Sageto: @odportal en telegramo sendis al ni 06 kaj n21 numerojn skanita. La revuo "Amikeco" ================= "Amikeco" estis "subplanka" (neoficiala) eldono de esperantistoj en Soveta Unio. La reĝimo ne ebligis eldonon de esperantaj gazetoj sed esperantistoj faris tion kaŝe, ne obeante al la leĝoj kaj ordoj. "Amikeco" estis ĉefe literatura gazeto kaj aperis kunlabore en Baltaj respublikoj. Redaktis litovaj kaj estonaj spertuloj (en Estonio Kalju Pill kaj Jaan Ojalo) kaj ankau alilokuloj.. Multobligis oni en Litovio kie esperantistoj katolikanoj sukcesis tion fari. Formato estis A4 (la lastaj numeroj malgrandigite A5). Mi sukcesis nun trovi kaj kunpreni 12 numerojn de "Amikeco", n-roj 24-35 kaj mi enretigas ilin. Tio estas ne nur por savado de nia historio sed la literaturaj verkoj kutime ne malnoviĝas kaj politikaj artikoloj estas bezonataj por ilustri niajn estontajn diskutojn pri la estinto. La revuo estas preskaŭ nekonata ekster Sovetio ĉar sendado de ĝi alilanden povis alporti sankciojn de KGB (kaj pro tio sur la kajeroj estas skribita "nur por enlanda uzo"). Peeter Aitai De num 24 al 35 skanis Peeter Aitai. https://groups.google.com/g/estonio/c/svKVq5TNlyg/m/IWQU9GPUF1EJ Mankas paĝo 15 de la numero 35.