informilo de BET-34 (Veisiejai, 1998). Aperis 7 dupaĝaj n-roj (A4), red. P. Čeliauskas, eldonkvanto 300 ekz. BETago, informilo de BET-37 (Noreikiškės, 2001). Aperis 8 kvarpaĝaj n-roj (A4), red. P. Čeliauskas, eldonkvanto 300 ekz. Meandro, informilo de BET-40 (Birštonas, 2004). Aperis 7 kvarpaĝaj n-roj (A4), red. P. Čeliauskas, eldonkvanto 300 ekz. Sagisto, informilo de BET-43 (Šiauliai, 2007). Aperis 7 kvarpaĝaj n-roj (A4), red. Choe Taesok, eldonkvanto 400 ekz. La Arĝenta Gruo, informilo de BET-46 (Visaginas, 2010). Aperis 7 kvar­­­paĝaj koloraj n-roj (A4), red. V. Šidlauskas, eldonkvanto 200 ekz. Heroldo de Utena, informilo de BET-49 (Utena, 2013). Aperis 7 kvar­paĝaj koloraj n-roj (A4), red. V. Šilas, eldonkvanto 200 ekz. Balenido, informilo de BET-52 (Birštonas, 2016). Aperis 7 kvarpaĝaj koloraj n-roj (A4), red. S. Marček, eldonkvanto 350 ekz. Kunfluo: bet59